|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Post du semajnoj da seninterrompa obskuro kun nebulo kaj sombra fajfado de vento la vespero okazis rare varma kaj hela, kaj pro tio same estis ial malgaje: ŝajnis, ke la maro, al kiu subadmiralo Stepanov fordonis tutan sian vivon, decidis adiaŭi Rodionon Metodjeviĉ-on kun respekto kaj honoro.
Je la dek oka horo Stepanov komencis adiaŭi la ŝipojn de sia grupo. Je la dek sepa kaj tridek minutoj serĝento Ŝaripov donis al li la paradan uniformon kun ĉiuj ordenoj, la zonon kun oficira ponardo, la gantojn, helpis butoni kaj metis sur la tablon en la salono glastenilon kaj pladeton kun rompita al malgrandaj pecetoj sukero. La teo estis varmega kaj tre forta, pli forta, ol kutime, sed Rodiono Metodjeviĉ faris nur unu gluton kaj, okupita de siaj pensoj, ne laŭdis, kiel ĉiam, la Ŝaripov-an scipovon infuzi, sed silente eliris supren, tien, kie lin estis atendanta la nova komandanto de la grupo, la membro de la Milita konsilio de la floto kaj la stabestro de la destrojera grupo. Krom Ŝaripov en la salono restis ankoraŭ la kolonelo de medicina servo, fama en la flotoj Zinaida Mikaelovna Bakunina, terapeŭto, kiu okazis ĉi tie ĝuste tiam, kiam la fera subadmiralo Stepanov falis kun sia unua korinfarkto. Ekde tiam, trafante en Arkton, la kolonelo establis por si regulon nepre viziti Rodionon Metodjeviĉ-on, kiu tre ĝojis al ŝi kaj longe konversaciadis kun la maljuna doktorino en sia salono.
Restinte duope kun Ŝaripov, Bakunina ekfumis cigaredon kaj prenis de sur la tablo flotan ĵurnalon, sed ne legis…
– Vi, serĝento, bonvolu ne forgesi demeti la fotaĵon, – ĝentile, kiel ĉiam, petis ŝi. – Ja tio estas la filino de Rodiono Metodjeviĉ, ĉu?
Kaj la maljuna doktorino ekrigardis al la vando, sur kiu en kadro, sub vitro, pendis portreto de Barbara, glate kombita, en uniforma ĉemizo kun epoletoj.
– Se mi ne eraras, teĥnikisto-leŭtenanto?
– Vi ne eraras! – severe respondis Ŝaripov.
Li ne havis konvenan humoron por konversacio hodiaŭ, des pli kun la parolema doktorino. Li deziris nun silenti, sed li komprenis, ke Zinaida Mikaelovna deziras konversacii, kaj sentis al ŝi malamikecon.
– Mi tiun fotaĵon memoras ankoraŭ en «Supera», kiam li tie sian flagon tenis, – diris Bakunina. – Ĝenerale, ĉie, kie li tenis sian flagon – tie estis la portreto de la filino en la kajuto.
– Li sur «Supera» sian flagon neniam tenis! – respondis Ŝaripov. – «Supera» estas juna ŝipo…
– Nu kion vi diras! – kontraŭis Zinaida Mikaelovna. – Mi ja ne unuafoje estas en la floto kaj viajn ŝipojn konas… Nur nun mi estadas ĉi tie malofte, vizite, sed dum la milito mi ĉi tie servis.
En ŝia voĉo sonis ofendiĝo.
Ŝaripov por momento kompatis la bonkoran kaj ĝentilan doktorinon, sed li silentis: certe, ŝi estas kolonelo kaj merita kamarado, malfacilaĵojn de milito ŝi portis egale kun viroj, sed tamen ne devas ŝi diri al maristoj pri tio, kie tenis, kaj kie ne tenis sian flagon Stepanov. Kaj ĝenerale estus multe pli bone, se la subadmiralon kuracus ne ŝi, sed almenaŭ majoro Uĥovertov. Per nenio eblas obĵeti – Bakunina estas granda specialisto, kaj, verŝajne, ĉio ĉi estas antaŭjuĝoj, kontraŭ kiuj juste luktas la flota ĵurnalo, sed tamen por kio en tia afero riski? Kontraŭ antaŭjuĝoj eblas kaj eĉ endas lukti, sed komencante de bagateloj. Antaŭnelonge en la baza matrosa klubo preleganto el la Politika departemento tre interese kaj kulture rakontis pri malutilo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj en la floto, kaj Ŝaripov mem kriis al li «bis, brave», sed unu afero estas prelego antaŭ kinofilmo kaj dancoj, kaj alia – la vivo de subadmiralo Stepanov. Oni invitis virinon-maljunulinon sur la ŝipon por kuraci Stepanov-on, kaj jen tio finiĝis per tio, ke nun la subadmiralo emeritiĝas. Kaj se sur la loko de la virino estus la kolerema majoro de medicina servo Uĥovertov, ĉio, sendube, finiĝus tute bonorde. Tiel pensis ne sola Ŝaripov, same rezonis ankaŭ la ŝipa kuiristo Budrejko, kaj suboficiro Streĵun, kaj, verŝajne, multaj aliaj, memkompreneble ne parolante pri tio inter si, sed nur suspirante kaj gratante la nukojn… Kaj se ili eĉ parolis, do alude, tiel, ke neniu povu ilin kapti kaj pri antaŭjuĝoj neniu suspektu. Ekzemple, Budrejko esprimis komplike:
– Kolonelo Bakunina por la sektero, por la bordo, por la kontinento – pli bona ne troveblas. Sed ĉi tie, sur la ŝipoj, estas sia specifeco.
– Kio? – demandis Ŝaripov.
– Ŝipoj estas vira afero, – singarde klarigis Budrejko. – Se ĉio estus tiel simpla – tiam oni prenadus ŝipanarojn el la ina sekso. Ĝis superaj oficiroj. Sed, kvankam tio estas antaŭjuĝoj, tamen mi eĉ unu virinon inter ŝipa oficira personaro ne vidis. Ĉu ĝuste, serĝento Ŝaripov?
– Ĝuste! – respondis la serĝento, sentante en Budrejko sian samideanon. – Tio estas prava…
Kaj pri Streĵun matrosoj flustre rakontis, ke kiam Bakunina venadis sur la ŝipon, tiam la la ferdekestro kaŝe de ĉiuj ronĝis speciale rezervitan por tia okazo ŝiman sekalan biskoton. Kaj kaptita sur la krimloko de serĝento Ŝaripov, li sen ajna konfuziĝo deklaris:
– Por mi la subadmiralo pli valoras ol ajnaj antaŭjuĝoj. Mi kun li jen kian militegon tramilitis, la ŝipon konservis kaj ses registarajn dekoraciojn havas. Kaj krome – maĉi biskoton – ĉu tio estas granda antaŭjuĝo? Al neniu estos malutilo…
Kaj kompatinda humila Zinaida Mikaelovna, nenion suspektante, vizitadis Stepanov-on, mezuradis al li sur la ŝipo sangotension, faradis elektrokardiografaĵojn, disputadis pri forta teo kaj pri dieto. Ŝaripov kaj kompatadis ŝin, kaj hontadis antaŭ ŝi, kaj ŝi kolerigadis lin per tio, ke ŝi ne deziris kompreni la plej gravan, nu ŝi almenaŭ forveturu reen en Moskvon kaj lasu anstataŭ si Uĥovertov-on. Tamen, se pri tia okazo Ŝaripov legus en ĵurnalo, tiam li kun dubo balancus la kapon kaj dirus:
– Stultaĵoj estas skribitaj! Apenaŭ en nia floto povas konserviĝi tiaj postrestaĵoj. Ili skribas, sed la vivon ne konas. Ili prefere skribu pri la avanulo de milita lernado suboficiro Streĵun…
…Vento alportis de la maro foran kaj akordan «hu ra», poste sonojn de muziko. Bakunina ĵetis rigardon en la fenestron kaj mallaŭte diris:
– Li adiaŭas «Sovaĝan». Ĉu vi scias, serĝento, estas malfacile imagi vian grupon sen Stepanov kaj Stepanov-on sen la grupo.
– Neanstataŭigeblaj homoj ne ekzistas! – severe respondis Ŝaripov.
Zinaida Mikaelovna ĵetis al li miran rigardon per siaj bonkoraj okuloj, poste konsentis:
– Jes, tio estas vero, kvankam tamen…
– La nova komandanto estas tre merita kamarado, – ankoraŭ pli severe ekparolis Ŝaripov. Li estis staranta sur la genuoj apud la subadmirala valizo, kaj la mallarĝaj okuloj de la serĝento rigardis al Bakunina kun angoro. – Kvankam li estas pli juna ol la subadmiralo kaj lia rango estas veselkapitano, sed en la milito li bone batalis kaj havas aŭtoritaton. Oni diras – li plendis: kiel post Stepanov komandi la grupon, estas malfacile komandi, necesas ja kompreni lian situacion. Ĉiuj rigardos kaj pensos: «Ĉu Stepanov tiel farus?» Kaj nia kamarado Stepanov eble ĝuste tiel farus. Ĉu ne pravas mi? Tre malfacile estos por la nova komandanto, plej malfacile.
– Jes, kompreneble, – haste konsentis Bakunina. – Certe, post Rodiono Metodjeviĉ estas malfacile…
«Malfacile! – kun incitiĝo pensis Ŝaripov. – Malfacile! Ĉu multe vi komprenas – malfacile, ne malfacile…»
Kaj, preteraŭskultante duonon de tio, kion ŝi estis al li diranta, li aŭskultis, kiel uzi la speciale preparitan por la subadmiralo vojaĝan apotekan skatolon, kiam doni validolon, kiam la «orajn gutojn», kaj kiam eĉ injekti kamforon, kiun Stepanov ial malŝategis.
– Ĉu vi ĉion komprenis? – finfine demandis Bakunina.
– Ne unuan fojon, ni scias! – diris Ŝaripov. Nun li estis diligente remetanta en la skatolo rezervajn okulvitrojn de la subadmiralo, fadenbobenojn, kudrilojn, enpikitajn en drapopecon, malgrandan tondilon, ĉifonojn de uniforma ŝtofo. – Iel mi sukcesos, kamarado kolonelo. En la kvardek unua jaro en marinfanterio mi eĉ ne tiajn aferojn faradis…
– Ĉu eĉ amputadon faris? – ŝercis Bakunina.
– Mi mem ne faris, sed tute povus! – nekonsterneble respondis la serĝento. – Certe, sub observo…
– Kio estas tio, ĉu li mem kudras? – demandis la doktorino.
– Kudras, gladas, vaporgladas, ĉion mem! – nelaŭte, sed kun fiero en la voĉo prononcis Ŝaripov. – Teksoŝtopi li povas pli bone ol ajna tajloro. Subkolumojn post lavejo li mem regladas. Barĉon kuiri povas, kokaĵbulojn, liton ordigi – kun neniu eblas kompari. Kaj la butonojn kiel li purigas – ĉu vi vidis? Li, kamarado militkuracisto, ĉu vi scias kiel nin instruis? Li nin instruis – militmaristo ĉion devas scii. Krom sia milita specialeco militmaristo, se venis hejmen por ferio, – li tie estas la unua homo. La edzino ripozas, la avino ripozas, la bopatrino ripozas. En traktora stacio traktoron ripari – militmaristo! Paneon de kombajno kompreni – militmaristo! Ŝuetojn por la edzino ripari – militmaristo. Li nin instruis: kompense pro tio, ke vi malmulte estas hejme, de vi devas esti multe da ĝojo…
– Ĉu ĝuste tiel li parolis?
– La penso estis tia…
Denove aŭdiĝis muziko. Bakunina ekrigardis en la fenestron kaj diris, ke ŝi ne komprenas, kiu ŝipo tio estas. Ŝaripov, ne ekstarante de sia loko, prononcis:
– «Severa». Restis «Sentima», «Subita» kaj nia «Suna». Tiam, kamarado kolonelo, estos fino.
Kaj, risorte leviĝinte de sur la genuoj, Ŝaripov gutis al si en glaseton la gutojn, alverŝis akvon el la karafo, eltrinkis kaj viŝis sin, kvazaŭ post nepraj dum la milito cent gramoj da vodko.
– Kio al vi okazis? – miris Zinaida Mikaelovna.
– Nervoj.
Bakunina konsilis al li regi sin.
– Kaj kiam al li la unua korinfarkto okazis, ĉu mi min malbone regis? – demandis Ŝaripov. – Jen en tiu ĉi kajuto, kamarado kolonelo, kiam vi nokte sur motorboato venis kaj diris al ni sekrete, ke la afero estas tre malbona. Ĉu mi, eble, tiam gutojn trinkis?
– Tiam… ne trinkis… – iomete rozkoloriĝinte, respondis Bakunina.
– Tiam alia homo trinkis, ne mi! – rigardante rekte al Zinaida Mikaelovna, prononcis Ŝaripov. – Iu kolonelo trinkis, sed ne Ŝaripov. Ĉar mi sciis – ne mortos li, estos viva, kun ni restos subadmiralo Stepanov. Kaj nun la floto lin perdas, ne plu estas komandanto Stepanov, li adiaŭas la ŝipanojn, kaj jen liaj valizoj estas preskaŭ pakitaj. Restas nun pensiulo Stepanov, Heroo de la Sovetunio emerita, kaj la grupon komandas alia kamarado, merita, batala, sed nur ne Stepanov. Certe, rolon de persono en historio ni iomete iele konas, kaj rolon de popolamasoj same konas, ne stultuloj ni estas, mi pardonpetas, kamarado kolonelo, sed ankaŭ nian Stepanov-on ni ne malpli bone konas…
Zinaida Mikaelovna atente, ne deŝiriĝante, rigardis al Ŝaripov, al liaj mallarĝaj brilantaj okuloj, al roseroj de ŝvito, aperintaj super la supra lipo. Sed la serĝento subite konfuziĝis, ekkaŭris, komencis per rimenoj streĉi la valizon.
– Kial vi subite eksilentis? – demandis Bakunina.
– Ja por kio babili! – respondis Ŝaripov. – Ĉu per vortoj ĉio direblas? Malmulton eblas per vortoj diri. Per vortoj necesas laŭorde paroli, ekde la komenco mem, mi tiel ne povas, rezultas sensencaĵo…
Li forte streĉis la rimenon kaj, kiam li komencis ĝin buki, subite rimarkis, kiel tremas liaj manoj. Kaj li tuj rememoris la mornan aŭtunan tagon en la kvardek dua jaro, brunan akvon de la malvarma maro kaj fumojn de kvar destrojeroj de tipo «Maas», kiuj estis prepariĝantaj ataki la gvidŝipon. En la ĉielo tiam pendis faŝistaj aviadiloj. «Suna», manovrante, foriradis de bomboj, ĉirkaŭe staris senĉesa tondrado de kontraŭaviadaj kanonoj, kaj tiam aperis ankoraŭ tiuj fumoj de la batalŝipoj sur la horizonto. En tiuj minutoj Ŝaripov alportis sur la ponton al la fregatkapitano Stepanov glason da varmega teo, kaj Stepanov rimarkis, kiel tremas la manoj de la juna ruĝflotano. «Ne gravas, – diris tiam la fregatkapitano, – ne gravas, Ŝaripov, ne ĉagreniĝu, en la unua batalo ĉiuj timas. La ĉefa afero estas – venki sin mem. Kaj vi nun venkos kaj batalos, kiel leono. Mi pri vi estas trankvila!»
Kio estis poste – Ŝaripov memoris malbone, sed tamen memorfiksis por la tuta vivo, kiel al li, elturmentita de vundoj kaj brulvundoj, en la bazan hospitalon alveturis Stepanov. Ili pri nenio parolis tiam, Rodiono Metodjeviĉ kviete sidis iom apud lia lito kaj tiam «nome kaj komisie de», kiel oni devis diri, enmanigis al sia ruĝflotano la unuan ordenon, la unuan el la kvar – la «Ruĝan Stelon». «Mi timis, sed li estis pri mi trankvila, – pensis tiam Ŝaripov, – miaj manoj tremis, sed li diris – kiel leono. Mi estis malpli bona ol leporo, kaj kion li el mi faris?» – kaj malgrandaj larmetoj unu post alia ruliĝis el sub liaj bruligitaj okulharoj…
– Kio estas al vi, serĝento? – demandis per maltrankviligita voĉo Bakunina. – Kio al vi okazis? Eble, vi ekmalsanis?
Li forte enspiris per la nazo, forturniĝis kaj respondis raŭkete, sed trankvile:
– Al mi? Nenio estas al mi, kamarado kolonelo.
Bakunina balancis la kapon kaj suspiris. La serĝento fermis la rimenojn sur alia valizo kaj fiksaŭskultis: nun tute proksime ludis muziko kaj tondris «hu ra». En la salonon sen frapo eniris maldika, tre bela, en bone tajlorita parada uniformo komandanto de «Suna» veselleŭtenanto Muratov, salutis al Bakunina, ĉirkaŭrigardis la tablon, korektis la tablotukon, demandis:
– Ĉu estas ordo, serĝento? Ĉu ĉio estas pakita?
– Ĉio! – respondis Ŝaripov. – Nur la kuraciloj kaj la injektilo restis – mi tion en apartan paketon metos…
– Nur diligente! – ordonis Muratov. – Li tiujn ĉiajn volvaĵon ne toleras.
Kaj petis de Zinaida Mikaelovna:
– Permesu cigaredon, kamarado kolonelo. Mi ĉesis fumi, sed hodiaŭ mi ĉiam fumas…
Li forte enspiris la fumon, kun ĝuo rigardis al la cigaredo kaj, kvazaŭ voĉe pensante, diris:
– Ne eblas imagi, Zinaida Mikaelovna. Certe, la homoj montras bravan aspekton, sed forte malgajas. La tuta grupo estas sange ligita kun li. Mi preskaŭ ne militis, nur al la fino mem venis, jam multe post tiu fama elŝipiĝo, kiam ĉi tie, sur nia ŝipo, doktoro estis vundita, ŝajne, parenco de nia admiralo…
Bakunina kuntiriĝis, ĵetis rapidan rigardon al Muratov kaj diris:
– Jes, mi scias. Ustimenko, mi kun li kune iam laboris…
– Nu, jen, – ne aŭskultante la doktorinon, daŭrigis la veselleŭtenanto, – kaj mi preskaŭ ne militis, sed mi sukcesis absorbi multon el la praktiko de kamarado Stepanov. Mirinda en li estas trajto – tio estas kredo al homo. Kaj vidu, li ne eraras.
– Unufoje li eraris, – neatendite, per raŭka voĉo prononcis Ŝaripov. – Pri la plej proksima homo, pri la propra edzino eraris. Mi pardonpetas, kamarado veselleŭtenanto, tiel la matrosoj diskutis…
Bakunina malgaje ridetis, Muratov per afekte ofica voĉo rimarkis:
– Nu, vi tion, serĝento, lasu, tiujn viajn «pruferdekajn novaĵojn».
– Estos plenumite forlasi «pruferdekajn novaĵojn», – malsimpatie konsentis Ŝaripov kaj, verŝajne, nur imite ree okupiĝis pri la valizoj, transmetinte ilin pli proksime al la skribotablo. Sed subite en li kvazaŭ rompiĝis digo, li paliĝis kaj demandis: – Ĉu ne estas tio ĝusta rilate de Aglaja Petrovna? Ĉu ne mi mem aŭdis senintence, kiel li ĉi tie en tiu ĉi salono kriis, ke li permesos al neniu malestime paroli pri lia Aglaja Petrovna? Ĉu mi ne vidis, kiel li la pordon malfermis, malfermegis la pordon antaŭ tiu, kiu lin pridemandis, kaj kiel li ree kriis: «Nia partio trovos, kie estas la vero, kaj ne vi nome de la partio min ĉi tie instruu»? Jen vi, kamarado veselleŭtenanto, diris «kredo al homo». Vi diris – «ne eraras». Do kiel mi povas kredi, kiel mi povas kompreni, kiel konsenti mi povas, ke mia subadmiralo, pli bonan ol kiu mi eĉ ne konas, ke li perfidulinon de la patrujo povis ne rekoni? Vi al mi nun respondu, mi petas, mi vin tre petas…
– Lasu, Ŝaripov, ne indas, – ne turnante sin al la serĝento, rapide diris Muratov, kaj estis kompreneble, ke al li estas kaj dolore kaj malfacile pri tio paroli. – Lasu, – ripetis li, – la demando estas klara…
Kaj Ŝaripov komprenis, kiel malfacile estas al la veselleŭtenanto. Li ŝajnigis, ke serĉas ŝnureton por la paketo, kaj petis permeson foriri.
– La gento de agloj, – post li karese kaj iomete moke diris Muratov. – Ili ĉion ekscios. Kaj eĉ murdu ilin – ili ne kredos, ke la edzino de la subadmiralo povis esti malbona homo. Speciale multis ĉi tie konversacioj rilate de tiu via konata doktoro, kiu estis vundita. Li por la edzino de la komandanto ŝajne estas filo…
– Nevo, – kun mallonga suspiro diris Bakunina.
– Aŭ nevo. Do eksciis tiuj diabloj, ke kiam tiun nevon mem oni akceptis en la partion, tiam li sian onklinon ne forkonfesis. Kaj, konsiderinte lian konduton en la batalo, dum la elŝipiĝo – li, oni rakontas, tenis sin brave, tiu via doktoro, – ili verdiktis: ĉio estas sensencaĵo, nia komandanto estas aglo, ĉio kun tempo aŭ iom poste estos en plena ordo. Tiaj estas konversacioj.
Sed finrakonti pri la konversacioj la veselleŭtenanto ne sukcesis. Eniris stafeto kaj raportis, ke la boato de la subadmiralo deiris de la destrojero «Sentima». Muratov pardonpetis, ĝustigis la kaskedon, la ponardon kaj malaperis trans la pordo. Kaj tuj kolonelo Zinaida Mikaelovna Bakunina ekaŭdis frapadon de pezaj matrosaj ŝuoj sur metalaj ŝtuparoj, abruptajn sonojn de ordonoj kaj bravan, rulan, fortan kaj ĝojan voĉon de veselleŭtenanto Muratov. Fajfiloj ekludis «venon», kaj ĉio tute eksilentis: evidente, Stepanov, la nova komandanto kaj la membro de la Milita konsilio de la floto leviĝis sur la ferdekon de «Suna».
Al Zinaida Mikaelovna subite ektremis la lipoj, ŝi rapide elprenis el la poŝo de la tuniko naztukon kaj alportis ĝin al la okuloj: kiel ĉiuj homoj, vidintaj en la vivo multe da vere malfacila, ŝi nun neniam ploris pro malfeliĉo. Larmoj aperadis sur ŝiaj okuloj nur tiam, kiam ŝi estis komprenanta, ke ie proksime, apude, fariĝas io bona, homeca kaj vera.
Liphara farbisto per larĝaj peniktiroj estis farbanta la barilon. En la ĝardeneto laboris du ĝardenistoj: unu – maljunulo de malnovritana aspekto, alia – pli juna, en soldata traŝvitiĝinta ĉemizo, en trivitaj gumtolaj botoj. Kaj sur la tegmento tegmentistoj estis laŭvice frapantaj per marteloj.
– Jen la laborkampo, – diris Eŭgeno, penante elpreni kolumbutonon en la strikta kolumo. – Mi, kara fratino, ŝatas skalojn…
Sur Barbara estis skipantalono kaj bluzo kun granda banto en pizoforma desegno. Kaj la haroj iomete sub la nuko estis streĉitaj per sama, en bluaj pizoj, rubando.
– Ni sidu iom, – petis li. – Mi laciĝis ege.
– Grasiĝas vi, – nedifinite prononcis Banjo.
– Certe mi grasiĝas, kara, pro tiu senmoveco. Kaj samptempe ĉiam estas tumulto.
– Do iru kuraci homojn!
Ili ĝisiris larĝan ĝardenan benkon kaj eksidis. Barbara havis streĉitan vizaĝesprimon, kvazaŭ ŝi estis ion rememoranta kaj neniel povis rememori. Kaj ŝi ĉirkaŭrigardadis maltrankvile.
– Kion vi? – demandis Eŭgeno Rodionoviĉ.
– Nenion. Mi ne povas kompreni, kio ĉi tie estis antaŭe.
– Germana komandanto loĝis.
Demetinte la okulvitrojn, Eŭgeno viŝis ilin per ŝamo, beate mallarĝigis la okulojn kaj, eltirinte finfine la kolumbutonon el la kolumo, bonguste suspiris.
– Ĉu al vi ne estas malvarme? – demandis li. – Ja estas aŭtuno, «folioj falas de acero».
Kaj li iom subkantis, nur tre ete:
Folioj falas de acero-o…
Poste li diris:
– Mi treege ĝojas vidi vin. Vi, kiel ĉiam, rilatas al mi ironie, sed mi vin amas. Je dio, Banjeto, amas. Malgraŭ via karaktero, malgraŭ tio, ke vi ĉiam estas tiu katino, kiu iradas sola, mi vin amas. Kaj nenion ja bonan, neniam absolute, mi de vi vidis. Eĉ bonan vorton ne aŭdis.
– Sed por kio vi mian bonan vorton bezonas? Kion vi el ĝi profitos?
– Nu, tio estas simple impertinentaĵo, – diris Eŭgeno. – Pri kio vi min suspektas? Ĉu pri profitemo?
Banjo silentis. El la pantalona poŝo ŝi elprenis malgrandan ungilon kaj komencis raspi la ungojn.
– Bela aĵeto, – diris Eŭgeno. – Ĉu memoro?
Ŝi nenion respondis, nur movis la ŝultrojn.
Eŭgeno balancis la kapon.
– Malfacila vi estas homo, – plendis li. – Malbonkaraktera, Banjeto. Vi almenaŭ interesiĝu pri la domo, ĝi kostis al mi multan sangon. Kaj ja ne por mi mem, por nia patro…
– Ĉu ĉiuj sep ĉambroj? Kaj la mansardo supre?
Ŝi de flanke preskaŭ gaje ekrigardis al la frato. Tiu, kvazaŭ oni petis lin, ekparolis rapide, kun tia speciala konfidenco, kiu okazas ĉe spertaj kaj lertaj friponoj:
– Aŭskultu, kara mia, tio ja estas ridinda: la patro estas Heroo de la Sovetunio, emerita subadmiralo, grava figuro, malnova komunisto. Ĉu la urbo ne povas krei por li konvenajn kondiĉojn? Ĉu ni tiom malriĉas? Tio estas elementa bangalo, kabano, ligna dometo. Konsideru, la demando kun mi same estis diskutita, kaj eblas diri, pendis en aero. Mi havas familion, mi estas funkciulo, Iraida baldaŭ same disertos. Estas infano. Nu kaj ankaŭ vi estas filino de admiralo, ne eterne ja vi nomados kun viaj geologoj. Ĉu rajtas vi, Barbara Rodionovna Stepanova, vi persone, kamarado, grave vundita en la milito, ĉu havas vi rajton pri bona ĉambro, hela, suna, kun du fenestroj suden? Aŭ ne havas? Kaj krome – avo Metodo, kiel la patro esprimas, «la radiko de la tuta Stepanov-a gento». Kio pri li? Kien meti lin? La olda maljunulo spertis malfeliĉon dum la okupacio, ŝelon maĉadis, grenkultivisto, kamparano, kien lin meti?
– Ĉu ankaŭ tion vi skribis en via papero? – kun subrido demandis Barbara.
Aŭskultante Eŭgenon, ŝi de tempo al tempo ĵetadis rigardojn al la bruna, ĵus farbita domo, al la brilantaj en vesperaj sunradioj diverskoloraj vitroj de la teraso, al la blankaj, ankoraŭ humidaj pro farbo fenestraj kadroj.
– Memkompreneble, – diris Eŭgeno Rodionoviĉ.
– Nu, kaj tion, ke antaŭe ĉi tie estis la Domo de pioniroj kaj lernejanoj – ĉu vi skribis? Ja mi rememoris, en tiun ĉi domon ankaŭ mi venadis, spektis ĉi tie provludon de «Platono Kreĉet»[87]. Eble, vi ne sciis?
– Mi vin petegas, – komencis Eŭgeno, sed Barbara interrompis lin.
– Lasu, kial petegi, – diris ŝi, – petegi ne necesas. Sed se la patro ekscios – gardu vin. Kaj, ho, Eŭgeneto, leporeto mia, kiel oni vin elĵetos finfine el la partio, ho, kateto, kia tio estos spektaklo…
Ŝi ekridis, tiris tutan sian fortan, junan korpon, facile oscedis kaj petis:
– Kaj min el via doma libro forstreku. Mi ĉi tie ne loĝos. Mi havas amikinojn en la urbo, kaj entute nia bazo estas en Nigra Ravino, sed ne ĉi tie. Nu kaj abomenetas mi iomete, vi, Eŭgeneto, ne ofendiĝu…
Per la varmaj fingroj ŝi prenis la solidan Eŭgenon Rodionoviĉ-on je la mallonga fortika nazo kaj iomete tiris – dekstren kaj maldekstren, kaj poste pli forte kaj pli dolore, kaj pli poste jam tute dolore…
– Ĉesu! – tra la nazo snufis li. – Lasu min, ĉu vi aŭdas…
Barbara lasis, viŝis la larĝan polmon je sia skia krurumo, kaj li, kolerante, ekparolis:
– Kia aĉaĵo, ja homoj rigardas, mi ne estas knabo, mi por ili estas granda estro. Devas vi, finfine, kompreni, ke mi al neniu permesos…
Ŝi longe aŭskultis kun pacienca kaj atenta vizaĝesprimo, poste rimarkis:
– Mortos vi pro apopleksia atako. Vi estas ankoraŭ ne maljuna, sed via kolo estas kiel ĉe porko, Eŭgeĉjo. Tamen, tio estas eĉ ne kolo. Tio estas grasvosto anstataŭ kolo…
– Aĥ, ĉesu! – ekkriis li.
– Kaj de kie aperas tiaj, kiel vi? – kun revema vizaĝesprimo demandis Barbara. – Vidu, mi longe pensis pri tio. Kaj foje mi ne havis laboron en la kampo, pluvoj kontinuis, kaj troviĝis al mi libro pri vivo de birdoj. Interesa libro.
Sed Eŭgeno ne aŭskultis, li rigardis al la tegmento de la palaceto.
– Kien vi rigardas?
– Laŭ mi, ili ĝis tio arogantiĝis, ke antaŭ miaj okuloj ŝtelas najlojn, – pufigante la naztruojn de la mallonga nazo, diris Eŭgeno. – Ili simple mallevis keston sur la straton.
– Kaj vi tutan domon ŝtelis, – kun mallonga rido sciigis Barbara. – De gapuloj. Prefere aŭskultu! Tion mi ja pri vi rakontas, al vi devas esti interese. Ek, Eŭgeĉjeto, koncentriĝu. Mi deziras al vi rakonti, el kie aperas tiaj uloj, kiel vi.
– Nu, el kie?
Subridante, ŝi rakontis al li pri kukolo: tute ĉiuj malgrandaj birdoj komprenas, ke kukolo por ili estas terura malamiko, kaj tial, kiam al la nesto proksimiĝas tiu «ĉarmulo», ili kuraĝe atakas ĝin. Sed dum la birdoj pelas la kukolon-viron (tiel rakontis Barbara), la kukolo-ino penetras en la fremdan neston kaj momente metas tie ovon, nepre solan, similan al tiuj, kiuj jam kuŝas ĉi tie. Tiu malgranda fiulino celadas anticipe, flugas skolte plurfoje kaj venas jam kun certeco. Kaj metinte sian ovon, la kukolino nepre elĵetas el la fremda nesto unu ilian. Do, la komuna nombro ne superas la normon, ĉu vi komprenas, Eŭgenĉjo?
Eŭgeno solide kapjesis. Li preskaŭ ne aŭskultis, sed Barbara batis lian flankon sufiĉe senteble per la pugno kaj ordonis koncentriĝi.
– Ho dio, – suspiris Eŭgeno Rodionoviĉ. – Diablo min instigis venigi vin en la konstruejon!
– Ĉu vi komprenas, – estis diranta Barbara, – la kukolino-patrino metas la ovon en la neston de tiaj malgrandaj birdoj, kiuj, certe, ne povas nutri kaj siajn birdidojn kaj la grandan, avidan, dikan, kiel vi, kukolidon. Tial la kukolido pro konservo de sia specio, kiel laŭ scienco estas skribite en la libro, likvidas siajn vicgefratojn. Elĵetas el la nesto ĉion al diabloj. Kaj ĝi havas tutan sistemon de batalo por konservo de la specio, tute kiel vi…
Karese alpremiĝinte al la dika, varmega ŝultro de Eŭgeno Rodionoviĉ, Barbara per kvera voĉeto diris:
– Mi ja al vi, leporeto, same estas vicfratino. Kaj kiel vi min elĵetus, se mi malhelpus al disvolviĝo de via specio!
– Stultaĵoj!
– Tute ne, ne stultaĵoj. Kaj jen, kiam ĉiuj birdidoj de alia specio estas elĵetitaj el la nesto, la kukolidon nutras la patro kaj la patrino de la neniigitaj propraj infanoj. Ĝi, tiu kukolido, estas plenpotenca mastro en la nesto. Ĝi ĉiujn superas!
Eŭgeno subite ridetis.
– Malbona, malbona, sed necesa, – diris li gaje. – Mi precize, Banjeto, memoras, mia memoro, vi scias, estas unika: la kukolo apartenas al utilaj birdoj, ĉar ĝi neniigas tre multajn raŭpojn, papiliojn – nocajn insektojn de arbaro, kies granda plimulto ne estas manĝata de ĉiaspecaj paseroj. Nu, kaj kantobirdoj…
– Kio – kantobirdoj? – malgaje demandis Banjo.
– Ili ja ne estas utilaj…
– Bonege, – diris Barbara. – Saĝeta vi estas ĉe mi.
– Kaj saĝeta, kaj ruzeta, – diris Eŭgeno, kisante Barbara-n al la frunto. – Kaj ne rankora. Mi, male, estas eĉ bonanima. Kaj por pruvo de tiu tezo mi rakontos al vi, kiel hodiaŭ mi estis renkontanta iun…
Li faris paŭzon. Barbara rimarkeble paliĝis, Eŭgeno Rodionoviĉ la paŭzon ankoraŭ plilongigis. Finfine Banjo ne eltenis.
– Nu? – preskaŭ flustre, forturniĝante de la frato, demandis ŝi.
– Kio do! La edzino estas belulino! La infano estas kortuŝa! Li maldikiĝis, iomete da grizaj haroj aperis. Vestita en ĉio flota, eĉ civilan kostumon li ne akiris. Li estas en ilia nigra mantelo uniforma, en kaskedo, nur estas deŝirita la emblemo, aŭ kokardo, aŭ kiel tio nomiĝas. Lamas li rimarkeble. Apogiĝas sur bastono. Sen bastono li, evidente, iradi ankoraŭ ne povas. Se diri plej sincere, li, certe, estas invalido…
– Mensogas vi! – mallaŭte kaj kolere diris Barbara.
– Kvankam psikologie ĉio, certe, estas ideala. Li estas plena de deziro labori, estas neniaj plendaj vortoj, ĝenerale – vera heroo, kiel konvenas al vera homo, sed tio ja, kara mia, estas teatro. Mi estas kuracisto, mi komprenas…
– Kaj la manoj? – same mallaŭte demandis Banjo.
– Ŝajne li operacias, laŭ liaj vortoj kaj laŭ vortoj de la edzino. Ŝi estas ĉarma, verŝajne, por li ŝi estas, kiel tio nomiĝas, vera anĝelo. Tiel rigardas, tiel aŭskultas, tiel iradas ĉirkaŭ Vladimiro…
La bonanima Eŭgeno Rodionoviĉ repagis kiel povis pro la «kukolido». Sed Barbara donis al tio nenian atenton. Tiam li diris pli malmilde:
– Malgajnis vi lin, fratinjo. Nun vi ne regajnos! Ja tre bonas Vera Nikolajevna. Kun tia oni ne pereas.
– Ĉu nomumon li jam ricevis? – demandis Barbara, evidente tute ne aŭskultante Eŭgenon. – Ĉu vi nomumis lin ien?
– Ne, li iradas-vagadas. Kaj ankaŭ morgaŭ li vagos tra la urbo. Li havas iajn ideojn, li serĉas por si objekton por tiuj ideoj. Sed kiajn ni havas objektojn? Nur solajn ruinojn bruligitajn, kaj nenion pli…
Li paroladis kaj ne deŝirante sin rigardis al Barbara.
– Do, – diris ŝi, – bone. Ni veturu, kukolido, vere iĝas iom malvarmete…
Tenante la manon ĉe la ore borderita viziero de la kaskedo, subadmiralo Stepanov per nehastaj, firmaj kaj fiksiĝemaj paŝoj estis lastfoje ĉirkaŭiranta linion de matrosoj sur «Suna». Iom poste, malantaŭ Rodiono Metodjeviĉ estis irantaj la membro de la Milita konsilio – korpulenta, nejuna homo – kaj la nova komandanto de la ŝipgrupo, malhelruĝe sunbruniĝinta sur la Nigra maro, alta, magra veselkapitano.
Estis tre senbrue, eĉ ne kriis ial mevoj, aŭdiĝis nur egalmezura fajfado de malvarma vento kaj ie sur la bordo, eble apud la matrosa klubo, blovorkestro ludis malnovan valson «Sur montetoj de Manĉurio». Kaj tiuj foraj sonoj de la malgaja kaj en io eĉ esperiganta valso plej konformis tiun specialan, altan kaj solenan humoron, en kiu nun troviĝis la tuta personaro de la ŝipgrupo…
La malgrandaj, helaj kaj malmildaj okuloj de Rodiono Metodjeviĉ ankaŭ nun, en tiuj lastaj minutoj de adiaŭo, neniom ŝanĝis sian ĉiaman postuleman kaj kvazaŭ severe demandantan esprimon. Li estis ne nur adiaŭanta, sed ankaŭ pririgardanta la ŝipanaron, ne nur ankoraŭfoje fiksrigardanta la homojn, sed ankaŭ lastfoje kontrolanta ilin, sen vortoj, nur per sola rigardo postulante de ĉiuj – kaj de malnovservantoj, kaj de junuloj – resti ankaŭ poste samaj, kiaj li konis ilin kaj kiaj li ilin amis. Tamen, subadmiralo Stepanov neniam suspektis, ke tiu sento, kiun li spertis al sia «personaro», tiu fiero pri siaj matrosoj kaj konstanta maltrankvilo pri ili, tiu feliĉa admiro pri siaj subuloj kaj amaro pro malbonaj agoj de iu suboficiro, serĝento aŭ matroso – ĝenerale, estas tute ne servo, sed vera amo…
Li iris laŭlonge de la linio kaj ne sentis, ke ĉiuj tiuj, kiuj delonge konis lin, nun sen ajna peno rimarkas en lia rigardo specialan, novan esprimon de amareco, tiun esprimon, kiun li ĉiam kaŝadis kaj kiu signifis, ke al li estas preskaŭ neelteneble malfacile; kaj la malmildeco en liaj okuloj estis io nepra, kutima, formala – kiel ideale pura subkolumo aŭ parada uniformo, gantoj, ponardo, kiuj neniam estis la esenco de Rodiono Metodjeviĉ, sed nur kelkaj atributoj de lia aspekto.
Rimarkante palecon de la komandanto, vidante, kiel tremeradas lia mano ĉe la viziero, la matrosoj kaj serĝentoj de «Suna» eĉ pli etendiĝadis en la atentopozo, tute rigidiĝadis kaj ĉesadis spiri, penante almenaŭ per tio speciale signi, kiel ĉiuj ili komprenas gravecon de la okazantaĵo. Ĉe kelkaj malnovservantoj sur la okuloj tremis neverŝiĝintaj larmoj, tio estis hontinda por ili – militmaristoj, tiel antaŭnelonge finintaj la militon, sed ili nenion povis fari kun si, kaj Rodiono Metodjeviĉ timis renkontiĝi kun ili per rigardo, ĉar li malamis, laŭ lia esprimo, ĉian «nazmukecon», sed tute ne estis certa pri tio, ke li mem povos teni sin sur necesa alto ĝis la fino.
Speciale malfacile sentis sin la subadmiralo kun ĉefserĝento Gavrilenkov. Jam en la dua jaro de la milito juna matroso Gavrilenkov estis sendita en punbatalionon. Tie la maristo, laŭ la formala esprimo, «per la sango riparis sian kulpon», kaj Stepanov sukcesis, malgraŭ kontraŭagado de iuj tro atentemaj kamaradoj, revenigi la lertan kaj rapidan elektriston sur «Sunan», kiu tiam iĝis gvardia. Ruĝflotanoj-gvardianoj komence strabis al la eksa punato, veninta, kiel al ili ŝajnis, al ĉio preta. Ankaŭ Gavrilenkov mem, sufiĉe elturmentita de ĉiuj tiuj maljustaĵoj, kiuj falis sur lian kuraĝan kapon, same ne distingiĝis per speciala toleremo, modesteco aŭ silentemo. Al unu vorto li respondadis per deko, kaj okazus al li ankoraŭ malfeliĉo, eĉ definitiva, se ne enmiksiĝus Stepanov. Post longa konversacio en la salono de Rodiono Metodjeviĉ Gavrilenkov abrupte kaj por ĉiam ŝanĝiĝis. Dum tiu ĉi konversacio li neatendite por si aŭdis, ke la komandanto scias pri li ĉion, li eksciis, ke, kiam al Gavrilenkov okazis la unua malfeliĉo, la komandanto mem havis grandajn malagrablaĵojn, kaj komprenis ankaŭ, ke, krom ĉio cetera, ĉe la reveno de Gavrilenkov Stepanov mem garantiis pri li per sia honesta nomo. La severa konversacio en la salono kaŭzis tion, ke Gavrilenkov ĉesis senti sin ofendita de la tuta homa gento, bonege finis la militon kaj restis en posta militservado.
Ĝuste al tiu ĉefserĝento estis aliranta nun la subadmiralo, ankoraŭ el malproksime sentante sur si lian atentan, streĉitan kaj riproĉan rigardon. «Aĥ, la memoro iĝis maltaŭga, – ekkoleris pri si Stepanov, – ja mi mem hieraŭ promesis al li konversacii kaj ĝis nun ne sukcesis!» Kaj laŭ sia maniero Rodiono Metodjeviĉ kvazaŭ enskribis en la menso klaran frazon: «Ĉefserĝento Gavrilenkov post ĉio venu al mi en la salonon».
Sur tiu ĉi frazo ĉio finiĝis.
Li adiaŭis la personaron de sia «Suna», prezentis laŭorde la novan komandanton al la oficiroj de la stabo de la grupo, kaj, farinte diligentan vizaĝon, komencis aŭskulti paroladon de la membro de la Milita konsilio de la floto. Tiu, laŭ la kutimo enrigardante en paperon, per obtuza voĉo, sed ne sen kutima patoso, estis listiganta meritojn de Stepanov en diversaj periodoj de la vivo de la Milita Floto.
«Al nekrologo similas! – subite pensis Rodiono Metodjeviĉ. – Kaj parolas kamarado membro de la Milita konsilio, kiel en sepulto. Spertiĝis li, verŝajne, en tiu metio…»
Meritoj de la subadmiralo evidentiĝis multaj, kaj ĉiuj estis enskribitaj sur la papero, sed, plej probable, ne de la vicadmiralo mem, sed nur laŭ lia komisio, ĉar Dudirin ne tre vigle distingadis la skribon kaj fojfoje stumbladis por longe, sensone movante la lipojn, kolerante kaj sulkante la frunton.
– Kamarado Stepanov R. M., – estis parolanta la membro de la Milita konsilio, – devenante el kamparana familio de malriĉulo, ankoraŭ en la juna aĝo estis rekrutigita en la caran floton kiel ordinara matroso. Lia servado komenciĝis sur la legenda krozŝipo «Aŭroro»…
«Ankoraŭ nur komenco! – pensis Rodiono Metodjeviĉ. – Poste iros funebraĵo pri tio, kiel mi fordonadis miajn fortojn al konstruado de la Milita Floto…»
Li neelteneble enuis kaj sufokiĝis en la salono, kie dense unu al la alia staris la oficiroj de la ŝipgrupo, kaj bedaŭris tiun solenan kaj altan staton, en kiu li estis, adiaŭante la personaron de la ŝipoj. Kaj li tre deziris palpebrumi al kolonelo Bakunina, kiu estis viŝanta larmojn per poŝtuketo, kvazaŭ en vera sepulto. «Estas mirinde tamen! – suspiris Rodiono Metodjeviĉ. – Tia enuaĵo, sed la doktorinon efikas. Jen provu kompreni, kiel oni devas fari paroladojn».
Li denove ekaŭskultis kaj pensis: ĉu vere li travivis tian enue penan kaj diligentan vivon, kia ĝi estis, se juĝi laŭ la vortoj de Dudirin? Kaj li koleriĝis pri nekrologoj; ĉu vere tiel indas rememori per ĉiuj ĉi «grupoj de kamaradoj» kaj homajn malfortecojn, kaj maltrankvilojn, kaj militojn, kaj ĝojojn, kaj amon? «Pri ĉefserĝento Gavrilenkov ne forgesi!» – ankoraŭfoje severe rememorigis sin Stepanov kaj komencis atente rigardi al la nova komandanto de la ŝipgrupo, kiu kun esprimo de atenta enuo estis aŭskultanta la membron de la Milita konsilio. «Ne, li konvenos, – denove decidis Stepanov, – tia homo estas tute fidebla. Superfluaĵojn ne babilas, la ŝipojn akceptis kun kompreno, militis bone, estas saĝa». Kaj li komencis rememori la elŝipiĝan operacon sur la Nigra maro, kiu jam en tiu tempo surprizis lin per vasteco kaj aŭdaco de la ideo, kaj ĉefe – pri precizeco de la plenumo. Kaj ju pli Rodiono Metodjeviĉ rememoradis la operacon, plenumitan tiam de la nova komandanto, des pli trankvila iĝadis lia animo pri sia ŝipgrupo.
«Ho, kiel li parolas!… – ankoraŭfoje miris Stepanov pri Dudirin. – Eble poste li erare diros: la registaro alte taksis la meritojn de la forpasinto, dekoraciinte lin per ordenoj…»
Malantaŭe iu snufis, Stepanov retrorigardis kaj ekvidis Ŝaripov-on, kiu, kvazaŭ tute moliĝinte, estis viŝanta per ĉifita poŝtuko ŝviton de sur la vizaĝo kaj suspiradis aŭdeble por la tuta salono. Kaj kolonelo Zinaida Mikaelovna plu ploris, aŭskultante la paroladon, kaj Rodiono Metodjeviĉ pensis: «Eble, mi vere mortis?» Sed li tuj firme decidis: «Ne, ne mortis. Spit! Tamen, regu vin, Rodiono, jam restis nemulte!»
Kaj vere, evidentiĝis nemulte.
Subite la membro de la Milita konsilio eksilentis, kaj ĉiuj, kiuj estis en la salono, turniĝis al Rodiono Metodjeviĉ. Plej probable, ankaŭ li devis elpaŝi kun parolado. Sed li tion ne faris. Li entute ne scipovis kaj ne ŝatis elpaŝi. Kaj nun, silentinte sekundon, la subadmiralo ekstaris en atentopozo kaj, rigardante rekte en la okulojn de la nova komandanto de la ŝipgrupo, prononcis nelaŭte, sed klare kaj firme, stampante ĉiun vorton, la frazon, kiun li ŝatis kaj kiu ŝajnis al li tute kompleta kaj por la nuna okazo kaj por multaj aliaj. Kaj eble tial, ke ĉiujn fortojn de sia animo li enmetis en tiun laŭregularan formulon, tiuj, kiuj estis en la salono, ankoraŭfoje admiris sian eksan komandanton, subadmiralon kaj Heroon de la Sovetunio Rodiono Metodjeviĉ Stepanov.
– Mi servas al la Sovetunio! – diris li, kaj ĉiuj komprenis, ke neniu kaj nenion plu diru.
Kaj oni ne adiaŭu.
Iomete klininte sian brose tonditan, tute grizharan kapon, retenante per la mano la ponardon, li eliris el la salono kaj, akompanata de Ŝaripov, malfermis la pordon de la salono. Ĉi tie, en la koridoro, sed ankoraŭ ne en la salono, estis delikate staranta granda leda valizo de la nova komandanto de la ŝipgrupo. Kaj en la salono mem apud la pordo estis preparitaj la valizoj de Stepanov.
– Ĉefserĝenton Gavrilenkov al mi, – ne rigardante al Ŝaripov, ordonis Rodiono Metodjeviĉ. – Urĝe.
– Jes, ĉefserĝenton Gavrilenkov al vi! – ripetis la serĝento.
– Plenumu!
Ŝaripov elkuris el la salono. Kaj tuj ekparolis laŭtparolilo:
– Ĉefserĝenton Gavrilenkov al kamarado subadmiralo en la salonon, – aŭdiĝis la konata voĉo de la ŝatanto de versoj, dancoj kaj ekskursoj suboficiro Stradomskij. – Ĉefserĝenton Gavrilenkov, – pli severe ripetis la suboficiro…
Trans la fenestro glate kaj kviete fajfadis arkta vento. Oblikvaj sunradioj falis sur la skribotablon, ĉe kiu Stepanov tralaboris tiom da jaroj, prilumis la brakapogilojn de la fotelo, en kiu nun sidos alia homo. «Jen ĉio! – pensis, palpebrumante kaj mallarĝigante la okulojn, Rodiono Metodjeviĉ. – Jen fariĝis la emeritiĝo. Al ripozo, kamarado Stepanov, al pensio!»
Morgaŭ komenciĝos manovroj, sed li jam estos en trajno – pensiulo Stepanov. Por sekundo lia spirado haltis, nur por sekundo: nun li ellernis regi sin, kutimigis sin al la penso pri la emeriteco, trejnis sin; li faris al si tion, pri kio oni instruis lin en la hospitalo, nur tie tio nomiĝis kuraca gimnastiko. Li faris tian kurson de gimnastiko rilate de la emeritiĝo…
Al la pordo oni frapis, Stepanov kriis: «Mi petas!»
Ĉefserĝento Gavrilenkov raportis laŭ la reguloj, Rodiono Metodjeviĉ kapjesis, diris, ne eksidante kaj ne proponante al Gavrilenkov eksidi:
– Deziris mi por adiaŭo, Gavrilenkov, rememorigi al vi tiun incidenton, en la kvardek dua, en decembro…
Gavrilenkov formovis la okulojn flanken. Lia seka vizaĝo kun blanka cikatreto sur la mentono streĉiĝis.
– Mi deziris, ĉefserĝento, ne simple rememorigi, – malmilde daŭrigis la subadmiralo, – vi ĉion ĉi ankaŭ sen mi memoras. Mi alion volis diri – forgesu! Por ĉiam forgesu! Al homoj oni povas ofendiĝi, sed al sia patrujo – ne! Mi kun vi ekde tiam ne konversaciis, sed pensas mi, ke vi plu en via animo fosas. Mi kaj vi disiĝas, plej probable, por ĉiam, do mi al vi ordonas: elĵetu tion for el la koro. Tio estas mia lasta ordono. Ĉu klaras?
– Klaras, – kun ĝoja miro en la voĉo respondis la ĉefserĝento.
Li rigardis al Stepanov iomete el sub la frunto, sed per tia malfermita, tia arda kaj fidela rigardo, ke la interparolo ne plu povis daŭri. Kaj Rodiono Metodjeviĉ finis la konversacion antaŭ kiam ĝi povus transformiĝi al tio, kion li nomadis «spektakloj».
– Vi povas esti libera! – intence forturnante sin de la ĉefserĝento, diris Stepanov kaj aliris al la fenestro.
Gavrilenkov foriris.
Ĉiuj aferoj estis finitaj.
Sed tamen, kiel ajn li preparadis sin al tiu momento, al li estis iom malfacile. Li kun digno eltenis la proceduron de transdono de la ŝipgrupo al la nova komandanto. Li preskaŭ trankvile adiaŭis hodiaŭ la personaron de la ŝipoj de sia trupo. Al li estis neniom malfacile en la salono, male, – li mem sin ridigadis tie. Sed forlasi «Sunan» evidentiĝis malfacila tasko…
Oni jam forportis liajn valizojn, sur la motorboaton, jam Ŝaripov, laŭ lia ordono, metis en la salono sur seĝon la valizon de la nova komandanto, jam venis al li kaj foriris, farinte siajn lastajn instrukciojn, la larmokovrita maljunulino Bakunina – li plu ne moviĝis…
Kaj finfine li ekiris.
Ĉie sur lia vojo per densa muro staris matrosoj: li sciis, ke tiel estos, kaj timis ĝuste tion. Ili staris – silentaj, malgajaj, disirante, premante unu al la alia, liberigante al li la vojon. Kaj nur fojfoje lia aŭdsento kaptadis flustron:
– Ripozu feliĉe, kamarado subadmiralo…
– Esperu pri justeco, kamarado komandanto!
– Venu gaste al ni…
– Knaboj, ne premu!
– Vivu cent jarojn…
– Ĉio estos en ordo, kamarado komandanto!
– Ni skribos al vi…
– Skribu poŝtkarton al ni – al la ŝipo!
– Ne premu, Lukaŝin…
– Ni deziras sukceson!
– Sukcesan navigadon, kamarado subadmiralo…
Li iris, firme kunpreminte la dentojn, mallarĝigante la okulojn kaj snufante. Eblis eĉ pensi, ke li koleras. Sed li ne koleris. Li estis adiaŭanta. El ie blovis varmega aero, kaj Rodiono Metodjeviĉ pensis: «Lastan fojon!» Lia mano senintence tuŝis la firman, kvazaŭ gisitan ŝultron de matroso Masljukov, kaj li ree pensis: «Lastan fojon!» Glitstumblinte en homamaso, subite falis apud li juna artileriisto Peŝĉik – ĉirkaŭ Peŝĉik laŭte ekridegis aliaj matrosoj, kaj Stepanov ankoraŭfoje pensis: «Kaj tio estas en la lasta fojo».
Sed la plej malfacila estis ankoraŭ okazonta: li devis adiaŭi la ŝipon mem. Kaj ĉiuj ĉirkaŭ li komprenis, kiel tio estas malfacila, ne vane ĉi tie li rimarkis kolonelon Bakunina-n – ili sendis ŝin ĉi tien por ajna okazo…
Salutinte, li aliris la poban flagon de la gvardia ŝipo, grakis maljunulece kaj ekstaris sur unu genuon. La flago flirtis en vento, kaj li ne tuj sukcesis kapti la drapon – truitan de mitrala pafserio, vunditan de obusaj splitoj, – ne tuj sukcesis altiri al si la tolon kaj tuŝi ĝin per la lipoj. Kaj ne tuj li leviĝis, kvazaŭ enpensiĝinte por momento…
Poste li denove almetis la manon al la viziero kaj kun peza suspiro malleviĝis sur la motorboaton. Li ne plu retrorigardadis al sia grupo, al siaj ŝipoj, de sur kiuj multegaj okuloj estis observantaj la forirantan boaton…
Sur la marponto lin jam atendis komandantoj kaj oficiroj de aliaj flotaj trupunuoj. Ĉi tie estis kaj submaristoj, kaj komandanto de batalŝipo Martirjanc, kaj komandanto de krozŝipo Turov, kaj komandanto de la aerfortoj de la floto, tute grizhariĝinta generalo Kostromiĉov, tiu malgranda, magra, moviĝema Kostromiĉov, kiun Rodiono Metodjeviĉ memoris jam laŭ la intercivitana milito flugi sur «Sopwith». La suno ankoraŭ ne subiris, sub ĝiaj vesperaj radioj hele brilis oro de epoletoj kaj surmanikaj galonoj, steloj de Herooj kaj ordenoj, poluritaj butonoj, borderoj de generalaj kaj admiralaj kaskedoj. De la maro, kvazaŭ rememorigante pri la ŝipgrupo, blovis facila venteto; ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ Rodiono Metodjeviĉ, diradis afekte viglajn vortojn kaj eĉ spritis, ke por tiaj maljunuloj ne nur emeritiĝi estas peko, sed eĉ estas ĝusta tempo edziĝi kaj generi infanojn. Kaj torpedŝipano Vedernikov ĉiam penis rakonti ian anekdoton pri iu maljunulo kaj jam komencis rakonti, kiam subite Ŝaripov traŝiriĝis al sia subadmiralo kaj diris, ke jen ĉi tie, apud la kontrolejo, «vin atendas la patro».
– Kia tia patro? – miregis Stepanov.
– Ja via, kamarado subadmiralo, patro. Ne kuraĝas aliri. Jen li tie, trans la angulo troviĝas, almanĝas iomete…
Rodiono Metodjeviĉ pardonpetis kaj rapide ekiris post Ŝaripov. Malantaŭ malplenaj bareloj, faligitaj ĉe la barilo, sur kesto vere sidis avo Metodo en sia antikva gumtola pluvmatelo kaj per poŝtranĉilo lerte elprenadis el ladskatolo iajn fiŝetojn en tomata saŭco. Apud li sur malnova ĵurnalo kuŝis du dikaj panpecoj, granda senŝeligita bulbo de cepo kaj en cira skatolo – salo.
– Paĉjo! – ĝoje kaj laŭte diris Stepanov. – Kial do vi ĉi tie sidas? Se vi dirus al mi, oni povus semafori sur la ŝipon…
La maljunulo palpebrumis, kunmetis la tranĉilon, metis la nefinmanĝitan konservaĵon sur la benkon, viŝis la barbon per la mano, kaj la manon per la mantelo kaj, trifoje interkisinte kun la filo, plendis:
– Gado damnita min embarasis. Ĉe vi, fiŝistoj, fiŝo estas tro bona, mi, maljuna stultulo, ne kompreninte, subite aĉetis tutan sakon. Mi pensis, en deponejon mi donos por konservado. Sed tie oni ne akceptas – diras, ratoj. Nu, tio estas eĉ pli bona – ĉu ratoj aŭ ne ratoj, sed ŝteli en tiuj deponejoj oni ankaŭ povas…
Kaj li komencis detale rakonti, kiel lin prizorgis ĉi tie «matrosetoj, donu Dio al ili sanon», kaj kiel li ne diris al ili, ke li estas admirala patro, sed diris nur, ke parenco, kial babili superflue. Kaj kio koncernas la sakon da fiŝo, do jen ĝi ĉi tie, kun ĝi ankaŭ en vagonon tute eblas ŝarĝiĝi…
– Ni iru! – severe diris Rodino Metodjeviĉ.
– Sed kien mi iru ja? – timigite ekpalpebrumis la maljunulo. – Nenien mi iros.
– Vi iros! – ankoraŭ pli malmilde prononcis Stepanov.
– La konservaĵo ja restis! – elturnante la kubuton el la malmola mano de la filo, diris avo Metodo. – Kaj la konservaĵo, kaj jen pano…
Sed Rodiono Metodjeviĉ insistis: ne tia li estis homo, ke oni povu al li kontraŭdiri. Kaj, timeme ĵetante rigardojn al la subadmiralo, al lia uniformo, al la ordenaj rubandoj, al la ponardo, la maljunulo eliris el sia kaŝejo, kaj tiam ĉiuj tiuj, kiuj kunvenis por akompani Rodionon Metodjeviĉ-on, momente ekvidis, kiel la filo similas al la patro, kia li estas tuta karno el karno rusa kamparano, grenkultivisto, laboranto. Kaj ĉiuj, kiuj estis ĉi tie – famaj generaloj, aviadistoj, maristoj, – streĉiĝis en atentopozo, kvazaŭ al ili estis iranta la ministro de la Militfortoj, kaj en la okuloj de ĉiu eklumis fiero pri sia popolo, pri tio, ke ĉiuj ili, starantaj ĉi tie, estas filoj de laboristoj kaj kamparanoj, mem en la juneco laboristoj kaj kamparanoj, per malfacila laboro, grandegaj penoj kaj batalaj heroaĵoj akirintaj rajton iĝi oficiroj de la armeo de la laboranta popolo.
– Mi petas konatiĝi! – per la sama severa voĉo prononcis Rodiono Metodjeviĉ. – Mia patro Stepanov Metodo Elizejeviĉ…
La maljunulo, palpebrumante, donadis al la brilantaj oficiroj sian ankoraŭ firman manon kaj diradis al ĉiu:
– Stjapanov! Stjapanov! Stjapanov!
Kaj kiam li konatiĝis kun ĉiuj, li en la antikva maniero militsalutis kaj aldonis:
– Rodionon Metodjeviĉ-on mi venis renkonti. La filon, do…
Kaj li iomete depaŝis flanken, por rigardi, en kiun ĝuste aŭtomobilon du fortikaj matrosoj metas la sakon kun fiŝoj. Sed ĉar la aŭtomobiloj estis multaj, la maljunulo maltrankviliĝis kaj, tirinte la manon de la filo, petis:
– Vi, Rodiono Metodjeviĉ, ordonu al la matrosoj la fiŝon ne forgesi. Ili ŝovis en kargujon, nun serĉu, en kiun…
– Kial do vi min per patronomo nomas? – demandis la subadmiralo.
Sed la maljunulo nur ĉagrenite forsvingis:
– Ĉu mi do vin Rodĉjo nomu?
Lin kolerigis tio, ke li ne finmanĝis la konservaĵon kaj ke la matrosoj ĉiuj estas similaj, dikvangaj, fortikaj, nun ne eblas diveni, kiu ĝuste metis en la aŭtomobilon la sakon da fiŝo. Alvokinte al si Ŝaripov-on, avo Metodo diris al li en la orelon mem:
– Jen kio, servulo, komplezu, zorgu pri la fiŝo, ke ĝi ne malaperu. Mi kvankam estas maljuna, tamen la okulojn havas akrajn, mi vidos, se okazos io… La fiŝo estas elektita, grasa, ne pogrande mi prenis, por via admiralo, al li doktoroj preskribis fiŝon, legomojn, specialan nutradon.
– Klaras, patro! – sen rideto, firme respondis la serĝento. – Mi atentos, vi povas min tute fidi.
– Bone! – konfirmis avo Metodo. La vorto «atentos» al li plaĉis, kaj li kredis al Ŝaripov.
Dum preskaŭ tuta tiu ĉi nokto ŝi ne fermis la okulojn: ŝi kuŝis kviete, submetinte la pugnon sub la brulantan vangon, rigardante en la malhelan fenestron, trans kiu senĉese verŝiĝadis oktobra, sombra, egale bruanta pluvo.
Ŝi kuŝis, rememoradis, malpermesadis al si rememori kaj denove rememoradis, ĝojante pri tiuj rememoroj kaj malestimante sin pro tio, ke ŝi ne povas ne rememori.
«Li estas fremda al mi, – diradis ŝi al si mem, – li estas fremda homo, aparta, lia interna mondo, lia morala vivo, lia familio nun estas apartigitaj disde mi. Mi ne povos esti al li amiko, amikino, kamarado, mi ne eltenos eĉ horon da tia torturo, kaj tial mi ne povas trompi min kaj peni kvazaŭ denove rekonatiĝi kun li. Mi amas lin, mi amis lin kiam mi estis knabino kaj amis dum la tuta milito, mi senfine, turmente kaj neelteneble amas lin nun, do, mi devas simple senprokraste forveturi kaj peni ne esti ĉi tie, proksime de li, tion nek mi, nek li bezonas, kaj ja kion mi rajtas, finfine?»
Sed, pensante tiel, ŝi sciis, ke ŝi ne forveturos, ne povos forveturi, ne vidinte lin almenaŭ de malproksime.
Kaj ree, preskaŭ plorante, ŝi indigne demandadis sin:
– Pro kio? Pro kio do? Por kio tiu turmento?
Sed samtempe ŝi elpensadis – kiel, kie ŝi vidu lin tiel, ke li ŝin ne rimarku, ke li ne incitiĝu, ne ĉagreniĝu. Memkompreneble, ŝi neniom opiniis, ke vidi lin kaŝe de li mem estas humiliga por ŝia digno, ne tia estis ŝia amo, ke ŝi mezuru ofendojn, rezonu pri memamo, pri propra digno. Li ĉiam estis por ŝi ĉio, estis pli, ol ŝi mem, ŝia persono tute dissolviĝadis en li, kaj ĉu eblas ofendiĝi al si mem? Ĉu ne estas senfine stulte orgojli antaŭ si mem? Kaj ĉu li ne scias, ke ŝi lin amis, amas kaj amos ĉiam, ĉu ŝi ne diris al li pri tio? Do, la tuta afero estas nur ne aflikti lin, ne meti lin en falsan kaj maloportunan staton, ne rompi la ekvilibron, kiun li trovis post kiam preskaŭ perdis la sencon de sia vivo – la aferon, ne ofendi lian senton de honesteco rilate al la familio, al la edzino kaj la infano…
Ŝi bruligis alumeton, rigardis al la horloĝo: la kvina. Je la dua posttagmeze devis alveturi la patro kun avo Metodo. Rodiono Metodjeviĉ, certe, deziros vidi Vlaĉjon, sed ŝi ne rajtas ĉeesti tion, ĉar ŝi komplikos ilian renkontiĝon por Vlaĉjo. Ŝi rajtas nur esti iom kun la patro kaj tuj forveturi al si en Nigran Ravinon. Kaj tiam ili renkontiĝu kiom kaj kiel ili deziras…
Pensante tiel, ŝi subite ofendite plorsingultis, ĵaluzinte por momento Ustimenkon al la patro, sed ŝi tuj komprenis, ke tio estas ridinda, kaj, insultinte sin, komencis elpensi, kiel kaj kie ŝi tamen vidu Vlaĉjon antaŭ la duahora moskva trajno. Ŝi jen frostotremadis, kaj surtiradis sur sin la litkovrilon, jen ŝi sentis varmegon, kaj tiam ŝi per la malgrandaj fortikaj piedoj kolere kaj rapide forŝovadis flanken, al la sofa flanka apogilo, kaj la litkovrilon, kaj iun malnovan peltan bluzon, kiun ŝi vespere prunteprenis de Iraida. Poste ŝi subite sentadis sufokecon, kvazaŭ ŝi sidus antaŭ hejtilo, tiam ŝi devis malfermadi la fenestron kaj spiradi noktan, pluvan humidon ĝis kiam ŝi finfine malvarmiĝadis, konstruante planojn, nerealigeblajn kaj stultajn, unu post la alia…
Trans la muro estis egalmezure kaj memkontente ronkanta Eŭgeno, ĉi tie sur la muro laŭte tiktakadis kverka, simila al infana ĉerko murhorloĝo, estis aŭdeble, kiel Juĉjo – la plej juna el Stepanov-oj – strange minacis en dormo: «Mi trapafos ilin!», kiel Iraida trinkigis la filon per akvo, kiel subite per grasa voĉo insultis Eŭgeno:
– Ĉu mi povas almenaŭ nokte havi pecon da kvieto?
Antaŭ la mateniĝo mem, kiam la surverŝita de pluvo fenestro komencis griziĝi, Barbara tuj ĉion elpensis, sidis iom sur la sofo en longa nokta ĉemizo, skuis la kapon, timide kaj feliĉe ekridis kaj subite diris flustre, kiel sorĉformulon:
– Mi vidos! Mi vidos! Mi vidos!
Kaj kvankam ŝi sciis certe, ke ŝin ja li ne vidos, ŝi komencis vesti sin en ĉion plej bonan kaj belan, kion ŝi havis. Malferminte trivitan valizon, ŝi elprenis el tie la plej «ĉefan», kiel ŝi opiniis, bluzon: blankan, elegantan, pri kiu ŝi iam diris, ke tiu bluzo estas «kiel kremo», kostumeton, lakitajn glatajn ŝuetojn, kvadratitan kaptukon kaj neniam surmetitajn, freneze multekostajn ŝtrumpojn…
Priverŝinte sin en la kuirĉambro super kaldrono per malvarma akvo kaj dum tio ĉiam siblante al si: «Ŝ-ŝ-ŝ! Silenton! Tŝ-ŝ!» – Barbara, en sia same «ĉefa» ĉemizo – helblua kun puntoj, – por nelonge haltis antaŭ la spegulo, metante la harligojn en hararanĝon kaj nodante ilin sub la nuko per sia ŝatata «oko». Ŝiaj rondaj okuloj kaj iomete kuspita nazo, de kiu ankoraŭ estis iom post iom deskvamiĝanta la sunbruligita somere haŭto, kaj la fortikaj vangoj, kaj la tremetantaj pro ĝoja emocio lipoj – ĉio kune faris al ŝi plej premantan impreson, ŝi almontris al la spegulo per la fingro kaj, forgesinte pri tio, ke en la domo de la frato necesas konservi silenton, diris per tiu voĉo, per kiu ŝi komandadis en la milito al siaj sapeistoj «Vi-ci-ĝu!»:
– Vizaĝo! Nu, ĉu tio estas vizaĝo?
– Kio? – timigite kriis Eŭgeno el la dormoĉambro (li manie timis ŝtelistojn). – Kio-o? Kio?
– Ŝtelistoj! – same respondis Barbara. – Priŝtelas! Rabas! Helpon!
La pordo knaris, Eŭgeĉjo sen okulvitroj, mallarĝigante la okulojn, sombre plendis:
– Ĉiam stultaj ŝercoj…
Kaj demandis:
– Ĉu vi ne forgesis, ke la trajno venas je la dek kvara?
Estis precize la sesa horo, kiam Barbara eliris el la domo – en verdeta pluvmantelo, en la kvadratita kaptuko, nodita sub la mentono, en la «ĉefaj» lakitaj ŝuoj. La pluvo estis verŝiĝanta plu. Ĝis la stacidomo estis kvardek minutoj da irado – sur kavoj, eksplodfuneloj kaj truoj, restintaj post la lastaj bataloj por la urbo, kaj, kiam Banjo finfine engrimpis en knarantan trofean DKW, ŝiaj ŝuoj tute malsekiĝis.
– Kien? – kolere demandis la nerazita ŝoforo.
– Ne hastu, – per sia «milita» voĉo respondis Barbara. – Kaj respondu por mi antaŭ ĉio unu demandon…
Eksidinte flanke, ŝi detiris de la kruroj la malsekajn ŝtrumpojn, premtordis la baskon de la jupo kaj suspiris: nun iĝis tute klare, ke la eksajn «ĉefajn» ŝuojn eblas elĵeti – ties plandoj defalis.
– Ĉu longe ni ripozados? – interesiĝis la ŝoforo.
– Jes, do jen: kiom vi perlaboras dum labortago en la plej bona okazo? Sed modere, sen arogo.
– Modere, sen arogo, – enpensiĝis la ŝoforo. – Proksimume ĝis mil.
– Kiom «ĝis»? Kvincent estas «ĝis», sescent same estas «ĝis».
– Interesa civitanino, – ekfumante, diris la ŝoforo. – Ĉu vi, hazarde, ne el la polico estas?
– Tio ne gravas, – enigme respondis Barbara. – Mi vin bezonas ĝis la unua horo posttagmeze. Kaj por vi estas tutegale – ĉu tio estas veturado aŭ starado. Mi pagas tute, tiel, ke al vi ne estu ofende. Ĉu klaras?
– Ĉu la taksimetron ni ŝaltas? Kvitancon skribas? – afereme demandis la ŝoforo.
– Tion mi ne scias.
– Ĉu eksterurbaj veturoj estos?
– Kaj tion mi ne scias.
– Bone. Do, tute estos sepcent.
– Kaj ĉu tio ne estas aroga banditeco viaflanke? – interesiĝis Banjo.
– Ridinde, – diris la ŝoforo. – Ĉu vi en bazaro panon aĉetas?
– Bone, – ne aŭskultante la ŝoforon, ordonis Barbara. – Lenin-strato, dudek tri, apud la Ŝtata banko. Tie ni atendos.
La aŭtomobilo pene ekiris sur la kavoj de Ravinetoj. Ĉi tie oni jam estis metantaj tramajn relojn, la dekstra flanko estis fermita por trafiko, tie, ronkante, laboris kamionoj, alveturigante ŝotron. Tute tagiĝis. La pluvo plu fluis, la ĉielo estis griza, malalta, maljunaj betuloj sur la Monta strato staris jam sen folioj. Kiam ili haltis apud la Ŝtata banko, Barbara, nudpieda, transgrimpis antaŭen – al la ŝoforo. Nun por ŝi iĝis videbla kripla cikatro sur lia mentono.
– Ĉu soldato? – demandis ŝi.
– Estis afero, – morne respondis li.
– Kie oni vin tiel aĉe flikis?
– Kaj kio? Ĉu vi estas kuracisto?
– Ne. Sed mi konas unu elstaran doktoron. Mirindan.
La ŝoforo kun miro ĵetis rigardon al Barbara. En ŝia voĉo al li ŝajnis larmoj.
– Li ĉion por soldato faros, – daŭrigis Banjo. – Li neniajn fortojn avaros. Li estas sola tia…
Ŝi mungis sin en angulon de sia kvadratita kaptuko, viŝis per la malgranda polmo la malsekan vizaĝon kaj eksilentis. Kaj la ŝoforo sperte kaj rapide ekdormis. Vekiĝis li pro tio, ke la stranga pasaĝerino estis lerte kaj dolore batanta lin per la pugno en la flankon, dirante:
– Tuj, tuj, tuj ja! Jen ekiris kun bastono! Alta, en nigra mantelo. Flota mantelo, ĉu vi vidas? Sen ĉapo…
Ŝia vizaĝo estis tiel blanka, ke la ŝoforo eĉ ektimis.
– Nur sen viaj artifikoj, – diris li per raŭkiĝinta pro la dormo voĉo. – Ja okazas – verŝos tia sulfatacidon, poste mi responsos!
– Idioto! – neofende diris Banjo. – Rapide, alie ni perdos!
Ŝiaj lipoj tremis, la okuloj estis plenaj de larmoj. Per kolera movo ŝi viŝis la malsekajn okulojn, preskaŭ alpremiĝis al la fronta glaco kaj diris per tia neordinara, animŝiranta voĉo, ke la ŝoforo subite bremsis:
– Se ni lin perdos – mi mortos. Vere!
– Nenien foriros, parazito, – denove premante la akcelilon, diris la ŝoforo. – Kaptos ni lin, civitanino, ne suferu…
– Mi nur por vidi, nur por rigardi, – diradis ŝi rapide kaj ĉiam pli dense alpremiĝadis al la fronta glaco, surverŝita de la pluvo. – Mi nur lin vidu, ĉu vi komprenas?
Li estis iranta rapide, apogante sin sur la bastono, sed libere kaj larĝe paŝante. Nenio kompatinda estis en lia irmaniero, tio estis iranta forta kaj sana homo, iom siatempe suferinta en la fronto. Aŭtuna vento flirtigadis liajn malhelajn, iomete ondajn harojn, la pluvo vipadis al la dorso, la ŝultroj de la mantelo baldaŭ iĝis tute nigraj pro la pluvo. La Vlaĉjan vizaĝon Barbara ne vidis, kaj por ŝi tio ne estis grava nun.
Li estis ĉi tie, preskaŭ kun ŝi, li iris – ŝia Vlaĉjo, ŝia turmento kaj feliĉo, viva, vera, tiel proksima kaj tiel fora…
Kunpremante per la malgrandaj manoj la gorĝon, por ne krii pro tiu feliĉa turmento, ofte spirante, preskaŭ sufokiĝante, ŝi diradis, kvazaŭ sorĉante:
– Nur ne perdu, komprenu, ŝoforo, kara, amiko, ne perdu. Mi scias – li al la eksa onkologia kliniko iras, al la instituto, jen tien, mi petas, estu tiel kompleza, ne perdu…
– Surveturi lin ĝismorte! – subite furioziĝis la ŝoforo. – Lama diablo, tian knabinon turmentas…
– Ne, – per feliĉa voĉo kriis Banjo, – tute ne! Li estas mirinda! Tio estas mi, mi, kiu pri ĉio kulpas! Mi estas fia! Mi estas sentaŭga kaj aĉa! Tio estas mi, kiun indas surveturi, mi, ĉu vi komprenas?
– Ĉu vin? Pro kio vin do?
Sed Banjo ne respondis.
Ustimenko haltis antaŭ tio, kio iam estis la onkologia instituto, antaŭ amaso da eksplodigitaj ruinoj, el kiuj estis elstarantaj torditaj feraj rustaj traboj…
– Nun preter li, al jen tiu fosto, – petis ŝi tiel mallaŭte, kvazaŭ Vlaĉjo povis aŭdi. – Kaj tie ni haltos. Ĉu vi vidas foston telegrafan?
La ŝoforo ŝanĝis la transmision kaj facile premis la gaspedalon. La aŭtomobilo, knarante kaj ĝemante, malrapide malleviĝis en kavon, roris kaj elgrimpis apud la fosto. Banjo singarde malfermetis sian pordon. Nun ŝi ekvidis la vizaĝon de Vlaĉjo – malsekan pro pluvo, kun forte elstarantaj vangostoj, kun malhelaj brovoj. Kaj subite ŝi miris: li staris super tiuj ruinoj tiel, kvazaŭ ne rimarkadis ilin, kvazaŭ ne ruinoj – kriplaj kaj funebraj – sterniĝis antaŭ li, sed grandega vaka tereno, kien estis alveturigitaj bonegaj materialoj, el kiuj li konstruos novan kaj belan domon – puran, majestan kaj necesan al la homoj ne malpli, ol necesas al ili pano, akvo, suna lumo kaj amo.
La faranto kaj kreanto staris, apogante sur la bastono, sub la longa, teda aŭtuna pluvo. Kaj ekzistis por li nek la pluvo, nek la ruinoj, nek laco – nenio, krom la afero, al kiu li servis.
– Kara mia, – plorante kaj jam ne viŝante la larmojn, mallaŭte kaj ĝoje diris Barbara. – Kara mia, amata, sola, kara mia homo!
FINO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.