|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
La flagŝipa kirurgo en la ĉefa bazo ne troviĝis – Alekseo Aleksandroviĉ operaciis ie en la aerfortoj, ŝajne en la hospitalo ĉe Levin, kaj nun tie noktas – tiel klarigis al Vlaĉjo diklipa deĵoranto. Kaj nenian gastamon montris la diklipulo, malsame de ĉiuj konataj de Vlaĉjo doktoroj. Li respondis al demandoj de tiu pala pro laco majoro de medicina servo – kaj nure. «Ja ne gastejo ĉi tie estas, finfine», malvigle pravigis sian kolegon Vlaĉjo kaj ree eliris al la golfo – sub la malvarman meznoktan sunon.
En la ĉielo estis malkviete: nun Ustimenko jam ellernis kompreni eĉ malproksimajn sonojn de aviadilaj motoroj – li distingadis siajn bombaviadilojn disde la germanaj, kaj ankaŭ ĉasaviojn ne konfuzadis, kiel ajn alte ili flugus. Li klare distingis obtuzan, pulsantan, singultantan sonon de iranta al la urbo armado de malamikaj bombaviadiloj kaj tuj ekaŭdis ritmajn, hastajn frapojn de kontraŭaviadaj kanonoj de sur transportaj ŝipoj kaj el baterioj. Denove kuiriĝis kaĉo…
«Tio estas pro la ŝiptrajno», – pensis Ustimenko kaj rememoris antaŭnelongajn maristojn en la hospitalo sur la monto – anglojn, usonanojn, negrojn, rememoris frostvunditan malajon, mortintan sur la operacia tablo, kaj kolerajn vortojn de generalo Ĥarlamov:
– Prenu min diablo, mi ne komprenas, kial estas tiom da frostvunditoj. Mi absolute ne komprenas!
Al la haveno trairis ĉasaviadiloj, el trans la montetoj subite elfalis nekredeble grandega, tuta en nigra fumo, kliniĝanta al la maldekstra flugilo germana bombaviadilo; muĝante per la motoroj, ĝi trafulmis super la stabejo kaj la hospitalo, tuta priverŝiĝis per flamo kaj falis tute nemalproksime, ie trans la setlejo Vdovjino. Kaj la ĉasaviadilo, faliginta la bombaviadilon, faris super la ĉefa bazo rondon kaj denove impetis en la plej varmegan lokon – al la haveno.
Malrapide, per lacaj, pezaj paŝoj leviĝis Ustimenko laŭ trahakitaj en la roko ŝtupoj kaj malfermis pordon de malalta barako, nomata ĉi tie gastejo. Junulino kun koleraj brovetoj, en surĵetita sur la ŝultrojn mallonga matrosa palteto, rapide turniĝinte, eĉ sen lia demando diris, ke neniaj lokoj hodiaŭ estas kaj, tutcerte, ne estos.
– Sed eble, iel? – interesiĝis li, malestimante sin pro sia nedifinita kaj malcerta tono. – Propre, mi povus eĉ sur la planko… Mi, vidu, absolute ne havas kie nokti, kaj samtempe mi tion absolute bezonas…
Al li oni ĉiam rifuzadis, se li petis por si eĉ plej malgrandan bagatelon. Kaj oni neniam rifuzadis, se li petis por aliuloj. Plej probable, ĉio dependis de la tono, de la propra konduto, pro nesolideco, kiun li neniel povis venki en si. «Vi, Vlaĉjeto, estas ne solida, – riproĉadis lin siatempe Aŝĥen Ovanesovna, – vi estas ia tute knabo plenaĝa! Mi ne komprenas, kiel oni povis doni al vi rangon de majoro. Tiaj majoroj ne ekzistas, ĉu vere, Zinjo?» – «Certe, ne ekzistas», – konsentadis ankaŭ li.
Sed kial en tiu ĉi, ekzemple, okazo ne rilati al si mem kiel al fremda majoro de medicina servo, kiu devas, finfine, nokti? Ja tiu majoro estas necesa por la milito, se oni vestas lin, nutras, pagas al li salajron? Do defendu la majoron, Ustimenkon! Ne murmuru! Ne fingrumu butonon sur la palto! Postulu por Ustimenko, kiel vi postulas por viaj subuloj aŭ por viaj vunditoj, kiel vi postulis por Helena Jarceva – ĉu vi memoras, kiel vi kverelis pro ŝi eĉ kun la estro?
– Aŭskultu, kamarado militkuracisto, – diris la junulino kun koleraj brovetoj, – kia vi estas insista, kial vi staras super mi! Ĉu al vi ne estas klare? Mankas lokoj!
Ho, se li povus meti ŝin sur la ĝustan lokon, diri al ŝi per tiu fera voĉo, per kiu li scipovis paroli ĉe si eĉ kun Karolina Janovna, montri al ŝi, kio estas fortvola komandanto!
Tamen, pri tio li estis pensanta multe pli malfrue, ankoraŭfoje promeninte tra la bazo kaj haltinte apud malgranda dometo, ene de kiu io estis snufanta kaj ritme plaŭdanta.
Kaj Vlaĉjo tuj divenis, kio estas tiu domo: tio estas nova kaj jam fama banejo de la ĉefa bazo, pri tiu banejo li antaŭnelonge legis en la flota ĵurnalo ion similan al odo – tian ravitan, kun granda kvanto da krisignoj.
Kaj bonege!
Se li tute ne havas kie nokti, tiam li banos sin.
«Kion ni ne ĝismanĝis, tion ni ĝisdormos», – kiel diradis ĉefmatroso Ŝilov, kiam ili estis elĵetitaj en la pasinta jaro sur la Malgrandan Gadan insulon.
Li, Ustimenko, banos sin, varmiĝos kaj dormetos. En tia «somera» arkta nokto plej multe oni deziras varmiĝi!
Timu, fricoj! Majoro de medicina servo Ustimenko nun scias, kion li faru. En lia sako estas kompleto de subvesto kaj ŝtrumpetoj! Li havas sapon! Kio koncernas banspongon, do li prunteprenos ĝin de bonkora homo! Jen kiel ĉio estos.
Tamen kie al li algluiĝis tiu esprimo – «timu, fricoj»? Aĥ jes, certe, el la ĵurnalo: «De la Barenca ĝis la Nigra», «En trupoj kaj sur ŝipoj», «Timu, fricoj, ĉi tie staras matrosoj». Tiajn rubrikojn li ĉiutage vidadis sur la dua paĝo de la flota ĵurnalo…
Estas tamen treege stulte, ke li ne metis sur la ĝustan lokon tiun, kun brovetoj, el la gastejo. Ja li ne estis neniofaranta, li dum tri diurnoj operaciadis, preskaŭ dum tri diurnoj. Li operaciadis, kaj oni injektadis al li kafeinon, por ke li ne dormu stare, sed oni ne enlasis lin por dormi en tiun barakon. Timu, fricoj, li skribos pri tiu fakto en la ĵurnalon ion plendan kaj eĉ animŝiran, sub originala titolo «Nedelikateco», ion tian, kio surprizos la tutan floton!
Tamen, la ĉefa afero estas – ne ekdormi en la banejo tuj.
Ne, li ne ekdormos.
Li estas nuda, kaj ĉirkaŭ li ĉiuj estas nudaj. Senvestaj, kiel oni skribas en libroj. Apude sur benko estas iu senvesta kartvelo – malgranda, muskola, moviĝema, tuta, kiel simio, ĉirkaŭkreskita de fortaj malhelaj haroj. Li plaŭdadis sin al la femuroj, frapetadis per la eĝo de la mano la ŝultrojn, lerte, kiel profesia banservisto, masaĝis al si la surojn kaj la genuojn. Kaj babiladis. Kaj ĉiuj babiladis – ne banejo, sed ia psikiatria malsanulejo.
Ili prefere sidus kviete kaj dormus, kiel bonege!
Tamen, dormi, certe, ne indis.
Timu, fricoj, necesas esti atenta!
Ĉi tie en la banejo eblas, sendube, renkonti konaton kaj saĝe trudi sin al li por noktado – jen por kio necesis esti atenta. Povas esti, ĉi tie estos veselleŭtenanto Loŝadnij – ja el li Vlaĉjo eltiris sufiĉe kurban spliton, kiun li, cetere, donacis al Loŝadnij por memoro. Ĉu vi memoras, kamarado Loŝadnij? Aĥ, se li trafus en la kajuton al Loŝadnij! Kaj entute, ĉu malmultas ĉi tie submarinoj, destrojeroj, minbalaantoj…
Sed antaŭe necesas fliki la ŝtrumpetojn. Kiel ĉiu vera longservanto, li en la sako havas kaj kudrilon kaj fadenon. Sed al liaj okuloj okazis io tia, pro kio li longe ne povis trafi la kudriltrueton. La okuloj estis kungluiĝantaj. Finfine, mallarĝigante la okulojn, kiel miopulo, levinte al la okulo mem la kudriltrueton, li ekcelis kaj trafis. Tuj ne sen lerteco Vlaĉjo traigis la kudrilon ĉirkaŭ la vila truo en la ŝtrumpeto kaj firme streĉis. Rezultis siaspeca tubero. La tuberon li moligis per la fingroj. Nun necesis prepari por riparo la duan ŝtrumpeton. Pripensante, kion fari kun la disŝirita je pecoj kalkano, li ŝovis la kudrilon per la trueto malsupren en la fendon de la benko, por ke ĝi ne perdiĝu. Kaj tuj sur la kudrilon, gaje ion rakontante, sidiĝis la harkovrita kartvelo.
Estis eĉ nekredeble, ke ĉe tiu vireca, muskola homo evidentiĝis tia akuta voĉo.
– Mordis! – kriis li, turniĝante inter senvestaj oficiroj de la milita floto. – Mordis!
Ĉiuj salte ekstaris de siaj lokoj. Kaj tiuj, kiuj estis ripozantaj post la ŝvitejo, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ estis antaŭĝuantaj banejajn ĝojojn.
– Ĉe li tie fadeno pendas! – kriis per raŭketa marista voĉo suboficiro en kalsono kaj en tuniko kun ordenoj. – Ja li sur kudrilon sidiĝis.
– Permesu, mi estas kuracisto! – seke haltigis Vlaĉjo la ĵetiĝantan senvestan kartvelon kaj kaŭriĝis apud li.
La viktimo altvoĉe singultis.
– Ne piedbatu! – per profesia doktora voĉo ordonis Vlaĉjo. – Estas tute ne tiel dolore.
– Ne tiom dolore, kiom humilige, – kolere bruskis la viktimo.
Ĉirkaŭe oni jam estis singarde subridantaj.
– Estas nenio ridinda, – mem ne kredante al sia hipokriteco, diris Ustimenko. – Tio estas porkaĵo – ĵeti kudrilojn sur benkojn.
Kiam la «operacio» finiĝis, la kartvelo arde manpremis Vlaĉjon.
– Ne dankinde, – plu miregante pri propra scipovo mensogi, diris Vlaĉjo, – sed, mi ripetas, tio estas porkaĵo.
Kaj li glitis laŭlonge de la muro. Al li ŝajnis, ke iu al li atente ekrigardis, kaj «danĝero donis al li kuraĝon». El la banejo li por ajna okazo trairis en la ŝvitejon. Ĉi tie oni lin, certe, ne trovos – en dolĉaj ĝemoj de ŝvitantoj, en nuboj de vaporo, en blanka mallumo de gaja baneja infero. Kaj se oni trovos, tiam li forneos. Estus bone, se la viktimo estas civila dungito. Sed se li estas kolonelo? Aŭ, savu dio, admiralo el severaj. Kaj se li ordonos:
– Donu al mi tuj tiun frenezan idioton kun lia kudrilo!
Kaj pruvu tiam, ke vi ne dormis dum tri diurnoj.
Li simple kramfis pro sento de malamo al si mem.
Kaj evidentiĝis, ke li estas mensogulo! Abomena, impertinenta kaj trankvila mensogulo! Hipokrita estaĵo!
Aŭ tio same okazis pro la trolaciĝo?
Por ajna okazo li ankoraŭ dormetis super sia kuvo dum ĉirkaŭ duonhoro en la banejo. Ĉi tie almenaŭ estis varme, sed kiu scias, kio atendis lin poste en tiu glora bazo, kie estas tiom da grandaj varmaj domoj, en kiujn lin neniu vokas. Kaj ĉi tie estas ne tiom solece, kiel sur la granitaj rokoj de tiu ĉi bazo, kaj ne necesas agordi sin al pensoj pri «severa kaj netransdonebla beleco de la Nordo».
Sed se malfortunas, tiam do malfortunas, kiel diris maljunulino Aŝĥen, kiam li antaŭ la Sepa de novembro de la pasinta jaro, mallerte turniĝinte, elverŝis sur sin grandan flakonon da jodo: tuj kiam li eliris el la antaŭbanejo, li trafis al patrolo. Jam pasis la templimo – necesis havi noktan paspermeson, kiun Vlaĉjo, memkompreneble, ne havis. Kaj li eĉ ne rezistis kaj ne disputis – li obeeme ekiris inter mitraletistoj-matrosoj, kiel sperta dizertulo aŭ «danĝera sabotisto».
«Timu, Ustimenko, – pensis li, – ĉi tie staras matrosoj. Esence, ĉio ordiĝis bonege. Nun mi havas kie nokti – sur benko en la komandejo. Tie, verŝajne, estas varme kaj seke kaj iu el la retenitoj regalos per tabako. Kaj jen ĝi, feliĉo…»
Apud li iris ankoraŭ unu retenito, kaj Vlaĉjo ne sen interna maltrankvilo subite rekonis la ĵusan kartvelon. Feliĉe, la viktimo evidentiĝis civilulo. Sur lia kapo estis mola ĉapelo, en la mano li portis lakitan valizeton kaj, plej probable, estis obsedita de la samaj pensoj pri malfortuno, kiuj estis afliktantaj ankaŭ Vlaĉjon.
– Mia kara doktoro! – diris la kartvelo. – Mia savinto, ĉu ne? Vidu, mi ĝuste intencis kun vi konsiliĝi, sed vi ien malaperis. Al mi fatale malfortunas nome kun tiu ĉi korpoparto! Ĉu vi nenion rimarkis, kiam vi estis foriganta la kudrilon? En la monato oktobro de la 1941-a jaro mi ekdormis, sidante sur elektra hejtilo, en jen tiu ĉi domo, ĉe unu mia malnova amiko. Io tie ŝaltiĝis aŭtomate, kaj oni min veturigis en la hospitalon kun brulvundo de dua grado. Ne pasis eĉ jaro, kiam mi ĉe similaj cirkonstancoj, sed en la bazo de torpedboatistoj dum sufiĉe forta frosto ekdormetis sur trafrostiĝinta granito, sur ŝtupoj. Rezultis frostvundo, tamen negrava. Kaj nun – tiu malgranda katastrofo. Eble, vi donos al mi ian praktikan medicinan konsilon? Vidu, kara doktoro, ĉio ĉi ne povas tiel plu daŭri, ĉu vi ne trovas? Interalie, ni konatiĝu.
Kaj la civilulo iomete ceremonie prezentis sin: lia nomo estas Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi, li estas ŝipestro, lia ŝipo estas «Aleksandro Puŝkino», mi petas ami kaj estimi. Li ĵus venis el Usono. Ĝenerale li hodiaŭ havas malsukcesan tagon, ni ne precizigu ĉiujn detalojn.
– Aŭskultu, – subite turnis sin Amiraĝibi al mitraletisto per sia raŭketa voĉo kun apenaŭ sentebla milda laringa aspiracio. – Aŭskultu, karaj, – ĉu vi estas homoj aŭ ne tute? Mi devas iri al mia amiko sur la ŝipon, tio estas tre proksime, jen ĝi staras – «Suna», ĉu vere vi tion ne komprenas? Penu kompreni. Morgaŭ oni min starigos sub malkargadon, kaj mi estos finita homo, aŭskultu, vi, kun mitraleto!
La matroso brue tusis kaj ne respondis.
– Ĉu estas aŭ ne? – penetre demandis la ŝipestro. – Animo? Koro? Ĉu ujo kun bono ekzistas interne de vi? Neniam estingiĝanta lucerno?
– Necesas la vorton scii, – per profunda, el la interno mem, karesa baso, kvazaŭ al etulo, diris la matroso, – la tempo estas milita, ne estas sciate, kiu iras, okazas paraŝutistoj-sabotistoj…
– La vorto estas «celgrajno»! – per dolĉa voĉo, kun kveraj aspiracioj prononcis Amiraĝibi.
– Ne! Ne celgrajno.
– La vorto estas «aviadilo»!
– Kaj ne aviadilo.
– Ne aviadilo kaj ne celgrajno, – penseme kaj kore konsentis Amiraĝibi. – Eble, tiuokaze – «motoro»?
– Ne.
Amiraĝibi prenis aeron en la pulmojn kaj rapide eldiris:
– Tanko-rudrostango-flughelico, kokino-koko-anaso-meleagro-tetro-mevo, petardo-mastbutono-kaskedo-geŭzo-minbalaanto-destrojero-batalŝipo-aviadilportanto.
La matroso silentis. La dua nelaŭte hihiis.
– Jen kia homo, – malgaje diris Amiraĝibi. – Mirinda homo. Malmola homo. En la ŝtona epoko tiaj homoj vivis…
La matroso subite ekstreme ofendiĝis.
– Insultu, insultu! – respondis li. – Ni en nia servo ĉion vidis. Unu kaptiĝis – la vizaĝon deziris atingi, ricevis kvin diurnojn da punejo – nur hodiaŭ finis, antaŭ la vespermanĝo eliris. Maldekstren, en la kelon, en la duan pordon dekstre!
Trans la dua pordo dekstre sidis rozvanga, juna kaj bonkora komandanto.
Amiraĝibi kaj Vlaĉjo metis antaŭ li siajn dokumentojn. La ŝipestro de «Aleksandro Puŝkino» regalis la komandanton per cigaredoj «Chesterfield» kaj per maĉgumo. La komandanto prenis du cigaredojn kaj du lamenojn da chewing gum. La matroso kun grizaj makuloj sur la iam frostvunditaj vangoj estis morne kaj ofendite sidanta sur la benko. Amiraĝibi proponis cigaredon ankaŭ al li, kion, certe, fari ne indis.
– Ne necesas, – diris la matroso per interna, senfine bonkora, sed ekstreme ofendita baso. – Komence vi insultas, kaj poste cigaredojn? Mi, eble, kvar raportojn donis, por ke oni sendu min militi, kaj ĉi tie mi de diversaj personoj, kiuj eĉ nenian militon flaris, ekskluzive insultojn aŭdas.
– Kiu vin insultis, Petrenko? – demandis la komandanto.
– Ja tiu ĉi civila dungito insultis: en la ŝtona, diris, epoko tiaj homoj vivis. Kiel mi tion komprenu?
– Klaras, – diris la komandanto per metala, komanda voĉo. Kaj lia vizaĝo el la bonkora, juna kaj gaja transformiĝis al nepenetrebla, speciala vizaĝo de komandanto: sen esprimo, sen aĝo – nur sola firmeco. – Klaregas, – ripetis la komandanto. – Kaj mi petas vin eksidi tie, sur la benko por retenitoj. Fumi ĉi tie ne estas permesite. Paroli same. Matene ni klarigos viajn personecojn.
– Sed la dokumentoj! – ekkriis Vlacĵo.
– Dokumentojn faras homoj! – kun mistera intonacio en la voĉo diris la komandanto. – Ĉu klaras?
Kaj ĉar ne plu estis io dirinda, la komandanto elkraĉis la maĉgumon kaj ĵetis en la hejtfornon la nefinfumitan cigaredon. Kaj Vlaĉjo pri la cigaredo bedaŭris kaj tuj firme ekdormis.
Estis precize la sesa horo, kiam li vekiĝis. Amiraĝibi estis firme dormanta, sterninte la ĝibnazan vizaĝon. Lia profilo estis akre konturita, kaj Vlaĉjo miris: la ŝipestro aspektis nun tute ne juna homo.
– Ne estis! – per dorme vigla voĉo estis raportanta telefone la komandanto. – Herooj de la Sovetunio ĉe mi inter la retenitoj ne estas…
– Kial ne estas? – malfermetinte unu okulon kaj tuse puriginte la gorĝon, demandis Amiraĝibi. – Ajna el ni, miaj karaj amikoj, povas morgaŭ aŭ postmorgaŭ iĝi heroo.
Per risortaj paŝoj Elisbaro Ŝabanoviĉ trairis la ĉambron, elkaptis el la mano de la komandanto la parolilon kaj nelaŭte diris:
– Jes, kamarado admiralo, tio estas ŝipestro Amiraĝibi. Ne, nin neniu retenis, ni simple implikiĝis kun unu simpatia majoro de medicina servo kaj frostiĝis en la klimato de la ĉi tiea belega printempo. Kaj la komandanto – delikata kamarado, nin gastigis kaj varmigis laŭ nia peto. Ni ĉi tie ripozis. Ne, kamarado admiralo, male, ni estas al li treege dankaj. Li montris veran flotan gastamon. Ĉu mia supera asistanto vin maltrankviligis, Petrokovskij? Dankon, kamarado admiralo, ni nun ĝuste al la «Suna» nin direktos.
La komandanto faris kaptan movon de la mano, sed Amiraĝibi jam surmetis la parolilon. Dum kelkaj sekundoj ĉiuj silentis. La ofendita hieraŭ per la vortoj pri la «stonepoko» matroso estis finfumanta ĉe la hejtforno memfaritan cigaredon.
– Necesis ja diri, ke vi estas Heroo! – penante ne rigardi al la ŝipestro, komencis la komandanto, sed Amiraĝibi interrompis lin.
– Ne, ne necesis, – klare, nelaŭte kaj malgaje diris la ŝipestro, – kaj ne necesas ofendiĝi. Mi petas pardonon, se mi ofendis vin, kamarado Petrenko, sed, kredu, mi ne deziris ofendi. «Ni premu kune niajn manojn», – kiel estas dirite en unu kortuŝa restoracia kanteto, – «la vojo kuŝas antaŭ ni».
La matroso ekstaris, ŝovis la cigaredstumpon en la hejtfornon, paŝis antaŭen.
– Donu la manon, kara Petrenko, – diris Amiraĝibi, – ni ĉiuj estas nemalbonaj homoj, nur iomete trolaciĝintaj. Certe, tute iomete, plej malmulte, nur tria jaro da milito, tio ja por veraj knabegoj estas nuraj bagateloj. Sed fojfoje okazas, ke al ni ne sufiĉas humursento. Al iuj el ni. Speciale al mi. Mi ne divenas la momenton, komprenu, kaj la ŝerco turniĝas kontraŭ min. Saluton, kara kamarado komandanto, estu plu atenta, tio estas utila dum milito. Ĉu ni iru, kamarado majoro de medicina servo?
– Kien?
– Kun mi, al mia malnova amiko…
Nun ili staris en nepenetrebla vata nebulo, kovrinta la bazon. Kaj ĉio kaŝiĝis en tiu ĉi malvarma printempa nebulo – kaj batalŝipoj, kaj malgrandaj motorboatoj, kaj vaporŝipoj, kaj gigantaj «Liberty»-oj[71], kargitaj per eksplodaĵo, ladviando, ŝuoj; kaŝiĝis ankaŭ la ringo de aerodromoj, kaj la haveno, kaj la urbo, kaj la proksimaj kaj malproksimaj bazoj.
– Kamarado heroo de la Sovetunio, – aŭdiĝis malantaŭe la mallaŭta kaj karesa baso de la matroso, – mi havas ordonon akompani vin al la «Suna».
– Do, akompanu, kara, – same nelaŭte respondis Amiraĝibi. – Akompanu, amiko. Kaj kio koncernas vian al mi alparolon, do ĝi estas ne tute ĝusta. Jen, ekzemple, hieraŭ kun mi unu incidento okazis antaŭ la okuloj de nia estimata militkuracisto. Mi iomete suferis. Mi ricevis negrandan kaj tute neantaŭviditan traŭmaton en pacaj, esence, kondiĉoj. La militkuracisto faris al mi sur la loko kirurgian helpon, urĝan helpon, li estas tre inĝenia, tiu majoro de medicina servo. Do, ĉu vi pensas, ke mi ne kriis en la procezo de ricevo de la traŭmato? Ne, kara, mi kriis kaj ĝemis kaj, kiel trafe rimarkis nia amiko militkuracisto, eĉ piedbatis. Tiamaniere, kamarado Petrenko, vi povas fari konkludon, ke ne ekzistas homo, kiu ĉiam estus heroo. Heroo devas kaj povas esti ĉiu el ni en certaj cirkonstancoj. Ĉu klaras?
– Klaras, – ie el la humida nebulo aŭdis Vlaĉjo respondon de la matroso.
– Tion vi memoru, kara, – daŭrigis Amiraĝibi. – Kaj se vi troviĝus en miaj cirkonstancoj, tiam vi same havus la Oran Stelon, mi ne dubas pri tio. Ĉu vi konsentas?
Sur la gviddestrojero «Suna» ĉe la ŝtuparo oni ilin pridemandis, poste kondukis en la puran, varman salonon. Pace kaj komforte klaketadis vapora hejtado. Servomatroso en blanka kitelo demandis, ĉu la gastoj ne deziras teon, kaj teo tuj aperis, kvazaŭ oni atendis ilin. Amiraĝibi ordonis alporti glasetojn kaj montris per la fingroj: tri, poste malfermis sian lakitan valizeton kaj metis sur la tablon botelon da brando. Vlaĉjo estis leganta la buntan etikedon, kiam li aŭdis neelteneble konatan voĉon:
– Do kiu ĉi tie en nekonvena tempo aranĝas drinkadon?
La peza botelo elglitis el la Vlaĉjaj manoj kaj mole falis sur la veluran sofon. Ankoraŭ ne sukcesinte returniĝi, li eksentis sur sia epoleto potencan manon de Rodiono Metodjeviĉ kaj mem ne rimarkis, kiel, kvazaŭ en la fora infaneco, li alpremis la vizaĝon al la ĵus razita, kruda pro vento, malmola post malvarmo vango de la veselkapitano Stepanov. Kaj Rodiono Metodjeviĉ glatumadis Vlaĉjon sur la molaj haroj kaj same, kvazaŭ tiam, tre antaŭlonge, en tiu paca vivo, sur la strato Bela, kiam ankaŭ onklino Aglaja ne «iĝis mankanta», kiam ankaŭ Barbara estis kun ili, diradis:
– Jen, militkuracisto. Majoro de medicina servo. Ordenoj. Sperta homo. Do, vi militas…
– Jes, jen…
– Vere, jen! Ĉu Banjon vi ne renkontis?
– Sed kie ŝi estas?
– Ĉi tie, nemalproksime, vizitadas min, ni intervidiĝas. Nu, kaj pri la onklino – mi antaŭas vian demandon – mi nenion, tute nenion scias. Kaj neniu scias.
Ia kvazaŭ ombro ŝirmis lian vizaĝon, li abrupte ŝiris la ŝultron, skuis la kapon kaj, turninte sin al Amiraĝibi, brakumis la ŝipestron, kisis kaj nelaŭte, kun firma ĝojo en la voĉo diris:
– Mi ja vin ankoraŭ ne gratulis. Ne sciis, kien depeŝon telegrafi. Al kiuj havenoj kaj al kiuj landoj. Do, ĉu rekte el malamikoj de la popolo – al Herooj de la Sovetunio? Sen trajnŝanĝo? Rakontu, kiel ĝi tamen okazis?
– Ja neniel, Rodiono. Ni servas al la Sovetunio, jen ĉio. Kaj pri niaj batalaj epizodoj kaj kiel ni rebatadis atakojn de faŝistaj vulturoj, liverante valorajn kargojn al la destinita loko, estas tre bele skribite en la flota ĵurnalo. Vi ja ĝin legas, ĉu? Tie ni ĉiuj estas absolute sentimaj, fortvolaj, disciplinitaj, inĝeniaj maraj agloj…
Ili ambaŭ estis ridetantaj pri io, kaj pri kio ĝuste – Vlaĉjo ne komprenis. Nehaste, tre bele (li ĉion faradis iel speciale bele kaj elegante) Amiraĝibi plenigis la glasetojn kaj, levinte la sian, diris nelaŭte kaj tre klare:
– Mi dezirus, ke la juna doktoro, mia nova amiko kaj eĉ bonfarinto, sciu, ke kamarado de mia juneco Rodiono Metodjeviĉ Stepanov, timante absolute neniajn sekvojn por si kaj por tio, kion iuj nomas sia kariero, elprenis min el prizono, en kiu mi estis pro akuzo nurnure pri ŝtatperfido…
– Ni servas al la Sovetunio, – kun sia milda duonrideto diris Stepanov.
– Jen, ĝuste je tio mi proponas toston, – metinte la polmon sur la manikon de la tuniko de Stepanov, diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Toston, tre konvencian sur mia ŝipo «Aleksandro Puŝkin».
Ili kunigis la mallaŭte tintintajn glasetojn, kaj ŝipestro Amiraĝibi prononcis tute mallaŭte kaj rapide:
– Je la servo! Morton al la germanaj okupaciantoj!
– Al vi telefonis ŝipestro Amiraĝibi, kamarado majoro, – diris al Vlaĉjo la deĵoranto, rigardinte en paperon; la familinomon de la ŝipestro li prononcis kun peno, silabe. – Li retelefonos je la dektria. Li tre petis ĝisatendi lian vokon.
Kaj la deĵoranto hihiis: verŝajne, Amiraĝibi jam sukcesis lin per io tre ridigi.
– Ĉu vi atendos?
Ustimenko kapjesis.
Sian gadon kun kaĉo li formanĝis kaj nun estis atendanta promesitan teon, sed pri ili oni, ŝajne, forgesis – kaj pri Vlaĉjo, kaj pri la teo. Esence, Vlaĉjo ne esperis pri tiu teo kaj atendis nur pro ĝentileco, ne en tia li estis rango, ke oni pri li ne forgesu, sed ne eblas ja leviĝi kaj foriri, se al vi estis dirite: «Kaj nun, doktoro, ni vin per teo trinkigos, ja tro elturmentite vi aspektas…»
Li sidadis, fumadis, atendadis kaj relegadis leteron de Eŭgeĉjo:
«Pri Aglaja, certe, estas neniaj informoj. Kial ŝi bezonis enŝoviĝi en la viran aferon, mi precize scias, ke oni ŝin retenadis en Moskvo! Certe, ŝi estas tre bedaŭrinda, ŝi estas nemalbona virino kaj por la patro estis nemalbona edzino, kiom mi komprenas. Sed imagu – kiajn sekvojn tio povas kaŭzi? Ĉiuokaze, por la paĉjo tio ne estos sukero, almenaŭ en la serva linio, ni ĉiuj estas plenaĝuloj kaj komprenas, pri kio temas. Li ankoraŭ spertos suferojn!
Ĉu vi vidis lin, cetere?
Trovu kaj vigligu la maljunulon, al mi ŝajnas, ke li splenas; ĉu vi scias, en lia aĝo – la lasta amo kaj tiel plu!
Grandan homan traŭmaton al mi faris la sciigo pri la morto de la panjo. Tamen, pri tio mi prefere ne parolu – estas tro malfacile.
Ĉu vi renkontis Barbara-n? Sian aktorecon ŝi definitive forlasis kaj militas, kiel ni ĉiuj, ie en viaj lokoj. Evidentiĝis la knabino kun karaktero de la patro.
Iraida kun Juĉjo estas en Almaato. Ili trudpetas kaj elpremas el mi sendaĵojn. Lia moŝto paĉjo iel restis sen aferoj, «ne trovis sian lokon», kiel li persone esprimis en letero al mi, kaj, ĝenerale, same ekpendis sur mia dorso. Ĉu vi imagas, kiel mi nun fartas?
Mi laboras pri kandidata disertaĵo. Unu strangulo donacis al mi temon, poste, ŝajne, li mem bedaŭris, sed se mi jam kaptis ion, vi scias, mi ne fordonos – kio estas mia, tio jam estas mia, speciale se tio koncernas demandojn de scienco. Ĝuste tiel, interalie, mi al li respondis!
Ni ne intencas ĉi tie aranĝi socialajn servojn!
Ĉi tie, en nia mastrumaĵo, preterveture noktis du maljunulinoj – Oganjan kaj Bakunina. De ili mi multon aŭdis pri via moŝto. La ĉefa maljunulino – Aŝĥen Ovanesovna – esprimis pri vi kun ia eĉ preĝa ekstazo, kvazaŭ vi estos kun tempo io kiel Kuprijanov, aŭ Burdenko, aŭ Bakulev[72]. Mi enverŝis oleon en la fajron, dirinte, ke mi konis vin, kiam vi estis studento, kaj ke vi estis ĉe ni numero unu laŭ ĉiuj indikoj – la plej kapabla. La maljunulinoj kun admiro interrigardis, kaj nun mi por ili estas plej bona amiko, eĉ leteron de ili ricevis. Mi ĝojas, amikego, pri vi. La maljunulinoj estas ekzaltitaj kaj kun konatoj, ilin oni ĉie estimas, kaj se havi saĝon, tiam ili ankaŭ helpi povas en malfacila minuto.
Skribu!
Se io en la organiza linio bremsos, vi povas pri mi kalkuli, mi estas homo ne rankora, ĉiam faros ĉion, kio estas laŭ miaj fortoj.
Ĉu vi, hazarde, ne edziĝis?
Ne faru tiun neprudentan paŝon, poste vi malbenos vin mem.
Simple, vidu, amu amon, amu ami, nia vivo donas en tiu senco tute nelimigitajn eblojn. Ni paŝtas nin, eblas diri, inter aromaj floroj, do kiu flaru tiujn aromojn, se ne ni – tiel esprimis inspektinta nin antaŭnelonge kolonelo de m. s. Konstanteno Georgijeviĉ Cvetkov, kiu de vi, ŝajne, estas konata. Tamen, kun mi li ne degnis konversacii, mi por li estas tro mizera malgravulo…
Nu, estu sana, oldulo, ne tusu, ĝis renkontiĝo en Berlino».
– Ĉu tio estas mia savinto? – demandis Amiraĝibi precize je la dektria.
– A ha! – diris Vlaĉjo. – Saluton, Elisbaro Ŝabanoviĉ, bonan venon.
– Sed ĉu vi scias, ke ĝi estas bona?
Vlaĉjo silentis iom. Poste li trovis respondon:
– Tamen vi ja ree estas ĉi tie.
– Tute ĝuste – tamen! Mi havas al vi aferon, kara. Ĉu vi en proksimaj tagoj ne vizitis tiun hospitalon, kie oni kuracas usonanojn kaj anglojn?
– Ĉu de Ward? Ne.
– Vi tie estas necesa. Mi hodiaŭ aŭdis, ke vi ĉe ni ĉi tie estas la ĉefa specialisto pri ĉiaj frostvundoj. Nu, kaj ĉe tiu Ward, aŭ kiel li nomiĝas, kuŝas unu bona knabo, anglo, aviadisto, li batalis super ni, kaj, finfine, ni lin eltrenis sur nian ŝipon. Interesa knabo kun koro de komencanta leono. Lin necesas ripari, doktoro.
– Sed mi ne havas respektivajn ordonojn, – diris Vlaĉjo. – Vi min komprenu, Elisbaro Ŝabanoviĉ, Ward ne toleras, kiam mi vizitas lian hospitalon. Ĉio ĉi ja estas ne tiom simpla.
– Bone, vi havos ordonojn, – kun minaco en la voĉo diris ŝipestro Amiraĝibi. – Atendu ordonojn, doktoro, kaj kiam vi trovos tempon, venu gaste al ni sur «Aleksandron Puŝkinon», sed ne tro prokrastu. Penu trafi al ni, dum ni ankoraŭ havas kafon, brandon kaj cigaredojn…
La ordonon Vlaĉjo ricevis senprokraste. Alekseo Aleksandroviĉ Ĥarlamov sciigis al majoro Ustimenko, ke la obstina Ward jam sukcesis fuŝi en sia regno, kaj ke Vladimiro Atanazijeviĉ devas senprokraste ripari la Ward-an fuŝon.
– Kies ordonon mi invoku, kiam mi venos al Ward?
– Peton de komodoro Woodsworth, adresitan al mi. Ĉu klaras?
– Klaras.
– Kaj estu pli singarda, – neatendite petis Alekseo Aleksandroviĉ. – Estu iomete diplomato. Ĉu vi scias – tiujn ĉiajn «persona grata» kaj «persona non grata» – diablo ilin komprenos, tiujn nuancojn, sed, mi petas, estu pli singarda.
– Estos plenumite, – diris Ustimenko, – vespere mi estos tie.
Apud la hospitalo sur la monto dika kaj ruĝvanga angla ĉefkuiristo Jack estis paŝtanta sur kondukrimeno maljunan miksrasan «rubejan» virkaton, kiun li amis tutkore. La virkato, ŝajnigante sin vera rabobesto, estis kvazaŭ ŝteliranta inter rompitaj brikoj, kaj Jack iris post ĝi kaj vokadis ĝin anglalingve.
Ekvidinte Ustimenkon, Jack, kiel ĉiam, penis treni lin en sian kuirejon, por tie manĝigi, sed Vlaĉjo rifuzis, kaj Jack, kiel ĉiam, iomete ofendiĝis.
– Mi kompreni, – diris li, – ladskatolo-ladskatolo-ladskatolo esti malbona, sed mi havas iomete pudingo. Same el ladskatolo-ladskatolo-ladskatolo, sed bone.
– Ne eblas, Jack, mi hastas.
La kuiristo atente kaj malgaje ekrigardis al li per siaj malgrandaj okuletoj.
La tuta multhoma familio de Jack pereis pro bombo en Coventry, kaj ekde tiu horo mem, kiam la kuiristo eksciis pri tio, li ĉiam iun flegadis en la arkta rusa urbo. Speciale multe li okupiĝadis pri infanoj. Antaŭ jaro la maljuna restoraciisto amikiĝis kun knabo Peĉjo, en kiun li preskaŭ perforte ŝovadis dolĉaĵojn, sed Peĉjo evakuiĝis kaj lasis al Jack sian katon, kiu, laŭ vortoj de Jack, estis neordinare saĝa, tamen ĝi neniel deziris kompreni la anglan lingvon.
– Ĉu ne komprenas? – kapmontrinte la katon, demandis Vlaĉjo.
– Tre kapabla! – diris Jack. – Sed – obstina.
– Kaj ĉu Peĉjo skribas?
– Unu fojo. Kapabla, sed pigra.
La rusan doktoron Ward renkontis en la pordo.
Li estis malalta, tre edukita, tre ĝentlemano, tre ĝentila – tia etendita antaŭen beko en brilantaj okulvitroj. Kaj pri ĉio li havis siajn konvinkojn, parkerigitajn el libroj, – tiu kuracisto el Glasgovo, eternajn, neniam ŝanĝatajn, subtenitajn per plej aŭtoritataj nomoj ferajn regulojn. Certe, li ankoraŭ ne havis aferon kun homoj, tromalvarmigitaj en akvoj de la Barenca maro, kun homoj krome vunditaj kaj iam ankaŭ brulvunditaj, sed li havis dikajn kaj maldikajn gvidlibrojn, helpe de kiuj li kompilis al si por ĉiaj okazoj novajn, same bazitajn sur aŭtoritatoj, regulojn, kaj, krom tio, li havis bokalojn kun ungventoj kaj balzamoj, multe da plej diversaj bokaloj kun bonegaj smirgoŝtopiloj kaj ŝraŭbaj kovriloj kaj, certe, kun etikedoj, kie sub malgranda ruĝa kruco la fama farmacia firmao estis rekomendanta siajn mirindajn rimedojn.
Ward kredis je tiuj bokaloj, sed pleje li kredis je bastonetoj el streptocido, je streptocido per si mem kaj je sulfidino. Necesis aŭdi, per kia voĉo li diradis:
– Kaj en la vundan kanalon mi enigos streptocidan bastoneton, ni ja havas tiujn bastonetojn de ajnaj ampleksoj kaj formoj. Nepre bastoneton.
Kaj li enigadis siajn bastonetojn, kaj ŝmiradis per siaj ungventoj, kaj priŝutadis per siaj pulvoroj, diligenta, laborema, pri nenio dubanta, – ja li ĉion faradis laŭ la opinioj de tiuj aŭtoritatoj, al kiuj ne eblas ne fidi. Kaj se li havis respektivan instrukcion pri streptocidaj bastonetoj, do kiel li povis ne obei tiun instrukcion?
Eble, li estis nemalbona homo, tiu Ward, kaj, certe, tre diligenta, sed oni instruis lin, plej probable, iel alie, «ne home», kiel esprimis pri li Anjo – ĉi-tiea kirurgia flegistino de Vlaĉjo.
Dum la tuta vespero, dum tuta tiu printempa nokto kaj dum parto de la tago Vlaĉjo estis ekzamenanta malsanulojn kaj vunditojn de Ward. Kaj komandadis en sia glaciiganta la sangon angla lingvo. Plej ofte, la angloj komprenadis lin post dua aŭ eĉ tria ripeto, sed finfine ili alkutimiĝis.
Ĉe la mateniĝo al li sur la operacian tablon oni kuŝigis knabon en tia stato, ke Vlaĉjo eĉ perpleksiĝis. La junulo estis vundita sub la dekstra skapolo per kuglo de grandkalibra mitralo, brulvundita kaj tromalvarmigita en maro.
– Pro kia diablo vi ĉi tie… – komencis Vlaĉjo, sed, rememorinte: «estu diplomato», interrompis sin. Ward per pinĉtenajlo almontris al li situon de siaj patentitaj kusenetoj. – Grupon de sango! – ordonis Ustimenko, ŝajnigante, ke li aŭskultas sian ĝentilan kolegon.
La junulo sur la tablo kunpremis la dentojn tiel, ke la makzelmuskoloj vidiĝis sub la delikata blanka haŭto. Vlaĉjo sciis, kian netolereblan doloron li sentas – tiu mallarĝfemura, helhara, ĝisfine elturmentita knabo. Malgraŭ certigoj de farmaciaj firmaoj, la kusenetoj ne deiradis «sen ajnaj doloraj sensaĵoj». Ilin necesis deŝiri. Kaj kiom ajn majstre tion faradis Vlaĉjo, spertiĝinta pri brul- kaj frostvundoj, grandaj gutoj de ŝvito aperis sur la blanka frunto de la anglo.
– Leŭtenanto Neville estas treege pacienca, – diris doktoro Ward. – Li scipovas regi sin. Interalie, hodiaŭ ni eksciis, ke la leŭtenanto estas dekoraciita per kruco de Viktoria pro la lasta batalo super la ŝiptrajno…
«Tio estas ĝuste tiu – kun koro de komencanta leono», – rememoris Vlaĉjo la telefonan interparolon kun Amiraĝibi.
– Siro Lionel, – daŭrigis doktoro Ward, – tamen, iomete nervoziĝas…
– Ho, eksilentu vi! – subite ne eltenis Neville. – Min simple naŭzigas, kiam mi aŭdas, kiel vi knaras.
Li tute ne ĝemis, tiu siro Lionel, kvankam larmoj tremis en liaj okuloj. Koleraj larmoj de doloro kaj honto pri tio, ke aliaj vidas liajn suferojn.
– Aŭskultu, Ward, – diris Vlaĉjo, kiam ili trinkis kafon en la malgranda kabineto de la angla doktoro. – Mi komencas tiun interparolon jam pluran fojon: vi pereigas frostvunditojn per via timo de varmo. Ĉiuj ĉi stultaj elpensaĵoj pri tio, ke frostvunditaj membroj derompiĝas. Varmo, komprenu, varma kuvo…
– Sed neniu tradicia aŭtoritato… – komencis sian rekantaĵon Ward.
– Bone, – svingis la manon Ustimenko, – viaj tradiciaj aŭtoritatoj falos, pereiginte ĉiujn frostvunditojn en tiu ĉi milito. Sed tiam estos malfrue!
En la koridoro lin atendis malnova konato – barba ferdekestro de «Otilia». Li havis misteran vizaĝesprimon.
– Ĉu vi denove estas ĉi tie? – miris Vlaĉjo.
– Min tordis reŭmatismo, – diris la ferdekestro. – Kaj krome, mi deziris vidi vin…
El post la dorso li elprenis libron kaj etendis ĝin al Vlaĉjo.
– Tio estas donaco, – diris la ferdekestro. – Tio estas bela donaco al vi, doktoro, pro tio, ke vi tiel klopodis pri mi, kiam mi estis mortonta. Tio estas libro! Tio estas nerifuzebla…
Vlaĉjo malfermis la titolpaĝon: la ferdekestro de «Otilia» alveturigis al li bonege eldonitan unuvoluman eldonon de Ŝekspiro: «Hamleto», «Otelo», «Reĝo Lear».
– Ho, dankon, – diris Vlaĉjo. – Mi tre dankas vin…
– He! He! – kriis la ferdekestro. – Atendu! Ĉio ĉi estas ne tiom simpla. Mi konsiliĝis kun saĝaj knaboj. Ŝekspiro verkis tre bone. Plej bone. Vi tion traduku kaj donu al rusaj teatroj. Ili ĉiuj freneziĝos, kaj vi faros grandan monon! Vi havos tiun monon – jen ĝi!
Kaj li fingromontris la donacitan al Vlaĉjo libron.
– Dankon! – diris Vlaĉjo. – Mi, certe, ne deziras vin aflikti, malnova amiko, sed Ŝekspiron ĉe ni oni antaŭlonge tradukis kaj delonge ludas en teatroj. Tre delonge. Tial monon mi per tio ne faros! Nu, kaj Ŝekspiron en la angla mi legados kaj rememorados la ferdekestron de «Otilia».
La ferdekestro restis en la koridoro, trafita en la koron mem. Kaj Vlaĉjo el malproksime svingis al li la manon kaj eniris en la ĉambron al Neville.
– Al vi estis treege dolore, – diris li, eksidante sur tabureton inter la anglo kaj ĉiam ebria ferdekestro-usonano de «Sankta Mikaelo». – Vi krietu kelkfoje – tio helpas…
– Li estas ne el tiaj, – kun pigra subrido sur la dikvanga vizaĝo enmiksiĝis la ferdekestro. – Li estas fiera, doktoro! Li al nenio kredas en tiu ĉi mondo kaj ĉion malestimas. Eĉ kiam la admiralo mem hieraŭ…
– Ŝtopu vian grasan kraĉujon! – ordonis al la ferdekestro Neville, kaj tiu, strange, neniom ofendiĝis.
Vlaĉjo prenis la manon de la anglo, por kalkuli pulson, kaj rimarkis sur la maldika fingro ringon kun nigra gemo.
– Doktoro, ĉu vi estas komunisto? – subite demandis Neville.
– Kaj kial vin tio interesas?
– Mi neniam vidis rusajn komunistojn.
Li rigardis al Ustimenko impertinente kaj atente.
– Kaj nun mi faras kolekton…
– Kian kolekton?
– De impresoj.
– Mi ne tre bone vin komprenas, – incitiĝante kaj denove retenante sin per la mistika nocio «persona grata», grumblis Vlaĉjo. – Mi estas kuracisto, vi estas vundito. Jen ĉio.
– Ne, ne ĉio, – mordetante la malsupran lipon (li plu sentis grandan doloron), diris Neville. – Tute ne ĉio. El la akvo min elprenis rusaj komunistoj. Unu el ili, interalie, preskaŭ dronis. La ŝipo, sur kiu mi estis eltrenita, same estis komunista ŝipo kun nomo de via gvidanto – «Aleksandro Puŝkino»…
Ustimenko ridetis, sed la leŭtenanto ne rimarkis lian rideton.
– Nun min kuracas komunista kuracisto. Jen kian kolekton mi havas. Tio estas komunistoj. Sed mi konas ankaŭ Mosley-n[73], – ĉu vi aŭdis pri tia homo, aŭ vi ne rajtas eĉ paroli pri tiaj?
– Mosley nun, ŝajne, estas en prizono?
– Kaj ankaŭ Mussolini-n mi vidis, – kun defio en la voĉo diris Neville. – Li estis tute proksime de mi. Kaj ankaŭ al Göring ni estis prezentitaj, mi estis tiam la plej juna aviadisto de Eŭropo.
– Vi havas simpatiajn konatojn, – diris Ustimenko, leviĝante. – Eĉ estas simple ĝene babili kun tia famulo, kiel vi.
– Sidu, doktoro, – penante ne rimarki la tonon de Vlaĉjo, petis la aviadisto. – Drinku kun mi viskion…
Ili estis nun duope en la ĉambro. La dika ferdekestro kaj tri matrosoj foriris ludi kartojn, trans la malfermitaj, kovritaj per krucligno klapoj de la fenestroj estis verŝiĝanta longa pluveto, en la rodo muĝadis sirenoj de transportaj ŝipoj, snufadis trenŝipoj…
– Ĉu viskion aŭ brandon?
– Nek la unuan nek la duan, – diris Vlaĉjo. – Kaj vi verŝu al vi brandon en lakton, tio al vi ne malutilos…
– Kaj vi ne rajtas, ĉar vi estas komunisto?
– Mi ne rajtas, ĉar mi ankoraŭ operacios hodiaŭ. Same kiel vi ne rajtas, kiam vi estas flugonta.
– Ĉu mi neniam plu flugos, doktoro?
La demando estis farita tiel neatendite, ke Vlaĉjo perpleksiĝis.
– Kial vi silentas?
– Stultaĵo! – diris Ustimenko. – Vi flugados ankoraŭ dum cent jaroj!
– Kreteno Ward same tiel parolas, – malgaje subridis la aviadisto. – Sed mi ja scias. Kaj mi komprenis, ke li kun siaj kusenetoj ne rimarkis la ĉefan. Mi komprenis, kiel vi koleriĝis tie, en la operaciejo…
– Ward estas scianta kuracisto, – ne rigardante al Neville, mensogis Ustimenko. – Ni havas malsamajn opiniojn en detaloj, sed ĝenerale…
– Ward estas ŝtipkapulo, – obstine kaj kolere ripetis la aviadisto. – Li simple ne rimarkadis min, dum ne sciis, kiu mi estas. Kaj mi intence silentis, ĉar tio estas neelteneble abomena. Tamen, kiam alveturis la komodoro kaj venis ĉifraĵo de la panjo…
La maldika vizaĝo de la junulo montris ekstreman gradon de abomeno, li svingis la kapon kaj eksilentis.
– Kaj kiu do vi estas? Ĉu princo? – mallaŭte demandis Vlaĉjo. – Aŭ inkognita duko? Mi legis ion tiaspecan – sufiĉe enuan.
– Ĉu vi scias, kio estas la reganta elito de Grandbritio? Ĉu aŭdis?
– Nu, aŭdis, – ne tre certe diris Vlaĉjo. – Tio estas la ducent familioj aŭ io tiaspeca, ĉu?
– Mi estas tio, kio ĉe vi nomiĝas «klasa malamiko». Mi estas via malamiko.
Kaj li ekrigardis al Vlaĉjo kun virkoka defio en la okuloj.
– Ĉu vi estas mia malamiko?
– Jes. La elito!
Nun Vlaĉjo rememoris: tio estas lordoj, pajroj, dukoj, kavaliroj de la ordeno de la Bano, de la Ĝartero kaj cetero.
– Nu, do mi estas lordo!
– Ankaŭ Bajrono estis lordo, kaj nenio malbona! – ne tro saĝe diris Vlaĉjo. – Lordo Bajrono!
– Ĉu Bajrono? – miris Neville. – Tamen, jes.
– Ĉe ni estas tre bona verkisto, – rememoris Ustimenko, – Alekseo Tolstoj. Grafo, interalie. Kaj ankoraŭ Ignatjev – generalo, same grafo.
Ili rigardis unu al la alia per grandaj okuloj. Poste Ustimenko ekridis.
– Ĉio ĉi estas stultaĵo, – kun defio en la voĉo diris la aviadisto. – Sed nun vi ĉesos rideti: mia nomo estas Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville.
– O ho! – prononcis Vlaĉjo. – Impone! Mi tielaĵon vidis nur en teatro en la paca tempo. Eniras kelnero kaj raportas: «Baronino, al vi venis lia grafa moŝto…»
Lionel kun mieno de abomeno subridis:
– Kial kelnero?
– Nu, ĉambristo!
– Kaj ne ĉambristo.
– Sed kiu? Ĉu arkiduko? – intence interesiĝis Ustimenko. Li ankaŭ pri kelnero diris intence.
Sed Lionel komprenis lian ludon.
– Lasu, – diris li kolere. – Ĉiuokaze, mi por vi ne estas kamarado!
Vlaĉjo suspiris. Al li tio komencis tedi.
– Por mi ĉiuj ĉi ĉambristoj kaj arkidukoj ne estas interesaj, – diris li. – Por mi vi estas simple vundita aviadisto, kaj mi por vi – kuracisto. Kaj ni ne ĝenu unu la alian per ĉia absurdaĵo, ĉu vi komprenas, sinjoro kvina grafo Neville?
– Ha, vi timas liberan interŝanĝon de opinioj! – kun ridinda jubilo en la voĉo ekkriis Neville. – Vi timas eĉ disputi kun mi. Mi scias, al mi oni diris, ke vi ĉiuj ĉi tie estas kvazaŭ feraj…
– Jen kio, siro Lionel, – jam decide leviĝante, diris Ustimenko. – Kiam vi resaniĝos, ni detale babilos pri ĉiuj interesantaj vin temoj. Sed nun vi bezonas dormi, kaj mi havas laboron…
– Sed ĉu vi ankoraŭ venos al mi?
– Certe. Ja mi vin kuracas.
– Sed mi ja…
– Ĉu vi estas mia klasa malamiko?
– Jes. Kaj vi ne devas klopodi pri mi.
– En via kapo estas rubo, – plene forgesinte pri «persona grata», kolere diris Vlaĉjo. – Lavakvo! Mi esperas, ke, kiam ni vin restarigos, vi iĝos pli saĝa, siro Lionel. Cetere, vi diris: ne kamarado! Mi pensas, ke al tiu knabo, kiu trenis vin sur la savan floseton kaj mem preskaŭ pereis, tiu via orgojlo ne plaĉus. Ĉe ni ĉiuj homoj, batalantaj kune, estas kamaradoj – de matroso ĝis admiralo. Nu, resaniĝu!
Kaj li eliris, memorfiksinte ial la esprimon de kolera malespero en la larĝe malfermitaj knabaj okuloj de la neordinara paciento. En la kabineto de Ward, ne eksidante, Ustimenko rigardis radiografaĵojn kaj kuntiris la brovojn.
– Nu, kio? – demandis Ward.
– La kuglo fiksiĝis tro proksime al la radiko de la pulmo, – diris Ustimenko. – Ĉu vi vidas?
Certe, Ward vidis. Ĝuste tial li opiniis la operacion tute neebla.
– Jes, sed danĝero de refoja sangelfluo? – diris Ustimenko. – Tiu aĵo sidos en lia pulmo, kiel prokrasta bombo. La meĥanismo iam ekfunkcios, kaj la sangelfluo kaŭzos katastrofon.
– Ni esperu je pli bona, – ne rigardante al Vlaĉjo, diris Ward. – Finfine, ni estas nur homoj…
– Diablo nin prenu, se ni estas nur homoj! – mallaĉante la ŝuojn en la kuracista ĉambro de la baza hospitalo, kie li hodiaŭ noktis, subite koleriĝis Vlaĉjo. – Nur homoj, nur homoj!
Matene li asistis al Ĥarlamov kaj pensis pri sia Neville kaj pri tio, kiel kaj kiam ekfunkcios la damnita prokrasta bombo. Pri tio, ke ĝi «ekfunkcios», li preskaŭ ne dubis, kaj fermi la okulojn al tiaj historioj kaj konsoli sin per tio, ke ni estas «nur homoj», li ankoraŭ ne ellernis…
– Ial vi hodiaŭ estas en malbona humoro, majoro, – diris al li Ĥarlamov, lavante sin, – ĉu vi enamiĝis?
Vlaĉjo afekte ridetis kaj neatendite por si rakontis al Alekseo Aleksandroviĉ la vesperan interparolon kun Ward kaj siajn proprajn meditojn. La «kamparana profesoro», kiel nomadis Ĥarlamov-on enviantoj, eksidis, frotis per la grandaj manoj la faltoplenan, vere «kamparanan» vizaĝon, verŝis al Vlaĉjo lumon de siaj palaj, nun cejanbluaj okuloj kaj diris penseme:
– Jes, jes! Ĉi tie ne eblas decidi tuj. Sed el mia, vidu, impertinenta vidpunkto, – kaj mi, kiel vi scias, en ia grado estas impertinenta kirurgo, – necesas operacii. La analogio estas konvena. Cetere, kiam tiujn bombojn niaj kamaradoj sendanĝerigas, – risko estas neevitebla, kaj gra-anda risko! Pensu, majoro, pensu! Nu, kaj se vi bezonos konsilon, vi estos bonvenigita en ajna tempo…
Ĉirkaŭ la dekdua horo al Vlaĉjo telefonis Anjo. Per obtuza voĉo, sed evidente pri io ĝojante, ŝi diris:
– Vladimiro Atanazijeviĉ, tre malbele okazas, kaj mi mem tuta embarasiĝis. Tiu aviadisto ne iras al pansado, sed deziras nur al vi. Kaj la alia – maljunulo-meĥanikisto el eksterlandanoj. Kaj ankoraŭ tri. Kaj la aviadisto forte kverelas, li, laŭ mi, estas ebria – sian viskion li tutan eltrinkis, kaj oni ankoraŭ al li alportis.
– Ĉio ĉi estas galimatio! – seke diris Vlaĉjo. – Ward hodiaŭ sukcesos, ne indas indulgi ĉiajn kapricojn.
– Do, ĉu vi ne venos?
En la voĉo de Anjo al Vlaĉjo ŝajnis malespero.
– Kaj vi kiel opinias?
– Mi ne scias. Sed, se vi ne venos, mi mem el ĉi tie fuĝos. Li diras, tiu aviadisto, ke tra ilia admiralo al vi via estraro ordonos. Ĉi tie nia oficiro de komunikado venis – tute embarasiĝis, same kiel mi…
Tage Vlaĉjo asistis al la flagŝipa kirurgo, kaj kiam li iris tagmanĝi, deĵoranto kriis:
– Majoron de medicina servo Ustimenkon – al la elirejo!
Vlaĉjo aliris al la pordo.
– Ĉu vi estas Ustimenko? – demandis juna ruĝvanga oficiro de komunikado. Kaj ekparolis flustre, kvazaŭ konfidante al Vlaĉjo grandegan militan sekreton: – Pardonu, ke mi malhelpis al vi tagmanĝi, sed oni min sendis urĝe. Tie tiuj vunditaj aliancanoj estas ekstreme ekscititaj, ili malŝatas sian kuraciston. Ili postulas vin en la hospitalon al Ward, ilia estraro dufoje turnis sin al la nia. Ĝenerale, vi mem komprenas!
Kio en tio estis nekomprenebla!
Ward ŝlosis sin en sia eta kabineto kaj eĉ ne eliris renkonten al Vlaĉjo. La kitelon al li alportis Anjo, dirinta pri si, ke ŝi estas «tuta ĝis lasta fadeno elturmentita de tiuj ingliŝoj».
Kun forto plaŭdante per ludkartoj, la matrosoj kantis «Tri respektindaj maljunulinoj». Vlaĉjon maristoj-usonanoj salutis per mallongaj fajfoj kaj aprobaj ekkrioj.
– Nu? – demandis Vlaĉjo, malferminte la pordon al la ĉambro kaj rigardante al la mallarĝigitaj kaj jubilantaj okuloj de la kvina grafo Neville. – Kio estas tiuj ŝercoj?
– Vi, interalie, sufiĉe aĉe parolas en la angla, – diris la leŭtenanto. – Aĉe, sed mirinde memcerte. Alvorte, mi devas vin averti: ne lernu la anglan de mi. Mi longe estadis en Usono, kaj tie oni min «kripligis», kiel opinias mia panjo kaj mia onklo Torpentow. Ili havas tre glueman lingvon, la jankioj, kaj mi algluiĝis…
Li ekridis ne tute nature.
– Do, kian skandalon vi ĉi tie organizis? – demandis Vlaĉjo. – Kun plendoj kaj preskaŭ kun histerio? Tio estas ne vira afero, siro Lionel!
La kvina grafo Neville iomete ofendiĝis.
– Nenia histerio kaj nenia skandalo estis entute, doktoro, – respondis li seke. – Mi simple postulis!
– Kion do vi postulis?
– Matrosoj de «Otilia» konsilis al mi… Pli ĝuste, ili diris: se ili estus sur mia loko kaj havus mian riĉon…
Li jam ĝeniĝis, kaj Ustimenko rimarkis tion.
– Nu, se ili havus vian riĉon, kio plu?
– Nenio speciala, – tute morniĝinte, diris Neville. – Vere, mi havas eblon pripagi viajn kontojn. Mi ne estas malriĉa! Kaj vi al mi plaĉas, tio estas, certe, ne vi persone, sed tio, ke vi scias vian metion pli bone, ol tiu memŝatema rato Ward. Al mi vi pli bone konvenas! Sed uzi viajn komplezojn al mi estas malagrable, des pli ke vi mem diris, ke vi havas sufiĉe da laboro. Tial pro la servoj, kiujn vi faras al mi, mi deziras pagi.
Ustimenko iĝis ridema.
– Tio estas interesa, – diris li, fiksrigardante al la juna vizaĝo de sia lordo. – Pagi. Pro servoj. Mi legis en libroj, ke ĉe vi tie necesas iĝi monduma kuracisto, kaj tiam la kariero estos garantiita. Sekve, mia kariero nun estas garantiita?
Neville subite dense ruĝiĝis.
– Kaj ĉu multe vi intencas pagi al mi pro servoj? – demandis Vlaĉjo. – Ĉu malavare?
– Ĝuste tiom, kiom estos skribite en via konto.
– Ĉu sen trinkmono?
– Aŭskultu, doktoro, – ekkriis Lionel. – Mi…
– Bone, – diris Vlaĉjo. – Mi kuracos vin, sed ne tial, ke vi «ne estas malriĉa» kaj oni konsilis al vi pripagi miajn kontojn, sed tial, ke tiel al mi ordonis miaj estroj. Ĉu vi tion komprenas?
Neville deziris ion diri, sed Ustimenko ne aŭskultis lin.
– Leŭtenanton Neville – en la radiografian kabineton, – ordonis Vlaĉjo al la flegistino kaj ekiris antaŭen al la radiografisto kapitano Subbotin, ĉiam malgaje kaj apenaŭ aŭdeble kantetanta ariojn el operoj. Ankaŭ nun, meditante super radiografaĵoj, li same kantetis ion el «Onegin».
– Ja li jam estis ĉe mi, – diris Subbotin, kiam Vlaĉjo nomis al li Neville-on. – Aŭ vi deziras pririgardi lin mem?
Kaj ankaŭ Lionel tre miris, kiam oni alveturigis lin sur rulseĝo en la radiografian kabineton.
– Ĉio dekomence, – diris li kolere. – Por kio?
– Por deŝiri de vi pli da viaj sterlingaj pundoj, – klarigis al li Ustimenko. – Tio ja estos en la konto, kiel vi ne komprenas!
Subbotin malŝaltis la ordinaran lumon – necesis adaptiĝi. Du-tri minutoj pasis en silento, poste Neville diris:
– Pro tiu tempo, kiam ni sidas en mallumo sen ajna afero, mi ne pagos eĉ pencon! Ĉu vi aŭdas, doktoro!
Vlaĉjo ridetis. La ruza kvina grafo Neville komprenis, ke kun la kontoj li trafis en stultan situacion, kaj nun ŝajnigis, ke tio estas simple ludo. Bone, li lin ankoraŭ vere tedos, tiun siron!
– Turnu lin por mi pli dekstren, – petis Ustimenko. – Ankoraŭ pli, ankoraŭ iomete!
Neville mallonge ĝemis. Certe, al li estis dolore, tre dolore. Kuracistoj en tiaj okazoj delikate esprimas, ke al la malsanulo estas «maloportune». Sed Vlaĉjo sciis, kian doloron li sentas: krom la kuglo, kiun li klare vidis, videblis ankaŭ rompitaj ripoj – la tria kaj la kvara.
– Necesos toleri, siro Lionel, – petis Vlaĉjo. – Mi petas! Kun tio nenion eblas fari, mi mem devas ĉion vidi.
– Kaj kion vi vidas?
– Mi vidas, ekzemple, vian koron.
– Kaj kia ĝi estas?
– Mil ĉevalfortoj kaj funkcias bonege.
– Tamen la ripoj estas aĉegaj? Ĉu tiel, doktoro?
– La ripojn ni al vi kungluos tre facile.
– Kaj la kuglon de tiu damnita germanaĉo vi vidas?
– Mi vidas, vidas!
Kaj en la rusa Vlaĉjo diris al Subbotin:
– Apud la radiko de la dekstra pulmo, plie supre, ĉu prave?
Subbotin estis penseme kantetanta.
– Tro proksime, treege proksime, – respondis li nehaste, kvazaŭ respondante al la pensoj de Ustimenko. – Tute proksime. Kaj cetere, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas sango en la pleŭra kavo…
Vlaĉjo malfleksiĝis, petis fari fotaĵojn kaj eliris el la radiografia kabineto. En la koridoro kun cigaredo en la dentoj staris Ward.
– Nur hieraŭ vi timis sangelfluon, sed hodiaŭ vi turnas lin por viaj projekcioj, – ĝentile ridetante, sed per kruda voĉo diris Ward. – Tio estas nesendanĝera, doktoro.
– Ni parolos pli poste, se vi permesas, – respondis Ustimenko. Tiu «se vi permesas» devis signifi la lingvaĵon de diplomato.
El la radiografia kabineto Neville estis veturigita en la operaciejon. La vizaĝo de la aviadisto iĝis malseka pro ŝvito, sed li plu penis ŝerci.
– Vi forte okupiĝis pri mi, – diris li, ĉirkaŭlekante la lipojn. – Sufiĉis, ke mi promesu al vi monon, kaj la kuracado ekiris vere. Ja la usonanoj pravas!
– Jes, – konfirmis Ustimenko, – mono faras ĉion. Mi aŭdis, ke per mono eblas eĉ aĉeti al si titolon. Jen ankaŭ mi iĝos markizo, ekzemple…
Neville tremeris. La nadlo eniris tuj, Vlaĉjo malrapide ektiris al si la piŝton.
– Ĉu vi min operacias, doktoro?
– Neniom! En via pleŭro akumuliĝis sango – mi ĝin forigas.
– Ĉu tio kostos multe?
– Ni prenos dece! – diris Vlaĉjo. – Ni estas proksimaj homoj, aliancanoj! Sed ni povas, same kiel vi, kredite!
Poste Ustimenko okupiĝis pri pansado, ankaŭ tio estis sufiĉe turmenta por Neville, sed li tenis sin, kvankam larmoj bolis en liaj intence larĝe malfermitaj okuloj.
Kaj nur en sia ĉambro li plendis:
– Vi forte min hodiaŭ elturmentis, doktoro!
– Mi ne povis alie, – diris Vlaĉjo. – Mi devis ĉion kompreni.
– Kaj ĉu komprenis?
– Mi nun pensos.
– Kaj mi drinkos. Ĉu vi deziras viskion, doktoro? Mi ĉi tie havas bonegan, skotan…
La viskion Ustimenko ne drinkis. Lin atendis ankoraŭ interparolo kun Ward. Interparolo, juĝante laŭ la hieraŭa komenco, senespera, sed Vlaĉjo ne povis ne daŭrigi ĝin, ne rajtis.
– Ĉu cigaron, tason da kafo? – demandis Ward, kiam Ustimenko eniris en lian etan kabineton.
Ankoraŭ malsekaj radiografaĵoj pendis antaŭ la ekrano – Vlaĉjo divenis, ke ĉi tien ilin alportis Subbotin.
– Tio estas Neville, – kun konvena al la okazo suspiro prononcis Ward kaj etendis al Ustimenko grandan tason da nigra kafo. – Laŭ mi, nenio bona!
Ustimenko ekzamenis la fotaĵojn laŭvice – ĉiujn tri: jes, nenio bona!
– Malagrablaj fotaĵoj, – diris Ward, sed laŭ esprimo de lia voĉo eblis supozi tute malan: ĝuste tiaj fotaĵoj estis taŭgaj por li – ili konformis al lia koncepto. – Certe, la knabo estas bedaŭrinda. Treege riĉaj homoj. Estis kvin filoj – Lionel estas la lasta. La sola heredanto de granda kapitalo…
Subite Vlaĉjo distingis la okulojn de Ward sub la okulvitroj: en la okuloj fiksiĝis revema esprimo.
– Riĉaj homoj, – karesante per la voĉo tiun tiom neatingeblan por li riĉon, diris Ward. – Kaj la patrino, kiu tute nenion komprenas kaj ne scias valoron, la kompatindulino preskaŭ freneziĝis pro malfeliĉo. Al lunĉo oni ĉiam primetas kvin garniturojn – kvazaŭ ĉiuj ili estas vivaj kaj ĉiuj sidas kun ŝi ĉe la tablo. La patro – forpasinta brigadgeneralo – estas antaŭlonge forgesita, sed la mortintaj knaboj estas ĉiam kun ŝi. Vidu, la militon tiuj ĉi knaboj perceptis kiel grandan sporton, kiel olimpikon aŭ ion tiaspecan. Ĉu iomete da brando, doktoro?
Brandon Vlaĉjo ne deziris.
Trans la fenestro plu ŝutiĝadis eta, sombra printempa pluvo, frapadis al krucligno, anstataŭanta vitrojn. Ĝuste tial estis tiel kviete, ke ĉion kovris pluvo kaj nebulo, alie la germanoj montrus sin. Printempa pluvo, somera, aŭtuna! Ĉi tie ĉiam pluvas…
– Bone, – post paŭzo diris Ustimenko. – Ni transiru al la afero. Mi pensas, ke Neville-on tamen necesas operacii!
– Neniuokaze! – ekkriis Ward.
– Komence vi tamen min aŭskultu!
– Mi ne havas plenpovon! – grave diris Ward. – Mi ne rajtas decidi tiujn demandojn.
– Sed se mi estas invitita al malsanulo, tiam vi devas scii mian vidpunkton, – malsimpatie kaj malmilde diris Ustimenko. – Ĉu vi komprenas?
Ward faris humilan vizaĝon. Humilan, tamen iomete sendependan. Li estis anticipe kontraŭanta, – havante tute nenian opinion pri la aferoj, li, por ajna okazo, estis kontraŭanta. Kaj per tuta sia aspekto li estis montranta sendependecon de sia pensmaniero kaj de sia forestanta vidpunkto.
– La kuglo estas ĉe la radiko mem de la pulmo, – tenante la radiografaĵon tiel, ke la situo de la grandkalibra kuglo estu videbla ankaŭ al Ward, malrapide kaj diligente ekparolis Vlaĉjo. – Ĉu vi vidas? Eĉ infanoj scias, ke ju pli proksime fremda korpo sidas al la pulmoradiko, des pli danĝera kaj malfacila estas operacio. Tamen ĝuste la situo de la kuglo en tiu ĉi kazo kolose pligrandigas danĝeron de refoja sangelfluo. Ĉu vi konsentas?
Por ajna okazo Ward eligis per la lipoj sonon, egalgrade kaj nean kaj jesan.
– Refojaj sangelfluoj estas sendube danĝeraj, – diris Vlaĉjo. – Ĉu tiel? Ili povas, kaj ne nur povas kaŭzi, sed, plej probable, kaŭzos katastrofon. Tamen, kvankam operacio estas danĝera kaj malfacila, ĝi ne estas absolute neebla, eĉ male, ĉe bona ĝenerala sanstato ĝi povas doni bonan rezulton. Tiamaniere, mi opinias, ke rifuzo de la operacio estas pli danĝera, ol la operacio mem.
– Vi tre akre metas la demandon, doktoro! – diris Ward.
Ustimenko silentis.
– Mi persone ne farus tian operacion, – Ward estis insista. – Forigo de kuglo ĉe vundo de pulmo estas danĝera, speciale en fruaj periodoj post la vundo. Treege danĝera, kaj ĉe ni tio estas malrekomendata.
– De kiu malrekomendata?
– De tiuj, kiuj min instruis.
– Oni vin instruis en paca tempo, – diris Vlaĉjo. – Kaj instruis profesoroj de precipe paca tempo. Mi laŭ sperto de niaj kuracistoj scias, ke risko de operacio sur pulmoj estas forte troigita. Kio koncernas koservativan kuracadon de refojaj sangelfluoj, kvankam laŭ sperto pri membroj…
– Membroj nenion pruvas! – ekkriis Ward. – Tute nenion! Kaj morto de la kvina grafo Neville ĉe mi sur la operacia tablo estos ankaŭ mia morto, – ĉu komprenas vi tion? Kaj per sperto de rusaj kirurgoj, des pli pri membroj, mi neniel helpos al mi. Mi esperas, almenaŭ en tio vi kun mi konsentas?
– La flagŝipa kirurgo generalo Ĥarlamov ne rifuzos operacii Neville-on, – diris Ustimenko. – Mi komprenas, ke mia aĝo…
– Nu, nu! – per kveranta voĉo kontraŭdiris Ward. – Ni alte taksas viajn sciojn kaj vian sperton, doktoro! Sed ĉi tie estas demando de principo, vidu.
– Verŝajne, jes, – leviĝante, diris Vlaĉjo. – Verŝajne, vere, de principo. Kaj tio estas la plej malfacila. Sed, eble, vi petos permeson de via ĉefa medicina estraro? Eble, vi sciigos al ĝi, tiu via estraro, la vidpunktojn kaj de vi kaj de ni.
– Ĉu vi deziras venigi ĉi tien generalon Ĥarlamov?
– Kaj kial ne?
Ward timigite ekpalpebrumis sub la okulvitroj.
– Kompreneble, mi tre ĝojos, sed siro Lionel, certe, ne devas scii… Li povas postuli, kun lia decidema karaktero…
– Bone, – diris Vlaĉjo, – li nenion scios. Sed generalo Ĥarlamov kaj doktoro Levin ekzamenos vian grafon kaj diros al vi sian vidpunkton…
Ĝuste tiam li, plej probable, faris eraron – nepardoneblan, tragikan eraron: li foriris el la hospitalo, ne veninte al Neville kaj ne dirinte al li ĉion, kion li pensis pri la operacio.
Jes, kompreneble, sendube, certe, ekzistas tradicioj, kaj respektivaj reguloj, kaj dum jarcentoj ellaborita praktiko de nuancoj de kuracista konduto – kio estas etika, kaj kio estas ne etika, kiel necesas konduti, kaj kiel ne indas, kion povas scii malsanulo, kaj kion oni rekomendas de li kaŝi, sed ĉi tie ja la afero koncernis ne tiom la malsanulon, kiom doktoron Ward kaj lian estontecon.
Tamen, diablo komprenos ĉiujn ĉi internaciajn regulojn, tiun damnitan «persona grata» kaj ceteran diplomation. Ĉio ĉi, certe, estas vero, la afero ĉi tie estas malsimpla, sed se li enirus en la ĉambron al sia stulta lordeto kaj dirus per homaj vortoj proksimume tiel:
– Jen kio, siro Lionel: nun vi bone fartas kaj resaniĝas, kiel al vi ŝajnas. Sed interne de vi kaŝiĝis morto. Vi povas morti ne morgaŭ kaj ne postmorgaŭ, sed vi preskaŭ certe mortos ĝuste pro tiu ĉi kuglo. Kaj se ni vin operacios – nur pensu bone, antaŭ ol respondi, – se ni forigos tiun kuglon kaj la operacio pasos bonorde, vi estos absolute sana knabo. Komprenu, absolute! Tamen, la operacio estas malfacila kaj riska. Vi povas morti. Povas! Sed mi supozas, ke ĉio estos en ordo. Decidu.
Jen kiel, verŝajne, li devus agi.
Sed tio ja ial estas malpermesita!
Tio estas kontraŭ reguloj!
Tiel oni ne faras!
Oni, vidu, ne rajtas timigi malsanulon!
Oni al li mensogu, fidante al tiuj, kiuj timas ne tiom pri la malsanulo, kiom pri si mem, kiel tiu Ward.
Ne enirinte al sia Neville, Ustimenko ekiris al linia motorboato kaj vespere estis jam sur la «Suna», sidis en la salono de la veselkapitano Stepanov, ŝmiris bulkon per butero, trinkis fortan, bone infuzitan teon kaj rakontis al Rodiono Metodjeviĉ la historion de sia disputo kun Ward, rakontis pri Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, pri la kuglo ĉe la radiko de la pulmo kaj pri ĉio, kio minacas al la knabo kun «koro de komencanta leono».
– Ĉu vi komprenas, Rodiono Metodjeviĉ, – parolis Vlaĉjo, – tio, certe, estas ne tiom simpla, kompreneble, sed la historio mem kun senhelpeco antaŭ troa singardemo elirigas min el necesa ekvilibro. Mi simple perpleksiĝis. Paroli kun tiu Ward – estas kvazaŭ paroli kun surdulo. Ĉio estas alie, ol ĉe ni. Inverse, se tiel diri…
– Jes, inverse, – penseme konsentis Stepanov. – Tio estas ĝusta, inverse…
Poste, kiam Vlaĉjo prenis duŝon, razis sin kaj surmetis freŝan kraketantan piĵamon de Rodiono Metodjeviĉ, subite venis gaste la ŝipestro de «Aleksandro Puŝkino».
– Mi deziris kunpreni botelon da brando, – diris li, salutante, – sed mi havas feran asistanton – mian Petrokovskij-on. Inter mi kaj li, vere, estas iomete distribuitaj la devoj: mi estas bonkorulo, grandanimulo, malavarulo, unuvorte. Kaj li estas konservanto! Li estas avara! Mi kaj li tiel decidis, ĉar alie tuta mia ŝipo pereus. Do li – mia George, Jegoro Simonoviĉ – ne permesis. Li deklaris, ke kiam venas gastoj – tiam al ili estu honoro kaj regalo, sed kiam «por elporto» – li ne donos. Li, vidu, ne povas provizi ĉiujn, kiujn mi vizitas gaste, ĉar mi tro ofte faras tiajn vizitojn. Mi sukcesis ŝteli en mia kajuto nur tiun ĉi ĝinon, kaj nur kiam mia George perdis atenton. Li ĉe mi estas tirano, sed iom gapulo, iomete. Ĝuste tio min savas…
– Sed eble, fraĉjoj, ni vodkon drinkos? – demandis Rodiono Metodjeviĉ. – Mi havas – dum la ekspedicio akumulis. Kaj konservaĵojn iajn mi havas. Mi tuj ordonos, estos ĉe ni gvardia ordo…
En la salono estis varme, seke, komforte. Trans la malfermitaj rondaj fenestroj fajfetadis humida vento, akute kriadis mevoj, de la marponto aŭdiĝis egalmezuraj sonoj de valso: tie, malgraŭ malbona vetero, dancis matrosoj.
– Interese ni militas, – pri io ridetante kaj dismetante sur la tablo glasetojn, diris Stepanov. – En la maro vi ĉiajn teruraĵon vidas, kaj ĉi tie jen subite antikva valso…
– Ĉu tio estas «Sur montetoj de Manĉurio»? – demandis Amiraĝibi.
Li facile dirigentis per unu mano, poste, kiam la muziko finiĝis, suspiris kaj diris:
– Bele. Kial ĝuste maristoj, Rodiono, pli ol ceteraj ŝatas valson?
– Eble, tial, ke disiĝo konservas amon, – pensante pri io sia kaj respondante al tio sia, diris Stepanov, sed tuj konfuziĝis kaj invitis la gastojn veni al la tablo.
– Mi petas al la tablo, – diris li per la sama voĉo, per kiu li diradis tiujn vortojn dum multaj jaroj en la salonoj de siaj ŝipoj, kaj pro la invito de Stepanov Vlaĉjo eksentis sin ankoraŭ pli komforte.
Amiraĝibi ridetis.
– Kiam mi faris edziĝproponon al mia edzino, – diris li al Ustimenko, – al mia nuna edzino, tiam inter aliaj argumentoj – ne tro konvinkaj – mi donis unu, decidintan la rezulton de mia arda, temperamenta, sed tute ne lerta parolo. Mi diris: «Anastanjo, kara Anastanjo!» (Ŝi estas rusino – Anastasia Baziljevna). «Anastanjo!» – ekkriis mi kaj enmanigis al ŝi varman, duone dispremitan piron «Duchess» – tiu piro varmiĝis en mia poŝo ĝis temperaturo de fandiĝo de metalo. «Anastanjo, – diris mi, – ni, maristoj, ĉiam sopiras pri niaj edzinoj, ĉar longe ilin ne vidas. Ni freneziĝas pro amo, ĉar ni ne konas ĉiutagan geedzan vivon, ni konas nur festojn». Ĉu vi kaptas mian penson, Rodiono? Ĉu vi komprenas min, doktoro? La edzino por la edzo estas festo, kaj li por ŝi – same. Neniam estas paroloj pri trosalita supo aŭ pri tio, ke vi denove hodiaŭ ne razis vin. «Ne razu vin, – diras ŝi, – ne malŝparu tempon por tiu damnita razado!» – «Mi ŝategas manĝi ĝuste trosalitan supon, – diras li, – por mi ne ekzistas supo, se ĝi ne estas trosalita!»
– Ĉu ĝuste tiel rezultis? – demandis Ustimenko.
– Preskaŭ tiel. Kelkfoje ŝi deziris divorci, sed poste, kiam ni iomete maljuniĝis, Anastanjo komprenis, kia en tio kaŝiĝis romantiko. Kaj ŝi ne plu bedaŭras, ke ŝi prenis tiun ardan piron kaj manĝis ĝin sur la kajo en Odeso, akompanante min.
– Kaj kiam vi estis en la prizono?
– Anastanjo trovis Rodionon kaj poste renkontis min tiel, kvazaŭ mi estis en sufiĉe malfacila vojaĝo. Estis bonega tagmanĝo, kaj sacivo, kiel mi ŝatas, kaj basturmo, kaj aliaj pladoj, kiujn ŝi ellernis kuiri ĉe ni en Kaĥetio[74]. Tamen, ĉi-foje ŝi ploris pli, ol ordinare. Estas mirinde, ĉu ne, Rodiono, ke maristaj edzinoj, kiam ili renkontas la edzojn, ial ploras…
Per trankvila kaj preciza movo li levis la glaseton kaj proponis drinki je Aglaja Petrovna kaj Anastasia Baziljevna. Poste li ekrigardis al Vlaĉjo.
– Li ankoraŭ estas fraŭlo, – interkaptinte lian rigardon, diris Stepanov. – Li drinki je edzino ne povas. Li drinku je la niaj!
Dum ili manĝis, la konversacio denove revenis al la kvina grafo Neville, kaj de li transiris al la aliancanoj.
– En tio same estas ne tiom simple, – subite kolere ekparolis Rodiono Metodjeviĉ. – Estas ĉe ili bonegaj homoj, sed ekzistas ankaŭ iaj malhelaj fortoj, kiuj kvazaŭ intence penas per ĉiuj eblaj kaj neeblaj rimedoj malhelpi, fiaskigi, fuŝi. Tiajn homojn oni sur mia ŝipo nomas vipuraj ŝafidoj. Kaj estas ankaŭ oficiraĉoj, kiuj sian propran popolon malhonorigas. Antaŭnelonge venis al la estraro tiaj ulaĉoj kaj metas demandon: kiam, diras, finfine solviĝos la problemo de bordeloj por maristoj? Ĉu vi povas imagi tiaspecan konversacion?
Rodiono Metodjeviĉ ekstaris, ekfumis, iris tra la salono. Amiraĝibi ĵetis al li rigardon de malsupre supren, pensis iom kaj diris malgaje:
– Kial boli, Rodiono, kara? Ĉi tie ĉio estas tute konsekvenca – por tiuj malhelaj fortoj, ne por la popolo, certe. Maristoj faras ĉion, kio estas en iliaj fortoj, eĉ pli multe faras, sed ĉu tiuj, kiuj perfidis en Munkeno la interesojn de Britio, estas tute forigitaj el la ŝtata aparato? Ĉu ili estas tute senpotencaj? Ne, certe, kaj ili demonstras al ni siajn penojn, sed tute ne por tio, ke ni ricevu tion, kion ni tiel bezonas. Mi ne estas diplomato, mi ne estas historiisto, mi estas simple, kiel ĉiuj ni ĉi tie, laboranto de milito – kaj mi ne povas rezoni alie, ĉar mi vidas per la propraj okuloj. Mi vidas, kiel ili dronigas transportajn ŝipojn, kiuj tute povus plu resti flosantaj. Kaj mi ne povas pro tio riverenci kaj rideti kaj skribi «kun plena respekto». Ne, mi ne akuzas la maristojn – la brita floto famas pro siaj maristoj. Sed mi iujn iliajn instrukciojn akuzas. Jen, bonvolu, ekzemplo: ni en tiu ĉi konvojo havis damaĝojn nekompareblajn kun tiaj, kiajn ili nomas mortaj, kaj ni iel-tiel, sed venis. Ni, kara Rodiono, eltenis tridek naŭ atakojn de aviadilaro dum tri diurnoj, eltenis kaj rebatis. Kaj kiam bombo trafis en la teŭgon kaj kaŭzis incendion, la faŝistoj rekomencis atakojn, al ili plaĉis la incendio, ili deziris fini nin, kaj ni ne havis tempon nombri tiujn atakojn. Ni havis, kiel oni tion nomas, du frontojn – la aviadilojn kaj la incendion. Kaj tiam la komandanto de la konvojo sciigis nin, ke laŭ la instrukcio li devas dronigi la damaĝitan ŝipon, kaj proponis al la ŝipanaro de «Puŝkino» forlasi la ŝipon kaj transiri al la eskorta ŝipo. Mia Petrokovskij respondis digne, mi ĝis nun ne scias, per kiaj vortoj, eble, mi ankoraŭ devos pardonpeti la estraron pro malĝentila rilato al la aliancanoj. Sed ja por ni la instrukcio, verkita, eble, de unu el la lordoj de la brita militflota departemento, ne validis. Dum ankoraŭ diurno ni estingadis nin mem kaj riparadis niajn damaĝojn. Mi estis surda dum tiu tempo kaj, probable, nur malhelpadis, tial ĉiuj meritoj en tio apartenas ne al mi, mi ne fanfaronas – ja vi komprenas! Kaj kiam ni devancis la konvojon, tiam ni ricevis sekan saluton kaj ne malpli sekan gratulon de la brita marflota departemento…
– Idioteco! – diris Vlaĉjo.
– Kial idioteco? – miris kaj iomete koleriĝis Amiraĝibi. – Estas strange, ke tiaj simplaj aferoj bezonas komentojn. Tio ja estas ridinda. Rodiono, antaŭ viaj okuloj okazis la katastrofo kun krozŝipo «Edinburgo». Rakontu al via nevo, li ne estas babilema kaj ne enbatos kojnon en niajn rilatojn kun la karaj aliancanoj…
– Ja kion rakonti, – subridis Stepanov, – tie ĉio estis simpla. Vi nur, vere, Vladimiro, ne babilu, la afero estas delikata, diplomatia. Fricoj atakis «Edinburgon», difektis al ĝi la pobon. Mallonge dirante, ĝi perdis nur la helicojn kaj la rudron. Ni tute povis ĝin treni al ni kaj eĉ faris tian proponon. Sed ne! La ŝipanaron de «Edinburgo» ili sendis sur la torpedŝipon, kaj ek – ili finbatas la krozŝipon. Dronigis. Kaj kun kargo da oro, per kiu ni al ili pagas pro militaj liveroj. Dek tunojn da oro ili dronigis, sciantaj kamaradoj diras: cent milionojn da rubloj. Kaj certe, nun estas bruo por la tuta mondo: al ili ne eblas trairi, tio estas afero senespera, jen eĉ «Edinburgo» estas dronigita! Sed de kiu? De kiu dronigita? Iru ili ĉiuj, pardonu, al diablo! Kiel ili mem pafas al aviadistoj, kiuj malleviĝas sur paraŝutoj en maron el trafitaj aviadiloj! Mi persone dufoje faris protestojn, kiam ili nin invitis. Kio danĝera estas en aviadisto, kiam li kun paraŝuto trafos al ni, des pli en oceano? Ankaŭ germano taŭgos, ni lin prenos! Hazarde, eble, ili kvar siajn sukcesis mortigi, estas mirinde, kiel tiu via grafo restis viva? Kaj ni nun ankoraŭ malmulte scias, kiam ni la militon finos, tiam ni ĉion ekscios. Kaj eĉ estas demando – kiam…
– Ni dume scias tion, kion ni vidas, – trankvile, verŝante vodkon, diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Ankaŭ tio estas ne tiom malmulta. Eĉ tio, kion ni vidas per la propraj okuloj, pensigas, ĉu ne, juna doktoro, mia savinto? Kaj ĉu vi scias, kio en tio estas ofenda? Ofenda estas tio, ke eĉ post la milito, kiam ĉio iĝos tute klara, kiam eĉ la vipuraj ŝafidoj skribos siajn memoraĵojn, kaj ni, tiuj, kiuj ĉion vidis, diros, ke ili, milde dirante, distordas la realon, tamen – mi substrekas, tamen – troviĝos simpluloj aŭ tro bonaj homoj – tiaj ekzistas, – kiuj kredos al ili. Ili diros al mi: «Vi, Amiraĝibi, estas maljuna stultulo! Vi ŝatas troigi! Ili estas bonegaj knaboj – kaj tiuj ingliŝoj, kaj ĉiaj aliaj ceteraj, ili faris ĉion, kion povis! Do eksilentu, eksa ŝipestro, maljuna Elisbaro, ne enmiksiĝu en fremdajn aferojn!» Jen kion ili diros, kaj tion estos sufiĉe ofende aŭdi. Speciale de tiuj, kiuj ne flaris militon.
– Tiuj ja nepre diros! – konfirmis Stepanov.
– Kaj kial vipuraj ŝafidoj? – kvazaŭ vekiĝinte, demandis Ustimenko. – Tio estas pri kiu?
– Ĉu vi pri minportilo «Adventure» ion aŭdis?
– Nenion aŭdis, – diris Ustimenko. – Kaj kio?
– «Adventure» estis sendita al ni de vipuraj ŝafidoj, – kun mallonga, malbonkora subrido diris Amiraĝibi. – Ĉu prave, Rodiono?
Stepanov kapjesis kaj ree ekfumis. Vlaĉjo notis mense, ke Rodiono Metodjeviĉ, kiu preskaŭ ne fumis en la pasintaj jaroj, nun ne ellasadis el la buŝo cigaredon kaj vodkon por si verŝadis pli ofte, ol por aliaj. «Kiel Bogoslovskij, – pensis li amare, – sed ja nenion eblas diri!»
– La minoj, kiujn liveris tiu «Adventure», – daŭrigis intertempe Elisbaro Ŝabanoviĉ, – la magnetaj minoj taŭgis nur por maraj profundoj ne pli ol dudek, dudek kvin metroj, kaj ĉi tie, en nia teatro, ne povis esti uzitaj. Liverado de tia kargo al ni, mi pensas, estis organizita de vipuraj ŝafidoj – de neniu alia. Kaj la matrosoj de «Adventure» riskis siajn vivojn, liverante al ni tiun rubon, kaj ili estas pri nenio riproĉindaj, tiuj knaboj. Sed estas interese, kiel ili kondutus, se ili scius anticipe, ke ili liveras falsaĵon, postiĉon, imitaĵon al tiuj homoj mem, kiuj prenis sur sin la tutan pezon de la milito…
Li malfermis la «ŝtelitan» en sia kajuto ĝinon, flaris el la botela gorĝo kaj proponis:
– Ni ne plu parolu pri tio. Mi estas trankvila homo kaj nejuna, mi scipovas regi min, sed iam terure malbone estas en la animo. Jen tiele, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉu al vi estas malgaje?
– Aĉege, – konfesis Vlaĉjo.
– Li estas honesta knabo, – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Li kun peno distingas mezurojn de fieco. Kaj kion diri pri li, junulo, jen mi aĝas kiel lia patro, sed ne povas kutimiĝi…
– Sed mi ja ne alvokas vin kutimiĝi, – kolere respondis Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Mi, male, persvadas vin gajiĝi, ekzemple, ni rakontu anekdotojn, ĉu bone? Gajajn, ridindajn anekdotojn, kaj ridegu tutkore. Ĉu vi konsentas?
Sed anekdotojn ili ne atingis, ĉar super la urbo kaj la haveno aperis germanaj bombaviadiloj kaj ili povis tuj veni ankaŭ ĉi tien. Rodiono Metodjeviĉ direktis sin al la ŝipkomandejo. Elisbaro Ŝabanoviĉ, surmetinte susurantan pluvmantelon, ekkuris al la lasta por hodiaŭ linia motorboato, kaj Vlaĉjo kuŝiĝis sur la sofon kaj submetis la manojn sub la nukon.
En la sama momento lia koro iĝis facila kaj kvieta.
Li miris pri tiu kvieto, poste ŝoviĝis antaŭen kaj longe, feliĉe suspiris: rekte antaŭ li sur la vando de la kajuto pendis granda portreto de Barbara. Per siaj larĝe malfermitaj okuloj fideme kaj pure ŝi rigardis al li kaj per tuta sia aspekto kvazaŭ diris al li: «Nu, kion vi atendas, Vlaĉjo! Kie vi estas? Jen ja mi!»
Matene Vlaĉjo kun Ĥarlamov estis en la hospitalo ĉe kolonelo Levin, trinkis tie teon kun oksikoka ekstrakto kaj operaciis ĝis la tagmezo. Poste Ustimenko gvidis lecionon kun flegistinoj kaj helpkuracistoj de la plifortiga grupo – rakontis al ili pri kuracado de frostvundoj, poste li kun Alekseo Aleksandroviĉ ekzamenis brulvunditojn en la ĉefa bazo – en la hospitalo de Ĥarlamov, kaj en la urbon Vlaĉjo revenis, kiam, kiel oni diras, ĉio estis pasinta. La ĉifra telegramo el Londono jam venis, Ward estis «honesta» homo kaj demandis por ajna okazo sian medicinan estraron. Juĝante laŭ la respondo, la demando estis farita en sufiĉe objektiva tono. Kaj la respondo estis skribita trankvile, el alto de akademia superkompreno kaj superscio, sed tute kategorie. Kaj iu Torpentow same kontraŭis «radikalan enmiksiĝon».
– Kiu estas tiu Torpentow? – interesiĝis Vlaĉjo.
– Tio estas lia onklo, – diris Ward. – Nun la familiestro.
– Ĉu kuracisto?
– Kial kuracisto? Generalo, longe servis en Hindio.
– Aĥ, en Hindio! – diris Ustimenko, kvazaŭ ĉion komprenis.
Nur nun li rememoris, ke li promesis renkonti la flagŝipan kirurgon kaj Levin-on. Certe, ilia veno estis nun senutila, sed preventi ĝin Vlaĉjo jam ne povis.
Kiam Vlaĉjo eniris al Neville, tiu estis aŭskultanta radion, ŝaltitan el la koridoro.
– Ŝostakoviĉ[75]! – ekkriis li, avide kaj feliĉe fiksaŭskultante la muzikon. – Ĉu vi komprenas, doktoro?
Kaj, movante la fingrojn sur la litkovrilo, li dense fermis la okulojn, lia vizaĝo tremis pro admiro. Kaj finaŭskultinte la simfonion kaj silentinte iom, li demandis per voĉo de venkinto:
– Ĉu? Kaj ĉion ĉi verkis homo en okulvitroj, en tiaj okulvitroj, kiel ĉe nia Ward. Kiel al vi tio plaĉas, doktoro? Kaj li tie, en Leningrado, estingas incendiojn – tiu Ŝostakoviĉ, – mi vidis bildon. Ne, sed tiu ĉi peco – tio estas la germanaĉoj, tio estas ĉio – kaj Dunkerko, kaj la batalo ĉe Londono, kaj eĉ pli frue – Munkeno kun iliaj bierkruĉoj![76]
Kaj, jen apenaŭ aŭdeble fajfetante, jen kantetante, jen tamburetante per la fingroj al vando de krucligna ŝranketo, li ripetis tion, kio al li tiel plaĉis en la komenco de la simfonio.
General-majoro de medicina servo Ĥarlamov kaj Aleksandro Markoviĉ Levin eniris en la ĉambron, kiam siro Lionel estis rakontanta al Vlaĉjo pri tio, kiel li mem «iomete» komponas muzikon kaj kiajn muzikaĵojn li verkis. Kaj Ustimenko, preter sia volo, estis admiranta tiun ĉi knabon kun elkreskintaj sur la frunto kaj la tempioj helaj bukloj kaj ne rimarkis, kiel per sia karaktera irmaniero, iomete flanke, «ne profesore» – tiel diradis pri li enviantoj, – iomete ĝeniĝante pri sia generala stato, eniris Alekseo Aleksandroviĉ, kaj post li en flirtanta kitelo – flava longnaza grakanta Levin. Laŭ la vizaĝoj de ĉiuj tri (inter Levin kaj Ĥarlamov ĉiam estis enŝoviĝanta Ward) Vlaĉjo subite komprenis, ke interparolo pri interŝanĝo de depeŝoj jam okazis kaj Ĥarlamov troviĝas nun en stato de tiu retenata, eĉ humila furiozo, kiun tiel timas liaj subuloj.
La ekzameno daŭris ĉirkaŭ dek minutojn – ne pli. La maldika, kuspnaza, etfalta vizaĝo de la «senkultura profesoro», kiel oni sarkasmis pri li, estis nenion esprimanta, eble escepte de trankvila kontentiĝo, kiam en lia menso jam maturiĝis formulo de fina kaj nekasaciebla verdikto. En facila tono li interŝanĝis kelkajn eĉ tre optimismajn rimarkojn kun la maljuna kaj saĝa Levin. Kaj maltrankvila esprimo en la okuloj de Levin ŝanĝiĝis al esprimo de gaja ruzo, kaj Vlaĉjo pensis, ke ne ekzistas en la mondo aktoroj pri bonaj, ol tiaj doktoroj, kiel Ĥarlamov kaj Levin, kiam ili ludas siajn nekompareblajn spektaklojn nur por helpi al homa spirito venki timon de venanta pereo.
– Do, – en bona kaj eĉ vigla franca lingvo, sed iomete tro akcentante sonon «o» (Ĥarlamov estis volgano), – do, kara amiko, resaniĝu, – diris li al la aviadisto. – Ĉio iras laŭ sia ordo. Trankvilo, pacienco, humursento – ŝajne, ĝi estas ege karaktera por angloj, bona apetito…
– Kaj ĉu iom da viskio? – demandis la kvina grafo Neville.
– Kial ne? Eblas ankaŭ viskio…
– Ĉu vi aŭdas, doktoro? – jubilante, sed modere diris Lionel al Ustimenko. – Ĉu vi aŭdas? La profesoro mem…
En la eta kabineto de Ward ili apenaŭ lokiĝis kvarope.
– Esence, ni alveturis sen ajna reala senco, – per iomete tremanta voĉo diris Ĥarlamov. – Sinjoro Ward sekurigis sin, kaj sekve ankaŭ nin, per malpermeso agi…
Ward facile dismovis la manojn, komprenigante, ke li dezirus aŭdi anglan parolon.
Kaj Ĥarlamov subite freneziĝis. Al li tio okazadis, kvankam estadis ankaŭ monatoj, kiam li kondutis tute kviete. Hodiaŭ okazis ĝuste tia «efelidhava» tago, kiel li poste konfesis al Vlaĉjo.
– Sinjoro Ward kaj liaj ĉefoj tie, – li forte kaj esprimplene svingis la manon al tiu flanko, kie, laŭ lia supozo, devis esti Britio, – esperas pri tio, ke la kuglo enkapsuliĝos por longaj jaroj. Ili ne deziras kompreni, ke la celo de la operacio estas ne tiom forigo de fremda korpo, kiom firma haltigo de sangelfluo el la vundita pulmo, ĉar okaze de abunda refoja sangelfluo ŝancoj al bona rezulto de operacio praktike malestas. Traduku al li, majoro!
Vlaĉjo tradukis iel-tiel. Sed por kio? Al kio ĉio ĉi povis helpi? Ward, aŭskultante, nur kuntiriĝadis kaj levadis la ŝultrojn.
– Mi avertas, – deŝiriĝante al falseto, diris Ĥarlamov, – mi avertas, la malsanulo nun estas en bona stato, kaj lin jam hodiaŭ eblas kaj endas operacii. Refoja sangelfluo ekskludos la operacion.
Ward elaŭskultis la tradukon kaj ankoraŭfoje suspiris.
Akompaninte Ĥarlamov-on kaj Levin-on al la elirejo, Vlaĉjo iomete staris en la koridoro, penante koncentri la pensojn, poste revenis al Neville.
– Li estas bravulo, via profesoro, – diris Lionel. – Probable, li bone scias vian metion? De kie li estas?
– De kie? Verŝajne, tio estas rakontinda.
Kaj, penante pensi pri nenio, Vlaĉjo rakontis al Lionel pri profesoro Ĥarlamov. Maĉante maĉgumon kaj suĉante cigaredojn, ĉirkaŭe staris kaj sidis usonaj kaj britaj matrosoj ĉekape kun la eterne ebria ferdekestro de «Sankta Mikaelo». Kaj ankaŭ ili aŭskultis. Tiu knabo – antaŭ la Granda Oktobra revolucio senhejma orfo, mizerulo, – disportadis bulkojn en Moskvo en korbo, jen tiel – sur la kapo. Kaj poste militis dum la intercivitana milito. Interalie, en la Nordo, ĉi tie, kie elŝipiĝis la angloj, – jen kiel fojfoje aranĝiĝas sortoj. Kaj li kuracadis siajn vunditojn, kuracadis, kiel povis kaj per kio povis…
– Per bulkoj! – malbone spritis la ebrieta ferdekestro.
– Bulkojn ni ne havis. Bulkojn havis vi, – serioze kaj severe diris Vlaĉjo. – Kaj poste Ĥarlamov iris lerni.
– Kiu donis al li monon? – demandis malgranda, maldika matroso.
– La ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj.
Neville rigardis al Vlaĉjo atente kaj iomete moke.
– Vi, kiel evidentiĝas, estas ankaŭ komisaro, – diris li por adiaŭo.
– Nepre! – ridetante, respondis Ustimenko. – Neniom kostas tiu kuracisto, kiu ne scipovas esti komisaro, kiam oni bezonas tion de li. Kondutu bone, siro Lionel, mi vin vizitados.
Kaj li foriris, eĉ ne rigardinte en la etan kabineton de Ward.
Tro fortan abomenon li sentis en la animo, kaj tro bone li sciis, per kio ĉio ĉi finiĝos. Por tio ja li estis sufiĉe sperta kuracisto.
Tamen, li antaŭdivenis, sed tute ne ĉion.
Ĉu eblis nun supozi en detaloj la iron de la eventoj?
Certe, ne!
– Ĉu mi povas veturi? – demandis Vlacjo, forte blovante en la telefonan parolilon.
– Mi opinias, ke jes! – diris Ĥarlamov. – Kiel al vi plaĉis tiu ĉi fruktaĉo?
Ustimenko silentis. Li deziris dormi.
– Se estos tempo, vizitu vian aviadiston! – konsilis Ĥarlamov. – En li estas io altira. Ĉu vi aŭdas min, majoro?
– Mi aŭdas.
– Do, veturu! Ĉu vi veturos per linia motorboato?
– Ĝis la ĉefa bazo – jes, kaj poste per iu preterpasanta!
– Bone!
Ankaŭ Levin adiaŭis kun li telefone. Sur la motorboato Vlaĉjo ne sukcesis dormi – ne estis sida loko, dum tutaj tri horoj li suspiradis malantaŭ la varma tubo. Susuris pluvo, kriegis mevoj, – kiel ĉio, esence, tedis lin! Kaj kia komuna tio estis sento por ĉiuj en tiu tempo de la milito – tedis! Kaj ankaŭ al tiu malnovservanta suboficiro tedis, kaj al ies edzino kun infano tedis, kaj al li, Vlaĉjo Ustimenko, tedis! Kiam vi almenaŭ faras aferon – tio estas komprenebla, sed kiam vi tiele enuas malantaŭ tubo, aŭ atendas preterpasantan transportilon, aŭ ekiras, sciante, ke la ĉefa tempo foriros por atendado…
– Malordo! – diris incitita voĉo malantaŭ la Vlaĉja dorso. Kaj Ustimenko eĉ ne rigardis al la incitito. – Malordo!
Kvazaŭ la vorto «milito» povas enhavi nocion de ordo! La milito mem, antaŭ ĉio, estas malordo.
Nur vespere li atingis finfine sian karan 126-an, eksciis, ke tute nenio nova estas, satmanĝis, plenŝtopinte la ventron, kaj, ĝoje mirinte, ke malgraŭ ĉiuj liaj pensoj en lia hospitalo ja estas ĝuste ordo, momente ekdormis.
Estis profunda nokto, kiam oni alveturigis ilin, kaj Ustimenko dum ĉirkaŭ minuto staris apud la roko, en kiu estis elhakita lia terkabano, – li neniel povis vere vekiĝi: li oscedadis, tremeradis kaj fiksaŭskultadis; sube, ĉe la maro, ie apud la golfo Marĉa, estis bruantaj kanonoj, kaj en la griza humida ĉielo kun zumanta persista sono estis iranta germana «Arado», – kion ĝi ĉi tie bezonis?
– Ĉu, ŝajne, denove militeto? – preterkurante laŭ kotiĝinta padeto, demandis kapitano Ŝapiro. – Kiel vi opinias, kamarado majoro?
Vlaĉjo ne respondis.
En la enveturejo en mallumo estis frapanta motoro de kamiono.
– De kie? – demandis Vlaĉjo de la ŝoforo, riglanta la hokojn de la kargujo.
– Ja el la malnova marponto. El la vojkonstrua bataliono homoj estis vunditaj. Ili estis metantaj vojon tra la Gubina roko, li skoltis kaj fajrigis.
En la antaŭoperaciejo estis varmege. La motoro jam laboris, la lampoj rapide ardiĝis. «Kiam li tion sukcesas? – estime pensis Vlaĉjo pri Mitjaŝin. – Ja oni nur ĵus demetis de la kamiono la vunditojn, sed jam ĉio estas preta!»
Premante per la piedo la pedalon de la lavabo, li kutime komencis la proceduron de lavado de la manoj. Malantaŭ lia dorso oni portadis brankardojn, Ustimenko aŭdis koleran krion de Mitjaŝin:
– Kiu do per la piedoj antaŭen portas, stultuloj dormantaj! Ĉu vi komprenas?
«Ankaŭ ĉi tie li sukcesas!» – ree miris Vlaĉjo.
Kvin minutoj pasis, Ustimenko formetis la brosojn kaj etendis la manojn al Nora Jarceva, por ke ŝi verŝu solvaĵon de amoniako. Sed la solvaĵo ne verŝiĝis.
– Junulinon oni alveturigis, be-e-lan! – diris Nora.
– Solvaĵon! – severe ordonis Ustimenko.
Frotinte la manojn per sennaturigita alkoholo, li aliris la tablon kaj, mallarĝigante la okulojn pro hela lumo de la malalte mallevita operacia lampo, komencis ekzameni la vunditon, tute forgesinte ĉe tio la vortojn de Nora, ke oni alveturigis junulinon. Lin nur por momento mirigis malgranda rozkolora orelo kaj forte bukliĝantaj kupre-orkoloraj haroj, kiujn Nora kun plendaj lamentoj estis tondanta sur la nuko…
Vera Nikolajevna averte diris:
– Pulso fadenforma, Vladimiro Atanazijeviĉ!
Ustimenko silentis, pensante. Por momento glitis kutime sopira penso pri Aŝĥen kaj malaperis, kaj tuj majoro de medicina servo Ustimenko komencis ordoni per malmilda, toleranta neniajn kontraŭdirojn voĉo.
Ĉiu kirurgo dum sia vivo havas okazojn, kiam la vido, la menso, la manoj atingas plej grandan harmonion, kiam agado de la penso iĝas vico de brilaj inspiroj, kiam detaloj de la ĉirkaŭaĵo tute malaperas kaj restas nur la sola – la duelo de la scio kaj talento kontraŭ stulta idioteco de la staranta apude morto.
Scienco ne ŝatas vorton «inspiro», same, tamen, kiel ne ŝatas ĝin vera arto. Sed neniu neos tiun specialan, kun nenio kompareblan staton de koncentriteco kaj samtempe sinforgeso, de tiu feliĉa streĉo de scianta racio kaj de plej alta leviĝo de la fortoj de homo en minutoj, kiam li plenumas la aferon de sia vivo…
Ĝi staris ĉi tie, apude, – tiu, kiun oni desegnas kun falĉilo en la manoj, blinda, sensenca, abomena per sia kretena obstino; ĝia voĉo aŭdiĝis al Vlaĉjo en la modere avertaj vortoj de la anestezisto; tio estis ĝi, kiu faris tia blu-blanka la ankoraŭ antaŭnelonge rozan etan orelon, tio estis ĝi, kiu faradis ĉiajn artifikojn kun la pulso; tio estis ĝi, kiu hihiis, kiam Vlaĉjan vizaĝon kovris ŝvito, kiam subite neatendite ekmisfunkciis la motoro kaj oni alportis kandelojn; tio estis ĝi, kiu malice ekĝojis kaj ekjubilis, kiam doktoro Ŝapiro faris mallertan movon kaj preskaŭ kondukis ĉiujn penojn de Vlaĉjo al katastrofo.
Sed majoro de medicina servo Ustimenko sciis ĝiajn kutimojn, sciis ĝiajn fortojn, sciis ĝiajn ruzaĵojn, same kiel sciis kaj komprenis siajn fortojn kaj kapablojn. Kaj ĝenerale, ne li sola staris ĉi tie, ĉe la operacia tablo, – kun li nun estis, kvankam li ne estis komprenanta tion kaj tute ne pensis pri tio, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij, kaj la eterna insultantino Aŝĥen Ovanesovna, kaj Bakunina, kaj Postnikov, kaj Polunin, kaj tiuj, kiujn li neniam vidis, sed konis, kiel fidelajn kaj bonajn mentorojn: Spasokukockij, kaj Burdenko, kaj Ĝanelidze, kaj Viŝnevskij[77]…
Ili estis ĉi tie ĉiuj kune – vivantaj kaj forpasintaj, tio estis milita konsilio ĉe li, ĉe ordinara kuracisto Ustimenko, sed la batalon komandis li. Kaj, kiel vera militestro, Vlaĉjo ne nur gvidis al batalo siajn trupojn, siajn jam venkantajn armeojn, sed li kondukis ilin kun konsidero de ĉiuj ĉirkaŭiraj ebloj de la kontraŭulo, de ĉiuj eblaj batoj al la malfronto, tenajloj, poŝoj kaj plej insidaj neatenditaĵoj. Li ne nur vidis, sed kun helpo de sia militkonsilio antaŭvidis – kaj jen finfine venis tiu momento, kiam li povis ne plu pensi pri komplikitaj kaj ruzaj planoj de la kontraŭulo.
La malgranda orelo denove rozkoloriĝis, la pulso iĝis egala, la spirado – kvieta kaj profunda. La abomena skeleto kun malplenaj okulkavoj kaj rusta falĉilo nenion akiris en tiu ĉi nokto en la subtera kirurgio. La operacio finiĝis. Flegistino Kondoŝina diris per elturmentita voĉo:
– Tio estas io nekredebla, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĝanelidze mem…
– Li al mi, interalie, multe helpis hodiaŭ – via Ĝanelidze, – mallaŭte interrompis ŝin Ustimenko.
Li sidis sur tabureto, forgesinte demeti la gazan maskon de la buŝo, malbone konscianta, tute malplena, kiel al li ŝajnis. Kaj interne de li ĉio tremis pro terura laco.
Ĝuste en tiu momento li rekonis Banjon.
Ŝia spirado estis trankvila, ŝi ankoraŭ ne rekonsciiĝis. Ŝiaj sekiĝintaj, morditaj lipoj tremeradis. Kaj en la okuloj fiksiĝis nekomprenanta esprimo.
– Ho dio! – apenaŭ aŭdeble prononcis Vlaĉjo. – Ho dio!
Li ne sciis, de kie venis al li tiuj vortoj. Sed li tute ne estis ŝokita. Li simple estis mirigita, kaj nenio pli. Li estis tro malplena nun, tro multajn fortojn li malŝparis al lukto por la vivo de tiu grave vundita «batalanto», propre por Banjo restis nenio…
– Ĉu tio estas via… konatino? – demandis Veresova.
– Jes, – sen deziro respondis li.
– Ŝi estis ĉi tie en marto, – malsimpatie diris Vera Nikolajevna. – Mi, ŝajne, forgesis vin sciigi.
– Ĉu en marto? – demandis Vlaĉjo. – Jam en marto?
– Nu jes, tuj post mia nomumo. Sed pri vi ja multaj demandas… Povas ja okazi… Mi kulpas, murdu min! Aŭ metu en la punejon.
Ŝiaj belaj trankvilaj okuloj rigardis moke, la buŝo estis ridetanta. Eĉ nun ŝiaj lipoj estis ŝminkitaj. Kaj malgranda buklo videblis el sub la kaptuko. Vlaĉjo forturniĝis.
«Jam en marto, – diris li al si mem. – Do, antaŭ tiam, kiam mi
Ŝapiro estis laboranta sur la maldekstra tablo, Vera – sur la dekstra. Vlaĉjo pensis, ĝibiĝinte sur la tabureto. Veresova operaciis same, kiel Ward. Io en ili estis komuna. Ĉu memcerteco? – miris pri sia diveno Ustimenko.
– Kudru! – ordonis ŝi.
– Vi prefere eliru, Vladimiro Atanazijeviĉ! – konsilis Ŝapiro. – Via vizaĝo estas tre pala…
Vera same rekomendis al li iri ripozi, sed li restis. Tian li havis regulon – eĉ se gravaj vunditoj ne estis. Aŝĥen tiel instruis lin, kaj tiu ĉi subtera kirurgio malgraŭ ĉio estis restanta ŝia kirurgio.
Nur je la oka horo de mateno li ekfumis apud la roko, sur benko. Estis tre humide kaj malvarme, kaj ĉi tie, ĉe la roko, lin kvazaŭ frapis penso: Banjo! Barbara Stepanova! Ŝi estas, ŝi vivas, ŝi lin serĉis. Kaj nun li ŝin, ŝajne, eltrenis. Ŝin – Banjon!
Estante ekster si pro feliĉo, impete li kure leviĝis laŭ la glitaj pro pluvoj ŝtupoj kaj malfermis la pezan, ŝvelintan pordon al sia terkabano. Ĉi tie ĉe la tablo, en pozo iom afekta kaj samtempe potenca, sidaĉis subkolonelo en malbutonumita tuniko, kun brilanta per ordenoj kaj medaloj brusto – li estis verŝanta por si en glason germanan trofean rumon. Flava raglano pendis sur lia unu ŝultro, ŝamaj gantoj kuŝaĉis sur la planko, leda tabakujo – sur la tabureto, kaj tuta tiu malordo same ŝajnis al Vlaĉjo organizita, speciala stilo.
– Ĉu vi estas Ustimenko? – neglekte, sed ankaŭ karese demandis la subkolonelo.
– Mi, – ion timante kaj ne komprenante, kion nome, respondis Vlaĉjo. – Mi estas Ustimenko.
– Kozirev, Cirilo Arkadijeviĉ, – diris la subkolonelo kaj etendis la sekan, tre fortan manon. – Ni estu konatoj. Ĉe mi estis vundita unu fraŭlino, ŝi postulis nepre al vi veturigi, jen mi alveturigis. Ĉu vi estas io simila al Kuprijanov aŭ Aĥutin[78]?
Vlaĉjo silentis, malsimpatie kaj morne fiksrigardante la belan, kvankam nejunan vizaĝon de la subkolonelo. Kaj subite li rememoris Rodionon Metodjeviĉ-on, kiam li menciis tie, en la salono de la «Suna», Banjon, rememoris, kiel kvazaŭ ombro glitis sur lia pure razita, ventkrudigita vizaĝo ĉe la mencio de la Banja nomo. Kio estis tio tiam? Ĉu tiu Kozirev mem?
– Vi operaciis ŝin bonorde, pli ĝuste, normale, por la sorton ne tenti, ni elektu tian difinon, – daŭrigis la subkolonelo, verŝante en trinkpoteton, probable por Vlaĉjo, rumon. – Al mi miaj skoltoj raportis, mi al vi, amiko, konfesu, Kozirev ĉie havas siajn homojn. Do, en tiu ĉi etapo ĉio estas en ordo, sed kiel estos plu?
– Kio – plu? – malfacile elpremis el si Ustimenko.
– Kiel poste fartos tiu mia junulino, teĥnikisto-leŭtenanto? Kiaj estas prognozoj, laŭ via scienco? Mi al vi sincere diros, kamarado militkuracisto, ŝi por mi, tiu Banjo, ne enprofundiĝante en detalojn, estas la plej proksima homo. Pli proksima ne ekzistas, ceteron vi mem komprenos, vi ne estas infano. Milito estas milito, ĉiuj ni estas homoj, kaj kio koncernas malkonkordojn, do kiu juĝos?
Vlaĉjo plu silentis. Io malfacila, dolora glitis en liaj larĝe malfermitaj, kvazaŭ mirigitaj okuloj kaj malaperis. Sed Kozirev nenion rimarkis. Li estis elektanta vortojn pli belajn kaj finfine elektis tiujn, kiuj ŝajnis al li la plej sukcesaj:
– Fajrobirdo ŝi estas por mi. Ĉu klaras? Kaj se ne klaras – drinku la rumon: ĝi estas aĉa, sed vi ja, avarulo, nenion verŝos. Tiele vagas subkolonelo Kozirev kun sia drinkaĵo kaj almanĝaĵo inter bonaj homoj…
Li enpensiĝis, viŝis per la fingro larmon kaj, ŝirinte sian ŝultron, diris:
– Pardonu! Tio nomiĝas – avara vira larmo. Kredu, militkuracisto, al mi estas malfacile. Jen mi drinkis: pereis homoj en la bataliono, nun kiun oni responsigos? Subkolonelon Kozirev. Kaj sapeisto eraras unufoje dum la vivo. Mi estas sapeisto, eraris, juĝu min…
– Vi vane kun tia bruo la vojon trabatas! – nelaŭte kaj malamike diris Vlacjo. – Jen heroaĵo! Ĉi tie ni jam delonge miras, kiel vi tion sukcesas senpune…
Li tute ne deziris paroli nun pri tio, kion li aŭdis en la hieraŭa nokto en la operaciejo de vunditoj, sed la subkolonelo kun lia afekta «avara vira larmo» kaj «fajrobirdo» vokis en li tian akran senton de amara malamo, ke li ne eltenis kaj ne retenis sin. Sed Kozirev neatendite perceptis la vortojn de Vlaĉjo kiel amikan riproĉon kaj konsentis:
– Tion vi diras saĝe! Prave! Plej ĝuste vi diris, trafe. Sed mi, kara mia militkuracisto, estas, vidu, homo de granda risko, jam dum la Finnlanda milito per tiu riskemo mi aŭtoritaton akiris. Kaj, kiel vi vidas, ne per vortoj…
Specialmaniere Kozirev moviĝis – tiel, ke liaj ordenoj kaj medaloj samtempe kaj tintis kaj facile lumiĝis per brilo de kandelaj fajretoj.
– Dekoraciita! Nu, kaj ĉi tiam ne fortunis! Kaj jen malfeliĉo, ĝuste mia Barbara tie troviĝis. Ne devus mi ŝin sendi, sed, aliflanke, kiel ne sendi, se en la trupo niaj interrilatoj estas bone kaj eĉ tro bone sciataj. Juĝu per via saĝa kapo, komprenu, kiele estas al mi? Kaj ankoraŭ ŝi mem postulas, ŝin, vidu, la devo vokas. Sekve, se mi rifuzos – tuj troviĝos kamaradoj, kiuj al mi atribuos detruon de la politik-morala stato.
Ankoraŭ glutinte, li subite interesiĝis:
– Do, ĉu vivos ŝi?
– Mi ne scias! – morne respondis Vlaĉjo.
– Eble, iun pli sciantan mi ĉi tien venigu? – tordante la vizaĝon, ofende demandis Kozirev. – Se vi mem ankoraŭ nenion scias? Mi havas konatojn en la medicina mondo… Mi povas al Ĥarlamov ŝin veturigi…
– Nu, ek, veturigu, – leviĝante, diris Ustimenko. – Sed senprokraste, kaj mi kuŝiĝos dormi, ĉar mi baldaŭ devos labori…
Li bezonis resti nun sole kun si mem. Li ne plu povis aŭdi tiun raŭketan, memkontentan voĉon, ne povis vidi la rumon, plaŭdantan en la glaso. Al li restis tute neniaj fortoj por io ajn…
Senfine longe estis foriranta Kozirev – ŝajnis, li neniam foriros. Kaj en la pordo li ordonis severe kaj ebriete:
– Mi petas por mia vunditino krei respektivajn kondiĉojn.
– Ĉe ni por ĉiuj vunditoj estas samaj kondiĉoj! – obtuze respondis Vlaĉjo.
Kaj kuŝiĝis.
Sed fortoj ne restis eĉ por ekdormi. Frotinte per alumeto, li bruligis la kandelon, elverŝis en la trinkpoteton restaĵojn de la rumo kaj, bruligante la buŝon, eltrinkis ĉion ĝis la fundo. Poste li kun miro eksentis, ke li ploras…
Al la piedoj blovis malvarmo, kaj ĝenerale estis malvarme – la hejtforneto antaŭlonge malvarmiĝis, sed Ustimenko nenion rimarkis. Lia buŝo tordiĝis, plorante li mordadis la lipojn kaj balbutadis, sufokiĝante:
– Ho dio, ho dio! Fajrobirdo! Kion vi, Barbeto, faris, ĉu vi freneziĝis?
Poste li tamen ekdormis, sed dormis nelonge, ĉirkaŭ du horojn. Kaj vekiĝinte, kun abomeno ekrigardis al la germana botelo, al la trinkpoteto, el kiu li trinkis la rumon, li razis sin, frotis sin per neĝo, alkudris puran subkolumon kaj, vokinte Ŝapiron kaj Veresova-n, ekiris rondviziti siajn vunditojn.
Per stranga rigardo – longa, atenta kaj maltrankvila, kvazaŭ kontrolanta, – ekrigardis al li Barbara, kiam ili intervidiĝis en tiu ĉi mateno. Nora per la basko de la kitelo viŝis por Vlaĉjo puran tabureton. Vera Nikolajevna, oscedinte ĉe la malalta enirejo, diris, ke ŝi foriros – «tute ne dormis hodiaŭ». Ŝia voĉo estis kolera, eĉ ŝiriĝis. Pli malproksime – trans memfarita kurteno – ŝakludis vunditoj, iu per sentema voĉo kantis «Bluan tuketon». Ankoraŭ pli profunde – en la fino mem de la subtera kirurgio – unutone sakradis elturmentita de suferoj matroso Golubenkov, kaj estis aŭdeble, kiel Ŝapiro karese konsolas lin.
Ustimenko eksidis.
Barbara ĉiam rigardis al li, ne deŝirante sin.
Poste en ŝiaj okuloj kvazaŭ ekbolis grandaj larmoj, kaj per mallaŭta voĉo ŝi diris ian vorton, kiun Vlaĉjo ne distingis.
– Kio? – demandis li, kliniĝinte al ŝi.
– Mi trovis, – rapide ripetis ŝi, – trovis! Ĉu vi ne komprenas? Vin trovis.
«Ne, mensogas la subkolonelo! – kun pasia deziro, ke estu ĝuste tiel, pensis Vlaĉjo. – Mensogas! Ĉion mensogas, opereta belulaĉo, fajrobirdo, vulgarulo!»
Li prenis ŝian pojnon en sian grandan malvarmetan manon. Kaj, kalkulante la pulson, li nur pene detenis sin kaj ne alpremis al siaj lipoj ŝian ĉarman larĝan polmon. Li estis kalkulanta la pulson kaj ne estis kuracisto en tiuj minutoj. Li eĉ estis malbone konscianta. Kaj estro li ne estis, nek kirurgo, al li nun estis okazanta tio, kion antaŭlonge li travivis sur la vaporŝipo «Unĉanska heroo», kiam veturis al staĝado al Bogoslovskij, balbutante nokte sur la ferdeko: «Rufulino, ja mi vin amas, amas, amas!» Kaj, kiel tiam, en tiu jam neripetebla, fora tempo, li riproĉadis sin, kaj ĵuris, ke ĉio tiel stulte okazis jam lastfoje, kaj neniel povis vidsatiĝi per ŝiaj malfermitaj renkonten al lia rigardo okuloj.
– Nu? – kiel ĉiam komprenante lian internan vivon, demandis ŝi. – Kian mi havas pulson, Vladeto?
Vlaĉjo ne sciis.
Kaj, konfuziĝinte, ruĝiĝinte, kiel en la jaroj de juneco, alpremiĝis per la lipoj al ŝia polmo, kredante kaj ne kredante, ĝojante kaj dubante, esperante kaj timante…
Poste li leviĝis kaj, grumblinte: «Mi tuj revenos», elkuris el la subtera kirurgio al la frosto, trovis cigaredojn, fumis, ankoraŭ spiris kaj revenis kiel solida doktoro, kirurgo, estro – ŝarĝita de gravaj kaj senprokrastaj aferoj, tamen iun ajn, sed nur ne Barbara-n li povis impresi per tiaj artifikoj…
Ŝi kuŝis kvieta, pala, nur ŝiaj okuloj ridis: ho, kiel ŝi sciis lin! Kaj kiel malfacile al li estis ĉion reludi de la komenco, denove preni ŝian manon, denove fari penseman vizaĝon, denove erari en kalkulo kaj finfine kompreni, ke ŝia pulso estas iomete tro ofta, sed sufiĉe plena, ĝenerale normala.
– Eble, al mi entute nenio okazis? – per komplota flustro demandis Barbara. – Eble, vi ĉiuj intence min pansis?
Ustimenko rigardis al ŝi kaj silentis. Nu, kaj se eĉ Kozirev? Kian do tio havas signifon? Aŭ tamen havas? Kial ŝi diris: «Vi ĉiuj»?
Ŝi estis ankoraŭ ridetanta, li jam ne.
– Vlaĉjo! – mallaŭte vokis ŝi kaj tiris lin per la fingroj je la manikroverso de la kitelo. – Vlaĉjeto, kio estas al vi?
– Al mi – nenio, normale! – prononcis li nehaste.
Kaj Banjo komprenis – tio ne plu estas ludo. Tio estas ne plu tiu Vlaĉjo, kiu ĵus kisis al ŝi la manon. Ĉio ekstaris sur siajn lokojn, kaj tio, kio okazis – tio estis mallonga, bona, ĉarma sonĝo. Kaj kiel ĉiu sonĝo, ĝi malaperis. Kaj ĝi estas neniam plu revenigebla. Eble, estas pli bone, se tiu fremda maldika malfacila homo nun foriros? Ja li estas fremda, ne pardonanta, ne komprenanta…
Sed eĉ tian ŝi ne povis lin delasi.
Kaj ŝi ekparolis, malestimante sin, sian malfortecon, sian senvolecon, ekparolis pri bagateloj, nur li ne foriru. Sed li foriris, dirinte por adiaŭo, ke al ŝi estas malutile babili kaj ke al ŝi endas – ĝuste tiel li diris: endas – konservi plenan kvieton. Nun li ne estis ŝajniganta – ŝi komprenis tion: li forhakis, kiel tiam antaŭ la forveturo al Zatiruĥi. Kaj foriris ne returniĝinte.
– Duan fojon, – flustre prononcis Banjo. – Duan! Sed estos ankoraŭ la tria, Vlaĉjeto, – plorante kaj ne viŝante larmojn, flustris ŝi. – Estos ankoraŭ en nia vivo la tria, estos – mi scias tion!
Sed li ne sciis, ke estos la tria. Li neniam pensis pri ajnaj nigraj katoj, pri ajnaj antaŭsignoj – malbonaj aŭ bonaj, pri ajnaj triaj fojoj. Kaj krome, kiel ĉiam, al li mankis tempo. Li jam estis lavanta la manojn, kaj sur la tablo oni estis preparantaj junan aviadiston kun grava vundo sur la kolo. Kaj la ŝirvundo, kaj ŝprucanta arteria sango, kaj momenta batalo kontraŭ la skeleto, kiu denove venis por akiro en la subteran kirurgion kaj ekstaris ĉe la piedparto de la operacia tablo, kaj longa suspiro de faciliĝo, kiu elŝiriĝis ĉe doktoro Ŝapiro, ĉio ĉi kune forŝovis Barbara-n kaj por kelkaj horoj obtuzigis la akutan, preskaŭ neelteneblan doloron. Poste estis aliaj aferoj, kaj vespere alveturis la subkolonelo – severa, sobra, razita ĝis blueco, en rimenoj, alveturigis al la «sia», kiel li esprimis, transdonaĵon kaj petis permeson ŝin viziti.
La transdonaĵon portis Nora, sed viziti Vlaĉjo ne permesis.
En la sekva tago Kozirev ree alveturis kaj ree ne estis enlasita.
– Eble, mi pri vi plendu? – interesiĝis Kozirev. – Al Mordvinov, ekzemple?
– Plendu, – permesis Ustimenko.
– Aŭskultu, majoro, vi ne ekscitiĝu, – ree ardiĝis la subkolonelo, – ŝi ja por mi ne estas fremda homo…
– Tio estas via afero.
– Kaj se mi sen via permeso eniros?
Ustimenko ne respondis, foriris. Post du horoj al Vlaĉjo oni raportis, ke «tiu impertinenta subkolonelo» sendis ĉefsoldaton, kiu estas «treege lerta knabo» kaj preparas «penetron» de la subkolonelo al la teĥnikisto-leŭtenanto. La ĉefsoldaton oni kondukis al Vlaĉjo, kaj tiu ĉion konfesis.
– Bone, foriraĉu el ĉi tie! – ordonis Ustimenko.
– Sed eble, ŝi jam estas malviva? – timigite globigante la okulojn, interesiĝis la ĉefsoldato. – Mi al vi, kamarado majoro de medicina servo, sincere konfesas: kiaj estas iliaj aferoj kun la subkolonelo – nin ne koncernas. Sed en la trupo ŝin la popolo estimas! Maltrankvilas pri ŝi la popolo! Ŝi estas ĉu vi scias kia homo?
Malgaje ridetante, Vlaĉjo fumis sian memfaritan cigaredon: ja li scias, kia homo estas Barbara.
Kaj ordonis al la deĵoranto konduki la ĉefsoldaton al teĥnikisto-leŭtenanto Stepanova, sed ne pli ol por kvin minutoj.
La ĉefsoldato enŝoviĝis kun ioma krakado en la plej grandan kitelon, kiun oni trovis por li kaj, farinte diligentan kaj timigitan vizaĝon, ekiris en la subteran kirurgion.
Kaj al Vlaĉjo Veresova, kiel ĉiam multsignife kaj promese ridetante, enmanigis telefonaĵon: majoron Ustimenko senprokraste vokis al si la estro de la sanitara departemento de la floto.
– Gra-andan vi havas estontecon, Vladimiro Atanazijeviĉ, – tirante la sonon «a» laŭ sia maniero, diris Vera Nikolajevna. – Ni ĉiuj vivas ordinare, sed vin ĉiuj deziras al si. Jen vi kun Ĥarlamov mem operacias, jen en la hospitalo por la aliancanoj, jen Mordvinov vin senprokraste postulas. Mi pri vi, Vlacĵo, vetas!
– Kiele? – ne komprenis li. Li ĉiam ne komprenadis ŝiajn strangajn frazetojn.
– Vi estas tiu ĉevalo, pri kiu estas senco veti. Ĉu vi komprenas? Aŭ vi eĉ en ĉevalvetkuroj neniam estis?
– Ne havis okazon! – per maljunula voĉo diris li. – Ne havis mi okazon esti kaj en rajdkonkursoj, kaj en ĉevalvetkuroj…
Ŝi plu rigardis al li, mordetante siajn ĉiam humidajn, dionmalfermitajn lipojn, kvazaŭ atendante.
– Ĉu vi veturos?
– Ja tio estis ordono – ne invito.
– Sed ĉu se estus invito – ne veturus?
– Plej probable, ne!
Sed al ŝi ankaŭ tio ne sufiĉis. Rigardinte en lian speguleton kaj ŝajniginte, ke ŝi purigis lian terkabanon – tiel, nemulte, sed tamen per «virina mano» – tio estis ŝia ŝatata esprimo, – Veresova demandis oficiale:
– Kaj kiaj estos specialaj ordonoj pri vunditino Stepanova?
– Neniaj! – preskaŭ trankvile repondis li. – Mi interparolos kun doktoro Ŝapiro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.