|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
La internacia eksprestrajno ekiris malrapide, kiel decas al trajnoj de tiu supera kategorio, kaj ambaŭ eksterlandaj diplomatoj tuj, ĉiu al sia flanko, disŝovis la silkajn kurtenojn sur la spegula fenestro de la restoracivagono. Ustimenko mallarĝigis la okulojn kaj ekrigardis ankoraŭ pli atente al tiuj sportaj, malaltaj, muskolaj, orgojlaj homoj – en nigraj vesperaj kostumoj, en okulvitroj, kun cigaretoj, kun ringoj sur la fingroj. Ili lin ne rimarkadis, kun avido rigardante al la sensona, senlima vasto kaj kvieto tie, en la stepoj, super kiuj en la nigra aŭtuna ĉielo naĝis la plena luno. Kion ili esperis ekvidi, transveturinte la limon? Ĉu incendiojn? Ĉu militon? Ĉu germanajn tankojn?
En la kuirejo malantaŭ la dorso de Vlaĉjo kuiristoj per haktranĉiloj estis hakantaj viandon, bonguste odoris fritita cepo, la bufedistino sur pleto ekportis rosumkovritajn botelojn da rusa biero «Ĵiguljovskoje». Estis la horo de vespermanĝo, ĉe najbara tableto dikventra usona ĵurnalisto per la dikaj fingroj estis senŝeliganta oranĝon, liajn militajn «prognozojn» estis respekte aŭskultantaj la okulvitraj, kun glatigitaj haroj, similaj, kiel ĝemeloj, diplomatoj.
– Kanajlo! – diris Vlaĉjo.
– Kion li diras? – demandis Tod-Ĵin.
– Kanajlo! – ripetis Ustimenko. – Faŝisto!
La diplomatoj ekbalancis la kapojn, ekridetis. La fama usona kolumnisto ŝercis. «Tiu ŝerco jam flugas per raditelefono en mian ĵurnalon», – klarigis li al siaj kunparolantoj kaj ĵetis en la buŝon – per klako – eron de oranĝo. Lia buŝo estis grandega, kiel ĉe rano, – de unu orelo ĝis la dua. Kaj ili ĉiuj triope tre gajis, sed eĉ pli ekgajis ili ĉe konjako.
– Necesas havi trankvilon! – diris Tod-Ĵin, kun kompato rigardante al Ustimenko. – Necesas regi sin, tiel, jes.
Finfine alvenis la kelnero, rekomendis al Vlaĉjo kaj Tod-Ĵin «monaĥejan sturgaĵon» aŭ «ŝafajn kotletojn». Ustimenko estis foliumanta la menuon, la kelnero, brilante per la hardislimo, atendis – la severa Tod-Ĵin kun lia senmova vizaĝo imagiĝis al la kelnero grava kaj riĉa orienta eksterlandano.
– Botelon da biero kaj stroganovan viandon, – diris Vlaĉjo.
– Por mi kaĉon kaj teon, – aldonis Tod-Ĵin. – Tiel, jes.
– Iru al diablo, Tod-Ĵin, – koleriĝis Ustimenko. – Ja mi havas amason da mono.
Tod-Ĵin ripetis seke:
– Kaĉon kaj teon.
La kelnero levis la brovojn, faris funebran vizaĝon kaj foriris. La usona kolumnisto verŝis konjakon en mineralakvon, gargaris per tiu miksaĵo la buŝon kaj plenigis la pipon per nigra tabako. Al ili tri aliris ankoraŭ unu ĝentlemano, kvazaŭ elirinta ne el najbara vagono, sed el verkaro de Karlo Dikenzo – grandorela, malbone vidanta, kun anasa nazo kaj buŝo kiel kokina gropo. Ĝuste al tiu kvadratita kaj striita ulo diris la ĵurnalisto tiun frazon, pro kiu Vlaĉjo eĉ frostiĝis.
– Ne indas! – petis Tod-Ĵin kaj kunpremis per sia malvarma mano la Vlaĉjan pojnon. – Tio ne helpas, tiel, jes…
Sed Vlaĉjo ne aŭdis Tod-Ĵin-on, pli ĝuste, aŭdis, sed li ne deziris esti prudenta. Kaj, leviĝinte ĉe sia tableto – alta, fleksiĝema, en malnova nigra svetero, – li kriis por la tuta vagono, borante la ĵurnaliston per furiozaj okuloj, kriis en sia terura, glaciiganta la animon, memstare lernita angla lingvo:
– He, vi, kolumnisto! Jes, ĝuste vi, mi al vi parolas…
Sur la plata grasa vizaĝo de la ĵurnalisto glitis perplekso, la diplomatoj momente iĝis ĝentile orgojlaj, la dikenza ĝentlemano iomete retropaŝis.
– Vi uzas gastamon de mia lando! – kriis Vlaĉjo. – De la lando, kies civitano mi havas altan honoron esti. Kaj mi ne permesas al vi tiel abomene, kaj tiel cinike, kaj tiel malnoble spriti rilate de tiu granda batalo, kiun faras nia popolo! Alie mi elĵetos vin el tiu ĉi vagono al diablo…
Proksimume tiel Vlaĉjo imagis al si tion, kion li prononcis. Efektive li diris frazon multe pli sensencan, sed tamen la kolumnisto komprenis Vlaĉjon bonege, tio videblis laŭ tio, kiel por momento ekpendis lia makzelo kaj nudiĝis malgrandaj, fiŝecaj dentetoj en la rana buŝo. Sed li tuj trovis kion diri – ja li estis lertulo, kiu povas trovi eliron el ajna situacio.
– Brave! – ekkriis li kaj eĉ montris ion similan al aplaŭdoj. – Brave, mia entuziasma amiko! Mi ĝojas, ke mi vekis viajn sentojn per mia malgranda provoko. Ni ankoraŭ ne traveturis eĉ cent kilometrojn for de la limo, kaj mi jam ricevis riĉan materialon… «Via olda Pete estis preskaŭ elĵetita dum plena irado el eksprestrajno nur pro malgranda ŝerco pri batalkapablo de la rusa popolo» – tiel komenciĝos mia telegramo; ĉu vin tio kontentigas, mia flamiĝema amiko?
Kion li, kompatindulo, povis respondi?
Ĉu montri sekan mienon kaj ekmanĝi la stroganovan viandon?
Ĝuste tiel Vlaĉjo faris. Sed la kolumnisto ne lasis lin: transsidiĝinte al lia tableto, li deziris ekscii, kiu estas Ustimenko, pri kio li okupiĝas, kien veturas, por kio li revenas en Rusion. Kaj, enskribante, li diradis:
– Ho, bonege. Kuracisto-misiisto, revenas por batali sub la standardo…
– Aŭskultu! – ekkriis Ustimenko. – Misiistoj estas popoj, sed mi…
– Olda Pete ne trompeblas, – snufante per la pipo, diris la ĵurnalisto. – Olda Pete konas sian leganton. Kaj montru viajn muskolojn, ĉu vi vere povis elĵeti min el la vagono?
Li devis montri. Poste la olda Pete montris la siajn kaj ekdeziris drinki kun Vlaĉjo kaj lia «amiko – orienta Bajrono» konjakon. Tod-Ĵin finmanĝis la kaĉon, elverŝis en sin la malfortan teon kaj foriris, kaj Vlaĉjo, sentante mokajn rigardojn de la diplomatoj kaj de la dikenza striulo, ankoraŭ longe turmentiĝis kun la olda Pete, ĉiel malbenante sin pro la stulta sceno.
– Kio estis tie? – severe demandis Tod-Ĵin, kiam Vlaĉjo revenis en ilian kupeon. Kaj aŭskultinte, li ekfumis cigaredon kaj diris malgaje:
– Ili ĉiam estas pli ruzaj, ol ni, tiel, jes, doktoro. Mi estis ankoraŭ malgranda – jen tia…
Li montris per la mano, kia li estis:
– Jen tia, kaj ili, kiel tiu olda Pete, tiaj, jes, donadis al mi bombonetojn. Ne, ili nin ne batadis, ili donadis al ni bombonetojn. Kaj mia panjo, ŝi min batadis, tiel, jes, ĉar ŝi ne povis vivi pro sia laco kaj malsano. Kaj mi pensis – mi foriros al tiu olda Pete, kaj li ĉiam donados al mi bombonetojn. Kaj Pete ankaŭ al plenaĝuloj donadis bombonojn – alkoholon. Kaj ni portadis al li felojn de bestoj kaj oron, tiel, jes, kaj poste venadis morto… Olda Pete estas tre, tre ruza…
Vlaĉjo suspiris:
– Treege stulte rezultiĝis. Kaj nun li ankoraŭ skribos, ke mi estas ĉu popo, ĉu monaĥo…
Saltinte sur la supran kuŝbreton, li malvestis sin ĝis la kalsoneto, kuŝiĝis en kraketantajn, malvarmetajn, amelitajn littukojn kaj ŝaltis radion. Baldaŭ oni devis elsendi bultenon de la Sovinformburoo[1]. Submetinte la manojn sub la nukon, senmove kuŝis Vlaĉjo – atendis. Tod-Ĵin stare rigardis en la fenestron – al senfina stepo sub luna brilo. Finfine Moskvo ekparolis: en tiu ĉi tago, laŭ la vortoj de la anoncisto, falis Kievo. Vlaĉjo forturniĝis al la muro, surtiris super la littuko la litkovrilon. Al li ial imagiĝis la vizaĝaĉo de tiu, kiu nomis sin olda Pete, kaj pro abomeno li eĉ fermis la okulojn.
– Ne gravas, – diris Tod-Ĵin obtuze, – la USSR venkos. Ankoraŭ estos tre malbone, sed poste venos bonege. Post nokto venas mateno. Mi aŭdis radion – Adolfo Hitlero ĉirkaŭigos Moskvon, por ke eĉ unu ruso ne eliru el la urbo. Kaj poste li superverŝos Moskvon per akvo, li ĉion decidis, tiel, jes, li deziras, ke tie, kie antaŭe estis Moskvo, estu maro kaj por ĉiam ne estu la ĉefurbo de komunismo. Mi aŭdis, kaj mi pensis: mi lernis en Moskvo, mi devas esti tie, kie ili deziras vidi maron. El fusilo mi trafas en okulon de milvo, tio necesas en milito. Mi ankaŭ trafas en okulon de zibelo. En la CK mi tiel diris, kiel al vi, kamarado doktoro, nun. Mi diris, ili estas tago, se ili ne estas, venos eterna nokto. Por nia popolo entute – jes, tiel. Kaj mi veturas ree al Moskvo, duan fojon veturas. Mi tute nenion timas, nenian froston, kaj mi ĉion povas en milito…
Silentinte iom, li demandis:
– Ĉu al mi ne eblas rifuzi, tiel, jes?
– Al vi oni ne rifuzos, Tod-Ĵin, – mallaŭte respondis Vlaĉjo.
Poste Ustimenko fermis la okulojn.
Kaj subite ekvidis, ke la karavano ekiris. Kaj avo Abataj ekkuris apud la Vlaĉja ĉevalo. La orienta eksprestrajno bruadis sur relaj juntoj, fojfoje longe kaj potence hurladis la lokomotivo, kaj ĉirkaŭ Vlaĉjo ĉevaloj estis levantaj polvon, kaj ĉiam pli multe da popolo amasiĝis ĉirkaŭe. Flanke, sur malgranda kolhara ĉevaleto, frapetante ties postkolon per sia larĝa polmeto, ial veturis Banjo, polva vento de Khara flirtigis ŝiajn implikitajn, molajn harojn, kaj ploris, etendadis la maldikajn brakojn al Vlaĉjo la junulino Tuŝ. Kaj konataj kaj duonkonataj homoj iris apud Ustimenko kaj etendadis al li la acidan fromaĝon, kiun li ŝatis.
– Prenu kurut-on, – kriis oni al li. – Prenu, vi manĝos kurut-on en la milito, kaj via edzino dividos nian kurut-on kun vi…
– Mi dividos! – kapjesadis Banjo. – Mi dividos kurut-on.
– Prenu arĉi-on! – kriis oni al li, etendante sekigitan kazeon. – Arĉi ne malfreŝiĝos. Kaj via edzino dividos arĉi-on kun vi…
– Prenu, ne afektu, – persvadadis Vlaĉjon Banjo. – Ĉu vi scias, kia bona aĵo estas arĉi?
– Prenu biŝtak-on, – kriis oni al li, etendante globetojn de rangifera fromaĝo. – Prenu, doktoro Vlaĉjo! Ĉu vi ne rekonas min, doktoro? Vi konservis al mi la aĝon ankoraŭ tiam, kiam ni timis vian malsanulejon…
– Rekonu do lin, Vladeto, – diradis Banjo. – Ja estas ĝene, vere! Nu, Voĉjo! Tiu via distriteco frenezigos min.
Iliaj ĉevaloj iris apude, la okuloj de Barbara estis malfermitaj al li plene. La polvo iĝadis ĉiam pli densa, kaj en tiu polvo Banjo aŭskultis, kiel savis li Khara-n el la nigra morto, kia li estas kuraĝa, bonkora, kvankam estadas kolera, kian solecon kaj timon li sentis, kiel mankis al li ĉiam nur ŝia amo, nur ŝia ĉeesto, nur ŝiaj larĝaj, varmaj, fidelaj polmoj, ŝiaj okuloj, ŝi mem, ĉio tio, kion li forlasis, ne komprenante ankoraŭ la teruran, nekorekteblan signifon de tiu perdo. Sed nun ŝi estis ĉi tie, apud li, kaj ili kune ĉe elveturo el Khara ekvidis la patron de Lamzi, kiu staris super la vojo kun siaj ĉasistoj. Da ili estis multe, ĉirkaŭ kvindek, kaj ĉiuj ili tenis fusilojn sur la postkoloj de la ĉevaloj. Vlaĉjon kaj Banjon ili renkontis per salvo supren – unu fojon kaj duan, kaj poste iliaj bonegaj, malgrandaj, longharaj ĉevaloj ekiris antaŭen galope, por ke malproksimaj nomadejoj prepariĝu adiaŭi la sovetian doktoron Vlaĉjo.
– Hu, kia vi estas ĉe mi, kiel evidentiĝis, – diradis Barbara tire, – hu kia vi estas, Voĉjo!
Kaj en nomadejoj, kiujn li traveturadis kun Banjo, Vlaĉjo fiksrigardis al vizaĝoj, skrupule kaj plejparte vane rememorante – kiu estis ĉe li en ambulatoria akcepto, kiun li ekzamenis en jurto, kiun operaciis, kiun kuracis en la malsanulejo. Sed pri neniu li povis ion rakonti al Banjo – nun ili ĉiuj estis ridetantaj, kaj tiam, kiam li havis kun ili aferon, ili estis suferantaj. Nun ili ree sunbruniĝis kaj fortikiĝis, kaj kiam oni alveturigadis ilin al li, ili estis palaj kaj maldikaj. Nun ili estis retenantaj siajn ĉevalojn, kaj tiam ili kuŝis, aŭ estis kondukataj sub la brakoj, aŭ enportataj sur brankardo…
– Kaj ĉu vi ne memoras nun, al kiu vi konservis la aĝon? – fiksrigardante en liajn okulojn, demandadis Banjo. – Mi neniuokaze forgesus iun…
Iliaj ĉevaloj plu iris apude.
Kaj poste Vlaĉjo perdis ŝin. Perdis tuj, definitive, por ĉiam. Estis nek la manoj, nek la malfermegitaj okuloj, nek la haroj, kiujn flirtigis vento. Estis nenio, krom neebla, neeltenebla malfeliĉo.
– Trankviliĝu, – diris al li Tod-Ĵin, metante la manon sur lian nudan ŝultron. – Ne kriu, kamarado, silentu! Post nokto estas mateno, tiel, jes!
Blua dormolampo flagris super la kapo de Vlaĉjo, kaj en ĝia lumo la vizaĝo de Tod-Ĵin, tranĉita de fruaj faltoj, ŝajnis vizaĝo de maljunulo. Saĝa kaj severa.
– Tiel, jes! – tute mallaŭte ripetis Tod-Ĵin.
– Kaj mi… ĉu mi kriis? – singarde demandis Vlaĉjo.
– Jes, – kuŝiĝante malsupre, respondis Tod-Ĵin.
– Kion do mi kriis?
– Vi kriis rusan nomon. Vi vokis rusan nomon.
– Kian? – malsuprenpendante de sur sia kuŝbreto kaj hontante tion, ke li demandas, diris Vlaĉjo. – Kian nomon, Tod-Ĵin?
Estis nekompreneble, por kio li postulis respondon. Eble, li simple deziris aŭdi tiun nomon?
– Barbara! – prononcis Tod-Ĵin. – Kaj ankoraŭ vi kriis: «Banjo», kamarado doktoro. Vi ŝin vokis, tiel, jes…
«Tiel, jes! – grinciginte la dentojn, pensis Vlaĉjo. – Por vi estas egale, sed mi? Kiel mi nun vivos?»
La kamiono forte skuiĝis sur kavo, la ŝoforo kolere strabis al Ustimenko kaj konsilis:
– Sidu pli firme, pasaĝero. La vojo nun estas milita, antaŭtempe vi povas ricevi malagrablaĵojn.
Kiajn malagrablaĵojn? Li ĉiam diradis per enigmoj – tiu fortika, larĝŝultra junulo en trivita leda jako.
Borisovo restis malantaŭe. Renkonten per malrapida kaj malgaja vico tiriĝis ŝarĝaŭtoj – en ili oni estis veturigantaj maŝinojn, lacajn, severajn homojn en vatitaj jakoj kaj manteloj, en zonitaj per rimenoj civilaj paltoj, dormetantajn infanojn, timigitajn maljunulinojn kaj maljunulojn. Kaj Gliniŝĉi jam estis brulanta de la ponto mem ĝis la fama en la tuta regiono sovĥozo «Ruĝarmeano». Kaj neniu estis estinganta la flamon, eĉ homoj ne estis videblaj en tiu granda, ĉiam brua vilaĝo. Nur trans la pasejo virinoj kaj knabinoj estis fosantaj tranĉeojn, kaj soldatoj en ŝvitaj uniformaj ĉemizoj estis faligantaj el kamionoj iajn grizajn piramidojn kaj, levante ilin per rompostangoj, ŝovadis al la randoj de la vojo.
– Kio estas tio? – demandis Ustimenko.
– Kaj li ne scias! – ne kaŝante koleron, bruskis la ŝoforo. – Li unuafoje vidas. Ne stultumu, pasaĝero, mi tre petas. Obstaklojn li ne konas, kontraŭtankajn erinacojn ne konas. Eble, vi ankaŭ tranĉeojn ne konas? Kaj ke milito estas – ĉu vi scias? Aŭ ne aŭdis? Tiel nomata bruna pesto sur nin ŝutiĝis. Sed ni tamen ĉiujn ĉi banditojn frakasos, ĝuste tiel tie rakontu!
– Kie tie? – nekomprene demandis Vlaĉjo.
– Ja en via eksterlando, de kie vi venis.
Ustimenko perplekse subridis: diablo lin instigis rakonti al tiu suspektema strangulo pri tio, kiel li elturmentiĝis dum la lastaj du tagnoktoj kun sia eksterlanda pasporto. Kaj lia svetero evidentiĝis suspektinda, kaj la fasono de la mantelo estis malĝusta, kaj tondita li estis ne laŭ nia maniero, kaj cigaredojn li havis eksterlandajn.
– Certe, pro la pakto pri neagreso ni ne mobiliziĝis tuj, – edife diris la ŝoforo, – sed estu certa – ĉi tie al faŝisto-germano tutegale venos fino. Trans Unĉon vi ne trairos!
– Mi vian muzelon batos! – subite, terure ofendiĝinte, kriis Ustimenko. – Vi ekscios…
Per la maldekstra mano la ŝoforo montris al Vlaĉjo pezan boltilon – evidentiĝis, ke li jam antaŭlonge armis sin, tiu knabo.
– Preteco numero unu, – diris li, sennecese turnante la stirradon.
– Stulte! – ŝultrolevis Vlaĉjo.
Vere, rezultis stulte. Simile al la historio kun «la olda Pete» – tie, en la eksprestrajno.
– Tie, kie necesas, oni ekzamenos – ĉu stulte aŭ ne stulte, – pensinte iom, diris la ŝoforo. – Tial sidu, pasaĝero, kaj ne babilu, ne ludu miajn nervojn…
Super la urbo, malalte kaj dense, pendis fumo. Tiel dense, ke ne estis videblaj eĉ fabrikaj tuboj – nek de la «Ruĝa proleto», nek de la brika, nek de la cementa, nek de la «Marksisto». Kaj la kupolojn de la ĉefpreĝejo same ŝirmis fumo.
Ĉe enveturo, kie estis kontrolposteno, la ŝoforo montris sian paspermeson, kaj pri Vlaĉjo esprimis jam tute kategorie:
– Spiono-sabotisto. Liberigu min de li, amikoj, li, probable, ajnan armilon havas, kaj mi nur boltilon. Kaj miajn depoziciojn akceptu pli rapide, mi devas veni en la armean komisariaton je la dek kvara kaj nul-nul.
Juna, tre zorgigita de la falinta sur lin eksterordinara okazo militisto kun du kubetoj longe legadis la Vlaĉjan eksterlandan pasporton, trarigardadis stampojn – enirajn kaj ĉiajn ceterajn vizojn, – nenion komprenis kaj interesiĝis:
– Kun kia do celo vi ĉi tien vin direktas?
– Do kun tia celo, ke mi ĉi tie naskiĝis, finis lernejon, medicinan instituton kaj estis alskribita al la Unĉanska distrikta armea komisariato. Mi estas kuracisto, ĉu vi komprenas? Kaj militodeva…
El trans krucligna vando aŭdiĝis ekscitita voĉo de la ŝoforo:
– Paraŝutita li estas, klara bildo. Vi nur atentu lian tondofasonon. La kolo estas neniom razita. Kaj krome – odoro, se atente flari. Kia tio estas tualetakvo?
– Aŭskultu, – jam ridetante, diris Ustimenko. – Nu, se supozi, ke mi estas sabotisto, do por kio mi bezonas eksterlandan pasporton? Ĉu vere la faŝistoj estas tiaj stultuloj…
– Sed vi ĉi tie ne agitu por faŝistoj, ke ili estas saĝaj! – koleriĝis la militisto. – Jen troviĝis saĝulo…
Li plu foliumadis kaj foliumadis la Vlaĉjan pasporton. Poste demandis rapide, borante dum tio Vlaĉjon per siaj knabaj okuloj:
– Familinomo?
– Ustimenko! – same rapide respondis Vlaĉjo.
– Kie vi loĝis? Kiajn stratojn vi konas en la urbo? Kiujn konatojn vi havis? Kiun instituton vi finis?
Ĉarma knabo, kia mirinda kaj ĉien penetranta detektivo li ŝajnis al si mem en tiuj minutoj, kaj kiel simila li subite iĝis al la doktoro Baĉjo – tiu mallongnaza junulo kun kubetoj, kun ŝvitintaj pro maltrankvilo ruĝaj vangoj, ekscitita de kapto de vera, danĝera, ruza kaj malica spiono…
– Kaj li ankoraŭ arogas demandi, kial Gliniŝĉi brulas, – aŭdiĝis el trans la vando. – Li, pupeto, ne scias…
Ne estis sciate, kiom tio povus ankoraŭ daŭri, se ne enirus en la ĉambron, kie estis pridemandata Vlaĉjo, lia lerneja instruisto, la severa fizikisto Georgo Adamoviĉ. Sed nun tio estis ne maljuna homo en jako, sed vera, efektiva, profesia militisto en bone alĝustigita uniformo, kun balteo sur la ŝultro, kun pistolo en ujo sur la flanko.
– Saluton, Ustimenko! – kvazaŭ ne pasis ĉiuj ĉi longaj jaroj, per tute sama lerneja seketa kaj trankvila voĉo diris li. – Ĉu tio estas vi – danĝera spiono?
– Mi, – ekstarinte laŭ la lerneja kutimo kaj sentante sin denove lernejano, respondis Vlaĉjo. – Mi, vidu, havas eksterlandan pasporton…
Per tute sama gesto, per kiu li iam prenadis skribitan kontroltaskon pri fiziko, Adamo prenis la pasporton, foliumis ĝin kaj etendis al Vlaĉjo.
– Diablo scias, kiel kuras la tempo. Kaj mi, interalie, ne pensis, ke el vi rezultiĝos doktoro.
– Mi ne estas doktoro, mi estas kuracisto, – ial ĝojante, ke Adamo havas tian bravan aspekton, respondis Vlaĉjo. – Kaj mi ne pensis, ke vi estas militisto…
Adamo ridetis kaj suspiris:
– Ni ĉiam nenion scias bone pri konatoj, – diris li per la sama voĉo, per kiu li klarigadis grandajn kaj malgrandajn kaloriojn. – Jen oni kuras, kuradas vante, kaj poste subite la knabo revenas el eksterlando kiel sperta homo…
Brakuminte Vlaĉjon je la ŝultroj, li eliris kun li el la malalta barako, en kiu Ustimenkon ĵus oni opiniis danĝera spiono, ordonis voki la suspekteman ŝoforon kaj, dum tiu kun malkontenta aspekto estis kaŝanta sub la sidilon sian boltilon kaj startiganta la aŭtomobilon per kranko, kun nekaraktera por li mildeco en la voĉo diris:
– Nun adiaŭ, Ustimenko. La milito estos ne mallonga – ni plej probable ne plu intervidiĝos. Mi bedaŭras, ke vi malbone lernis fizikon, mi estas nemalbona instruisto, kaj tiuj elementoj, kiujn ni donas en la lernejo, poste estus por vi tre utilaj. Ĝenerale, vi vane tiel orgojle rilatis al la lernejo.
– Mi scias! – kun firma ĝojo en la voĉo respondis Vlaĉjo. – Mi nun ĉion bonege komprenis, nur malfrue. Kaj pri la lingvoj. Vi ne povas al vi imagi, kiel mi turmentiĝis tie kun la angla. En noktoj, sen instruisto…
– Nu, bone, bone, – interrompis Adamo, – bonege. Ĉiuj ni en juneco estas geniuloj, kaj poste simple laborantoj. Kaj tio ne tiom malbonas. Adiaŭ!
Vlaĉjo ree eksidis apud la ŝoforo kaj frapfermis la metalan pordeton de la stirejo. Ruĝarmeano en somera soldata ĉapo levis la barieron. La ŝoforo demandis paceme:
– Ĉu cigaredojn vi havas?
– Spionajn, – respondis Vlaĉjo.
– Ja vi ne ekscitiĝu, fraĉjo, – paceme petis la ŝoforo. – Komprenu mian situacion. Via tondofasono…
– Nu, rekomencis…
– Vi retondu vin, – konsilis la ŝoforo, – ĉe ni knaboj tiun aferon atente observas. Kaj mantelon vian forĵetu – kvankam ĝi estas belfasona, tamen ne avaru…
Ustimenko ne aŭskultis: renkonten iris tankoj. Ili estis nemultaj, ili trenis sin malrapide, kaj laŭ ilia aspekto Vlaĉjo komprenis, el kia infero ili elŝiriĝis. Unu ĉiam flankeniĝadis dekstren, ĝi estis kovrita de stranga krusto – kvazaŭ brulvundita. Sur la dua estis disŝirita la kiraso, la tria ne povis moviĝi, ĝin trenis traktoro.
– Jen, spertis amikoj malfeliĉon, – diris la ŝoforo. – Ankaŭ mia specialeco estas la sama.
– Ĉu tankisto?
– A ha. Nun mi kamionon mian fordonos, prenos kuleron-trinkpoteton – kaj «adiaŭ, knabinoj-amikinoj!»
– Vi min al la monumento de Radiŝĉev veturigu, – petis Vlaĉjo. – Ĉu por vi estas samdirekte?
– En ordo!
Kiam la ŝoforo bremsis, Vlaĉjon subite kaptis tremo: ĉu restis viva onklino Aglaja en tiuj bombadoj, ĉu ekzistas la domo, kiu ŝajnis iam al li tiel granda?
La domo ekzistis, kaj la sorpujo plu kreskis sub la fenestro, sub tiu, apud kiu li en tiu venta tago kisis Barbara-n. Ĉu tio vere estis?
– Vi devas deklari pri via amo! – severe ordonis al li Barbara. – Kaj vi ne malbonas, vi eĉ bonas – en libera tempo.
Kaj jen mankas Barbara.
Fermitaj estas la pordoj, defalis stukaĵo de la ŝtuparejo, fendiĝis la muro, probable pro bombado, balanciĝas sub vento la sorpujo trans la senvitra fenestrokrado. Saluton, sorpujo! Ĉu estis io, aŭ estis nenio, krom hurlado de sirenoj kaj pafado de kontraŭaviadilaj kanonoj?
Li frapis al la najbara – la sepa – loĝejo. Ĉi tie pri onklino Aglaja oni nenion sciis. Iu vidis ŝin iam, sed kiam – neniu povis klare diri. Kaj eĉ en la antaŭĉambron Vlaĉjon oni ne enlasis: ili entute ĉi tie estas antaŭnelonge, neniun konas…
Kun korprema angoro li ankoraŭfoje ĉirkaŭiris la domon, tuŝis per la polmo la glatan kaj vivan trunkon de la sorpujo, suspiris kaj ekiris for. En la Bazara placo lin kaptis kruela bombado, «Junkers»-oj plonĝis kun hurlado, probable erare opiniinte la malnovan ĉeriveran bazaron iu milita objekto. Aŭ la ĉefpreĝejo estis por ili orientilo? Ŝvitkovrita, en polvo kaj kalkaĵo, Vlaĉjo finfine atingis la armean komisariaton en la Rivera strato, sed tie ial ĉio estis ŝlosita. La bombaviadiloj foriris, super la urbo denove pendis fumo, flugis fulgo. La kontraŭaviadilaj kanonoj same eksilentis. La rimenoj de la dorsosako tranĉis la ŝultrojn, Vlaĉjo iom sidis sur iu perono, poste komprenis, ke ĝuste en tiu ĉi korto, en la alkonstruaĵo loĝis iam Prov Jakovleviĉ Polunin. Kaj li subite neelteneble ekdeziris ekvidi tiun alkonstruaĵon, eniri en la kabineton de Polunin, eble, rigardi al la malnova flava eriksona telefono, per kiu li en tiu nokto vokis la Banjan numeron: ses tridek sep…
Trenante la dorsosakon, peze paŝante, li haltis apud la alkonstruaĵo kaj demandis ĝentile sub la malfermita fenestro:
– Bonvolu diri, ĉu la familio de Prov Jakovleviĉ ĉi tie loĝas?
En la fenestro tuj aperis virino – ankoraŭ ne maljuna, granda, mallarĝiginte la okulojn, ŝi pririgardis Vlaĉjon kaj demandis:
– Kaj kion, vi, propre, bezonas?
– Ja nenion specialan, – iom konfuziĝinte pro sono de tiu konata, mokema kaj potencema voĉo, diris Vlaĉjo. – Mi, vidu, estis disĉiplo de Prov Jakovleviĉ, kaj mi deziris…
– Do eniru! – ordonis la virino.
Li eniris nekuraĝe, viŝis la piedojn je la skraptapiŝo kaj diris, mem mirante pri sia memoro:
– Mi vin neniam vidis, sed mi bone memoras, kiel vi iam el alia ĉambro klarigis, kie estas teo kaj marmelado, kaj kiel vi plendis al Prov Jakovleviĉ, ke vi estas lia edzino dum dudek du jaroj, kaj li ne lasas vin dormi…
La vidvino de Polunin por momento fermis la okulojn, ŝia vizaĝo kvazaŭ rigidiĝis, sed subite, skuinte la kapon kaj kvazaŭ forpelinte de si tion, pri kio rememorigis ŝin Vlaĉjo, ŝi vigle kaj afable ridetis kaj, preminte la manon, entiris lin trans la sojlon en tiun saman ĉambron, kie plu sur la bretaroj videblis librodorsetoj de la grandega biblioteko de Polunin kaj kie apud lia skribotablo tiam Vlaĉjo aŭskultis pri la fama sliparo. Nenio ĉi tie ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoro konserviĝis sama – odoris je libroj, je malsanulejo kaj je tiu firmega tabako, per kiu Prov Jakovleviĉ plenigadis por si cigaredajn tubetojn.
– Eksidu! – diris la vidvino de Polunin. – Vi havas elturmentitan aspekton. Ĉu vi deziras, mi kuiros kafon? Kaj ni konatiĝu – mia nomo estas Helena Nikolajevna. Kaj via?
– Mi estas Ustimenko.
– Ĉu sen nomo kaj patronomo?
– Vladimiro Atanazijeviĉ, – ruĝiĝante, diris Vlaĉjo. – Tamen Prov Jakovleviĉ min neniam tiel nomadis.
Ŝi, ridetante, rigardis al li. Ŝiaj okuloj estis grandaj, helaj kaj kvazaŭ eĉ flagrantaj, kaj tiu lumo, kiam Helena Nikolajevna ridetadis, tiel beligadis ŝian palan, grandbuŝan vizaĝon, ke ŝi ŝajnis fabela belulino. Sed kiam ŝi enpensiĝadis kaj kuntiradis al la nazradiko la maldikajn brovojn, ŝi iĝadis ne nur malbela, sed per io eĉ malagrabla, malmilda kaj severe mokema.
«Ŝi estas ne unu, sed du, – rapide pensis Ustimenko. – Kaj li enamiĝis al Helena Nikolajevna, kiam ŝi ridetis, kaj poste jam ne eblis forlasi».
Pro tiu penso li sentis ioman hororon, kvazaŭ li eksciis zorge gardatan sekreton de la mortinta Polunin, kaj Vlaĉjo, insultinte sin, pelis ĉion ĉi for.
Kafon Helena Nikolajevna alportis tuj, kvazaŭ ĝi estis kuirita por la veno de Vlaĉjo, kaj Ustimenko kun ĝuo, unuglute, brogante sin, eltrinkis grandan tason kaj tuj petis ankoraŭ unu.
– Ja mi scias, por kio vi venis hodiaŭ, – fiksrigardante al Vlaĉjo, diris Helena Nikolajevna. – Kaj ankoraŭ, kio nomiĝas, vojaĝe, kun dorsosako.
– Por kio? – miris Ustimenko.
– Kaj ĉu vi ne deziras konfesi?
– Mi, honeste, ne komprenas, – sincere kaj iomete eĉ pli laŭte, ol necesis, diris Vlaĉjo. – Mi trafis ĉi tien hazarde, post bombado…
– Kaj ĉu vi ne scias, ke Prov Jakovleviĉ pri ĉiuj siaj studentoj ion skribis? Ĉu vi ne estis informita pri tio? Kaj ĉu ne tial vi venis?
– Ne tial! – jam ekkriis Vlaĉjo. – Mi ĵuras al vi, nenion el tio mi scias…
– Ne scias kaj ne deziras scii? – kun rapida kaj malamika rideto, metante sian tason sur la pleton, interesiĝis Helena Nikolajevna. – Ĉu tiel?
– Ne, mi dezirus scii, certe, – deviginte sin teniĝi «en kadroj», diris Ustimenko, – sed ĉio ĉi, certe, estas bagateloj. Mi al vi havas nur jenan demandon: ĉu vere la tuta sliparo de Prov Jakovleviĉ tiel restis ĉi tie, senlabora, se eblas tiel esprimi? Ĉu vere pri ĝi neniu interesiĝis? Mi iomete konas la sistemon de elektado de materialo de Polunin kaj ne povas kompreni, kiel okazis, ke ĉio tiel restis konservita sur la samaj lokoj. Eble, vi ne deziris fordoni tion en fremdajn manojn?
– En kiajn? – malvarme demandis Helena Nikolajevna. – Ĉi tie estas nur solaj manoj – de la profesoro Ĵovtjak. Li interesiĝis, rigardis, kaj atente. Longe rigardis, «esploris» eĉ, kiel li mem esprimis. Kaj rilatis al la arkivo kaj la sliparo negative. Tiom negative, ke, laŭ atingintaj min onidiroj, ie en responsa instanco li faris deklaron en tiu senco, ke, se li scius antaŭe, kiel pasigadis sian libertempon profesoro Polunin, li farus al tiu «tiel nomata profesoro» bonan lavon…
– Kial do?
– Tial, ke la tuta arkivo de Polunin estis de profesoro Ĵovtjak karakterizita kiel aro de abomenaj, malmoralaj kaj absolute negativaj anekdotoj pri historio de scienco, kapablaj nur fortimigi la sovetian studentaron disde servado al la homaro…
– Nu, ja Ĵovtjak estas fama kanajlo, – neniom indigninte, diris Vlacĵo. – Sed ne li ja ĉion decidas. Ganiĉev, ekzemple…
– Ganiĉev ne estas ekzemplo, – interrompis Vlaĉjon Helena Nikolajevna. – Kia li estas «ekzemplo»! Li tenadis sin je Prov, kaj poste tre cedis. Prov tion antaŭvidis kaj eĉ en siaj skribaĵoj tion notis. Kaj krome li estas malsana, malforta…
Trans la malfermitaj fenestroj ekhurlis sireno de aeralarmo, poste sur la dekstra bordo de Unĉo kun tinto ekpafis la kontraŭaviadilaj kanonoj.
– Ĉu vi intencas forveturi? – demandis Vlaĉjo.
– Intencas, sed tre malfacilas tio nun. Preskaŭ ne eblas…
Kaj, interkaptinte rigardon de Vlaĉjo, direktitan al la bretaroj kaj kestoj de la sliparo, tiuj, kiujn Polunin nomadis «ĉerkoj», Helena Nikolajevna severe diris:
– Tion mi forbruligos. Ĉi tie estas la tuta bolado de liaj pensoj, ĉiuj sakstratoj, en kiujn li trafadis, ĉiuj rimorsoj…
Esprimadis la vidvino de Polunin iomete literature, sed pro sincereco de ŝia profunda voĉo Vlaĉjo preskaŭ ne rimarkis troan belecon de la frazoj. Poste, kun angoro, ŝi aldonis:
– Prefere li estus kompilanta lernolibrojn. Kiom da proponoj estis al li adresitaj, kiom da petoj. Ĉiam ridadis Prov Jakovleviĉ: «Ili pensas, ke nian aferon, Henjo, eblas fari, kiel kuirlibron». Tamen lernolibrojn verkas homoj multe malpli talentaj, ol Prov, lernolibroj estas necesaj, kaj se mi estus vidvino de aŭtoro de lernolibroj, tiam…
Ŝi ne findiris, konfuzita de senmova kaj severa rigardo de Vlaĉjo. Sed li preskaŭ ne aŭdis ŝiajn vortojn, li pensis nur pri tio, ke la arkivo de Polunin ne devas perei. Kaj subite, kun karaktera por li malmilda decidemo, diris:
– Kun la libroj nenio fareblas! Sed la sliparon ni enterigos. Kaŝos. Ne eblas ĝin bruligi. Ĉu longe daŭros la milito? Nu, jaron, nu, du jarojn, maksimume. Malantaŭ via alkonstruaĵo estas io simila al ĝardeneto – tien ni enfosu.
– Mi ne povas fosi, – akre diris Polunina. – Mia koro estas tre malforta.
– Mi mem enfosos, sed en kion ni metu?
Mastre trairinte la loĝejon, kie estis jam pakitaj valizoj por evakuado, Ustimenko trovis zinkan ujon por boligado de tolaĵoj. La ujo estis grandega, multsitela, kun densa kovrilo. Kaj ankaŭ du zinkajn lavkuvojn li trovis – tre konformajn unu al la alia. En la ĝardeneto, jam en krepusko, li elektis oportunan lokon, kraĉis al la polmoj kaj komencis fosi ion similan al tranĉeo. En Zareĉje peze ululadis kanonoj, el la urbo al Unĉo vento portis varmegan cindron de incendioj, en la malheliĝanta ĉielo kun interrompa, timiganta zumado de motoroj iradis kaj iradis faŝistaj bombaviadiloj, en la fervoja nodo eksplodis rezervujoj de la naftotenejo – Vlaĉjo plu fosadis, insultante sian nescipovon, sian mallertecon, sian knabinecan neeltenemon. Finfine jam nokte, en neatendite veninta silento, la tombo por la Polunin-a sliparo estis elfosita, kaj du zinkaj ĉerkoj – la ujo por lavado kaj kesto el la du lavkuvoj – estis mallevitaj. Mallaŭte plorante, kvazaŭ vere tio estis sepulto, staris apud Ustimenko Helena Nikolajevna, ĝis li glatigis la grundon kaj priŝutis la kaŝejon per brikaj rompopecoj, per rustiĝintaj feraj folioj de malnova tegmento kaj per vitro, elfalinta el fenestroj dum bombadoj. Nun la tombo aspektis kiel rubejo…
– Nu, fino, – rektiĝinte, diris Vlaĉjo. – Nun ĝis revido!
– Vi eble manĝu iom! – ne tre insiste proponis Polunina.
Manĝi li treege deziris, kaj ankaŭ iri en tiu tempo kun eksterlanda pasporto estis stulte, sed li tamen ekiris. Ĝis la Bela strato mem, ĝis la domo de Barbara li konis tiajn trapasejojn kaj interstratetojn, kie nenia patrolo lin trovus. Kaj, ĵetinte la rimenojn de la dorsosako sur la ŝultron, li ekiris, malgaje pensante pri tio, kion dirus Polunin, se li scius, ke lia sliparo estis bruligota, kaj Helena Nikolajevna dezirus esti vidvino de aŭtoro de lernolibroj.
Poste li subite rememoris pri la notoj de Polunin kaj pri tio, ke li ja ne eksciis, kion Prov Jakovleviĉ pensis pri li – pri Ustimenko. Sed tio subite ekŝajnis nun malgrava, sensignifa, bagatela kaj memŝatema.
– Ĵetas kaj ĵetas! – diris avo Metodo. – Ne avaras bombojn.
Liaj malgrandaj okuletoj rigardis akre kaj malamike, Vlaĉjo nur ŝrumpis sub tiu rigardo – kvazaŭ li kulpis, ke la germanoj eliris sur la dekstran bordon de Unĉo. Kaj kvazaŭ li kulpas, ke en Nigran Ravinon eniris faŝistaj tankoj.
– Vi manĝu, manĝu, – suspiris la avo. – Ĉe mi da tiu bramo en tomato estas tuta amaso, kaj al Kamenka tutegale ne eblas kunporti. Prefere mia kaj via ventroj krevu, ol ĝin la germano prenos.
La domo ree tremeris dufoje, la avo balancis la kapon:
– Riĉe la germano militas. Nenion, oni diras, li bezonas. Oni diras eĉ, pardonu, ke li urinon en benzinon per brandaj aparatoj distilas – jen ĝis kio li kun sia scienco ĝisiris. Sidas tiuj faŝistoj en siaj ĥatoj kaj per la propraj fortoj klopodas, kaj poste, certe, en ladvazojn verŝas kaj donas al la ŝtato. Ĉu tio estas vero, Vladimiro?
– Stultaĵo! – kolere diris Vlaĉjo.
– Ĉu ni ankoraŭ drinkos? – interesiĝis la avo. – Al mi tiun ĉi ĉampanon mem unu militista kamarado donacis. Ĵetis el sia aŭtomobilo kaj al mi diris: «Uzu, avo, ĝi estas nutra». Do, ĉu ni uzos?
La korko frapis al la plafono. Metodo suspiris:
– Malseriozaĵo. Kvaso. Sed ial estas skribite – du-on-se-ka! Vi klarigu! – La avo rimarkeble ebriiĝis, Vlaĉjo komencis enui. Foriri ĝis la mateno li ne povis, necesis toleri, aŭskulti, kapjesadi. Tamen, la avo estis kompatinda. Kion li faros en sia Kamenka? Kaj kiel ili povis forlasi lin ĉi tie? Ĉu forgesis?
– Morgaŭ mi foriros! – fanfaronis la avo. – Mi sub la germano ne vivos. Mi al li, putinido, ne subiĝos! Kaj Aglanjo min instruis: vi, aveto, iru en Kamenka-n…
– Mi neniel povas kompreni – kie do ŝi mem estas? – demandis Vlaĉjo.
– Ja al mi, fraĉjo, neniu raportas, – ne sen amaro bruskis la avo. – Mia afero estas maljunula: se ion oni diros – dankon, kaj vi mem, maljuna ŝtipo, ne demandu: iam oni ne aŭdos, kaj iam eĉ insultos, por ke ne enmiksiĝu. Kiel mi estis servosoldato – Ivano, ŝtipkapulo, glason donu sen parolo, primetu tablon sen makulo, iru for al angulo, – tiele, Voĉjo, estas ankaŭ nun.
– Nu, ne vere!
– Vere, ke vere…
Li fiksaŭskultis kaj rimarkis:
– Kvietiĝis. La faŝistoj dormi kuŝiĝis. Ĉe ili, oni diras, estas ĉio strikte laŭ la regularo – kiam milito, kiam halto.
La kerosena lampeto ekflagris, Metodo ektimis:
– Sufiĉas, ni kure falu dormi. Keroseno ne plu estas.
En mallumo interparoli estis pli oportune. Kuŝante sur la sofo de Barbara, Vlaĉjo aŭ kvazaŭ pretere demandadis pri ŝi, aŭ parolis tiel, ke la avo devis mencii ŝin, – pro tio estis kaj ĝoje kaj turmente. Sed sciis Metodo pri Banjo malmulte, konfuzadis kaj konfuziĝadis:
– Nu, Gubin venadi ĉesis. Ŝi frenezeta estas, Barbara do, iam allogas, iam forpelas. Iris ŝi ŝajne ree al aktorinoj, sed poste maldecidis. Mi, diras, avĉjo, ne povas! Ne kapablas mi al tiu afero! Kaj kiu afero – dio scias – ĉu inĝeniero, ĉu aktorino. Nu, ploras, certe, sed kial – ne eblas kompreni. Vestita ŝi estas bone, bela per si mem, blanka…
Ĉio ĉi estis malĝustaj vortoj, kaj la avo konsciis, ke li diras ne tion kaj ne tiel, sed kompreni tion, kio estis okazanta kun Ustimenko, Metodo ne povis kaj nur ĝemetadis kaj gratadis sin en la sufoka mallumo, kaj poste subite ekkoleris kaj diris:
– Vi mem ja en eksterlandoj tempon ne perdis, sciate!
– Kiel do? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Eŭgeĉjo nia ja pri vi aŭdis, li estas knabo lerta, sperta, informita…
– Bone, – kun angoro en la voĉo diris Vlaĉjo, – ni prefere dormu…
Sed ekdormi li ne povis: jen ŝajnis al li, ke li sentas sur tiu antaŭlonge forlasita de ŝi sofo varman kaj puran odoron de ŝiaj haroj, jen li viziis ŝiajn plene malfermitajn renkonten al li okulojn kun esprimo de kolera ĝojo, ke li tamen «bonvolis veni» – la ĉiam malfruiĝanta Ustimenko; jen ŝajnis al li, ke ŝi tuj venos ĉi tien – ne povos ne veni, – en sian hejmon sur la Belan straton, pri kiu li tiom pensis dum ĉiuj ĉi longaj jaroj…
Avo Metodo dormis, alte fajfante per la nazo kaj balbutante en dormo. Vlaĉjo fumadis, meditante. En tiu mallumo kaj stranga silento de la Stepanov-a hejmo ŝajnis, ke la milito, kaj la germanoj sur la transa flanko de Unĉo, kaj iliaj kanonoj, kaj la aviadiloj, kiuj bruligas kaj bombas Zareĉje-n, la Koĉeran antaŭurbon, la Stacian straton, la albordiĝejojn, kaj la faŝistaj tankoj, kiuj, laŭ onidiroj, jam hieraŭ traŝiriĝis en Nigran Ravinon, ĉio ĉi kune, same kiel la enterigo de la Polunin-a arkivo kaj tio, ke Vlaĉjon oni opiniis sabotisto, – estas stulta sonĝo, halucino. Ŝajnis, ke nur necesas vere vekiĝi – kaj tiam ĉio forpasos, ĉio svenos, kiel nebulo sub varmaj, potencaj radioj matene, svenos kaj, certe, tuj forgesiĝos…
Sed venis la mateno, kaj nenio svenis nek forgesiĝis.
Ne scianta, kio estas milito, Ustimenko estis malbone komprenanta la ĉirkaŭantajn lin eventojn, sed eĉ li en tiu mateno komprenis, ke la urbo, en kiu li kreskis, en kiu li lernis kaj maturiĝis, – tiu ĉi lia urbo baldaŭ ne plu povos defendiĝi kaj, elturmentita, forbruligita, senfortigita, trafos en bultenon post la vortoj pri tio, ke post longdaŭraj kaj malfacilaj bataloj, kaŭzintaj grandajn perdojn de la viva forto kaj teĥniko de la kontraŭulo, niaj trupoj forlasis urbon…
Kiam Vlaĉjo eliris ĉe mateniĝo el la Stepanov-a loĝejo, la urbo brulis jam ĉie – brulis tiel dense kaj terure, ke eĉ la ĉielon, matene bluan kaj puran, plene kovris fumo, fulgo kaj cindro. Kaj en tiu fumo, en tiu fulgo kaj cindro, laŭ detruitaj kaj kavigitaj per bomboj stratoj kun pendantaj dratoj kaj torditaj tramaj reloj kaj fostoj estis forirantaj orienten elturmentitaj de bataloj trupoj de la Ruĝa Armeo. Kaj la Bela, kaj la Oblikva stratoj estis plenŝtopitaj per aŭtomobiloj, ĉaroj, piedirantaj kaj surĉevalaj ruĝarmeanoj, traktoroj, kirasaŭtoj; la militistoj iris tra la urbo, rigardante al neniu, kvazaŭ sentante sin kulpaj pri tio, ke ankaŭ el tie ĉi ili foriras, kaj nur kelkaj el ili, tute senfortiĝintaj, fojfoje petadis ĉe fenestroj de kvietaj dometoj trinki, kaj al demando – kio do estos? – respondadis amare:
– Ili estas pli fortaj! Premas kaj premas!
En la armea komisariato al Vlaĉjo oni diris, ke nun mankas tempo por liaj aferoj, li atendu la estron. Li eliris kaj eksidis sur ŝtupojn. Ĉi tie estis pli kviete, en la Rivera strato, nur la malalta, nigra, fiodora fumo de incendioj sterniĝis sur pavimŝtonoj, kaj en la trafumita aero ŝajnis al Ustimenko ĉiam iu monotona, hurlanta, trostreĉa sono – eble, en ĝi kuniĝis foraj lamentoj de maljunulinoj, ploro de infanoj kaj insultado de viroj, forlasantaj la hejmajn lokojn…
Poste estiĝis eĉ plena silento: la aera atako finiĝis, la radio anoncis ĉeson de danĝero. La ĉifitan kaj elturmentitan komisariatestron Vlaĉjo haltigis, kiam li iris preter la ŝtupoj. Tiu turnis en la manoj la eksterlandan pasporton, poste ordonis:
– En Moskvon vi devas vin direkti. Ja al vi oni tie la dokumentojn donis, ĉu?
– Sed mi ja al via unĉanska distrikta komisariato estas alskribita, – kun incitiĝo diris Vlaĉjo. – Mi estas sana homo kaj kapablas militi, sed vi…
– Militi vi ankoraŭ sukcesos! – respondis la estro kaj, kvazaŭ ion rememorinte, ankoraŭfoje rigardis en la Vlaĉjan pasporton. – Ĉu Ustimenko?
– Ustimenko.
– Ĉu vi eble estas parenco de Aglaja Petrovna?
– Nu jes, de ŝi. Sed kion tio ŝanĝas?
– Tion, ke vi min ĉi tie en malvarmeto atendu, dum mi aferojn aranĝos, poste ni kune al ŝi nin direktos…
Ne plu aŭskultante Vlaĉjon, la komisariatestro foriris, kaj al la domo tuj alveturis du kamionoj, kaj ruĝarmeanoj en gumtolaj botoj kaj nova uniformo – ne tro junaj kaj solidaj – komencis treni en la aŭtomobilojn iajn kudrofermitajn sakojn, eble, kun dokumentoj, kestojn, plenŝtopitajn kaj ĉirkaŭligitajn per ŝnuroj, verdajn kofrojn kaj komisariatan meblaron.
Sentante facilecon kaj feliĉon pro tio, ke onklino Aglaja estas viva kaj ke li ŝin ekvidos, Vlaĉjo eĉ la okulojn fermis, por koncentriĝi sur tio, kiel nome tio okazos, kaj kiam li precize imagis al si Aglaja-n kun ŝia ruĝo sur la vangoj, kun obtuzigita brilo de la nigraj, iomete oblikvaj okuloj, kiam preskaŭ aŭdiĝis al li ŝia voĉo kaj li ree ekrigardis antaŭ si al la strato, tiam li subite rekonis Postnikov-on: tre pure razita, strikta, en malnova rajdpantalono kaj ĝis brilo purigitaj ledaj botoj, en tuniko de milita fasono, Ivano Demetrijeviĉ per siaj glaciaj, malvarme penetremaj okuloj estis pririgardanta la domon de la armea komisariato, la kamionojn, la sakojn kun dokumentoj. Kaj, malgraŭ ekstere kvazaŭ tute trankvila pozo de Postnikov, Vlaĉjo per la koro eksentis staton de neeltenebla, senelira angoro, en kiu estis nun la maljuna kuracisto.
Pensante pri nenio, obeante nur al bonkora kaj akra deziro pli baldaŭ premi la manon al Postnikov, Vlaĉjo ĵetiĝis al li kaj tuj aŭdis krion de la komisariatestro:
– Mi nenion nun povas aranĝi. Jes, jes, mi konas vin, vi operaciis al mi hernion, mi ĉion memoras, sed estas malfrue, ĉu vi komprenas? Malfrue! Tien iru, jen tien, vi scias, en kia direkto…
– Ivano Demetrijeviĉ! – diris Ustimenko.
Postnikov turniĝis. Lia pure razita falta vizaĝo estis en fulgo, la maldekstra vango iomete tikis.
– Ne prenas! – diris li, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke Postnikov lin ne rekonis. – Ne prenas. Malfrue…
– Ja ni iru! – ekkriis Vlaĉjo. – Ni iru, Ivano Demetrijeviĉ! Vi ja necesas al la milito, vi tre necesas, ni iros kaj aranĝos ĉion, kaj ni…
– Ĉu vi supozas? – kun neatendita kaj kolera subrido interesiĝis Ivano Demetrijeviĉ. – Ĉu vi tiel pri mi pensas aŭ sole pri vi, Ustimenko, kaj min nur pro bonkoreco aldonis?
Lia vango tikis pli forte – kaj Vlaĉjo nur nun rimarkis, kian elturmentitan aspekton havas Postnikov, malgraŭ tuta lia dandeco kaj strikteco, kiel li maljuniĝis kaj ŝrumpis.
– Ne, dankegon! – diris li kun kolera malespero en la voĉo. – Amo ne estas trudebla! Kaj ankaŭ mia aĝo jam tro grandas, por perpiede iri. Kiu estas pli juna, tiuj kuru perpiede.
Tiujn liajn kolerajn kaj laŭtajn vortojn aŭdis la komisariatestro kaj, abrupte turniĝinte, subite demandis:
– Se ve tiel indignas, Ivano Demetrijeviĉ, do kial vi ne trovis tempon pli frue veni kaj ne rifuzis la liberigon de militservo, kiu ekzistas por vi kun subskribo de profesoro Ĵovtjak? Tiajn precedencojn ni havis, kaj ni multajn petojn kontentigis…
Ia mizera, eĉ timigita esprimo glitis en la okuloj de Postnikov – tiaj ĉiam nekonsterneblaj, tiaj malvarmaj kaj trankvile mokemaj. Skuinte la ŝultrojn kaj nenion respondinte, ne ĵetinte eĉ adiaŭan rigardon al Vlaĉjo, Postnikov foriris, kaj Ustimenko post kelkaj monatoj subite rememoris tiun ĉi rigardon, kaj multo malkovriĝis al li, kaj multon li komprenis, kaj pri multo sin riproĉis, kvankam en tiuj minutoj apud la domo de la armea komisariato li apenaŭ povus helpi al la homo, kondukita ĝis ekstremo. Sed eble tamen povus?
Tamen tiel aŭ alie, sed tiu okazo poste plurfoje devigadis Ustimenkon enmiksiĝi nur por ke ne ripetiĝu la malfeliĉo, simila al tiu, kiu okazis kun Ivano Demetrijeviĉ Postnikov. Ja li havis eblon venigi Postnikov-on al onklino Aglaja sur la kamiono de la komisariatestro, kaj ĉe la onklino Ivano Demetrijeviĉ, certe, ne perdiĝus!
Nur post veno de krepusko, en polvo kaj bruo de artileria pripafado, la komisariataj ŝarĝaŭtoj finfine elŝiriĝis sur la Malnovan vojon. Ĉi tie, skuiĝante en la kargujo kaj saltante kune kun iuj seĝoj kaj ŝranketoj, Vlaĉjo ricevis malmolan panpinton kaj grandan bokalon da framba konfitaĵo, kiun pro iu stranga koincido de proviantistaj kapricoj manĝadis ĉiuj, kiuj estis elveturantaj el la urbo tra Jagodnoje – la antaŭurbo, kie la evakuatoj ricevadis provianton…
Tuta glueca pro la konfitaĵo, malpura kaj ekdormanta dum irado, Vlaĉjo trovis sin sur stacio Vasilkovo – granda fervoja nodo, inter longaj vartrajnoj, apud traba dometo. Poste li faris ankoraŭ paŝon en la vestiblon kaj komprenis, ke li staras antaŭ onklino Aglaja.
– Ĉu vi rekonas, Aglaja Petrovna? – demandis ŝin la komisariatestro, kiam ŝi levis al Vlaĉjo la severajn, elturmentitajn, sed tamen belegajn okulojn. – Parencon vian eksterlandan mi liveris. Ĉu taŭgas?
– Ho, – diris Aglaja. – Ho, Vlaĉjeto!
Ŝi ne moviĝis sur sia tabureto, ŝi eĉ la manon al li ne etendis – tiel fremda estis tuta ŝia esenco al ĉiaj belaj scenoj. Ŝi nur skuis la kapon, por ekkredi, ekkredis kaj demandis:
– Ĉu sana?
– Sana.
– Kaj kio sur vi estas, io ruĝa…
– Ja konfitaĵo, – diris li. – Makuliĝis…
Deklinea kerosena lampeto demalsupre estis prilumanta ŝian grizan pro laco vizaĝon. Malgraŭ varmego kaj sufoka aero, sur Aglaja estis vatita jako, ŝi ofte tremeradis – probable, ŝi havis febron, – sed al demando de Vlaĉjo ŝi respondis, ke ŝi simple delonge ne dormis.
– La buroo subĵetis al mi laboron, – ridante per la okuloj, diris Aglaja. – Tuta tiu nodo de evakuado estas mia, ĉu tio estas virina afero? Provu per sola akvo trinkigi la popolon…
Apude telegrafisto en surĵetita sur la ŝultrojn uniforma palto frapadis per la manipulilo, brulanta kampara tabako estis elŝutiĝanta el lia memfarita cigaredo. En la nigra truo de la pordo ploregis virino, perdinta infanon, oni ŝin persvadadis, ŝi minacis:
– Mi mortigos min, mi ne povas plu! Mi mortigos min, homoj!
– La kapo doloras, – plendis la onklino. – Ĉu vi piramidonon ne havas?
Li fosis en la poŝoj, kvankam sciis, ke estas neniaj kuraciloj.
– Ĉu avon Metodo vi vidis?
– Ĉampanon li drinkas, – diris Vlaĉjo. – Foriri li hodiaŭ intencis.
– Ĉu la trajnon sep «b» sendi, Aglaja Petrovna? – demandis en mallumo severa voĉo. – Aŭ ni atendu?
– Elpelu! – ordonis Aglaj Petrovna. – Ĉion elpelu, kion eblas. Aĥ, estu nuboj, estu pluvo, estu malbona vetero, – subite per voĉo de sorĉistino prononcis la onklino, – por ke ili la fervojon ne bombu, kanajloj!
Nokte vere venis fulmotondro, kvazaŭ alsorĉita de la onklino. Komence en la sekiĝinta aero nur tremis fulmoj, poste ekmurmuris tondro, poste ekverŝiĝis pluvo por longe, kaj la stacio Vasilkovo viviĝis sub tiu forta pluvo, la homoj ekparolis, ekkuris, ie en kaŝejo, sub la «malnova ponto», kiel oni klarigis al Vlaĉjo, eĉ estis per energio de onklino Aglaja kuirita supo – en grandega kaldrono, malantaŭ la staplo lertuloj estis senfeligantaj virbovon, venintan al homaj voĉoj kaj mortigitan per du fusilaj pafoj, kaj en la malgranda atendejo, aranĝita kiel operaciejo, en profunda nokto Ustimenko asistis al belulo kaj neeltenebla ŝerculo kirurgo Cvetkov, operacianta viktimojn de bombadoj. Ankoraŭ neniam Vlaĉjo vidis vunditajn en milito infanojn, vido de tiuj suferoj kaj de tiu nekompreno de la okazinta, tiuj ne manoj, sed ankoraŭ manetoj, tiuj ne kruroj, sed nur kruretoj, kripligitaj per obusfragmentoj, – ĉio ĉi kune kaŭzis al li teruron kaj koleron, kaj des pli por li estis neelteneblaj ŝercoj de Cvetkov.
Nelaŭte, tiel, ke ne aŭdu flegistinoj kaj brankardistinoj, li diris al li pri tio kaj tuj miris pri neatendita respondo:
– Babili, kolego, estas pli bone, ol gluti valerianon, kaj vi, interalie, havas tian aspekton, ke al vi nepre kaj baldaŭ okazos dama sveno. Ja mian aferon mi faras ne tro malbone, ĉu?
Vlaĉjo nur ŝultrolevis: vere, Cvetkov laboris bonege – precize, rapide, trankvile kaj mirinde ŝpareme.
– Ceremonie pastri mi al neniu kaj nenie rekomendas! – diris Cvetkov, lavante sin, kiam vunditoj ne plu estis. – Tio min naŭzas: «aktoro ludas nervojn, pentristo pentras per sango, skulptado, kreado, poetigado, la saĝaj manoj de kirurgo, la geniaj fingroj de violonisto!» Kaj al vi, probable, tio plaĉas, ĉu?
Demetinte la maskon kaj la ĉapeton, ĵetinte malantaŭen per energia kaj bela movo siajn helajn harojn, por ke ili ne falu sur la frunton, li klakis per cigaredujo kaj, rimarkinte, ke Vlaĉjo rigardas al liaj manoj, diris:
– Trofea! Mi tiun faŝistaĉon mem mortigis. Interalie, tio estas oro. Kiam estos kien fordoni – mi fordonos por militaj bezonoj.
– Kiel do vi lin mortigis? – demandis Vlaĉjo. Li subite eksentis sin tiel, kvazaŭ Cvetkov jam finis tiun lernejon, al kiu lin oni ĵus venigis. – Ĉu en batalo?
La ĉerizaj, «pafarko de Amoro», forte ĉizitaj lipoj de Cvetkov tremeris, sed, kvazaŭ maldecidinte rideti, li kuntiris la brovojn kaj sen hasto rakontis:
– Infana krio okazis en nia medicina bataliono. Tuj kiam ni deplojiĝis kaj mi kuŝiĝis dormi en terkabano – paraŝutatako. Kaj dormas mi profunde, mi devas raporti. Vekiĝis mi, kaj aŭdas plenan kompleton: per tranĉiloj ili, kanajloj, niajn doktorinojn tranĉas, – poste evidentiĝis. Mi tiam havis pistolon de Korovin. Kaj apud la lignolito estas fenestreto. Mi vidas fasonajn oficirajn botetojn. Staras ilia ĉefleŭtenanto, kontemplas. Mi longe celadis, tie ne eblis mistrafi. Laŭ ĉiuj miaj scioj de anatomio, tiele, ĉu vi scias, la atlason antaŭ la okuloj mi trafoliumis. Bone mi pafis, elegante!
Nur nun permesinte al si rideti, li malfermis la cigaredujon kaj proponis al Vlaĉjo:
– Prenu! Turka tabako.
– Kaj ĉu la cigaredoj konserviĝis?
– Ja mi ilin vane ne fumas. Nur en esceptaj okazoj.
– En kiaj tiaj esceptaj?
– En tiaj, ekzemple, – kvazaŭ respondante al la antaŭnelongaj pensoj de Vlaĉjo, diris Cvetkov, – en tiaj, kolego, kiam ne kruron mi devas amputi, sed krureton de estaĵo, ankoraŭ eĉ ne scipovanta paroli, sed jam suferinta de la faŝistaj barbaroj. Jen en kiaj okazoj… Ĉu vi komprenas?
– Tute. Sed kiel vi tamen tiam postvivis?
– Nin tankistoj savis. Ili estis apude en la arbaro. Sed el la medicina bataliono restis nur malmultaj.
– Ĉu ili ankaŭ doktorojn…
– Ankaŭ doktorojn! – volonte konfirmis Cvetkov. – Kaj Nadeĵda-n Mikaelovna-n, nian maljunan doktorinon-terapeŭton, – per tranĉilo. Tio ja estas milito speciala, senekzempla, ĉi tie miri ne eblas, ĉi tie estas nur sola tasko: ĉiuj scipovu mortigi, ĉar mortigi murdistojn por doktoroj estas ne kontraŭindikite, sed eĉ rekomendite. Ĉu vi deziras drinki?
– Donu! – volonte kaj gaje diris Vlaĉjo.
Cvetkov eltiris el la malantaŭa poŝo de la pantalono flaskon kaj etendis al Vlaĉjo.
– Por antaŭnomoj! – proponis li. – Mia nomo estas Koĉjo. Kaj via?
– Vlaĉjo.
– Kaj nur tiele! – avertis Cvetkov. – Ĉu vi komprenas? Unuvorte, vi, Vladimiro, ĉe mi vin tenu, ni ne malaperos. Ĉu vi armilon havas?
– Ja mi estas civilulo, – ruĝiĝante, diris Ustimenko.
– Mi donos, mi ankoraŭ unu tian «Walther»-on havas en rezervo. En miaj rezervoj ĉio estas.
Kaj Cvetkov per tute knabeca gesto – fanfarona kaj malavara – etendis al Vlaĉjo la pistolon.
– La tankistoj donacis, mi al ili plaĉis, ili deziris lasi min ĉe si, sed ial ne sukcesis. Prenu kaj memoru doktoron Cvetkov – kian vi knabon renkontis…
– Kaj kian? – gajante kaj ĝojante pri la neatendita amikeco, demandis Ustimenko. – Per kio vi estas tiel speciala, Koĉjo?
Malrapide ridetante kaj montrante glatan vicon de blindige blankaj kaj grandaj dentoj, la belulo doktoro mallarĝigis la okulojn kaj per trankvila voĉo diris:
– Unue, mi estas admirinda kirurgo.
– Ĉu admirinda? – iomete eĉ maldece miris Vlaĉjo.
– Admirindega! – neniom ofendiĝinte pri la Vlaĉja miro, konfirmis Cvetkov. – Due, mi estas bona kamarado, honesta homo, mi estas kuraĝa, bela, forta, lerta…
«Eble, li estas frenezulo?» – timidiĝante pro sia diveno, pensis Vlaĉjo.
– Modestecon kiel pozitivan kvaliton mi malagnoskas, – per trankvila kaj egala voĉo, rigardante en la okulojn de Vlaĉjo, daŭrigis Cvetkov. – Ĝi al mi ne konvenas. Kaj ĝi malhelpas labori – tiu nepra eco de pozitiva persono. Tial mi estas malmodesta, pli ĝuste aroganta kaj, probable, eĉ impertinenta…
«Frenezulo! – jam trankvile konstatis Vlaĉjo. – Ordinara frenezulo».
– Kaj timi min ne necesas, – karese borante Vlaĉjon per sia animkaptanta rigardo, daŭrigis Cvetkov, – mi estas la plej normala el la mortemuloj. Mi nur estas ekstreme sincera, jen en kio estas la afero, ĉu vi komprenas, Vladimiro?
– Bone, – haste diris Ustimenko, – ni poste ankoraŭ konversacios. Mi, dum ne estas laboro, al mia onklino kuros, mi ĉi tie havas onklinon…
Kaj, rapide frapferminte post si la pordon de la atendejo, li sub forta pluvo ekkuris serĉi Aglaja-n. Jam mateniĝis, nova tago de milito estis leviĝanta super la noda fervojstacio Vasilkovo. El la okcidento, el trans Unĉo, obtuze aŭdiĝis murmurado de artilerio – la urbo ankoraŭ, verŝajne, tenis sin. Kaj el ĉi tie – el humido, el obskuro kaj kontinuaj fluoj de pluvo malnovaj, bruantaj per ĉiuj siaj partoj, traservintaj sian vivon kaj denove reviviĝintaj por la milito lokomotivoj estis fortirantaj trajnon post trajno – forveturigadis ĉiujn tiujn, kiu ne povis kaj ne deziris paciĝi kun ebleco «vivi sub la germanoj»…
Kun severa kaj karesa vizaĝo, tre laca, en surĵetita super la vatita jako malseka gumtola mantelo, en surmetita sur la ankoraŭ nigrajn harojn kaptuko, staris apud sia kabano, kie lokiĝis ŝia «stabo», onklino Aglaja. Vlaĉjon ŝi longe ne rimarkadis, rigardis malproksimen – tien, kie trans la densa muro de aŭtuna pluvo estis ankoraŭ defendanta sin, mortante, ŝia urbo, la urbo de ŝia juneco, la urbo, kie ŝi ekamis kaj estis amata, la urbo, kie ŝi konis ĉiun straton, kie tiom multaj homoj konis ŝin, la urbo, kiu se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ iĝos «teritorio, provizore okupaciita de la malamiko»…
– Ho, ja ne povas mi, ne povas! – subite kun ĝemo elŝiriĝis el ŝi, ŝi alpremis la kaptukon al la lipoj kaj turniĝis, por foriri, sed tiam ekvidis Vlaĉjon kaj tra larmoj, kiujn ŝi jam ne penis reteni, petis: – Estu kun mi, longkolulo, iomete…
Li brakumis ŝin je la ŝultroj, eksentis, kiel skuiĝas ŝia korpo en malfacila plorego, kaj, komprenante, ke neniu devas vidi tiun malfortecon en ŝi, certe kondukis ŝin trans la kabanon, en velkan malgrandan ĝardeneton, sidigis sur malsekan benkon kaj eksidis same – plenaĝa viro, forta kaj silentema, apud elturmentita, perpleksa, malkuraĝiĝinta knabino.
– Tuj, – flustris ŝi al li, – tuj, kara mia. Tuj tio ĉesos. Nenio tia kun mi estis, mi simple tre laciĝis, senfortiĝis. Kaj Rodiono ne skribas, kaj rideti necesas, kaj ĉiujn vigligi necesas, sed kiel mi povas vigligi, kiam ili… ili… alvenas… Kaj venis! – kun hororo eldiris ŝi, kvazaŭ nur nun ekkonsciante la okazintan. – Venis la faŝistoj!
Ŝin oni vokis en bruo de la pluvo, ŝi diris: «Mi tuj venos» – kaj ree alpremiĝis al la ŝultro de Vlaĉjo. Sed ŝi ne plu ploris – ŝi tie, ĉe lia ŝultro, per la kaptuko estis viŝanta la vizaĝon, preparante sin al la laboro.
– Nu, kaj kiel vi estos? – mallaŭte demandis ŝin Vlaĉjo. – Kien vi?
– Ja al neleĝa stato, – trankvile kaj rapide respondis ŝi. – Mi ja estas membro de la buroo de la regiona partia komitato, Vlaĉjo. Ni ĉiuj ĉi tie restas, tamen pri tio, vi mem komprenas, al neniu – eĉ duonvorton. Nur al sola Rodiono, se vi renkontiĝos. Nur persone, sed ne en letero.
Ŝi ekstaris, reĝustigis la kaptukon. Sur ŝiaj vangoj brulis ruĝaj makuloj, sed, satplorinte, ŝi tuta kvazaŭ refreŝiĝis. Rapida rideto glitis sur ŝia vizaĝo, prilumis la nigrajn okulojn, trakuris sur ŝiaj lipoj, kaj apenaŭ aŭdeble ŝi demandis:
– Ĉu vi memoras, Voĉjo?
Trans pordego de vilaĝo
Nekutime por pejzaĝo –
El trans-transe de arbar'
Venas sono de fanfar'…
– Ĉu ni aŭdos ankoraŭ sonon de fanfar', Voĉjo, ĉu ĝisvivos?
Io brava, eĉ rabista, io ĉarme ruza kaj senrezerve gaja glitis en ŝiaj malhelaj pupiloj. Per du manoj ŝi prenis la finojn de la kaptuko, rapide ligis nodon kaj ordonis:
– Pardonu, longkolulo, pro la histeria sceno. Neniam tio al mi plu okazos. Mi ĵuras.
Kaj kiel sian patron memorfiksis Vlaĉjo por la tuta vivo en tiu, antaŭlonge forpasinta mateniĝo, kiam staris li, aviadisto, kaj rigardis al la ĉielo, kie kuŝis lia aviadista vojo, same ankaŭ onklinon Aglaja li memorfiksis ĝuste en tiu pluva mateno, ĉi tie, en ĝardeneto, por ĉiam: dense ligita la nodo de la nigra, brilanta pro pluvo kaptuko, malgaja gajo tremas en la profundaj pupiloj, kaj aŭdiĝas ŝia ĉarma voĉo:
– Ankoraŭ ĝisvivos ni la fanfaran sonon, ĉu? Ĝisatendos? Aĥ, se ni ĝisvivus, knabo mia kara, doktoro stulteta!
«Saluton! Kiel Vi fartas? Kaj kiel fartas Via brutaro? Tion la paĉjo citis al mi el Via letero. Saluton, aĉa, memama kaj tute por mi fremda Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko! Ĉu Vi scias, kial mi skribas al Vi tiel libere, estonta famulo? Tial, ke mi neniam sendos tiun ĉi leteron, same kiel ĉiujn aliajn, skribitajn al Vi, pri multe-multe da ĉiaj aferoj, kiuj estis en mia animo. Kaj ne nur ĉi tie kuŝas la leteroj, adresitaj al Vi, kaj eĉ kun poŝtmarkoj, sed ankaŭ hejme, sur la Bela strato, mi ankaŭ el tie al Vi skribis, mia suneto, mia stultuleto, mia ofendiĝema, malfacila, nerealiĝinta feliĉo. Aŭ feliĉo ne povas esti ofendiĝema? Aĥ, ja kiun interesas tio, kion mi skribaĉas sur papero en loĝejo 90, domo 7, Moskvo, Sretenka, interstrato Prosvirin, al Stepanova Barbara Rodionovna? Nu, kaj ekploris mi, kaj verŝis larmojn sur la leteron, ankaŭ tio neniun interesas, nek vin, nek mian kolektivon, neniun vivan animon en tuta tiu grandega militanta mondo.
Aŭskultu, Ustimenko V. A.!
Nian unuan veran spektaklon ni montris jam en tagoj de la milito. Estis paĉjoj kaj panjoj kaj ankoraŭ nedifinitaj onkloj kun klopodemaj vizaĝesprimoj. Kaj estis fama kritikisto L. F. L. – koncentrita, severa, en rimenoj kaj kun «ŝpalo»[2]. Ĉiuj aliaj sentis sin antaŭ li iomete kulpaj, tion mi plurfoje rimarkis – civiluloj antaŭ militistoj iel timidiĝas en tiaj tempoj, kaj nia Viktoro V. timidiĝis kaj, kliniĝante al la kritikisto, demandadis – kion li pensas pri la spektaklo, kaj tiu balancadis la piedon en nova bela boto kaj, sentante, ke ni ĉiuj – kaj la paĉjoj, kaj la panjoj, kaj la aktoroj – aŭskultas lian silenton, ĉiam silentadis kaj silentadis, balancadis kaj balancadis la piedon kaj nenion diradis, ĝis finiĝis la aeralarmo kaj eksonis signalo de ĉeso de danĝero. Nur tiam li tiris sin kun oscedo kaj krako kaj prononcis al ni ĉiuj – malrapide kaj, ĉu Vi scias, kun signifo:
– Mi timas, karaj amikoj, ke vi povas trafi en ridindan situacion antaŭ la historio. Klasikaĵo en tiaj tagoj!
Nia dika Nastja – ŝi estas terure dika, Voĉjo, iras balanciĝante, la ŝuoj numero kvardek, kaj eĉ tiuj «kun peno», bonkora-bonkorega kaj plorema, malŝminkante sin, ploris pro ofendiĝo, Viktoro Viktoroviĉ iradis malantaŭ niaj dorsoj kaj, kunpremante la pugnojn, kvazaŭ en melodramo, deklamadis:
– Tiel ne kompreni la animon de niaj serĉoj! Kaj ĉu niaj knaboj ne fosis tranĉeojn? Ĉu kvar niaj knaboj ne estas en milicio? Ĉu ni ne estingadas brulbombojn? Ĉu ni evitas nian devon?
– Ne evitas! – plorante, diris Nastja.
(Ploras ŝi, interalie, base). Kaj ankaŭ mi konfirmis, ke ni ne evitas. Kaj kion ajn vi tie imagu, Ustimenko, en via Khara, kiel ajn vi malestimu ĉiujn, krom vi mem, ni ĉi tie same estas homoj – pri kio vi tuj konvinkiĝos, memkontenta kaj limigita doktoro.
Nun mi skribos pri mi kiel pri tria persono, alie rezultos fanfaronado.
Baldaŭ ŝin (tio estas min. – B. S.) oni invitis en negrandan flavkoloran duetaĝan domon sur la Gogol-bulvardo. Tie ĉio estis tre ceremonia, ĝentilaj maristoj kun oraj galonoj konversaciis en la koridoro, malsupre ĉe la ĉefa enirpordo staris matroso, same tre ĝentila, kun stranga fajfilo sur la brusto kaj kun fusilo en la mano. En la kabineto oni ŝin invitis eksidi. Milita maristo de tiu tipo, de kiu estas komandantoj de ŝipoj, kun hardita de vento vizaĝo kaj akra, kiel al ŝi ŝajnis, rigardo sidis ĉe granda skribotablo kaj, foliumante per la fingro revuon, estis parolanta telefone pri sofitoj, pri glufarboj, pri artefarita silko kaj pri vazelino kun plena scio de teatraj aferoj. Tio estis iomete stranga, ke anstataŭ kanonoj, aŭ vaporŝipoj, aŭ pafoj li parolis pri artefarita silko de koloroj «vinko» kaj «elektro», sed estis ĝuste tiel, kaj ŝi baldaŭ komprenis, ke li simple estas estro de ĉiuj maraj kaj oceanaj teatroj, ke li havas tian laboron kaj ke li eĉ ne devas paroli: «Salvo! Pafu! Plenan turnon!» Pri tio, evidente, okupiĝas aliaj militmaristoj, kaj li pri tio, probable, okupiĝis, kiam estis tute juna.
– Mi permesas plendi pri mi, – finfine diris la estro de ĉiuj teatroj kaj, surmetinte la parolilon, dum ankoraŭ sekundo koleris pri sia konversacianto, movadis la brovojn kaj frapadis per cigaredo al la kovrilo de la cigaredujo. Poste li abrupte turniĝis al Banjo kaj rakontis al ŝi, ke li vidis ŝin en la spektaklo kaj ke li proponas al ŝi labori en teatro de unu el flotoj. Dirante ĉion ĉi, li ankoraŭ plu iomete koleris kaj ĵetadis malamikajn rigardojn al la telefono, sed baldaŭ forgesis pri sia malagrabla konversacianto. Ili interparolis ne tre longe. Kaj la estro de ĉiuj maraj kaj oceanaj militaj teatroj per nenio speciala logadis Banjon. Li diris tiel:
– Nenion elstaran, kamaradino Stepanova, ni povas proponi al vi. Nek la salajro, nek la kondiĉoj de nia vivo povas vin allogi. Sed nun estas milito, en la floto vi estas necesa. Labori vi devos multe. Teatron tie ni havas nemalbonan. Decidu vi mem.
Banjo silentis. Al ŝi neniam kaj neniu diris tiajn vortojn. Al ŝi estis dirite: en la floto vi estas necesa. Ŝi estas necesa en la floto. Ŝi, Banjo Stepanova, necesas en la milita floto. Ŝi, aktorino. Ŝia talento necesas en la floto dum la milito.
Ŝia koro batis ofte, la vangoj ekbrulis. Ŝi, fakte, tuj respondus, sed kiel? Ĉu diri: «Mi dankas vin pro via propono, mi konsentas!» Stulte! Ĉu diri: «Kun plezuro»? Sed eble, li pensas, ke ŝi jam havas repertuaron, ke ŝi multe ludis; eble, li simple ne sciis, ke ŝi ludis etudojn, pecojn kaj Larisa-n en «Sendotulino». Nu kaj, certe, ŝi havas koncertajn pretajn programerojn.
La estro de ĉiuj teatroj fumis cigaredon kaj rigardis al ŝi per akra, penetranta rigardo. Al tia homo ne eblas mensogi, ne eblas plibeligi sin mem.
– Unu aktorinon ni antaŭnelonge invitis, – subite kun angoro en la voĉo diris la estro. – Ŝi povas ludi Nora-n de Ibsen. Sed pri solistaj koncertaj programeroj ŝi eĉ ofendiĝis. «Pupdomo», certe, estas tre forta verko, sed sur destrojero aŭ antaŭ aviadistoj sur aerodromo dum bombado ne eblas disvolviĝi kun psikologio…
– Mi komprenas! – kriis Barbara kaj subite imagis al si la patron. Li, probable, same dirus nun, kiel tiu estro de ĉiuj teatroj de maroj kaj oceanoj: «…dum bombado ne eblas disvolviĝi kun psikologio…»
Poste oni kondukadis ŝin el ĉambro al ĉambro, kaj ŝi plenigadis formularojn. La fingrojn ŝi makulis per inkoj, la nazo komencis brili, perdiĝis la pasporto kaj la numero de revuo «Nova generacio», en kiu estis presita ŝia fotaĵo. Militmaristoj kun galonoj sur la manikoj kaj kun ventoharditaj vizaĝoj trovis por ŝi kaj la pasporton kaj la «Novan generacion», sed tiam perdiĝis la mansaketo. Ĉio ĉi estis kiel en sonĝo. Kelkfoje en formularoj ŝi skribis: aktorino. Ŝi skribis ankaŭ, ke en la malnova kaj en la blanka armeoj ŝi ne servis, kaj diversajn aliajn informojn, necesajn por tiu estonteco, kiu estis malfermiĝanta antaŭ ŝi. Poste ŝin oni kondukis malsupren, poste supren. Kune kun ŝi iradis iu juna knabo, kun revolvero, kun brakbendo sur la maniko kaj en kaskedo, kiun li ne demetadis. Tiu knabo, malgraŭ sia brakbendo, kaj la kaskedo, kaj la revolvero, tute ne ŝajnigis sin grava, kiel tiu kritikisto, kaj nenion parolis pri la historio, estis tre ĝentila, kaj Banjo aŭdis, kiel li flustris al sia konata maristo:
– Mi helpas aranĝi dokumentojn por aktorino, ŝi al nia floto veturas.
Kaj de ŝi li interesiĝis:
– Bonvolu diri, kamaradino Stepanova, kiel oni lernas por iĝi aktoro?
Ili sidis sur flava polurita sofo – atendis ankoraŭ unu paperon, foririntan por subskribo.
Barbara pudris la nazon kaj komencis klarigi.
– Stepanova, subskribu! – kriis grizhara kaj gravmiena kolonelo el trans septo. – Jen tie, kie estas rimarkilo.
Ŝi subskribis, kie estis la rimarkilo, kaj direktis sin por ricevi «sekan porcion». Ĉi tie ŝi rememoris la infanecon, Kronŝtadton, la paĉjan ŝipon kaj tion, kiel oni ŝin tiam amis kaj dorlotis. Sama ruĝflotano, kiel tiuj, paĉjaj, bonanima kaj nejuna, nomis ŝin «filino», detranĉis por ŝi lardon, blankan panon, buteron, sukeron, kaj eĉ salon verŝis en paperon. Poste li dekalkulis konservajn ladskatolojn kaj da teo verŝis tiom, kiom pesis kvinkopeka monero. Kaj tabakon li donis al ŝi, kaj cigaredojn, kaj alumetojn, kaj sapon.
– Sed mi ne fumas! – diris Banjo.
– Aliaj fumas! – kun suspiro respondis la ruĝflotano. – Vi regalos! Kaj ankaŭ vi ekfumos, ne ĵuru, en milito nefumantoj estas ĝis la unua malfeliĉo…
Kaj ŝi ekfumis – por ajna okazo, por ne atendi tiun malfeliĉon.
Kaj ŝi, kara amiko Vladimiro Atanazijeviĉ, estas mi – Barbara Rodionovna Stepanova.
Ekfumis, forveturis, alveturis kaj, ne dorminte dum du tagnoktoj eĉ minuton, trovis sin kun koncerta brigado de nia teatro en aviada trupunuo, kiu staris apud tombejo. Aviadiloj ĉi tie estis maskitaj inter tombaj monumentoj kaj arboj, ni prezentadis nian repertuaron en grandega tendo ĉe aviadistoj en lumo de poŝaj lanternoj. Kaj mi rememoris la «Pupdomon»…
Tamen, ĉu vi, Vladeto, interesiĝas pri ĉio ĉi?
Mi imagas, kun kia vizaĝo legus vi tiun ĉi leteron, se ĝi trafus al vi.
Aŭ, eble, vi fariĝis iomete alia dum tiuj ĉi jaroj? Eble, nur iomete, almenaŭ etete vi rimarkas aliajn homojn, ne dividas ĉion en la mondo nur al blanko kaj nigro, pripensas, observas?
Unu nia aktorino jam tiam, en la floto, kantis kanteton kun tiaj vortoj: «Vivi, sopirante sen vi». Kaj mia koro ĉiam premiĝadis, kiam mi aŭdis tiun verson. Sed memoras mi ĝis nun! Mi estadis okupita dum tuta diurno, mia afero ŝajnis kaj ŝajnas al mi utila, jes, jes, kamarado Ustimenko, ili ridis – tiuj aviadistoj, kaj maristoj, kaj boatistoj, kaj submaristoj, kaj kotraŭaviaj kanonistoj, kaj artileriistoj, – kiam mi kantis al ili miajn ĉastuŝkojn, al ili pro mia laboro estis pli gaje, kaj mi mem vidis, kiel piloto ridante, ankoraŭ ridante, engrimpis en sian ĉasavion, mi al li kantis, prezentis, dancis, por ke al li estu pli facile tie – en la ĉielo – poste…
Kaj malgraŭ ĉio ĉi, eĉ malgraŭ tio, ke dum tiuj ĉi jaroj kaj al mi oni enamiĝadis, kaj mi enamiĝadis, mi ne povas vivi sen vi.
Kaj nun mi estas ankaŭ sen afero.
Kaj mi tute ne scias, kien mi iru. Mi tute nenion scias pri la panjo, la patro same silentas, kanti mi ne plu povas: post kiam oni nin dronigis sur vaporŝipo en golfo, malaperis la voĉo. Jam estas malfrue, mi forgesis elaĉeti panon kaj ne kuiris kaĉon, mi terure deziras manĝi kaj plori same deziras, sed ne estas, al kiu mi ploru.
Altestimata kamarado Ustimenko!
Skribu al mi leteron kun tia komenco: «Barbeto, rufa, komprenu…»
Kaj mi alveturos al vi, mia Vlaĉjeto, mia suno, mia turmentanto, al ajna rando de la mondo. Ni neniam kverelos kaj miskomprenos unu la alian. Ni travivos bonege nian vivon. Sed ne estos de vi, Vlaĉjeto, letero.
Tro vi estas ĉe mi principema, kiel oni diras ĉi tie en nia komuna kuirejo pri etaj komunapartamentaj kvereloj.
Malbone fartas mia brutaro, Vladimiro Atanazijeviĉ, tiel malbone, ke pli malbone esti ne povas».
– Bravuloj! – ĉirkaŭrigardante sian «militistaron» per malsimpatia rigardo, diris Cvetkov. – Agloj!
La «encirkligitoj» konfuze tusetadis kaj apogadis sin jen sur unu piedo, jen sur la alia. Da ili estis entute tridek naŭ homoj – kaj civiluloj, tenajlitaj de la germanoj en Vasilkovo, kaj militistoj, perdintaj siajn trupojn.
– Kiu estas lokano? – interesiĝis Cvetkov.
– Mi, – respondis kultura baritona voĉo. – Ĥolodilin Boriso Viktoroviĉ, docento.
Kaj, iomete moviĝinte antaŭen, la viro en civila griza palto, zonita per rimeneto, penis preni ian pozon, kiu, laŭ lia imago, verŝajne, konformis al la nunaj militaj cirkonstancoj.
– Ĉu ĉasisto? – kapmontrinte al dutuba fusilo en la mano de la docento, demandis Cvetkov.
– Neniom. Tio estas simple, vidu, armilo – «Sauer», la deksesa kalibro. Kaj ekzistas dek du kartoĉoj. Sekve, dek du faŝistoj.
La encirkligitoj modere hihiis. Cvetkov severe movis al ili la okulojn.
– Ĉu tra la Malaltaj marĉoj vi povos nin konduki?
– Mi aplikos ĉiujn penojn! – rafinite ĝentile diris Ĥolodilin.
– Sed ĉu vi tiun ĉi marĉon konas?
– Sufiĉe funde, kamarado komandanto. La afero estas en tio, ke dum kelkaj semajnoj, sume dum ĉirkaŭ monato, mi kun mia grupo penis trovi tie treege raran specion…
– Klare! – interrompis la docenton Cvetkov, ne lasinte al li ĝisdiri, kiun nome raran specion li serĉis. – Klarege!
Silentinte dum kelkaj momentoj kaj ankoraŭfoje per longa rigardo ĉirkaŭrigardinte sian militistaron, Cvetkov finfine komencis paroladon, kiun Vlaĉjo ial memorfiksis por longe, kaj poste, en malfacilaj cirkonstancoj, plurfoje penis imiti tiun manieron de Cvetkov, sed li, nature, tion neniel sukcesis.
– Jen kio, – diris la nuna Vlaĉja idolo. – Mi petas aŭskulti min atente, ĉar ripeti unufoje diritan ne apartenas al miaj kutimoj. Pro koincido de cirkonstancoj mi estas via komandanto kaj unupersona estro. Mi havas viculon – jen li: Mikaelo Paŭloviĉ Romanjuk, ĉefsoldato de la cara armeo kaj kavaliro de la Georga ordeno[3], poste malnova komunisto, rajdisto dum la intercivitana milito, perdinta en bataloj kontraŭ la monda kontraŭrevolucio la dekstran brakon. Sed la kapo de la maljuna, plurfoje spertigita en batalo soldato restas kun li, lia sperto estas kun ni. Havas ni ankaŭ medicinan fakon en persono de elstara doktoro Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko, kiu antaŭnelonge reprezentis la gloran sovetian medicinon ekster la limoj de nia patrujo. Eliru ĉi tien, kamaradoj Romanjuk kaj Ustimenko. Montru vin al la taĉmento.
Kolere snufetante, Mikaelo Paŭloviĉ trabatiĝis antaŭen, demetis ial sian kepon kun butono, glatigis la grizajn, brose starantajn harojn kaj severe mallevis la okulojn. Vlaĉjo same eliris al Cvetkov, korektis sian eksterlandan mantelon, sub la soldata rimeno ŝovis iomete malantaŭen la «Walther»-on kaj, ĝeniĝinte pri afekteco de sia pozo, kaŝiĝis malantaŭ la dorson de Cvetkov, kiu tiutempe plu parolis:
– La vorto «encirkligitoj» ekde tiu ĉi momento ĉe ni estas malpermesita. Severa kaj neevitebla puno trafos tiun sentaŭgulon, kiu kuraĝos tiel diri pri la elstara taĉmento, konsistanta el plej fidelaj al nia patrujo homoj, pri nia taĉmento, sendube superonta ĉiujn obstaklojn, pri nia taĉmento, kiu ekde nun kaj ĝis la tago de ĝia honora malformado nomiĝos «Morton al faŝismo»…
Malklara kaj ĝoja rumoro mallonge bruis sur la rando de la Vasilkova betula arbaro. La homoj, kiujn Vlaĉjo ĵus vidis sombraj, lacaj, elturmentitaj, levis la kapojn, rektiĝis, kaj kvankam kelkaj nefideme singardaj ridetoj trakuris sur la vizaĝoj, ili tuj malaperis, kvazaŭ timigitaj per la fera voĉo de doktoro Cvetkov:
– Grandega fido al nia, sovetia homo, al ties nefleksebla volo, al ties malamo al subpremantoj, al ties sankta kolero kontraŭ okupaciantoj – jen kio kunigis nin en tiun ĉi taĉmenton. Ni absolute fidas unu al la alia. Inter ni ne estas kaj ne povas esti malkuraĝuloj, perfiduloj, dizertintoj. Ni neniam arogos suspekti unu la alian pri io ajn malbona. Neniu el ni scias, kio estas malnoblaj motivoj, profitemo, kovardeco. Kaj se okazos tia malfeliĉo – pri kio mi ne kredas, sed se, – tiam je la nomo de nia taĉmento, je la nomo de nia patrino-patrujo, je la nomo de la partio de bolŝevistoj mi per tiu ĉi pistolo, kiun mi prenis de mortigita de mi persone faŝista degenerulo, sur la loko finos la kanajlon.
Kaj, tenante la «Walther»-on en la mano, kvazaŭ forgesinte pri ĝi, Cvetkov solene, kvazaŭ legante tekston de ĵuro, daŭrigis:
– Mi estas forta, kuraĝa, eltenema kaj nestulta viro. En la fronto mi estas litere ekde la unua tago. Vi devas kredi al mi plene kaj tute, ĉar kiel soldato mi estas pli sperta ol vi kaj scias, ke la faŝistojn eblas bati kaj ke ni, nia Ruĝa Armeo, frakasos ilin tiel terure, ke ĉiuj niaj estontaj malamikoj longe pensos, antaŭ ol decidiĝi iam denove ataki nin. Mi finas, kamaradoj! Hodiaŭ ni eliras. Ekde tiu minuto mia ordono estas leĝo. Sekve, kiu ne plenumis la ordonon, estas deklarata eksterleĝa. Sub mia komandado ni honore superos ĉiujn malfacilaĵojn kaj sen ajnaj perdoj en la viva forto trabatiĝos al niaj batalamikoj. Hu ra!
Strange, kaj eĉ iomete komike sonis tiu «hu ra» ĉi tie, post la ne malpli stranga parolado de Cvetkov. Sed tio tamen estis «hu ra», kaj ili kriis ĝin trifoje, kaj pli atente rigardinte al la vizaĝoj de la batalantoj, Vlaĉjo subite pensis pri tio, ke la homoj estas kaj kortuŝitaj kaj emociitaj de la parolo de sia «modesta komandanto». Kaj la komandanto mem nokte, kiam la taĉmento estis aliranta al Ĉirkova bieneto, de kie estis komenciĝantaj la Malaltaj marĉoj, diris al Ustimenko nelaŭte kaj negaje:
– Mi, karulo, estas ne fanfaronulo, sed memlerninta hipnotizisto. Kiam triono de la homoj malhavas armilojn, kaj alia triono konsistas el malsanuloj kaj vunditoj, kiam nur unu triono estas batalkapabla, savi povas nur inspiro…
Vlaĉjo silentis.
– Ĉu vi pensas, mi ne elirigos? – per arda flustro demandis Cvetkov. – Mi elirigos, por mi ĉiuj sortodivenistinoj de la tuta mondo sorĉas. Mi estas senmorta kaj, se mi okupiĝas pri io, faras. Ĉu komprenas vi, Ustimenko?
En la lasta frazo al Vlaĉjo aŭdiĝis minaco, kaj li ridetis. Sed la damnita Cvetkov eĉ en obskuro de tiu ĉi aŭtuna nokto divenis la rideton kaj kun neatendita obtuza subrido diris:
– Kaj skeptikulon kaj pesimiston, se li dubos pri bonorda fino de nia entrepreno, – mi pafmortigos kaj eĉ ne retroturniĝos. Eĉ se morgaŭ tia dubanto iĝos mia kolego Ustimenko. Kaj pri tio ni anticipe partonpetas, kiel oni diradis en malnovaj tempoj. Ĉu ne plaĉas?
Ili iris apude, kaj Vlaĉjo sentis sur sia vango varman spiradon de Cvetkov. Ĉio ĉi povis, kompreneble, esti ŝerco, sed Ustimenko bonege komprenis, ke la komandanto de la taĉmento nun tute ne ŝercis. Li estis ridetanta kaj, ŝajne, fideme spiris en la vangon, sed pro tridek ok vivoj li ne domaĝus la tridek naŭan.
Ne tia li estis homo!
Kaj ĝuste ĉi tie, post la inspiraj vortoj de Cvetkov, unuafoje dum tiuj ĉi tagoj post tiu momento, kiam ili, du kirurgoj, operaciante en la atendejo de la fervojstacio Vasilkovo, aŭdis de la deĵoranto, ke la germana tenajlo fermiĝis je cent sep kilometroj pli oriente, apud Kurganovka, Vlaĉjo eksentis sin tute trankvila. Trankvila, certa kaj eĉ gaja.
Apud la Ĉirkova bieneto komenciĝis malgrandaj mirakloj. La distriĝema kaj ĝentila docento Ĥolodilin, kiu laŭ ĉiuj leĝoj, diaj kaj homaj, nepre devus ion konfuzi, kiel konvenas al ĉiuj intelektulaj stranguloj, tute nenion konfuzis, sed kondukis la taĉmenton laŭ kontentiga vojo tra la Malaltaj marĉoj. Kaj eĉ la promesita de li «laŭ kalkulo de tempo» – ĝis la tria horo nokte – seka tranoktejo malfruiĝis je ne pli ol kvardek minutoj. Ĉi tie estis jam tute sendanĝere, sur tiu marĉa insulo, ĉi tie ili kaj aranĝis lignofajrojn, kaj sekiĝis, kaj Vlaĉjo okupiĝis pri pansado, krude insultante sin mem pro tio, ke li ne ellernis «dum tuta sia vivo» raboti per tranĉilo splinton – pli malpezan kaj oportunan ol la norma splinto de Thomas. Ja eĉ tiun splinton li ne kunhavis. Ne estis ankaŭ vato, sed savis la malnova rajdisto Mikaelo Paŭloviĉ – atentigis Vlaĉjon pri musko.
– Ĝin pluki, sekigi, kaj bone! – komforte oscedante, diris Romanjuk. – Ni siatempe en Volinjo tre ĝin uzadis. Ek, doktoro, inventu tranĉilon por tranĉi panon…
Kaj miris:
– Ĉu vere oni vin pri tio en universitatoj ne instruis? Ja pri kio, se ne pri tio…
– Ha, instruis! – kun kolera subrido enmiksiĝis Cvetkov. – Nin oni instruis pri ĉio preta, diablo ilin prenu. Pri ĉio preta per ĉio preta…
Jam mateniĝis, la homoj ĝissate manĝis milean supon, kuiritan tiel, kiel ordonis Cvetkov, – li ĉion atentis kaj ĉion observis, eĉ kuiradon de supo, – poste estis donita ordono – fali dormi. Por ordo la komandanto starigis gardantojn, kaj poste, kiam ĉiuj ekdormis, longe konsiliĝis kun la intelektula kondukisto kaj kun sia viculo oĉjo Miĉjo Romanjuk, kiu ĉiam ion balbutadis, verŝajne eldirante sian vidpunkton.
– Unuvorte, estos laŭ mi! – aŭdis Vlacĵo, ekdormante. – Ĉu klaras?
«Ja certe klaras!» – pensis Ustimenko kaj tuj profunde ekdormis.
La dua tago de la vojo estis nekompareble pli malfacila ol la unua.
El la malalta, flav-griza, ŝvelinta pro akvo ĉielo senĉese verŝiĝadis pluvo, marĉa rusta ŝlimo ŝmacadis sub la piedoj, la fasĉino, laŭ kiu kondukis Ĥolodilin, en multaj lokoj putris, kaj tiam antaŭ Vlaĉjo la horizonto kvazaŭ reduktiĝadis, li al si mem ŝajnis hometo-nano, – paŝante ĝisgenue en koto, homoj iĝadis malgrandaj, preskaŭ liliputanoj…
Ĉi tie, en tiuj netuŝitaj lokoj, estis propra vivo: fojfoje subite kun krakado forfuĝadis sovaĝa porko, urogaloj kaj tetroj kun teruriga bruo ekflugadis el sub la piedoj mem, nemalproksime foje neatendite prancis kaj malaperis grandega maljuna alko. Kaj ankaŭ arboj ĉi tie vivis per sia propra vivo ĝis la fino mem – ilin neniu faligadis; ĝisvivinte maljunecon, ili mortadis per natura morto, se ilin ne forbruligadis fulmo, ne faligadis tempesto…
Sed ankaŭ sur tiu malfacila marĉa vojo ili iom post iom kutimiĝis, multaj demetis la piedveston – tiel estis pli oportune. Post la kaptisto de serpentoj kaj de aliaj fibestoj Ĥolodilin iris du belorusoj el Polesio, bone konantaj la karakteron de marĉo: grandkapa kun cejanaj infanaj okuloj Miĉjo Cedunko kaj lia kvieta amiko, vundita al la ŝultro kaj tre sin kompatanta, tute ankoraŭ juna Tomo, kiun ĝuste pro lia juneco oni nomadis respekte per la patronomo – Tomo Narkisoviĉ. Poste iris la komandanto. Sur li estis bruna, de bonega ledo raglano, malantaŭ la ŝultroj – dorsosako, sur la flanko – «Walther». Cvetkov paŝadis per larĝaj, risortaj kaj malpezaj paŝoj, sur lia sunbruna vizaĝo bele tremis gutoj de pluvo, kaj Vlaĉjo, fojfoje ĵetante rigardojn al tiu maldika nazo kun kolera ĝibeto, al la disflugo de la malhelaj brovoj, al la akre elĉizitaj lipoj kaj al la larĝaj ŝultroj, pensis ne sen envio: «Jen, donis la naturo al la homo ĉion, nenion avaris, kaj ĉefe – ne avaris certecon pri si mem, pri siaj fortoj, pri siaj kapabloj, kaj ĉu tio ne estas la plej ĉefa en malfacilaj tempoj?»
Sur putra trabo – ĉe la rando mem de la fasĉino, ronĝita de la tempo kaj humido, Cvetkov subite kaj abrupte glitstumblis, kaj ĉiuj ĉirkaŭe rigidiĝis en gaja kaj streĉa atendo: ĉu vere tiu diablido falaĉos, kiel ĉiuj ceteraj mortemuloj, en la kotan marĉon? Sed li eĉ ne intencis fali, li kvazaŭ ian dancon klakis per siaj ledaj botoj, elturniĝis, brilis en pluvo per la bruna ledo de la raglano kaj ree ekiris, ne retrorigardinte al la taĉmento, neglekte kaj facile bruliginte cigaredon per la fajrilo, kaj nur sola Vlaĉjo, verŝajne, rimarkis ioman momentan palecon sur la vizaĝo de la komandanto, kreanta el si mem legendon.
«Ho, kia bravulo! – ĝoje enviis Ustimenko. – Ne devis li fali, kaj ne falis. Li ankaŭ ĝisvivos tiel, kiel deziros, la tagon mem de sia morto. Sed eble, li vere estas senmorta – tiu gaja huligano?» – demandis sin Vlaĉjo kaj, ne trovinte respondon, interesiĝis de Cvetkov:
– Kamarado komandanto, permesu demandon?
Cvetkov gaje strabis al li:
– Nu, demandu.
– Ĉu vi pri morto iam pensis?
– Tio estas stultuloj, kiuj pri ĝi ne pensas, – respondis Cvetkov, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, intence laŭte. – Certe, pensis.
– Kaj kion, ekzemple, vi pensis? – iomete ruzante kaj ŝajnigante stultecon per la voĉo, interesiĝis Vlaĉjo. – Kio estas tiu afero – tiu morto?
– La morto, antaŭ ĉio, ne estas timinda!
– Kiel – ne timinda?
– Jen tiel. Ĉu klarigi, kion mi persone pri ĝi pensas?
Sur glitaj kaj disrampantaj traboj iri estis malfacile, ĉiuj laciĝis. La demandon de Vlaĉjo kaj la intence laŭtajn vortojn de la komandanto aŭdis multaj, kaj ĉiuj, nature, ekdeziris ekscii, kion do respondos Cvetkov al sia civila doktoro. Kaj tial kaj por Vlaĉjo kaj por Cvetkov iri subite iĝis tre malvaste kaj eĉ sufoke. Alpremiĝis la taĉmento.
– Mi ne timas ĝin jen kial, – laŭte kaj edife klarigis Cvetkov. – Dum mi estas…
Iliaj okuloj por momento renkontiĝis, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke li legis en tiuj okuloj: «Tion mi ne al vi diras, tion mi al ĉiuj diras, kaj ke tio estas ne mia penso – neniun koncernas. Mi nun por vi ĉiuj estas la plej saĝa homo, kaj ne arogu malhelpi al mi!»
– Nu-nu, – diris Vlaĉjo. – Dum vi estas…
– Dum mi estas, nenia morto estas kaj esti ne povas. Kaj kiam estos morto, mi ne estos – mi kun ĝi tiamaniere disiros. Ĉu klaras?
– Klaras! – per mensoge afekciita voĉo diris Vlaĉjo. – Tio estas bonega penso! Admirinda!
– Tamen tiu penso ne estas mia! – same laŭte kaj edife diris Cvetkov. – Mi ĝin legis, kaj ĝi al mi plaĉis. Konvenis…
Malantaŭe oni aprobe bruis, tiu penso al ĉiuj hodiaŭ konvenis, kaj Vlaĉjo eksentis sin en stulta situacio: ne tion li legis en tiuj ĉi okuloj, multe pli malsimpla kaj interesa estas Cvetkov, ol li pri tiu pensis. Li ne estas trompanto, li kredas je sia afero. Kaj faras ĝin per tutaj siaj fortoj.
Al la unubraka sabristo Romanjuk la meditoj pri vivo kaj morto ne plaĉis, sed li nur snufis kolere, kontraŭdiri al Cvetkov rekte eĉ li ne kuraĝis. Kaj Cvetkov paŝadis laŭ la fasĉino, fajfetante, fumante kamparan tabakon, ĵetante akrajn rigardojn al la flankoj, pensante siajn komandistajn pensojn, kiel decas al tiu, kiu unupersone responsas pri la sorto de la taĉmento, pri la vivoj de la homoj, pri sukceso de estontaj bataloj.
Kaj neniu al li, certe, malhelpis: la komandanto pensas – interpalpebrumadis, rigardante al li, la batalantoj de la taĉmento «Morton al faŝismo», milita ordo estas, se la komandanto pensas. Li estas responsa, ne babilulo, ne halanĝulo, unuvorte – komandanto…
La malgrandajn miraklojn en la kvara tago de la irado anstataŭis vera miraklo, tiam jam eĉ Vlaĉjo iom maltrankviliĝis.
En tiu mateno frue emerĝis el tedintaj, malsekaj nuboj la neatendite varmega por aŭtuna sezono suno, ekblovis egala, varma, pura venteto. La ĉielo bluiĝis, puriĝis, la batalantoj, ĝojante pri fino de turmentoj pro marĉa irado, kun ĝoja ridego sekigadis sin en la benita vetero; tiu, kiu estis pli malforta, dormis, tiu, kiu estis pli eltenema, aranĝis vestolavadon. Kaj maljuna soldato Babijĉuk Simono Iljiĉ permesis al si eĉ eniri en rivereton, por bani sin kaj «tralavi la ŝtopitajn porojn», kiel li science klarigis al la taĉmenta kuracisto Ustimenko…
Ĉi tie – en tiu ĉi sovaĝejo – ĉion eblis permesi al si, ne senkaŭze la loko nomiĝis Insula: ĉirkaŭe estas marĉoj, transirantaj al lagoj, kaj lagoj, kuniĝintaj kun marĉoj. Kaj ili permesis ĉion: senpiedvestaj, nudpiedaj, kelkaj eĉ en subvesto, ili bruligis lignofajrojn, kuiris varman manĝaĵon, el la «Sauer» de Ĥolodilin ĉasisto Demĉjo Golubev, malgraŭ ĉiuj protestoj de la sciencisto, paffaligis anasojn, ilin oni bakis en cindro, ĉirkaŭŝmiritajn per argilo. Kaj Demĉjo konsolis la docenton:
– Vi, Boriso Viktoroviĉ, vane funebras. Per tiu birda ĉasfusilo faŝiston mortigi ne eblas. Faŝiston prenas kuglo, sed ne io alia. Kun tempo ni akiros por vi konvenan fusilon, kredu al mia komsomola vorto…
Vlaĉjo, pansinte la vunditojn kaj pririgardinte frotvundojn sur la piedoj de tiuj, kiuj dum tiuj ĉi monatoj ankoraŭ ne ellernis bone survolvi piedĉifonojn, kuŝiĝis sur holmeto kaj jam preskaŭ tute ekdormis, kiam okazis tiu vera miraklo, kiu lin eĉ timigis.
– Ekstaru, Ustimenko, – diris super li Cvetkov. Ekde tiu momento, kiam li iĝis komandanto, ili ree nomadis unu la alian per familinomoj kaj kvazaŭ eĉ forgesis, ke ili havas antaŭnomojn. – Ekstaru do, doktoro, estas urĝa afero! Leviĝu!
Leviĝinte, svingante la kapon, pezan pro dormo, Vlaĉjo ĵetiĝis malsupren laŭ la deklivo post rapide paŝanta Cvetkov. Antaŭnelonge razita, odoranta per «Chypre»[4], kiu same estis en lia sako («en miaj rezervoj ĉio estas»), la komandanto, ne returniĝante, plonĝis en plektaĵon de densa, ankoraŭ ne sekiĝinta post la pluvoj vimeno, fajfis el tie al Vlaĉjo, kvazaŭ al ĉashundo, kaj ankoraŭ longe fajfetadis, tiel ke Ustimenko jam tute intencis ofendiĝi, sed subite diris «oj» kiel maljunulino kaj eĉ malfermis la buŝon. Ĉi tie en marĉeto, tranĉinte per la ventro, kvazaŭ per soko de grandega plugilo, kaj arbostumpojn, kaj la marĉon mem, kaj maljunajn kurbajn pinojn, kaj marĉan holmeton, kuŝis kolosampleksa, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, krevinta laŭlonge de la tuta fuzelaĝo, rankolora germana transporta aviadilo…
– Kio do estas tio? – mallaŭte demandis Ustimenko.
– Ĉu tio? Aeroplano! – apoginte la botpinton sur arbostumpo kaj frapetante per vergo al la bototubo, sciigis Cvetkov. – Flugaparato pli peza ol aero. Nun ni tien engrimpos, sed mi avertas, la vidaĵo estas ne agrabla…
– Kaj kio estas tie interne?
– Kadavroj, kartoĉoj, mitraletoj, grenadoj, pistoloj, provianto kaj amaso da muŝoj. Mi supozas, ke tiu ĉi grandaĵo falegis antaŭ ne malpli ol du monatoj. Ne forbrulis ĝi tial, ke en la ujoj plene mankas brulaĵo. Io al ili okazis, sed kio nome – sen specialisto ne eblas diveni…
– Ĉu ili ĉiuj tuj mortis? – kapmontrinte al la sterniĝinta maŝino, demandis Vlaĉjo.
– Probable. Tamen, la pordo forte kojnumiĝis, mi de ĝi kvar kadavrojn defaligis, probable ili penis elgrimpi, sed senfortiĝis…
Kunvolvinte kampartabakan memfaritan cigaredon el peco de ĵurnalo kaj forte enspirinte la fumon, Cvetkov kliniĝis kaj la unua plonĝis en la malhelan truon de la pordo. Post li, penante ne spiri kaj ne tre rigardi al ĉiuj ĉi ŝvelintaj, krevintaj, jam tute ne homaj vizaĝoj, krome eligantaj zumadon – ŝajnis, ke ĝuste tiuj eksaj germanoj mem zumas, ĉar milionoj da muŝoj ekposedis la putrintajn dum varmega tempo kadavrojn, – ekiris sur la tordita, kurbigita planko Ustimenko.
– Donu! – per kunpremita voĉo kriis al li Cvetkov.
Vlaĉjo perplekse retrorigardis: la komandanto estis elĵetanta en la fenestron mitraletojn kaj iajn metalajn skatolojn.
– Prenu! – denove ordonis la komandanto.
Kaj nur tiam Ustimenko komprenis, kion kaj de kiu li devas preni. La mallongajn paraŝutistajn mitraletojn li devis preni de la mortintoj, elŝiri el tio, kio iam estis iliaj manoj, elpreni el sub la akseloj, levi el sub la botoj.
Firme kunpreminte la lipojn kaj forblovante muŝojn, kiuj jam ne zumis, sed kolere zumegis, maltrankviligitaj en sia nesto, penante nenion vidi, krom la armiloj kaj la skatoloj kun kartoĉoj, Vlaĉjo laboris kaj tamen vidis kaj iajn rimenojn, kaj malheliĝintajn ŝildetojn, kaj specialajn kinofotokameraojn, kaj maldikan ŝaman ganton, kaj skatolon da cigaredoj sur rando de trarustiĝinta kofro, kaj kaskedon kun alta rando, kaj muskoloran drapon…
– Fumpaŭzo! – kriis malantaŭ lia dorso Cvetkov.
Ili denove troviĝis sub la suno kaj vento, denove intencis ekfumi kampartabakon, sed antaŭe ili lavis la manojn per germana desinfekta tre oleeca likvaĵo, kiun Cvetkov trovis en malgranda kanistreto inter medikamentoj.
– Ni povus ankoraŭ homojn voki por helpo! – proponis Ustimenko.
– Kaj ĉu vi laciĝis? Ne, kara kamarado, al ni tio pli konvenas, ni ja kun kadavroj laŭ la profesio havis aferon. Kaj krome, vidu…
En la okuloj de Cvetkov glitis karaktera, fanfarone knabeca esprimo, kaj, subridinte per solaj lipoj, li preskaŭ solene prononcis:
– Mi ŝatas donaci! Efektojn mi ŝatas. Ĉu vi imagas? He, kamaradoj batalantoj de la taĉmento «Morton al faŝismo», kiu deziras ricevi armilon, senpere venintan al nia adreso de Adolfo Hitlero? Certe, vigliĝo, demandoj – kiel, kie, en kio estas la afero? Ĉu vi ne aprezas?
– Aprezas, – ridetante, diris Vlaĉjo.
– Tiele! Kaj ja vere la Führer nin armis. Ŝercoj de milito.
Lerte kaj komforte aranĝinte sin sur faligita arbo, enspirante fumon de la memfarita cigaredo, Cvetkov por nelonge enpensiĝis kaj diris al si mem:
– Interese.
– Kio estas interese?
– Nekropsii almenaŭ unu aŭ du. Ili ĉiuj estas kvazaŭ mallongigitaj. Ili estis batplatigitaj. Ĉu vi ne rimarkis? Ĉiuj mortis dum tre mallonga tempo – pro bato je la tero, probable. Pli proksime al la vespero ni okupiĝos.
Vlaĉjo palpebrumis kaj suspiris. Li tamen sentis naŭzon. Sed ankaŭ la komandanto mem estis sufiĉe pala, eĉ iomete verdeta.
– Nun nin atendas la plej abomena, – avertis li. – Tiuj mortintoj havas ankaŭ pistolojn – ni ilin same bezonas. Ni ĉion bezonas, – kun nenatura kaj negaja subrido diris Cvetkov, – ĉu tio estas klara, doktoro? Ni ja ankoraŭ estas tre malriĉaj, tiu ĉi nia freneze kuraĝa taĉmento «Morton al faŝismo»…
Nur je la dua horo de tago ili finis sian malfacilan laboron kaj, envolvinte la armilaron en oficirajn kaŭĉukajn mantelojn-pelerinojn, ekiris al la rivero lavi sin.
– Nur al neniu eĉ vorton! – strikte ordonis Cvetkov. – Alie vi tutan prezenton al mi fuŝos. Tiun laboron necesas fari plej altklase, por ke la popolo dum la tuta vivo memoru la hodiaŭan tagon…
Malvestinte sin, Cvetkov kun abomeno rigardis al la ŝlima akvo de la rivereto, poste forte depuŝis sin kaj eknaĝis puŝe – per brustonaĝado, kiel naĝisto-profesiulo.
– Malvarma, diable! – kriis li el la mezo de la rivereto. – Eĉ mordas. Ne malkuraĝu, doktoro, ĵetiĝu tuj!
– Ĉi tie jam la popolo iomete maltrankviliĝis, – sciigis al ili Babijĉuk, kiam ili revenis. – Serĉi vin deziris.
– Dek batalantoj – kun mi! – ordonis Cvetkov.
La homoj maltrankvile interrigardis – kio nun estos?
Post ĉirkaŭ kvardek minutoj ili revenis. La unua iris Demĉjo Golubev, kvieta, ia eĉ langvora. Poste trenis sin Miĉjo Cedunko, liaj cejanaj okuloj estis esprimantaj ion similan al feliĉa teruro. Kun pendanta makzelo, en rosumkovritaj okulvitroj paŝis la intelektulo Ĥolodilin – portis mitraletojn en brakpleno, kiel oni portas brullignon. Fermis la procesion Cvetkov, lia vizaĝo ree estis senpasia, li tuta iel purigis sin, eĉ siajn dandajn botojn li sukcesis ŝmiri per germana ciro, li frapetadis per vergo al la bototubo; al la konsternitaj, senkomprenaj vizaĝoj de siaj batalantoj li kvazaŭ eĉ ne rigardis. En la estiĝinta silento ĉiuj subite aŭdis, kiel per ravita tenoro, kun gorĝa spasmo, kun najtingala gluglo sakris subite la maljuna sabristo Romanjuk.
Ceremonie, singardege, kvazaŭ ĉio ĉi estis vitra, la armilaron ili kunmetis sur kapoton. Cvetkov ekstaris super ĝi, silentis iom, tuŝis per la botpinto mitraleton kaj, tranĉinte per la pupiloj la vizaĝojn de la batalantoj, diris:
– Jen, tiele, kamaradoj, tiamaniere. Kun tiu armilaro bona soldato povas ĝis Berlino mem ĝisiri, ne nur eliri al la siaj…
– Tio estas mistiko! – kriis subite Ĥolodilin. – Tio estas spiritismo, tabloturnado, tion eĉ hindaj joganoj ne scipovas…
– Joganoj ne scipovas, sed ni scipovas, – trankvile kontraŭdiris al li Cvetkov. – Ĉi tie, kamaradoj batalantoj, la afero estas en tio, ke la vero estas por ni, – daŭrigis li, atente kaj severe rigardante en la vizaĝojn de siaj homoj. – Ni ĉi tie kunvenis bonaj homoj, kaj ni devas ne nur elŝiriĝi, sed eĉ kaŭzi al la damnitaj okupaciantoj grandajn perdojn en ilia viva forto. Por tiu nia vero al ni estis subĵetita la armilaro, ĉu klaras?
Ĉiuj ekzumis, ke al ili klaras, kaj tiam Cvetkov per fabele reĝeca gesto enmanigis al Miĉjo Cedunko mitraleton, tranĉilon, per kiaj la germanoj provizis siajn paraŝutistojn, kaj ordonis, ke alvenu la «sekva». Momente per si mem kreiĝis vico, kaj al ĉiu, ricevanta armilon, Cvetkov diradis ion patosan, edifan kaj imponan; armilon li ne eldonadis kaj ne donadis, sed ĝuste enmanigadis, kaj al ĉiuj en la taĉmento estis nun klare, ke ekde tiu ĉi horo ĉe ili ĉio estos tute bonorda, ĉar se ili havas tian «miraklegan» komandanton, kiel esprimis pri Cvetkov Demĉjo Golubev, tiam malfeliĉon oni ne plu atendu…
Tamen post la akto de enmanigo de armilaro la komandanto ankoraŭ faris mallongan paroladon al ĉiuj pri tio, kiel li intencas nun agi. La ĵus enmanigita armilaro, laŭ liaj vortoj, devontigis la taĉmenton al taskoj nekompareble pli malfacilaj, ol ili ĉiuj supozis antaŭe. Kaj la taĉmenton li nun nomis ne simple taĉmento, sed fluga taĉmento «Morton al faŝismo». Ĉar eĉ veraj viroj ofte estas nur plenaĝaj knaboj, tial la nomo fluga al la plejmulto tre plaĉis, kaj Vlaĉjo poste plurfoje aŭdis, kiel la batalantoj de Cvetkov kun gaja fiereco nomadis sin ĝuste tiel: ni estas «flugaj», ni ilin frakasos…
Dum tuta duono de la tago la taĉmento purigadis, frotadis, ŝmiradis kaj esploradis la novan armilaron. Cvetkov kun distrita aspekto aŭskultis Babijĉuk-on, kiu rapide komprenis ĉiujn malsimplaĵojn de tiuj mitraletoj. Vlaĉjo estis esploranta la apotekon de la paraŝutistoj. Ĉio vitra, kompreneble, frakasiĝis, sed pulvoroj, ŝmiraĵoj kaj tablojdoj povis esti utilaj. Bona estis ankaŭ areto da kirurgiaj instrumentoj. Demĉjo Golubev estis esploranta koncentraĵojn, grundpliboniga teĥnikisto Terentjev, sidiginte nazumon sur la spongan nazon, estis profundpense leganta etikedojn sur ladskatoloj:
– Francaj sardinoj! Kaj tio… tio estas konservaĵo – pasteĉo el ĉasaĵo. Burgonjo. Tio estas farita en Holando. Sed kiel kompreni? Ĉu tio estas viandaĵo aŭ, eble, laktaĵo? Estas desegnita bovino…
Nokte malvarmiĝis, sur la ĉielo aperis steloj. Vlaĉjo kaj Cvetkov kuŝis en ravineto, rigardis al la ĉielo, malrapide interparolante.
– Necesis ankoraŭ almenaŭ unu kadavron nekropsii, – lace kaj nehaste diris la komandanto. – Ja la bildo estas neklara…
– Kial neklara, ja tute klara. Ĉe ambaŭ estas rompita la spino, kaj samtempe en kelkaj lokoj. Kruro, kolaj vertebroj. Ili falis subite, la maŝino neniom ŝvebis. Eniro sur la nivelo de la grundo, kaj ĉio cetera enfosiĝis aŭ rompiĝis. Ĉu vi imagas forton de bato? Kaj kiel kojnumiĝis la pordo al la stirejo? Kaj la tuta fuzelaĝo estas en fendoj – plene. La planko estis elpremita internen, tiuj ringoj, aŭ kiel ili nomiĝas, same perdis sian formon. Kaj cetere, kiel vi ekvidis tiun aviadilon?
– Sufiĉe simple. Mi ja havas binoklon. Ĉirkaŭrigardis mi kaj rimarkis: io brilas. Poste evidentiĝis – la sola ne frakasiĝinta fenestro, vitro. Ĉu ni dormu?
Sed dormi ili ne deziris. Poste, aŭdinte, ke Cvetkov ekfumas, Vlaĉjo demandis:
– Konstanteno Georgijeviĉ, kiel vi iĝis kuracisto?
– Hazarde! – kun subrido respondis la komandanto. – Mi komprenas, kion vi deziras. Rakonton pri alvokiteco, ĉu vere? Ion kortuŝan – ekvidis, kiel rado transveturis la manegon al hundo, surmetis splinton, ĝi al mi alligiĝis kaj poste savis min de rabistoj, kaj mi dediĉis mian vivon al la suferanta homaro. Ĉu tiel?
Ustimenko malsimpatie silentis.
– Vi snufas, – diris Cvetkov, – malkontentas! Ne, mia juna amiko, ĉio estis ne tiel. La vivo estas multe pli malsimpla ol kortuŝaj krestomatiaj historietoj. Deziris mi trafi en unu altlernejon, sed ne sukcesis, fiaskis mi malhonore en la ĉefa fako. Cerbumadis mi, cerbumadis, turniĝadis, turniĝadis kaj ekvidis hazarde studenton de la Milit-medicina akademio. La ekzamenon mi pasis bonege, modele kaj ekzemple, poste unu maljuna profesoreto eĉ kore parolis kun mi pri miaj potencialaj rezervoj kiel de kuracisto. Li tre afliktiĝis, eksciinte, ke mi ja deziris esti ne milita doktoro, sed milita komandanto. Nu, certe, poste vekiĝis en mi intereso pri medicino – se vi ion faras, faru ne alie, ol bonege…
Parolis li ne hastante, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke Cvetkov rakontas ne pri si, sed pri alia homo – konata de li, sed ne tre proksime. Rakontas sen ajna simpatio, sed kun estimo, trankvile, pensante kaj taksante tiun sian konaton.
– Se nia kirurgio almenaŭ iĝus scienco, – rimarkis li pretere, – ja nun, vidu…
– Kion – vidu?
– Ne, kun vi ne eblas pri tio paroli, – ree subridis Cvetkov, – vi ankoraŭ en ravita stato estas, vi estas el tiuj, kiuj post normala apendicektomio kapablas fari paroladon pri perdita kaj retrovita vivo…
– Nu, se ne eblas, do ne necesas! – ofendiĝis Vlaĉjo.
– Nu, jen, ĉagreniĝis, – oscedante, diris Cvetkov, – ja mi ŝercas. Tamen, ni dormu, bona doktoro Haass, morgaŭ estos nefacila tago…
Matene la komandanto havis tian vizaĝon, kvazaŭ li kun Vlaĉjo nokte parolis pri nenio grava – komandanto kaj subulo, kaj eĉ ne tro lerta subulo, kiu ne sukcesis fine primeti siajn trofeajn medikamentojn.
– Ĉi tie por vi ne estas eksterlando! – rekte rigardante en la Vlaĉjajn kolerajn okulojn, seke kaj mallonge stampis Cvetkov. – Ĉi tie estas milito, kaj tempas tion memorfiksi!
– Ĉu vi ricevis, doktoro? – jam dum marŝado interesiĝis Ĥolodilin. – Malgranda napoleoneto, jen kiu estas tiu homo, ĉu vi ne konsentas?
– Laŭ mi, li estas bonega komandanto, – ĝustigante sur la dorso la pezan dorsosakon kun sia apoteko kaj instrumentoj, diris Ustimenko. – Kaj ricevis mi prave!
Fine de la tago la taĉmento eliris al la fervojo Soljaniŝĉe – Unĉansko. En griza malklareco de pluvo el la arbaro estis videble, kiel preter budo de relvojgardisto kun plena rapido traveturis relbuso kun rigidiĝintaj en ĝi germanoj – en kaskoj, en manteloj, kun afusta mitralo sur la antaŭa benko. El la budo elkuris la relvojgardisto, salute almetis la manon al la viziero, ankoraŭ longe rigardis post la relbuso.
– Jam servas! – morne diris Cvetkov.
Kiam tute malheliĝis kaj la fenestro de la relvojgardisto eklumis ruĝe, la komandanto kun Golubev abrupte malfermis la pordon en la budon, eltrenis je la kolumo la bonaspektan, odorantan je haringo maljunuleton kaj ordonis al li konduki ilin al la «faŝistaĉoj». La maljunulo, levante la manojn, hurlante, falis sur la fervojan balaston, starante sur la genuoj petis «mizerikordon» – indulgi lian maljunan maljunecon. Sed Cvetkov ŝovis al lia vizaĝo la tubon de sia «Walther», kaj la maljunuleto devis konduki la taĉmenton al la pasejo, kie, laŭ liaj vortoj, estis ne malpli ol ses «fricoj»[5].
Nun apud la komandanto iris la maljuna rajdisto Romanjuk, post ili, tenante grenadojn kaj pistolojn pretaj, moviĝis la «ataka grupo» – mokemulo Ivaĉjo Telegin, grundplibonigisto Terentjev kaj ĉiama helpanto de la komandanto Demĉjo Golubev. Komandi la «rezervon» devis Babijĉuk.
El plene malfermita pordo de lignodomo sur la pasejo aŭdiĝis malgajaj sonoj de blovharmoniko. Eĉ el malproksime videblis, ke tie estas hejtata forno, rebriloj de fajro ludis sur la malsekaj reloj, apud kiuj malrapide paŝadis germana sentinelo kun karabeno sub la akselo, lia ombro kun metoda precizeco aperadis sur la fono de la prilumita pordo jen dekstre, jen maldekstre.
– Antaŭen! – abrupte subite ordonis Cvetkov.
Kaj tuj la «ataka grupo» deŝiriĝis de la «rezervo» kaj, leviĝinte sur nealtan taluson, per rapidaj paŝoj ekiris al la domo.
– Halt! – ŝrikis la sentinelo, sed lia ŝriko estis momente subpremita per furioza, raŭka kaj kruda germana sakrado, per tia ĝia torento, ke Vlaĉjo ne tuj rekonis la voĉon de Cvetkov kaj tute ne tuj komprenis la simplan planon de la komandanto.
Kaj kiam li komprenis, la grenadoj jam estis eksplodantaj ene de la domo, kie ĵus aŭdiĝis mallaŭtaj sonoj de blovharmoniko, kaj mallongaj pafserioj de mitraloj tondris en la tremola arbaro, trans la pasejo – tien forkuris, pafante, nur unu restinta viva germano.
– Permesu, mi lin atingos, – brilante en mallumo per la okuloj, petis Demĉjo Golubev de Cvetkov. – Mi nokte vidas, kamarado komandanto, mi la arbaron konas, kaj li estas fremda germanaĉo-kolbasaĉo…
– Restu surloke! – per laca voĉo ordonis Cvetkov.
El la tremola arbaro ree aŭdiĝis hasta pafserio de mitraleto.
– Maltrafe pafas pro timo, – kun angoro diris Golubev.
Kaj ne elteninte, glitante sur argila deklivo per la botoj, ekkuris trans la domon.
– Malantaŭen, stultulo! – kriis Cvetkov. – Malantaŭen…
Sed estis jam malfrue: por la germano el lia arbara embusko estis tre facile falĉi Golubev-on, glitintan sur hela kvadrato de la fenestro, per la mitraleto. Kaj li lin falĉis.
– Fino! – nelaŭte konstatis la komandanto. – Jen al vi, bonvolu!
Kaj averto, kaj amara minaco, kaj stranga, morna soleneco aŭdiĝis al Vlaĉjo en tiu «bonvolu».
Ili enterigis Golubev-on nemalproksime de kampara vojo, je du kilometroj for de la pasejo. Plu el la flav-griza ĉielo ŝutiĝis malvarma pluvo, sed nun ankaŭ vento komencis hurli en la maljunaj tremoloj.
– Li povus ankoraŭ vivi kaj vivi, – nelaŭte, per raŭkiĝinta post la germana sakrado voĉo diris Cvetkov super la malfermita tombo. – Povus vivi, kun gloro revenus hejmen post la venko…
El la poŝo de la raglano, nigriĝinta pro la pluvo, li elprenis kvin identigajn ŝildetojn, demetitajn de la mortigitaj germanoj, ĵetis ilin al la piedoj de la mortinto kaj aldonis, forturniĝante:
– Tiel, eble, pli gaje por vi estos kuŝi…
Golubev-on oni rapide superŝutis per grundo, Cvetkov ekfumis kaj ekiris antaŭ la taĉmento. Kaj la unubraka rajdisto Romanjuk diris al Ĥolodilin:
– Okazas, bela voĉo estas donita al homo – oni opinias, ke de la dio. Kaj okazas ankaŭ komandanto de la dio, ne alie. Mi honeste povas diri – komence mi supozis: fanfaronulo kaj babilulo. Kaj eĉ, pardonu, aventuristo. Sed nun, amikoj-kamaradoj, ne. Li tiun donon havas, li komprenas…
Vlaĉjo iris malantaŭe, aŭskultis. Kaj kiom ajn amara estis la perdo de Golubev, subite ŝajnis al li, ke en la nokta averta krio de la komandanto kaj en tio, kio okazis poste, estis metita bazo de estonta bonordo de ilia fluga taĉmento «Morton al faŝismo».
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.