La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KARA MIA HOMO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvara

Iu Fjodorova Valentena

Aglaja-n Petrovna-n kondukis infanteria ĉefserĝento: verdaj epoletoj kaj sur la kasko emblemo en formo de ŝildo – nigra-blanka-ruĝa. «Eĉ infanterion ili sendis por min kapti, – lace pensis Aglaja, – la SD[30] ne sufiĉis!» La vizaĝo de la ĉefserĝento estis longa, blanka, la okuloj kaŝiĝis malantaŭ rondaj lensoj de okulvitroj sen kadreto. Tiajn vizaĝojn Aglaja Petrovna vidis en eksterlandaj kinofilmoj – bona pastro, aŭ idea instruisto, aŭ neprofitema doktoro, kontraŭstarigita al akirema doktoro…

Krom tiu okulvitrulo ŝin akompanis ankoraŭ kvar mitraletistoj kun «Schmeisser»-oj kaj hundoj – alzacaj ŝafhundoj, speciale trejnitaj por kapti homojn. La ŝafhundoj havis prujnajn lipharojn, kaj unu, kiun ŝi tiel stulte penis sufoki tie, en la vojturno de la setlejo, plu tusadis, kaj ĉiufoje, kiam la hundo tusis, ties mastro el la mitraletistoj de la SD balancadis la kapon kaj karesadis la hundon, kvazaŭ vigligante ĝin persiste elteni elprovojn kaj ne perdi spiritan firmecon. Kaj la ĉefserĝento sulkiĝadis.

La germanoj iris rapide, kaj Aglaja Petrovna, por ili ŝin ne turmentu, penis ne postiĝi de la egalmezura kaj larĝa paŝado de la ĉefserĝento. Sed ŝi tamen postiĝadis, kaj tiam la fermanto de la vico, juna soldato kun flavaj kolsignoj, batadis ŝin per la boto al la suro – tre dolore, lerte kaj indiferente.

Survoje al ili aliĝis ankoraŭ kelkaj soldatoj el tiel nomataj «ekstermaj grupoj» de la SA[31] – fortikaj knaboj, dikvizaĝaj, gajaj, helokulaj arjanoj. Ili same dum la tuta hodiaŭa mateno kaj dum la tuta tago kaptadis en Bugajevaj arbaroj «tiujn damnitajn partizanojn», kaptadis kaj ne kaptis, sed la ĉefserĝento kaptis, kaj Aglaja Petrovna aŭdis, kiel la mitraletistoj de la SD rakontis al la soldatoj el la eksterma grupo, kia ŝi estas «diable impertinenta rusa putino», kiel ŝi «siblis kaj gratis», kiel kun ŝi «estis malfacile» kaj kiel «ŝi ŝajnigas, ke ŝi estas en ordo, sed ni vidos, kian el ŝi oni faros ordon!»

«Jes, ili zorgos!» – kun angoro pensis Aglaja Petrovna.

En la kontrolposteno, ĉe disforkiĝo de la vojo, ŝin oni kvazaŭ forgesis. La ĉefserĝento sidis kaŭre antaŭ la ŝafhundo kaj atende observis, kiel la hundo, ĝemetante pro doloro, glutas malgrandajn pecetojn de viando, kaj la ceteraj soldatoj fumis, kaj laŭ iliaj vizaĝoj estis videble, ke ili estas kaj koleraj kaj emociitaj pro la hundo. «Ho dio, mi ja eraris! – pensis Aglaja Petrovna. – Li estas tute ne el infanterio, sed el montaraj trupoj – tiu ĉefserĝento. Ja infanterio estas blanka koloro!» Al ŝi plu ŝajnis, ke tiuj informoj, kiujn ŝi ĉi tie trovos, poste estos utilaj.

Subleŭtenanto en mallonga tuniko – la estro de tiu dometo – rigardis al la klopodoj pri la hundo ironie, sed kiam li eksciis, kiom kostas al la imperio unu tia ŝafhundo, dum oni ĝin instruas kaj edukas, – li alportis el alia ĉambro medicinskatolon kun multaj diversaj tubetoj, skatoletoj kaj flakonetoj.

Post ĉirkaŭ kvardek minutoj venis aŭtomobilo – malgranda kamiono kun kradoj sur la fenestroj kaj kun fako por hundoj. En la aŭtomobilo venis oficiro, verŝajne veterinaro, kun pufa ronda ventro kaj kun pufaj vangoj. Surtirinte sur la manon kaŭĉukan ganton, li ŝovis ĝin en la buŝegon de la rufa ŝafhundo, fiksaŭskultis, kiel fiksaŭskultas muzikistoj siajn instrumentojn, kaj deklaris, ke nenio speciala okazis kaj ke eblas veturi. Kaj denove, kiel dum la tuta hodiaŭa tago, ili ekparolis pri frostoj, pri tio, kiom da gradoj estas hodiaŭ, kaj kiom da ili estos morgaŭ, kaj kia tio estas neeltenebla afero – rusa malvarmo.

En la aŭto la veterinaro eksidis apud Aglaja Petrovna kaj rigardis al ŝi de flanke. Ŝi pensis siajn pensojn kaj spiris en la polmojn por varmigi ilin. Maldekstre, en la fako, moviĝis kaj graŭlis la ŝafhundoj. Estis malvarme kaj vente.

– De kie ŝi aperis – tiu diablino? – demandis la veterinaro.

– Saltis el aviadilo, – respondis la ĉefserĝento. – Figure esprimante, ŝi aperis de la ĉielo, kvankam ŝi ne konfesas tion.

– Ŝi estas ne knabino, sed ankoraŭ nemalbona!

– Tro maldika! – diris la ĉefserĝento. – Ne mia tipo. Tamen, por soldatoj taŭgos!

– Kaj la paraŝuto? – demandis la veterinaro.

– Ni ne trovis! – suspiris la ĉefserĝento. – Kaj al diablo ĝin. La inaĉo rakontos ĉion mem kun detaloj. Pruvobjektoj por la Obersturmbannführer[32] ne necesas. Se ili ne deziras paroli, tiam pruvobjektoj tutegale ne helpos, ĉu ne?

Li ĝustigis la kaskon sur sia longa, etendita kapo kaj laŭdis trikitan lanan subkaskaĵon.

– Sen tiu granda invento ni ĉi tie pereus, – diris la ĉefserĝento. – Mi pri tio estas tute certa.

– Sed mi ne, – respondis la veterinaro. – Mi entute pri nenio estas certa. Absolute pri nenio!

– Kaj pri tio, ke vi estas vi, – ĉu vi same ne estas certa?

– Certe, ne estas certa! – ekkriis la veterinaro. – La sola, pri kio mi estas certa, tio estas malrealeco de la universo. Bonvolu frapi al la ŝoforo, mi devas eliri, tio estas Nigra Ravino.

«Nigra Ravino, – pensis Aglaja Petrovna. – Kiom da tempo mi ne estis ĉi tie. Kaj Ksenia Nikolajevna ĝojus, ŝi certe ne timus. Ĉi tien mi devis veni. Kaj nun mi ĉi tien ne trafos. Neniam».

La veterinaro eliris, la aŭtomobilo elveturis el la arbaro kaj nun estis kuranta tra kampoj. Glacia vento portis senfinajn blankajn ondojn de surtera blizardo, fajfis en fendoj de la tabula kargujo de la kamiono, penetradis trae la homojn. La germanoj entiris la kapojn en la kolumojn. Eĉ la ŝafhundoj ekjelpis en sia fako.

«Kiel do ĉio ĉi okazis? – demandis sin Aglaja Petrovna. – Necesas dume pripensi, kontroli, prepariĝi!»

Kaj ŝi denove komencis, jam pluran fojon hodiaŭ, rekontroli tutan sian konduton kaj rememori ĉion, kio okazis al ŝi ekde tiu momento mem, kiam Nikolao Iljiĉ kaj du knaboj el lia taĉmento elkondukis ŝin sur la landvojon kaj jam pluran fojon klare kaj detale eksplikis, kiel kaj kien ŝi iru, kie ŝi turniĝu kaj kiel necesas ĉirkaŭiri la germanan kontrolpunkton, por turniĝi al Nigra Ravino. Ne, ne, ĉio estis ĝusta, ŝi en nenio eraris, kaj tio, ke oni ŝin opiniis paraŝutistino, estas stulta hazardaĵo, koincido. Krom ĉio cetera, hodiaŭ ne povis esti ajnaj paraŝutistoj kaj paraŝutistinoj, ŝi scius, se oni ilin atendus. Kaj ne necesas paraŝutigi homojn en arbaron, kiam ekzistas placeto, oportuna kaj delonge sciata en Moskvo…

Stulta hazardaĵo de milito!

Kaj ĉu la hundo? Eble, ŝi ne devus sufoki tiun hundon? Sed ja ajna homo rezistos, se sur arbara vojo al vi ĵetiĝos tia monstro. Ŝi, cetere, probable, kriis pro timo, ne povis ne krii!

Tamen, pri tio ŝi ne devis pensi.

Nun necesis pensi pri tio, kio ŝin atendas.

Mallonga rideto glitis por momento sur ŝiaj krudaj pro vento, ankoraŭ junaj lipoj, glitis, priluminte la okulojn, la altajn vangostojn, deskvamiĝantajn pro frosta vento, glitis, por ke por sekundo revenu la antaŭa Aglaja Petrovna Ustimenko, glitis kaj malaperis, eble nun por ĉiam.

Ĉu ne estas stulte pensi pri tio, kio ŝin atendas?

Tio estis antaŭe, ke ŝin ĉiam io atendis: atendis batalo en kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam ŝi iniciatis konstruadon de arbara lernejo por tuberkulozaj infanoj kaj kiam Kriniĉnij subite komencis krii, ridinde globigante la okulojn:

– Sed kie mi por vi tiujn centmilojn prenos? Foririgu ŝin, kamaradoj, al mi komenciĝas paroksismo de brustangino, foririgu Ustimenkon!

Kaj la malfermo de la lernejo ŝin atendis. Ŝi kuŝis en tiuj someraj ventaj tagoj post «apendicektomio», kiel skribis al ŝi la dokta Vlaĉjo, al ŝi ankoraŭ estis malpermesite ekstari, sed telefonis Kriniĉnij kaj diris:

– Vi ne mortos! Oni vin tie atendas!

Ŝi veturis, kaj ili vere ŝin tie atendis, ĉar ĉiuj sciis, kiel ŝi luktis kaj turmentiĝis kun tiu malfacila konstruado, kiel estis malfacile kun kreditoj, kia troviĝis sentaŭga laborestro kaj kiel la prezidanto de la speciala komisiono de la urba sanprotekta departemento Ĵovtjak, malfrue eksciinte pri la vidpunkto de Kriniĉnij, subite haltigis la konstruadon.

Tio estis ŝia arbara lernejo, kaj ĉiuj en la regiono sciis tion, kaj Kriniĉnij mem diris al ŝi dum la malfermo:

– Ĉu vi scias, Aglaja Petrovna, ni ja, animo mia, multon de vi atendas. Ni kverelas, sed estas tia opinio – vi estas potenciale forta laboranto.

Kompreneble, tion li por ajna okazo diris – potenciale. Por ke ŝi ne tro fieru.

Kaj tie, malproksime en la Nordo, en sia kvieta loĝejeto sur nigraj rokoj, alte super la golfo, kiu ĉiuminute ŝanĝadis sian koloron, atendis Rodiono Metodjeviĉ, fiksaŭskultadis la telefonon, primetante la tablon, – atendis malfruantan linian aviadilon, atendis la edzinon. Kaj ŝi atendis la momenton, kiam la ŝipeto obtuze frapiĝos al peĉitaj traboj de la marponto kaj Rodiono, ĝeniĝante antaŭ siaj ruĝflotanoj, diros ial oficiale:

– Bonan tagon, Aglaja Petrovna.

Ŝi atendis leterojn de Vlaĉjo – kolere viglajn kaj sinĝene animajn. Atendis lian revenon. Atendis feriojn, kiam ŝi forveturadis kun Rodiono al la Nigra maro – «varmigi la ostojn», kiel diradis li, kaj en la sanatorio ŝi atendis tiun tagon, kiam ŝi eniros en sian malgrandan kabineton, pendigos la mantelon kaj diros al la sekretariino Maria Demetrijevna:

– Nu, mi nun pereis. Kiel mi ordigu tiun ĉi mastrumaĵon?

Hejme grumblis enradikiĝinta ĉe ŝi avo Metodo:

– Aglanjo, la bankuvo vin atendas!

– La vespermanĝo vin atendas!

– Ĉe telefono oni vin atendas!

Sur sia ŝipo, komforte paŝante tra la malgranda kajuto de komandanto, bonguste enspirante cigaredan fumon, Rodiono asertadis:

– Mi estas konvinkita, Aglaja, ke homo devas ĝis la lasta tago de sia vivo atendi ion ankoraŭ ne okazintan en lia biografio, plej mirindan, solan, tion, por kio li entute estis naskita. Ĉu vi ne konsentas?

Kaj promesadis:

– Nepre tia tago venos. Nepre! Kaj tiam okazos por la homo kontrolo, plej severa.

«Do, ĉu venis tiu tago?»

La momento mem de transiro el la lumo en la obskuron, certe, ne estas timinda. En tio multon troigis poezio, muziko, natura timo de morto. Estas malfacile, kompreneble, elteni ĉion tion, kio atendas antaŭ la lasta punkto, – jen tiu «plej severa kontrolo», pri kiu parolis Rodiono Metodjeviĉ. Estas malfacile elteni, ne kliniĝi, ne obei al tiu forto, kiu nun, tre baldaŭ, tuj falos sur ŝin per tuta sia pezo, per la tuta kalkulite kaj pripensite organizita ruzo, kareso, torturoj, afablo, varmo, mokoj, manĝo, malsato, varmego, provokoj – per ĉio, kion ŝi jam bone konis laŭ rakontoj de homoj, spertintaj tion, sed laŭ rakontoj, kaj nun ŝi estas mem ekkononta tion, pri kio ŝi nur aŭdis…

– Ŝi ĉiam flustras! – diris la ĉefserĝento al sia najbaro mitraletisto kun nigraj lipharetoj. – Flustras kaj flustras.

– Verŝajne, preĝas! – subridis la soldato.

– Bolŝevistoj ne preĝas! – serioze respondis la ĉefserĝento. – Ili havas nenian dion. Bedaŭrinde, ankaŭ ni malofte preĝas!

La soldato indiferente kapjesis. La ĉefserĝento komencis plenigi per tabako mallongan pipon, kaj lia vizaĝo iĝis malgaja. Sur sia ringofingro li havis sigelringon, kaj sur la etfingro same. Kaj Aglaja Petrovna subite miris, ke tiu homo kun belaj manoj kaj serioza, signifa vizaĝo antaŭ kelkaj horoj trankvile kaj afereme batis ŝin per la botoj, tordis la brakojn kaj per tiuj samaj sigelringoj rompis al ŝi denton. Kaj poste ŝi aŭdis, kiel li kantetas kaj kiel li ĝuas la melodion, kaj ŝi sentis timon. «Ja li estas ne SA kaj ne SS[33], – pensis ŝi, – kaj lin neniu povis devigi kaj ne devigis bati min; do, li jam mem estas tia, kaj, do, al li tiel plaĉas?»

Estis jam krepusko, kiam ili enveturis en la urbon, pli ĝuste, tio estis kadavro de urbo aŭ eĉ skeleto de antaŭlonge mortinta urbo. Estrante la evakuadon, Aglaja Petrovna ne sciis bone, kiel detruita estas ŝia urbo, tiu urbo, kie pasis preskaŭ tuta ŝia konscia vivo, kaj nun ŝi amare kaj time rigardis al la nigrantaj skeletoj de disbombitaj domoj, al la plene forbrulinta Rivera strato, al la fiero de la urbo – sesetaĝa hotelo, de kiu simple nenio restis, al la kripligita ponto en Zareĉje…

Antaŭ la aŭtomobilo malfermiĝis pordego, la mitraletistoj, ekzercante sin, piedpremante la teron, elsaltis sur la frostiĝintan korton, Aglaja-n Petrovna-n oni same eligis. Kortisto en antaŭtuko estis balaanta neĝon, la trietaĝa domo de la gestapo[34] hele brilis per grandaj fenestroj – ĉi tie oni opiniis malbontono uzi nigrumon. De ie venis odoro de bona, satiga manĝaĵo, aŭdiĝis muziko, du oficiroj, sen ĉapoj, sportaspektaj, en sveteroj kaj pugnogantoj, estis ŝmirantaj skiojn sur prilumita teraso.

– Stari ĉi tie! – diris al Aglaja Petrovna skribisto.

Ŝi ekstaris. La skribisto parolis ruse kun peno. Li enskribis ŝin en grandan, bone binditan libron, poste aparte sur slipon, poste sur slipon malpli grandan. Alia homo – en blua antaŭtuko kaj samaj manumoj super la manikoj de la tuniko – faris spurojn de ŝiaj fingroj. Kaj fotografo-soldato jam atendis ŝin en angulo de granda malplena ĉambro. Li same parolis ruse nur tiujn vortojn, kiujn li bezonis por sia laboro.

– Sidi! – diris li.

Kaj per la piedo alŝovis al Aglaja Petrovna tabureton.

Ŝi eksidis. Tiam li pendigis sur ŝian kolon ŝildon kun numero «P. – 709-3» kaj ankoraŭfoje ordonis:

– Fronta foto! Kviete!

La aparato klakis.

– Profila foto! Kviete!

Poste li ordonis:

– Stari!

Ŝi foriris en angulon de tiu longa, malalta, volba ĉambro. Ĉi tie staris benko. Verŝajne, estis horo de vespera purigo, ĉar soldatoj estis purigantaj la ĉambron kaj interparolantaj. Ili ĉiuj estis soldatoj de la SS, elitaj nazioj, kaj parolis inter si, kiel decas al veraj filoj de la miljara imperio. Ili menciis la venkajn armeojn «Sudo», «Centro», poste laŭdis iun Zeitzler-on, sed plej multe la afrikan Rommel-on kaj post li Ritter-on von Greim…

– Kaj ankoraŭ virinoj, – subite interrompis ilin la fotografo, kunmetante sian tripiedon kaj ŝlosante la ŝrankon. – Tio estas nepra! Virinoj, vidu, bone nutritaj, bone lavitaj, tio, kion eblus nomi gejŝoj por niaj trupoj. Ĉu vi komprenas, knaboj? Sen ajna porkeco. Modeste, komforte, kun vortoj de amo, kun ĉarma rigardo, por ludi koncertinon, por ke estu imito de amo, sed pure farita. Iu kolonelo estru tutan tiun armeon de priservo, nu, vidu, talenta, kiel Hagenbeck en Hamburgo kun sia mondfama bestejo. Bestoj en libero…

– Mi kun vi samopinias! – respondis al la fotografo soldato kun nazo, malgranda kiel butono. – Mi tute kun vi samopinias…

Lia ronda vizaĝeto ŝvitis pro emocio, kaj li same komencis paroli pri virinoj en obeigitaj landoj. Li ne deziris perforton, al li ĉio ĉi estis abomena. Li same, kiel la fotografo, deziris germanan organizadon. Klarecon, difinitecon de ideo, skalon.

– Finfine, ni tion rajtas! – ekkriis alta globokula soldato kun dika kolo kaj razita grasa vizaĝo. – Kaj ni, kaj niaj fratoj en la frontoj. Virino decidas multon en nia vivo.

– Virino nenion decidas, ĉion decidas vivamikino, tio estas edzino, – kontraŭdiris soldato pli aĝa. – Virino amuzas, virino, sendube, estas parto de militanta armeo, sed decidas edzino…

Lin oni priridis. Kaj lian edzinon same priridis. Pri ŝi ili ion sciis, pri tio, kiel ŝi «decidas» tie – en Dancigo. Decidis ŝi, ĉiuokaze, ne por sia edzo.

– Familio! – ridaĉis la soldatoj. Prefere Rupp silentu kun sia familia feliĉo. Kaj finfine tiuj flugaj taĉmentoj de ĉarmaj damoj ĝuste por tio necesas, ke soldato de la imperio neniam pensu pri la familio, por ke li estu feliĉa pro la hodiaŭa tago, sed ne pro espero al ferio. Virino! Konas ni tiujn amikinojn ĝis la ĉerka kovrilo…

Kaj, tute ne rimarkante Aglaja-n Petrovna-n, ili ekparolis pri virinoj, interrompante unu la alian kaj fanfaronante pri siaj venkoj en multaj landoj de la mondo. La maldecaj gestoj kaj la vera senco de la vortoj ne ĝenis ŝian atenton, sed ĉiam pli kaj pli granda abomeno kaptadis Aglaja-n Petrovna-n, kiam ŝi pensis, ke pri tio parolas ne simple malpuraj homoj, huliganoj, ebriaj sentaŭguloj, sed parolas la sistemo, la ŝtata ordo, la estonteco el ilia vidpunkto, parolas ilia «moralo».

Ilia estro same sidis ĉi tie kaj fumis cigaredon, sur kalkita muro antaŭ Aglaja Petrovna glitadis ombroj de la soldatoj – ŝi forturniĝis de ili, radiricevilo nemalproksime ludis unu post la alia malmildajn, abruptajn marŝojn, kaj estis neelteneble pensi, ke ĉio ĉi okazas en Rusio, sub la rusa ĉielo, ke ĉirkaŭe sterniĝis rusaj kampoj kaj arbaroj, sterniĝis malgrandaj, karaj por ŝia koro distriktaj urboj, sovĥozoj, vilaĝoj, kolĥozoj, kie ŝi ofte estadis kaj longe laboradis, kaj nun – hodiaŭ, aŭ morgaŭ, aŭ postmorgaŭ ŝi estos mortigita nur tial, ke ŝi neniam povos obei al tiuj malinteligentaj banditoj en griz-verdaj mallongaj uniformoj, same kiel ne povos obei al ili tiu granda lando, kies ero estis ŝi – Aglaja Petrovna Ustimenko…

– Aĥ, por kio pensi! – suspiris ŝi kaj alpremiĝis al la muro, por dormeti, dum estas eblo.

La eblo estis, pri Aglaja, evidente, oni por ioma tempo forgesis, kaj ŝi momente profunde ekdormis, ĝis senfortiĝo elturmentita de la hodiaŭa terura tago. Kaj dum ŝi dormis, la eventoj iris laŭ ordo, ordinara por tiu ĉi institucio: sinjorino Misel el akcesora servo, nomita de la gestapanoj mem nesciate kial «Hunda Morto», surmetinte du parojn da okulvitroj, estis «okupiĝanta» pri la dokumentoj de Aglaja Petrovna. Speciala aparato, tre portebla, treege oportuna por uzado eĉ en kampaj kondiĉoj, konfirmis aŭtentikecon de la pasporto, prenita disde la arestitino. La pasporto, efektive, estis aŭtentika, tamen la fotaĵo sur ĝi estis alia, sed pri tio la aparato ne estis «instruita», kaj tial Hunda Morto, turniĝinte sur sia turniĝanta seĝo, rapide tajpis per portebla kampa skribmaŝino respektivan pozitivan ateston. Poste, mole paŝante per la plataj, en feltaj pantofloj, grandegaj piedoj, sinjorino Misel ekiris laŭlonge de bretoj, kie estis lokita respektive ordigita sliparo de la gestapo de la grupo «C», en kiu havis honoron fidele labori Hunda Morto. Maĉante per la grandaj molaj lipoj, Hunda Morto demetis de la dua breto brunan dosieron kun etikedo: «Aktivularo de la VKP(b) regiono – urbo (virinoj)», – elprenis el tie tolajn griz-verdajn kovertojn kun etikedoj – «brunharulinoj», «blondharulinoj», «kaŝtanharulinoj» – kaj, pensinte, malkovris tiun koverton, sur kiu estis la etikedo «brunharulinoj». Ĉi tie estis akumulitaj fotaĵoj precipe el la ĵurnalo «Unĉanska laboristo», – certe, prilaboritaj kaj pligrandigitaj.

Ankoraŭ malsekaj ĵusaj fotaĵoj de Aglaja Petrovna kuŝis sur speciala pupitro, forte kaj milde prilumita per laktovitraj lampetoj. Plu maĉante per la lipoj – tian ŝi havis kutimon, kiam ŝi estis okupiĝanta pri laboro, – sinjorino Misel sufiĉe facile trovis en la koverto «brunharulinoj» fotaĵon de virino kun larĝe malfermitaj, iomete oblikve sidantaj okuloj, kun altaj vangostoj, kun harligo, metita krone, kaj kun longa subskribo: «Ustimenko Aglaja Petrovna, nask. 1902, marto, vilaĝo Kamenka de la Unĉ. distrikto, ano de la VKP(b) de aprilo 1918, la lasta posteno – estro de la regiona dep-to de popola edukado, ano de la buroo de la regiona komitato de la VKP(b), vidvino de ĈK-ano, edzino de veselkapitano Stepanov R. M., populara, fama, danĝera kiel organizanto, malkonsentojn kun t. n. «ĝenerala linio» ne havis, ne estis discipline punita. Klero – supera, ankaŭ speciala partia. Supozata situo – nelegala stato».

Super la fotaĵo estis ĉifro: «Gr. – I».

Tio signifis – post rekono kaj ricevo de informoj estas kaŝe neniigenda.

Ĵetinte en la senfundan buŝon rondan verdan mentan bomboneton, Hunda Morto ankoraŭfoje sidiĝis sur sian turniĝantan seĝon, per speciala, same portebla kampa truilo kun ŝnureto, aŭtomate broŝuranta dosieron, prilaboris la dokumentojn, nodis la ŝnuron bante, sigelis la nodon per vaksosigelilo kun svastiko kaj litero «C», ordigis sian hararanĝon de koloro de pasintjara pajlo kaj, ŝlosinte la kriminalistikan arkivon per du ŝlosiloj, ekiris tra la koridoro al la ĉambro ses, kie estis «okupiĝanta» Sturmbannführer[35] Wentzlow, antaŭnelonge transpostenigita ĉi tien pro iu knabeca petolo de aleo Szucha, el Varsovio, el la fama tiea gestapo. Volksdeutsche – germano el Baltio – li estis vera poligloto: sciis la polan, la rusan, la ukrainan, en la ĉeĥa li parolis kiel ĉeĥo, parizanoj opiniis lin provencano, angloj opiniis jorkŝirano. En la aĝo de dudek ses jaroj li estis akceptita de Himmler, en la aĝo dudek ok li havis legitimilon «PK», kio signifis «Gestapo ene de la gestapo, aŭ persona plenrajtigito de Himmler». Laŭ onidiroj, briliantoj en Varsovio rompis al li la karieron, la satena karto «PK» estis forprenita disde Wentzlow sen klarigo de kaŭzoj. Nun li bezonis regajni mankantajn poentojn en tiu granda ludo. Ĉi tie li povis, kompreneble, plene disvolviĝi.

Kaj jam sukcesinta enamiĝi al la Sturmbannführer Wentzlow Hunda Morto ekportis ĝuste al li tiun «belan kaj fruktodonan aferon», kiel al ŝi ŝajnis.

– Jes! – kriis el trans la pordo Wentzlow.

Sed en la kabineto de Wentzlow estis vorttorentanta Standartenführer[36] von Zanke mem, kaj Hunda Morto rigidiĝis kun sia dosiero apud la pordofosto. La konversacio, evidente, komenciĝis antaŭlonge, esprimo de putra enuo fiksiĝis en la malbonkoraj pupiloj de Wentzlow, sed lia blanka vizaĝo estis esprimanta ĝentilan kaj eĉ koran atenton.

– Kaj la providenco helpos al forto de nia germana penso, – patose daŭrigis von Zanke, kapjesinte al saluto de sinjorino Misel, – helpos al nia sobra racio, helpos al nia nacia karaktero en ties grandega misio. Sed tio estos nur en la sola okazo. Se…

– Se? – kun preteco ripetis Wentzlow.

– Se ni havos blinde obeantan al ni, absolute fidindan, por ĉiam kvietiĝintan malfronton. Ĉar malfronto ĉiam estas komunikvojo – al kio?

– Al kio? – incitiĝante pri tiu maniero de lerneja instruisto, sed per ĉarma voĉo redemandis Wentzlow.

– Al atingoj, mia knabo, al atingoj! – ekkriis von Zanke. – Kaj atingoj ankoraŭ atendas en la estonteco.

Li subridis per solaj lipoj:

– Ĉu vi estis en Hindio?

– Ne.

– En Ĉinio?

– Ne.

– En Egiptio?

– Ne.

– Vi devos vastigi vian stokon de lingvoj. Tra la plenumita konkero de la bolŝevista ŝtato – tien, en tiujn grandioze riĉajn landojn, kaj pluen – jen nia vojo, knabo. Sed ankaŭ tiujn spacojn gardas komunismo. Necesas kompreni – niaj manoj estas ligitaj, dum ĝi ne estos finita. Nia revo ne estas plenvalora, ĝis ni transformos ebenaĵojn kaj arbarojn de Rusio en por ĉiam obeemajn komunikvojojn. Cetero nin kaj vin ne koncernas. Inteligenta estro de agrikultura pumpilo en la regiono – talenta regionestro provizos la nacion per provianto. Krudmaterialojn ni same havos. Germaninoj ne rifuzas naski, ĉiujaran kompletigon de la armeo, aerfloto kaj militfloto ni havos regule. Kompreneble, depende de tio, kiom ofte niaj soldatoj povos viziti siajn edzinojn. Nia afero estas komunikvojoj, jen ĉio.

Apogante sin sur promenbastono, li abrupte turniĝis al Hunda Morto kaj demandis ŝin, almontrinte per la seka fingro la dosieron, kiun ŝi tenis ĉe sia magra femuro:

– Kio estas tio?

Sinjorino Misel raportis – mallonge kaj precize. Kaj nelaŭte: la kolonelo abomenis, kiam al li oni «premas per la gorĝo», kiel li esprimadis. Kaj intonacioj en homa parolo lin incitadis.

– Justeco ne bezonas muzikon, – ial diradis li, kaj neniu estis komprenanta, kion tio signifas.

– Pri tio okupiĝu Wentzlow, – diris von Zanke, forirante. – Tio estas lia specialeco. Necesas nur plugi pli profunde, jes, mia knabo, pli profunde. Pendumi ni ĉiam sukcesos, tio estas memorenda.

Kaj, apogiĝante sur la bastono pli peze, ol indus ĉe malnova kaj bagatela vundo, la kolonelo foriris. Atendinte, kiam la pordo malantaŭ la «maljunulo» fermiĝos, Wentzlow interesiĝis de Hunda Morto per furioza voĉo, tamen kun tio apenaŭ disigante la lipojn:

– Kiu petis vin treni al mi tiun fiodoran dosieron, nomitan de vi afero? Pro kia diablo vi enmiksiĝas tien, kien vi ne rajtas eĉ la nazon ŝovi? Ĉu vi aŭdis – plugi pli profunde? Tio signifas, ke mi devas akiri de ŝi informojn, de tiu damnita rusa inaĉo, sed kion mi akiros, kiam ŝi havas tiajn donitaĵojn? Kion? Ĉu ankoraŭfoje «Internacion», antaŭ ol oni ŝin pendumos? Komunikvojoj!

Li estis tremeganta pro furiozo. Hunda Morto kaj la idiota vorttorento de von Zanke miksiĝis en lia cerbo. Ustimenko! Jen tiaj, kiel ŝi, komandas la «kvietajn, senbruajn, obeemajn» komunikvojojn. Kaj la partizana milito estas ankoraŭ en ĝermo…

– Foriraĉu el ĉi tie! – jam ne retenante sin, kriegis Wentzlow. – Kaj ne ŝoviĝu en fremdajn aferojn! Kriminalistiko – jen pri kio oni vin instruis, kaj la ceteron ni faros sen via helpo.

Penante ĉarme rideti, Hunda Morto retropaŝis kaj mallaŭte fermis post si la pordon. En la estiĝinta silento Wentzlow aŭdis zumadon de motoroj de aera flotego. Tio estis bombaviadiloj, irantaj orienten. Kiomfoje dum diurno li fiksaŭskultadis tiun egalan, trankvilan, solidan zumadon, kiam ili estis flugantaj al tiu flanko, kaj kiomfoje li ekfumadis, notante mense alian ritmon kaj ioman stumblemon de la sono, kiam ili estis revenantaj.

– La sekvan! – ordonis li al la deĵoranto. – Kiu estas tie?

– Rusa partianino, – kunfrapis la kalkanumojn Obersturmführer[37] Zollinger – «bona etulo», kiel ne sen estimo oni nomis lin en la grupo «C». – Sinjoro Standartenführer registris por vi ŝian aferon…

Li ree kunfrapis la kalkanumojn.

– Bone. Post dek minutoj! – suspiris Wentzlow. – Ŝajne, mi komencas laciĝi, oĉjo.

Zollinger-on ĉiuj iomete kaĵolis en la grupo «C». La afero estis en tio, ke la «bona etulo» havis satenan karton de la «Gestapo ene de la gestapo», kaj tial oni penis amiki kun li. Kaj li pafmortigadis ĉiam sobra, – gaja, afabla etulo, favorato de la nesenfama Eichmann, specialisto pri «judaj aferoj». En la grupo «C» la deĵorinta hodiaŭ «bona etulo» same estis okupiĝanta pri judoj. Kaj ankaŭ enketado ene de trupoj de la SS kaj la SD same estis en liaj kompetentoj. Tute antaŭnelonge li eltiris el tie unu penseman babilulon, iun Kasparo Krüger kaj proponis sin por pafmortigi lin, kvankam antaŭ tio ili kune ĉasadis kaj estis opiniataj bonaj amikoj. Kaj la timigitan leŭtenanton, perdintan doktoron Hummel, la «bona etulo» same pafmortigis, veturis sur motorciklo en Unĉon, starigis la disfalantan leŭtenanton antaŭ soldata linio, «en la nomo de la granda Germanio» pafis en lian verdan, jam malvivan vizaĝon, diris «heil Hitler» kaj forveturis – gaja, bona filo de siaj maljunaj gepatroj, karesa frato kaj vera nazio.

Kiam Zollinger eliris, Wentzlow elprenis el tabla tirkesto ampolon, per la blankaj fingroj derompis la pinton kaj elsuĉis la kafeinon. Tio lin subtenadis pli, ol cigaredoj. Poste li demetis sian nigran, tajloritan ankoraŭ en Parizo uniformon, kun kranio kaj ostoj sur la maniko, kun kverkaj folioj sur la kolumo, kun unu mola epoleto sur la dekstra ŝultro, kaj, restinte en maldika lanuga svetero, ĝustigis la harojn. Pro la kafeino iĝis pli hele en la kapo, pli plene ekbatis la koro.

«Tamen mi havas aĉegan mentonon! – pensis Wentzlow, ĵetinte rigardon en la spegulon. – Detranĉitan! Eĉ Hunda Morto havas bonegan mentonon, ne dirante eĉ pri la ĉefo. Io estas neplenvalora en tiu moleco…»

Al la pordo oni frapis.

– Jes! – kriis Wentzlow.

Li staris ĉe sia skribotablo, kiam oni enkondukis ŝin.

– Eksidu! – ordonis la Sturmbannführer.

Aglaja Petrovna eksidis. Wentzlow, ludante per la maldekstra brovo, fiksrigardis al ŝia vizaĝo, al ŝiaj junaj ventokrudigitaj lipoj, al la severaj okuloj – larĝe malfermitaj kaj kvazaŭ ŝirmitaj disde li per nevidebla kiraso. Tiaj vizaĝoj senigadis lin je dormo, je apetito, je sento de lia forto, de lia supereco, de liaj scioj de la homa animo.

«Komunikvojoj! – subite kun kolero pensis li. Ĉiam pli kaj pli ofte tiu vorto incitadis lin. – Silentaj ebenaĵoj de Rusio. Diablo igis min scii tiun lingvon!»

– Ĉu Fjodorova Valentena Andrejevna? – demandis Wentzlow.

– Fjodorova Valentena Andrejevna! – ripetis Aglaja Petrovna trankvile, sed sen ajna servemo aŭ preteco.

«Ĉu perfidulo?» – pensis ŝi, sed tuj komprenis, ke tio estas germano, malgraŭ tio, ke la enketisto parolis en la rusa sufiĉe pure. Io tamen estis en lia elparolo fremda, papaga: tiel ne parolas homoj en sia gepatra lingvo.

– Fjodorova. Tre bone! – diris Wentzlow kaj dekliniĝis en sia fotelo, legante paperon kun aglo kaj svastiko.

Nun Aglaja Petrovna povis pririgardi sian enketiston.

Liaj haroj de koloro de matura sekalo iomete komencis maldensiĝi kaj estis firme kombitaj malantaŭen, malkovrante la grandan, glatan, platan frunton. Brilantaj bluaj okuloj kun densaj okulharoj, maldikaj, probable razitaj brovoj, mola, iomete kurbiĝanta buŝo kaj forte detranĉita mentono – jen tia estis antaŭ ŝi la enketisto, kontraŭ kiu ŝin atendis ĝismorta batalo. En la ĉambro sur la muro pendis portreto de Hitlero kun infano sur la manoj. La Führer estis fotita plenalte, en uniformo, en kaskedo, ĉe liaj piedoj, ĉe la brilantaj botoj kun malaltaj krurumoj, kuŝis hundeto. Sur alia muro pendis portreto de Himmler. Kaj la maldekstra muro estis ŝirmita per kurteno – verda, sur ringoj kaj ŝnuro.

– Do, bone! – prononcis Wentzlow, foliuminte ĉion, kio estis en la «afero». – Ĉu vi tuj purkore konfesos kaj per tio faciligos vian nedisputeblan kulpon aŭ sensence mensogos kaj per tio prokrastos la demandon pri via liberigo? Kiel vi deziras konduti?

Aglaja Petrovna silentis.

– Ĉu vi fumas?

– Ne, mi ne fumas!

– Ĉu vi deziras trinki, manĝi? Ĉu vi deziras ripozi, dormi? Ĉu vi deziras kuraciston, medicinan kvalifikitan helpon? Vi, mi esperas, ne suferis, saltante el aviadilo?

– Mi ne saltis.

– Vi saltis! – lace suspiris la enketisto. – Saltis! Jen via fotaĵo en la momento de alteriĝo, jen vi ankoraŭ en la aero…

Li montris du falsajn fotaĵojn, enmetitajn en la dosieron de Aglaja Petrovna, – tiaj fotaĵoj estis dissendataj de Himmler el Berlino en diversaj variantoj. Aglaja Petrovna deziris ridi, kaj ŝi facile ridetis.

– Vi estas prudenta virino, – diris la enketisto. – Ĉu indas okupiĝi pri ĉiaj bagateloj? Vi, mi estas certa, komprenas, ke via afero estas malgajnita kaj rezistado al nenio helpos. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ, kaj se ne morgaŭ, do postmorgaŭ – por kio vi kaj mi turmentiĝu?

«Li ne estas stultulo, – trankvile pensis Aglaja Petrovna, – sed ĉi tie estas evidenta miskompreno. Ili min opinias iu paraŝutistino. Eble, tio por mi estas pli utila?»

Kaj ree ŝi nenion respondis, rekte kaj firme rigardante en la okulojn de la nazio. Ŝia koro batis egalmezure. Kiomfoje dum tiu ĉi duonjaro ŝi imagadis al si tiajn minutojn. Kaj jen ili venis. Esence, ili ĉiuj bezonas de ŝi la solan – la demandon, kiun ŝi devis diri en Nigra Ravino: «Ĉu ne eblas ĉe vi interŝanĝi lanŝtofpecon al virporketo?» Kaj tiam…

Sed tiu «tiam» ne venos, jen en kio estas la afero, sinjoro enketisto de gestapo. Kaj la ekspedaĵon da eksplodaĵo, restintan en Nigra Ravino, vi ne ricevos, kaj viaj trajnoj falados sub talusojn, kaj municio en la trajnoj eksplodados en la trajnoj, kaj benzino brulados, kaj en la vagonoj, ĉifitaj kaj dispremitaj, kiel ladskatoloj, per centoj mortados kripligitaj okupaciantoj…

«Ĉu ne eblas ĉe vi interŝanĝi lanŝtofpecon al virporketo?»

Tiom simple kaj tiom neekscieble!

Tiom senfine simple, – ĉu vere, Rodiono? Vlaĉjo, ĉu vere? Sed ekscii ne eblas. Kaj neniu el ili ekscios!

«Mi premos al ŝi komence kiel al paraŝutistino, – pensis Wentzlow. – Tio aldonos al ŝi memcertecon. Kaj, kiel al paraŝutistino, mi rakontos pri niaj paraŝutaj trupoj, tio influas imagokapablon. Kion ŝi scias en siaj arbaroj – tiu vangostulino?»

– Ĉu vi nenion decidis? – ĝentile interesiĝis li.

– Mi havas nenion por decidi! – respondis ŝi.

– Tiam mi permesos al mi demonstri al vi pejzaĝon sufiĉe majestan, – dum irado diris Wentzlow, prenis montrobastonon, aliris la maldekstran muron kaj, deŝirinte per la mano la kurtenon, turnis ŝaltilon – grandega Eŭropo estis ĉirkaŭpikita per flagetoj kun svastiko.

– Kion vi diros pri tio?

Ŝi silentis, sed li sukcesis rimarki, ke la mapo faris impreson; interalie, Wentzlow delonge asertadis inter siaj kolegoj, ke tiaspecaj psikologiaj manovroj, plej ofte, efikas al homoj kun ioma intelekto.

– Sur mapo ĉiam pli videblas iro de historio! – kun facila rideto diris li. – Tamen, mi deziras rakonti al vi ion pri niaj paraŝutistaj trupoj, kiel, se tiel diri, al specialisto…

Kaj per voĉo de lektoro, fojfoje misvojiĝante al aliaj slavaj lingvoj, sed tuj kaj ne sen eleganteco korektante sin, li komencis rakonti al Aglaja Petrovna pri tio, kio estas veraj paraŝutistaj trupoj, ne primitiva elĵetado de deko da ideaj (ni ne disputas) kuraĝuloj, sed veraj paraŝutistaj trupoj, tiaj, kiel, ekzemple, la trupo de generalo Student, aginta dum la operacio «Weserübung», aŭ tiaj, kiuj estis ĵetitaj en Korinto aŭ en Kreto.

Per malvarma kaj malmilda voĉo li nomadis nombrojn da glisiloj, Ju-88, Ju-52, rakontadis pri grandegaj konteneroj kun armilaro kaj municio, pri «homaj bomboj» kun amortiziloj, pri tio, kiel sabotistaj grupoj povas esti ĵetitaj por plenumo de tasko kaj kiel poste ili denove kunvenos en sia bombo, kaj aviadilo kroĉos ĝin per ankro kaj forportos hejmen, en la bonan, ĉarman, gajan, potencan Germanion.

«Germana pugno, – aŭdis Aglaja Petrovna, – germana forto, germana genio, germana prudento». Kaj armeojn li nomadis, da armeoj estis tre multe, da divizioj kaj korpusoj same, kaj ankaŭ da iaj specialaj taĉmentoj, specialaj grupoj, moveblaj grupiĝoj kaj da ĉio tia, sed tio ŝin malmulte interesis.

Preskaŭ ne aŭskultante, ŝi estis preparanta sin.

Ja ĉion ĉi li diris ne vane? Nun, certe, devis okazi io tre grava. Kaj ĝi okazis.

– Vi havas neniajn esperojn, – lace mallarĝigante la okulojn, diris Wentzlow. – Tute neniajn. Ĉu vi rakontos?

– Ne! – streĉite respondis ŝi. – Mi ne havas kion rakonti.

– Sed eble, vi tamen ion rakontos al mi, sinjorino Ustimenko Aglaja Petrovna? – per tute glata, mallaŭta voĉo demandis li. – Ion? Por komenco? Nemulte.

– Mi ne komprenas vin, – ne tuj diris Aglaja Petrovna. – Ja mi estas Fjodorova…

– Iu Fjodorova, – ekridis li, – ĉu jes? Ho ne, vi ne estas Fjodorova…

– Fjodorova!

– Vi estas Ustimenko, komunistino…

– Mi estas Fjodorova!

La enketisto iomete kliniĝis antaŭen.

– Ustimenko!

– Ne!

Nun ili estis parolantaj tre rapide, interrompante unu la alian. Ĉio ĉi subite iĝis simila al ia stranga ludo.

– Ustimenko!

– Ja ne – Fjodorova, Fjodorova, Fjodorova!

En tiu momento li batis ŝin per la montrobastono al la vizaĝo kun tia forto, ke tuj verŝiĝis sango. Li batadis per la montrobastono, kiel per vipo, – al la vizaĝo, al la kapo, al la ŝultroj, al la manoj, per kiuj ŝi penis fermi la vizaĝon, ĝis kiam ŝi sukcesis elturniĝi kaj salte ekstari. Sed kiam ŝi kaptis de la tablo paperpremilon, ŝi tuj ekvidis direktitan al ŝi tubon de pistolo kaj ekaŭdis obtuzan, kvazaŭ en akvo, voĉon:

– Surmetu! Mi mortpafos!

La paperpremilo falis. Ŝi ĝin ne surmetis, ŝi simple faligis, ĉar la disbatitaj per la montrobastono fingroj ne povis reteni ion ajn.

Probable, li difektis al ŝi la aŭdon, nun ŝi preskaŭ ne aŭdis liajn vortojn. Li ion kriadis, kaj ŝi viŝadis la sangon per la polmoj kaj ĉiam penis ne fali. Poste subite iĝis tute senbrue. En silento du soldatoj kun samaj hardislimoj sidigis ŝin sur tabureton meze de la ĉambro, unu malfermis al ŝi la buŝon, la alia ion verŝis, kaj ŝi glutis. La enketisto iradis en la ĉambro el angulo en angulon. «Kaj se lin mortigi?» – pensis Aglaja Petrovna. Li iradis nehaste, fumante, forte premante la kalkanumojn. «Lin necesas mortigi!» – ree pensis ŝi.

– Rakontu pri via konspirantaro! – ordonis la enketisto el malproksime.

– Ne! – respondis ŝi per la disbatita buŝo. – Estas nenia konspirantaro!

– Ĉu vi venis de ili?

– Ne!

– Kiu ankoraŭ estas tie kun vi en la arbaro?

Ŝi silentis.

– Ĉu vi havas sekretan rendevuejon? Ja oni vin vokis por komunikado.

– Ne.

– Kien vi devis veni?

Ŝi ne respondis. Ĉu estis senco respondi? Por kio ŝi respondu? Kaj ju pli baldaŭ tio finiĝos, des pli bone.

– Se vi respondos al mi, – milde ekparolis la enketisto, – al vi estos bonege. Mi komprenas viajn sentojn: vi estas soldato, kaj vi havas devon. Sed ankaŭ mi estas soldato, kaj ankaŭ mi havas mian devon. En tiu ĉi okazo mi estas venkinto kaj ne povas fari tian eraron, ke miaj soldatoj pereu de viaj partizanoj pro mia indulgo en tiu tempo, kiam ĉiuj scias jurajn normojn kaj regulojn koncerne de la partizana milito, ellaboritajn jam en la 1907-a jaro en la Haga konferenco. Ĉu vi ilin konas?

Aglaja Petrovna silentis, viŝante la sangon, penante restarigi la spiradon. Probable, li batis ŝin ne nur per la montrobastono, sed ankaŭ per la paperpremilo, – terure doloris la ŝultro, kvazaŭ tie io rompiĝis.

– Laŭ la reguloj de la konvencio, – daŭrigis Wentzlow, – rezistado de loĝantaro de la lando aŭ de ĝia parto al trupoj de la kontraŭulo permeseblas nur ĝis tiam, kiam la lando iĝas okupita de la trupoj de la kontraŭulo, kaj neniel post la okupado. Tiamaniere, via partizana lukto kun ni kontraŭdiras al la internacia juro.

– Kion vi diras? – miris Aglaja Petrovna. – Mi eĉ neniam povis pensi!

Wentzlow firme alpremis la cigaredon en la cindrujo. La efiko de la kafeino estis ĉesanta, li denove eksentis lacon.

– Mi ne konsilus al vi ŝerci! – diris la Sturmbannführer.

– Ja mi ne ŝercas.

– Ankoraŭ unu eta rimarko, – diris li. – Vi ĉiuj estas ekster la leĝo ankaŭ tial, ke la internacia milita juro postulas de partizanoj plenumon de ĝeneralaj reguloj de armita lukto. Ekzemple, vi, partizanoj, devas porti certan uniformon aŭ rimarkeblajn el malproksime distingilojn. La Haga konvencio malpermesas al vi kaŝi armilojn…

Li parolis ĉion ĉi, ŝajne, tute serioze. Kaj Aglaja Petrovna ridetis, viŝante la sangon de la vizaĝo. Ŝia kapo funkciis malbone, sed tamen tio estis ridinda, same kiel ridinda estis la Adolfo Hitlero kun infano sur la manoj, kiel estis ridinda la «bonkora» Himmler, – same estis ridinda la indigno de tiu enketisto en lia flava svetero.

– Kio? – demandis li timigite. – Kio? Kial vi ridas?

Ŝi ne respondis.

– Bone, paŭzo! – diris Wentzlow. – Mi donas al vi tempon por pripensi.

Kaj, forturniĝinte al blanka manlavilo, levinte la manikojn de la svetero, li komencis lavi la manojn, kvazaŭ kuracisto en ambulatorio.

Eniris soldato kun mitraleto sur la kolo kaj ekstaris malantaŭ ŝia dorso. Ŝi retrorigardis – li staris en kasko, kun elstarantaj oreloj, kun senpensa rigardo de la pezaj plumbaj okuletoj. Wentzlow priŝprucis sin per pariza lavendo, ekfumis cigaredon de fajrilo, surmetis sian nigran tunikon kun kranio kaj ostoj kaj, elstariginte antaŭen la detranĉitan mentonon, eliris el la ĉambro.

La soldato brue purigis sian nazon kaj suspiris.

Aglaja Petrovna sidis senmove, pendiginte la brakojn laŭlonge de la korpo, kaj pensis pri nenio.

– Pofra pona Frau! – diris la soldato. Li havis tian laboron – Wolfgang Puschman, – li sciis nur kelkajn frazojn-hokojn kaj esperis, ke almenaŭ iu iam kaptiĝos al tiu logaĵo kaj malkaŝos ion. Li sciis: pofra knabin', pofra Knabe, pofra Frau, pofra maljunul', pofra maljunulin', pofra zoldat' kaj ankoraŭ aparte: Ŝtalin pone, Hitler malpone. Sed ankoraŭ neniu al tiuj mizeraj artifikoj kaptiĝis eĉ unu fojon.

Puschman ree suspiris. «Ne fortunas al vi, Wolfgang! – funebre pensis li. – La milito finiĝos, kaj la rangon de ĉefsoldato vi ne ricevos».

Tiel pasis dek minutoj, dek kvin, duonhoro. Poste pensoj de Aglaja Petrovna komencis klariĝi. Denove ŝi ekvidis la ĉambron, la tablon sur grifaj piedoj, la lampon el brilanta metalo, la Hitleron. Poste ŝi distingis sub la vitro sur la tablo de la enketisto grandan fotaĵon – de longkrura knabo en pantaloneto kun ŝelkoj, ludanta sur sablo. «Tio estas lia filo, – pensis Aglaja Petrovna. – Strange! Por kio li bezonas filon?»

Jen la fino!

– Ni vin pridemandas dum pli ol kvindek horoj, sen paŭzo, – diris Wentzlow. – Vi devas konsideri, ke homaj fortoj havas limon. Estas stulte en via aĝo morti pro nenio – simple tial, ke subite la koro misfunkcios, ĉu ne?

La voĉo de la enketisto atingis ŝin el velura duonmallumo. Li parolis kun si mem en alia, malvarmeta kaj ne blindiganta mondo. Tio ŝin ne koncernis. Kaj ŝi estis luktanta kun lumo, kun tiu damnita, bruliganta, sonora lumo, kun la lumo, penetranta internen, sekiganta la haŭton, elbatanta larmojn.

– Nu?

Ŝi silentis. Anstataŭante unu la alian, la enketistoj estis parolantaj kun si mem. Ŝi ĉesis paroli. La reflektilo, kiu staris antaŭ ŝi sur tabureto, havis ne malpli ol duonmetran diametron. La ardigita spiralo estis mallaŭte kaj egale ŝuŝanta. Tio nomiĝis: «Bone varmigi la neparoleman sinjorinon».

Nemalproksime staris kruĉo kun akvo. Etendu la manon kaj trinku. Ŝi unufoje trinkis – la akvo estis amar-sala. Tio nomiĝis: «Refreŝiĝi».

– Esence, mi vin kompatas, – bruligante cigaredon, amike ekparolis Wentzlow. – Vi ja aĝas ankoraŭ malpli ol kvardek, ĉu ne? Respondu sincere ĉiujn niajn demandojn, helpu al ni kiel nia homo, kaj ni ne nur liberigos vin, ni eĉ translokos vin en Francion, en la belegan urbon Parizo. Vi sendube legis pri ĝi. Vi vivos trankvile, bele, elegante. Vi kunprenos legendon pri vi. Ĉu vi scias, kio estas bone fabrikita «legendo»? Tio estas vico da agoj, ordigitaj de plej bonaj mensoj de nia institucio, tio estas sistemigitaj agoj, finfine determinantaj karakteron de certa individuo. Ni donos al vi eblon eniri en certan medion, vi eniros tien kiel rusino, kiel ruĝa partizanino, kiel heroino, fuĝinta el nia koncentrejo. Ni komunikigos vin kun la movado de Rezistado – tio estas interesa, streĉita, viva laboro. Kaj kiam la mondo estos reordigita, ni ne forgesos vian servon, ĉu vi komprenas, Ustimenko?

– Kanajlo! – per la sekiĝintaj lipoj, apenaŭ aŭdeble diris Aglaja Petrovna.

– Kiel vi diris? – kun espero en la voĉo demandis li.

– Kanajlo, – lace ripetis ŝi.

Li el malproksime rigardis al ŝia kvazaŭ flamanta en la lumo de la reflektilo maldika vizaĝo, kun altaj vangostoj, kun iomete oblikvaj ĉe la tempioj okuloj, kun kungluiĝintaj sur la frunto malhelaj, mallonge tonditaj haroj.

Tiu afero same estis malgajnita.

Certe, ŝi estas tute ne Fjodorova, ŝi estas Ustimenko. Sed ŝi ne konfesos. Kaj eĉ se ŝi agnoskos, ke ŝia familinomo vere estas Ustimenko, – pluen la afero ne iros. Li estas ĉi tie nelonge, sed li scias – li fosis en la arkivo, kaj lia intuicio estas fajna. La plej simpla solvo, certe, estas pendumi, sed pro tio en la komunikvojoj ne estiĝos tiu benita kvieto, kiun tiel deziregas la maljuna idioto von Zanke. Tagon post tago, monaton post monato preskaŭ sen dormo kaj ripozo ili penas instali ordon en tiuj komunikvojoj. Kaj la ordo malestas. Ili pendumas kaj pafmortigas, torturas kaj bruligas, ili ekstermas tutajn vilaĝojn, ili flatas kaj favorigas al si, ili ŝajnigas sin humilaj kaj bondeziraj, ili denove bruligas kaj torturas – la ordo malestas. Tutaj regionaj komitatoj de la bolŝevista partio transiras al neleĝa stato, kaj jam konkerita tero iĝas tereno de bataloj. La nocioj de fronto kaj malfronto ne ekzistas ne tial, ke estas aviadilaro, sed tial, ke proksima batalo povas komenciĝi en ajna loko de la obeigita teritorio, tial, ke en propra kabineto, aŭ dormoĉambro, aŭ manĝoĉambro ne estas garantio, ke nun, ĉi-momente, ne estos mortigita iu general-kolonelo, feldmarŝalo, Gauleiter[38], la plej gardata, plej valora, plej grava ŝtata persono. La nocioj de malfronto kaj fronto miksiĝis, ĉar falas sub talusojn trajnoj kun militaj kargoj kaj soldatoj, eksplodas «per si mem» pontoj, pro nesciataj kaŭzoj memflamiĝas benzino sur aerodromoj, malaperas sentineloj, oficiroj, amoratinoj de militaj funkciuloj, «brulas la tero sub la piedoj», kiel skribas komunistoj en siaj ĵurnaloj.

Kvietaj komunikvojoj!

Silento de rusaj ebenaĵoj!

Vojo al Hindio kaj Ĉinio, vojo al Tibeto…

Diablaj idiotoj!

Li ŝaltis la tablolampon, malfermis la «aferon de Ustimenko A. P.» kaj foliumis, ne hastante, fumante cigaredon, kelkajn noticojn, faritajn hodiaŭ tage de Hunda Morto, – pri homoj, kiuj bone konis Ustimenkon A. P. per laboro. Tio estis precipe instruistoj kaj direktoroj de lernejoj kaj teĥnikumoj, estroj de distriktaj departementoj de popola edukado, inspektistoj kaj simple oficejaj laborantoj – kiel Averjanov, kiu, sciante, certe, neniajn detalojn, jam delonge estis atendanta konfronton kun sia eksa estrino.

«La ĉeflibrotenisto estis maldungita laŭ ordono de A. Ustimenko pro sistema drinkado, aperado en la laborejo en ebria stato kaj maldeca insultado rilate al subuloj, – legis Wentzlow. – Estas ekstreme iritita, turnadis sin kun vico da petskriboj al altaj sovetiaj instancoj kaj, finfine, al tribunalo kun plendo, kiu estis rifuzita, ĉar la tribunalo kontentiĝis per klariga raporto de A. Ustimenko».

Laŭdinte mense Hundan Morton pro kriminalista lerteco, Wentzlow premis butonon de sonorilo kaj ordonis al rufa ŝvabo Specht venigi. En la gestapo oni ne devis diri – kiun.

Kaj tiam la lerta enketisto, sperta gestapano Wentzlow faris nepardoneblan, monstran eraron: kutimiĝinte al la roz-ora lumo de la grandega reflektilo, li forgesis, ke ajna freŝa homo, ekvidinte la ardigitan spiralon kaj milon da ĝiaj reflektoj, ekvidinte la sekigitan vizaĝon kun sangantaj lipoj, ekvidinte la baskulŝaltilon sur la tablo apud la enketisto, kaj ĉefe – ekvidinte la nikelitajn ĉenojn, per kiuj Ustimenko estis alkatenita al la ligna fotelo, en unu momento komprenos, ke tio estas ne pridemando, sed torturo, efektiva, kruela, kalkulema kaj pedanta torturo.

Ĝuste tiel, kompreneble, okazis.

La maljuna, kovrita de vilo, griza kaj ŝvela Averjanov – en truitaj feltbotoj kaj malnova palto, zonita per maldika dama ŝtofzoneto – kiam eniris, tuj rigidiĝis en la pordo, kvazaŭ ne kredante al siaj vitriĝintaj pro drinkado okuloj kaj penante pli profunde enpremiĝi en la pordan kadron.

Mallaŭte sakrinte, Wentzlow malŝaltis la reflektilon, bruligis la plafonan lustron kaj, ne atribuante specialan valoron al tiu negrava, kiel al li ŝajnis, miso, malmilde demandis:

– Sinjoro Averjanov Stefano Naĥumoviĉ?

– Ĝuste tiel, – per obtuza, raŭka pro drinkado voĉo respondis la librotenisto. – Venis pro via voko… Asigno…

Kaj li komencis serĉi en la poŝoj la asignon.

Aglaja-n Petrovna-n Averjanov ankoraŭ ne rekonis, li vidis nur la tonditan kapon kaj malgrandan ruĝan kombilon en la haroj.

«Nun finite, – trankvile kaj malvigle pensis Aglaja Petrovna. – Tiu perfidos. Por kio li min bezonas? Li kun plezuro perfidos, eĉ estos feliĉa. Sed kian valoron tio havas nun? Ja tutegale ili de mi nenion ekscios…»

Kaj, hontante tion, kiel tiu drinkulo ŝin perfidos, por ne vidi lin, ŝi fermis la lacajn, ruĝajn, elturmentitajn, brulantajn sub la reflektilo okulojn.

– Iru ĉi tien! – ordonis Wentzow. – Ne, ne, jen ĉi tien!

Ŝi aŭdis, kiel, abomene susurante per la feltbotoj, Averjanov preteris ŝian fotelon, ŝi eĉ eksentis odoron de alkoholaj vaporoj kaj malpura vesto, sed ne malfermis la okulojn, sentante nevenkeblan abomenon al la tuj neeviteble okazonta fiaĵo.

– Kiu estas tiu virino? – rapide, per grincanta voĉo demandis Wentzlow. – Nur hastu, ne pripensu! Vi bone ŝin konas, sinjoro Averjanov, rapide!

– Ĉu ŝin? – mirigite interesiĝis Averjanov. – Ĉu tiun ĉi?

«Ĉu mi vere tiel ŝanĝiĝis, ke li ne povas min rekoni? – pensis Aglaja Petrovna. – Dum du tagnoktoj…»

– La okulojn! – kriis Wentzlow. – Sen artifikoj! La okulojn malfermu!

Ŝi malfermis la okulojn kaj sen timo, sed kun abomeno, kiel rigardas homo al rato, dispremita de aŭtomobilo, ekrigardis en la vizaĝon de Averjanov. La maljunulo rigardis al ŝi diligente kaj atente, kvazaŭ penante plenumi la deziron de la gestapano per tutaj siaj fortoj, kaj Aglaja Petrovna subite komprenis, ke li rekonis ŝin tuj, momente, kaj tuj decidis ne perfidi. Liaj vitriĝintaj okuloj subite ekbrilis per viva homa lumo, tio estis kvazaŭ mallonga kaj save brilerinta radio de lumturo, kaj ĉe obstino de Averjanov, kiun ŝi bone memoris pro la longa kaj malfacila proceso kontraŭ li, lin nun eblis fidi.

– Nu? – per trankvile certa voĉo interesiĝis Wentzlow. – Ĉu vi rekonis vian karan estrinon, ĉarman Ustimenkon?

– Ne, ne rekonis, – penseme maĉante per la sendenta buŝo, afereme respondis Averjanov. – Tiun mi bone konas, kiel mi povus ne koni tiun kanajlinon, – subite ekscitiĝinte, kriis li. – Tiu tiom da mia sango elsuĉis – mi ĝis la morto ne forgesos! Tiun! Se tio estus tiu! – reveme kaj kun sincerega kolero aldonis li. – Mi mem de ŝi la haŭton deŝirus, de la viva…

«Ne rekonis, – ŝanĝis sian decidon Aglaja Petrovna. – Certe, ne rekonis».

– Ne vidis mi tiun inaĉon, – ree ekparolis Averjanov. – Neniam vidis…

– Ne, vidis, – subite, por grandega ĝojo de Wentzlow, pensinta, ke tuj ŝi konfesos, diris Aglaja Petrovna. – Vidis, kaj plurfoje, Stefano Naĥumoviĉ. Mi al vi financajn bilancojn donadis el mia lernejo en Malsupra Valco, vi devas rememori, mi estas Fjodorova, Valentena Andrejevna…

Tio estis terura, sed decida kaj fina meto. Averjanov povis ne rekoni ŝian vizaĝon, sed la voĉon de la severa estrino la maljunulo apenaŭ forgesus. Do ĉio decidiĝu tuj: se ŝi ne estas Ustimenko, tiam nepre Fjodorova, kaj tion konfirmos aŭ malkonfirmos la maljuna drinkulo Averjanov, la mizerulo, riskanta nun sian vivon pro ŝi – sia ĉefa malamikino.

– Fjodorova, – plu palpebrumante, ripetis li. – Multas ja Fjodorov-oj en la regiono. Kaj vi, ĉu ne tiu Fjodorova estas, kiu ĉiam prokrastadis al mi kvaronjarajn bilancojn? Atendu, atendu! – vigle kaj kolere ekkriis li. – Tio estis ankoraŭ tia Martemjanova – Sonjo, ĉiam la okulojn turnadis, ŝi kaj vi, kaj min mia «moŝtino» pro vi skoldadis. Nun mi memoras, certe, certe…

Kaj tiam ree Wentzlow komprenis, ke li faris eraron numero du. Ekĝojinte, kvazaŭ novulo en la gestapo, li permesis al ŝi nomiĝi Fjodorova, kaj per tio ŝi kvazaŭ devigis Averjanov-on konfirmi sian elpensaĵon. Sed kial Averjanov savas la komunistinon, la estrinon, kiu siatempe lin pereigis? Ĉu povis li, Wentzlow, supozi, ke la konfronto kun Averjanov finiĝos tiel stulte? Sed ĝi finiĝis tiel, kaj pri «Sonjo Martemjanova» li ne deziris aŭskulti.

– Vi povas iri! – malvarme prononcis li, ne dezirante montri sian ĉagrenon. – En la ĉambro naŭ plenigu formularon: diskonigo de tio, kion vi vidis kaj aŭdis en tiuj ĉi muroj, estas punata per pendumo, – eldiris li la kutiman formulon. – Iru for…

– Ĉu vi cigaredon ne permesos? – avide, flanke, fiksrigardante al Aglaja Petrovna kaj ion enigman signalante al ŝi per la globigitaj okuloj, diris la maljunulo. – Vi pardonu bonvole, sed mi ne fumis ekde la Kristnasko mem…

Li etendis la malpuran manon al la cigaredujo de Wentzlow, sed tiu deprenis la cigaredujon kaj mem donis al Averjanov cigaredon.

Kiam la pordo post Averjanov fermiĝis, Wentzlow diris kun subrido:

– Vi tute ne domaĝas mian tempon. Sed mi ĝin domaĝas. Nun mi estas certa, ke vi estas Ustimenko, kaj komunistino-teroristino, partizanino Ustimenko, certe, ne deziros paroli kun ni tiel, kiel ni tion dezirus. Tial vi mortos.

– Nur iomete pli frue ol vi, – hele rigardante al liaj okuloj, respondis ŝi. – Ja vin oni same mortpafos pro ĉiuj ĉi trukoj, kiujn vi faradis kun senkulpaj homoj. Nepre mortpafos!

– Ĉu vi pensas? – kun duonrideto respondis li. – Sed kiu? Niaj ekstermaj tendaroj muelas ĉiujn rezistantojn tiom energie, ke tre baldaŭ ĉio estos tute kvieta…

Ŝi silentis: ŝi ne deziris antaŭ la morto perdi tiun animan trankvilon, kiun, kiom ajn stranga tio estu, ŝi akiris pro la konfronto kun Averjanov. Se eĉ tiu homo, elpelita de ŝi pro drinkemo, la maljunulo, kun kiu en majo de la kvardek unua jaro ŝi procesis kaj kiu senfine skribadis pri ŝi ĉiajn elpensaĵojn, se tiu maljunulo ne perfidis ŝin, tiam kiel, ĝenerale, ne timindas morti…

Venis la rufa knabego Specht, kunfrapis la kalkanumojn. Post li eniris ankoraŭ du soldatoj en mallongaj uniformoj, unu estis ion finmaĉanta.

– Supren! – germane ordonis al ili Wentzlow. – En la naŭan.

Specht ion, plej probable, kontraŭdiris en demanda formo, al ŝi jam ĉio iĝis seninteresa, ŝi estis preparanta sin al tio, kio estis neeviteble aliranta al ŝi, ŝi ja ankoraŭ bezonis «morale koncentriĝi». Kaj tial ŝi pensis pri la plej proksimaj homoj – pri Rodiono, de kiu ekde la komenco mem de la milito ŝi ne havis informojn, kaj certe pri Vlaĉjo, pri kiu ŝi sciis, ke li kun bataloj trabatiĝis al la taĉmento de Lbov. Kaj pri Barbara pensis ŝi, kaj ankoraŭ pri multaj aliaj homoj, kun kiuj ŝi laboradis, disputadis, kvereladis kaj paciĝadis, rememoris Moskvon kaj ial la flugantan mevon sur kurteno de tiu teatro[39], en kiu ŝi estis en la lasta fojo en la vivo kun la sunbruna, tre bela Stepanov.

– Forkonduku! – ordonis Wentzlow.

Aglaja Petrovna retrorigardis al li. Li staris meze de la kabineto – en svetero, finfumante cigaredon. Kaj, ridetante, li diris:

– Vi estas kondukata al morto, sinjorino!

Por mortigi ŝin, la soldatoj estis surmetantaj uniformajn paltojn ĉe la vestportilo, kie staris sentinelo en kasko, kvazaŭ en la fronto. La paltoj estis por ne malvarmumi, mortigante ŝin.

Morto!

Tra la koridoro, odoranta je desinfekto, Aglaja-n Petrovna-n oni elkondukis sur la ŝtuparon, devigis trairi du etaĝojn kaj malfermis antaŭ ŝi pordon eksteren.

Ĉi tie blovis glacia vento.

Kaj subite Aglaja Petrovna rekonis la sunumejon de la lernejo numero kvar. Estis ŝi, kiu insistis, ke ĉi tie nepre estu sunumejo. Tiel belaj estis ĉe rigardo el tie la larĝa, akvoplena Unĉo, la ĉebordaj herbejoj, blanka, en hela verdaĵo Zareĉje kaj la nova ponto…

Jes, certe, jen tie, en obskuro, estas la katenita de glacio, frostiĝinta nun rivero. Kaj, ĝoje ridetante, ŝi rememoris, kiel staris ŝi tie ĉi en venta aŭtuna tago kun alveturinta por unu tago Rodiono, kiel ŝi fanfaronis al li pri tiu ideo, kiam ĉi tie estis nur traboj kaj estis timinde rigardi malsupren, kiel Rodiono brakumis ŝin je la ŝultroj kaj diris, submetante sian grandfruntan kapon al la vento:

– Ja vere estas bone. Fajfas, kiel en maro!

– Por vi, se kiel en maro, ĉio estas bona! – ridante, respondis ŝi.

Ŝi tremeris – Specht, metinte la grandan manegon sur ŝian ŝultron, turnis ŝin ien en mallumon. Poste ŝi ekvidis fostojn kun feraj ringoj kaj larĝaj ledaj braceletoj, sur kiuj surkreskis franĝa prujno. Specht ree ŝiris ŝian ŝultron kaj starigis ŝin al la fosto, kaj la soldatoj rapide kaj lerte komencis agrafi sur ŝi rimenojn – sur la gorĝo, sur la kubutoj, sur la genuoj, sur la suroj – ĉie nun estis bukoj kaj ringoj, kiuj evidentiĝis survicigitaj sur ĉeneton. Poste Specht, snufante, klakis per ŝlosilo – tuta tiu konstruaĵo estis fermata per seruro.

– Bonege! – diris Specht kaj tiris Aglaja-n je la mano, kvazaŭ mezurante – ĉu ŝi povos atingi la butonon, kiu estis elstaranta sur malgranda fosteto apude.

Poste la pordo al la sunumejo frapfermiĝis, kaj tuj Aglaja Petrovna ekvidis la nigran frostan ĉielon kun kelkaj apenaŭ rimarkeblaj steletoj. «Ion Rodiono ŝatis diradi pri steloj, – pensis ŝi, – bedaŭrinde mi neniam bone aŭskultis».

Frostotremo penetris ŝin, kaj ŝi komprenis, ke tio ne daŭros longe, sed al ŝi estis preskaŭ bone, ĉiuokaze trankvile, kaj ŝi koleriĝis, kiam ekvidis apud si sian enketiston kun cigaredo en la dentoj, en oblikve surmetita kaskedo kaj en luppelta jako.

– Apud via mano estas butono, – diris li per hejma, komforta voĉo. – Se vi deziros konversacii kun mi, vi premos la butonon. Trompo kostos multe…

Ŝi silentis.

– Ĉu vi komprenis min?

Aglaja Petrovna ree nenion respondis.

Tiam per la mano en ganto li karesis ŝian ŝultron kaj plendis:

– Ĉu vi pensas, ke por mi estas gaje okupiĝi pri tiu malpura metio? Sed kion fari? Se mi provos rifuzi, ĉu vi scias, kiel oni agos kun mi? Eĉ maljunaj meritoplenaj kriminalistoj, kiuj eldiris nur dubon pri sia persona taŭgeco al politika, sed ne kriminala enketado, estis neniigitaj en niaj keloj sur Prinz-Albrecht-Straße dum horo. Laboras maŝino, grandega maŝino, giganta meĥanismo, kaj ĝi ne estas haltigebla. Kaj ankaŭ obstino neniam kondukas al io bona. La vivo estas tia sola, tia neripetebla, tia tute por ĉiam ununura, por kio do ĝin rezigni? Ĉu pro la ĉielo? Sed tie nenio ekzistas. Tute nenio! Aŭ, eble, vi kredas je la eterna vivo? Je tio, ke tie por vi estos bone? Jen tie, kie apenaŭ flagras tiuj aĉaj steletoj?

Kaj li kun emocio, eĉ kun tremo en la voĉo deklamis:

– Providenco, Providenco
Donu forton, paciencon,
Donu amon, humilecon,
Nin instruu pri pardon',
Kaj eternu via don'…

Ĉu vin tio kontentigas?

– Lasu min en kvieto, – mallaŭte petis ŝi.

– En eterna! – subridis Wentzlow. – Tamen memoru pri la sonorilo!

«Jen la fino, – pensis Aglaja Petrovna. – Nun jam certe fino!»

Onklino, kie estas Barbara?

«Onklino Aglaja, mi sopiras pri vi.

Certe, vi diros, ke mi sopiras ne pri vi, sed simple tial, ke mi kuŝas en hospitalo kaj nenion faras. Eble, tio estas vero, sed tamen mi kun ĝojo vin vidus.

Kial vi al mi ne skribas? Vi mem ĉiam instruadis min respondi al leteroj.

Ĉu vi ankoraŭ memoras min, onklino Aglaja? Ĉu vi memoras, kiel vi nomadis min «longkolulo»? Ĉu vi memoras, kiel vi diris, ke mi estas via sola, karega kaj amata nevo Vlaĉjo?

Enuigas min, onklino, neniofarado. Ne scipovas mi tion. Nenion fari kun gaja vizaĝo – tio estas, verŝajne, bonege! Kaj, vidu, mi envias al homoj, kiuj scipovas ripozi, scipovas ludi domenon, damojn, kun pensema, malgaja kaj signifa vizaĝesprimo pluki kordojn de gitaro.

Kial vi ne instruis min pri tiu saĝaĵo, onklino?

Vi devis instrui min nenion fari kaj ĝui tion.

Neniajn novaĵojn mi havas ĉi tie.

Tamen, havas: mi terure kverelis kun Miĉjo Ŝervud – ĉu vi memoras tiun? Mi kaj li samtempe finis nian instituton. Li estas iomete globokula, glatigita, belaspekta blonduleto. Li estis en la instituto knabo ne sen kapabloj, sed li iel troe, iel preskaŭ histerie atendadis diplomon. Mi memoras senton de incitiĝo, kiun li vokis en mi, kaj ne nur en mi, ankaŭ en Ogurcov kaj Paĉo, per tiu atendado de diplomo, per tiuj ekkrioj pri tio, ke tempas fini la lernadon, tempas resumi, tempas esti kuracisto. Tion estas malfacile klarigi, onklino, sed vi ĉe mi estas saĝa, vi komprenos: al mi ĉiam ŝajnis, ke strebo al ricevo de papero kun subskribo kaj sigelo ankoraŭ ne estas strebo al farado de afero sur la planedo Tero. Herzen genie esprimis tion per proksimume tiaj vortoj: «Diplomo treege malhelpas al disvolviĝo, diplomo atestas aŭ asertas, ke la afero estas finita – latine, se mi ne eraras, consomatum est. Posedanto de diplomo plenumis la sciencon, scias ĝin». Ĉu bone? Do, Miĉjo Ŝervud estas el tiuj homoj, kiuj plenumis sciencon. Kaj tio por mi ĉiam estas suspektinda, kvankam vi, certe, opinios ĉion ĉi mia ordinara troigo. Bone, ni ankoraŭ interparolos, kiam renkontiĝos.

Mallonge dirante, militkuracisto de tria rango[40] kamarado Ŝervud vizitis min en la akcepta tago de nia hospitalo, kio, esence, sciante lian karakteron, estas sufiĉe kortuŝa. Li laboras en Moskvo, loĝas ĉe sia kuzino, rozkolora, sata junulino, kolektas materialojn por disertaĵo. «Eĉ terebintino por io utilas», kiel ŝatis diri Prov Jakovleviĉ Polunin, citante Prutkov-on.

Ni sidis en la gastoĉambro, – ĉi tie estas tia, unu por tri etaĝoj. Ŝervud, interalie, estas el tiuj homoj, kiuj gastoĉambron nepre nomas salono. De la medicino li, laŭ mi, sukcesis dum tiuj ĉi jaroj tre malproksimiĝi, ĉiuokaze li parolas pri sufiĉe elementaj aferoj kun certa timo kaj penas rapide ŝanĝi temon de konversacio.

Nature, temis pri milito, poste – pri faŝismo, poste – pri la germanoj. Kaj tiam Miĉjo Ŝervud, rigardante al mi per siaj trankvilaj, elstarantaj okuletoj, faris tutan paroladon pri Germanio. Ĝenerale, tiu diligenta knabo «venis al konkludo», ke la germana popolo kiel tia, ĝuste la popolo, devas esti neniigita pro ĉiuj siaj krimoj. Ne nur faŝismo, ĉu vi komprenas, onklino, sed ĝuste la popolo – virinoj, infanoj, maljunulinoj, maljunuloj, – «por ekzemplo», kiel esprimis Miĉjo.

Mi eĉ komence ne bone komprenis, ĉar mi ne tro atente lin aŭskultis: li parolas «bele», kaj mi tion ne ŝatas, nu kaj vi ja scias – mi havas damnitan kutimon pensi pri propraj aferoj, kiam aŭskulti estas ne interese. Sed tiam enmiksiĝis unu aviadisto, ĉe li unu piedo estas amputita, mirinde ĉarma kaj modesta knabo. Mi laŭ lia voĉo komprenis, ke io okazis, do li subite interesiĝis:

– Ĉu la popolon? Sed la popolo ja kiel rilatas al tio?

Ŝervud klarigis, kiel rilatas la popolo. Ni estis jam ne tri en la angulo apud la fikuso, – sed ĉirkaŭ dek. Kaj precipe vunditoj. Klarigis Miĉjo diligente, klare, konvinke el lia vidpunkto. Nu, kaj mi ekscesis. Mi jam ne memoras, kion ĝuste kaj kiel mi kriegis, sed mi nome kriegis, kriegis tiel, ke Ŝervud eĉ retiriĝis de mi kaj iĝis en sufiĉe granda distanco disde ni ĉiuj. Mi memoras: li blekis ion pri «malstabilaj nervoj», kaj mia aviadisto Jemeljanov levis la lambastonon kontraŭ li. Malbela estis vidaĵo, onklino, abomena. La konata de vi Rodiono Metodjeviĉ min pro tia histeria atako por ĉiam ekmalestimus, sed vi al li pri tio ne skribu – tiu letero estas persone por vi. Miĉjo Ŝervud same montris la dentojn, mordi li scipovas. Kaj lia kapo sidas, kiel esprimas avo Metodo, ne «kun la rafano malsupren». Eksentinte antaŭ si unuecan fronton de homoj, almenaŭ iom vidintaj la militon, Miĉjo komencis parolojn pri eterna rusa bonkoreco, «krima» en tiu ĉi tempo, pri «unueco kaj celkonformeco» de agoj, pri malutilo de rezonadoj kaj meditadoj en la tragikaj horoj de la milito, senekzempla en la historio de la homaro. Tiam mi alkroĉiĝis al li, kio nomiĝas, per «fera teno». Ni ĉiuj sentis abomenon de tiu demagogio, sed tamen du homoj iom konfuziĝis kaj, certe, ne pro argumentoj de Ŝervud, sed pro lia maniero esprimiĝi, pro liaj aludoj kaj pro tio, kion Barbara nomas «subtekstoj», pro tio, kiel li timigas per tiaj kategorioj, kiel «de tio estas nemalproksime ĝis pacifismo» kaj «mi gratulas vin, kamaradoj, vi atingis la ekstremon». Tiam mi tute ekscitiĝis, kaj komencis mi bati Ŝervud-on, figure dirante, svinge kaj ĝismorte. La du «ekdubintoj» revenis sub niajn standardojn. Sed tiam mi faris stultaĵon. Mi diris, onjo Aglanjo, ke min en nia disputo miregas sangavido de la malfronta aganto Ŝervud.

– Ĉu de malfronta? – montris la dentojn Ŝervud. – Do, ĉu ĉiuj niaj kamaradoj, laborantaj ne en la fronto, estas malfrontuloj?

Mi mem helpis al lia demagogio. Nun li ekiris al batalo – akuzante kaj atakante, insultante kaj senmaskigante. Tiaj, kiel Ŝervud, nenion pli ŝatas, ol kiam oni misdiras en ilia ĉeesto, kiam oni neprecize esprimas sian penson. Sur tio ili konstruas sian bonstaton. Nu, mi, certe, same eksplodis. La disputo transformiĝis al fenomeno de alia speco, nun Ŝervud devis pruvi, ke ni predikas nerezistadon al malbono per forto, ke ni en la fronto estas danĝeraj, ke de pardono al la popolo ĝis pardono al faŝismo estas unu paŝo, ke ni faras embarasojn.

Kaj tiam, onklino, mi faris, ŝajne, duan stultaĵon. En ekscito mi rakontis pri unu germana milita kuracisto, kun kiu min antaŭnelonge renkontigis la sorto. Kaj rakontis pri lia morto.

Kia tio estis neatendita ĝojo por Ŝervud!

Li eĉ rozkoloriĝis pro feliĉo.

Kaj nenion, memkompreneble, li al mi respondis. Mi jam ne meritis liajn kontraŭargumentojn. Miĉjo Ŝervud turnis sin al aliaj homoj, al niaj resaniĝantaj vunditoj, kaj diris al ili per voĉo de indignanta senmaskiganto:

– Ĉu vi vidas, kamaradoj? Nun por vi ĉiuj, mi esperas, estas klare, al kio kondukas tiela, se eblas tiel diri, filozofio? Ĉu nun vi komprenis tion, kion predikas Ustimenko? Jen lia filozofio en praktiko! Militkuracisto Ustimenko laŭdas noblecon de kuracisto, parolas pri ties rimorsoj, alvokas nin al memanalizado kaj al diversaj inteligenciaj artifikoj, anstataŭ neniigadi la germanojn, kiel rabiajn hundojn. Ustimenko deziras, ke, pafante, ĉiu el vi enpensiĝu – ĉu ne al Hummel li pafas, ĉu ne vundos li, dio savu, bonan faŝisteton…

– Vi mensogas, Ŝervud! – kriegis mi. – Ni mortigas kaj mortigados la okupaciantojn, ni militas kaj ekstermados faŝismon ĝis kiam liberigos ne nur Eŭropon, sed eĉ Germanion mem disde Hitlero kaj tiu fiaĵo, per kiu li kripligis generaciojn de germanoj. Sed la germana popolo – tio estas alia afero…

Ho, kiel mi ekscitiĝis, onjo!

Kaj kiel mi bruis, kiel kriegis! Tamen, Ŝervud foriris kiel venkinto. Tre mi deziris piedbati lin per la pantoflo, sed mi tion ne faris. Kaj mia kara Jemeljanov (li laŭ sia klero estas filologo) demandis:

– Ĉu lia familinomo estas Ŝervud?

– Ŝervud.

– Ĉu li ne estas posteulo de tiu Ŝervud, kiu perfidis la decembristojn[41] kaj pro tio ricevis aldonaĵon al sia familinomo de la caro Nikolao mem? Ŝervud-Fidela.

– Mi ne scias, – diris mi.

Kaj Jemeljanov pensis iom kaj aldonis:

– Plej probable, Ŝervud-Fidela estis same diligenta.

Kaj al mi Jemeljanov konsilis:

– Pri tiu Hummel vi, doktoro, vane rakontis. En tio li pravas – la Fidela! Al diablo pensojn pri tiaj aferoj en milito.

Jen, onjo, kiel mi fuŝis.

Malbone, ĉu?

Ĉu vi nenion aŭdis pri Postnikov, pri Ganiĉev, pri mia Ogurcov? Li ie malaperis.

Ĉu vi havas informojn de Rodiono Metodjeviĉ? De avo Metodo?

Onklino, kie estas Barbara?

Se tiu letero vin atingos, tiam skribu al mi tuj – kie estas la rufa Stepanova. Mi, kiel estas facile diveneble, ne intencas komuniki kun ŝi, mi simple interesiĝas fremde – kie ŝi povas esti, tiu Barbara.

Kaj ne ridetu, mi petas, ĉio ĉi estas finita por ĉiam.

Mi kvazaŭ vidas, kiel vi ridetas.

Estu sana, onklino!

Ni ankoraŭ ĝisvivos ĉion plej bonan.

Skribu al mi ĉi tien, kiel vi tie vivas.

Mi deziras, ke oni min plej baldaŭ liberigu el la hospitalo!

Mi restas via ĉiam amanta nevo.

Vladimiro».

Malsukcesoj de profesoro Ĵovtjak

– For! – diris la germana kuracisto. – Tuj iru for! Ĉu vi ne komprenas?

Ĵovtjak ne komprenis: li ne sciis la germanan.

– Oni vin pelas for, – tradukis al Genadio Tarasoviĉ Postnikov. – Ĉu vi aŭdas?

– For! – ripetis la germano kaj per la fingro almontris la pordon. – Kaj neniam plu venu!

Genadio Tarasoviĉ eliris en la koridoron. Sur lia vizaĝo fluis larmoj. Ĉu li kulpas pri tiu monstra eksplodo de ekzantema tifo? Ĉu la germanoj almenaŭ per io helpis? Ĉu ne skribis li paperojn – unu post alia – de respektoplena ĝis aŭdaca? Jes, jes, la lasta estis aŭdaca, ĝuste pro tio li pagis…

Tra la koridoro germanaj sanitaristoj en vesto, simila al subakvistaj skafandroj, estis trenantaj fiodorajn matracojn, littolojn, trivitajn litkovrilojn – por bruligi. Fajfis frosta, neĝa vento; tiuj damnitaj marsanoj, certe, venkos la eksplodon. Ili agas simple: ĉion forbruligos, kaj fino.

Ŝmacante per la nazo plej kompatinde, li etendis la manon malantaŭen al la flegistino, por ke ŝi donu al li la peltmantelon. Sed eĉ tiu diabla Klaŭdia ne kompatis sian maljunan kaj meritoplenan profesoron – ŝi simple ŝajnigis, ke ne rimarkas liajn larmojn. Kaj la ĉapon ŝi al li ŝovis, ne rigardante al li.

Tra la eksa Proleta, nun Adolf-Hitlerstraße, januara kolera vento estis pelanta neĝon ĉe la tero. Pro malvarmo ĉe Ĵovtjak haltis spirado. Kaj iĝis subite terure, neelteneble, monstre terure. Kiel li nun vivos? Li – prikantanto de salajro en ajna valuto – de la caraj rubloj ĝis la okupaciaj markoj. Ĉu vendi la kolekton? Kiu aĉetos? Ĉu la germanoj? Sed se ili ekscios pri liaj trezoroj, ili forprenos ĉion, forprenos senpage. Kaj lin ili murdos! Por ili estas tute facile lin murdi. Ne tiajn ili murdadis – afereme, rapide, babilante inter si, gajaj, pure razitaj, en purigitaj ĝis spegula brilo botoj, glate kombitaj, kun haroj, same brilantaj pro pomado, kiel la botoj pro ciro…

Suspirante, ŝuŝante per la flikitaj feltbotoj, cedante la vojon al germanoj, li trenis sin en sian hejmon, al la malproksima Pipra strato. Diablo instigis lin loĝiĝi tie, kaj nun ne eblas transloĝiĝi, ne eblas moviĝi kun lia porcelano, fajenco kaj pentraĵoj…

Larĝe malfermiĝis pordo de kazino «Kara Bavario», knaranta sub vento lanterno prilumis tri germanajn tankistojn, iliajn nigrajn epoletojn kun roza bordero, iliajn brustsignojn – sterniĝintan aglon el arĝento, iliajn griz-nigrajn kolumsignojn kaj satajn muzelojn. Tial, ke la kazino estis en la keletaĝo, al Ĵovtjak subite ŝajnis, ke la tankistoj elrampis el la tero, kiel tervermoj.

Genadio Tarasoviĉ haltis: neniu en la urbo povis scii, kion eblas atendi de ebriaj venkintoj, ĉiuokaze kun ili ne endis kunpuŝiĝi.

El la larĝa, hele prilumita, malfermita pordo de la kazino venis odoro de manĝaĵo – cepa satiga supo kaj grekeskaj viandbuloj. Ĵovtjak avide flaris – iam okazadis, ke ankaŭ li ricevadis tian manĝaĵon…

Preninte unu la alian ĉe la brakoj, la tri germanoj subite ekkantis malnovan, nun modiĝintan kanton kun idiotaj vortoj: «Mi viŝos viajn larmojn per smirgo».

Farinte por ajna okazo respektoplenan kaj bonkoran vizaĝon, Ĵovtjak atendis, ĝis la ebriaj tankistaj suboficiroj turniĝis post la angulon de la eksa strato Rilejev, poste eniris en la korton, ĉirkaŭiris fiodorantan rubejon, kie fosis iuj infanoj, ŝiris la pordon kaj ekpalpebrumis, haltinte sur la supra placeto de la ofica ŝtuparo, foriranta en profundon de kuirejoj kaj provizejoj de «Kara Bavario». Ĉi tie, malproksime en tiu subtera regno de satiga manĝaĵo, en legomtranĉejo estis laboranta la eksa Alevtina, poste Valentena Andrejevna Stepanova, kiun instalis ĉi tien sinjorino Lis, la ĉefa tajlorino de la urbaj «ĉokoladistinoj», kiel oni nomadis putinojn, priservantajn germanojn.

Malleviĝinte en antaŭĉambron antaŭ la lavejo, kie kun bruo oni faligadis malpuran vazaron kaj kie nenio videblis pro vaporo, Ĵovtjak staris iom, viŝante la rosumkovriĝintajn okulvitrojn, poste faris malfeliĉan vizaĝon de elturmentita, sed tamen ne subfalanta intelektulo, iom hezitis kaj, plejeble ĝibiĝinte, demandis de pufbrusta kelnerino:

– Mi petas, bonvolu komplezi maljunulon, ĉu eblas voki Valentena-n Andrejevna-n.

La kelnerino, malkontente movinte la ŝultron, forkuris, sed tamen Alevtina-n vokis. La iam bela, viva vizaĝo de la eksa ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj velkis, sub la okuloj aperis malhelaj duonrondoj, la kolo iĝis kaduka, kaj aspektis Alevtina laca, eĉ elturmentita.

– Ho, – enue diris ŝi. – Denove vi!

Ĵovtjak kisis ŝian manon, fendiĝintan kaj nigriĝintan pro kuireja laboro, kaj silentis iom, komprenigante kaj per la vizaĝesprimo kaj per la pozo, ke li mem estas tute afliktita, sed ja kion fari…

– Mi jam ne scias, – penseme diris Alevtina, – simple ne scias, kion nun fari kun vi, Genadio Tarasoviĉ. Nun estiĝis terura severeco. En vesperoj, pli malfrue, oni eĉ gardanton starigas al nia ofica enirejo. Neniu povas eniri. Vi estu pli singarda, kaj ankaŭ min vi embarasos, nun pro nuraj bagateloj oni elpelas…

– Kaj ankaŭ min oni hodiaŭ elpelis! – kunmetinte la buŝon kiel kokan gropon, sciigis Ĵovtjak. – Ne, mi nenion diras, – ekhastis li, – mi havas neniajn pretendojn, mi, certe, tiun gigantan energion de la imperia estraro ne povas atingi, mi mian vivon travivis. Sed, vidu, la demando de menuo…

Li iomete maĉis per la buŝo kaj ree peteme ekrigardis al Alevtina.

– Nur necesos atendi, – preskaŭ ne aŭskultante lin, diris ŝi. – Kaj ne ĉi tie, prefere en la korto staru…

– Nur ne forgesu! – diris Ĵovtjak kaj petole minacis al Alevtina per la fingro. – Atendo devas esti rekompencita, ĉu ne, sinjorino?

Atendis li longe kaj ĉiam oscedadis – li terure deziris dormi.

Kaj li maltrankvilis – ĉu li estis priŝtelita dum tiu ĉi tempo. Sed la atendo, finfine, iĝis rekompencita, Alevtina kriis: «Kie vi estas, Genadio Tarasoviĉ?» – kaj ŝovis al li volvaĵon kun manĝaĵo. Li avide kaj ĉi-foje sincere kisis al ŝi la manon kaj tuj ekhastis, ĉar lastatempe al ŝi aperis abomena kutimo demandi, kaj eĉ kun signifo en la voĉo: «Kiaj estas novaĵoj?» Li komprenis, kion ŝi atendas kaj kiajn novaĵojn ŝi bezonas, sed tute ne deziris paroli pri tiuj temoj.

Apud la disbombita ĉefpreĝejo, en ĝardeneto, kie lumis lanterno, li esploris la volvaĵon: ĉi tie estis tri kuiritaj betoj, kelkaj krudaj terpomoj, paro da grandaj cepaj bulboj kaj kurbe detranĉita, probable ŝtelita haste, peco de viando – peza je tricent-kvarcent gramoj. Kaj bulo da blanka graso en aparta papero.

«Jen kiele! – aprobe pensis Ĵovtjak. – Lerta sinjorino!»

La kuiritan beton li formanĝis tuj, sur la benko, poste, ekvidinte soldaton, algluantan ion sur la tabulon de «specialaj anoncoj» de la germana estraro, rapide leviĝis kaj, dirinte al la grandaj, kvadrataj ŝultroj de la germano «pardonu, sinjoro», komencis legi novan ordonon, diligente movante la lipojn. Li komprenis malmulte, nur multfoje ripetiĝantan, same kiel en ĉiuj faŝistaj ordonoj, vorton «mortpuno», sed la subskribo sub la ordono tiel afekciis lin, ke li ne kredis al siaj okuloj, retropaŝis je unu paŝo, aliris pli proksime kaj denove retropaŝis. Ne, duboj ne plu estis. Grande, per grasaj prestipoj tie ĉi estis dirite: «Milita komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck».

– Und Waldeck! – kvazaŭ preĝante, flustris Ĵovtjak. – Zu Stackelberg und Waldeck! Zu! Und!

Eksentinte malfortecon en la femuroj, li ree sidiĝis sur la benkon, kaj tuj tiu antaŭlonge pasinta nokto en tuta sia brilo reviviĝis antaŭ li: la edzino de la ĉefleŭtenanto en pufa, aroma, de neordinara fasono negliĝo, la timigita vizaĝo de la juna galicianino-nutristino, la duonebria, kun monoklo subleŭtenanto, la bebo en la lulilo, tegita per blua silko, bukedo da franĝa siringo kaj li mem, Ĵovtjak, strikta, en fremda, sed kvazaŭ almezurita tuniko, la instrumentoj por ĉevaloj kaj la eklumintaj per feliĉo violaj okuloj de la baronino.

«Jes, sed tio estis ŝi naskita zu Stackelberg und Waldeck! – kun momenta ektimo rememoris Ĵovtjak. – Ŝi, sed ne li! Li estis simple Kletterer – jes, ĉefleŭtenanto Kletterer, Otto Ivanoviĉ ial». Sed tuj, senprokraste Genadio Tarasoviĉ rememoris alian, ĝojan, feliĉan: «Ŝi obtenos por vi konservon de nia familinomo: vi estos barono zu majoro. Li ne aŭdacos dubi, kiam mi rememoros ankaŭ tiun detalon. Ne aŭdacos!»

Alpremante al si la volvaĵon, ridetante, levante la brovojn, ne memorante sin mem en litera senco, Ĵovtjak atingis la hejmon, demetis la peltmantelon, eĉ ne pendiginte ĝin sur vestarkon, ŝlosis ĉiujn siajn ruzegajn serurojn kaj riglilojn, levis la manikojn, fritis la tutan viandon tuj, eltrinkis du grandajn glasetojn da vodko, sate manĝis kaj nur tiam komencis boji hunde.

Bojadis li jam dum multaj jaroj kaj, kiel li pri si mem, estante en bona humoro, kalemburis, nemalbone spertiĝis en tio, kiel hundo en bojado.

La afero konsistis en tio, ke loĝis Genadio Tarasoviĉ ĉiam sola, opiniante, ke ĉia geedzeco estas jugo kaj ke nur solaj stultuloj edziĝas kaj generas infanojn, kiuj poste sidas sur la gepatra kolo kaj ĉion nur postulas, kaj se donas, do al malriĉaj gepatroj. Esti malriĉa Ĵovtjak ne deziris, permesi sidiĝi sur sian kolon estis ne en liaj reguloj. Tial en tio kreiĝis kvazaŭ magia rondo. Kio koncernis geedzecon sen infanoj, do ankaŭ pri tio ĉi Ĵovtjak decidis, ke por kio do entute subjugiĝi? Kaj tial li estis amiko de multaj damoj en la urbo, kiuj lin vizitadis, kio al li ne tro plaĉis pro scivolemo, karaktera por la virinoj. Li pli preferadis mem vizitadi siajn amikinojn, kiuj estimis lin kiel profesoron, sciis liajn gustojn, kiel gastronomiajn, tiel ankaŭ pri aliaj plezuroj, kaj se faradis al li scenojn, do ne tro kverelajn, ĉar ili mem havis edzojn, familiojn kaj bonege komprenadis, ke Genadion Tarasoviĉ-on edzigi al si eblas per nenia deviga maniero: li estis viro multsperta kaj dentomontri scipovis tiom majeste, ke nelonge antaŭ la milito unu tre kultura kaj muzike talenta konservatorianino eĉ svenis sur strato, aŭdinte takson de sia moralo, esprimitan de Ĵovtjak en tre kategoria kaj mallonga formo.

Jam antaŭ la milito, dufoje dum semajno, venadis por purigi la loĝejon de Ĵovtjak kaj ameli liajn ĉemizojn, kaj ankaŭ por iomete kuiri vidvino de popo el la Koĉera antaŭurbo – iu tre dika, silentema, sur potencaj kruroj personino, Kapitolina Fedosejevna, kiun la profesoro nomadis simple Kapa. Tiu Kapa, tre fidela al Genadio Tarasoviĉ, konsilis al li aĉeti por gardado de sia «kolekto» (ŝi sola estis informita) bonan, koleran hundon. La ideo al Ĵovtjak plaĉis, la hundon Kapitolina Fedosejevna venigis sur ĉeno kaj en buŝumo, kaj la hundo, vere, bone kaj laŭte, kun ferocaj intonacioj bojadis, kiam iu aliradis al la pordo de la profesora loĝejo.

Sed io en la hundo ŝajnis al la profesoro suspektinda.

Ne sufiĉis en tiu bunta virhundo tiu senbrida kolero, tiu raŭka bojado kun ŝaŭmo sur la buŝego kaj tiu esprimo de la sangaj okuloj, kiuj povus definitive trankviligi Genadion Tarasoviĉ-on pri gardado de liaj trezoroj. Kaj li komencis, laŭ trastudita libro pri dresado, instrui sian virhundon.

Instruis Ĵovtjak severe, ĝis tiom severe, ke la bunta hundo foje tiel draŝis sian kalvan kaj aroman turmentanton, ke la profesoro ne nur faris al si necesan kvanton da injektoj kontraŭ rabio, ne nur kuŝis dum semajno en la lito, sed eĉ ordonis la hundon forkonduki kaj «dormigi». Alian hundon li ne akiris, sed de la buntulo, jam dum okupiĝoj kun ĝi, li mem instruiĝis boji. Kaj instruiĝis perfekte, eĉ iusence superis la hundon-instruiston en feroco, en hurlado kaj en arta singultado…

Se al profesoro iu hazarde venadis, tiam Ĵovtjak ludadis tutan spektaklon. Komence li terure bojadis kaj eĉ batiĝadis per la korpo al la pordo, montrante neekzistantan hundon, poste kvazaŭ forkondukadis ĝin, iomete ĉe tio batante, ŝlosadis ie malproksime kaj nur multe poste malfermadis antaŭ la vizitanto la pordon, nepre dirante:

– Idiota estaĵo! Ĝi ŝiris antaŭnelonge iun strangulon, nekredeble feroca animalo!

Okazadis, ke veninte meze de labortago hejmen por horo, Ĵovtjak ankaŭ tiam ne pigris boji, kaj fojfoje hurlis, rakontante poste al la najbaroj, ke Zeŭso – tiel li nomis la imagatan virhundon – tre pri li sopiras.

Foje la najbaroj interesiĝis – kiel do la hundo vivas, se tiel diri, sen promenoj? Neniom konfuziĝinte, la profesoro sciigis, ke ĝi uzas la necesejon, kiel kultura homo, kaj eĉ la akvon post si fluigas, tirante la ĉeneton per la dentoj.

– Ĉu eblas rigardi? – ekkriis la najbaraj infanoj.

– Mi ne konsilas! – subridis la bona avo Ĵovtjak. – Tio povas kosti vivon. Kun mia Zeŭso ne eblas ŝerci.

Kaj tamen ĉirkaŭ dufoje dum monato, precipe en profunda nokto, Ĵovtjak bojadis anstataŭ sia Zeŭso ankaŭ surstrate – ĉiuj sciu, ke lia hundo estas feroca kaj neniam iun enlasos en la loĝejon de la simpatia Genadio Tarasoviĉ.

Kaj gardi Ĵovtjak, kiel oni diras en Odeso, «havis kion»! Ekde la unuaj tagoj de la revolucio li kolektadis pentraĵojn, porcelanon kaj fajencon, enmetante en la kolektadon ĉion tion, kio anstataŭadis por li la animon, tio estas bolantan, nebrideblan, furiozan energion, direktitan al atingo de dolĉa kaj sola por li celo.

En la obskuraj, malklaraj por Ĵovtjak tagoj de la revolucio, kiam en fora Voroneĵo oni frakasis la feraĵan butikon de la maljuna Ĵovtjak sub nomo «Ĵovtjak kaj filo», kiam estis likvidita la ĵus lanĉita de la patro de Genadio Tarasoviĉ sukera fabriko kaj deprenita al posedo de la nova ŝtato la tuta nemoveblaĵo de la malnova negocista familio de Ĵovtjak-oj, Genadio Tarasoviĉ riverencis al la stertoranta post apopleksia ikto paĉjo, riverencis al la maldika, subpremita kaj simila al griza muso panjo, ordonis al ŝi forgesi pri li kaj foriris en nesciata direkto…

Venis li al la Pipra strato kiel frontulo-helpkuracisto, malamanta Kerenskij-on kaj la «fratmurdan» militon. En mitingoj li estis fama kiel forta oratoro, kvankam kun frenezaj ideoj: tro ofte kaj sen ajna bazo postuladis li ekstremajn rimedojn. Tamen en la nur ankoraŭ organizata sanprotektado li ricevis nemalgrandan postenon, en kiu li montris sin tre energie, kvankam kiun iomaj troigoj koncerne de sia «akra klasa intuicio».

La posteno ne malhelpis al li, tamen, disvolvi sur sia malproksima Pipra strato energian privatan praktikon: ĉi tie li «liberigadis» siajn pacientojn de hemoroidoj, ne operaciante ilin, sed injektante alkoholon. Malgraŭ teruraj doloroj, kaŭzataj de alkoholo, multaj malsanuloj ĉiel agitadis por Ĵovtjak kaj tiu «lia» rimedo, kio metis fundamenton al poste nemalgranda kapitalo de Genadio Tarasoviĉ. Samtie, sur la Pipra strato, li sekcadis malfacilajn kamparanajn furunkojn kaj karbunklojn; ŝvitante kaj insultante, li reartikigadis elartikiĝojn, ne neglektadis ankaŭ elŝiri denton per «kapropiedo», sed ĉefe – li «liveradis» rarajn tiutempe kuracilojn, kompreneble, kontraŭ nemalmulta prezo. Kaj ĉion ĉi li faradis por sia pasio!

Kamparanoj pagadis per naturaĵoj: per faruno, per buĉitaj anseroj, per salviando, lardo, butero…

Akumulinte multajn naturaĵojn kaj fabrikinte al si mem solidegajn dokumentojn (kaj laŭ sia ofico en la gubernia sanprotekta departemento li nome dokumentojn estis faranta), purpurvizaĝa pro streĉiĝo, eniradis Genadio Tarasoviĉ en trafumitan soldatan kabanon, nomadis sin profesoro de akademio, sekcadis al iu absceson aŭ ree per la sama kapropiedo elŝiradis denton, rakontadis maldecegajn anekdotojn, insultadis per ĉiaj vortoj la burĝojn, la kontraŭrevolucian hidron, la blankulojn kaj ceteran fiularon, regaladis plej suspektemajn ruĝarmeanojn per hejmfarita brando, kaj tiela – «sia ulo», «tio estas vera profesoro!» – atingadis malsatantan Petrogradon, kie li havis kelkajn konatojn – en la Basena strato kaj en la Petrograda flanko, en vilaĝoj Roto kaj Sablo. Ĉi tie, arminte sin per lupeo, li pririgardadis fabrikajn markojn kaj arabeskojn sur tasoj, servicoj, teleretoj, statuetoj. «La hidro kaj la burĝoj» deziregis manĝi pli sate. Ĵovtjak estis sata, ekster danĝero, konkurencon li ne havis. Li estis sola tia fama aĉetanto. «La hidro» inter si nomadis lin ne sen respekto «unikaĵo» – tio estis lia ŝatata vorto, li kolektadis «unikaĵojn». Post semajno aŭ du Ĵovtjak ekveturadis hejmen kun kesto, sur kiu oblikve kaj transverse blankis tipografiaj algluaĵoj: «Laboratoria ilaro de fr. Ropf». Da mandatoj al li sufiĉis, li elskribadis ilin por si mem.

Kaj Moskvon vizitadis Ĵovtjak, kaj en sia regiono vojaĝis, en malnovaj nobelaj, «Turgenev-aj», kiel li esprimadis, nestoj. Li pririgardadis la murojn, fosadis en kredencoj, faritaj iam de servutaj mahagonistoj, kortuŝe suspiradis kun maljunulinoj kaj maljunuloj, skuadis, laŭ lia propra formulo, al ili «la animon, kiel pirujon». La estroj de Ĵovtjak opiniis, ke li veturas en la regiono kun inspekta tasko – kontroli organizadon de sanprotektado surloke. Pri la kontrolado Genadio Tarasoviĉ penigis sin ne troe. Kaj kia en tiuj jaroj estis sanprotektado? Plie nur altaj revoj, cirkuleroj kaj larĝaj parafoj…

Tiel estis kreata la bazo de la kolekto.

En la sama tempo la helpkuracisto Ĵovtjak, farante paroladojn kaj konstante iun kaj ie senmaskigante, eldiris ĝuste al tiuj, kiujn li estis senmaskiganta aŭ kiuj atendis, ke Ĵovtjak «atakos», sian plej karan, modestan kaj eĉ kortuŝan deziron – lerni. «Mi estas duonlerninto, – esprimiĝis li pri si, modeste mallevinte la okulojn. – Praktiko ekzistas, sperto ĉeestas, sed en teorio mi estas helpkuracisto».

La konversaciantoj komprenis – kaj ekhastis, eĉ ekrapidis. La loka profesoraro ekdeziris helpi al tia «popola talentulo», kiel Genadio Tarasoviĉ. Necesas doni justecon al li, la «talentulo» lernis abnegacie, li deziris scii. Kaj obstino, necesa por parkerigado, al li sufiĉis. Kaj post paso de ioma tempo li, «por ili ne tro pri si imagu», komencis siajn instruistojn «returni al iliaj lokoj», severe prononcante vortojn: «dialektiko», «tio, pardonu, estas empiriismo», «Markso instruis». La profesoroj subtiradis la vostojn…

Fojfoje Ĵovtjak invitadis siajn instruantojn al si, grase ilin manĝigadis, intence insultadis per sakraj vortoj kaj mensogadis, kiel foje, estante revolucia komisaro kaj havante plenrajtojn, li ne sciis, kiel skribi rezolucion: «Mortpafi ĉiujn» aŭ «Mortpafigi ĉiujn». La instruistoj interrigardadis per blankaj pro timo okuloj. Ĵovtjak laŭte ridegadis:

– Estis tempo, ridindas rememori. Kaj nun mi ne eraros en rezolucio.

Sian kolekton en tiuj tempoj la estonta profesoro Ĵovtjak tenis en kelo, por ĝi estis ankoraŭ tro frue aperi al la mondo, ne venis la tempo.

En la partion, tamen, Ĵovtjak aniĝi ne penis kaj havis por tio gravajn kaj tute bazitajn kaŭzojn: unue, okazis al li kun la biografio, esprimante per kartluda terminologio, ioma «troo». En ekscito li ion mensogis, sed ja kandidatojn aŭ ĝenerale strebantojn en la vicojn de la partio oni kontroladis kaj eĉ rekontroladis. Samtempe estis en la sistemo de la sanprotektado tiaj homoj, kiuj pri Ĵovtjak ĉiam malkaŝe ridis kaj eĉ aŭdacis kontraŭ li elpaŝi malfermite, kiel, ekzemple, la forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin kaj lia malpli kuraĝa, sed tamen venena amiko, ankaŭ nun, bedaŭrinde, vivanta, – profesoro Ganiĉev. Kaj estis ankoraŭ malamikoj, eĉ en la studenta medio, eĉ tiaj neniuloj, per nenio sin manifestintaj, kiel Ustimenko Vladimiro.

Tia estis la unua kaj la ĉefa kaŭzo de tio, ke Ĵovtjak ne penis aniĝi al VKP(b).

La dua kaŭzo estis lia abundega kaj profitega privata praktiko. Akirinte diplomon de kuracisto, Genadio Tarasoviĉ restis en tiu stato nelonge. Sakremulo kun simpluloj, pensema kaj optimisma idea doktoro kun inteligencio, impertinenta drinkulo kun burĝoj-NEP-uloj[42], fajna adoranto de muziko kaj aliaj artoj kun guberniaj, sopirantaj kaj suspirantaj pri la ĉefurbo damoj, aferema medicinisto en uniformo kaj altaj botoj en familioj de partiaj laborantoj – tiu monstro de mimetismo, kiel ajn tio estu stranga, ricevis tian rapidecon en la gubernio, kaj poste ankaŭ en la regiono, ke li eĉ mem fojfoje timis kaj bremsadis sin.

Sed tiam jam efikis inercio. Laŭ sia stato Ĵovtjak ne povis resti kuracisto kaj tre baldaŭ defendis disertaĵon kun longa kaj komplikita titolo, kies esenco estis en proponata de li maniero de kuracado de vundoj per aro de ungventoj kaj balzamoj, kies konsiston li mem elpensis. Dua lia temo disvolvis la unuan ne sen ioma dozo da memkritiko kaj kun tre nestultaj riverencoj al tiuj, kiuj povis esti danĝeraj. Ĉio pasis glate, ke en unu bela tago Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak subite iĝis profesoro, «elsaltis al profesoroj», kiel esprimis pri li tiam Prov Jakovleviĉ Polunin – konata lia malbondeziranto kaj malamiko.

Sian aspekton al tiu profesoreco Ĵovtjak preparis antaŭlonge – kaj tiel pripensite, ke jam longe antaŭ la okazinta, same laŭ la esprimo de Polunin, «maldecaĵo» la malsanuloj nomadis Genadion Tarasoviĉ-on ne alie ol «profesoro».

Kaj la aroma roza kalvaĵo, kaj la barbeto, kaj la sigelringoj (ilin, same kiel porcelanon kaj fajencon, li bone konis), kaj bena rideto, kaj subitaj paroksismoj de kolero, kiujn li imitadis, kvazaŭ defendante malsanulon kontraŭ malatento de medicina personaro, kaj anĝela pacienco kun edzinoj, bopatrinoj kaj bofratinoj de potenculoj, kaj scipovo krei al necesa homo en sia kliniko je konto de la nenecesaj fabelajn kondiĉojn, kaj la maniero mem eliri kun sekvantaro en la kliniko, kiel ĉefpastro – ĉio ĉi transformis la popularan kuraciston Ĵovtjak al fama profesoro.

Do – la partio sendube senigus Genadion Tarasoviĉ-on je eblo rikolti la kampon, tiel zorgeme kaj per tiaj penoj plugitan kaj prisemitan. Kaj tiuj rikoltoj, kiel estas facile diveneble, estis nemalgrandaj…

Dum la jaroj de sia helpkuracisteco Ĵovtjak ne evitadis ĉion, per kio eblis ricevi sperton, en la juneco nemalmulte operaciis, tial operaciojn, postulantajn norman teĥnikon, li faradis eĉ kun ioma brilo kaj dandeco. Sed se, savu dio, necesis fari operacion, kie en ĝia procezo mem necesis ĝuste taksi variantojn de malsimplaj anatomiaj devioj, tiam Ĵovtjak konfuziĝadis, perpleksiĝadis kaj per petegantaj okuloj rigardis al Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, al kiu li algluiĝis kaj kiu, ju pli poste, des pli ofte operaciadis anstataŭ sia ĉefo. Kun jaroj avido de Ĵovtjak al mono kreskis, li ne hontis kontraŭ pago kuŝigi en sian klinikon malsanulojn, avertante, ke sub lia, de Ĵovtjak, gvido operacios Ivano Demetrijeviĉ. Troviĝante sub narkozo, la malsanulo, certe, ne sciis, kiu kaj sub kies gvido sekcis al li la peritoneon, kaj la oraj manoj kaj elstara talento de la morna Ivano Demetrijeviĉ multobligadis la famon de Ĵovtjak, dum la honorarion li plene metadis en sian poŝon, por ke oni «ne babilu troe».

En la unuaj tagoj mem de la milito profesoro Ĵovtjak komencis febre prepariĝi al forveturo, kaj ne tiom li mem, kiom li komencis prepari al evakuado siajn «trezorojn». Sed li subite komprenis, ke ĉion, akumulitan dum tiuj ĉi jaroj, li ne elveturigos. Kaj se elveturigos, do nur farinte publika tion, kio estis lia sekreto. Liaj manoj malleviĝis, dum du diurnoj da meditoj li flaviĝis kaj maldikiĝis. En la lokaj organizaĵoj li mensogis, kvazaŭ al li oni telefonis el Moskvo, por ke li ne evakuiĝu kun la instituto, sed atendu indikojn. Kaj al Moskvo li plendis, kvazaŭ lin la instituto «forlasis». Kio koncernas la febrajn prepariĝojn, do Genadio Tarasoviĉ, atente aŭskultinte dekon da informbultenoj, sciigantaj pri moviĝo de la germanaj armeoj, la pakadon de la aĵoj ĉesigis kaj ankaŭ malpermesis prepariĝi al Postnikov.

– Kiel do? – kolere rigardante al Ĵovtjak, interesiĝis Postnikov.

– Tiel do! Ĉu eble mi rememorigu al vi iun fakton el via biografio?

– Kian tian fakton? – paliĝante, sed plu rigardante en la okulojn de Genadio Tarasoviĉ, demandis Postnikov. – Pri kia fakto vi parolas?

– Pri la sciata de vi fia fakto.

– Sed vi ja mem! – ekkriis Postnikov. – Vi mem rekomendis al mi…

– Tion ankoraŭ necesas pruvi, karulo Ivano Demetrijeviĉ, – farinte senkulpan vizaĝesprimon, diris Ĵovtjak. – Kaj kiun en tiuj malgajaj tagoj interesas enua esplorado? En la armeon vin, kompreneble, ĉe ekzisto de tiu fakto oni ne prenos, kaj prenos en alian lokon, de kie vi vidos la ĉielon kvadratita, aŭ, kiel ankoraŭ esprimiĝas prizonuloj, – mi vin vidas, sed vi min ne. Kaj lige kun diversaj severaĵoj vin oni tute povas eĉ mortpafi, tial ne incitu hundon…

Postnikov, sombriĝinte, foriris. Kaj Ĵovtjak, kiel ĉiam, bojinte hunde, kuŝiĝis sur divano kaj komencis revi: li estas ruso, senpartia, profesoro. Lin konas ĉiuj. Paroladoj kaj publikaj elpaŝoj estos pardonitaj. Pri ĉiuj nelojaluloj, restintaj en la urbo, li senprokraste, post veno de la imperiaj trupoj, raportos kien necesas, tio proksimigos lin al la germana estraro. Kaj tiam li establos privatan klinikon. Tio estos lia kliniko, persone de li, profesoro Ĵovtjak. Al diablo operaciojn kaj ligitan kun ili riskon: operacios Postnikov, kiun ankaŭ ĉi tie, duan fojon, li obeigos pro lia agado en la Ruĝa Armeo dum la civitana milito, pro liaj porsovetiaj humoroj, kaj pro multo alia! Kiel oni diras, nur estu homo, kaj krim-afero troviĝos. Tiamaniere li, Ĵovtjak, ne bezonas forlasi sian kolekton, ne bezonas toleri diversajn maltrankvilaĵojn, necesas nur atendi, kaj ĝis tiam al neniu montriĝi.

Kaj Genadio Tarasoviĉ ekmalsanis.

Malsanis li longe kaj serioze, jen iomete resaniĝante, jen denove falante kun kruelaj paroksismoj de rena koliko. Estante kuracisto, li bonege sciis, kiel tio aspektas. En la lastaj tagoj de evakuado de la urbo oni vidis lin, poste per la popa vidvino el la Koĉera antaŭurbo, avide atendanta la germanojn, li cirkuligis onidiron, ke lin mortigis rekta trafo de bombo. Tamen la hundo bojadis kaj hurladis en lia loĝejo, kie mastrumis la vidvino. Ĵovtjak, por ne perei en pripafado de la urbo, foliumadis rus-germanan frazlibron, sidante en la profunda kelo, kie estis konserviĝantaj nun ĉiuj liaj kolektoj.

En la tago, kiam la faŝistoj estis enirantaj en la urbon, profesoro Ĵovtjak zorge razis sin, surmetis amelitan ĉemizon, helan kostumon, metis en la tekon varman, bakitan de la vidvino, rondan panon, arĝentan salujon kun salo kaj malgrandan pleton kaj ekiris tra interstratetoj al la Lenina strato, al la gastejo «Grand-hotelo», kie, laŭ liaj imagoj, devis troviĝi la stabo de la germana estraro.

Sed al la «Grand-hotelo» trafis bombo, kaj tiu hotelo ne plu ekzistis.

Sur la stratoj oni ankoraŭ pafadis.

Griz-verdaj motorciklistoj en kaskoj, kun alfiksitaj al la motorcikloj mitraloj dufoje kuŝigadis profesoron Ĵovtjak sur la pavimon. Kaj nur vespere, kun ŝirita vesto, elturmentita, bruligita de la varmega suno, kun sekiĝinta gorĝo, li ĝisatendis tiun horon, kiam de malsupre, de la forbrulintaj tenejoj, ekiris motorizita infanterio.

Antaŭe en malgranda aŭtomobilo veturis alta oficiro. Per malhela rigardo de laca kaj al ĉio kutima homo li estis pririgardanta fumkovritajn, ankoraŭ brulantajn stratojn, detruitajn, kvazaŭ kun elfalintaj internaĵoj domojn, – pririgardanta tion, kio estis granda, brua urbo kaj ĉesis estis tio…

Puriginte sin per la mano, reĝustiginte la ĉapelon, Ĵovtjak elmetis la ĉifitan dum faloj panon sur la pleton, per turna movo enŝovis en la kruston la salujon, per la fingroj alŝutis tien salon kaj eliris sur la stratkruciĝon.

El la malgranda aŭtomobileto al Ĵovtjak oni kriis ion avertan, mitraleta pafserio fajfis super li, li sidiĝis, lia ĉapelo ekruliĝis sur ŝtonoj de la pavimo, sed la aŭtomobileto tamen ne surveturis Genadion Tarasoviĉ-on. Treege ĝentila junulo, troviĝinta apud ĉefleŭtenanto Diez, ion rapide klarigis al li, la soldatoj levis Ĵovtjak-on, donis al li la ĉapelon…

Evidentiĝis, ke tiun militan trupon, trairintan de Bresto ĝis la bordoj de Unĉo, ankoraŭ neniu iam renkontis per pano kaj salo, kaj Diez simple ne sciis, kio estas tio. Nesciate el kie aperis kameraisto kun sia kamerao. Alveturis ankaŭ alia – sur motorciklo. Malfermiĝis notlibretoj, ekklakis fotiloj, profesoro Ĵovtjak kun sia panpeco en la sama tago devis trafi sur paĝojn de la germana gazetaro. Sed ĉar al la kameraistoj kaj fotistoj ŝajnis maldeca tio, ke Ĵovtjak estas nur sola, do ili ordonis al la soldataro demeti la kaskojn kaj krei malantaŭ la dorso de la profesoro malklaran moviĝantan fonon…

La ĉefleŭtenanto Diez oscedis, la kameraistoj postulis ripeton de la renkonto. Ilia fantazio ekscitiĝis, en la tria fojo Diez devis premi al Ĵovtjak la manon, kaj tiu – almeti la manon al la kapo, kio devis esprimi jenan simplan penson: «Kiaj teruraĵoj ĉi tie sen vi okazadis, sinjoro ĉefleŭtenanto».

Finfine ĉio finiĝis.

La motorizita trupo forveturis, Ĵovtjak restis sur la stratkruciĝo sola.

En tiu momento el ruinoj de la domo, kie antaŭe estis la ŝtata banko, de ie supre tondris mitraleta pafserio. Klakante, la kugloj traŝrikis sur la pavimŝtonoj. Kaj Ĵovtjak komprenis – tiuj pafoj estis al li, oni pafis, por lin mortigi, neniigi. Nun li estas perfidulo, perfidulo de la Patrujo…

Kaj tiam li ekrampis.

Li ne estis vundita, eĉ ne gratvundita, sed li ĝemis. Al li ŝajnis, ke oni vidas lin el tie, el tiuj forbrulintaj, prilumitaj de la subiranta suno fenestroj. Al li ŝajnis, ke dekoj, ne, centoj da malvarmaj kaj trankvilaj okuloj observas tion, kiel li rampas sur pavimŝtonoj. Kaj ŝajnis, ke li jam mortis.

Sed li tamen forrampis: eble, al tiu, kiu pafis al li, finiĝis kartoĉoj. Hejme Genadio Tarasoviĉ prenis banon kaj unuafoje dum dekoj da jaroj ne ŝercis pri la popa vidvino, kiu mallaŭte preĝis en la kuireja angulo.

Ekde la mateno Ĵovtjak direktis sin en la urbon.

Sed nek la ĉefleŭtenanton Diez, nek lian ĝentilan tradukiston, nek eĉ unu el la kameraistoj li trovis. Tiu ĉi trupo iris suden. Kaj en la eksa domo de la regiona kaj urba partia komitato tumultis iuj tute nekonataj germanoj. Li penis klarigi, ke li estas profesoro kaj deziras kunlabori, ke li povas krei senprokraste klinikon, ke li estas tutkora adepto de la «nova ordo», – oni lin simple elpelis for. Kaj nur fine de septembro li sukcesis instaliĝi kiel ĉefkuracisto en malgranda malsanulejo, kiun la germanoj provizadis nek per medikamentoj, nek per provianto, nek per ilaro. Postnikov operaciadis, Ĵovtjak frostiĝadis en sia kabineto kaj timadis. Nun la historio kun la pano kaj salo ŝajnis al li pinto de idioteco. Poste en la malsanulejo eksplodis epidemio de ekzantema tifo, kaj Genadion Tarasoviĉ-on oni elpelis, kondamnis al malsata morto, rezulte de tiomaj jaroj da senlaca laboro, – tiel pensis li nun, preparante paroladon, kiun li faros morgaŭ al la milita komandanto de la urbo majoro zu Stackelberg und Waldeck.

«Dio veron vidas, sed ne baldaŭ diras, – rezonadis profesoro Ĵovtjak, malfacile digestante la manĝitan en unu fojo viandopecon. – Se tiu ĉi zu estas vere tiu zu, al kiu mi esperas, – mia vivo ankoraŭ daŭros. Sed se ne…»

Do, li plurfoje riskadis dum sia vivo, li riskos ankoraŭfoje: li skribos al Hitlero aŭ, almenaŭ, al Rosenberg. Li skribos, kian teruran ostracismon ĵetis sur lin la loĝantoj de la urbo. Li skribos pri sia absoluta soleco. Li skribos pri sia kredo je tiu supera ordo, kiun portas la ĉion venkanta Germanio, kaj eldiros siajn konsiderojn pri apliko de plej severaj rimedoj al tiuj, kiuj eĉ silente, sed bojkotas la novan ordon…

Kun tiaj pensoj Ĵovtjak ekdormis.

En sonĝo li vidis sin prezidanto. De kio kaj kial prezidanto, en la sonĝo ne estis anoncite. Sed li sidis ĉekape de longa tablo kaj severe interrompadis oratorojn. Tio estis feliĉo – interrompi. Kaj dolĉaj larmoj bolis en liaj okuloj, kiam je la dua horo de nokto eksonoris la vekhorloĝo, rememorigante al la profesoro, ke venis tempo boji hunde…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.