|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
La sesan de novembro de la 1941-a jaro, je la deka horo de obskura, neĝventa vespero, la fluga taĉmento «Morton al faŝismo», rimarkita de neniu, estis aliranta al la rando de ekdorminta vilaĝo Belopolje.
Renkontita de la taĉmento jam en krepusko alta kaj maldika, multe drinkinta viro, kiun pro lia inklino al germana vorto Papier[6] oni tuj nomis «Papiro», diris, ke en la vilaĝo estas tute neniuj germanoj, sed venis el la distrikta centro policistoj – ses kapoj, kunvenis ĉe la ĉi-tiea prezidanto de la kolĥozo «Nova vivo» Malĉikov Stefano Saveljeviĉ, tie ekde la mateno estis bakataj pirogoj, kuirata galantino kaj frotata hepato, probable ili festenos.
– Kia tia povas esti kolĥozo sub germanoj? – ne kredis la grundplibonigisto Terentjev. – Kion vi, oĉjo Papiro, babilas?
La oĉjo ĵuris per Dio, ke la kolĥozon la germanoj ne dispelis, sed ĵetis sloganon: «Komunumo sen Sovetoj», prenis de Malĉikov subskribon pri tio, ke la komunumo «Nova vivo» laboros ekskluzive por bezonoj de la granda Germanio, kaj Stefano Saveljeviĉ, nature, obeis.
– Do, vi laboras por la faŝistoj, ĉu? – morne interesiĝis Cvetkov. – Penas por la malamikoj de la patrujo?
Papiro komencis ion klarigi – ion senordan kaj malmulte kompreneblan, spirante al Cvetkov per dolĉa vaporo de hejmfarita brando, sed Cvetkov flankeniĝis, ne aŭskultinte, kaj la oĉjo timidiĝis kaj eksilentis.
Kiam ili transiris la randon de la vilaĝo, Cvetkov ordonis al Papiro konduki la taĉmenton al la domo de la prezidanto. La oĉjo, haltinte, komencis subite laŭdi Malĉikov-on, sed ĉi tie la loko estis ne por konversacioj, la oĉjo eksentis sur sia nerazita mentono malvarman tubon de mitraleto kaj ekpaŝis laŭ malantaŭaj vojetoj al la domo, kie estis festenantaj la policistoj. La domo estis brika, «Nova vivo» antaŭ la milito estis firma kolĥozo, Stefano Saveljeviĉ estis eĉ ordenita. Kaj estis strange kaj amare vidi, ke trans la tulaj kurtenoj de la domo de la prezidanto glitas la kapoj de la policistoj, nomumitaj de reprezentantoj de la germana imperio, ke tie drinkas vodkon kaj almanĝas helpantoj de la faŝistaj okupaciantoj, degeneruloj, perfidintaj kaj sian Sovetan potencon, kaj la patrujon, kaj la tombojn de la patroj.
– Ĉesigu paroladon! – ordonis Cvetkov. – Ordonojn aŭskultu laŭ ĉeno. Babijĉuk-on, Telegin-on kaj Cedunkon – al mi. Terentjev, vi tiun Papiron tenu. Ustimenko, kie vi estas?
– Ĉi tie mi estas! – respondis Vlaĉjo.
Papiro ree penis ekparoli kaj eĉ kaptis la grundplibonigiston je la maniko, sed tiu forpuŝis lin. La malseka neĝvento ekfajfis pli stride, tra la densa blanka neĝa kurteno nun lumis nur la fenestroj de la domo de la prezidanto.
Sur la altan, kovritan de neĝo peronon Cvetkov surpaŝis la unua.
La neŝlositan pordon li malfermegis per bato de la boto, same malfermis ankaŭ la duan, mallarĝigis la okulojn pro hela lumo de kerosena lampo kaj, ekvidinte la policistojn, sur kies manikoj estis brakbendoj, diris klare, ne haste, trankvile:
– Gratulon pri la festo venanta…
– Kaj al vi gratulon, – turnante sin al li per tuta sia granda, komencanta grasiĝi korpo, respondis maljuna policisto kun lipharoj. – Se vi, certe, ne ŝercas.
Tiam ili renkontiĝis per la okuloj, kaj ĝuste en tiu mallongega momento la maljunulo divenis, kio tuj okazos. Ŝirinte per la dekstra mano el la poŝo pistolon, li tamen sukcesis krii: «Ne pafu, aŭskultu, atendu!»
Li ankoraŭ ion deziris diri, sed Cvetkov estis ne el tiuj, kiuj «atendos kaj aŭskultos», kaj ĝuste en tiu sekundo li enpikis longan pafserion el la trofea mitraleto de la femuro, kiel tion faradis fricoj.
En la najbara ĉambro ekkriis virino, stride ekploris infano.
La policistoj grege ĵetiĝis al la komodo, sur kiu estis faligitaj iliaj armiloj, sed tuj duonvoje rigidiĝis: tra elbatitaj vitroj en ĉiuj tri fenestroj elstaris la malbrile nigraj tuboj de la mitraletoj de Cedunko, Babijĉuk kaj Telegin.
– Do, ĉu ni festas? – pli proksime alirante al la primetita tablo, demandis Cvetkov. – Festenas?
– Kion vi, kanajlo, faris? – kriis al li per ploranta voĉo nejuna viro en bluzo kaj striita kravato. – Kiun vi, banditaĉo, murdis?
La koro de Vlaĉjo subite premiĝis. Ĝuste en tiu momento li subite pensis, ke okazis nekorektebla malfeliĉo, sed kiu nome – li ankoraŭ ne sciis. Kaj, obeante nur tiun senton – senton de nekorektebla malfeliĉo, li forpuŝis per la ŝultro Cvetkov-on kaj, ne pensante pri tio, ke lin ĉi tie oni povas pafmortigi, kliniĝis super la liphara policisto. Tiu estis mortanta. Li falis per la flanko sur la festan tablon, kaj el lia trapafita kapo verŝiĝis sango en la nekomencitan pladon kun galantino.
Kaj la virino ie tute proksime plu kriis, kaj la infano ploris.
– La manojn supren! – ordonis Cvetkov.
La kvin policistoj levis la manojn. Kaj tiu, kiu estis en la bluzo, – verŝajne, la prezidanto Malĉikov, pensis Vlaĉjo, – ĵetiĝis al la mortanto, kaptis lin je la ŝultroj kaj penis kuŝigi sur la tablon, sed la unubraka oĉjo Miĉjo Romanjuk per bato de la boto faligis lin flanken kaj, alpreminte al lia ventro la mitraleton, minacis:
– Mi pafos, vi eĉ ne sukcesos krii…
Fortega, lasta konvulsio tordis la mortanton, kun tinto falis kaj frakasiĝis la plado kun galantino, kaj tuj eksilentis kaj la virino kaj la infano.
– Elirigu ĉiujn el ĉi tie! – per raŭkiĝinta voĉo ordonis Cvetkov. – Finu tiun ĉi bazaron!
– Oj, murdistoj, kion vi faris! – aŭdis Vlaĉjo dekstre de si. – Kiun vi murdis, banditoj damnitaj!
Li returniĝis: virino en verda brilanta robo, tenante krispan infanon sur la manoj, staris ĉe la pordofosto. Ŝi estis ion parolanta, el ŝiaj okuloj fluis larmoj, sed tiutempe Babijĉuk puŝis la plej junan policiston per la mitraleto kaj ordonis:
– Bitte!
La policisto kun mirego respondis:
– Ja ni estas rusoj, ĉu vi ĉiuj freneziĝis?
Kaj tiam okazis nova terura malfeliĉo: la mokemulo kaj gajulo Ivaĉjo Telegin, paliĝinte, pafis en la vizaĝon de tiu policisto. Strange siblante, kvazaŭ truita kaŭĉuka balono, la policisto staris ankoraŭ iom, poste komencis fali sur sian najbaron – junan, kun hartufo sur la nuko, rufan, en okulvitroj.
– Kio estas tio? – furioze demandis Ustimenko. – Kion vi faras, Telegin?
– Ja pro «ruso»! – respondis Telegin. – Ne rajtas li, kamarado militkuracisto…
– Aŭskultu, kamaradoj! – kriis tiu, kiu estis en okulvitroj. – Vi devas min senprokraste aŭskulti, kamaradoj!
– Ĉu same kuglon bezonas? – montrinte la dentojn, demandis Telegin. – Ĉu ni por vi estas kamaradoj, perfidulo de la patrujo? Eliru!
Oni kondukis ilin preter Vlaĉjo. Kaj Malĉikov-on en lia festa bluzo oni same kondukis, kaj post ŝi kuris virino en la helverda susuranta robo, kuris kaj forpuŝadis de li cindre grizan Cedunkon, kiu, samkiel ĉiuj aliaj, kiel ili mem, komprenis, kien oni kondukas la perfidulojn kaj kion oni faros kun ili en la proksimaj minutoj. Kaj Vlaĉjo same komprenis neeviteblon de tio, kio estis okazonta, kaj samtempe sentis per tuta sia koro, ke tio ne povas, ne devas okazi, dum estas viva li – Ustimenko.
Finfine oni elkondukis ilin ĉiujn el la ĉambro, kie kuŝis du mortintoj, kaj malrapidis, ne sciante, kiel plenumi la sekvontan. Estis falanta malseka, oblikva neĝo, kaj, mizere skuiĝante per la tuta korpo, staris oĉjo Papiro. Al li ĵetiĝis la virino, tenante la infanon sur la manoj, kaj al ŝi Vlaĉjo diris, ne sciante mem, kion li diras:
– Por vi ĉi tie ne indas! Ĉu vi aŭdas? Vi ja la infanon malvarmumigos! Ĉi tie ja estas malvarme…
La lumo el la fenestro prilumis ŝiajn furiozajn okulojn, kaj Vlaĉjo, kvazaŭ en sonĝo, aŭdis, kiel krias ŝi al Papiro:
– Do diru ja al ili, klarigu, ili ne scias! Diru pri Stefano Saveljiĉ, diru, oĉjo Romano!
– Ja ili ne aŭskultas! – por rompanta voĉo diris oĉjo Romano. – Ĉu ili aŭskultas? Ili ja tute ne estas ruĝuloj, ĉu ruĝuloj povas tiel fari?
– Minuton! – nelaŭte diris Vlaĉjo al Cvetkov kaj, forkondukinte lin de la perono, rapide demandis: – Ĉu vi aŭdis?
– Ĉu vi sangon ektimis? – same rapide interesiĝis Cvetkov. – Teruraĵojn de milito? Perfidulojn kompatis?
– Mi neniun kompatas, – furioziĝante kaj tute perdante regon super si, siblis Ustimenko. – Mi ankaŭ vin ne kompatos, se vi arogos diskreditigi la ideon mem de partizana milito. Ne kompatos, ĉar tio estas bonapartismaj artifikoj – eĉ ne pridemandinte, nenion bone eksciinte, blinde…
Kaj, komprenante, ke Cvetkov-on en lia nuna blinda furiozo li ne konvinkos per tiaj vortoj, li ruzis:
– Kaj se ili disponas utilajn por ni informojn? Tiam kiele? Ja ili estas informitaj pri aferoj de la tuta regiono, distrikto? Ja ni devas iri pluen.
Cvetkov pensis iom, silentis, poste ordonis ĉiujn konduki en la vilaĝan soveton. Kaj Papiron oni kondukis samtien, kaj la virinon en la verda robo.
– Nun ekzistas nenia vilaĝa soveto, – kun trankvila amareco en la voĉo diris la juna policisto en okulvitroj. – Nun tie estas ejo por venantaj plenrajtigitoj de Kreislandwirt, estro de kampara distrikto.
– Ĝuste tien ni iru, – pace respondis Cvetkov.
Ili pridemandis la policistojn aparte – la komandanto, la grundplibonigisto Terentjev, Ĥolodilin kaj Vlaĉjo. Ustimenko ricevis la junan, en okulvitroj.
– Fumu! – per tono de sperta enketisto prononcis Vlaĉjo, etendante al la junulo cigaredojn.
– Mi prefere la mian, – malsimpatie respondis la policisto.
Pro nekutima dum tiuj ĉi marŝaj tagoj kaj noktoj ĉambra varmo al Vlaĉjo iĝis neelteneble sufoke, li detiris sur la gorĝo la kolumon de la traŝvitiĝinta svetero kaj, ne sciante, de kio komenci, demandis:
– Kiel vi falis ĝis tio?
– Kaj kial mi devas respondi al viaj demandoj? – subite interesiĝis la junulo. – Kiu vi estas, por demandi min?
– Kiele?
– Tre simple. En arbaroj nun vagas nemalmulte da ĉia kanajlaro – estas ankaŭ tiaj, kiuj, pardonu, dizertis…
– Kion vi diras?!
– Estas ankaŭ diversspecaj naciistoj, – daŭrigis la junulo, blinde fiksrigardante al Vlaĉjo per la brilantaj okulvitroj. – Ilin la germana komandantaro sufiĉe lerte uzas…
– Ĉu vi ne kredas, ke ni estas partizanoj?
– Ja nun ajna deko da dizertuloj ĉe neceso ŝajnigas sin partizanoj, same kiel al la germanoj ili diros, ke serĉis, kie kapitulaci.
– Sed ni ja… – perpleksiĝinte, komencis Vlaĉjo, sed la junulo interrompis lin.
– Vi ja, – kolere kaj amare mokimitis li, – vi ja uzis eternan bonkorecon de nia Andreo Filipoviĉ, lian fidemon. Ekvidinte, kiel al li ŝajnis, «niajn», li malfruis, ĉu vi komprenas, kaj vi lin murdis! Murdis! – kriis la junulo. – Subite kaj simple murdis, ĉar Andreo Filipoviĉ ĉiam komence kredis, kaj li ekkredis, ke via estro estas nia, kaj la nia, nenion sciante, ne murdos nian!
– Vi kredu, – subite mallaŭte petis Vlaĉjo, – vi nur kredu, ĉar alie ni nenien moviĝos. Aŭskultu, ja ajnaj paperoj povas trompi, sed tiel, kiel mi kun vi estas, ja ne eblas trompi! Mi ne havas paperojn, aŭ sekretan vorton, aŭ kion ajn ankoraŭ, por pruvi al vi, same kiel ankaŭ vi nenion havas. Estas nur ni – du sovetiaj homoj, tiel mi supozas. Mi tiel esperas, – korektis li. – Mi kredas je tio! Kaj ĉe ni okazis malfeliĉo, tragedio, akcidento. Do ni klarigu la situacion.
– Ni klarigu, – same nelaŭte konsentis la junulo, – sed nun estas malfrue.
– Kial malfrue?
– Tial, ke Andreo Filipoviĉ estas murdita kaj Anatoĉjo Krivcov. Ili per neniaj klarigoj reveneblas…
– Aŭskultu, – diris Ustimenko, – sed ĉiuokaze sur vi estas brakbendo de germana policisto. Konsentu, ke ĉio ĉi ne estas tiom simpla…
– Jes, ne simpla, – lace diris la junulo. – Ĉio estas ne simpla en nia vivo. Nur en junpionira aĝo ĉio ŝajnas mirinde simpla kaj klara, kaj eĉ tiel ne por ĉiuj geknaboj… Koncize, nin sendis al tiu laboro la konspirantaro. Vi, eble, aŭdis, ke en la regionoj, provizore okupaciitaj de la faŝistaj invadantoj, aktive laboras nia partio kaj eĉ plu ekzistas la Soveta potenco?
– Mi… aŭdis, – klare rememorante la minutojn de la adiaŭo kun onklino Aglaja, kapjesis Vlaĉjo. – Certe, aŭdis…
– Estas bone, ke almenaŭ aŭdis! – mokimitis la policisto. – Nu, do tiel…
Li ankoraŭ plu penis volvi memfaritan cigaredon, sed la fingroj malbone obeis lin.
– Do, tiel… Kiel kaj kio – mi al vi raporti ne intencas kaj ne opinias necesa, sed ni – iuj el la komsomolo – estis aldonitaj al nia malnova instruisto, ankoraŭ lerneja, Andreo Filipoviĉ, kiu en la komenco de la milito suferis de nia estraro. Fiktive, certe, sed tamen suferis. Kaj la faŝistoj kun plezuro engaĝis lin al si, ili lin konfidis plene, kaj li elektis por si nin. Kaj la murdita de vi Anatolo Krivcov estis lia kuriero al la konspirantaro. Ĉu vi komprenas, almenaŭ nun, kion vi faris?
Sur la frunto de Vlaĉjo eliĝis ŝvito.
– Ĉu vi komprenis? Herooj-partizanoj! Ĉu vi komprenas, kio okazas, kiam nedezirataj venĝantoj ŝoviĝas en fremdan aferon, kiam, nenion bone eksciinte, kompreninte nenion, ĉiaj fanfaronuloj agas laŭ sia maniero…
– Nu, ni ne estas fanfaronuloj, – eksplodis Vlaĉjo, – ankaŭ por ni estas ne dolĉe!
– Kaj por kiu nun estas dolĉe? Por kiu? Por ili estas ne dolĉe, ili estas nervozaj! Pro nervozeco ili Andreon Filipoviĉ-on senkaŭze mortpafis, pro nervozeco, pro tio, ke iu ne povas aŭdi vorton «ruso» de policisto, estis murdita nia Anatoĉjo. Aĥ, al ili estas ne dolĉe! Aĥ, ili trostreĉiĝis!
La lipoj de la policisto ektremis, la vizaĝo subite iĝis tute knabeca, kaj, plorsingultinte, li diris kun tia forto de malespero, ke la koro de Vlaĉjo premiĝis:
– Idiotoj kun mitraletoj! Herooj el melodramo! Stultuloj fiodoraj! Ni nur disvolviĝis, nur komencis, ni povus…
Bruis la pordo, eniris Cvetkov – blanka kiel kreto, kun algluiĝinta al la vizaĝo grimaco de malespero – kaj, ekvidinte la plorantan «policiston», ekparolis rapide kaj malklare:
– Mi ĉion komprenas, Sorokin, mi prenas la tutan kulpon sur min, mi respondos pri miaj agoj, mi pretas respondi laŭ tuta severeco de la leĝoj de milita tempo, sed nun ni devas foriri, la faŝistoj povas veni, kaj miaj homoj ne kulpas pri mia stulteco, mi ne rajtas riski ilin. Vi, certe, iros kun ni, vi ne havas alian eliron…
– Ne, havas! – kun malamo rigardante al la blanka vizaĝo de Cvetkov per la malsekaj pro larmoj miopaj okuloj, respondis Sorokin. – Ni devas resti ĉi tie. Nun, post via idiota atako, nin eĉ pli fidos la okupaciantoj, kaj ni devas tiun fidon uzi plene. Kaj ne vi nin elpostenigu, ne vi nin ĉi tien postenigis, ne vi donis al ni tiun bagnan laboron…
Li longe purigadis la nazon, sufokante pro larmoj, poste viŝis per la naztuko la okulvitrojn, forturniĝis kaj demandis:
– Nu, kiel ni nun estos sen Andreo Filipoviĉ? Kiel? Ni nun eĉ unu komuniston ne havas, ĉu komprenas vi tion? Kaj la komunikado estas rompita, nun serĉu ĝin – tiun komunikadon…
– La komunikado troviĝos, – mallaŭte enmiksiĝis Vlaĉjo. – Se vi vere havas tian organizaĵon, do kiel povas esti, ke vin ne trovos la konspirantaro, ne komunikiĝos kun vi? Kaj vi ja mem diris, Sorokin, ke nun al vi la okupaciantoj devas eĉ pli fidi…
– Ili Andreon Filipoviĉ-on sepultos! – subite kun teruro ekkriis Sorokin. – Ĉu vi imagas? Ili sepultos lin kiel sian heroon, ili el tio faros spektaklon, kaj niaj homoj kraĉos kaj diros: «Judaso!»
Ĝibiĝinte, ne sciante, kion respondi, enpreminte la fieran kapon en la ŝultrojn, Cvetkov eliris el la ĉambro, kaj Sorokin afereme ordonis al Vlaĉjo:
– Trapafu al mi la brakon, aŭ ion alian! Ne povis ja mi en la tumulto resti tute sendamaĝa. Ĉu almenaŭ tion vi povas? Kaj kun la aliaj niaj necesas ion elpensi, por ke ne denuncu iu kanajlo pri nia konversacio… Nur ne ĝismorte…
– Mi estas kuracisto, mi scias anatomion, – morne respondis Vlaĉjo.
Ĉe la mateniĝo la fluga taĉmento «Morton al faŝismo» estis jam malproksime de Belopolje – je ĉirkaŭ dek kvin kilometroj. La homoj iris mornaj, silentaj, deprimitaj. Jam ĉiuj sciis la tragikajn detalojn de la atako al la «policistoj». Cvetkov paŝadis, mallevinte la kapon, ŝovinte la manojn profunde en la poŝojn de la raglano. Ĝis la taga bivako li ne diris eĉ unu vorton, kaj kiam tagiĝis, Vlaĉjo kun maltrankvilo ekvidis, kiel dum tiu ĉi nokto enfalis liaj vangoj kaj sekiĝis la lipoj – la fama «pafarko de Amoro».
– Mi implikiĝis en mensogo, Ustimenko, – diris li finfine, sidiĝante sur trabojn en forlasita segejo kaj lace etendante la krurojn. – Mi ĝisfine implikiĝis kaj ne komprenas, ĉu mi rajtas vivi nun, post la farita de mi murdo. Necesas rigardi rekte al la vero – mi murdis komuniston, konspiranton, murdis, apogiĝante sur mia intuicio, sur kompreno laŭ aspekto – kio estas perfidulo…
– Vi insultas intuicion, – nelaŭte interrompis Vlaĉjo. – Kaj insultas vin mem, ke laŭ aspekto! Sed mi ja same nur laŭ aspekto, aŭ laŭ intuicio, ilin defendis. Ĉi tie, laŭ mi, estas alia afero…
– Kia tia alia? – ĉagrenite demandis Cvetkov.
– Tia, Konstanteno Georgijeviĉ, ke mi – vi, certe, povas insulti – tute ne kapablas ĉi tie kredi perfidon. Eble, tio estas stulta, sed kiam mi vidas knabon-okulvitrulon kun tiela hartufo, mi ne povas! Ĉu vi komprenas? Mi bezonas nekontesteblajn krimatestojn, kaj al neniu via intelekto mi cedos. Mi troe mian Sovetan potencon kredas, por tiel facile kredi pri perfido…
– Ial vi per kursivo ekparolis, – subridis Cvetkov. – Ĝenerale tio, certe, estas tre bela: purulon koto ne makulos – tio estas vero, sed la vivo estas la vivo…
Vlaĉjo eĉ skuiĝis.
– Mi malamegas tiun formulon! – diris li. – Kaj ĉiam oni ĝin uzas por pravigo de malnoblaĵo kaj fiaĵo.
– Do, Vlaĉjeto, vi entute pri perfido de kredas? Pri ties eblo?
– Mi ne scias, – silentinte, diris Ustimenko. – Ĉiuokaze, pri perfido, kiel vi ĝin imagas, mi ne kredas. Kaj kiam mi ĵus ekvidis tiujn policistojn, mi tuj pensis: estas io malĝusta!
– Ĉu laŭ la fizionomioj?
– Vi prefere ne spritu! – petis Ustimenko. – La vero en tiu ĉi okazo tute ne estas sur via flanko, tion necesas konsideri.
– Ĉu pri napoleoneto?
– Kaj ankaŭ pri napoleoneto, – morne konfirmis Vlacĵo. – Vi en tiu senco devus regi vin.
– Ne gravas, vi min rekonsciigos!
– Iam vin ne eblas rekonsciigi! Kiam vi, ekzemple, ekstazas en via komandista grandeco. Ja nur nun kun vi eblas interparoli, kaj nur okaze de la malfeliĉo, tragedio, sed aliokaze tute ne eblas…
– Sed mi ja estas komandanto, ĉu ne?
– Sovetia komandanto! – severe kaj rekte rigardante en la okulojn de Cvetkov, diris Vlaĉjo. – Tio estas grava! Kaj ĝuste tial mi sur via loko parolus kun la popolo pri ĉio, kio okazis…
Cvetkov froste kuntiriĝis, poste diris:
– En io vi estas prava! Al mi, bedaŭrinde, en la batalo ĉio imagiĝis tre simpla kaj ekstreme klara.
– En batalo tio estas vero, plej probable. Sed la eraro estis farita de ni en skoltado kaj kontrolado. Pli ĝuste, en tio, ke ĉio ĉi simple ne estis.
– Bone! – kapjesis Cvetkov.
Kaj li ordonis al oĉjo Miĉjo kunvenigi la homojn.
Neatendite por Vlaĉjo Konstanteno Georgijeviĉ parolis forte, impone kaj talente. Li ne insultis kaj ne humiligis sin, li precize kaj klare diris, ke «preteratentinte multon, ne esperante kaj eĉ ne revante ekvidi ĉi tie niajn, mi – via komandanto – kulpas pri granda malfeliĉo. Mi penos per ĉiuj fortoj, kaj se necesos, ankaŭ per la sango, ripari mian nevolan (kaj tio eĉ pli malbonas por mi en tia okazo, kiel la travivita) kulpon kaj, ĉiuokaze, mi ĵuras al vi, ke nenio simila ripetiĝos…»
La kunveno, aŭ kunsido de la taĉmento «Morton al faŝismo», iris, kiel oni tion nomas, sur alta nivelo. Neatendite estis skoldita ankaŭ docento Ĥolodilin, al kiu, kiel evidentiĝis, oĉjo Romano, Papiro, same penis ion klarigi, sed docento Papiron forinsultis. Estis tuŝita ankaŭ Romanjuk, kiel sperta soldato. Konklude Ivano Telegin diris:
– Kamaradoj karaj, helpu! Nu, revenos mi al la edzino, Manjo, mia filineto, kreskos, demandos per infana voĉo: paĉjeto, kiel vi batalis kontraŭ fiaj fricoj? Kion do mi respondos, karaj kamaradoj? Mi nian komsomolanon Anatoĉjo Krivcov murdis? Ĉu?
– Vi ne ĉagreniĝu, Ivĉjo, – diris Babijĉuk. – Vi apenaŭ, karulo, tiun tagon ankaŭ mem ĝisvivos. La milito, ĝi, fraĉjo, estas lo-onga…
La homoj malgaje ekridis, disiris. Cvetkov, plendante pri tio, ke estas tre malvarme, alpremiĝis al la muro en sia angulo kaj, ferminte la okulojn, diris:
– Ĝenerale, jen ŝercoj de milito.
Kaj aldonis:
– Kaj pri la filino Manjo – en tio li pravas! Entute, se pripensi, tiajn historiojn diskonigi ne indas. Nenio eduka en ili estas. Kaj prefere ilin ĉiuj Manjoj de la tuta mondo ne sciu!
– Ne, ili sciu! – kuntirinte la brovojn, respondis Ustimenko. – Ili tre bone sciu.
– Por kio do?
– Por tio, ke tiaj, kiel vi, ne kutimu murdi homojn.
– Nu, kaj se ili vere estus perfiduloj?
– Do, ĉu vi vian vidpunkton ne forlasis?
– Mi ripetas la demandon, Ustimenko: se ili efektive estus perfiduloj?
– Tiam oni devus ilin juĝi kaj mortpafekzekuti.
– Sed nun ja estas milito!
– Ekzistas milittribunaloj, kiom mi aŭdis.
Subridinte, Cvetkov fermis la okulojn kaj kvazaŭ ekdormetis, kaj Vlaĉjo deiris de li al la grundplibonigisto Terentjev, kiu, komforte instalinte sin en segaĵoj, estis klariganta al la batalantoj, kial li persone, malgraŭ ĉiuj «sentimentoj», havas bonan humoron.
– Tio estas vero, tio, kompreneble, malbone rezultis, – rapide parolis Terentjev, – malbone, eĉ terure. Ivaĉjo Telegin jen kiel suferas, – li kapmontris al alpremiĝinta ĉe putra muro Ivano, – sed ni ricevis bonan lecionon. Prave la komandanto sin kritikis, prave raportis al ni ĉiuj, ke tiu ebrieta ulo, oĉjo Romano, Papiro, deziris al ni diri pri siaj konsideroj, sed ni ne permesis…
– Mi ne permesis! – kriis kolere Cvetkov. – Mi!
– Ni ne permesis, – pli mallaŭte ripetis Terentjev. – Tio, certe, estas malfacila leciono. Kaj memoras mi, jam en la juneco mi legis ie, ke partizana milito estas granda afero, sed «partizaneco» estas malbona! Jen ĉi tie ni montris partizanecon. Kaj nun mi raportos al vi, kamaradoj, kial mi persone tamen havas bonan humoron: tial, ke mi persone konvinkiĝis: ĉi tie, en profunda malfronto, en la Unĉanska regiono, vivas niaj amikoj, agas, vivas la rezistado, malfacile, sed tamen ĝi estas. Kaj kvankam sub okupacio, tio tamen estas nia tero. Kaj poste, certe, necesas akordigi…
– Prave, Aleksandro Baziljeviĉ, – el malproksime, sufiĉe trankvile, sed ne sen ironio en la voĉo, rimarkis Cvetkov, – prave vi ĉion diras, tamen akordigi por ni dum marŝado estas ja sufiĉe malfacile. En kondiĉoj de marĉoj, kaj de nia en tiu afero sensperteco…
– La marĉoj glaciiĝos, – respondis Terentjev, – jam glaciiĝis, kaj sensperteco estas pasinta afero. Nun ni bonan lecionon ricevis, por longe memoros. Kaj mi eĉ havas proponon: direkti min por komunikado – mi serĉos, eble ion elflaros bonan, trovos spuron.
– Bone, ni pripensos, – ordonis Cvetkov. – Kaj nun dormi estus nemalutile.
Dum la festa tago, la sepan de novembro, ili kuŝe ripozadis, kaj la okan matene Aleksandro Baziljeviĉ Terentjev, la grundplibonigisto, ekiris al Ŝĉetinino, por tie komenci serĉadon de kontakto kun la konspirantaro, «elflari», laŭ lia esprimo, almenaŭ unu valoran viron kaj reveni en ripozdomon «Altan», pri kiu Cvetkov havis iajn bonajn informojn. La prezidanto de la kolĥozo «Nova vivo» Malĉikov kaj la «policisto» Sorokin ne povis ne helpi – pri tio Terentjev estis tute certa. «Nu, kaj se estos fiasko, do en milito ja okazas, ke oni mortigas, – kun negaja subrido diris la grundplibonigisto, adiaŭante kun Cvetkov. – Milito estas tia afero…»
Aspekton li havis civilan, tre maljuna oĉjo, elturmentita, sen ajnaj dokumentoj. Ĉe mateniĝo li kun Cvetkov elpensis konvenan biografion kun maksimuma proksimeco al la vero – la familinomo estis sama, la profesio – grundplibonigisto, li estis punita de la sovetiaj punorganoj pro spekulado, fuĝis el malliberejo dum bombado, vagadis en arbaroj, timante ree trafi en prizonon…
– Nu, kaj se ili tamen premos? – per mallarĝigitaj okuloj rigardante al la grundplibonigisto, interesiĝis Cvetkov.
– Mi havas aĉan koron, – delikate ridetante, respondis Terentjev, – longe ili min ne torturos.
– Ruzulo! – subridis la komandanto.
– Ja ne sen tio…
Kaj, afereme adiaŭinte kun ĉiuj per manpremoj, la grundplibonigisto foriris.
Kaj Vlaĉjo longe rigardis post lin, ial tute certa pri tio, ke li neniam plu vidos tiujn senkoloriĝintajn, helajn okulojn, tiun sunbrunan, en malgrandaj faltoj vizaĝon, ne aŭdos la obtuzetan, akcentantan sonon «o» parolon.
«V. A.!
Preterveture aperis Eŭgeno – mia fortuna kaj galanta fraĉjo! De li mi eksciis, ke li vidis iun profesoron Barinov, kaj de la profesoro iĝis sciate pri la embaraso, en kiun vi trafis tie, ĉe vi. Estas sciataj, atentu, ĉiuj tute detaloj, ĝis via konduto en la izolejo, kiam, esence, vi komprenis: la neapelaciebla verdikto estas dirita. Tio estas ne miaj vortoj, tio estas la vortoj de Barinov. Ho dio, kial mi afektas, tutegale tiu ĉi letero ne trafos ne nur al vi, sed eĉ al la poŝto, do kial ne skribi tutan veron? Vi ja sciis, ke vi malsanas je pesto? Kaj nur poste evidentiĝis, ke tio estas nur skarlatino.
Ĉu vi scias, eĉ Eŭgeĉjo rakontis al mi ĉiujn viajn cirkonstancojn kun admiro. Kaj tute sincere. Li scipovas, interalie, admiri kaj kortuŝiĝi pri aliulaj heroaĵoj, kaj en teatro scipovas «emociiĝi». Vidu, mi rimarkis, ke homoj kun malkuraĝa kaj malgranda animo, same kiel tre kruelaj homaĉoj, inklinas al montro de ĝuste tia sentemo – en teatro, en kinejo, ĝenerale tie, kie tio por si mem nemulte kostas. Sed homoj efektive bonkoraj, plej ofte, kunsentas ne prezenton de suferoj kaj heroaĵoj, sed helpas en suferoj per ago kaj, farante mem heroaĵon, ne rilatas al sia ago respekte. Ĉu bone? Ja mi estas ne tioma stultulino, Vlaĉjeto, kiel al vi ŝajnis en la pasinta etapo de niaj rilatoj.
Ho, kiel terure estis por mi aŭskulti Eŭgeĉjon!
Ĉu vi scias, kiel li rakontis?
Kiel kinofilmon, kie vi estas senriproĉa juna heroo.
Kaj la kaŝita senco, kiel esprimas niaj teatraj kamaradoj, estis tia: «Jen kian vi, Banjo, kastoron perdis. Kun tempo iĝos V. A. fama, tutmonde fama, kaj kio pri vi?» Nu, mi, nature, aŭskultis kaj snufis per la nazo. Kaj ne tial, ke la kastoron mi perdis, fajfas mi pri ĉiuj kastoroj de la tuta terglobo, sed nur tial, ke mi terure pri vi timis, kvankam malfrue. Kaj cetere, kio pri tiuj legendoj, ke al li iu tie pafis, kaj vi lin pardonis, kaj li al vi poste preĝis? Eble, vi ĉe mi, Voĉjo, iĝis, aldone al ĉiuj niaj malfeliĉoj, tolstojisto kaj ne manĝas viandon, ĉar ĉio viva gloras la Sinjoron? Kun vi ĉio povas okazi, antaŭ ducent jaroj el tiaj, kiel vi, rezultadis membruligantoj, mi spektis «Ĥovanŝĉina»-n[7], mi estas klerulino.
Plej bona, amata, kara mia homo!
Se vi scius, kiel mi sopiras sen vi.
Se vi povus kompreni, mia obsedita kapo, ke neniam kaj neniun povos mi ekami, ĉar mi estas homo de sola amo. Se scius vi, stultuleto, ke pro bagatela sensencaĵo, pro via netoleremo vi senigis min por ĉiam je feliĉo esti amata, ami ne foreste, sed ĉeeste, kvereli kun vi pro bagateloj, ofendiĝi al vi kaj ĝoji pri tio, ke ni repaciĝis, beliginte sin iri kun vi en teatron, al publiko, kaj diri al vi: «Aĥ, kia vi estas, Voĉjo, ree la kravaton ŝraŭbe ĉifis», alkudri por vi butonon, friti por vi terpomon, atendi vin, simple esti tute feliĉa pro tio, ke mi sidas kaj atendas vin, kaj vi devas veni, kaj se ne venos, do vi mortis, ĉar neniaj aliaj klarigoj povas esti…
Sed ĉio ĉi, kompreneble, neniam estos.
Vi jam havas tie Tuŝ-on – al mi tion klarigis Eŭgeĉjo kun signifo en la voĉo. Ŝi estas belulino, ekzota, certe, – tiel diris Eŭgeno. Al kio mi respondis al Eŭgeĉjo kun stulta subrido:
– Tutegale mi estas pli bona ol ĉiuj liaj Tuŝ-oj. Kaj nenien li finfine kaŝiĝos, tiu via fama Ustimenko. Li venos al mi finfine, sed mi lin pelos for per puŝoj.
«Per puŝoj» – tio estas el iu teatraĵo. Kaj diris mi tion kvankam kun subrido, sed kiel ĉe Ĉeĥov, ĉu vi scias, «tra larmoj». Ĉe li ofte estas tia rimarko «tra larmoj», kvankam aliaj ne vidas. Nature, Eŭgeĉjo nenion vidis. Kaj li komencis fanfaroni pri sia «situacio». Lia «maljunulo» lin ŝategas, kaj servo ĉe general-kolonelo en milita tempo estas donata ne al ĉiu ajnulo. La «maljunulo», certe, kapricas, sed Eŭgeno al kapricoj kutimiĝis kaj jam per sola tio, kiel la generalo frapetas per cigaredo la kovrilon de sia cigaredujo, scias, kia hodiaŭ estas la ĉefo kaj kian humoron havas. Kaj kial skribi pri Eŭgeĉjo, ĉu vi deziras, mi skribu pri mi, kiel mi revis iĝi kontrabaso?
Jen sidiĝis ni kun la knaboj en nian buson. Kaj la knaboj – tio estas korda kvinteto, interalie, tre bona. Sidiĝis – kaj tiam aviadila atako. Nia arta direktoro, kiu estis nin akompananta, – okazas tiel – subite forgesis la vorton, kiun li devis diri. Kaj diri necesis simple: malkoncentriĝu! Nu, kaj li diris kiel pri ludkartoj:
– Dismetiĝu!
Neniu povis ion kompreni. La dika Nastja respondas el la fenestro de la buso:
– Ni jam bone dismetiĝis, oportune sidas…
Jen ni alveturis al kontraŭaviadilaj kanonistoj. Surmetis blankajn kitelojn – por prezenti fragmenton el «Doktoro Mamlock».
Ni komencis, kaj poste tuj komenciĝis pluvo.
Ni ludas «Mamlock»-on, kaj la pluvo torentas.
Ni ludas kaj pensas: «Por ni ne tre gravas, sed kio pri nia kvinteto! La muzikiloj ne ŝatas pluvon, kaj la ujoj estas malproksime – en la buso, je tri-kvar kilometroj for. Pereos la muzikiloj».
Kaj subite mi vidas, Vlaĉjo: demetas unu matroso-kanonisto de si sian bluan kolumon – kaj metas sur la kontrabason, kiu estis almetita al arbo. Alia post li, tria same, kvara, kvina…
Kaj tiam mi pensis, Voĉjo: mi deziras esti kontrabaso! Mi deziras, ke vi divenu kovri min kontraŭ pluvo per blua kolumo! Kaj estu io ajn, kion destinis la sorto!
Bonvolu, V. A., kovri min iam kontraŭ pluvo per blua kolumo!
Kaj pri unu gaja insuleto – ĉu Vi deziras scii?
Vi ja pensas, ke ni tute al neniu bezonas, ke ni ĉiuj Vin perfidis, tiel Vi skribis al mi, abomene fuĝinte for de mi, senvalorulo!
Do jen al vi, Vlado, pri la insuleto.
Sed tio estos en la tria persono, por diverseco.
Ili (komprenu – ni, artistoj) tute ne estis abnegaciaj kuraĝuloj. Ili, kiel ĉiuj homoj, timis, sed timis pli ol aliaj, ĉar tute ankoraŭ ne kutimiĝis al la milito kaj ne estis komprenantaj tion en ĝi, kion bone ellernis kaj al kio kutimiĝis multaj maristoj, militantaj ekde la unua tago de tiu milito.
Jen oni pripafis la talentegan brigadon jam en la maro. Pripafis kaj enpelis la ŝipeton sur sablaĵon. Kaj aŭdis la aktorino Stepanova, kiel unu matroso, malvestante sin, por grimpi en la akvon, diris per kvieta tono ukraine:
– Kjel por lo fricoj ni bonehe turniĵis. Nur plenaj fuŝuloj ne finos je nia ŝipét post hor.
La fricoj evidentiĝis fuŝuloj kaj ne finis nin.
Sur la insuleto nin renkontis la tuta komandantaro, sed tuj kiam ni elŝipiĝis, al ni estis anoncite:
– Kuru al la ŝirmejo!
Kaj oni laŭtlegis al la artistoj la horaron: je la kvara horo la kontraŭulo faras por la insulo «koncerton». Je la sesa horo la insulo faras «koncerton» por la kontraŭulo. Je la oka la artistoj faras koncerton sen citiloj por la insulo.
Finleginte, la veselleŭtenanto glatigis sur sia juna vizaĝo la nigrajn lipharojn kaj demandis:
– Ĉio ĉio estas klara?
– Klara! – respondis la artistoj.
– Ĉu aldonaj demandoj ne estas?
Demandoj ne estis. Post kelkaj minutoj sur la kalva kaj forbruliĝinta pro kontraŭula pafado insulo komencis kun tondro eksplodi obusoj. Ŝajnis, ĉio estos finita por ĉiam. Kaj la maro superverŝos tiun ĉi lokon por eterne.
Sed nenia maro superverŝis la insulon.
La brigado trinkis bieron kaj manĝis panon kun butero. La arta direktoro sufere ridetadis, sed ne pro timo – li jam kutimiĝis al la milito, – li simple varmege esperis, ke almenaŭ ĉi tie troviĝos dentisto, kiu finos iun lian «periostiton». Sed la dentiston hieraŭ mortigis obusfragmento.
Je la sesa horo ekparolis la insulo.
Ĝuste tio estis iliaj «koncertoj».
Kaj je la oka, precize, en la ŝirmejo la artistoj komencis sian laboron.
Neniam eĉ la plej bona teatro de la mondo havis tian sukceson. Kaj poste la liphara veselleŭtenanto instruis Barbara-n Stepanova-n kaj aliajn artistojn, sed tamen precipe Stepanova-n, moviĝi sub artileria pripafado:
– Pasas kvardek kvin sekundoj post tiu momento, kiam vi aŭdas la unuan sonon, ĝis propre eksplodo de la obuso. Tio estas kolose multa tempo. Tio estas senfineco. Dum tiu periodo de tempo vi, kamaradino Stepanova, povas ne nur kaŝiĝi sub ajnan ŝtonon, sed ankaŭ elekti la plej konvenan kaj konforman al via imago pri sekureco. Kiam vi iras, kutimiĝu rigardi – serĉi lokon, kien vi ĵetiĝos. Se vi preteris tiun lokon, tiam serĉu alian. La alian preteris – serĉu trian!
– Se ĉio estas tiel simpla, do kial tamen oni pereas? – interesiĝis Barbara. – Klarigu, Boriso Sergejeviĉ!
– Oni opinias, ke malfortunis! – morne respondis la veselleŭtenanto.
Dum la unua tempo la artistojn oni speciale «promenigadis», tenante je la mano, kaj en necesa momento simple puŝadis sub rulŝtonon. La grandega Nastja – ŝin oni ĉe ni nomadis «sentimentala tanko» – ĉiam ial rezistadis, kaj poste plendadis:
– Tio estis senintenca! Mi simple estas tre forta kaj ne povas obei al la unua puŝo. Mi eĉ ĝeniĝas, tia mi estas forta…
En la kvara tagnokto la arta direktoro, suferanta pro la denta doloro, hazarde subaŭskultis malgajan konversacion de du superaj estroj de la insulo. Du trionojn de la konversacio li entute ne komprenis, kaj la konkluda frazo estis proksimume tia:
– Nu por kio ankoraŭ tiuj artistoj ĉi tie aperis? Kion ni kun ili faru? Ĉagrene ĝis larmoj, honestan vorton!
La arta direktoro, kiun ili opiniis amaso da kapotoj, vatitaj jakoj kaj uniformaj paltoj, demandis lispe:
– Kaj kion, vere, vi kun ni faru?
– Ĉu vi pafi scipovas?
– Iomgrade.
– Do, ne scipovas. Kaj ĵeti grenadojn?
– En spektaklo «Jen iras matrosoj» ni ĵetadis. Lignajn, postiĉajn…
La estroj interrigardis. Matene la militflota patrono de la brigado, la liphara veselleŭtenanto, kondukis la artistojn kaj artistinojn en arbareton.
– Stepanova!
– Mi!
– Kun senŝargaj grenadoj ekzerciĝi mankas tempo, tio ĉi estas ŝarga, ĉu klaras?
– Klaras.
– Tenu. Kiam la krampon vi deĵetos, la fingrojn ne plu malkunpremu, alie ĝi eksplodos kaj tiam vi ne persvados ĝin atendi. Ĵetu plej malproksimen kaj tuj kuŝiĝu.
Rigidiĝinte pro teruro, Stepanova Barbara ĵetis la grenadon kun la damnita krampo, sed ĵetis «virinece», nemalproksime. Ĉiuj ĵetiĝis sub ŝtonojn, la splitoj falis tute proksime. La ekzercon sukcese plenumis neniu el la brigado. La veselleŭtenanto, kuntirinte la brovojn, diris mallongan «adiaŭan bondeziron»:
– Grenadoj por vi, kamaradoj artistoj kaj artistinoj, estos pure defenda armilo, kaj kun konsidero de tiu cirkonstanco, ke, uzante ilin, vi devas memori, ke ĉe via teĥniko grenado estas en egala grado danĝera kaj por la kontraŭulo kaj por vi…
Li silentis iom kaj aldonis:
– Tamen uzu! Ĝi kaj la kontraŭulon mortigos, kaj vi mem vivaj en la manojn de faŝistoj ne trafos!
Sed «uzi» grenadĵetadon ili ne sukcesis. Vespere la komandantaro trovis rimedon transporti la artistojn sur la Ĉefteron. Ili adiaŭis silente, sen eĉ unu vorto. Estis plena kvieto, nur susuris akvo, surkurante sur la sablaĵon. Ĉiuj, kiuj akompanis la brigadon, viciĝis sur la bordo kaj, kiam la ŝipeto komencis debordiĝi, salutis la forirantojn por ĉiam.
La aktorinoj ploris kaŝe, la «sentimentala tanko» Nastja ploregis je tuta sia forto. Kaj la knaboj-kvinteto elprenis siajn instrumentojn el la ujoj, kaj subite super la griza maro, super la forbruligita, muelita per obusoj insulo, super la kaskoj de la adiaŭantaj nin maristoj traflugis bonkoraj, homecaj, kuraĝaj kaj potencaj sonoj de tia belega muziko, kian, verŝajne, neniu en tiu ĉi sovaĝejo aŭdis eĉ dum la tuta historio de la homaro… Kaj ĉu Vi aŭdis, Vladimiro Atanazijeviĉ, kio estas fugo de Bach?
Ĉu ne aŭdis? Mi ĝuste tiel pensis.
Nu, do, frontan saluton – Barbara Stepanova. Kiel mi dezirus tiel fini al vi leteron, por ke en ĝi estu skribite nur pri milito kaj nur pri tio, kiaj mi kaj vi estas bonaj amikoj. Sed mi ne povas. Kovru min per matrosa kolumo, Vlaĉjeto, mi terure deziras esti kontrabaso sub pluvo.
Atendu leterojn, Voĉjo.
Kaj ne imagu, ke nur Vi sola faras aferon sur la tero.
Kaj konsideru, ke tiu liphara veselleŭtenanto, kiu instruis min ĵetadi tiujn damnitajn grenadojn, sukcesis deklari al mi sian amon. Li, interalie, estas bela, saĝa kaj kuraĝa.
Kaj leteroj de li ne estas.
Por kio tiaj mortas? Vi ĉion scias, Vladeto, klarigu».
Sed tamen, malgraŭ la teruraj eventoj en Belopolje, Cvetkov ne permesis al si subfali: li plu ĉiutage razadis sin per malakriĝinta malnova klingo; plu li odoris je germana, trofea tualetakvo; plu li asertadis, ke «en liaj rezervoj ĉio estas»; kaj plu postuladis de la «ekonomo» de la taĉmento, mildega Paŭlo Kondratjeviĉ, ke la batalantoj trinku ne malplenan bolakvon, sed nepre infuzitan per cikorio, ke oni kuiru ne simple viandon sen salo, sed almenaŭ kun oksalido kaj iu «kemiaĵo» el la Vlaĉja apoteko.
Lia vizaĝo sekiĝis, la okuloj sub la disflugantaj brovoj enfalis, estis simile, ke li estas malsana. Sed li tenadis sin ĝis tiam, kiam okazis tiel, kiel okazas al bonrasa virĉevalo: falis subite, kvazaŭ hazarde, pretere, sed leviĝi jam ne povas – la hufoj ankoraŭ skrapas la pavimon, elbatas fajrerojn la hufoferoj, leviĝas la maldika kolo, la stalono pufigas la naztruojn, sed la fino jam aliris al ĝi, la virĉevalo jam ne plu ekstaros sur la maldikajn, fortajn krurojn, nun estos fino…
Same estis ankaŭ al Cvetkov – li subite ne povis leviĝi: sidante li razis sin – tamen, multe malpli rapide, ol ordinare; eĉ cikorian infuzaĵon eltrinkis, duonon da trinkpoteto. Sed kiam li komencis leviĝi, liaj purigitaj botoj glitis, kaj li mallerte, flanke falis en la malpuran pajlon, kie estis lia lito de komandanto. Kun obtuza, subpremita sakrado li penis turniĝi pli oportune kaj jam preskaŭ ekstaris plenalte, kiam subite falegis definitive – kun la vizaĝo suben, disĵetinte la manojn, kvazaŭ pafmortigita al la koro dum kurado. Hazarde estinta apude Ĥolodilin ĵetiĝis al Cvetkov, ne trovis la pulson kaj kriis:
– Kamaradoj! La komandanto mortis!
Alkuris Ustimenko, malagrafis la rigidan agrafon de la raglano, trovis la freneze oftan pulson, mezuris la temperaturon: la arĝenteca hidrarga fosteto transiris 40. Sufokiĝante, Cvetkov diris:
– Mi ordonis: postiĝantojn – mortpafi. Min – mortpafu!
– Stultaĵoj! – bruskis Vlaĉjo.
– Pistolon! – postulis la komandanto. – Fekuloj vi ĉiuj! Mi – mem! Ĉiuj iru pluen! Komandanto estu Romanjuk…
La pistolon oni al li, kompreneble, ne permesis atingi. En forbruligita grensenŝeligejo, kie estis sekva bivako, Romanjuk ordonis bruligi ringe lignofajrojn – en la centro de la fajra, arde spiranta rondo Vlaĉjo kaj Cedunko malvestis la komandanton, kaj Ustimenko alpremiĝis per la orelo al lia larĝa brusto. Ĉirkaŭ la lignofajroj – en fumo kaj flugantaj fajreroj – per densa ringo staris la batalanoj de la fluga taĉmento «Morton al faŝismo», atendis Vlaĉjan diagnozon. Sed li ne sukcesis bone kompreni. Plej probable, tio estis krupa duobla pneŭmonito, krome en tre rapida formo.
– Ĉu li mortos? – demandis Telegin.
Vlaĉjo ŝultrolevis.
– Ĉi tie resti ne eblas, – morne deklaris Romanjuk, – la loko estas malbona, ĉiuj facile povas perei. Necesas porti la komandanton pluen…
Kaj ili ekportis lin – pezegan, ĵetiĝantan en febro sur memfarita brankardo, furiozan – laŭ malfacilaj padoj, tra densa arbaro, en nokta novembra obskuro. En la arbaro hurladis senĉese humida, penetranta vento, vipadis la vizaĝojn per malseka neĝo, ŝmacadis la truiĝintaj botoj, sangis la frotvunditaj piedoj de la batalantoj, krevadis ĉiam novaj vezikoj sur la kalkanoj, multaj homoj trenis sin, per nehoma irmaniero metante la piedojn, ĝemante, preskaŭ plorante, sed tamen trenadis sin, kvazaŭ li povis returniĝi kaj mortpafi, kiel minacis siatempe, postiĝinton. Preskaŭ mortinta, li restis la komandanto. Lian raŭkon oni fiksaŭskultadis, atendante racian kaj precizan komandon. Kaj diradis inter si:
– Li resaniĝos!
– Pro la travivaĵoj li ekmalsanis. Tio ne estas bagatelo – mortigi la sian!
– Li ĉiam en si interne ĉion tenis.
– Se eblus lin meti en liton!
– Se lia kapo funkcius, se li estus en konscio – li trovus por si liton. Li havas tian sorton – por ke ĉio estu sukcesa.
– Kiel li per la dentoj grincas!
– Se li almenaŭ por minuto rekonsciiĝus – li decidus…
Por nokto en ravino, kie malpli blovis vento, la batalantoj elfosis por li kavon – kun amplekso kaj profundo je du tomboj – tien oni mallevis la brankardon kun Cvetkov, kaj sendis tien Ustimenkon kun trofea lanterno kaj medikamentoj. Ekstere super la «tombo» oni rapide kaj lerte aranĝis malaltan kabaneton – kontraŭ neĝo kaj malvarmo. Kovrinte pli oportune kaj dense Cvetkov-on, Vlaĉjo demetis sian piedveston, submetis la manojn sub la kapon, ekdormetis kaj tuj aŭdis la voĉon de la komandanto – malfortan kaj koleran:
– Kiom da tagoj pasis, Vladimir Atanazijeviĉ?
– Ĉu vi pri via malsano diras?
– A ha!
– Ŝajne ses…
– Kaj ĉu min oni ĉiam sur la manoj portas?
Ustimenko silentis.
– Kaj al mi tiu Malĉikov imagiĝadis, dum ĉiuj ses tagoj, – diris Cvetkov. – Tiu prezidanto de kolĥozo. Kiel li al mi…
Cvetkov ne findiris, sufokiĝis. Pasis multa tempo, Vlaĉjo jam pensis, ke la komandanto ekdormis, sed tiu subite ekparolis ree:
– La viro estis klara, kaj ĉu vi scias, kion li al mi diris, Vlaĉjo? Li diris al mi el la «Internacio». Vortojn.
– Kiajn do?
– Ne la cezar'… nek dia volo… la savon portos de l' tiran'… liberon donos al popolo… nur ĝia propra forta man'…
– Nu? – ne komprenis Ustimenko.
– Kaj vi, li diras, trudiĝas… kiel savanto… murdis al ni…
– Ĉesu, Koĉjo, – petis Ustimenko. – Mi tre vin petas, ĉesu. Vi nun ne devas pri tio.
En la humida kaj malvarma obskuro de ilia frata tombo li trovis la manradikon de Cvetkov kaj kalkulis la pulson. Estis nenio speciale konsola. Antaŭ la mateno Cvetkov denove senkonsciiĝis, kaj kiam oni ekportis lin pluen, li ree ĵetiĝadis de sur la brankardo, malklare deliris kaj penis komandi batalon.
Ĉe krepusko la taĉmento eliris al fervojbranĉo Smorodinci – Ŝustove. Romanjuk nervoziĝis, neniel povis fari definitivan decidon, konsiliĝis komence kun tiuj, kiuj estas pli aĝaj, poste kun la junularo. Vlaĉjo aŭdis, kiel Babijĉuk esprimis pri oĉjo Miĉjo:
– Misas nia kavalerio!
Unue ili sendis skolton, poste kontrolskoltis Romanjuk mem, sed al iu definitiva konkludo la «stabo» de la taĉmento veni ne sukcesis. Telegin opiniis, ke necesas transiri la linion, malvarmuminta kaj kolera batalanto Simaŝkin subite enmiksiĝis en la interparolon kaj deklaris, ke sen Cvetkov la fricoj ĉiujn mortigos, «kiel kokinojn». Tiel, nenion decidinte, ili retiriĝis malantaŭen en la falintan branĉaron sur humidan, malvarman, turmentan tagan bivakon.
Ĉi tie, dum tiuj longaj horoj de neniofarado, inverse efikis la parolado de Cvetkov sur la rando de la Vasilkova arbaro, tiam, antaŭ la ekmarŝo. Nun la komandanton tordis la malsano, li ne povis decidi, pensi, komandi, kaj al multaj iĝis senespere terure, – dum la semajnoj de la marŝado Cvetkov sugestis senfinan kredon je si, kaj nun, restinte sen lia forta kaj potencema voĉo, la homoj eksentis sin senhelpaj, disaj, malkonsentaj unu kun la alia.
En ĝuste tia stato la taĉmento aŭskultis ne tro decideman, sed koleran ordonon de Romanjuk – pri transiro de la linio de la fervojo kun batalo je la deknaŭa horo kaj kvardek minutoj. Ili denove faris skoltadon – ĉio, ŝajnis, estis bonorda. Sed ĝuste en la fiksita tempo trairis mallonga trajno el tri pasaĝeraj vagonoj kaj kelkaj platformoj, tio fiaskigis la pretecon, la homoj ekhezitis, ne sciante, kiel konduti. Romanjuk transdirigis laŭ vico novan ordonon, ĝin oni ne bone aŭdis. Kaj kiam ili finfine ekiris, tiam ili trafis sub tian mitralan pripafadon, ke ili devis unue kuŝiĝi, kaj poste iri laŭ ĉirkaŭa, malfacila kaj nepriskoltita vojo apud la stacio Timaŝi, kie la germanoj estis gardantaj akvoturon kaj kie, nature, ili devis ree eniri en malegalan kaj sangan batalon.
Matene la taĉmento en funebra silento sepultis Romanjuk-on. Super la malfermita tombo Babijĉuk, kiu plej multe el ĉiuj amikis kun la unubraka oĉjo Miĉjo, faris paroladon kaj viŝadis larmojn, kaj Vlaĉjo tiutempe, kunpreminte la dentojn, estis ree surmetanta vindon al laŭte ĝemanta Nemirovskij, al kiu estis frakasita la maldekstra skapolo kaj la ŝultra artiko. Per dumduma kuglo al la femuro estis vundita ankaŭ silentema, severa Miroŝnikov, kaj maljuna, ĉiam trankvila Kislicin.
– Donu fosilojn! – ordonis Babijĉuk. – Kien vi ŝovis la ŝpatojn?..
Fininte la enterigadon, Babijĉuk aliris al la vunditoj, demandis morne:
– Nu, kiel? Ĉu vi reviviĝos, aŭ ni vin same enfosos?
– Iru pretere, funebra procesio, – diris Kislicin. – Ni sen vi decidos…
Cvetkov dormetis sur sia brankardo apude, en la dormeto li tremeradis, fojfoje insiste demandadis, kioma horo estas, kvazaŭ de tio dependis io grava, ĉefa, necesa…
Plu same, kiel tiam, en Belopolje, en la nokto de la tragedio, estis falanta neĝo per grandaj malsekaj flokoj, ĝemis en trunkoj vento, estis malvarme, kaj ŝajnis, ke neniam plu montriĝos la suno, ne varmigos la arbaron, ne sekiĝos la elturmentitaj, malsataj, malvarmumintaj homoj.
– Kiu pereis ĉe ni? – subite abrupte demandis Cvetkov.
– Oĉjon Miĉjon ni enterigis, – respondis Ustimenko.
– Romanjuk-on?
– Lin. Ankoraŭ jen tri vunditoj.
– Pereis, do, oĉjo Miĉjo. Nu, kaj kiu estis vundita – nome?
Vlaĉjo diris la nomojn. Cvetkov pensis iom, petis trinki, poste ordonis al militkuracisto Ustimenko preni komandadon de la taĉmento «Morton al faŝismo». Estintaj apude Ivaĉjo Telegin kaj la ekonomo Paŭlo Kondratjeviĉ mirigite interrigardis. Cvetkov interkaptis ilian rigardon, sakris longe kaj bruske kaj diris, ke «en proksimaj tagoj» li ekstaros mem kaj instalos ordon, kaj dume «konsultadon», «anarkion» kaj «familian etoson» en la taĉmento necesas fini.
– Hieraŭ dum la tuta tago vi konsiliĝadis kaj kvereladis, – lace diris li, – kaj jen la rezulto, manĝu vin lupoj! Mi jam iomete komprenas, Ustimenko anstataŭos min provizore…
Kaj ordonis senprokraste moviĝi pluen.
– Klaras! – kapjesis Vlaĉjo.
– Tempas ripozi por la homoj! – kun suspiro, fermante la enkaviĝintajn okulojn, aldonis Cvetkov. – Kaj vunditoj nun multas…
Sed ripozi efektive ili sukcesis nur en la kvara tago post tiu batalo: reveninta el skoltado Telegin ĝoje raportis, ke trans la montetoj sude «malkovriĝis» finfine la longe atendita ripozdomo «Alta». Germanojn tie oni ne vidis, la tuta personaro ĉeestas, provianto abundas, «litkovriloj, littoloj, kusenoj, ĉio estas kultura, eblas eĉ damludi – tia estas atmosfero».
– Kaj kial germanojn oni ne vidis? – malsimpatie interesiĝis Cvetkov de sur sia brankardo.
Por ke oni ne kompatu lin kaj ne vidu lian malfortecon, li kun ĉiuj parolis emfaze seke kaj eĉ malamike.
– Tial, kamarado komandanto, – alirinte pli proksime al la brankardo kaj etendiĝante en atentopozo, respondis Ivaĉjo Telegin, – tial, verŝajne, ke aŭtunaj pluvoj tute tiean grundan vojon kotigis, neniu teĥniko povas trairi, kaj la frico sen teĥniko estas kiel virkapro sen la kornoj… Kaj ankoraŭ okazis obstrukco sur la vojo, al mi tieaj flegistinoj raportis. Ĉirkaŭ du kilometroj da terfalo surrampis de la holmoj.
– Ja kiu tie estas estro?
– Pri la estro mi ne diros – mi mem persone ne vidis. La direktoro estas kamarado Veresov. Kun lia nevino mi, certe, konatiĝis. Vera Nikolajevna estas tre bela, ŝi mem estas kuracisto. Restis tie pro la milito…
Ili faris ankoraŭ kontrolan skoltadon – sendis kutimiĝintan al milito Ĥolodilin-on. Kun li, por ke tiu ne «entuziasmiĝu», estis la ekonomo – ulo singarda en komunikado kun homoj, kiel oni tion nomas, frotita kaj polurita de la vivo. La docento kaj la ekonomo konversaciis kun la personaro de la «Alta», kunvenigis ĉiujn, kiuj restis, ordonis prepariĝi al «akcepto de granda milittrupo», hejti la banejon, kuiri manĝaĵon, «por ke ĉio estu en nia maniero, en la sovetia, kiel en nia lando decas». La flegistinoj tuj ekklopodis, ekiris ricevi kitelojn, sterni litojn… Pri ĉio ĉi Ĥolodilin raportis en la arbara rando, sub frosta venteto.
– Ili ne perfidu nin al la germanoj! – malmilde diris Cvetkov.
– Ne perfidos, – promesis la docento. – Ja tio estas niaj homoj…
Vlaĉjo estis rigardanta per mallarĝigitaj okuloj al holma foro, prilumita de radioj de la malvarma suno, al la fluanta per maldika plumba fadeno Janĉo – ĝuste tiu, en kiu li iam banis sin dum staĝado ĉe Bogoslovskij, kaj pensis pri tio, ke ĉie ĉi estas la faŝistoj, kaj ke ankoraŭ longe daŭros tiu ĉi milito, kaj ke ankaŭ la onklino ie en tiu ĉi regiono, eble, same, kiel li, rigardas al la tretata de malamikaj botoj tero kaj pensas samajn pensojn, kiel li…
– Kaj subskribo, – aŭdis Vlaĉjo la voĉon de Ĥolodilin, – subskribo de ilia faŝista ĉefa estro: majoro zu Stackelberg und Waldeck…
– Nur pripensu! – subite kun rido enmiksiĝis en la konversacion Vlaĉjo.
Cvetkov ĵetis al li mornan rigardon, Telegin miris:
– Ĉu konata?
– Mi aŭdis tiun familinomon tre antaŭlonge, – ne hastante, rememorante tiamajn detalojn, diris Ustimenko. – Unu nia profesoro instituta ridinde akceptis infanon en malproksimaj jaroj de sinjorino zu Stackelberg und Waldeck. Kaj nun subite tiu sama familinomo ĉi tie – kiel estro. Strange!
– Stranga estas ankaŭ tio, ke la ripozdomo «Alta» estas privata proprieto de elmigrinto Vojceĥovskij, – diris Ĥolodilin. – Kaj Vojceĥovskij baldaŭ venos – por instali ordon, tiel estis dirite al la direktoro de la ripozdomo. Kaj estis dirite, ke li estos respondecigita – ĝuste la direktoro – pri ĉiuj malordoj. Se mia memoro min ne trompas – en Nigra Ravino la «aeroplano» fama – la malsanulejo same iam apartenis al Vojceĥovskij, ĉu?
– Ĝuste, – diris Vlaĉjo, – mi tie staĝis, ĉe Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij…
– Lasu viajn rememorojn! – incitite diris Cvetkov. – Por kio rememori, necesas decidi, kiel nun agi…
Lin denove tordis la malsano, la okuloj rigardis perplekse, probable estis aliranta krizo. Tiuj kelkaj horoj, en kiuj li penis komandi, ne pasis por li sen sekvoj.
– Ek, Ustimenko, decidu vi mem…
Per malfortaj manoj li tiris sur sian vizaĝon malnovan vatitan jakon kaj eksilentis.
– Do, estos tiel, – subite eksentinte sur si rigardojn de la batalantoj de la taĉmento, diris Vlaĉjo. – Do, tiamaniere…
Kaj, fleksante por kalkulo la fingrojn, li ritme kaj mallonge ordonis, kiel necesas agi «unue», «due», «trie» kaj tiel plu, por garantii en la «Alta» ripozon de la taĉmento kaj kuracadon de la vunditoj. Parolis li nehaste, fojfoje enpensiĝante kaj ĵetante rigardojn al ree ekdormetinta Cvetkov, kaj al la batalantoj, kiuj aŭskultis lin, ŝajnis, ke li parolas ne de si mem, sed en la nomo de la komandanto, kaj ke tial ĉio nun ree ordiĝos kaj iros normale, «ĝustaire», kiel ŝatis esprimi Ivaĉjo Telegin.
– Viciĝu! – komandis ial Vlaĉjo.
Kaj petis:
– En la ripozdomo estas niaj, sovetiaj homoj. Estu, kamaradoj, ĝentilaj, tiujn ĉi niajn arbarajn manierojn ni forgesu…
– Kaj kio rilate de amo al niaj sovetiaj flegistinoj? – demandis odesano Niĉjo Pinĉuk. – Ĉu tio estas permesita, kamarado Ustimenko? Rilate de arda amo?
Kun veno de frosta krepusko la taĉmento eniris en la antaŭnelonge farbitan pordegon de la ripozdomo «Alta». Raŭkante, trostreĉiĝante, disĵetante sur glaciiĝintan flavan sablon blankan ŝaŭmon, ŝiris sin sur ĉenoj du grandegaj gardaj kaŭkazaj ŝafhundoj. Flegistinoj, plorante per feliĉaj larmoj, lamentante kaj mungante sin en baskojn de la kiteloj, staris en la ĝardeneto apud alta fosto, sur kiu brilis en sunsubiraj lumoj granda vitra globo. Magra, maldiklipa, platpieda ekonomino rigardis malfide, en ŝiaj okuloj ŝajnis al Vlaĉjo esprimo proksimume tia: «Tion ni ankoraŭ vidos!» La direktoro entute ne montriĝis. «Mia afero estas flanka», – deklaris li tage al Ĥolodilin. Tamen sur la terason li sendis sian nevinon – Vlaĉjo nur sukcesis rimarki, ke ŝi estas alta, svelta, fleksiĝema, ke sur ŝiaj ŝultroj estas lanuga ŝalo, kaj la malhelaj haroj estas dividitaj per rekta hardislimo.
– Vi havas vunditojn, – per malalta, brusta voĉo diris ŝi al Vlaĉjo, kiam preter ŝi tra la teraso oni portis brankardon, – mi estas kuracisto, permesu al mi helpi vin…
Li ne respondis, flankeniĝis, ĉar ŝi estis tiel pura kompare kun ili, tiel nesimila estis ĉi-tiea vivo al tio, kio falis sur ilin, arbaranojn, tiel malamike odoris ŝi per dolĉa parfumo.
Cvetkov-on oni kuŝigis sur risortan matracon en kvieta, blanka, granda, tre varme hejtita ĉambro. La vunditojn Vlaĉjo lokigis apude, por ke ĉiuj estu «ĉe la mano». Sed nun ja li estis en la taĉmento ne nur kuracisto, li estis nomumita komandanto! Kaj, haste lavinte sin en la banejo, alivestiĝinte en devigan ĉi tie stultan striitan piĵamon el flanelo kaj surĵetinte sur la ŝultrojn kitelon (lian propran veston flegistinoj forprenis «por prilaboro»), Vlaĉjo ĉirkaŭiris la gardajn postenojn, kontrolis, ĉu vere estas distranĉita la telefona lineo kun la distrikta centro, konversaciis kun Miĉjo Cedunko, kiun li tre konfidis, kaj nur tiam ree leviĝis sur la terason kaj ekiris tra la koridoro de la ripozdomo, por plenumi siajn devojn de kuracisto.
Ĉi tie li ekvidis sin en spegulo kaj eĉ retropaŝis – tia li nun iĝis: stulta, kvazaŭ en amatora spektaklo, de nedifinita koloro barbeto ĉirkaŭkreskis liajn vangostojn kaj kojne kuniĝis sur la mentono. Kaj la lipharoj elkreskis senformaj, ne lipharoj, sed «elementa lano», kiel esprimis la odesano Niĉjo Pinĉuk, ankaŭ haltinta ĉe tiu sama spegulo, antaŭ kiu estis pririgardanta sin Vlaĉjo. La okuloj rigardis timigite kaj abomene el sub la vilaj, longaj okulharoj – estis pririgardantaj la gratitajn sur arbaraj padoj vangojn, frunton, la vipitan per pluvoj kaj neĝo haŭton, – pririgardantaj Vladimiron Atanazijeviĉ-on Ustimenkon, tian, al kiu tre konvenus, apogante sin per la vosto, grimpi sur trunkoj de misteraj baobaboj, – tiel li pensis pri si kaj, pruntepreninte de Pinĉuk razilon, komencis razi sin.
«Nian Cvetkov-on kun tia aspekto, kiel mia, ne eblas anstataŭi, – pensis li, ĝemetante sub svingoj de la Pinĉuk-a, diablo ĝin prenu, razilo. – Kun tia vizaĝaĉo vere konvenas sur vosto balanciĝi en foraj kaj misteraj simiaj tropikoj!»
Tiujn liajn pensojn konfirmis ankaŭ Niĉjo Pinĉuk, akceptante la razilon.
– Nun vi iĝis iomete pli bona per la vitrino, – diris li. – Kvankam ne tute, ĉar la hararo ankoraŭ estas nehoma. Eble, mi tondu vin, kamarado doktoro, kvankam sukceson mi garantii ne povas…
– Tondu! – konsentis Vlaĉjo.
Pinĉuk unue tondis lin «ŝtupare», poste tiun ŝtuparon «plibonigis», poste, pro «senelireco de la situacio», proponis razi la kapon «plenpure».
– Razu! – suspiris Vlaĉjo.
– Jen nun – ŝajne akcepteblas, ĉu? – kun dubo demandis Niĉjo. – Vi nur al mi ne ofendiĝu, kamarado doktoro, ja mi estas tornisto, sed ne tondisto…
Kaj, kantetante «El la Odes-prizono forkuris du friponoj»[8], Niĉjo direktis sin al korpulenta kaj belfigura flegistino, kaj Vlaĉjo, envolvinte sin en litkovrilon, kiel en togon, ekiris pririgardi la bienon de la ripozdomo «Alta», por scii, kiel ĉi tie en necesa okazo eblos defendiĝi.
Kune kun li, apogiĝante sur memfarita lambastono, iris sperta soldato Kislicin kaj inteligenta Ivaĉjo Telegin.
Dum li okupiĝis pri siaj devoj de komandanto kaj pri si mem, Veresova, ne ĝisatendinte permeson de Vlaĉjo, viŝis Cvetkov-on per forta tualetakvo, diluita per akvo, kune kun la platpieda, suspektema ekonomino alivestis lin al ĉio pura kaj okupiĝis pri aliaj vunditoj – lerte, rapide kaj karese, tiel karese, kiel tion povas fari kuracisto, delonge sopirinta pri laboro, kaj des pli en tiaj kondiĉoj, kiam eblas fari efikan helpon.
– Via Konstanteno Georgijeviĉ, certe, havas pneŭmoniton, – diris ŝi, ĵetinte preteran rigardon al Vlaĉjo. – Nun, laŭ mi, estas krizo…
Miroŝnikov, kiun ŝi estis vindanta, peze sakris, Kislicin pardonpetis pro li, karese kaj milde diris:
– Vi, kara doktoro, ne ofendiĝu, ni dekutimiĝis de damaj manoj…
Kaj ordonis:
– Estu pli singardaj, knaboj, estas sentakte sakri…
Helhara, beleta flegistino, evidente jam atakita de Babijĉuk kaj eĉ ĉarmita de li, alportis en la ĉambron de la komandanto pli helan lampon – kun lakta lampŝirmilo, poste – kune kun sia sukcesinta kaj razi sin kaj gladi sian vestaĵon kavaliro – ŝi liveris vespermanĝon, kaj Babijĉuk – kahoron, kafan likvoron kaj portovinon. Vlaĉjo pririgardis Babijĉuk-on trankvile el sub la duone mallevitaj vilaj okulharoj, demandis nelaŭte:
– De kie?
Babijĉuk balbutis ion malklaran.
– De kie estas la boteloj? – ripetis Ustimenko.
Vera Nikolajevna trankvile klarigis, ke ĉi tie ekzistis kiosko, tiun kioskon ŝia onklo malfermis kaj ĝian enhavon kaŝis en la kelon. Nature, hodiaŭ…
– Tutan alkoholaĵon portu ĉi tien, en tiun ĉi ĉambron, – ordonis Ustimenko kaj rememoris, ke ĝuste per tia voĉo li paroladis en Khara, kiam estis en senespere malfacila situacio. – Ĉu vi komprenas, Babijĉuk?
– Komprenas! – tuj malgajiĝinte, respondis Babijĉuk.
– Ajnan ebriulon mi mortpafos, – same nelaŭte promesis Vlaĉjo. – Je la nomo de la komandanto, ĉu klaras?
La kestojn kun alkoholaĵo Babijĉuk kaj Ivaĉjo Telegin, farinte konvenajn al la okazo funebrajn vizaĝojn, kunmetis en la muran ŝrankon, kiun Vlaĉjo ŝlosis, kaj pripensinte, starigis al ĝi dense ankaŭ sian liton.
– Tamen… ĉu vi vere mortpafus? – dubis Veresova.
– Nun estas milito, – respondis Vlaĉjo. – Kaj ni estas en malamika malfronto.
– Sed ja… inter siaj…
Ustimenko ne respondis.
La nokton ili duope – Vera Nikolajevna kaj Vlacjo – trasidis apud Cvetkov. Fojfoje li deliradis, fojfoje fiksrigardadis al Ustimenko per strange hela, travidebla rigardo kaj demandadis:
– Ĉu li ne revenis?
Vlaĉjo komprenis, ke la komandanto demandas pri Terentjev, kaj respondadis kulpe:
– Ne. Dume ne.
En la domo estis nekutime kviete kaj mirinde varme, kaj ĉiufoje, deskuante de si pezan, premantan dormemon, Ustimenko miradis, kial estas ĉi tie kaj seke kaj hele, kial ne knaras arboj en humida kaj venta obskuro, kial tute ne rigidiĝis la kruroj kaj kial al li estas oportune kaj komforte.
– Ĉu ne revenis? – denove demandadis Cvetkov. – Ĉu ĝuste ne revenis?
– Pri kiu li parolas? – mallaŭte demandis Vera Nikolajevna.
– Nu, unu kamarado nia… postiĝis…
– Vi prefere dormu vere, plene, – konsilis Veresova, – ja mi ne venis el arbaro, mi satdormis…
Ŝiaj okuloj karese brilis, la ombrigita kerosena lampo varme prilumis la nudigitajn brakojn, briletis sur ampoloj, kiam Veresova estis preparanta la injektilon, por injekti al Cvetkov kamfaron aŭ kafeinon, kaj Vlaĉjo, ree ekdormetante, rememoradis la brakojn de Banjo, ŝiajn larĝajn polmojn kaj aŭskultantajn okulojn – tia li ŝin ĉiam memoris kaj vidis dum ĉiuj ĉi jaroj.
– Kian motoron li havas! – diris antaŭ la mateno Vera Nikolajevna. – Feran!
Rektiĝinte en la fotelo, ŝi plu fiksrigardadis la vizaĝon de Cvetkov, ŝiaj okuloj ĉe tio iĝis malmildaj, perdis sian karesan brilon, kaj kiam leviĝis la suno, ŝi neatendite severe demandis:
– Probable, bonega homo estas via komandanto?
– Bonega! – respondis Vlaĉjo. – Tiaj homoj estas raraj!
Kaj li ial rakontis al ŝi – al tiu malmulte konata doktorino – la tutan historion de ilia marŝado, ĉiujn iliajn suferojn, rakontis pri la bonega volforto de Cvetkov, rememoris, kiel operaciis ili infanojn en la atendejo ankoraŭ tie, en tiu vivo, rememoris la germanan transportan aviadilon kaj ĉiujn malgrandajn kaj grandajn miraklojn, kiujn ili travivis sub komandado de Cvetkov.
– Ĉu lia rango estas proksimume kolonelo? – penseme demandis Veresova.
– Mi ne scias, – diris Vlaĉjo. – Ja li estas kirurgo, ĉu vi ne komprenis? Estis li, kiu tie operaciis, kaj mi asistis lin…
Tagmanĝinte per seka milea kaĉo, Vlaĉjo trovis la ekonominon kaj demandis ŝin, laŭ kies ordono la taĉmento estas tiel fie manĝigata.
Razita, kun vizaĝo, senigita je ĉiuj signoj de tiu freŝa juneco, kiun Ustimenko simple spiris, en sia nigra trivita, sed lavita svetero, en rajdpantalono, demetita de mortigita germana leŭtenanto, kaj en same germanaj purigitaj botoj, kun «Walther» ĉe la zono, li atendis respondon.
La ekonomino ekstaris, poste ree sidiĝis, montris, intencinte paroli, siajn akretajn ezokajn dentojn, poste ekkriis:
– Mi ne povas! Mi ne responsas! Laŭ tio, kiel ordonos Anatolo Anatoljeviĉ…
– Kaj kiu ĉi tie estas Anatolo Anatoljeviĉ? – interesiĝis Ustimenko.
– Ili, kanajloj, ĉion superabunde havas, – el post la dorso de Vlaĉjo diris Babijĉuk. – Mi kun la ekonomo rigardis nokte – malkovris ilian kulakecon. Kaj butero, kaj femuraĵoj, kaj konservaĵoj – ĉio estas akumulita. Nur da kondensita lakto estas amasoj, diablo ilin premu, avarulojn… Ordonu – ni ilin elkulakigos!
Ne respondinte, Ustimenko direktis sin al la direktoro, kun kiu li renkontiĝis en la pordo de la teraso.
– Veresov, – prezentis li sin, cedante al Vlaĉjo la vojon. – Direktoro… de tiu ĉi tuta luksaĵo. Direktoro, certe, eksa, kaj nun nur loĝanta ĉi tie…
Vlaĉjo silentis. Anatolo Anatoljeviĉ estis viro malalta, kun pendantaj frambkoloraj vangoj, en bonorda jaketo, iomete rememoriganta per io malnovan fotaĵon de gimnaziano, tamen nekredeble maljuna.
– Ĉu vi promenas?
– Promenas.
Ili sidiĝis en la gastoĉambro, ĉe ronda inkrustita tableto. La direktoro per la poŝtuko frotis iun makulon sur la lakita tabloplato, spiris al ĝi kaj ankoraŭfoje frotis. Lia dikvanga vizaĝo esprimis ĉagrenon.
– Domaĝe, – plendis li. – Nia mahagonisto estas en la armeo, neniu povas ordigi la meblaron…
– Je-es, milito! – nedifinite prononcis Vlaĉjo.
La direktoro ĵetis al li rapidan rigardon.
– Nin ĉi tie oni manĝigas tre malbone, – seke diris Ustimenko. – Miaj homoj malsatis, elturmentiĝis en la marŝado, kaj vi havas rezervojn. Necesas ordoni, ke la kuirejo ne estu limigita. Vi estas direktoro…
– Eĉ ne petu, mi timas! – haste diris li. – Mi timas, timas, al vi estas bone, vi foriros, kaj min la germanoj pendumos. Ne, ne petu, oni denuncos, kaj mi pereos…
– Kiu do denuncos?
– Tiaj ĉiam troviĝos, – kun mallonga subrido diris Veresov. – Homoj, ili estas malsamaj! Tre, tre malsamaj, kaj en ilia animo ne eblas vidi. Kaj esti pendumito, kara kamarado, mi ne deziras. Se, vidu, almenaŭ estus pro kio, sed ja estas sensence. Tial mi neniajn ordonojn faros, sed vi mem forprenu. Vi havas forton. Kaj ni estas homoj fremdaj. Tiele! Kaj bone! Kun tiu ĉi nuna nia estro zu Stackelberg oni ne ŝercu, mi multe aŭdis…
Ustimenko leviĝis.
– Kaj ĉu vi ne hontas tiel malkuraĝi? – demandis li. – Jen via nevino timas nenion, helpas al ni…
– Mi, kara amiko, havas sanon ne tian, kiel ŝi, – subite sincere kaj malgaje respondis Veresov. – Miaj vejnoj estas monstraj, mi foriri ne povos. Kaj ŝi havas junajn krurojn, por ŝi tio ne timindas. Tial vi prefere, vere, per forto de mi la ŝlosilojn forprenu, mi tuj ilin al vi elportos…
La ŝlosilojn li tuj elportis kaj, fordonante la ligaĵon al Vlaĉjo, konsilis:
– La konservaĵojn nun malŝpari mi ne rekomendas. Vi ilin kunprenu. Miajn ĉevalojn vi same, verŝajne, kunprenos, do tiel al vi kreiĝos kaloria rezervo. Tio estas pli efika, ol bakita pano, kaj grio, kaj makaronioj…
La tagmanĝo en tiu ĉi tago, same kiel en ĉiuj sekvaj, kiujn la taĉmento pasigis en la «Alta», estis kuirita «laŭ la normo», kiel esprimis rapide resaniĝanta Cvetkov. Manĝis li kiel dek homoj, ĉiutage ŝvitbaniĝis kun komprenanta en tiu laboro Babijĉuk en la banejo, faradis ian, neniam aŭditan de Vlaĉjo, «hindan spiran gimnastikon», kaj al nekredemaj Vlaĉjaj «hm» kontraŭdiradis:
– Tuta via scienco, kara moŝto, estas plena eklektikismo, ŝamaneco kaj friponaĵo. Kaj la hinda gimnastiko estas per nenio pli malbona, ol, ekzemple, la misfama psikanalizo. Sed al mi kun ĝi estas pli gaje, mi, kiel al mi ŝajnas, pro ĝi pli bone fartas. Ĉu al vi tio malhelpas?
Kaj ordonadis, kaj komandadis jam li – Cvetkov, sed ne Ustimenko. La batalantoj – de la rezonema docento Ĥolodilin ĝis la mildega ekonomo Simakov – gajiĝis; tio, ke Cvetkov «elturniĝis kaj restis viva», estis bona antaŭsigno, kaj la okazintaj malfacilaj tagoj kaj malsukcesaj bataloj nun estis, kompreneble, alskribitaj al la malsano de Cvetkov, kion li, cetere, neniom negis, demandante kun signifo en la voĉo:
– Nu, kiel? Ĉu bone, infanoj, vi militis sen mi? Ĉu sukcese? Tamen, verŝajne, vi ripozis: mi estas malfacila komandanto, postulema, kun mi estas bagno, sed ne milito… Ĉu tiel?
Kelkfoje dum tago li demandadis:
– Kio pri nia grundplibonigiso, Ustimenko? Kiel vi pensas? Ĉu kaptis lin la faŝistoj?
Kaj enpensiĝadis.
En noktoj li multe fumadis, la vigla animstato forlasadis lin, kaj per malpacienca, abrupta voĉo li diradis:
– Nu, bone, ni renkontiĝos, nu, respondos mi laŭ tuta severeco, kompreneble en arbustojn ne forkuros, ĉio estas vero…
– Pri kio vi? – dormeme miris Vlaĉjo.
– Pri la historio en Belopolje, diablo ĝin prenu. Al vi estas bone, vi ne murdis, sed mi murdis indan homon. Ne, tio estas ne nervoj, tio estas normo. Ni rezonu…
Kaj li rezonadis, jen pravigante sin, jen akuzante, sed akuzante tiel kruele kaj krude, ke al Vlaĉjo estis malfacile aŭskulti.
– Se mi povus ebriiĝi! – foje kun sopiro diris Cvetkov.
– Da alkoholaĵo estas amaso kaj amaseto, – malŝate respondis Ustimenko. – Jen, trans mia lito. Vi rajtas, ja vi estas la komandanto…
– Ja vi estas ruza insekto, – kun subrido respondis Cvetkov. – Vi kun plezuro rigardus al mi ebria. Ne sukcesos!
Veresova longe sidadis en ilia ĉambro, li diradis al ŝi netolereblajn arogantaĵojn pri virinoj ĝenerale kaj pri ŝi speciale, rakontadis ne ridindajn kaj vulgarajn anekdotojn, sed fojfoje koketis, rememorigante al Vlaĉjo per io Gruŝnickij-on el la romano de Lermontov.
– Aĥ, ĉio, sinjorino, estas en la pasinteco, – aŭdis foje Vlaĉjo, alirante la malfermitan pordon. – Ĉu vi scias, kiel en la versaĵo:
Ĉu la panjo min amis tian,
Flavan, kiel serpent' ĉioscian,
Kaj kun griza duone harar'…[9]
Ustimenko eniris. Cvetkov iomete konfuziĝis, ellasis el siaj polmoj la fingrojn de Vera Nikolajevna kaj diris kun defio en la voĉo:
– Mi pri versaĵetoj ne estas specialisto! Jen, nia Vlaĉjeto, verŝajne, estas scianto de liriko…
En la malfermitan pordon enrigardis Ĥolodilin, faris komplotan vizaĝon kaj malaperis, Vera Nikolajevna foriris, kaj Vlaĉjo ial malgajiĝis.
– Kial vi, Ustimenko, aspektas, kvazaŭ glutis muŝon? – demandis lin Cvetkov.
Kaj, ne atendante respondon, li eksplikis sian vidon de la virinoj, la «Evidinoj», kiel li esprimis. Li parolis longe, tre certe kaj neordinare krude. Vlaĉjo aŭskultis silente, lia vizaĝo estis malgaja.
– Ĉu vi scias, Konstanteno Georgijeviĉ, ja tio ĝenerale estas konfeso de triviala malĉastulo, – prononcis li post silento. – De plej efektiva, rigidiĝinta kaj enua en sia konvinkiteco…
Malforta ruĝo aperis sur la ankoraŭ pala post la malsano vizaĝo de Cvetkov, li eĉ kvazaŭ konfuziĝis.
– Kaj tiu afekta pozo! Ĉu vi serioze tiel opinias? Ja estas abomene tiel vivi!
– Tamen mi estas libera! – ne tute sincere subridis Cvetkov. – Kaj ĉiam estos libera, eĉ edziĝinte, kion mi, certe, ne faros…
– Iru al diablo! – diris Vlaĉjo. – Ne scipovas mi diskuti tiujn temojn…
– Vi, probable, estas enamiĝinta al iu netuŝebla princino? – ekfumante kaj ringe elspirante la fumon, interesiĝis Cvetkov. – Kaj ŝi nun…
– Interalie, vi ricevos al la muzelo! – nelaŭte promesis Ustimenko. – Ĉu vi komprenis, Konstanteno Georgijeviĉ? Kaj ricevos ne kiel komandanto, sed kiel babilulo kaj maljuna fiflirtemulo…
Nelonge antaŭ la vespermanĝo Ĥolodilin alportis al Cvetkov «laŭ lia ordono» kelkajn volumetojn de malnova eldono de Ĉeĥov kaj petis permeson fari demandon. Fojfoje la docento ŝatis dandi per bona milita edukiteco.
– Nu, demandu! – per generala voĉo permesis Cvetkov.
– Por kio vi, nur pardonu min, subite bezonas Ĉeĥov-on?
– Kion vi volas diri?
– Jen tion. Ĉu vi legas tiaspecajn verkojn?
– Kiaspecajn do verkojn mi, laŭ vi, legas?
– Mi timas aserti ion ajn. Sed Ĉeĥov ja… Aŭ tio estas por voĉlegado? Komuna?
– Prefere vi, Ĥolodilin, iraĉu for! – petis la komandanto. – Io en vi hodiaŭ al mi ne plaĉas!
– Jes, komandanto! – seke respondis la docento kaj foriris, kaj Cvetkov longe kaj malŝate rigardis al la fermiĝinta post li pordo.
Dum la tuta vespero, kaj longe post la noktomezo, kaj en la mateno li legadis, ne deŝirante sin, kaj lia bela seka vizaĝo esprimadis jen koleron, jen ĝojon, jen malestimon, jen kortuŝitan admiron. Kaj Vlaĉjo, okupiĝante pri aferoj de la taĉmento – pri subvestoj, kovriloj, kiujn li decidis kunpreni, medikamentoj en la malsanulejeto de la ripozdomo, konservaĵoj, – pensis pri tio, kiom da ĉio diversa estas koncentrita en Cvetkov kaj kiel, plej probable, estas malsimpla lia interna, morala vivo.
– Aŭskultu, – vokis lin subite Cvetkov, kiam li eniris en ilian ĉambron por preni alumetojn. – Aŭskultu.
Kaj per voĉo, litere tremanta pro emocio, li voĉlegis:
– «Mi jam komencas forgesi pri la domo kun mezanino, kaj nur malofte, kiam mi skribas aŭ legas, subite senkaŭze mi rememoras jen la verdan lumon en la fenestro, jen sonon de miaj paŝoj, aŭdiĝintan en la kampo nokte, kiam mi, enamiĝinta, estis revenanta hejmen kaj frotanta la manojn pro malvarmo. Kaj eĉ pli malofte, en minutoj, kiam min turmentas soleco kaj mi malgajas, mi rememoras malklare, kaj iom post iom al mi komencas ŝajni, ke pri mi oni same rememoras, oni min atendas, kaj ni renkontiĝos… Misjusj, kie estas vi?»[10].
Frapferminte la libron, Cvetkov dum kelkaj momentoj silentis, poste, por ke Vlaĉjo ne suspektu lin pri troa sentimentaleco, diris:
– Kaj Ĉeĥov-on oni ne resanigis de ftizo. Jen – via medicino!
– Ne afektu, – mallaŭte diris Vlacĵo. – Vi ja ne tial legis al mi pri Misjusj.
– Mi legis pri Misjusj, – seke kaj edife respondis Cvetkov, – tial, kamarado Ustimenko, ke ĉi tie estas tre bone dirite, kiel li «frotis la manojn pro malvarmo». Mi tion same memoras laŭ la juneco, en Kursko. Kaj tion mi ĉiam rememoras ĉe vorto «Patrujo». Ĝi por mi – tiu vorto – estas ne geografia nocio kaj eĉ ne morala, sed tia: mi estas enamiĝinta, kantas la famaj kurskaj najtingaloj, mi aĝas dek naŭ jarojn, kaj mi ŝin akompanis la unuan fojon en la vivo.
– Ĉu vi ŝin amas ĝis nun?
– Kiun? – mallarĝiginte la okulojn al Vlaĉjo, interesiĝis Cvetkov. – Pri kiu vi diras?
«Diablo vin prenu!» – forirante, en kolero pensis Vlaĉjo.
Kaj kiam li revenis, Cvetkov al li diris:
– Ĉu vi scias, li ankaŭ pri mi skribis, pli ĝuste pri mia patrino.
– Kiel do? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Tre simple. Ni mem estas kamparanoj, el Sirnja, ĉe ni estas nur Saĥarov-oj tie kaj Cvetkov-oj, aliaj ne estas. Kaj mia panjo estas analfabeta, ne preskaŭ analfabeta, sed simple tute nelegoscia. En Sirnja nun estas germanoj. Kaj la panjo neniel povis kompreni, ke mi ĉe ŝi estas doktoro, vera kuracisto. Kaj kiam ŝi ekmalsanis, kaj ŝin la onkloj (la patron mi delonge ne havas) alveturigis al mi en Kurskon – mi tie staĝis, – ŝi pensis, la panjo, ke mi estas brankardisto, ĉu vi komprenas? Jen, aŭskultu, ĉi tie estas skribite…
Disŝirante la vortojn, malmilde, farante strangajn paŭzojn, li voĉlegis:
– «Kaj nur la maljunulino, la patrino de la forpasinto, kiu nun loĝas ĉe bofilo-diakono en fora distrikta urbeto, kiam ŝi eliradis vespere, por renkonti sian bovinon, kaj renkontadis en la paŝtejo aliajn virinojn, rakontadis pri la infanoj, pri la nepoj, pri tio, ke ŝia filo estis ĉefpastro, kaj dum tio ŝi parolis timide, timante, ke al ŝi oni ne kredos…
Kaj al ŝi vere ne ĉiuj kredis…»
Li ree frape, kiel hieraŭ, fermis la libron, ĵetis ĝin for, sur la liton, kaj diris:
– Tion vi ne sukcesos, sinjoroj germanoj! Al tio vi nin ne revenigos! Jen kion, certe, neniuj viaj taktikistoj kaj strategiistoj konsideras…
Kaj, rimarkinte sur si atentan Vlaĉjan rigardon, demandis:
– Ĉu vi konsentas, bona doktoro Haass? Aŭ guto da «senkulpa sango» kapablas timigi vin ĝis tio, ke vi ne plu tenos armilon?
Vespere Ustimenko, sidante apud la lampo, legis germanan ĵurnalon, trovitan de Simakov en la kontoro de la «Alta». Li legadis ĝin jam dum kelkaj tagoj, por almenaŭ iomete kutimiĝi al la lingvo, kaj nun atingis artikolon de Rosenberg[11]. «Meti teruron en ĉiujn, kiuj restos vivaj, – movante la lipojn, flustris Vlaĉjo. – Frapado de ferumitaj germanaj botoj nepre devas voki mortan timon en la koro de ĉiu ruso – ekde bebaj jaroj ĝis la Metuŝelaĥa aĝo. Ĉiuj memoru la saĝan eldiron: ĉiu lando en la obeigita de ni mondo kun dankaj larmoj lasos por si tion, kion ne bezonas nia granda Germanio…»
– Aŭskultu, kamaradoj! – diris Ustimenko kaj voĉlegis al Cvetkov kaj Veresov tion, kion li tradukis.
– Kaj kio? – demandis Cvetkov. – Jen, trovis vi, per kio nin interesigi. Mi kun Vera Nikolajevna rezonas pri multe pli interesaj temoj…
– Ĉu pri interesaj? – miris ŝi.
– Tamen, min ne plu kontentigas ajnaj paroloj, – rigardante al Veresova per sia ofensiva, premanta, senkaŝe avida rigardo, diris Cvetkov. – Mi, Venjo, estas sana homo, viro, kiel vi scias, kaj vi kun mi nur babilas kaj babilas…
– Vi estas terure malĝentila, – ridetante al Cvetkov, respondis Vera Nikolajevna. – Neelteneble malĝentila. Ĉu vi vere pensas, ke tia malĝentileco plaĉas al virinoj?
– Tio estas kontrolita, – subridis li. – Absolute preciza metodo…
Vlaĉjo ŝovis la germanan ĵurnalon en la fajran hejtfornon, tiris sin kaj foriris. Jam malheliĝis, trans la angulon de la domo, trans la terason plonĝis Babijĉuk brakume kun sia blonda flegistino, la mildega ekonomo Paŭlo Kondratjeviĉ, tusetante, estis solide promenanta sur la larĝa aleo kun onjo Sanjo – kuiristino.
– Ni en la antaŭmilita periodo por barĉo beton nepre stufadis en gispoto kun lardo, – aŭdis Vlaĉjo, – ni normojn kaj porciojn, certe, konsideradis…
Sur la perono de la manĝejo du batalantoj – Azbelev kaj Cedunko – estis malgaje kantantaj pri sorp' amara, kiu tremas ĉe vojo kaj klinas branĉojn en malĝojo[12]. La Lakta Vojo larĝe kaj milde estis prilumanta la malvarman, frostan ĉielon. Ne hastante Vlaĉjo ĉirkaŭiris la postenojn ĉirkaŭ la «Alta», ekfumis kaj revenante hejmen renkontis Vera-n Nikolajevna-n – ŝi preskaŭ kuris, frapante per la kalkanumoj sur la glaciiĝinta tero de la aleo.
– Ĉu okazis io? – demandis Ustimenko, subite ektiminte pri Cvetkov.
Ŝi fortiriĝis, poste ridetis per la ŝminkitaj lipoj. Ŝi odoris je dolĉa parfumo – firma kaj malmilda.
Haltinte, deĵetinte la ŝalon sur la ŝultrojn, rigardante al Vlaĉjo per malhelaj, senbrilaj, probable ridantaj okuloj, ŝi demandis:
– Kaj kio povas al li okazi? Li estas praktike sana. Sed ĝenerale, lia humoro ial malboniĝis, kaj li sufiĉe malĝentile deklaris al mi, ke tempas dormi…
Kaj, proksime rigardante al Vlaĉjo, spirante varmon al lia vizaĝo, ŝi petis:
– Ni, doktoro, vagu ĉi tie. Mi kun vi babili bezonas. Tre bezonas.
– Nu, bone, – ne tre ĝentile konsentis li.
Ŝi prenis lian brakon, rapide kaj frostosente alpremiĝis al li kaj diris:
– Estas ia freneza vivo. Kaj via komandanto estas… stranga…
– En kio do?
– Aŭskultu, petu lin, ke li kunprenu min, – haste kaj arde petegis ŝi. – Mi ja ĉi tie pereos. Kaj ĝenerale! Mi ne deziras resti kun stampo de homo, konservinta sian vivon en okupacio. Ĉu vi komprenas min?
Ree ekridinte, ŝi rapide kaj facile turnis sin al la Vlaĉja vizaĝo kaj, ree ĉirkaŭigante lin per varmo de sia spirado, per odoro de dolĉa parfumo kaj preskaŭ tuŝante lin per la disflugintaj harbukloj, plendis:
– Ĉu vi sovaĝiĝis en viaj bataloj kaj vagadoj? Aŭ vi pensas, ke mi estas spionino? Mi ĉiujn dokumentojn ĉi tie havas, mi estas honesta sovetia specialisto, vi devas kunpreni min. Mi estas fortika, eltenema…
Ŝia voĉo ektremis, ŝi estis preta ekplori.
– Kial vi ne respondas?
– Mi timas, al vi estos malfacile! – konfuzite diris Ustimenko. – Tio, vidu, ne estas promeno…
La proksimeco de Veresova estis maltrankviliganta lin, ŝiaj lipoj estis tro proksimaj de lia vizaĝo. «Tiel oni ne parolas pri afero», – subite kolere pensis li, sed fortiriĝi estis stulte, kaj li ne deziris ŝajnigi oficialan severecon. Kaj per tono, ne karaktera por li, trosenĝena kaj iom impertinenta, li demandis:
– Ĉu dum marŝado vi ne ploros? Panjon ne vokos? Sur la manojn preni ne petos?
– Ne, – seke respondis ŝi. – Ĉiuokaze, vin ne petos!
– Sed tamen mi ne komprenas, – silentinte iom, ekparolis Vlaĉjo, – ne komprenas. Vera Nikolajevna, kial ĝuste mi devas raporti al la komandanto pri via deziro iri kun ni. Ĉu vi mem ne povas kun li konversacii?
– Nun por mi tio estas malfacila, – streĉite respondis ŝi. – Ĉu vi komprenas, malfacila! Okazis stultega incidento, kaj via Cvetkov, plej probable, simple ekmalamis min…
Vlaĉjo levis la ŝultrojn: kia ankoraŭ incidento? Sed li demandis pri nenio. Kaj Cvetkov-on li, certe, ne demandis, tiu estis ne tia homo, kiu permesus fosi en sia animo…
– Kiel fartas viaj vunditoj? – interesiĝis la komandanto, kiam Vlaĉjo demetis la piedveston kaj kuŝiĝis sur la risortan matracon, al kiu li ĝis nun ne povis alkutimiĝi. – Ĉu ili kapablas moviĝi?
– Ja ni veturigos ilin sur ĉaregoj…
– Tio ne estas respondo. Mi demandas – ĉu ili kapablas al plua marŝado?
– Tute! – incitiĝinte, respondis Ustimenko. – Tamen, vi mem povas kiel kuracisto…
– Kuracisto ĉi tie estas vi! – malvarme interrompis lin Cvetkov. – Kaj al vi, kuracisto, mi, komandanto, ordonas – preparu ilin morgaŭ al transportado… Ĉu klaras?
– Klaras! – respondis Vlaĉjo.
Kaj, furioziĝinte, ĵetinte la piedojn de sur la lito, per obtuza pro ofendiĝo voĉo li demandis:
– Kaj kial, bonvolu diri, vi parolas kun mi per tia tono? Ĉu mi estas marodanto, aŭ malkuraĝulo, aŭ perfidulo? Kio estas tiuj kapricoj de geniulo? Kio estas tiuj ŝanĝoj de humoro? Kio estas tiu impertinentaĵo, finfine?
Pro miro Cvetkov komence leviĝis, poste eksidis inter siaj kusenoj. Lia vizaĝo esprimis perplekson, poste li ridetis, poste petis:
– Pardonu min, bonvolu. Mi promesas, ke tio ne ripetiĝos. Mi ekregos min, Vladimiro Atanazijeviĉ, kredu min…
Kaj li mem rakontis pri tiu «incidento», pri kiu tiam menciis Veresova: antaŭ horo, en ŝia ĉeesto, subite venis ĉi tien Ĥolodilin kaj deklaris, ke li deziras interparoli malkaŝe. Li ne estis ebria, sed estis en tiu stato, kiun en malnova tempo oni difinadis per vorto «afekcio». Dense ferminte post si la pordon, la docento komence ektimis pri sia propra kuraĝo, sed Cvetkov lin vigligis, kaj tiam Ĥolodilin deklaris, ke en la taĉmento ekzistas «malsanaj humoroj», ligitaj kun la restado en la «Alta»…
– Kiaj tiaj «malsanaj humoroj»? – trankvile kaj eĉ moke demandis Cvetkov.
– Ĉu diri? – ekdubis la docento.
– Ja se vi komencis – finu.
– Ĉu vi ne ofendiĝos? Kredu, mi pro plej bonaj intencoj.
Kaj citis:
Kaj post ili laŭtas mokoj:
«Pro virin' li lasis nin,
kun virin' pasigis nokton,
mem fariĝis li virin'».[13]
Cvetkov paliĝis, Veresova ekridis.
– Kiel honesta homo, – deklaris Ĥolodilin, – la nomojn de miaj batalaj kamaradoj, portantoj de tiuj humoroj, mi ne diros.
– Kaj mi eĉ ne demandas! – respondis Cvetkov. – Por mi ĉio estas klara. Vi povas esti libera.
La rakonton de la komandanto Vlaĉjo aŭskultis atente, poste ekfumis kaj konsilis:
– Fajfu! Ĉi tie estas nur unu malfacilaĵo – Veresova postulas, ke ni kunprenu ŝin. Kaj rifuzi al ŝi ni, ĝenerale, havas nenian rajton…
Cvetkov pensis iom, same fumis kaj, malmilde fiksrigardante al Ustimenko, diris sian verdikton:
– Do, estos tiel: Veresova iros kun ni, kiel via… nu, amikino, aŭ fianĉino, aŭ… aŭ, unuvorte, vi kaj ŝi estas malnovaj amikoj. Ekde tiu ĉi horo mi al ŝi havas nenian rilaton, kaj tio estas ne kamuflado, sed vero. Ĉu vi min komprenas? Ŝajnigi mi ne scipovas. Iri per si mem por ŝi estos malfacile. Ŝi ne estu kiel, ĉu vi scias, fratino Danjo aŭ Manjo, amika knabino. Ŝi estu Veresova Vera Nikolajevna. Jen tiamaniere… Ĉu al vi klaras?
– Klaras, – ne tre komprenante, kiel ĉio ĉi sukcesos, respondis Ustimenko.
– Nu, kaj se klaras, do, eblas ankoraŭ legi iomete – nun kiam ankoraŭ estos okazo! – apetite diris Cvetkov kaj alŝovis al si pli proksime la lampon.
– Kion vi legos?
– Divenu laŭ la unua frazo…
Kaj Cvetkov, ĝuante kaj ĝojante, voĉlegis:
– «Estis la oka horo de mateno – la tempo, kiam oficiroj, oficistoj kaj alveturintoj ordinare post varmega, sufoka nokto banadis sin en la maro kaj poste venadis en la pavilonon – trinki kafon aŭ teon…»[14]
– Mi ne scias! – levis la ŝultrojn Vlaĉjo.
– «Ivano Andrejeviĉ Lajevskij…» – singarde legis ankoraŭ tri vortojn Cvetkov.
Vlaĉjo ĉagrene sulkiĝis.
– Ja vi estas kultura homo, – trankvile fiksrigardante Vlaĉjon, diris Cvetkov. – Pensanta kuracisto, «la dika intestaro», kiel esprimis unu mia amiko, «por vi estas malfermita libro». Kiel do vi tiel pri Ĉeĥov, ĉu?
Kaj subite kun angoro en la voĉo li ekkriis:
– Ĉu vi pensas, ke mi vin insultas? Min mem, Ustimenko. Malbone, stulte mi vivis. Ĉiam, vidu, mankas tempo.
Li glatumis la dorseton de la libro per sia granda mano kaj ordonis:
– Bone, dormu. Post la venko ni estos pli saĝaj!
«Bonan tagon, altestimata Vladimiro Atanazijeviĉ! Tion skribas al Vi unu Via konatino – iu Stepanova Barbara Rodionovna. Vi kaj mi iam «amikis», kiel ŝatas nun esprimi gejunuloj, kaj eĉ, se mi ne konfuzas Vin kun iu alia, interkisis, kaj mi persone petis Vin, malklerulon, kisi min «pasie». Ĉu Vi rememoras? Super ni tiam hurlis vaporŝipa sireno, Vi estis iranta por staĝado en Nigran Ravinon, kaj ĉio ĉi estis en la tagoj de nia juneco.
Kaj poste Vi min forlasis pro motivoj de altaj principoj. Tiaj karakteroj, kiel Vi, ĉion ja faras principe, kaj eĉ spinon al homoj rompas pro kaŭzoj de sia propra damnita principeco.
Kial vi tiam ne returniĝis, stultulo?
Kiel vi rajtas ne returniĝi?
Kaj kiel mi nun vivu kun la rompita spino?
Ĉu Vi scias, pri kio mi ofte pensas, Vladimiro Atanazijeviĉ? Pri malutilo de fiereco en amo, se, certe, tiu ekzistas. Ĉiuj malfeliĉoj venas de fiereco, de respekta rilato al la propra «mio». Kaj se amo ekzistas, tiam «mi» iĝas «ni» kaj ofendiĝi eblas nur pri tiu «ni», kaj neniom eblas pri «mi». Ekzemple, se oni ofendos vin en la laboro, en via, kiel vi ŝatas esprimi, «afero», tiam mi pri ni ofendiĝos. Se oni min ofendos, tiam vi ofendiĝos pri ni. Sed mi ne povas ofendiĝi al vi, ĉar vi estas mi, ja mia maldekstra mano ne povas ofendiĝi al la dekstra. Ĉu vi ne komprenas?
Mi kvazaŭ vidas, kiel vi sulkiĝas kaj diras: «Metafiziko kaj sensencaĵo».
Ĉu vi memoras, kiel vi koleriĝis tiam sur la albordiĝejo, kiam mi diris, ke kisoj iam estas acerbaj? Ĉu ne memoras, stultuleto? Sed mi memoras. Virinoj ĉion memoras, se deziras memori, kaj se ne, tiam nenio fareblas.
Sed mi ne kondukis la penson ĝis la fino: teruraj miskomprenoj en amo, plej ofte, devenas el tiu idiota, falsa fiereco. Memkompreneble, sento de propra digno, de personeco devas ekzisti, sed en tiu abismo de konfido, kiun nepre subkomprenigas vera amo, tio estas bagateloj kaj vantaĵoj. Konfidante al mi la amon, vi ne rajtas, fava idioto, dubi pri tio, ĉu veturos mi kun vi al diabla sovaĝejo aŭ ne veturos. Se ne veturos, tiam, sekve, nenio estas, ne estis kaj ne povas esti, kaj ne tial, ke veturi kun vi – tio signifas oferi sin, laŭ la terminologio de nia Eŭgeneto, sed tial, ke la amo, se ĝi vere estas, nepre kaj kun ĝojo faros ĉion, kio helpas al ĝia disfloro, kaj decide rezignas tion, kio malhelpas al ĝi disvolviĝi normale. Kaj ĉar diseco, kia ajn ĝi estu, tamen malhelpas al la natura vivo de la amo, do, sekve, la amo mem kontraŭus al la diseco de mi kaj vi, kaj nun mi jam estus naskinta al vi knabinon kun harligetoj, aŭ knabon, aŭ kaj knabinon kaj knabon, kiel vi diros!
Necesas returniĝi, jen kio!
Tutegale pli bonan ol mi vi neniun trovos!
Belan vi trovos – kun longaj gamboj! Kun maldika talio trovos (vespa – ĉu vi legis pri tiaj, sed en ili estas nenio speciala), kun greka nazeto, kun roma nazeto, sed min – spit'!
Aŭ vi tie edziĝis al via indianino Tuŝ?
Bonvolu ne ofendiĝi al mi, Voĉjo, sed kiam mi pensas, ke vi edziĝis, tiam mi deziras al vi morton. Puŝkino ja povis skribi: «Estu, Mary, feliĉa!» Sed mi ne estas Puŝkino. Mi estas Barbara Stepanova kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj. Kaj ankaŭ Puŝkino, verŝajne, same iom mensogis, agordis sin al tia sakarina humoro, ni aŭdis, legis pri lia familia vivo.
Do prefere mortu.
Vi kuŝos en ĉerketo, tiel bele, tiel komforte – mia mortinteto. Kaj se vi edziĝos – oni min forpuŝos, eĉ proksime ne allasos, sed mi eĉ mem ne iros, tiam via bopatrino vin priploru kaj ĉiuj tiuj, kun kiuj vi iras en opereton aŭ en futbalan matĉon.
Ho dio, kion mi skribas!
Sed ja ĉio ĉi estas vero. Mi alie ne povas pensi. Kaj per sulfata acido mi povus vin priverŝi, kaj per razilo detranĉi vian kapon, kaj ĉion ajn mi povus fari, ĉu vi komprenas, kia mi, Voĉjo, iĝis terura!
Probable, tiel en mi praa Adamo ribelas aŭ atavismo, kontraŭ kiu necesas lukti.
Diri estas facile, sed provu – luktu! Tio ja ne dependas de mi, kiam mi en vivaj bildoj imagas viajn agacajn kisojn kun aliaj virinoj.
Abomena, fia persono!
Mi ne deziras plu pensi pri vi!
Ĉu vi kuracas tie? Fomentas en kulturaj kondiĉoj? Mezuras temperaturon? Verŝajne, komencis disertaĵon – skribadas mediteme?
Kaj ĉe ni estas milito. Vi, probable, la radion aŭskultas, Vladimiro Atanazijeviĉ?
Kaj ĝi estas ne tute tia, kiel Vi imagas.
Tamen strange, mi, Voĉjo, tre dikiĝas. Mi kaj nia «sentimentala tanko» – Nastasja. Vi ja scias, kiel mi bonege asimilas manĝaĵon. Ĉio taŭgas. Kaj Nastja same. Kaj ĉe ni okazadis po dek, po dek du koncertoj dum diurno. Kaj ĉie oni nin manĝigas. Vi ja ne konas tiun milit-maristan gastamon, vi, povrulo, ne havis okazon ĝin vidi. Ĝi nomiĝas «kion ni havas, per tio ni regalas», kaj la ŝipkuiristo mem manĝigas, tial rifuzi – tio signifas bonan homon malhonori kaj ofendi. Rifuzi ne eblas kategorie. Kaj fosi en manĝaĵo ne eblas, tuj estos demando: ĉu estas malbonguste, pardonu?
Tamen, nun mi jam ne estas dika. Ĉio ĉi estis. Vi ne miru, mi skribas al vi per pecetoj, ĉu vi komprenas – mi haltigas unu peceton de tempo kaj diras:
– Atendu, peceto, lasu al Vladimiro Atanazijeviĉ rigardi el lia bela foro, por li ne malutilas.
Kaj al mi ŝajnas, ke vi vidas, ĉar sen vi ĉio estas malĝusta.
Ĉu vi scias – nin iam vizitis ĵurnalistoj. Li estis altega, magra, solaj ostoj, pri li nia arta direktoro esprimis tiel: «Li havas ne kompleksion, sed malkompleksion». Kaj kun li estis lia edzino – ili kune servas en unu ĵurnalo. Ŝi al li ĉiam diradis: «Aĥ, Boĉjo, vi nenion komprenas». Kaj li kapjesadis, ke ne komprenas, kapjesadis kaj ridetadis al ŝi. Ili kune iris al la milito, ĉu vi komprenas?
Kune.
Kaj poste ni drinkis, kaj tiu virino – ŝia nomo estas Anjo – litere kun larmoj sur la okuloj demandis min:
– Ĉu vere, Banjo, mia Boĉjo estas mirinde bela?
Mi eĉ ektimis, pensis, ke la knabino freneziĝis. Kaj ŝi, imagu, insistas:
– Pli bela ol ĉiuj sur la tero.
Estas interese, ĉu vi estas pli bela ol ĉiuj sur la tero?
Kaj nun Vi legu, kamarado Ustimenko, kio okazis al mi poste.
Ni trafis en iun N-on, kie estis decidite defensivi. Por tio sur la N-an kabon necesis elveturigi el la urbo tutan provianton. Mi veturis kun ŝoforo, ni veturigis konservaĵojn kaj sukeron. Mi ja estas fortika, vi scias, la ŝoforo eĉ miradis, ĉiam min avertadis: «Ne trostreĉiĝu, Banjeto, por junulino tio estas malbona». Jen ni pelas la aŭton plenrapide, nin haltigas oficiro kun pistolo kaj diras:
– Tuj en la arbaron, fricoj sur motorcikloj kaptis la vojon.
Tra la arbaro ni atingis la niajn. Kaj venis tia «etapo», kiel esprimis nia arta direktoro, kiam «la muzoj devis eksilenti». Mi kaj Nastasja eklaboris ĉe la aviadistoj kiel kelnerinoj.
Kaj sciu, Voĉjeto, tio estis la plej bonaj tagoj de mia vivo.
Mi ne scias kial, sed jen al vi ankoraŭ peceto. Rigardu.
Mi sidas sola en nia subtera manĝejo kaj dormetas: mi laciĝis. Estas malvarme kaj humide, estas duonmallumo kaj funebro en la animo.
Kaj jen venas aviadisto Borovikov Sergio Sergijeviĉ. Li jam estas aĝa, multaj nomas lin oĉjo Serĉjo. Li estas iomete korpulenta kaj per io iomete similas al la patro. Li havis multajn elflugojn, mi eĉ ne scias kiom, sed tre multe.
Li iras malrapide, kun peno, trenante la peltbotojn. La helmon li demetis, la harojn li glatigas per siaj manegoj. Kaj pri io pensas, tiel, ke ne tuj rimarkas min. Mi demandas:
– Ĉu vi nutriĝos, oĉjo Serĉjo? (Ĉiuj militaj homoj ne manĝas, sed nutriĝas, vi tion memoru).
– Ĉu nutriĝos? Nepre, filineto.
Mi alportas al li grasan porkan viandbulon. Li longe kun abomeno rigardas al ĝi. Li estas forkonsumita, komprenu! Li ne povas tion manĝi! Kaj ĝi krome estas malvarma – tiu diabla viandbulo. Mi ĉion scias anticipe, sed mi havas streĉitajn, malfacilajn, neelteneblajn rilatojn kun impertinenta sentaŭgulo kuiristo. La kuiristo deziras nur la solan: ke oni lin «evakuu». Li eĉ iomete ŝajnigadis sin freneza, sed ne sukcesis. Tio estas sentaŭgulo kaj fiulo. Tial mi bezonas, ke oĉjo Serĉjo rezignu la viandbulon.
– Se eblus ion acidan, filineto, – mallaŭte petas oĉjo Serĉjo kaj ĝeniĝas. Li ĝeniĝas pri tio, ke li ne povas manĝi porkaĵon. Al li mem ŝajnas, ke li kapricas. Ja estas milito!
Reveninte en la kuirejon, mi kuiras mem, kaj la kuiristo rigardas al mi el angulo per kataj okuloj. Mi haketas al malgrandaj pecetoj peklitan kukumon, cepan bulbon, eltrenas el la kaserolo renon. Kaj antaŭ ol alporti al li supon kun peklitaj kukumoj, mi ankoraŭ faras salaton el fermentita brasiko kun oksikokoj. Kaj la batalajn cent gramojn[15] mi alportas tiom malvarmajn, ke la glaseto rosumiĝas. Kio koncernas oksikokon, do mi kun Nastasja kolektas ĝin sur holmetoj apud la aerodromo.
Oĉjo Serĉjo nutriĝas kaj rakontas, kiel li militis. Mi malbone komprenas liajn militajn aviadistajn vortojn, sed mi komprenas, ke mi necesas nun al li, li bezonas, ke iu diru: «Ĉu vere?», «Ne povas esti!», «Aj-aj-aj!». Ja aliaj aviadistoj tiel ne diros. Ili mem batalis hodiaŭ, ili same forkonsumiĝis, ilin per nenio eblas mirigi…
Kaj poste Nastja estis evakuita sur aviadilo, kaj mi restis sola – sola virino. Mi iĝis ankaŭ flegistino, Voĉjo, ĉar ĉiuj specialecoj jam miksiĝis. La germanoj ĵetadis sur nin kombinitajn paraŝutajn trupojn, ili strebis al la aerodromo, sed ni rebatadis. Kaj ankaŭ mi, Vladimiro Atanazijeviĉ, rebatadis – mi pafis per mitraleto, sed malbone, kaj Moŝkovec – nia estro – diris al mi severe:
– Vi, Stepanova, antaŭ ol premi la ĉanon, fermas la okulojn. Tio estas malbela, Stepanova. Tio estas pafado al aero, sed ne al la kontraŭulo. Iru for, Stepanova, ne ĉagrenu min…
Sed la mitraleton li ne forprenis, ĉar tiun mitraleton al mi donacis unu batalanto. La mitraleto estas trofea, nomiĝas «Schmeisser»[16], vi pri tielaĵo verŝajne eĉ ne aŭdis. Kaj oni al mi ankoraŭ kaskon donacis, du grenadojn, malgrandan pistoleton…
Jen foje vespere venis al mi Moŝkovec.
Li estas severa viro, superfluajn vortojn ne malŝparas.
Sed tiam li dense fermis post si la pordon, eksidis apud mi kaj diris:
– Mi iras al serioza laboro, donu, Barbara, al mi ion por fortuno. Vi havas bonan manon.
Mi pensis iom kaj donis vian fotaĵon – ĝi estas ĉe mi sola, vi tie estas sufiĉe grandorela, mi iam deŝiris ĝin de via malnova studentmatrikula karto, jam post via forveturo eksterlanden, al mi Aglaja Petrovna permesis.
Moŝkovec rigardis, demandis:
– Kiu estas?
Mi al li respondis:
– Mia plej kara homo! Ne forgesu alporti reen.
– Mi alportos!
Kaj – alportis. Li venis tuta kvazaŭ karbigita, la knaboj kun li ĉiuj estis vivaj kaj sanaj, sed forte elturmentitaj. Redonis Moŝkovec vian fotaĵon kaj aldone al ĝi kvar metalajn platojn.
– Kio estas tio? – mi demandis.
Kaj li:
– Profito!
Nur poste mi komprenis, ke tio estas mortigitaj faŝistoj.
En la sekva nokto vekas min Moŝkovec kaj diras:
– Eliru al la knaboj, adiaŭu, ili nun en batalon foriras, ni penos trabatiĝi.
Kaj Moŝkovec mem estis vestita marŝe – en kasko, en kapoto. Mi havis cigaredojn, mi ilin ĉiujn disdonis, «Schmeisser»-on mian fordonis, unu grenadon, ankaŭ la kaskon. Eĉ nefumantoj prenis de mi la cigaredojn. Tion estas malfacile klarigi – kial, sed mi estis tre necesa al ili en tiuj minutoj. Kaj, mi memoras, mi diradis unu saman frazon:
– Ĉio estas bona, ĉio estas bonega, vi trabatiĝos!
Mi elkuris, ĉirkaŭkuris la tenejon kaj kaŝiĝis – ili pasu preter mi. Kaj ili pasis…
Matene venis ordono – foriri. Sed nur sur aviadiloj kaj motorboatoj. Kaj aviadiloj malmultas, kaj ŝipetoj malmultas. Jen alkuras al mi unu konata aviadisto – iu Peĉjo, la familinomon mi ne memoras – kaj diras:
– Ek, knabino, prepariĝu, mia aviadilo estas instrua, havas unu ekstran lokon. Prenu neniajn aĵojn, alie ni ne ĝisflugos…
Mi surmetis sur min vatjakon, eliris, kaj renkonten iras Serĉjo Kornilov – tio estis unu ĉarma maristo ĉe ni – kun frakasita manradiko, kaj la ŝultro estas vundita. Mi lin trenas al la aviadilo. La helico turniĝas, kaj Peĉjo kriegas:
– Unu loko! Unu ja! Unu!
Tiam de malantaŭe oni trenas min je la vatjako – la boatistoj sendis, al ili estis ordonite kunpreni Stepanova-n. Jam malheliĝis, kiam ni debordiĝis kaj la germanoj sur motorcikloj eliris al la bordo mem. Mi malbone memoras, kiel kaj kio estis poste. Oni rakontis, ke nia boato iris dum dudek tri horoj. Estis neelteneble malvarme – tion mi memoras. Kaj mi memoras, kiel ni trovis nin en akvo. Mi tiel laciĝis, ke mi deziris, ke ĉio finiĝu pli baldaŭ, sed apud mi tenis sin je tabulo iu neordinare obstina maristeto, mi eĉ kriis al li:
– Ne instruu min, vi al mi tedis, iru al diablo!
Li poste tion al ĉiuj rakontadis.
Kaj iom pli poste mi aŭdis tre klare:
– Ŝi pro tio mortos!
Sed mi ne mortis – «tio» estis grandega trinkpoto da alkoholo. Mi eltrinkis ĝin tutan kaj ekdormis, kaj kiam vekiĝis, tiam al mi ŝajnis, ke mi estas en infero. Sed mi estis simple sur forno, kiun la maristoj hejtis, por ŝvitigi min. Mi ĉirkaŭrigardis – sur mi estas vira subpantalono kun ligiloj, striita subĉemizo, mi estas kovrita per ŝafpelto, kaj supre per litkovriloj. Sube amasiĝas maristoj kaj ion pridiskutas.
Mi penis leviĝi kaj sentas, ke ne povas – mi tuta gluiĝis.
– Knaboj, – diras mi, – mi estas en ia pasto. Kion mi faru…
Kaj ili respondas:
– Ne maltrankviliĝu, amikino, tie staris botelo kun mielo, ĝi pro varmo krevis, kaj sub vin la mielo subfluis. Ne gravas, ni akvon alportos, vi vin delavos. La mielo, certe, estas bedaŭrinda…
Dum ili portadis akvon, dum varmigadis ĝin – mi estis gluiĝanta pli kaj pli forte. Jam mi ne povis moviĝi. Poste ili min detrenis malsupren kaj foriris.
Kaj la voĉo ĉe mi post tiu banado malaperis.
Vi pravis, Voĉjo, ne rezultis el mi aktorino.
Kaj jen mi nun estas en Moskvo. La patro skribis, ke li penos al mi helpi kun laboro en la milito. Ja mi nun ĉion povas. Sed li ion kombinas, mia paĉjo, verŝajne, li ne deziras, ke oni min murdu, iu el la maristoj sukcesis klaĉi, kiel mi dronis. Nun mi skribis al li minacan leteron kun ultimata limdato. Kaj skribis, ke en mi estas la Stepanov-a sango, li ne esperu, ke mi evakuiĝos al Alma-Atao.
Ĉe ni estas malvarme, falas neĝo.
Kaj vi, probable, drinkas sodan viskion kaj skribas leterojn, por ke oni permesu al vi veturi al la milito, ĉu?
Venu!
Mi ne povas sen vi.
Tion ne eblas klarigi, sed vi devas kompreni.
Kaj ĉu vi deziras ekscii la plej teruran pri mi, tion, kion neniu scias kaj, certe, neniam ekscios, ĉar tio estas nur por vi, kaj al vi, stultuleto, mi ne necesas. Mi estas edzino, Voĉjeto!
Ĉu vi ektimis?
Ĉu vi tuta tordiĝis pro teruro, pro nemoderneco, pro filistra esenco de tiu nocio?
Sed mi estas edzino ne tia, kiel multaj aliaj ceteraj.
Jen antaŭ mi kuŝas tiu via terura, bruska kaj furioza letero pri frako, pri Eŭgeĉjo, Svetlana, Anjo kaj mi. Ĉiujn vi niveligis sendistinge. Nu, tion vi faris en ekscitita stato, mi ja vin konas. Sed poste, Voĉjo, estas vero. Poste – vi divenis: «Vi estus narkozisto kaj asistanto, vi estus por mi edzino kaj kamarado, sed nun…» Plue estas seninterese, plue iras via ordinara kverela galimatio.
Sed vi min ne vokis, Voĉjeto!
Vi ne returniĝis, por diri al mi ĝuste tiujn, ĉefajn vortojn: ni veturu, vi estos por mi edzino kaj kamaradino!
Kaj mi iĝus por vi ĉio – brankardistino por viaj malsanuloj, flegistino, helpkuracisto, memlerninta profesoro, apotekisto, vazlavistino. Mi estas edzino, Voĉjo, via edzino! Kaj ne miru, mi petas, ne faru incititan vizaĝesprimon – ĝi signifas «jen viaj artifikoj» – tio, kompreneble, ne tro moderne sonas, tion, verŝajne, multaj malaprobos, sed mi neniam estis, se vi memoras, modemulino. Kaj fari mi povas vere nur tiun laboron, en kiu vi estas ĉefa. Mi povas bonege helpi al vi, kaj tiam tiu via afero, la afero, al kiu vi servas, iĝos la afero de mia vivo.
Jen kia mi estas edzino.
Mi scias, kareta-boneta, scias, ke geedzeco ne ekzistas tie, kie la homojn ligas nenio, krom infanoj, mastrumaĵo kaj, pardonu, lito. Malmultas tio! Ne sufiĉas por daŭro de la homa vivo. Ili silentas! Damludas unu kun la alia kaj ankoraŭ fanfaronas pri tiu okupiĝo. Ŝi demandas lin por plenumi normojn de delikateco kaj de ĉio cetera, kio decas en la geedzeco, renkontante ĉe la pordo per kiseto:
– Nu, kio estas nova?
Kaj li, nature, respondas:
– Mikaelon Paŭloviĉ-on necesas maldungi laŭ propra deziro. Tio estas neeltenebla!
– Ĉu vere? – miras ŝi. – Mi neniam pensis!
Tiel konversacias nia Eŭgeno kun Iraida. Kaj ŝi ĉe tio ankoraŭ sulkas la frunton, montrante laboron de penso.
Certe, estas ankoraŭ varianto, kiam la geedzoj estas okupitaj pri malsamaj aferoj. Li havas la sian, ŝi la sian. Donu al ili dio sanon al festo, kiel oni diras. Sed mi rezonas ne pri ili. Mi rezonas pri mi. Mi diras pri mi, mizerulino, kiel vi foje min moknomis. Do jen: mi estas absoluta edzino. Mi ne povas, ke vi faru aferon, apartan disde mi. Por mi tio ne eblas. Mi freneziĝus, se en tiu estonteco, kiun ni neniam havos, sed se ĝi estus, vi farus unu aferon, kaj mi alian. Mi devas esti ĉiam kun vi. Kaj en malbono kaj en bono, kaj en feliĉo kaj en malfeliĉo, kaj en frosto kaj en pluvo, kaj en fronto kaj en paca tempo, kaj en operaciejo kaj en pansejo, kaj gaste kaj hejme.
Ne, prefere estu, ke vi foriras kaj mi vin atendas.
Kaj estu, ke vi venas, ĉu vi komprenas? Estu, ke vi foriris gasti al via malnova fronta kamarado kaj tie terure ebriiĝis. Kaj venis sur kvar piedoj. Kaj mi al vi diras:
– Vladimiro, kio estas tio?
Kaj vi al mi:
– Pardonu, sed estas tiel!
Kaj mi al vi:
– Mi esperas, tio neniam ripetiĝos?
Kaj vi al mi (en terura, ebria furiozo):
– For! Kiu estas ĉi tie la ĉefa? Liberigu la vojon! Aĉulino! Mi estas la plej ĉefa…
Kaj mi:
– Vi, vi, Voĉjeto, vi estas la plej ĉefa…
Kaj estu, ke vi matene pardonpetas. Sed kiel, ĉu vi scias?
– Kio estis al mi hieraŭ, Barbeto?
Sed mi silentas. Mi silentas kaj silentas. Kaj silente ploras. Kaj vi rampas sur la genuoj jam maljuneta, jam kun anhelo, mia kalveta! Nu, poste, certe, mi vin pardonas, kaj ĉio estas bona.
Ho dio, kien mi forflugas, kiam mi parolas kun vi.
Pardonu min, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi distriĝis.
Do, ĉu vi supozas, Vlaĉjeto, ke mi aŭskultadis viajn medicinajn rezonadojn kaj diversan biologian deliraĵon en la tagoj de nia juneco tial, ke al mi tio estis interesa?
Neniom!
Al mi estis interesa nur, kiel vi pri tio pensas, kaj por vi mi, certe, iĝus unuaklasa helpanto. Ĉu tio estas malbona? Ĉu tio rompas egalrajtecon de la virino kun vi, viroj? Sed tio ja ne estas recepto, tio estas tio, kio konvenas persone al mi. Kaj nenio fareblas kun mi, kaj vi kun mi nenion faros, se mi al vi tia naskiĝis.
Nu, estu sana!
Kaj eble, vi venos kaj prenos min al vi en la militon?
Prenu min al vi, Vlaĉjo.
Moskvo, la 8-an de novembro 1941.
La Norda stacidomo.
Kaj kien mi forveturas – tio tute Vin ne koncernas, Vladimiro Atanazijeviĉ!»
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.