La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KUNDAR

Aŭtoro: Ret Marut

©2026 Geo

La Enhavo

6

Kiam ili nun survojis, diris la ino: „Vi estas la kantisto Kundar, ĉu ne?“

Jen li diris: „Jes ja, mi estas la kantisto Kundar, tiu mi certe estas. Kaj vi estas la reĝidino, ĉu ne?“

Jen diris la ino: „Jes ja, mi estas.“ Kaj ŝi aldonis: „Sed Kundar, amiko mia, rigardu min foje! Ĉu vi do ne konas min?“

„Ja, kompreneble mi konas vin! Vi estas la aŭreolvestita damo kun la sanganta koro kaj la vunditaj piedoj. Vi estas ŝi.“

Kaj li kliniĝis malsupren al unu el ŝiaj piedoj.

Jen ŝi diris: „Ĉu vi havas kanteton por mi, Kundar?“

Kaj li respondis: „Por vi ĉiujn miajn kantojn. Mi tuj rigardos en mia kesto.“

Alvenis birdoj kriantaj
de fora mara strand'.

Rajdistoj venis irantaj
tra la vasta land'.

Knabino venis de l' monto
malsupren do sen esper'.

Amat' post murd-renkonto
jam kuŝas nun en la ter'.

Tri ruĝaj rozoj floras,
tri hiacintoj sur ĝi.

Nur ardo plu enkoras.
Karul', vi mankas al mi.

Migras mi do, migras sen vi.
Kion mi revu? Diru al mi.

Pri via ore bruna silka harar'.
forpasis jam jaroj kaj jar'.

Ho kara, neniam mi trovos vin,
Mi mortas je l‘ kor' pro la mank‘ de anim‘.

Jen la ino fariĝis tre silentema.

Kaj kiam ili jam denove iris certan tempon, diris Kundar:

„Rigardu, reĝino, tie transe estas via urbo!“

Kaj la urbo troviĝis en la foro en sunsubiro kaj lumis kiel flama maro.

Kaj jen diris la ino: „Mi devas danki al vi dufoje, Kundar.

Prenu tiun belegan safiron el Hindujo kaj la oran kolĉeneton! Ne kiel pagon, Kundar. Ja kiu sur la vasta tero kapablus pagi vin, amiko mia. Ne kiel pagon, sed prenu ambaŭ el mia mano kiel honorigon de la kantisto kaj de la plejkarulo de belaj damoj. Ĉu vi volas?“

Kaj Kundar prenis la mirinde belan valorŝtonon el Hindujo, lasis brili ĝin en la ruĝa suno, prenis la oran kolĉeneton, tenis ĝin alte sur mano antaŭ si, lasis ĝin karesige gliti tra la fingroj, metis ĝin al vango; poste li denove tenis ĝin alte antaŭ si, glitigis siajn okulojn kareseme sur ĝi kaj poste redonis ĝin al la ino kun beata vizaĝo.

Li diris: „Nun mi havas mian honorigon por ĉiam, reĝino aŭreolvestita! Pli da honorigo mi neniam povus ricevi.“

Jen diris la ino: „Mi supozas scii, kion vi diras, Kundar, amiko mia!“

Li prenis la oran kolĉeneton kaj la mirinde belan juvelon el Hindujo kaj ĵetis ambaŭ vastarke malsupren en la riveron.

Ŝi diris: „Kundar, neniu homo denove tenu enmane aŭ vidu per la okuloj tion, kio vin beatigis, Kundar!“

Jen diris Kundar: „Dankon al vi, nobla damo, nun ĝi estas eterne mia!“

Kaj kiam ili denove iris dum certa tempo, diris la ino:

„Aŭskultu, Kundar, mi havas malgrandan ĉarman ĉaskasteleton en la arbaro; ĝi situas belege apud lago. Mi donos ĝin al vi, kaj donos al vi krome kvin orajn guldenojn dum ĉiu lundo. Prenu ĝin de mi, Kundar.“

Kundar ne respondis.

Kaj kiam ili denove iris dum certa tempo, li diris: „Ĉu vi estus kolera, nobla damo, se mi dirus, ke ne? Prefere, mi petas vin, ne koleru, mi prefere el mia tuta koro volus diri, ke ne.“

„Diru laŭ via plaĉo, kiel ajn, Kundar. Sed vi farus al mi grandan ĝojon, se vi sciigus deziron al mi.“

Jen diris Kundar: „Nu, do, se ĝojigas vin, lasu min trinki el kristala pokalo oran vinon kaj permesu manĝi panon al mi el pelvo de pura oro kaj permesu al mi preni fruktojn el pelvo de majstro skulptita el ununura opalo kaj permesu al mi ripozi dum horo sur la plej bela tapiŝo el la orientlando.“

Jen diris la damo: „Estu tiel, kaj mia ĝojo estas granda.“

Kaj kiam ŝi diris tion, brilis ŝiaj okuloj kiel du gvidaj steloj al migranto en profunde malhela nokto.

Kaj ŝi diris: „Rigardu, jen venas miaj servistoj!“

Kaj kiam la servistoj proksimiĝis, ŝi diris al ili: „Tiu nobla granda sinjoro kondukis min, kiam vi ne ĉeestis, tiu nobla granda sinjoro nun kondukos min ankaŭ en mian burgon, kie vi ĉiuj estu je dispono. For! Antaŭen! Kaj preparu mian alvenon!“

Kaj la servistoj haste forkuris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.