|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KUNDARAŭtoro: Ret Marut |
©2026 Geo
|
La viro Kundar ne staris en la mondo.
Kaj tion li ne sciis.
Li ne memoris, ĉu iam eble estis tempo, en kiu liaj pensoj krucis sin kun tiuj, kiuj flugas facilmove tien kaj tien inter la sataj kaj la malsataj.
Li ankaŭ ne pensadis pri sia tago.
Se li vere revis, tiukaze tio povis esti same tiel bone sia vera vivo, kiel povis estis tiu estado, kiun Suno ŝajne pli forte prilumas, kaj kiu fakte estas revo.
Burĝonoj estis ĉirkaŭe kaj floroj ĉie.
Blankaj marmorpalacoj en granda foro.
Oraj kupoloj kaj altaj sveltaj turetoj kun verdaj pintoj.
Tra la ununura nemezurebla ĝardeno el flameganta pompo paŝis Kundar, la viro, kun longa rapida fuĝema rapidado.
Subite li haltis.
Kaj en profunde orobruna florkaliko li ekvidis inon. Ŝi sidis sur alta gracila trono. Ŝi portis veston el verda brilado. Kaj miriadoj da brilegantaj kaj trembrilaj diamantoj, en kiuj ludis Suno kun miloj da kvazaŭ ŝprucantaj lumoj, estis disŝutigitaj sur la ondantan veston.
Kaj sidis la ino sur alta gracila trono.
Ŝi glitigis siajn delikatajn ĉarmajn blankajn kaj vejnostriitajn manojn tra sia vasta hararo. La hararo flirtis, se la florkaliko mallaŭte sonoriis pro vaganta zefiro, kiu portis la spiron de la maro.
Kaj Kundar kliniĝis kaj rigardis la inon.
Kaj ŝi hororiĝis sub la konsumanta rigardo, ŝi vualis sin intense kaj firme en sian ondantan hararon kaj poste kuntiriĝis al fruktopromesa delikate formita svarmado de kronetoj kaj sceptroj de malaperintaj reĝoj.
Kaj Kundar parolis: „Kial vi postkuras min, aŭreolvestita kaj trembrila damo?“
Kaj li aŭdis vokantan fajnan voĉeton: „Ne konduku min el mia florejo, el mia floroĝardeno en fridetan mizeran landon; kaj atentu, ke mi volas kroni vian vivon kun ĉiam malfermitaj okuloj por la aferoj de l' mondo kaj por la vero de l' vivantoj kaj mi volas doni al vi lastan tagon, kiu estos por vi promeso!“
Kaj Kundar vokis: „Kiu tie estas? Parolu plu kaj permesu aŭdi vian dolĉan voĉon kaj mi volas pensi de nun pri nenio plu krom pri vi, aŭreolvestita damo!“
Jen Kundar turniĝis kaj estis malĝoja.
Froste kaj malseke iris la vento.
Kaj kiam Kundar levis la okulojn, jen rigardu, li staris en kota strateto. Kaj estis multe da popolo ĉirkaŭ li.
Kaj la popolo ridis kaj mokis lin.
La infanoj tiris lin je lia vesto, ili blekis kaj kriis.
La inoj havis suĉinfanojn sur siaj brakoj kaj rikanis al li kaj karesis siajn infanojn kaj diris al ili: „Mia kara infano, ke vi ne fariĝu kiel tiu tie, ĉar li estas fia ĉifonulo kaj li ŝtelas la tagojn de l' mondo kaj ne laboras kaj neniam havas ruĝan pfenigon kaj neniun panon por manĝi.“ Kaj la inoj kisis siajn infanetojn kaj lulis ilin kaj gardis ilin kontraŭ la rigardoj de la perdito.
Viroj staris apogite kontraŭ la muroj. Leĝere. Ili levis la brovojn kaj larĝigis kaj dikigis la buŝojn tiel, ke ili ekhavis grimacojn. Kaj ili ŝmacis per la lipoj, rigardis sin reciproke, gestis al Kundar kaj diris: „Hm! Hm!“
Ekdoloris io en Kundar. Estis al li, kvazaŭ en lia koro io dissaltus kaj kvazaŭ gutus sango el lia koro en lian ardantan animon.
Kaj lia animo brulis.
Trista tago plenigis la strateton.
Kaj li frostetis.
Kaj tiam li forkuris kiel ĉasata homo.
Kaj la infanoj postkriis lin:
„Fi-ĉifonulo! Fi-ĉifonulo! Kiu aĉetas de ni la fi-ĉifonulon?!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.