|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
La aero estis travidebla, malvarmeta, saleta, nuboj super la nigriĝinta pro malnovaj incendioj urbo naĝis diafane rozkoloraj, kaj, kiel ĉiam en tiuj ĉi latitudoj en tiu sezono de blankaj noktoj, Ustimenko konfuzadis – ĉu nun estas mateno aŭ vespero.
Apud la disbombita hotelo «Arkto» sur granitaj ŝtupoj kaj inter la kolonoj dormeme fumis usonaj matrosoj – ĉiuj fortikaj, rozvangaj, kun ligitaj sur la fortaj koloj damaj ŝtrumpoj, – penis komerci. Apud unu el ili – tre alta, tute blonda – piramide staris konservaĵoj: kolbaso, ladviando; alia – sunbruna, variolmarkita – ligneske frapetadis per grandegaj platoj de ĉokolado. Iom malproksime estis ebrie ploranta kaj minacanta per la pugnoj franca matroso el la Rezistado – en bereto kun ruĝa bulkvasto, ĝibnaza, ĉifona.
Ustimenko trairis flanke, ĝibetiĝante, ĝeniĝante pri blokoj da cigaredoj, ŝtrumpoj, maĉgumo, apetitvekaj sandviĉetoj kun ŝinko, per kiuj la matrosoj same komercis kontraŭ freneza prezo, aĉetinte ilin en la restoracio «Eksterlanda turisto» kontraŭ sesdek kopekoj por unu. Kaj jam el la pordo de la hotelo Vlaĉjo ekvidis, kiel alta kaj maldika ŝarĝistino, elpreninte du ruĝajn tridekrublajn monbiletojn, etendis ilin por la sandviĉetoj kun ŝinko, kaj kiel usona matroso lerte volvis en preparitan paperon sian varon. Kaj la variolmarkito estis plu frapanta per ĉokoladaj platoj klakdancon.
«Kiel en sonĝo!» – pensis Vlaĉjo, leviĝante laŭ la ŝtuparo.
Sed la strata komerco evidentiĝis vera bagatelo kompare kun tio, kio estis sur la dua etaĝo en la dudek naŭa numero: ĉi tie tutsimple malfermiĝis magazeno, vera ĉiovendejo, en kiu vigle kaj gaje komercis usonaj matrosoj de transporta ŝipo «Paola». Unu el ili estis konata de Vlaĉjo, li iam estis iomete brulvundita – tiu rufa knabego, – kaj Ustimenko ekzamenis lin en la hospitalo de Ward. Kaj la rufulo rekonis sian kuraciston.
– Ha lo, doktoro! – kriis li, brilante per la blankaj dentoj. – Ni faros por vi, se vi deziras, rabaton. Ni havas ĉion: fumaĵitan lardon, ĉokoladon, cigaredojn, sulfidinon, diversajn farunojn, rizon, buteron, bonvolu!
Kaj aĉetantoj ĉi tie estis nemalmultaj – Ustimenko rekonis aktorojn de opereto, antaŭnelonge alveturintaj al la floto. Ili staris en vico – kvietaj, humilaj, hontante antaŭ preterpasantaj en la koridoro oficiroj.
Kaj mallongbraka dikuleto, stevardo de «Paola», tiutempe estis mezuranta per glaso tritikfarunon, sukeron, kafon, semolon. Skribotablo, kovrita per littuko, estis baranta la pordon en la numeron kaj anstataŭanta vendotablon, plue, en la profundo de la ĉambro, videblis ankoraŭ iuj homoj – ili estis movantaj kestojn kaj pakojn.
– Nu, doktoro! – viglige kriis la rufulo. – Ni donos al vi sen vico. Nemultekoste. Very good produktaĵo!
Li jam nemalbone parolis ruse – tiu rufa negocisto – kaj eĉ kriis al lia dorso:
– Ha lo, doktoro! Ni havas bonegan sulfidinon!
La estro de la sanitara departemento Mordvinov, kovrinte sin kun la kapo per la uniforma palto, estis dormanta sur kaviĝinta sofo kaj longe ne povis kompreni, por kio venis majoro Ustimenko. Poste li trinkis flavan, malnovan akvon el karafo, volvis kampartabakan memfaritan cigaredon, tuse purigis la gorĝon kaj diris:
– Ni longe pensis, Atanazio Vladimiroviĉ…
– Vladimiro Atanazijeviĉ, – iomete malĝentile korektis la estron Vlaĉjo.
– Pardonu, majoro. Do, ni longe pensis kaj, konsiliĝinte, venis al konkludo, ke vi devos iri kun la ŝiptrajno.
La bela vizaĝo de la departementestro flaviĝis, sub liaj nigraj esprimplenaj okuloj pufiĝis maljunulaj ŝvelaĵoj. Kaj tuspurigi la gorĝon ĝisfine li neniel sukcesis.
– Kaj kion mi faros tie, en tiu ŝiptrajno? – demandis Vlaĉjo.
– Tutcerte vi ne komandos ŝipon, mi tion al vi garantias. Sed ian specifan kaj precizan informon pri la medicina servo kaj medicina subteno en ŝiptrajnoj ni nepre bezonas. Iliaj ŝipaj kuracistoj ion forte troigas. Krome ili havas okazojn, kiam funkcioj de ŝipa kuracisto estas kumulataj kun funkcioj de pastro, – ĉi tie objektivan informon, kompreneble, ne eblas ricevi. Estas ankoraŭ unu strangaĵo, kies aperon ni dezirus trankvile kaj klare kompreni: absurde, strange granda kvanto da frostvundoj inter iliaj maristoj, dum inter ŝipanaro de niaj ŝipoj estas tute aliaj ciferoj.
Dispreminte la memfaritan cigaredon en la cindrujo, Mordvinov eksilentis.
– Ĉu tio estas ĉio? – demandis Vlaĉjo.
– Ne, ne ĉio…
Trans iomete malfermitaj fenestrokadroj, kovritaj per krucligno, ekhurlis sirenoj de aeralarmo.
– Kune kun vi iros via paciento – tiu angla leŭtenanto. Nia komandantaro ricevis buŝan peton de la patrino de via aviadisto, ke oni lin transportu nepre sur rusa vaporŝipo, sur la sovetia. La situacio, se tiel diri, estas kun nuancoj, por eviti ion ajn la peto estas buŝa. Sed, se pripensi, ĉio estas tre simpla: ni estas barbaroj, kaj bolŝevistoj, kaj vandaloj, kaj sendiuloj, kaj ankoraŭ diablo scias kio, sed ni – tiu ĉi lordino tion scias, – ni ne forlasos ŝian knabon sur dronanta transporta ŝipo. Aŭ ni mem ne venos, aŭ ŝia knabo estos kun ŝi.
– Kun la knabo estas malbona afero! – morne diris Vlaĉjo. – Vi ja, verŝajne, ĉion aŭdis, al vi Ĥarlamov rakontis…
– Rakontis, sed mi ne komprenas, kial la afero estas tiom malbona, refoja sangelfluo okazos ne nepre…
– Ĝuste pri tio kalkulas la anglaj kuracistoj. Sed Ĥarlamov kaj Levin estas certaj, ke refoja sangelfluo okazos nepre, la demando estas nur en tio – kiam. Ĉu vi komprenas?
Estas mirinde, kiel Ustimenko ne scipovis paroli kun estroj.
– Bone, – incitiĝante, diris Mordvinov, – al tio mi, ĝenerale, tute ne rilatas. Temas pri plenumo de peto de la alianca komandantaro. Ni opinias, ke tiun peton necesas plenumi.
Kaj, leviĝinte, li aldonis, ke ŝipestro Amiraĝibi – la komandanto de la vaporŝipo «Aleksandro Puŝkino» – estas informita kaj konsentas disponigi al la vundito tutan eblan komforton.
En la koridoro, apud tiu numero, kiun Vlaĉjo mense baptis «usona superbazaro», nun bolis batalo. Anglaj militaj matrosoj ofendiĝis pri tiu komerco, disŝiris sakon kun faruno, batis per kesto la ĉefon de la prosperanta firmao, kaj nun el la numero, en kiu oni jam sukcesis frakasi elektrajn lampojn, aŭdiĝis nur laŭta grakado de interbatantoj, insultoj kaj krioj. Angla kaj usona patroloj penis instali ordon, sed ankaŭ ili estis batitaj…
– Komerci eblas kaj endas, – ĝentile klarigis al Ustimenko oficiro, la estro de la angla patrolo, – sed necesas kompreni kie, kiam kaj per kio. Ĉu ne?
El la «superbazaro» ree aŭdiĝis longa kriego de la sieĝatoj. La matrosoj de la patrolo, verŝajne, komencis lastan sturmon.
Kiam Mordvinov kaj Ustimenko estis elirantaj el la hotelo, nemalproksime plonĝis bombaviadilo, kaj ilin facile puŝis eksplodondo, sed tiel subtile, ke ili tion ne rimarkis aŭ ŝajnigis unu al la alia, ke ne rimarkis. Sed en la oreloj ankoraŭ longe estis zumado, eĉ tiam, kiam Vlaĉjo haltis, por purigi la ŝuojn ĉe fama knabo-ŝupurigisto, eterne sidanta en la ruinoj de la eksa Domo de maristo.
– Kiom al vi, amiko? – demandis Ustimenko, admirante fabelan brilon de siaj trivitaj flotaj ŝuoj.
– Cent rublojn, – lakone respondis la knabo kaj levis al Vlaĉjo la langvorajn, rondajn, senfine profundajn okuletojn.
– Sed ĉu vi ne freneziĝis?
– Interalie, mi riskas la vivon, laborante en tiuj ĉi kondiĉoj, – seke respondis la knabo.
Kaj li devis pagi!
Sur la hospitala perono sidis la dika Jack. Apude estis diligente lavanta sin la miksrasa kato de Peĉjo.
– Kiaj novaĵoj, oldulo? – demandis Ustimenko.
– Nenio bona, doktoro, – morne respondis la ĉefkuiristo. – Oni min transigas al Afriko, sed mi ja ne povas preni tien tiun ĉi trezoron! – li kapmontris al la kato. – Kaj sen mi kiu ĝin prizorgos? Revenos Peĉjo kaj pensos, ke mi lin trompis. Mi ja promesis al la knabo…
Malproksime trans la rokoj ree eksplodis du bomboj. La kato ĉesis lavi sin, la kuiristo gratis malantaŭ ties orelo.
– Tre saĝa. Ĉiam komprenas, se estas bomboj. Kaj ne ŝatas. Ĉu vi deziras matenmaĝi, doktoro?
– Ne, – pro fiereco diris Vlaĉjo, kvankam li deziris manĝi. – Ne, Jack, mi estas sata. Mi deziras al vi feliĉon.
Ili premis kaj skuis la manojn unu al la alia. Kaj en la animo de Ustimenko subite iĝis bone.
– Ha, doktoro! – diris Neville, kiam li eniris en la ĉambron. – Por kio vi kuras sub bomboj?
– Mi hastas al mia tre riĉa paciento! – diris Ustimenko. – Ja mi havas unu vunditan kaj bruligitan lordon, klasan malamikon el la ducent familioj de Britio. Poste mi skribos al li konton, kaj li al mi donos amason da siaj pundoj. Mi riĉiĝos kaj malfermos butikon. Jen, kiel evidentiĝas, en kio estas la senco de la homa vivo…
Neville ridetis, sed ne tre gaje: Vlaĉjo lin tamen multe tedis per tiuj pundoj kaj privata praktiko.
– Kaj kial vi tiel longe ne aperadis?
– La milito ankoraŭ ne finiĝis, siro Lionel. Kaj viaj amikoj Hitlero, Göring kaj Mussolini ankoraŭ ne estas pendumitaj. Ekzistas ankaŭ aliaj vunditoj, krom vi…
La aviadisto rigardis preter Vlaĉjo – ien al la pordo.
– Mi ĉie tie iomete ektimis sen vi, – per indiferenta tono diris li. – Hieraŭ subite el la buŝo ekiris sango…
«Jen ĝi!» – pensis Ustimenko. Kaj ordonis al si: «Trankvile!»
– Tio eblas! – penante paroli kiel eble plej nature, diris li. – Vi ja havas kuglon en la pulmo, kaj nemalgrandan… Ĝi povas doni eĉ pli grandan sangelfluon…
– Min ne necesas konsoli, – per egala voĉo diris Neville. – Tiu kreteno Ward hieraŭ ektimis pli ol mi, sed tamen, malgraŭ ĉiuj viaj konsoloj, mi fartas pli malbone, ol antaŭe…
Vlaĉjo ne respondis – li rigardis al la temperatura kurbo.
– Ĉeso de aeralarmo! – informis anoncisto el la laŭtparolilo. – Ĉeso! – kaj, interrompinte sin mem, ekhastis: – Aeralarmo! Aer…
– Estas tre enue! – plendis la kvina grafo Neville. – Miaj najbaroj dum tutaj tagoj sidas en rifuĝejo. Dum estis pluvoj kaj pendis nebuloj – ili bruadis ĉi tie, tio estis abomena, sed almenaŭ estis ne tiel solece. Kaj nun ili enradikiĝis en la rifuĝejo: ludas kartojn kaj ĵetkubojn, drinkas viskion kaj ĝuas la vivon. Permesu al mi esti kun viaj knaboj, mi scias – apude estas aviadistoj. Unu knabo venis al mi, kaj ni parolis per la manoj – aviadistoj de la tuta mondo scipovas klarigu unu al la alia per la manoj, kiel li faligis aŭ kiel li estis faligita…
Vlaĉjo silentis.
– Nu, doktoro?
– Tio ne eblas.
– Sed kial, doktoro?
– Tial, ke via Churchill ree plendos al nia komandantaro, ke por vi ne estas kreitaj kondiĉoj kaj ke oni vin ofendas.
– Tio estas malvero, doktoro! Vi simple timas, ke mi vidos, kiom pli malbone oni manĝigas viajn aviadistojn, ol tiujn ĉi sentaŭgulojn? Kaj timas, ke mi vidos tiujn terurajn ĥalatojn anstataŭ piĵamoj? Kaj ke tie estas aĉaj matracoj? Ne gravas, doktoro, mi ĉion ĉi jam scias, kaj kio koncernas malriĉecon, do en la infanaĝo mi kun la fratoj ludis «malsatajn mizerulojn», kaj tio estis treege interesa.
– Ĉi tie ni havas ne infanajn ludojn, – malvarme prononcis Vlaĉjo.
– Kaj ĉu pri Winston vi diris serioze aŭ ŝercis? – demandis Lionel.
– Tute serioze.
– Mi ĉion diros al la panjo, kaj la panjo diros al lia edzino, – afereme minacis la kvina grafo Neville. – Vi ne ridetu, ili ofte intervidiĝas.
Vlaĉjo deziris ridi: tiom absurda ŝajnis la penso, ke la panjo de tiu knabo al iu ion diros kaj Winston Churchill ordonos ĉesigi la malordojn, ordonos sendi ŝiptrajnojn unu post la alia, ordonos malfermi la duan fronton.
– Vi prefere verŝu al ni ambaŭ viskion, – petis Neville. – Ja nin, kiom mi scias, atendas komuna vojaĝo! Kaj ni drinkus je kvin futoj da akvo sub la kareno…
– De kie vi scias, ke nin atendas komuna vojaĝo?
– Por vi estas utile ekvidi la mondon! – kun subrido diris Lionel. – Kaj al vi plaĉos mara aero. Tamen, se vi ne deziras, mi helpos al vi resti ĉi tie… En la arktaj konvojoj vere estas nervoza situacio…
Vlaĉjo deziris sakri, sed ne sukcesis, ĉar tute proksime – multe pli proksime ol la havena distrikto – tondris du bomboj. La hospitalo dufoje saltetis, kaj Neville diris:
– Interalie, sur la tero estas sufiĉe abomene, kiam ili komencas tiel ĵeti – tiuj germanaĉoj. Estas strange, sed mi neniam aŭ, pli ĝuste, preskaŭ neniam spertis bombadon, kuŝante en lito, senhelpa. En la aero estas pli gaje.
– Vi havas strangan leksikonon, – diris Vlaĉjo. – Abomene, pli gaje! Kvazaŭ vere tio estas ia ludo…
Li foriris, ne ĝisatendinte ĉeson de la alarmo. De malsupre, de la fabriko de fiŝkonservaĵoj, estis venanta fiodora, mordanta fumo, ĉasaviadiloj estis glitantaj trans nuboj, serĉante kaŝiĝantajn tie germanojn, severaj virinoj-ŝarĝistinoj estis kriantaj virajn vortojn:
– Suben!
– Supren, iom!
– Stop, fek'!
De la supra placeto de la ŝtuparo de grandega kamuflita «Liberty» supren al la virinoj en vatjakoj enue rigardis usonaj matrosoj, unu per speguleto estis sendanta al ili sunradiojn, alia, kunmetinte la manojn per paroltubo, kriis iajn alvokajn vortojn. Kaj kuiristo en blanka ĉapo, dande sidigita sur la kapon, kriegis:
– Fraŭlin' – rusa virin'!
– Kie «Puŝkino» staras? – demandis Vlaĉjo de dikmalalta virino kun akraj vangostoj, ĉirkaŭligita ĝis la brovoj per bunta kaptuko.
– Ha! Jen nia! Maristo! – diris la dikmalaltulino.
– Ne fremda ja, klare! – penante esti pli vigla, respondis Vlaĉjo.
– Kaj ŝajne eĉ beleta!
La dikmalaltulino tranĉis la Vlaĉjan vizaĝon per hela, arda rigardo, subridis kaj prononcis kantece:
– Kna-abi-inoj! Al ni knabeto venis! Kompatis nian sorton pajlvidvinan. Ĉu vi sukcesos, maristeto? Ni estas multaj, oficireto, kaj ni ĉiuj estas bo-onaj!
Kovriĝante per sia eterna stulta ruĝo, Ustimenko ekbalbutis ion en tiu senco, ke li ne emas ŝerci, sed la virinoj, subite gajiĝinte, amase ekiris al li, kriante, ke ili provizos lin per trifoja nutrado, ke ili kisos lin ĝismorte, ke li devas esti vera patrioto, alie ili tuj lin ĉi tie tiklos kaj ĵetos en la akvon por nutro de gadoj…
Ĝenite hihiante, Vlaĉjo retropaŝis, kroĉiĝis per la piedo al soklo, ruliĝis sur tabuloj kaj ne sukcesis eĉ entiri la kapon en la ŝultrojn, kiam tio okazis. Rekonsciiĝis li, batsvenigita, verŝajne, ne baldaŭ. Li penis leviĝi, sed ne sukcesis. Li kuŝis ankoraŭ iomete, tuŝis sin (ĉu estas sendamaĝa) ne per siaj manoj – per manoj de kirurgo. Ŝajne, sen damaĝoj. Ekvidis nubojn – ĉu tagajn, matenajn, vesperajn – li ne sciis. Ekvidis la flankon de la «Liberty» – grandegan, grizan, ĝis la ĉielo mem. Kaj ree la ĉielon kun kurantaj nuboj, la pal-bluan ĉielon de Arkto.
Nur poste li ekvidis ilin. Ili ĉiuj estis mortintaj. Ja ili eĉ ne ekzistis entute. Estis vizaĝo. Poste mano. Aparte en tuketo panpeco – matenmanĝo. Parto de kruro – blanka, aparta. Ankoraŭ io en vatjako – sanga, neeltenebla…
Eĉ li ne eltenis. Je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de tiu ĉi tombo li naŭze reversiĝis. Kaj ankoraŭ foje, kaj ankoraŭ! Kaj kiam li denove malfortiĝis kaj alpremiĝis per la ŝultro al iuj ŝpaloj – li ekaŭdis ĝemojn.
Tiun virinon ĵetis la eksplodo, kaj ŝi estis mortanta ĉi tie – apud la gruo. Li penis ion fari per la malpuraj, gluaj, ne obeantaj manoj. Kaj tiam li rememoris pri la «Liberty» – grandega ŝipo, kie estas ĉio – kaj kuracistoj, kaj lazareto, kaj instrumentoj, kaj brankardoj…
Ŝanceliĝante, per malfidelaj piedoj li ekiris laŭlonge de la ŝipflanko laŭ la marponto. Sed la ŝtuparo ne estis. Ja li ne freneziĝis – tie, sur la placeto de la ŝtuparo, la matroso antaŭe sendadis sunradiojn kaj la kuiristo en ĉapo kriadis el tie: «Fraŭlin', fraŭlin'!» Kaj la ŝtuparo estis pendinta – grandega, firma, ĝis la marponto mem.
– He, sur vaporŝipo! – kriis li.
Poste li komprenis, ke ili tie, probable, ne aŭdas, rememoris, ke li havas pistolon, kaj pafis. Elpafinte la tutan ŝargilon, Vlaĉjo fiksaŭskultis: ne, estas nenio, nenia respondo.
Li levis la kapon kaj ekvidis neniun.
Nenion – krom grandega, ĝis la ĉielo, griza ŝipflanko.
Ili forigis la ŝtuparon – jen ĉio, por ke ne estu klopodoj, por ke al ili neniu grimpu kaj ke tiu bombo, kiu estis ĵetita sur ilin, sed trafis en la rusajn virinojn, ne malhelpu al ilia kutima ordo.
Peze spirante, raŭkiĝinte, kun la pistolo en la mano li revenis al tiu lasta – la mortanta. Ŝi jam estis mortinta, kaj neniaj usonaj lazaretoj al ŝi nun helpus.
Kaj super la haveno ree hurlis sirenoj, proklamante komencon de nova aeratako.
Malrapide, ĝibetiĝinte, paŝante kun peno, li ekiris serĉi «Puŝkinon».
Kaj subite li ekŝajnis al si tia nana, tia mizera, tia bagatela – stultulo kun la ideo, ke homo por homo estas frato. Ili forigis la ŝtuparon – tiuj fratoj, – jen kion ili faris!
– Mia kara doktoro! – diris ŝipestro Amiraĝibi, kiam Vlaĉjo eniris al li en la salonon. – Mia savinto!
Poste li atente fiksrigardis kaj miris:
– Vi havas sufiĉe aĉan aspekton. Eble, bankuvon?
Ustimenko kapjesis.
Amiraĝibi sidis ĉe malgranda skribtableto – li estis dismetanta paciencludon. La kartojn li metadis kun klakado, kvazaŭ tio estus hazardludo. Malantaŭ la dorso de Vlaĉjo kun gaja lirlado estis pleniĝanta la blanka aroma bankuvo – stevardino onjo Paŭlinjo ŝutis tien flavan koniferan pulvoron.
– Ĉi vi trafis sub bombojn? – demandis la ŝipestro.
– Iomete, – ne aŭdante sin mem, respondis Ustimenko.
– Vi prenu banon, kaj poste ni drinkos brandon, mi havas ankoraŭ botelon.
– Bone.
– Kaj ni manĝos. Mi ankoraŭ ne tagmanĝis.
– Kaj kioma horo estas? – demandis Vlaĉjo. – Mia horloĝo haltis…
Kaj, kvazaŭ pruve, li montris la sangokovritan manon kun la horloĝo sur la pojno.
– Ho, doktoro, – diris Amiraĝibi, – ŝajne, necesas doni al vi brandon jam nun… Petrokovskij ne kontraŭos, li estas gastama.
La ŝipestro plu rigardis al la mano de Vlaĉjo.
– Tio estas ne mia sango, – balbutante, prononcis Ustimenko, – mi ne estas vundita.
Li neniel povis rememori, por kio li venis ĉi tien, sur «Puŝkinon». Ja li havis ian celon, kiam li ekiris. Eble, li deziris ion demandi, sed kion?
Ĉu pri sia kvina grafo?
Eble, Mordvinov ion al li komisiis hodiaŭ matene?
Sed kion?
La ŝipestro ankoraŭ iomete ŝercis, sed modere, nemulte.
Sed nek li, nek Vlaĉjo ridetis. Kaj la brando neniom helpis. Pli facile iĝis nur en varmega akvo. Li eĉ dormetis iomete, kvankam eĉ en la dormeto li aŭdis la voĉon de tiu, ne plu ekzistanta virino, la tire gajan intonacion: «Ni estas multaj, oficireto, kaj ni ĉiuj estas bo-onaj».
– Kaj puran subveston al la doktoro! – kriis la ŝipestro trans la pordo. – Prenu de la supera asistanto, ili estas samaltaj.
«Sur tiu ĉi vaporŝipo ĉio estas komuna, – kun malvigla aprobo pensis Vlaĉjo. – Ili iam fanfaronis, ke nur municio ĉe ili estas gardata, kaj nenio alia».
Amiraĝibi alportis al li subveston, babuŝojn kaj negliĝon el ia krispa, bela ŝtofo. Onjo Paŭlinjo primetis tablon samtie, en la salono, kaj Vlaĉjo manĝis plenan teleron da makaronioj. Venis Petrokovskij, kun kompato ekrigardinte al Vlaĉjo, demandis:
– Kiel fartas via anglo, doktoro?
– Ĉi vi lin konas?
– Jen surprizo, jen neatenditaĵo, – diris la asistanto. – Ja kiu trenis lin el la akvo, kiam li preskaŭ tute enĉerkiĝis?
– Ne fanfaronu, Jegoro Simonoviĉ, – diris Amiraĝibi, subskribante etatojn. – Ne fanfaronu, mia amiko!
– Ja mi ne fanfaronas, sed al mi tedis, ke savitoj estas nepre iliaj. Katapulti en la ĉielon – tion ili scipovas, sed haltigi motorojn, kiam tia knabo bobelas, – ne.
Kaj, ruĝegiĝinte pro furiozo, la impulsiĝema Petrokovskij prononcis vorton je litero «p». La ŝipestro eĉ ŝanceliĝis sur sia seĝo.
– Vi min murdas, asistanto! – ekkriis Amiraĝibi. – Ĉu vi ne povis trovi ekvivalentan nocion, sed decan! Ekzemple – bakĥanino! Aŭ hetajro! Aŭ publikulino, finfine! Se vi deziras esprimi vian negativan rilaton al la konataj de vi vipuraj ŝafidoj, diru: ili estas amoristinoj! Sed vi en la milita tempo sur mia ŝipo esprimiĝas, kiel tute fia, malbona strata bubo. Kion pensos pri ni la doktoro? Ni devas esti ĉiam modestaj, ekskluzive sobraj kaj nekredeble morale puremaj, jen kiaj ni devas esti, supera asistanto Petrokovskij! Ĉu al vi klaras?
– Klaras! – kun suspiro diris la asistanto kaj foriris.
Kaj la ŝipestro, starante ĉe malfermita fenestro, mallaŭte ekkantis:
Propetu la edzon
pro olda husaro,
Li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi…[79]
Poste li abrupte turniĝis al Vlaĉjo kaj demandis:
– Ĉu vi iras kun ni en tiu ĉi veturo?
– Ŝajne.
– Mi havas informojn, ke vi ricevis nomumon sur nian ŝipon.
– Io simila…
Kaj denove li ne rememoris, por kio li venis ĉi tien. Verŝajne, li havis sufiĉe sovaĝan aspekton, ĉar Amiraĝibi atente fiksrigardis lin.
– Ĉu lia afero estas malbona – de tiu knabo?
– Kial vi tiel pensas?
– Tial, ke min vizitis ingliŝoj. Tre afablaj. Iomete eĉ tro afablaj. Mi ja ilin bone konas – tiujn militajn oficistojn. Pli ĝuste, militmaristajn burokratojn.
– Liaj aferoj estas nebonaj, – diris Ustimenko. – Ili rifuzis operacii.
– Kaj sur mia vaporŝipo ĉu vi mem sukcesos?
– Ne eblas.
– Domaĝe, – penseme kaj gardeme diris Amiraĝibi. – Li estas iom aroganta, tiu knabo, li estas iomete el tiuj hundidoj, kiuj tro frue komencis boji, sed li bojas al grandaj, timindaj hundoj. Li kuraĝe kaj lerte batalis en tiu aĉa tago, ni ĉiuj observis tiun ĉi batalon. Li atakadis kaj provokadis atakojn; komprenu, li deziris helpi al ni per ĉiuj siaj malgrandaj fortoj. Se tiaj, kiel li, sidus en ilia militflota departemento…
– Jes, ĝuste! – diris Vlaĉjo, sentante subite dankemon al Amiraĝibi pro tio, ke li komprenis Lionel-on. – Tion vi ĝuste, tre ĝuste…
– Li iomete paradis, kiam li estis vundita – via knabo, – daŭrigis la ŝipestro, – ĉu vi scias, ili fojfoje diras tiel, tiuj knaboj: «Mi ne estas vundita, mi estas mortigita, ekscelenco». Bele, ĝenerale, kaj estas tre domaĝe pri la knabo. Ni drinku, doktoro!
Onjo Paŭlinjo alportis du grandegajn tasojn da nigra aroma kafo – sur «Puŝkino» oni scipovis kuiri tiun ĉi trinkaĵon, – kaj Amiraĝibi elprenis cigarojn, du longajn, Virginiajn.
– Ne plu estas, – diris li. – Nenio plu restis. Kiam oni deziras preni – ĉiuj prenas de la ŝipestro de «Puŝkino», kaj por la returna vojo mankas eĉ aĉa kampartabako. Hieraŭ sur nia ŝipo oni aranĝis idiotan subskribon por filantropaĵo kaj fordonis por ies bono la tutan sukeron. Bando de anarkiistoj, sed ne sovetia ŝipo…
– Vi mem la unua subskribis, – malantaŭ la dorso de la ŝipestro diris onjo Paŭlinjo. – Kial do homojn kulpigi, Elisbaro Ŝabanoviĉ…
– Al mi ne eblas doni tiajn paperojn, – diris Amiraĝibi. – Mi estas malforta. Min necesas gardi kontraŭ tiaj paperoj, onjo Paŭlinjo, min entute necesas teni sur ĉeno…
Onjo Paŭlinjo purigis kaj gladis kaj la tunikon kaj la pantalonon de Vlaĉjo, li povis foriri, sed ne deziris. Kune kun Amiraĝibi li pririgardis la ŝipan lazareton – blankan, puran, ili kune pensis, kiel en necesa okazo eblos elporti Neville-on sur la ferdekon, poste ili iom sidis en ferdekseĝoj sub vento, kaj Ustimenko neatendite por si mem rakontis, kiel al kuracisto fojfoje mankas fortoj paciĝi kun tio, ke homo, kiun li kuracas, forpasas. Sed la malsanulo aŭ la vundito, unuvorte – la homo forpasas, kaj vi kulpigas vin mem. Kaj ne vane, eble, unu sciencisto publikigis laboraĵon pri tio, ke ne indas alligiĝi al siaj malsanuloj, ilin necesas teni en ioma, se tiel diri, foreco.
Amiraĝibi aŭskultis, poste kun malsimpatio en la voĉo okupiĝis pri «precizigo» de la demando.
Al la akvo oblikve, kun stridaj krioj estis falantaj mevoj; la ŝipestro de «Puŝkino» ekparolis nehaste, mediteme:
– He, tio estas stultaĵoj! Oni multon skribis en libroj, la papero eltenadis eĉ ne tiajn aferojn, kaj ankoraŭ longe eltenados. La papero eltenis «Mein Kampf», rasistojn, antisemitojn, kion ajn. Li, vidu, estas fama profesoro, kaj li, vidu, estas aŭtoritato, sed asertas, ke kirurgo ne devas eniri en personan kontakton kun tiu homo, kiun li operacios, ĉar okaze de malsukcesa rezulto la kirurgo spertos emocian traŭmaton. Ĉu tiel? Ĉu mi ĝuste vin komprenis?
– Ĝuste! – kapjesis Vlaĉjo.
– Fiaĵo! – kun abomeno skuinte la ŝultrojn, prononcis Amiraĝibi. – Persona kontakto subkomprenas kontakton animan. Anima kontakto estiĝas nur kiam aperas reciproka simpatio de homoj unu al la alia, kaj ĉi tie jam estas tutegale, kiuj ili estas – ĉu kirurgo kaj paciento, aŭ du maristoj, aŭ aviadisto kaj maristo. Apero de anima kontakto kun nova homo ĉiam riĉigas vivan animon, kaj nur plena kaj malbonkora stultulo povas sin limigi en tiu senco. Kaj daŭrigante la ideon ĝis absurdo, ni entute ne havu amikojn, ĉar iu iun en tiu ĉi aĉa mondo iam entombigos. Kaj entombigi amikojn estas traŭmato.
Li metis la manon sur la ŝultron de Vlaĉjo, silentis iom kaj konsilis:
– Ne farĉu vin per bagateloj, mia juna amiko! Por neniu kaj neniam avaru fortojn de via koro. Pardonu min pro patoso, sed, sanganta, ĝi estas multe pli necesa al aliuloj, ol tia, kiel oni antaŭe desegnadis sur poŝtkartoj – ĉu vi scias, kun kolomboj. Maljunulo Gorjkij pri tiu temo bele skribis, kaj mi, pekulo, ŝatas, kiam estas bele…
Li frapis siajn poŝojn kaj demandis:
– Ĉu vi havas kampartabakon?
– Havas, – diris Vlaĉjo.
– Denove, ŝipestro, estas alarmo, – alirante, sciigis la asistanto.
– Ĉu vi atendas miajn ordonojn, Jegoro Simonoviĉ? – miris Amiraĝibi. – Ja vi scias ilin por ĉiam: pafu, sed bone… Aĥ, George, kia vi estas distriĝema!
En la haveno ekhurlis sirenoj – «Junkers»-oj estis irantaj per batala ordo.
– Ĉu vi ŝatas militon, doktoro? – malbone volvante memfaritan cigaredon, demandis Amiraĝibi.
– Ne! – mirigite respondis Vlaĉjo.
La ŝipestro ĵetis al li rapidan rigardon kaj subridis per sia malgaja rideto.
– Kia mirinda koincido, – diris li jam sub tondrado de la grandkalibraj mitraloj de «Aleksandro Puŝkino». – Mi kaj vi estas samideanoj…
Nur en tiu ĉi momento Vlaĉjo rememoris, por kio li bezonis vidi Amiraĝibi-n: li devis ekscii almenaŭ proksimume, kiom da tempo restis ĝis la foriro de la ŝiptrajno. Ja tie, en la hospitalo, estas Barbara. Kaj li devas iel ĉion organizi, por evakui «la vunditinon Stepanova-n» en malfrontan hospitalon.
– Post la ĉeso mi kun vi konversacios! – kriis al li Amiraĝibi. – Nun tutegale nenio aŭdeblas!
Helena estis ŝnursaltanta: tio estis tia neordinara spektaĵo, ke Ustimenko eĉ haltis. Nur vintre ŝajnis, ke tiu knabino neniam ridetos. Sed nun ŝi, kvazaŭ nenio okazus, revenis en la naturan por ŝi infanecon kaj, evidente, bonege tie sin sentis.
– Saluton, Helenjo, – diris li el malproksime.
– Aj-aĥ, kamarado majoro, – ridinde ekriis Helena. – Mi ne rimarkis, jen malfeliĉo!
Kaj novajn vortojn ŝi akiris – jen subite ia «aj-aĥ». Kaj ŝi lumas, rigardante en la okulojn, palpebrumante per la grandegaj okulharoj, kvazaŭ ankoraŭ kreskintaj dum tiu ĉi tempo.
– Kiel vi vivas? – demandis li, mallerte metante la manon sur la firman ŝultron de Helenjo. – Ĉu nemalbone?
– Ni ordinare vivas, – ĝojante pri lia neofta kareso kaj movante sub lia mano la ŝultron, respondis la knabino. – Ni havas novan koncerton hodiaŭ, ĉu vi venos?
– Certe.
– Do, estas gvardia ordo. Vi nur nepre venu, ĉu bone?
– Nepre!
– Mi «Bluan tuketon» plenumos, bela kanteto, ĉu vi ne aŭdis?
– Ne aŭdis.
Esence, li la demandojn de Helenjo kaj siajn respondojn estis ne plu komprenanta. Li nur rigardis – nur vidis Kozirev-on, afekte haltigintan sian «Willis»-on apud la enveturejo en la hospitalon. La subkolonelo alveturis sola, ĉirkaŭrigardis, pensis iom, plenigis la pipon per tabako kaj, ekfuminte, al iu salute, kvazaŭ en kinofilmo, svingis la manon.
– Tio estas – al Vera Nikolajevna Kozirev salutas, – klarigis al Vlaĉjo Helena, kvazaŭ penante al li en io helpi. – Ĉu vi vidas nun?
Kaj Ustimenko malgaje pensis: «Jam eĉ tiu knabino, verŝajne, estas informita pri eventoj de mia vivo kaj penas al mi laŭforte helpi. Helpi ne esti ridinda. Ŝi aŭdis en la terkabano, komprenas. Kaj mi, certe, estas tre ridinda. Tamen, kian tio havas signifon – ĉu ridinda, ĉu ne ridinda! Ja ĉio ĉi estas finita, por ĉiam, al diablo, finita!»
Alvenis kapitano Ŝapiro, haste raportis pri tio, ke dum la pasinta tempo nenio nova okazis, kaj eksilentis, iomete konfuziĝinte kaj eĉ rozkoloriĝinte. Ili ĉiuj pri li ĝeniĝis, ĉu tiel?
Kaj subkolonelo Kozirev per balanciĝema mastra irmaniero, ne haste kaj donacante al la flankoj ridetojn, malrapide aperis el trans la rokoj, sed nun jam en kitelo, kaj direktis sin al la subtera kirurgio, kie kuŝis Barbara.
– Nenio fareblas, – kun suspiro diris Veresova, – li ricevis permeson de Mordvinov mem. Kaj Mordvinov, kiel vi scias, nin kaj vin ne tre ŝatas. Ja kia feroca estis la telefona interparolo. Ĉu vi lin vidis?
– Ĉu Mordvinov-on? Vidis.
– Kaj ĉu li al vi nenion diris?
– Nenion.
– Tio estas tial, ke mi la tutan kulpon prenis sur min, – kun jubilo en la voĉo diris Versova. – Kvazaŭ estis mi, kiu ne enlasis. Li kredis…
Kaj, ekridinte, aldonis:
– Estas facile trompi vin, virojn…
De la golfo puŝe impetadis vento, plaŭdigadis pendigitajn sur ŝnuroj tolaĵojn, portadis etan mordantan akvan polvon.
– Ja vi, verŝajne, eĉ nenion manĝis! – ekkriis subite Vera Nikolajevna. – Ĉu vere? Ne manĝis? Iru al vi, mi tuj vin bonege manĝigos. Ni hodiaŭ havas elstaran pilafon! Nu, iru do, kia neeltenebla homo! Forkonduku la majoron, Helenjo, kaj primetu ĉe li la tablon… Ja vi nun ĉion scipovas!
– Ne indas, mi mem! – malvigle diris Ustimenko kaj ekiris al si, sufere antaŭsentante longajn kaj senutilajn kompatojn de Veresova.
Sed ŝi estis ankoraŭ pli saĝa, ol li pri ŝi pensis.
Ŝi diris neniajn «kompatajn» vortojn, male, kondutis facile, simple, nature, kiel bona amiko, kiu decidis nenion dolorigi. Verŝinte por li vodkon, Vera pipris per «sia propra» pipro la pilafon (ŝi ne eltenadis senspicaĵojn) kaj kun karaktera por ŝi scipovo rimarki en homoj ridindan kaj malnoblan rakontis subite, kiel en la ĉefa bazo flirtis kun ŝi iu tre serioza kaj solida generalo, kiel li donacadis al ŝi memoraĵetojn kaj kiel subite, en unu momento ĉio ĉi ĉesis, ĉar al la generalo, maltrankviliĝinte pro onidiroj, venis la edzino, virino severa, histeriema kaj treege kuraĝa. Por esplori detalojn ŝi venis al Veresova en la hospitalon kaj kunvenigis la tutan estraron.
Vera Nikolajevna rakontadis kun karaktera por virinoj de sia tipo kruela observemo, ne kompatante eĉ sin mem, sed tiel vigle kaj pitoreske, ke Vlaĉjo ĉesis pensi siajn malgajajn pensojn, kaj simple aŭskultis kaj ridetis…
– Do, kiu, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, ne havis siajn subkolonelojn, – subite kun tiro konkludis ŝi. – Kaj kion ili ĉiuj valoras kompare kun amo, se ĝi ekzistas?
– Pri kio vi diras? – malsimpatie interesiĝis li.
– Pri via persona vivo! – apoginte sin per la genuo sur la tabureto kaj malalte kliniĝinte al Ustimenko, diris Veresova. – Ĉu estas nekompreneble?
Li silentis, sombre deskrapante de la pato restaĵojn de la pilafo. Kion ŝi de li deziras? Por kio ŝi subite bezonis paroli pri Barbara? Ja li pensis, ke al ŝi sufiĉos anima takto, por ne tuŝi tiun ĉi temon.
– Ĉu estas ne mia afero? – mallaŭte demandis ŝi. – Ĉu vi tiel rezonas?
– Proksimume tiel, – ĵetinte mallongan rigardon en ŝiajn brilantajn okulojn, respondis li.
– Ne, mia, – kolere diris Veresova. – Mia, ĉar mi amas vin. Amas, sciante, ke vi neniom amas min kaj ne amis. Mia, ĉar mi kion ajn kapablas pro vi. Mi amas, malfeliĉa vi egocentristo, amas, kredas je vi senfine, deziras esti kun vi ĉiam, deziras rigardi al vi demalsupre supren, deziras ĝoji pri sorto, kiu donos vin en miajn manojn. Ĉu vi ne komprenas?
– Vi eraras, – ĝentile respondis li. – Vi min, Vera Nikolajevna, elpensis. Vi eĉ pri ia ĉevaleto elpensis, pri kiu vi vetas. Ĉio ĉi estas sensencaĵo, bagateloj, ja mi tutsimple estas sufiĉe teda kuracisto. Kaj nenio el mi elkreskos…
– Rigardu al li, – kun facila subrido diris Veresova. – Kia kuraĝo! Li eĉ sin mem forstrekis, nur mi foriru de lia vojo. Nu, dio estu kun vi. Vere, tiu via teĥnikisto-leŭtenanto estas ĉarmega estaĵo. Mi same povus al ŝi enamiĝi kaj tute dividas kaj viajn sentojn kaj la sentojn de la belulo Kozirev. Kio koncernas, Vladimiro Atanazijeviĉ, vian estontecon, do apenaŭ la subkolonelo poste edziĝos al Stepanova. Mi pridemandis liajn soldatojn, jen al vi donaco de mi: kamarado subkolonelo estas edziĝinta, ricevadas de la edzino regule leterojn kaj fotaĵojn de siaj infanoj, mem skribadas leterojn kaj sendadas sendaĵojn. Sekve, la estonteco apartenas al vi. Tiaj birdoj, kiel Kozirev, – mi tion bone scias, ne vane mi al vi la parabolon rakontis pri mia generaleto – kuraĝas nur en foresto de la leĝaj edzinoj. En la paca tempo ili estas kvietaj kiel ŝafidoj. Sian edzinon Kozirev, sendube, nomas «panjo», li ŝin – «paĉjo», estas sana, normala familio, kiel do eblas subite ĝin detrui. Ne, kamarado majoro, Barbara Rodionovna, sendube, estos via akiraĵo, nur atendi necesas, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, atendi kaj paciĝi…
– Aŭskultu, – subite, ne reteninte sin, preskaŭ kriis li, – mi ne deziras…
– Kaj vi min starigu en atentopozon, – kun gorĝa, malsimpatia subrido vigle respondis ŝi. – Aŭ por kvin tagoj sendu en la punejon! Ĉio estas ĝusta, kamarado majoro, ja mi estas via subulino, vi tute rajtas min revoki al ordo…
Malgraŭ ĉiuj ĉi ŝercoj, ŝiaj fingroj tremis, kiam ŝi volvis por si cigaredeton, kaj Ustimenko ne sen incitita miro pensis, ke, eble, tiu virino vere amas lin.
Tamen, kian tio havis nun signifon?
Gravis nur unu afero – ĉu foriris Kozirev de Barbara aŭ plu sidas tie. Kaj gravis ekscii pri tio.
Eksciis Vlaĉjo simple: la subkolonelo mem venis al li.
– Saluton al scienco! – diris li, eksidante. – Do, baldaŭ mian malsanulinon vi elhospitaligos, ĉu?
– Ne tute tiel, kamarado subkolonelo, – seke respondis Vera. – Ni ŝin evakuas en malfronton. Ŝi devos kuraciĝi ankoraŭ longe kaj funde.
– Nu, el la malfronto vojo al mi por neniu estas fermita.
Veresova subridis:
– Por ŝi – fermita.
– Kiel tiel? Eble, vi klarigos?
– Tre simple: ŝi sian militservon jam finis.
– Ĉu vere? – simplanime kaj arogante miris Kozirev. – Ĉu vi ĉi tie ĉion mem decidas?
– Al mi ne plaĉas via tono, subkolonelo, – akre enmiksiĝis Ustimenko. – Ni faras tion, kion opinias necesa, vi kun viaj ligoj povas plendi pri ni al kiu vi deziras. Kaj bonvolu lasi nin en kvieto…
Sed tio estis ne taŭgaj vortoj: ili al Kozirev neniel efikis. Efikis al li subite Veresova, li eĉ ĉesis insulti, kiam ŝi ekparolis. Kaj iomete flaviĝis.
– Mia afero estas flanka, – subite milde ekparolis ŝi kaj eĉ tuŝis per la fingroj la kubuton de Kozirev. – Sed mi sincere konsilas al vi, subkolonelo, ĉesigi la muzikon, kiun vi levis. La komandantaro aludis al mi, ke via peto pri tralaso al Stepanova ĉi tie estas la lasta, kiu povas esti plenumita. Tiu historio faris multan bruon, tro multan…
Kozirev profunde suspiris, poste rapide demandis:
– Ĉu estos mallaŭdo?
– Mi ne scias, – nehaste respondis Vera. – Estos, se ekzistas signaloj…
– Signaloj, certe, ekzistas, sen signaloj eĉ birdeto ne vivas, – kolere diris Kozirevv. – Nu, dankon, konsolis vi min.
– Ja mi vin ne intencis konsoli, subkolonelo. Kaj mi avertis vin nur tial, ke, nature, mi ne deziras ajnajn senmeritajn malagrablaĵojn por nia hospitalo.
– Ĉu vi vin sekurigas?
– Eĉ se tiel. La pekoj estas viaj, vi mem elembarasiĝu…
– Ja mi ne petos helpon…
Bruliginte la pipon, li foriris, kvazaŭ vere estis venkinto. Kaj Vera Nikolajevna mallaŭte kaj fideme demandis:
– Ne pereos vi kun mi, ĉu, kamarado majoro?
– Pereos! – akre kaj furioze respondis li. – Ĝuste pereos, kaj pereos kiel fiulo.
– Ho, kiel bele! – subridis Veresova. – Tion mi, vidu, jam ie legis aŭ en kino vidis – kiel ŝi lin, anĝeleton, transformis en fiulon. Tamen ĉio ĉi estas absurdo, Vladimiro Atanazijeviĉ. Se li estas bona, lin ne eblas fari fiulo. Kaj se li interne de si estas fia kaj nur tiun ĉi kvaliton eksteren ne manifestis, tiam ja eĉ peko en tio ne estas. Kaj vi min en tiu ĉi okazo kun Kozirev ne haltigis, kvankam sciis, ke mi mensogas, ĉar vi deziris, ke tiu dandaĉo pli rapide foriru. Ĉu ne tiel?
– Ĉion vi mensogas! – malcerte diris li. – Kaj pri viaj sentoj mensogas. Nenio estis, ne estas kaj ne estos.
– Kaj kion vi nomas – sentoj? – kun sia mallaŭta subrido demandis ŝi. – Kion vi subkomprenas sub tiu nocio?
Ustimenko ekrigardis al Veresova el sub la frunto kaj petis:
– Ĉu povus vi lasi min en kvieto, ĉu, Vera Nikolajevna? Vi estu per si mem, mi – per si mem. Ni estas malsamaj homoj, kaj por ni estas malfacile kompreni unu la alian…
– Ĉu vi min forpelas?
Li ne respondis kaj ne returniĝis al la frapo de la fermata pordo, poste suspiris kaj, eltrinkinte poteton da akvo, ekiris al Barbara.
– Ĉu vi kiel kuracisto al mi venis, – demandis ŝi, kiam li eksidis, – aŭ hodiaŭ kiel homo?
– Ĉe mi tiuj nocioj koincidas, – sufiĉe stulte respondis li, kaj, certe, ŝi tion rimarkis, ŝi ja ĉiam rimarkadis tiajn aferojn.
– Do, vi estas homama kuracisto-humanisto? Laŭforte lumante por aliaj, forbrulas mem?
Ŝi koleris, ŝiaj lipoj tremeradis.
– Komenciĝas la spektaklo! – laŭte en la profundo de la subtera kirurgio ekparolis Helena. – La unua parto – cirko de politika satiro!
Vunditoj ekaplaŭdis kaj kriis «brave, bis!». Nelaŭte ekludis akordiono, Vlaĉjo per la mano facile detiris la littukon, fermantan por Banjo la komenciĝintan spektaklon, kaj ili ambaŭ ekvidis Helenjon en longa kalikota ĉemizo, zonita per pansobendo, kun grandega banto en la haroj kaj kun imitaĵo de cirka vipo en la dekstra mano. En la maldekstra mano la knabino tenis kondukŝnuron.
– Tie ŝi havas nian hundon, – diris Vlaĉjo, komprenante, ke Banjo ne povas vidi ĉion. – Bob tuj bojos – kaj tio signifos Hitleron en la komenco de la invado en la USSR-on. Kaj poste li turniĝos sur la dorson – kaj tio estos Stalingrado. Interalie, nia Helenjo ĉiam havas frenezan sukceson…
– Ho dio, – mallaŭte diris Banjo. – Kial ĉio ĉi devas min interesi nun! Vi ree foriros kaj malaperos por kelkaj tagoj, kaj mi ĉi tie kuŝados kaj pensados…
Li rapide ekrigardis en liajn okulojn, rimarkis en ili larmojn kaj petis:
– Ne indas, Banjo! Vi ne devas nervoziĝi…
– Ĉu al mi endas konservi plenan kvieton?
Ŝi memorfiksis tiun lian tiaman vorton: «endas».
– Jes, endas!
La vunditoj ekaplaŭdis kaj ekkriis sian «bis, brave, bis!», poste denove ekludis la akordiono – Helena dancis solistan dancon «valso-neĝero». Kiomfoje Vlaĉjo ĉion ĉi vidis kaj aŭdis!
– Al mi endas konservi plenan kvieton, ĉar mi preskaŭ mortis?
– Jes, ne bone al vi estis.
– Kaj ĉu vi min savis?
– Savis – tion oni skribas en libroj, – diris Vlaĉjo. – Ankoraŭ tie oni skribas: «Li estos viva» – li aŭ ŝi. Oni skribas ankaŭ: «Bonkoraj kaj saĝaj manoj de la kirurgo…»
– Kial vi koleras? – nelaŭte kaj karese demandis ŝi.
– Min tedis banalaĵoj, – sentante, ke lia voĉo ŝiriĝas, diris Ustimenko. – Vi ne povas imagi al vi, kiel ĉio ĉi tedis min! Por mi abomeniĝis kirurgoj, ludantaj violonojn, kaj kirurgoj, prenantaj akordojn sur piano. Tio tre similas al… fajrobirdo!
Tion ne indis diri, tio estis kruela kaj malnobla, sed tiel elŝiriĝis. Por momento Barbara fermis la okulojn kvazaŭ prepariĝante al io ankoraŭ pli terura, ekzemple al tio, ke li batos ŝin. Tamen, tio ne estus terura. Tio, verŝajne, estus la plej bona. Prefere li ŝin murdus, kaj fino!
Sed li silentis.
Kaj Helena tie, en la granda subtera kirurgio, estis plenumanta novan programeron – la kernon de la programo – «Bluan tuketon». Kaj la vunditoj aŭskultis reteninte la spiradon, ne moviĝante, ĝuante la voĉon de Helenjo kaj la senartifikan melodion kun tiaj kompreneblaj kaj simplaj vortoj:
Blua modesta tuketo
Falis de l' ŝultroj ĉe vi,
Diris vi tiam, ke ne forgesos
Pri la karesa juni'…En nokt'-malfru'
Feliĉis ni dum rendevu'.
Nokte somere,
Amo-espere,
Blua tuket' flirtis plu...[80]
– Nenio speciala okazis, – koncentrinte fortojn, preskaŭ trankvile diris Vlaĉjo. – Mi vin, Banjo, operaciis.
– Ĉu vi nur plenumis vian devon? – malgaje rigardante al li, demandis ŝi. – Ĉu vi nur faris tion, kion sur via loko farus ĉiu? Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, ke tio similas al la kirurgo, prenanta akordojn sur piano? Tiu modesteco!
Ne, ŝi tute ne deziris, ke la «fajrobirdo» preteru nerimarkite. Ŝi revenis al la damnita «fajrobirdo», ŝi deziris tuj pri ĉio paroli, ĉion klarigi, ĉion decidi ĝis fino.
Sed li ne povis, ne rajtis.
– Mi alportis al vi viajn splitojn! – diris li, penante rideti. – Konservu por memoro, post la milito vi montrados ilin al konatoj… Prenu!
Ŝi submetis la polmojn – kave, kaj li elŝutis tien la mallaŭte tintintajn splitojn – ĉiujn sep.
Helena estis kantanta bise:
Kaj plu reven'
De l' sonĝo en frua maten':
Buklas la haroj,
Okuloj klaraj
Lumas sub blua saten'…[81]
– Ĉu ĉion ĉi vi elprenis el mia kapo? – preskaŭ flustre demandis Banjo.
– A ha!
– Kaj ĉu mia kranio estas same abomeneta, kiel ĉe tiu skeleto, kiun oni rifuzis al ni vendi kontraŭ kontanta mono?
– Ĉu vi memoras, vi tiam skribis en la plendolibro, ke «Rifuzon de vendo de skeletoj per kontanta mono eblas nomi fuŝado», – ridetante, diris Ustimenko. – Kaj postulis, ke mi permesu al vi konduki vian plendon ĝis la «logika fino».
– Ĉu vi ĉion tiel memoras?
– Mi havas bonegan memoron.
– Sed vi memoras parkere.
En la subtera kirurgio oni ree ekaplaŭdis, estis aŭdeble, kiel Helena diris:
– Kamaradoj malgrave kaj grave vunditoj, nia koncerto estas finita!
– Vi demandis, ĉu ne abomeneta estas via kranio? – ne rigardante al Barbara, interesiĝis Vlaĉjo. – Ne, ne abomeneta!
– Ĉu flava, kiel melono?
– Ne, blanka…
Kun tremanta rideto sur la lipoj ŝi ludis kun li tiun ludon – nur li ne foriru. Kion ajn – nur li sidu ĉi tie.
– Kaj ĉu tio ne estas maldeca, ke vi fosis en mia cerbo?
– Ne, ne maldeca. Ĉiuokaze, mi penis fosi kiel eble malpli!
– Sed tamen iomete palpis per viaj manegoj?
Nur ŝi sola en la tuta mondo scipovis tiel konversacii.
– Kial vi silentas? – subite demandis Barbara. – Ni ne povas plu simple babili. Mi devas al vi respondi pri ĉio. Kaj pro ĉio…
– Vi ne povas nun! – rapide diris li. – Vi ankoraŭ esta malsana, Banjo! Vi nervoziĝos, kaj ploros, kaj…
– Kaj ĉu vi pensas, ke mi estas ŝtona! – subite raŭkiĝinte, ekkriis ŝi. – Ĉu vi pensas, mi ne ofendiĝas? Kiel vi arogas pri nenio min demandi? Vi elsaltis tiam el la tramo, elsaltis por ĉiam, forstrekis min, ĉu? Ja mi… ja vi… ja tio estas turmenta… Ne arogu foriri, aŭskultu, mi devas ĉion tuj al vi rakonti!
Sed li ne povis aŭskulti, li ne rajtis aŭskulti. Ja li estis kuracisto. Kaj per fera voĉo de komandanto, ne laŭte, sed tiel, ke ŝi komprenis – alie li tuj foriros, – Ustimenko ordonis al ŝi eksilenti.
– Ja por vi estas malpermesite, Banjo, – kliniĝinte al ŝia pansita kapo, diris li, – vi ne povas, ne rajtas emocii. Poste, kiam vi resaniĝos, – ni parolos. Kaj nun ne eblas, tio estas krimo – tio, kion mi al vi permesas.
– Ĉu mi mortos pro parolado? – subite interesiĝis ŝi, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis. – Ĉu tiel? Kaj nun diru: «Idiotino!» Ĉu vi memoras, kiel vi parolis, kiam mi ne estis komprenanta, kion deziras de ni ĉiuj via granda Seĉenov?
– Idiotino! – per ĝoja flustro diris li.
– Kaj kion ankoraŭ vi diradis?
– Obskurantoj!
– Tio estas super homaj fortoj! – diris ŝi, paliĝante. – Super la fortoj, Vlado! Atendu!
Dum kelkaj momentoj ŝi silentis. Kaj li sidis, kliniĝinte al ŝi, – atendis. Li jam ne kuraĝis haltigi ŝin.
– Tio, kio okazas, estas krimo, – rapide kaj klare ekflustris ŝi. – Min nenio interesas. Nek viaj artifikoj, nek tiu… fajrobirdo. Mi kaj vi estas solaj en la mondo, ni solaj! Mi ne komprenas, ne scias, ne plu deziras pensi. Tio, kio okazis, – okazis, tio estas sensencaĵo! Sed tio, ke ni perdas unu la alian, estas terura, tio estas nerevenigebla, Vlaĉjo. Komprenu, mi petas, komprenu! Mi scias, vi same scias – ni kondamnas nin al senedzeco, ĉar, kiel ajn iru niaj vivoj, ni estos solecaj, terure solecaj, ja ĉio ĉi ne eblas sen amo, tio estas ne efektiva. Sed jaroj, Vladeto, jaroj foriros, la vivo estos stulta, malsaĝa, kiel ĝi jam estis, kiel estas, vivo duona, kvarona, ne vera. Vi ne komprenas, vi nenion komprenas, vi ankoraŭ ne ellernis kompreni, vi ja ĝis nun estas ne ĝisfine plenaĝa. Pensu, rememoru, imagu al vi, stultulo, kiel vi povus preni min tien, en vian eksterlandon. Ja vi povis! Ĉu povis?
Li leviĝis.
– Ĉu vi foriras? – flustre demandis ŝi.
– Jes, – respondis li. – Mi morgaŭ venos. Ni ne plu povas paroli nun.
– Viŝu al mi, bonvole, la nazon, – petis ŝi, – mi min tutan ĉirkaŭploris. Tie, sur la ŝranketo, estas naztuko…
Li viŝis al ŝi la nazon kaj foriris, ĝibetiĝante, kaj Barbara pensis: «Ne, tio estas ne la tria fojo – la tria fojo estos tute aparte, ne morgaŭ, ne ĉi tie, eble post multaj jaroj, kiam ni maljuniĝos. Tamen, apenaŭ! La tria fojo povos entute ne esti…»
Kaj ŝi komencis atendi la morgaŭon.
Sed la morgaŭon Banjo same ne ĝisatendis, ĉar nokte majoron Ustimenko oni vokis telefone al granda estro, pri kio al Stepanova sciigis militkuracisto Veresova.
– Kaj en proksimaj tagoj ni vin evakuos en malfronton, – gaje aldonis ŝi. – Subkolonelo Kozirev estas informita kaj, sendube, akompanos vin…
Banjo nenion respondis.
Ward alveturigis Neville-on sur aŭtomobilo de sanitara transporto kaj mem gvidis la procezon de ŝarĝado de la vundito sur la vaporŝipon. «En tiaj aferoj li estas spertulo», – tiel pensis Vlaĉjo, observante la anglan kuraciston. Sed ĝuste en tiaj – ne pli. Kaj la malsanhistorion Ward alveturigis en luksa koverto sub kvin sigeloj.
– Tiel ne taŭgos, Ward, – diris Ustimenko, kiam ili restis duope en la salono. – Mi devas scii, kio ĉi tie estas skribita. Ni iomete ekkonis unu la alian, ĉu ne? Responson pri via, pardonu, malkuraĝo – eble, mi estas tro akra – ja portas vi, sed ne nia medicina servo. Tial mi deziras – same, kiel ankaŭ mia ĉefo, profesoro generalo Ĥarlamov, – ke en la malsanhistorio estu prezentita nia vidpunkto, nia aserto pri neceso de operacia enmiksiĝo. Plej probable, en la sigelita dokumento estas dirita ne ĉio, alie vi jam ĉi tie malfermus la koverton.
Sed Ward, kompreneble, la koverton ne malfermis.
Li enprofundiĝis en tradician anglan sensonecon, ne silenton, sed ĝuste en orgojlan sensonecon, poste diris, ke Ustimenko estas «tre precizema, tre», kaj foriris, promesinte liveri alian malsanhistorion.
– Vidu, kiel mi vin malkovris, – kun malbona subrido rimarkis Ustimenko.
– Ne kaptu min je vorto, – seke respondis Ward. – Alian, en la senco malfermitan, jen kion mi volis diri.
– Sed ankaŭ tiun ĉi ja eblas malfermi! Malsanhistorio estas ne diplomatia poŝtaĵo. Cetere, ne forgesu noti en la alia historio ambaŭ okazojn de refoja pulma sangelfluo.
Tio estis dirita jam sur la ŝtuparo. La anglo ŝultrolevis kaj forveturis, kaj Vlaĉjo ekiris al sia kvina grafo Neville.
– Vi povas min nomi simple Lew, doktoro, – diris li.
– Ĉu siro Lew?
– Ne, Lew. Vi ja estas tre maljuna kompare kun mi! Kaj mi prefere kuŝu ĉi tie en freŝa aero, doktoro, dum estas tia bona vetero. Por mi ĉi tie estas bonege kaj ĉio videblas.
– Sed ĉu al vi ne tro blovas?
– Neniom!
La brankardo staris subvente – apud la lazareto, sed tamen ĉi tie estis malvarmete. Ĉe onjo Paŭlinjo troviĝis orenburga lana kaptuko – ŝi mem portis ĝin al la anglo. Duope kun Vlaĉjo ili ĉirkaŭligis por li la kapon – laŭ ĉiuj malsimplaj reguloj – rapide kaj lerte. La kreskintajn linkolorajn buklojn onjo Paŭlinjo eligis eksteren – sur la puran, ne brulvunditan frunton kaj sur la tempiojn. Lionel interesiĝis:
– Nun mi estas rusa matrjoŝko, ĉu, doktoro?
Vlaĉjo ne sukcesis ridetigi sin, rigardante al la leŭtenanto: fiera, freneze fiera knabino, penanta teni sin kiel knabo, – jen tiel pensis majoro Ustimenko pri tiu aviadisto de la reĝa aerarmeo de la metropolo Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville kaj komponisto, kies nomon neniu kaj neniam aŭdos.
– Nun mi trinkos lakton! – diris Lionel.
– Trinkos, trinkos, Leĉjo! – konfirmis onjo Paŭlinjo, kiam Ustimenko tradukis pri lakto. – Trinkos, Leonĉjo!
Ekde tiu momento sur «Puŝkino» Neville-on ĉiuj komencis nomadi Leonĉjo kaj eĉ Leonido. Al li ĝenerale ĉi tie oni rilatis kun estimo post tiu batalo super la ŝiptrajno. Li sciis tion kaj ridetis, al li same ĉi tie ĉio plaĉis – kaj la eleganta supera asistanto de ŝipestro Petrokovskij, kaj salato el freŝa brasiko, kiun al li alportis kuiristo Sljusarenko, kaj fama rusa oksikoko, kiun li ĉiam maĉadis kaj laŭdadis, kaj ŝipestro Amiraĝibi, vizitinta sian pasaĝeron kaj konversaciinta kun li pri vetero, kaj krioj de mevoj super la golfo, kaj malvarma, eleganta, akorda trankvilo de la ŝipanaro de la vaporŝipo, kaj la tuboj de mitraloj «Oerlikon», kiujn diligente prizorgadis solida kaj memcerta matroso…
Vespere, kiam Vlaĉjo en la salono estis skribanta leteron al Barbara, oni vokis lin al la ŝtuparo.
Ĉi tie estis pasumanta Ward. Sur li estis mantelo de rana koloro; sube sur la albordiĝejo estis turniĝanta angla ĵipo.
– Jen, bonvolu! – diris Ward kaj etendis al Vlaĉjo malfermitan koverton.
La nove kompilita malsanhistorio de la leŭtenanto de la aerarmeo de la metropolo siro Lionel Neville estis esprimita en iom nebula formo, sed la faktoj tamen estis indikitaj.
– Do bone, – diris Vlaĉjo. – Ĉio estas pli aŭ malpli normala.
Faldinte la paperojn, li ŝovis la koverton en sian poŝon.
– Nun, ŝajne, vi ripozos de mi…
Vlaĉjo subridis.
– Mi tamen dezirus adiaŭi siron Lionel.
– Ni iru.
Neville ne estis dormanta – li fumis kaj trinketadis viskion el glaso. Li estis iomete ebria kaj iel enigme ekĝojis al la apero de Ward. Enigme kaj malicĝoje.
– Ha, doktoro! – mallarĝigis li la okulojn. – Imagu, mi jam komencis supozi, ke mi ne plu rigardos en viajn brilantajn okulvitrojn. Kaj via sekreto restos kun vi. Kion vi tiam babilis al mi antaŭ la forveturo mem pri ia operacio, kiun proponis la rusoj kaj kiu min mortigus?
Ustimenko plenigis la pulmojn per aero: eĉ tion li elbabilis, damnita Ward! Ĉu li ne povis reteni sian langon? Li ja mem petis silenti kaj ne enmiksi la vunditon en la telegrafajn interparolojn!
– Ho! – movante la nazon, diris Ward.
– Kio? – tre ĝentile demandis Lionel. – Mi ne tuj komprenis, pri kio temis, sed nun mi ekinteresiĝis.
– Operacio kun gradega risko! – flanke rigardante al Ustimenko, diris Ward. – Operacio preskaŭ nerealigebla…
– Jes, sed se ili ĝin proponis, jen ili, – Neville kapmontris al Vlaĉjo, – tiam miaj aferoj estas ne tiom bonaj? Aŭ vi opinias min plena idioto?
Vlaĉjo eliris.
Tiu interparolo havis nun al li nenian rilaton.
Al ĉiuj demandoj respondu Ward, respondu, se li povas.
Post ĉirkaŭ dudek minutoj – ne pli – li ekvidis, kiel Ward eksidis en sian ĵipon kaj forveturis, kaj baldaŭ la ŝipa helpkuracisto Milenuŝkin trovis Ustimenkon kaj diris, ke «Leonido» insultas kaj vokas sian doktoron.
– Ĉu vi scias? – diris Lionel, kiam Vlaĉjo eniris en la lazareton. – Mi subite ĉion komprenis. Ne maltrankvilu, doktoro, mi vin ne turmentos per tiu ĉi malnobla historio, ĝi nun neniun koncernas, escepte de mia onklo Torpentow kaj liaj altrangaj doktoroj, ili pri ĉio ĉi responsas, ili iru al diablo, mi komprenis alion, la ĉefan.
– Vi ebriiĝis – jen kion mi komprenis! – kolere diris Vlaĉjo.
– Iomete. Sed tio ja nun havas nenian signifon. Nur ne malhelpu al mi, alie mi implikiĝos; jes, jen: la tuta historio kun mia operacio, kiun oni al vi ne permesis fari, havas eĉ filozofian sencon. Ĉu vi deziras drinki?
– Nu, verŝu!
– Filozofian! Tre profundan. Mi ne povos tion esprimi, sed ni ĉiam prokrastas, ne prenas sur sin responson kaj ne kuraĝas riski. Ĝuste tio estas nia tradicia politiko. Ĉu vi komprenas? Ward ne kulpas. Li estas simple stultulo! Interalie, li ĉion al mi rakontis, kaj mi nun komprenas. Li rakontis tial, ke li nun ne plu responsas. Tamen, mi lin iomete timigis, ke mi petos meti min en vian hospitalon kaj vi min operacios, sed eĉ al tio li havis pretan respondon: vi ne povas min operacii, ĉar mia sano apartenas al la nacio, kaj la nacio malpermesis. Ĉu vi komprenas?
Lionel ekridis.
– Evidentiĝas, ke la nacio estas mia onklo Torpentow… Tamen, sufiĉas pri tio. Nun mi, eble, dormos, kaj morgaŭ vi min ree kuŝigu sur la ferdeko, ĉu bone, doktoro? Mi deziras vidi tutan tiun tumulton de malsupre…
– Por kio?
– Por tio, ke desupre ĉiuj bataloj aspektas veraj bagateloj, ia malmorala ludo, sed tamen ludo, dum el ĉi tie…
– Mi ne vidis tiun vian ludon kaj desupre, kaj el ĉi tie, – respondis Vlacĵo. – Sed mi ne pensas, ke tio ŝajnus al mi tumulto… aŭ ludo!
Neville, kial ĉiam, elaŭskultinte la respondon de Ustimenko, iomete pensis, «maĉante» la anglan lingvon de Vlaĉjo.
– Por vi ne sufiĉas facileco en la pensoj, doktoro, – diris li finfine. – Vi ĉion prenas tro serioze. Tiel pensi estas karaktere por la anglosaksoj, sed ne por la slavoj. Kaj vi estas ofendiĝema. Ŝajne, vi emas diri tiajn vortojn, kiajn ŝatas mia onklo Torpentow, ekzemple – «tiuj sanktaj tomboj».
– Ekzistas ja ankaŭ sanktaj tomboj! – grumblis Vlacĵo.
– Jes, en tiu okazo, se tie ne kuŝas restaĵoj de pufaj memamantoj, sentalentaj flotestroj kaj memkontentaj idiotoj, kiel mia onklo Torpentow. Sed plej ofte ili, ĝuste ili kuŝas en la defendataj de la leĝo tomboj kaj en familiaj ĉerkujoj. Sed mian fraton Johnny-n iu putinido – tankisto de Rommel – tiel enpremis en la sablon de la dezerto per siaj raŭpoj, ke lin oni eĉ ne povis entombigi.
– Bone, ni lasu tion! – ordonis Vlaĉjo.
– Por kio do lasi? Kio koncernas mian pli aĝan fraton – Haroldon, doktoro, do lin mortigis nazioj en Hamburgo en somero de la tridek oka jaro. Li estis, vidu, spiono, kaj li malamis Munkenon kaj ĉion tian ceteran. Li kriis al mia onklo Torpentow, ke al ni venos fino, se ni ne trovos veran kontakton kun la rusoj. Kaj al la nazioj lin perfidis angloj. Jes, jes, ne globigu la okulojn – ili ludis briĝon, tiuj du moslistoj, kun du diplomatoj de Ribbentrop, kaj nomis al ili la fraton. Ne miru, francaj Cagoul-anoj same agadis, nun ja ni ion bone scias, sed ne ĉion…
Li silentis iome, poste aldonis:
– Haroldon oni entute ne trovis. Plene. Kaj mia onklo Torpentow – homo informita en ĉiuj tempoj – jam tiam diris: «Tiaj, kiel mi, havas tro multe da komuna kun ili. Tro multe!»
– Kun kiuj – kun ili? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Kun la nazioj, doktoro, nur ne koleru, mi petas…
– Vi estas ege kolera kontraŭ via onklo Torpentow, – diris Vlaĉjo.
– Mi fajfas pri ili ĉiuj! – dormeme dentomontris Neville. – Mi nur ne deziras morti en proksimaj tagoj. Almenaŭ unu inda ulo devas nutri vermojn en nia familia ĉerkujo, kaj tiu ulo estos mi. Kaj morgaŭ mi ebriiĝos, por ne pensi pri mia grandkalibra kuglo…
– Bone, vi ebriiĝos!
– Kaj ĉu min oni ree kuŝigos sur la ferdeko…
– Kiel vi deziros, Lew…
Preminte la butonon, Vlaĉjo transŝaltis la lustron al la dormolampo.
– Ĉu mi nun restos sola? – flustre demandis la anglo.
– Ne. Mi noktos same ĉi tie, ĉar mi ne havas alian lokon, – mensogis Vlaĉjo. – Mi nur manĝos iomete.
– Ĉu tiun vian milean kaĉon?
– Nian milean kaĉon.
– Sed ĉe mi ĉi tie estas tuta sako da ladskatoloj! – per fajfa, furioza flustro ekparolis Neville. – Tio estas stulta, doktoro! Mi nenion povas manĝi kaj speciale konservaĵojn. Forportu tion en la salonon, doktoro, mi vin petas. Konservitajn ananasojn. Kaj kokaĵon. Kaj fumaĵitan lardon…
– Ĉu vi komprenas, kion vi diras? – mallaŭte demandis Vlaĉjo.
– Ne komprenas! – kriis post li Lionel. – Ne komprenas, diablo prenu vian frenezan fierecon!
Vlaĉjo dense fermis la pordon.
Apude, sur najbara ŝipo, ekkriis, frapante per la flugiloj, antaŭlonge freneziĝinta en tiuj ĉi latitudoj virkoko. Delikate, kristale tintis la ŝipa horsonorilo, kaj Ustimenko denove ne komprenis, kioma estas horo kaj kia tempo de diurno. Tamen, tio estis tute egala. Lia horloĝo plu ne funkciis post tiuj du bomboj.
En la salono onjo Paŭlinjo vere donis al li milean kaĉon kaj ian trinkaĵon sub nomo «kakao» – de brungriza koloro, odoranta je lano.
– Kaj kial ĝi estas «kakao»? – interesiĝis Vlaĉjo.
– Tiel la kuiristo indikis, – kolerante, respondis onjo Paŭlinjo. – Li pli bone scias, Vladimiro Atanazijeviĉ. La ŝipestro, interalie, hodiaŭ laŭdis, diris, ke el lignosegaĵoj ne eblas kuiri pli bone…
Eniris Petrokovskij, demetis la laktolan mantelon, levis la kovrilon de la piano kaj komencis provi ludi «Bluan tuketon».
Blua modesta tuketo
Falis de l' ŝultroj ĉe vi,
Diris vi tiam, ke neniam forgesos
Pri la karesa juni'…
– «Neniam» – ne necesas! – diris Vlaĉjo.
– Se ne necesas, do ne necesas! – obeeme konsentis Petrokovskij kaj demandis: – Kio estas al mi, doktoro, vere psika: odoras ĉio je trinitrotoluelo kaj odoras – nenio fareblas. Hieraŭ mi ajlobulbon manĝis – ne helpis.
– Fajfu!
– Ĉu forpasos?
– Nepre.
– Kaj ĉu kuracilon kontraŭ tio oni ne inventis?
– La kuracilo estas – fino de la milito.
– Tio estas vero, – konsentis la supera asistanto, – tion vi ĝuste diris…
Kaj li ree turniĝis al la piano:
En nokt'-malfru'
Feliĉis ni dum la rendevu'…
– «La» – ne necesas! – ordonis Vlaĉjo.
Deŝovinte la teleron, li estis finskribanta al Banjo: «…Vi en ĉio pravas, rufulino, ja mi scias, ke mi ne povas sen vi vivi, scias ĉiam, komprenas, sed la damnitan karakteron estas malfacile rompi. Ankaŭ nun ŝajnis al mi perfido – la plej terura krimo, konata de mi sur nia planedo. Sed tio nur ŝajnis: finfine, mi multe pli kulpas antaŭ vi, ol vi pri io ajn! Vi ja lin ne amas, vi ne foriris kun li de mi, vi restis, kiel al vi ŝajnis, sen mi kaj svingis al ĉio la manon. Mi ĉion komprenas, sed ĉiam malĝustatempe, jen en kio, amiko mia, estas la malfeliĉo. Kaj vortoj haltas en mia gorĝo. Sed vi ĉion pri mi scias – pli bone, ol mi mem. Tio estas ne grava, ke ni nun denove disiĝas, ni trovos unu la alian, ni ne povas ne trovi. Kaj pelu for vian belulon, kvankam tio estas stulta, sed por mi li estas turmenta, kaj la pensoj…»
– Ĉu letero al la patrujo? – demandis Petrokovskij.
– Jes! – diris Ustimenko, skribante numeron de sia armea poŝto sur la koverto. – Ĝuste al la patrujo! – Kaj interesiĝis, ĉu tiu aŭdis ion novan.
– Ĉu pri ŝiptrajnoj?
– Ĝuste tiel.
– Pri tiu afero eĉ sinjoro Dio mem scias proksimume. Aŭ tute nenion scias. Tia estas la leĝo de la ŝiptrajnoj.
– Kaj ĉu sur la bordon vi iri ne intencas?
– Ĉu pri la letero? La poŝtokesto en la haveno estas proksime – je kvin minutoj da irado.
– Kio estis por la vespermanĝo? – demandis Lionel per dormema voĉo, kiam Ustimenko, sendinte la leteron, eniris en la lazareton. – Ĉu milea kaĉo?
– Milea kaĉo. Kaj kakao! Kaj omaroj, langustoj, ostroj, salikokoj kaj kio estas ĉe vi tia aristokrata? Desertoj, jes, jen kio! Kaj kafo kun likvoroj. Nu kaj, certe, fruktoj.
– Iru al diablo, doktoro! Mi kuŝis kaj pensis ĉu vi scias pri kio? Jen ni venos en la destinitan havenon, ĉu en Rejkjavikon? Ni venos, kaj en via salono estos primetita tablo por ĉiuj tiuj idiotoj, kiuj al vi venos, kaj estos rusa kaviaro, kaj estos vodko, kaj barĉo, kaj blinoj, ĉio estos. Kaj vi ĉiuj ŝajnigos, ke vi pri ĉio ĉi fajfas, kaj fumos dikajn rusajn cigaredojn kun ora strio, kaj komodoro Graves el la militflota departemento manĝaĉos vian kaviaron per kulero kaj aludos al via ŝipestro, ke estus nemalbone kunpreni unu ladskatolon, kaj la ŝipestro donos. Kaj kaviaron, kaj vodkon, kaj cigaredojn…
– Nu, donos! – diris Ustimenko.
– Sed tio ja estas stulta!
– Mi ne scias, – diris Vlaĉjo. – Mi ne komprenas, kial stulta? Ni prefere dormu, Lew, jam estas malfrue…
– Ĉio estas stulta, doktoro, – kun peza suspiro balbutis Lionel. – Ĉio estas senfine stulta kaj malpura. Ĉio estas abomena. Kaj sciu, mi treege laciĝas pensi. Tiu malkovro, kiun mi faris kun la damnita fiodorulo Ward, kaj kun mia oĉjo Torpentow, kaj kun ĉio kune, ne lasas min kvieta. Tamen, ĉu vi deziras dormi?
– Jes, mi deziras! – diris Ustimenko, por ke Neville same ekdormu. Sed li eĉ ne intencis dormi – tiu aviadisto, li deziris konversacii. – Morgaŭ! – ordonis Ustimenko – Ĉu vi aŭdas?
– Tiam injektu al mi ian aĉaĵon, doktoro, ĉar mi alie vin turmentos kaj mem matene komencos mordi…
Vlaĉjo suspiris kaj ekiris boligi la injektilon.
Kaj kiam ili vekiĝis, la ŝiptrajno estis jam en la maro.
Preninte malvarman, forte pikantan la korpon duŝon, Vlaĉjo leviĝis sur la ŝipestran ponton al Amiraĝibi, prenis de sur hoko rezervan binoklon kaj aĥis – tia spektaĵo malfermiĝis antaŭ li. Sub hela blua norda ĉielo, litere kiom povis vidi la okulo, estis irantaj grandegaj transportaj ŝipoj kaj potencaj militaj ŝipoj de la konvojo. En la ĉielo, arĝentaj sub la suno kaj nigraj ĉe la ombra flanko, estis naĝantaj aerostatoj de kontraŭavia defendo, kaj super ili en la travidebla bluo patrolis tiun grandegan flosantan urbon malgrandaj, lertaj ĉasaviadiloj.
– Kiel belege! – neatendite por si laŭte diris Ustimenko.
– Fotu, prenu por memoro kaj neniam plu revenu, – per grumblema voĉo respondis Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Tiel esprimas odesanoj…
Vlaĉjo ĵetis al li rigardon kaj rimarkis edemojn sub liaj okuloj, severan brilon de la pupiloj kaj lacan ĝibetiĝemon de la ŝultroj.
– Mi ne ŝatas panikigi, – kolere kaj nelaŭte ekparolis Amiraĝibi, – sed mi esperas, ke tio restos inter ni. Ni povas havi gajan baleton, se tiuj fiaj batalŝipoj, kaj «Admiralo Scheer», kaj «Tirpitz», kaj «Lützow», kaj la peza krozŝipo «Admiralo Hipper», kaj malpezaj «Kolonjo» kaj «Nurenbergo» kun ĉiuj iliaj destrojeroj kaj submarinoj eliros al ni. Ĉu vi imagas?
– Ne! – levinte la ŝultrojn, diris Vlaĉjo. Li vere ne imagis al si, kiel ĉio ĉi povas okazi.
– Unuvorte, estos bruo. Kaj por vi troviĝos laboro.
– Mi estas preparita.
– Mi ne dubas! Sed ĉi tie okazas pli malfacile, ol sur la firma tero.
– Jes, kompreneble! – kapjesis Vlaĉjo.
– Speciala specifeco, – daŭrigis Amiraĝibi. – Krome, ni ne havas tiun manieron forlasi ŝipon, dum ĝi estas flosanta. Nia regulo estas: lukti ĝis la fino. Sed vunditoj devas esti evakuitaj ĝustatempe. Kaj ankaŭ via anglo, tiu kvina grafo, – same. Vi responsas pri ili ĉiuj. Ĉu klaras?
– Jes! – diris Ustimenko.
Malleviĝante sur la mezan ferdekon, Vlaĉjo subite pensis, ke Amiraĝibi mistifikas lin kaj ke ĉion ĉi li diris intence, sed tuj forpelis de si tiun penson. Ĉio ĉirkaŭe – kaj mitralistoj de «Oerlikon»-oj, kaj artileriistoj, kaj sanitaristoj kun sakoj, kaj la milita komandanto de la ŝipo – en nigra flota uniformo, tiel strange aspektanta sur tiu ĉi, ŝajne, paca ŝipo, kaj kaskoj sur la homoj, kaj koncentriteco, kaj streĉiteco – ĉio parolis pri tio, ke «solviĝi per si mem» la afero ne povas, ke tio estas milito kaj okazos batalo!
Sed la vento fajfis tiel libere kaj pace, la suno lumis tiel malavare kaj gaje, Lionel tiel ĝojis, ke lin oni denove elportis al tiu ĉi sala, tiklanta la naztruojn aero, ke militkuracisto Ustimenko decidis «ĝis sia horo» pensi pri nenio milita, sed simple ĝui la vivon en tiu skalo, kiu al li estas donita.
– Ĉu ni ludos? – kun sia ĉarma fripona esprimo demandis Neville.
– Ni ludu, leŭtenanto.
– Sed vi penu memori, doktoro! Alie tio estas sensenca – mi vin neniam instruos, se vi pensos pri via knabino. Interalie, ĉu vi havas knabinon?
– Ne! – morne respondis Ustimenko.
– Tia maljuna, kaj ankoraŭ ne havas.
– Kaj vi?
– Mi ne sukcesis, doktoro! Mi entute nenion sukcesis.
Malforta ruĝo kovris lian vizaĝon: eĉ diri maldecaĵojn tiu militaviadisto ankoraŭ ne sukcesis ellerni.
– Ĉu vi komprenas, doktoro? Mi iris al ili post giga vetkurado, sed el tio tute nenio rezultis. Ili nomis min «amikino» kaj ŝovis perforte en la buŝon grandegan gluecan bombonon. Kaj poste mi ebriiĝis – jen ĉio.
Vlaĉjo ridetis – tia maljuna kaj tia saĝa serpento apud tiu ĉi aviadisto. Ridetis, rigardis al la blankaj bukloj, flirtigataj de la vento, kaj pensis malgaje: «Se vi ekamos, stultuleto, tiam vi ekscios, kia tio estas turmento. Vi vivos kun kojno, enbatita en la animon, kaj farados ĉe tio gajan vizaĝon».
– En la juneco mi neniam ion ajn sukcesadis, – diris Neville. – Mi ĉiam malfruadis. Al mi mankis tempo, doktoro, ĉu vi komprenas…
Kaj, svinginte la manon kun la ringo, li apenaŭ aŭdeble ekfajfis. Ĝuste tio estis ilia «ludo», stranga ludo, elpensita de siro Lionel Neville.
– Nu? – demandis li iom poste.
– Skrjabin! – diris Vlaĉjo per streĉita voĉo.
– Doktoro, vi estas simple surdulo. Mi ripetos.
– Je dio, Skrjabin! – ripetis Ustimenko obstine.
– Tio estas tre flate, tamen tio estas Neville, «opus 9».
– Treege similas al Skrjabin.
– Ĉu vi pensas? Nu, kaj tio?
Vlaĉjo aŭskultis kun serioza aspekto.
– Tio jam certe estas Skrjabin.
Lionel ekridegis per feliĉa rido.
– Tio estas nia aviadista kanteto sub titolo «Katoj sur tegmentoj»! Sufiĉe maldeca kanto. Nenion vi, doktoro, komprenas en muziko…
Li plu estis ridanta, kiam tio komenciĝis. Kaj ne li la unua rimarkis la sangon, sed Ustimenko. Ĝi estis helruĝa, kaj ĝi verŝiĝis tuj tiom multe, ke Vlaĉjo embarasiĝis. Duope kun hartufa matroso, kiu estis apude, Vlaĉjo forportis la brankardon kun Lionel en la lazareton. Neville kvietiĝis, liaj okuloj estis fermitaj. Ĉi tie pli aŭdeble estis spirantaj la ŝipaj maŝinoj, aŭ tio estis aloj de la helico, turniĝantaj en la mara malvarma akvo? Kaj trans la vando, baranta la lazareton disde la kuirejo, la kuiristo estis malgaje kantanta:
Kaj plu reven'
De l' sonĝo en frua maten':
Buklas la haroj,
Okuloj klaraj
Lumas sub blua saten'…
La «tuketo» jam definitive konkeris «Aleksandron Puŝkinon».
– Ĉu tio denove estas refoja sangelfluo? – finfine demandis Lionel. – Ĉu? Kaj ĉu forta?
– Malforta! – mensogis Ustimenko.
– El mi verŝiĝis, kiel el buĉita bovido! – diris Neville. – Estas interese, kia do estos la forta…
– Vi prefere ne babilu.
– Ĉu tiam mi vivos cent jarojn?
– Mi vin petis ne babili! Kaj ne maltrankvilu tiel terure, ĉion tion, kion vi ĵus perdis, mi al vi tuj enverŝos. Mi ĉi tie havas kiom ajn da bonega sango.
Venis Milenuŝkin, kaj ili okupiĝis pri transfuzado.
– Aŭskultu, tio, vere, estas tre simpla! – ironie miris Neville. – Kiel eterna motoro.
– Eĉ pli simple!
– Do, nun al mi oni konstante alverŝados?
– Jes, kaj en Britio el vi oni elprenos la kuglon, kaj vi pri tio forgesos!
– Doktoro, – diris Lionel, kiam la proceduro de transfuzado finiĝis, – kaj ĉu vin ne mallaŭdos viaj komunistoj pro tio, ke vi tiel kun mi klopodas? Mi, vidu, ne tute estas «sia knabo», kvankam unu via aviadisto en la hospitalo, kiam mi kun li kaŝe drinkis, diris, ke mi estas «sia knabo». Kaj ankoraŭ li konsilis al mi pli baldaŭ malfermi la duan fronton kaj ne prokrasti. Nur pripensu…
Li stumblis.
– Kion pripensu?
– Nur pripensu, ke mi povus faligi lin samtiel ie super iu maro.
– Aŭ li vin.
– Aŭ li min, tio ne gravas. Gravas alio, gravas tio, ke knaboj, kiuj komencas ion kompreni, komprenas, kiam jam estas malfrue…
– En kia senco malfrue?
– En la senco almenaŭ de hemoglobino. Jam tie, en la hospitalo, Ward elbabilis, kaj mi aŭdis. Tio estas vi, kiu scipovas gardi vian damnitan kuracistan sekreton, sed Ward eĉ pri tio ne kapablas…
Li turnis la nigran ringon sur la maldika fingro kaj fermis la okulojn.
– Ĉu vi laciĝis?
– Verŝu por mi viskion, ja vi malgajnis per Skrjabin.
Vlaĉjo verŝis, sed Neville ne trinkis.
– Abomene! – diris li, suspirinte.
Liaj pensoj estis ie malproksime.
– Eble, vi dormetos? – demandis Ustimenko. Sed, eble, iel malĝuste, ĉar la aviadisto enpensiĝis, antaŭ ol respondi. Kaj finfine demandis:
– Kion vi volas diri?
Lia rigardo estis distrita: verŝajne, konfuziĝis la pensoj. Evidentiĝis, ke ne, male, li estis persiste pensanta pri unu sama afero.
– Jes, jes, doktoro, vi min ne deklinos, – revenis li al la antaŭa temo. – Tiu knabo povis esti kontraŭ mi, se oni nin instigus unu kontraŭ la alia. Ĉu vi komprenas? Li same ankoraŭ ne sukcesis, kaj ni ambaŭ nenion estus sukcesintaj, krom mortigi unu la alian.
Li fermis la okulojn, kaj lia vizaĝo – la maldika vizaĝo de suferanta knabino, kiu deziras ŝajnigi sin knabo, – kvazaŭ estingiĝis. La vizaĝo en kadro el malmolaj, humidaj kaj implikiĝintaj bukloj.
Ne malfermante la okulojn, tute mallaŭte li avertis:
– Kaj ne malhelpu al mi paroli, dum mi povas. Aŭ tiuj ĉi refojaj sangelfluoj estas tiaj facilaj?.. Al mi tro malmulte restis babili laŭ kalkulo de tempo, kiel en la aero, kiam finiĝas fuelo. Kaj viaj fuelumadoj aŭ alverŝoj – tio estas bagateloj. Verŝajne, en tio, kion vi alverŝas, hemoglobino estas pli likva…
Li ne ĝisdiris, ridetis pri io kaj ekdormis.
Penante ne permesi al si pensi, Ustimenko suspiris kaj, singarde volvinte la sangajn viŝtukojn en paperon, elĵetis ilin ekster la ŝiprandon. Nur ĉi tie, sur la ferdeko, li rimarkis, ke kvankam la ŝiptrajno estis moviĝanta laŭ la antaŭa kurso, tamen io ĉirkaŭe ŝanĝiĝis. Kaj li ne sukcesis kompreni, kio ĝuste ŝanĝiĝis, kiam ektondris kontraŭaviadaj kanonoj unue sur la militaj ŝipoj de la konvojo, kaj poste, preskaŭ tuj, – sur la transportaj.
Maldekstre de la kurso ekstaris seninterrompa muro da muĝanta fajro, sed spite al tiu verd-roza, tremanta torento da mortiganta lumo de spurkugloj, germanaj torpedaviadiloj, hurlante per la motoroj, iris al proksimiĝo, ne forturniĝante flanken. Ili iris malalte super la akvo, per sternanta, alpremiĝanta al la mara supraĵo flugo, strebante al la distanco, de kiu estis senco ĵeti la torpedojn, – kaj jen ili ĵetis ĝuste en tiu momento mem, kiam malantaŭe kaj dekstre de la ŝiptrajno onde ekiris plonĝaj bombaviadiloj. Kaj eble, Vlaĉjo eĉ ne komprenis klare, kiu el ili kion faris, sed ĝuste tiel li tion vidis: en la lumo de la arkta, hela suna tago – vico da torpedaviadiloj, trabatantaj la fajran muron, kaj bombaviadiloj tie, supre, super la kapoj. Kaj poste en muĝado kaj kriĉado de la sufokiĝantaj kontraŭviadaj kanonoj de sia vaporŝipo, en senĉesa tondrado de «Oerlikon»-oj apud la orelo li entute ĉesis ion ajn kompreni kaj taksi, sed nur komprenis, ke, verŝajne, por li jam estas laboro, kaj, deŝirinte de la hoko la helmon, streĉis ĉe la kolo la rimeneton kaj tuj ekvidis apud si, apud sia vizaĝo mem la variolmarkitan, rufan kapeton de Milenuŝkin, ĉiam timida kaj iom eĉ balbutanta pro timideco.
– Kio? – kriis al li Ustimenko.
– Ordo! – kriegis Milenuŝkin. – Dume ordo!
Vlaĉjo svingis la manon kaj ekkuris sur la ŝipestran ponton. Ĉi tie estis pli kompreneble, sed la timpanaj membranoj, ŝajnis, tuj krevos pro hurlado de ie apude frapantaj kanonoj. Amiraĝibi kun malseka pro ŝvito bronza vizaĝo staris apud la rudristo, kaj Ustimenko aŭdis, kiel signalisto kriis al la ŝipestro preskaŭ samtempe, ke «dekstre de la pobo estas bombaviadilo de la kontraŭulo», kaj ke «ekiris bomboj», kaj kiel Amiraĝibi tuj ordonis al la rudristo: «Dekstren». La rudristo afereme respondis: «Jes, dekstren», kaj la bomboj kun hurlo traflugis ie tute apude, kaj tiam la ŝipestro ordonis «deirigi», kaj subite tiam ĉio mallaŭtiĝis, kvankam la pruaj mitraloj ankoraŭ estis plu tondrantaj.
– Ĉu vi komprenis? – raŭke demandis Amiraĝibi kaj komencis tuse purigi la gorĝon.
– Ĉu tio estas la baleto? – rememoris Ustimenko.
– Ne, kara doktoro, tio estas nur danco de malgrandaj cignoj el la baleto «Cignolago». Tio estas iomete da milito…
Puriginte la gorĝon kaj lerte ekfuminte sub vento, la ŝipestro interesiĝis:
– Ĉu vi vidis, kiel pereis «Faraono»?
– Ne, ne vidis.
– Tuj. En unu momento. Ili, verŝajne, perdis atenton, povruloj, bombaviadilo elĵetis sur ili du bombojn. Jen korvetoj tumultas – rigardu, esperas ankoraŭ savi homojn…
La signalisto kriis:
– Mi vidas signalon de la komodoro: mallevi la flagojn omaĝe de la pereinta ŝipo.
– Mallevu la flagon! – turniĝinte, ordonis Amiraĝibi.
Kaj, demetinte la helmon, viŝante per ankoraŭ tremetanta mano per blanka tuko la ŝviton de milito de sur la frunto, li ekparolis per hejmeca, mallaŭta, laca voĉo:
– Eternan memoron al la pereintoj! Neniam forgesos vin la sovetia popolo! Gloron por jarcentoj, laborantoj de la maro, militfratoj! Estu la profundo por vi varma lito, batalaj agloj, kie vi ripozas en eterna dormo…
Estis simile, ke li preĝas, sed, subite koleriĝinte, la ŝipestro diris:
– Se viaj torpedŝipoj pafus, kiel pafas «Suna», – per la ĉefa kalibro, tiam neniu torpedaviadilo traŝiriĝus! Neniu tion ankoraŭ, interalie, faris, sed Rodiono batas per tuta ŝipflanko el distanco de sepdek kabloj. Batas kaj ne allasas, kia brava veselkapitano! Sed tiuj ĉi gapas!
Kaj li kolere montris, kiel «tiuj ĉi gapas». Poste li frapis Ustimenkon al la ŝultro kaj konsilis:
– Ne indas esti tia serioza, kara doktoro! Rememoru, kiel vi savis al mi la vivon – tie, en la baza banejo. Kaj konfesu nun – antaŭ la morta danĝero: ĉu la kudrilo estis via?
– Mia! – ĝoje ridetante al la vizaĝo de tiu mirinda homo, diris Vlaĉjo.
– Certe! Mi elspuris, kie vi vestiĝis. Mi delonge pri tio pensas.
– Pardonu, Elisbaro Ŝabanoviĉ, – diris Vlaĉjo. – Sed mi timis, ke tio subite estas admiralo kaj min oni ĉiel humiligos.
– Nun ne humiligos! – diris Amiraĝibi. – Nun mi pardonis vin, doktoro, kaj se estos tia sorto, ni renkontiĝos sub la akvo kiel amikoj. Kaj nun iru al via anglo kaj ne forlasu lin pro bagateloj.
Poste, rememorante tiujn horojn, tagojn, noktojn, atakojn de submarinoj kaj seriojn de profundakvaj bomboj sub brilantaj sunradioj, rememorante hurlantajn, sternitajn ombrojn de kvarmotoraj torpedaviadiloj, penantaj traŝiriĝi al la ŝiptrajno, usonajn matrosojn, kiuj estis levitaj sur «Puŝkinon» post kiam ilia «Paola», ankoraŭ flosanta, estis pripafita de la brita patrolŝipo kaj fine ĝisbatita de germana bombaviadilo, rememorante histeriajn kriojn de la stevardo de «Paola» pri tio, ke li klare vidas «grandan floton» de la germanoj, laborante poste super ofica raporto kaj rememorante tutan tiun ĉi ekspedicion, – Ustimenko per sia grandlitera skribmaniero skribis tian alineon:
«Miaj observoj atestas favore al tiu vidpunkto, ke ĉe principe alia aliro al la demandoj de vivemo de ŝipoj la kvanto de suferintoj pro malvarmiĝo estus dekoble pli malgranda, – sekve, estus nombrata per unuoj, kio, sendube, pruvus senbazecon de la opinio de la sanitara servo de la aliancana floto, bedaŭrinde subtenanta la radikale malĝustan vidpunkton de la Brita militflota departemento pri plena neeblo de konduko de arktaj ŝiptrajnoj».
Sed tiun alineon majoro de medicina servo Ustimenko skribis multe pli poste, kaj dume li estis nur observanta, laboranta kaj pensanta, ankoraŭ ne havante plene propran opinion pri la okazantaj antaŭ li eventoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.