|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Komence de decembro la taĉmento de Cvetkov trafis en malfacilan kaj longan embarason. Havante, esence, nenian seriozan sperton de milito, des pli de tia malsimpla, kiel la partizana, laciĝinte pro konstantaj persekutoj, pluvoj, humideco kaj, fine, frostoj, katenintaj la Unĉanskan arbaran masivon, la malbone vestitaj homoj, kiel tio nomiĝas, «subfalis» kaj apud la bieno de sovĥozo «Malnova bolŝevisto» tutsimple preterdormis punan grupon, kiu preskaŭ neniigis la tutan taĉmenton.
Feliĉe, dorminta kiel ĉiam tre singarde Cvetkov sukcesis senti malbonon – aŭdis raŭkan bojadon de serĉaj germanaj ŝafhundoj kaj levis la taĉmenton. Komenciĝis batalo – longa, malfacila, senorda, kaj ĉefe – tia, kiun tute eblus eviti, ĉar la partizanoj kaŭzis preskaŭ neniajn perdojn al la viva forto de la faŝistoj.
Kiam ĉio finiĝis, Cvetkov starigis Ustimenkon antaŭ si en atentopozo kaj per raŭkigita dum la batalo voĉo interesiĝis:
– Kiu vin nomumis mitraletisto? Kial vi kun Cedunko iris flanke kontraŭ la germanoj, kiam via afero estas vunditoj? Kiu permesis al vi ŝoviĝi en batalon?
– Ĉar en la taĉmento ekzistas kuracisto Veresova, – komencis Vlaĉjo, – tial…
– Silentu! – tute furioziĝis la komandanto. – Veresova hodiaŭ aŭdis la unuajn pafojn en la vivo. «Ekzistas»! – mokimitis li Ustimenkon. – Kie ŝi ekzistas? Ĝis nun ŝi al homo ne similas, sed vunditoj serĉas doktoron. Respondu – ĉu estas mia afero dum batalo meti splinton al batalano? Ĉu mia?
Neniu scias, per kio ĉio ĉi finiĝus, se ankoraŭ anhelanta post kurado kaj ekscitiĝo de la batalo Niĉjo Pinĉuk ne raportus, ke «kaptiĝis germano por pridemando».
– Kiel «kaptiĝis»? – montris la dentojn Cvetkov.
– Ĝuste tiel, li mem kaptiĝis, – neniom timante la furiozan rigardon de Cvetkov, klarigis Pinĉuk. – Li mem al ni kaptiĝis. Li estas iomete vundita, sed impertinenta…
La «impertinentan vunditon» Ustimenko pansis, donis al li gluti el mezurflakono medicinan alkoholon. La germano evidentiĝis homo alta, sportaspekta, en kaskedo kun brave fleksita rando – tipega «blonda bestio». Oni trovis lin en kavo, elfosita, probable, iam de ĉasistoj, sur ĝia fundo estis akrigitaj palisoj – por granda besto. Ĝuste tien falis la faŝisto, kaj kiam la punistoj foriris – lin ne rimarkis.
Kondutis la «blonda bestio» komence firme, kiel oni lin instruis: sian milittrupon nomi li rifuzis kaj al aliaj, formalaj demandoj same ne respondis. Liaj helbluaj okuloj rigardis kuraĝe kaj firme.
– Por kio vi al ni venis? – demandis lin ne deteninta sin de psikologio Cvetkov. – Kion vi bezonas en nia Rusio?
– Rusio neniam plu ekzistos, – levinte la ŝultrojn, respondis la kaptito. – Estos protektorato kun eterna kaj racia ordo. La tuta terglobo finfine obeos al la granda Germanio. Ni ne bezonas ŝtatojn de subhomoj. La subhomojn la naturo mem destinis esti sklavoj, tiun destinon plenumos la tria imperio.
Vlaĉjo malbone komprenis la germanan kaj nur laŭ esprimo de la vizaĝo de Cvetkov, laŭ liaj pufiĝantaj naztruoj kaj kurba rideto li divenis pri tio, kiel rezonas la germano.
– Nu, do, – silentinte iom, diris Cvetkov. – Nun rakontu, kiamaniere vi trovis nian spuron.
– Tion mi rakontos nur al la komandanto! – respondis la germano.
– Mi estas la komandanto.
La germano ĝentile ridetis:
– Ho ne! La komandanto de la ruĝaj partizanoj, kiun ni estas kaptantaj, havas barbon. Jen tia estas barbo – negranda. Sed – barbo!
Kaj tiam al Cvetkov subite eklumis penso. Li komprenis, ke ie apude, proksime, vivas kaj militas vera partizana taĉmento, havanta, eble, komunikadon kun la Granda tero, radion, spertan, plurfoje batalintan komandanton, veran komisaron…
Kaj la germano, koketinte iom, komprenis, ke se li rakontos pri la ruĝaj partizanoj, tiam li ne perfidos per tio siajn, faŝistajn militajn sekretojn, – kaj detale, senkaŝe, rerakontis al Cvetkov tute ĉion, kion li sciis pri tre forta, granda, eksplodiganta per minoj fervojojn grupo de partizanoj de iu fama ruĝa kolonelo, nomata de la germanoj Lbov.
Kaj sur la mapo li montris per krajona pinto tiujn lokojn, kie Lbov kun siaj «rabistoj» eksplodigadis fervojojn kaj faligadis sub taluson trajnojn.
– Bone, forigu lin! – diris Cvetkov, leviĝante de la arbostumpo, sur kiu li sidis. – Nur priserĉu lin bone!
Niĉjo Pinĉuk, al kiu turnis sin la komandanto, iomete blankiĝinte, puŝis la germanon je la flanko per la tubo de sia «Schmeisser». La germano komprenis, lia vizaĝo ektremis, Vlaĉjo forturniĝis. Post kelkaj minutoj trans pinoj tondris mallonga mitrala pafserio. Tiutempe Cvetkov diris al Veresova:
– Se vi ankoraŭ unu fojon permesos al vi dizerti dum batalo, mi ordonos vin mortpafi. Ni en nia marŝo pasaĝerojn ne bezonas, kaj malkuraĝulojn des pli…
– Konstanteno Georgijeviĉ, – komencis Veresova, sed li ne permesis al ŝi findiri.
– Mi por vi estas ne Konstanteno Georgijeviĉ! – tra la dentoj nelaŭte prononcis Cvetkov. – Mi por vi estas komandanto! Ĉu klaras? Iru plenumi viajn devojn, kaj ne plu turnu vin al mi. Via estro estas militkuracisto Ustimenko. Fino!
Estinta apude docento Ĥolodilin nur balancis la kapon:
– Jen kiele, jen tio vere estas el la kanto: la princinon alte levas li indigna, en koler', el la ŝipo ŝin forĵetas en la ondojn de l' river'[17]. Jen karaktero!
– Ne diru stultaĵojn! – petis Vlaĉjo.
Kiam la kolumno ekmoviĝis, Vera Nikolajevna ekiris apud Vlaĉjo. Ĝis nun ŝi estis tremeranta, ŝiaj okuloj estis esprimantaj teruron, kaj sur la vangoj jen ekbriladis, jen estingiĝadis ruĝaj makuloj.
– Kaj mi pensis – jen komenco de mia milita biografio: partizana taĉmento «Morton al faŝismo», – diris ŝi nelaŭte, kaj en ŝia voĉo al Vlaĉjo aŭdiĝis larmoj. – Kia teruro – mortpafi.
– Milito! – per maljunula voĉo de batalsperta soldato respondis Vlaĉjo. – Sed vi ne afliktiĝu, vi kutimiĝos. Ĉiuj komence timas. Jen, rigardu al nia Ĥolodilin – ja kia li estis kultura inteligenciano, sed nun estas bravulo. Kaj multaj tiel… Nur necesas teni sin firme…
Veresova proksime enrigardis en la okulojn de Vlaĉjo kaj petis:
– Helpu min, se mi ektimos! Kriu al mi! Mi ne deziras, ke tiu monstro min mortpafu.
– Jes ja, certe! – konsentis Ustimenko.
– Ĉu vi ridas?
– Ne, neniom.
Li vere neniom ridis. Li ridetis, pensante pri sia stultega situacio: nun li, nesciate por kio, devas ŝajnigi antaŭ ĉiuj kaj por ĉiuj, ke tiu tute fremda al li kaj eĉ malagrabla bela virino estas per io ligita kun li. Sed per kio? Kian li havas rilaton al ŝi? Ŝi malkuraĝis, kaŝiĝis de vunditoj – li ja ŝoviĝis en la batalon, ĉar kalkulis pri ŝi kaj eĉ ordonis, kiel kaj en kia okazo ŝi agu, – nun al li strabas elturmentita de doloroj Trubicin, en lia rigardo sen ajna peno eblas legi malaprobon: «Jen, trovis al si nia doktoro viculon. Ni nun suferu pro ŝi».
En bivako ambaŭ vunditoj – kaj Azbelev kaj Trubicin – postulis Ustimenkon, kvankam sub sufiĉe delikata preteksto, ke ili al li kutimiĝis. Veresova ruĝiĝis, Vlaĉjo, kiu estis vindanta vunditan pli frue Kislicin-on, streĉante la vindojn pli dense, ekkoleris.
– Tio, knaboj, estas porkeco, – diris li, alirante al tiu ĉarego, sur kiu kuŝis Azbelev kun Trubicin. – Jen, interalie, troviĝis herooj! Mi ja memoras, kiel vi, kamarado Azbelev, komence, jam en la unua marŝo, plendis, ke nia afero estas pereinta kaj ni nenien eliros. Sed ŝi estas virino sen batala sperto, nekutimiĝinta.
Azbelev morne silentis, kaj Trubicin, intence laŭte ĝemante, diris, ke li estas «ne simio» kaj «ne permesos sur si al ajna knabinaĉo lerni, kiel en laboratorio».
Vespere ĉiujn kvin vunditojn kaj restaĵojn de la provianto ili ŝarĝis sur unu ĉaregon, kaj Kolombon – buntan kaj malrapideman eksstalonon – Babijĉuk mortpafis «por nutraĵo». Vera Nikolajevna la ĉevalaĵon ne deziris manĝi, ŝi manĝis glaciiĝintan panon kaj mallaŭte ploris. Ligita kun ŝi, kvazaŭ per ĉeno, per la ordono de Cvetkov, Vlaĉjo trinkegis el gamelo ĉevalan supon, ŝvitis pro varmaĵo kaj pensis pri tio, kiel por li estus facile nun kun Barbara.
– Donu al mi gustumi, – subite diris Veresova. – Ja vi tro apetite ŝmacas.
Ŝi gustumis, faris grimaceton – mirinde absurdan en tiu frostiĝinta, vintra arbaro, en rebrilo de flamo de la lignofajro, super la gamelo kun kuiraĵo el ĉevalaĵo, kaj diris kokete:
– Eĉ mortpafu min, mi ne povas!
Vlaĉjo silentis. Tamen, li kompatis ŝin. Ekzamenante en tiu vespero la piedojn de la batalantoj kaj malmilde parolante kun tiuj, kiuj denove ne sukcesis bone aranĝi piedĉifonojn, li subite rimarkis, ke li ne plu trovas en si fortojn ŝerceti kaj ke, ŝajne, tiu marŝo fine forkonsumis ankaŭ lin.
– Nu, kio, doktoro, – vokis lin Cvetkov, kiam li revenis al sia lignofajro: – Ĉu vi laciĝis? Sidu iom! – preskaŭ petis li. Kaj rimarkinte hezitemon de Ustimenko, ordonis: – Eksidu!
Kiel ĉiam, glate razita, odoranta je stranga miksaĵo de odoroj – je tualeta akvo kaj je fumo de la bivakaj lignofajroj, li sidis rekte apud trunko de malnova pino, estis moliganta en la fingroj cigaredon kaj trarigardanta germanan ĵurnalon, deprenitan de la antaŭe mortpafita faŝisto.
– Interesega afero estas ĉiutaga vivo de scienco, – kun malvarma subrido diris li. – Jen la germanoj mem skribas pri nia fama samtempano – franca fizikisto Langevin[18]. Ili en Parizo lin metis en la prizonon Santé, kaj la franca Akademio de sciencoj ne defendis sian plej faman akademianon. Ĉu vi imagas? Kaj ĉi tie estas klare aludata, ke Langevin estis arestita laŭ sugesto de sciencistoj-faŝistoj el Vichy[19]. La germanoj mem en sia ĵurnalo pri tio skribas, certe laŭdante la Akademion pro ĝia «lojaleco»…
– Kaj kial «ĉiutaga vivo»?
– Tial, ke por sentalenta kanajlaro la plej grandaj sciencaj problemoj estas, figure esprimante, problemoj de «menuo», de nutraĵo, kaj se pli alte, do de palacetoj, kaj ankoraŭ pli alte – de milionoj, de jaktoj, de propra insulo, de briliantoj, kaj kio tie ankoraŭ estas, ja mi pri tio ne estas instruita. Kaj historiaj embarasoj, similaj al la nuna, treege rivelas tiun ĉi vivon, la sciencista bestaro montriĝas antaŭ ni tia, kia ĝi estas, – bestaro. Ĉi tie, ĝenerale, estas multe pri kio pensi – kaj pri la nuno, kaj pri la pasinteco…
Malbonkora subrido glitis sur liaj lipoj, li ĵetis malvarman rigardon al Vlaĉjo kaj demandis:
– Ĉu vi neniam meditis pri tio, kiel ĉio malnova, merita kaj eĉ fama, plej ofte, ne helpas al la novo, sed sufokas ĝin, aplikas ĉiujn siajn kadukajn, sed potence diplomitajn kaj oficiale konfirmitajn sciencajn gradojn kaj simple fortojn ne por helpo al la avana, vera, noviga, sed nur por «ne permesi»?
– Ekzemple? – demandis Vlaĉjo, subite kun ĝojo rememorante la konversaciojn kun Prov Jakovleviĉ Polunin. – Kiajn vi havas ekzemplojn?
– Ĉu ekzemplojn? Bonvolu, ni trovos! Kaj voku ĉi tien, interalie, vian damon, ŝi ja tamen, ŝajne, laŭ ŝiaj vortoj, estas kuracisto…
Ustimenko kaŝite ridetis. Cvetkov apartenis al tiu kategorio de viroj, kiuj sentas sin sen virinoj, speciale sen belaj kaj scipovantaj aŭskulti (kaj scipovi aŭskulti estas granda arto), multe malpli bone, ol en ĉeesto de tiuj «Evidinoj», pri kiuj ili emas mencii ekskluzive malestime…
– Por kio mi al li necesas? – ektimis Veresova. – Li ree krios al mi…
– Ne, li estas en bonanima humoro, – diris Vlaĉjo. – Deziras konversacii.
En peltjako, en feltbotoj, humile rigardante per la malhelaj okuloj, Vera Nikolajevna singarde aliris kaj diris kun kvieta obeemo en la voĉo:
– Mi venis laŭ via ordono.
– Ĉu vi timas min? – interesiĝis Cvetkov.
– Memkompreneble. Min ankoraŭ neniu timigis per mortpafo. Kaj neniu kriis al mi tiel, kiel vi…
Cvetkov sen rideto respondis:
– Mi, cetere, ne ŝercis. Eksidu! Nia Ustimenko deziris, ke vi ĉeestu nian konversacion…
Ĉe Vlaĉjo pro mirego eĉ la brovoj ekrampis supren, sed Cvetkov tute ne atentis lin, kvazaŭ vere estis Vlaĉjo, kiu laŭ propra deziro venigis ĉi tien Veresova-n.
– En mia bolkruĉo estas infuzita teo, – afable proponis la komandanto. – Forta. Tamen, sukero finiĝis…
Verŝinte por Veresova teon en trinkpoteton, Cvetkov rakontis al ŝi la «antaŭparolon», kiel li esprimis, de la konversacio kaj komencis doni laŭ la memoro faktojn:
– Bonvolu, por komenco: Galeno[20]. Kiu ja lin ne konas, ĉiuokaze pri li aŭdis ĉiu sukuristo. La fondinto, la patro kaj tiel plu. Nature, se li estus je du trionoj malpli talenta, tiam lia vivo pasus multe pli bonorde por li mem. Sed ĝuste lia genio unuigis kontraŭ li ĉiujn sentalentajn putinidojn de tiu epoko. Nenio tiel unuigas kanajlaron, kiel apero de vera talentulo, minacanta per sia ekzisto al ilia prospero, – tion ĉiu homo, honeste okupiĝinta pri historio de la scienco, ne povis ne rimarki. Ĉi tie denove konvenos rememori nian samtempanon – la francon Langevin. Nur la monda agnosko de meritoj de tiu sciencisto devigis eĉ sentalentajn sciencistojn enlasi Langevin-on en sian establon, kiu, laŭ iliaj eternaj deklaroj, ekzistas ekster politiko. Sed politikaj maĥinacioj liberigis tiun ularon de la morala devo defendi sian propran akademianon kontraŭ la bruna pesto, kaj ili forcedis lin kun ĝojo, ĉar li estas talenta, sekve estas danĝera kiel konkurencanto por ili ĉiuj kune… Ĉu vi, Vera Nikolajevna, okupiĝis pri historio almenaŭ de medicino?
Cvetkov demandis rafinite ĝentile, sed Veresova eĉ tremeris kaj respondis nedifinite.
– Kaj jes kaj ne, – ridetis Cvetkov, – ĝenerale, «trapasis dum lernado». Jen termino, diablo ĝin prenu! Trapasis! Tamen, eble, eĉ estas bone, ke nur «trapasis», ĉar se oni mem ne pensas, tiam povos ŝajni, ke en nia scienco ĉiam estis kvieto kaj prospero, laŭ tiu kortuŝega situacio, kiu okazis en la vivo de la juna Puŝkino kaj la kaduka Derĵavin[21] – en la senco de la beno al Aleksandro Sergijeviĉ por poeta heroaĵo. Kaj tre deziras la historiistoj de medicino, kiu, laŭ mia opinio, en la vivo de popoloj ludas neniom malpli grandan rolon, ol artoj, se ne pli grandan, tre ili deziras, tiuj bonkondutaj knaboj, ĉion pentri en tia roza aŭ lazura, komforta, paska lumo. Ĉu vi ne konsentas, Ustimenko?
Ustimenko, disĉiplo de Polunin, nature, tute konsentis kaj eĉ deziris enmeti sian «trafan», kiel al li ŝajnis, rimarkon, sed Konstanteno Georgijeviĉ tute ne interesiĝis pri la opinio de Vlaĉjo, li plu parolis, ĵetante rigardojn jam al docento Ĥolodilin, kiu aliris pli proksime en sia pelta bluzo, el kiu estis elŝoviĝanta lanugo, kaj en orelklapa ĉapo, tute rememorigante per sia aspekto francon apud Berezina[22].
– Ja ne nur en la historio de medicino, en historio de ajna scienco observeblas, sendube, la sama bildo, – daŭrigis Cvetkov, kaj lian bruligitan per malbonaj veteroj vizaĝon – malmolan kaj malmildan – subite tordis furiozo. – La sama! – preskaŭ kriis li. – Absolute la sama, sed neniu laborigas sin por pripensi tion almenaŭ cele de defendo de nia estonteco kontraŭ jam okazintaj monstraj precedencoj. Monstraj! Jen Galeno, de kiu ni komencis! Ja enviantoj kaj kalumniantoj, kaĵoluloj kaj sentalentuloj finfine obtenis ekzilon de Galeno el Romo. Kaj niaj modernaj historiistoj de medicino, uzante «sciencajn» fontojn, lasitajn de samtempanoj de kompatinda Galeno, gurdas surbaze de atestoj de liaj mallaŭdantoj, enviantoj kaj kalumniantoj, ke li havis «spiteman kaj obstinan karakteron». Ĉi tie estas tre interesa penseto, bazita sur observoj. Ja nian Pirogov-on, Nikolaon Ivanoviĉ-on[23], same akuzadis liaj mallaŭdantoj kaj enviantoj pri tio, ke li havas obstinan karakteron, kaj eĉ ne simple spiteman, sed kvereleman. Kaj ĉu vi scias, de kie tio venis? De intendantoj de la epoko de la Krimea milito, de tiuj «netolereblaj ŝtelistoj», al kiuj nia Nikolao Ivanoviĉ neniel permesadis ŝteli…
Kiam Cvetkov nomis Pirogov-on, liaj okuloj subite varmiĝis kaj en la vizaĝo aperis tiel ne karaktera por li esprimo de milda kareso; li tuj kvazaŭ konfuziĝis, forturniĝis de la lignofajro kaj komencis serĉi en la sako cigaredon. Vlaĉjo en tiu momento interkaptis rigardon de Veresova: ŝi rigardis al Cvetkov singarde, el sub la frunto, kaj eĉ por Vlaĉjo, kun tuta lia mirinda neobservemo en tiu rilato, iĝis subite klare, ke Vera Nikolajevna estas enamiĝinta, ke ŝi aŭskultas Cvetkov-on kun ĝojo, eĉ pli – kun admiro, kaj se li parolus ion tute kontraŭan, ŝi aŭskultus tute same.
– Al Galeno oni eĉ atribuis, ke li ektimis peston. Rimarku krome, ke ankaŭ Pirogov havis «bondezirantojn» en la Medicin-kirurgia akademio, kiuj cirkuligis klaĉon, ke Nikolao Ivanoviĉ fuĝis el Krimeo, el Sebastopolo, ektiminte bombardadon. Nu, kial pri tio paroli! – Cvetkov svingis la manon, elektis por si braĝon kaj, afekte bele ekfuminte, enpensiĝis por momento. – Da tiaj analogioj estas amaso! Kio koncernas la traktaton de Harvey «pri moviĝo de la koro kaj de la sango», do, malgraŭ tio, ke tio okazis en la epoko de Ŝekspiro, en la epoko de «Eseoj» de Bacon, tamen tiuj samaj unuiĝintaj sentalentuloj obtenis, ke Harvey-on oni deklaris freneza. Estas interesa, interalie, tio, ke ne lasas al la scienco antaŭeniri ne nur amasoj da sentalentuloj – tio estus ankoraŭ ne tiom timinda, – ne lasas antaŭeniri eĉ homoj talentaj, grandaj. Ekzemple – vi, Ustimenko, ĉiam deziras pli multajn ekzemplojn – jen, bonvolu, James Simpson, malkovrinta bonefikajn ecojn de kloroformo samtempe kun Pirogov kaj ricevinta ĉiajn malfeliĉojn en kruelega lukto por sia malkovro, – tiu sciencisto poste ekstaris sur la vojo de Lister, kaj kiel li obstinis! Se oni al li siatempe kriis, ke al la homo la dio ordonis naski en turmentoj kaj ke peno mildigi akuŝajn dolorojn per kloroformo estas atenco al la dia providenco, do li, Simpson, obtenis tion, ke la gepatra por Lister Londono la lasta en la mondo cedis al kontraŭsepso. Kaj ĉio ĉi estas rezulto de agado de la fama tiutempe Simpson, de lia energio, de lia aŭtoritato! Kaj Pasteŭro? Bando de karikaturistoj kaj ĵurnalistoj dum longa tempo nutriĝis, mokante la mikrobojn de Pasteŭro. Kaj li ja legadis ĵurnalojn ĉiutage. Kaj certe, Pasteŭro farus multe pli, se li konservus tiun energion, kiu necesis por lukto kontraŭ samtempaj al li obskurantoj, por la afero…
Subite la vizaĝo de Cvetkov streĉiĝis, li demandis abrupte:
– Pri kio vi ridetas, Ĥolodilin?
– Nu, unu penso en la kapon ensaltis, – respondis la docento. – Sed ĝi ne konformas al subordiĝo…
– Ne gravas, diru!
– Mi pensis, kamarado komandanto, – jen finiĝos tiu ĉi milito, vi iĝos, nature, profesoro, doktoro certe, kaj eble eĉ pli alte levos vin la sorto kaj via senduba talento, – kiel tiam? Koncerne de la nuna agrabla konversacio? Nun, nur ne koleru, nun tiu ĉi arbara konversacio nin al nenio devigas, ni ĉiuj bolas kaj indignas, sed kiel estos en kabineto? Kiam vi havos sekretarion kaj akceptejon, aŭ adjutanton kaj same akceptejon, kaj kiam de vi dependos? Kiel vi pensas? Ĉu vi stimulados kaj benados, aŭ same…
– Kio – same?
– Ja vi komprenas, kamarado komandanto, por kio tiel precizigi per vortoj…
Ruĝaj rebriloj de la estingiĝanta flamo de la lignofajro vagis sur la nerazita, prikreskita de densa barbo vizaĝo de la docento, en malvarmo li ridinde frapetadis per ĉirkaŭligitaj per ŝnuro futbalŝuoj, kiuj jam sukcesis truiĝi post la ripozdomo. Ĥolodilin estis, ĝenerale, ridinda, sed liaj helaj okuloj rigardis gaje kaj sentime, kaj lia tuta aspekto ŝajne diris: «Jen kia mi estas, spit al vi!»
Cvetkov gajnis ankaŭ tiun ludon.
– Ja dio ĝin scias, – kun kolera kaj sincera perplekso diris li. – Mi ne scias. Mi ne pensis pri mi. Mi nenion povas supozi pri mi.
– Se vi ne povas, tiam mi des pli, – ekkriis Ĥolodilin. – Kion povas mi, se eĉ vi «ne povas supozi pri vi». Tamen, kamaradoj, al mi estas pli malbone, mi povas. Kaj ne flate al mi, kvankam sen fanfaronado mi asertas, ke en bataloj mi kondutas tute dece. Kaj lastatempe mi eĉ certiĝis pri miaj soldataj kapabloj. Je dio, mi ne malkuraĝas. Pli ĝuste, interne mi timiĝas, sed kiun tio koncernas? Sed se en la tiel nomata scienco oni min premos…
– Tiam kio? – demandis Vlaĉjo.
Ĥolodilin ĉirkaŭrigardis, pensis iom. De lia aspekto – «spit' al vi» – subite tre baldaŭ nenio restis…
– Se min subite premos tiele per ĉiuj unuigitaj penoj tiu organizita forto, – tion mi vidis, konas, – tiam mi ne garantios, neniuokaze garantios. Mi ne estas Giordano Bruno, kiel oni diras – ne tia homo. En tio mi, pardonu, ne eltenos. Kaj se ankoraŭ min skoldos fortvola profesoro, doktoro de sciencoj, kronita per diversaj laŭroj, ni supozu, kun karaktero de nia komandanto, kamarado Cvetkov Konstanteno Georgijeviĉ, tamen kun aperanta, laŭ la meritoj, ventreto, ĉu? Kun tia rondaĵo ĉi tie, akirita en aŭtomobila veturado, ĉe bankedaj tabloj kun kaviaro kaj sevrugo, kun rondaĵo, neniu disputas, meritita, prava, pro sida vivo, ne malgrandigebla eĉ per teniso, ĉar la koro ne permesas…
– Bonege li tion diras! – kapmontris Cvetkov la docenton al Ustimenko.
– Ĉu bonege? – aŭdis tiu. – Ne, ne bonege, sed malgaje, kaj mi nin ĉiujn nur timigas, por ke ni ne vidu tielaĵon, averte. Do, eliros tia oponanto, kiel estis supre dirite – kaj mi forbrulis. Forbrulis, ĉar en kelkaj reprezentantoj de la merita profesoraro, kaj eĉ kun respektivaj titoloj, presataj kursive, kaj ankaŭ kun sperto de estrado, en la voĉo mem riveliĝas tia terura aŭtoritateco, tia incitita netoleremo, tia, ŝajne, de la komenco mem preta laco kaj ofenda degno, ke eĉ en revoj kontraŭagi al tuta tiu komplekso estas malfacile. Kaj sciu, kamaradoj karaj, eĉ nun, en arbaro, post bataloj kaj antaŭ aliaj bataloj, kiam mi imagas al mi prezidantaron kaj verdan drapon, kaj lustrojn, kaj katedron, kaj tiujn lerte malrapide elirantajn kun barbetoj, barboj, pendantaj vangoj, grizharajn, kulturajn, distingitajn kaj certajn pri tio, ke ili ankoraŭ plurfoje estos distingitaj, certajn pri tio, ke ne distingi ilian agadon estus eĉ maldece, trapasintajn la tutan sciencon, – ho-o-o, ne, tion mi ne eltenos. Kaj ĉu vi, Ustimenko, eltenus?
Ne hastante, Vlaĉjo ĵetis rigardon al Ĥolodilin, ekvidis liajn timigitajn okulojn, ĵetis cigaredstumpon en la lignofajron, pensis iom kaj diris:
– Terure vi rakontis.
– Ĉu vi ektimis?
– Ne tiom, por ke mi ne eltenu.
– Jen kia kuraĝa, – de flanke tire, kun subrido diris Cvetkov. – Aŭ vi ne imagas al vi pro juneco iujn pejzaĝetojn?
– Kial ne, mi imagas, – same ne hastante kaj ne cedante al la ŝerca tono de la komandanto, plu enpensiĝinte, prononcis Vlaĉjo. – Tute bone imagas…
Li deziris esprimi pli singarde, sed tuj decidis paroli tiel, kiel li pensas, ne obtuzigante akrajn angulojn.
– Mi tute bone imagas, – ripetis li, – sed… mi neniam en la vivo iros al ajna kompromiso rilate de laboro. Mi komprenas, tre bone komprenas, ke vi al mi nun ne kredas, sed mi pri mi estas tute certa. Kaj tiu terura bildo, la pejzaĝeto, Ĥolodilin, kun tiu verda drapo min ne timigas. Tio, probable, tiam estas tiom senlime terura, kiam oni defendas sian bonstaton, sed ne sian aferon, – ĉe ni ja okazas, ke la unuan kun la dua oni miksas, ĉu ne? Defendo de posteno, rango, scienca grado – tio ankoraŭ ne estas defendo de afero…
– Iel tro komplike, – oscedinte, respondis Cvetkov. – Sen bona vespermanĝo ne kompreneblas…
La vilaj okulharoj de Vlaĉjo ĵetiĝis supren, arda lumo ekbrilis en la okuloj, kaj, nenion plu dirante, li leviĝis.
– Ĉu vi ofendiĝis? – demandis Cvetkov.
– Ne.
– Do kial?
– Simple iĝis enue.
– Tie oni al vi montros enuon! – forirante, minacis Ĥolodilin.
Foriris ankaŭ Veresova. Vlaĉjo plu staris super fulganta, denove ekbrulanta lignofajro. Cvetkov rigardis al li de malsupre.
– Estas interese, kiaj ni iĝos post dek jaroj, – penseme diris li. – Kaj vi, kaj mi…
Kaj li neatendite ree ekparolis pri Ĉeĥov. Laŭ liaj vortoj rezultis, ke en la persono de zoologo von Koren Ĉeĥov priskribis faŝismon en ties ĝerma stato.
– Nu, apenaŭ! – dubis Vlaĉjo.
– Ne apenaŭ, sed ĝuste! Kaj ĝenerale, Ustimenko, multon gajnus politikistoj, se ili pli serioze rilatus al vera literaturo. Faŝismo kaj ĉio kun ĝi ligita plurfoje estis priskribita antaŭ multaj jaroj. En «Milito kontraŭ salamandroj», ekzemple, – iu ĉeĥo verkis la libron, mi ne memoras la nomon[24]. Ĉio estas preciza, sed ili – prezidentoj diversaj, ĉefministroj, feldmarŝaloj kaj konsilistoj – ĉu ili legas? Por ili iliaj sekretaj dosieroj ŝajnas multe pli seriozaj dokumentoj, ol beletra verko. «Elpensaĵoj», – pensas ili, legante por amuziĝo, en libera tempo. Sed avertojn ili ne vidas, alarmon ne aŭdas. Ili estas la plej saĝaj, same pro tio, ke ili havas rangojn, titolojn kaj postenojn, tion, pri kio Ĥolodilin antaŭe parolis, kaj iu tia verkistaĉo estas nenio. Certe, nun sidas tiaulo en bunkro kun vapora hejtado, fosas en la nazo, atendas, kiam lian popolon la fricoj ĉesos bombi, kaj pro enuo legas: «Aĥ, aĥ, similas!» Kaj ĝi estis skribita antaŭ dek jaroj kaj pro aludoj al la amika regno, al la faŝistoj, estis malpermesita.
– Ĉu vi pensas tiel? – ne sciante, kion diri, prononcis Vlaĉjo.
– Mi estas certa. Tamen, vi malmulte legis, kun vi paroli estas ne interese. Ni prefere dormu…
– Kia homego estas via komandanto, – diris Vera Nikolajevna, instalante sin por nokto en malalta kabaneto el koniferpingloj, superŝutita per neĝo. – Grandioza karaktero. Kaj kiel li estas verema!
– Jes, verema! – malvigle respondis Vlaĉjo.
Li sentis malgajon kaj deziris pli baldaŭ ĉesi pensi pri la hodiaŭa konversacio. Kaj Vera Nikolajevna, volvinte sin en du litkovrilojn super sia peltjako (nun ĉiuj havis litkovrilojn, konfiskitajn en la «Alta») kaj varmiĝinte, subite vigliĝis kaj komencis konfide, kvazaŭ al proksima amikino, rakonti al Vlaĉjo sian vivon. Ustimenko deziris dormi, kaj la vivo de Vera Nikolajevna neniom interesis lin, sed ŝi estis insista rakontantino, kaj li – ĝentila homo. Kaj, jesadante, skuiĝante, kiel hundo post banado, por subite ne ronki, li aŭskultis pri ŝia infaneco kaj juneco, pri la bela patro kaj la bela patrino, pri ilia amo pasia kaj turmenta, kia ne okazas en la vivo, sed pri kia oni ŝatas rakonti, aŭskultis, kiel «adoradis kaj diigadis» Nikolao Anatoljeviĉ sian solan filinon, kia li estis talenta inĝeniero kaj kiel la panjo ĝojos vidi en Moskvo Vladimiron Atanazijeviĉ-on. Kaj pri sia unua «infana enamiĝo» rakontis Vera Nikolajevna: pri tio, kiel li, Cirilo, transportis ŝin «sur la manoj trans bolantan rojon» (ĝuste tiel ŝi diris – «bolantan»), kaj pri tio, kiel li skribis leterojn dum la pasinta milito el Viborgo, en paŭzoj inter batalaj elflugoj.
– Li estas bonega homo, – diris Vera Nikolajevna, – nun li, probable, komandas multajn aviadistojn. Bonega kaj tre fortvola! Ĉu vi scias, tia vireca vizaĝo, iomete Hamsun-a.
– Ĉu li similas al Knut Hamsun? – por ion diri, demandis Vlacĵo. – Ĉu kun lipharoj?
– Kial kun lipharoj?
– Ja Hamsun havas lipharojn.
– Ne, mi diras pri liaj herooj. Ĉu vi scias, leŭtenanto Glan.
– A ha! – ekdormante, diris Vlaĉjo. – Certe…
– Ĉu vi dormas?
– Ne, bonvolu! – tute jam falante en obskuron, balbutis li. – Bonvolu…
Je la dua horo lin puŝvekis Telegin – por anstataŭi la sentinelon. Ŝanceliĝante pro dormo, tremetante en fortiĝanta frosto, Ustimenko kontrolis la «Schmeisser»-on, kaj je la sepa horo la taĉmento, matenmanĝinte supon el ĉevalaĵo kun milea grio, denove ektrenis sin vice laŭ arbara, superŝutita de neĝo vojo al Vspolŝĉina – tien, kie Cvetkov esperis renkonti iun el la homoj de Lbov.
Paŝante apud Ustimenko, Cvetkov diris al li en tiu tago nelaŭte kaj morne:
– La municio finiĝas. Cigaredoj elĉerpiĝis. Pano same ne plu estas. Jen kiajn aĉajn aferojn ni havas, doktoro!
Li levis la kapon, kraĉis, forte frotis per la polmoj la frostiĝantajn orelojn kaj aldonis neatendite:
– Hodiaŭ ni ilin renkontos. Ĉu vi deziras veti?
Eble, danke ĝuste al tiu averto Ustimenko eĉ ne miris, kiam en malvarma krepusko li aŭdis raŭkan kaj potencan krion:
– Kiu iras? Haltu! Metu la armilojn! La komandanto eliru antaŭen rekte al la abatiso!
Neniu vidis ajnan abatison. Per voĉo klara kaj gaja Cvetkov kriis:
– Iras taĉmento «Morton al faŝismo» sub komandado de militkuracisto Cvetkov. Ni estas niaj! Sendu al ni homon, vi vidos! Kaj ni nenion en via mastrumaĵo distingas! Kaj pli baldaŭ, kamaradoj, ni havas vunditojn, ni mem apenaŭ tenas sin…
Malantaŭ malhela picearo, ne tuj, sed iom poste, ekbrilis lumo de lanterno, kaj la sama potenca voĉo afereme informis:
– Por ke vi sciu – al vi estas direktita mitralo «Maxim». Do gardu vin, se vi estas malamikoj!
Bravaspekta, en mallonga uniforma palto, en pelta ĉapo kun ruĝa rubando, kun grenado en la mano, maljuna, solida batalanto aliris al Cvetkov kaj ĝentile petis en miksaĵo de la rusa kaj la ukraina:
– Jen ce tje vi metu tutan vian armilaron. Jen ce tje, kje estas pritretite…
Kaj, priluminte per la radio de la lanterno la vizaĝojn de Vlaĉjo, Ĥolodilin, Babijĉuk, ĉirkaŭrigardinte la vunditojn, suspiris, balancis la kapon kaj kompatis:
– Ho, ricevis vi, knaboj, oj, videble, ricevis.
En tiu sama tempo du junuloj – sur skioj, kun karabenoj malantaŭ la ŝultroj, en vatjakoj kaj varmaj ĉapoj – eliris el trans arboj, iomete malantaŭ la Cvetkov-a taĉmento.
– Ĉu ili? – demandis tiu batalano, kiu ordonis meti la armilaron.
– Ili, oĉjo Baĉjo, – diris juna voĉo. – Ili mem. Ni de la Ŝepelev-aj bienetoj post ili iras.
Cvetkov kolere kuntiris la brovojn: evidentiĝis, ke eĉ la noktadon gvatis tiuj skiistoj.
– Niaj, – diris la alia. – Ili trans la Ŝepelev-aj en tian tumulton trafis, ke pli malbone ne eblas. Sed deŝiriĝis sukcese.
– Nur ili la germanojn al ni ne alkonduku! – grumblis oĉjo Baĉjo, deprenante de Cvetkov «Walther»-on. – Ĉu vi komprenas?
Kaj post ne pli ol horo Cvetkov kaj Vlaĉjo sidis en varma kaj pura terkabano de Viktoro Borisoviĉ Lbov mem kaj respondadis al mallongaj kaj malmildaj demandoj de la komandanto kaj de la komisaro de la taĉmento Lucenko. Teo, verŝita en germanajn dikfajencajn trinkpotojn, estis malvarmiĝanta, neniu ĝin tuŝis. Kaj terpomo, priverŝita per flava graso, same malvarmiĝis. Nur cigaredon el la mastra kampara tabako estis volvanta por si Cvetkov, trapasante tiun ekzamenon, sen kiu nek li, nek liaj homoj povis aliĝi al la trupo de Lbov.
– Kaj nu, ankoraŭfoje: kia estas via familinomo? – demandis de Vlaĉjo Lucenko, malvarme mallarĝigante al li siajn jam mallarĝajn okulojn. – Ne distingis mi.
Vlaĉjo ripetis per silaboj.
– Ĉu ne de Aglaja Petrovna, hazarde, filo?
– Ne. Ŝi ne havas infanojn. Mi estas ŝia nevo.
– Ĉu tiu sama, kiu estis en eksterlando?
– Tiu sama. Ja ŝi aliajn ne havas.
– Kaj ĉu ŝin vi, reveninte, ne renkontis?
Lbov ĉesis pridemandi Cvetkov-on kaj turniĝis al Lucenko.
– Renkontis, – diris Vlaĉjo. – Ja mi kun doktoro Cvetkov tie eĉ operaciis, en Vasilkovo, ŝi estis komandanta evakuadon…
– Jes-jes, – gaje konfirmis Lucenko, – jes-jes. Kaj kiajn ŝi havis perspektivojn – ĉu vi ne scias?
– Mi scias, sed la onklino petis min al neniu pri tio diri…
– Jes-jes, – ankoraŭ pli gajiĝis Lucenko. – Ĉu ankaŭ al ni ordonis ne diri?
Ustimenko silentis.
– Viva estas via onjo kaj sana por la nuna tago, – subite ĝoje ridetis la komisaro. – Kun agrablo por mi mem mi tion al vi sciigas. Vi povas al ŝi skribi. Post ioma tempo aŭ iom pli poste ŝi ricevos. Nun ankoraŭ unu demando – fina. Post tiu malbona afero en Belopolje, – vi kiun sendis serĉi komunikadon en la distrikton? Kia estas lia familinomo?
– Terentjev Aleksandro Baziljeviĉ… – perplekse respondis Cvetkov. – Lia profesio estas grundplibonigisto…
– Ĉu koincidas? – demandis Lbov.
Lia glate razita kapo brilis, la mallarĝa granda buŝo estis forte kunpremita, la granda mentono kun kaveto estis elstaranta antaŭen.
– Koincidas! – kapjesis la komisaro. – Same kun agrablo por mi mem mi povas al vi sciigi, ke via kamarado estas viva, kvankam vundita. Estas opinio, ke li postvivos. Li ne sukcesis plenumi la taskon, ĉar neatendite trafis al pafado de fricoj.
– Do, mi pensas, ke la bildo estas klara, ĉu? – interesiĝis Lbov.
– Ankaŭ mi tiel pensas, kamarado komandanto.
– Kaj kial vi min ĉiam pririgardas? – demandis subite Lbov Cvetkov-on.
– Ja mi pri barbo aŭdis de kaptita germano, – iom konfuziĝinte, respondis Konstanteno Georgijeviĉ. – Do, jen mi rigardas…
Lbov subridis, frotis per la polmo la mentonon:
– Mi ĝin forrazis! Estis barbo kaj ne plu estas. La germanoj mian portreton dispendigis kaj proponas grandan rekompencon. La portreto, kompreneble, estas ne mia, la tuta afero estas en la barbo. Kaj en tio ni trompis la germanojn…
Supozante, ke ili devas foriri, Vlaĉjo kaj Cvetkov leviĝis, sed la komandanto ordonis al ili resti. Dum tiuj ĉi kelkaj sekundoj lia nepenetrebla vizaĝo forte ŝanĝiĝis – nun tio estis simple maljuna, saĝa, laca kaj bonanima homo. Kaj la mallarĝaj okuloj de la komisaro rigardis nun ruze kaj eĉ moke.
– Jen kia bildo, – diris li, metante sur la tablon botelon da vodko. – Klara bildo. Kaj ĉu por vi, kamaradoj, estas klare, kiel maldolĉas por la fricoj paŝtiĝi sur nia tero?
Lia vizaĝo ree iĝis serioza, kaj, kvazaŭ fiksaŭskultante, li diris:
– Ja tion necesas imagi al si, Viktoro Borisoviĉ, kiel ili kvazaŭ konkeris, konkerintoj, sed mastras ĉi tie – ni! Jen kiaj distancoj! Centoj da kilometroj, sed ni havas komunikadon. La nevo de Aglaja Petrovna venis tra arbaroj, kaj ni al li – saluton! Sian grundplibonigiston ili perdis, kaj li estas ĉe ni – oni mezuras al li temperaturon, faras injektojn. Estas interese, ekzemple, jen la fama heroa taĉmento «Morton al faŝismo» sub komandado, se tiel diri, de kamarado Cvetkov, se ĝian vojon trasekvi – kiom da niaj homoj li preteriris? Ĉiam tra arbaroj, arbaroj, marĉoj, ĉiam evitadis homojn, sed niaj homoj ja nemalmultas. Tamen ne gravas! Per eraroj ni lernas…
Lbov verŝis en trinkpotojn vodkon, diris kun subrido:
– Je via sano, doktoroj-komandantoj. Eblas diri, bonvenon! Kaj erarojn ĉiuj faras!
Cvetkov sidis ruĝa, morna. Ĉu tiel li imagis tiun renkontiĝon? Tamen, li estis el tiuj homoj, kiuj rapide komprenas siajn erarojn. Kaj kiam, lavinte sin en subtera banejo de la Lbov-a taĉmento, li kun Ustimenko estis kuŝiĝanta por dormi, la komandanto Cvetkov, kiu denove iĝis Konstanteno Georgijeviĉ, sukcesis fari por si ĉiujn respektivajn konkludojn.
– Tion pri napoleoneto vi tiam prave al mi diris, – malsimpatie, sed sincere diris Cvetkov. – Sidas en mi tiu aĉaĵo. Malfacilas de ĝi liberiĝi. Ŝajnis, sola nia taĉmento estas en tuta tiu okupaciita regiono. Ni solaj estas kuraĝuloj kaj herooj. Sed jen…
Li suspiris kaj aldonis:
– Sed tamen mi elirigis! Alkondukis! Kaj ĝuste mi!
– Ankaŭ ni, interalie, penis eliri! – enmetis Vlaĉjo.
Cvetkov subridis:
– Peni eliri estas unu afero, elirigi – alia. Ĉu vi ne konsentas, bona doktoro Haass?
Vlaĉjo ne respondis. Disputi kun Cvetkov estis sensence. Tamen li ne povis ne admiri lin, ne povis ne aprezi lian volon, saĝon, forton.
Sed ankaŭ ĉi-foje al ili oni ne permesis satdormi.
Ustimenko dormis tiel profunde kaj tiel peze, ke li vekiĝis, kiam Cvetkov jam staris.
– Leviĝu, diablo vin manĝu! – diris li al ankoraŭ nenion komprenanta Vlaĉjo. – Oni alveturigis vunditon, nin oni urĝe postulas en ilian hospitalon. Lbov ordonis.
Vlaĉjo kun peno leviĝis, sed lia kapo ekturniĝis, kaj li ree kuŝiĝis.
– Kion vi faras? – demandis Cvetkov. – Ĉu vi freneziĝis?
Knabo-kuriero estis malpacience tretanta la teron apud la pordo de la terkabano. Evidentiĝis, ke estis tute ne frue, vintra belvetera tago jam delonge venis, kiam per rapidaj paŝoj ili ekiris al la terkabano-hospitalo, apud kies enirejo en blanka peltjako, en feltbotoj kaj varma ĉapo estis paŝanta evidente per io afliktita kaj morna Viktoro Borisoviĉ Lbov.
– Iru pli rapide! – diris li abrupte kaj kolere. – Bonan homon faŝistoj pafvundis, necesas ion fari, entrepreni…
– Ĉu komandanton el partizanoj? – rapide demandis Cvetkov.
– Kial el partizanoj? – miris Lbov. – Ne, niaj ĉiuj estas sendamaĝaj. Eĉ ne gratvundiĝis. Estis vundita germano, la niaj iris por lin savi. Lin siaj, faŝistoj, embuskis…
– Permesu, – komencis Cvetkov, sed Viktoro Borisoviĉ nenion klarigis. Malferminte la pezan, el dikaj, freŝe rabotitaj tabuloj pordon en la terkabanon, li diris, ke priparoli ĉion ili havos tempon poste, kaj tralasis la doktorojn antaŭen.
La partizana hospitalo, evidente, lokiĝis profunde kaj malproksime sub la tero. Malhelaj, varmaj, senbruaj koridoroj, tegitaj per betulaj stangoj, estis irantaj dekstren kaj maldekstren el granda antaŭĉambro, prilumita per sola brulilo, staranta sur breto. Sed la operacia bloko estis prilumita per kerosena lampo – el tie aŭdiĝis oftaj mallongaj ĝemoj, kaj sur la tuko, per kiu estis kurtenita la porda embrazuro, klare nigris korpulenta silueto de kuracisto en kitelo kaj ĉapeto.
– Li ĉe ni estas tute maljunulo, – avertis Lbov, almontrante per la kapo la figuron de la dika doktoro. – Vi lin ne ofendu, mi petas!
Ĉi tie, apud la pordo, Vlacĵo tuj ekvidis germanan oficiran palton kun arĝenta bordero de epoleto, forruliĝintan kaskedon kun alta rando kaj same kun bordero de griza arĝento kaj sangajn, inversigitajn kaj, evidente, distranĉitajn pecojn de uniformo kaj subvesto.
Lbov restis en la antaŭĉambro kaj eksidis sur betulan ŝtipon, kaj Cvetkov kaj Vlaĉjo, eltirinte el kesto ĉifitajn kitelojn – «simbolon de kontraŭsepso», vestis sin per ili kaj lavis la manojn, ankoraŭ ne rigardante tien, kie kuŝis la vundito, sed nur aŭskultante rapidan parolon de la maljuna partizana doktoro.
– Mi tute ne scias, kion fari kun li, – estis diranta tiu. – Mi ne povas elirigi el ŝoko, neniel. Malbona vundo, tre malbona, kaj mi ne scias, kion ni kun li ĉi tie faru. Kaj li estas ne juna, tre ne juna, grandaĝa. Vi, kamaradoj, mi petas, mem esploru, mi verdire ne laboris kun tiaj vundoj, ne havis okazon…
– Lin nepre necesas resanigi! – el la antaŭĉambro laŭte ordonis Lbov. – Poste mi al vi klarigos…
Cvetkov aliris al la vundito la unua, post li aliris Vlaĉjo. La germano kuŝis sur laktolo, sur lignolito flanke, lia blanka, pufa vizaĝo, preskaŭ sen brovoj, kun stumpa nazo kaj tute griza, mallonge tondita kojneto da haroj super la nealta frunto estis nenion esprimanta, nur fojfoje tremeradis en turmenta kaj sensenca grimaco de sufero.
– Lampon! – ordonis Cvetkov.
Brankardistino en gumtolaj botoj kun kerosena lampo en la mano ekkaŭris apud Cvetkov. La maljuna kuracisto snufis ie malantaŭ la dorso de Vlaĉjo, parolis, sed nun lin neniu aŭskultis.
– Kiel tio okazis? – laŭte, tiel, ke aŭdu Lbov, interesiĝis Konstanteno Georgijeviĉ.
– Simple okazis, – respondis el la antaŭĉambro la komandanto per glata voĉo. – Li estis al miaj homoj iranta por rendevuo, ĝenerale, estis foriranta de Hitlero al ni. Nu, kaj iu faŝistaĉo al li pafis el fusilo kun optika celilo…
– Ĉu antaŭlonge?
– Antaŭ du-tri horoj, eble. Li falis, lin oni levis kaj en sledo tuj ĉi tien transportis. Se necesas, mi ĉion precize ekscios…
– Pli alten la lampon! – ordonis Cvetkov al la brankardistino. – Nun maldekstren! Pli rapide pensu, pli rapide! Ĉu vi ne scias, kie estas maldekstro kaj dekstro?
– Laŭ mi, kugla kaj blinda vundo, – necerte diris Ustimenko. – La spino estas damaĝita, sed kie estas la kuglo?
Cvetkov kolere silentis.
– Ĉu la mjelo estas kunpremita? – demandis li iom poste.
– Certe. Kaj la mjelo estas damaĝita en la tuta larĝo.
– Damne, kion ĉi tie eblas fari, – diris Cvetkov. – Ni fosos, kiel en la ŝtonepoko. Bone, preparu lin por operacio.
– Ĉu lamenektomion? – demandis Vlaĉjo.
Cvetkov kapjesis. Elŝoviĝinte en la antaŭĉambron, Vlaĉjo diris, ke necesas ankoraŭ lampoj, kun tiu sola ili ne sukcesos.
– Ĉu vi eltiros lin? – demandis Lbov.
– Mi, kamarado Lbov, ne scipovas diri – «li vivos» aŭ ion tiaspecan. Estas sciate, ke prognozoj ĉe pafaj damaĝoj de la mjelo ĉiam estas tre malfacilaj, kaj des pli en tiaj kondiĉoj, kiel la ĉi-tieaj…
Lbov forte kunpremis la makzelojn, lia fortika, osteca mentono elstaris antaŭen, sub la haŭto moviĝis makzelmuskoloj.
– Bone! – diris li. – Lampoj estos!
Kaj eliris el la terkabano, singarde kaj dense ferminte malantaŭ si la pordon.
Je la sepa horo de mateno la misteran vunditon ili sukcesis elirigi el ŝoko. Vlaĉjo komencis anestezon.
– Ĉu mia afero estas malbona? – demandis la germano sufiĉe trankvile kaj klare. – Ĉu la spino?
– Ne tute! – eviteme, same en la germana, respondis Cvetkov. – Proksime, sed ne la spino…
En la operaciejo estis neelteneble varmege. Plej probable, ankaŭ pro dekutimiĝo. Kaj la lampoj varmigis – vere bruligis.
– Kion vi intencas fari? – denove demandis la germano.
– Ni iomete vin purigos, – diris Cvetkov. – Tien ŝoviĝis ĉia fatraso – ŝirpecoj de la subvesto, de la tuniko…
– Aŭskultu, – respondis la germano, – mi estas kuracisto, mia familinomo estas Hummel. Vi povas kun mi paroli serioze.
Kaj li latine nomis sian vundon. Li ne demandis – li simple konstatis la fakton. Kaj donis nenian takson al tiu fakto.
– Nu, ĉu ni komencu, se vi permesas? – diris Cvetkov.
– Jes, bonvolu!
Sed tuj Hummel petis:
– Ankoraŭ minuton. En la poŝoj de mia palto – en ĉiuj, kaj ankaŭ en la interna, kaj en la tuniko, ĉie – estas kelkaj medikamentoj. Interalie streptocido. Mi ne pensas, ke tio helpos al mi, sed io povas taŭgi por aliaj. En ĉiuj skatoloj estas priskribo de uzmaniero, ĉu vi komprenas, sinjoro doktoro, jes? Nun bonvolu komenci. Kiel tion oni ĉe vi diras?
Kaj en la rusa, sufiĉe pure li aldonis:
– En bona horo!
Vlaĉjo asistis, Cvetkov laboris egalmezure kaj trankvile, la ĉi-tiea maljuna dika doktoro estis starigita kiel operacia flegisto. Snufante, li konfuzadis la instrumentojn kaj ofte kiel maljunulino suspiradis: «Aĥ, patro mia!» Cvetkov dufoje insultis, poste nur ĵetadis malamantajn rigardojn al la maljunulo.
– Tio estas ridinda, – subite diris Hummel. – Al mi pafis mia helpkuracisto germano, arjano, mia asistanto, kaj rusaj doktoroj – slavoj, miaj malamikoj, min penas savi. Tio estas ridinda, – ripetis li. – Tre, tre ridinda!
Nun al Vlaĉjo estis malvarme, al li eĉ ŝajnis, ke el la pordo blovas. La lampoj estis bruligantaj lin, sed la dorso kaj la piedoj frostiĝis. Kaj ĝenerale, nur nun li komprenis, ke li apenaŭ povas stari…
– Doloras! – raŭke kriis la germano.
Nun estis videbla la kuglo – ties dika malsupra parto. Cvetkov per tamponoj rapide kaj lerte haltigis sangelfluon.
– Spatelon! – ordonis li.
Finfine la kuglo peze falis sur la plankon.
– Ĉu finite? – demandis Hummel.
– Finite! – rektiĝinte kaj enspirinte per plena brusto, respondis Cvetkov. – Nun vi ricevos por memoro vian kuglon.
La germano dankis siajn kirurgojn en iom solenaj, eĉ bombastaj esprimoj. Liaj malgrandaj okuloj kungluiĝis, la dika vizaĝo brilis pro ŝvito. Li spiris ofte kaj mallonge: evidente, al li forte doloris.
– Mi restos ĉi tie, – ordonis Cvetkov, – kaj vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, iru, raportu al la komandanto. Mi konsilas al vi kuŝiĝi – via aspekto estas aĉa! Kaj sendu ĉi tien Veresova-n, mi almenaŭ havos kvalifikitan flegistinon…
Vlaĉjo kapjesis kaj eliris; estis tempo de tagmanĝo, la suno staris alte en la malvarma, frosta ĉielo. El terkabanoj, el mallongaj tuboj rekte al la malpezaj nubetoj estis leviĝanta komforta fumo, ĉe alligpaliso estis manĝantaj haketitan pajlon partizanaj ĉevaloj, batalantoj estis kure portantaj el la kuirejo sitelojn kun supo, bolakvon, panbrikojn.
En la frosto li staris iom, penante restarigi la spiradon, rekonsciiĝi. Sed ne sukcesinte, per malglata paŝado, forgesinte demeti la kitelon, la ĉapeton kaj la maskon, Ustimenko malleviĝis en la staban terkabanon kaj penis ĉion rakonti pri Hummel detale, sed li neniel povis tion fari, kaj li komprenis, ke li parolas sensencaĵon, iun nenecesan kaj negravan detalon pri katguto kaj ne povas de ĝi foriri, de tiu detalo.
– Bone, – pacience diris Lbov. – Mi komprenas. Kaj kiel vi fartas?
– En kia senco?
– Ĉu vi estas en ordo?
– Ĉu al mi – tiu demando?
– Jes. Mi pensas, ke vi estas malsana.
– Tio estas stultaĵo kaj plena sensencaĵo, – penante klare elparoli vortojn, prononcis Vlaĉjo. – Tio estas absolute ekster homa kompreno. Kaj doktoro Cvetkov tute pravas: fari tiajn operaciojn sen radiografio en nia jarcento – tio estas ekster la homa kompreno. Ĉu vi komprenas, kamaradoj: ekster ajna kompreno!
Kaj li sidiĝis.
Al li oni donis akvon en trinkpoto, li penis trinki tra la nedemetita masko. Trinki li, nature, ne sukcesis. Tio ŝajnis al Ustimenko neimageble ridinda. Plu balbutante pri sia «ekster ĉia kompreno», li kuŝiĝis ĉi tie sur benko, kaj io varma, ŝanceliĝema, malklara tuj falis sur lin per multpuda, sufoka, neeltenebla pezo…
«Saluton!
Ĉi Vi min ankoraŭ memoras?
Mi skribas al Vi nokte en malplena operacia antaŭĉambro. Mi ĉi tie ĉion priskrapis – en tiu ĉi nia subteraĵo, ĉion lavis kaj iomete dormetis.
Kaj poste mi vekiĝis, rememoris, kiel Vi iam, laŭ mia ordono, kisis al mi la manon, kaj per tiu sama mano mi skribas al Vi leteron, kiun mi neniam sendos, ĉar ne eblas korespondi kun persono, kiu min forlasis kaj, troviĝante en malproksima eksterlando, evitas plenumon de sia militserva devo.
Ho ne, Vladeto, mi neniam pri vi tiel pensos.
Mi prefere mortos, ol pensos, ke vi ion povas eviti, mia fora longkolulo. Mi ja scias, kiel, klininte la kapon kiel kolera bovo, vi dum la tuta vivo iras sen atenti obstaklojn. Kiel malfacile al vi estas pro tio, kaj kiom pli malfacile ankoraŭ estos! Ne, kio ajn, sed viva adaptiĝemo en vi ne estas eĉ je kopeko, eĉ mia paĉjo iam, jam post kiam ni eksciis pri la pesto, skribis, ke nia Vladimiro (li ankaŭ ĝis nun skribas pri vi – nia)… do, ke, ĝenerale, vi estas homo de malfacila vivo kaj de ne tro facila sorto.
Kaj nun ĉu vi deziras scii, kiel mi iĝis medicina laboranto?
Se vi deziras, tiam sidu kaj aŭskultu, kio, interalie, tute ne estas laŭ via karaktero. Vi ja min neniam aŭskultis, estis mi, kiu vin aŭskultadis. Kaj se mi penis paroli, tiam vi tiel sulkiĝadis, kvazaŭ vi havis kapdoloron. Sed eĉ tion en vi mi amis, ĉar mi sciis – li rajtas sulkiĝi, li estas multe pli granda, originala ol mi. Li estas por mi estro!
Do, aŭskultu, estro!
Mi skribis al la paĉjo dudek naŭ leterojn kaj lasis ilin en Moskvo (Preĉistenka, interstrato Prosvirin) por ke unu tre akurata virino sendadu al la patro en la floton ĉiusemajne po letero. Tuta tiu stoko havas numerojn, tiel ke dum 29 semajnoj Rodiono Metodjeviĉ estos trankvila pri sia kara, amata, sola filino.
Kaj mi iris en armean komisariaton, kie min oni sen ajnaj persvadoj miaflanke registris al iu milittrupo, kiu kun mi forveturis al la Nordo.
El vagono oni nin transloĝigis en ŝedon.
Ni formis ban-lavan taĉmenton. Ĉu Vi scias, kio estas tio?
Tio signifas, ke ni lavadis.
Sur sledoj kaj ĉaroj oni al ni veturigis tolaĵon – en nian ŝedon, nemalproksime de malgranda stacio Louĥi. La tolaĵo estis veturigata sur kamionoj, sur ĉaroj kaj sur sledoj. Da ĝi estis amasego – da tiu terura, griza, malbone odoranta tolaĵo de militantaj homoj. Ĉe ni estis unu lama knabo – Saĉjo Kravĉuk. Kun grandegaj malfacilaĵoj li obtenis, ke oni prenis lin en la militon, kaj li laboris ĉe ni en la akceptejo, tio estas en ŝedo, kie ĉiam staris peza odoro de malnova ŝvito, putro, fekaĵoj. Kaj kiam komence mi vidis tiujn grandegajn amasojn, tiujn pakojn kaj ligaĵojn de ĉio tio, kion ni estis prilaborontaj, – min simple kaptadis malespero, kiel oni skribas en libroj. Kaj oni plu veturigadis kaj veturigadis la tolaĵon, kaj nia Saĉjo Kravĉuk jam estis simple dronanta en ili, li eĉ iam ne estis videbla en la ŝedo, kaj kiam mi eniradis tien, mi kriis, kiel en arbaro:
– Saĉjo, u hu! Saĉjo, kie vi estas?
Kaj Saĉjo, balbutante, respondadis:
– De vi maldekstre! Mi tuj komencos elgrimpi! Atendu, Banjo!
Tre antaŭlonge, ankoraŭ kiam mi estis aktorino, mi kun la «sentimentala tanko» faradis al ni manikuron. Ĉi tie tio ŝajnas ridinda. Miaj manoj ŝvelis, la haŭto komencis brili, la polmoj krudiĝis, ŝvelis ankaŭ la artikoj.
Kaldronoj, en kiuj estis boligata la tolaĵo antaŭ ol ni komencadis ĝin lavi, staris en nia ŝedo. Ĉi tie ĉe ni ĉiam estas humide, fluas malpura akvo, en la aero konstante pendas flava glueca nebulo, kaj la odoro estas eĉ pli densa, ol en la akceptejo de Saĉjo.
Ni lavis en lavkuvoj. La teĥnikon oni pro eraro veturigis ien al alia nodo, kaj al ni oni diris paroladon – ke ni ne estu sklavoj de teĥniko kaj devas riveli kaj montri nin.
Saĉjo grumblis, ke estus bone, se en lavkuvo lavus tiu fuŝulo, pro kies kulpo oni sendis la teĥnikon tiel malproksime, ke ĝi forestis dum tri semajnoj. Bedaŭrinde, en la vivo tiel ne okazas – lavis ni, kaj la fuŝulo, kiel evidentiĝis poste, estris nin.
Aĥ, kiel malfacile estis, Voĉjeto!
Dum noktoj senĉese doloris niaj lumboj, doloris la ŝultroj, doloris simple ĉio. Dum noktoj niaj knabinoj ĝemadis sen vekiĝi, kaj mi ilin kompatis, kaj deziris bati la muzelon de tiu, pro kiu oni misveturigis nian lavan teĥnikon.
Tamen, li nin morale tre subtenadis.
Li al ni klarigadis, ke milito estas ne dancoj kaj ne gaja promeno, sed ĝuste milito, kiu havas siajn malfacilaĵojn…
Tamen, al diablo lin!
Jam sufiĉe akumuliĝis ĉe mi tiaj «klarigantoj», sed mi neniam deziras koncentriĝi sur ili, same kiel mi ne deziras pensi pri tiuj viroj, pro kiuj por niaj fratinoj virinoj estas tiel malfacile en la milito.
Sed nenio fareblas – vi devas scii tion.
Ili faras paroladojn – tiuj homoj, ili nin salutas kaj nomas amikinoj, ili estas kaj kuraĝaj, kaj militas vere, ili plenumas sian devon kiel necesas, sed preter ili ne eblas pasi sen tio, ke tia aglo pinĉus vin, alpremus, dirus ion kares-ofendan, humiligantan vin, fian esence. Kaj ĉio ĉi estas en ordo, pro tio oni ne punas, pri tio eĉ ne eblas plendi al iu ajn, ĉar vi mem estos mokata, pri vi oni volonte mensogos, ke vi estas tute ne tia, kia vi vin ŝajnigas, ke ne gravas – ĉu ne eblas ŝerci, ke estas juna afero, ke la kamarado simple «ludis». Mi estas nek grumblulino nek bigotino, mi jam multon vidis, sed estis okazoj, kiam mi longe ploradis, ne komprenante, kial pro tio oni ne juĝas per plej severa juĝo. Voĉjo, ni ja iris al la milito laŭ voko de la koro, pardonu bombaston. Ni ĉion faradis kaj farados, sed allasi tielaĵojn aŭ ne rimarki ilin nia estraro ne rajtas.
Kaj la plej indigniga estas – ĉu vi scias kio?
Foje mi ekparolis pri tio laŭte. Mi tuta tremis, mi diris nur solan veron. Kaj min mem oni skoldis. Nia lavista estro, kiun ni nomis Kaprimulgo, en granda kaj flama parolado nomis min kalumnianto, deklaris, ke mi ne meritas troviĝi en la kolektivo, ke neniam eĉ unu batalanto permesos al si, kaj tiel plu, kaj cetere en sama maniero. Kaj miaj amikinoj silentis, kaj Saĉjo Kravĉuk, nia sola defendanto, same silentis, penante ne renkontiĝi kun mi per la okuloj. Kaj poste li al mi konsilis:
– Tro severe vi, Banjeto, elpaŝis! Ja ni estas en militservo. Necesas esti pli milda!
Ho, Voĉjo, kiel vi pravis fojfoje: ne eblas esti pli milda! Mi tion ne komprenadis, sed nun komprenis…
Kaj jen kion mi pensas: kiam finiĝos la milito kaj aperos libroj pri ĝi, nepre iu eksa komunikistino, aŭ trafikreguligistino, aŭ lavistino, aŭ kelnerino pri tio skribos. Flegistinoj kaj kuracistinoj, verŝajne, pri tiu flanko de la vivo malmulte scias. Ili havas pacientojn, kaj vi, viroj, kiam vi malbonfartas, estas tiaj leporetoj, tiel scipovas kortuŝe voki: «fratineto» aŭ per tiaj kompatindaj vortoj danki pro «savo de la vivo», ke eĉ en la kapon penso ne venos – kia estas tiu humila resaniĝanto, kiam li estas plenforta…
Mi malamas vin, damnitaj hipokritaj animaloj!
Kaj vi, probable, ne pli bonas, ol la aliaj.
Mi imagas, kia vi estas tie, inter lokaj belulinoj.
«Permesu inviti vin, sinjorino, al unu fokstroto!»
Tamen, vi, ŝajne, ne scipovas danci. Ne scipovis – tion mi scias, sed, probable, ellernis en iu dancejo. Kaj farinte hardislimon, surmetinte lakitajn ŝuojn, blekas:
«Oh my dear!»
Aĉaĵo!
Tamen, ne tiom malbone estis ĉe ni, en nia taĉmento.
Verdire, la milito estis pasanta preter ni, se ne kalkuli bombadon de la stacio Louĥi. Tiu malfeliĉa stacio estis bombata multfoje. Sed plej ofte malsukcese por la fricoj, ĉar la reloj estis tre baldaŭ restarigataj kaj preter ni denove, bruante, pasadis ŝarĝaj trajnoj, kuradis sanitaraj vagonaroj, pezaj pulmanoj.
Venis finfine nia teĥniko, al ni iĝis pli facile. Ni ellernis lerte kaj bone gladi. Krome, ni kudradis, fadenflikadis kaj, laborante, kantis en nia ŝedo.
Sciu, tio estas sufiĉe ĉarme, rememoriĝas: ĝis ruĝo ardiĝis fera hejtforno, odoras gladita tolaĵo, Saĉjo, duonferminte la okulojn, absorbite dirigentas per ŝtipo, kaj la knabinoj kantas:
Mi eliras sola vojon mian,
Voj' ŝtonoza brilas tra malhel'.
Paca nokt'. Dezert' aŭskultas Dion,
Kaj kun stel' interparolas stel'.[25]
Tiel iris, Vladimiro Atanazijeviĉ, nia milita vivo en tiu ĉi etapo.
Pli ĝuste, en la pasinta, ĉar nun mi havas tute novan etapon.
Al mi enamiĝis unu nemalbona homo.
Estu al Vi malbone, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed al mi oni ofte enamiĝas. Mi ne scias, kial, mi tute nenion por tio faras. Enamiĝas homoj malsamaj kaj malsame. Enamiĝas kaj iradas kun ŝafaj okuloj, komence parolas per aludoj, poste sekvas nepraj amdeklaroj, poste, kiam mi respondas, kion mi pensas, – ili insultas. Jes, jes, ili plejparte ne komprenas, kial mi ne reciprokas. Kaj mi ridas kaj hontas. Ja mi elektis unufoje kaj por ĉiam.
Nu, kiel mi tion diru al ili?
Ja tio estas neserioza: mi amas kamaradon Ustimenko, kaj li min antaŭ multaj jaroj forlasis, kaj tial lasu viajn zorgojn por morgaŭ, aŭ kiel ni diradis en la infaneco?
Tamen, ĝuste tion mi diris al majoro Kozirev. Tio estas li – la nemalbona homo. Kaj li estas pli aĝa ol mi je dek kvin jaroj.
Li aŭskultis kaj respondis, kiel en romanoj:
– Mi atendos, kiom vi deziros, Barbara Rodionovna.
Mi respondis:
– Mi ne deziras, ke vi atendu.
Kaj li al mi:
– Nu, atendi al mi vi malpermesi ne povas. Krome, mi ĵuras al vi – mi vin ne ĝenos per miaj sentoj. Ni estas simple bonaj amikoj, kaj nure. Ĉu tio, mi esperas, al mi ne estas malpermesita?
Nu, kion al tio eblas respondi?
Li, Voĉjeto, estas bela, bonstatura, la tempioj estas grizharaj, la ŝultroj estas larĝaj. Niaj knabinoj ĉiuj pri li freneziĝas. Se diri sincere – li estas pli bela ol vi. Kaj ne estas en li tiu via idiota obstino, ofendiĝemo, scipovo forirante ne returniĝi. Ja li returniĝos – estu certa, kaj plurfoje. Kaj kiel atenta estas mia majoro Kozirev, Vlaĉjeto, se vi povus al vi imagi…
Estus bone por vi lerni de li dum monato aŭ du.
Tamen apenaŭ vi ion de li ellernus: vi estas tia, kaj vi jam estas neŝanĝebla. Vi ja estas ne malatenta, vi estas okupita. Kaj Kozirev en neserva tempo estas tute libera homo. Li ŝatas la vorton kaj la nocion – ripozi. Sed vi, damnita longkolulo, laŭ mi, eĉ ne komprenas, kion tio signifas – ripozo. Homoj de via karaktero ju pli estas liberaj en serv-organiza agado, des pli estas okupitaj interne, aŭ tiel ne eblas esprimi? Mi volas diri, ke vi neniomgrade estas harmonia homo malgraŭ ĉiuj viaj sendubaj virtoj. Harmonia homo ŝatas kaj poezion, kaj ĉiujn artojn, kaj naturon, kaj, certe, sporton, li ludas ŝakojn, aŭ, kiel vi impertinente esprimis, «peonojn», li, eble, estas ĉasisto, fiŝisto, li emus iĝi sportisto-glisisto. Kaj vi estas unuflanka, ĉu vere, Vlaĉjeto? Mi ĝis nun memoras, kiel vi ne scipovis, povrulo, fari nenion kaj ĝui tiun neniofaradon, kaj memoras ankaŭ, kiel vi foje plendis, ke via cerbo laciĝas fizike, kiel devas laciĝi manoj ĉe forĝisto aŭ piedoj ĉe sprintisto. Ĉu vi memoras, Voĉjeto? Kaj Kozirev ĝuste bonas per tio, ke lia cerbo neniam laciĝos, kvankam li ne estas stulta. Li estas harmonia. Li ne troŝarĝas sian intelektan flankon de la ekzistado kaj tial li ĉiam estas egala, trankvila, laŭmezure memcerta, laŭmezure memkritika.
– Mi estas homo, – kun apetito diras li, – kaj nenio homa por mi estas fremda.
Ĉu vi interesiĝas pri li?
Li havas bonegan aspekton de batala, ĉion spertinta, ĉion vidinta komandanto.
– Ni, Barbara Rodionovna, ĉion en la vivo trapasis! – ŝatas li diri, kaj tio estas vero.
Kaj Ĥalĥin-Gol-on li trapasis, kaj Ĥasan-on, kaj la linion de Mannerheim[26], kaj duonjaron de la nuna, ho, kiom malfacila milito. Siajn ordenojn li portas lerte, kun gusto, ili ĉiam sur li videblas, eĉ kiam li estas en kapoto. Tio estas speciala arto, kiun mia paĉjo neniel sukcesas ekposedi, se vi memoras. Nu, kaj kio ankoraŭ? La tuniko sur li estas bonege tajlorita, la ŝoforo, kun kiu li alveturadas al ni, rigardas al sia majoro per adorantaj okuloj, sed ĉe tio estas neniaj familiaraj rilatoj, la ŝoforo almetas la manon al la soldata ĉapeto: «Jes, kamarado majoro», «Estos plenumite, kamarado majoro», «Mi venis laŭ via ordono, kamarado majoro».
Do, Voĉjo, de majoro Kozirev mi forkuris.
Neniam mi petis iun ajn pri io ajn dum tiuj ĉi longaj monatoj de la milito, sed ĉi tiam mi veturis en la sanitaran departementon de la fronto, trovis paĉjan kamaradon laŭ la pasinteco, same «hispanon», divizian kuraciston Ivano Aleksandroviĉ Ŝatilov, nian plej altan estron, – li ankaŭ vian paĉjon bone konis, – trabatiĝis al akcepto de Ŝatilov kaj petis sendi min kien ajn, sed, se eblas, – pli malproksimen.
– Ĉu de la fronto pli malproksimen? – severe demandis li min.
– Ne, de nia taĉmento.
– Kial tiel?
Estus stulte klarigi. Mi silentis. Li skribis letereton, ŝovis ĝin en cigaredujon – li havas tian kutimon, por ne forgesi, poste demandis:
– Ĉu Stepanova Barbara?
– Ĝuste! – diras mi.
– Kaj la patronomo?
Kaj li boras min per la okuloj. Ĉu li rekonis, ĉu divenis.
– Patronomon!
– Rodionovna! – respondas mi.
Longe li silente min pririgardadis, poste diris treege malsimpatie:
– Malgranda, stulta, malbonkora insekto! Kaj malutila krome! Ĉu ne hontas vi trompi la patron? Ĉu vi scias, ke li venis en Moskvon du tagojn post kiam vi forkuris, kaj tralegis tuj ĉiujn viajn leterojn, preparitajn anticipe? Li antaŭnelonge ĉi tie preterveturis, mi eliris al la trajno, li svingis al mi per tiuj leteroj.
Iom pensis mia divizia kuracisto kaj aldonis:
– Impertinentulino aĉa! Se mi estus civilulo – mi ŝirus viajn favajn orelojn. Kaj ne ploru, estas abomene rigardi, vi ja estas militservantino. Skribu al la patro pentan leteron.
Li sidigis min al sia skribotablo, donis plumon, paperon, kaj iom poste diris:
– Mia Ninjo same forkuris.
– Kia Ninjo?
– La filino. El Sverdlovsko. Laŭ onidiroj, ŝi lernas al paraŝutisto-sabotisto. Kaj eble, jam estas en malfronto de la germanoj. Restis ni du gemaljunuloj – mia Helena kaj mi. Finskribu, kaj venu al ni tagmanĝi.
Mi finskribis, li faris sian alskribon, poste korektis al mi komojn kaj venigis min en lignan domon, kie li loĝis kun la edzino.
– Jen, – diris li al la edzino, – mi prezentas: Ninjo numero du. Filino de Rodiono Metodjeviĉ – ĉu vi memoras la mariston? Ŝiru al ŝi la orelojn, Helenjo, por mi estas maloportune, mi estas ŝia milita estro, kaj ĉe ni, bedaŭrinde, korpaj punoj estas malpermesitaj tre severe.
Ni tagmanĝis silente. Ŝatilov penis ŝerci, kaj Helena Porfirijevna rigardis al mi per malsekaj okuloj, verŝajne, pensis pri sia Nina. La divizia kuracisto poste same malgajiĝis. Kaj mi pensis pri la panjo, kaj, sciu, Vlado, mi ŝin treege kompatis. Kiel ŝi vivas tie – sub la germanoj, sola, al nenio adaptita, trodorlotita, kverelema? Ĉu ŝi estas viva? Kaj kiel ŝi estas terure soleca – tio eĉ ne estas imagebla.
Ĝenerale, mi forveturis.
Forveturis malproksimen – kiel brankardistino en aŭtokirurgian taĉmenton.
Mi forkuris de Kozirev, Vlaĉjo, de la ĝentila, atenta, bela, afabla majoro Kozirev.
Ĉu vi komprenas, kia mi estas fidela, Voĉjeto?
Kaj vi ne aprezas tion! Kaj neniam aprezos! Ne komprenos!
Kaj tamen kompreni indus: fojfoje al ni estas tiel solece, tiaj ni fojfoje iĝas senhelpaj, tiel ni bezonas iomete da intereso de forta kaj trankvila homo, iomete da atento, jen kiel Kozirev: «Vi hieraŭ, Barbara Rodionovna, koleris, ke Saĉjo renversis vian dentopulvoron. Bonvolu, jen mi havas rezervon…»
Ke iu pensu!
Ke iu sciu, ke amplekso de viaj ŝuoj estas tridek tri kaj ke tiaj botoj ne ekzistas, kaj sen botoj ne eblas. Kaj ke tiu iu, ruĝiĝante kaj pardonpetante, eĉ kun stultaj subridoj, enmanigu al vi botojn, refaritajn el lia kvardekkvara amplekso helpe de sapeista ŝuisto, kaj ke vi, militservantino, sciu, kiel por li estis ne facile interkonsenti kun sia ŝuisto. Ĉu vi komprenas? Ke li malŝparu por vi animajn fortojn, por meditoj pri tio, kiel vi fartas, ke dum via foresto li pensu pri vi.
Mi pensas, ke multaj malfeliĉaj geedzecoj komenciĝas ĝuste de tio – de anima zorgemo, kiun oni ofte opinias amo kaj kiu, eble, ja estas amo, sed al kiu ne eblas repagi per amo.
Al mi estas malbone, Vlaĉjo.
Mi ne povas fanfaroni pri klareco kaj prudenteco de mia konduto kun Kozirev.
Al mi estis solece kaj triste, li… tamen, tio vin ne interesas.
Estu sana.
Al Kozirev mi eĉ nenion skribis.
Kaj ne skribos.
Kaj al vi, kara mia homo, mi longe ne skribos. Tion mi malbone elpensis – tiujn ĉi nesenditajn leterojn. Per ili la animo ne faciliĝas, sed iĝas nur pli malfacile. Mi nun vin penos forgesi. Tio, kompreneble, estas malfacila laboro, sed mi penos. Al mi, certe, tre malhelpos tio, ke mi laŭ volo de la sorto iĝis iomete medicinisto, sed ankaŭ tio pasos.
Interalie, Kozirev, eksciinte, ke mi estas geologo, vokis min al sapeistoj.
Nun li estas malproksime de mi, kaj, verŝajne, ni neniam plu intervidiĝos.
Kaj kun vi mi neniam intervidiĝos.
Adiaŭ!
Mi laciĝis vin ami!
Decembro. La Arkta regiono».
– Nenion mi komprenas! – incitiĝante, kiel ŝajnis al li, tre laŭte diris Ustimenko. – Ĉu estas iu ĉi tie?
En densa mallumo de varmege hejtita terkabano ŝanceliĝis flava fulganta langeto de brulanta meĉo.
– Nun vi demandos «kie mi estas?», – respondis Cvetkov. – «Kie mi estas», «kio estas tio», kaj poste, kiel en unu teatraĵo: «Panjo, donu al mi sunon!»
Vlaĉjo silentis. Cvetkov aspektis grandega, nekredeble larĝŝultra, fabela giganto en sia peltjako, en rimenoj, tuta ĉirkaŭpendigita per armilaro.
– Atendu, oldulo, mi tuj malvestiĝos, vidu, mi ĵus eniris…
– De kie?
– El milito. Ni militas iomete. Ĉu vi ankoraŭ ne forgesis en via neekzistado, ke nun estas milito?
– Ne forgesis. Kaj kio, propre, al mi okazis?
– Diablo ĝin scias! – kun bruo defaligante de si la armilaron, respondis Cvetkov. – Ĉiuokaze, vi ne estis vundita, kaj kio koncernas ian akutan infektan malsanon, do ĉu eblas ĉi tie kompreni? Ĉiuokaze, vi preskaŭ ellasis la spiriton…
– Ĉu vere? – miris Vlaĉjo.
– Jen al vi «ĉu vere»! Tial tio estas tre bona, ke vi finfine rekonsciiĝis…
Metinte sian pezan polmon sur la Vlaĉjan manradikon, li kalkulis la pulson, suspiris kaj rakontis al Ustimenko, ke lin elflegis Veresova – ŝi pasigadis ĉi tie tagojn kaj noktojn.
– Elreviĝinte pri mi, ŝi turnis sian atenton al vi, – kun mallaŭta subrido aldonis li. – Vi, el ŝia vidpunkto, estas homo kun majusklo…
Estis aŭdeble, kiel Cvetkov manĝis, poste longe, per bruaj glutoj trinkis akvon. La flava flameto de la meĉo estis malrapide turniĝanta antaŭ Ustimenko. Kun suspiro li fermis la okulojn kaj ree ekdormetis por longe. Poste li subite en duondormo rememoris pri siaj vunditoj, ektimis kaj maltrankvile, kun kolera insisto komencis pridemandi Cvetkov-on detale pri ĉiu. Tiu same detale rakontis: ĉiuj resaniĝis, revenis en la ordon, nur Kislicin havas iajn problemojn kun la klaviklo, kiam Ustimenko resaniĝos, iĝos klare – ĉu operacii ĉi tie aŭ sendi lin al la Granda tero.
– Kaj ĉu estas komunikado? – demandis Vlaĉjo.
– Nepre. Ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉio estas serioza, tio estas ne nia karmemora fluga taĉmento…
Vlaĉjo estis cerbumanta kun peno: kiom da tempo pasis, se la vunditoj, kaj eĉ gravaj, revenis en la ordon?
– Da tempo pasis sufiĉe, – nedifinite respondis Cvetkov.
Ili silentis iom.
– Kaj nia doktoro-germano? Ĉu vi memoras, kiun ni operaciis?
– Mortis, – ekfumante memfaritan cigaredon, ne tuj diris Cvetkov. – Enterigis ni nian germanon.
Vlaĉjo fermis la okulojn: ĝis nun li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al tio, ke homoj tiele mortas…
– Kia homo li estis? – iom poste demandis Ustimenko. – Ĉu vi sukcesis ekscii?
– Kiam vi rekonsciiĝos, mi rakontos! – mallonge promesis Cvetkov kaj, etendiĝinte sur sia peltjako, dolĉe ekdormis.
Ustimenko estis resaniĝanta malvigle. Fortoj ne kreskis, manĝi li ne deziris, sed la kapo estis klara, la pensoj estis konsekvencaj. Longe kuŝante sola, li bilancadis – tiel li mem nomadis siajn meditojn. Kaj li havis pri kio pensi – la vivo, tia simpla, kiel ĝi imagiĝis al li ankoraŭ tute antaŭnelonge, subite komplikiĝis, pleniĝis per novaj faktoj, konformantaj al neniaj skemoj; la homoj, kiujn li dividadis rapide al pozitivaj kaj negativaj, nun montriĝis al li tute alie, ol eĉ en Khara, kaj plej multe okupadis liajn pensojn Konstanteno Georgijeviĉ Cvetkov: ĉio estis miksita en tiu homo – alta kaj malalta, malbona kaj bona, vera kaj falsa. Kaj tiel neelteneble malfacile estis por Vlaĉjo dismeti sur konformajn bretojn tion «malsaman» en Cvetkov, ke kun «bilanco» ĉi tie tute nenio rezultis, nur unu afero estis ekstreme klara: tiu mezuro, kun kiu antaŭe Vlaĉjo aliradis al la homoj, rompiĝis, kaj novan li ankoraŭ ne trovis.
Pensis li ankaŭ pri Ĥolodilin, kaj pri Vera Nikolajevna, per novaj okuloj rigardis al ĉiuj vizitantaj lin kamaradoj el la fluga taĉmento «Morton al faŝismo». Kaj ĉiufoje li konvinkiĝadis, ke tiuj etikedoj, kiujn li algluis al la homoj, – se, certe, fosi pli profunde – ne konformis al liaj unuaj impresoj: Kislicin, ekzemple, tute ne estis «maljuna soldato, bonkora homo kaj fidinda kamarado». Pli ĝuste, ĉio ĉi en li ekzistis, sed ne tiuj eksteraj, por ĉiuj videblaj, sur la supraĵo mem troviĝantaj trajtoj de la karaktero estis determinantaj la moralan enhavon de Kislicin. Kaj la odesano Niĉjo Pinĉuk ne estis «abnegacia kuraĝulo», «animo de la taĉmento», «inicianto». Li instruis sin ne montri, ke li timas, kutimigis sin al tute meĥanikaj ŝercoj, kaj liaj Odesaj ŝercoj estis prenitaj de li ne el la vivo, sed de estradaj artistoj kaj el kinofilmoj. Sed ĉio ĉi, prenita kune, ne faris Niĉjon malpli bona, male, li estis eĉ pli bona, deviginte sin esti necesa al la taĉmento per tiuj ellaboritaj en si kvalitoj, tamen la etikedo de Ustimenko ankaŭ ĉi tie evidentiĝis erara. Simpleta aspekte Ivaĉjo Telegin estis tute ne simpla esence, kun sendependa kaj eĉ impertinenta aspekto li scipovis komplezi la estron, scipovis diveni humoron de Cvetkov kaj korekti tiun humoron, kio, kompreneble, utilis al la afero, sed ankaŭ al Telegin mem. Babijĉuk, kun ĉiuj siaj pozitivaj kvalitoj, estis avara, ĉiam havis rezervon de tabako, sciis, kiel zorgi pri si persone, kaj, zorgante pri aliaj, per tio unuavice zorgis pri si. Kaj la plej simpla aspekte el la tuta taĉmento, Cedunko, estis la plej ruza, «pli ruza ol si mem», – tio por Vlaĉjo estis neatendita malkovro, sed la ĉefa malkovro en ĉiuj ĉi meditoj pri bilanco por Ustimenko iĝis tio, ke en la taĉmento ĉiuj konis unu la alian, bonege komprenis unu la alian, mokadis, subridadis kaj kvereletadis, sed kun ĉio ĉi rilatis unu al la alia serioze, estime kaj trankvile. Tamen, ĉion ĉi esprimis mallonge kaj sufiĉe precize, trinkante foje en la Vlaĉja terkabano forte infuzitan germanan surogatan kafon, la eksa ekonomo de la eksa taĉmento «Morton al faŝismo» Paŭlo Kondratjeviĉ Kopitov.
– Ja ni ne estas anĝeletoj, – diris li, ridetante en siaj grizaj, netonditaj lipharoj. – Anĝeletoj sur la ĉielo kantas, en nubetoj. Sed ni estas normalaj sovetiaj batalantoj, kaj ĝenerale civilaj laboruloj. Vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiel mi vidas, tro multe de homo deziras ricevi, kiel de tiu anĝeleto. Do mi al vi respondos: aliflanke, eĉ anĝeleto ne kapablas fari tion, kion nia batalanto faradis dum la marŝo. Fuŝus la anĝeleto, malgraŭ ke li tralumas pro pureco. Sed ni – ne! Ni atingis, la taskon por la hodiaŭa tago plenumis…
Foje vespere, kiam ĉe Vlaĉjo sidis Veresova, venis Lbov. Severa, strikta, malvarme ĝentila, li sidis iomete, sciigis, ke li «decidis transporti Ustimenkon al la Granda tero, ĉar lian nekompreneblan malsanon en kondiĉoj de partizana vivo ne eblas venki», interesiĝis, ĉu la malsanulo havas iajn dezirojn, kaj metis sur la litkovrilon du paketojn de moskvaj cigaredoj «Lukso».
– Ja al li tio estas malutila! – riproĉe diris Vera Nikolajevna.
– Milito estas pli malutila! – subridis Lbov. – Mi, interalie, kamaradoj doktoroj, antaŭ la milito malsanis – kaj stomak-ulceron mi havas, kaj la koro estas ne en ordo. Sed nun tute ĉio forpasis. Ĉu la scienco povas tion klarigi? Kaj cetere, mi pleje malsanis, kiam mi skribis mian libron…
– Ĉu vi estas verkisto? – miris Vlaĉjo.
Lbov, subite konfuziĝinte, respondis:
– Nu, vi diris! Mi estis direktoro de sovĥozo kaj tre interesiĝis pri kokbredado. Akumulis ioman sperton kaj deziris dividi ĝin kun la popolo…
– Ĉu pri kokoj? – jam tute maldece miris Ustimenko.
Lbov iomete ofendiĝis:
– Jes, pri kokoj! Kaj kio estas mirinda?
– Ne, mi simple pensis, ke vi estas profesia militisto.
– Estis mi ankaŭ tia, – leviĝante, respondis Lbov.
«Kokoj – kaj tiu ĉi granda, vola mentono kun kaveto, la bonega taĉmento, pri kiu faŝistoj parolas kun teruro, kaj Lbov estas direktoro de sovĥozo. Ĉu tio ne estas stranga?» – pensis Vlaĉjo, kiam la pordo de la terkabano frapfermiĝis.
– Pri kio vi ĉiam pensas? – demandis Veresova.
– Pri tio, kien nia Konstanteno Georgijeviĉ malaperis, – mensogis Vlaĉjo. – Li jam duan nokton ne noktas…
– Ja li kun la eksplodigistoj foriris, kun la sapeistoj. Li ja ne povas ne militi, nu kaj kuracisto al ili ĉiam necesos. Lin oni ĉi tie tre laŭdas, vere tutkore amas…
Ŝiaj okuloj varmiĝis, kiel ĉiam, kiam ŝi rememoradis Cvetkov-on, sed ekparolis ŝi pri li per ia stranga, oficiala lingvaĵo, kvazaŭ tio estis notico el enciklopedio aŭ nekrologo:
– Li estas mirinde energia, vola homo. Kun grandegaj perspektivoj, ĉu vi ne trovas, Vladimiro Atanazijeviĉ? Diversflanke talenta, kaj kapabla kirurgo – mi al li dum tiu ĉi tempo plurfoje asistis, – kaj brila organizanto, kaj mirinde grandskala. Estos bedaŭrinde, se li haltos ĉi tie kiel partizana kuracisto por la tuta milito. Mi vidas lin en tre, tre granda posteno…
Vlaĉjo kaŝe oscedis: neniam li povis bone kompreni Vera-n Nikolajevna-n. Kion signifas tio – haltos kiel partizana kuracisto?
Sed ŝi jam estis parolanta pri alio – pri la enamiĝinta al ŝi aviadisto kun bela kaj libra nomo Cirilo: kia li estas saĝa, bona, kian li havas «malavaran koron» – ŝi ĝuste tiel esprimis kaj eĉ ripetis tiujn du vortojn, al ŝi plaĉis diri ĝuste tiel. Poste ŝi diris, ke Cirilo estas sama «granda infano», kiel Ustimenko.
– Kial ja mi estas granda infano? – subite koleriĝis Vlaĉjo.
– Aĥ, ne disputu! – alpremante la fingrojn al la tempioj, kiel ĉe kapdoloro, diris Vera. – Ĉiam vi disputas. Ni, virinoj, multe pli bone ĉion pri vi scias, ol vi pri vi mem. Jen vi, ekzemple, estos granda sciencisto, ĉu vi komprenas? Kaj vi estas nenia organizanto, nenia estro. Vi estas tipega pioniro, sciencisto, iomete distriĝema, iomete homevitulo, iomete tro singardema al homa varmeco, al kompato…
«Ja ŝi, evidentiĝas, estas trivialulino!» – triste pensis Vlaĉjo.
Kaj, uzinte sian rajton de malsanulo, diris:
– Vi ne ofendiĝu, Vera Nikolajevna, sed mi deziras dormi.
Ŝi foriris, tamen iomete ofendiĝinte. Kaj meze de la nokto eniris Cvetkov – malsata, gaja, brua, eltrenis el unu poŝo germanan flaskon, el alia poŝo – germanajn konservaĵojn, el la tria – germanajn biskvitojn. Liaj okuloj brilis; laŭte ŝmacante, glutante el la kolo de la flasko rumon, eĉ ne demetinte la peltjakon, li komencis rakonti, kiel ili «eksplodigis trajneton», kiel la eksplodo levis kaj faligis ambaŭ lokomotivojn, kiel ankoraŭ longe poste brulis cisternoj kun benzino kaj kiel pafadis la partizanoj el mitraletoj al la hitleranoj.
– Kaj vunditoj? – demandis Ustimenko.
– Ĉu vunditoj? Du! – distrite respondis Cvetkov. – Bagatelaj vundoj. Sed la fricoj ricevis – jes! Kvar pasaĝeraj vagonoj, unu tute renversiĝis, kaj aliaj falis de la taluso. La germanoj ŝoviĝis en la fenestrojn, sed, laŭ mi, neniu eliris.
– Aŭskultu, – diris Vlacĵo, – vi ja promesis al mi rakonti pri tiu germano-doktoro.
– Aĥ, jes! – kuntiris la brovojn Cvetkov. – Sed vidu, jen kia idiota afero. En milito estas malfacile pensi pri tielaĵoj: malhelpas pensoj. Por mi tio ankoraŭ ne tro gravas, sed por tiaj naturoj, kiel vi, ĝi tutsimple estas, mi supozas, malutila…
– Vi nur pri mia politik-morala stato ne zorgu!
– Ĉu vi decidis montri dentetojn? – fiksrigardante al Vlaĉjo, demandis Cvetkov. – Vi ilin havas, mi scias…
Enpensiĝinte, li fumis seninterrompe du Vlaĉjajn cigaredojn, trinkis ankoraŭ rumon kaj petis:
– Nur, bona doktoro Haass, ne disbabilu nun tiun fakton. Tio ne necesas. Ĉu vi komprenas?
Li demetis la peltjakon, tiris tutan sian fortan korpon kaj plendis:
– Tio estas malhumane, Ustimenko. Mi venis post laboro, mi bezonas dormi, kaj jen mi rakontu…
Sed Vlaĉjo vidis, ke Cvetkov jam mem deziras rakonti, ke hodiaŭ li nepre rakontos, ne povos ne rakonti.
Kaj Cvetkov rakontis.
Ankoraŭ en la komenco mem de septembro ĉe unu maljunulino, vidvino de forstogardisto, loĝanta en tiel nomata Disforkiĝo, ekmalsanis nepeto. La patrino de la knabo estis mortpafita de iu ebria hitlerano, la patro estas en la armeo. La duonfreneza, malbone komprenanta maljunulino kun la mortanta infano sur la manoj venis en vilaĝon Zasniĵje, kie lokiĝis germana trupo, kaj, ekvidinte en la korto de la domo de sia baptano Levontio dikan homon en blanka medicina kitelo, trabatiĝis en la pordegon, falis antaŭ la dika germano sur la genuojn kaj, plorkriante, etendis al li la infanon. Tiu dikulo estis nia doktoro Hummel, laŭ specialeco pediatro, specialiĝinta pri infana kirurgio. Ekzameninte samtie, en la korto, la infanon, Hummel injektis al li kontraŭdifterian serumon kaj ordonis al la maljunulino foriraĉi. Eĉ unu homan vorton li al ŝi ne diris kaj rigardis, laŭ ŝiaj vortoj, «kiel besto».
La infano resaniĝis.
Poste, kvazaŭ promenante por ĉasado, Hummel dufoje vizitis la maljunulinon kaj kun la sama «besta» vizaĝesprimo ĵetis al ŝi ian miksaĵon en paketoj, por kuiri por la infano kaĉon.
Ajna medicina helpo al la loĝantaro tiutempe en Zasniĵje, same kiel en la tuta regiono, ne ekzistis. La loka kuracisto, juna komunisto, estis de la hitleranoj, kompreneble, pendumita. La akuŝistino kaj la helpkuracisto fuĝis. La hazarde restintan tie somerumantan doktorinon, judinon, la germanoj forbruligis viva en ŝedo kun fojno.
Onidiro pri tio, kiel la dika Hummel savis la nepon de la baptanino de Levontio, rapide disflugis en ĉiuj najbaraj setlejoj. Kaj nature, multaj patrinoj ekportis al Hummel siajn infanojn – difterio tiam forte furiozis ĉi tie. La dika kaj ĉiam pri io malkontenta doktoro al neniu rifuzadis pri helpo. Li estis morna, rigardis malafable, sed kuracis, kaj nek kokinon, nek lardon prenadis kiel ordinaran kamparanan rekompencon – «kokinon kaj lardon» li ĵetadis al tiuj, kiuj alportadis tiun simplan honorarion.
En la konduto de Hummel jam tiam oni rimarkis unu strangaĵon: li ŝatis, ke oni lin «interkaptu», kiam li iradis por ĉasado, kaj incitiĝadis, kiam infanojn oni alportadis al li en la sanigejon. La kamparaninoj, kompreneble, faris el tio respektivajn konkludojn kaj nur en la plej katastrofaj okazoj iradis al Hummel en la vilaĝon, sed plej ofte, kvazaŭ hazarde, kaj efektive, certe, ne hazarde, interkaptadis lin trans la kruta turniĝo de la Malnova landvojo kaj per malantaŭaj padoj kondukadis lin reen al Zasniĵje…
Ĉio ĉi estis stranga, kvankam pli saĝaj viroj klarigadis pri Hummel, kvazaŭ li havas tian sekretan ordonon de sia propagando faciligi infanajn suferojn kaj per tio deteni la kamparanaron de ligo kun partizanoj kaj de diversaj aliaj agoj, malagrablaj al la germanoj. Sed se tio estis vero, tiam kial Hummel preferis kuraci kaŝe, sed ne malkaŝe? Ja ĉio, kion faradis la germanoj en propagandaj celoj, estis farata ne nur malkaŝe, sed eĉ kun granda pompo!
Kaj ankoraŭ estis unu strangaĵo en la konduto de Hummel kiel ĉasisto: li preskaŭ neniam ion mortigadis – verŝajne, li estis aĉega pafisto, – tamen pafadis li ofte, kaj kiam unu patrino donacis al li tetrinon, li ĝojis kaj pendigis la birdon sur sian zonon, kvazaŭ li mem faligis ĝin per sukcesa pafo. Post tiu okazo al la dika doktoro oni nepre donacadis ĉasaĵon, kaj li ĉiam prenadis ĝin kaj fanfaronis al siaj germanoj, kia li estas unuaklasa ĉasisto. La kamparanoj, certe, sciis, sed silentis. Multaj tiutempe jam komprenis, ke Hummel timas sian helpkuraciston kaj preferas kaŝi la abundon de siaj pacientoj.
Ne seninteresa estas ankaŭ tio, ke, irante al ĉasado, Hummel ĉiam havis kun si kaj kirurgian ilaron, kaj injektilon kun pikiloj, kaj multe da plej diversaj medikamentoj…
Tamen, al Hummel oni fidis ne ĝisfine. Estis eĉ onidiroj, ke infanoj, al kiuj li injektis la serumon, post ne pli ol jaro tutegale mortos en konvulsioj, kvazaŭ elpensis la faŝistoj tian neeviteblan morton. Kiu lanĉis tiun klaĉon, neniu sciis, tamen pri tio oni diris, kaj unu patrino eĉ ne permesis al Hummel «piki» la infanon, sed petis prefere doni «pulvorojn». Hummel la patrinon malmilde forpuŝis, kriis al ŝi kaj kaj la serumon tamen injektis.
Sed foje okazis io, pri kio, verdire, sciis nur du aŭ tri homoj en Zasniĵje, sed kio tamen purigis la nomon de la stranga germano disde iuj suspektoj pri tio, ke li estas sama malbonulo, kiel ĉiuj aliaj faŝistoj.
Jen kiel tio okazis.
En la nokto antaŭ la naŭa de novembro en la Kruta ravino, kiu estas en la rando de Zasniĵje, partizanoj de Lbov penis preni kaptiton por pridemando. La nokto estis malhela, malvarma, kun pluvo kaj neĝo, sed la afero de la Lbov-anoj ne sukcesis: la germanoj alarmis la batalionon, kaj la partizanoj devis foriri. Ili foriris haste kaj ne kunprenis sian Greĉjon Panfutjev-on, kuraĝan knabon, kiu kun disŝirita per dumdumaj kugloj kruro falis senkonscie en densan picearon sur la plej granda krutaĵo de la ravino.
En la plej densa obskuro, antaŭ la mateniĝo, Panfutjev rekonsciiĝis kaj, kunpreminte la dentojn, por ne ĝemi kaj ne hurli pro terura doloro, per sola «kolero» atingis la malantaŭan randon de la vilaĝo flanke de malnova grensenŝeligejo. Tie en la randa domo loĝis unu vidvino, kun kiu Panfutjev, kiel li esprimis, havis «iujn interrilatojn». Kaj la vidvino kaŝis sian karulon en la kelon, farinte al li mallertan, sed konforman al la fortoj medicinan helpon.
Komunikiĝi kun la partizanoj ŝi ne povis. Kaj apenaŭ la Lbov-anoj povus helpi al ŝi en tiuj samaj tagoj, kiam la bataliono, timigita de la subita apero de forta grupo de partizanoj, skrupule kaj germane pedante estis rastanta ĉiujn alirojn al Zasniĵje. Sed la afero kun la kruro ĉe Panfutjev iris ne al resaniĝo, sed male, al granda malfeliĉo. La hartufa, sentima kaj kuraĝa Greĉjo estis mortanta.
Tiam la vidvino faris riskan decidon. Sciante, ke Panfutjev havas grenadon kaj pistolon, kaj rakontinte al li pri sia plano, ŝi interkaptis Hummel-on, kiam tiu estis iranta al ĉasado, mensogis al li, ke ĉe ŝi estas mortanta «infaneto», ke lia «krureto putras», kaj kondukis la dikan, spiregantan kaj mornan doktoron en sian bienon. Iomete mirinte, ke la infano estas en la kelo, kaj dirinte, ke tio estas «tre malpone, ŝtulte!», la doktoro tamen malleviĝis laŭ la glitaj ŝtupoj. La rusan, cetere, Hummel komprenadis kaj eĉ iomete parolis ekde tiuj malproksimaj tempoj, kiam estinte tute juna kuracisto li estis elpelita el Ukrainio de batalantoj de Boĵenko kaj Ŝĉors[27].
– Tre malpone, ŝtulte! – ripetis li, malleviĝinte kaj, certe, tuj kompreninte, en kio estas la afero.
Greĉjo per ebriaj pro alta temperaturo okuloj rigardis al la germano. En lia mano estis la pistolo. La vidvino prenis la grenadon.
– Jen tiel! – diris ŝi, ne havante fortojn klarigi ion plian.
Necesas nur imagi al si la vizaĝon de la amanta virino en tia momento.
Hummel viŝis la ŝvitiĝintan vizaĝon, eksidis kaj, balancante la kapon, fiksrigardis al sia neordinara paciento.
– Großer Knabe![28] – diris ne sen humuro la germano. – Kolossal!
Kaj foriris por instrumentoj, kiujn li ne povis simple preni, sed devis ŝteli – pro la kaŭzoj, pri kiuj estos dirite sube. Kaj foriri al la vidvino por li same estis ne facile. Kaj Panfutjev kun la vidvino atendis – tion same necesas al si imagi – dum tiuj kelkaj horoj: li preskaŭ senkonscia, kaj ŝi kun grenado en la mano.
Finfine la germano venis. Li sukcese malfermis la abscesojn, ĉiuokaze Panfutjev estis poste transportita al la Granda tero en bona stato. Post la operacio la dika germano kelkfoje vizitis sian malsanulon, kiu nun mem tenis la grenadon kaj la pistolon.
Kun tiu sia paciento Hummel estis multe pli afabla, ol kun la ceteraj. Al tiu li diradis plurfoje: «Kia pona, alta Knabe! Petolulo! Kolossal!» Kaj foje li konsilis ne ludi kun tiuj ludiloj, ili povas fari «puf!»
– Se vi venigos al mi viajn putinidojn, sinjoro doktoro, – sen ajna humuro respondis Greĉjo, – tiam mi faros «puf». Kaj grandan «puf». Kaj min mem mi ne kompatos, sciu tion.
– Ŝtulta granda Knabe! – diris Hummel. – Tre ŝtulta!
La putinidojn la dika doktoro ne venigis. Kaj du bonegajn kokinojn, alportitajn al li de la vidvino, li rifuzis, kompreniginte, kaj en malĝentila formo, ke se li deziros, tiam li mem prenos la tutan vilaĝon kaj la vidvinon same.
Tre miris la vidvino, aŭdinte tiun, tiom ne similan al la dika germano deklaron, sed poste rememoris, ke ĉe la interparolo ĉeestis la helpkuracisto de Hummel – svelta, helokula blondulo, kiun en la vilaĝo oni timis kaj malamis pli, ol ĉiujn ceterajn okupaciantojn: pri li cirkulis onidiroj, ke li por amuziĝo mortpafis multajn homojn.
Kiel poste evidentiĝis, ĝuste tiun saman helpkuraciston timis doktoro Hummel – kaj ne senbaze. La helpkuracisto plurfoje denuncis pri sia ĉefo al la respektivaj instancoj kaj havis ordonon el la respektivaj instancoj – atente observi doktoron Hummel, ĉar tiu havis tute ne senriproĉan kariertabelon.
Kaj Herz diligente observis.
La historio kun Greĉjo Panfutjev preteris lin, li ĝin preteratentis, sed li flare eksentis, ke ne nur al infanoj iradis la dika doktoro, sed estis io multe pli grava, tia, ke se li denuncus pri tio al la respektivaj instancoj, oni lin rimarkus kaj distingus.
La helokula helpkuracisto komencis «fosi». Plene li nenion elfosis, sed pri la onidiroj li denuncis.
Hummel estis forkondukita al la gestapo.
Li malkonfesis ĉiujn akuzojn pri helpo al rusaj partizanoj, kio koncernas infanojn, do li ne malkonfirmis: Jes, li kulpas! Jes, li donis vakcinon! Certe, tio estas malbona, sed li kun plezuro pripagos la vakcinon el la propraj monrimedoj, la mono iru al la «vintra helpo». Li kulpas, sed meritas indulgon – suferoj de infanoj por li estas neelteneblaj.
Obersturmführer-SS[29], junulo kun bonegaj manieroj, subite demandis:
– Kaj por kio, Herr Doktor, la dek okan de novembro de tiu ĉi jaro vi prenis kun vi al vizitado kampan kirurgian ilaron? Kiun vi operaciis? Kredu, por mi mem estas treege malagrabla tiu afero, mi deziras ĝin ĉesigi. Skribu por mi klarigan raporton, ni kontrolos kaj ne plu vin maltrankviligos…
– Mi ne prenis la kirurgian ilaron! – flaviĝante sub trankvila rigardo de la Obersturmführer, respondis la dika Hummel. – Tio estas miskompreno!
Jen, esence, ĉio.
La antaŭhistorio sur tio finiĝas.
La dikan doktoron oni liberigis kun tia adiaŭo:
– Ni ne havas formalan rajton nun vin aresti, Herr Doktor. Ni devas konduki la enketadon ĝis la fino, kaj ni ĝin kondukos. Ni speciale pridemandos ĉiujn personojn, en plej malproksima grado rilatajn al tiuj personoj, al kiuj vi rilatis. Ĉu vi komprenas mian penson? Tio estos kiel rondoj sur akvo, nin tiel instruis la Reichsführer-SS Himmler. Mi tre dezirus, ke ni estu erarintaj, ĉar tiu ĉi okazo estas senprecedenca en la imperia armeo. Mi mem ne tro kredas je ĝi – je tiu supozata fakto. Sed la instrumentojn vi prenis kaj operaciis per ili – ili ĝis la dek oka ankoraŭ neniam estis uzitaj. Eble, vi mem nun diros la veron?
Hummel nenion diris kaj forveturis.
En la sekva tago soldatoj de la SS forveturigis la maljunan Levontion. La Obersturmführer ne vane minacis per rondoj sur akvo. Kaj kio estas speciala pridemando, Hummel sciis. Dekoj da tute senkulpaj homoj povis perei sub monstraj torturoj. La senprecedencan okazon kun militkuracisto Hummel, perfidulo kaj bolŝevisto, necesis sciigi al la pinto mem de la gestapo, por ke tie oni rimarku kaj, nature, distingu la modestan Obersturmführer-on, malkovrintan la krimon, malhonorantan la imperian armeon…
La maŝino eklaboris, kaj Hummel komprenis, ke haltos tiu gestapa viandmuelilo nur en tiu okazo, se li, Hugo Hummel, malaperos.
Por mortigi sin al li ne sufiĉis fortoj.
Ĉu konfesi?
Ne, tion li ne deziris. Li deziris rakonti! Nepre rakonti! Kaj ĝuste tial, ke li deziris rakonti, li ne povis mortigi sin.
Nokte, du tagojn post kiam oni forveturigis Levontion, Hummel frapis al la vidvino kaj petis ŝin ligi lin kun aliaj «große Knaben», kiuj faras «bac!» kaj «puf!». Poste li montris, ke alie oni lin pendumos.
– Malpone! – diris li.
– Malbone! – frostosenteme volvante sin en ŝalon, diris la vidvino.
Antaŭ la mateniĝo pri la peto de Hummel oni raportis al Lbov.
La antaŭhistorion Lbov sciis kaj fiksis por la dika germano tagon kaj horon de rendevuo. Al tiu rendevuo devis eliri defendata de siaj knaboj taĉmenta skoltino Manjo Ŝerstnjuk – batalema kaj inteligenta junulino.
Pendiginte sur la ŝultron dutuban ĉasfusilon kaj kunpreninte kartoĉujon, Hummel en la fiksita tempo aperis en la arbara rando, apud la malnova Karaĉajeva landvojo. Ĉio iris bone ĝis tiu minuto, kiam la helokula Erich Herz, akompananta sian ĉefon en la picearo, fine komprenis, kien ekiris la mallerta, laŭ lia imago, stulta kaj maljuna dikulo Hummel. Kaj kiam li komprenis, li pafis el snajpera fusilo kun optika celilo, pafadon el kiu li perfekte ellernis, mortigante el longa distanco fiŝkaptantajn knabojn kaj virojn de la vilaĝo Zasniĵje.
Manjo Ŝerstnjuk kun la knaboj same enbatis kelkajn kuglojn al la faŝisto Erich Herz, sed al la dika Hummel, kiel estas sciate, tio neniomgrade helpis: li mortis.
– Kion li tamen deziris rakonti? – demandis Ustimenko, kiam Cvetkov ekfumis. – Ja li ion nepre deziris rakonti. Kion do?
– Multon.
– Kion multon?
– Atendu, mi ripozos…
Ridetinte al io, Cvetkov subite diris:
– Ĉiu havas siajn malgrandajn ĝojojn. Jam mortante kaj sciante, ke li mortas – Hummel estis komprenanta tion, – li, imagu, pri kio ĝojis? Pri tio, ke tiu gestapano kun bonaj manieroj, Obersturmführer, kiu intencis gajni per la afero de perfidulo Hummel, nun estas treege timigita, ke li komencis tiun aferon, kaj, komencinte, perdis Hummel-on. Tre tio la maljunulon ĝojigis. Kaj ĝojigis, ke Herz estas mortigita. Li interese rakontis pri Germanio – pri sistemo de denuncoj, kiel ĉiuj pri ĉiuj denuncas. «Ĉiu tria estas oreloj de la bohema ĉefsoldato, – tiel li diris, – kaj ĉiu dua – de Himmler…»
– Bone, – malpacience interrompis Cvetkov-on Ustimenko, – ĉio ĉi estas interesa, sed ne tio ja estas la ĉefa. La ĉefa estas – kial li kondutis tiel, via Hummel. Devas ja esti iaj kaŭzoj. Ja ne en bonkoreco ĉi tie estas la afero, ne en la bona doktoro Haass, kiel vi ŝatas esprimi. Ĉi tie, certe, estas io multe pli grava, do kio?
– Tie ĉio estas malsimpla! – sen deziro ekparolis Cvetkov. – Tre malsimpla. Li rakontis al mi, ke li estis en la germana armeo ĉe Somme, kiam tiuj fiuloj faris gasatakon. Evidentiĝis, fosgeno odoras je freŝeco. Je fojno! Jen li memorfiksis tiun atakon – tiun faman solan salvon, post kiu ne sekvis la dua; nu, kaj li kriis al sia estro, perdis sinregadon, kiel tio nomiĝas. Tiam al li oni donis…
– Ĉu li estis en prizono?
– Jes, estis, poste oni deŝiris la epoletojn, poste amnestiis kaj sendis al Ukrainio. Ĉi tie denove estis germana teroro, kaj cetero. Konata kanto, ekde la mil okcent dek dua jaro ili ĝin kantas: «Via patrujo devas iĝi ankoraŭ pli granda». Estis Hummel, kiu al mi diris ankoraŭ pli. Kaj ĉi tie komenciĝas la plej stranga.
– Kio? – demandis Vlaĉjo.
– Li diris al mi, ke li faris siajn tiujn aferojn kun infanoj ne nur tial, ke kompatis ilin. «Nin oni dekutimigis de homaj sentoj», – tiel li al mi klarigis, kaj ĉefe – tial, ke li amas sian patrujon. «Pro Germanio indas riski» – tiel li esprimis.
– Kiel do?
– Sufiĉe simple, – kliniĝinte al Vlaĉjo, diris Cvetkov. – Hummel klarigis al mi ĉion tiel: kiam finiĝos tiu frenezo de kruelaĵoj, kiam vi ekscios pri faŝismo ĉion tion, kion vi ankoraŭ ne scias, kaj vi scias tre malmulte, «preskaŭ nenion», tiam la tuta mondo, la tuta homaro ekmalamos lian grandan popolon. Pri la tuta teruro de faŝismo kulpos la nacio. Al neniu venos en la kapon, ke dum kelkaj jardekoj la bohema ĉefsoldato kun siaj amikoj rompis al la nacio la spinon tute same, kiel lia, de Hummel, helpkuracisto mortigis sian ĉefon. Neniu kuraĝos diri, neniu defendos la popolon, neniu diros pri eĉ unu germano bonan vorton. Kaj la dika Hummel rezonis: mi, certe, riskas per la vivo, agante tiel, kiel sufloras al mi mia konscienco aŭ tiu surogato, kiu anstataŭas por mi nun la efektivan konsciencon. Sed ja mia vivo estas bagatelo kompare kun tio, ke subite, post multaj jaroj, en la pinto de tiu malamo al la tuta nacio, unu rusa virino diros:
– Sed ja estis doktoro-germano, jen kion li faris! Same estis homo!
– Bone! – suspirinte, nelaŭte diris Vlaĉjo. – Aĥ, kiel bone: same estis homo…
– Same estis homo! – ripetis post Vlaĉjo Cvetkov.
En liaj okuloj aperis singarda, malfida esprimo, li demetis la feltbotojn, verŝis rumon, poste, kvazaŭ forsvingante trudiĝemajn pensojn, diris:
– Iru al diablo ĉio ĉi!
– Kiel vi pensas, Konstanteno Georgijeviĉ, ĉu estas ĉe ili ankoraŭ tiaj? – mallaŭte demandis Vlacĵo.
Kaj tiam en Cvetkov kvazaŭ rompiĝis digo.
– Mi ĝuste tiel sciis! – per furioza voĉo preskaŭ kriis li. – Mi estis certa, ke vi pri tio demandos, damnita doktoro Haass! Vi estas bonkora, vi deziras en tiuj pensoj barakti kaj salivi! Al porkoj! Mi ne deziras pri tio rezoni, ne deziras pensi pri tio, ke tio estas la nacio de Goethe kaj Heine! Kaj iru al diablo, Vladimiro Atanazijeviĉ, kun viaj ideoj…
– Bone, ne kriaĉu vi, – hele kaj rekte rigardante en la okulojn de Cvetkov, diris Vlaĉjo. – Ja vi same pensas, kiel mi, nur timas tiujn pensojn. Sed por kio ni timu? Ĉu ni ne scias, ke faŝisto estas unu afero, kaj germano – alia? Ĉu tio estas novaĵo por ni? Kaj ĉu la vidpunkto de la soveta potenco estas alia?
– Laciĝis mi, – subite plendis ne scipovanta plendi Cvetkov kaj neatendite estingis la meĉon. – Mi dormos!
Sed ekdormis li tre ne baldaŭ – Vlaĉjo aŭdis, pensante siajn pensojn. Kaj pensi li denove havis pri kio, kaj, stranga afero, la malgaja historio de doktoro Hummel per io trankviligis lin, al li faciliĝis la animo kaj kvazaŭ iĝis pli facile vivi.
…Kaj post du tagoj – nokte – lin, ankoraŭ tute malfortan, sur sledo oni alveturigis al herbokampo, sur kiu estis koverte metitaj lignofajroj, signantaj lokon de alterigo de aviadilo. Dum ili atendadis la maŝinon, Pinĉuk amuzadis Ustimenkon per bultenoj de la Informburoo, kiujn Vlaĉjo jam sciis parkere, kaj per dolĉaj legendoj pri iaj profunde sekretaj batoj de la tankaj fortoj de la Ruĝa Armeo «internen de la faŝista nesto». Vlaĉjo sciis, ke tio estas sensencaĵo, sed la solida Paŭlo Kondratjeviĉ, same akompananta Vlaĉjon, tiel kapjesadis kaj tiel mistere ĉe tio avertadis, ke «ne indas babili», ke Vlaĉjo ne havis fortojn por kontraŭdiri.
– Ili ĉi tien impetis, provizore sufiĉe sukcese, – parolis Niĉjo, – sed ni al ili tie batis – en la regiono de Munkeno – Kolonjo, ankaŭ tio estas kiel dia donaco en Pasko. Novan teĥnikon ni sendis, vere, Vladimiro Atanazijeviĉ, tio estas ĝusta. Manovra milito, nova teĥniko kaj strategio: vi min kaptis je la piedoj, kaj mi al vi tiutempe la kapon deŝraŭbos…
La aviadilo alteriĝis en la mateniĝo, kiam ĝin oni jam ĉesis atendi. Morna Cvetkov kaj Ivaĉjo Telegin helpis al Vlaĉjo engrimpi en la «kargujon», kiel esprimis Babijĉuk, la helicoj de la aviadilo ree ekhurlis, kirliĝis neĝo en frosta aŭroro, la aviadilo faris rondon kaj prenis kurson al Moskvo.
En la maŝino estis nur vunditoj, akompananta ilin Veresova kaj Ustimenko kun edemoj sub la okuloj. Li sidis iom malproksime, por ne infekti per sia nekonata malsano aliajn…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.