|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
[1] Sovinformburoo – mallongigo por Sovetia informa buroo (1941 - 1961) – informa kaj propaganda departemento en la USSR, kies ĉefa tasko estis krei bultenojn por radio kaj gazetoj pri stato en frontoj, laboro en la malfronto, partizana movado dum la Granda Patruja milito.
[2] «Ŝpalo» – kolumsigno, emajla rektangulo, kiu signifis rangon de kapitano en la Ruĝa Armeo en 1941.
[3] Ordeno de Sankta Georgo por malsuperaj ranguloj estis donata en la cara armeo al soldatoj pro elstara kuraĝo en batalo.
[4] «Chypre» ([ŝipr], france «Kipro») – populara speco de tualetakvo.
[5] «Fricoj» – moknomo de la germanoj, disvastiĝinta dum la Granda Patruja milito (de la germana nomo Fritz, diminutivo de Friedrich).
[6] Papero, dokumento.
[7] «Ĥovanŝĉina» – opero de M. Musorgskij (1883) pri soldata ribelo de la 1682-a jaro en Moskvo, gvidata de princo Ivano Ĥovanskij, populara armeestro, influita de la malnovkredanoj. En la opero la malnovkredanoj estis montritaj kiel kuraĝaj homoj, irantaj al membruligo pro la kredo.
[8] Popola kanto en la Odesa dialekto kun krimula slango.
[9] V. Ĥodaseviĉ (1886 - 1939), «Antaŭ spegulo» (1924).
[10] Finaj vortoj de la novelo de A. Ĉeĥov «Domo kun mezanino» (1896). Misjusj – kromnomo de la heroino de la novelo, pro infana vorto, per kiu ŝi nomis sian guvernantinon, misprononcita «miss».
[11] A. E. Rosenberg (1893 - 1946) – germana ŝtata kaj politika aganto, ideologo de la nazia partio, aŭtoro de la «rasa teorio», mortpunita laŭ verdikto de la Nurenberga tribunalo kiel unu el la ĉefaj militaj krimuloj.
[12] Rusa popola kanto laŭ versaĵo de I. Surikov (1864), traduko de I. Lubjanovskij.
[13] El rusa popolkanto pri S. Razin laŭ versaĵo de D. Sadovnikov, traduko de I. Lubjanovskij.
[14] A. Ĉeĥov, «Duelo».
[15] Dum la Patruja milito al batalantoj estis eldonataj 100-gramaj porcioj da vodko.
[16] Erara, sed tre disvastiĝinta nomo de germana mitraleto MP 38/40 (inĝeniero Schmeisser ne havis rektan rilaton al tiu ĉi mitraleto, sed havis patenton pri ties magazeno, sur kiu estis stampo kun lia nomo).
[17] El rusa popolkanto pri S. Razin laŭ versaĵo de D. Sadovnikov, traduko de I. Lubjanovskij.
[18] Paul Langevin (1872 - 1946) – elstara franca fizikisto kaj socia aganto, membro de la Pariza Akademio de sciencoj. Li subtenis la Oktobran revolucion, estis kontraŭfaŝisto, subtenadis la francan socialistan partion. Lia familio aktive partoprenis la kontraŭfaŝisman Rezistadon, lia filino estis arestita kaj sendita al koncentrejo, lia bofilo, fama komunisto kaj kontraŭfaŝisto, estis mortpafita de la germanoj en 1942. Eksciinte pri tio, Langevin skribis al gvidanto de la franca komunista partio kun peto anigi lin al la partio anstataŭ lia bofilo. En 1944 li fuĝis en Svision helpe de la Rezistado, post la reveno en la liberigitan Francion li oficiale aniĝis al la franca komunista partio.
[19] Vichy – urbo en Francio, dum la germana okupacio – centro de la marioneta reĝimo de Francio.
[20] Galeno (129 - 216) – antikva romia kuracisto, kirurgo, filozofo kaj anatomo, multe kontribuinta al pluraj sciencoj.
[21] G. R. Derĵavin (1743 - 1816) – elstara rusa poeto kaj ŝtata aganto. En 1815 li vizitis ekzamenon en liceo, kie lernis Puŝkino, kaj tiu legis sian versaĵon antaŭ li, ricevinte aprobon de Derĵavin.
[22] Aludo al batalo ĉe rivero Berezina dum la Patruja milito de 1812, kiam la retretanta Napoleona armeo suferis katastrofan malvenkon. La francoj ĉe Berezina havis tre trivitajn kaj hazardajn vestojn post longa retreto en frosto el profundo de Rusio.
[23] N. I. Pirogov (1810 - 1881) – rusa kirurgo kaj anatomo, natursciencisto kaj pedagogo, kreinto de la unua altaso de topografia anatomio, fondinto de la rusa militkampa kirurgio kaj de la rusa skolo de anestezo.
[24] K. Ĉapek (1890 - 1938), elstara ĉeĥa verkisto.
[25] Romanco laŭ versaĵo de granda rusa poeto M. Lermontov (1841), traduko de N. Fedotov.
[26] Ĥalĥin-Gol – rivero en Mongolio kaj Ĉinio, en aprilo-septembro 1939 ĉe ĝi okazis bataloj de la Ruĝa Armeo kaj de la mongola armeo kontraŭ Japanio kaj Manĉurio. Ĥasan – lago en la malproksim-orienta parto de Rusio, apud la limo kun Ĉinio, kie en 1938 okazis bataloj kontraŭ invadinta japana armeo. Linio de Mannerheim – linio de fortikaĵoj en Finnlando, kiu iĝis loko de plej gravaj bataloj dum la soveti-finnlanda milito en 1940.
[27] V. N. Boĵenko (1871 - 1919) – unu el organizintoj de taĉmentoj de Ruĝa gvardio kaj de partizanaj taĉmentoj en Ukrainio, komandanto de la 2-a regimento de la sovetia partizana divizio. N. A. Ŝĉors (1895 - 1919) – oficiro de la rusia armeo, komandanto de ukrainaj partizanaj taĉmentoj, komandanto de la sovetia partizana divizio.
[28] Granda knabo (germane).
[29] Obersturmführer – rango en SS, konforma al ĉefleŭtenanto.
[30] SD – Sicherheitsdienst – sekureca servo en nazia Germanio.
[31] SA – Sturmabteilung – sturmaj taĉmentoj, militaj formacioj de la nazia partio.
[32] Obersturmbannführer – rango en la SA kaj la SS, konforma al subkolonelo.
[33] SS – Schutzstaffel – «gardaj taĉmentoj», milita formacio de la nazia partio, apartiĝinta el la SA. La SS estis la ĉefa organizinto de teroro kaj ekstermado de homoj laŭ raso kaj politikaj konvinkoj, kulpa pri multaj militaj krimoj.
[34] Gestapo – Geheime Staatspolizei – sekreta ŝtata polico en nazia Germanio.
[35] Sturmbannführer – rango en la SA kaj la SS, proksimume konforma al majoro.
[36] Standartenführer – rango en la SA kaj la SS, konforma al kolonelo.
[37] Obersturmführer – rango en la SA kaj la SS, konforma al ĉefleŭtenanto.
[38] Gauleiter – provincestro en nazia Germanio.
[39] Moskva Arta Teatro.
[40] Rango egala al kapitano.
[41] Decembristoj – anoj de la revolucia konspiro en Rusio, kiuj en decembro 1825 entreprenis malsukcesan puĉon kontraŭ la cara reĝimo. La puĉo okazis post morto de imperiestro Aleksandro kaj post abdiko de carido Konstanteno en momento de surtronigo de imperiestro Nikolao (ties pli juna frato). La puĉo estis kruele subpremita, kvin decembristoj estis mortpunitaj kaj multaj estis ekzilitaj en Siberion. Suboficiro Ŝervud denuncis somere de 1825 jam al la imperiestro Aleksandro detalojn pri la konspiro.
[42] NEP – «Nova ekonomia politiko», provizora allaso de kapitalismaj rilatoj en la USSR. NEPulo – burĝo.
[43] El rakonteto «Nekuraceblaj» de fama rusa satiristo A. Averĉenko (1881 - 1925).
[44] Germane: legitimiloj.
[45] Germane: patrujo.
[46] Literoj «jerego» (malmola signo) post fina konsonanto (kie ĝi signifis nenion) kaj «jato» (ekvivalenta al litero «je», sed uzita laŭ malsimplaj reguloj) estis abolitaj en la reformo de la rusa ortografio en 1918, post la revolucio (kvankam la reformo estis preparita longe antaŭ ĝi). Blankulaj elmigrintoj ne agnoskis la reformon, kiu estis por ili simbolo de la Oktobra revolucio. Tial restarigo de tiuj literoj estis kvazaŭ signo de reveno de la antaŭrevolucia ordo.
[47] «Popola libero» (tradukebla ankaŭ kiel «Popola volo») – rusia revolucia partio, formiĝinta en 1879, proklaminta sia celo politikan renverson por atingo de socialismo. En 1881 la partio organizis mortigon de imperiestro Aleksandro II.
[48] «Tra la montoj kaj la valoj» («Marŝo de la fororientaj partizanoj»), vortoj de P. Parfjonov, traduko de K. Gusev.
[49] «Marŝo de Budjonnij», en la originalo – «Ni ruĝaj kavalerianoj» (vortoj de D'Aktil, 1920).
[50] Ekvivalentas al subkolonelo.
[51] El fablo «Libelo kaj formiko» (aŭ «Herbsaltulo kaj formiko») de I. A. Krilov (1769 - 1844), elstara rusa publicisto, poeto, fablisto. Multaj liaj fabloj (kiel la menciita) devenis de fabloj de Lafonteno kaj Ezopo, sed multaj estis ankaŭ tute originalaj.
[52] Parti-kamarado (germ.) – alparolo al ano de la nazia partio.
[53] «Marlbrough s'en va-t-en guerre» – populara franca popola kanto (1709), mokanta anglan militestron John Churchill, dukon Marlborough (Marlbrough [malbruk] estis franca elparolo de ties nomo). Poste tiu kanto ricevis popularecon en diversaj landoj, interalie en Rusio.
[54] Rusa popola kutimo: iom sidi antaŭ ekiro al longa vojo.
[55] Ostap Bender – fripono, protagonisto de sovetiaj satiraj pikareskaj romanoj «Dek du seĝoj» (1927) kaj «Ora bovido» (1931) de I. Ilf kaj E. Petrov.
[56] Gregoro Rasputin (1869 - 1916) – rusa monaĥo, ĉarlatano, havinta signifan influon al la familio de la caro Nikolao II kaj murdita nelonge antaŭ la revolucio fare de komplotantoj-aristokratoj, interalie princo F. Jusupov (grafo Sumarokov-Elston) kaj dekstra politikisto-monarkisto V. Puriŝkeviĉ.
[57] El versaĵo «Frenezulo» (1890) de A. Apuĥtin (1840 - 1893), iam tre populara ĉe deklamistoj.
[58] La tradukinto sukcesis trovi nek la nomon de la versaĵo, nek ties aŭtoron. Eble, la versaĵo estis elpensita de la aŭtoro mem de la romano.
[59] K. A. Rauchfuß (1835 - 1915) – unu el la unuaj pediatroj de Rusio, germandevena.
[60] A. S. Makarenko (1888 - 1939) – elstara sovetia pedagogo, verkisto. Li kreis laboran kolonion por neplenaĝaj deliktuloj, en kiu li en praktiko elprovis la ellaboritan de li eduk-pedagogian sistemon, donintan bonegajn rezultojn.
[61] Almaato – tiama ĉefurbo de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, profunda malfronto, kien evakuiĝis multaj homoj kaj institucioj.
[62] Protagonisto de alia romano de Jurij German – «Subkolonelo de medicina servo» (1949).
[63] Esprimo, populariĝinta dum la milito: unue, ĝi devenas el «La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito» de J. Haŝek, kie Ŝvejk interkonsentas renkontiĝi kun sia amiko en bierejo «je la sesa horo post la milito», due, tiel nomiĝis populara filmo, kreita dum la milito, kie geamantoj fiksas rendevuon same je la sesa horo post la milito, sen indiko de tago.
[64] «Volgo enfluas en la Kaspian maron» – esprimo por banala memevidenta nedisputebla veraĵo (devenanta el rakonto de A. Ĉeĥov «Instruisto de literaturo»).
[65] «En terkabano», populara kanto de la tempo de la Granda Patruja milito, muziko de K. Listov, vortoj de A. Surkov. Ĉi tie estas cititaj versoj el malsamaj strofoj.
[66] Versaĵo de S. Marŝak (1887 - 1964) – elstara sovetia porinfana poeto kaj tradukisto (interalie aŭtoro de la klasika traduko de la sonetoj de Ŝekspiro).
[67] Popularega sovetia kanto (1938) de M. Isakovskij kaj M. Blanter. Tiu kanto speciale populariĝis dum la Granda Patruja milito. La frazo estas prenita el la traduko de K. Gusev.
[68] Saltiĉiĥa (D. N. Saltikova, 1730 - 1801) – rusa bienulino, famiĝinta kiel sadisma turmentantino kaj murdintino de kelkdek siaj servutaj kamparanoj. Ŝia nomo iĝis komuna por kruela despoto.
[69] Laŭ la statuto, por membrigo al la partio necesis du partianoj-garantiantoj (aŭ rekomendantoj) pri la estonta membro.
[70] «Blua tuketo» – fama sovetia valsa kanto, unue verkita en 1940 de komponisto Jerzy Petersburgski, kaj havinta multajn variantojn de teksto. Dum la Granda Patruja milito tre populariĝis varianto (vortoj de Galickij en redakto de Maksimov) en plenumo de populara kantistino K. Ŝulĵenko, adaptita por milita temo. Tiu varianto estis citita ĉi tie.
[71] Tipo de grandaj trasportaj ŝipoj.
[72] P. A. Kuprijanov (1893 - 1963) – sovetia kirurgo, akademiano, dum la Granda Patruja milito – ĉefkirurgo de la Norda kaj Leningrada frontoj. N. N. Burdenko (1876 - 1946) – rusia kaj sovetia kirurgo, organizinto de sanprotektado, fondinto de la sovetia neŭrokirurgio, la ĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo en 1937 - 1946, akademiano. A. N. Bakulev (1890 - 1967) – sovetia sciencisto-kirurgo, unu el fondintoj de la kor-vaskulara kirurgio en la USSR, akademiano.
[73] O. Mosley (1896 - 1980) – brita faŝisto.
[74] Sacivo – kartvela manĝaĵo el kokaĵo, viando aŭ fiŝaĵo sub specifa saciva saŭco (propre, sacivo estas nomo de tiu saŭco kaj de ĉiuj manĝaĵoj kun ĝi). Basturmo – kartvela manĝaĵo, sunsekigita bovaĵo, tenita sub premo. Kaĥetio – regiono en oriento de Kartvelio.
[75] D. D. Ŝostakoviĉ (1906 - 1975) – sovetia komponisto, unu el plej grandaj komponistoj de la 20-a jarcento.
[76] Temas pri la 7-a, «Leningrada» simfonio de Ŝostakoviĉ, kiu estis verkita (1941) kaj ludita (1942) en la sieĝata Leningrado. Unu el la temoj de ĝia unua parto simbolas teruran subpremadon.
[77] S. I. Spasokukockij (1870 - 1943) – rusia kaj sovetia sciencisto, kirurgo, kreinto de sovetia klinika skolo, elstare kontribuinta stomak-intestan kaj pulman kirurgion kaj problemon de transfuzado de sango. N. N. Burdenko (1876 - 1946) – rusia kaj sovetia kirurgo, organizinto de sanprotektado, fondinto de sovetia neŭrokirurgio, ĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo (1937 - 1946), akademiano, general-kolonelo de medicina servo. J. J. Ĝanelidze (1883 - 1950) – sovetia kirurgo, sciencisto kaj socia aganto, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo. A. A. Viŝnevskij (1874 - 1948) – rusia kaj sovetia milita kirurgo, akademiano.
[78] P. A. Kuprijanov (1893 - 1963) – sovetia kirurgo, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo. M. N. Aĥutin (1899 - 1948) – sovetia specialisto pri militkampa kirurgio, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo, ekde 1944 – vicĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo (viculo de tiam jam grave malsana Burdenko).
[79] Malnova romanco, supozata aŭtoro de la vortoj estas D. Davidov (1784 - 1839) – husaro, heroo de la Patruja milito de 1812, poeto.
[80] Traduko de Valentin Melnikov.
[81] Traduko de Valentin Melnikov.
[82] Moleskino – densa vila satena teksaĵo, imitanta ŝamon.
[83] Mondfama porcelana fabriko en Rusio (ekzistanta ĝis nun), fondita en 1766 de angladevena negocisto Gardner.
[84] Boriso Polevoj (Kampov) (1908 - 1981) – sovetia ĵurnalisto kaj verkisto, famiĝinta pro sia «Rakonto pri vera homo» (1946).
[85] Nikolao Ostrovskij (1904 - 1936) – sovetia verkisto, aŭtoro de la aŭtobiografia romano «Kiel la ŝtalo estis hardata» (1932), dum kies verkado li estis grave malsana kaj alkatenita al la lito ĝis la morto mem, same kiel la protagonisto de la romano.
[86] Olga Bergholtz (1910 - 1975), «Leningrada poemo» (1942).
[87] Teatraĵo (1934) de sovetia ukraina verkisto A. Kornejĉuk (1905 - 1972).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.