La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KARA MIA HOMO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dek dua

«Kaj do iru danci nun!»

«Vundita! – pensis li. – Kiel stulte!»

Li sukcesis ankoraŭ iomete altreni al la ŝtuparo la serĝenton, probable jam malvivan, poste li ekaŭdis sonoran, longan ĝemon de salvo – la destrojero estis pafanta per la ĉefa kalibro, – poste li ekvidis nigrajn aviadilojn kun svastikoj – ili denove estis alirantaj por atako, – kaj nur tiam, faliginte la vizaĝon sur la ĉirkaŭbruligitan ŝuon de pereinta matroso, Vlaĉjo perdis la konscion.

Li rekonsciiĝis en la salono de «Suna», kie nun estis operaciejo. La ŝipoj plu pafadis, kovrante elŝipiĝantajn trupojn, ĉio zumis kaj tremeradis pro salvoj, kaj subite apude Ustimenko ekvidis Rodionon Metodjeviĉ-on, al kiu la ŝipa kuracisto estis rapide kaj lerte surmetanta vindon sur la kubuton. Pro la flava, blindiga lumo de la senombra lampo doloris la okuloj. Ustimenko mallarĝigis la okulojn kaj, kiel al li ŝajnis, tre laŭte vokis la veselkapitanon, sed neniu kaj nenion aŭdis, kaj Vlaĉjo tute senfortiĝis, kaj denove ĝin io ektiris ien sur malhelan, sufokan fundon, kie li estis ĝis tiam, kiam ekvidis sin en malalta volba kelo de nekonata hospitalo. Tamen, tio estis la bone konata de li hospitalo, sed li ja neniam havis okazon vidi la plafonon, kuŝante sur lito, kiel vidas vunditoj.

Kelkajn tagnoktojn, kaj eble eĉ multe pli, li pasigis en la mistera mondo de malklaraj sonoj kaj blanka nebulo, jen forlasante la vivon, jen denove revenante en ĝin. Plej probable, oni lin operaciis – li ne sciis tion. Dum iuj sekundoj al li ŝajnis, ke li vidas la flagŝipan kirurgon Ĥarlamov, aŭdiĝis lia potenca, nedisputebla tenoro, poste li rekonis Vera-n kun larmoj, bolantaj en la okuloj…

– Kio, Vlaĉjeto? – streĉite demandis ŝi.

– Aĉe! – plendis li, denove falante en senkonsciecon.

Kaj ree ekkuris horoj, tagoj, noktoj, diurnoj, ĝis tiam, kiam li ekaŭdis nemalproksime de si obtuzetan kaj lacan voĉon:

– Mi timas, ke ni lin perdas!

– Oni instruis min… – sufokiĝante pro malforteco, apenaŭ movante la sekiĝintan langon, diris Ustimenko, – oni min siatempe instruis… eĉ… en la plej malgajaj okazoj… pli reteni la langon…

En la ĉambro estiĝis silento, poste pri li iu diris per estima baso:

– Tio estas karaktero!

Li petis trinki.

Varma, rozkolora, en flankenŝovita kaptuko, ĵus vekiĝinta, super li kliniĝis Vera kun bektaso.

– Kien mi estis vundita? – demandis li severe.

– Nur lezo de molaj histoj, Vlaĉjeto…

– Ne mensogu! – ordonis li. Kaj, restariginte la spiron, interesiĝis: – La manoj, ĉu?

Ŝiaj lipoj tremeris kunsente kaj kompate.

Ustimenko fermis la okulojn, kvazaŭ ekdormante. «Kantis vi en la somero, – rememoris li, – kaj do iru danci nun!» Unu afero estas kuraci, la alia – esti vundito.

Denove ekkuris tagoj kaj noktoj. Sed eĉ kiam li ekfartis multe pli bone, li kun neniu povis konversacii. Kaj Ĥarlamov-on mem Ustimenko pri nenio demandis – ĉu ne sciis li, kiel mirinde scipovis mensogi Alekseo Aleksandroviĉ «por necesoj de sano»?

– Ĝenerale, tio utilas! – prononcis li iam en ĉeesto de la flagŝipa kirurgo, respondante al la propraj pensoj.

– Pri kio vi parolas? – miris Alekseo Aleksandroviĉ.

– Pri tio, kamarado generalo, ke ni, kuracistoj, iam devas ion sperti sur si mem. Ekzemple, suferojn. Al mi estis tre dolore, mi petis morfinon, sed al mi oni ne donis pro tiuj altaj kaj kortuŝaj konsideroj, ke mi poste iĝos morfinisto. Antaŭe ankaŭ mi rifuzadis, sed nun…

– Hm! – diris Ĥarlamov. – Ĉiam vi al ekstremaĵoj ĵetiĝas, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed ja vere estis okazoj… Tamen, ni disputos, kiam vi resaniĝos.

Mordvinov – la estro de la sanitara departemento de la floto, – en generala uniformo kun pantalongalonoj, laŭtlegis al li ukazon pri tio, ke subkolonelo de medicina servo Ustimenko V. A. estas dekoraciita per ordeno de Ruĝa Standardo. Vlaĉjo deziris diri, kiel diradis antaŭe, ricevante ordenojn: «Mi servas al la Sovetunio», sed nun tio ŝajnis al li nesufiĉe preciza, kaj li nur dankis. La ordeno estis enmanigita al Vera Nikolajevna, ĉar Vlaĉjo ne havis, per kio preni ĝin.

En la sekva tago Veresova voĉlegis al li artikolon el la flota ĵurnalo, en kiu estis rakontite pri lia heroaĵo. Supre de la paĝo estis kapo: «Timu, fricoj, ĉi tie staras matrosoj», kaj en la centro de la artikolo Vlaĉjo ekvidis sian fotaĵon – diligenta doktoreto kun penema vizaĝesprimo de plenaĝa unua lernanto. Vera legis per kortuŝita voĉo, en la ĉambro estis silento, ĉiuj vunditoj aŭskultis, kiel subkolonelo Ustimenko operaciis dum batalo, kiel li eltrenis el fajro matroson Ŝaligin, kiel li anstataŭis mitraliston…

– Mensogo, – diris Vlaĉjo. – Nenian mitraliston mi anstataŭis, mi ja ne scipovas pafi per mitralo…

– Kian tio havas signifon, – severe prononcis Vera, – tio ja estas arta eseo…

– Des pli, ili ne mensogu!

Vera suspiris kun obeema aspekto, kaj li komprenis, ke ŝi pensis pri li: «Turmentanto!»

«Kaj kial mi alkroĉiĝis?» – insultis li sin.

Poste estis kelkaj tagoj da senĉesaj vizitoj, kiuj lin tute elturmentis: Vlaĉjon oni konsoladis kaj vigligadis. Al li oni donadis ekzemplojn de diversaj feliĉaj finoj kaj gajaj elnodiĝoj. Oni adresadis alvokojn al lia volo, al kuraĝo, al tio, ke optimismo estas la ĉefa afero. Ne konsoladis nur sola saĝa Elisbaro Ŝabanoviĉ. Li venis en hela kostumo, tre sunbruna, kaj oni lin longe ne enlasadis en la militan hospitalon – tian facilaniman aspekton li havis, tiu fama ŝipestro: bunta kravato, helaj ŝuoj, naztuko el la brusta poŝo.

– Verŝajne, mi similas al spiono, – diris Amiraĝibi, eksidante apud Ustimenko. – Manko de solideco estas mia malbeno, oni min sur la bordo ne opinias plenaĝa homo, vi komprenas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ankaŭ vi estas same nesolida, mi rimarkis.

Kaj, pri nenio demandante Vlaĉjon, ne farante «hospitalan» vizaĝon, ne penante esti «delikata», li rakontis unu, du, kvin historiojn pri eksterlando kaj pri tio, kiel li trafadis en la altan, plej monduman mondon, por ke oni pli rapide kargu lian ŝipon; li prezentis diversajn titolulojn kaj ties kutimojn, prezentis sin mem kaj la kargadan ĉefon McCormick-on, prezentis tiel precize, observeme kaj gaje, ke la tuta Vlaĉja malgaja ĉambro ekbruis, ĝoje ekridegis, postulis ankoraŭ rakontojn kaj longe, ĝis la nokto mem ne forliberigadis la legendan ŝipestron.

Adiaŭante, Elisbaro Ŝabanoviĉ neatendite diris:

– Kaj post la milito, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi ricevos iun konvenan keston kaj invitos vin kiel ŝipan kuraciston. Ni farados ĉirkaŭmondajn vojaĝojn, mi montros al vi oceanojn kaj marojn, vi vidos Atlantikon, kaj Mediteraneon, kaj diversajn aliajn flakojn. Ni sidados en ferdekseĝoj, la eksa iom fama Amiraĝibi, nun maljuna ŝipestro, kaj vi – ankoraŭ juna bela doktoro, iomete gratita en la milito. Vi havos grizajn tempiojn, doktoro, kaj vi aĉetos al vi blankan pantalonon, tio neordinare konvenos al vi. Ni sidos en ferdekseĝoj, kaj mi montros al vi kelkajn nemalbonajn angulojn de la naturo, en tiu ĉi freneza mondo tamen estas io rigardinda, ĉu? Ĉu vi konsentas?

– Konsentas! – gaje konfirmis Ustimenko.

– Tamen konsideru, – diris Amiragibi. – En tiuj diversaj landoj necesas scipovi porti ĉapelon, tio estas grava. Kaj vi havas sur kion ĝin surmeti – la ĉapelon, post tia milito tute ne ĉiu povas fanfaroni pri viaj atingoj…

Li foriris, kaj en la ĉambro oni ankoraŭ longe rememoradis liajn rakontojn kaj ridadis, rememorante.

Finfine la brankardon kun Vlaĉjo oni singarde enportis en vagonon por grave vunditoj, Vera Nikolajevna alpremiĝis al lia nun nerazita kava, seka vango per la varmaj, malsekaj pro larmoj lipoj, kaj la sanitara trajno malrapide ekiris preter forbruligitaj urboj, preter cindro kaj malfeliĉo de la milito – en malproksiman malfronton. Dum plej granda parto de la longa vojo Ustimenko kuŝis kun fermitaj okuloj. Li tiel terure, tiel neelteneble laciĝis dum la milito, tiel laciĝis pro pensoj pri sia estonta loko en la vivo, ke li ĵuris al si en la vojo nur ripozi kaj akumuli fortojn por la lukto por si mem, kiu ĝin atendis. Kaj kio estas, finfine, eĉ lia plena invalideco kompare kun la prezo de la jam nun tiel videbla Venko…

Kaj senbrueco!

Kiel bone nun li komprenis prezon de tiu benita senbrueco, de tiu pura, varma aŭtuna ĉielo, de tiu konifera odoro, verŝiĝanta en la malfermitajn fenestrojn de la vagono. Kie, kiam, el kie li memorfiksis tian senbruecon? Eble, el la malproksimaj tagoj de la juneco?

La trajna kirurgo – karesa maljunulo, komforte loĝanta kun sia same oficiale karesa edzino en duloka kupeo, – longe konversaciadis kun Vlaĉjo, delikate kaj saĝe rakontante al li pri ĝojoj de simpla, senartifika vivo, ekzemple, pri fiŝkaptado, aŭ pri kolektado, aŭ pri tio, kia estas sunleviĝo sur Volgo. Li paroladis ne nur por Ustimenko, sed por la tuta vagono, kaj la vunditoj, aŭskultante lin, ne interrompadis, sed interpalpebrumadis kaj kompreneme ridetadis. «Ĉiu havas sian okupiĝon, – estis dirantaj tiuj malgajaj, iam eĉ koleraj ridetoj, – ĉiu estas destinita por sia afero. Lia, ekzemple, afero estas konsoli».

– Sed ĉe vi ja la manoj ekzistas! – diris la doktoro al sola Vlaĉjo. – Ne amputitaj, tio, vidu, estas grava!

– Kompreneble, grava! – kun malvarma duonrideto respondis Vlaĉjo.

Jes, certe, la manoj ekzistis, sed nur en fora Starodolsko, en profunda evakuhospitalo, kaj eĉ ne tuj, Vlaĉjo komprenis ĉion kaj, kiel al li tiam ŝajnis, ĝisfine.

Oni longe atendis lin – tiun faman profesoron, unu el tiuj neestingiĝantaj nomoj, antaŭ kiuj estis malfacile ne timidiĝi. Timidiĝis ankaŭ Ustimenko en la tago de alflugo el Moskvo de la akademiano kun tuta lia stabo, timidiĝis tiel, ke eĉ ekstaris, apogante sin per lambastono, kiam malfermiĝis la pordo kaj suna lumo falis sur la vizaĝon de romia patricio – potenceman, saĝan, malmildan.

– Sidiĝu! – per forta, tondra baso ordonis la akademiano. – Mi ĉi tie estas ne generalo, sed kuracisto.

– Kaj mi ja ekstaris antaŭ kuracisto, sed ne antaŭ generalo! – firme rigardante en la flavajn, katajn okulojn de la romia patricio, diris Ustimenko.

– Ĉu vi min konas?

– Estante kuracisto, mi ne rajtas ne koni viajn laboraĵojn.

– Kaj kial vi koleras?

Vlaĉjo silentis.

Ĉirkaŭe en tima tumulto ĵetiĝadis hospitalaj doktoroj kaj doktorinoj, flustre raportadis al la stabo de la akademiano, portadis malsanhistoriojn kun analizoj – ĉion kune, necesan kaj tute nenecesan, sed nepran laŭ respektivaj ordonoj, ukazoj kaj cirkuleroj. Oni alportis ankaŭ Vlaĉjajn dokumentojn, li ĵetis flankan rigardon al ili kaj ridetis: tie estis ĉio, escepte de tio, ke li estas kirurgo.

– Do pro kio vi tamen estas incitita? – interesiĝis la profesoro.

– Laciĝis, eble…

– Nun vi ripozos.

– Esperinde!

Jam kun senkaŝa kolero li rigardis en la ideale razitan grandan, bonrasan vizaĝon de la fama doktoro. Vi mem tiel ripozu!

– La afero estas en tio, ke mi same estas kirurgo, – retenante sin, diris Ustimenko. – Kaj tiu ripozo, kiun vi al mi promesas… por mi estas… ne tro granda konsolo.

Per la flavaj, kataj, tute ankoraŭ ne maljunaj kaj kroĉiĝemaj okuloj ekrigardis la profesoro al Vlaĉjo, silentis iom, iun abrupte vokis, fosis en la dokumentoj de Vlaĉjo, kaj kiam oni finfine alportis, evidente, perdiĝintan depeŝon de Ĥarlamov, per tia voĉo prononcis «grandan dankon», ke Vlaĉjo froste kuntiriĝis, imagante al si postan konversacion de la profesoro kun la kulpulo de la perdo de la telegramo el la floto.

Tio estis malgaja mateno, kiam la «romia patricio» faris sian senapelacian verdikton. Saĝa homo – li estis sufiĉe bonkora, por diri la veron, kaj sufiĉe kuraĝa, por ne prokrasti longe tiujn malgajajn formulojn.

– Do, senespere? – demandis Vlaĉjo.

– Mi ne intencas kaj ne rajtas konsoli vin, – fiksrigardante al Vlaĉjo per malvarmaj okuloj, respondis la profesoro, – sed mi ne povas ne rememorigi, ke krom via kaj mia specialeco ekzistas ankoraŭ multe da interesa en la mondo…

Kaj, fleksante la fingrojn de la grandaj, fortaj manoj – jen de la maldekstra, jen de la dekstra, – li komencis nombri:

– Neŭropatologio, ĉu? Mikrobiologio? Patologia anatomio, kiel? Cetere, mi konas neŭrokirurgon, kun kiu okazis historio simila al la via, sed li trejnis sin tiel, ke per la maldekstra mano faras mjelan punkcion, kaj ĝuste kun la maldekstra ĉe vi la afero statas sufiĉe bonorde. Poste – radiografio, nemalbona kaj multe promesanta tereno, postulanta talentajn homojn…

Ustimenko preskaŭ ne aŭskultis, rigardis flanken.

– Mi, certe, komprenas, kolego, vian staton, sed mi ne povas ne rakonti al vi konvene al la okazo unu epizodon, – daŭrigis la «romia patricio», – eble, vi atentos ĝin. Nia famega kirurgo, mia malnova konato kaj, eblas diri, kamarado, perdis nelonge antaŭ la milito la vidkapablon… Rejnberg – jen kia estas la nomo de tiu homo. Do, imagu al vi, tiu homego ekde la komenco de la milito opinias sia morala devo ĉeesti en ĉiuj operacioj, farataj en lia eksa kliniko, kaj, ne havante eblon operacii, per sia valorega sperto kaj talento alportis tre multan plej gravan utilon, nur konsilante en malsimplaj kazoj. Ankaŭ ĝis la nuna tempo sidadas dum multaj horoj mia malnova kamarado en la operaciejo, kaj liaj doktoroj malantaŭ li sentas sin sekuraj, kiel malantaŭ ŝtona muro, ĉu vi komprenas?

– Ĉio ĉi, kompreneble, estas tre kortuŝa, – rigardante en la okulojn de la akademiano, severe kaj malmilde respondis Ustimenko, – kaj ĉio ĉi, certe, devas subteni mian spiriton. Sed doloroj, kamarado generalo, neelteneblaj doloroj, ilin ja same ne eblas ne konsideri! Neŭromo, antaŭe mi pri ĝi nur legis, sed nun konas ĝin laŭ mi mem. Kiel estas dirite en tiu fablo – kantis vi en la somero, kaj do iru danci nun…

– Kion vi, propre, tiam deziras? – demandis la akademiano kaj, elpreninte el la cigaredujo dikan cigaredon, frapis per ties ingo al la ora monogramo. – Per kio mi povas esti por vi utila?

– Al mi necesas amputi la dekstran manon.

La akademiano forte enspiris fumon, dispelis la fumon per la blanka manplato kaj respondis ne haste:

– Bone, ni ĉi tie pripensos la demandon entute. Pripensos, konsiliĝos, ankoraŭ kun vi konversacios plurfoje…

Kaj foje vespere oni alportis al li telegramon:

«Renkontu nepre la dekunuan vendrede moskvan pasaĝeran aviadilon».

«Ĉu Vera? – malsimpatie kaj maltrankvile pensis li. – Sed kial tiam sen nomo?»

Vendrede la dekunuan laŭ ordono de la hospitalestro mem oni helpis al li vestiĝi kaj kondukis en malnovan leĝeran aŭtomobilon, en kiu veturadis la hospitala estraro en Starodolsko.

«Renkontu, – pensis Vlaĉjo. – Kian diablon?»

La aviadilo estis malnova, trivita, sed la piloto alterigis ĝin kun ŝiko, kvazaŭ tio estis la lasta atingo de la aviada teĥniko. Kaj la ŝtuparon sur la kvieta starodolska aerodromo oni same altrenis al la maŝino kun eleganta rapideco, kvazaŭ sur la moskva aerodromo Vnukovo.

La pordo malfermiĝis, sur la ŝtuparon ekpaŝis generalo. Kaj tuj Vlaĉjo komprenis, ke tio estas ne generalo, sed Aŝĥen Ovanesovna Oganjan – proprapersone, en parada tuniko, kun ĉiuj siaj ordenoj kaj medaloj, en epoletoj, brilantaj per arĝento, en kaskedo, dande oblikve surmetita sur la kapon, sur la grizajn buklojn, kaj eĉ ne sur buklojn, sed sur iajn kurbaĵojn, flirtigatajn de aŭtuna vento…

Krom mantelo kaj malnova kampa sako, ŝi nenion kunhavis, kaj al soldato-ŝoforo ŝi ordonis veturi rekte al «komerca restoracio», sed al bona, la plej bona, kiel en Moskvo. Nur post tio la maljunulino turniĝis al Vlaĉjo, ŝia liphara supra lipo leviĝis, nudiginte ankoraŭ firmajn, junajn dentojn, kaj Aŝĥen demandis:

– Mi vetas, ke vi pensis pri mi, Vlaĉjeto, kiam mi alflugis, per tiaj vortoj: la fisorĉistino alflugis sur balailo. Ĉu tiel?

– Ne, – diris Ustimenko, – sed mi pensis, ke vi estas generalo.

– Ĉu masklo?

– Kial masklo? Generalo.

– Tio estas Zinjo, kiu estas tre virineca, sed mi krudiĝis, – prononcis Aŝĥen. – Kaj ĉu vi scias, Vlaĉjeto? Hodiaŭ mi kondutos en via urbo, kiel kruda militisto, kiu venis por ripozo. Ĉu tio estas restoracio? Kun vodko?

Ŝi ĵetis rigardon al la horloĝo, ĝustigis la nazumon, ordonis al la ŝoforo alveturi por preni ilin precize je la dekkvara kaj nul-nul kaj peze elgrimpis el la aŭtomobilo.

La restoracio «Venteto» ĵus malfermiĝis. Ĵetinte la kaskedon kaj la mantelon kun la sako al vestisto, miregigita per ŝiaj manieroj, la maljunulino ordonis voki la direktoron kaj okupis la plej bonan tablon inter fikuso, palmo kaj fenestro.

– Ĉu vi estas la direktoro?

La kalva homo en kornaj okulvitroj, simila al protestantisma pastro, riverencis.

– Ĉion plej bonan, kion vi havas, – diris la maljunulino. – Konjakon, certe, armenan. Mi fordiboĉos frenezan monon, ŝmirados vizaĝojn de kelneroj per mustardo kaj frakasos trumon. Ĉu vi havas bonan, multekostan trumon?

– Ni trovos por bona gasto, – karese ridetante, diris la direktoro. – Ĉion trovos.

– Kaj muziko kie estas?

– Ankoraŭ estas frue, sinjorino.

– Mi ne estas sinjorino, civitano direktoro. Ni ĉiujn sinjorinojn siatempe sendis al generalo Duĥonin, aŭ, por ke al vi estu kompreneble – en la teron. Mi estas kolonelo de la Milita Floto de la USSR. Kaj estu ĉampano, seka kaj bone malvarmigita.

La direktoro retiriĝis, Aŝĥen regalis Vlaĉjon per cigaredo «Hercegovina Flor», ekfumis kaj diris base:

– Se mi estus viro, Vlaĉjeto, kiajn terurajn diboĉojn mi aranĝadus. Kaj ne estus de mi kompato al la malforta sekso.

Ŝi fiksrigardis lin atente kaj subite demandis:

– Do? Ĉu ni estas enprofundiĝintaj en si mem? Ni eĉ ne interesiĝas pri bultenoj de Sovinformburoo? Ni al la letero ne respondas, al ni du kadukaj maljunulinoj skribas, kaj ni tiel impertinentiĝis, tiel vartas niajn suferojn, ke dikti kelkajn vortojn ne povas. Ni estas specialaj, ĉu?

– Se vi por tio min ĉi tien vokis… – komencis Vlaĉjo, sed Aŝĥen tiel frapis per la pugno al la tablo, ke maljuna kelnero, dismetanta glasetojn, eĉ desaltis.

– Sidu kaj aŭskultu, – brilinte al li per siaj globaj okuloj, konsilis Ogajnan. – Kaj kviete sidu, alie mi tre koleriĝos, mi jam sen tio estas sufiĉe kolera, kaj se ankoraŭ tre koleriĝos, al vi estos malbone, subkolonelo. Verŝu do, – kriis ŝi al la kelnero, – vi ja vidas, tio estas malfeliĉa invalido de milito, kiu bezonas plej rapide dronigi la malfeliĉon en vino, alie li insultos per malbonaj vortoj kaj ofendos preterpasantojn. Verŝu rapide kaj riverencu al li profunde, avo, vi antaŭ li kulpas, ĉar vi havas kaj la piedojn kaj la manojn en ordo…

Ustimenko longe suspiris: li tamen dekutimiĝis de la fisorĉistino kaj forgesis ŝian manieron apliki ĉiam drastajn rimedojn.

– Je mia sano, – diris Aŝĥen. – Mi estas kaduka maljunulino, drinku je mi kaj aŭskultu…

Vlaĉjo eltrinkis glaseton kaj rimarkis rigardon de Aŝĥen, ĵetitan al liaj fingroj.

– Ne maltrankvilu, – subridis li, – glaseton teni mi povas.

– Ja mi ne maltrankvilas. Aŭskultu: en la tridek dua jaro somere al grave malsana Oppel kuracistoj proponis urĝe forigi la okulon, trafitan de kancero. Oppel pensis dum kelkaj tagoj, poste venis en sian klinikon, ligis la malsanan okulon per tuko kaj, kiel ĉiam, komencis vican operacion. Nur absolute konvinkiĝinte pri tio, ke operacii eblas ankaŭ kun unu okulo, Oppel konsentis pri la propra operacio. La rajto resti kirurgo estis por li pli kara ol la vivo mem.

– Kaj prave, – diris Vlaĉjo. – Ĉu mi disputas kun tio? Se vi decidis min iomete eduki, Aŝĥen Ovanesovna, do la ekzemplo estas malsukcesa…

Liaj okuloj rigardis kolere kaj moke, la vilaj okulharoj tremis.

– Oppel ĝuste en tiuj tagoj skribis, – malcerte daŭrigis sian historion Aŝĥen, – skribis, vidu, tiujn famajn vortojn…

– Kiajn?

– Ĉu vi ne aŭdis? – senhelpe demandis ŝi.

– Ne.

Ustimenko verŝis por si ankoraŭ konjakon kaj eltrinkis. Oganjan ekrigardis al li kun teruro.

– Vi estas drinkemulo! – ekkriis ŝi.

– Neniom, mi estas alkoholulo! – mokis li ŝin. – Do kie estas tiuj famaj vortoj?

Aŝĥen elprenis el la interna poŝo de la tuniko paperujon, fosis en ĝi kaj metis antaŭ si mallarĝan papereton, kovritan per malgrandaj, bidaj linioj de Bakunina.

– Suflorkarteto, preparita speciale por mi, – diris Vlaĉjo. – Mi imagas, kiom da tempo vi malŝparis por tiu skribaĵo, kiom da libroj foliumis kompatinda Zinaida Mikaelovna, kiom vi kverelis kun ŝi. Nu, ĉu vi trovis?

– Trovis.

– Ĉu ni voĉlegu la ekzemplon?

– Vi jam estas ebria, Vlaĉjeto, – riproĉe balancis la maljunulino la kapon kun hararanĝo el kurbaĵoj. – Ebria, kiel grio, jen vi estas kia…

– Kiel tabulo kaj segaĵo! – timigante Aŝĥen-on, diris Ustimenko. – Kaj kiel tamburino…

– Necesas tuj manĝi pli da butero. Kaj salmon! Kial vi ne manĝas salmon? Avo, alportu al la subkolonelo ankoraŭ ion grasan, li jam ebriiĝas…

– Mi ŝercas, – ridetante, respondis Vlaĉjo. – Ŝercas, Aŝĥen Ovanesovna. Mi simple vin tre amas, kaj ĝojas pri vi neordinare…

La maljunulino kun bruego mungis sin kaj, iomete forturniĝinte, diris:

– Nu, nu, konas mi vin. Aŭskultu la citaĵon!

Kaj, oblikve sidiginte sur la nazon la nazumon, ŝi laŭtlegis kun esprimo:

– En tiuj tagoj la fama kirurgo Oppel skribis: «Veraj, aŭtentikaj kirurgoj ordinare serĉas malfacilaĵojn, por tiujn malfacilaĵojn venki. Al la speco de kirurgoj, serĉantaj malfacilaĵojn por ilin venki, mi, ŝajne, rajtas min alkalkuli». Ĉu vi komprenas?

– Absolute komprenas. Sed al mi tio havas nenian rilaton. Bonvolu kompreni, Aŝĥen Ovanesovna: min turmentas neŭromo. Mi ne plu dormas, kiel dormas normalaj homoj. Mi perdis la kapon pro tiuj doloroj kaj pro ĉio, kio estas kun ili ligita. Al mi necesas amputi la manon, sed ili ne deziras. Kun la kirurgio ĉio estas finita, sed ili ne prenas sur sin responson, diablo ilin formanĝu. Kaj por mi mem mi tion ne povas fari. Ne sufiĉas kuraĝo. Kaj ankaŭ malfacile estas, verŝajne. Parolu kun ili, ĉu bone?

– Bone, – penseme trinketante ĉampanon, diris la fisorĉistino. – Mi parolos. Sed la manon ni al vi ne amputos. La neŭromon vi postvivos, ne, ne, ne furioziĝu, kara Vlaĉjeto, mi scias, kio estas neŭromo. La neŭromon, mi ripetas, vi venkos kun tempo, sed perdon de la profesio vi postvivos neniam. Ĉu vi komprenas?

– Mi perdis ĝin, mian profesion, – kun mallaŭta furiozo en la voĉo respondis li, – ja mi ne estas knabo, Aŝĥen Ovanesovna, mi estas kuracisto, kaj sperta.

– Ne, vi estas knabo, mi estas pli sperta ol vi.

– Sed vi ja nenion pri mi scias!

– Jes, viajn manojn mi ne ekzamenis, sed ĉion, kio necesas, mi vidis en Moskvo, oni al mi sendis. Kaj hodiaŭ mi ekzamenos viajn manojn.

Vespere en la pansejo ŝi longe ekzamenadis tiujn liajn damnitajn, malfeliĉajn manojn. Ustimenko odoris je alkoholo. Li estis pala, ekscitita kaj kolera. Aŝĥen silentis, snufadis kaj tute nenion diradis.

– Nu? – demandis li ŝin.

– Mi diros al vi la veron, Vlaĉjeto. Absolutan veron. Oni vin jam dufoje operaciis, kaj la stato de viaj manoj, certe, pliboniĝis. Necesas ankoraŭ minimume du operacioj, vi mem scias tion. Sed la ĉefa estas ne la operacioj. La ĉefa estas vi mem!

– Dankon! – riverencis li. – Volo, koncentriteco, kredo je la fina venko de la homa racio super si mem. Bukedo de mia avino. Ĉion ĉi ankaŭ mi mem scipovis diri ĝis certa tempo. Kaj nun sufiĉas. Bonan nokton, Aŝĥen Ovanesovna, mi iel laciĝis dum la hodiaŭa tago.

– Bonan nokton, Vlaĉjeto, – per malgaja baso respondis Oganjan.

En la sekva tago li akompanis ŝin al la aerodromo. Ŝi proponis al Vlaĉjo meti lin en Moskvo en hospitalon, sed li rifuzis. Kaj la aviadilo, malnova aviadileto, fiere forflugis el Starodolsko, kaj Vlaĉjo ne baldaŭ revenis en sian kvinan ĉambron, plej grandan parton de la varmega aŭtuna tago li trasidis en la hospitala parko. Kaj en la sekva tago li sidis tie, kaj vespere, kaj tiel de tago al tago, de vespero al vespero, sidadis, pensadis, aŭskultadis, kiel en la urba ĝardeno super rivero Soĵara ludas orkestro, kaj tio rememorigadis la junecon, la muzikon en la eksa Negocista, nun de Jardeko de Oktobro, ĝardeno, tiu sama, en kiu mortis Prov Jakovleviĉ Polunin.

Du fingroj de la maldekstra mano servis al Vlaĉjo senrifuze – per ili li prenadis el disŝirita skatolo maldikajn cigaredojn kaj fumadis ilin unu post la alia, kuntirinte siajn tufajn brovojn kaj senmove rigardante en la malheliĝantajn profundojn de la malnova parko. Tie jam estis densiĝanta, sedimentiĝanta obskuro de venanta nokto. Kaj la orkestro plu ludadis, tute kiel tiam, kiam ĉio estis en la estonteco, kiam la «longkola» Ustimenko vidis sin vera kirurgo, kiam lia arda fantazio elpensadis neimageblajn ankaŭ nun operaciojn, kiam, sufokiĝante pro emocio, li lasadis malproksime malantaŭe post si la modernan kirurgion kaj tutsimple transpaŝadis jarcentojn, furioze flustrante pri siaj grandaj samtempanoj:

«Inerciuloj! Resanigistoj! Beotoj! Oficistoj de kirurgio!»

Nu, estimata Vladimiro Atanazijeviĉ, kirurgo, havanta sperton de la Granda Patruja milito, doktoro, troviĝanta en la centro de la modernaj scioj, la sola kaj vera revoluciulo en la scienco, riparu al vi mem la manon! Ĉu vi ne povas? Kaj eĉ pensojn neniajn havas? Kaj kiel simple li trovadis konsolajn vortojn por siaj vunditoj, kiel racie, ĝuste racie rekomendadis al ili aliajn specialecojn kaj profesiojn, kiel incitiĝadis pri tiuj, kiuj rifuzadis manĝi kaj longe silentadis, enfermiĝante kaj forirante de tio, kion li nomadis «kolektivo».

– Tio estas lamentantoj! – tiel li nomadis ilin, la homojn, perdintajn la plej ĉefan aferon, al kiu ili servis. – Tio estas lamentantoj!

Fojfoje kun li ekparoladis ĉi-tieaj doktoroj, – ursosimila, kun ventro, kurbkrura Nikolao Teodoroviĉ, alta, maldika kaj muskola Antonova, maljuna kaj mokema Zakoldajev kaj ankoraŭ tute juna doktorino Maria Paŭlovna. Plej verŝajne, por ne kaŭzi al li troan doloron, ili ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke li estas kuracisto, kaj konversaciis kun li pri io ajn, escepte de tiu afero, sen kiu li ne povis vivi. Ili distradis lin per babilado pri plej diversaj temoj, sed li nur silentis, morne kaj akre rigardante al ili el sub la vilaj okulharoj kaj malpacience atendante finon de la konversacioj «pro delikateco».

Ili nur «kantis», same kiel li kantis siatempe.

Kantis kaj ĝiskantis!

Kaj do iru danci nun – saĝa, talenta, donanta tiajn esperojn, fera, nefleksebla, altprincipa, postulema ĝis pedanteco subkolonelo Ustimenko! Eksa kuracisto Ustimenko, kaj nun kuracata subkolonelo. Dancu!

Du tablojdoj – bona dormo, kvindek – kvieta morto

Li jam intencis foriri en la hospitalon, kiam apude peze malleviĝis sur la benkon majoro Maleviĉ – najbaro en la ĉambro, kartludisto kaj drinkemulo.

– Ĉu tio estas vi, subkolonelo?

– Mi.

– Ĉu plu meditas?

– Kaj kion ankoraŭ mi faru?

– Certe, nenio estas farinda.

Vlaĉjo ne respondis.

– Mi jen alkoholon akiris, – plu anhelante, diris la majoro. – Tian frenezan prezon prenas ĉi tie damnitaj drinkejestrinoj pro tiu ĉi pocio, sed kion fari? Ĉu vi deziras iĝi partnero?

– Mi povas.

– Pago per kontantaĵo.

– La mono estas en la ĉambro.

– La transakcio plenumita. Ĉu ni komencu?

Ja kial ne? Kial ne drinki, kiam aperas eblo? Kaj ankaŭ kartojn li nun ludos – tio same estas rimedo por pasigi la tempon, ĉu tiel, ŝajne, esprimas kamaradoj kartludistoj?

– Bulbeto estas, paneto same, – dolĉe basis Maleviĉ. – Kaj glaseton mi havas. Ĉiujn rimedojn por subpremo de angoro.

Lumiginte flamon de fajrilo, li lerte verŝis alkoholon el flakono, alverŝis akvon el duonlitra botelo, derompis panon, etendis al Vlaĉjo bulbeton.

– Jen, manĝu bonvole, subkolonelo…

Teni la glason per du fingroj estis multe pli malfacile, ol cigaredon, kaj majoro preskaŭ verŝis en la Vlaĉjan buŝon la bruligantan, odorantan je keroseno likvaĵon. Poste li eltrinkis ankaŭ mem, poste enverŝis la restaĵojn.

– Ĉu faciliĝis? – demandis Maleviĉ.

– Ŝajne faciliĝis.

– Nia afero estas tia, – kun suspiro diris la majoro. – Al panjo ne eblas plendi.

Ili ankoraŭ iom sidis, fumis, poste la majoro ekhastis «hejmen, manĝi», kiel li esprimis. Kiam silentiĝis liaj pezaj paŝoj, pli aŭdebla iĝis la orkestro el la ĝardeno, kaj sub tiuj malrapidaj kupraj pacaj sonoj de malnova valso Ustimenko subite serioze kaj eĉ afereme unuafoje pensis pri sinmortigo. Tio estis tiom simpla eliro el la situacio, ke eĉ lia spiro haltis.

Se homo estas senigita je sia afero, rezonis li, se li estas senigita je la senco de sia vivo, senigita je la senco de la nocio mem de feliĉo, tiam por kio porti la ŝarĝon, pasigi la tempon per kartludado kaj alkoholo kaj, esence, ĝeni aliulojn per la procezo de sia ĝisvivado, ne de la vivo, sed ĝuste de la ĝisvivado? Por kio?

Kiel simpla, kiel ekstreme simpla kaj klara al li iĝis ĉio post tiu ĉi malkovro…

Kaj denove ektiriĝis tagoj kaj vesperoj, similaj unu al la alia – kun kartludado, ŝakludado, kaŝa drinkado, leteroj de Vera, al kiuj li respondadis per poŝtkartoj. Flegistino aŭ brankardistino skribadis kun suspiro laŭ lia diktado: «Mi kuraciĝas, kisas, la humuro estas normala, saluton al la laboraj kamaradoj».

Alion dikti li ne povis.

Al Aŝĥen kaj Bakunina, al ilia kolektiva letero li respondis vigle: «La farto pliboniĝas, la humuro estas batala, la kondiĉoj estas bonegaj, la prizorgo estas unuaklasa, petoj kaj deziroj ne estas». Kaj al Ĥarlamov li entute ne respondis, same kiel ne respondis ankaŭ al Rodiono Metodjeviĉ, al lia malgaja letero, en kiu tiu sciigis, ke li kuŝas kun korinfarkto. Tiuj du, se al ili skribi ne per propra mano, komencos bredi delikatecon, sed por kio?

Por kio ĝeni la nejunajn kaj malsanajn homojn per la procezo de sia ĝisvivado? Kia senco estas en tio?

Iam, kiam jam komenciĝis longaj pluvoj, en malfrua melankolia vespero li eliris el la ĉambro de sia unua etaĝo kaj eksidis en la vakantan, kun elstarantaj risortoj foteleton de la deĵoranta flegistino. Tiu decido, kiun li faris en la sufoka nokto en la hospitala parko, nun definitive kaj firme enradikiĝis en li, li nur atendis okazon, por «ekzekucii la verdikton». Kaj nun ĉi tie, en la fotelo, kiel ĉiam, restante sola kun si mem, li komencis pensi pri «la fino», obstine rigardante per siaj ĉiam firmaj okuloj al la pordeto de la blanka ŝranketo kun ruĝa kruco. En lia animo estis trankvilo, li tute nenion timis, eĉ Vera-n forlasi estis ne timinde. «Esence, mi nur faciligos ŝian vivon, – pensis li, – ŝi estas tro honesta, por forlasi min nun, kaj gajan estontecon kun mi ŝi, kompreneble, ne ĝisatendos». Tiel rezonante, li plu rigardis al la blanka pordeto de la ŝranketo, ĝis rimarkis elstarantan el la seruro ŝlosilon. Nun deĵoris ĉiam sovaĝe gaja, punce ruĝa kaj nigraokula flegistino Rainjo, – tio, certe, estis ŝi, kiu forgesis ŝlosi sian apotekon.

Ne ekstarante, Vlaĉjo etendis la maldekstran manon – la pordeto malfermiĝis. Ĉi tie, kiel ankaŭ en aliaj hospitaloj, ĉio estis dismetita laŭ la por ĉiam establita, kutima ordo; li sciis kaj memoris tiun ordon, tial longe serĉi li ne devis. Jen maldekstre, sur la dua breto: du tablojdoj – bona dormo, kvindek – kvieta morto. Dormo, transiranta en morton. Kaj por ke Rainjo havu neniajn malagrablaĵojn, li ŝutos la tablojdojn en la poŝon, kaj la flakonon metos reen en la ŝranketon, la tablojdoj ĉi tie ne estas kalkulitaj…

Kun morna ĝojo li plenumis sian planon kaj, peze apogante sin sur la lambastono, foriris en la ĉambron, kie brulvundita Ĥatnjuk kaj flota veselleŭtenanto Karcev, enue interparolante, ludis domenon.

«Almenaŭ iel ellogi ilin en la koridoron!» – incitite pensis Ustimenko, kuŝiĝante sur la liton. Glaso kun akvo staris apude sur la ŝranketo, sed ne povis ja Vlaĉjo komenci la proceduron de glutado antaŭ la okuloj de tiuj homoj: ili nepre demandos, kion li faras? Kaj kial li «prenas» tiom da tablojdoj? «Ĉu prokrasti tiun okupiĝon ĝis la nokto?» – demandis li sin. Kaj malforte subridis, komprenante, ke li serĉas pretekston por kun honoro prokrasti la ekzekucion de la verdikto…

Diligente pendiginte la kitelon sur la kroĉilon, por ne elŝuti la tablojdojn el la poŝo, li malkovris la liton kaj momente ekdormis per tia dormo, kiel en la juneco, kiam li laciĝadis pro laboro, kaj vekiĝis kun veno de mateniĝo – la ĉambro jam griziĝis, kaj ĉe la piedparto de lia lito iu staris, ia maldika blanka sombra figureto…

– Kiu… estas tio? – flustre demandis li.

– Tio estas mi – Maria Paŭlovna, – same per flustro, sed jam per tute mallaŭta, apenaŭ aŭdebla, prononcis la doktorino.

– Maria Paŭlovna?

– Jes. Ĉu vi ne povas eliri… kun mi? – ankoraŭ iomete alproksimiĝinte al li, demandis ŝi. – Por kelkaj minutoj… Se, certe, vi bone fartas.

«Ŝi vidis, kiel mi ŝtelis la tablojdojn, – kun kolero pensis li, – ektimis, ja tio estis dum ŝia deĵorado. Aŭ Rainjo vidis».

– Donu la kitelon! – ordonis Ustimenko.

Li ial ne ŝatis tiun ĉi doktorinon, same kiel, tamen, ne ŝatis ĉi tie multajn. Ili pri nenio estis kulpaj antaŭ li, ĉiuj lokaj doktoroj kaj doktorinoj, sed li, kiel ŝajnis al li, sciis tion, kion neniam ekscios ili, kaj tial opiniis sin rajtohava rigardi al ili moke, malsimpatie kaj eĉ malestime.

«Herooj en blankaj kiteloj! – incitite pensis li, penante ne gliti per la kaŭĉuka pinto de la lambastono sur la kahelaj platoj de la planko. – Savantoj de homoj! Nu kian diablon bezonas de mi tiu sombra virgulino?»

Maldika, malalta, kun senfine laca kaj ia eĉ malforta esprimo de la helaj okuloj, ŝi konfuzite kaj rapide ĵetis rigardon en la mornan vizaĝon de tiu ĉiam kolera subkolonelo kaj ree petis:

– Ĉu por vi ne estos malfacile ĝisiri kun mi ĝis la kuracista ĉambro?

Ne, la afero, ŝajne, estas tute ne en la tablojdoj. Tiam en kio do? Ĉu en lia politik-morala stato? Eble, Aŝĥen plendis pri mallongeco de la leteroj, kaj tiu etulino nun kun li faros animsavan konversacion kaj klarigados al li, kio estas la bazaj karakteraj trajtoj de la sovetia homo?

Ŝi provu!

Ŝi risku!

Ŝi multe pagos pro tio!

Ŝia lito sur la vakstola sofo estis netuŝita – verŝajne, ŝi ne kuŝiĝis. Certe, ŝi estas el tiaj, ŝia tuta vivo estas heroaĵo! Ŝi ne dormos, kvankam tute eblas dormi! Kiel ŝi povas, ja ŝi servas al la suferanta homaro!

– Nu? – demandis li, eksidante kaj almetante apud si la lambastonon. – Mi aŭskultas vin.

– Vidu, doktoro, – komencis ŝi, kaj Ustimenko rimarkis, kiel subite tiu modesta Maria Paŭlovna ruĝiĝis kaj subite iĝis bela per ia knabina, nematura, juna belo. – Mi dezirus, doktoro…

– Mi estas korv', ne muelisto, – morne interrompis li ŝin, – kia mi estas doktoro…

– Ne, vi estas doktoro, – venkinte sian momentan sinĝenemon kaj eĉ kun certa forto en la voĉo prononcis Maria Paŭlovna, – vi estas doktoro, mi scias. Kaj mi bezonas vian konsilon, komprenu, vian konsulton. La afero estas en tio, ke mi aŭdis pri vi de Oganjan, kaj, ĝenerale, mi ankoraŭ ricevis leteron. Kaj ĉi tie estas ĝuste tia kazo…

Per la malgrandaj, mallongfingraj manoj kun zorgeme tranĉitaj ungoj, plu ĝeniĝante, ŝi dismetis antaŭ li radiografaĵojn – multe da radiografaĵoj, lerte kaj klare faritaj: ĉi tie, en la hospitalo, estis bonega radiografisto. Ne hastante, singarde Vlaĉjo fiksrigardis al unu radiografaĵo, al la alia, al la tria, poste li peze restarigis la spiron. Eĉ ŝvito al li aperis – tiel tio estis neatendita kaj timiga…

Ĝuste tiajn radiografaĵojn li rigardadis tiam, en la kabineto de la okulvitra doktoro Ward – tie, en la arkta hospitalo sur la monto. Ĝuste tiel estis vundita la angla aviadisto Lionel Neville, kara knabo, rememoro pri kiu ĝis nun per neeltenebla pezo subite premadis la koron. Nu jes, ĝuste same kuŝas la kuglo, same, ĉe la radiko de la pulmo. Nu jes, ĉio estas sama, kaj kio? Kion deziras de li tiu sufere ruĝiĝanta fraŭlino?

Ŝi estis parolanta, kaj li aŭskultadis kaj foliumadis la fotaĵojn. Estas kompreneble, ke tiun operacion ŝi konas nur el literaturo, pri tio ne indas ĝeniĝi, – se li ne eraras, ŝi estas juna? Antaŭ kvar jaroj ŝi finis la instituton, kaj tuj okazis la milito? Do, milito por kirurgo – tio estas ne kvar jaroj, tio estas tutaj dudek. Per kio, propre, li povas esti utila? Ŝi, verŝajne, komprenas, ke liaj manoj ne taŭgas nun por laboro? Aŭ al ŝi, kiel ankaŭ al multaj aliaj kuracistoj, ŝajnas, ke per jen tiuj ĉi du fingroj li povas fari ion ankoraŭ utilan? Do li certigas ŝin, ke ŝi profunde eraras…

– Ne, mi pro alia kaŭzo vin invitis, – mallaŭte prononcis la doktorino. – Mi, pli ĝuste ne mi, sed ni ĉiuj ĉi tie bezonas vian konsilon, kamarado subkolonelo! La afero estas en tio, ke kolonelo Oganjan diris kaj el la letero, kiun ni ĉi tie ricevis, ni scias, ke vi operaciis pulmojn…

«El kia tia letero, – divenante, ke la leteron skribis Veresova, kaj kompatiga pri kriplulo-kuracisto…»

– Vi sur via floto multe operaciis… – daŭrigis la doktorino.

– Ne «sur floto», sed «en floto»! – tute jam ne saĝe korektis li Maria-n Paŭlovna-n, komprenis tion, sed pro obstineco tamen klarigis: – Oni ne diras «sur floto»! «En»!

– En! – embarase ripetis ŝi. Kaj ekhastis, evidente hontante pri lia per nenio retenata kolero, pri liaj sentaktaj rimarkoj, hontante tion, ke li eĉ ne penas bridi sian incitiĝon: – Ĝenerale, mallonge dirante, doktoro, ĉe ni ĉi tie kuŝas kolonelo Sarancev – jen la fotaĵoj. Ĉio nun estas bona, sed ni pensas, ke tio estas ne vera, ne efektiva, pli ĝuste, pornelonga bonfarto. Kolonelo Sarancev tre suferis, lia kruro estas malbona, ĝenerale komence lian kuracadon fuŝis ne tre spertaj kamaradoj. Kaj jen ni deziris peti vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉar vi sub gvido de Oganjan kaj de Ĥarlamov mem kaj vi mem persone…

– Mi komprenas! – diris Ustimenko, foliumante la malsanhistorion de Sarancev A. D. – Ĉion komprenas!

Li ne tre aŭskultis ŝin – la doktorinon, demandante sin mem: ĉu ĉio ĉi ne estas bonfarado, ĉu ne spektaklo, aranĝita por okupi lin per laboro, ĉu tio ne estas rezultoj de la veno de Aŝĥen kaj de la kompatiga letero de Vera? Sed tiam li rimarkis sian voĉon, ekaŭdis siajn abruptajn demandojn pri Sarancev kaj forgesis pri tiuj duboj, kiuj lin ĵus turmentis. Li rekonis tiun sian eksan voĉon, de kiu li mem dekutimiĝis. Tiel li paroladis, laborante, al kapitano Ŝapiro, se tiu ion detale, sed neprecize klarigadis en la afero, kiun ili estis farantaj kune.

Sed ĉu li nun laboris?

Tamen, ĉio ĉi ne estis grava, ĉiujn siajn dubojn li tuj forgesis. Lian matenmanĝon kaj kakaon oni alportis ĉi tien, en la kuracistan ĉambron, kie li, morne mallevinte la kapon, elaŭskultis la matenan «kvinminutan» konsiliĝon, post kiu Maria Paŭlovna, ree rapide kovriĝinte per ruĝo, deklaris, ke ŝi laŭ komisio de la kolektivo permesis al si inviti doktoron Ustimenko por konsultado al kolonelo Sarancev kaj Vladimiro Atanazijeviĉ donis konsenton…

«Donis konsenton! Stulte!» – pensis Vlaĉjo kaj per atente streĉita rigardo kontrolis ĉiujn – ĉu ne interpalpebrumas ili, ĉu ne estas ĉi tie «komploto de delikateco», ĉu ne spektaklo estas preparita por li?

Ne, nenion suspektindan li rimarkis. La ursaspekta Nikolao Teodoroviĉ estis volvanta memfaritan cigaredon. Doktoro Antonova estis skribanta en notlibreto. La flegistinoj estis ion afereme eksciantaj de Zakoldajev.

– Do, kio? – bonanime interesiĝis Nikolao Teodoroviĉ. – Ĉu ni iru, subkolonelo, al Sarancev? Mi nur avertas, ke li estas forte elturmentita kaj povas subite impertinenti…

– Ni iru! – konsentis Ustimenko.

La damnita kaŭĉuka lambastona pinto dufoje glitis, antaŭ ol li oportune apogis sin per ĝi. Sed kvazaŭ neniu ĉi tie rimarkis tiujn liajn penojn. Poste ili iris laŭ la koridoro – ne vundito kaj kuracisto, sed du kuracistoj, nehaste interparolante pri siaj profesiaj aferoj kaj pri gravaj bezonoj de la hospitalo en la nuna tempo…

– Kio estas tiu ĉiufonfiguro? – mirege interesiĝis la bluokula Sarancev, kiam Vlaĉjo ne sen peno eksidis apud lia lito sur tabureton.

– Subkolonelo Ustimenko estas ne ĉifonfiguro, sed kuracisto, – per sia grumbla ursa baso respondis Nikolao Teodoroviĉ. – Kondutu dece, Sarancev, kaj ne ofendu homojn, kiuj venis al vi, por…

– Mi ne estas tiom facile ofendebla! – interrompis Ustimenko.

Certe, li povis defendi sin! Kaj defendus sen ajna protekto. Aŭ ĉu li estas tiom mizeraspekta, ke vokas deziron protekti?

Post ĉirkaŭ dek minutoj Nikolao Teodoroviĉ foriris, kaj Vlaĉjo restis duope kun la malgranda, maldika kaprazita tankisto. Per helaj, nebonkoraj, akcipitraj okuloj la kolonelo ĉiam fiksrigardadis al sia nova kuracisto, ĉiam kvazaŭ taksadis lin, ĉiam solvadis ian problemon. Kaj Vlaĉjo silentis, fumante en la malfermitan fenestron de la malgranda ĉambro, trans kiu, kiel en tiuj tagoj, en Arkto, kiam zumis en la haveno trenŝipoj, semis eta, longa pluvo.

– Nu? – finfine demandis la kolonelo. – Ĉu longe vi silentos, militkuracisto?

– Ja mi nenien hastas, – respondis Ustimenko. – Mi estas el la kvina ĉambro, ĉi tie en la etaĝo.

– Do, ĉu por pasigo de tempo vi venis?

– Ĉiuj ni ĉi tie estas nervozaj, Sarancev, – diris Vlaĉjo. – Al ĉiuj estas aĉe.

La kolonelo subite ekbolis.

– Sed mi ja pri nenio plendas, – komencis krii li, kolere globigante la okulojn. – Mi postulas kaj insistas pri elhospitaligo. Mi estas sana! Pro kia diablo ili ĉi tie bredas ĉirkaŭ mi delikatan diplomation? Nu, sidas la kuglo, nu kaj ĝi sidu, se ĝi min neniom ĝenas. Eĉ ne kun tiaj pecoj de fero en tripo homoj vivas. Eĉ en ostoj, okazas, sidas – do oni ne nur vivas, militas nemalbone, interalie. Kaj la ĉi-tieaj diras nek jes, nek ne. Inter si ili parolas en sia hunda latino, kaj mi estas kiel peono…

– Necesas operaciiĝi! – seke diris Vlaĉjo.

– Kion operacii?

– La kuglon el vi necesas eligi.

– Ĉu el la tripo?

– El la pulmo.

– Mi ne konsentas! – morne respondis la kolonelo. – La risko estas tro granda. Ankaŭ mi ĉi tie iomete kleriĝis, aŭdis. Kvindek procentoj kontraŭ kvindek, tio ja estas danĝera.

– Nu, kaj se sen operacio, tutaj naŭdek kvin estas por tio, ke trafos vin tia refoja sangelfluo, vidu, el kiu jam neniu eltrenos…

– Ĉu vi ne mensogas?

– Ne mensogas.

– Bone, vi povas esti libera, subkolonelo, ĝis la vespero. Mi pensos.

La stranga kombino – bluaj okuloj kaj akcipitra esprimo de tiuj okuloj de la tankisto – dum la tuta tago maltrankviligadis Ustimenkon. Kaj pri siaj tablojdoj li tutsimple forgesis. Certe, ne indis timigi la kolonelon per refoja sangelfluo, sed Sarancev ne estas timema. Kaj ĉu eblas ne diri la tutan veron en tiaj okazoj? Jen de leŭtenanto Neville oni kaŝis la veron…

En la antaŭvesperaj, krepuskaj, tiaj neelteneble malgajaj hospitalaj horoj li eniris en la kuracistan ĉambron kaj sola ree okupiĝis pri la radiografaĵoj, ree malrapide foliumis la malsanhistorion kaj denove por longe enpensiĝis, kaj poste, elfuminte seninterrompe du cigaredojn, direktis sin en la ĉambron de Sarancev. Liaj okuloj severe briletis, kaj la tuta vizaĝo estis plena de esprimo de energio kaj forto.

– Nu? – demandis li en la pordo.

– La rezolucio: rifuzi! – prononcis la kolonelo. – La demando estas elĉerpita. Iru, subkolonelo, promeni. Vi povas esti definitive libera.

– Kvindek procentoj viaj estas mensogo! – diris Vlaĉjo, eksidante kaj metante pli oportune la lambastonon. – Absurdo! Risko, certe, estas, sed mi deziras al vi rakonti unu historion, kaj vi aŭskultu atente…

– Larman ne rakontu! – ordonis per sia komanda tenoro la kolonelo. – Sed se ridindan, mi aŭskultos.

– Ridinda ne estos! – avertis Ustimenko.

Kaj li rakontis pri Lionel Neville ĉion. Neniam li estis bona rakontanto, la militkuracisto Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉiam li rakontadis iel fragmente, sen glateco kaj transiroj, ne scipovante amortizi, sed ĉi tie, ĝuste en tiu ĉi okazo, verŝajne, alie eĉ ne eblis rakonti… 

Kaj ankoraŭfoje leŭtenanto Lionel Neville

La pluvo plu egalmezure kaj trankvile bruis trans la malfermita fenestro, kiam en la malgrandan ĉambron de la tankisto Sarancev Aleksandro Daniloviĉ kvazaŭ eniris kaj restis kun ili triope Lionel Neville, la malgranda anglo, la knabo, iĝinta viro, la junulo, kiu komprenis ĉion, kiam estis tro malfrue por kompreni. Kaj nun la leŭtenanto kun siaj bukloj sur la frunto, kun la firma rideto sur la ankoraŭ knabaj lipoj, la antaŭlonge mortinta kvina grafo Neville pere de militkuracisto Ustimenko kvazaŭ diris al la kamparana filo Sarancev: «Lasu, kolonelo, vi vidas laŭ mi, kion ĝi signifas – tiu konserva metodo, kiam temas pri la vivo de mi kaj vi. Ne stultumu, oldulo, danku vian dion, ke vi ne havas Ward-on kaj onklon Torpentow, iru al la operacia tablo, esperu al tio en via mondo de estonteco, kion mi komprenis tro malfrue kaj inter kio vi havas feliĉon estadi ĉiam».

Kaj ankoraŭfoje fajfis super Vlaĉjo la malvarma vento de tiu lasta en la vivo de Neville arkta nokto, kaj ankoraŭfoje, ĝirante, trairis super «Puŝkino» britaj ĉasaviadiloj, kaj ankoraŭfoje li fordonis al onjo Paŭlinjo – la ŝipa stevardino – ŝian orenburgan kaptukon, kiam finfine kolonelo Sarancev suspiris kaj demandis:

– Do, estas senco?

– Plena.

– Se mi povus ŝin vidi, – subite flustre prononcis Sarancev kaj, verŝajne, pro honto, ke li parolas pri tio, mallevis la palpebrojn. Tiel al li estis, probable, pli facile, kaj li aldonis: – En iu kanto oni kantas, ĉu vi memoras? «Mi bedaŭras nur… ion tian… sunon sur ĉielo kaj amon sur la ter'». Jen tio estas ĝusta. Mi estas tankisto, kiam tio komenciĝis – mi tempon ne havis, eĉ minuton, de ŝi – de varma – el la lito oni min elprenis. Mi memoras – ŝia hartufo al la frunto ŝvite algluiĝis. Vi, militkuracisto, provu, deŝiriĝu de tia virino por tutaj jaroj. Nun skribas mia hartufo, skribas, griza: elĵetu viajn stultaĵojn el la kapo. Kaj al mi estas ridinde, je dio, subkolonelo, ridinde! Stultaĵojn! Kiam vi liberigos mian tripon de la kuglo, mi al ŝi tiajn stultaĵojn rememorigos!

Vlaĉjo aŭskultadis, rigardadis en la nigran, susurantan per pluvo aŭtunan hospitalan parkon. Lionel Neville jam foriris de ili en sian landon de mortintoj. Li ne sciis pri la stultaĵoj kaj pri tio, kiel algluiĝis la hartufo. Kaj ankaŭ Vlaĉjo tute povus nenion el tio scii, kaj la delonge malviva Lionel povus ne helpi al kolonelo Sarancev, se ne vokus la viva Ustimenko el la neekzisto doktoron Ward kaj onklon Torpentow. Evidentiĝis, ke vivo helpas al vivo, kaj neniu rajtas memvole forlasi tiun ĉi eterne vivan vivon…

En la kuracista ĉambro li demandis de Maria Paŭlovna, kian leteron ili ricevis. La letero vere estis de Vera – mallonga kaj afera. Nominte la lokajn kuracistojn «karaj kamaradoj», ŝi skribis al ili, ke la deprima stato de subkolonelo Ustimenko, pri kiu ŝi scias, estas ligita, certe, kun tio, ke li tute ne laboras, kaj li apartenas al tiuj homoj, kiuj, ne laborante, ne povas vivi. Kaj poste mallonge kaj same tre afere, sen eĉ sola superflua vorto kaj sen ajna plibeligo, estis listigita, per kio kaj en kio kiel konsilanto li povus helpi al la hospitalo. Per ruĝa krajono estis substrekita: «operacioj de pulmoj». Kaj la referenco al Ĥarlamov «mem» kaj al Aŝĥen.

– Kiu tion substrekis? – demandis Ustimenko.

– Nikolao Teodoroviĉ, – tremerinte pro la estra voĉo de Ustimenko, respondis Maria Paŭlovna. – Post la konversacio kun kolonelo Oganjan, kiam ili eniris en sakstraton, – tiam li substrekis.

Vlaĉjo apenaŭ rimarkeble ridetis: tiu malgranda doktorino ŝatis tiajn esprimojn, kiel «katastrofo», «lin atendas pereo», «ni estas en sakstrato». Kaj iom pli alte: «vojoj de scienco», «skalpelo venkis morton», «la homa racio ĉion povas!»

Kaj subite Ustimenko ekhontis. Li ja same iam ion proklamis al onklino Aglaja pri la racio – nokte dum manĝado. Ion tute patosan kaj senprudentan…

– Kio do pri Sarancev? – demandis Maria Paŭlovna. Laŭ esprimo de ŝia vizaĝo, ŝi estis demandanta duan fojon – verŝajne, li tiel enpensiĝis, ke ne aŭdis ŝiajn vortojn. – Ĉu vi parolis kun li, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Jes, parolis, – tute trankvile kaj ĝentile respondis Vlaĉjo. – Li operaciiĝos, Maria Paŭlovna. Kaj mi sur la loko de Nikolao Teodoroviĉ ne prokrastus la operacion…

En sia ĉambro li longe kaj pedante transmetadis la tablojdojn el la poŝo de la kitelo en koverton, poste deprenis du, glutis ilin, kiel oni devas por facila dormo, kaj la ceteron kaŝis profunde en la keston de la ŝranketo. Kiam venos tempo, li dissolvos ilin en sia emajlita trinkpoto kaj eltrinkos…

Sed, pensante tiel, li jam estis komprenanta, ke tiu tempo ne venos.

«Urso en okulvitroj! – pensis Vlaĉjo, rigardante al lavanta sin post la operacio Nikolao Teodoroviĉ. – Kiel tio antaŭe ne venis en mian kapon? Tamen, mi ne vidis lin antaŭe en okulvitroj».

Apude estis lavanta sin blua pro laco Maria Paŭlovna. «Kaj tute ŝi ne estas maljuna fraŭlino, – riproĉante sin pro siaj antaŭaj pensoj, decidis Ustimenko. – Ŝi simple estas ekstreme elturmentita».

Kaj li diris pri tio iom poste, kiam ili restis duope, al Nikolao Teodoroviĉ.

Tiu snufis, pensis kaj respondis kolere:

– Ŝi havas la nulan sangogrupon. Ŝi disipas ĝin kiel deziras, kaj mi ne povas kontroli, mi estas maljuna, suferas je anhelado, iam tia dormemo atakas, ne eltenebla. Ŝi estas por si mem mastrino, faras, kio venas en la kapon…

Ili sidis duope en la kuracista ĉambro, trans la fenestro ore brilis aŭtuna bonvetera malvarma tago. Oscedante pro laco, la «urso en okulvitroj» prononcis reveme:

– Dum tia vetero en arbaro estas paradizo!

Ustimenko ridetis: certe, via afero estas ursa! Kaj subite li imagis tiun maljunan doktoron en arbaro – kiel homurso, li iras, apogas sin sur lambastono, ĝojas al la paradizo, akre sentas kuremajn odorojn de aŭtuno, subite haltis sur monteto – rigardas al malproksima foro, arbara mastro.

– Pri kio vi ridetas? – kun intereso fiksrigardante al Ustimenko, demandis la maljuna doktoro. – Kial vi gajas?

– Tiel… Arbaron imagis…

– Bona afero…

Li plu rigardis al Vlaĉjo, poste neatendite rekte, eĉ malĝentile diris:

– Mi neniam vidis, kiel vi ridetas.

Kaj, kvazaŭ konfuziĝinte, li altiris al si la radiografaĵojn de la kruro de majoro Ĥatnjuk, turnis unu el ili tiel kaj tiel, kolere grumblis:

– Nenion mi komprenas! Ĉu vi komprenas?

Liaj okuloj estis akre observantaj Vlaĉjon. Ĉion komprenis tiu maljuna homurso pri la kruro de majoro Ĥatnjuk, kio tie estis nekomprenebla! Kaj ne la kruro lin interesis nun, sed tiu lumo en la okuloj de la subkolonelo de medicina servo Ustimenko, tiu malaperinta kaj denove ekbrilinta lumo, tiuj ankoraŭ tute antaŭnelonge malplenaj kaj subite ree vivoplenaj okuloj sub la vilaj okulharoj…

– Do kion vi pensas?

Ustimenko ekparolis. Tuj, post la operacio, kie, kiel al li ŝajnis, li komandis, post lia, kiel al li ŝajnis, sukceso, post liaj instrukcioj dum la malfacilega eligo de la kuglo preskaŭ el la radiko de la pulmo – post tuta tiu venko, kiun poste la «urso en okulvitroj» nomis «parigita operacio», aludante savon de samtempe du vivoj – de Ustimenko kaj Sarancev, – Vlaĉjo jam ne rimarkis, ke super li oni «laboras». Ĉu povis li scii, ke Nikolao Teodoroviĉ plurfoje operaciis pulmojn kaj ke la instrukcioj de Vlaĉjo simple koincidis kun tio, al kio li estis preta anticipe, sed ke li kvazaŭ obeis lin, ĉar plene konsciis la hodiaŭan tagon de la kripligita de milito kolego. Kaj la brilo en la Vlaĉjaj okuloj, kaj tiu facila ruĝo de ekscitiĝo, kaj tiu voĉo de kirurgo, sed ne de vundito, – ĉio ĉi estis rezultoj de la parigita operacio, de malgranda ruzaĵo, preparita de ili ĉiuj en tiu ĉi fora malfronta hospitalo. La operacio pasis sukcese, nun la afero estis nur en bonorda iro de la postoperacia periodo. Laboro – jen kio nomiĝis bonordo por Ustimenko, amaso da aferoj, por ke, kiel oni diras, «ne eblu spiri»…

– Jes, jes, jes! – ĉiam kapjesadis samtakte kun Vlaĉjaj rezonoj la maljuna doktoro. – Jes, jes, jes!

Kaj la arbara homurso oscedis, ja al li estis enue aŭskulti, des pli post la operacia malfacila tago, la detalajn Vlaĉjajn klarigojn.

– Jes, jes. Sprite, ŝajne!

Por sekundo Ustimenko perpleksiĝis: kio do en tio estas sprita? Sed li tuj komprenis – la maljuna kirurgo laciĝis terure, nenion bone komprenas, deziras dormi, kaj li vere iru dormi.

– Kaj vere, mi iros! – kun suspiro diris la «urso en okulvitroj». – Mi iros, diablo prenu, supon manĝos kaj dormos. Kaj vi ĉi tie kun Antonova esploru, Ĥatnjuk estas ŝia paciento. Kaj mi ankoraŭ petos vin, se mi ne tro vin penigas, pri nia Sarancev. La nokto por li estos malfacila, doktoro.

Doktoro!

Kaj subite al li rememoriĝis Nigra Ravino, la fama tiea «aeroplano» kaj tiu mateno, kiam Bogoslovskij diris al li: «doktoro». Ho, tiam ĉio estis multe pli facila kaj simpla.

Jen, se vi estas doktoro, do iru danci nun!

La pordo post la «urso en okulvitroj» fermiĝis, Ustimenko eksidis al la tablo sur la lokon de kuracisto, fumis iom, pensis. Poste venis Antonova – por konsiliĝi, poste enrigardis, palpebruminte al ŝi, partoprenanto kaj eĉ la iniciatinto de la komploto de «delikateco» – doktoro Zakoldajev. Sed lian palpebrumon doktoro Antonova ne rimarkis. Ŝi tutsimple forgesis pri la komploto kaj estis kolere disputanta kun tiu ĉi subkolonelo pri lia trankvila kaj eĉ iom ironia rilato al streptocido kiel al savilo el tute ĉiuj malfeliĉoj. Post ioma paŭzo Zakoldajev same forgesis pri la komploto kaj enmiksiĝis en la disputon, akceptinte tute kaj plene la flankon de Ustimenko kaj atakinte Antonova-n per riproĉoj pri ŝia ĉiama raviteco…

Tiel nerimarkeble estis finita la demando pri la komploto, ĝi simple iĝis de ĉiuj forgesita, «dissolviĝis», kiel esprimis poste pri tiuj tagoj Nikolao Teodoroviĉ.

En la disputoj trapasis la vespero, poste venis nokto.

Persvadinte Antonova-n, kiu estis deĵoranta hodiaŭ, kuŝiĝi dormi definitive, Ustimenko direktis sin en la malproksiman malgrandan ĉambron, al Sarancev, kie nun estis posteno kun sperta kaj klera flegistino. Per unu fingro, ne sen lerteco Ustimenko trovis la pulson, kalkulis kaj konsentis kun la flegistino, ke ĉio iras bone – la koro de Sarancev funkcias sendifekte. Same ĝi funkcius ĉe Lionel Neville.

Apogante sin sur la lambastono, malrapide preteris militkuracisto Ustimenko la tablon, ĉe kiu en sia fotelo dormetis la nekredeble ruĝvanga flegistino Rainjo. La ŝlosilo plu estis elstaranta el la apoteka ŝranketo, kiel tiam, kiam Vlaĉjo ŝtelis la luminalon.

– Raisa, he, Raisa! – tuŝis li la flegistinon je la ŝultro.

– Ĉu, kio? – rigardante al li per dormantaj, kvankam malfermitaj okuloj, demandis ŝi.

– La apotekon ŝlosi necesas! – severe ordonis Ustimenko. – Ĉu vi aŭdas? Mi scias okazon, kiam unu idioto… Ĉu vi vekiĝis aŭ ne?

– Vekiĝis! – ĉirkaŭlekante la lipojn kaj skuante la kapon, diris Raisa. – Eĉ estas strange, kiel mi ne vekiĝis?

– Do, mi scias okazon, kiam unu idioto ŝtelis flakonon kun luminalo, dissolvis la tablojdojn en akvo, eltrinkis kaj ekdormis por ĉiam. La flegistino estis juĝita. Ĉu vi komprenas?

– Kia teruraĵo! – diris Rainjo. – Freneziĝi eblas! Ĉu indas tielaĵon diri al homo antaŭ nokto, se mi la unuan fojon forgesis…

– Ne, ne la unuan! – rigardante rekte en la okulojn de Raisa, malmilde prononcis Ustimenko. – Ne la unuan!

Ekkuŝante, li intencis preni, kiel ĉiam, siajn du tablojdojn, sed pensis, ke necesos iri al Sarancev, – kaj manĝis donacitajn de la «patronoj» sekvinberojn. Li rememoris pri la kruro de Ĥatnjuk, ankoraŭfoje imagis al si, kiel iras tra arbaro la «urso en okulvitroj», penis klarigi al Antonova, ke ŝia kazo de frostvundo estas tute ne tipa, sed escepta, kaj ke el tiu kazo ne eblas fari ajnajn konkludojn, sed ne sukcesis, ĉar ekdormis kaj vekiĝis nur kiam oni vokis lin al Sarancev.

La kolonelo kuŝis kaj ridetis – pala, memkontenta, gaja.

– Ĉu tio estas ĝusta, ke la kuglon oni el mi elprenis? – flustre demandis li.

– Elprenis! – tuŝante per la fingro la pulson de Sarancev, respondis Vlaĉjo. – Elprenis, kaj kiel bonege!

– Ĉu la tripo estas sendamaĝa?

– Sendamaĝa estas via tripo. Sed paroli vin nun tute ne devas. Nun – kvieton, kaj vi estos sana homo…

La kolonelo grincis per la dentoj, liaj makzeloj firme kunpremiĝis, la nekredeble bluaj kaj tamen akcipitraj okuloj rigardis foren, tra la muroj.

– Sed la kruro ja tutegale malhelpos! – kolere diris li. – Tutegale la samo! Je-en, medicino!

Ridetante per la okuloj, silente rigardis Ustimenko al Sarancev. Jen, ĝuste tio estas la vivo! Do, li grumblu pri la senhelpa, ankoraŭ mallerta, mizera kirurgio, vivu kaj grumblu kolonelo Sarancev, fordoninta ĉion, kion li povis, en tiu batalo, kiam oni eltrenis lin el la eksplodigita, mortinta tanko. Li nur vivu. Li estas inĝeniero, la lama kruro preskaŭ ne malhelpos en la afero, al kiu li servas, li vivos, laboros kaj grumblos…

Kaj la algluiĝinta hartufo, al kiu oni redonos lin viva, forgesos pri tio. Li rakontos al ŝi pri la «tripo», kaj ili ridos, kaj neniam al ŝi venos en la kapon, ke ŝia Sarancev estus malviva pro ia tia «tripo». Jen, ke la kruron oni ne riparis – tio estas malhonoro!

Poste la subkolonelo suspiris kaj ekrigardis al Ustimenko.

Tiel ili ankoraŭ iomete interrigardadis – ambaŭ savitaj per unu sama operacio, ambaŭ vivaj, ambaŭ ankoraŭ ne maljunaj homoj…

Poste Vlaĉjo palpebrumis al Sarancev kaj ekiris al si – findormi, sed la ĉambron ne ĝisiris, ĉar en la koridoro lin interkaptis la «urso en okulvitroj», brakumis per unu brako ĉe la talio kaj diris, kliniĝante al la orelo de Ustimenko, konfide kaj nelaŭte:

– Ĉu ni okupiĝu jam hodiaŭ, Vladimiro Atanazijeviĉ, pri via maneto? Pri via manegeto? Ne prokrastante plu, vidu, eĉ je horo. Mi persone tiel rezonas: via neŭromo en la lasta tempo iomete cedis, do kial ankoraŭ prokrasti? Por trejnado de la fingroj poste necesos nemalmulte da tempo, ne dum unu tago vi ellernos regi la manojn kiel antaŭe. Nu, unu mano ĉe vi estas preskaŭ bonorda, kaj la dua?

– Bone, – rapide diris Ustimenko, – mi konsentas. Mi nur barbiron vizitos, ordigos min iomete, Nikolao Teodoroviĉ, ĉar pro Sarancev ĉio iel malorde iris kaj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Nu, kion vi pri li pensas?

– Ja nemalbone, – snufante, respondis la «urso en okulvitroj». – Tute nemalbone. Estas esperinde, ke danke al via insistemo ni lin eltrenis el aĉa historio. Do, ni vin en la dua operaciejo atendos…

Post horo razita, odoranta je barbirejo subkolonelo de medicina servo Ustimenko kuŝiĝis sur la malvarman tablon sub trankvilan lumon de grandega senombra lampo, iomete moviĝis, instalante sin pli oportune, kaj diris, fideme kaj rekte rigardante en la okulvitrojn de Nikolao Teodoroviĉ:

– Mi estas en ordo.

Kaj fermis la okulojn.

«Certe, en ordo, – trankvile pensis Nikolao Teodoroviĉ. – Se vi scius, karulo, kiom ĉi tie ĉeestas da senkorpaj konsilantoj, komencante de la ĉefkirurgo ĝis via maljunulino Oganjan, kiom ni por vi da papero eluzis – por korespondado, kiom da radiografaĵoj la poŝto transportis el nia hospitalo en Moskvon, en Leningradon, kaj reen al ni! Se vi scius ĉion ĉi, subkolonelo!»

– Skalpelon! – ordonis Nikolao Teodoroviĉ. 

Nu, nupto…

La unuan de decembro vespere en la kvinan ĉambron eniris Vera Nikolajevna Veresova. Ustimenko estis dormanta. Liaj grandaj manoj trankvile kuŝis super la litkovrilo, kvazaŭ vere ripozante post laboro, kiel antaŭe.

Maleviĉ kaj majoro Ĥatnjuk, lokaj malnovloĝantoj, forgesinte pri damludo, ekgapis al la nekonata, tre bela virino, kiu, mallaŭte ekplorinte, malleviĝis antaŭ la Vlaĉja lito sur la genuojn kaj kisis lian pojnon.

– Kiel en kino! – per ravita flustro prononcis la sentimentala Maleviĉ. – Eĉ rigardi estas agrable.

Ĥatnjuk estis pli trankvila kaj pli delikata, tial li nur diris «hm» aŭ ion tiaspecan kaj tiris la turmentatan de sciavido Maleviĉ-on al la pordo, trans kiun tiu, kvankam li iomete bremsis, tamen estis elpelita.

La palpebroj de Ustimenko tremeris, poste li malfermis la okulojn, Vera rigardis al li ne deŝiriĝante.

– Ĉu vi? – mallaŭte demandis li.

– Mi! – respondis ŝi, alpremiĝante al lia mano per la varma vango. – Mi! Kaj por ĉiam! Mi estis ĉi tien transigita. Ho, Vlaĉjeto, kiajn suferojn ĉio ĉi kostis!

Li ridetis degne kaj malvarme: mirindaj vortoj ekzistas en la leksikono de sanaj homoj.

– Kaj ne ridu, – petis ŝi. – Ekzistas ja, konsentu, diversaj suferoj. Estas suferoj pure fizikaj, kaj estas memamo, estas, vidu, vundita fiereco, estas…

Ridetante, li rigardis al ŝia fajna vizaĝo, serĉis ŝian rigardon. Ĉiam ŝi iomete ne komprenadis la plej ĉefan, aŭ komprenadis duonon de tio, kion endis kompreni nur tute aŭ prefere tute neniom kompreni! Ĉu vere ĉio tio, kion faligis sur lin la sorto, imagiĝis al ŝi nur sumo de fizikaj suferoj kaj venko de malsano?

Tamen, kian tio nun havas signifon?

Ja ŝi estas ĉi tie, ŝi obtenis la transigon kaj venis ĉi tien, en tiun provincaĉon, al li, pro li…

– Eksidu, – petis li, – al vi estas maloportune tiel…

– Ne, oportune, bonege, – diris ŝi, ree alpremiĝante per la varmega vango al lia mano. – Mirinde oportune. Kaj ĉu tio gravas – oportune aŭ ne? Ja mi estas kun vi!

La pordo en la koridoron estis malfermita, en la ĉambron oni enrigardadis, kaj tio, ke Vera plu staris sur la genuoj, estis ĝena por Vlaĉjo. Facila ruĝo aperis sur liaj vangoj, li ordonis pli malmilde:

– Forturniĝu! Mi vestos min! Aŭ eliru por kelkaj minutoj…

Verŝajne iomete ofendiĝinte, ŝi eliris, kaj li miris pri malpezeco kaj rapideco de ŝia irmaniero. Poste li ektiris al si la kitelon, kun peno ŝovis la malobeemajn manojn en la manikojn, palptrovis per la piedoj la babuŝojn kaj apogis sin sur la apogbastono. Ĝenerale, ĉio ĉi estis sufiĉe longa proceduro, sed kompare kun tio, kiom ĝi kostis al li nur antaŭ monato, «la afero progresis nemalbone», kiel diradis Nikolao Teodoroviĉ – la «urso en okulvitroj».

– Ja vi estas tute brava! – diris al li Vera en la koridoro, kiam li finfine aperis antaŭ ŝi – ial tre alta, kun molaj disŝutiĝantaj haroj, kun malgaje ironia brilo de la okuloj sub la vilaj okulharoj. – Tute, tute brava!

– La subkolonelo ĉi tie tiajn aferojn faras, admirindajn, – enmiksiĝis la rufa Maleviĉ. – Li ĉi tie estas la unua sur la honortabulo.

– Kiel tiel? – ne komprenis Vera. – Ĉu kiel modela resaniĝanto?

– Kial resaniĝanto? Doktoro! Li kuracas nin ĉiujn. Li ja…

– Lasu, majoro, – interrompis Vlaĉjo. – Ni iru, Vera, sidu tie sur la benko… Tiu loko ĉe ni nomiĝas «en ombro de palmoj»… Ni iru!

Du magraj, polvokovritaj palmetoj estis kviete finantaj sian vivon sur verdaj sokloj trans la angulo en la koridoro. Ĉi tie ankaŭ estis permesite fumi, ne por ĉiuj, sed por siaj kutimuloj.

– Ĉu tio estas vero, ke vi kuracas? – demandis Vera, kiam ili sidiĝis. Ŝiaj okuloj brilis fiere kaj iomete mirigite, kvazaŭ ŝi rigardis ne al Vlaĉjo, sed, ekzemple, al elefanto, dresita de ŝi fari malgrandajn miraklojn. – Ĉu tio estas vero?

– Absurdo! – kun incitiĝo respondis li. – Simple okazas, ke oni kun mi konsiliĝas. Tio estas natura.

Ŝi ĉiam rigardis al li ne deŝiriĝante – arde, feliĉe kaj eĉ kun ia ekstazo. Li deziris ekfumi, sed li timis ĉe Vera komenci la proceduron de elprenado de cigaredo el skatolo, kaj li ruzis – petis ŝin iri en la ĉambron kaj bruligi la cigaredon de iu. Ŝi salte ekstaris kaj ekkuris, glitante sur la kahela planko, kaj li rigardis post ŝi kaj pensis, ke, krom ŝi, li neniun havas en tiu ĉi mondo, kaj pro tiu penso al li iĝis nek gaje, nek feliĉe, nek eĉ simple trankvile. Li notis por si tiun fakton, kaj nenio pli.

– Aŭskultu, – diris ŝi, reveninte kaj etendante al li la cigaredon, – ĉi tie ĉiuj estas enamiĝintaj al vi. Ili cirkaŭis min en la ĉambro kaj nur parolas – «via edzo, via edzo, via edzo…» Mi, cetere, nenion neis, ĉu por vi tio ne estas malagrabla? Ja ni estas edzo kaj edzino? Edzino kaj edzo?

Peteganta esprimo glitis en ŝia vizaĝo, kaj Vlaĉjo haste respondis, ke certe, alie ne povas esti…

Vera metis sian manon sur lian ŝultron kaj turnis sin al li. Ŝia ŝminkita buŝo estis proksima al liaj lipoj, li vidis ŝian mentonon, la blankan kolon, kuntiritan de la kolumo de la marista tuniko, aŭdis ŝian plioftiĝintan spiradon, varman odoron de ŝiaj haroj. Kaj ĉio tio, kio ĵus, antaŭ kelkaj minutoj, ŝajnis al li en ŝi falsa, ĉio tio, kio estis en ŝi malagrabla al li kaj eĉ incitadis, nun cedis lokon al alia sento – sento de sopiro pri ŝi, avido kaj deziro…

Lia vizaĝo tremeris, la malmola vizaĝo de viro, bruligita de la fiodora kirlovento de milito, kaj en la esprimo de la okuloj malaperis tiu malvarmeta firmeco, al kiu kutimiĝis ĉiuj, kiuj konis Ustimenkon ne tre proksime. Trans la angulo de la hospitala koridoro, inter du rufiĝintaj pro tristo palmetoj, denove malkovriĝis al Vera mallerta kaj sinĝenema, ne ellerninta bone kisi ŝia Vlaĉjo Ustimenko, ŝia subkolonelo, kiaj ne ekzistas en tiu ĉi mondo, ŝia plej granda doktoro, tiu, kiu sub tondro de ankoraŭ neniam aŭditaj ovacioj sendube malfermos internacian kongreson de kirurgoj en la fabela urbo Parizo…

– Ĉesu do, Vlado, – diris ŝi, – ĉesu! Mi ĉi tien venis servi, mi estos ĉi tie fakestro, kaj ni en koridoro sub ĉies vido eksidis kisiĝi…

Ili ne povis scii, ke la sentimentala Maleviĉ, tuj kiam ili eksidis inter la palmetoj, deklaris tiun ĉi teritorion por ajna trafiko «fermita ĝis speciala ordono», kaj la specialan ordonon li prokrastis ĝis tiu momento, kiam aperis malsupre post la vespera rondvizitado la severega «paĉjo» mem, la ĉefkuracisto Anatolo Akinfijeviĉ. Nur tiam Maleviĉ, el malproksime kantetante ion el opereto «Silva», aperis antaŭ la «novgeedzoj», kiel oni tuj komencis nomi ilin en la hospitalo, kaj proponis al ili vespermanĝi…

La vespermanĝo por la novveninta Vlaĉja edzino estis primetita en la kuracista ĉambro, kaj ĉar neniu scipovas en tia grado esti feliĉa per feliĉo de kamarado, kiel soldatoj, vidintaj malfeliĉojn de milito, do la vespermanĝo estis vere reĝa. Speciale penis opinianta sin ial spertulo pri manĝaĵoj kolonelo Sarancev. Supozante, ke ĝuste subkolonelo Ustimenko, kaj neniu alia, purigis al li la «tripon» kaj per tio revenigis lin al la vivo, la kaprazita kolonelo proprapersone fritis sur la hospitala fornelo paton da terpomoj laŭ sia maniero kaj solene metis sur la tablon en la kuracista ĉambro. Dum la nova doktorino estis prenanta duŝon, flegistino Rainjo estis sternanta sur la sofo littolaĵon, ĝeniĝante pri tiu kvanto da kusenoj, kiu senmaskigis la destinon de tiu kuŝejo por la venanta nokto.

Oficiroj en bluaj kaj rufaj hospitalaj kiteloj, haste razintaj sin kaj senkonsciige odorantaj jen je «Dianto», jen je «Majfloro», jen je «Arompizo», fumis apud la malfermita pordo de la kuracista ĉambro alveturigitajn de Vera verajn moskvajn cigaredojn «Kazbeko», interparoladis, modere pike ŝercante, kaj tenis sin tiel, ke «ni ĉi tie, en sovaĝejo, fore de la fronto, same ne estas simpluloj kaj konservis nian militan fratecon…»

Post la duŝo Vera revenis en «civila», el hela lano, robeto kun brilanta leda zoneto kaj sama lakita banteto ĉe la kolo, kio faris al la resaniĝantaj amikoj de Vlaĉjo impreson multe pli grandan, ol se ĉi tie, en profunda malfronto, eksplodus prokrasta bombo peza je tuno.

– Jen ŝi donas! – flustre admiris Maleviĉ. – Tio estas, karaj kamaradoj, ĝuste la lasta krio de la modo de la kvardek kvara jaro…

– El kino la modo estas prenita, – rimarkis flegistino Rainjo. – Mi tute tian reĝinon vidis, sed nur en privata vivo…

– Kie do vi, kara, ŝin en privata vivo vidis? – interesiĝis Ĥatnjuk.

La pordo en la kuracistan ĉambron fermiĝis, la oficiroj, suspirante kaj ĝemante, iu apogante sin sur bastoneto, iu sur lambastono, iu gardante la kripligitan manon, nehaste ekiris en siajn ĉambrojn – prepariĝi al longa, sendorma, sombra hospitala nokto. Kolonelo Sarancev, tremerante per la ŝultroj, same kuŝiĝis sur la malmolan liton, tiris la litkovrilon ĝis la mentono kaj pensis, ke Ustimenko ĝisatendis sian «hartufon». Lin trafis tremo, li longe oscedis. Raisa, pensante pri la fasono de la robo de la «reĝino», estingis la lampeton en la vestiblo: «Patrioto, ŝparu elektron!» – tia afiŝo pendis en ĉiuj ejoj de la hospitalo…

Vera en la kuracista ĉambro, starante apud la laŭtparolilo, estis kombanta per nigra kombilo la humidajn, senbrilajn post la duŝo harojn, Ustimenko silente rigardis al ŝi. Kaj pensis, ke tio estis ŝi, kiu skribis tiun leteron, kiu helpis al li pluvivi, kaj ke li devas senti dankemon al ŝi, kaj ke tre, verŝajne, malbonas en li ia «malmildiĝo de la animo» – nenian dankemon li sentis, kaj eĉ pensi pri tiu letero al li estis malagrable.

– Fajrartaĵoj en Moskvo, – mallaŭte diris Vera. – Ĉu por vi estas aŭdebla la radio?

– Mi aŭdas.

– Kaj ĉe ni estas nupto…

Ŝi skuis la kapon, malhela ondo da haroj falis sur la ŝultron – preskaŭ ĝis la lakita zoneto.

– Ĉu nupto aŭ ne?

– Nu, nupto…

– Sed mi ja eĉ pri via «nu» ne ofendiĝos, – kun defia subrido, tre konvena al ŝi, brilante per la okuloj kaj la dentoj, diris Vera. – Vi sen mi ne povas, same kiel mi sen vi, sed tion mi delonge scias, kaj vi, karulo, ankoraŭ ne scias. Kun tempo vi komprenos…

Dum ŝi estis senkorkiganta ĉampanon, Vlaĉjo rigardis al ŝiaj manoj kaj pensis pri tio, ke ŝi lin vere, probable, amas, se tiel kredas je li. Sed tiu «se» estis samtempe io nefidinda, malfirma, danĝera. Kaj ĉu estis li, kiun amis tiu bela, nestulta, svelta, bone vestita virino? Ĉu lin, tian, kia li konis sin kaj kia lin konis kaj komprenis lin Barbara?

Pri Barbara li ne rajtis nun pensi, en tio estis io kontraŭnatura kaj eĉ sakrilegia, sed pensis pri ŝi Vlaĉjo preter sia volo, kaj lia volo hodiaŭ estis malforta…

La ĉampano pafis. Vera enverŝis la ŝaŭmon en emajlitajn hospitalajn trinkpotojn, trankvile ordonis:

– Pri ŝi ne pensu! Ŝi vin ne bezonas! Ĉu vi komprenis? Kaj konsentu, kara, tio estas ne tre bone – en la vespero de nia nupto pensi pri alia virino. Kaj tio al vi ne konvenas, viaj okuloj iĝas kiel ĉe bovino…

De kie ŝi sciis, pri kio ĝuste li pensis?

Ĉu mi ĝisvivis?

Pri Rodiono Metodjeviĉ ŝi rakontis al Vlaĉjo, ke li vere havis miokardian infarkton, sed ke nun ĉio finiĝis bone, li ricevis rangon de subadmiralo, kaj nun li estas sola en la floto komandanto de grupo de torpedŝipoj – Heroo de la Sovetunio. Pri Aglaja plu nenio estas sciata. Ĉe ŝipestro Amiraĝibi Vera gastis sur la ŝipo, kiam li lastfoje venis kun ŝiptrajno. Nun Elisbaro Ŝabanoviĉ havas novan, grandegan vaporŝipon, el tiuj, kiujn Roosevelt nomas «malaltpreza pakumo por multekostaj usonaj varoj». Kapitano Ŝapiro nun estas majoro, doktoro Levin fartas tute malbone, verŝajne baldaŭ mortos. Cvetkov-on Vera vidis preterveture en Moskvo, vizitis lin por danki, li helpis al ŝi akiri nomumon en Starodolskon, li kaj, certe, Ĥarlamov…

– Venigis min en restoracion – tia ridinda! – post paŭzo aldonis Veresova.

– Ĉu Ĥarlamov? – miris Vlaĉjo.

– Kial Ĥarlamov? Cvetkov.

– Ankaŭ mi ĉi tie estis en restoracio, min Aŝĥen venigis, – rememoris Vlaĉjo.

Vera ĵetis rapidan rigardon al li kaj forturniĝis.

Ĝis la dekunua horo Vera Nikolajevna Veresova jam estis oficiale akceptita al laboro en la hospitalo, kaj ŝi prezentis sin al la «urso en okulvitroj», kiu kun ia eĉ ektimo nomis ŝin «belulino» kaj «fronta donaco por ni, arbaraj stumpoj», pri kio ŝi kun ĝojo rakontis al Vlaĉjo. Ĝis la tagmezo ŝi trovis duĉambran loĝejeton tre proksime de la hospitalo – tute apude, la gemastroj estas «simpatiegaj, absolute kleraj homoj, en admiro, ke ĉe ili loĝos gekuracistoj». Antaŭ la vespermanĝo Ustimenkon sur aŭtomobilo de iu granda estro oni transportis en la novan loĝejon, kaj post kelkaj tagoj, vespere, kiam en malnova enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron li estis leganta artikolon pri kaktoj, al li venis du korespondantinoj el ĵurnalo «Starodolska vero» – ambaŭ saĝetaj, modestaj, junaj, iomete ravitaj kaj tre malbelaj.

– Sed al kiu vi venis, propre? – demandis Ustimenko.

– Al vi. Ja vi estas subkolonelo Ustimenko, ĉu?

– Nu, mi. Bonvolu eksidi.

Ili ambaŭ eksidis.

La unua ekparolis tiu, sur kiu estis vira klapa ĉapo.

– Certe, pri vi devus skribi nia Krajevoj, – diris ŝi. – Ĝuste li. Tio estas lia temo!

– Jes, Krajevoj kreus, – suspiris la alia. – Li entute havas brilan skriboplumon. Li estas en «Patriotoj de la patrujo» – ĉu vi ne renkontis lin en frontoj?

– Ne, ne renkontis.

– Kaj ne aŭdis pri Krajevoj?

– Ne aŭdis. Pri Boriso Polevoj[84] mi aŭdis.

– Krajevoj estas nia, loka. Nu, do ni komencu?

Ustimenko estis perpleksa: kion ili devis komenci? Eble, tio estas blago? Kaj kial Krajevoj kreus? Kion? Li sentis sin en ĝena kaj eĉ maldeca situacio, kvazaŭ li hazarde enrompiĝus en virinan banejon…

– Jes, do, ni transiru, kamarado subkolonelo, al la afero, – diris tiu, kiu estis pli parolema. – Ĉu vi povus komence prilumi al ni vian infanecon kaj junecon…

– Mallonge, – diris la alia. – Kiel oni diras, koncize.

– Sed por kio? – iom tro bruske diris Vlaĉjo. – Mi, kamaradoj, ĝenerale ne tute vin komprenas. Kio, propre, okazis? Ĉu ia materialo pri mi venis en la redakcion? Kaj pri kia afero vi parolas?

Ili klarigis al li: materialo vere venis; oficiroj el la hospitalo – jen iliaj familinomoj: Ĥatnjuk, Maleviĉ, Sarancev, ankaŭ kuracistoj – skribis leteron en la redakcion pri konduto de rimarkinda kamarado, grave vundita kirurgo, kiu…

– Aĥ, dio mia, kia stultaĵo! – tute ŝvitis kaj maltrankviliĝis Ustimenko. – Ĉio ĉi estas stultaĵo, bagateloj…

La knabinoj-korespondantinoj pacience atendis, poste tiu, kiu paroladis pli mallonge, rapide kaj insiste interesiĝis:

– Kian rolon en via vivo, kamarado subkolonelo, ludis la elstara libro de Nikolao Ostrovskij «Kiel la ŝtalo estis hardata»[85]? Kaj speciale, via konduto ĉi tie…

– Ja kia konduto! – denove ekbolis Ustimenko. – Nenian mi konduton havis…

– Nu kiel nenian! – kun rideto de supereco diris tiu, kiu estis pli parolema. – Ja ni ĉi tien el la hospitalo venis, tie ni, kamarado subkolonelo, ankaŭ tre valorajn detalojn eksciis. Modesteco, certe, estas karaktera trajto de la sovetia homo, sed la lando, kredu, devas koni siajn heroojn. Ni ankaŭ kun la kuracistoj parolis – kaj kun Nikolao Teodoroviĉ mem, kaj kun Maria Paŭlovna, ili tre bone pri vi diris – pri via kuraĝo kaj pri tio, kiel vi mem, ankoraŭ tre, terure grave vundita, ekpartoprenis laboron de la hospitalo. Ĝuste ekpartoprenis kaj iĝis tie neanstataŭigebla kamarado. Vi ne koleru, kamarado subkolonelo, sed en tiu, kaj nur en tiu direkto ni devas labori super la eseo. Do, bonvolu, mi vin konvinke petas – rakontu al ni rememorojn de via infaneco. Eblas ankaŭ ekde la lernejo – kiam ĝuste vin altiris la humana profesio de kuracisto? Jen tiun ĉi momenton – ni devas ĝin prilumi – la komencon de via vojo…

Ili sidis antaŭ li – maldikaj knabinoj en malriĉaj paltetoj, sub kiuj estis malnovaj vatjakoj, kaj atendis, kaj li plu nenion povis diri kaj nur ĝemetadis, kunmetante en la menso tiujn frazojn, kiujn li diros morgaŭ dum la kuracproceduroj al la damnitaj aŭtoroj de la letero. Al ili li jam diros! Al ili li ĉion diros! Kia diablo donis al ili la ideon!

Neniu scias, per kio ĉio ĉi finiĝus, se ne aperus subite el la hospitalo Vera Nikolajevna – kun manĝoskatoloj, kun botelo da lakto, rozkolora, feliĉa. La knabinoj prenis de ŝi la manĝoskatolojn, ŝi forskuis neĝon de la uniforma palto, la knabinoj kun admiro ĉirkaŭrigardis ŝin – tian sveltan, fleksiĝeman, kun ordenoj: marista doktoro, kapitano de medicina servo, partoprenis en maraj bataloj, edzino de tia elstara homo, dum ili ĉi tie, en la malfronto, nenion vidos, kaj tiel maljuniĝos. Ĉio ĉi estis skribita sur iliaj palaj, iom malsataj vizaĝoj, kaj Vera Nikolajevna tuj traktis ilin karese, tuj aperis sur la tablo konservaĵo «gado en oleo» – ankoraŭ el la arkta ekstra porcio, biskvitoj, teo, butero, pano – da ĉio sufiĉe, kaj tiam Vera Nikolajevna, brilante al Vlaĉjo per la okuloj, diris, ke li neniam venkos tiujn demandojn, kiun faras la ĵurnalistoj, ja «ŝi lin konas», sed ke ĉio estos en ordo, ŝi esperas, ke Vladimiro Atanazijeviĉ permesos al ŝi respondi anstataŭ li. Nur iomete poste, kiam li kuŝiĝos por ripozi, kaj sen li, alie nenio rezultos.

– Vi ne komprenas, kia li estas turmentanto, knabinoj, – parolis ŝi, karese mallarĝigante la okulojn kaj demordante sukeron, – vi ne povas imagi, kio kaŝiĝas sub tiu aspekto. Terura homo! Nur ĉi tie mi lin ne timas, sed kiam mi estis lia subulo, ho! Se io – tuj al punejo! Iam mi permesis al mi, enamiĝinte, ŝminki la lipojn….

– Vera! – mallaŭte miris Ustimenko.

– Lunjo, skribu! – ordonis tiu, kiu estis pli parolema.

Lunjo, kun plena buŝo, komencis ion skribi. Ustimenko leviĝis, iris en la alian ĉambron, en la dormoĉambron, ŝaltis la radion. El Moskvo ludis violonoj, ludis al tankistoj kaj aviadistoj, paraŝutistoj kaj submaristoj, ludis al ĉiuj, kiuj ĝisvivis la hodiaŭan vesperon…

Vlaĉjo kuŝiĝis, fermis la okulojn.

«Sed ĉu mi ĝisvivis, – grinciginte la dentojn, demandis Ustimenko. – Ĉu ĝisvivis? Aŭ kapitulacis?»

Trans la pordo gaje ridis la knabinoj-ĵurnalistinoj, poste lin atingis la voĉo de Vera:

– Ĝenerale, tio ja estas kortuŝa, tiuj musoj en teatro. Karaktero, ĝin ne eblas ŝanĝi!

«Ho dio!» – kun angoro pensis Ustimenko kaj plifortigis la sonon en la laŭtparolilo, por ne aŭdi, pri kio ili tie parolas.

Kaj nokte li demandis de Vera:

– Kio estas tiu stulta historio kun tiu eseo, klarigu al mi, mi petas!

– Unue kisu min! Mi ne povas dum tutaj tagoj resti sen vi…

Klakis ŝaltilo, eklumis dormolampo en aspekto de ial rozkolora strigo. Vera kuŝis, alpreminte la vangon al lia ŝultro. Li aŭdis ŝian spiradon, aŭdis fajfadon de neĝvento trans la fenestro de la varme hejtita ĉambreto, aŭdis, kiel batas la koro de la virino, kiu iĝis lia edzino.

– Kisu min tuj! – per glata voĉo ordonis ŝi. – Kaj ne kapricu, kiel fraŭlino.

– Ĉu estis vi, kiu elpensis la eseon en ĵurnalo?

– Stulta knabo, – kun mallonga subrido respondis ŝi. – Kio do en tio estas malbona? Ili ĉiuj tie parolas pri vi kiel pri dio, kaj parolas, interalie, ne al vi, sed al mi. Kaj mi diris: viajn vortojn, karaj amikoj, ne eblas pendigi sur la kolon de mia subkolonelo. Skribu pri li en ĵurnalon. Kaj mi alportis al ili eltranĉaĵon el nia flota ĵurnalo pri via heroaĵo.

– Sed ne estis heroaĵo!

– Estis! – kun sama subrido diris Vera. – Estis, stultuleto! Vi ne memoras, kaj eĉ se memorus – kaŝus! Mi ekamis grandan homon, elstaran personon, mi antaŭlonge al vi, mia stultuleto, ĉion detale klarigis, kaj mi al vi ne permesos iri al mezuloj, kvankam tie estas pli kviete kaj eĉ pli komforte…

Ŝi levis la kapon, ekrigardis en liajn okulojn kaj komencis skui liajn ŝultrojn per siaj blankaj manoj. Ŝia peza harligo, malhela, brilanta, kiel serpento glitis sur lian gorĝon, ŝiaj lipoj ridetis en la roza lumo de la idiota striga dormolampo, kaj li kun peza angoro rigardis al ŝia tiel bela, tiel juna vizaĝo kaj pensis pri tio, ke, edziĝinte, li subite iĝis en sia interna vivo multe pli soleca, ol antaŭe, eĉ en siaj plej malfacilaj tagoj.

– Kion vi? – ĉesinte rideti, mallaŭte kaj maltrankvile demandis Vera.

Ŝia harligo derampis de sur lia kolo, li spertis strangan senton de faciliĝo kaj kun amareco kaj envio subite rememoris la «algluiĝintan» hartufon, pri kiu rakontis Sarancev.

– Ĉu vi koleriĝis? – penante kompreni lin kaj, kiel ĉiam, komprenante nur duone, demandis Vera. – Por vi estas malagrable kun la ĵurnalo, ĉu? Vi, verŝajne, estas certa, ke ili malbone skribos, distordos la faktojn, ĉu vere? Sed mi kontrolos, Vlaĉjeto, ili al mi montros pretan eseon, kaj mi korektos, mi ja konas vin kaj vian guston. Ĉio estos tre modesta. Mi nur dezirus, ke vi komprenu: ne eblas rifuzi. Unue, la knabinoj estas kompatindaj, ili estas tiaj entuziasmaj, ili tiel amikas kun sia laboro. Due, ankaŭ por vi tiu artikolo havas certan valoron…

«Ŝi tuj komencos klarigi, ke la vivo estas la vivo», – kun malsimpatio pensis Ustimenko kaj tuj ekhontis kaj pri sia incitiĝo, kaj pri tio, ke li mem ne deziras kompreni ŝiajn bonajn sentojn al li, kaj solecon kun ŝi, kun la sola virino, kiu sincere amas lin, kredas al li kaj, certe, deziras por li feliĉon.

– Sciu, – neatendite por si mem, sed tre karese kaj pacige petis li, – sciu, Venjo, bonvolu, neniam en nia vivo organizu ion ajn. Ne necesas tiu aferemo, energio, persisto. Tio, kio devas esti, tio estos nepre…

– Ĉu mem estos? – kovrante lian tempion per etaj kisoj, demandis ŝi gaje. – Per si mem, ĉu tiel, Vlaĉjo? Vi nenion entreprenos, mi nenion organizos, kiu do pri ni pensos? Kiu nin bezonas? Mi ion ne komprenas, knabo mia ne el tiu ĉi mondo. Ne, vi jam min ne deklinu. Nenion valoras edzino, se ŝi ne povas esti vera helpantino al sia edzo. Vi ja estas kvietulo, Vladeto! Vi, certe, estas talentegulo kaj grandulo, sed iom, iomete ŝlemilo, kara mia. Vi bezonas giston, kaj mi estas nome tia gisto. Vi nur fidu min, komprenu, kian forton dio donis al vi kiel edzinon, kaj vi kun mi movos montojn. Nu? Kial vi rigardas? Ĉu ne bonas mi por vi?

Tiel ili ekdormis en tiu ĉi nokto – proksime alpremiĝinte unu al la alia kaj tute malsamaj, tute apartaj homoj. Sed tio, kio de antikvaj tempoj nomiĝas per la strangaj vortoj «mistero de geedzeco», okazis antaŭlonge, kaj nun ili havis familian hejmon, kien venadis konatoj, li nomadis ŝin «edzino», ŝi lin – «edzo», kaj kvankam ilin ne geedzigis pastro ĉe altaro, kvankam la fianĉamikoj ne tenis super ili kronojn, kvankam ili ne interŝanĝis ringojn – la mistero plenumiĝis, kaj por longe, eble poreterne, devis ili gardi ial iajn komunajn familiajn interesojn. Sed kiajn?

Tamen, ankaŭ la mistero mem ne atendigis sin longe.

Iam en la hospitalo la severa Anatolo Akinfijeviĉ kun karaktera por li rekteco rimarkis, kvazaŭ interalie, sed sufiĉe akre:

– Ĉu al vi ne ŝajnas, subkolonelo, ke viajn rilatojn kun Vera Nikolajevna indus firmigi laŭ la ordo, establita en la ŝtato? Ŝi al vi, nature, pro sia delikateco, ne klarigas kelkajn nuancojn, sed unu afero estas foriri el batalanta fronto en profundan malfronton al invalido-edzo, kaj alia…

– Klaras! – diris Vlaĉjo.

Vespere de tiu tago, kiam estis plenumita la mistero de registrado de la geedziĝantoj en la libro de registrado de civila stato de urbo Starodolsko, Vera Nikolajevna diris al la edzo, ke ŝi estas graveda. Li kun forto kaj kareso turnis ŝin al si, ekvidis ardan ruĝon sur la vangoj, la subite ekbrilintajn okulojn kaj rapide diris:

– Pardonu min pro ĉio, Vera! Mi estas incitiĝema, ĉikanema, ne parolu, silentu, mi scias, ke mi vane turmentas vin. Ĉio pasos! Kredu al mi, mi okupiĝos pri mi! Kaj kiel okupiĝos. Vi ne rekonos min.

– Mi estas feliĉa, – mallaŭte respondis ŝi, – mi estas feliĉa, Vlaĉjeto! Mi ĵuras, mi estos por vi bona edzino.

Kaj tute mallaŭte ŝi demandis:

– Kaj kiel vi pensas, kio al ni naskiĝos? Ĉu knabo aŭ knabino?

Jen kiam nur ĝi vere komenciĝis – la vera mistero de geedzeco!

Tio estis monstra laboro.

Antaŭ ol komenci «okupiĝi», li ŝlosadis sin per ĉiuj rigliloj kaj seruroj, poste elprenadis el sub la sofeto tutan sian simplan «mastrumaĵon», poste metadis antaŭ si la horloĝon.

Severa sulko kuŝiĝadis inter liaj brovoj.

Komence liaj malfortaj, preskaŭ senhelpaj fingroj ofte ellasadis la pilketon, kaj li devis, apogante sin sur la lambastono, sur la seĝa dorso, sur la sofa apogilo, iom post iom malleviĝi sur la plankon, por levi tiun ĉi ludilon. Poste, kun tempo, li aranĝis sin sur la lito tiel ruze, ke la pilketo se elsaltadis, do nemalproksime. Poste la pilketo entute ĉesis salti – nun ne ĝi komandis Ustimenkon, sed Vlaĉjo ĝin. Kaj al ĝi Vlaĉjo diradis:

– Kio? Ĉu vi elsaltis? Mi montros al vi, kiel elsalti, hunda filo!

En la hospitalo la «urso en okulvitroj» – Nikolao Teodoroviĉ – konsiladis:

– Vi faru tion pli trankvile. Ne dum horoj seninterrompe, sed en ĉiu horo, ni supozu, po dek minutoj. Tio estas pli efika.

Sed ĉe Vera Ustimenko ne povis okupiĝi pri tiu trejnado. Kelkfoje ŝi levadis al li la pilketon de sur la planko, kaj tio estis turmenta. Fojfoje ŝi donadis al li konsilojn – tute klerajn, aferajn, sed li trapasis ĉion mem kaj bezonis neniajn konsilojn, ĉar li sciis mem, kion li povas, kaj kion tute ne povas kaj ankoraŭ longe ne povos; dum ŝi legis librojn kaj insistis pri tio, kio estis dirita en ili de la famaj aŭtoroj. Cetere, la konsiloj de la famaj aŭtoroj helpis malmulte. Helpis, kiom ajn strange tio estu, kolonelo Sarancev, inĝeniero, fantaziulo, inventisto kaj obstinulo. Longe observante en la hospitalo tieajn ekzercojn de Ustimenko, li faris specialan ŝnureton kun nodoj, kiun necesis traigi specialmaniere inter la kripligitaj fingroj, poste faris el aluminio globetojn sur drato, poste konstruis en la hospitala lignaĵista metiejo malgrandan, sed tre oportunan aparateton, kiun li nomis ŝike «ekstra ekzercilo». La «urso en okulvitroj» ĉiujn ĉi inventojn benis, sed Sarancev, kiel oni diras, «ne trankviliĝis sur la atingita» kaj el elĵetitaj kaŭĉukaj varmoboteloj, el same kaŭĉuka aerujo kaj trikiloj «improvizis» por Ustimenko vere utilegan aparaton, kun kiu Vlaĉjo ne disiĝadis por longe…

Fojfoje, sed jam ne ofte, turmentadis Ustimenkon la neŭromo, ankoraŭ estis malfacile iradi, sed ĉio ĉi nun imagiĝis al li preskaŭ bagateloj kompare, certe, kun tio, kion li spertis antaŭe.

Turmentis lin nun nur unu cirkonstanco. Ĝi konsistis en tio, ke Vera decidis, ke kvazaŭe li estas konsumita kaj lin necesas speciale nutri.

– Vin necesas nutri! – ofte kaj serioze, kun tre profundpensa aspekto diradis ŝi. – Nutri serioze. Kaj vi ne rajtas rilati al tiu problemo kun via ĉiama ironio. Vi devas iĝi sana, plenvalora homo. Vi devas…

– …amiki kun nutraĵo?

– Jes, amiki, – ne komprenante lian malamon al kelkaj ŝiaj vortoj, edife kaj eĉ kolere respondadis ŝi. – Tio estas via devo kiel de estonta patro de nia infano, finfine.

Kaj denove kun nekomprenebla precizeco kaj rapideco ekfunkciis iu mistera meĥanismo el tiuj, kiujn tiel lerte regis Vera Nikolajevna: en la loĝejon al Ustimenko oni alportis paketon kun nutraĵoj, pri kies ricevo li subskribis, kaj poste Vera komencis ricevadi ĉiumonate kuponojn – grizajn kaj brunajn. Verŝajne, ĉio ĉi estis tute laŭleĝa – pri tio li ne dubis, sed tio senevite ne povis funkcii sen la malamata de li elemento de «kompatemo», kaj tio lin furiozigadis, same kiel furiozigadis ankaŭ tio, ke en lin estis enŝovataj jen pastobuloj, jen pastopoŝetoj, jen viandkonservaĵoj kun terpomoj, jen kaĉo kun lakto.

– Vi nepre bezonas nutradon! – gravmiene diradis Vera. – Kaj proteinojn vi bezonas! Kaj glucidojn! Aĥ, se vi ĉesus fumi! Ĉu al vi mankas por tio volforto? Komprenu, kara, vi ja venenas vin!

Ĉio estis tute prava, sendispute prava – kaj pri nutrado, kaj pri venenado. Tiel prava, ke li eĉ miradis: ĉu vere pri tio eblas paroli serioze?

Fojfoje li venadis en la hospitalon kiel kuracisto, sed post tio, kion pri li oni skribis en la ĵurnalo, tio estis malfacila: lin oni almontradis per okuloj, kun li oni estis emfaze komplezaj, oni lin devigadis iri antaŭ Nikolao Teodoroviĉ dum rondvizitado, kaj ĉio ĉi, prenita kune, same estis turmenta, des pli ke Vera Nikolajevna plurfoje aludis kun karaktera por ŝi multsignifa ironio, ke tre multe ĉi tie estis aranĝita ne sen ŝia gvido kaj partopreno. Rezultis tiel, ke eĉ Aŝĥen alflugis ne laŭ propra deziro, sed rezulte de «kelkaj agoj» de Vera Nikolajevna, de ŝiaj leteroj al Ĥarlamov, al la ĉefkirurgo kaj eĉ al la komandanto.

– Mia idealisto! – diradis Vera. – Ĉiam al vi ŝajnas io alta kaj kortuŝa! Certe, via maljunulino Aŝĥen estas ĉarma! Sed ŝi ja estas maljunulino! Pro kia diablo ŝi flugu en aeroplano? Kaj Ĥarlamov! Ĉu li havas malmultajn aferojn kun lia rango? Ne, kara mia, per si mem eĉ ŝtono ne ruliĝas: por transformi la potencialan energion de la ŝtono en la kinetan, necesas la ŝtonon puŝi. Kaj mi puŝis, kaj post tio ĉio ekturniĝis, subskribo sur papero decidas multon. Kaj al nia hospitalo, mi al vi arde konsilas, tempon ne plu malŝparu. Vi de ili nenion pli ricevos, ja ili naive pensas, ke ili helpas al vi definitive ekkredi pri siaj fortoj. Kvazaŭ vi mem kun mi ne sukcesos…

«Verŝajne, ŝi pravas, – pensadis li fojfoje, paŝante kun sia lambastono el la hospitalo. – Mi ne plu iros! Al diablo ilin!»

Sed ne iri, kiam oni vokis, li ne kuraĝis, ĉar li ne ĝisfine kredis al sia edzino. Ne ĉio ja kaj ne ĉiuj ĉiam spektaklis! Ne tiel funkcias la mondo, kiel ŝajnas al Veresova. Kaj kio, se ĝuste hodiaŭ li estas necesa, bezonata? Necesa vere, sen ŝajnigo? Tamen, eble li ankaŭ ĉiam tie estis necesa – nun Ustimenko neniel povis tion kompreni…

Malkaŝe!

– La aferon, – flustris li kolere, – redonu al mi mian aferon! Ĉu vi aŭdas? Mi ne povas sen ĝi!

Kaj kun malamo li ekrigardis al siaj manoj: nenio speciala, aspekte tute normalaj manoj, nun oni ilin enordigis. Ili funkcias: li povas detranĉi panpecon; tre penante, li povas volvi memfaritan cigaredon el kampara tabako, povas eĉ bruligi alumeton.

Sed ĉu operacii?

Kiu respondos al li tiun demandon?

Fininte suferojn kun la aparatoj, konstruitaj de jam foririnta al la patrujo Sarancev, Vlaĉjo ekfumis kaj, oportune instalinte sin sur la sofo, malkovris leteron de Eŭgeĉjo:

«Kion do vi faras, oldulo? – skribis Eŭgeno Rodionoviĉ per sia malgranda kaj glata skribmaniero. – Kion vi arogas? Ĉu vi decidis fini niajn bonajn rilatojn? Plene forgesi? Vi famiĝis por tuta nia multnacia Sovetunio – kaj adiaŭ, malnovaj kaj fidelaj amikoj, ĉu tiel?

Sed ĝenerale, ĉion laŭ la ordo: min trafis malgranda infekto, mi iom suferis kun ĝi kaj, pekulo, uzinte kelkajn eblojn, malmobiliziĝis. Ni nian aferon faris en tiu ĉi milito, fordonis ĉion, kion povis, nian aferon finu junuloj. Oni min adiaŭis bone, varme, kore. Estis drinkite, estis manĝite, estis verŝitaj larmoj.

Nun mi estas hejme, komandas nian sanprotektadon. Mi diros rekte, oldulo, trostreĉiĝas mi kaj kriegas tage kaj nokte – gardu min! Personaro, tio estas kuracistoj kaj ceteraj laboruloj – mankas, kun medikamentoj la situacio estas aĉega, malsanulejojn deploji (pardonu, mi kutimiĝis al milit-sanitara terminologio) estas treege malfacile, bremsas konstrumaterialoj. Ĝenerale, post la faŝista invado estas dezerto. Vi, certe, komprenas, mi ne panikas, tenas min en la kadroj, sed kelkaj malfacilaĵoj ekzistas, tio ne disputeblas.

Nun pri vi kaj pri via konduto.

Malbonas via konduto, oldulo!

Kial vi mem pigris sendi al mi la artikolon pri via heroa konduto en la hospitalo? Al la paĉjo en la floton vi sendis, kaj al mi ne? Unuvorte, la patro transsendis al mi nur hodiaŭ tiun ĵurnalan eltranĉaĵon, preskaŭ tutan paĝon pri via elstara persono, kaj ankoraŭ aldonis al tiu eseo alian, el via flota gazeto, ankoraŭ pasintjara, kun via beleta fotaĵo.

Nu, fraĉjo, kiele!

Ĝojigis vi min, oldulaĉo!

Ĉiam mi kredis je vi, je via celkonscieco, alceleco, alta ideeco, mi ĉiam komprenadis, kio vi estas, sed tielaĵon, mi konfesu, mi neniel atendis! Tio, fraĉjo, jam certe estas en la tutunia skalo. Kaj volforto, kaj koncentriteco, kaj beleco, kiel tio nomiĝas, de la animo. Mi fieras, amiko, pri vi, tre fieras. Certe, nia kara kaj senkompata «Unĉanska laboristo» vian eseon represis, aldonis ion pri viaj studentaj jaroj, tian, pri kio vi pro via damnita modesteco ne rakontis. Tiu artikolo eksplodis kiel bombo! Min tuj vokis superaj kamaradoj – ĉi tien kun Ljapkin-Tjapkin! Kie estas tiu via fama Ustimenko? Ni komencas, vidu, malsanulejojn restarigi, kaj, kompreneble, en aliaj skaloj, en pli grandaj. Do veturigu ĉi tien vian Ustimenkon, ni por li ĉi tie tiajn kondiĉojn kreos, kiel por neniu alia. Meritis la homo, necesas kompreni.

Tion diris la estraro.

Nun mia opinio: venu!

Ni donos al vi malsanulejon, vi ĝin komandos unupersone. Aŭtoritato por vi jam estas kreita, vi en nia urbo estas legenda persono. Vi trovos bonajn helpantojn, kaj mem, amiko, eklaboros pri disertaĵo. Da temoj vi verŝajne havas superflue, ne tiel, kiel ni – malsukcesaj kuracistoj. Baldaŭ vi estos kandidato de sciencoj, poste – doktoro. Al viaj disertadoj, vi mem komprenas, oni venados kiel en teatron, tie absoluta trafo estas garantiita. Nu, kaj poste por vi neniaj vojoj estas fermitaj – se vi deziros Moskvon, do estu Moskvo, kaj se vi deziros eksterlanden – kiu al vi rifuzos eblon perfektiĝi? Nu, kaj samtempe, mi ne dubas, estos diversaj kolegaroj, reprezentoj kaj cetero. Kaj por ni, viaj samurbanoj, estos agrable. Tamen, vi ne estas avida, mencios ie per bona vorto, por ni eĉ tia etaĵo sufiĉos.

Unuvorte – senprokraste telegrafu depeŝon al mi. Vojaĝmonon, certe, kaj ĉion ceteran, kiel diras mia ekonomo, «ni faros». Loĝejon preparos.

Kio koncernas nian vivon, do ĝi estas sen ŝanĝoj: Barbara Stepanova post la vundo estis malmobilizita kaj laboras en iu geologia skipo. Se tio vin interesas, do ŝi estas sola. Aĥ, gestultuletoj, rompiĝis via vivo pro via propra kulpo. Mia maljunulo nun estas subadmiralo kaj Heroo, kvankam li ankoraŭ militas sur subalternaj al li maraj komunikvojoj kaj dronigas ŝipojn de la fricoj, tamen, laŭ mi, li senfortiĝis – la koro funkcias nebone, kaj ankaŭ kelkaj malfacilaĵoj aperis en lia biografio, vi, probable, divenas, kiuj nome. Ni diskutos dum renkontiĝo. Unuvorte – la karakteron de mia maljunulo vi konas, bruis li, verŝajne, kie ne indis, – tiel mi supozas.

Mia patrino pereis heroe, tion vi, verŝajne, aŭdis. Mi fieras, ke mi estas ŝia filo.

Ĵovtjak kaj via Postnikov perfidis kaj transiris al la faŝistoj. Mi ĉiam sciis, ke Postnikov kapablas al ĉio, tipa dungito de ajna spiona servo. Verŝajne, ĝuste li tiris post si la fiulon Ĵovtjak.

Ĝenerale, iru ili al diablo, eĉ rememori estas abomene.

Nikolao Eŭgenjeviĉ alveturis, serĉis tombojn de la edzino kaj la filino. Li tre pri vi demandis kaj, kiam eksciis detalojn, eĉ verŝis larmon. Li drinkas, alie li estus bona kuracisto! Kiam li finos militi, se li ĉesos drinki, vi povas preni lin al vi en vian estontan malsanulejon, mi volonte benas.

Iraida al vi transdonas respektan saluton.

Ankaŭ Juĉjo, li estas tre amuza etulo!

Aĥ, estas pri kio konversacii!»

Tiel skribis al Ustimenko Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov.

Kaj malgraŭ tio, ke la tuta tono de la letero, kiel ĉiam ĉio, kio venadis de Eŭgeĉjo, estis malagrabla al Vlaĉjo, li por longe enpensiĝis pri la propono de posteno de ĉefkuracisto. Anstataŭ premadi de mateno ĝis vespero tiun damnitan pilketon kaj, kovriĝante per ŝvito, nokte subite timiĝadi, ke neniam kaj nenio rezultos kaj ne plu li havos sian operaciejon kun ties saĝa kaj streĉita kvieto, – ĉu ne estas pli bone tuj, ne prokrastante, ne pensante kompate pri sia sorto, komenci fari tion, kio konformas al liaj fortoj, kion li povas kaj kio estos utila?

Tamen, la leteron devis legi Vera.

Ĝis nun ili ne parolis pri la estonteco, kvazaŭ konscie evitante tiun temon. Eble, venis la tempo pensi pri tiu estonteco? Kia ĝi estos, almenaŭ proksimume?

«Kaj ĵurnalajn eltranĉaĵojn ŝi por kio dissendas? – subite pensis Ustimenko pri la edzino kaj skuis la kapon: tiuj pensoj ĉiam aperadis per si mem, li ne vokadis ilin. – Nu, sendis kaj sendis, kio estas speciala, ŝi deziris ĝojigi Rodionon Metodjeviĉ-on!»

La letero kuŝis en la manĝoĉambro sur la tablo, kiam Vera revenis el la hospitalo. Vlaĉjo, duonkuŝante sur la kurbpieda sofeto, estis leganta anglan libron pri kaktoj, kiun li kun granda peno elpetis sendi el Moskvo de konato de Nikolao Teodoroviĉ. En la ĉambro estis varmege – ĉi tie oni hejtadis, ne ŝparante brullignon.

– De kiu? – demandis Veresova.

– De Eŭgeĉjo.

– De kia tia Eŭgeĉjo?

Dum la lasta tempo Vera ofte incitiĝadis, ŝia gravedeco iris nefacile. Kaj ŝi laciĝadis en la hospitalo.

– De Eŭgeĉjo Stepanov, de vicfrato de Banjo, – trankvile diris Ustimenko. – Vi legu ĝin, interesa verko.

– Ĉu al vi tio ne estas malagrable?

– Certe, ne.

Li ne deziris konversacii. La belega frazo de Burbank pri mirinda vivemo de ĉiuj ĉi opuntioj, mamilarioj, cereoj mirigis kaj eĉ kortuŝis lin.

– Diablo scias kio! – laŭte per mildigita voĉo prononcis li.

– Pri kio vi tion diras?

Li voĉlegis la citaĵon el Burbank en la rusa. Vera malvarme kaj trankvile rigardis al li per siaj malhelaj okuloj.

– Ĉu bonege? – demandis li.

– Plej probable, bonege! – konsentis ŝi kaj ree eksusuris per la folioj de la Eŭgeĉja letero.

Duonkuŝiĝinte sur la sofeto, Vlaĉjo ekfumis cigaredon: forgesita por tutaj kvar jaroj folio de opuntio ekĝermis en malhela angulo. Tute sekiĝinta vegetaĵo evidentiĝis viva kaj tute sana kelkajn monatojn post kiam oni ĝin kondamnis al morto. Kaj greftado?

– Pri kio vi pensas? – interesiĝis Vera, finleginte la leteron.

– Pri kaktoj.

– Ĉu vi nun estos kaktisto, sed ne kirurgo?

En ŝia voĉo li aŭdis senkaŝan malamikecon: por kio ŝi parolas kun li en tia tono?

– Dume al mi estas malfacile esti kirurgo, – penante reteni sin, respondis Ustimenko. – Kun tiaj manoj, kiajn mi havas, mi eĉ ĉe vi ne povus operacii…

– Kial tiu stranga esprimo – «eĉ ĉe vi»? Kiel mi ĝin komprenu?

– Kompreni estas simple: vi eĉ pro kompato ne permesus al mi operacii. Ja vi iel-tiel estas por mi edzino…

– Kion signifas via «iel-tiel»?

Estis komenciĝanta sensencaĵo, la damnita sensencaĵo de ilia geedzeco.

– Ne indas, Venjeto, kvereli, – diris li. – Al mi estas malfacile paroli kun vi, se vi anticipe estas certa pri tio, ke mi deziras ofendi vin. Ni prefere parolu pri la letero, pri tio, kion vi pri ĝi pensas.

– Ĉu malkaŝe? – kun sama malamika kaj singarda esprimo en la voĉo demandis ŝi. – Ĉu sincere?

– Jes, certe.

– Al mi ne plaĉas tiu letero!

– Kaj al mi same! – kun faciliĝo diris Ustimenko. Sed li tuj timeme ekrigardis al Vera: ne povis tiel okazi, ke la proponoj de Eŭgeĉjo ne plaĉis al ŝi pro la samaj kaŭzoj, kiel al li. – Al mi ĝi tre ne plaĉis, – aldonis li, – al mi multo en tio ne konvenas.

Vera Nikolajevna silentis, pririgardante siajn rozkolorajn polmojn. Vlaĉjo atendis. «Tuj devas io decidiĝi, – subite pensis li. – Nepre nun kaj, verŝajne, por ĉiam!» Ĉe li ja ĉio decidiĝadis unufoje por ĉiam.

– Malsanulejo, laboro, ĉiutagaĵo – ĉio ĉi estas galimatio, – rigardante en la Vlaĉjajn okulojn, malkune kaj klare prononcis Vera. – Ne tien iras via vojo, Vlaĉjo! Tio vin entiros, vi enŝlimiĝos, vi dronos en zorgoj, ĉu vi komprenas?

Li silentis.

Kiel ĉiam, ŝi komprenis ne la ĉefan. Kaj ne tiun duonon! Malklara, angora antaŭsento de malfeliĉo turmentis lin, sed ŝi, kvazaŭ spite, malrapidis, pri io ridetis, pensis.

– Mi ne tute komprenas…

– Ja kio en tio estas nekomprenebla? – kun malbonkora nekompreno en la voĉo demandis ŝi. – Ĉi tie ĉio esas tiel simpla, tiel klara, tiel kuŝas sur la polmo…

Kaj ŝi etendis al li elmalproksime sian mallarĝan belan polmon.

– Vi ne estas Ioniĉ de Ĉeĥov, kiel pri vi pensis viaj maljunulinoj, – vi estas sciencisto! – milde kaj potence prononcis ŝi. – Vi estas sola talenta homo, kiun mi renkontis en mia vivo. Kaj vi ne rajtas esti nur kuracisto, mi – «nur kuracisto» Veresova – ne permesos tion. Mi delonge scias, kia vi povas iĝi, kaj en la malfeliĉo, kiu kun vi okazis, mi eĉ pli pri tio konvinkiĝis. En la malfeliĉo vi vere plene trovis vin…

– Tio estas elpensaĵo! – kun indigno diris li. – En tio ĉio estas elpensita, kaj banale elpensita. Ĉu vi pensas, ke mi estas tiom stulta, ke ne komprenis tiun spektaklon kun Sarancev? Ja ankaŭ vi mem al mi rakontis! Nu jes, ne svingu la manon, tiam mi, certe, ne komprenis, kvankam suspektis, sed kun tempo mi ĉion komprenis. Tiam kaj via kompatiga letero, kaj simple bonaj homoj – kolegoj, ĉio kune efikis, kaj pasis mia minuto de malforteco, kiam mi…

Li preskaŭ rakontis al ŝi pri la kvindek tablojdoj, sed ĝustatempe prudentiĝis kaj petis:

– Bonvolu esti kompleza, ne elpensu min, tute mi ne estas tiom bona, kia mi pentriĝas en via imago…

– Do, ĉu vi veturos kiel ĉefkuracisto? – evidente, ne aŭskultante lin, interrompis ŝi. – Iros al via Eŭgeĉjo Stepanov kaj dum jaroj laborados por li, por lia kontoro kaj lia burokrata bonstato? Kaj en libera tempo, kiun vi tie, certe, ne havos, sen ajna brilo, de monato al monato dum noktoj, anstataŭ ripozo kaj normala vivo – komencos, ĝuste nur komencos okupiĝi pri disertaĵo?

– Sed pri kio ĝi estos – tiu disertaĵo? – subite trankviliĝinte kaj decidinte por si, ke la malfeliĉo venis, interesiĝis Ustimenko. – Ĉu vi povas proponi al mi interesan temon, sen kiu armeo da medicinistoj simple sufokiĝas? Aŭ vi supozas, ke mi tian temon delonge posedas? Aŭ mi de saĝaj homoj demandu la temon, kiel tion faras multegaj kanajloj? Sen brilo! – subite kun forto mokimitis li Vera-n. – Sed disertaĵo kun brilo – tio estas ja kiam iu necesa, tre necesa afero estas farata! Kaj kiam brilo estas nur en la procezo de defendo, kaj eĉ tiam kun peno estas streĉata, kaj poste tiun binditan sensencaĵon oni tenas kiel dokumenton, difinantan leĝecon de altigo de salajro, tiam kiel? Kiel ĝi nomiĝas en la lingvo de averaĝe honesta homo? Kial do vi silentas?

Sur la vizaĝo de Vera subite aperis esprimo de timideco.

– Mi vin ne komprenas, – mallaŭte kaj timigite prononcis ŝi. – Ja ĉiuj defendadas kaj kandidatajn, kaj doktorajn disertaĵojn, tio estas natura, alie ne okazas, kaj tio, kien vi nun trafis, – tion kompreni neniu povas…

– Se vi min ne komprenas, tio ankoraŭ ne signifas, ke neniu min povas kompreni, – diris Ustimenko. – Ni ja, interalie, ĉiam tute ne per unua rigardo aŭ per duonvorto interkomprenadis, ĉu? Nu, kaj nun streĉiĝu kaj rememoru, ĉu mi intencis iam donaci al la homaro mian disertaĵon kaj fanfaronis al vi pri tio? Kaj kion mi faris en la vivo tian, por igi vin aŭ iun alian pensi pri mi kiel pri fenomeno? En kio mi kulpas ĉi tie? Eblas, ke en la juneco, kiam vi min ne konis, mi vere imagadis pri mi diablo scias kion, sed tio ja estis en la juneco, eĉ preskaŭ en la infaneco, kaj nun mi bone komprenas mian kapablojn, des pli en tiu situacio, kiam mia taŭgeco estas treege limigita…

– Aĥ, stultaĵoj! – subite simple kaj facile ekkriis Vera, kaj Ustimenko tuj komprenis tutan artefaritecon de tiu simpleco kaj facileco – lia edzino ektimis la abismon, en kiun kondukis tiu konversacio. – Stultaĵo, estas terure, al kio ni venis! Vi estas elturmentita de ĉiaj meditoj pri vi kiel pri kirurgo, mi laciĝis. Certe, vi ne povas en unu momento ĉion solvi. Jen ni veturos en Moskvon…

– En kian ankoraŭ Moskvon? – eĉ suspirinte antaŭ tiu muro de nekompreno, malvigle miris Vlaĉjo. – De kie aperis Moskvo?

– Kiel de kie? – penante paroli karese, kvazaŭ kun etulo, demandis Vera. – Kiel, Vlaĉjeto, de kie? Kaj la letero de Ĥarlamov? Ke li esperas – ĉu vi memoras, li skribis al vi? – kiam ĉio finiĝos, ni laboros kune… Tion li al vi post la vundo skribis, ĉion pri vi sciante…

Estis mirinde, kiel ŝi memoris, kio estis post kio, kiel ŝi memoris datojn, kiu kion diris unue, kiu poste. «Kvazaŭ jurkonsilisto, – miris Vlaĉjo, – kvazaŭ en juĝo ŝi eterne procesas kontraŭ iu».

– Kaj kio do?

– Kaj tio, ke se veturi kiel ĉefkuracisto, tiam al Ĥarlamov, sed ne al via Eŭgeĉjo. En Moskvo vi havas tute aliajn perspektivojn, Ĥarlamov havas potencan nomon, kaj via milita sorto…

– Ĉesu pri la sorto! – per raŭkiĝinta pro furiozo voĉo, apenaŭ aŭdeble diris li. – Forgesu tiujn vortojn, ĉu vi komprenas? Alie mi diros al vi, kiel ĉio ĉi nomiĝas – tiu via agado en la lasta tempo, kaj tiam al ni iĝos tute malbone…

– Nu, kiel? – paliĝante, demandis ŝi.

– Kiel? Ja kiel, laŭ vi, nomiĝas organizado de artikoloj en ĵurnaloj? Kiel, laŭ vi, mi devas rilati al tio, ke vi ilin mem dissendas al diversaj homoj?

– Al kiuj homoj? Se en la sanitaran departementon aŭ al Cvetkov, kiu tiom da bono…

– Ĉesu! – interrompis li. – Kiel vi ne hontas? Tio ja estas la samo – kaj dissendado de eltranĉaĵoj, kaj ekstraj porcioj, kiujn vi obtenas, kaj donacoj de patronoj, kaj…

– Silentu! Ne arogu! Tio ja estas pro vi kaj por vi – kaj la ĵurnaloj kaj la porcioj. Mi tuŝas nenin nutraĵon, ĉio ĉi estas por vi…

– Mi scias nenion, sed tio estas fiaĵo! – kriis li kaj ekstaris, kun tremanta makzelo, alta, maldika, ĝibeta. – Ĉio ĉi estas fiaĉaĵo! Kaj vi ne povas ne kompreni, vi ne rajtas ne kompreni, kaj se vi tamen ne komprenas, do mi devigos vin ĉesigi la spekuladon per mia, diablo ĝin prenu, sorto. Devigos!

– Ĉu spekuladon? – apenaŭ aŭdeble demandis ŝi. – Spekuladon?

Ne ofendiĝo, ne aflikto, eĉ ne doloro estis en ŝiaj okuloj. En ili estis teruro. Kvazaŭ ŝi ekvidis sian propran morton.

– Aĥ, Vlaĉjo, – prononcis ŝi flustre, – aĥ, Vlaĉjeto, kion vi diris! Ja tio estas nekorektebla, Vlaĉjo!

Certe, tio estis nekorektebla. Kompreneble!

– Spekulado – tio estas por sia profito, por si, – alpremante la manojn al la gorĝo kaj penante reteni ploron, diris Vera, – kaj mi? Ĉu mi por mia profito? Vi ion konfuzas, vi, vere, estas elturmentita, sed ankaŭ mi tiel laciĝis – mi ne havas fortojn…

Certe, spekulado estas por sia profito. Sed ekzistas spekulado por utilo de amata filineto aŭ fileto! Tamen, kion li povis al ŝi nun klarigi, se eĉ en multe pli simplaj okazoj ili komprenadis unu la alian duone? Kaj nun? Ja ŝi, vere, tiel penis por li!

– Bone, – diris li, – pardonu min, vi, verŝajne, estas prava. Kaj ni ne plu parolu pri tio…

Milionfoje tiu frazo estis kaj estas prononcata de geedzoj de ĉiuj tempoj kaj popoloj, kaj signifas ĝi jen kion: «Mi kaj vi estas senfine solecaj duope. Neelteneble, nekredeble solecaj!»

Tiel pensis Ustimenko, aŭskultante glatan spiradon de Vera kaj forirante en la manĝoĉambron, por ankoraŭ legi sur la sofeto. Ferminte post si la pordon, li ekfumis kaj kun facila rideto legis substrekitan de iu frazon de la angla botanikisto: «Kaktoj estas kuraĝaj kaj paciencaj: ili mortas stare».

Kaj subite li rememoris, kiel li malestimis tiujn vegetaĵojn en la nova loĝejo de Alevtina Andrejevna kaj ŝia Daĉjo, kiel kolere li pensis pri la pentraĵo sur la muro, ke tio estas «portreto de kakto», kiel nekomprene demandadis Barbara-n – kia en ili estas «utilo», en tiuj dornaĵoj, kaj kia li entute estis tiam netolerema, kaj ĉikanema, kaj turmentanta…

«Kaj nun?» – demandis li sin.

Li balancis la kapon, ne respondinte la propran demandon, kaj ekiris malfermi pordon. Laŭ la sonoro, tio estis Nikolao Teodoroviĉ, nun li ofte venadis pretere, irante el la hospitalo hejmen – por trinki glason da teo kaj fumi en silento kaj kvieto cigaredon. Sed hodiaŭ li ne eniris, pretekstinte malfruan tempon, nur transdonis leteron, kiu «kuŝis» sur lia tablo de la hieraŭa tago.

Ustimenko kaj la «urso en okulvitroj» staris iomete sur la perono. La nokto estis jam printempa, kun degelgutado, kun nebuleto, super kiu en la malhela ĉielo pendis flagrantaj grandaj steloj.

– Ĉu la ordonojn hodiaŭajn vi aŭdis? – demandis la «urso en okulvitroj».

– Jes. Ĉiujn tri.

– Al la fino la afero iras, al la fino, – suspirinte, diris Nikolao Teodoroviĉ. – Kaj vere! Tempas por la popolo ripozi. Laciĝis ni militi…

Li ankoraŭ iomete snufis, suspiris kaj, glitante per la galoŝoj en printempa strata koto, ekpaŝis al si.

Kaj Vlaĉjo, ekvidinte sur la koverto, ke la letero estas de Cvetkov, kaj ne atentinte tion, ke ĝi estas adresita al Vera Nikolajevna Veresova, sidiĝis sur la sofon, eltrenis je la angulo folion de blanka, densa papero kaj, malfaldinte ĝin, tralegis tuj, ĝis la fino, jenon:

«Vereto!

Mi uzas hazardan kaj fidindan okazon por ke vi ricevu de mi leteron sen ajnaj komplikaĵoj. Tra la doninto de la letero vi povas al mi ankaŭ respondi, ne ĝeniĝante pri formuloj, tiu homo estas mia subulo kaj liveros ĉion, kiel estas kutime en mia departemento.

Kion do mi diru al vi, Vereto?

Tiuj tagoj ĉirkaŭ la sepa de novembro ankaŭ por mi por ĉiam restos dolĉe memorataj; sub ĉio, kion vi skribis pri tiuj feliĉaj horoj, kun ĝojo subskribas ankaŭ mi; ĉiujn detalojn, kiujn vi virinmaniere memoras, ankaŭ mi – viro sperta kaj multon vidinta – same ne forgesis, kaj se eĉ forgesos, do ne baldaŭ. Ĉiuokaze, dum ekzistas nia malnova planedo kaj ie, sur iu ĝia punkto loĝas vi – Evidino, peka, alloga kaj belega, tia, kian mi vin konas kaj memoras, mi – kiel ajn aranĝiĝu niaj sortoj – vin ĉiam detale, gaje kaj, pardonu eksmodecon, pasie memoros. Ekzistas aferoj, kiuj eĉ por ni, trapasintaj fajron kaj akvon, ne eblas forgesi…

Tamen, sufiĉas pri tio.

Vi, certe, devas esti en Moskvo. Estas ridinde veni ĉi tien post ĉiuj. Tion rekomendu (vi povas eĉ je mia nomo) al via edzo. Mi tute konsentas kun via plano de agado, via saĝo min ankaŭ en tiu ĉi okazo ĝojigis. Kaj kiel mi ne taksis ĉiujn viajn ecojn jam tiam, en la marŝado de nia taĉmento «Morton al faŝismo»? Kiel mi nenion divenis? Nu, ni lasu tion. Kio fariĝis, tio fariĝis, nenion eblas revenigi.

Unuvorte, al vi ambaŭ se ne tuj, do ne pli malfrue ol en la fino de majo endas veni en Moskvon. Mi ĉion naturmaniere preparos. Nomumo en ambaŭ kanaloj – kaj en la nia kaj en la lia (tio estas de via edzo) – estos farita. Vl. At. sendube meritis nomumon plej honoran kaj plej por li oportunan. Temon por disertaĵo ni trovos, da ili, tiuj temoj, estas abundege, necesas nur trovi saĝe, por ke ĉio pasu ne nur solene, sed ankaŭ kun tiu eleganta bruo, kiu en ĉiuj epokoj kontribuas al vera sukceso. Mi devontigas min prepari Vl. At. al defendo de ĝuste tiu temo, kiu prezentiĝos al mi inda ne nur je li mem, sed ankaŭ je nia komuna bonstato. Li, via tiel suferinta edzo, kompreneble, havas ĉiujn rajtojn al trankvila kaj oportuna vivo. Kaj vi neniom valoros kiel edzino, se ne helpos al li en tiu nobla afero.

Escepte de respondo al tiu ĉi mia longa mesaĝo, poste skribu kiel ĉiam – al mia Fomiĉov. Li estas fidinda ulo.

Mia edzino al vi transdonas respektan saluton. Vi ŝin tute ĉarmis, ŝi vin plene admiras. Tamen, mi kun ŝi ĉiam koincidas en taksoj.

Via Konstanteno».

Traleginte, Ustimenko metis la leteron sur la tablon, glatigis la koverton, ankoraŭfoje rigardis, al kiu ĝi estas adresita: jes, tio estas al Veresova Vera Nikolajevna, ĉio estas tute ĝusta.

Nek malfeliĉon, nek teruron, nek indignon li sentis. Al li nur subite iĝis malvarme kaj li ĝismorte ekdeziris fumi. Alpremiĝinte per la dorso al la hejtilo, li enspiris fortegan fumon de kampara tabako kaj preter sia volo subite rememoris tiujn tagojn «ĉirkaŭ la sepa de novembro», kiun menciis Cvetkov. Ĝuste tiam, el Moskvo, Vera ĉiutage skribadis ĉi tien, en la hospitalon, karesajn kaj kortuŝajn leterojn. Kiel ĉio, ĝenerale, estas banale simpla: Konstanteno Georgijeviĉ evidentiĝis edziĝinta homo kaj ne pensanta pri foriro el sia familio. Kaj Vera Nikolajevna deziris fari sian «neston» – tiu vorto estis el ŝia terminologio. «Ĉiu virino deziras esti amata edzino kaj amanta patrino», – diradis ŝi, kaj li aŭskultadis ŝin kaj konsentadis: nature, certe, kiel povas esti alie…

– Vlaĉjeto, – subite vokis ŝi lin per dormema voĉo el trans la duonfermita pordo. – Ĉu al ni iu venis? Al mi ŝajnis, ke estis sonoro.

– Jes, – ne tuj respondis li, – venis.

– Kiu?

– Nikolao Teodoroviĉ. Li alportis al vi leteron. Mi ne komprenis, ke ĝi estas por vi, de Cvetkov, kaj tralegis. Sed ĝi estas nur por vi.

Trans la pordo heliĝis, Vera bruligis sian abomenan rozan strigon.

– Bonvolu doni al mi la leteron, – per glata voĉo petis ŝi. – Se al vi ne estas malfacile.

Penante ne rigardi al ŝi, li etendis al ŝi la koverton. Li hontis nun vidi la nudajn brakojn de Vera, ŝian kolon, ŝultrojn, harligojn. «Kiela mastrumaĵo, – subite kun angora kolero pensis li, – kia riĉaĵo por saĝa homo». Kaj diris, forirante:

– Morgaŭ por ĉirkaŭ du semajnoj mi enhospitaliĝos, mi havas iajn malordojn kun la kruro. Vi ĉion pripensu. Mi supozas, ke la sorton de la infano, kies patro, laŭ kalkulo de tempo, estas tamen mi, tiu historio influi ne devas. Jen tiel…

La pordon post si li fermis dense.

Kaj diris al si apenaŭ aŭdeble:

– Kaj la vivo estas la vivo!

Poste Vera vokis lin, li ne respondis. Ŝi vokis lin ankoraŭfoje. Li ree silentis. Tiam ŝi aperis en la pordo, pala, alta, iomete eĉ orgojla, en sia bunta negliĝo.

«Kaj ankaŭ tiu negliĝo same veturis kun ŝi en Moskvon», – pensis Ustimenko.

– Nu, mi kulpas, en ĉio kulpas, – incitite diris ŝi, – batu, tranĉu, faru kion vi deziras. Al mi li ĉiam plaĉis, mi ne kaŝis tion de vi. Kaj tiam mi delogiĝis, perdis la kapon, vi ne respondadis, de vi ne venis eĉ vorto, li ŝajnis atenta, helpema, grandanima…

Ustimenko silentis.

– Do kiel? – kriis ŝi.

Li ekrigardis al ŝi kun esprimo de trankvila laco kaj denove nenion respondis.

– Nu, bone, bonege, – ne sciante mem, kion ŝi diras, ekscitite prononcis ŝi, – brile, ni supozu, ke mi eĉ enamiĝis al li. Sed tio pasis, tio estas for, ja mi ne riproĉas vin pri via Banjo? Vin mi amas…

– La tuta afero estas en tio, Vera, – interrompis li ŝin, – ke vi neniun kaj neniam amas kaj eĉ ne scias, kio estas tio – amo al homa estaĵo. Vi amas kaj povas ami pasie nur unu aferon – sukceson! Mi sciis tion, sed pro malvigleco kaj pro iuj aliaj kaŭzoj, pri kiuj nun ne indas paroli, faris kompromison kun miaj propraj sentoj. Tial mi kulpas ne malpli, ol vi. Neniom kulpas nur la infano. Li sola. Kaj ni interkonsentu, se vi povas, ne plu levi tiun temon. Ni vivu ĉiu siamaniere, en nenio malhelpante unu al la alia. Kaj certe, per nenio riproĉante unu la alian. Tamen, decidu vi mem…

Kaj, forpreninte kun si tabakon, alumetojn, fumpaperon kaj la libron pri kaktoj, li foriris en la kuirĉambron, lasinte ŝin sola. Kaj ŝi ploris kaj al malgrandaj pecetoj, daŭre kaj skrupule, kvazaŭ farante ian necesan laboron, ŝiradis la leteron de Cvetkov. 

Ĉu vi vidas? Vi tamen ankoraŭ taŭgos!

– Trankvilon! – diris li. – Trankviliĝu, histeriulo, ploremulo, sentaŭga homaĉo! Trankviliĝu, alie vin tute neniu bezonos! Nu!

Tiel li parolis al si mem, starante meze de la ĉambro – sola. Parolis aŭ pensis – li ne sciis. Li estis razita, sobra, pura, li kuspis la manikojn de la ĉemizo, kiel la manikojn de kitelo en operaciejo, nur celigi sin, trankviliĝi, koncentriĝi li neniel povis. Eble, al li malhelpis la muziko – la tago de la Venko tie, en Moskvo? Sed ĉu povas malhelpi tia tago?

Elasta varma vento estis elblovanta la blankan kurtenon en la mezon de la ĉambro, jen ĝi eĉ vipis Vlaĉjon al la vizaĝo. Knaboj kun frenezaj, batalemaj kaj feliĉaj krioj impetis tra la kvieta strateto. Jes, la milito finiĝis, venis tiu ĉi tago de la Venko.

Ĝi venis, kaj nun tie, en lia floto, en sonoro kaj fajfo de gaja, suna printempa neĝblovo, verŝajne, viciĝis homoj en nigraj flotaj uniformaj paltoj; verŝajne, brilas neĝoj sur la montetoj; verŝajne, rigidiĝis la ŝipoj, kaj la komandanto parolas plorante, kiel ploras nun Vlaĉjo, ĉar ne eblas ne plori en tiu ĉi tago de la plenumiĝinta Venko.

Kaj Rodiono estas tie, kaj Elisbaro, kaj Miĉjo, kaj Greĉjo, kaj Ĥarlamov, kaj maljuna Levin – ĉiuj estas tie, en tiu sonoranta kaj malvarma vento, sur la nigraj rokoj…

– Ne, al diablo!

Li skuis la kapon, fiksaŭskultis: Moskvo estis festanta, tie tondris per kupro orkestroj, gaja voĉo diris:

– Ni konektas la Ruĝan placon!

Vera ne estis hejme, ŝi foriris al mitingo en la hospitalo. Kaj neniu, verŝajne, estis hejme, nur li restis…

Ankoraŭ kaj ankoraŭ foje li knedis la manplatojn, la fingrojn, pugnigis la manojn kaj suspiris.

La gemastraj kaktoj, kiujn li tiel prizorgadis dum tuta tiu ĉi longa vintro, estis en bona stato nun, en printempo. Malmolaj, fortaj, kun fortikaj dornoj. Kaj li havis skalpelon – bone akrigitan, kaj klingon de sendanĝera razilo, kaj lateksajn rubandojn, por fiksi la bazotrunkon kun la greftaĵo.

– Nu, knaboj! – diris li al ili vigle. – Ni komencu!

Tiel li estis gajiganta sin mem.

La klingon li mergis en sennaturigitan alkoholon. Poste per ronda, facila kaj rapida, preciza kaj forta movo li faris tranĉon sur la cereo-bazotrunko; trankvile kaj malvarme pensante, okulmezuris, kie tranĉi la greftaĵon – globforman ekinokakton. Kaj, forgesinte pri la manoj kaj pri tio, ke li estas kriplulo, per kirurgia pinĉilo li prenis etan, anticipe preparitan kaktan dornon kaj per ĝi fiksis la ekinokakton kun la fostforma cereo. Poste li surmetis vaton kaj streĉis la lateksrubandon – ĉio precize kiel estis skribite en la angla libro.

Nova vegetaĵo – bizara kaj mirinda – staris antaŭ li. Per kritika kaj malŝata rigardo el sub la vilaj brovoj pririgardis li la faritan laboron, mallaŭdis sin pro tio, ke la tranĉoj ne tute precize koincidis, kaj komencis prepari duan operacion. Nun li nenion aŭdis – nek orkestrojn, nek kantojn, nek versaĵojn. Li laboris. Kaj kvankam tio estis ankoraŭ ne tute laboro, nur preludo al ĝi, – li denove vivis, kiel devas vivi homo. Liaj manoj faris nun memstare tion, kion ili devis fari, li dresis ilin per forto de sia volo, li devigis ilin obei, kaj en la tago de la Granda Venko li festis ankaŭ sian Venkon. Se li ilin havus, li greftus ankoraŭ cent kaktojn, plej malgrandajn, por plene fidi siajn manojn…

Poste li ekfumis kaj dekliniĝis al la dorso de la seĝo. Lia kapo ial iomete turniĝis. La varma vento plu blovadis la kurtenon, ĝi turniĝadis kaj klakadis malantaŭ lia dorso. Kaj en tiu vento, kaj en la varmo, kaj en ia dolĉa, ebriiga laceco, duonferminte la okulojn, li aŭdis versaĵon, kiun li memorfiksis por longe kaj poste, en diversaj minutoj de la vivo, ripetadis al si mem, kiel sorĉkanton:

Homoj ne plu timas la ĉielon,
La ĉielon, prilumitan de la lun'
.[86]

Li aŭdis, suspiris kaj diris:

– Ĉu vi vidas? Vi tamen ankoraŭ taŭgos!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.