La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KARA MIA HOMO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro oka

Pri pajlo kaj pri «ŝnureto»

La konferenco malfermiĝis vendrede en la spektejo de la Domo de oficiroj de la Ĉefa bazo de la floto. La tablo de la prezidantaro, kovrita per ruĝa drapa tablotuko, staris en ĝardeno de hispana grandulo – sub intense florantaj, feste pompaj kronoj de arboj, apud marmora fontano: la estro de la teatro deklaris, ke la dekoracioj devas esti starigitaj anticipe, alie la komenco de la spektaklo tre malfruiĝos. Kaj la responsulo pri aranĝo de la konferenco kolonelo Mordvinov konsentis: la alveturintaj doktoroj tre deziris vidi ankaŭ la spektaklon, pri kiu oni tiel multe parolis en la floto.

La prezidanto general-majoro Ĥarlamov, la flagŝipa kirurgo de la floto, dikmalalta, kun kamparana vizaĝo kaj severaj ŝtalaj okuletoj, sentis sin ne tre komforte en la fiodoranta je lignogluo ĝardeno de hispana grandulo, des pli ke tra la troplenigita spektejo ruliĝis retenita rido, kiam Alekseo Aleksandroviĉ, direktante sin al la katedro, preskaŭ faligis marmoran Apolonon, kiu evidentiĝis lignofolia. Tamen la konferenco malfermiĝis solene, kaj ĉiuj ĉeestantoj spertis senton de festa humoro, senton de tio, ke ili partoprenas realan aferon kaj ilin ĉiujn atendas multe da interesa, nova kaj grava.

Malferminte la konferencon, Ĥarlamov faris mallongan raporton pri celoj kaj taskoj de la nuna mallongdaŭra kunveno, kaj, aŭskultante lin, Vlaĉjo subite pensis pri tio, kiom multaj niaj kutimaj oratoroj el la speco de parolantoj pri ĝeneralaj temoj devus lerni de kuracistoj pri ilia modesta lakoneco, pri simpleco kaj klareco de penso. Kaj Alekseo Aleksandroviĉ ja prezentis ne legitajn de li fremdajn pensojn, sed la proprajn, naskiĝintajn ĉe li el longaj observoj, kaj konkludojn, kiujn li siavice faris el tiuj propraj observoj.

Post Ĥarlamov parolon ricevis Ŝapiro. Tio estis juna knabo, hirta kaj pro konfuziĝo kolera. Li plene trafis en la dekminutan reglamenton, demonstris tri vunditojn kaj konklude rapide deĵetis la tunikon kaj sur si mem demonstris vundon, bonege cikatriĝintan rezulte de surmeto de senpera suturo. En la ejo oni ekridis kaj ekaplaŭdis, la hirta kapitano, ne trafante per la manoj en la manikojn de la tuniko, vestis sin kaj impete forkuris en profundon de la floranta ĝardeno de hispana grandulo. Kaj la malalta Ĥarlamov, akompaninte lin per rigardo de siaj severaj okuletoj, prononcis signife:

– Mi opinias ne superflue noti, ke doktoro Ŝapiro, tuj komencinte iradi post la vundo, penetris en nian operaciejon, kie kun utilo uzis la nevolan libertempon, helpante al ni kaj lernante tion, kion li ne finlernis en la paca tempo.

En la spektejo oni denove aplaŭdis, kaj Aŝĥen diris al Vlaĉjo:

– Bona knabo estas tiu Semĉjo. El tiuj, kiuj eĉ en maljuneco similas al studentoj.

Ŝi estis en mildiĝinta, iom eĉ ravita stato – Aŝĥen Ovanesovna, al ŝi hodiaŭ ĉio plaĉis, kaj, ĉirkaŭrigardante per sia nazumo la doktorojn, iliajn gladitajn tunikojn kaj pantalonojn, iliajn poluritajn ŝuojn, iliajn epoletojn kun kalikoj kaj serpentoj, ŝi diris al Vlaĉjo dum la paŭzo:

– Vi bone faras, ke skribas en vian notlibreton. Ĉi tie estas neordinare multe da utila. Ĉi tie ĉio iras de la vivo, de nia ĉiutaga laboro. Mi ne ŝatas belajn vortojn, sed kredu, Vlaĉjeto, al mia sperto, la ĉefa motoro de nia metio en milita tempo estas tiaj konferencoj. Ĉi tie vere estas klare, kio estas la armeo de niaj sovetiaj medicinistoj, kia tio estas forto, kia povo! Kaj atendu, ĉi tie ankoraŭ leviĝos ardaj pasioj, estos tre, tre interese. Kaj kiel hele, kiel bele, kiel feste!

La okuloj de Oganjan brilis, ŝi tusadis, kaj Vlaĉjo ofte ĵetadis maltrankvilajn rigardojn al ŝi. Apud la bufedo, kie oni kontraŭ specialaj kuponoj vendadis sandviĉetojn kun ia mistera ŝmiraĵo kaj teon s/s, tio estas sen sukero, Ustimenko dense kunpuŝiĝis kun kolonelo Mordvinov, kiu estis ion gaje kaj laŭte rakontanta al du doktorinoj. Ilin Vlaĉjo ne rekonis, ili staris kun la dorsoj al li, kaj nur poste, kiam li turnis sin al la estro de la sanitara departemento, li ekvidis Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n, kiu staris ĉe trumo kaj estis malbutonanta la pistolujon, por elpreni el ĝi lipruĝigilon. Ĉiuj doktorinoj portadis pudron kaj lipruĝigilon en pistolujoj.

– Do, mi aŭskultas vin, majoro, – malsimpatie diris Mordvinov, kiu malŝategis, kiam oni parolas kun li pri oficaj aferoj en neofica tempo. – Kion vi deziras?

– Oganjan-on kaj Bakunina-n necesas transigi en pli konvenajn kondiĉojn, – ripetis Ustimenko. – Ili ambaŭ estas maljunaj virinoj, Zinaida-n Mikaelovna-n turmentas radiklito, Aŝĥen Ovanesovna senĉese malvarmumas.

– Ĉu ili al vi komisiis paroli kun mi?

– Ne, ne ili, – iomete konfuziĝis Vlaĉjo, – sed vi devas kompreni…

– Oganjan kaj Bakunina servas en la cent dudek sesa laŭ la propra deziro, – malmilde kaj firme diris Mordvinov. – Ilin neniu devigis kaj ne devigas. Ĉiu el ili skribu raporton, kaj ni kontentigos ilian deziron. Ĉu al vi estas klare, majoro?

– Ne, – obstine klinante la grandfruntan kapon, respondis Vlaĉjo. – Ili ne skribos raporton. Ili, kiel grandega plimulto de niaj militservantoj, ne opinias eble turni sin al estraro kun petoj pri plibonigo de siaj vivkondiĉoj.

– Aŭskultu, – incitiĝante kaj trovante per la okuloj Veresova-n kaj la alian doktorinon, diris Mordvinov, – aŭskultu, majoro. Ambaŭ viaj estrinoj tute kontentas pri sia laboro. Ili havas al ni neniajn riproĉojn. Ili ambaŭ havas nedisputeblan aŭtoritaton, estas dekoraciitaj per registaraj ordenoj, promociitaj en rangoj. Pri ili oni skribas en ĵurnaloj. Kio koncernas vian medicin-sanitaran batalionon, do ni havas hospitalojn, kiuj estas ekipitaj multe pli primitive, ol via cent dudek sesa.

– Vi devas per ordono transigi Oganjan-on kaj Bakunina-n.

Mordvinov mallarĝigis la okulojn.

– Kaj kiaj ankoraŭ estos ordonoj viaflanke?

– Mi ne ordonas, – rigardante en la orgojlajn kaj ironie potencajn okulojn de la departementestro, diris Vlaĉjo. – Mi estas certa…

– Mi finis la interparolon! – interrompis Ustimenkon Mordvinov kaj turniĝis al li per la larĝa dorso.

– Sed mi ne finis, – paliĝante pro furiozo kaj paŝante post Mordvinov, diris al tiu larĝa kaj, probable, tre forta dorso Ustimenko. – Mi en proksima tempo turnos min al la komandanto de la floto…

– Eĉ al sinjoro Dio, – respondis, ne returniĝante, Mordvinov kaj turnis sin al la vestiblo, kie estis fumanta Veresova. – Vera Nikolajevna! – vokis li ŝin.

Sed ŝi jam ekvidis Vlaĉjon kaj per malpezaj, glitantaj, rapidaj paŝoj, ĉirkaŭirinte Mordvinov-on, impetis al Ustimenko.

– Kaj li eĉ ne rigardas! – diris ŝi, etendante al li ambaŭ manojn. – Eĉ ne rigardas! La okuloj estas frenezaj, li mem estas hirta. Kio estas al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ? Ĉu tio estis vi, kolonelo, kiu lin ofendis?

– Li mem ajnulon povas ofendi, – per roranta baso de maljuna kaj sperta amindumanto rebatis Mordvinov. – Li mem kiun ajn povas plorigi. Li intencas plendi pri mi al la komandanto, ĉu vi aŭdis ion similan, Vera Nikolajevna? Ĉu aŭdis?

Ŝi subridis.

– Kaj li plendos, – aŭdis Vlaĉjo ŝian glatan voĉon. Ŝi estis potence kondukanta lin, tenante lian brakon, ĉe la alia flanko iris Mordvinov. – Kaj nepre plendos. Kaj li estas prava, kvankam mi ne scias esencon de via malkonsento. Tiu homo neniam estas malprava.

Nun ridetis Mordvinov.

– Ĉu eĉ tiel?

– Ĝuste tiel. Ĉu vi memoras, kamarado kolonelo, kiam mi turnis al vi kun peto pri Vladimiro Atanazijeviĉ, – vi ja rilatis al tio ironie? Sed hodiaŭ antaŭ la komenco de la konferenco kion vi al mi diris? Nu, kion? Interalie, sen ajna preteksto miaflanke…

La departementestro silentis.

– Vi diris: tia kirurgo estas necesa en la ĉefa bazo. Vi diris: tio estas vidpunkto de Ĥarlamov mem. Ĉu tiel?

Mordvinov iomete devancis Veresova-n, dum irado retroturniĝis kaj haltis antaŭ Vlaĉjo.

– Ĉu nun vi komprenas, kial mi ne povas nudigi la cent dudek sesan? – demandis li Vlaĉjon. – Aŭ plu ne komprenas? La ordono pri via transigo estos subskribita en proksimaj tagoj.

– La ordono ne estos subskribita! – malvarme respondis Ustimenko.

– Kiel tiel?

– Tre simple: mi ja vin avertis, ke mi turnos min al la komandanto!

– Vladimiro Atanazijeviĉ! – kun milda riproĉo interrompis lin Vera. – Sed se…

Li ne finaŭskultis. Kolere levinte la kapon, li foriris de ili – kaj de Vera Nikolajevna, kaj de la estro. La komandanto ne permesos ofendi la maljunulinojn, ne vane tiun homon oni tiel amas en la floto. Certe, li akiros por si malagrablaĵojn, sed al la admiralo li traŝiriĝos, des pli ke, laŭ onidiroj, al li estas ne tiom malfacile trafi. Kaj li trafos!

– Ĉu vi manĝis tiun sandviĉeton? – demandis Aŝĥen, kiam Vlaĉjo eksidis apud ŝi. – Mi pensis, ke ĝi estas kun ciro, sed tie estas balenaĵo.

– Kio? – rapide demandis Vlaĉjo.

– Tio estas el baleno, – diris Oganjan. – Oni diras, estas tre utila. Kaj estas ĉarme, ke ĉi tie estas bufedeto. Tamen Mordvinov estas brava, li scipovas aranĝi aferojn… Cetere, ĉu vi rimarkis, ke tute ĉiuj odoras je parfumo «Majfloro»?

– Mi rimarkis.

– Tion same Mordvinov faris. Antaŭ la komenco de la konferenco, ekde la mateno, ĉi tie estis malfermita kiosko de Militflotkomerco. Por ĉiu invitkarto eblis ricevi flakoneton da tiu parfumo, du subkolumojn kaj klingojn por raziloj. Sed ni malfruis. Ni kaj vi ĉiam malfruas, Vlaĉjeto! Kaj nun ĉiuj odoras je majfloro, sed ni – ne. Kaj al Zinjo mi ne alveturigos donacon.

– Ne gravas, ni trovos! – morne promesis Vlaĉjo.

Post la paŭzo, kiam la prezidantaro komencis okupi siajn lokojn ĉe la tablo sub branĉoj de florantaj hispanaj arboj, subite aŭdiĝis aplaŭdo. Evidentiĝis, ke alveturis armeanoj el najbaraj kun la floto teraj milittrupoj. Kaj nun en la ĝardeno de grandulo sidis ne nur flotaj kuracistoj en bluaj tunikoj, sed ankaŭ la terarmeaj medicinistoj – en uniformaj ĉemizoj de defenda koloro kaj en pezaj altaj botoj.

– Parolon havas nia gasto, subkolonelo de medicina servo, – per laŭta tenoro anoncis Ĥarlamov, – Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ!

Vlaĉjo kunpremiĝis. Hodiaŭ ili renkontiĝos. Kaj hodiaŭ Vlaĉjo sur si mem spertos la tutan forton de netolerebla malfeliĉo de sia instruisto. Kiel do li vivas, perdinte kaj Ksenia-n Nikolajevna-n, kaj Sanjon? Kiel li povas labori? Kiel li eltenas tutan tiun turmenton?

Kaj li tuj pensis pri si, pri Rodiono Metodjeviĉ, pri Barbara. Ja vivas ili, eltenas. Mankas Aglaja Petrovna, malaperis senspure jam definitive, malaperis post la moskva hospitalo, malaperis ankaŭ la aviadilo, sur kiu ŝi forflugis al siaj partizanoj. Kaj malestas eĉ ajnaj spuroj de la aviadilo. Kaj neniam plu ŝi ridetos – tiu sola en la mondo, al neniu simila onklino, ne diros «longkolulo», ne brilos ŝiaj strabetaj okuloj per tiu speciala lumo, al kiu ĉiam estis tiel bone kaj facile rakonti la plej gravan, la plej kaŝitan, la plej sekretan. La onklino malestas kaj neniam plu estos, sed ili ĉiuj vivas, laboras, dormas, manĝas kaj eĉ ridas. Sed ĉu povis li, Vlaĉjo, imagi, ke Aglaja mortos?

– Vi ne aŭskultas, Vlaĉjeto, – kliniĝinte al lia orelo, diris Oganjan. – Li interese rakontas, via instruisto.

Vlaĉjo levis la kapon. Ŝajne, Bogoslovskij neniom ŝanĝiĝis dum tiu ĉi tempo, nur ĉi tie, en la Arkta regiono, li ne ŝajnis tia sunbruna, kiel en Nigra Ravino, kaj iom maldikiĝis post kiam ili intervidiĝis en Moskvo. Li estis, kiel ĉiam, pure razita, kaj lia razita kapo brilis, hele prilumita per teatraj lampoj.

– Ne, ni ne havas! – laŭte kaj firme diris Bogoslovskij, returninte sin al la tablo de la prezidantaro. – Mi ripetas, ni ne havas! Tion povas kontroli ajna komisiono.

Alta armea kuracisto kun prizorgita hardislimo kaj en tre bone tajlorita tuniko staris nun apud Ĥarlamov. Lia longa rozkolora, prizorgita vizaĝo estis orgojle ridetanta, li estis plu impetanta ankoraŭ ion diri, sed Bogoslovskij ne permesis al li. Ĥarlamov same ekstaris kaj sonorigis kupran sonorileton, tamen Bogoslovskij ne eksilentis, sed komencis paroli ankoraŭ pli energie kaj laŭte, ol antaŭe. La altulo kun hardislimo, kvazaŭ partonpetante pro Bogoslovskij, dismovis la manojn kaj eksidis, kaj Ĥarlamov donis la sonorileton kaj la liston de oratoroj al Mordvinov kaj ne haste foriris en la misteran profundon de la ĝardeno de hispana grandulo, kie ĉio estis bonege aŭdebla, sed el kie ne necesis ion ajn estri.

– Kio okazis, mi pretaraŭdis? – demandis Vlaĉjo flustre de Aŝĥen.

Tiu, same flustre, respondis al li, ke Bogoslovskij pro manko de gazo en siaj hospitaloj komencis serĉi surogaton kaj, rememorinte la kamparan infanecon, ekuzis pajlon, el kiu negrave vunditoj plektas splintojn, kiel li mem iam en vilaĝo plektadis por vendo al ĉiaj «sinjoridoj» kaj «fraŭlinoj» saketojn kaj cigaredujojn. Tiujn splintojn li ŝmiras per gipsa kaĉo, tiamaniere la senmovigitaj membroj eltenas transportadon eĉ en Siberion.

Tiumomente Nikolao Eŭgenjeviĉ, peze lamante, aliris lernejan skribtabulon, kiu staris apud la fontano, kaj per kreto rapide komencis skizi desegnojn de siaj splintoj.

– Kaj kie vi prenas pajlon? – demandis iu el la unua vico.

– Ĉe vologdaj kolĥozaninoj. Ni ja estas malfrontuloj, – ne deturniĝante de la skribtabulo, respondis Bogoslovskij. – Ni elveturas sur sledo, se troviĝas malsanuloj, ni ekzamenas, helpas, poste petas pajlon…

– Al ili mem ne sufiĉas pajlo, – diris la militisto kun hardislimo el la prezidantaro. – Tio estas sentakta – tiaspecaj vizitoj.

– Jen miaj splintoj, – diris Bogoslovskij, per danda gesto ĵetante la kreton. – La skalon mi skribis en la maldekstra supra angulo. Mi petas, kiel oni diras, ŝati kaj estimi. Kaj kio koncernas sentaktecon, – malrapide prononcis li, turnante sin flanke al la tablo de la prezidantaro, – kaj diversajn aliajn viajn rimarkojn, Zinovio Romualdoviĉ, do tiuj vortoj ne konvenas, kiam temas pri helpo al vundito. Rusa kamparano kaj rusa kamparanino ekde antikveco al sia soldato nenion avaras. Li en honesta batalo, tiu soldato, por sia patrino-patrujo estis vundita, do pri kia sentakteco oni povas diri?

En la spektejo oni kun krako ekaplaŭdis.

– Mi ankoraŭ ne ĉion diris, – levinte la grandan manon, severe kaj eĉ feroce prononcis Bogoslovskij. – Mi pri la manko de gazo ankoraŭ ne plene respondis. Ĉi tie min Zinovio Romualdoviĉ, en kies kompetenco, interalie, troviĝas raportado al superaj postenuloj, riproĉis min pri tio, ke mi, vidu, ofte plendas pri manko de gazo. Mi ne scias, kien malaperis gazo, destinita por miaj vunditoj; eble, vere ekzistas «malfacilaĵoj», pri kiuj ĉi tie estis menciite. Sed mi ja ne plendas. Mi proponas eliron, ŝparon, mi agas kiel komunisto kaj maljuna kuracisto. Mi dum mia longa vivo unu konkludon por mi faris tute nekontesteblan: oni devas labori ne por estroj, sed por la popolo. La senmovigitaj per niaj splintoj membroj de vunditaj soldatoj kaj oficiroj kviete veturas nun en malproksimajn malfrontajn hospitalojn, – mi pensas, karaj kamaradoj, ke ĝuste tio estas por ni honoro kaj rekompenco. Kaj ankoraŭ unu aferon mi preskaŭ forgesis. Pri nia ŝnureto mi al vi raportos. Ni en niaj hospitaloj…

Kaj, kolere forsvinginte ree ruliĝintan tra la halo aplaŭdon, Bogoslovskij denove ekiris al la skribtabulo kaj rakontis pri «ŝnureto», kiun oni ĉe ili uzas por haltigo de subitaj refojaj sangelfluoj, pri «bastoneto», per kiu tiu ĉi ŝnureto «jen tiele, tiamaniere» estas volvata, kaj de la «ŝnureto» sen ajna videbla ligo li transiris al kunkudrado de ostoj kaj al demando de konservado de membroj. Estis videble, ke Bogoslovskij havas, kion diri, ke li deziras dividi ĉion trovitan, elpensitan, inventitan, ke li hastas klarigi, kiel nome oni uzu liajn trovaĵojn kaj elpensaĵojn, tial ke li estas firme konvinkita – tion bezonas ĉiuj. Kaj tiuj splintoj, «ŝnuretoj», «bastonetoj» vere estis necesaj al ĉiuj, la tuta halo estis susuranta per folioj de kajeroj kaj notlibretoj, enskribante la necesegajn en la ĉiutaga milita vivo etajn malkovrojn de la vilaĝa doktoro.

Sed ne nur pri tiuj malkovroj okupiĝis Bogoslovskij.

Sub facila kaj aproba rido de la doktoroj en la halo Nikolao Eŭgenjeviĉ iomete, saĝe kaj ruzete, neniun ofendante, kaj eĉ kun riverencoj, kritikis kelkajn instrukciojn, kaj speciale la instrukcion, preskribantan nepre amputi kruron ĉe desekco de la femurosto super sep centimetroj.

– En nia Vologdo ni iam rompas ĉi instrukcion, malbone, certe, ni kulpas, agnoskas nin plene kulpaj, – ne sen humuro, kvankam kolere, diris li, – ni allasas desekcojn ĝis dek-dek du, en du kazoj eĉ ĝis dek naŭ centimetroj, sed la krurojn, danke al tiuj eraroj, al tiuj rompoj, la krurojn al vunditoj ni savas kaj, kiel oni diras, ankaŭ poste plu savados…

Tiutempe el trans la hispana mistera arbo, kovrita per bluaj kaj ruĝaj floroj, malrapide eliris, aplaŭdante al Bogoslovskij, akademiano, ĉefkirurgo, general-leŭtenanto, unu el tiuj doktoroj, kies nomojn ne forgesas la homaro.

La fama doktoro iris malrapide, kaj la tuta halo vidis, kiel gaje brilas liaj okuloj sur la granda kaj iom ŝvela vizaĝo de romia patricio, kiam li haltis apud la skribtabulo, kie Bogoslovskij laŭforte «arte» desegnis la «ŝnureton» kun «bastoneto» kaj aliajn siajn etajn inventojn. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, la ĉefkirurgo longe kaj atente pririgardis la «bildojn» de Bogoslovskij, poste, turninte sin al la konferenco, iomete kuntiris la brovojn, pensante, kaj subite ridetis per tiu sia rideto, pri kiu eĉ plej ardaj malamantoj de la ĉefkirurgo menciadis kiel pri «ĉarma kaj ĉion konkeranta». Kaj, ridetante, li demandis per plena, laŭta kaj basa voĉo:

– Nu, kiel, kamaradoj doktoroj? Ĉu estas ankoraŭ pulvo en niaj pulvujoj? Ĉu ni vivas ne per solaj malvivaj instrukcioj? Ĉu ni scipovas spiti eĉ al plej aŭtoritataj subskriboj?

Bogoslovskij ruĝiĝis makule, eĉ lia razita kapo iĝis rozkolora; la ĉefkirurgo aliris al li proksime, karese kaj singarde tuŝis lian kubuton kaj ekparolis kun la konferenco, kvazaŭ ĝi estis unu homo – lia proksima amiko, kamarado de la juneco, kunlerninto.

– Mi ja ĉion aŭdis. Kaj pri la pajlo aŭdis, kaj pri la ŝnureto, kaj pri la bastoneto, kaj pri aliaj ceteraj malkovroj kaj inventoj de nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi trans tiu ĉi grandega arbo, kudrita el ŝtofo, staris, mi estis devigita malfrui, kaj mi ne deziris rompi la ordon. Sed jen, mi ne eltenis, rompis, eĉ mem ne rimarkis, kiel mi trafis ĉi tien, sur la scenejon. Mi petas pardonon. Kaj mi ne povas ne noti tion, kio speciale ĝojigis min. Larĝeco de la animo de tiaj homoj, kiel nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Ja por kio li alveturis, por kio elpaŝis? Por plej baldaŭ doni al ĉiuj la sian. Senprokraste! Li, raportante al vi, tre hastis, eĉ kvazaŭ tamburadon klakis, por en la reglamenton enŝovi ĉion tion, kion li al ni alveturigis. Kaj por la tempon ne perdigi. Ĉu vi konsentas? Kaj nun – tio, kion mi konfide deziras al vi diri, sciigi, dividi mian personan opinion. Mi, kio koncernas min mem, pro tiu pajlo, kaj pro la ŝnureto, kaj pro la ceteraĵo, kiel subkolonelo Bogoslovskij mem esprimas, donus sciencan rangon. Ni ja ĉiuj aŭdis la statistikon, plej modestan statistikon: miloj da vivoj. Do kiel tio okazas, kiel tion kompreni, ke nia Bogoslovskij plu estas simple kuracisto? Kiu por mi povas respondi al tiu demando?

La fama ĉarma rideto subite malaperis de sur la patricia vizaĝo, la malhelaj grandaj okuloj kolere ekbrilis, la dekstran manon la ĉefkirurgo pugnigis kaj, batinte per tiu pugno la aeron antaŭ si, kvazaŭ ordonis:

– Trabati necesas! Trabati necesas ĉiujn ĉi diversajn, respektindegajn, neatingeblajn sanktejojn – la plej superajn kvalifikajn komisionojn. Necesas fini tion. Nun mankas tempo, ni militas, sed, kiel esprimas niaj junulinoj, je la sesa horo post la milito[63] ni okupiĝos, ni petos nian Sovetan potencon meti ordon en tiun vere doloran demandon. Jen tiele, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kara nia amiko, kolego kaj instruisto!

– Aĥ, saĝulo, aĥ, ora nia profesoro, – klukis apud Vlacĵo Aŝĥen. – Ĉu vi taksis? Akademiano simplan kuraciston nomis instruisto! Ĉu vi komprenis, Vladimiro Atanazijeviĉ?

En la halo nun oni aplaŭdis stare, kaj tiel longe kaj laŭte, ke Mordvinov neniel povis deklari paŭzon por tagmanĝo. Kaj la ĉefkirurgo tiutempe estis diranta al Ĥarlamov, moke kaj karese ridetante:

– Ja mi vidas – malaperis vi. Lasu, Alekseo Aleksandroviĉ, ĉu vi vere supozas, ke ne ekzistas pli forta besto, ol kato? Ĉu ni – vi kaj mi – timu tiun ĉi Romualdoviĉ-on, aŭ kiel li tie nomiĝas? Kio en li estas timinda, en tiu eksa abortigisto? Ĉu respekto al estraro? Ĉu scipovo montri al la estraro la deziratan de ĝi kiel realon? Ĉu la alta stilo de bombastaj kaj malplenaj paroladoj? Ne, amiko mia karega, ne por tio vi kaj mi havas generalajn epoletojn, kaj sciencajn rangojn, kaj plenan potencon, por ke ni ĉion ĉi en la laboro kaj por la laboro ne uzu. Ni lin, Alekseo Aleksandroviĉ, elpelos per piedbatoj, ja ni, kara mia, estas potencaj, sed ne nur porsolenaj generaloj…

– Ne scipovas mi, Georgo Zakarijeviĉ, – kolerante kaj pri si mem, kaj pri la okazinta konflikto, kaj pri la ironia voĉo de la ĉefkirurgo, diris Ĥarlamov. – Mi estas kuracisto.

– Kaj ankaŭ mi, karega mia, same estas kuracisto, – brakumante Ĥarlamov-on per unu mano, kaj per la alia elprenante el la poŝo arĝentan, kun emajlo kaj multegaj monogramoj cigaredujon, respondis la ĉefkirurgo. – Sed ĝuste en tio estas la afero, ke la Soveta potenco ĝuste al ni – kuracistoj – konfidis esti generaloj en sia medicina armeo. Kaj elektis por tiuj postenoj, delikate esprimante, ne la plej malbonajn, ne tiel, pri kio Pirogov diris – ĉu vi memoras: «Ne estas pli grandaj kanajloj, ol el doktoroj generaloj»? Nu, se la armeo estas konfidita, bonvolu ĝin komandi. Ĉu tiel? Tamen, sufiĉas pri tiu temo. Ĉu tagmanĝi vi min al vi kondukos? Ĉu via gastamo estas sur la sama alto? Ĉu ni drinkos vodkon? Anna Timofejevna, mi memoras, estis granda majstrino en la antaŭmilita tempo ĉiajn likvorojn herbajn fari. Mi speciale memorfiksis – kun ribaj burĝonoj…

Tiel, ŝercetante kaj subridante, ili pasis preter majoro de medicina servo Ustimenko, kiu staris antaŭ ili, laŭ la reguloj, en atentopozo, pasis liaj nunaj dioj: li ja ne scipovis vivi, ne opiniante iun nekompareble pli alta kaj bona, ol si…

Aŝĥen ekmalsanis

Dum la tagmanĝa paŭzo Ustimenko kuris ankaŭ en la stabejon – en la rokon, kie li longe marĉandis kun la gardestro, por ke oni enlasu lin, sed li, certe, ne estis enlasita, kaj nur per telefono li eksciis, ke pri veselkapitano Stepanov neniaj informoj povas esti sciigitaj.

– Kial? – kriis Vlaĉjo. – Mi ja…

Sed oni lin malkonektis.

Kaj ankaŭ la administranto al li nenion diris.

En la loĝejo, kie Rodiono Metodjeviĉ antaŭe estis okupanta ĉambron, Vlaĉjon oni renkontis ne tre afable. Nun ĉi tie edzinoj de submaristoj estis atendantaj siajn edzojn el ekspedicio. Vlaĉjo komprenis, kio estas atendi submariston, povis al si imagi. Eksidi al la militkuracisto oni ne proponis, alta maldika virino en malhela robo, levinte la ŝultrojn, diris:

– Detale mi, kamarado, nenion scias. Ŝajne, lia edzino pereis, kaj li mem fordonis sian ĉambron. Plej probable, li definitive transloĝiĝis sur la ŝipon.

– Sed ĉu la edzino certe pereis?

La alta virino denove ŝultrolevis. Ŝi, verŝajne, deziris, ke li pli baldaŭ foriru. Kaj li foriris en la manĝejon, deŝiris kuponon, manĝis supon el tritiko kun gado kaj longe atendis la duan pladon, kiun oni al li tamen ne donis, klariginte, ke kulpas la kalkulisto.

– Tiam donu ankoraŭ supon, – humile petis Vlaĉjo.

Fordonante la uniforman palton en la vestejon en la Domo de oficiroj, Vlaĉjo ree renkontis Vera-n. Ŝiaj vangoj brulis post frosto. Brilante per la okuloj kaj la dentoj, ŝi diris:

– Kiam tiu enuaĵo finiĝos – mi atendas vin ĉe mi. Ni babilos.

– Mi ne povas, – respondis Vlaĉjo. – Unue, mi responsas pri Aŝĥen Ovanesovna, due, mi bezonas vidi Bogoslovskij-on.

– Bogoslovskij-on vi venigu al mi. Li al mi plaĉis. Kaj memoru: viaj amikoj estas miaj amikoj, ĉiuj viaj malamikoj estas miaj malamikoj. Ĉu vi konsentas? Mi vin trovos, kiam la afero venos al la fino.

Ustimenko kapjesis. Kaj, trovinte kuraĝon, subite petis Veresova-n akiri por li du flakonojn da parfumo «Majfloro».

– Do, ĉu samtempe du amaĵoj? – ridetante per la okuloj, demandis Vera.

– Jes. Aŝĥen kaj Zinaida Mikaelovna…

– Sciu, vi estas vere kortuŝa homo, – alpremiĝinte por momento per la ŝultro al la Vlaĉja kubuto, diris Vera. – Mi neniam pensus, ke vi kapablas memori pri viaj maljunulinoj…

Kaj ŝi promesis, ke «Majfloro» nepre estos…

Post la tagmanĝa paŭzo homoj estis, kiel kutime, malpli multaj. Kaj la alta estraro forestis. Aŝĥen, sidanta apud Vlaĉjo, malfacile tusadis, ŝi, ŝajne, febris.

Por grandega miro de Vlaĉjo, la unua kun raporto elpaŝis Veresova. Tre ĉarma, tiela modesta doktorino, glate kombita, kun hardislimo en la mezo, ŝi klare laŭ papero, sen stumblo voĉlegis rezultojn de observoj pri vundoj de grandaj artikoj. Mordvinov atente aŭskultis ŝin kaj dufoje kolere sonorigis, kiam en la halo oni parolis. Ankaŭ Vlaĉjo aŭskultis atente, al li estis interese, kia ŝi estas doktorino, tiu Venjo Veresova.

– Nu, tute racie, – oscedinte, diris Aŝĥen. – Volgo, vere, enfluas en la Kaspian maron[64], kun tiaspecaj malkovroj neniu kaj neniam disputas. Kaj ĝenerale, tio estas preskaŭ disertaĵo por rango de kandidato de sciencoj. Kaj ŝi eĉ opinias sia devo danki helpintojn en kolektado de materialoj. Vidu, ankaŭ Mordvinov helpis!

Vlaĉjo ridetis: li ŝatis, kiam la fisorĉistino koleris, ĉe ŝi tio ĉiam aspektis gaje.

– Helpon al ŝi faris nur definitivaj donĵuanoj, – ridinde globigante la okulojn, diris Aŝĥen. – Tio estas ne scienca laboro, sed kapraj tiriĝoj. Aŭ virkapraj. Mi, interalie, Vlaĉjeto, ĉiam rimarkadis, ke por tre beletaj kuracistinoj estas multe pli facile iĝi sciencaj laborantoj, ol por tiaj, kiel mi. Tio, probable, estas pro tio, ke vi ĉiuj, viroj, estas fiuloj.

– Dankon! – respondis Ustimenko.

Ĉirkaŭ la sepa horo en la prezidantaro aperis la ĉefkirurgo kaj Ĥarlamov. Nun la halo denove estis plena, kaj, kiam Alekseo Aleksandroviĉ donis parolon al subkolonelo Levin, multaj doktoroj jam staris apud muroj kaj en pasejoj. Aleksandron Markoviĉ-on Levin-on oni renkontis per aplaŭdoj, li levis la okulvitrojn, mirigite ekrigardis en la halon kaj tuj faligis ĉiujn siajn paperojn. En la spektejo oni ree ekaplaŭdis, pri distriĝemo de Levin en la floto cirkuladis legendoj, li sciis pri tio kaj ridinde diris al la tuta konferenco:

– Nu ĉesu do! Vi ja estas plenaĝaj homoj!

– Ĉu vi scias, Vlaĉjo, ke li baldaŭ mortos? – flustre demandis Aŝĥen.

– Mi scias, – diris Ustimenko. – Al mi Lukaŝeviĉ rakontis, li lin ekzamenis kune kun Timoĥin. Ili ankaŭ al Ĥarlamov asistis. Karcinomozo de la transperitoneaj glandoj. Ili lin kudrofermis. Kaj por li elpensis varianton, ke ili trovis ulceron kaj faris gastro-intestan anastomozon.

– Sed li ja divenis?

– Certe.

– Tio estas ĝuste tiu kazo, kiam scio de medicino por malsana kuracisto estas dua malsano, komplikanta la ĉefan.

– Li scias ĉion, sed tamen tenas sin! – diris Vlaĉjo. – Jen aŭskultu, kiel li parolas…

Per sia grakanta, tre laŭta voĉo, forgesinte pri la preparitaj notoj, subkolonelo Levin estis rakontanta pri plastio ĉe vundoj de molaj histoj. Se ĝuste sekci haŭtajn tegumentojn, plene uzante kapablon de la haŭto al elasta etendiĝo, tiam eblas kovri grandajn haŭtajn difektojn. Kun tiu metodo forte mallongiĝas daŭro de kuracado de vundoj, kaj ĉefe, ne kreiĝas turmentaj, rigidaj cikatroj, tiel karakteraj por la malnova kuracado de vundoj.

– Iru ĉi tien, Pŝeniĉnij! – kriis subite Levin por la tuta halo, tiel ke multaj tremeris. – Iru pli rapide, kien vi tie malaperis? Mi petas rigardi al niaj postlongaj rezultoj…

La grandega matroso Pŝeniĉnij, ne trovinte transpasejon sur la scenejon, subite risorte kuntiriĝis kaj saltis trans la orkestrejon. En la spektejo oni ekridis kaj ekaplaŭdis, laŭ sola tiu salto la doktoroj sukcesis taksi la «postlongajn» rezultojn de la operacio de Levin.

Ekvidinte rekte antaŭ si ridantajn generalojn kaj kolonelojn, Pŝeniĉnij por momento konfuziĝis, poste ĵetis rapidan kaj obeeman rigardon al Aleksandro Markoviĉ, kvazaŭ demandante, kion nun necesas fari, kaj tuj per ambaŭ manoj lerte kaj facile detiris de sur si la uniforman ĉemizon kaj subĉemizon. La ĉefkirurgo per siaj potencaj polmoj glatumis la dorson de Pŝeniĉnij, balancis la kapon kaj turnis la matroson tiel, ke ĉiuj en la halo vidu la laboraĵon de Levin.

– Lumu ĉi tien per lumĵetilo! – kriis Mordvinov en la iluministan loĝion, kaj tuj blanka radio glitis sur la arboj de la ĝardeno kaj prilumis la potencan, kvazaŭ bruligitan de la suno kaj ne tre glatan dorson de la matroso.

Kaj Levin, preninte montrobastonon, el malproksime, el duonmallumo, kiel ŝajnis ĉe la lumo de la lumĵetilo, montradis enplantiĝintajn pecojn de haŭto kaj per la grakanta, kolera voĉo klarigadis la procedon de la operacio. La grandega Pŝeniĉnij staris senmove, kaj eblis pensi, ke tio estas ne viva matroso, sed unu el skulptaĵoj en la ĝardeno de hispana grandulo.

– Nun iru en la spektejon, Pŝeniĉnij, – ordonis Levin, – ili vin palpu. Ne, la ĉemizon lasu ĉi tie, neniu ĝin prenos.

Li facile antaŭenpuŝis sian matroson, kaj kiam tiu trafis en la spektejon kaj ekiris tra la pasejo inter seĝoj, ĉiuj doktoroj tuj komprenis, kun kia respekto Pŝeniĉnij nun rilatis al tio, kion li havis tie, malantaŭ la ŝultroj, kaj kio antaŭe simple nomiĝis dorso.

– El jen tiaj etetaj pecetoj la subkolonelo faris, – diradis Pŝeniĉnij kun fiereco. – Jen el tielaj! – Kaj li montradis la pinton de la etfingro. – Ĉu imageblas! Kiam oni min alportis – estis simple kaĉo, vera kaĉo. Sed li komprenis, faris, kiel necesas…

Kaj Vlaĉjo, kaj Aŝĥen Ovanesovna premis kaj palpis la dorson de Pŝeniĉnij – vere, krudajn cikatrojn ili ne trovis. Kaj Pŝeniĉnij plu iradis inter doktoroj, kaj estis videble, ke li tre deziras ankoraŭ kaj ankoraŭ montradi sin, demonstri atingojn de la scienco kaj rakontadi pri «tielaj» pecetoj. Sed lia tempo jam finiĝis, kvankam li ĉirkaŭrigardadis sopire, serĉante almenaŭ iun, kiu ne pririgardis lian dorson. La dorson vidis ĉiuj, nun Levin estis demonstranta gluteon. La ĉefmatroso, la posedanto de la gluteo, komence konfuziĝadis, sed poste, kiam oni hontigis lin, dirinte, ke tio estas «scienco», – ruĝiĝis tre dense, grumblis: «Ja rigardu, se vi bezonas, ĉu mi avaras», – kaj ekiris, peze paŝante per la botoj, inter la seĝoj tra la pasejo kaj nur fojfoje iomete jelpetadis per alta voĉo, dirante, ke li timas tikladon kaj ne povas elteni, kiam oni «kaptas» lin per malvarmaj manoj. Preter Aŝĥen li deziris trairi pli rapide, sed ŝi diris al li base: «Ĉu mi viajn pugojn ne vidis, tuj staru ĉi tie!» – kaj bone ekzamenis ĉion, kion ŝi opiniis necesa. Kaj Levin tiutempe, tenante en la mano la okulvitrojn, estis respondanta al demandoj de doktoroj el la spektejo kaj de tiuj, kiuj sidis en la prezidantaro.

Kiam la konferenco finiĝis, Aŝĥen Ovanesovna diris, ke ŝi «tute disfalis» kaj la spektaklon ne spektos. Ustimenko penetris post la kulisojn kaj, trovinte tie Mordvinov-on, petis de li motorboaton por Oganjan.

– Nenian motorboaton mi nun havas, – respondis la departementestro kaj, demetinte de la vestokroĉilo sian uniforman palton, rapide ekiris post la foriranta ĉefkirurgo kaj Ĥarlamov.

– Sed ŝi estas malsana, – atingante Mordvinov-on, kiel antaŭe, al lia dorso diris Vlaĉjo. – Ŝi tre malbone fartas.

– Ŝi restu ĉi tie en la hospitalo. Ni kreos por ŝi bonajn kondiĉojn.

– Ŝi ne restos. Ŝi ja havas la batalionon, vi scias…

– Aŭskultu, mia boato estas mia boato, – returniĝinte al Vlaĉjo, per furioza voĉo bojis la departementestro. – Al vi en la Ĝiban golfon kursadas linia leĝera ŝipo – vi tion bonege scias. Ĉu estas ankoraŭ demandoj?

– Al la linia ni malfruis, – akre diris Vlaĉjo. – Ankaŭ tion vi bonege scias. Mi petas vian boaton esceptokaze.

Ili staris unu kontraŭ la alia silente sufiĉe longe. Poste Mordvinov diris preskaŭ amike:

– Mi ne povas, Ustimenko. Mi petas kompreni, la boaton bezonas mi persone.

– Vi povas ne uzi ĝin. Vi loĝas ĉi tie.

– Tio estas ne via afero, kie mi loĝas, – denove furioziĝis la departementestro. – Kaj ne vi al mi ordonu…

– Kaj vi ne kriu, – petis Ustimenko. – Mi ja ne timas vian krion.

Plua parolado jam ne estis sencohava. Mordvinov, bruante per la ŝuoj sur la ŝtuparo, foriris. En la halo apud Aŝĥen Ovanesovna staris Bogoslovskij kaj Vera. Nun, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ estis per nenio okupita, Vlaĉjon konsternis liaj malplenaj, sen ajna esprimo okuloj. Tamen li firme premis la manon al Vlaĉjo, frapis facile lian ŝultron, montrante, ke li ĝojas pri la renkontiĝo, kaj diris, ke li deziras drinki.

– Ne, mi ankoraŭ sidos iom, – diris subite Oganjan. – Mi atendos, kiam ĉiuj eliros, ja tie nun estas tumulto en la vestiblo…

Ŝi sidis iomete, ferminte la okulojn, poste abrupte leviĝis kaj nekomprene ĉirkaŭrigardis ĉiujn – maljuna ekmalsananta fisorĉistino. Sed kiam ili eliris, ŝi ekfartis pli bone – «probable, ĉio ĉi estas pro sufoka aero», deklaris ŝi.

Akompanante triope Aŝĥen-on al la marponto, nek Ustimenko, nek Bogoslovskij eĉ unu vorton diris pri Ksenia Nikolajevna, Sanjo kaj onklino Aglaja, kaj Vlaĉjo pensis, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ, eble, intence ne rememoras kaj la edzinon, kaj la filinon, por ke sufiĉu fortoj por vivi.

En la setlejo estis malhele kaj malvarme, el la golfo vipe blovis vento. Aŝĥen paŝadis peze, kelkfoje glitstumblis kaj, malgraŭ tio, ke Vlaĉjo kondukis ŝin, tenante ŝian brakon, preskaŭ falis. Ŝia humoro estis malbona, eĉ la flakonoj de «Majfloro» ŝin ne ĝojigis, ŝi nur diris al Vera per voĉo de monduma damo:

– Mi estas danka al vi. Vi estas tre, tre kompleza…

Deĵoranto en la marponto – juna suboficiro kun lipharetoj – sciigis ĝentile, kun speciala flota dandeco, ke la linia ŝipeto, certe, jam foriris, kio koncernas laŭvojajn «kestojn», do, eble, tiuj venos, sed dume estas neniaj precizaj informoj. Estas bedaŭrinde, ke kamaradoj militkuracistoj ne zorgis pli frue, la sanitara departementestro ĵus, litere antaŭ kelkaj minutoj, forveturis en la urbon kune kun kapitano de medicina servo.

– Ĉu la kapitano estas virino? – demandis Veresova.

– Ĝuste, – retenante rideton, respondis la suboficiro. – Tre gaja, ĉiam ridis…

– Li Linjon Makarjeva-n iris akompani, – klarigis Vera, sed, ekvidinte la streĉitan vizaĝon de Vlaĉjo, eksilentis.

Aŝĥen peze eksidis sur tabureton kaj tuj lace fermis la okulojn. «Mia malfeliĉa fisorĉistino, – malgaje pensis Vlaĉjo, – kion mi kun vi faru?» Ekstere hurlis vento; penetrante tra fendoj de la malfortaj muretoj, ĝi movadis paperojn sur la tablo de la deĵoranto, balancadis la lampeton sur la konduktilo…

– Iru al mi, – diris Vera, – mi vin tre petas, Aŝĥen Ovanesovna. La deĵoranto telefonos, se io estos…

– Certe, mi telefonos! – promesis la suboficiro.

Sed la maljunulino kategorie rifuzis foriri.

– La boato, aŭ kio tie okazos, povos albordiĝi al la marponto litere por minuto, – diris ŝi. – Mi ne sukcesos ĝiskuri. Ne gravas, mi ĉi tie dormetos, kaj vi iru. Iru do, – kriis ŝi al Vlaĉjo, – mi tian «socialan servon» malŝategas. Drinku je mia sano, kaj mi resaniĝos. Kaj mi ĝenerale estas sana, simple la aĝo sin montras kaj malkutimo al kunsidoj…

Ĉe Vera Nikolajevna estis malgaje. Bogoslovskij drinkis glason da vodko, morne enpensiĝis kaj eĉ pro ĝentileco neniom partoprenis la konversacion. Veresova streĉadis gramofonon, ludis gitaron, penis kanti, alportadis manĝaĵon kaj forportadis ĝin reen netuŝita. Venis gaste du oficiroj-maristoj, mallaŭdis alopation, laŭdis gomeopation kaj komencis oscedi, Vlaĉjo demandis ilin pri Rodiono Metodjeviĉ; la maristoj, kiel evidentiĝis, konis lin kaj sciigis al Vlaĉjo, ke Stepanov-on ne tiom antaŭlonge vizitis la filino.

– Ĉu Barbara? – timidiĝante, demandis Ustimenko.

– Ĝuste. Barbara Rodionovna. Ŝi estas ie ĉi tie, en nia Nordo.

– Eble, nun vi gajiĝos? – ĵetinte akran rigardon al Vlaĉjo, interesiĝis Veresova. – Kiom mi komprenas, Banjo estas via amo?

Ne respondante, Vlaĉjo verŝis por si vodkon kaj drinkis sola. Poste li drinkis kun la oficiroj, poste kun Bogoslovskij, kiu drinkadis glaseton post glaseto kun evidenta deziro ebriiĝi. Kaj ne povis!

Estis jam malfrue, kiam al ebrietiĝinta Vlaĉjo alsidiĝis Vera kaj ekparolis pri tio, ke ŝi nepre deziras trafi al li en la 126-an.

– Por kio do? – morne demandis li.

– Divenu.

– Mi ne estas majstro diveni enigmojn. Vi prefere al mi diru, kion vi aŭdis pri nia amiko Cvetkov?

Vera Nikolajevna iomete rozkoloriĝis, verŝis por si kaj Vlaĉjo vodkon kaj, tintiginte la glasetojn, proponis:

– Ni drinku je li. Li nun estas granda estro. Tiel leviĝis, kiel neniu el miaj konatoj.

– Kaj ĉu vin li ne kunprenis en tiun leviĝon?

Veresova ekrigardis al Ustimenko milde kaj malgaje.

– Mi nun eĉ mem ne irus.

La oficiroj, subite treege enuiĝinte, ekkantis per du voĉoj:

Fajro dancas en streta hejtforn',
Sur la ligno – rezin' kiel larm'…

– Tro alte, Miĉjo! – diris unu.

– Ne, ne alte, Greĉjo, – respondis la alia. Kaj ili ree nelaŭte kaj elkore ekkantis:

Vi atendas min en malproksim',
Sed ĝis mort' estas nur paŝoj kvar.
[65]

– Do, ĉu vi definitive ne prenos min? – kun mallaŭta rido, proksime rigardante per la mallarĝigitaj okuloj al Vlaĉjo, demandis Veresova. – Ĉu vi definitive rifuzas?

– Sed kiel ni vin povas preni, kiam ni havas plenan kompleton, ĉiujn cent procentojn de la etato…

– Tiam, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi mem min prenigos. Mi ja, se deziros, ĉion povas. Vi min ankoraŭ ne konas…

– Iomete konas.

Je la dekdua horo de nokto ĉe Veresova eksonoris la telefono. Ŝi prenis la parolilon kaj, subite tuj incitiĝinte, transdonis ĝin al Vlaĉjo:

– Vin petas iu damo.

– Jes, – diris li. – Ustimenko aŭskultas.

– Tio estas Nora, Vladimiro Atanazijeviĉ, – aŭdis li hastajn, stumblajn vortojn. – Mi el forpermeso venis kaj en la deĵorejo ekvidis Aŝĥen-on Ovanesovna-n. Ŝi tute malbone fartas, eble estas, mi tiel pensas, pneŭmonito. Eĉ ŝia konscio estas nebula…

– Kie vi estas?

– Ja sur la marponto ĉe la deĵoranto. Mi deziris nian subkolonelon en la hospitalon sendi, sed ŝi koleras.

– Mi iras! – diris Vlaĉjo.

Bogoslovskij kaj ambaŭ oficiroj – Miĉjo kaj Greĉjo – ekiris kun li. Vera Nikolajevna, oscedante, adiaŭis kaj promesis helpi, se necesos. Dum Vlaĉjo estis surmetanta la uniforman palton, li per rapida flustro konsilis al li ne kvereli kun Mordvinov kaj ĝenerale ne akiri ĉi tie malamikojn.

– Vin ĉi tie oni tiel alte taksas, – aldonis ŝi, – por kio do vi mem ĉion por vi detruu…

En la rokoj de la ĉefa bazo plu hurlis vento, sed nun ĝi portis ondojn da pikanta, tranĉanta neĝo. En la deĵorejo estis tiel malvarme, ke eĉ la suboficiro en ĉapo kun klapoj kaj nigra flota ŝaffela manteleto estis dancanta per la feltbotoj klakdancon por varmiĝi. Aŝĥen Ovanesovna, ruĝega pro febro, estis dormetanta en angulo sur sia tabureto, la maldika Nora en nigra uniforma palto penis trinkigi ŝin per akvo el trinkpoteto. Kaj ankoraŭ iu estis ĉi tie, io envolvita en kovrilon kaj ŝalon, plej probable, infano, Vlaĉjo ne komprenis komence.

– Hu, nia avino! – ĝoje miris oficiro Miĉjo. – Ĉu vi rekonas, Greĉjo?

Evidentiĝis – ili ambaŭ estis torpedboatistoj kaj iam post ataka operaco trafis en la 126-an, iomete kontuzitaj kaj frostvunditaj. Nun ankaŭ Vlaĉjon ili rememoris, kaj la flegistinon Nora-n.

Bogoslovskij prenis en la manojn la manradikon de Aŝĥen kaj balancis la kapon, kaj Nora tiutempe estis diranta:

– Ŝin nepre necesas veturigi hejmen. Ŝi alie ne trankviliĝos. Al ŝi ĉiam ŝajnas, ke tie nun vunditoj venas kaj ĉio ĉe ni estas tute malbona…

Greĉjo kaj Miĉjo interŝanĝis rigardojn, interflustris kaj vokis Vlaĉjon flanken. El ilia vidpunkto, estis nur sola eliro – ekvidi la komandanton.

– Estas malfrue, – ekdubis Vlaĉjo.

– Li ĉiam tiutempe estas en la stabejo, – diris Greĉjo.

– Tio estas ĝusta, – konfirmis Miĉjo. – La admiralo pli frue ol je la dua horo el la stabejo neniam foriras.

– Sed ĉu oni nin enlasos?

La oficiroj ree interrigardis kaj deklaris, ke kun ili oni enlasos. Iliaj rozkoloraj, energiaj vizaĝoj estis plenaj de bonkora kompato, ili nepre devis agi kaj eĉ riski ion ajn, se tio estis necesa.

– Kaj nin oni ne haltigos, kamarado majoro, ni scias la pasvorton, – diris Greĉjo.

– Ĉi tie necesas orientiĝi al traŝiriĝo, – decideme deklaris Miĉjo, – ĉi tie aŭ ĉio, aŭ nenio…

La stabejon laŭ frostiĝintaj ŝtupoj, en fajfado de neĝa blovado, ili ĝiskuris dum ne pli ol dek minutoj. Dufoje Vlaĉjo renverse ruliĝadis malsupren, la torpedboatistoj akorde lin levadis, akorde purigadis de neĝo, akorde vigligadis. En la domon de la stabo ili penetris senobstakle, ĉi-tiea adjutanto estis por Miĉjo kaj Greĉjo simple Genĉjo, amiko laŭ la militlernejo. Ĝuste Genĉjo faris la paspermeson.

– Nun estas via afero, – diris li haste, – traŝiriĝu…

Ĉi tie staris severa matroso kun mitraleto, laktovitraj lampetoj estis prilumantaj ruĝan irtapiŝon. La torpedboatistoj, ĝustiginte siajn tunikojn, kombinte sin per samaj gestoj ĉe spegulo, ĝustigis la tunikon ankaŭ sur Vlaĉjo, kombis ankaŭ lin.

– Rekte antaŭen! – ordonis Greĉjo.

– Kuraĝon kaj honeston! – konsilis Miĉjo.

– Neniajn antaŭparolojn, – diris demalsupre la adjutanto Genĉjo, – li tion ne ŝatas.

Kaj tuj ili triope trafis en grandan malhelan kabineton, kie nur sur la skribotablo brulis lampo, ombrigita per lumŝirmilo.

– Kiu? – demandis la admiralo, kiam ili eniris post la laŭregula «ni petas permeson».

Vlaĉjo raportis laŭregule. Klakis la ŝaltilo, la admiralo ŝaltis la lustron, kaj Ustimenko tuj ekvidis tiun, kiu estis komandanta la floton, en kiu li servis. Li estis ankoraŭ tute juna – tiu flotestro, jam famiĝinta en tiu ĉi milito, – laŭ la aspekto la aĝon de la komandanto ne eblis taksi je pli ol kvardek jaroj. Liaj haroj de koloro de pipro kun salo estis malfermantaj la altan frunton, el sub la tre malhelaj brovoj trankvile rigardis lacaj okuloj de homo, kiu jam delonge ne dormas sufiĉe.

– Do, klaras, – diris la komandanto post paŭzo. – Kaj vin akompanas eskorto de torpedboatoj, ĉu?

– Alie mi ne sukcesus trafi al vi, – klare prononcis Vlaĉjo.

– Nu, kaj kun tiuj agloj vi, nature, sukcesis, – diris la admiralo. – Ili ne havas obstaklojn, kiel oni skribas en nia ĵurnalo. Mi aŭskultas vin, majoro!

Ustimenko faris paŝon antaŭen kaj ekparolis. Li pri neniu plendis, li nenion petis. Li simple rakontis pri siaj maljunulinoj, kiaj ili estas – tiuj maljunulinoj. Li deklaris, ĝuste deklaris, ke per ordono ilin necesas transigi en aliajn kondiĉojn. Li decide kaj firme rezignis de sia nomumiĝo en la hospitalon de la ĉefa bazo. Kaj kun karaktera por li malmildeco li sciigis, en kia malfacila stato nun troviĝas subkolonelo de medicina servo Oganjan kaj kiel ŝi estas tuj transportenda – li ĝuste tiel diris: transportenda – en la medicin-sanitaran batalionon numero 126, pri kiu ŝi tiel maltrankvilas, ke eĉ «malsani normale» ekster sia mastrumaĵo ŝi ne povos.

– Ĉu necesas motorboato? – demandis la komandanto.

– Ĝuste tiel! – respondis Vlaĉjo.

La admiralo premis butonon kaj ion mallonge diris en la telefonan parolilon. La «eskorto de torpedboatoj» rapide ekflustris en ambaŭ Vlaĉjajn orelojn iajn senorde admirajn vortojn, rilatantajn al la persono de la komandanto. Poste la admiralo konektiĝis kun ankoraŭ iu kaj ordonis morgaŭ je la dek unua kaj nul-nul «detale raporti». La «torpedboatoj», ekscitiĝinte, siblis en la Vlaĉjajn orelojn, «kia knabego» estas la komandanto.

– Ĉu vi estas tiu sama militkuracisto Ustimenko, kiu elprenis minon el skolto?

– La minon senmalutiligis la sapeisto, kamarado komandanto… Kaj mi nur…

– Do, ĝuste tiu. Kaj ĉu estis vi, kiu saltis kun paraŝutistoj sur kabon Meĵujev?

– Nia medicina bataliono estis aldonita al la paraŝuta trupo, pli ĝuste, niaj kamaradoj el la bataliono…

– Sed ĉu vi tie estis – kun la paraŝutistoj?

– Ĝuste tiel.

– Ĉu vi saltis en akvon kun paraŝuto? Ĉu doktoroj el la aerarmeo engaĝis vin en siajn eksperimentojn?

– Jes, al ili min sendis general-majoro Ĥarlamov. Mi saltis kelkfoje, sed al mi ne fortunis, tro frue oni min elprenadis…

– Ĉu estis vi, kiu al la komandanto de la aerarmeo skribis memornoton kun viaj konsideroj pri tromalvarmiĝo de aviadistoj en akvo? Kion li al vi respondis?

– Dume nenion…

– Dume, – ripetis la admiralo. – Jes. Kaj ĉu pri brulvundoj sur ŝipoj estis vi, kiu skribis?

– Ĝuste tiel.

– Ĉu same respondo ne estas?

– Ne estas, kamarado komandanto.

– Tio estas komprenebla, – per trankvila tono prononcis la admiralo. – La granda estraro estas okupita. Mi petas: ĉion ĉi – tromalvarmiĝojn kaj brulvundojn – resumu kaj raportu al mi en klara kaj ne por medicinisto formo. Ne maltrankvilĝu, la motorboato venos ne pli frue ol post dudek minutoj. Eksidu. Kaj ankaŭ vi, eskorto, eksidu. Miĉjo kaj Greĉjo, – subite kun speciala, neimiteble moka bonanima esprimo diris la komandanto. – Trabata grupo. – Kaj, rapide turniĝinte al Vlaĉjo, li demandis: – Per kio nun la komandantaro povas esti utila al viaj doktorinoj? Speciale al la ekmalsaninta Oganjan?

– Per bona vorto, – diris Vlaĉjo. – Cetero venos mem.

– Jes, bona vorto, – penseme kaj malrapide diris la admiralo. – Nu, do tio ne estos problemo.

Leviĝinte, li pririgardis Vlaĉjon kaj, neatendite subridinte, diris:

– Estas strange, ke vi estas kuracisto.

– Kial? – miris Vlaĉjo.

– El vi submaristo nemalbona fariĝus laŭ la karaktero. Komandanto de submarŝipo el tiuj, kiuj foriras en aŭtonomajn ekspediciojn. Ĉu vi aŭdis pri tiaj? Tamen, eble, ankaŭ en via profesio estas necesaj tiaj karakteroj?

Li etendis al Ustimenko la varmegan manon kaj kun rideto aldonis:

– Okaze de neceso mi petas veni. Kaj vi povas sen la eskorto, Miĉjo kaj Greĉjo ordonos anticipe, ilia konato Genĉjo ĉion organizos. Ho, tiuj amikoj!

Akompaninte la gastojn ĝis la pordo de la kabineto, li ĉi tie je la kubuto retenis Ustimenkon kaj demandis de li nelaŭte:

– Ĉu de Aglaja Petrovna estas neniaj informoj?

– Ne, – respondis Vlaĉjo. – Kaj, mi pensas, ne estos. Eble, Rodiono Metodjeviĉ…

– Li estas en ekspedicio, – diris la komandanto. – Kaj ne baldaŭ revenos. Do, sukcesojn…

Greĉjo kaj Miĉjo ankoraŭfoje akompanis Ustimenkon ĝis la marponto, helpis kun la deĵoranta suboficiro kaj la ĉefmatroso de la motorboato porti Aŝĥen-on tra la ponteto en malgrandan varman kajuteton kaj, starante apud Bogoslovskij, mansvingis al Vlaĉjo, kiel al malnova amiko. Nora demetis de Aŝĥen Ovanesovna la uniforman palton, gardeme kovris ŝin, poste ŝi longe malligadis kovrilojn, ŝalojn kaj kaptukojn, per kiuj estis volvita ŝia filino.

– Nun elgrimpu, Helenjo, – diris ŝi finfine, – ĉi tie estas varme, nun vi kun mi ne perdiĝos, ni venis hejmen. Donu al la oĉjo la manon, salutu, tio estas oĉjo doktoro, Vladimiro Atanazijeviĉ.

– Saluton, – tre serioze diris la knabino, kaj ŝiaj grandegaj okulharoj malrapide leviĝis. – Mi estas Helena.

– Saluton, Helena, – same serioze respondis Ustimenko. – Ĉu vi al ni gaste veturas?

– Ne, ne gaste, – plektante al la filino per la rapidaj fingroj la harligon, respondis Nora. – Mi por ĉiam ŝin prenis. Nian paĉjon faŝistoj murdis, kaj la avino mortis. Mi kun Helena nun estas solaj en la tuta mondo, al ni el parencoj nur la paĉja fratino restis, sed ŝi nin malŝatas, eĉ malamas. Certe, ŝi estas nervoza…

– Ŝi batis min, – serioze kaj severe diris Helena. – Pinĉis kaj batis. Ŝi nin malamas…

La motoroj ekhurlis pli forte, ondo batis al la maldekstra flanko.

– Ni eliris en la maron, nun ĝi skuos nin iomete, – diris Vlaĉjo. Li ne plu havis fortojn por rigardi al tiuj du orfinoj.

– Premligilon, – estis komandanta en deliro Aŝĥen, – envejne kalcian kloridon kaj subhaŭte – kamforon. Kaj turniĝu pli rapide!

Pri knabino Helenjo

– Vi min anstataŭos! – ordonis matene la fisorĉistino al Vlaĉjo. – En malsimplaj okazoj mi ordonas al vi konsiliĝi kun mi. Se mi, certe, havos klaran menson. Kaj ĉesu rigardi al mi kun esprimo de kompato en la okuloj, min eĉ sen tio naŭzas tiu damnita sulfidino.

– Ne parolu multe, Aŝĥen, – alpremante la manojn al la brusto, petis Zinaida Mikaelovna. – Mi vin petegas.

Oganjan silentis iom kaj petis doni spegulon. Dum minuto ŝi rigardis al si, poste suspiris:

– Kaj mi, ĉu vi scias, plibeliĝis. Imagu, subite en ĉerko Aŝĥen Ovanesovna Oganjan iĝos io simila al la dormanta belulino, io tiaspeca tre konsoladis min en la infaneco, ia fabelo, ŝajne… Mi kuŝos tia maldika, blonda, kun bluaj okuletoj. Tamen, la okuletoj en tiaj okazoj ordinare estas fermitaj…

Kaj ŝi fermis la okulojn, ree ekdormante.

Apud la pansejo Vlaĉjon estis atendanta la ekonomino – grandega kaj dika Karolina Janovna. Ŝi sukcesis mem diveni, kiu iĝos anstataŭanto de subkolonelo Oganjan, kaj demandis Vlaĉjon – kiaj de li estos ordonoj. Kun ioma miro li respondis, ke neniajn specialajn ordonojn li intencas fari. Tiam Karolina Janovna, malbone famiĝinta en la 126-a per trodolĉa ĝentileco kun la estraro, same kiel per fenomena malĝentileco kun subuloj, en tre delikata formo demandis, kion fari kun la knabino Helena, kiun Nora neleĝe alveturigis en la batalionon kaj loĝigis kune kun aliaj flegistinoj.

– Sed ĉu la flegistinoj plendas? – demandis Ustimenko.

– La flegistinoj havas, kamarado majoro, rajton pri ripozo.

– Ĉu la knabino al ili malhelpas?

– Ĉia knabino, se ŝi estas nesufiĉe disciplinita…

– Mi vin demandas – ĉu la flegistinoj plendas aŭ ne?

– Por la nuna momento la flegistinoj ne plendas, sed se ili, kamarado majoro, obĵetos…

– Tiam sendu ilin al mi. Ankoraŭ kion?

– Ankoraŭ – kion fari kun nutrado de la knabino? Mi ne rajtas je la konto de la vunditoj kaj malsanuloj, kiuj per sia sango…

Nehaste Vlaĉjo ekrigardis en la malgaje mensogajn kaj ruze sincerajn okulojn de la ekonomino; certe, ŝi ne rajtas, certe, kiu disputos kun ŝi? Nu, kaj se ne levi tiun demandon, sed tutsimple verŝi por Nora en ŝian gamelon iomete pli multe da supo? Kaj meti iomete pli multe da gulaŝo? Kaj da pano, kiu ankaŭ sen tio restas en la bataliono? Ja la knabino same spertis militajn malfeliĉojn, restinte sen la patro, pereinta en batalo, kaj sen la patrino, foririnta volontule al la fronto?

– Mi petas, komprenu min ĝuste, – diris Karolina Janovna. – Mi mem havas infanojn kaj estas por ili bona patrino, sed esti simpatia je la konto de konfiditaj al mi vunditoj kaj malsanuloj…

– Bone, – respondis Ustimenko, – ni pensos pri tiu demando. Kaj dume voku Nora-n, proponu al ŝi subskribi ian formularon kaj eldonu al ŝi mian ekstran porcion…

– Ĉu al Nora? – ekkriis, ne reteninte sin, Karolina Janovna. – Ĉu la tutan porcion?

– Al Nora Jarceva. Escepte de tabako. Ĉu al vi klaras?

– Al mi klaras! – funebre levinte la prirazitajn brovojn, diris Karolina. – Estos plenumite, kamarado majoro. Sed ĉu mi havas rajton senigi vin, la gvidan kirurgon…

– Kaj tio jam estas ne via afero!

Vespere li ekvidis Helena-n en la vestiblo de sia subtera kirurgio – tiel nomiĝis la fako, kiun li estis komandanta: grandega ĉambro estis elhakita en granita roko, estis ankaŭ koridoro, kaj ankoraŭ du ĉambroj, operaciejo, pansejo, boligejo…

– Saluton, – diris Helena.

– Saluton, – respondis Ustimenko kaj iomete ektimis, ke la knabino dankos pro la porcio. – Vi por kio estas ĉi tie?

– Permesu al mi kanti, danci kaj rakonti, – rigardante al Ustimenko demalsupre supren el sub siaj kvazaŭ algluitaj okulharoj, tre solide, digne kaj serioze petis la knabino. – Mi bone scipovas tion. Speciale danci.

– Kiom da jaroj do vi aĝas, Helena?

– Estos dek.

– Kial do vi estas tia malgranda?

– Pro nesufiĉa manĝado. Pri tio min ankaŭ en la trajno ĉiuj demandadis, kaj sur la vaporŝipo. Ni havis tre malfacilan situacion kun provianto.

La gorĝo de Vlaĉjo spasmis. Li tusis.

– Kaj ĉu la panjo scias, ke vi estas ĉi tie?

– La panjo nun deĵoras en la dua kirurgio. Ŝi al mi ordonis demandi de vi permeson kanti, danci kaj rakonti.

– Bone, mi permesas. Sed memoru, estas vunditoj, al kiuj estas tre dolore kaj malfacile. Se al ili ne plaĉos – ne ofendiĝu.

– Mi komprenas.

Ili silentis iom. Helena staris kontraŭ li, iomete levinte la kapon, kaj rigardis al Ustimenko per sia neeble malfermita rigardo.

– Ni iru, – diris Ustimenko, – trovu por vi kitelon.

Sed kitelon trovi ili ne sukcesis, ne estis eĉ proksimume tiaj ampleksoj. Tiam flegistino Kondoŝina, kiun Vlaĉjo renkontis survoje al la vestejo, elpensis vesti Helena-n en viran kalikotan ĉemizon, zoni per pansobendo kaj kuspi la manikojn. Tiutempe al Vlaĉjo venis Mitjaŝin: de la kabo Gada oni alveturigis vunditojn.

– Ni iru, – diris Ustimenko, – kaj vi, Helena, agu sen ni.

Kaj la alta doktoro, kaj la flegistino Aleksandra Timofejevna foriris. Helenjo staris iom, pensis, suspiris. Poste ŝi malfermis pordon kaj trafis en subteran koridoron. Malalta, timeme rigardante al la flankoj, rememorante la vortojn pri tio, ke al la vunditoj estas malfacile kaj dolore, la knabino mallaŭte iris laŭ la longa koridoro. Ĉio estis ĉi tie fremda, nekomprenebla, nekutima, eĉ timiga: kaj akra odoro de medikamentoj, kaj strangaj altaj brankardoj sur radoj, kaj hela lumo en blanka pansejo, kaj longaj egalmezuraj ĝemoj el malfermita pordo al negranda ĉambro.

Subite el alia pordo renkonten al Helenjo eliris vundito kun lambastono, kliniĝis al la knabino kaj demandis per densa baso:

– Kio estas tiu fantomo?

Helena silentis, alpremiĝinte al la muro. La vundito intense odoris je tabako, kaj li estis tia nerazita, ke rememorigis al ŝi Robinsonon Kruzon el la libro, kiun ŝi antaŭnelonge legis, nur papagoj mankis ĉirkaŭ li.

– Raportu, – ordonis Robinsono, – kial vi ĉi tien venis, fantomo? Kaj ankoraŭ raportu: ĉu ekzistas infanaj fantomoj?

– Mi ne scias, – kun karaktera al ŝi seriozeco respondis Helena. – Sed mi ne estas fantomo, mi estas knabino kaj venis al vunditoj – por kanti, danci kaj rakonti. Kaj al mi doktoro Vladimiro Atanazijeviĉ permesis.

– Freneziĝi eblas! – raviĝis Robinsono Kruzo.

Frapante per la lambastono, li venigis Helena-n en grandegan ĉambron kun ŝtonaj muroj kaj ŝtona plafono. Nur la planko estis ĉi tie ligna. Sub grizaj litkovriloj ie estis leviĝantaj altaĵoj – Robinsono Kruzo ne tute klare diris, ke tiuj altaĵoj nomiĝas «kanonoj». Ie en duonkrepusko ŝi vidis ion strangan, blankan, preskaŭ senforman, Robinsono diris, ke tio estas engipsigitaj brakoj kaj kruroj kaj ke en tio estas nenio speciala. Unu vundito kuŝis sterne, liaj kruroj estis kovritaj per kloŝo, en la kloŝo brulis elektra lampo, tiu lampo simple teruris Helena-n, kaj ŝi longe ne povis deŝiri rigardon de la vundito kun la lampo.

– Vi, Helena, ne tremu, – diris al ŝi Robinsono. – Al Paŭĉjo estas brulvunditaj la kruroj, lin Vladimiro Atanazijeviĉ laŭ nova sistemo kuracas, laŭ modernaj sciencaj atingoj. Por ke tie, en tiu kesto, ĉiam estu sama temperaturo. Kaj nun pri la «kanonoj». Tiel ni ilin inter si nomas, sed efektive tio estas osta etendado. Unuavide estas vera teruraĵo – nadlo estas traigita tra la osto. Sed esence, nia heroa ĉefmatroso Panasjuk spertas nenian doloron. Ĉu mi pravas, Arkadio?

– Kaj kio ĝi estas? – demandis Arkadio.

– Mi tuj prezentos, – respondis Robinsono. – Ĝi iomete kutimiĝu al nia zoo…

– Mi jam kutimiĝis, – trankvile diris Helena.

– Nu, se kutimiĝis, do, ni komencu.

Kaj per voĉo de sperta varietea anoncisto Robinsono prononcis:

– Kamaradoj vunditoj! Ĉi tie al ni venis infano, nomata… Kiel vi nomiĝas, knabino?

– Helena. Jarceva Helena.

– Infano Jarceva Helena. Ŝi diras, ke ŝi povas kanti, danci kaj rakonti. Ŝajne ŝi estas komencanta aktoro. Do, ĉu ni petu?

– Ni petas! – aŭdiĝis de la lito de la ĉefmatroso Panasjuk.

Kaj ankaŭ aliaj vunditoj same rilatis al la estonta debuto de Helenjo sufiĉe favore:

– Ŝi faru!

– Ek, knabino, ne timu!

– Nur la unua batalo estas timinda!

– Iru per plena forto!

Ne sciante, kie ŝi staru kaj kiel sin tenu, Helenjo aliris al tiu lito, sur kiu kuŝis Panasjuk, prenis per la manoj la piedparton kaj diris, rigardante en lian bonkoran palan vizaĝon:

– Kanto. Sub titolo «Oraj vesperoj».

– Do, bona verko, – aprobis Arkadio.

Helena tusis kaj ekkantis per sia alta, pura, iomete tremanta voĉo:

Odoras miele,
Odoras je mento
La oraj vesperoj…

Ŝi kantis kaj rigardis per la grizaj, ankoraŭ iomete timigitaj okuloj al la vundito, sub kies kruroj estis brulanta la elektra lampo. Kaj la vundita Paŭĉjo rigardis al Helenjo simple, serioze kaj penseme, kaj kiam ŝi finis sian kanteton, tuj laŭte diris:

– Bis-brave-bis!

– Timu, fricoj, ĉi tie staras la matrosoj, – enigme kaj stimule diris Arkadio kaj surdige ekaplaŭdis per la grandaj manplatoj.

Helenjo kantis ankoraŭ. En la pordo de la ĉambro nun staris flegistinoj kaj brankardistinoj, venis kelkaj irkapablaj vunditoj. Robinsono Kruzo kun severa esprimo de la harkovrita vizaĝo petis teni plenan silenton, sed tion li diris por ajna okazo, ĉar eĉ sen tio estis absolute senbrue.

– Kaj nun mi al vi rakontos versaĵon, – diris Helena, kaj ŝiaj longegaj okulharoj malleviĝis, pro kio la maldika vizaĝeto iĝis subite tia kortuŝe ĉarma, ke Robinsono Kruzo, kiu ie en la Orjola regiono havis du filinojn, momente ekŝvitis kaj sufokiĝis. – Versaĵo, verko de kamarado Marŝak.

Nun Helena tute ne timis, kiel komence, kiam ŝi eniris en la subteran kirurgion. Kaj tiuj vunditoj, kiuj tute antaŭnelonge ŝajnis al ŝi timige danĝeraj, nun aspektis tute ordinaraj homoj, nur kuŝantaj en maloportunaj pozoj. Kaj ĉiuj ili aplaŭdis al ŝi, kaj tiuj, kiuj ne povis aplaŭdi, ĉar estis vunditaj al la brakoj, kriis:

– Donu, Jarceva, la versaĵon!

– Ne malkuraĝu, Henjo!

Plu tenante la piedparton de la lito, Helenjo komencis rakonti pri maljunulino:

Maljuna virin' al bazaro ekiris…[66]

En la versaĵo estis multe da ridinda pri la maljunulino, kaj ĉar Helena ne laŭtlegis la versaĵon, kiel oni ordinare laŭtlegas versaĵojn, sed rakontis ĝin kvazaŭ de si mem kaj krome kun plej serioza aspekto, do tio estis eĉ pli ridinda, kaj la vunditaj maristoj laŭte ridis, kaj al Paŭĉjo eĉ larmoj aperis sur la okuloj. Li viŝadis la larmojn per la polmo kaj ĝemadis:

– Jen kia maljunulino! Kiele…

– Kaj nun mi por vi dancos! – anoncis Helena, fininte la versaĵon.

– Nun Helena Jarceva elpaŝos kun dancoj, – lerte saltante, apogante sin sur la lambastono, kvazaŭ tradukis Robinsono Kruzo, kiu nun iĝis nepra partoprenanto de la koncerto kaj eĉ ties gvidanto. – Atenton, kamaradoj, dancoj!

La tria parto de la programo – dancoj – iris multe malpli bone, ol la antaŭaj du. Evidentiĝis, ke tabuloj de la planko en la ĉambro sekiĝis, kaj, kiam Helenjo komencis salti, plenumante diversajn komplikitajn turniĝojn kun piedfrapoj, la planko skuiĝis, eksaltis la litoj, kaj unu plej malpacienca vundito eĉ ĝemis, pro kiu lin poste, tamen, skoldis la kamaradoj. Ĉiuokaze la «Kabardan» dancon Helena rompis en la mezo kaj tre konfuziĝis, sed oni tuj komencis laŭdi ŝin, samtempe klariginte, ke dancojn oni prefere faru en la koridoro, ke dancoj, certe, estas bonega afero, sed ĉar ĉi tie estas tia specifeco, eble, Helena ankoraŭ kantos, kaj la dancon prezentos en proksima estonteco, kiam Robinsono Kruzo, profesia ĉarpentisto, firmigos la plankon, por ke ĝi ne tremu, kiel hunda vosto.

Kaj Helena ekkantis.

Ŝia repertuaro evidentiĝis granda: kaj «Katjuŝa», kiu, kiel sciate, iris sola en la primaver'[67], kaj gaja kanteto «Nek tien nek ĉi tien», en kiu Helena mokis la frenezan Führer-on, kaj eĉ «Al heroaĵo mi vin akompanis…»

Ĝuste dum la plenumado de Helenjo de tiu ĉi lasta programero eniris en la ĉambron, pli ĝuste, eniĝis en la homamason apud la pordo Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. La vunditoj iomete disiĝis, por tralasi lin antaŭen, kaj li ekvidis Helena-n, kiu, rozkoloriĝinte pro falinta sur ŝin sukceso, estis finkantanta la kanton. En la dorson de Vlaĉjo varmege spiris helpkuracisto Mitjaŝin. Aplaŭdinte kune kun ĉiuj al Helena, Ustimenko ordonis ekde morgaŭ enskribi Jarceva-n en la provizliston, kaj ĉar Mitjaŝin suspiris kaj gratis sin, Ustimenko finis sian ordonon tiel:

– Je mia responso. Poste ni ordigos.

– Se estus ia bazo, – ankoraŭ suspiris Mitjaŝin. – Por burokrateco.

– Bazo: brankardistino, – senpripense diris Vlaĉjo.

– Ja kia ŝi estas brankardistino, kamarado majoro?

Duope, inventante bazon por enskribo en la provizliston, ili eliris el la subtera kirurgio al pura frosta aero. En la Ĝiba golfo signalis foriranta trenŝipo, en direkto al fjordo Kuvenap alte en la ĉielo trairis bombaviadiloj. Ustimenko diris, elektante vortojn:

– Oni ne povas, kamarado Mitjaŝin, rezoni pri la homaro, preteratentante homon. La homaro konsistas el homoj. Helena estas homo.

– Tio estas prava! – konsentis Mitjaŝin. – Mi timas, ke ne estu klaĉoj.

– Kiaj tiaj klaĉoj?

En mallumo la voĉo de Ustimenko sonis malkontente, preskaŭ kolere.

– Tiaj! Nora estas virino interesa, belaspekta. Krome, vidvino. Vi estas viro belaspekta, ĉiuj niaj al vi rigardas, kaj fraŭlo…

– Mi pri tio ne deziras aŭskulti! – diris Ustimenko.

Lavinte sin kaj trinkinte teon, li venis al Aŝĥen. La fisorĉistino fartis tute malbone, Zinaida Mikaelovna, mallaŭte plorsingultante, estis boliganta injektilon. Vlaĉjo rigardis al la temperatura listo, kalkulis la pulson.

– Kio estas tie ĉe ni? – demandis Bakunina.

– Ĉio estas en ordo.

– Ĉu vere en ordo? – ne malfermante la okulojn, dubis Aŝĥen. – Kiam mi leviĝos, ĉion ekscios.

Poste ŝi ekparolis en la armena.

– Ŝi insultas, – ridetinte tra larmoj, klarigis Zinaida Mikaelovna. – Vi, probable, rimarkadis, ŝi neniam plendas. En tiuj okazoj, kiam aliaj plendas, Aŝĥen insultas. Tia mirinda karaktero.

Je la dua horo de nokto al la terkabano de Vlaĉjo oni frapis.

– Al ni venis du kapitanoj, – diris flegistino Kondoŝina. – Novaj nomumitoj…

– Do, Karolina ilin instalu, – respondis Ustimenko. – Mi laciĝis.

– Ili deziras nepre vidi vin, – tremerante en frosto, klarigis Kondoŝina. – Unu, ĉu vi ne memoras, tia bela, Veresova Vera Nikolajevna, estis ĉe ni iam…

– Morgaŭ! – diris Ustimenko. – Morgaŭ matene. Ĉu klaras?

Kondoŝina suspiris:

– Klaras!

Sed se via onklino kapitulacis al kaptiteco?

– Tamen sen viaj altestimataj maljunulinoj estas pli bone! – diris Vera Nikolajevna. – Pardonu, la aero estas pli pura.

Ustimenko silente ekfumis. Li komprenis, ke Veresova lin intence mokas, kaj penis ne incitiĝi.

– Via Aŝĥen estas tirano, diktatoro, despoto kaj Saltiĉiĥa[68], – prononcis ŝi antaŭlonge preparitan frazon. – Tamen, vi estas ŝia merita disĉiplo. Eĉ Palkin plendas, ke ĉe vi iĝis ankoraŭ pli «senkompate».

Deflanke, ruze ŝi ĵetis al li rigardon. Li estis iranta nehaste, mallarĝigante la okulojn al la helblua printempa ĉielo, al la blankaj ŝaŭmondetoj, kurantaj sur la ĉiam malvarmaj akvoj de tiu ĉi malafabla maro. Kiom da tempo pasis, dum li estas ĉi tie? Kiom da longaj, lacigaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, operacioj, vindadoj, konsiliĝoj, katastrofoj, venkoj, atingoj, perdoj? Kiomfoje li forveturadis el ĉi tie kaj revenadis en sian «ŝtonan palacon», kiel ŝercis Aŝĥen Ovanesovna, kiomfoje li estis skoldita de ŝi, kiomfoje ili kverelis kaj dum tutaj tagoj interparoladis nur en la oficiala lingvaĵo? Kaj ĉu nun, kiam la maljunulinoj forveturis, li subite ne kaptadis sin uzi la intonaciojn de Aŝĥen Ovanesovna en la pansejo, eĉ en la operaciejo? Ĉu ne rimarkadis li en si mem rezultojn de ŝia malfacila instruado? Kaj, se li iĝis ne tiom malbona terapeŭto, – ĉu tio ne estas merito de la kvietega kaj humilega Zinaida Mikaelova kun ŝia vidvina, trivita maldika ringo sur la blanka mano?

– Ĉu vi laciĝis en la ekspedicio? – demandis Veresova.

– Ne.

– Tamen vi bone sunbruniĝis. Nun vi havas aspekton de malnova marhundo. Kiel Miĉjo kaj Greĉjo, ili estas same sunbrunaj pro siaj nord-uestoj kaj marŝtormoj. Kaj vi tre beliĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ. Nun ĉiuj niaj knabinoj tute freneziĝos. Speciale via ŝatata Jarceva.

– Kiel fartas Helena?

– Iu, interalie, opinias, ke ŝi estas via filino, – kun pigra subrido respondis Veresova. – Oni eĉ trovas certan similecon, ekzemple, la okulharojn. Ĉu ne estas tiel?

– Ne diru maldecaĵojn! – petis li.

Ili turniĝis al la rokoj. Ĉi tie estis komenciĝanta leviĝejo. Ankaŭ betuloj ĉi tie kreskis – malgrandaj kaj malfeliĉaj betuletoj de Arkto.

– Ĉu vi ne miris, ke mi vin renkontis? – demandis Veresova.

– Mi miris. Por kio, vere, vi min renkontis?

– Sed mi tute ne vin estis renkontanta, – respondis ŝi. – Mi ĉiam venas al la linia ŝipeto. Ĉi tie vere eblas pendumiĝi pro enuo, en via difavora establaĵo.

– Se vi laborus pli multe, ne lasadus ĉion al kompatinda Ŝapiro, eble, por vi estus pli gaje.

– Mi rekonas intonaciojn de Oganjan…

– Mi tre ĝojas, ke mi similas al ŝi.

Vera subite firme prenis lian brakon.

– Ĉesu, – arde kaj rapide diris ŝi. – Mi ne povas kun vi kvereli. Tio estas turmenta. Ĉu vi komprenas? Vi kvazaŭ incitas min, ne parolas kun mi serioze, uzas ian stultan, ironian stilon, kunbekiĝon, mokojn. Tio estas netolerebla! Mi ja estas homo, virino, sed ne ŝtono…

– Propre, pri kio vi diras? – malvarme interesiĝis li. – En kio mi kulpas?

Ŝi forlasis lian kubuton, li demetis la mantelon, ĵetis ĝin sur la ŝultron, transmetis en la maldekstran manon, por ke Veresova ne plu tuŝu lin, kaj silente ekiris pluen. La plej malagrabla estis, verŝajne, tio, ke li estis bonege komprenanta kaj sentanta en ŝi ĝuste virinon. Kaj ŝi tion sciis. Same kiel, tamen, sciis ankaŭ tion, ke li ial per ĉiuj fortoj rezistas al la neevitebla, el ŝia vidpunkto, iro de eventoj.

«Ankoraŭ nemulte, kaj mi simple freneziĝos, – subite kun malespero pensis ŝi. – Ĉu mi forveturu el ĉi tie, eble? Finfine, tio iĝas stulta, idiota farso! Mi ja estas en ridinda situacio».

Kaj ŝi tuj respondis al si mem: «Kial do tio estas ridinda situacio? Nu, mi amas la homon, kiu min ne amas, nu, aliaj vidas tion. Kio do en tio estas ridinda? Tio estas eĉ kortuŝa. Se mi estus malbela, oblikva aŭ variolmarkita, sed mi estas bela, ne malpli, se ne pli bela, ol li. Tio estas li, kiu estas ridinda, jen kio – netuŝumino, Jozefo, filo de Jakobo».

Preskaŭ kun kolero ŝi ekrigardis al li. Li estis iranta ne haste, maĉante la ingon de antaŭlonge finfumita cigaredo, pri io enpensiĝinte. Kaj renkonten al li estis jam kuranta varmiĝinta, kiel post bano, diketa Mitjaŝin: raporti, manpremi, ĝoji…

– Nu, ĝis la vespero, – diris ŝi malgaje. – Ni hodiaŭ ankoraŭ intervidiĝos…

– Sendube! – respondis li distrite kaj jam ridetante al la kuranta plenforte Mitjaŝin. – Certe…

Ŝi devancis lin kaj ekiris per malpezaj paŝoj antaŭen kaj, retrorigardinte el malproksime, ekvidis, kiel Mitjaŝin ion vigle rakontas al Ustimenko, kaj tiu kapjesas kaj larĝe ridetas.

En tiu terkabano, kie iam loĝis la maljunulinoj kaj kie nun loĝis li sola, Ustimenko iom sidis sur la tabureto, trinkis teon, ankoraŭ fumis, poste razis sin, iris en la duŝejon, alivestiĝis al alia tuniko, surmetis la kitelon kaj la ĉapeton kaj ekiris inspekti sian medicin-sanitaran batalionon numero 126, kiu antaŭlonge ĉesis esti bataliono kaj transformiĝis en hospitalon, sed la floto kutime plu nomadis la hospitalon en rokoj medsanbato 126, aŭ eĉ, laŭ la pli malnova kutimo: «Ĉe la maljunulinoj».

La unua, kiun ŝi ekvidis en sia kirurgio, estis Helena. La koro de Vlaĉjo tuj varmiĝis, li kaŝis sin en la koridoro kaj ekvidis, kiel la knabino en bone tajlorita, almezurita laŭ la alto, kitelo (nun ŝi havis propran kitelon, evidente), kun diligente kaj egale tonditaj fruntharoj, kun larĝe malfermitaj grizaj okuloj aliris al vundito, tenante en la manoj bovlon kun fumanta supo, kiel ŝi eksidis apud li sur tabureton kaj komencis lin manĝigi per kulero. Paŝinte iomete pli proksimen al la pordo, Vlaĉjo ankoraŭ fiksrigardis kaj subite rimarkis sur la kitelo de la knabino medalon. Litere ne kredante al si, Ustimenko eniris en la ĉambron, vokis Helena-n, rimarkis rapidan kaj feliĉan brilon en ŝiaj okuloj, eksidis apud ŝi sur la liton ĉe la piedoj de tiu vundito, kiun ŝi estis manĝiganta, kaj demandis:

– Kio estas tio, Helena?

– Registara dekoracio, – respondis ŝi, iomete mallevinte la okulharojn al sia kitelo kaj ree levante ilin, por vidi Vlaĉjon. – Dum vi estis en la ekspedicio, Vladimiro Atanazijeviĉ, al ni venis admiralo, la komandanto, kaj dekoraciis min en la nomo kaj laŭ komisio. Medalo «Pro batalaj meritoj». Vi manĝu, oĉjo Niĉjo, – diris ŝi al la vundito, – ja la supo estas bona, ne kun konservaĵo hodiaŭ, sed kun freŝa viando.

– Severa! – rimarkis oĉjo Niĉjo, larĝŝultra viro kun vinditaj manoj. – Severa fratino!

– Kun vi alie ne eblas, – suspiris Helena.

– Kiam oni al vi konfidis manĝigadon? – interesiĝis Vlaĉjo.

– Ja tuj post la unua koncerto. Tio estis kamarado Mitjaŝin, kiu min mobilizis. Kiam vi al li la ordonon neplenumeblan donis, li kun la panjo longe pensis, ĝis la vespero mem. Kaj poste kamarado Mitjaŝin subite kriis…

– Kion kriis?

– Heŭreka, jen kion. Kaj tiam ili min mobilizis. Vidu, mi havas viŝtuketon puran, por sur la bruston al vundito meti, ĉar ili kelkaj malpureme manĝas…

– Ho, kia ŝi estas ruza, kiel muŝo, – etendante al Helena la lipojn, por ke ŝi ilin viŝu, diris oĉjo Niĉjo. – Ĉu vi scias, kamarado doktoro, kiajn ŝi artifikojn elpensis? Jen, ekzemple, vundito rifuzas manĝi… Naŭzas lin, aŭ entute – suferojn li ne povas venki, aŭ konscienco malmultas, unuvorte – rifuzas. Ĉu vi scias, kion ŝi diras?

– Mi diras, ke oni min maldungos, – kun mallonga suspiro sciigis Helena. – Kiel nekapablan. Sed ĉu ne maldungos ja?

Forbalainte panerojn de la larĝa brusto de oĉjo Niĉjo, Helena foriris por dua plado, kaj oĉjo Niĉjo diris:

– Infano, sed estas pli interesa, ol kino. Ŝi venos kaj babilos – kaj en la animo estas pli trankvile. Ŝin oni ĉe ni nomis «viva gazeto». Ŝi nur ĉe vi estas kvieta, sed kun ni – vera maŝinpafilo!

Kaj en la malfrua vespero Ustimenko faris skoldegon al la tuta personaro de la medsanbato 126, kiu nun havis rajtojn de hospitalo, konkeritajn de Aŝĥen Ovanesovna tiam, kiam ŝi estis komandanta ĉi tie, en la rokoj, kaj kiu nun, laŭ la vortoj de Vlaĉjo, «degeneris», «disfalis», «trograsiĝis» kaj prezentis per si nenion alian ol «kompanion da pigre pensantaj aŭ tute ne pensantaj etaj kaj grandaj estroj kaj ties subuloj, dezirantaj nepre same iĝi estroj».

Dum li estis elpaŝanta kun sia parolado, Mitjaŝin skribis al li letereton: «Por morgaŭ ni planas partian kunvenon, ni membrigos vin en la partion». Vlaĉjo tralegis. Mitjaŝin tiutempe rigardis al li atende. Vlaĉjo tuj komprenis Mitjaŝin-on, kaj tiu laŭ subita brilo de la Vlaĉjaj pupiloj same komprenis, ke faris nekorekteblan eraron, skribinte tiun averton: ĝuste nun ja Ustimenko, kio nomiĝas, baŭminte, okupiĝos pri malbonigo de rilatoj…

Kaj la nestulta Mitjaŝin ne eraris.

Kion ajn, sed malbonigi rilatojn Ustimenko scipovis. La unuan baton la faris al la plej humila kaj neniom atendinta tiun baton Mitjaŝin. Kial paneis la motoro de la elektrostacio, kaj paneis tiel, ke ĝis nun ne estas riparita? Interese, kiu pri ĝi responsas? Kaj kiel okazis, ke Mitjaŝin, «pendinte» dum kelkaj diurnoj en la proviza administrejo kaj eĉ penetrinte al la generalo mem, eĉ per vorto ne menciis pri la paneo? Ĉu ne deziris ricevi mallaŭdon? Nu, kaj kiele estas labori en la operaciejo, kiam tie lampoj lumas duonforte kaj, operaciante, la kirurgoj ĉiam maltrankviliĝas, ke ili restos tute sen lumo? Ĉu tio, kamarado Mitjaŝin, eble, helpas al sukceso de la afero? «Kontribuas?» – kiel esprimis Vlaĉjo, rememorinte Polunin-on kaj lian leksikonon. Aŭ ili ĉi tie forgesis, ke la milito plu daŭras?

Mitjaŝin ekpalpebrumis, petis permeson diri informon.

Ustimenko ne permesis. La sekvan baton li faris al Karolina Janovna – la ekonomino, kiu de la komenco mem de la kunveno ne havis pacon en la animo, ĉar ŝi rimarkis sur la tablo apud majoro Ustimenko kovritan gamelon kaj divenis, kio estas en tiu gamelo.

«Kiam li nur sukcesis – damnita – penetri en la kuirejon? – demandadis sin Karolina Janovna, preteraŭskultante la skoldadon al Mitjaŝin. – Kiam li nur traŝoviĝis tien, diablo lin prenu! Ja mi preskaŭ ne foriris, nur por unu horo, ne pli, – por dormeti, kaj la kuiristo al mi nenion raportis! Nu, atendu, kuiristo!»

Kaj la kuiristo estis ruze ridetanta: lia afero estas prava, li eĉ atestantojn havas – la deĵorantojn en la kuirejo, malfeliĉo ja povas okazi al ĉiu, nu, brulis la supo, sed ja estis averto al la ekonomino, ĉu ne? Ŝi nur provu nei tion! Kaj pri tio, kiel, farinte gustumon, ŝi ordonis ankoraŭ unu supon kuiri nur por la kuracistoj, kaj en la brulintan ĵeti laŭrofolion, – li ankaŭ pri tio raportos. Oni lin sendu eĉ en la punejon, sed ankaŭ la damnita Karolinaĉo ne evitos malbonon. Ja tiu ĉi jam stampos, jam karesos. Kun tiu ĉi eĉ Aŝĥen mem ŝajnos anĝelo!

Kaj Vlaĉjo stampis kaj karesis. La supon gustumis ĉiuj kuracistoj, kaj al Mitjaŝin estis ordonite gustumi. Kaj ankaŭ Karolina gustumis la supon, kaj la kuiristo, farinte ofenditan mienon, glutis sian supon.

– Vera Nikolajevna, – turniĝis subite Vlaĉjo al Veresova, – ĉu hodiaŭ fari gustumon devis vi?

– Mi, kamarado majoro, – gaje kaj trankvile konfirmis ŝi. – Al mi oni alportis en la terkabanon tagmanĝon, kaj mi gustumis…

Per ridantaj okuloj ŝi ĉirkaŭrigardis la kunvenintojn kaj aldonis:

– Ja tiel oni ofte faras, kaj ĉie…

Multaj ekridis, sed Ustimenko ne ridetis.

Kaj Mitjaŝin iĝis eĉ pli malgaja. Li pli multe, ol la aliaj, konis kaj estis komprenanta la novan estron kaj divenis, per kio ĉio finiĝos.

Post la historio kun la supo Ustimenko ordonis al la nerezistanto – brankardisto Palkin – «doni detalajn klarigojn pri la sciata de li afero». Greĉjo Rasputin, kiu nun havis tian aspekton, kvazaŭ Puriŝkeviĉ kaj Jusupov jam murdis lin, li iomete kuŝis en la tero kaj venis en la medsanbaton 126, leviĝis de la benko kaj komencis kaptadi per la buŝo aeron, montrante malsanon.

– Koran insuficiencon prezentas, – kun abomeno diris Mitjaŝin. – Lertiĝis, vera aktoro…

– Ni atendas, Palkin! – diris Ustimenko.

Kaj Greĉjo Rasputin komencis rakonti, kiel li ŝtelis konservaĵojn. Li rakontis detale kaj ĉe tio estis konfidence ridetanta, kvazaŭ ĉiuj tiuj, kiuj kunvenis ĉi tie, estis se ne liaj komplicoj, do tiaj homoj, kiuj ne povas ne kompreni lin, ĉar ili ja same estas homoj kun ĉiuj karakteraj por homoj mankoj. Li paroladis kaj demandadis rapide: «Ĉu ne vere?», «Se io malbone kuŝas, tiam jam ne tiom granda estas peko?», «Ĉu estas mi, kiu kulpas? La tento kulpas kaj tiu, kiu pri tiu tento ne pensis, ĉu ne?» Ĉiuj silentis, neniu rigardis al Palkin-Rasputin, ĉies koro pezis, ĉiuj sentis naŭzon kaj honton. Kaj tial, ke Palkin ŝteladis ŝtatan propraĵon jam delonge kaj multaj tion divenis, sed silentis pro stulta abomeno, kaj tial, ke li ne rakontis ĉion, kiel estis efektive, sed kvazaŭ per siaj demandoj palpadis, kiel kaj kion li diru, kaj ankoraŭ tial, ke al multaj el la ĉeestantoj li faradis ĉiajn etajn, ne ĉiam leĝajn komplezojn, – doktoroj, brankardistoj, flegistinoj suferis kaj deziris nur solan aferon: ke ĉio ĉi pli baldaŭ finiĝu. Sed Ustimenko, kiu, evidente, mem suferis ne malpli ol la aliaj, ne permesis ion ajn prisilenti en tiu ĉi historio, kaj okazis tiel, ke eĉ Karolina Janovna devis leviĝi de sia loko kaj detale klarigi unu kombinaĵon, al kiu aludis la jam montrinta siajn dentojn nerezistanto Palkin. Poste leviĝis de sia loko, apud la enirejo mem en la manĝejon, la kvieta kaj ofte ruĝiĝanta flegistino Kondoŝina kaj per neatendite laŭta voĉo rapide ekparolis:

– Prave faris kamarado majoro, ke malbridis tiun absceson. Mi delonge konas Vladimiron Atanazijeviĉ-on, li mem plej multe suferas. Kaj mi devas diri, nepre devas, kaj ĉiuj diru…

Ŝi paŭzis, kolektante fortojn, ŝia bonkora vizaĝo tute paliĝis, poste ŝi plumpe svingis la manojn kaj ekkriis:

– Kiel do okazis? Mi, partianino ekde la dudek kvara jaro, same, kiel evidentiĝis, priŝtelis niajn vunditojn? Kontraŭ ŝtelitaj konservaĵoj mi al tiu kanajlo vodkon donis, kaj la konservaĵojn en sendaĵo sendis. Do, mi estas kune kun li? Sed mi ja ne sciis! Ĉu mi pensis?

– Vi pensis, flegistino Kondoŝina, – nelaŭte interrompis ŝin Ustimenko. – Estu honesta! Malklare, nedifinite, sed pensis: de kie Palkin prenis tiujn grandajn ladskatolojn da konservaĵoj? Ja ne povis tio ne veni en vian kapon…

Post Kondoŝina parolis Nora Jarceva, ŝi kompatis Palkin-on, kaj ŝi diris, ke, eble, indus solvi tiun demandon bonkore, kvankam, certe, tiu historio estas abomena. Ĉu estas senco malhonoriĝi antaŭ la tuta floto, antaŭ la sanitara departemento, antaŭ alta estraro? La voĉo de Nora tremis, kaj ĉiuj estis komprenantaj, kiel ŝi hontas pri la bona, ĝis nun ne makulita nomo de la medicina bataliono, kiel al ŝi estas dolore, ke ankaŭ sur la maljunulinojn falos parto de la kulpo pro delonge ŝtelanta Palkin, kiel al ŝi estas amare, ke nun la vunditoj dirados: oni kuracas ĉe ili nemalbone, sed nutraĵojn ŝtelas, ne eblas saviĝi…

Kapitano Ŝapiro same subtenis Jarceva-n, kaj al li, plu gaje brilante per la okuloj, aliĝis Veresova. Ŝi estis «tute por la bonkoreco». Certe, Palkin-on necesas puni, sed ne lavante malpuran tolaĵon publike. Ja tutegale la malaperintan ne eblas repreni!

Vera Nikolajevna parolis tiel sincere, tiel bonvole kaj tiel malkaŝe, ke al ŝi, unuafoje dum tiu ĉi vespero, oni eĉ iom aplaŭdis, kaj sufiĉe laŭte. Sed Vlaĉjon oni aŭskultis modere, eĉ morne. Sed li sciis, ke tiel estos, jam kiam komencis sian mallongan paroladon.

– Ekzistas diversaj bonkorecoj, – diris li, ĉirkaŭrigardante per atenta kaj obstina rigardo la kunvenon. – Kaj ni, medicinistoj, komprenas tion ne malpli, sed pli bone ol homoj de aliaj profesioj. Ĉu deziras malbonon avino al sia nepo, kiam, ne komprenante, kio estas «akuta abdomeno», metas al la infano varmbotelon, antaŭdestinante la fatalan finon? Kaj ĉu ne bonkora estas tiu juna, nesperta, neprofesia kirurgo, kiu, cedinte al petoj de vundito, konservas al li, ni supozu, nekroziĝintan kruron, kaj poste perdas la homan vivon? Pri Palkin mi ne disputas, la historio kun li por mi estas klara, ĉi tie mi faros decidon kiel komandanto. Temas pri alia afero: pri tio, kiel ni vivu kaj laboru plu. Ĉu ni estu bonkoraj? Ĉu ni pardonu bonkoran Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n pro tio, ke ŝi, neglektante sian militistan devon, sian honoron de kuracisto – ne rigardu al mi tiel riproĉe, kapitano Ŝapiro, tiuj vortoj rilatas ne nur al la fronto, sed ankaŭ al ni samgrade, – do, ĉu ni pardonu pri tio, ke ŝi formanĝis sian bongustan, speciale por ŝi destinitan supon, kaj la vunditoj sian brulintan supaĉon elverŝis? Ĉu al tio vi kondukas, kamaradoj? Ĉu vi tion deziras? Aŭ al kamarado Mitjaŝin ni glatumu la kapon pro tio, ke li, vidu, «forgesis» en la proviza administrejo levi la demandon pri la motoro? Nu, kaj se ĉe mi hodiaŭ nokte estingiĝos lumo en la subtera kirurgio, tiam kiele? Ĉu ni atendu viajn kerosenajn lampojn? Kaj en kia ili estas stato, tiuj lampoj? Ja mi rigardis, ekzamenis! En aĉega stato! Nu, kaj en mallumo operacii – ankoraŭ la scienco tion ne atingis. Do, ni estu al Mitjaŝin bonkoraj, kaj al tiu soldato Ivanov aŭ Petrov, kiun oni al mi en la operaciejon alportos, – kiaj ni estu? Konsilu, bonkoruloj! Instruu!

En la malalta manĝejo oni malpacience, malkviete ekmoviĝis. Iu apud la muro malfacile suspiris.

– Se servi, do ne kartavi, kaj se kartavi, do ne servi, – aŭdis mi tian malnovan proverbon, – severe diris Ustimenko. – Alie ĉe ni la afero ne iros. Kaj kio koncernas tiun fakton, tutcerte malĝojegan esence, ke subkolonelo Oganjan ekscios pri nia malhonoro, do kun tio nenion eblas fari! Mi dezirus ricevi de ŝi leteron kaj voĉlegi ĝin al vi. Kio koncernas bonkorecon, do ŝiajn ideojn pri tio vi bone konas…

Per tiaj vortoj Ustimenko finis sian elpaŝon kaj ekfumis cigaredon. Li estis nun sola, neniu eĉ rigardis al li, ĉiuj eliradis aparte de li, per siaj grupetoj. Kaj nur elmalproksime al li ĵetadis akrajn rigardojn Greĉjo Rasputin, atendante, verŝajne, kiam ĉiuj eliros. Sed ankaŭ tiam li ne kuraĝis aliri Ustimenkon – ne tian vizaĝon havis la majoro, ke indus komenci interparolon.

Tuj kiam Vlaĉjo eksidis al sia tablo, por komenci skribi ordonon, eksonoris la telefono.

– Ĉu vi vere al mi skribos riproĉon? – demandis Veresova.

– Nepre.

– Sed tio ja ne estas ĝentlemane, – subridante, diris ŝi. – Al la virino, kiu estas ĝismorte al vi enamiĝinta, kaj subite anstataŭ orkideoj aŭ, ekstremokaze, kamomiloj – riproĉon.

Li silentis.

– Ie mi legis tian titolon, – mallaŭte kaj rapide diris ŝi. – «Glacio kaj flamo». Tio estas pri vi.

– Tro bele.

– Sed ĉu vi ne ŝatas, ke estu bele? Hodiaŭ vi mem kian parolegon faris: «…neglektante honoron de kuracisto, militistan devon»! Eĉ Cvetkov mem envius. Kial do vi silentas?

– Mi estas okupita, skribas ordonon.

– Ĉu tio havas sencon: lasu min trankvila? Sed mi ne lasos. Mi prenos botelon da vino kaj venos al vi. Nu, respondu ja ion ajn!

– Bonan nokton! – morne diris li kaj surmetis la parolilon.

Matene la ordono estis afiŝita. Riproĉojn ricevis Mitjaŝin, Karolina Janovna kaj la kuiristo. Severan riproĉon li faris al Veresova.

– Kial do al mi sola severan? – jam kolere, sen ordinara sia subrido, demandis Vera Nikolajevna. – Ĉu ne tro forte, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Vi estas oficiro! – ekrigardinte en ŝiajn okulojn hele kaj rekte, diris li. – Kaj mi ne povas agi alie, ol pensas…

En la tagmezo oni forprenis Palkin-on, ordonon pri lia aresto subskribis la prokuroro de la floto.

Kaj por la dekoka horo estis fiksita partia kunveno. La komunistoj kunvenis sur monteto, super sia hospitalo, apud granita roko. Estis kviete, iomete nebule, nekutime varme, apud la marponto signaladis trenŝipoj, per aŭtomobilaj voĉoj interkriadis motorboatoj kaj ŝipetoj. Alte super la kapoj, en direkto de fjordo Kuvenap, per kojna ordo trairis aviadiloj.

– Aĥ, milito, milito, – diris sidanta apud Vlaĉjo rufa kaj akraokula vundito. – Renkontiĝoj, disiĝoj, diversaj rememoroj. Ĉu vi ne rememoras min, kamarado majoro?

– Ŝajne ie mi vin vidis…

– Kaj mi vin ne fo-orgesos! – kun tiro diris la vundito kaj, kun serioza mieno celinte per la pinto de la lambastono, dispremis grandegan araneon, elgrimpintan sur rulŝtonon. – Ne-e, mi ne forgesos! Do, ĉu vi ne povas rememori?

– Ĉu vi estas el aerfortoj?

– Kial el aerfortoj? Ni estas homoj surteraj! Ĉu vi deziras ekfumi?

Vlaĉjo ekfumis.

Demetante dum irado la kitelon, el trans la roko aperis kapitano Ŝapiro – hirthara kaj pala, post li iris Mitjaŝin kaj portis malgrandan tableton, al kiu per prempingloj, por ĝin ne deŝiru vento, estis alpinglita ruĝa tablotuko. Post Mitjaŝin flegistino Kondoŝina portis tekon, en kiu (Ustimenko sciis tion) kuŝis lia persona dosiero.

– Mi pardonpetas, – anhelante, diris Mitjaŝin, – ni iomete malfruis, sed kapitano Ŝapiro estis urĝe suturanta, al Jeremejĉik okazis malagrablaĵo, li decidis, kiel urso, elprovi la fortojn – lukti. Nu, kaj luktis. Do, ĉu ni komencu? Kio pri kvorumo? Kaj eble, ni ĉesu fumi, kamaradoj, respektu la partian kunvenon?

Brankardisto Belkin nelaŭte ridis: Mitjaŝin ĉiam forgesadis, kie eblas fumi, kaj kie ne eblas.

Ili elektis la prezidantaron, poste Kondoŝina anoncis peton de tiuj kaj tiuj kamaradoj ĉeesti en la kunveno, Vlaĉjo ne distingis la familinomojn. Per neaŭdeblaj paŝoj el post la Vlaĉja dorso aperis Nora Jarceva, flustris en lian orelon: «Vi, kamarado majoro, ne maltrankvilu, ĉio estos en ordo!» – ridetis kaj malaperis. Kaj Karolina Janovna majeste kaj afable kapsalutis Vlaĉjon, kvazaŭ vigligante kaj sciigante, ke la ofendon de li ŝi eĉ ne memoras.

Mitjaŝin rapide kaj lerte instalis sian tableton, metis sur la tablotukon la Vlaĉjan personan dosieron, flegistino Kondoŝina anoncis la tagordon, kaj kapitano Nesteroviĉ el la Politika departemento de la floto alŝovis al si la dosieron kun tia aspekto, kvazaŭ li ekscios nun ion eksterordinare gravan kaj novan, kion ĝis nun neniu en la mondo sciis.

Kiam Vlaĉjo rakontis sian «aŭtobiografion», kiel esprimis flegistino Kondoŝina, super la situo de la eksa medsanbato 126 en la direkto de la fjordoj ree trairis bombaviadiloj, kaj li akompanis ilin per rigardo. Li jam plurfoje havis okazon flugi sur DB-3 kun ĉiaj specialaj medicinaj taskoj, en la aerfortoj li havis amikojn, kaj al li ŝajnis, ke ili vidas lin el tie kaj scias, kian tagon li hodiaŭ havas. Kaj ĉiuj ĉeestantoj en la kunveno same ekrigardis en la pal-bluan vesperan ĉielon de Arkto. Ĉi tie estadis multaj aviadistoj – kaj inter tiuj, kiuj estis irantaj nun al la bombado, verŝajne, la flegistinoj, la brankardistinoj kaj la doktorinoj havis plurajn konatojn. Kaj flegistino Lusja eĉ suspiris, kaj ŝia pli aĝa amikino Nora ĵetis al ŝi rapidan kaj riproĉan rigardon, kvazaŭ dirante, ke pri tiu pafisto-radiisto, kiu eĉ ne trovis tempon por skribi leteron, ne indas sopiri.

– Ĉu iu havas demandojn al doktoro… al majoro kamarado Ustimenko? – demandis flegistino Kondoŝina.

Vlaĉjo staris senmove. Facila vento de la maro estis flirtiganta liajn harojn, la lacaj okuloj rigardis severe kaj trankvile, la sunbruna vizaĝo paliĝis: li laciĝis hodiaŭ, dum la tuta tago li devis operacii en la bazo de torpedboatistoj, poste li ordigadis aferojn ĉi tie…

– Estas demando, – signife tusinte, diris kapitano Nesteroviĉ. – Mi havas demandon al majoro Ustimenko. Jen vi deklaris, ke la patrinon vi ne memoras kaj estis edukita de via onklino, ŝajne tiel, iu Ustimenko Aglaja Petrovna. Vi deklaris ankaŭ, ke ĉion ŝuldas al ŝi kaj via patro, pereinta en speciala oficvojaĝo. Vi ankaŭ sciigis la partian kunvenon, ke Aglaja Petrovna Ustimenko ĝis la somero de la mil naŭcent kvardek dua jaro subtenadis kun vi korespondadon, sed nun vi ne havas de ŝi leterojn. Mi dezirus precizigi tiun ĉi parton de via elpaŝo. Kiel vi mem supozas, kie nuntempe troviĝas via onklino?

– En milito okazas, ke oni mortigas! – morne respondis Vlaĉjo.

– Tion ni scias! – malsimpatie prononcis Nesteroviĉ. – Sed tio ne estas respondo, tio estas demagogio. Sed se via onklino kapitulacis al kaptiteco aŭ kunlaboras kun la faŝistaj degeneruloj?

– Aŭskultu, kamarado kapitano, mi pardonpetas, – ekstarante, diris flegistino Kondoŝina. – Aŭskultu…

Nesteroviĉ same ekstaris de sia ŝtono.

– La demando estis farita al majoro Ustimenko, – prononcis li dise. – Kaj Ustimenko devas respondi al mi.

– Bone, mi respondos, – ne tuj diris Vlaĉjo. – Bonvolu! Mi ne scias, kio okazis al Aglaja Petrovna. Plej probable, ŝi pereis. Sed mi persone ne renkontis en la vivo homon pli puran, pli bonan kaj pli idean, ol mia onklino, ĉu vi tion komprenas, kamarado kapitano? Kaj dum mi estas viva, neniu ĉe mi rajtos senpune eĉ suspekti ŝin pri tio, pri kio vi ĉi tie parolas.

– Kial do ne rajtos?

– Tial, ke mi ne permesos.

– Sed kiel vi povas ne permesi?

– Kiel oni pri sia propra patrino ne permesas paroli! – subite per raŭka kaj furioza voĉo kriis de sia loko la ĉefserĝento, proponinta al Vlaĉjo ekfumi. – Ĉu vi ne aŭdis? Kiel pri fratino, kiel pri patro, ĉu vi ne scias?

– Mi pensas, ke la demando estas klara, – diris kapitano Ŝapiro. – Ĉu vi konsentas, kamaradoj?

– Des pli ke infanoj pro gepatroj ne responsas! – sufiĉe venene de sur sia loko diris ekonomino Karolina Janovna. – Same, tamen, kiel gepatroj pro infanoj…

– Mi responsas, – trankvile kaj firme interrompis Karolina-n Ustimenko. – Mi portas plenan responson pri Aglaja Petrovna, same kiel ŝi pri mi, mi supozas, kvankam ŝi por mi estas ne patrino, sed onklino. Sed ŝi por mi estas pli ol patrino, ĉar esti bona patrino estas normo de konduto, sed malfaciligi sian junecon, kaj krome junecon de bela kaj sola virino, per la sorto de la nevo, fordoni al tiu nevo la animon, por eduki el li sovetian homon, kaj ankoraŭ kun tiu knabo suferi, ĉar li kaj opiniis sin tro grava, kaj penis montri sin geniulo, kaj lernis iel-tiel, ĉio ĉi, vidu, estas ne tiom simpla. Kaj kia mi evidentiĝus fiulo, se mi ĉi tie permesus al mi cedi al la demando de kapitano Nesteroviĉ kaj almenaŭ eĉ ekdubi, por unu momento ekdubi pri honesteco de Aglaja Petrovna? Kaj ĉu petskribo pri partianiĝo de tia… ekdubinto… ĉu ĝi povus esti traktita?

Li paŭzis, kvazaŭ enpensiĝinte, poste renkontis puran kaj klaran rigardon de Nora Jarceva, sidanta rekte kontraŭ li, kaj, ekĝojinte al tiu kredanta kaj nedubanta rigardo, diris laŭte, dise, firme kaj konvinkite:

– Ne eblas ne fidi! Nenio estas pli terura ol reciproka suspektemo! Kaj neniu min konvinkos ne fidi al tiu, al kiu mi fidas. Alie mi ne povus vivi! Ĉu eblas vivi sen fido al siaj kamaradoj, eĉ kiam vi skoldas ilin kaj kverelas kun ili? Ne, ne eblas! Kaj ĉu militi? Des pli ne eblas! Nenion eblas fari, ne fidante, ĉu mi ne pravas?

– Prave! – abrupte finis Mitjaŝin. – Ĉu demandoj ne plu estas? Kiu deziras paroli? Vi eksidu, kamarado Ustimenko, sidiĝu sur ŝtonon…

Vlaĉjo eksidis kaj viŝis la ŝvitan frunton per poŝtuko. Nesteroviĉ plu estis fosanta en lia persona dosiero, kaj tio ial estis ofendanta Ustimenkon. Li eĉ malbone aŭdis, kiel veselleŭtenanto Kozjurin laŭtlegis al la kunveno leteron de sia patrino, adresitan «al tiu nia elstara sovetia doktoro, kiu vin, mia kara fileto, resanigis kaj savis el malfeliĉo ne malpli, sed pli bone, ol mi».

Post Kozjurin parolis helpkuracisto Mitjaŝin, la garantianto[69] pri Vlaĉjo, poste estis laŭtlegitaj leteroj de Aŝĥen Ovanesovna kaj Bakunina. Aŝĥen same estis garantianto pri Vlaĉjo, sed nun ŝi ankoraŭ skribis al la kunveno leteron, kaj dum flegistino Kondoŝina ĝin voĉlegis, malbone komprenante la skribmanieron de Aŝĥen, la tuta kunveno ridetis, ĉar ĉiuj aŭdis la voĉon de subkolonelo Oganjan – potencan kaj abruptan, kaj kiam ŝi komencis voĉlegi la leteron de Zinaida Mikaelovna, ĉiuj ekaŭdis la humilajn intonaciojn de Bakunina, ŝian delikatan manieron ne ordoni, sed peti, kaj ĉiuj eĉ ekvidis ŝian ĉarman rideton. Kaj kiam Kondoŝina legis pri salutoj «al nia bonega, neforgesebla, persista kolektivo», ĉiuj ekaplaŭdis, kaj, dum ili aplaŭdis, Mitjaŝin sukcesis diri al Vlaĉjo:

– Ĉu vi vidas? Kredas al ni la malunulinoj, salutas la kolektivon. Ne tiom ni estas malbonaj…

– Sed ĉu mi ne prava estis hieraŭ?

– Verŝajne, prava, – sen deziro respondis Mitjaŝin. – Sed tro severe, kamarado majoro…

La lasta petis parolon ĉefserĝento Saĉjo Djakonov. Kaj kiam li ekstaris, apoginte ne sen ioma afekto sur sia lambastono, Vlaĉjo subite tuj rememoris ĉion: rememoris tiun kuraĝan brilon de la okuloj, tiun venkan rideton, tiun fruntan hartufon, pendantan super la rompita brovo, kaj la karakteran raŭketan voĉon.

– Mia parolo estos mallonga, altestimataj kamaradoj! – diris Djakonov, subite emociiĝinte kaj iomete saltetante helpe de la lambastono. – Mi ne okupos vian atenton tro longe. Kio koncernas mian personan aŭtobiografion, do ĝi ne gravas, mi ĝin mencii ĝeniĝas, estis mi, mallonge dirante, krimula knabo. Ĉu vi komprenas? Mi ne precizigos, sed la militon mi komencis en punbataliono, kie mi troviĝis ne vane, kiel kelkaj preferas pri si mensogi, sed pro afero. Pro malbela afero. Nu, certe, mi tie eksciis, kio kion kostas, kaj forlavis de mi ion per propra sango. Mi penis, certe, ke da mia sango estu malpli, kaj da faŝista pli multe. Jen el tie min elprenis nia heroa fama kapitano Petro Kosmiĉ Leontjev, fama por la tuta nia Sovetunio. Kaj devis mi al li pruvi, ke li ne eraris en sia fido al tia homo, kiel mi. Mi bone pruvis, en ĵurnaloj estis, kiel mi pruvis, kaj kiam, pruvinte, mi estis rampanta hejmen – tiam ĝi min trafis. Nu, pensas mi, pereis Saĉjo! Fino al vi, pupeto! Forbrulis, kiel papilio, ne raportinte siajn finajn rezultojn. Mallonge, venis mi al la patrolo kaj tie petis akompani min, ĉar en min trafis mino kaj ne eksplodis en mia organismo, sed fiksiĝis en la ŝultro…

– Oj! – laŭte ekkriis Nora.

– Ĝuste! – severe konfirmis Djakonov. – Sidiĝis sub la skapolo kaj sidas, nur sola empeno el mi leviĝas, kaj la eksplodigilo eniris en la internaĵon, kaj neniu scias, kio tie okazas…

Vlaĉjo mallevis la kapon. Precipe Saĉjo estis rakontanta la veron, sed tiu vero ĉirkaŭkreskiĝis per tiaj elpensaĵoj, ke Vlaĉjo nur grakadis kaj suspiradis, aŭskultante pri tio, kiel «militkuracisto Ustimenko, ne treminte per sia kuraĝa vizaĝo kaj tuta koncentriĝinta en sia ŝtala volo, metis taskon senminigi tiun ĉi batalkamaradon…»

Ĉiuj aŭskultis Djakonov-on reteninte la spiradon, la virinoj ofte suspiradis kaj oj-adis, Mitjaŝin koncentrite snufadis, kaj strange – neniu eĉ foje miris pri artifikoj de la rakontanto, neniu ekdubis pri vereco de la fabelaj elpensaĵoj, neniu ridetis eĉ pri bombasto de la Saĉja leksikono.

«Kio do estas ĉio ĉi? – mirigite kaj feliĉe pensis Vlaĉjo. – Mi hieraŭ diris al ili senekzemple amarajn vortojn, sed ili nun kun ĝojo kredas al legendo pri mi, al absurdaĵo! Do, ili deziras kredi pri mi? Kaj kia mi nun devas iĝi, se eĉ Karolina Janovna aplaŭdas al Djakonov, eĉ kun admiro?»

Al Djakonov oni forte aplaŭdis, sed li per potenca mano haltigis la aplaŭdojn kaj, turnante sin al Vlaĉjo, preskaŭ kriis:

– Kaj ke vi tiel pri via onklino eldiris, kamarado majoro, do honoron kaj laŭdon al vi! Jen al mi Leontjev fidis, kaj kiun vi vidas antaŭ vi? Trioble ordeniton kaj prezentitan al eĉ pli alta titolo, ni ne precizigu – al kiu. Kaj al via onklino mi estas danka, ke ŝi edukis tian sovetian inteligenton, kiel vi, sed ne mizeran intertavolon aŭ aĉan burokraton, kiuj ankoraŭ – ne ofte, sed kiel rara escepto – implikiĝas sub niaj piedoj…

Kaj, transformiĝinte momente en monumenton al si mem, Saĉjo Djakonov subite per senmova rigardo por longe boris la palajn okulojn de la kapitano el la Politika departemento, poste apogis sin per la lambastono sur la ŝtono, turniĝis ĉirkaŭ la propra akso kaj sub tondraj aplaŭdoj eksidis.

Vlaĉjo estis membrigita unuvoĉe.

Post la kunveno li ankoraŭfoje rondvizitis sian subteran kirurgion. En la granda ĉambro li haltis malantaŭ la dorso de vundito, kiu, dolĉe suspirante, estis diktanta al Helena, jam sufiĉe laciĝinta dum la tago, leteron:

– Mi kisas viajn kruretojn kaj braketojn, komo, kaj tutan vian belegan figureton, komo, Galinjo mia kara…

Helena estis skribanta malrapide, per grandaj, infanaj literoj, metinte paperan folion sur libron. Pro tio, ke la papero estis neliniita, la linioj de la letero estis fleksiĝantaj malsupren, Helena denove levadis ilin supren, kaj pro tio ŝajnis, ke ŝi ne leteron skribas, sed desegnas serpentojn – dikajn kaj terurajn.

Apude oni kun frapado ludis domenon, karesa voĉo el radiricevilo estis kantanta:

Blua modesta tuketo
Falis de ŝultroj ĉe vi…
[70]

– Ĉu vi al filino skribas, oĉjo Baĉjo? – svinginte la okulharojn, demandis Helena.

– Al kia filino? – ektimis oĉjo Baĉjo. Poste pensis iom kaj jesis: – Certe, al filino, ja al kiu alia? Galinjo – ŝi estas filino. Poste skribu: «Tage kaj nokte vi estas antaŭ miaj okuloj, – komo, filinjo, komo, – pri vi mi freneziĝas, kiel sovaĝa besto…»

– Vi timigos la infanon, – ĉirkaŭirante la liton, diris Vlaĉjo. – Por kio do la filinon per sovaĝaj bestoj timigi…

Tiu, kiun Helena nomis oĉjo Baĉjo, por nelonge konfuziĝis, poste rekte ekrigardis en la okulojn de Vlaĉjo kaj diris trankvile:

– Ŝi ĉe mi estas kuraĝa, la filineto, kamarado doktoro. Ne timiĝos!

– Iru, Henjo, – ordonis Vlaĉjo. – Mi anstataŭ vi finskribos…

Li eksidis sur ŝian tabureton, rapide reskribis la skribitan kaj demandis:

– Kaj plue?

– Ĉu plue? Plue tiel: se vi min forgesos, mi pereos, ĉar vi estas mia amo. Kaj la amon, kamarado doktoro, skribu per majuskla litero.

– Per majuskla… – ripetis Vlaĉjo. – Eblas ankaŭ per majuskla, kiel vi deziras!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.