|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KUNDARAŭtoro: Ret Marut |
©2026 Geo
|
Kaj la reĝino rajdis kun siaj sinjoroj kaj multaj servistoj tra la floranta lando.
Kaj kiam ili venis al loko, kiu nomiĝas Vojeblo, la ino retenis sian ĉevalon kaj vokis: „Ĉu iu el la moŝtoj bonvolu esti tiel afabla kaj doni al mi manon?!“
Tiumomente unu el la sinjoroj saltis de sia ĉevalo, kuris rapide al la reĝino kaj levis ŝin de la besto.
Kaj unu el la servistoj alkuris kaj ekkaptis la bridilojn de la besto.
Jen diris la ino: „Moŝtoj miaj, kaj vi, tre noblaj rajdistoj, kaj vi, bravaj servistoj, atendu ĉi tie, ĝis mi revenos. Ŝajnas al mi, ke mi devos foriri; vojo vokas min.“
Kaj ili iris al vasta herbejo.
Kaj unu el la sinjoroj aŭdace paŝis antaŭen kaj diris fiere ĝentile: „Ĉu unu el la noblaj sinjoroj akompanu vin, reĝino?
Vi certe iros malproksimen.“
Jen diris la ino: „Certe mi iros malproksimen. Tio certe certas. Sed neniu el la sinjoroj sekvu min aŭ rigardu mian vojon eĉ ne el la malproksimo.“
Jen diris la nobla sinjoro: „Sed unu el la servistoj prefere iru kun vi por porti vin, kiam vi atingos akvon, aŭ kiam viaj piedoj estos lacaj.“
Jen diris la ino: „Ne, ankaŭ neniu el la servistoj rigardu mian vojon, ĉar mi iros la vojon de l' homo kaj volas esti por mi kaj sola, min lacigas bruo de tempo al tempo. Fidu al mi, nobla sinjoro, kaj lasu min.“
Jen la sinjoro retropaŝis kun malgaja koro.
Kaj la ino iris sian vojon.
Kaj la sinjoroj ĉiuj kolektiĝis kaj komencis ridi kaj ŝercis kaj rakontis pri ĉasoj kaj belulinoj.
Kaj tial la servistoj firmligis la bestojn kaj alfajfis la hundojn kaj kampadis ĉe la vojo kaj komencis ludi per ĵetkuboj kaj paroli laŭtajn vortojn.
Kaj neniu atentis la reĝinon.
Kaj la reĝino iris trans la vastan florherbejon kaj fariĝis pli kaj pli malgranda. Kaj la floroj fariĝis pli grandaj kaj superis ŝin kaj disfaldis sin survoje centkolore.
Kaj la sinjoroj diris: „Nun ni ne plu povas vidi ŝin, la karan malgrandan mirinde belan reĝinon!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.