|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Majoro Bernhard zu Stackelberg und Waldeck akceptis profesoron Ĵovtjak stare. Plie, li etendis al li ambaŭ manojn. Kaj eĉ plie: pririgardante la profesoron per siaj violaj okuloj, li diris en la rusa sufiĉe certe:
– Mi ĝojas vidi vin, oldulo! Jes, jes, ĉio estas vero! La anekdoto pri la ĉevalaj instrumentoj, per kiuj vi tiel konsolis mian kompatindan forpasintan panjon, ĝis nun ridigas amikojn kaj kamaradojn… kiel oni tion diras? De nia hejmo – tiele! Eksidu do! Ĉu cigaron? Ĉu glaseton da bona armanjako?
Palpebruminte, Ĵovtjak forsvingis aperintajn larmojn: nun restis neniaj duboj. Li metis sur ĝustan ĉevalon. Kaj li duondemande komencis:
– Barono?
Zu Stackelberg und Waldeck faris protestan geston per la manoj:
– Ĉi tie mi estas nur majoro, sinjoro profesoro. Milita komandanto de grupo da ruinoj. Sed al mi estas agrable, ke vi ankaŭ tion memoras.
Ili trinkis francan armanjakon per malgrandaj glutoj. La komandanto fumis cigaron, lia longa rozkolora, tute juna vizaĝo estis glate razita kaj pudrita. La vintra suno estis verŝiĝanta en la frostiĝintajn vitrojn. Iom post iom Ĵovtjak rekonadis la meblaron: la skribotablo estis el la kabineto de la prezidanto de la regiona plenumkomitato, ambaŭ ledaj foteloj, ŝajne, staris iam en la loĝejo de la dekano de la instituto Seĉenov, la persa tapiŝo certe apartenis al Ganiĉev, kaj sur tiu ĉi sofo en malfacilaj noktoj dormadis la forpasinta unua sekretario de la regiona partia komitato…
Dum li estis pririgardanta la meblaron, la komandanto foliumis liajn dokumentojn en leda, bosita per arabeskoj dosiero. La paperoj estis elektitaj «saĝete», kiel ŝatis esprimi Genadio Tarasoviĉ. Malpli da socia agado, pli da ĉio akademia. Eĉ du atestoj pri inventoj – li estis kunaŭtoro en tiuj okazoj, kiam necesis profesora titolo. Krome, li scipovis «trapuŝi». Tiujn atestojn la komandanto trarigardis speciale atente. Poste, movinte la brovon, elĵetis en la polmon la monoklon kaj diris, montrante la egalajn dentojn:
– Mi gratulas vin, profesoro. Ni faros de vi… aŭ kiel oni tion diras? El vi? Ni faros solan, unikan, bonegan, jes, plej bonan urbestron…
Ĵovtjak pro neatenditeco kaj ektimo eĉ iom malfermis la buŝon.
– En via letero al mia nomo vi, sinjoro profesoro, esprimis deklaron? Aŭ kiel oni diras? Deklaris esprimi deziron kunlabori…
– Jes, – diris Ĵovtjak, – mi aplikus ĉiujn fortojn…
– Bonege! Ĝuste – ĉiujn fortojn! Granda… Ne, ne tiel: grandega! Fama profesoro Ĵovtjak…
Ekrideginte, li premis butonon de sonorilo:
– Pardonu, sed tion mi ne scipovas. Tion scipovas la propagando. Li – scipovas, li faros, kiel tion diras usonanoj? Publicity! Hodiaŭ vi estas urbestro, morgaŭ vin konas Berlino, post ankoraŭ morgaŭ, kiel tion diri? Eŭropo!
Al la adjutanto estis ordonite voki doktoron Krolle. Doktoro Krolle kunfrapis antaŭ Ĵovtjak la kalkanumojn, poste aperis tradukisto en ĝisgenuaj ŝtrumpoj, kun granda postaĵo, poste antaŭ majoro zu Stackelberg und Waldeck kvazaŭ el sub la tero elkreskis beleta, kun kavetoj sur la rozaj vangoj stenografistino el la akcesora servo, poste estis subskribita ordono kaj tuj direktita al la tipografio, poste, kunfrapante la kalkanumojn kaj rigardante unu al la alia en la okulojn, ĉiuj samtempe, kvazaŭ laŭ ordono, drinkis je la sano de la urbestro – profesoro, doktoro sinjoro Ĵovtjak, poste la majoro, farinte ŝtonan vizaĝon, elĵetis supren kaj iomete antaŭen la manon kaj ekkriis:
– Heil Hitler!
Kaj Ĵovtjak, kontraŭ sia volo, globiginte la okulojn, same elĵetis la manon kaj kriis kun ĉiuj aliaj:
– Heil!
«Kaj tuj ĉio ekturniĝis», kiel legis iam Genadio Tarasoviĉ en iu ridinda libro[43]. En la akceptejo de la komandanto ekbrilis verŝlumiloj, milde kaj karese ekkantis motoretoj de kameraoj, la majoro kun violaj okuloj, tenante la profesoron je la kubuto, per glitantaj, risortaj paŝoj iris al la objektivoj de la militaj kinokronikistoj. La adjutanto de la komandanto donis al la profesoro lian peltmantelon el putora pelto kun vostetoj. Ĝentila soldato donis la kastoran ĉapon. La verŝlumiloj estingiĝis, la kin-suboficiro komandis al siaj subuloj, retropaŝante, interparolante inter si, kvazaŭ viranseroj, ili filmis Ĵovtjak-on ĉe aŭtomobilo «Benz-Mercedes» – jen la profesoro estas apud la pordo, jen la pordo antaŭ li malfermiĝas, jen la aŭtomobilo ekiris…
– Kien ni? – demandis Ĵovtjak, duonkuŝante sur la ledaj kusenoj.
– En malsanulejon, – ne turnante sin al la profesoro, per impertinenta voĉo respondis la tradukisto. – Vi faros operacion por kinokroniko. Vi operacios infanon, savos vivon. Ĉu vi tion scipovas?
– Sed en kiun nome malsanulejon?
– La ŝoforo scias. Li ricevis ordonon.
Doktoro Krolle sidis antaŭe, ne retroturniĝante. Apude ekhurlis sireno, la kinistoj ilin devancis. «Benz-Mercedes» mole balanciĝadis sur kavoj, Ĵovtjak ŝvitis, neniel povis diveni, kien nome oni lin veturigas. Ĉu en la eksan regionan malsanulejon? Sed ĝi estas disbombita! Ĉu en la infanan klinikon? Ĉu en ilian hospitalon?
– Schneller! – kriegis la kinoĉefserĝento, aŭ kiu li estis ĉe ili, kiam Ĵovtjak, anhelante, elgrimpis el la aŭtomobilo. – Schneller, schneller!
– Pli rapide! – ordonis la tradukisto. – La kinoplotono hastas, ilin oni ne malrapidigu, pli rapide!
– Schnell, – urĝigis la kinosoldatoj. – Schnell, schnell!
Nur en la kuracista ĉambro oni permesis al li ripozi, kaj ĉi tie li finfine komprenis: tio estis la dua urba malsanulejo «Profesoro Polunin», li mem ĉi tie elpaŝis en solena kunsido kaj verve parolis pri la forpasinta Prov Jakovleviĉ. «Kiel tamen strange ludas la sorto! – pensis Genadio Tarasoviĉ, viŝante la malsekiĝintan kalvon per poŝtuko. – Mirinde!»
Kinosoldato, simila al ratido, atente rigardis en la vizaĝon de la profesoro, poste, movetante siajn lipharetojn, per ia malhela lipkrajono forte ŝmiris la buŝon al la profesoro, per senkolora mastiko frotis la vizaĝon kaj supre priŝutis per pudro, tute same, kiel agas patrinoj kun gluteoj de suĉinfanoj. Kaj timigita ĝis sveno flegistino estis tiutempe surmetanta sur la profesoron kitelon…
– Vi pensas! – estis tradukanta malantaŭ lia dorso la tradukisto. – Vi prepariĝas al operacio. La operacio estas tre malfacila. Plano maturiĝas en via kapo. Heŭreka! La solvo estas trovita!
Ree ekbrilis verŝlumiloj.
– Sed mi bezonas scii, kiun mi operacios, – ekkriis Ĵovtjak. – Almenaŭ malsanhistorion…
La malsanhistorion oni alportis al li. «Mackeviĉ Georgo, 11 jaroj, – legis Ĵovtjak. – Diagnozo…»
– Vi dum tio fumas! – plu tradukis la tradukisto. – Prenu tiujn ĉi cigaredojn, tenu la skatolon tiel, ke en la objektivon trafu la nomo «Overstolz» – gravas, ke profesoro-urbestro fumas multekostan markon.
«Mackeviĉ Georgo, – pensis Ĵovtjak. – Mackeviĉ».
Denove ekĉirpis la kameraoj, la kinoĉefserĝento per la malvarmaj, kiel ĉe mortinto, fingroj turnis la vizaĝon de Ĵovtjak maldekstren, komandante germane.
– Vi rigardas al la Führer, – rapidis la tradukisto, – la Führer donos al vi fortojn kaj kuraĝon en la farota nobla afero. La solvo venas post kiam vi ekrigardis al la Führer. Kaj tiam – heŭreka!
– Heŭreka! – ekkriis Ĵovtjak kaj frapis sin al la frunto.
– Tre malbone, – diris la tradukisto. – Nenature! Ĉion de la komenco. Ne necesas frapi vian frunton, tiel ne faras sciencistoj. Kaj ne forgesu fumi!
Mackeviĉ Georgo kuŝis sur la operacia tablo – ŝminkita. En tumulto de la hodiaŭa senekzempla tago Ĵovtjak apenaŭ rekonis konatajn kuracistojn de la malsanulejo «Polunin». La knabo rigardis al la ĉirpantaj kameraoj, al la kriegantaj soldatoj, al la ŝvitkovrita ŝminkita Ĵovtjak per timigitaj kaj suferantaj okuloj – lia buŝo estis duone malfermita. Lavi sin la kinoĉefserĝento ne permesis. «La operacio ne estos, – diris li, – tio estas tro longa kaj ne efekta. Schnell-schnell! La urbestro-profesoro donas al la infano ĉokoladon, karesas lin, kaj sur tio – fino!»
«Fino! – danke pensis Ĵovtjak. – Kaj dankon al Dio!»
Sed la damnita Georgo neniel deziris danke rideti al la profesoro. Anstataŭ rideto ĉe li rezultis grimaco. Tiam, momente ŝanĝinte la scenaron, la kinestro ordonis rideti al la asistantoj kaj flegistinoj. Ili same ne sukcesis, kaj tiam Genadio Tarasoviĉ aŭdis frazon, pro kiu li morte rigidiĝis.
– Vi imagu al vi, kiel la urbestro estos pendumata, kaj al vi tuj iĝos gaje, – diris iu nelaŭte malantaŭ lia dorso. – Tre gaje!
Por ajna okazo Ĵovtjak ne retroturniĝis. La voĉon li rememoris poste, jam kiam ili estis veturantaj reen, en la urbestrejon. Kaj enskribis en sia kaptema memoro – grase, por ne forgesi: Ogurcov, la kamarado de tiu Ustimenko Vladimiro, kiu malbonigis al li tiom da sango. Bone, Ogurcov, ni ankoraŭ renkontiĝos…
Kaj la vizaĝon de Ogurcov li rememoris: efelidhava, maldensdenta, stumponaza.
La kinoplotono filmis Ĵovtjak-on ankoraŭfoje dum komenco de «plenumado de la honoraj kaj malfacilaj devoj». La freŝa ordono de la komandanto pri la nomumo de Ĵovtjak estis metita sur la tablon de la librotenisto de la urbestrejo. Kontentaj oficistoj gratuladis unu la alian pri nova urbestro kaj disiradis al siaj lokoj kun ĝojaj ridetoj. Poste estis aperanta procesio – doktoro Krolle brakenbrake kun Genadio Tarasoviĉ, la traŝoviĝinta inter ili tradukisto kaj malantaŭe la ĉefa kancelariisto – lin oni elektis tial, ke li estis vestita pli bone, ol aliaj, eĉ en kravato. Kaj scipovis bone rideti.
– Schnell! Schnell! – denove ekkriegis la kinokomandanto. – Schnell!
La oficistoj leviĝis kvazaŭ laŭ ordono. Ĵovtjak, laŭ la scenaro, gratulis ilin pri bona mateno, pri bona vetero kaj patrece invitis en sian kabineton patrinon de tiu sama Mackeviĉ Georgo, kiun li ĵus «sukcese operaciis». La patrinon oni filmis de malantaŭe – ŝin estis montranta tajpistino de la urbestrejo Silvia Francevna Genike, ŝajniganta sin «iomete» germanino. Ĵovtjak frapetis ŝian ŝultron kaj diris, ke la vivo de la infano estas «ekster danĝero».
– Alles! – kriegis la kinoĉefkomandanto. – Ende!
La kameraoj ĉesis ĉirpi, la tradukisto diris al Ĵovtjak, etendante la manon:
– «Overstolz»!
– Kiel? – ne komprenis Genadio Tarasoviĉ.
– La cigaredojn! – klarigis la tradukisto. – La filmado finiĝis. Redonu la cigaredojn…
La kinoplotono foriris. La tradukisto konsilis al la profesoro viŝi la vizaĝon per poŝtuko aŭ lavi sin per varma akvo kun sapo. Silvia Francevna alportis akvon en malnova fingrolava bovlo, Ĵovtjak, sentante sin elturmentita, iel-tiel viŝis sin per la malseka poŝtuko, sed ripozi al li oni ne permesis, doktoro Krolle kondukis la urbestron al la unua konversacio kun la oficistoj (tiu konversacio estis ne por kino, sed por la afero, kiel klarigis al la profesoro la tradukisto). La oficistoj ree ekstaris, nun neniu ridetis, al Krolle oni rigardis kun timo.
– Sinjoroj! – komencis la tradukisto. – Sinjoro Krolle sciigas vin pri tio, ke profesoro Ĵovtjak, nomumita urbestro ekde la hodiaŭa tago, toleros nenian bonanimecon, sed okupos pozicion firman kaj neflekseblan. Sinjoro Ĵovtjak estas malnova loka loĝanto. Li ĉiujn ĉi tie konas. Kaj li informos la imperian komandantaron ne nur pri ajna nelojala ago, sed pri ajna nelojala penso, ĉar penso antaŭas agon…
Genadio Tarasoviĉ per flanka vido ekvidis doktoron Krolle: lia ronda, kun malgranda nazeto, kun ruĝaj lipoj vizaĝeto subite purpuriĝis, la nekompreneblaj por Ĵovtjak vortoj sonis kiel pugnobatoj al vizaĝo, la oficistoj staris sombre, ne rigardante unu al la alia. «Mi pereis! – plende pensis Ĵovtjak. – Fino venis al mi!» Poste, jam en la varme hejtita kabineto de la urbestro, apud kvazaŭ bronza busto de la Führer, la dikpostaĵa tradukisto klarigis al li, ke ĉi-tieajn oficistojn necesas teni «en brido», ke pri kelkaj detaloj ĝuste nun estas farata enketado, ĉar estis okazoj de malapero de formularoj – tre gravaj, ekzemple de «Ausweis»-oj[44]. La enketado estas, memkompreneble, sekreta, sed se aperos neceso, tiam sinjoro profesoro devas komunikiĝi per tiu telefono (li montris, per kiu nome) kun pasvorto «Munĥeno» kun sinjoro Wentzlow, kiu komprenas la rusan. Speciale devas sinjoro profesoro atenti pri la ĝiba librotenisto de la urbestrejo kun familinomo Zemskov. Li jam estas sur la hoko, sed pri li oni devas ekscii ĉion, antaŭ ol lin likvidi, ĉar li, sendube, havas ligojn. Denunci endas…
– Permesu, – kontraŭdiris Ĵovtjak, – la vorto «denunco» en tiu ĉi okazo…
– Denunci endas, – kvazaŭ ne aŭdante Ĵovtjak-on, daŭrigis la tradukisto, – konvinkiĝinte, ke la pordo estas dense fermita…
Doktoro Krolle, havinta kutimon varmigi la rozkolorajn polmojn ĉe ĉiuj hejtiloj, abrupte turniĝis kaj ree trakriis kelkajn iajn frazojn, similajn al vizaĝbatoj. La tradukisto ekparolis pli rapide, en liaj okuloj aperis esprimo de timo; en tiuj minutoj Ĵovtjak aŭdis, ke la estinta antaŭ li urbestro nenien forveturis, sed estis mortpafita en sia loĝejo, eksciis, ke al li same nepre «ĉasos, kiel al rara besto, la arbaraj banditoj», komprenis, ke li devas estontece en ĉiuj okazoj «montri decidemon, firmecon de la karaktero, sobrecon de la menso, kaj ĉion ĉi konforme al la normoj de la granda norda ruzeco, kiu estas nepra komponanto de la ĉionvenkanta germana spirito». Eksciis li ankaŭ, ke nenian germanan gardantaron al li oni donos, kaj se li deziros, li povos formi al si grupon da policistoj el lokaj loĝantoj, eksciis, ke lia monata salajro konsistigos tioman sumon da okupaciaj, sed ne aliaj markoj, kaj provizi sin per nutraĵoj li rajtas ne kiel imperia militservanto, sed nur per tenejo de «superfluaĵoj» de la agrikultura distrikto, ke tamen lia gardistaro, se li ĝin elektos por si, rajtas plenumi konfiskadon de nutraĵoj kiel por sia urbestro, tiel ankaŭ por si persone, tamen ĉe kondiĉo, ke sesdek procentoj de la konfiskaĵo estos transdonataj al la jam menciita tenejo de la agrikultura distrikto.
Pro la trinkita en nekonvena tempo armanjako, pro la filmado, pro la cigara fumo, pro la krioj de Krolle kaj pro la glata, rapida, premanta parolado de la tradukisto Ĵovtjak malbonfartis, al li ekdoloris la stomako kaj li deziris eliri al freŝa aero, la tuta lanĉita de li entrepreno nun ŝajnis al li kaptilo, kiu nun firme fermiĝis. Sed Krolle kaj la tradukisto jam forestis, kaj la magriĝintaj oficistoj ekiris al sia nova urbestro kun paperoj por subskribo, kun demandoj kaj aferoj, prokrasti kiujn li timis, sed ankaŭ solvi, pro plena nekompreno de skaloj de sia agado, ne povis.
Unu paperon, tajpitan ruse, li legis speciale longe, li devis ĝin subskribi, sed estis terure, kaj ŝajnis, ke tuj kiam li subskribos tiujn rektajn maŝinskribitajn liniojn, al li nepre io okazos. Lia nuna sekretario – maljuna homo kun pomadita kapo kaj morna vizaĝaĉo de plurfoje juĝita bandito – suspiris, delikate tusis en la pugnegon, poste konsilis:
– Ek, subskribu, sinjoro urbestro! Ili tiun vilaĝon bombos.
– Kiel tiel? – sincere ne komprenis Genadio Tarasoviĉ.
– Ili bezonas lerni ian specialan bombĵetadon – ĉu noktan, ĉu ian alian. Kaj tutan tiun Velikoniĵje-n ili en siaj planoj desegnis. Se la homoj ne foriros – tio estas la loĝantoj, do ili kun la homoj ĝin disbombos. Kaj tie ĉi vi la loĝantojn honeste petas, kiel profesoro de medicino…
Ĵovtjak eksentis malvarmon en la brusto. Li ankoraŭfoje tralegis la paperon. Tra la malfermita pordo de la kabineto estis aŭdeble, kiel en la akceptejo iu kantetas per enua tenoreto:
Jen sidis mi sur benko,
Aĥ, damne, sub aresto,
Kun mi kompano Petro –
Polica kvartalestro…
– Ĉu en la senco de profilaktika aranĝo? – demandis Ĵovtjak.
– Ja tio por vi el via loko estas pli klara! – senrespekte respondis la sekretario-bandito. – Vi ja estas profesoro, ne mi…
Ĵovtjak subskribis, alpremis per malpura sorbopapero kaj, por ne resti sola en la kabineto, interesiĝis ĝentile:
– Mi estas medicinisto, kaj kia estas via… ĉefa profesio?
La rabisto ekrigardis al Ĵovtjak per ŝtalaj okuloj kaj diris:
– Saltuloj ni estas, sinjoro profesoro. Sektanoj, kiel oni nin oficiale nomas. Kaj mi estas mentoro.
– Bone, bone, – balancis per la kalva kapo Ĵovtjak. – Do, estas tre agrable. Mi esperos, ni bone kunlaboros.
En la akceptejo la enua tenoro denove ekkantis:
Melanjo portis kerosenon,
Stumblis en pordego,
Peĉjo vokis el ĝardeno…
– Proskurjatnikov, ĉesigu kantadon! – turninte sin al la pordo, severe ordonis la sekretario-saltulo. – Vi estas ne en teatro!
– Kaj kiu estas li? – interesiĝis Ĵovtjak.
– Li estas kancelariisto ĉe ni. Ĝenerale knabo nemalbona, sed, kiel oni diras, iom frenezeta. Transmigrigas animojn.
Ĵovtjak ree ektimis:
– En kia senco?
– Muson en ŝtonon, sinjoro profesoro, ŝtonon en arbon, arbon en ŝafon. «Ĉio estas mortema kaj ĉio estas eterna», – iomete globiginte la okulojn, diris la sekretario-sektano. – Tian Proskurjatnikov havas konfesion. Nenio fareblas!
Genadio Tarasoviĉ ekbalancis la kapon, ekhastis. Al li iĝis tute terure. Kaj ĉio ĉi similis al malbona sonĝo. Kaj la sektano-saltulo tiutempe estis diranta nelaŭte:
– Ankoraŭ estas librotenisto nia – Zemskov – tiu vendas hejmfaritan brandon. Lertulo, nenion eblas diri. Facila brando, kristala, kaj guste – balzamo. Kolbason, ĉu vi deziras, mi akiros – porkan, en ŝmalco, kun ajlo? Jen la orderon subskribu…
Subskribinte la ordonon koncerne de ia priserĉo kaj konfisko, Ĵovtjak enprofundiĝis en paperojn, tralegis ĉiujn ordonojn dum la lasta monato, substrekante ruĝe en ili tion, kio ŝajnis al li grava, faris elskribojn en kajeron kaj ĵetis rigardon al la horloĝo. Estis la dua horo posttagmeze. Fumante cigarstumpon, li larĝe malfermis la pordon kaj interesiĝis en la akceptejo – ĉu estas iu al li. Horloĝo en la akceptejo same batis la duan horon. «Mi estas pedanta germane!» – pensis Ĵovtjak.
La unua en la vico al li estis viro, simila al aktoro, maljuna, impona, kun plena buŝo da oraj dentoj. Riverencante kaj ridetante kaj ree riverencante, li gratulis sinjoron urbestron pri la enposteniĝo kaj rememorigis al li, ke ili konas unu la alian – li estas direktoro de la Bogoduĥovska tombejo.
– Jes, jes, ŝajne, – distrite kaj majeste prononcis Ĵovtjak.
– Ne ŝajne, sed tute ĝuste, – riverencante kaj ridetante, kiel meĥanika ludilo, certigis la direktoro. – Kiom vi ĉe mi da profesoroj iam entombigis, kaj vi mem al mi koleris, diradis: vi, Filipov, estas fia fripono, eĉ rigardi estas abomene. Vi, artifikulo, diradis vi, eĉ de mortinto lastan pantalonon demetos. Sed ĉe mi vere, sinjoro urbestro, estas tia trostreĉo en la tombejo pri areoj por entombigado, ke eĉ por tia homo, kiel vi…
– Bone, bone, – svingis la manojn superstiĉa Ĵovtjak, – mi tion ne ŝatas. Kaj ne memoras mi vin. En kio estas la afero, diru, mi havas akcepton…
La eksa tombeja direktoro, movinte la lipojn, kaŝis la orajn dentojn ien internen de si kaj sciigis, ke li deziras ĉiujn entombigojn en la Bogoduĥovska tombejo faradi per siaj fortoj kaj helpe de sia laborista brigado. Preparadon de tomboj, ĉerkveturilon, pastron, «se iu ekdeziros», – ĉion de la eksa direktoro. Nu kaj, nature, sepultajn akcesoraĵojn.
– Ĉar, – konfide sciigis la eksa direktoro, – sinjoroj germanoj kun tiu demando havas organizajn malfacilaĵojn. Iliaj milittrupoj, ekzemple, per ĉerkoj estas provizataj el la Vaterland[45]. Normo!
– Nu, bone, – solide glatumante la kalvon, diris Ĵovtjak. – Ni ne havas kontraŭdirojn. Kaj subtenos. La aferon vi lanĉas, certe, grandan, necesos monrimedoj.
– Pri subvencio mi ne petas, – mallevinte la okulojn, sciigis la direktoro.
– Ĉu vi akumulis?
– Ja kion fari?
Genadio Tarasoviĉ prenis la petskribon, pensis iom kaj skribis rezolucion kun jeregoj kaj jatoj[46], kiujn li memoris malcerte kaj tial metis ilin hazarde. La rezolucio estis pozitiva kaj favora. Traleginte la decidon de la urbestro, la eksa direktoro de la tombejo, kaj nun la posedanto de sepultentrepreno «Lasta vojo», riverencis, ridetis kaj ankoraŭfoje riverencis, kvazaŭ oni denove streĉis en li risorton. Kaj la vizaĝo de Ĵovtjak iĝis malgaja kaj atendanta. Certe, li komprenis, ke li riskas kaj eĉ tre riskas, sed, riskinte ĉion, ne estis senco por li timi bagatelojn. Danko – kaj nenio pli. Kaj ĉu la germanoj mem ne estis komprenantaj, ke per iliaj okupaciaj markoj ne eblas vivi?
– Jen tiele! – kun facila suspiro prononcis Genadio Tarasoviĉ.
Plu riverencante kaj ridetante, la «nun posedanto», forturniĝinte, elprenis el la monpaperujo kaj dekalkulis honorarion por la urbestro.
– Kio estas tio? – demandis Ĵovtjak severe.
– Kvestaĵo, – vigle respondis la direktoro-posedanto. – Ja multaj bezonoj ekzistas. Tial mi petas akcepti.
– Bonege! – kapjesis Ĵovtjak. – Kaj nun fartu bone!
Post la tombejaj aferoj li okupiĝis pri rataj venenoj, eldonis patenton pri produktado de surogata tabako «Bajadero», elpelis puŝe kun furioza insultado maljunan kaj tre bone konatan de li farmaciiston Jakobo Mosejeviĉ Pevzner pro tio, ke tiu petis liberigi la arestitan patrinon de la edzino, ordonis al sia sekretario-sektano paki la konfiskitan porkan kolbason, faris ankoraŭ duondekon da ĉiaj rezolucioj kaj, ŝlosinte la sigelilon kune kun sigelitaj blanketoj de pasportoj kaj paspermesoj en la limoj de la komandata regiono, per firmaj paŝoj de granda aganto eliris sur la frostan straton.
En la kastora bojara ĉapo kun velura fundo, en la putora peltmantelo kun same kastora kolumo, ne hastante li transiris la straton kaj direktis sin al tiu kazino «Kara Bavario», kien li ankoraŭ tiom antaŭnelonge eniradis nur tra la akcesora enirejo, sentante sin lasta almozulo.
Nun li estis mastro!
Kiel en la tre, tre antaŭlongaj tempoj en la restoracio de la «Grand-hotelo», tuj li deĵetos sur la manojn de respekta pordisto la peltmantelon, gaje kaj solide plendos pri la frosto kaj, frotante la manojn, sur tapiŝoj, kapsalutante konatojn, eniros en priverŝitan per lumo halon, per rigardo elektante pli komfortan tableton. Ĉiuokaze, se mezuri malnove, li estas municipestro, neniel malpli…
Kaj tute forgesinte sian antaŭnelongan rapidan penson pri tio, ke «li pereis kaj nun al li venis fino», la urbestro, profesoro Ĵovtjak, en antaŭĝuo de bona tagmanĝo, de bela primeto kaj de ĝentila servistaro, eĉ iomete juniĝinte pro tiuj pensoj, ekpaŝis pli rapide kaj, malleviĝinte je kelkaj ŝtupoj malsupren, malfermis antaŭ si la spegulan pordon de la kazino.
Ĉio estis tute tiel, kiel li imagis en la revoj.
Ie malproksime, en hela lumo de elektraj lampoj, ludis korda orkestro. Estis odoro de bona manĝaĵo, iomete de germanoj – de ilia oficira tualetakvo, cigaroj. Pordisto en ora brodaĵo, kun barbego, ĵetiĝis renkonten al Genadio Tarasoviĉ, kaj tiu, frotante la manojn, ĝuste kiel intencis, komencis demeti la peltmantelon, sed en tiu momento la pordisto diris al li rapide kaj malice:
– Iru for de ĉi tie! Nur por sinjoroj oficiroj de la imperio, ĉu klaras? Foriraĉu…
– Permesu! – milde kaj severe depuŝante de si la pordiston, diris Ĵovtjak. – Mi estas urbestro kaj al ĉiu estas klare…
En tiu momento el trans angulo aperis germana soldato. Tre ĝentile kaj tre kviete li elaŭskultis klarigojn de Ĵovtjak, ordonis al li atendi kaj foriris trans veluran kurtenon. Ŝvitkovrita Ĵovtjak staris en la duondemetita peltmantelo, kun la ĉapo en la mano. La germano forestis senfine longe. Finfine aperinte, li diris same tre ĝentile:
– Ne permesite. Iri for! Tuj! Schnell!
Genadio Tarasoviĉ penis doni al sia vizaĝo ironian esprimon, sed ĝi neniel sukcesis. Surmetante la manikon de la peltmantelo, li faligis la ĉapon. La soldato silente rigardis al la ĉapo kaj ne levis ĝin. Kaj la pordisto same ne levis.
– Ĉiuokaze, mi plendos pri vi! – diris la urbestro al la pordisto. – Kaj vi ne restos senpuna!
– Plendu! – nelaŭte diris la pordisto. – Plendu, Ĵovtjak! Urbestro! Judaso!
Kaj li pureme kraĉis en la ujon por cigaredstumpoj.
Jam plenigante, laŭ la ordono de sinjoro Wentzlow, presitan formularon en la ĉambro numero 9 de la grupo «C», Stefano Naĥumoviĉ Averjanov firme sciis, ke sian devontigon li jam hodiaŭ kaj nepre rompos. La formulo «mortpuno» neniom lin embarasis. Preskaŭ forgesita dum tiu ĉi tempo dolĉa kaj inundanta furiozo denove kovris lin per tuta sia potenco: nun jam li pruvos al tiu diabla Aglaja Petrovna, kia li estas «hazarda homo en la sistemo de la regiona popoledukado». Kaj nur finiĝu la milito, nur oni forpelu el ĉi tie tiujn faŝistaĉojn, li tuj ekprocesos kaj postulos kompenson pro ĉiuj ĉi jaroj, tiam la malamata Aglaja dancos, tiam ŝi ekscios, kiel gustas suferoj, tiam oni enartikigos al ŝi la cerbon koncerne de la «senbridiĝinta Averjanov», kiel deklaris tiam en la juĝejo tiu flavbekulo jurkonsilisto, kiu reprezentis la interesojn de la popoleduka departemento…
«Ŝi eĉ la okulojn fermis, – jam pluran fojon pensis li, montrante al gestapano-gardanto paspermeson por eliro, – eĉ rigardi al mi ŝi ne povis, tia mi estas por ŝi sentaŭga homo. Se mi ne agnoskis mian kulpon, do tial, ke mi havas mian principon, kaj tio tute ne signifas, ke mi – rusa laborulo Averjanov – estas perfidulo! Se mi ne eliris al la laboro la kvaran de majo de la 1941-a jaro kaŭze de medicine atestita grava veneniĝo, do, sekve, deirante el la supre indikita, nur surbaze min maldungi? Kaj pro tio, ke la tribunalo verdiktis malĝuste – ĉu tiuj faŝistaĉoj pensas, ke mi estas sur ilia hoko? Ke Averjanov perfidos? Ho, ne, respektindaj sinjoroj, mi mian sovetian juĝon atendos, kaj tiam jam, pardonu, mian neflekseblon neniu rompos. Tiam civitanino Ustimenko falu sur la genuojn, mi el ŝi kompenson pro ĉiuj jaroj, eĉ se la milito daŭros dek jarojn, – elskuos. Kaj jam tiam mi ekdrinkos: minimume ĝis gravega veneniĝo, jen kiel iros la afero. Tiam vi min ekkonos, mian teruregan karakteron. Kaj en vian departementon mi revenos nur por unu tago, por doni petskribon pri maldungiĝo laŭ propra deziro».
Sur la strato, sub frosta kaj penetranta vento, Averjanov komencis maltrankvile demandi sin, kie li povus senprokraste «gluti, almenaŭ glaseton», por ke, kiel li ŝatis esprimi, «la nerva sistemo malvarmiĝu». Kiel ĉiu drinkemulo, li hodiaŭ drinki pli ol bezonis, sed, nenion elpensinte, li direktis sin hejmen, esperiginte sin pri la ideo, ke li drinkos poste, kiam okupiĝos pri tiu afero, kiun li elpensis hodiaŭ en la ĉambro numero 9, plenigante la formularon kun la vorto «mortpuno».
La edzino ankoraŭ ne estis hejme – verŝajne, oni ne permesis foriri de malŝarĝado de brulligno, kien ŝin pelis la germanoj. Averjanov-filo rigardis al la patro de sur la portreto per severaj okuloj; sur la fotaĵo Niĉjeto estis civila, tamen la patro sciis, ke la knabo tute ne estas civila, sed servas al sia popolo, kiel decas al viro de lia aĝo en tia tempo.
– Jen, fraĉjo Niĉjeto, – diris la patro al la portreto de la filo, – estis ankaŭ mi, amiketo, en iu loko. Sed ne gravas, ankoraŭ estas fortoj en la maljunulo…
Malvestinte sin kaj demetinte la piedveston, la maljuna librotenisto razis sin per tre malakra razilo, viŝis la vizaĝon per restaĵoj de kremaĵo de sia edzino, kiun ŝi, interalie, tre domaĝis, supozante, ke tiu kremaĵo «streĉas faltojn», elprenis el sekretejo malantaŭ la kuirĉambro valizon kaj vestis sin per sia parada, el blua ĉevioto, kostumo, kiun lastfoje li surmetis por iri en la juĝejon. Razita, en bantkravato, kun iomete «arte» disĵetitaj grizaj haroj, li eĉ al si mem plaĉis, rememoriginte iom la maljunan aktoron Makkavejskij, heroon-neŭrasteniulon, ludintan ĉi tie iam princon Miŝkin, caron Paŭlo la Unua, kaj poste iun eksterlandan psikopaton.
– Ĉu vi povas imagi, – ree diris Averjanov al la filo, – la okulojn ŝi fermis! Tiel ŝi, vidu, pri ĉio estas certa! Tiel ŝi ĉion scias! Tiel ŝi en ĉiu persona afero kompetentas, filino de proletaj gepatroj. Kaj mi kun vi, oni povas pensi, estas idoj de grafo Sumarokov-Elston, de princo San-Donato, kaj ankaŭ de Stürmer…
Kun peno nodinte la laĉojn de la malnovaj ŝuoj, Stefano Naĥumoviĉ ŝovis la manon en la ŝrankon – tien, kie ordinare kuŝis naztukoj, kaj neatendite palptrovis per la fingroj boteleton. Sur lia dorso trakuris facila kaj rapida tremo, kaj li iom prokrastis, por ne tuj elreviĝi.
«Se estas tualetakvo eĉ plej multekosta – tutegale mi ĝin eltrinkos!» – kuntirinte la brovojn, firme decidis li.
Sed en la vodka malgranda boteleto estis io pli bona, ol simpla tualetakvo. En la botelo estis netuŝita «kosmetika tualetakvo», preparita de la edzino de Averjanov – Margarita Borisovna, ŝia fama tualetakvo por «rapida kaj efika malfermado de poroj de la vizaĝo», kiel estis notite en ŝia vakstola kajero, kien ŝi enskribadis en la antaŭmilitaj tempoj ĉiajn novajn receptojn – de salatoj kun vitaminoj, de kekso «minuto», de fromaĝaj bastonetoj, kaj ankaŭ de rimedoj por forigi diversajn makulojn. Tiu tualetakvo estis farata kun malgrandpece raspita kreno, kaj, flarante nun la travideblan likvaĵon, la maljuna librotenisto subite rememoris, kiel li mem per raspilo en tiu varmega antaŭmilita vespero, verŝante larmojn, raspis tutan bastonon da kreno. «Tio estis, kiam mi jam ekruliĝis sub deklivon! – ne sen malica ĝojo, per la vortoj de la kverelema edzino, pensis li, eltrinkinte kaj flarante kruston de germana, ne malmoliĝanta pano. – Tio estis jam post la juĝo!»
Detruinte la tualetakvon, Averjanov kaŝis la malplenan botelon por ajna okazo kaj skribis jenan letereton per sia firma, klara librotenista skribmaniero:
«Marganjo! Mi havas multajn aferojn. Kuiru finfine ion por manĝi, lasu la kutimon ne kuiri varmaĵon. Tio estas malŝpara. Stefano Averjanov».
Sentante sin freŝa, forta kaj eĉ juna, Stefano Naĥumoviĉ surmetis intersezonan palton, kiu havis tre decan aspekton, ĉirkaŭvolvis la kolon per skarpo kaj, iomete ŝovinte al la nuko kaj la orelo karakulan, tre ronĝitan de tineo ĉapon, eliris sur la frostan straton. Dum multaj monatoj da neniofarado, jura ĉikanado kaj kverelado hodiaŭ li sentis sin okupita, necesa kaj hastanta homo. Kaj en la animo li sentis gajon – unuafoje post tiu tago, kiam li malgajnis sian juĝaferon kontraŭ la popoleduka departemento en la lasta juĝa instanco. Kaj tia «laboreto», kiel tiu, kiun li planis por si por hodiaŭ, pro strangaj ecoj de lia malfacila karaktero plaĉis al li. Kaj li eĉ ekkantetis iomete, apenaŭ aŭdeble, nur por si mem:
Ruĝaj flagoj kiel kronoj
Lastajn vundojn kovris jam.
En la bravaj eskadronoj
Ni kunmarŝis, partizan'.
Du germanoj, frapante per ferumitaj botoj sur trafrostiĝinta pavimo, aperis renkonten al li kaj kun mirego aŭskultis – ĉu freneziĝis la homo, kantas? – sed li donis al ili tute nenian atenton, li estis tre okupita hodiaŭ kaj iris por afero, li hastis, por fari ĉion ĝuste hodiaŭ, sed ne prokrasti ĝis morgaŭ aŭ postmorgaŭ, kiel farus multaj, eĉ el tiuj, al kiuj Aglaja Petrovna ĉiel fidis kaj subskribadis plej laŭdajn karakterizojn. Li estas elpelita de ŝi, sed jen li riskas pro ŝi kaj por ŝi, dum ĉiuj baldaŭ kuŝiĝos dormi, kaj multaj jam kuŝiĝis.
Sur stratkruciĝo li haltis, rememorinte, ke lin, kiel li sciis el libroj pri vivo de konspirantoj de la «Popola libero»[47] aŭ de bolŝevistoj, aŭ kiel li vidis en kinofilmoj, oni povas gvati.
Sub frosta vento, en trablovoj de la stratkruciĝo li atente ĉirkaŭrigardis, viŝis la malsekan nazon per pugnoganto kaj, ree kantetante, ekiris pluen.
Kiel sorĉaj lumoj faskaj
Kaj fabelo, por ĉiam'
Restos sturmaj noktoj Spasskaj,
Voloĉajevka en flam'…[48]
En la ŝuoj, post la malnovaj, trivitaj feltbotoj, paŝi por Averjanov estis maloportune, kaj ĝenerale li hodiaŭ iom tro nervoziĝis kaj laciĝis, sed tamen lia humoro estis bona kaj batala, kaj eĉ pli, al li iom post iom ekŝajnis, ke li iras ne por plenumi sian decidon, sed por plenumi komision – responsan, danĝeran kaj treege malfacilan, sed konfiditan persone al li.
«Kaj kio? – rezonadis li duonflustre kun si mem, – kaj nenio, mi plenumos. Jen – la fricoj ridegas. Se ili scius, por kio iras tiu ĉi civitano, se scius! Sed ne ekscios ili, stultuloj, jen en kio estas la altestimata Tatjana Jefimovna, ne scias kaj ne divenas, kiu al vi iras kaj kia vin atendas konversacio…»
La eksan instruestrinon, kaj poste direktorinon de la lernejo numero ses Okajomova-n la maljuna librotenisto ne vidis delonge kaj nun malfacile rememoris la fastan, malaproban esprimon de ŝia magra, osteca vizaĝo. «Kun tiu ĉi estos malfacile, – pensis li, – sed mi ŝin timigos. Mi ŝin ajnmaniere timigos, kaj ŝi ne estas el kuraĝuloj. Tiel estos».
– Kiu estas tie? – demandis ŝi lin trans la pordo.
– Unu via tre malnova konato! – respondis la librotenisto per olea voĉo. – Iu Averjanov, Stefano Naĥumoviĉ…
– Sufiĉe malfrue, – sen ajna falsa afableco diris Okajomova, sed la pordon ŝi tamen malfermis.
Li estis akceptita ne tute gastame, sed pli-malpli ĝentile, Tatjana Jefimovna eĉ lumis por li per meĉaĵo, dum li estis malvestanta sin, kaj interesiĝis pri lia sano. Tamen, eksidi ŝi al li ne proponis, eble tial, ke en ŝia malgranda ĉambreto ĉie sur ĉifonoj kaj malnovaj ĵurnaloj estis dismetitaj rostitaj kaj senŝeligitaj glanoj, kiujn Tatjana Jefimovna kune kun iu polva kaj grandnaza maljunulino estis speciganta kaj pakanta en paperkornetojn.
– Kio estas tio? – frotante la malvarmiĝintajn en frosto manojn, interesiĝis Stefano Naĥumoviĉ. – Ĉu kafa firmao de sinjorino Okajomova? Aŭ kio? Ĉu vi pri porkoj zorgas aŭ pri homoj? Aŭdis mi, iam vi komercadis per iaj bobenoj en la bazaro?
Tatjana Jefimovna, ne respondante, trankvile malŝate rigardis al Averjanov. La polva maljunulino susuris malantaŭ ŝia dorso.
– Vi almenaŭ esprimu ĝojon, – diris la librotenisto. – Ja tamen viva mi estas, ne mortis ebria sur strato, kiel vi ĉiuj antaŭdiradis…
– Por kio do vi nun mortu, – ĝentilete, sed kun signifo en la voĉo prononcis Tatjana Jefimovna. – Ĝuste nun por vi estas honoro kaj konvena loko. Verŝajne, vi promociiĝis, ĉu ne?
Averjanov palpebrumis, retenante sin. «Aĥ vi, olda kanajlino, – preskaŭ diris li. – Mi ankaŭ por ŝi malbonas! Nu, ni vidos, sinjorino Okajomova, kiel vi mian baton eltenos. Tio por vi ne estas same, kiel skribi pri mi plendojn pri malĝentileco en ofica tempo kaj pri malakcepto de via bilanco pro pure burokrataj intencoj. Tio ne estas kiel ripeti post Aglajaĉo, kiam sur min ĉiuj kune ekpremis kaj kiam mi vere perpleksiĝis kaj montris min ne tre bele. Tio estas io alia!»
Sed nenion el tio Averjanov, kompreneble, diris, sed nur suspiris kaj, montrinte per la vizaĝo kiel eble plej multe da enigmeco, flustre prononcis:
– Mi persone kaj sen atestantoj devas kun vi interparoli. Kaj tiel, ke neniu aŭdu, tio estas afero treege danĝera…
– Kia tia afero? – per iomete treminta voĉo interesiĝis Okajomova. – Eĉ estas strange…
– Ni tian tempon travivas, ke en nenio mi ion strangan trovas, – tute obtuze kaj mistere diris la maljuna librotenisto. – Sed perdi tempon mi ne intencas. Se vi deziras – ni konversaciu, ne deziras – ĝuste tiel ni enskribos.
– Ja mi havas neniajn sekretojn, – videble venkinte la timon, tranĉis Okajomova. – Mi havas nenion por kaŝi kaj de neniu.
– Tamen mi ja havas sekreton, – penante paroli per tiu voĉo, per kiu hodiaŭ parolis kun li la gestapano Wentzlow, diris la librotenisto. – Havas, ĉu vi komprenas? Kaj ne malŝparu mian tempon, mi hastas!
– Do ni revenu en la antaŭĉambron, – iomete paliĝinte, konsentis Okajomova. – Alia loko ne estas.
Tenante la meĉaĵon en la mano, ŝi fermis malantaŭ si la pordon en la ĉambron, kaj tiam Averjanov al ŝi diris tion, kion li elpensis jam tiam, en la ĉambro numero 9:
– Gestapanoj kaptis unu virinon, similan al Aglaja Petrovna. Ŝia familinomo estas Fjodorova, ĉu vi memoras, estis instruistino – amikino de Sonjo Martemjanova? Do, se iu diros pri Fjodorova, ke ŝi estas Ustimenko, tiam mi havas tian komision de la ĝenerala stabo de la tutpartizana ruĝa movado diri al tiu – li opiniu sin mortinta.
– Kiel do? – griziĝante per la vizaĝo kaj penante ne rimarki odoron de alkoholaj vaporoj, venantan de Averjanov, kun teruro demandis Okajomova. – Kiel? Kaj kiel min koncernas tio?
– Ja tiel koncernas, ke vi havis malbonajn rilatojn kun Ustimenko, simile al miaj. Ĉe mi pro alkoholo kaj aliaj malmoralaĵoj kaj maletikaĵoj, kaj ĉe vi pro metodo de instruado, vi, mi memoras, en la aktivulara kunveno forte atakis Aglaja-n, mi al vi eĉ el angulo aplaŭdis. Kaj ŝi vin rebatis, en la aŭlo de la pedagogia teĥnikumo tio okazis. Poste vi, certe, valerianon trinkis kaj kriis, ke «ne lasos tion senpune!». Ĉu nun vi rememoris?
Tatjana Jefimovna, alpremiĝante al la muro de la antaŭĉambro, prokrastis respondi: kion deziras de ŝi tiu homo? Kiu li estas – ĉu provokisto? Kaj kio estas tiu ĝenerala tutpartizana stabo?
– Ĉu vi vere forgesis? Inter vi ankaŭ estis pure teoria disputo pri kamaradeco en lernejo kaj pri falsa kompreno de kamaradeco. Rememorigis vi al ŝi, al Aglajaĉo nia, ŝian nevon, kiel li ne denuncis pri siaj kunlernantoj, ne indikis ilin sincere, laŭ via ja konvinko li devis indiki sincere. Ŝajne ili ĉiuj saltis el fenestro…
– Sed vin ja kial tio interesas! – ekkriis subite Tatjana Jefimovna. – Kian tio povas havi rilaton al Fjodorova?
La librotenisto enigme ridetis. Enigme kaj morne.
– Mi ne komprenas! – levis la ŝultrojn Okajomova.
– Kaj tio estas ne via afero, – signife prononcis Averjanov. – Tio estas afero de pli altaj instancoj, kaj ne vi ĝin sciu. Ne vi, havanta pri mi tian imagon, ke mi estas elpelita ĉeflibrotenisto. Vi, interalie, same estis enmiksita en tiu afero, vi same pri mi skribis, ke mi kvazaŭ estas «netolerema sur mia posteno». Mi memoras, certe, la maljuna Averjanov ĉion memoras!
Kaj, kolere snufante, li komencis dekroĉi sian palton de la vestkroĉilo.
– Se vi pri mi denuncos, same estos por vi malbone, – afereme aldonis li, pufigante sian peltan ĉapon per la polmo. – Tre malbone. Mi ne estas tre granda birdo, sed oni min konas kaj post la milito eĉ pli laŭte ekkonos. Kaj ke mi estas netolerema, do vi, kamaradoj kritikantoj, prefere mem ĝustatempe zorgu pri bilancoj. Financaj bilancoj – tio estas ne bagateloj kun lernejaj poentoj, kie ĉion eblas ŝanĝi, tio estas afero sankta. Kaj niaj bilancoj – tio estas ne via metodiko kaj pedagogio.
Paroladis li longe, indigne kaj elkore, prononcante financajn terminojn per voĉo, tremanta pro emocio, asertadis, ke la plej bonajn jarojn de sia vivo li fordonis al la afero de popola edukado, dum li povus krei «klasikan lernolibron» sub titolo «Librotenado por ĉiuj», kaj ke ĉe li eĉ estas preparitaj ĉiuj materialoj por tiu verko, sed ke ĝuste Aglajaĉo persvadadis lin ne «nudigi per foriro» la librotenan fakon, kaj jen li nun estas nenio.
– Jes, mi estas nenio! – ekkriis li patose. – Kaj eĉ vi, fama en la pedagoga mondo senanimulino, permesas al vi…
Sed tiun frazon li ne findiris, klare aŭdinte ploron. Tatjana Jefimovna, tenante en unu mano la meĉaĵon, per la alia per mizera gesto estis fermanta la vizaĝon kaj, skuiĝante tuta, ploris laŭte kaj amare.
– Nu jen, – ekkriis Averjanov. – Por kio do tio? Tio tute ne konvenas!
– Ne… mi pro tio… – per voĉo, ŝiriĝanta al malbelaj jelpetoj, kaj malespere penante paroli pli mallaŭte, diris Okajomova, – pro tio, ke mi nur ĵus komprenis: ĝis kio ili nin kondukis, damnitaj, ke jen vi… iras… kaj avertas… ke ni… ne perfidu! Tio estas vi! Sed nur, mi petas, ne ofendiĝu, Stefano Naĥumoviĉ, je dio…
– Tio ne gravas, – nedifinite diris li, ne komprenante, kio okazas al ŝi. – Tio estas ebla. Kial ne averti, ja homo tute povas ne scii. Do, ŝi estas Fjodorova, ĉu klaras? Ne Ustimenko, sed Fjodorova. Kaj fino!
Surmetinte sur la nekombitan kapon la ĉapon, ree kun ioma elmontrado de kuraĝo, la maljuna librotenisto svingis al Okajomova per la mano, diris ankoraŭ ion vigligan, eliris kaj subite rememoris, ke ĉi tie, nemalproksime, en la Noĉa interstrato, loĝas lia viculo, nomumita poste sur la postenon de ĉeflibrotenisto, – la ĝiba Platono Zakarijeviĉ Zemskov. Al Zemskov Averjanov sentis nenian malamikecon, ĉar tiu lin eĉ defendadis kiel tre sciantan libroteniston, kvankam persone kun li kverelis pro la eterna lia ebria impertinenteco kaj foje promesis lin enprizonigi, se li tiel «esprimiĝos» en ĉeesto de instruistinoj, pri kio Averjanov ne ofendiĝis. Evakuiĝi Platoĉjo ne sukcesis – malsanis lia fratino, kaj iam, ankoraŭ en septembro, Stefano Naĥumoviĉ, konsternita de la malfeliĉo de la milito kaj de sia senokupeco, vizitis Zemskov-on. Tiu, kun sia fratino Paŭnjo, kun kiu li, evidente, vivis tre amike, akceptis sian eksan estron homece, eĉ metis sur la tablon kruĉon da ia sufiĉe forta memfarita brando kaj blinojn, el kiuj estis elŝoviĝanta pikanta brano, sed tamen tio estis kaj drinkaĵo kaj almanĝaĵo, kaj ankaŭ konversacio estis – meditema kaj nehasta flanke de Platoĉjo kaj Paŭnjo kaj ordinara memkontenta krio flanke de Averjanov…
Nun, rememorinte plie la brandon, ol la kvietajn gefratojn, Averjanov frapis al la konata, tegita per ŝirita drapo pordo. Paŭnjo malfermis. Estante laŭ sia naturo homo, neniam scipovanta konservi ajnajn sekretojn, kaj krome deziranta veni gaste ne simple, sed nepre kun novaĵo, Stefano Naĥumoviĉ tuj, preskaŭ ĉe la sojlo, rakontis al Zemskov-oj, kiel oni lin «trenis» en la gestapon, kiel tie oni kun li parolis kaj kiel ŝi (nia eksa estrino mem, tiel ŝin kaj tiel, kun kiu li tutegale nepre ĝisiros la Superan Kortumon) la okulojn fermis pro abomeno.
– Jen kiel! – kun nepenetrebla esprimo de la magra kaj malhela vizaĝo respondis Zemskov. – Eĉ tiele!
– Ja certe! – ekkriis Averjanov, per la okuloj observante la maldikan kaj kvietan Paŭnjon, kiu estis metanta sur la tablon kruĉon kun brando kaj teleron kun fumaĵita ĉevalaĵo. – Ja certe! Abomenas min Aglajaĉo damnita!
– Eble, ne abomenas! Eble, hontas! – rimarkis Zemskov. – Ankaŭ tiel okazas.
– Ĉe ili ne okazas!
– Ĉe kiuj ili? – subite demandis Paŭnjo kaj ĵetis mallongan rigardon al la maljuna librotenisto.
– Ja ĉe tiaj, kiel Ustimenko…
Zemskov kun subrido movis la brovon, verŝis por sia eksa estro brandon kaj, kiam tiu eltrinkis, interesiĝis:
– Nu, kaj se vin, Stefano Naĥumoviĉ, ili torturus, tiam kiel?
– Kraĉus mi en iliajn vizaĝaĉojn, – prisuĉante ĉevalan kartilagon, respondis la librotenisto. – Tia estas nia partizana ĵuro.
– Ĉu partizana? – kun nerimarkebla subrido redemandis Zemskov. – Ĉu vi estas partizano?
– Kiu scias! – jam mem verŝante al si la aroman brandon, respondis la librotenisto. – Tio, amiko Platoĉjo, estas alta politiko. Jen vi kuiras brandon, fumaĵas mortintajn ĉevalojn, via afero estas la militon postvivi. Sed estas aliaj homoj, ĉu klaras al vi? Ekzistas aliaj! Kaj la benzinujoj en la Koĉera antaŭ la Novjaro ne per si mem ekbrulis, ĉu klaras?
– Do, ĉu vi ilin bruligis? – pri io ĝojante kaj jam senkaŝe ridetante, interesiĝis Zemskov, kaj Stefano Naĥumoviĉ subite miris, kian lia eksa viculo havas ĉarman kaj bonan vizaĝon. – Ĉu vere vi?
– Ĉu vi pensas, ke mi disbabilos al vi pro via aĉa brando? – respondis la librotenisto. – Ne, oĉjo, atendu…
– Stefano Naĥumoviĉ scias, sed neniam diros, – ne rigardante al Averjanov, sciigis al la frato la maldika Paŭnjo kaj ĵetis la longan orkoloran harligon trans la ŝultron. – Li komprenas – paroli tielaĵojn nun ne eblas. Kapoj falos…
Averjanov minace konfirmis:
– Tute certe!
Kaj konsilis al Zemskov:
– Vi, oĉjo, same bridu vian langon. Ĉu vi vidis, kiel sur la Bazara oni pendumis? Kaj ankoraŭ pendumos. Por ili ne pendumi ne eblas, mi en la gestapo hodiaŭ aŭdis.
– Kion do vi aŭdis?
– Multon.
– Sed tamen? – apogante sin per siaj maldikaj kubutoj sur la tablo, demandis Paŭnjo. – Ja estas interese! Aŭ vi subskribis ne diri?
– En la ĉambro numero naŭ! – solene respondis Averjanov. – Sub minaco de mortpuno. Sed mi por ili ne estas lakeo! – kriis li. – Vi aŭdis, kia ĉe mi aperis plano. Kaj tiun planon mi parte plenumis. Aŭskultu atente kaj faru konkludojn pri la homo, kiun vi eks… esk…
– Ekskomunikis, – sufloris Platoĉjo. – Sed ja vere, – tro vi diboĉadis kaj huliganis, Stefano Naĥumoviĉ, neniu povis elteni. Nu, ne en tio estas la afero. Ĉu vi ion rakonti deziris?
– Kaj mi rakontos! – kriis la maljuna librotenisto. – Rakontos! Do ek, ne ŝparu la brandon, verŝu ankoraŭ, tutegale mi pro miaj faroj pendos sur la Bazara.
– Nu, ĉu vere? – ruzete subridis Paŭnjo.
– Sed ĉu ne?
Kaj alpremiĝante per la kava brusto al la tablo, timigante la gefratojn, kiel antaŭnelonge Okajomova-n, per la okuloj kaj minacante ilin per la fingro kun malpura ungo, Averjanov rakontis kun ĉiuj detaloj, kiel li ĵus «havis konversacion kun tiu maljuna kanajlino Tatjana Jefimovna» kaj kiel li tuj iros en la «faŭkon de leono» mem, ĉar ĝuste tie povas troviĝi «la pereo de Aglajaĉo» – kaj pereo terura. Parolis li longe kaj komplike, konfuziĝante kaj tre fanfaronante pri siaj jam grandegaj ligoj kun la ĉefa komandantaro de la sabotaj grupoj, sed ambaŭ Zemskov-oj – kaj la frato kaj la fratino – aŭskultis lin atente, serioze kaj eĉ kun kompato, kvazaŭ kredante ĉiun lian vorton.
– Ĉio ĉi estas bona, – diris Platono, aŭskultinte sian eksan ĉefon ĝis la fino, – eĉ bonega. Kompreneble, Alevtina Andrejevna tute povas perfidi al ili Aglaja-n Petrovna-n, pli ĝuste, rekoni ŝin. Ĵaluzo, kolero, ĉio estas vera, sed nun por vi iri estas neeble, la tempo antaŭlonge finiĝis, kaj nokta patrolo vin arestos kaj forkondukos. Kaj vi nun devas pli singarde konduti…
– Mi al ili kraĉis, – prononcis Averjanov, ekstarante. – En nia afero malkuraĝo ne povas havi lokon. Niaj knaboj ĉu vi scias kio estas?
– Nu, kio? – kun suspiro interesiĝis Platono Zemskov.
– Niaj knaboj estas feriantoj el morto! – ekkriis Stefano Naĥumoviĉ, enrigardante en la kruĉon, kie ankoraŭ estis brando. – Ĉu vi aŭdis? Kaj ankaŭ mi, – batinte sian bruston, deklaris li, – kaj ankaŭ mi havas ferion el morto!
Li ekdormis samtie, sur malnova tapiŝa divano, kaj kiam li vekiĝis, li longe ne povis kompreni, kiel li trafis ĉi tien. Bruliginte finfine la meĉon, la maljuna librotenisto rekonis la ĉambron de Zemskov, vokis lin kaj, ne ĝisatendinte respondon, verŝis por si plenan glason da brando. Alkoholo denove batis lian kapon, li eksentis sin kvazaŭ flugilhava kaj ree ekŝajnis al si mem batalanto-partizano, la plej ĉefa, kuraĝa kaj decidema. Li, certe, kun plezuro ankoraŭ konversacius, sed ambaŭ konversaciantoj – kaj la frato kaj la fratino – ien malaperis kaj al lia voko ne respondis. «En la laboro jam, – kun suspiro pensis Averjanov, – kaj mia Margarita verŝajne denove al malŝarĝado foriris. Mi sola tiel turmentiĝas!»
Sed tuj rememoriĝis al li ĉio travivita en la gestapo kaj tio, kiel li «ordigis la aferon kun Okajomova», li pensis, kiel hontos poste Aglaja Petrovna, kiam ŝi ekscios, de kiu ŝi fermis la okulojn, li imagis malproksiman estontecon en la Supera Kortumo, kiam Aglajaĉo falos antaŭ li sur la genuojn, kaj li ekparolis kun si mem.
– Stultulineto, – kun kareso kaj ebriaj larmoj en la voĉo prononcis li, – kia stultulineto, ne komprenas, kiun ŝi fidu. Ebriulo. Sed tion ŝi ne komprenas: ebria kaj saĝa – duobla avantaĝo. Jen mi tuj iros al tiu via Alevtina kaj kun ŝi same konversacios. Mi al ŝi ĉion diros. Ŝi ekscios, kiaj ni estas homoj. Kaj ni, ne, vin ne perfidos, kvankam en kunsido de la Supera Kortumo mi rakontos, kiel tiam okazis kun la jara bilanco. Mi ĉion rakontos!
Ŝovinte per la polmo la karakulan ĉapon sur la nukon, kun ĝemeto surmetinte la palton kaj forgesinte la skarpon, li eliris al frosto kaj tie tute kuraĝiĝis. Li vere nun timis nek dion, nek diablon. El la Noĉa li eliris inter disbombitaj, prujnokovritaj domoj al la Hitlerstraße kaj, tremetante pro frosto, ekkantis en nokta senbrueco de la okupaciita, silentanta urbo per maljunula voĉo kanton, kiun li malbone memoris, sed kiu tre konformis al lia humoro:
Ni ruĝaj partizanoj, kaj pri ni[49]
Fabeloj por infanoj sonas en Rusi',
Kiel en tagoj helaj…
– Halt! – kriis oni al li el la frosta obskuro.
– Vi mem – halt'! – montris la dentojn Averjanov. – Iru ĉu vi scias kien?
– Halt! – ankoraŭfoje, minace kaj tre laŭte avertis la germano.
– Iru vi ĉiuj! – laŭte kriis Averjanov. – Kolbasuloj malpuraj, ne timas mi vin, ĉu vi komprenas?
Li ilin ne vidis, tiujn germanajn soldatojn kun blankaj brakbendoj, sur kiuj estis presita vorto «patrolo». Kaj la pafojn li ne aŭdis. Kaj nenian doloron li sukcesis senti. En la momento de sia morto li ne plu estis drinkulo, elpelita el la popoleduka departemento, nek ĉiama insultanto, nek kverelanto, nek ĉikanemulo. Li estis heroo, kvankam iomete drinkinta, heroo-partizano, kaj kantis la kanton:
Kiel en noktoj stelaj,
Kiel en tagoj helaj
Kuraĝe ni iras al batal'!
Tio estis la unua okazo en historio de la grupo «C», kaj viktimo iĝis Wentzlow mem. Tamen, en Berlino li ion aŭdis pri tiuj metodoj de «varmego kaj malvarmo», sed ĉi tie tiaj komplikaĵoj ne estis praktikataj. Kaj Wentzlow neniel povis atendi, ke von Zanke pri nenio lin avertos. Tamen, eble, ĝuste tial la unua parto de la spektaklo tute sukcesis, sed nur la unua, por plia plezuro de la Sturmbannführer.
Jam sur la ŝtuparo la maljunulo komencis kriegi kaj insulti per plej malbonaj vortoj, kiel vera pruso, poste per la pinto de la boto malfermis la pordon kun tia forto, ke elŝutiĝis la vitroj, kaj, transirinte al ŝriko, ordonis tuj malbuki la rimenojn, kaj ĉar la ŝlosilo ĉe Wentzlow ne troviĝis, la ĉefo pro furiozo komencis piedfrapi la plankon. Ne inicitaj pri la reguloj de la ludo soldatoj kun teruro ekĵetiĝis en la tuta domo, la deĵoranto pro timo premis alarmsignalon, malsupre, en la kazerno, la homoj komencis vestiĝi, kvazaŭ ĉi tien estus elĵetita paraŝutista grupo de la kontraŭulo. Kaj la ĉefo plu kriadis, kaj al Wentzlow eĉ ŝajnis, ke li levis por bato al li la manon en ganto. Alta, kun promenbastono, en kaskedo kun alta rando, kun elstaranta fortvola mentono, li sendube faris fortan impreson per tuta sia aspekto, per la furioza voĉo, per la tretado, per potencemo, per rafinita insultado, al kiu povus envii Sonderkommando-Führer Dieffenbach mem.
Dum oni serĉis la ŝlosilon, hirta suboficiro de la gardo de la grupo «C» dismordis la ĉeneton per speciala tenajlo, la ĉefo propramane deŝiris la rimenojn, per tranĉilo, efekte, kiel en vakera filmo, distranĉis la lastan, ne malagrafantan. Ĉe Aglaja Petrovna fleksiĝis la kruroj. Ŝi ankoraŭ aŭdis, kiel li diris al ŝi ion karesan, bonkoran, maljunulece kompatan, sentis, kiel li poste subkaptis ŝin preskaŭ sur la manojn, kuŝigis sur rapide alportitan brankardon. Senĉapaj, tremantaj en frosto, paralizitaj de timo soldatoj, la renversita, sensenca vizaĝo de Wentzlow, flagranta lumo de elektraj lanternoj, doktoro Schäfer en mallonga kitelo – tio estis la lasta, kion ŝi vidis de sur sia brankardo. Poste la konscio forlasis ŝin por longe.
– Ne koleru al mi, mia knabo, – diris la ĉefo al Wentzlow, demetante la uniforman palton en sia kabineto. – Vi komencis tiun aferon kun ioma malvigleco. Ni devas finfine akiri ŝlosilon al la arbaro per ajna kosto. Ni bezonas ŝlosilon por kio?
«Diablo vin manĝu!» – kolere pensis Wentzlow.
– Por kio? – ripetis von Zanke.
– Por fini la partizanojn.
– Sed fini la partizanojn ni devas pro kio?
«Jen, verŝajne, la plej perfekta maniero de torturado», – decidis Wentzlow.
Sed tamen li respondis pli aŭ malpli sukcese. Kompreneble, la afero estis en la silentaj, por ĉiam obeigitaj komunikvojoj. Kion ankoraŭ bezonis tiu maljuna nazia azeno?
Ĝuste tiam von Zanke ektorentis.
Li ekparolis ekster ajna logiko, ekster ligo kun la antaŭa «por kio» kaj «pro kio». Tamen, iu ligo ekzistis, sed Wentzlow kaptis ĝin multe pli poste. La afero estis en tio, ke tra la «arbaraj homoj» – tiel, almenaŭ, supozis la maljuna vulpo – tralikiĝadis en la regionon nedezirataj informoj pri venkoj de la sovetia armeo sur nemalgranda teritorio Kalinin – Jelec. La esenco estis ne en la fakto mem de «malordo ene de nia dua armeo», kiel esprimis von Zanke, la malfeliĉo konsistis en tio, ke tio ne devis esti sciata! Kaj ili ĉi tie scias, ke estas elpostenigitaj Guderian kaj Hoepner, same kiel ili per radio estis informitaj pri foriro de la komandanto de la grupo «Centro» feldmarŝalo Beck kaj pri elpostenigo de Brauchitsch.
– Ili havas hektografon, ili distribuas flugfoliojn! – globigante la okulojn, ekkriis von Zanke. – Jen al vi la silentaj, por ĉiam obeigitaj komunikvojoj! La unua malvenko de nia armeo – ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Kio estas tio por ili?
– Verŝajne, ĝojo! – levis la ŝultrojn Wentzlow.
– Oksigeno! – sciigis von Zanke. – Oksigeno! Kaj sekve, kia estas nia tasko?
– Senigi ilin je tiu oksigeno!
– Tre bone, Wentzlow! Sed kion ni devas por tio fari?
– Fini la «arbaron», mi supozas, – seke respondis Wentzlow. Li ne havis inklinon al koraj konversacioj. – Se tio estas ebla, kompreneble…
La ĉefo aŭskultis malatente aŭ tute ne aŭskultis, alie Wentzlow ricevus mallaŭdon pro tiu «se tio estas ebla». Ĉu estas pensebla neeblaĵo en la grupo «C» – tiel dirus tiu nazia funkciulo. Jen li mem tuj ekvidos, kiaj estas la bolŝevistoj! Li provu dismordi tiun ĉi nukson per siaj ideale faritaj makzeloj. Por li tio utilas!
– Iru ripozi, – finfine konsilis la ĉefo. – La aferon de nia sinjorino mi kondukos ĝis la fino. Siatempe mi sukcesadis veni al finiŝo ne lasta. Kaj vi prenu al vi libroteniston Zemskov el la urbestrejo. Sed ne hastu, estu treege singarda. Mi rigardis la dosierojn kaj pensas, ke ĉe Zemskov same povas konserviĝi ŝlosileto al la arbara sorĉita regno de la ruĝuloj.
Wentzlow leviĝis:
– Ĉu mi povas iri?
– Ho, certe! – ekkriis von Zanke. – Iru, drinku, vi aspektas lace. Ho Dio, kian malfacilan laboron ni ĉiuj havas, ĉu ne?
Restinte sola, li verŝis por si glaseton da kuracao, rigardis ĝin tralume, lipis kaj demetis. La sano estis ne en ordo, doloris la stomako kaj turmentadis pirozoj. «Damnita piprita hispana manĝaĵo» – per tiaj vortoj von Zanke ĉiam rememoradis sian agadon ĉe Franco. Ne senkaŭze li ricevis la pension, kiun ankaŭ ĝis nun la ambasadoro de la generalisimo en Berlino pagas al la Standartenführer ĉiun duan monaton…
Oscedante, fiksaŭskultante tion, kio estis okazanta en lia intestaro, von Zanke ekzercis la piedon, paŝinte en la kabineto, ordonis alporti al si poŝton kaj varmobotelon, ankoraŭfoje lipis la likvoron kaj balancis la kapon.
Kun la varmobotelo sur la ventro li selektis la kovertojn, malkovris unu, tralegis kaj vokis per interna telefono la «bonan etulon» Zollinger-on.
– Venu al mi, mia knabo! – petis li per laca voĉo. Kaj kiam tiu, gaje ridetante, malfermis la pordon, la ĉefo demandis: – Ĉu vi memoras la aferon de tiu perfidulo doktoro Hummel?
– La aferon, honeste dirante, mi ne memoras, sed…
– Jes, jes, – kapjesis la ĉefo, – mi komprenas. Sed ĉi tie estas interesaj informoj, klarigantaj grandegan saĝecon de la leĝo de la tridek kvina jaro. De kiu leĝo?
Sur la vizaĝo de la «bona etulo» aperis malsprita esprimo. Li ne tro streĉadis sian memoron per ĉiaj datoj. Sed la damnita maljunulo ree ekrajdis sian ĉevaleton. Necesis toleri, ĉi tie ne helpos eĉ la karto de la «Gestapo ene de la gestapo». Ne senkaŭze sinjorino Zollinger eĉ nun diradas, ke al ŝia knabo ne sufiĉas asidueco.
– La imperia kongreso de libero en Nurenbergo akceptis leĝon. Kian?
– Kompreneble, genian, – penis devojiĝi al eta provoko la «bona etulo». – Ja ĉe ni ĉio estas genia. Eĉ misoj kaj eraroj de la komandantaro. Ĉe ni…
– Jes, ĉe ni ĉio estas genia, – per fera voĉo la ĉefo starigis sur la propran lokon la «bonan etulon». – Kaj ne penu priŝerci la sanktan, knabo, tio estas al neniu pardonebla, kaj des pli al vi…
Zollinger penis kontraŭdiri, sed la ĉefo ne permesis.
– Viajn ludojn vi povas ludi kun aliaj, – severe kaj seke diris li. – Sed nur ne kun ni – malnovaj batalantoj. Provoko estas bono, kiam ĝin eblas trakti en la sama aspekto, kiel la formulon pri juro. Kian?
– Ĉu formulon pri juro?
– Ankaŭ tion vi ne scias: «Juro de popolo estas tio, kio estas utila al la popolo el la vidpunkto de la regantoj de la popolo». Sekve – «provoko estas bono, kiam ĝi estas utila al la popolo el la vidpunkto de la regantoj de la popolo». Tiujn rimarkindajn pensojn plurfoje eldiradis – kiu?
– Ĉu la Führer?
– Ne tute. Ilin eldiradis Reichsjugendführer Baldur von Schirach. Kaj vi devas tion scii. Vi ankoraŭ multon devas scii, Obersturmführer Zollinger.
– Jes, ĝuste! – konfirmis la «bona etulo».
– Nun aŭskultu! – ordonis la ĉefo.
Kaj laŭte, per glata, bonkora, milda voĉo kun edifaj intonacioj, li tralegis al la «bona etulo» paperon kun marko «tute sekrete – dokumento de ŝtata graveco».
Zollinger aŭskultis, farinte vizaĝon de bonkonduta knabo, ludetante per perlamota tranĉileto, oscedante laŭeble kaŝe. Paperojn sur la Prinz-Albrechtallee en Berlino oni ordinare skribadis longaj, en la gestapo estis sia stilo – komplikita, dubsenca, kun duonaludoj kaj palpebrumoj: siauloj skribis al siauloj – tio donadis specialan gravecon al ajna bagatelo.
Koncize la enhavo de la papero «de ŝtata graveco» estis reduktebla al tio, ke la perfidulo medicina konsilisto doktoro Hummel, kaŝiĝinta ĉe la ruĝaj partizanoj, jam en la 1923-a jaro edziĝis al judino el Hamburgo Ida Feinstein, de kiu en la 24-a jaro li generis infanon de miksita sango, nomitan Otto. Kaj kiam post la akcepto de la leĝo «pri gardo de pureco de germana sango kaj germana honoro» al la indikita Hummel estis proponite divorci, li dum longa tempo rezistis, kaj poste deklaris, ke Ida Feinstein kaŝiĝis de li en nesciata direkto kune kun la filo Otto. Tamen tiu lia deklaro, kiel montris speciala kontrolo, evidentiĝis falsa. La indikita Ida Feinstein, uzinte en fiaj kaj trompaj celoj sian arjan aspekton, helpe de falsaj dokumentoj kaŝiĝis nur de la inspektaj instancoj, plu subtenante kontraŭleĝan skriban komunikadon kun la edzo. En oktobro de la 1939-a jaro Ida Feinstein, loĝinta kun dokumentoj de Erna Laschwitz en infana hospitalo «Azilo de Magdalena», kie ŝi laboris kiel kuracisto pri okulaj malsanoj, estis senmaskigita de la sekreta politika polico, arestita kaj direktita en koncentrejon. La filo de la ŝtatperfidulo, Otto, penis rezisti ĉe la aresto de la patrino kaj estis mortpafita. Post ricevo de la informo pri la krimo de Hummel lia edzino en la koncentrejo estis pendumita…
Pri ĉio ĉi Berlino estis sciiganta la grupon «C».
Krome, Berlino estis rekomendanta al la grupo «C» kaj al Standartenführer von Zanke uzi ĉiujn rimedojn por trovo de Hummel, por senprokraste direkti la ŝtatkrimulon en disponon de la fako «B-4» por enketado laŭ speciala ordo.
Finleginte la paperon, von Zanke suspiris: ĉiu linio ĉi tie spiris per riproĉo. Kiaj ebloj estis perditaj, kia afero estis ne finfarita, kia eleganta proceso estis mankigita!
– En bonan historion ni trafis, – diris la «bona etulo». – Kaj ni vane ne informis Berlinon, ke ne Hummel mem, sed nur lia kadavro estis forprenita de la partizanoj. La helpkuracisto Hertz ne povis mistrafi, mi mem ja estis malnodanta tiun interplektaĵon. Certe, ili fortrenis la kadavron, kaj ĉe tiu varianto nin neniu molestus.
Von Zanke ekstaris kaj alportis botelon da anizlikvoro: eble, anizlikvoro ŝajnos al li pli agrabla, ol kuracao?
– La afero estas ne en la perfidinta fiulo, – diris li, alpremante al la ventro la varmobotelon. – La afero estas en tio, ke ĉie endas serĉi judecon. Kaj ni al tio rilatas supraĵe.
Sed ankaŭ la anizlikvoro ne helpis – ĝi evidentiĝis same sengusta, kiel la kuracao. Kaj la cigaro odoris je fojno.
– Interalie, kiam ĝi estos finita ĉi tie? – per grumbla voĉo demandis li. – Ĉu ni estas tiom nervozaj, aŭ tiom tro lacaj, aŭ, ĝenerale, simple neplenvaloraj, ke ni ne povas fari mem, sed devas peti, ke oni al ni sendu por helpo specialan operacan taĉmenton? Kiel vi rigardas al tiu demando, knabo? Al kiu ni povus konfidi tiun ĉi operacon?
– Se al mi estos donita tia honoro… – diris Zollinger.
– Necesas ĉion pripensi kaj prepari transportilojn, – ne hastante kaj frotante per la varmobotelo la ventron, diris la ĉefo. – La operacon ni nomos same, kiel ĝi estis nomita siatempe en Poznano, – «Bonan nokton». Al mi ankoraŭ estas ne tute klare, en kio estas la afero, sed ekzistas informoj, ke, ekzemple, en la onkologia malsanulejo oni intencas rezisti. Kaj kvazaŭ iu kuracisto – lia nomo ne estas trovita – deklaris: «Ili provu veni!» Mi al vi donos la agentajn dosierojn…
La «bona etulo» ekstaris.
– Ni venos! – diris li, brilante per la okuloj. – Kaj mi ĵuras al vi, sinjoro Standartenführer, ke vi estos kontenta pri la operaco «Bonan nokton». Fidu min. La Reichsführer nepre esprimos al ni dankon. Kion ajn, sed tian supon mi scipovas kuiri…
Von Zanke sulkiĝis; lin ĉiam ŝokadis tiuj vulgaraj frazoj: «enbati la kapon en la ŝultrojn», «kuiri supon», «pendigi kun la kapo sube». Ekzistas speciala, aprobita, preciza nomenklaturo, por kio necesas krudaĵoj…
– Bone, – diris li malvarme. – Poste ni ellaboros tutan planon en detaloj.
Trarigardinte la poŝton kaj diktinte respondojn al Hunda Morto, li telefone interesiĝis de doktoro Schäfer, ĉu firme dormas lia «kara pacientino». Schäfer respondis, ke, malgraŭ superdozoj de respektivaj drogoj, ŝi neniel povas trankviliĝi – eĉ la okulojn ne fermis.
– Bonege, mi ŝin tuj vizitos! – sciigis la Standartenführer.
Ne hastante, kiel ĉiam, li alivestis sin en la ofica dormoĉambro, lokita malantaŭ la kabineto: demetis la uniformon kaj en mola ĉasista, borderita per silka ŝnuro jako, en sukcenkolora sakpantalono, en fezo, ŝovita flanken, subite iĝis simpatiega maljuna burĝeto, krudeta kaj kora aspekte, tre aĝa, tre vidinta ĉian malfeliĉon, ruzeta, el tiuj maljunuloj, kiujn neniam forlasas filozofia bonanimeco. «Formo numero tri» – tiel nomadis tiun sian reenkarniĝon la maljuna gestapa vulpo, ekzemplero el tiuj, pri kiuj eĉ al ĉio kutima Reichsführer Himmler ne laciĝadis ĝoje miri.
Tiel, ĝemetante, apogante sin sur bastono, alpremante al la ventro la plenigitan per freŝa bolakvo varmobotelon (ankaŭ la varmobotelo konvenis al la «formo numero tri»), la simpatiega maljunulo eniris en la blankan ĉambron, kie Aglaja Petrovna sur alta, granda, komforta lito estis batalanta kontraŭ kovranta ŝin peza dormo.
Schäfer (same bonkora germana doktoro) abrupte ekstaris en atentopozo, bojis la difinitan por la «formo numero tri» saluton. Ĝia senco konsistis en tio, ke la «objekto» (en tiu ĉi okazo Aglaja Petrovna) komprenu, ke antaŭ li estas la supera estro, la plej supera – super kiu neniu povas esti. En la monstraj laboratorioj de la SS ĝustatempe kaj kun absoluta scienca ekzakteco estis trovite, ke al ideaj kaj intelekte armitaj «objektoj» kategorie ne efikas kaj milita uniformo, kaj sistemo de parada aperado de superaj ranguloj de la sekreta politika polico – ĝis Otto Ohlendorf, Eichmann, Heidrich kaj Himmler mem. Fojfoje en tiuj «objektoj» estis registrita nur scivolemo. Sed estis rimarkitaj, kvankam esceptaj, okazoj, kiam modesta, milda kaj kompata konduto de superaj personoj donis iomajn pozitivajn rezultojn.
Rimarkinte laŭ la okuloj de Aglaja Petrovna, ke ŝi komprenis, kiu estas antaŭ ŝi, von Zanke, plaŭdante per la pantofloj, proksimiĝis al la lito. Li estis mirigita de la viva kaj intensa beleco de la bolŝevistino (ja oni ŝin batis, tiun virinon), miris pri krepuska lumo de ŝiaj pupiloj, malbonkora, sed trankvila, miris, ekvidinte la malgrandan, klasikforman orelon, kaj sulkiĝis, rimarkinte batbluaĵon sur la kolo, sub la mentono…
Poste, ne hastante, elvokinte sur sia falta kaj pendvanga vizaĝo rideton de kompato, von Zanke eksidis, ankoraŭ frotis per la varmobotelo la ventron kaj ekparolis konfide kaj nelaŭte:
– Tio estas terure, tio estas malbone, tio estas neeble! Sinjorino… mi ne scias, kiel diri ruse! Sinjorino necesas scii: mi estas milita homo. Ekskluzive! Malnova, serva generalo! Ordono! Obei! Atenti! Soldato! Mi! Kaj neniu alia! Sed tiuj damnitaj kanajloj, pardonu, sinjorino, tiu malpura gestapo, faŝistoj, faris ne tiel! Nia Führer ne scias! Niaj generaloj ne scias! Nome de la komandantaro de la imperia armeo general-leŭtenanto von Zoren (por ajna okazo li eĉ la familinomon ŝanĝis – vulpo) donas siajn… kiel tion diri? pli… plej profunda pardon'! Certe, sendube, ni militas. Sed la germanaj trupoj ne malpurigas sin per tiuj fiaĵoj. Vi ripozos! Vi bone manĝos, multe tre delikata plado. Kaj vi iros nach Haus… kiel tion diri ruse?… hejmen! Al hejmo! Al loĝejo! Por paco kaj kvieto kaj via bona… kiel tion diri?.. panjo, kaj paĉjo, kaj Großpanjo. Kaj nun, hodiaŭ, necesas multe… bone… dormi, ĉu? Tre dormi, ripozo, tuj, dormo…
Kaj tiam Standartenführer kolonelo Ulrich von Zanke, komisiulo de Himmler kaj proksima amiko de Ohlendorf, instruisto de Eichmann kaj asistanto de Heidrich, konfidenculo de maljuna ruzulo Canaris, unu el nemultaj konsilantoj de Adolfo Hitlero mem pri la plano de kreado de la maŝino de la Ĉefa imperia departemento pri sekureco kaj inspirinto de la unuaj amasaj ekzekutoj, plenumitaj de buĉistoj de la SS, – la estro de la grupo «C» – Oriento – subite komprenis, ke la ludo kun la damnita bolŝevistino estas malgajnita senespere kaj ke regajni li ne povos.
Aglaja Petrovna tute nenion respondis, nek interrompis lin, nek esprimis malpaciencon. Ŝi simple divenis, kiu li estas, kaj ne en tiu senco, en kiu li tion al si imagis, kiam doktoro Schäfer prezentis lin kiel general-leŭtenanton von Zoren, sed en alia – en la vera. Tio estis simila al la malnova fabelo pri Ruĝkufulineto kaj Lupo, sed ĉi tie tiu bolŝevista Ruĝkufulineto tuj divenis la lupon, kiel tio nomiĝas, laŭ la manieroj, kaj kiam la vulpo – ankaŭ konata kiel lupo – komencis per sukera voĉo persvadi ŝin ekdormi, Aglaja Petrovna komprenis, ke li por io bezonas, ke ŝi ekdormu, kaj ŝiaj krepuskaj malbonkoraj pupiloj brileris per obstina, tranĉa mallonga lumo. Ĝuste tiun lumon rimarkis el sub la duonmallevitaj ŝvelaj, malhelaj palpebroj kolonelo von Zanke kaj laŭ tiu mallonga, tuj estingiĝinta lumo komprenis, ke li malvenkis. Ne komprenis li nur unu aferon: ne komprenis tion, ke li malvenkis ne nur ĝenerale, sed ankaŭ en grava detalo – en sia deziro, ke ŝi ekdormu. Kaj tial, ekstarante kaj subtenante per la mano sur la ventro la varmobotelon, li diris kviete kaj bonkore:
– Bona, firma, longa dormo. Dormi! Kaj – sana – hejmen, baldaŭ al propra hejmo, sinjorino Fjodoroff!
Kaj elirante, li iomete fermis la okulojn, komprenigante per tio la spertegan gestapan medicinan raton doktoron Schäfer, ke ŝi devas ekdormi. La medicina rato mallevis la okulojn: dum multaj jaroj servante per siaj scioj al la scienco de neniigado, li tamen iomete, nur en malgranda grado, ĝeniĝadis pri tio, kvazaŭ dirante al siaj komandantoj – torturistoj de ĉiuj rangoj kaj titoloj, – ke li, malgraŭ tuta malfacileco, tamen estas germano pli, ol kuracisto…
Von Zanke foriris. La maljuna, grizhara, kalviĝanta medicina rato, penseme kunpreminte la lipojn, – malfermis la pordeton de la medicinŝranketo. «Kion mi enigu en ŝian vejnon, por ke ŝin faligu dormo? – pensis doktoro Schäfer. – Kiel mi plenumu tiun insistan postulon de la ĉefo? Kaj ĉu ŝi lasos injekti?»
Finfine kun injektilo en la mano – tiaspeca «rata patrino» en kitelo kaj sur la malantaŭaj piedoj, – kantetante mallaŭtan kanteton, doktoro Schäfer ekiris al la granda lito. Kaj haltis, kvazaŭ rato, ekvidinta multe da bonega manĝaĵo. Haltis kaj eĉ la nazon turnis, flarante rate: la bolŝevistino estis dormanta.
Ŝi dormis sur la flanko, submetinte la manon sub la vangon, egale spirante, kiel devas dormi sana, tre laca homo. Bonegaj medikamentoj, germanaj medikamentoj, patentitaj medikamentoj de la germanaj firmaoj, medikamentoj de Bayer – I. G. Farbenindustrie, kiujn li donis al ŝi en trinkaĵo, kiam ŝi estis ankoraŭ en senkonscia stato, – faris sian aferon. Finfine la germanaj medikamentoj venkis la nervan sistemon de tiu virino. Ŝi dormas…
Granda Bayer! La «rata patrino» Schäfer kalkulis la pulson: bonega pleneco, eble nur iomete tro ofta? Eble, tamen, injekti en la vejnon dormigilon?
Li prenis la kubuton de la bolŝevistino, por turni la brakon pli oportune, sed ŝi ŝiris ĝin, kolere kaj dorme ion grumblis kaj tiris la kovrilon ĝis la malgranda roza orelo.
«Ne, ne, – pensis Schäfer, – tio estas profunda, bona dormo!»
Kaj, vokinte el la kazerno helpkuraciston Erich Hertz, tiun saman, kiu iam el fusilo kun optika celilo mortigis Hummel-on kaj pro sia elstara fideleco al la granda afero de la Führer estis transirigita en la grupon «C» kaj ordenita per kruco «Pro meritoj», la rato Schäfer raportis al la Standartenführer, ke la «pacientino» dormas.
– Ĉu vi estas certa? – demandis la ĉefo. Li havis tre malbonan humoron.
– Absolute.
– Mi tre ĝojas, ke unu homo en nia aĉa establo almenaŭ pri io estas certa, – dubsence kaj kolere diris von Zanke. – Tio estas grandega atingo. La bolŝevistino al mi ekkredis, kaj estas tre grave ne ŝanceli en ŝi tiun kredon…
Dirante tiel, li sciis, ke li diras malveron, sed eĉ antaŭ si mem li ne deziris agnoski, ke lia hodiaŭa artifiko kun la «formo numero tri» fiaskis. Eble, ŝi almenaŭ ekdormos – tiu virino, de kiu tiom multe dependas? Kaj, pensante tiel, li frapetadis per la ungoj sur glaseto da absinto…
Sed Aglaja Petrovna komprenis, ke ili por io deziras, ke ŝi ekdormu, komprenis, ke ili tion bezonas, kaj nun ŝia volo komencis lacigan kaj malfacilan duelon kontraŭ produkto de la granda Bayer, kontraŭ produkto de kemiistoj kaj farmakologoj de I. G. Farbenindustrie; la volo ekduelis kontraŭ la potencegaj drogoj, kreitaj de sciencistoj por obeigo de tiu volo.
Ŝajnigante, ke ŝi dormas, ŝi ne dormis.
La lito balanciĝadis sub ŝi, mildaj ondoj pigre plaŭdis ĝis la horizonto mem, la suno estis foriranta trans la sablan maran bordon, Vlaĉjo en junpionira koltuko estis iranta al ŝi, larĝe kaj iomete konfuzite ridetante, la forpasinta frato aviadisto Atanazio, pereinta en batalo super Madrido, estis persiste kaj severe rigardanta al ŝi, Rodiono Metodjeviĉ subite abrupte turniĝis kaj tiam, leviĝinte laŭ ŝtuparo sur sian ŝipon, mallonge kaj akre milite salutis ŝin – sian edzinon.
– Jes, jes, – flustris ŝi, – mi scias, mi ja komprenas!
Tre dolore sub la litkovrilo ŝi pinĉadis sin – la genuojn, la surojn, la ŝultrojn – tutforte per la ungoj. Poste ŝi almordis la vangon kaj tiel kunpremis la dentojn, ke eksentis guston de sango. Kaj la duan vangon ŝi same almordis, nur por ne ekdormi, nur por venki la damnitan faŝistan kemion, la akraventan doktoron, la dormigantan frapadon de pendolo sur la muro. Sed por kio ili bezonas, ke ŝi dormu?
– Por tio, – diris tiutempe Standartenführer von Zanke al doktoro Schäfer, – por tio, kara sinjoro doktoro, ke dum ŝia kvieta dormo ŝin rekonu ĉiuj tiuj, kiuj estis kun ŝi en malbonaj oficaj aŭ personaj rilatoj. Precize, sed ne proksimume sciante, ĉu ŝi estas Ustimenko aŭ Fjodorova, ni agos respektive. Se ŝi estas Ustimenko kaj ni pri tio certiĝos, mi ĵetos ĉiujn miajn agentojn al gvatado de ŝiaj ligoj, kiam ŝi estos liberigita «sur strikta kolrimeno». La ludo kostos kandelojn. Se ŝi estas nur Fjodorova, mi, certe, liberigos ŝin, ĉar senpartia provinca instruistino Fjodorova, sendube, baldaŭ forgesos la travivitajn de ŝi malfacilajn minutojn, tamen al ĉiuj rakontos pri la «formo numero tri», tio estas pri nia humana rilato al ŝi en la travivataj de ni tagoj. Tamen, eble, ĝuste Fjodorova-n, kiu havas nenian valoron por ni, por ajna okazo ni likvidu. Nia eksperimento kun la «formo numero tri» mortu kune kun ŝi…
La pordo malfermiĝis sen frapo, eniris Sturmbannführer Wentzlow. Liaj okuloj malicĝoje briletis.
– Mi aŭskultas vin, mia knabo! – diris al li la ĉefo per tia voĉo, laŭ kiu estis klare, ke neniun li intencas aŭskulti.
– Antaŭ horo, – penante reteni venkajn notojn, diris Sturmbannführer Wentzlow, – sur la Hitlerstraße estis mortigita tiu sama librotenisto Averjanov, koncerne de kiu vi eldiris la penson, ke lin ne indis liberigi. Tiu kanajlo jam sukcesis ebriiĝi kiel porko. Mi pririgardis la kadavron: li estis en bona kostumo, en nova palto kaj ĝenerale, videble, festis sian revenon el nia gastama domo.
La ĉefo lipis absinton.
– Mi tre ĝojas, – indiferente diris li. – Estas bonege, se nur la mortinto, kompreneble kiam li estis ankoraŭ viva, ne malutilis al ni. Mi ŝatas erari en bona direkto.
– Sed per kio li povis al ni malutili? Kaj kiam?
– Ili ĉiam artifikas tion fari, bedaŭrinde, – malgaje diris la ĉefo. – Ĉi tie por ni estas pli malfacile, ol ie ajn. Kial?
Ĉiam ni devas, kiel lernejanoj, plenumi lian ekzamenon!»
Sed plenumi ekzamenon ĉi-foje ne necesis. La ĉefo ĵetis rigardon al la horloĝo, donis al Wentzlow tajpitan liston de personoj, kiuj povus identigi Ustimenkon-Fjodorova-n, kaj ordonis senprokraste venigi ilin ĉi tien. Malgraŭ tio, ke estis la kvina horo de mateno, en la grupo «C» oni ankoraŭ laboris.
– Pelu ĉiujn, mia knabo, – ordonis la ĉefo. – Obersturmführer Zollinger estas nomumita responsulo. Estu neniu vorto inter la arestitoj. El la litoj rekte ĉi tien, neniajn parolojn, neniajn klarigojn. Aparte – numeron unu…
Li prenis de Wentzlow la liston kaj, presbiope malproksimiginte de si la paperon, legis:
– Stepanova Valentena Andrejevna…
Kaj kapmontris al Schäfer:
– Observos vi! Tre atente!
Wentzlow eliris. Al la perono, knarante per la pneŭmatikoj sur frosta neĝo, unu post alia alveturadis gestapaj «Opel»-oj. Sur la perono en uniforma palto, en vira kaskedo kun longa viziero kaj alta rando estis tremanta Hunda Morto.
– Eble, almenaŭ hodiaŭ oni ŝin pendumos! – diris sinjorino Misel. – Pro unu homo…
– Mi kun neniu pridiskutas ordonojn de la estraro, – seke respondis Sturmbannführer Wentzlow. – Kaj ankaŭ al vi ne konsilas!
La ŝoforo malfermis al li la pordeton kaj etendiĝis en atentopozo.
– Denove frosto, Karlchen, – diris Wentzlow. – Diablo prenu tiun froston. Hejme kun edzino, verŝajne, estas pli varme, ĉu, Karlchen?
Fojfoje li ŝercadis kun soldatoj.
Kaj la akraventra «rata patrino», dokta doktoro Schäfer en tiu sama tempo estis faranta lastajn preparojn al la nepre fiaskonta spektaklo: la helpkuracisto – nun sceneja laboristo Erich Hertz, – mole paŝante, disvolvis irtapiŝon de la pordo ĝis la lito. La iluministo – la dokta Schäfer – lerte direktis mildan lumon al la vizaĝo de Aglaja Petrovna, kiu mense dankis lin: la lumo helpis ne dormi. Poste estis raportite al la ĉefreĝisoro – Standartenführer von Zanke.
– Tre bone! – laŭdis la reĝisoro antaŭ fiasko de sia tiel bone preparita premiero. – Bonege.
Erich Hertz staris ĉe la pordo en atentopozo. Li deziris akiri ankoraŭ unu ornamaĵon sur la bruston – «Pro fervoro». Kaj tiu maltrankvila nokto estis esperiganta lin.
La violaj, kun humida brilo, okuloj de la majoro rigardis al Ĵovtjak atente kaj fikse. Malgraŭ la frua horo, barono Bernhard zu Stackelberg und Waldeck estis jam kvankam ne tute «ebrieta», tamen iomete «peza» kaj, konversaciante kun Genadio Tarasoviĉ, nehaste glutadis sian francan armanjakon, per kiu, cetere, li ne plu regaladis Ĵovtjak-on.
– Bedaŭrinde, la lokaj loĝantoj ne aplaŭdis, – kun subrido diris zu Stackelberg. – Male, okazis ekscesoj: fajfoj, insultoj…
La profesoro suspiris.
– La duan seancon ni montris ĉe ŝaltita lumo, – daŭrigis la komandanto. – Niaj homoj sidis antaŭ la ekrano kaj rigardis en la spektejon. Ĉio pasis glate. Ĉu al vi plaĉis la filmo?
– Mi estas altgrade flatita, – riverencis Genadio Tarasoviĉ. – Miaj meritoj antaŭ la germana ŝtato estas ankoraŭ tiom malgravaj…
Ili parolis per tradukisto. Tiu estis tradukanta rapide, ĵetante per la profunde sidantaj okuloj rigardojn jen al la komandanto, jen al la urbestro. Deŝovinte la grandan postaĵon, kvazaŭ rigidiĝinte en riverenco, la tradukisto per intonacioj emfazadis gravecon kaj profundecon de ĉio tio, kion parolis la komandanto, same kiel per mallongigado de la frazoj de la urbestro li komprenigadis grandecon de la distanco, disiganta la germanan registaron disde la kalva urbestro…
Glutinte armanjakon, la komandanto interesiĝis:
– Kiaj petojn vi havas al mi?
– Mi petus, sinjoro majoro…
Sed la tradukisto interrompis Ĵovtjak-on.
– Ni havas regulon, – diris li, – turni sin al supera komandantaro en pluralo de tria persono. Bonvolu poste sekvi tiun instrukcion.
– Mi dankas vin. Mi petus sinjorojn majorojn, – konfuziĝante kaj ŝvitante, komencis Ĵovtjak, – mi petus iom precizigi la demandon pri provizado de malsanulejoj…
Kaj penante trovi pli oportunajn kaj ambiguajn formulojn, Ĵovtjak komencis vaste rakonti pri «iom ĝena» stato kun «nutrado» en la urba onkologia instituto, en la infana malsanulejo kaj en la malsanulejo «Profesoro Polunin». Sed majoro zu Stackelberg und Waldeck ne finaŭskultis Genadion Tarasoviĉ-on. Iomete levinte la kapon kaj ĝustiginte per la fingro la amelitan kolumeton sub la kolumo de la jako, li interesiĝis: ĉu scias la profesoro ion pri planita por hodiaŭ operaco «Bonan nokton»?
Ne, Ĵovtjak pri tio nenion scias.
– La nomon de la operaco ni ŝanĝis, – diris la majoro. – En ĝi estas io malalta, opereta. Kaj por kio elpensi novaĵojn, se ekzistas proksima al la koro de ĉiu germano nomo – «Nokto kaj nebulo»? Tio, kio okazos hodiaŭ en nia urbo, oficiale estis nomita «Nokto kaj nebulo XXI». La latinaj ciferoj signifas ordan numeron de la faro…
La barono malfermis keston kun cigaroj, penseme elektis unu, detranĉis per speciala ilo la pinton kaj singarde ekfumis. En liaj violaj okuloj aperis kruela esprimo.
– Nacht-und-Nebel-Erlass! – firme prononcis li. – Nokto kaj nebulo! Sonderbehandlung! Vi estas nia homo kaj devas orientiĝi en la speciala terminologio. La grupo «C» ne tro vin fidas, ili emas en ĉiuj vidi malamikojn, sed mi vin konas, vere, ekde la naskiĝtago mem, kaj mi vin fidas…
– Sinjoro majoro esprimas al vi sian plenan favoron, – treege respekte tradukis la dikpostaĵa tradukisto. – Vi devas scii specialan terminologion…
Pri la grupo «C» la singarda tradukisto nenion diris. Kaj ĝenerale ne tro al li plaĉis la sincereco de la majoro kun tiu kalvulo. Certe, pri tio kulpas armanjako matene post sendorma nokto…
– «Nokto kaj nebulo» – tio estas kodita nomo de neniigo de kelkaj tavoloj de civila loĝantaro, – diris zu Stackelberg. – Same kiel Sonderbehandlung – speciala traktado… Tamen, vi tion ne bezonas! «Nokto kaj nebulo» – jen via afero…
Kaj elirinte el post la tablo, singarde tenante en la fingroj cigaron, por ne faligi cindron, briletante per la krurumoj de la botoj sub la suno, dum irado malofte glutante armanjakon, majoro komencis rakonti al la urbestro, kio okazos hodiaŭ. Komence al Ĵovtjak sekiĝis la gorĝo, poste li pensis, ke la majoro senmezure ŝercas, poste lia vizaĝo iĝis maljunule malfirma, ĉiuj muskoloj malfortiĝis, li ne havis fortojn moviĝi. Poste li pensis, ke barono, probable, estas ebria, sed ankaŭ tio estis malĝusta, la komandanto havis, kiel tio nomiĝas, iom da vaporo en la kapo, sed tenis sin firme, ne ŝanceliĝadis, nur la violaj okuloj iomete vitriĝis kaj la vortojn li deŝiradis pli malmilde kaj abrupte, ol ordinare.
– Mia granda patrujo, – estis diranta zu Stackelberg, – antaŭzorgis pri programo de eŭtanazio – vi, profesoro, probable, scias, ke «tanatos» en la greka signifas «morto». La bonega humaneco de la Führer manifestiĝis ankaŭ en tio. Eŭtanazio estas facila morto, morto sen suferoj. Karbonoksido prezentas per si nesuperitan specimenon de rimedo por organizo de amasa eŭtanazio. Ĉio neplenvalora devas esti likvidita, tio estas la unua kaj nia aktuala tasko. Malsanuloj el viaj malsanulejoj hodiaŭ estos elveturigitaj per specialaj aŭtofurgonoj en distrikton…
Li aliris la planon de la urbo, movinte la brovon, fiksis la monoklon kaj frapis per la fingro tiun saman lokon, kie Ĵovtjak kutime ripozadis en somerdomo.
– Zajmiŝĉe, jen! – prononcis li. – Ĉi tie nun estas fosata tranĉeo, simila al kontraŭtanka, aŭ eble, estos uzitaj tiuj tranĉeoj, kiujn vi preparis por ni. – La komandanto subridis. – Amuze, ĉu ne? Laŭ kalkulo de tempo la aŭtofurgono ĝis tiu momento, kiam ĝi venos al Zajmiŝĉe, plenumos sian taskon pri eŭtanazio. La prizonuloj, troviĝantaj sub konforma gardo apud la tranĉeoj, akceptos la kadavrojn, kuŝigos ilin laŭ respektiva ordo, kaj poste mem estos neniigitaj, sed ilin ni devos mortpafi, kaj vi tion ĉeestos…
– Sed mi… – iomete leviĝis el la fotelo Ĵovtjak.
– Vi devas nepre ĉeesti! – interrompis la dikpostaĵulo.
– Laŭ kalkulo de tempo – tio estos mateno, – kvazaŭ eĉ ne aŭdante la raŭkan ekkrion de Ĵovtjak, daŭrigis, ree glutinte armanjakon, zu Stackelberg. – Ni fiksos tiun agon sur filmo, kompreneble, ne tutan, sed la finan akordon, finalon, se eblas tiel diri. Vi komandos mortpunon de ruĝaj partizanoj, simbolante per via apero malamon de la rusoj al la arbaraj banditoj! Vi, jam filmita kiel humanega profesoro, kiel sciencisto, vi – jam montrita sur ekranoj, vi, kiun sur ekrano vidis Reichsleiter Göring kaj kiu esprimis aprobon de nia politiko, vi personigos kaj simbolos unuiĝon en lukto kontraŭ komunismo…
– Tia estas la ordono! – finis la tradukisto.
– Kaj nun vin akceptos Obersturmführer Zollinger en la grupo «C», kaj vi ricevos de li respektivajn instrukciojn. Cetere, tie oni tre interesiĝas pri onidiroj pri iu kuracisto, kiu kvazaŭ diris pri nia politiko de eŭtanazio – «ili provu veni!». Vi dividu kun sinjoro Obersturmführer Zollinger viajn konsiderojn koncerne tion…
Sur vataj piedoj, peze kaj kurbe paŝante, Genadio Tarasoviĉ eliris el la komandantejo, eltrinkis en sia kabineto du kulerojn da bromo, sidis dum kelkaj minutoj kun fermitaj okuloj kaj ekiris al la gestapo. La «bona etulo» renkontis Ĵovtjak-on kiel malnovan kompanon, kvankam iom malprude, plaŭdfrapinte lian ventron, sidigis en fotelon, verŝis por li glaseton da anizlikvoro, por si – glason da gasakvo kaj per sia tradukisto – ruĝvanga kaj morna junulo el Baltio – energie kaj rapide, se eblas tiel esprimi, elpremis el la urbestro la familinomon – Ogurcov.
– Neniu alia povis diri «ili provu veni!» – diris Ĵovtjak. – Mi lin konis, kiam li estis studento, impertinentulo kaj kverelemulo. Li restis ĉi tie ne pro propra deziro, sed tial, ke ĝuste en tiuj tagoj li estis operaciita de doktoro Postnikov pro apendicito. La operacio donis komplikaĵojn, kaj doktoro Postnikov lin apenaŭ eltrenis…
La «bona etulo» Zollinger aŭskultis Ĵovtjak-on atente. Li ŝatis homojn, kiuj en la slango de la gestapo nomiĝis «sinceruloj». Iomete premu, kaj el ili ŝutiĝos – sed, bedaŭrinde, ili tiom malmultas…
– Nu, kaj Postnikov? – demandis Zollinger.
– Kio – Postnikov? – ektimis Ĵovtjak.
La «bona etulo» rigardis al la urbestro per longa rigardo kaj silentis. Silenti kun «sinceruloj» estas plej bone. Ili ne eltenas paŭzojn. Al ili tiam ŝajnas pafmortigo kaj pendumilo.
– Mi ne komprenas, kiel al tio rilatas Postnikov? – ekhastis Ĵovtjak. – Eĉ estas strange, vere. Li ja estis en la blanka armeo.
Zollinger ridetis: ankaŭ rideto iam efikas. Ĝi komprenigas la konversacianton, ke ĉi tie oni scias nemezureble multe pli, ol eblas supozi.
– Kiam do li estis en la blanka armeo? Mi konatiĝis kun liaj dokumentoj, tie pri tio ne estas eĉ vorto. Kaj karakterizoj flanke de la sovetia sanprotektado estas plej altaj. Ĉu vi estas certa, ke Postnikov vere servis en la blanka armeo?
– Absolute!
– Do, kiom longe?
– Nelonge…
– Pli ĝuste?
– Dek sep tagojn.
– Ĉu vi responsas pri viaj vortoj?
– Certe, sinjoro Obersturmführer. La tuta afero estas en tio, ke Postnikov kaŝis sian servadon en la blanka armeo disde la bolŝevistoj. Pli ĝuste, mi al li konsilis kaŝi. Tio estis danĝera, treege danĝera, kaj nun, kompreneble, li al mi estas tre danka.
– Kaj ĉu vi povas responsi pri li? Ĉu vi povas garantii, ke estis ne li, kiu diris «ili provu veni!»? Ĉu vi konsideras ĉe tio, kian responson vi prenas, malgraŭ via pozicio ĉe ni?
«Diablo lin manĝu! – kun angoro pensis Ĵovtjak. – Eble, tio estas eĉ
Sed nun estis jam malfrue nei.
Kaj li diris, kiel al li ŝajnis, tre decideme:
– Postnikov estas nia. Mi responsas pri li per mia honesta nomo.
Zollinger kaj la tradukisto interŝanĝis rigardojn. Ĉe Genadio Tarasoviĉ tire ekdoloris la brusto. Eĉ ĉi tie oni opiniis lin perfidulo. Eĉ ili ne kredis pri lia honesteco. Eĉ tiuj, al kiuj li tiel fidele servis…
Poste Zollinger sciigis al Ĵovtjak, ke por li venos aŭtomobilo precize je la oka horo de mateno. Laŭ papero li kontrolis sian horaron: jes, je la oka. La ago kun partizanoj estas planita por la naŭa kaj dudek.
Elirinte el la gestapo, Ĵovtjak eksentis sin tute malsana. Kaj ankoraŭ en la korto li ekvidis tiujn ĵus venintajn aŭtofurgonojn. Li eĉ eksentis naŭzon, por momento eĉ preskaŭ svenis. Sed li sur la strato devigis sin trankvile legi la ordonon pri estonta pafmortigo de cent ostaĝoj, kiu estos plenumita kiel respondo de la imperia komandantaro al kruelega murdo de germana soldato. «Tiaj rimedoj sekvos ankaŭ poste, – legis Ĵovtjak, – ĉar la komandantaro…»
Kaj la konatan subskribon li same atente ekzamenis: zu Stackelberg und Waldeck. Reveninte finfine hejmen, profesoro Ĵovtjak, kompatante sin kaj suspirante pri sia sorto, malrapide demetis la putoran peltmantelon kun kastora kolumo, la bojaran ĉapon, demetis de la piedoj la botŝuojn «adiaŭ, juneco» kaj elmetis sur la tablon en la manĝoĉambro pezan pistolon, kiun al li siatempe enmanigis zu Stackelberg, deklarinte, ke sinjoro profesoro devas «en ekstrema okazo» multekoste vendi sian vivon al la «ruĝaj rabistoj». Tiutempe Genadio Tarasoviĉ nur danke ridetis, sed nun, ion eksciinte kaj elflarinte, li komencis tre serioze rilati al sia persona armilo, lernis ĝin malmunti, lubriki kaj ree munti, kaj eĉ en libera tempo, kunmetinte la ruĝan buŝeton kiel birdan postaĵon kaj mallarĝiginte unu okulon, longe celadis al iu senofenda aĵo, ekzemple, al kerosena lampo aŭ tekruĉo…
Kaj hejme la pistolon li ĉiam tenis en videbla loko, ĉe la mano.
Forgesinte boji hunde kaj graŭli, kiel li faradis ĉiam, revenante hejmen, Genadio Tarasoviĉ denove teruriĝis pri la estonta morgaŭa mateno kaj eĉ balbutis: «Ho dio», – sed tuj ordonis al si trankviliĝi kaj ne nervoziĝi, ĉar la nervaj ĉeloj neniam restariĝas, kaj krome decidis senprokraste refortiĝi per manĝo: malforteco tute venkis lin; kuirinte sur keroseno du ovojn, sekiginte biskotojn kaj boliginte lakton, li decidis, ke hodiaŭ estas pli bone ne plenumi dieton, kaj por komenco drinkis grandan glaseton da vodko. La alkoholo – la senpanea armilo de malkuraĝuloj – vigligis Ĵovtjak-on, kaj, pasumante en la ĉambro en trivitaj hejmaj pantofloj, li komencis rezoni pri si kaj pri la franca marŝalo Pétain, kiu same, kiel li – Genadio Tarasoviĉ, – laŭ lia opinio, deziris nenian militon, malgraŭ tio, ke li estis marŝalo, eĉ feldmarŝalo.
– Kaj mi estas civilulo! – ekkriis Ĵovtjak. – Mi, pardonu, estas kuracisto kaj deziras verŝi nenies sangon! Kaj min neniu devigos! Mi estas libera homo, kaj mi vin aprezas, sinjoro Pétain.
La efiko de la vodko forpasis sufiĉe baldaŭ, kaj Ĵovtjak denove komencis malĝoji. Senlace iris la tempo, kun ĉiu minuto estis proksimiĝanta la morgaŭa «ago».
Necesis subteni siajn fortojn kiel ajn.
Ĝemetante, profesoro Ĵovtjak malleviĝis en sian trezorejon, kontrolis per lanterna radio – ĉu ne humidiĝas la muroj, eĉ flaris en la angulo, poste trovis du komencitajn botelojn da multekosta malnova konjako, dense kaj diligente fermis la konservejon, preparis kafon – pli fortan kaj pli dolĉan, turkan, kaj eksidis al la tablo kun firma intenco ebriiĝi. La kartvela konjako al la profesoro subite plaĉis multe pli ol tiu, per kiu lin regaladis la germanoj, kaj koncerne de tio Genadio Tarasoviĉ mense prononcis eĉ tutan monologon. «Kaj haringo nia estas pli bona, ol ilia, kun dolĉa saŭco, – pensis li, – kaj pri pano eĉ paroli estas ridinde. Tute same pri tabako. Aĉaĵo estas ilia tabako, fiaĵo kaj surogato, kvankam aroma. Nia eĉ plej malmultekosta estas pli natura, kvankam mi estas diletanta fumanto. Vodko ilia estas vera abomenaĵo – el beto, la kompoto estas pli malbona ol niaj konservaĵoj, la rumon eĉ porkoj ne trinkos! Ne, niaj manĝaĵoj estas pli bonaj!»
En tiu senco profesoro Ĵovtjak evidentiĝis subite granda patrioto.
Sed ebriiĝi vere li ne sukcesis.
Je la oka horo de vespero subite tondre ekfrapis la pordon Postnikov, lian krudan frapadon Genadio Tarasoviĉ rekonadis tuj.
«Diablo vin alportis!» – insultis la profesoro kaj longe, eĉ multe tedinte al si mem, bojis hunde ĉe la pordo. Poste montris, ke li foririgis la hundon, kaj tre malafable salutis la palan, lacan kaj koleran Postnikov-on.
– Kaj kial vi ĉiam tiel frapegas, kvazaŭ estas incendio! – malŝate diris Ĵovtjak kaj, fiksaŭskultinte, kriis ien en profundon de la loĝejo: – Huŝ, Zeŭso!
– Mi, interalie, al vi ne gaste venas, sed nur pro aferoj, – montris la dentojn Ivano Demetrijeviĉ, – kaj aferoj miaj ordinare estas senprokrastaj.
«Vane mi la konjakon ne formetis, – riproĉis sin la profesoro, – li tuj eltrinkos ne malpli ol glason».
En sia trivita ĉu kitelo, ĉu tuniko, sed kun neĝblanka subkolumo, en kepra, kun surkudritaj kavaleriaj ledaj strioj, brilanta pro malnoveco rajdpantalono, en purigitaj botoj, kun akraj pintoj de grizaj lipharoj kaj kun glacia rigardo de la lakt-bluaj okuloj, tondita brose Postnikov similis al maljuna generalo, pri kio Ĵovtjak ne prokrastis lin sciigi.
– Ja se la vivo normale disvolviĝus, sed ne oblikve iel-tiel, mi vere nun estus ne malpli ol divizia kuracisto, – diris Ivano Demetrijeviĉ, – tio estas generalo de medicina servo. Tamen, mi ne pri mia vivo al vi venis paroli…
– Ja mi esperas, ke ne por tio…
Por momento iliaj rigardoj renkontiĝis: la trankvile kaj delonge malamanta de Postnikov kaj la iomete hunda, nenion esprimanta, iomete kun larmo pro la drinkita konjako – de la urbestro.
– Ogurcov-on gestapanoj prenis…
– Ĉu Ogurcov-on? – tiris Ĵovtjak. – Kiun Ogurcov-on?
– Kaj ĉu vi lin kvazaŭ ne konas?
– Kial do mi devas nepre koni Ogurcov-on?
– Tial, ke vi tre multajn konas. Kaj via posteno estas tia, ke vi devas koni! Tial se vi forgesis, penu rememori!
Genadio Tarasoviĉ sulkis la frunton, rememorante. Certe, li konis, sed ne povis ja li permesi al si tiel tuj rememori.
– Estas mirinde, kiel vi kutimiĝis pri ĉio mensogi, – diris Postnikov. – Eĉ unu vorton simplan de vi ne eblas aŭdi, nepre vi devas ŝajnigi…
Nun Ĵovtjak montris, ke li rememoris.
– Ĉu de via Ustimenko Vladimiro amiko? – frapinte sian frunton, diris li. – Tia morna ĉiam estis tiu Ustimenko…
– La afero estas ne en Ustimenko kaj ne en tio, kiu estas kies amiko, – ĉirkaŭirinte la tablon kaj ĉirkaŭrigardinte atente buteron en buterujo kaj ŝinkon, respondis Ivano Demetrijeviĉ. – Ni supozu, ke amiketo. Ogurcov estas nia studento, talenta kuracisto, kiu havas bonan estontecon, kaj lin necesas ajnkoste savi…
Postnikov eksidis, malproksime etendis la longajn krurojn en la purigitaj, kun rimarkeblaj flikaĵoj botoj, serĉis en la poŝoj ion por fumi kaj, ne trovinte, prenis el la arĝenta profesora cigaredujo germanan cigaredon.
«Mi mem, prefere, verŝu por li konjakon», – pensis Ĵovtjak, sed tuj abolis sian decidon, pensinte, ke Postnikov perceptos eĉ glaseton da konjako kiel ian petemon kaj ektimon rilate de Ogurcov.
– Se necesas, do savu! – levinte la grasajn ŝultrojn kaj enŝovante la elŝoviĝintan kravaton sub la veŝton, respondis la profesoro. – Mi ne tiajn rilatojn kun ili havas, ke mi povu savi…
– Kaj kiajn vi havas rilatojn? – per tremanta voĉo interesiĝis Postnikov. – Mi tiel pensas, ke se iu enprizonigi povas, do ankaŭ elprizonigi li povas…
– Kiu do, laŭ vi, enprizonigi povas?
– Ja vi mem enprizonigas, – forsvingis Postnikov, – ĉu vi pensas, ke mi ne scias? Ĉiuj scias viajn kun ili oficajn kaj libervolajn rilatojn.
– Sed mi ne permesos! – ŝrikis subite Ĵovtjak. – Vi ne rajtas, kaj mi…
– Ĉit! – kun trankvila abomeno interrompis la profesoran ŝrikon Ivano Demetrijeviĉ. – Nur sen histerio! Vi mem Ogurcov-on enprizonigis, tio estas klara por ĉiuj, ĉar li pri via kinofilmo ridis, kaj nun lin oni sendube pendumos. Do, devas vi tiun fiaĵon senprokraste ripari, alie al vi estos malbone.
– Ĉu? – demandis Ĵovtjak.
– Tre malbone! – promesis Postnikov kaj mem verŝis por si tason da konjako.
– Kiu do al mi tiun malbonon faros?
– Almenaŭ mi, – diris Postnikov. – Jen mi decidos kaj murdos. Fakte, estas eĉ mirinde, ke mi ĝis nun ĝuste tiel ne faris.
Trinkinte iomete el la taso, li viŝis per neĝblanka poŝtuko la lipharojn kaj komencis fiksrigardi al Ĵovtjak, kvazaŭ vere mirante, ke tiu staras ĉi tie viva, sana, roza kaj kvankam kolera, sed sendifekta.
– Ĉu al vi estas strange, Ivano Demetrijeviĉ, ke vi ne murdis homon, al kiu vi ŝuldas la vivon mem? – per kvazaŭ ektreminta pro ofendo voĉo demandis Ĵovtjak. – Kaj ĉu tio viaflanke ne estas ŝerco? Forgesi tion…
– Ĉu estas vi, al kiu mi la vivon ŝuldas?
– Sen ajna dubo mi!
– En kiu do senco, sinjoro Ĵovtjak, mi ŝuldas al vi la vivon?
– Ja en tiu, sinjoro Postnikov, sendanka vi homo, ke, veninte al mi por, pardonu, dungiĝi, vi enmanigis al mi demandaron, kie en iu punkto, pro via, pardonu, stulteco, vi skribis pri dek sep tagoj da servado en la blanka armeo. Kaj ĝuste mi, tute vin ne konante, esperinte nur al via honesteco kaj nobleco, tutkore dezirante al vi nur bonon, konsilis kaŝi…
– Kaj jen mi kaŝis, – kun raŭka subrido prononcis Postnikov. – Jen mi kaŝis. Jen kondukis min la honesteco kaj nobleco ĝis tio, ke mi trafis sub estradon de perfidulo. De Judaso…
Ĵovtjak faris protestan geston, sed Ivano Demetrijeviĉ ripetis:
– Perfidulo, jes! Kaj atingis mi tion, ke anstataŭ la Ruĝa Armeo…
– Por ke kune kun ĝi kuri al Uralo, – subkaptis Ĵovtjak, – jen, jen, dum ĉi tie vi al suferantoj kaj malsanaj…
– Ĉit, vi! – subite neordinare krude kriis Postnikov. – Ĉit, vi, silentu!
Ĵovtjak eksilentis, ekpalpebrumis. Postnikov ne haste deŝovis la kaseroleton, en kiu estis kuirataj la ovoj, botelojn kaj etendis la manon al la pistolo. Verŝajne, li ĝin ĵus rimarkis sur la rando de la manĝotablo. Genadio Tarasoviĉ frostotreme movis la ŝultrojn – jam pluran fojon dum tiu ĉi vespero.
– Ĉu por memdefendo? – subĵetante sur la polmo la donacon de la germana komandanto, interesiĝis Ivano Demetrijeviĉ. – Aŭ vi po iom lernas homojn murdi?
– Prefere metu ĝin sur la lokon, – petis Ĵovtjak. – Kun armilo oni neniam ŝercu.
– Kaj mi ja ne ŝercas, – respondis Postnikov, – ĉu tio estas ŝercoj. Mi vian pafileton pririgardas…
– Kaj tamen mi deziras meti ĉiujn punktojn super «i», – rigardante al la pistolo en la manoj de Postnikov kaj sentante en la dorso froston, daŭrigis Ĵovtjak. – Se vi ne kaŝus tiun fakton de via biografio disde bolŝevistoj, tiam tute nature vi estus antaŭlonge formanĝita kun la tripo.
– Ili min ne formanĝus, sed de vi mi estas antaŭlonge formanĝita. Dum la tuta vivo mi anstataŭ vi operaciadis, viajn sciencajn laboraĵojn skribadis, kaj nun jam estas preskaŭ perfidulo danke al vi.
Li elprenis en la pistolo la ŝargilon, elĵetis el la tubo kartoĉon kaj, rapide celinte al Ĵovtjak, ellasis la ĉanon.
– Ĉesu do! – retropaŝante per etaj kaj rapidaj paŝoj, kriis la profesoro. – Pro kia, vere, diablo…
– Ĉu vi timas? – kun kvieta rideto demandis Ivano Demetrijeviĉ. – Ĉu vi amas la vivon?
– Stulte! – viŝante la subite ŝvitiĝintan kalvon per la poŝtuko, ŝultrolevis Ĵovtjak. – Stulte kaj ofende, Ivano Demetrijeviĉ. Jen vi pro Ogurcov al mi venis, kun peto. Sed ĉu scias vi, ke kiam trairis onidiro pri… nu, kiel mi tion formulu… vi scias, la germanoj intencas plenumi iun «agon»… laŭ ilia sistemo de neniigo de malfortuloj kaj judoj…
– Nu, nu, nu? – subite akre kaj atente demandis Postnikov.
– Jen ĝuste tiu sama Ogurcov diris ie – «ili provu veni!». Diris en la senco minaca kaj eĉ terorisma…
– Kaj ĉu vi pri tio denuncis?
– Ili mem al mi tion raportis.
– Ĉu raportis? Sed por kio do ili raportis tion pri Ogurcov, se ĝuste tiajn vortojn ne li diris, sed mi en la onkologia instituto?
– Ĉu vi? – almontrinte per la fingro al Postnikov, demandis Ĵovtjak.
– Mi! – konfirmis Ivano Demetrijeviĉ. – Kaj, bedaŭrinde, nesufiĉe singarde, rekte al germano-instruktoro. Sed ni tie estis multaj, kaj li ne komprenis, kiu, kaj poste ĉio miksiĝis.
– Jen vidu, vidu do, – kun triumfo ekkriis Ĵovtjak. – Vi al mi ĉiajn malpurajn vortojn diras, kaj mi vin duan fojon savas…
– Kiel tiel savas? – paliĝante pro subita terura diveno, diris Postnikov. – Do, evidentiĝas, ke vi al Ogurcov miajn vortojn atribuis?
– Nenion mi atribuis, – denove ektimante, mensogis Ĵovtjak. – Mi nenion eĉ scias pri Ogurcov, mi nur de vi ekaŭdis, mi en tiu senco, ke se oni vin ne tuj kaptis, do tial, ke ili scias, kiel mi vin subtenas kaj en kiaj ni rilatoj estas.
– Kaj en kiaj do ni rilatoj estas? – malvarme interesiĝis Postnikov. – En kiaj tiaj specialaj rilatoj? Mi vin treege petas detale klarigi al mi niajn rilatojn…
Per siaj grandaj, tre maldikaj blankaj manoj li mole enŝovis la ŝargilon en la pistolon, enmetis kartoĉon en la tubon kaj movis la sekurigilon al pafa pozicio. Ne deŝirante sin, senmove, per iaj strigaj okuloj rigardis Genadio Tarasoviĉ al ĉiuj ĉi difinitaj manipuloj de Postnikov, klare konsciante, ke nun li ne nur nedifinite timas, sed scias, ke la «savita de li dufoje» Ivano Demetrijeviĉ lin tute povas murdi.
– Do kiajn ni havas rilatojn? – denove demandis Postnikov.
– Kamaradajn. Amikajn, – ne komprenante sin kaj ne aŭdante siajn vortojn, respondis Ĵovtjak. – Vi, estante mia kolego…
– Neniaj rilatoj inter ni ekzistas, – trankvile diris Ivano Demetrijeviĉ. – Mi ĉiam vin malestimadis, sed, vidu, timis. Kaj nun mi vin ne plu timas. Mi estas liberigita de la timo…
– Kaj do, sekve, vi intencas… – almontrante per la mentono la pistolon, kun spasmo en la gorĝo, demandis Ĵovtjak. – Intencas min…
– Certe, – tre simple kaj trankvile respondis Postnikov. – Necesis antaŭlonge tion fari, sed mankis konvena okazo kaj ankaŭ armilo, nature. Ja per la manoj ne eblas, ĉu? Kaj ne per tabla tranĉilo, ne kiel oni porkojn buĉas, ĉar por tio necesas kvalifiko. Kaj kio koncernas la fakton mem de neniigo de similaj al vi fiuloj, do tio estas socia higieno. Por ke oni ne faru tiel!
– Kion ĝuste… ne faru… tiel?
– Ĉion! Kaj perfidon… kaj ŝtelon de aliula laboro… kaj karieron… Unu el la alia sekvas, Genadio Tarasoviĉ. Karieristo al ĉio kapablas, por li ne ekzistas neeblaĵo en morala senco. Jen tial vi perfidis la patrujon, ĉu vi komprenas?
– Mi ne estas militisto! – ekkriis Ĵovtjak. – Mi faris nenian ĵuron. Mi estas privata persono, kiu…
– Privata, kiu… – ripetis Postnikov kaj subridis per solaj lipoj. – Kia fiaĵo, ho dio, kia fiaĵo…
Li kvazaŭ kun miro ekvidis en sia mano la pistolon, kaj Ĵovtjak komprenis, ke ankaŭ Postnikov timas.
– Ivano Demetrijeviĉ, – malvarmiĝante pro neeviteblo de la venanta lasta momento, ekkriis la profesoro, – sinjoro Postnikov! Mi petas! Mi petegas! Mi pretas per ĉiuj miaj kapabloj…
Postnikov ankoraŭ eltrinkis konjakon.
– Mi, vidu, kun neniu sukcesis komunikiĝi, – diris li sincere kaj malgaje. – Mi serĉis, tute kompreneble, ian komunikadon kun la partizanoj, sed oni min evitas, kiel leprulon, ĉar opinias, ke mi estas via! Kaj kiam foje, ne elteninte, mi esprimis en tiu senco, ke ili – tiuj kanajloj – ankoraŭ viŝos siajn larmojn per smirgo, kiel ili mem kantas, tiam ĉiuj ĉirkaŭe eksilentis, suspektinte en mi provokiston kaj vian denunciston.
Liajn lakt-glaciajn okulojn plenigis esprimo de furioza angoro, poste li facile suspiris kaj diris:
– Aĥ, kia tio estos neesprimebla ĝuo – fini vin.
– Sed kion tio al vi donos? – timante moviĝi, per susuranta voĉo afereme interesiĝis Ĵovtjak. – Ja vin la germanoj pendumos.
– Ja mi al ili ne diros, ke mi vin murdis, – serioze respondis Postnikov. – Mi al neniu diros. Kaj ili ne ekscios kaj ne pendumos min.
– Ili jam scias! – singarde prononcis Genadio Tarasoviĉ. – Mi ilin avertis anticipe, ke se iu min ĉi tie murdos, do tio estos vi!
Postnikov ĵetis al li malrapidan rigardon: dum tiuj ĉi minutoj Ĵovtjak sukcesis fariĝi simila al kadavro – tiel li griziĝis kaj kvazaŭ, kiel pensis Ivano Demetrijeviĉ, «distordiĝis». Tio estis nun ne la orgojla kaj aroganta profesoro Ĵovtjak, sed simple iu, kiu tute baldaŭ mortos, kiel tio nomiĝas, per hunda morto, aŭ eĉ jam mortinta Ĵovtjak, la korpo de Ĵovtjak…
– Mensogas vi ĉion, – per enua voĉo diris Postnikov. – Mensogas, kiel mensogis dum la tuta vivo. Vi ja estas mensogulo…
– Kaj ĉu vi deziras, mi fordonos al vi ĉiujn miajn trezorojn? – proponis subite, skuiĝinte per tuta sia mallongkrura, korpulenta korpo, Ĵovtjak. – Ĉu vi deziras, Ivano Demetrijeviĉ? Mi estas riĉa, tre riĉa, kaj mi havas multe da ĉio, tiel multe, ke eĉ evakui miajn valoraĵojn mi ne sukcesis. Tio, fakte, min, se tiel diri… limigis pri forveturo. Aŭskultu, Ivano Demetrijeviĉ! Valoregaj pentraĵoj de tre, tre malnovaj majstroj, mirindaj kristalaĵoj, porcelano, unikega fajenco…
– Por kiam estas fiksita la «ago»? – ne aŭskultante Ĵovtjak-on, demandis Postnikov. – Kiam komenciĝos tiu amasmurdo?
Genadio Tarasoviĉ respondis kun preteco, farinte eĉ paŝeton antaŭen:
– Hodiaŭ, Ivano Demetrijeviĉ! La operaco nomiĝas «Nokto kaj nebulo XXI». Tio estas ilia tradicio, tia, vidu, stilo. Laŭ la principo «mantelo kaj spado». La unua estos nia onkologia instituto, poste la psikiatria kliniko kaj tiel plu. Ĉiuj malsanulejoj kaj, certe, judoj laŭ listo. En specialaj aŭtofurgonoj…
En la aero li per la manoj desegnis aŭtofurgonon.
– Kaj ĉu ĝuste kun vi ili ĉion kunordigis? – ĝentile demandis Ivano Demetrijeviĉ. – Ĉiujn tiujn kaj ceterajn detalojn?
– Ivano Demetrijeviĉ, – transirante al konfida tono kaj subite pri io ekesperinte, ekkriis Ĵovtjak, – komprenu do min finfine: en la kondiĉoj de tiranio aktivan reziston al konkerantoj eblas plenumi, nur ŝajnigante, ke vi estas tute lojala kaj eĉ plene sur ilia flanko. Senkaŝe elpaŝi kontraŭ la enkondukita de ili reĝimo estas stultaĵo! Jes, jes, mi pensis pri tio, meditis! Ni supozu, ke mi konscie iras al morto, akceptas, tiel diri, dornan kronon. Kaj kio? Ajna martireco dronos en forgeso, ĉar mian nomon estos malpermesite mencii. Do por kio…
– Mi vin ne pri tio demandis, – interrompis Postnikov. – Por mi tiuj viaj vulgaraĵoj estas ne interesaj. Mi vin demandis – ĉu kunordigis ili kun vi ĉiujn detalojn de tio, kio tie nomiĝas «ago»?
– Certe! Nepre! Tamen mi, certe, nur havas informojn, ja mia voĉo estas nur konsultiĝa…
– Konsultiĝa! – aŭtomate per obtuza voĉo ripetis Postnikov; la polmon de la maldekstra mano li alpremis la la tempio, kaj per la dekstra mano tenis la pistolon kun la tubo malsupren. – Kaj ĉu vi nenion povis fari? Ĉu vi ne povis senprokraste almenaŭ min averti? Ja ni… nu almenaŭ iun savus, forportus, ŝtelus. Ni povus… eĉ almenaŭ pri la sama Ganiĉev? Vi ja sciis, ke mi operaciis Teodoron Vladimiroviĉ-on, desekcis al li la stomakon, vi scias, ke metastazoj ne estis, kaj nun rezultas – Ganiĉev-on oni sendos en gasumveturilon, venenigos, neniigos? Ĉu tiel? Kaj li estas sciencisto, li superas nin ĉiujn, li…
– Li rifuzis kunlabori! – minacante al Postnikov per la fingro, diris Ĵovtjak. – Mi ne kapablis, finfine! Mi ne povas pro ĉiu…
La magra, flav-pala vizaĝo de Postnikov tremeris; kvazaŭ farante grandegan penon, li prononcis:
– Mi ne scias kiel! En la nomo de kio? Ĉu en la nomo de mia kirurgio? – Li subite alte levis la pistolon.
– Aj! – kriis Ĵovtjak. – Aj, Ivano Demetrijeviĉ! Aj! Mi petegas…
Pafis Postnikov sidante, kaj kiam Ĵovtjak, peze frapinte per la kapo la komodon, eksilentis por ĉiam, Ivano Demetrijeviĉ leviĝis, aliris la skribotablon, elŝiris el la notlibreto, kie estis listigitaj ĉiuj titoloj de Ĵovtjak, folion, pensis iom, poste larĝe skribis sur ĝi: «Morton al germanaj okupaciantoj», diligente metis la letereton sur la mortinton kaj, ŝovinte la pistolon en la poŝon, longe butonumadis en la antaŭĉambro la butonojn de la malnova, trivita bekeŝo.
La nokto estis nigra, senluna kaj senstela, kaj frosta nebulo pendis en nigraj ruinoj de la urbo, kiam doktoro Postnikov, flustre parolante kun si mem, iris en la onkologian instituton. Nun al ili, malsanuloj kaj resaniĝantoj, jam ne eblis per io ajn helpi, sed la menso de Postnikov febre kaj sufere tamen serĉadis eliron. Li sciis, ke Ganiĉev resaniĝos, li estis certa, ke la operacio pasis sukcese, kaj tio, ke la sciencisto, revenigita de li al la vivo, estos nun tiel bestece neniigita, per neeltenebla turmento ŝiris lian animon. Kaj Ganiĉev, kaj ĉiuj aliaj, la tuta malsanulejo, ĉiuj ĉambroj, ĉiuj litoj…
«Nokto kaj nebulo», – pensis li, glitante sur la maldikaj, eluzitaj plandumoj de la botoj, – «nokto kaj nebulo, kaj mankas eliro!»
«Eble, mi nun konduku Ganiĉev-on en mian hejmon?» – demandis Postnikov sin, alirante la onkologian instituton, kaj tuj komprenis, ke forkonduki li ne povos, ĉar apud la enirejo estis pasumanta germana soldato kun mitraleto kaj en kasko.
La soldato vokis lin kaj, levinte la mitraleton sur la brakon, kontrolis la paspermeson kun subskribo de Ĵovtjak, lumis per lanterno en la vizaĝon de Ivano Demetrijeviĉ, komparante lin kun la fotaĵo, kaj kapjesis – eblas pasi!
En la nehejtita, apenaŭ prilumita per malgranda lampeto vestiblo Postnikov demetis la bekeŝon, surmetis flavan makulitan kitelon kaj, kutime mirinte, ke la instituto tamen ĝisvivis la hodiaŭan tagon, per facilaj, junaj paŝoj leviĝis sur la duan etaĝon. Tie ĉe provizora stovo, starigita apud la operaciejo, estis varmigantaj sin malsanuloj. Sentante turmentan honton pro tio, ke ili ĉiuj ekstaris ĉe lia apero, kaj pro la sono mem de iliaj afablaj, estimaj voĉoj, tiel konataj por veraj kuracistoj, kuracistoj danke al Dio, Postnikov, kapsalutante dum irado, malfermis pordon al la malgranda, tre malvarma deksepa ĉambro, kie Ganiĉev, simila al magriĝinta Budho, ĉe malforta lumo de novjararba kandelo, enigme ridetante, estis leganta sian ŝatatan libron – «Laŭdon de l' Stulteco» de Erasmo de Roterdamo.
– Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? – diris li nelaŭte, sed per jam fortikiĝinta voĉo, kvazaŭ daŭrigante antaŭlonge komencitan konversacion, – tamen mirinde pravis Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, kiam li asertis, ke ĉio nova en la mondo estas, esence, bone forgesita malnova. Fieco kaj krueleco ne estas novaj…
Postnikov eksidis, kaj etendante la longajn laciĝintajn krurojn, severe pensis pri tio, ke post ne pli ol du horoj tiu potenca, ĉiam ĝojiginta lin intelekto ĉesos ekzisti kaj ke tiu batalo, kiun li kun tia peno faris por la vivo de tiu elstara sciencisto, tute al nenio kondukis…
– Ĉu tio estas ne mirinda? – disvolvante la penson, kies esenco forglitis de Postnikov, estis diranta Ganiĉev. – Ĉu tio ne konformas al la travivata de ni tempo? Aŭskultu!
Kaj, tradukante el la germana sen eĉ unu stumblo, li legis:
– «Milito, tiom laŭdata de ĉiuj, estas farata de parazitoj, parigistoj, ŝtelistoj, murdistoj, malkleraj kruduloj, nepagipovaj ŝuldantoj kaj similaj subaĵoj de la socio, sed tute ne de kleraj filozofoj…»
Kun venka rideto li ekrigardis al Postnikov.
– Kaj ĉu tio vin konsolas? – nelaŭte demandis tiu.
– Tutcerte! Interalie, Erasmo estis germano, kaj li krome skribis: «Rememoru orgojlon pri laŭtaj titoloj kaj respektaj nomoj. Rememoru diajn honorojn, donatajn al mizeraj homaĉoj, kaj solenajn ceremoniojn, per kiuj estis alkalkulataj al dioj la plej abomenaj tiranoj».
– Mi ĵus murdis Ĵovtjak-on, – preter sia volo diris Postnikov. – Antaŭ ne pli ol horo.
Kaj por io montris al Ganiĉev la pezan Ĵovtjak-an pistolon.
Teodoro Vladimiroviĉ surmetis la libron sur la amason da ĉifonoj, per kiuj li estis kovrita super la litkovrilo, frostosente kuntiriĝis, suspiris, poste demandis:
– Ĉu vi – mem?
– Mem. Mortpafis. Per tiuj ĉi manoj.
– Ĉu eblis pensi, – denove enigme ridetante, diris Ganiĉev. – Per tiuj ĉi manoj, kiuj faradis nur bonon. Tiom da jaroj da bono…
– Sed ĉu tio, ke mi murdis Ĵovtjak-on, estas malbono? – mallaŭte interesiĝis Postnikov, kaj liaj lakt-glaciaj okuloj enpikiĝis en Ganiĉev-on. – Ĉu vi plu estas etika vegetarano? Mi ja lin murdis, cetere, ankaŭ pro miaj kaj viaj pekoj. Kiom da jaroj ni sciis, ke li estas fiulo, kaj toleris tion. Mi krome fidele servadis al li. Ĉu vi memoras, kiel kvereladis kun ni Prov Jakovleviĉ Polunin pro Ĵovtjak kaj kiel ni – mi pro timo, kaj vi pro anima malvigleco – eĉ fingron ne movis por fini tiun kanajlon…
– Pri mortintoj oni aŭ diras bone, aŭ nenion diras, – plu ridetante, diris Ganiĉev. – Ĉu ne?
– Pri mortintoj oni aŭ diras veron, aŭ nenion diras, – kontraŭdiris Postnikov. – Kaj rezultas, ke pravas la junulo – ĉu vi memoras Ustimenkon Vladimiron? Ĉu vi memoras lian furiozan senbridecon? Ĉu vi memoras, kiel li ne povis kompreni tiun nian komunan malviglecon? Ja ĝuste tiu nia senagado, pardonu, egoisma senagado, naskis Ĵovtjak-on en tiu lia hipostazo, en kiu li aperis al ni kiel perfidulo. Cetere, hodiaŭ li perfidis al la gestapanoj Ogurcov-on – ĉu vi memoras, Ustimenko havis tian kamaradon, ĉiam pri ĉio dubantan junulon? Ĉu ne memoras? Li havis tiajn maldensajn dentojn.
– Kaj kio ankoraŭ hodiaŭ okazis? – atente kaj akre fiksrigardante al la ekstreme elturmentita, magra vizaĝo de Postnikov, demandis Ganiĉev. – Ja, verŝajne, multo okazis, alie vi lin ne murdus. Tio estas, ne trovus en vi fortojn – murdi! Tio, mi supozas, estas tre ne facile. Do: kio okazis?
– Multo, – respondis Ivano Demetrijeviĉ. – Mi tuj al vi diros. Sed krom ĉio cetera ĉu vi scias kion mi pensis antaŭ tiu momento mem?.. Mi pensis: «Mi vin, Ĵovtjak, ankaŭ por tio tuj neniigos, por ke ne troviĝu
– Kiele vi ŝvebas! – subridis Ganiĉev. – Kvazaŭ vi aĝas dudek jarojn. Do kio tamen okazis?
Postnikov respondis tute ne tuj. Kaj Ganiĉev rimarkis, kiel Ivano Demetrijeviĉ kolektas fortojn.
– Hodiaŭ ili finos ĉiujn malsanulojn en ĉiuj malsanulejoj, – malrapide, nelaŭte, sed tre firme eldiris Postnikov, kaj lia sen tio blanka vizaĝo eĉ pli blankiĝis. – Ĉiujn niajn malsanulojn en ĉiuj niaj malsanulejoj. Tiu amasa murdo ĉe ili nomiĝas «Nokto kaj nebulo». Ĵovtjak sciis pri la preparata krimo kaj kaŝis tion…
Ganiĉev fermis la okulojn.
– Malfrua leciono por ni pri netoleremo al fiuloj, – finfine diris li. – Kaj pri anima pigreco. Indulgado kaj malvigleco kondukis al tio, ke nun el ni oni faros sapon.
– Ĉu sapon?
– Certe! Ĉe ili ja nenio, mi aŭdis, perdiĝas. Estas bone, ke mi ne havas orajn dentojn. Oron ili elrompas kaj sendas en la imperian bankon. Diablo ilin prenu. Kaj kiel ili nin? Ĉu per gaso?
Anstataŭ respondo Postnikov ŝovis la fingrojn en la flankan brustan poŝon de sia jako kaj elprenis el tie malgrandan skatoleton: tie en vato kuŝis sukcenkolora ampolo. Li trarigardis ĝin al lumo – al avara lumo de la roza novjararba kandeleto – kaj etendis al Ganiĉev.
Divenante, kio estas en la ampolo, Teodoro Vladimiroviĉ demandis:
– Kaj por vi? Ĉu por vi restis?
– Mi havas pistolon, – respondis Postnikov. – En ĝi estas ok ŝargoj. Unu mi eluzis por Genadio Tarasoviĉ, ses mi penos enbati en hitleranojn…
– Sed se…
– Plej probable ili min mortigos, – malvarme diris Postnikov. – Samtiam, surloke.
– Tiuokaze – dankon…
Li same estis trarigardanta la enhavon de la ampolo al lumo.
– Kion ajn, sed tiujn aĵojn ili ellernis produkti, – diris Postnikov. – Juĝante laŭ ilia literaturo, tie estas tutaj serioj de eksperimentoj sur homoj. Oni skribas nebule, sed mi komprenas…
Li tre deziris fumi, Ganiĉev divenis kaj elprenis el sia ŝranketo tabaksaketon kun frotita memfarita tabako kaj libreton da germana cigareda papero. Postnikov volvis por si cigaredon, forte enspiris fumon kaj diris:
– Verkisto Leonido Andrejev havis tian psikologian rakonton sub titolo «Iam vivis ili». Pri malsanulejo kaj malsanuloj…
– Certe, mi memoras, – turnante la ampolon en la fingroj, respondis Ganiĉev. – Bonega rakonto. Kaj kiel vi pensas? Ĉu oni skribos iam pri ni? Pri jen tiaj horoj, pri tio, kiel stulte ni eraradis, kiel riparadis niajn erarojn, kiel oni forveturigis, ekzemple, la junan Ogurcov-on kaj kiel li, kompreneble, nenion perfidos…
Postnikov subite kolere ridetis:
– Oni certe skribos kaj eĉ librojn presos pri tio, sed veran, kiel tio nomiĝas, vastan sukceson tia literaturo, mi supozas, ne ricevos. Kaj mi ne kulpigas leganton pri deziro «ripozi», legante, – mi mem estas tia. Vi laciĝas en laboro, kaj foliumas poste ion tian, kie tuberkuloza, sed pura anime Jessy ĉe maraj ondoj amis fortikan, sed humilan kore kaj laboraman John-on. Por kio ja sin «penigi» per legado. Mi kvazaŭ vidas, Teodoro Vladimiroviĉ, kiel kuŝas junulino sur sofo aŭ eĉ sur kanapo, – li ial kun neordinara malamo elparolis la vorton «kanapo», – kiel ŝi kuŝas kaj suĉas karamelbombonojn – estas ja tiaj legantoj, kiuj torteton manĝas en procezo de legado, – manĝas, legas kaj subite per kaprica tia voĉo: «Panjo (aŭ Juĉjo, aŭ Nonna), tio estas simple nepenseble pri tielaĵo legi, neeble!» Ĉu vi komprenas? Por ŝi sur kanapo estos malfacile legi…
– Kaj kio? – plu ludetante per sia ampolo, kun intereso demandis Ganiĉev. – Kion poste vi pri ĉio ĉi supozas?
– Kaj poste nenio, ĉio estos bone, eĉ bonege. Poste ili iros al opereto sub titolo «Balanciĝu kviete pendolo», kie estas kankano, kvaropa danco kaj kanzonetoj. Kaj tie ili diros: «Jen ĉi tie ni vere ripozas». Kaj iu nova Adolfo estos prepariĝanta al nova milito, kaj ĝuste li iĝos la ĉefa propagandanto de ĉio leĝera, ne ĝenanta la cerbojn kaj por neniu peza. Ne senkaŭze, interalie, la Führer mem estas adoranto de ĝuste plej leĝeraj ĝenroj, kaj ne senkaŭze la homaro tiel histerie amuziĝadis kaj distriĝadis dum ĉiuj antaŭmilitaj jaroj…
– Mi, interalie, same leĝerajn ĝenrojn ŝatas kaj estimas, – diris Ganiĉev, – kaj kiam oni min turmentas – ne eltenas. Tial en tio vi, Ivano Demetrijeviĉ, forte troigas. Sed certe, estus bone, se la homaro kun ties facilanimeco prenus el tiu fablo moralaĵon. Interalie, kioma estas horo?
– La dekunua! – post paŭzo respondis Postnikov.
– Tamen! – kvazaŭ ien malfruante, diris Ganiĉev. – Do bone, Ivano Demetrijeviĉ, vi iru, mi sola sukcesos. Al mia vidvino, estu kompleza, transdonu…
– Mi ne povos, – leviĝante, diris Postnikov. – Kaj vere, nenio necesas…
Firme kunpreminte la dentojn, li etendis al Ganiĉev la manon. Tiu, metinte la ampolon el la dekstra en la maldekstran, respondis al la manpremo sen ajna speciala signifo, trankvile, nur lia rideto iĝis malcerta, tremanta.
– Kaj ĉu vi scias ankoraŭ kion? – demandis li subite. – Ĉu vi scias? Mi iam asertis, ke malestimo estas malamo en stato de kvieto. Kia abomena trompiĝo, entute, estas la stato de kvieto, ĉu ne?
– Tiu sama Ustimenko hirta ĉiam kriadis: «…batal' eterna, nur en sonĝ' trankvilo», – kun facila kaj malgaja rideto diris Postnikov. – Ĉu vi memoras?
– Ion memoras… – respondis Ganiĉev.
Kaj, svinginte al Postnikov, kiu estis jam en la pordo, li diris, kvazaŭ pasvorton:
– Do, ĉu «batal' eterna»?
– Adiaŭ! – diris Postnikov.
– Adiaŭ, Ivano Demetrijeviĉ…
Postnikov eliris, glatigis per la tremantaj fingroj la pintojn de la lipharoj, haltigis flegistinon kaj severe diris al ŝi, ke profesoron Ganiĉev oni ne malkvietigu, li finfine ekdormis. Poste li malleviĝis malsupren, ŝlosis la prujnokovritan enirpordon per hoko kaj riglilo kaj, malpermesinte al la deĵorantino malfermi al iu ajn sen li, revenis al la stovo, kie liaj malsanuloj estis pasigantaj la tristan vesperon. Al li oni liberigis malaltan tabureton, kaj knabo Eŭgeĉjo Ladiĵnikov kun sarkomo de la ŝultro, efelidhava, kun butonforma nazo – knabo, por kies vivo li dum tiom da tempo senespere bataladis kaj kiu post horo iĝos kadavro, subite flustre demandis:
– Ivano Demetrijeviĉ, ĉu pri niaj vi nenion aŭdis?
– Ĉu pri niaj? Pri kiaj niaj? – kutime timante provokon, respondis Postnikov. Kaj subite komprenis, ke nun, en tiuj minutoj, kaj por li, kaj por ili jam nenio estas timinda.
– Ha, ĉu pri la niaj? Pri la Ruĝa Armeo? Certe, mi aŭdis, – rebruligante sian estingiĝintan memfaritan cigaredon per braĝo, respondis Postnikov. – Multe mi pri ĝi aŭdis, tre multe, malgraŭ la plej severaj ordonoj al ni, ke ni ne aŭdacu aŭdi. Ĉe Moskvo ili rompis al si la dentojn! Kaj kun la fulma milito, sekve, ili ne sukcesis, tio estas unua por ili seriozega fiasko, ĉar ili kutimiĝis al tio, ke ili ĉion sukcesas, ĉu vi komprenas? Kaj multaj niaj urboj jam estas liberigitaj. Sendube la supera komandantaro preparas baton. Preparas tankajn armeojn, kaj multaj estas jam tute pretaj. Aeraj armeoj baldaŭ batos kontraŭ la germanaj trupoj. Ĉi tie por ili same estas ne dolĉe. Hodiaŭ urbestro Ĵovtjak estis murdita…
– Kiel murdita, de kiu? – ekkriis Eŭgeĉjo Ladiĵnikov.
– Ni scias, de kiu – de popolaj venĝantoj! – severe respondis ies kolera baso.
– Ĝuste, de venĝantoj, – kapjesis Postnikov. – Ili ne havas kaj ne havos trankvilon – la faŝistoj. En Siberio, en Uralo, en ankoraŭ tuta vico da regionoj, certe, profunde sekretaj, estas kompletigataj grandegaj paraŝutaj armeoj sub komandado de meritaj, talentaj estroj. Tiuj armeoj faligos baton de nevidita kaj neaŭdita forto al Germanio, al ties malfrontoj, al ties militaj komunikvojoj, al la komandejo mem de Hitlero…
Li paroladis kaj paroladis al la elturmentitaj, malsataj kaj malvarmaj homoj, kaj el la ĉambroj oni jam treniĝis al li sur lambastonoj, iun oni alveturigis sur rulseĝo, iun alportis sur ordinara seĝo, ĉiuj, almenaŭ iomete irkapablaj, kolektiĝis ĉirkaŭ sia grizhara, ĉiam tiom silentema doktoro kaj aŭskultadis, kaŝe viŝante larmojn, kaj li mensogadis al ili inspirite kaj belege, kaj ŝajnis al ili ĉiuj – la granda tago de la venko estas tute proksima, jen ĝi, morgaŭ, postmorgaŭ, apude…
– Jen tiele, – subite konkludis la doktoro. – Ĉu vi nun ĉion komprenis?
…Singarde paŝante, kvazaŭ vere timante malkvietigi la dormon de Ganiĉev, li aliris la liton kaj prenis per la fingroj lian pojnon, poste fermis al Teodoro Vladimiroviĉ la okulojn, korektis derampintajn de la litkovrilo ĉifonojn, kaj poste deĵetis tiujn ĉifonojn en la angulon: ja nun por la mortinto estis tutegale – ĉu estas malvarme aŭ varme. En la koridoro apud la stovo oni estis ankoraŭ pri io interparolantaj, laŭ la malnova kutimo li minace diris: «Kio estas tiu malordo? Dormu, tuj dormu» – kaj, ĵetante rigardojn al la horloĝo, malleviĝis en la vestiblon. Restis kelkaj sekundoj antaŭ la dekdua horo, kaj li jam aŭdis zumadon de motoroj de la alveturintaj al la instituto aŭtofurgonoj. Ordoninte alporti al si ĉi tien bolakvon, Postnikov sub tiu preteksto forpelis la deĵorantinon kaj, kiam oni ekfrapis al la pordo, premis en la dekstra mano la pistolon, kaj per la maldekstra deĵetis la hokon kaj malriglis la riglilon.
Pensante, ke la unua eniros oficiro, Postnikov pafis preskaŭ ne celante al soldato kaj mortigis lin, tiam ili ĵetiĝis amase, pafante el mitraletoj en duonmallumon de la vestiblo, sed ne trafis al Ivano Demetrijeviĉ, sed nur vundis lin. Li ŝoviĝis flanken, al la vestokroĉiloj, kaŭriĝis apud la bariero kaj enbatis en ilin ankoraŭ du kuglojn, kaj, nur perdinte tri soldatojn el sia speciala taĉmento, ili ekvidis Postnikov-on kaj, alirante al li, priverŝadis lin per fajro ĝis kiam komprenis, ke li estas jam delonge mortinta kaj ili pafas en kadavron…
Tiam per rapidaj paŝoj en la enirejon eniris la «bona etulo» Obersturmführer Zollinger en sia eleganta lupa jako kaj en kaskedo kun alta rando, piedbatis per la botpinto la brose tonditan grizharan kapon de Postnikov kaj ordonis tenore:
– Transportu en la kadavrejon de la gestapo. Ni ankoraŭ ekscios, kiu li estas!
«Saluton, onklino!
Ĉiuj en la ĉambro skribas leterojn, tial ankaŭ mi decidis ankoraŭfoje al vi skribi, malgraŭ tio, ke vi al mi ne respondas. Sed, eble, ĉe vi estas pli malfacile kun poŝto, ol ĉe ni ĉi tie. Tial mi vin pardonas. Kaj ĉiujn, kiuj al mi ne skribas, mi same pardonas. Mi ĝenerale, onklino, iĝis multe pli bonkora, ol estis antaŭe.
En libera tempo mi iom rememoris min mem kaj venis al malĝojigaj konkludoj. Sufiĉe abomenan nevon vi havis, Aglaja Petrovna. Memaman, memfidan, ĉiam juĝantan iun, pretendeman. «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem!» Aĥ, imagu! Kiel vi, onklino, min toleris? Kaj ĉion mi negadis! Kiu bezonas literaturon, kiu bezonas teatron, kiu bezonas pentroarton!
Vergi necesas tiajn knabaĉojn, jen kio!
Senkompate vergi pri urtiko, por ke ili ne fieriĝu, ne «troimagu», ne turmentu per sia damnita «elektiteco» aliajn homojn.
Kaj ĉiam mi iun instruadis kaj edukadis. Nun mi kuŝas – rememoras, kaj, ĉu vi kredas, sentas abomenon. Kaj bedaŭras ion. Bedaŭras, ke ne ludis futbalon, bedaŭras, ke en someraj vesperoj ne promenadis kun Stepanova super nia Unĉo, kiel aliaj knaboj, bedaŭras, ke ne sukcesis bone legi «Militon kaj pacon» de Tolstoj, por kiu en nia hospitalo estas giganta vico…
Ĉu vi scias, interalie, kiu alportis al mi ĉi tien tiun libron?
Bogoslovskij.
Ĉu vi memoras lin?
Li sendis al vi «ĉiajn salutojn».
Li estas militkuracisto de unua rango[50], ĉefa kirurgo de la fronto en antaŭnelonga pasinteco. Sed li jam sukcesis kun iu kvereli – kaj ne plu estas ĉefa. Li ruzete subridas. Maldikiĝis, maljuniĝis iomete, lamas. Jam en aŭgusto li operaciis, proksime eksplodis bombo, lia kirurgia flegistino diligente falis sur la dorson, tenante super si la sterilajn manojn, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ ne falis – retenis sin, li estis operacianta koron. Fragmento de la bombo difektis al li la kruron, la brankardistino en hasto surmetis al li premligilon sur la sanan kruron, Bogoslovskij finis la operacion kaj nur tiam okupiĝis pri si. Tiu, kiun li operaciis, estas viva kaj sana. La cetero, laŭ la vortoj de Bogoslovskij, «principan valoron ne havas».
Li terure maltrankvilas pri la edzino kaj la filino: ili restis en la okupacio, kaj estas neniaj informoj. Kiam li parolas pri ili, tiam eĉ rigardi al li estas malfacile. Vi estas saĝa, onklino, ĉu eblas al ili helpi? Nikolao Eŭgenjeviĉ asertas, ke laŭ sia «neadaptiteco» lia edzino Ksenia Nikolajevna ne havas por si egalulojn sur nia planedo.
Ĝenerale, pripensu tion, onklino!
Ŝi estas ankaŭ bona kuracisto – Bogoslovskaja, en tio vi povas min kredi. Certe, ginekologio kaj akuŝologio nun estas ne tro popularaj, sed Nikolao Eŭgenjeviĉ asertas, ke lia edzino estas ankaŭ kirurgo «iniciatema kaj pensema». Kaj li ne laŭdos senkaŭze eĉ propran edzinon.
Mi kun li rememoris la forpasintan Polunin-on, – ĉu vi memoras, kiel mi ĉe Postnikov hontinde ebriiĝis ĉe pelmenoj? Kaj ŝajnis al mi, onklino, ke mi jam tute ne estas juna. Rememoris ni la faman «profesoron» Ĵovtjak-on – kie li estas nun, nia Genadio Tarasoviĉ kun sia asiria barbeto kaj solenaj «ĉefpastraj» eliroj. Kaj ni malgajis pri Postnikov. Estas domaĝe, ke ni ne povas trovi spuron de Ivano Demetrijeviĉ. Bogoslovskij asertas, eĉ kun ĉagreno, ke ĝuste en milito la talento de Postnikov devus disvolviĝi, kiel ankoraŭ neniam disvolviĝis. Kaj li asertas ankaŭ, ke Postnikov kiel kirurgo estas tute subtaksita, – tamen, tio estas la ŝatata temo de Nikolao Eŭgenjeviĉ, se la afero koncernas ne profesoron, sed kuraciston. Povas esti, ke li pravas.
Interesegan historion rakontis al mi Bogoslovskij: angla sciencisto Fleming jam en la 1928-a jaro rimarkis, ke ŝimo, kies sporoj tute hazarde enflugis en fenestron de lia laboratorio ĉe londona malsanulejo kaj elkreskis sur agaragaro, tiu sama ŝimo havas mirindan, senekzemplan kapablon mortigi ĉiujn ĉirkaŭantajn ĝin bakteriojn. Kun sia malkovro Aleksandro Fleming iris al potenculoj – al lucernoj de la medicina mondo, al la plej ĉefaj kaj altestimataj. Fleming kun sia malkovro estis forpelita. Forpelita ankaŭ tial, laŭ aserto de Bogoslovskij, ke la germana firmao Bayer plenŝtopis tiam apotekojn kaj apotekajn provizejojn per siaj preparaĵoj, mortigaj, kiel asertadis la germanoj, por ajnaj bakterioj. Kiel la humila Fleming povis elteni lukton kontraŭ la firmao Bayer kaj sanktularo da famuloj kaj respektinduloj? Nature, li retiriĝis kun sia ŝimo, kaj la aro ĝojis. Kaj nur nun, kiam sur Brition komencis fali bomboj de la faŝistoj, la reprezentantoj de la alta kaj pura scienco retrovis Fleming-on kaj lian vivan ŝimon. Imagu, onklino, la humila Fleming atendis sian tempon!
Kaj ĝisatendis.
La ŝimo evidentiĝis eĉ pli potenca rimedo, ol povis supozi Fleming mem.
Tiu nova rimedo nomiĝas – penicilino.
Nun la sanktularo de la decidpovaj sciencistoj aprobis la agadon de Fleming.
Sed de la dudek oka jaro ĝis la nuna tempo tamen trapasis dek tri jaroj. Kiu kompensos tiujn mortojn, kiuj povus ne okazi, se la konzerno de Bayer kaj tiuj, kiuj opinias sin sanktularo ne interkonsentus kaj ne «fiaskigus» siatempe la grandan malkovron de la modesta sciencisto?
Ĉu gaja historieto?
Vi ne koleru, onklino, ke mi al vi, kiel vi diradis en tiu nia forpasinta, paca vivo, «nebuligas la kapon». Mi nun havas tro multe da libera tempo, kaj al pensoj ne eblas ordoni, ke ili ne molestu. Kaj dormas mi malbone. Mi pensas kaj pensas…
Eble, por vi estas malagrable, ke mi en tagoj de tia milito, kiel la nuna, pensas pri civilaj aferoj, sed, komprenu, tiuj sanktularoj kaj Bayer-oj, tiu korporacia stulteco kaj respektego antaŭ ranguloj en la scienco multe kostas por la homaro ankaŭ en la tragikaj periodoj de militoj. La sama Bogoslovskij rakontis al mi, ke li legis ĉe unu saĝa homo proksimume jenan penson: multaj grandaj malkovroj kaj inventoj estis faritaj de nespecialistoj, kaj tio, laŭ li, estas ne hazarda. Tiuj nespecialistoj, estante homoj nerilatantaj al la normoj de la oficiala scienco kaj neniel ligitaj per ajnaj kanonoj kaj medio, en kiu kanonoj estas iaspeca tabuo, estas liberaj en la alta senco de la vorto. Ĝuste tial juristo Kovalevskij malfermis novan eraon en paleontologio, kemiisto Pasteŭro rekonstruis la bazojn de medicino, same kiel zoologo Meĉnikov. Muzikisto Herschel malkovris planedon Urano, juvelisto Fulton konstruis la unuan vaporŝipon. Tiujn ekzemplojn eblas multobligi. Nikolao Eŭgenjeviĉ, ekzemple, estas tute konvinkita pri tio, ke ĉefaj, plej fortaj batalantoj kontraŭ malignaj tumoroj estos ne kirurgoj, sed biokemiistoj, kemiistoj, biofizikistoj. La tranĉilo de kirurgo arkaikiĝas. La arto de kirurgo estas tute ne nur en perfektigado de teĥniko de operacio, sed en serĉado de tiaj solvoj, ke tiu teĥniko entute iĝu superflua…
Vidu, kiom multe mi al vi skribis.
Ne afliktiĝu! Vi ja scias, ke kiam oni min elhospitaligos kaj mi komencos okupiĝi pri afero, mi skribos pli malofte kaj pli mallonge.
Tial tio estas iomete rezervo por estonteco.
Kaj kie estas Eŭgeĉjo Stepanov – ĉu vi ne scias?
Sciigu al mi almenaŭ lian adreson.
Ĉu la rufulino al vi nenion skribis?
Personajn novaĵojn mi havas neniajn. Venis ankoraŭfoje Miĉjo Ŝervud. Laŭ mi, li apartenas al tiu sufiĉe multenombra speco de homoj, kiuj malŝategas havi malamikojn! Kaj ne pro anima bonkoreco, sed tial nur, ke tio estas maloportuna en senco de ĉiutaga vivo. Prefere esti kun ĉiuj en mezbonaj rilatoj, pensas tiaj homoj, ol akiri almenaŭ unu malamikon. Tial, verŝajne, por fiuloj estas ne tiom malbone ekzisti. Ŝervud ne estas fiulo, sed ankaŭ kun fiulo li ne kverelos.
Li venis, eksidis, ekparolis pri «neŭtralaj» temoj – pri arto. Ja li ankaŭ pri tio tute libere rezonas. Kinofilmon li nomas «kinaĵo» kaj ne diras, kio al li plaĉis aŭ malplaĉis, sed diras: «Tiu kinaĵo estas farita de majstro», aŭ «Tiu kinaĵo estas farita neniel». Al mi, kiam mi aŭskultas tiajn parolojn pri nekomprenebla al mi fako, doloras la stomako. Sed mi ne kontraŭdiris kaj ne kverelis – estas enue. Kaj Miĉjo foriris tre kontenta pri si mem.
Kiel al vi plaĉas niaj frontaj aferoj?
Ja hitleranojn tamen eblas bati! Tio estas la plej ĉefa, kion necesis pruvi en tiu ĉi etapo. Kaj mi dume kuŝas en la hospitalo, al mi estas varme, hele kaj ne blovas. Miaj najbaroj rakontas, ke dum dormo mi insultas per malbonaj vortoj, kaj ĉio koncerne de tio, ke min el ĉi tie oni ne liberigas. Sed, ĝenerale, mi, probable, baldaŭ eliros el ĉi tie: estas ellaborita plano de agado. Dume mi sur mi mem elprovas perfektecon de la medicina scienco. «Kantis vi en la somero, – kiel diris avo Krilov, – kaj do iru danci nun»[51]. Do jen mi dancas. La kuracistoj esploras, faras diversajn diagnozojn kaj kverelas unuj kun la aliaj. Por kuracistoj ne malutilas malsani pli ofte, pro tio ili saĝiĝas. Tio estas malĝentila, sed vera. Alie ĉio ŝajnas neordinare simpla.
Estu sana kaj trankvila, onklino Aglaja. Kaj skribu al mi leteron. Iel ne similas al vi tia silento.
Vladimiro.
Ne forgesu pri la familio de Bogoslovskij, mi tre petas vin».
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.