La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KARA MIA HOMO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro sepa

Ĉi tie estas pli malfacile, ol tie

La sonĝo estis infana, malproksima, tia, ke en la sonĝo li ekkompatis sin: kvazaŭ onklino Aglaja al li, dormanta, kiel ŝi faradis tion, kiam necesis lin nesatdormintan veki por iri en la lernejon aŭ en la instituton, kvazaŭ subŝovis ŝi sub lian nukon sian malvarmetan manon, kvazaŭ tiras lin iomete je la orelo kaj flustras, malalte kliniĝinte super li:

– Do vekiĝu vi, longkolulo! Ekstaru, Vlado! Tempas, kara mia knabo, tempas, infaneto…

Kaj kvazaŭ li terure ne deziras vekiĝi, kaj li kalkulas en sia dorma nebula menso: ne gravas, eblas ankoraŭ iom dormeti, la onklino estas ĉi tie, ĉio estos bonorda, ŝi ne permesos preterdormi.

– Ĉu vi iam vekiĝos, longkolulo?

Li vekiĝis.

Onklino Aglaja sidis ĉi tie, apud li, sur tabureto, en flava hospitala kitelo, kaj ŝia polmo estis subŝovita sub lian kolon, kiel en tiuj malproksimaj infanaj kaj junulaj jaroj.

– Ĉu vi? – flustre demandis Vlaĉjo.

– Mi, infaneto, – same flustre, kliniĝinte al lia vizaĝo mem, respondis ŝi. – Mi, fileto mia…

Neniam ŝi antaŭe lin tiel nomis. Kaj li, ne memoranta sian patrinon, kun feliĉa sopiro subite aprezis tiun vorton, altiris al si la onklinon proksime kaj, sentante sur sia vizaĝo ŝiajn varmegajn, rapide gutantajn larmojn, komencis kisi ŝian tempion, la nazradikon, la malgrandan orelon, la varmegan vangon.

– Lasu min! – petis ŝi. – Vi min dispremos, jen vi kia estas! Lasu do min, Vladeto!

Vlaĉjo lasis ŝin, kaj tiam, deĵetinte harojn de sur lia frunto, ŝi komencis atente kaj serioze pririgardi lin, kvazaŭ ne kredante, ke tio estas vere li. Larmoj ankoraŭ tremis en ŝiaj okuloj, kaj pro tio la nigraj okuloj ŝajnis pli grandaj, ol estis efektive.

– Nerazita, – diris Aglaja. – Degradiĝinta! Kia honto!

– Ĉu vi tuj min ĉikanos? – feliĉe ridetante, demandis Vlaĉjo. – Ĉu de la komenco mem?

– Kaj netondita, – tenante lian manon en siaj polmoj, daŭrigis la onklino. – Ĉio estas en la pasinteco! Ankoraŭ ne komencis militi, kaj jam estas «perdita generacio». Mi legis pri tiaj. Ili drinkas brandon kaj tre multe fumas. Kaj amorantinoj ĉe ili estas ĉiuminute novaj, sed estas unu ĉefa, kiu ial ion ne komprenas. Ĉu tiel, Voĉjeto? Ĉu vi jam drinkas brandon?

– Tiaj onklinoj ne ekzistas, – diris Vlaĉjo. – Onklinoj estas tedaj. Ĉu vi deziras veton, onklino, ke eĉ unu homo en nia ĉambro ne kredos, ke vi estas mia onklino? Kamaradoj! – laŭte prononcis Ustimenko. – Karaj amikoj!

Sed en la ĉambro estis neniu. Laŭ neskribita leĝo de hospitala amikeco, kiam al iu venadis knabino, irkapablaj malsanuloj forlasadis la ĉambron. Kaj nun onklinon Aglaja ili opiniis Vlaĉja knabino.

– Ĉu vi vidas, – per jubilanta voĉo diris li. – Ĉu vi divenas? Se venas onklino aŭ duagrada avino, ili ne moviĝas. Jen kia vi estas ĉe mi onklino. Kaj nun klarigu, kial vi estas en hospitala kitelo? Ĉu vi kuŝas ĉe ni? Ĉu vundita? Malsana? Ĉu leterojn miajn vi ricevis? Ĉion laŭorde rakontu ekde tiu tago, kiam mi kun vi disiĝis. Atendu, mi vestiĝos, ni en la koridoron iros, tie estas divaneto kaj eblas fumi. Vi ja ne hastas, ĉu?

– Ne, mi ne havas kien hasti, – malrapide diris Aglaja Petrovna. – Tute nenien…

Tie, sur la divaneto, tegita per trivita, ĉiel-lazura sateno, Aglaja rakontis al la nevo detale kaj trankvile la tutan historion de sia estado en la gestapo de la grupo «C». Rakontis pri la enketisto Wentzlow kaj pri la maljuna vulpo von Zanke, pri la resurekto kaj morto de la ĉikanisto, maljuna librotenisto Averjanov, pri Tatjana Jefimovna Okajomova – sia kaj Vlaĉja malamikino, tamen ne perfidinta ŝin, Aglaja-n Petrovna-n, rakontis pri la heroa morto de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, rakontis pri nun forpasinta profesoro Ganiĉev kaj, finfine, pri Alevtina-Valentena Andrejevna, al kiu, kiel ŝi opiniis, ŝi ŝuldis sian vivon.

Vlaĉjo sidis senmove, rigardis en la fenestron, trans kiu estis malrapide densiĝanta antaŭprintempa krepusko.

– Kaj pri Ĵovtjak kio? – demandis li nelaŭte.

Kaj pri Ĵovtjak-urbestro rakontis Aglaja Petrovna. Li kapjesis, kvazaŭ ne mirinte. Nun, post la historio de la pereo de Alevtina Andrejevna, Vlaĉjo kvazaŭ tute ĉesis aŭdi la onklinon, li nur kunpremadis siajn grandajn polmojn – unun per la alia, kaj mordetadis la lipojn, kaj fiksrigardadis en la ankoraŭ ne nigrumitan fenestron, kvazaŭ vidis tie ion gravan.

– Nu, kaj kio pri la eksplodaĵo? – demandis li subite.

– La eksplodaĵon ni ricevis, – respondis Aglaja Petrovna, – certe, ni ĝin ricevis. Sed tro multe ĝi al ni, Vlaĉjo, kostis.

– Ksenia Nikolajevna! – ekkriis Vlaĉjo.

– Kaj ŝi kaj Sanjo. Tial nun via Nikolao Eŭgenjeviĉ orfiĝis. Li estas sola.

– Ĉu la faŝistoj murdis?

– Kvazaŭ ĉe peno forkuri.

– Ĉu tio estas ĝusta?

– Ĝusta, Vlaĉjo.

Li estis flave pala, liaj okuloj estis esprimantaj amaran kaj turmentan nekomprenon. Aglaja Petrovna, rakontante, ĉiam glatumadis lian ŝultron per la polmo. Komence Ustimenko aŭskultis la onklinon sola, iom post iom al la divaneto aliris ankoraŭ kelkaj vunditoj kaj malsanuloj. Kiam Aglaja Petrovna rakontis pri Ogurcov, Vlaĉjo kuntiriĝis. Ĉiam pli kaj pli multaj iĝadis homoj ĉirkaŭe, en silento Aglaja Petrovna rakontis ankaŭ pri tio, kiel estis eksplodigita la kazino, kiel oni enterigis ĉerkojn kun brikoj…

– En kiu do urbo tio okazis? – demandis ies kanta tenoro.

– En la urbo, provizore okupaciita de faŝistaj milittrupoj, – trankvile respondis Aglaja Petrovna, kaj ŝiaj iomete oblikvaj okuloj firme ekrigardis al la demandanto, firme kaj iomete moke – ne demandu, junulo, troe. Kaj pri la veno de la Dromedaro ŝi rakontis, kaj pri la amasaj ekzekutoj, kaj pri tio, kiel falas sub talusojn trajnoj de la hitleranoj.

– Do, tutegale, ne eblas sufoki nian popolon, ĉu? – demandis la sama voĉo, sed nun ĝi estis plena de admira ĝojo. – Eĉ tie, sur tiu teritorio?

– Neniuokaze, – diris Aglaja kaj nun jam karese rigardis al la juna tankisto en malvasta piĵamo, kiu ĉiam penis trairi al ŝi pli proksime. – Nenie faŝistoj vidas obeemon kaj neniam vidos.

Subite iĝis sufoke; aviadisto Jemeljanov, glitante sur la pargeto per la malbone alĝustigita protezo, malfermis la fenestron. En la aprila, sed ankoraŭ frosta aero aŭdiĝis pacaj sonoroj de tramoj, signaloj de aŭtobusoj, eĉ ŝrikoj de infanoj, flugantaj sur sledoj de la monteto apud la hospitalo, aŭdiĝis ĉi tie. Ĉiuj enpensiĝis por mallonga tempo, kaj en la silento Aglaja Petrovna petis de iu cigaredon. Dekoj da manoj kun skatoloj kaj cigaredujoj etendiĝis al ŝi. Vlaĉjo miris:

– Ja vi ne fumas?

– Jes, ne fumas, – konfirmis la onklino. – Tio estas tiel, por pasigo de tempo, kiel diradis avo Metodo. – Kaj simile, tre simile mokimitis: – Malseriozaĵo!

Ĉiuj silentis ĉirkaŭe, nur Moskvo estis trankvile spiranta trans la fenestro.

– Vi faru prelegon pri ĉio ĉi, – konsilis enua kaj ĉiam pri io malkontenta Smetannikov el la naŭa ĉambro. – En la konferencejo por la tuta hospitalo.

La onklino respondis ne tuj:

– Prelegon estas malfacile. Ja mi ne laŭ aliulaj vortoj, mi mem spertis.

Ŝiaj malmolaj lipoj tremeris, ŝi firme kunpremis la pojnon de Vlaĉjo kaj forturniĝis. Ustimenko montris al ĉiuj per la okuloj, ke oni lasu ilin duope. Nun venis lia vico glatumi Aglaja-n Petrovna-n. Ŝi silentis, nur ĉiam tremeradis kaj skuadis sian malgrandan fieran kapon. Jemeljanov alportis mezurflakonon kun valerianaj gutoj, kaj poste – trinkpoton da malforta hospitala teo. Aglaja Petrovna eltrinkis kaj la unuan kaj la duan, subridis kaj petis, ke oni ne juĝu severe, ja ŝi estas «psikozulo» kaj kuŝas en la nerva fako. Tamen, tio «kovras» ŝin malofte, kaj ŝi estas direktita ĉi tien plie «pro delikateco», ol pro neceso.

– Vi devas nutri vin sen limigoj de milita tempo, – serioze konsilis la aviadisto, – vitamino «L», lardo, estas la unua rimedo kontraŭ ĉiuj nervaj malsanoj. Jen kia vi maldika iĝis!

– Lardo, certe, estas bonega aĵo, – mediteme respondis Aglaja Petrovna. – Mirinda.

Sed estis videble, ke ŝi pensas pri alio, kaj Jemeljanov, subite konfuziĝinte, foriris.

– Tiele, Voĉjo, – mallaŭte diris la onklino. – Afliktis mi vin…

– Nekonvenaj vortoj, – respondis li.

– Jes, la vortoj estas nekonvenaj. Konvenaj vortoj, kara mia, ne troveblas. Nur unu aferon mi scias: jen sendis oni min per aviadilo, preskaŭ perforte, sur la Grandan teron, sed ĉi tie por mi estas pli malfacile, ol tie, nemezureble pli malfacile. Ĉu vi komprenas min?

Vlaĉjo kapjesis.

– Tie mi kvankam en malgranda, guta grado, tamen helpas al la afero de la liberigo, pardonu la patosan stilon, sed ĉi tie mi estas vivtenato de la milito…

– Ĉu vi ja?

– Mi ja.

– Tiam kiu estas mi?

Ŝi rapide al li turniĝis. Li rigardis al ŝi per furioze malfeliĉa rigardo, kaj ŝi subite komprenis, ke ĉion rakontitan de ŝi li perceptis kiel riproĉon al sia humiliĝo antaŭ la malsano, kaj ŝia lasta frazo pri vivtenatoj de la milito tute finbatis lin.

– Vlado! – maltrankvile ekkriis ŝi.

– Kio, onjo? – trankvile demandis li. Kaj Aglaja Petrovna kun kareso kaj doloro eksentis, ke disputi kun li kaj obĵeti al li estas sensence, same kiel sensence estus disputi kun ŝi, se ŝi estus sur lia loko, aŭ kun lia forpasinta patro – Atanazio Petroviĉ, se li ĝisvivus la nunan tagon. Ĉio tio, kion ŝi rakontis hodiaŭ, estis por li ne simple rakonto pri teruraj sortoj de homoj en la faŝista okupacio, sed akuzo kontraŭ li pri senagado, pri kapitulaco antaŭ objektivaj cirkonstancoj, pri tio, kion li tiel furioze malamis, – pri malvigleco de la animo.

– Vlaĉjo, – ree diris ŝi. – Vlaĉjeto, mi ja, antaŭ ol veki vin, kun viaj kuracistoj parolis. Vi estas malsana, vi eĉ ne pensu…

Li atente kaj iomete malgaje rigardis al ŝi.

– Jam mi eĉ ne pensu! – kun subrido kontraŭdiris li. – Malsano mia, onjo, estas bagatela, per si mem forpasos…

– Sed la kuracistoj…

– Kaj mi mem, interalie, onjo, estas kuracisto, kaj ne tiom malbona…

– Elĵetu el via stulta kapaĉo…

– Mi ne elĵetos! – trankvile promesis li.

Aglaja Petrovna kolere levis la ŝultrojn.

– Kaj Ivano Demetrijeviĉ? – neatendite demandis li. – Ĉu mi ne povis tiam lin eltiri?

– Kiel eltiri?

– Apud la armea komisariato mi lin renkontis, – diris Vlaĉjo. – Tamen, vi ne scias…

«Kaj neniam ekscios, – malgaje pensis Aglaja Petrovna. – Ĉu tiu frukto rakontos? Nenion mi nun ekscios – stulta virino!»

– Pri kio vi pensas? – demandis ŝi.

– Pri diversaj aferoj, – lace respondis li. – Cetere, onjo, ĉiuj ĉi meditoj estas stultaĵo. Jen Ganiĉev kaj Polunin meditadis pri Ĵovtjak, kaj li trarampis al urbestro. Aĉaĵo tio estas – meditoj…

– Ekscesas vi, knabo, – kun kvieta rideto diris Aglaja, – kaj forte ekscesas…

Ŝovinte la manojn en la larĝajn manikojn de la kitelo, ŝi leviĝis, Vlaĉjo ekiris akompani ŝin en la trian konstruaĵon, kie estis la nerva fako. En la hospitala korto estis glitige kaj malhele, en la fora ĉielo super Moskvo hele brilis steloj, el tie venadis trankvila sono de ĉasaviadiloj, gardantaj la ĉefurbon. Por ke Aglaja Petrovna ne falu, Vlaĉjo firme kaj garde prenis ŝian brakon, ŝi subite, kvazaŭ mem mirinte, konfesis:

– Mi sopiris pri vi, stultuleto.

– Ĉu vere?

– Kaj ĉu vi pri mi almenaŭ rememoradis?

– Certe, – diris Vlaĉjo. – Ĉu vin eblas ne rememoradi? Vi estas sola tia onklino sur la tuta terglobo.

Kaj demandis rapide:

– Ĉu de la rufulino vi nenion ricevis?

– Unu leteron mi ĵus ricevis, post ĉiuj aventuroj, sed nur tute malnovan, ankoraŭ aŭgustan. Ricevis kune kun viaj du. Kaj de Rodiono ricevis.

Vlaĉjo silentis.

– Rodiono militas, kiom mi komprenis, komandas ŝipgrupon, – diris Aglaja Petrovna kaj atendis: ja devis li demandi, kion skribas Barbara. Sed li ne demandis. Kaj Aglaja aldonis: – Viva kaj sana estas Rodiono Metodjeviĉ.

Apud la pordo de la tria konstruaĵo ili haltis. Ĉi tie nehele lumis blua lampeto.

– Jen ĉi tie ni loĝas, psikozuloj, – sulkante la lipojn, diris Aglaja Petrovna. – Loĝas kaj ne laboras. Venu gasti…

– Mi venos, – promesis li.

– Vlaĉjo, vi ja ŝin plu amas, – levinte al li la vizaĝon, diris Aglaja Petrovna. – Ĉu amas ja, vere?

– Nu? – malsimpatie demandis li.

– Ne nuu. Kaj pli aŭ malpli frue vi al ŝi edziĝos. Do turmentu nek ŝin, nek vin. Trovu ŝin kaj edziĝu. Pli bonas pli frue, ol malpli frue…

– Jen plej konvena tempo por fianĉumi, – kun morna subrido diris Vlaĉjo. – Por klarigi rilatojn kaj fianĉumi.

– Turmentanto stulta, – ekkriis la onklino, kaj Vlaĉjo komprenis, ke ŝi koleras. – Vere, rigoristo, kiel vin oni antaŭe insultis. Komprenu, ne el nuraj pafoj kaj atakoj konsistas milito. Vi ja amas ŝin, kiel vi povas tiel rezoni…

– Bone, – tranĉis li, – kial, onjo, paroli superfluajn vortojn. Al ĉiu la sian. Tia mi estas. Resanuĝu kaj venu, ne avaru vizitojn…

– Nu, estu sana, – suspiris ŝi.

Ŝi metis sur liajn ŝultrojn la malpezajn polmojn, leviĝis sur la piedpintojn kaj kisis lian vangon. En tiu momento mem malfermiĝis la pordo de la tria konstruaĵo, kaj korpulenta homo en blanka kitelo kaj blanka ĉapeto severe interesiĝis:

– Malsanuloj, kio estas tiu malordo?

– Tio estas mia nevo, – kun subrido respondis Aglaja. – Ĉu jam mi ne rajtas nevon kisi, doktoro?

La korpulentulo en la blanka kitelo aliris pli proksime, rapide prilumis iliajn vizaĝojn per radio de la poŝlanterno kaj, forirante, grumblis:

– Ne faru el mi idioton! Tuj iru al la ĉambroj!

– Nemalbona estas via onklino, – diris al Vlaĉjo lia najbaro en la ĉambro milita inĝeniero Kostjukeviĉ, kiam tiu revenis. – Elstara fenomeno.

Vlaĉjo pendigis la kitelon, manĝis sian salaton, eltrinkis malvarmiĝintan teon. Postnikov kun la akraj pintoj de la lipharoj, Postnikov, defendinta kun pistolo en la manoj siajn malsanulojn, Postnikov, trapafita per faŝistaj kugloj, senĉese estis antaŭ liaj okuloj. Postnikov Ivano Demetrijeviĉ, kiun li ne forveturigis, ne persvadis. Estu damnita tiu tago, tiu fia tago de lia, Vlaĉja, vivo…

Apenaŭ aŭdeble ĝemetante, kiel pro denta, persista doloro, balancante sin, sidis li sur la lito en la striita piĵamo, pensante pri si senkompate, postulante de si mem respondon – kial li ne trovis tiam Ganiĉev-on, kial ne elveturigis lin al Aglaja Petrovna per ajna kosto? Kaj Ogurcov – ankaŭ li estas sur lia, Vlaĉja, konscienco, se li havas tiun konsciencon, se li rajtas uzi tiun nocion. Kaj Valentena-Alevtina? Li eĉ ne pensis viziti ŝin, veni al ŝi por momento, ja li estus la lasta el tiu ĉi mondo! Ĉu li abomenis? Ĉu la kaktoj ne plaĉis? Ĉu Daĉjo al li ne konvenis? Sed eble, vi, kamarado Ustimenko, bombojn tiam timis, mitralajn pripafojn de iliaj sturmaviadiloj? Eble, ĉiuj viaj tiamaj rezonoj estas nur sola fia malkuraĝo kaj nenio pli?

Ĝemetinte, li skuis la kapon. Ne, ne malkuraĝis li tiam. Simple neglektis. Li estas la plej grava en tiu ĉi vivo, lia milita sorto decidas sukceson de ĉiuj bataloj. Plej ĉefa estas por li decidi pri si, kaj la cetero ne havas signifon. Ĉu gravas Postnikov! Kion signifas Ganiĉev! Kian li havas rilaton al filistrino Alevtina. Sed laŭ rezulto de elprovo per laboro – kiu estas li kaj kiuj estas ili? Ĉu kapablas li almenaŭ por malgranda ero de tio, kion faris ili? Ĉu povus li kun pistolo en la mano pafi al tiuj, kiuj minacis ne al li persone, sed minacis nur al liaj malsanuloj?

Ne, ne multe li kapablas.

Ĉi tie kuŝi – tion li povas, kaj eĉ kun trankvila konscienco aŭ kun preskaŭ trankvila – paroli kun junpioniroj, kiuj vizitas frontanojn. Kaj ankaŭ pri batalaj epizodoj, preskaŭ forgesitaj pro longa pasinta tempo, li povas rakonti al la infanoj en ruĝaj koltukoj; al plenaĝuloj li ne kuraĝas rakonti pri la militiro de la taĉmento «Morton al faŝismo». Kion vi faris, Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, sperta, esence, kirurgo, por opinii vin rajta rigardi en la okulojn de homoj?

Susurante per la babuŝoj, hirta, retenante per la manoj la baskojn de la surĵetita sur la ŝultrojn kitelo, li frapis al la pordo de la deĵoranta kuracisto, eksidis sen invito, diris severe:

– Mi petas, Nikolao Nikolajeviĉ, min elhospitaligi morgaŭ.

La militkuracisto demetis ĵurnalon, ekrigardis al Vlaĉjo super la okulvitroj sufiĉe bondezire, oscedis:

– Jen kiel. Elhospitaligi.

– Jes, elhospitaligi.

– Ĉu vi militi intencas?

Vlaĉjo nenion respondis, al la kuracisto ne rigardis.

– Vladimiro Atanazijeviĉ, kara mia, vi ja mem estas kuracisto. Kaj jam ne la unuan fojon ultimatojn al ni faras. Ridinde estas, vere, mi vian analizon hodiaŭ rigardis…

– Eĉ kun ne tia albumino homoj militas.

– Estas tre bedaŭrinde, se estas tiel.

– Mi ne povas, – diris Vlaĉjo, – komprenu, ne povas…

– Nu kaj ankaŭ mi ne povas, – prenante en la manojn la ĵurnalon kaj per tio komprenigante, ke la konversacio estas finita, diris la deĵoranta kuracisto. – Ne povas mi, kara mia, ne koleru. Iru prefere dormi, mi ordonos al la flegistino alporti al vi dormigilon.

Kiam Vlaĉjo revenis, Kostjukeviĉ ne dormis, foliumante volumeton de «Milito kaj paco». La surtabla lampo hele prilumis lian maldikan vizaĝon, la tre nigrajn arkajn brovojn.

– Aŭskultu, Andreo, – eksidante sur sian liton, per laŭta flustro diris Ustimenko, – ĉu vi povas fari al mi komplezon?

– Memkompreneble, – evidente ĝuante iujn liniojn de Tolstoj kaj ne tre atente aŭskultante Ustimenkon, konsentis Kostjukeviĉ.

– Grandan komplezon…

Kaj, hastante kaj eĉ stumblante pro emocio, Ustimenko rakontis al la militinĝeniero sian ankoraŭ ne tre detale ellaboritan, se tiel diri, ĝeneralan planon.

– Bone, konsentite, vi nur aŭskultu, – interrompis lin Kostjukeviĉ kaj, instalinte sin pli oportune, prepariĝis legi el Tolstoj, sed Vlaĉjo ne permesis.

– Bone, – diris li, – mi aŭskultos, sed vi antaŭe respondu.

– Ja mi jam respondis – mi pretas.

– Vi respondis – ne komprenante. Tio estas longa laboro. Ne dum tago kaj ne dum du. Kaj teda. Vi liverados al mi materialon por analizoj.

– Ĉu por scienca laboro?

– Tute ne por scienca. Por ke oni min elhospitaligu. La afero estas en tio, ke la renoj, produktante…

– Aĥ, ja bonvolu, ĉu mi avaras, – interrompis Vlaĉjon, jam incitiĝante, Kostjukeviĉ. – Mi eĉ la tutan ĉambron povas provizi. Sed, se vi poste mortos, min ne kulpigu. Kaj nun aŭskultu!

Kaj li komencis legi flustre al Vlaĉjo la faman scenon, okazantan post la morto de Peĉjo Rostov, kiam Doloĥov ordonas al kozakoj ne preni kaptitojn.

– «Denisov ne respondis; li alrajdis al Peĉjo, deĉevaliĝis kaj per tremantaj manoj turnis al si la makulitan per sango kaj koto, jam paliĝintan vizaĝon de Peĉjo.

Kaj la kozakoj kun miro returniĝis al la sonoj, similaj al hunda bojado, kun kiuj Denisov rapide forturnis sin, aliris al la plektobarilo kaj kaptis ĝin».

– Kiele? – demandis Kostjukeviĉ. – Jen kiajn flugfoliojn necesas skribi…

Vlaĉjo silentis. Kostjukeviĉ sidiĝis sur sia lito kaj ekvidis, ke laŭ la vizaĝo de Ustimenko estis ruliĝantaj larmoj.

Tri leteroj

Letero unua

«Kara, amata Aglaja Petrovna! El letero de la patro, tre lakona – Vi ja scias lian manieron skribi, – mi komprenis, ke Vi estas en hospitalo. Ĉu Vi estas vundita? Mi penis pensi pri forpermeso, almenaŭ por kelkaj tagoj al Vi en Moskvon, sed Vi ja komprenos, peti la konscienco ne permesis. Ĉe ni nun estas febra kaj urĝa laboro, kaj mia laboro estas responsa – mi ĉi tie havas nemalgrandan rangon de ekspedistino. Ĉu vi scias, kio estas tio? Ni, ekspedistinoj, laboras en la servo de sango. Ni ekspedas sangon por transfuzo tien, kie tiu sango estas necesa. Necesas ordinare tie, kie estas bataloj, kaj kiam estas bataloj, tiam oni la vojojn kaj pripafas kaj pribombas, sed la sango ne atendas, pli ĝuste, oni ĝin atendas – tiun valoregan sangon, sekve, ni, ekspedistinoj, «sur panjajn manojn», kiel ŝatas esprimi konata de Vi V. A. Ustimenko, peti preni nin ne rajtas. Tial ni spertas diversajn teruraĵojn sur tiuj militaj vojoj kun niaj valizoj. En la lastaj tagoj mi eĉ rajdi ellernis – oni donis al mi ĉevaleton, vilan, dikventran, kvietan, mi kun ĝi trotas sur niaj marĉoj. Noktoj nun estas blankaj, en mallumo ne eblas kaŝiĝi.

Iam mi tre timas, Aglaja Petrovna, ne koleru, ke mi tiel skribas.

Rulŝtonoj, marĉoj, nebulo, kaj minoj hurlas, kaj mitraloj pafas. Kaj ĉio ĉi kontraŭ mi – Banjo Stepanova – kaj mia valizo kun sango. «Estas malfacile sen kutimo», kiel diris ĉe ni unu soldato, kiam oni al li amputis la brakon.

Ĉu vi nenion aŭdis pri mia panjo?

Laŭ la letero de la patro al mi ŝajnis, ke li ion scias.

Skribu, mi petas, al mi ĉion, kion Vi scias, al mi ial ŝajnas, ke al ŝi estas malbone – al la panjo.

De Eŭgeĉjo mi ricevadas regulajn leterojn. Li estas en ordo kaj eĉ prepariĝas ien veturi por diserti.

Kio pri Vlaĉjo? Mi pri li nenion scias. Ĉu li plu estas en sia eksterlando? Se tio al Vi ne estas malagrabla, transsendu al mi tion, kion li al Vi skribas. Mi simple interesiĝas, ni ja iam tre amikis.

Eble, Vi scias, mi ja ne plu estas aktorino. Mi forlasis tiun okupiĝon. Kaj multon jam vidis dum la milito. Nun oni nomas min «fratino» – tio estas la plej bela el ĉiuj konataj de mi vortoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi estis demetanta piedvestojn de vundito, li ne permesas, poste diras:

– Lasu ĝin al diablo, fratino, estas ĝene, miaj piedoj estas malpuraj…

Interalie, al tiu vundito mi donis mian sangon. Mi, vidu, havas la nulan sangogrupon, kaj li, tiu vundito, estis tute, kiel oni ĉe ni diras, «malbona». Sur unu brankardon oni kuŝigis lin, sur la duan min, ĉio estis en ordo. Nur mi treege malfortiĝis. Oni multe da sango prenis, ĉirkaŭ kvarcent kubetojn. Kaj mi en tiu sama tago ankoraŭ nekredeble laciĝis. Kaj matene oni alveturigis majoron Kozirev – cetere, li jam estas subkolonelo. Sapeisto. Konata. Nia Mikaelo Ivanoviĉ Rusakov venas al mi: tiel kaj tiel, diras, Barbara, vi ne ĉagreniĝu, necesos ankoraŭ de vi sangon pruntepreni. Nenio, diras, estos terura, ni al vi fiziologian solvaĵon injektos. Kaj por mi jam, honeste dirante, estis tutegale, mi eĉ ne komprenis bone. «En ordo, respondas mi, faru, mi fajfas!» Li eĉ sulkiĝis, Mikaelo Ivanoviĉ: «Kiele vi, Barbara, vulgare esprimiĝas».

Nun ambaŭ estas vivaj – kaj la soldato kaj Kozirev. Kaj la Kozirev-aj sapeistoj – ilin oni ĉi tie ĝuste tiel nomas «kozirevanoj» – portas al mi ĉiajn keksojn kaj ceterajn manĝaĵojn el lia ekstra porcio, por revenigi la «sangeton». Tial mi nun estas kvazaŭ en sanatorio.

Jen do en la libera tempo mi al Vi skribas.

Ĉio estis, Aglaja Petrovna, ĉion mi vidis. Portadis mi vunditojn, rampadis, trenadis vunditojn sur paltoj, sur treniloj. Ĝenerale, tio estas malfacila, ĉevala laboro, pro kiu doloras la lumbo kaj oni deziras ĝemi. Ankoraŭ mi estis rastisto, sanitara rastisto. La afero estas en tio, ke ĉi tie eblas perdi vunditojn, tro sovaĝa estas la naturo – holmetoj, marĉoj, ĉiaj diversaj branĉegoj, rulŝtonoj neatenditaj. Do ni iradis ĉene laŭ tiu vojo, laŭ kiu, ekzemple, estis atakanta la roto. Estas simple kaj utile.

Ĉu al Vi ŝajnas, ke mi skribas en ia malĝusta tono?

Mi ial malgajas, Aglaja Petrovna. Ĉu vi deziras, mi Vin iomete amuzos, skribos, kiel mi ankoraŭ printempe estis en banejo? Kiam al mi estas malgaje, mi tiun historion rememoras, fojfoje tio helpas. Eble, ankaŭ Vi ridetos?

Jen venis en banejon: nia fama kirurgia flegistino Anna Markovna – ŝi estas tre dika kaj portas viran trikitan subveston, – poste la «sanga servo» – ekspedistinoj Kapa, Tasja kaj mi. Tasja ĉe ni estas bela, ne eblas okulojn deŝiri – alta, longkrura, tute ne tia dikmalalta, kiel mi.

Kaj la banejo ĉe ni estas ne en terkabano, sed en tia tendeto. Duontendo, duonkonstruaĵo. Ni malvestiĝis, al Anna Markovna ni varmegan akvon verŝas, levis teruran bruon. Kapa brogiĝis kaj krias:

– Rassulov, donu pli malvarman. Ĉu vi freneziĝis?

Rassulov ĉe ni estas soldato, kiu estras aŭtoduŝan instalaĵon. Poste ĉio ordiĝis, la akvo ekiris normala, ni lavas la kapojn, diskutas, kiu kian figuron havas. La ĉefa juĝisto, certe, estas Anna Markovna: Tasja havas tro longajn krurojn, mi tro malgrandajn, Kapa havas tro deklivajn ŝultrojn.

– Kaj nun rigardu al mi, – diras Anna Markovna kaj ekstaras en pozo de statuo.

Ni konsiliĝas kaj verdiktas: necesas al vi, Anna Markovna, iomete maldikiĝi, vi havas tro Rubens-ajn formojn.

Tiutempe io subite ektondris, ekhurlis. Anna Markovna tuj ekkaŭris kaj sur la kvar piedoj – salt' en angulon. Ni ĉiuj – same kien ajn. Kaj Tasja klarigas:

– Tio, knabinoj, estas aeratako!

Ĝi denove bategas! Splitoj flugas, brikoj falas, ia feraĵo deŝiriĝis, fumo, incendio, el la tubo varmega akvo verŝiĝas. Anna Markovna krias:

– Knabinoj, al tranĉeoj!

Kaj ni ĉiuj estas nudaj, kaj en la korto neĝo falas. Kaj niaj vestoj estas nesciate kie, ĉiuj superŝutitaj. Ĉu vi imagas la situacion? Kaj jam nia Tasja la pordon malfermis kaj eksteren ekkuris, vaporo de ŝi iras. Kaj post ŝi Anna Markovna per mallongaj transkuroj salt'-salt', kiel rano. Kaj per emajlita bovlo la kapon kovris!

Poste Kapa ekkuris, poste mi – en littolo, kiel fantomo.

Certe, ni nenion komprenas.

Kaj la aviadilo ja antaŭlonge forflugis. Dum ni enordiĝadis – tiom da ridego estis, ne eblas eĉ al homoj rigardi. Ja ni nudaj en la neĝon saltis, en tranĉeon.

Anna Markovna filozofie rimarkis:

– Kaj nenio speciala. Mi, knabinoj, aŭdis, ke virinoj, kiam ili estas sen viroj, tre facile cedas al amasaj psikozoj. En tiu ĉi okazo estis amasa psikozo de timo. Kaj amasa infektiĝo je tiu psikozo.

Ĉu ne estas ridinde?

Ĉu mi neniom Vin amuzis per tiu ĉi historio, Aglaja Petrovna?

Se Vi scius, kiel malbone estas en mia animo!

Mi finas skribi. Venis Kozirev, li transdonas al Vi profundan riverencon kaj petas skribi, ke li multe pri Vi aŭdis kaj estus feliĉa iam konatiĝi. Tamen, li mem deziras alskribi de si kaj prenis de mi promeson, ke mi ne rigardos al lia alskribaĵo.

Mi kisas Vin, kara, amata Aglaja Petrovna.

Via Banjo.

Estimata Aglaja Petrovna! Mi feliĉas sciigi al Vi, ke Barbara Rodionovna antaŭ du monatoj, nome la 23-an de majo de tiu ĉi jaro, eltiris min sur trenilo el aventuro, el kiu, plej ofte, oni ne eliras vivaj. Tial mi nun duoble ŝuldas al Barbara Rodionovna pri tio, ke mi ekzistas en tiu ĉi mondo. Ie iam en tagoj de la paca vivo mi legis tian frazon: «Se vi bezonos mian vivon – venu kaj prenu ĝin». Tiujn belajn kaj fortajn vortojn mi adresas al Barbara Rodionovna, la plej bona homo el ĉiuj, kiujn mi iam renkontis sur militaj vojoj.

Sincere Via inĝeniero-subkolonelo Kozirev».

Letero dua

«Saluton, kara mia edzino!

La kamarado, kiu transdonos al vi sendaĵon kaj enmanigos la leteron, estas veselleŭtenanto Zvjagincev Alekseo Aleksandroviĉ, komandanto de destrojero «Serioza», sur kiu mi tenis mian flagon. Nun la supremenciita ŝipo estas direktita al riparo, kaj k-do Zvjagincev estis mallongdaŭre forpermesita al la familio en Kazano. Vi lin karesu, li havas malfeliĉon en personaj aferoj: mortis la patrino. En la aldonata sendaĵo estas mia ekstra porcio, ĉion ĉi vi devas manĝi: butero, konservaĵoj – gado en tomatoj, kukaĵoj. La cetero estas donaco de la komandantaro, la estraro hazarde eksciis, en kiaj vi troviĝis cirkonstancoj, kaj devige ordonis al mi transsendi al via adreso la aldonatan pakaĵon. Kio estas en ĝi – mi ne scias.

Kiel ni militas – al vi raportos veselleŭtenanto Zvjagincev. Li estas sufiĉe informita. Ĝenerale, vi povas lin fidi. La kamarado estas elprovita en bataloj kaj fortvola komandanto. Batalajn epizodojn rakonti mi ne scipovas, nur pri unu afero mi povas vin certigi – mi penas servi al la Sovetunio kaj esti merita je tia edzino, kiel vi. Pardonu, se mi mallerte esprimis.

La pereo de Alevtina kaj ŝia heroa konduto sub kalkano de la damnitaj okupaciantoj min tre afekciis. Mi eĉ vortojn ne trovas, por priskribi al vi mian staton.

Kio koncernas la instruistinon Okajomova kaj la libroteniston Averjanov, do mi ĉi tie ĝuste ne miras. Tro ofte ni supraĵe juĝas homojn kaj malantaŭ iliaj bagatelaj malvirtoj ne vidas la ĉefan esencon. Mi, laŭ la serva devo, havis okazojn konvinkiĝi pri tio.

Nun, kara edzino, klarigu al mi iun enigmon: venis al mia ŝipo antaŭnelonge tre bela juna virino, kapitano de medicina servo k-dino Veresova Vera Nikolajevna, kaj diris, ke ŝi turnas sin al mi kun granda kaj grava peto rilate de konata de mi militkuracisto Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. Mi, certe, tre ĝojis, aŭdinte pri Vlaĉjo. Ŝi priskribis al mi la iron de la partizana taĉmento kaj karakterizis Vladimiron en tre bela aspekto, al kio mi, certe, same ĝojis, alian mi de li neniam atendis. Plue k-dino Veresova ankaŭ priskribis al mi Vladimiron kiel homon, ekmalsanintan je la renoj en batala situacio, kaj dum la konversacio deklaris, ke ŝi esperas pri mia helpo rilate de solvo de la demando pri militservado de Vladimiro en nia floto. Al mia demando – ĉu deziras tion k-do Ustimenko mem – k-dino Veresova V. N. respondis eviteme, kaj mi, pro ĝentileco, ne povis insisti. Samtiam ŝi deklaris, ke ŝi jam havis interparolon kun la estro de la sanitara departemento k-do Mordvinov, kaj ankaŭ kun la flagŝipa kirurgo general-majoro de m. s. profesoro k-do Ĥarlamov. Ili kvazaŭ ne estas kontraŭ, sed estus bone, se mi (t. e. Stepanov R. M.) «puŝus la solvon de la demando». Mi, memkompreneble, deklaris, ke «puŝi mi ne estas instruita», rezultiĝis eĉ malĝentile, sed mi ne povis min reteni. Skribu, mi petas, kara mia edzino, en kio tie ĉi estas problemo kaj kion diras pri tiu demando Vladimiro mem.

Resaniĝu kaj refortiĝu.

Mi kisas vin, ĉiam via

Rodiono Stepanov».

Letero tria

«Onjo mia, onklino!

Juĝante laŭ via degne ironia letero, vi min pardonis. Sed vi ankoraŭ ne scias, ke kiam oni min elhospitaligis, mi venis al vi en la trian konstruaĵon, sed ĉe vi tie estis okazanta iu rondvizitado kun profesoroj, kaj mi ne estis enlasita. Kaj la tempo estis limigita, kiel esprimas oratoroj. Kaj ankaŭ timis mi, ke oni min kaptos kaj metos reen, ja via nevo foriris el la hospitalo, kio nomiĝas, «restante sub suspekto». Nur, mi petas, ne maltrankviliĝu – mi estas sana kaj fartas bonege.

Mi ĝojos, se la persona vivo de Barbara ordiĝos. Sed skribi al ŝi pri tio mi ne intencas. Nu, se Kozirev, do Kozirev. Min tio tute ne koncernas. Ke ŝi estas brava – tion mi ĉiam sciis kaj neniom dubis pri ŝiaj homaj kvalitoj, kaj ke niaj sortoj disiris – kun tio nenion, onklino, eblas fari. Certe, kulpas nur mi, neniu alia, sed ja mi ne intencas iun kulpigi. Tial ni metu en tiu demando punkton. Kaj ne revenu al tio, kio estas decidita definitive por ĉiam.

Nun legu, kiel min renkontis ĉi tie mia estro – majoro de m. s. Oganjan Aŝĥen Ovanesovna. Se vi deziras ŝin imagi al vi – rememoru aspekton de normala malica maljuna sorĉistino; ŝi, cetere, mem scias, ke similas al fisorĉistino, kaj eĉ laŭforte per tio koketas.

Mi venas.

– Kapitano de medicina servo Ustimenko?

– Ĝuste tiel.

– Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Tute precize.

– Ĉu la novelon de Ĉeĥov «Ioniĉ» vi legis?

– Legis.

– Tiaj doktoroj okazas ankaŭ en nia tempo, ĉu vi ne trovas?

– Ne trovas.

– Certe, ili estas ne tiom senkaŝaj akiremuloj kaj sian cinikecon tenas ĉe si, sed ili ekzistas. Kaj taktikon ili havas alian, kaj strategion. En milito ili, laŭ mi, havas unuan kaj ĉefan celon – resti vivaj.

– Mi ne konas tiajn, – diris mi.

– Ili uzas protektojn…

– Por kio?

– Por resti vivaj!

Tia stulta konversacio daŭris sufiĉe longe. Finfine mi esprimiĝis, ke Ioniĉ estas malaperinta ekzemplero, ne ebla en nia socio.

– Ĉu ne ebla? – interesiĝis Aŝĥen.

Kaj celumis al mi sian nazumon, kiun ŝi uzas, kiel duopan mitralon.

– Ĉu ne ebla? Kaj ĉu tion asertas vi? Vi, pro kiu min, maljunan virinon, vokis al si la estro de la sanitara departemento Mordvinov kaj komprenigis, ke iuj instancoj estas interesitaj pri tio, ke vi – Ustimenko – estu kontenta pri mi. Vi, kiu…

Ĉu vi imagas, onjo, kio al mi okazis?

Eble, al mi fariĝis ĝuste tio, kion forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin sufiĉe precize karakterizis kiel «kokinan histerion». Mi nun absolute ne memoras, kion mi kriegis, nur unu aferon mi memoras certe, ke la maljunulino numero du – Zinaida Mikaelovna Bakunina, nia terapeŭto, – vekiĝis trans sia vando kaj alportis al mi kuleron da bromo. Nun vi, mi esperas, komprenas, ke tutan tiun fiaĵon kun protekto al mi aranĝis ĝuste tiu tre bela Vera Nikolajevna Veresova, pri kiu al vi siatempe skribis Rodiono Metodjeviĉ. Tiun Vera-n mem mi ankoraŭ ne havis honoron vidi ĉi tie, ŝi estas ĉi tie en nia floto, sed kiam mi ŝin vidos, tiam mi jam kun ŝi parolos! Konversacios sincere!

Kaj dume (vi ne povas min ne kompreni, onklino) mi devis kaj devas per ĉiu mia paŝo pruvadi al la maljunulinoj, ke mi ne estas estonta Ioniĉ, ne Ostap Bender[55] kaj, kiel ŝatas diri via edzo, honesta homo. Tio estas nefacila laboro. Ĝenerale, pruvi ke vi ne estas vi, ĉiam estas turmente, kaj ĉi tie estas simple terure, ankoraŭ sciante, kiaj estas miaj estrinoj.

Kaj nun – kiaj do ili estas?

Aŝĥen – la ĉefa estrino – estas tre seka en komunikado, severa, neparolema, sed sub tiu oficialeco kaj ĝentila malmildeco, sub la nazumo, kiun ŝi, tenante per la fingroj, celumas al la konversacianto, sub abrupta parolo kaj tute viraj manieroj nur stulta kreteno povas sukcesi ne vidi koron, plenan de kompatemo kaj vera helpemo, koron de kuracisto – pardonu, onklino – danke al Dio, de tia, kiel N. E. Bogoslovskij aŭ forpasinta I. D. Postnikov.

Tute sola en la mondo, pro volo de la sorto maljuna fraŭlino, neniam havinta kaj edzon, kaj infanon, ŝi neniam sciis, kaj ankaŭ nun, en maljuneco, ne scias, kion signifas vivi por si, kaj kvankam ŝi de neniu postulas ajnan abnegacion, tamen neniu povas labori ĉe ŝi malbone aŭ mezbone, ĉiuokaze sub siaj kapabloj. Kun homoj, laborantaj pro timo, sed ne pro konscienco, mia maljunulino numero unu estas absolute senkompata kaj nepetegebla. Kaj tiujn, kiuj laboras, ne ŝparante siajn fortojn, Aŝĥen ne rimarkas, opiniante, ke nur tia laboro estas normo, kaj fojfoje diradas ne sen malica ĝojo, ke nun estas milito, kaj la sindikata kolektiva laborkontrakto pri okhora labortago estas nevalida.

Kaj la maljunulino numero du estas mildega kaj ĉarmega estaĵo, malgranda, magra, interalie, bonega terapeŭto, sed tute malcerta pri si, tia, ke ĉiujn diagnozojn ŝi faras en demanda formo, ŝateganta Aŝĥen-on Ovanesovna-n, kun kiu la sorto konatigis ŝin jam en la jaroj de la intercivitana milito sur iu kirastrajno, kie Zinaida malespere enamiĝis al estro aŭ komandanto, pri kio Aŝĥen rememoradas ankaŭ nun, dirante enigme:

– Via fama senprudenteco!

Tamen sur la fingro de Zinjo estas geedziĝa ringo. Kaj ŝi ruĝiĝas, kiel ruĝiĝas, onjo!

Aŝĥen al mi pri ŝi rakontis tiel:

– Zinjo estis tre malriĉa kaj ĉiam malsata, ĉiam! Kaj ŝia patro – efektiva sekreta konsilisto – malbenis Zinjon, kaj, kiam ŝi plenumis sian minacon kaj forkuris por lerni, tiu sekreta konsilisto eĉ revenigis ŝin per la polico. Sed ŝi forkuris duan fojon, kaj ne por iĝi fama, ne, ŝi eĉ ne havis por tio kapablojn, ŝi nur deziris porti utilon al homoj. Kaj rekte el Sorbono ŝi venis en Mordovion – kiel zemstva kuracisto. Polica serĝento parolis kun ŝi malĝentile, car ŝi estis sub kontrolo pro mallojaleco, kamparanoj kuracadis sian sifilison ĉe popola resanigisto, kaj Zinjo ne havis lignon, por hejti la domon. Kaj havis nenian protekton, kian ekzemple havas vi, Vladimiro Atanazijeviĉ! Tute nenian…

Ĉu vi komprenas, onklino, kiele estis por mi tion aŭskulti? Kaj ree Ioniĉ. Ekzemple, tia konversacio:

Aŝĥen: – Kaj ĉu vi plu insistas, ke Ioniĉ-oj ĉe ni ne ekzistas?

Mi: – Plu insistas.

Zinaida: – Vi estas tre obstina, Vladimiro Atanazijeviĉ!

Aŝĥen: – Se oni deziras bonon al nia sovetia socio, tiam oni ne riverencu kaj ne flatu al ĝi. Ioniĉ-oj ekzistas. Ĉeĥov estis rare bona doktoro kaj scipovis vidi antaŭen. Ekzemple, vi estas juna Ioniĉ.

Mi: – Ĉu denove Ioniĉ?

Zinaida: – Rigardu al tiu junulo. Li eĉ estas mirigita!

Aŝĥen: – Kioma horo nun estas?

Mi: – Mi kulpas, mi preterdormis! Sed mi…

Aŝĥen: – Kiel mi supozas, Zinjo, Ioniĉ, verŝajne, same komencis sian ruliĝon sur deklivo per tio, ke malfruadis en sian malsanulejon. Li ne havis tie realajn interesojn, li entute havis neniajn interesojn, li nur amuzadis sin, kalkulante monbiletojn…

Zinaida: – Tranĉadis kuponojn…

Mi: – Mi ne komprenas, kia estas ligo inter mia malfruiĝo kaj tranĉado de kuponoj…

Aŝĥen: – Kaj kian vi havas aspekton, kapitano Ustimenko. Al vi estas hontinde rigardi. Vi ne trovis tempon por razi vin. Sur vi estas ĉifita tuniko, ĉifita kaj reĉifita. Kaj ĉu vi ne povas eĉ purigi viajn ŝuojn?

Mi (en vica fanfarona, impertinenta, abomena, ĝenerale ne karaktera al mi, sed tamen kokina histerio): – Nu bone, mi per ĉio estas malbona. Mi estas Ioniĉ, trafinta al vi laŭ protekto. Mia ĉefa ideo estas resti viva. Do aŭskultu nun, en kian embarason mi trafis…

Aŝĥen: – Ĉu vi aŭdas, Zinjo, li, evidentiĝas, trafis en embarason!..

Zinaida: – Tamen, eble, ni aŭskultos lin, Aŝĥen. Li tro nervoziĝas. Kaj rigardu, kia li estas pala. Eĉ iomete blua…

Mi: – Mi ne bezonas vian kompaton. Vi mem sendis min vespere en la regimentan punkton, kaj ĝuste tie…

Poste mi rakontas, kio nome estis tie.

Tio estas neseninteresa historio, onklino.

Ĉu vi imagas – iras grupo de niaj matrosoj el la marinfanterio. Inter ili estas vundito, sed vigla, paŝas mem, sen ajna helpo, kaj laŭte krias de tempo al tempo:

– Disiru, mi eksplodos! Disiru, mi eksplodas! Ne aliru proksime – danĝero por la vivo! Venigu medicinon kun sapeistoj…

Mi aliras al tiu matroso. Brava knabego, evidente drinkinta nemalgrandan dozon por vigleco kaj kuraĝo. Kiel poste evidentiĝis, li estas skolto el fama ĉe ni trupunuo de kapitano Leontjev, lia nomo estas Saĉjo Djakonov. Oni donis al li alkoholon jam post la okazintaĵo. Kaj la okazintaĵo, kiel klarigis al mi la eskortantaj la vunditon kamaradoj, konsistis jen en kio: en la ŝultron de Saĉjo trafis kvindekmilimetra mino kaj ne eksplodis. Eksplodi ĝi povas en ajna minuto, ĝia eksplodigilo estas el plasto, unuvorte ruza aĵo. La minon aŭ la eksplodigilon necesas forigi, sed tie ĉi sola kirurgio estas senforta, necesas partoprenigi sapeiston, kaj tian, ke li estu inteligenta.

Saĉjo ĉion ĉi elmalproksime konfirmas, penante ne gestadi.

Al li oni alportas tabakaĵon – li fumas, starante trans rulŝtonego, por ke, se la mino eksplodos, ne vundi aliajn.

Ni kunvokas konsiliĝon de la regimentaj kuracistoj, kaj dum nia konsiliĝo venas sapeisto, morna oĉjo el tiu speco de niaj oficiroj, kiujn oni neniam kaj per nenio povas ne nur mirigi, sed eĉ elirigi el la stato de kutima flegmo. Li aliris al Saĉjo, kaŭriĝis, pririgardis la eksplodigilon kaj deklaris ties tipon, kvazaŭ tio povis al io helpi. Ĉi tie estis kaj «duobla vo», kaj «naŭ», kaj kelkaj «a», kaj ankoraŭ diversaj artifikoj.

Mi demandas:

– Kaj kio?

Li respondas:

– Mi tiun ĉi eksplodigilon nun ne kaptos. Ĝi apenaŭ el la haŭto eliĝis. Necesas, ke vi la karnon por li pluen distranĉu, al tiu mara aglo, tiam ni la minon puŝos je ĝia okpluma stabiligilo kaj plenumos neŭtraligon. La homoj disiru, por ke, se ni eraros kaj ĝi eksplodos, neniu, krom ni tri, suferu.

– Kaj vi, – tion Saĉjo diras, – penu ne erari. Sapeisto eraras unufoje en la vivo, sed mi en via eraro partopreni ne intencas. Vi estu pli diligentaj.

Ni iris triope en la tendon. Matrosoj al Saĉjo el malproksime konsilas:

– Vi sub la piedojn rigardu, ne mispaŝu, Saĉjeto!

– Saĉjeto, via vivo necesas al la popolo!

– Saĉjo, amiko, konservu senmovecon.

Ni venis, mi lin sidigis. Li ridetas, sed pene. Blanka, ŝvito fluas. Nu, kaj mi rideti ne povas. Elstaras el lia ŝultro tiu okpluma stabiligilo, diablo ĝin prenu, kaj mi ĉiam pensas, kiel mi ĝin ne tuŝu. Kaj la sapeisto rekomendas:

– Vi, doktoro, estu singarda. Tiuj ĉi «kvindekaĵoj» havas sentemajn eksplodigilojn. En ajna sekundo ĝi povas el ni salaton fari.

Distranĉis ni per razilo sur nia Saĉjeto la vatjakon. Mi neniam pensis, ke tio estas tia turmenta laboro – distranĉi vatjakon. Poste la kamizolon ni malkudris. La mino eniris sub la haŭton rekte sub la skapolo, kaj la eksplodigilo apenaŭ videblis en la akselkavo. Donis mi al li grandan dozon da novokaino – al Saĉjo – kaj prenis la skalpelon. Tiam ankaŭ mi mem kovriĝis per ŝvito. Kaj la sapeisto gvidas:

– Ne, mi ankoraŭ ne povas kapti, miaj fingroj estas masivaj, vi, doktoro, ankoraŭ karnon al li tranĉu. Ne gravas, ke la suturo estos pli granda, tamen ni tri restos vivaj. Ĉi tie risko estas pravigebla kaj celkonforma…

Finfine tiu nigra plasta eksplodigilo tuta iĝis ekstere. Kaj tiam ĉu vi scias, kion al mi la sapeisto diris?

– Nun vi, doktoro, foriru: por la tria estas necelkonforme eksplodi, se estas eblo limiĝi per du.

Li min elpelis, kaj post minuto vokis reen: la eksplodigilo jam estis malŝraŭbita, kaj mia sapeisto, kies nomon mi ne eksciis kaj nun jam, verŝajne, neniam ekscios, kaj Saĉjo, kiel knaboj, estis pririgardantaj la internaĵojn de tiu eksplodigilo kaj disputantaj:

– Ĉu vi vidas, kian ĝi havas fuzeon?

– Ja tio estas nabo!

– Vi mem estas nabo, matroso. Jen, rigardu, memorfiksu: tio estas inercia perkutilo…

Kaj la neŭtraligita mino kuŝis sur la tabureto.

Mi prilaboris la vundon, surmetis suturojn kaj, dio min juĝu, donis al Saĉjo ĉirkaŭ cent gramojn da medicina alkoholo.

– Almanĝi per io, – petis mia Saĉjo. – Ĉe mi pro tiu aventuro apetito nun vekiĝis, kamarado doktoro…

Dum mi kuŝigadis mian Djakonov-on, la sapeisto malaperis, kunpreninte la minon. La amikoj de Saĉjo estis atendantaj min sur rulŝtonoj. Ili havis vodkon. Kaj sub plej tradicia «trinku ĝis la fundo, trinku ĝis la fundo» mi, onklino, via amata nevo, via bonkonduta knabeto Vladeto, ebriiĝis, kiel lasta mizerulo. Mi ne memoras, kion ni tie kriis, sur la rulŝtonoj, mi memoras nur, ke mi kune kun ĉiuj kantis «Sterniĝis la maro senfina», interkisis kun tiuj lipharaj albatrosoj, iradis kune kun ili al ilia komandanto, poste ilia komandanto kondukis min al sia estro, kaj tie, kiel al mi ŝajnas, mi ial donis solenan ĵuron eterne resti en la kadroj de la Milit-mara floto.

Poste mi tro longe dormis kaj, finfine, fanfaronis al la maljunulinoj, kia mi estas heroo.

Ĉu vi scias, kion diris Aŝĥen, elaŭskultinte la historion pri la mino? Ŝi diris kun rideto:

– Jes, kapitano Ustimenko, ĉi tie ne eblas voki laborprotekton!

Ĉio ĉi faris al ili nenian impreson.

Sed rilati al mi ili komencis iomete pli bone. Eble, eĉ tute bone, ĉiuokaze, pri Ioniĉ ili ne plu rememoras. Kaj en tiu malbona mateno Aŝĥen diris:

– Ĉu ni matenmanĝu kune? Eksidu, Ustimenko, ni trinkos teon! Palkin, Palkin, kie vi estas, ni deziras trinki bonan, fortan, varmegan teon kun oksikoka ekstrakto! Aŭ kun kondensita lakto. Kaj panon, Palkin, Palkin!

Kaj Palkin, onklino, sciu, tio estas neordinare ruza viro kun barbo, kiel ĉe Greĉjo Rasputin[56], tre forta, sanulo, sed, vidu, tolstojano-nerezistanto, kiel li mem sin prezentas. Li estas brankardisto, li timas sangon, svenas ĉe vido de vundo, kaj ni neniel povas konvikti lin pri simulado. Miaj maljunulinoj sklave dependas de li, ĉar ili scipovas nek hejti fornon, nek trovi akvon, scipovas fari nenion, krom sia afero. Li, kanajlo, tion uzas. Do jen:

– Palkin, Palkin, ni trinku teon! Palkin, sed kie estas la sukero? Kiel – formanĝita, ankoraŭ hieraŭ estis multege da sukero! Kiel tiel – estis kaj nun ne estas, ne arogantu, Palkin! Ja neniu vin, Palkin, suspektas, kaj pri nenio ni al vi aludas, simple estas tre strange. Kaj ĉu kondensita lakto ne estas?

Aĥ, onjo, kara onjo, kiel mi malamas, kiam oni ofendas tiajn, kiel miaj maljunulinoj! Se vi scius! Al Palkin-oj nur necesas ne doni liberon, kaj ĉio estos en ordo.

Atinginte Palkin-on, mi lin vokis:

– Palkin, he, Palkin!

Li haltis. Sed ne returniĝis. Kio mi estas por li? Nur kapitanaĉo. Li eĉ siajn majorinojn ne timas.

– Palkin, – diris mi, – kiel vi staras?

– Mi neniel staras, – respondis Palkin. – Mi ne estas marŝa servanto. Mi ne devas stari antaŭ ĉiu ajnulo.

– Jen kio, Palkin, – diris mi al li. – Jen kio, kara mia kamarado Palkin. Unue, vi nun antaŭ mi ekstaros en atentopozo. Laŭ ĉiuj reguloj! Vi tion scipovas fari, mi vidis, kiel vi staris, kiam venis la estro de la sanitara departemento. Atenton, Palkin!

Li paliĝis. Verŝajne, tian aspekton havis Rasputin, kiam al li levis la manon Sumarokov-Elston aŭ Puriŝkeviĉ. Kaj tamen ekstaris en atentopozo. Kaj mi diris tiel:

– Vi, Palkin, estas normala simulanto kaj sentaŭgulo. Mi kontrolis, vi tute ne estas tolstojano. Vi estas simple kanajlo! Kaj ŝtelisto. Abomena ŝtelisto de la milita tempo. Se vi kuraĝos ŝteli de miaj majorinoj eĉ peceton da sukero, eĉ grajneton, mi vin kunprenos promeni al la unua frontlinio. Vi rampos la unua, kaj mi post vi. Kaj se vi haltos – mi vin mortpafos. Ĉu vi komprenas, Palkin?

– Komprenas, kamarado kapitano, – frapante per la blankaj dentoj, respondis Palkin. – Permesu plenumi?

Ial tro multe mi skribis al vi, onklino.

Kaj ĝenerale, ĉio iras ne tiom malbone, onklino! La maljunulinoj, certe, plu turmentas min per sia edukado, ili opinias, ke al nia generacio ne sufiĉas «moralaj principoj». Kaj mi, el ilia vidpunkto, estas nemalbona kuracisto, sed havas malbonajn manierojn (ho dio!), krias al ilia kompatinda Palkin, kiu (kial mi nur komencis zorgi pri ili?) eĉ muŝon ne ofendas, neniam ion ŝtelas kaj sen kiu ili eĉ minuton ne vivos, kaj krome – kiel ili opinias, miaj estrinoj, – estas tre malbone, ke mi ne havas fianĉinon.

– Al vi mankas retenanta elemento, – deklaris al mi foje Aŝĥen.

– Kial? – miris mi.

– Vin neniu kaj nenie atendas. Kaj poeto Simonov skribis: atendu min, atendu do!

– Ne skribis tion Simonov! – respondis mi.

Mallonge dirante, onjo, vespermanĝi mi nun devas kun ili, ili «firmigas» miajn moralajn principojn kaj ŝtopas min per ĉiaj vitaminoj. Iam estas interese, kaj iam enue.

Zorgu pri vi.

Se vi ne edziniĝus al Rodiono Metodjeviĉ, tiam mi, ĉe malesto ĉe mi de «moralaj principoj», tute povus al vi edziĝi. Bedaŭrinde, mi estas via nevo, tio estas iel malbone. Aliflanke, diferenco en aĝo inter ni estas ne tiom granda. Kaj kun paso de tempo mi edziĝus al aliaj, pli junaj, kaj mi kun miaj junaj edzinoj promenigadus vin, maljunan, en rulseĝo.

Skribu al mi, onklino! Onjo vi mia!

Vladimiro».

En la medicin-sanitara bataliono ĉe la maljunulinoj

Dum vica edifa konversacio pri moralaj principoj en medicino Palkin alportis flotan ĵurnalon «En vaĉo». Al Vlaĉjo estis ordonite voĉlegi la unuan paĝon de la komenco ĝis la fino, kvankam ĉion, kio estis tie presita, ili jam aŭdis per la radio. Unue Ustimenko malnete tralegis la paĝon per la okuloj. Li ĉiam tiel faradis, kaj Aŝĥen Ovanesovna ĉiam pro tio koleris.

Kaj nun li same koleriĝis.

– Nu! – kriis la fisorĉistino. – Tio estas ne kamaradece, Ustimenko! Ni atendas, sed li legas mem por propra plezuro. Mi ĉiam sciis, ke vi estas egoisto, Vladimiro Atanazijeviĉ…

– Tricent tridek mil homoj, – legis Vlaĉjo. – Kiele! En Germanio estas oficiale deklarita funebro.

– Vi al mi ne rerakontu, kiel en legoĉambro, vi al mi sinsekve voĉlegu, – ordonis Aŝĥen. – Li nin kiel stultulinojn traktas, ĉu vere, Zinjo? Li nin ne degnas per voĉlegado!

Zinaida Mikaelovna brogis sin per teo kaj konsentis, ke «ne degnas».

– Ja je dio, bonvolu! – ekkriis Vlaĉjo kaj, alŝoviĝinte pli proksime al la lampeto, komencis voĉlegi: – «Finrezulte la kontraŭofensivo ĉe Stalingrado transkreskis en ĝeneralan ofensivon de la tuta Sovetia Armeo sur grandega fronto ekde Leningrado ĝis la Azova maro. Dum kvar monatoj kaj dudek tagoj de la ofensivo la Sovetia Armeo en malfacilegaj kondiĉoj de vintro moviĝis okcidenten sur kelkaj sektoroj je 600 - 700 kilometroj, puriginte disde la malamiko la regionojn de la lando…»

– Ĉu vi iam aŭdis, kiel oni psalmas? – interesiĝis la fisorĉistino. – Aŭ ne aŭdis?

– Ne aŭdis! – diris Vlaĉjo. – Sed mi ne plu voĉlegos. Vi ĉiam estas malkontentaj pri mi!

– Vi, Vlaĉjo, ne havas artistan talenton, – diris Bakunina. – Eĉ mi pli bone ol vi voĉlegus.

Kaj ŝi per sia alta voĉeto komencis legi pri tankoj kaj kanonoj, pri kirasitaj transportiloj kaj aviadiloj, pri trofeaj obusoj kaj aviadilaj bomboj. Kaj la fisorĉistino aŭskultis kaj aprobe balancadis la longnazan kapon, kaj sur la muro de la terkabano balancadis la kapon ŝia ombro – eĉ pli timinde, ol Aŝĥen Ovanesovna mem.

– Per kio vi tie ĉiam knaras? – demandis ŝi Vlaĉjon.

– Ĉi tie kuŝas malmuntita pistolo, mi ĝin deziras munti. Ĉu ĝi estas via?

– Mia, – kapjesis Aŝĥen. – Mi ĝin malmuntis, sed kunmeti reen ne povas. Laŭ mi, tie estas multe da superflua.

– Ĉu vi tiel pensas?

– Mi estas certa.

Zinaida Mikaelovna per tremerinta voĉo legis pri la turna punkto en la historio de la milito. Kaj legis pri tio, ke en la fajro de la Stalingrada batalo la homaro ekvidis aŭroron de venko super la faŝismo. Kaj ankoraŭ pri tio, ke la germanoj skribas: «Ni perdis tamen nur Stalingradon, sed ne Breslaŭon aŭ Kenigsbergon».

– Stultuloj! – diris Aŝĥen. – Memkontentaj idiotoj! Ĉu vere, Vlaĉjo, Zinjo bone voĉlegas? Ŝi antaŭe deklamadis, kiam estis juna, «Frenezulon» de, ŝajne, Apuĥtin, kaj tion, ĉu vi scias, «Ŝakjamunion». Ĉu vi ne aŭdis? Iam Zinjo al vi deklamos!

Kaj ŝi montris, kiel Bakunina laŭtlegas versaĵojn. Por tio Aŝĥen Ovanesovna iomete globigis siajn nigrajn okulojn, tordis la buŝon, retropaŝis al la muro kaj ekkriis:

Jam enrompiĝis al mi,
Nin disdividis per muro,
Pikas al mia krani',
Faras folioj torturon…

– Petaloj! – korektis Zinaida.

– Ha! – minace graŭlis Aŝĥen. – Ha!

Krevas la brust' pro angor',
Dio, mi vane vin vokas!
Ĉie cejana horor'
Min persekutas kaj mokas!
[57]

– Ĉu fortas? – demandis ŝi de Vlaĉjo.

– Fortas, vere fortas, – diris Ustimenko. – Mi eĉ timiĝis iomete.

– Mi povus ludi Otelon, – patose prononcis Aŝĥen, – se tio, certe, estus virina rolo. Kaj sciu, kara Vladimiro Atanazijeviĉ: mi tre ŝatas la malnovan skolon sur la scenejo, kiam teatro estas vera teatro, kiam oni siblas, kaj raŭkas, kaj ŝrikas, kaj kiam estas terure kaj eĉ iomete honte en la spektejo. Kaj nun, tiu «grilo sur kameno»…

Ŝi svingis la manon.

Zinaida Mikaelovna ne konsentis.

– Nu, ne diru tiel, Aŝĥen, – diris ŝi timide, – aktoroj – tio estas neforgesebla. Ĉio estas simpla, kiel la vivo mem, kaj samtempe…

– Teda, kiel la vivo mem! – ekkriis Aŝĥen. – Ne, ne, kaj ne disputu kun mi, Zinaida, tio estas por ideaj asizaj advokatoj kaj tiaj anĝeletoj, kiel vi en la juneco. Arto devas esti arda, jen tia!

Kaj, por Vlaĉja sufero, ŝi denove deklamis:

– Vi iru for, – min markis stampo de pasi'…

De am' mi estas filo, katenita
De la pasi' momenta malbenita.
Por la moment' mi sangon verŝos el la kor'…
Por ĝi mensogos mi!
Vi iru for!
[58]

– Jen, ankaŭ al Palkin plaĉas! Ĉu plaĉis, Eŭgrafo Romanoviĉ?

– Kio en tio povas plaĉi, – morne respondis Palkin, metante varmigitan bolkruĉon sur la tablon. – Entute nenia senco estas, sola maldecaĵo… Kaj kiel vi povas, jam nejunaj virinoj…

Li ĉiam nomadis siajn estrinojn en pluralo.

– Palkin deziras nin engaĝi en la sinon de la eklezio, – kun suspiro diris Aŝĥen. – Aŭ en sekton. Vi, ŝajne, estas saltulo, Palkin?

Kaj al Vlaĉjo ŝi kriis:

– Ŝmiru buteron pli dense! Pli alte! Pli dike ŝmiru buteron, vi abomene aspektas, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi tion ne toleros kaj eĉ plendos al via onklino. Vi ja scias, kia mi estas intrigemulino…

Palkin aldonis brullignon en la feran hejtofornon, malhelruĝa flamo por momento prilumis lian Rasputin-an barbon, la sangajn lipojn, la blankajn dentojn, la rabistajn ciganajn okulojn. En la longa tubo aŭdiĝis fajfo, Zinaida Mikaelovna ekparolis langvore:

– Mi memoras, en Nico mi iam aĉetis tri blankajn rozojn. Mirindaj tie estas rozoj. Kaj sur la tombo de Aleksandro Ivanoviĉ Herzen…

– Jen via pistolo, – diris Vlacjo al la fisorĉistino. – En ĝi ne estas ajnaj superfluaj pecoj, Aŝĥen Ovanesovna. Nur vi mem ĝin ne malmuntu.

– Ĉu vi gin ŝargis?

– Ŝargis.

– Tiam metu ĝin en la pistolujon, kaj la pistolujon metu sur la breton super mia lignolito. Mi ne ŝatas tuŝi tiujn revolverojn. Kaj la Zinjan vi same pririgardu, ĉe ŝi tie, eble, jam musoj elkoviĝis, ŝi ĝin eĉ unu fojon ne tuŝis… Zinjo, faru al Vladimiro Atanazijeviĉ buterpanon, li ne scipovas…

Trinkinte teon kun lakto, Aŝĥen Ovanesovna volvis por si grandegan memfaritan cigaredon, enmetis ĝin en cigaredingon el vitroplasto kun gravuritaj ornamaĵoj, faritaj de helpkuracisto Mitjaŝin pri milit-medicinaj temoj, eligis al la malalta plafono tutan nubon da tabaka fumo kaj revenis al la problemo, de kiu komenciĝis la hodiaŭa konversacio, – pri konduto de kuracisto en diversaj malfacilaj vivaj cirkonstancoj.

– Decidemo kaj ankoraŭ decidemo! – minace movinte la brovojn, prononcis Aŝĥen Ovanesovna. – Jen, bonvolu aŭskulti, Vladeto, pri kazuistika kazo kun fama pediatro Rauchfuß[59]: la gepatroj kategorie malpermesis fari al la infano trakeotomion. Rauchfuß ordonis al brankardistoj ŝnuri la gepatrojn kaj, certe, savis la infanon. Idioto juristo, elpaŝinta en la peterburga jura societo, kvalifikis la konduton de la profesoro Rauchfuß kiel duoblan krimon: malliberigo de la gepatroj kaj kaŭzado de korpa damaĝo al la infano. Ĉu vi aŭdis ion similan?

– Idiotojn oni ne semas kaj ne rikoltas, ili mem kreskas, – diris Ustimenko. – Mi legis, ke jam en nia jarcento profesoroj de la pariza medicina fakultato indignis pri faktoj de kuracado de sifiliso. Ili asertis, ke «estas malmorale doni en la manojn de la homoj rimedon droni en malĉasto». Mi ne eraras, mi havas bonan memoron…

Li direktis flanken la pistolon TT de Bakunina kaj klakis per la perkutpinglo.

– Estu pli singarda! – petis Aŝĥen. – Kial ĉiuj knaboj tiel ŝatas ludi soldatetojn?

– Ja nun estas milito! – trankvile respondis Vlaĉjo. – Ĉu vi forgesis?

– Kaj vi estas impertinentulo! – diris la fisorĉistino. Kaj transiris al la temo, kiu ĉiam maltrankviligadis ŝin, – tion ŝi nomadis «diagnoza komforto». La juna generacio de kuracistoj, asertadis Aŝĥen, ne scipovas efektive «inspekti» malsanulon, ĝi plene fidas al laboratoriaj kaj instrumentaj metodoj de esplorado, kiuj dorlotas la kuracistojn, iliaj sensorganoj perdis necesan akrecon, la vidkapablo malfortiĝis, la flarsenton ilin preskaŭ ne uzas…

– Jes, jes, certe, – kapjesis Bakunina, miksante ludkartojn antaŭ paciencludo. – Certe. Profesoro Besser prave asertis, ke variola malsanulo odoras je ŝvita ansero.

– Sed de kie mi sciu, kiel odoras ŝvita ansero? – miregis Vlaĉjo. – Nin pri tio neniu iam ajn instruis. Kaj por kio…

Sed ambaŭ maljunulinoj, kiel ĉiam, ne permesis al li diri eĉ vorton. Tamen ili mem lin edukadis, ili al li konsiladis, ili lin plenigadis per ĉio, pri kio ili pensis mem, kion ili spertis kaj travivis. Interŝanĝante, kiel al ili ŝajnis, enigmajn rigardojn, ili traktis lin, kiel Makarenko siajn junajn deliktulojn[60], ili havis ian metodologion de influo al li, ili opiniis lin obstinulo, tre ofendiĝema, ili havis al li siajn «alirojn», iomete kiel al nerva malsanulo. Kaj subite li komprenis: ili ambaŭ neniam havis infanojn – jen kio! Kaj ĉi tie, en tiu Arkta regiono, ili kvazaŭ trovis por si filon…

– Manĝu vitaminojn! – ordonadis unu.

– Trinku koniferan tizanon, – insistadis la alia.

– Ne malutilu al la okuloj per malbona lumo! – koleradis Aŝĥen. – Vi estas kirurgo, vi devas havi bonan vidadon.

– Ne ŝutu tiom da pipro en supon, – per alta voĉo petadis Bakunina. – Kion vi faras kun vi?

– Por kio vi fumas?

– Ĉu vi, ŝajne, trinkis vodkon, kapitano Ustimenko?

– Ne indas maĉi sodon, vi alkalizas la stomakon.

– Kial vi havas grizan vizaĝon?

– Ĉu vi skribis leteron al via onklino?

– Ĉu vi iam okupiĝos pri viaj renoj?

Jam, danke al dio, forpasis la periodo, kiam ili deziris lin edzigi. Zinaida Mikaelovna, vidviniĝinta, kiam ŝi estis tute knabino, insistis pri tio, ke nur en «feliĉa geedzeco homo plene malfermiĝas». Oganjan kredis al la vortoj de la amikino.

– Vi ja komprenas, Vladeto, – diris ŝi foje al Ustimenko, – kun mia aspekto mi ne povis kalkuli pri ies favoro. Nun mi jam iel nobliĝis – en vera fisorĉistino estas siaspeca ĉarmo de malbeleco, – sed kiam vi aĝas dudek jarojn kaj de vi ĉiuj forĵetiĝas, tiam edzineco imagiĝas kiel sorto de filistrinoj. Sed vi ne devas preni de mi ekzemplon. Vi devas ekami sinforgese, pasie, por la tuta vivo. Kial vi ne ekamu Katinjon? Ŝi estas serioza kaj nestulta knabino, kun via helpo kun tempo el ŝi kreiĝos nemalbona doktoro…

Vlaĉjo timigite strabis al Oganjan: kial subite Katinjo? Kial ne dika Kondoŝina? Kial ne Nora kun ŝiaj harligoj kaj inklino al gitaro? Kion ili de li deziras – la maljunulinoj?

– Lasu lin, Aŝĥen, – konsilis Bakunina. – Li havas korinklinon, pri kiu li silentas.

– Li ne havas korinklinojn! – ekkriis Oganjan. – Memkontenta knabaĉo, jen kio li estas. Mi konas tiun tipon, ili ne scipovas ami. Kapraj tiriĝoj – jen kiel tio nomiĝas…

– Ja ne deziras mi edziĝi, – plende diris Vlaĉjo. – Kia vi estas, je dio, Aŝĥen Ovanesovna, fortvola komandanto. Vi decidis min edzigi, kaj fino. Kaj kio estas kapraj tiriĝoj?

– Vi ĉiuj estas virkaproj! – diris Aŝĥen. – Virkapraj tiriĝoj, jen kiel!

Finfine la ideon pri edziĝo ili forlasis, sed tiam en iliajn kapojn venis, ke li devas verki disertaĵon. Verki, veturi kaj defendi. Al tiu ideo ili revenadis ĉiutage. Sed li ne havis tempon kaj ne deziris preni temojn, per kiuj lin litere superŝutadis Aŝĥen. Foje, koleriĝinte, li demandis ŝin:

– Laŭ mi, vi tre ŝatas Ĉeĥov-on, ĉu?

– Jes, ŝatas, – streĉiĝinte, respondis Oganjan.

– Jen, aŭskultu, – diris Vlaĉjo kaj voĉlegis el la «Teda historio» pri tio, kiel juna doktoriĝa kandidato venas al profesoro por temo. «Mi tre ĝojas esti utila, kolego, – legis Vlaĉjo, – sed unue ni interkonsentu pri tio, kio estas disertaĵo. Sub tiu vorto oni konvencie subkomprenas verkon, konsistigantan produkton de memstara kreado. Ĉu ne? Sed verko, skribita laŭ aliula temo kaj sub aliula gvido, nomiĝas alie…»

Aŝĥen Ovanesovna ruĝiĝis kaj nomis Vlaĉjon «malfacila homo». Kaj al Zinaida Mikaelovna li plendis, kiam ili estis solaj:

– Ni kun niaj edifaj konversacioj kondukis nian knabon ĝis morala krizo. Suspektinte lin komence pri elementoj de karierismo, ni ne rimarkis en li la koron de princo Miŝkin. Nun ni ĉion ĉi devas solvi, ĉar li ne estas adaptita por la vivo…

Pro ĉio ĉi eblis freneziĝi.

Eĉ pri lia uniformo ili okupiĝadis kvarmane. Elpensinte pri Miŝkin, la doktorinoj kun grandaj por si malfacilaĵoj vestis kaj piedvestis Vlaĉjon per ĉio nova kaj eĉ luksa – la maljunulinojn oni ĉie tiel amis, ke al ili neniu rifuzadis pri io ajn, – kaj nun Ustimenko paradis en bonege tajlorita flota tuniko, li havis mantelon de speciala fasono, havis dandan palton, eĉ kaskedon al li alveturigis Aŝĥen el la baza vestostaplo. Memkompreneble, lin embarasis tiuj zorgoj, li ĝeniĝis, kiam la maljunulinoj en la naskiĝtago donacis al li cigaredujon, anticipe aĉetitan en Moskvo kaj transportitan kun oportuna okazo al la floto, ĝis tiom ĝeniĝis, ke li eĉ bruskis.

Fojfoje li malamadis ilin ambaŭ, kaj ili ambaŭ ĉe li miksiĝis: la nazo de Aŝĥen kaj la alta voĉo de Zinaida Mikaelovna, la nazumo de la fisorĉistino kaj la paciencludoj de Bakunina apartenis al unu sama homo. Tiun homon, elturmentintan lin per la zorgemo, li ne povis elteni, sed la maljunulinojn li amis respekte, karese kaj gaje. Amis ankaŭ nun, kiam li aŭskultis tion, kion li bonege sciis…

– Sergio Petroviĉ Fjodorov, – kun signifo en la voĉo prononcis Aŝĥen, – vi lin, Vladeto, ne konis, do li rekomendis tre sprite kaj saĝe: en sia strebo pli bone kuraci homojn post unu aŭ du jarcentoj ne tranĉmurdi siajn samtempanojn…

– Eble, tio estas sprita kaj saĝa, – diris Vlaĉjo, – sed por ni, kirurgoj, en tio estas io danĝereta. Esence…

– Sed ĉu vi deziras tranĉmurdi? – demandis Aŝĥen.

Tiutempe ekpepis la zumilo de la kampa telefono. Oganjan levis la parolilon kaj per vira voĉo diris:

– «Siringo» aŭskultas. Jes, kamarado kolonelo, estos plenumite. Ĉu ekskluzive al ni? Bone, ni estos pretaj.

Ŝi leviĝis, miksis la kartojn de la paciencludo de Zinaida Mikaelovna, tiris Vlaĉjon je la haroj kaj ordonis:

– Ni iru. Tuj estos vunditoj. Multe. Ni iru prepariĝi.

Kaj kante prononcis sian ŝatatan verson el «Iliado»:

– «Multajn soldatojn valoras resanigisto grandlerta». Ĉu vi estas grandlerta resanigisto, Vlaĉjo?

– Ne, – diris Ustimenko. – Sed mi lernas.

La tutan nokton, kaj la tutan tagon, kaj la duan senfinan nokton la kuracistoj de la medicin-sanitara bataliono 126 pasigis sur la piedoj. Multfoje dum tiu freneza tempo flegistino Kondoŝina faradis al Aŝĥen Ovanesovna injektojn de kafeino. La kuracistoj laboris sur ĉiuj tabloj. La helpkuracisto Mitjaŝin en la fino de la dua nokto perdis konscion, oni zorgeme eltrenis lin al frosto. Rekonsciiĝinte, Mitjaŝin tre konfuziĝis kaj, flava, kiel sterila tuko, denove revenis en la operaciejon. En tiu sama minuto Ustimenko ekvidis Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n, alveturintan kune kun kuracistoj de plifortiga grupo. Ŝi eniris, elstariginte antaŭen la manplatojn, rozkolora pro malvarmo, afereme gaja, ekscitita.

– Saluton, Vladimiro Atanazijeviĉ! – kriis ŝi al li.

Li nur ĵetis al ŝi malsimpatian rigardon per la okuloj elturmentitaj kaj ruĝiĝintaj, kiel ĉe kuniklo. Ne gravas, poste li al ŝi ĉion diros. Sed, certe, tute nenion li diris. Tutsimple ne sukcesis, ĉar komencis Vera:

– Vi tiel kondutas, kvazaŭ mi vin instalis en Almaaton[61], – ekparolis ŝi, per brilantaj, humidaj kaj feliĉaj okuloj fiksrigardante al Vlaĉjo. – Vi paŭtas, vi al mi ne skribis, vi kondutas kiel ofendita. Sed kion mi al vi faris malbonan? Vi estas en medicina bataliono, sur varmega sektoro, vi havas bonegajn estrojn, kiel vi impertinentas ne danki min?

– Kaj vere, Vlaĉjeto, vi devas esti danka al kapitano Veresova, – diris tute ĉion forgesinta Aŝĥen. – Ĉu al vi ĉi tie estas malbone?

La lacaj doktoroj el la plifortiga grupo, laŭte interparolante, manĝis salaton «kun freŝa cepo» kaj trinkis teon en malalta terkabano-manĝejo. Palkin, jam sukcesinta ŝteli antaŭ la okuloj de Vlaĉjo tri ladskatolojn de konservita kolbaso kaj tre timanta senmaskigon, estis troigite afable regalanta la gastojn. Vera Nikolajevna, postulinte de Nora ŝian gitaron, ekkantis la flotan kanton:

Mi scias, amikoj: mi mortos sen maro,
Kaj maro ne vivos sen mi…

Ŝi kantis bone, tiel bone, ke Zinaida Mikaelovna eĉ ekkriis:

– Vi devas lerni, karulino! Vi havas veran senton!

– Sento ne sufiĉas, – ekridis Vera Nikolajevna. – Senton havas centmiloj, sed da veraj kantistinoj estas dekoj…

Alkuris flegistino Kondoŝina, sciigis, ke komenciĝas neĝblovado, kaj pro tiu neĝblovado tie, ekstere, ĉiuj eksentis sin ankoraŭ pli komforte. Krome ŝi alportis paketon, Aŝĥen ĝin solene malfermis, laŭtlegis ordonon pri promocio de ŝi kaj Bakunina al rango de subkolonelo de m. s., kaj de Ustimenko – al majoro. Kaj ĉiuj vidis, kiel kaj ŝi, kaj Zinaida Mikaelovna ĝojas pri Vlaĉjo. Je tio oni decidis drinki, kaj Palkin estis sendita en la terkabanon de Aŝĥen por botelo da portovino.

– En mia flasko estas alkoholo, – diris la estro de la plifortiga grupo kirurgo Stupin. – Se ni ĝin diluos…

Stare ili drinkis je la subkoloneloj kaj majoro. Kaj Vera Nikolajevna tiutempe ne deŝirante rigardis al Ustimenko. Kaj ankaŭ Aŝĥen rigardis al li. Tre nelaŭte ŝi diris al Bakunina:

– Mi hodiaŭ rigardadis al li fojfoje en la operaciejo, kiam iris la torento. Kaj hodiaŭ kaj hieraŭ. Li estas energia, rapida, singarda, pensema. Kia lerteco, Zinjo. Mi en liaj jaroj estis simple malseka kokino. Kaj ĉu vi scias, pri kio mi pensis?

– Pri kio? – kiel ĉiam timide interesiĝis Zinaida Mikaelovna.

– En tiu lerteco estas jam iomete da nia senmorteco. Ekzemple, li kliniĝas tute kiel mi, kaj mi tion faras, kiel nin instruis Spasokukockij. Ĉu vi kaptas mian penson?

– Kaj palpas li en mia maniero, – definitive timidiĝinte, sed tamen rigardante rekte en la okulojn de Aŝĥen Ovanesovna per siaj malgrandaj, helaj, radiaj okuletoj, diris Bakunina. – Mi al li dufoje diris, ke tiel estas pli oportune, kaj li finfine konsentis…

– Obstina! – admire rigardante al Vlaĉjo, diris Aŝĥen.

– Tre, tre obstina! – konfirmis Zinaida Mikaelovna. – Kaj vidu, li jam estas okupita. Jam disputas kun Stupin. Ĝentile, sed disputas…

Kaj Vlaĉjo vere disputis, ili lin bonege konis.

– Ĉu eblas, ke mi restos ĉe vi? – demandis Vera Nikolajevna, alsidiĝante al Aŝĥen. – Ĉu vi ne kontraŭos? Ja mi estas diversflanka kamarado, kun mi ankaŭ en mastrumado estos ideala ordo.

Tiutempe ŝi rigardis al Vlaĉjo, kiu per la tenilo de forko estis premdesegnanta sur la laktolo situon de fremda korpo en la humero de la operaciita hodiaŭ nokte ĉefserĝento Monasenko. Kolonelo Stupin estis morne aŭskultanta kaj penis obĵeti, sed Vlaĉjo ne permesadis al li.

– Ĉu vi opinias, ke en mia mastrumaĵo estas malordo? – demandis Aŝĥen.

– Ne, kial do, vi havas modelan medicinan batalionon, sed mi ankaŭ en tiu tereno povas al vi helpi.

Aŝĥen silentis.

– Ĉu mi povas esti kun vi sincera, kiel kun propra panjo? – karese demandis Vera. – Ĉu vi permesos, Aŝĥen Ovanesovna?

La maljunulino kapjesis per la granda kapo.

– Mi freneze amas tiun ĉi homon, – almontrinte Vlaĉjon per rigardo, flustre diris Veresova. – Mi amas lin pli ol la vivon, pli ol la gepatrojn, pli ol min mem. Mi pretas pro li akcepti mizeron, mi pretas iri kun li ĝis mondrando…

– Mondrando ne necesos, – kun sia karaktera, kriĉa akĉento penseme prononcis Aŝĥen. – Kaj mizero ne necesos. Tiu ŝipo bezonas grandan profundon, el Ustimenko rezultos neordinara kuracisto. Jam nun li prezentas per si fenomenon…

– Ĉu fenomenon? – per solaj lipoj ripetis Vera, kaj ŝiaj vangoj kovriĝis per intensa ruĝo.

– Fenomenon, jes! Kaj ne kompreni tion povas nur tre stultaj homoj. Tial vi, Vera Nikolajevna, nenion riskas, donacinte al li vian senton…

Ŝi kun malmilda intereso celumis al Vera sian nazumon:

– Pri kapabloj de kamarado Ustimenko oni scias en nia sanitara departemento, lin oni jam plurfoje invitadis en la bazan hospitalon, vi tion, plej probable, scias. Generalo Ĥarlamov estas tre interesita pri lia plua sorto. Kaj Aleksandro Markoviĉ Levin[62], kiu, kiel vi scias, estas grave malsana, diris al mi, ke Ustimenko lin tute ĉarmis…

Vera silentis, mallevinte la okulojn: ŝi eĉ iomete timis. Kaj Aŝĥen daŭrigis, kvazaŭ legante ŝiajn pensojn:

– En tiu ĉi milito, mia karulino, ĉio estas ne tiom simpla: estas generaloj, kiuj okupas postenojn de kapitanoj, – eble, mi iomete troigas… Sed estas kapitanoj, kiuj eniros en Berlinon kiel generaloj, kaj eble eĉ marŝaloj, kaj en tio mi neniom troigas. Mi kredas je tiu supera justeco, kara Vera Nikolajevna, kvankam al generalo sur kapitana posteno ŝajnas, probable, alie. Ĉu vi konsentas kun mi?

Veresova rapide kapjesis. Ŝi komprenis ne ĉion. Ŝi nur komprenis, ke Vlaĉjo eniros en Berlinon kiel generalo. Kaj ŝi eĉ fermis la okulojn por momento, tiel ŝi ekĝojis pri li.

– Tia homo, kiel Ustimenko, bezonas bonan edzinon, – aŭdis ŝi. – Por li ĉio estas tro serioza, ĉu vi komprenas? Li serioze rilatas al la vivo.

– Kaj per kio mi por li malbonas? – malrapide ridetis Vera Nikolajevna. – Ĉu mi estas stulta? Ĉu malbela? Kaj profesion, interalie, Aŝĥen Ovanesovna, ni havas saman…

– Ĉu vere? – silentinte iom, subite demandis Aŝĥen. – Ĉu ankaŭ vi estas doktoro?

«Ĉu ŝi freneziĝis? – timigite kaj kolere pensis Vera. – Nu, atendu, maljuna fisorĉistino!»

Je la unua horo posttagmeze, kiam la neĝblovo iom kvietiĝis, la plifortiga grupo forveturis al la marponto, kaj de tie al la ĉefa bazo – per leĝera ŝipo. Ustimenko ne adiaŭis Vera-n, li tiutempe estis laboranta en pansejo. Aŝĥen Ovanesovna rigardis, kiel li tie komandas, kun plezuro aŭskultis, kiel li ekskoldis subite mallertan flegistinon Sonjo Simakovskaja, aldonis al Sonjo ankaŭ de si mem kaj direktis sin laŭ la granitaj glaciiĝintaj ŝtupoj al sia terkabano. Kun peno malferminte la pezan, glaciiĝintan pordon, ŝi demetis la vatjakon, ekfumis cigaredon el donacita hodiaŭ de Stupin bela skatolo, suspiris kaj diris al Bakunina:

– Estos nia virĉevaleto jungita, Zinjo! Jam eĉ ŝi, tiu belulino, komprenas, en kion kun tempo elkreskos tia persono, kiel nia Vlaĉjo. Kaj mi, stulta kaduka maljunulino, ne retenis min kaj ankoraŭ enverŝis oleon en fajron. Vi, probable, ne scias pro via sankteco, sed ekzistas virinoj, kiuj sincere, kun tuta pasia ardo, freneze amas sukceson. Jes, jes, tiaj ekzistas! Ili amas nur sukceson kaj povas iri al sinoferado por prospero…

Bakunina miksis la kartojn kaj ekkriis:

– Vi min simple timigas, Aŝĥen!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.