|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
La cigaro «ne trafumiĝis», la egipta cigaredo el persona sendaĵo de Rommel same ŝajnis sengusta. Kaj bonega mokao odoris je humidaj segaĵoj.
«Tiele mi mortos ĉi tie, en tiu trafrostigita urbo, inter ruinoj, cindro kaj brikpecoj, – malgaje pensis Standartenführer von Zanke. – Kaj malnovaj kamaradoj, leginte en ĵurnalo mian nomon, diros: jen, vidu, ne ĝisvivis nia von Zanke la rangon de Brigadenführer…»
Li tre ekbedaŭris sin kaj siajn rozojn, kiujn li tiel karese kaj fidele amis kaj inter kiuj li povis pasigi tutajn tagojn, meditante pri vojoj de renaskiĝo de la granda Germanio kaj pri rimedoj de ekstermo de la malalta sentimento de kompato en la koroj de la germana popolo, aŭ kreante en la menso projekton de efika kaj energia neniigo de «aro da subhomoj» sur teritorioj, konkeritaj de la germana genio…
Fojfoje li kantetadis super la belega rozo Charles Mallerin, aŭ super la ĉarmaj etaj Pink Grootendorst, aŭ super la fiera kaj orgojla Mistress Henry Morse, kiun pro malamo al ĉio anglosaksa li alinomis sen longaj meditoj al Brunhilda. Kaj, kantetante en sia rozejo super kviete ruliĝantaj ondoj de la maljuna Rejno, la Standartenführer en mallonga eleganta antaŭtuko, en fajnaj manumetoj kun bantoj, en neglekte ligita koltuko similis plie al simpatia muzikisto-flutisto el simfonia orkestro, ol al tiu, kiu li estas efektive. Ho, kiel terure trompa estas iam homa aspekto, kiel timindaj estas fojfoje en la realo tiel nomataj radiaj, aŭ mildegaj, aŭ bonkoregaj okuloj, kaj kiel subite neimpona eksteraĵo kaŝas, okazas, vere bonegan koron, klaran menson kaj grandegan, neatingeblan purecon de streboj…
La simpatia flutisto, ŝategante rozojn, per klara kaj ronda skribmaniero skribadis al sia Führer siajn «sekretegajn raportojn» – pri «ne diskonigendaj» temoj, kaj plurfoje okazadis, ke Hitlero, svingante la diligentajn foliojn de papero kun ora tranĉparto antaŭ la nazo de Himmler mem, aŭ de Heidrich, aŭ de Rosenberg, per sia impertinenta, ĉefsoldata voĉo demandadis:
– Kaj ĉu tion vi konas? Ĉu tion vi esploris? Ĉu tiujn demandojn vi ellaboris?
Ĉio iris bonege ĝis la militiro en Rusion. Ankaŭ en tio komence von Zanke posedis grandegajn plenpovojn. Sed tiuj punktoj kaj paragrafoj, kiuj aspektis tiel konvinke sur papero, ne eltenis elprovon per agado ĉi tie, en tiu ĉi nekomprenebla lando. Kaj Himmler, Heidrich kaj Rosenberg venĝis al la simpatia maljuna flutisto. Ĉiu trajno, kiun faligis sub taluson partizanoj, estis kalkulata al la konto de la Standartenführer, post ĉiu sia raporto li ricevadis neniigajn ĉifraĵojn, kaj jam duan fojon la kverkaj folioj por lia kavalira kruco iris preter von Zanke, kvankam li precize sciis, ke la ordono estis portita por surskribo.
Kaj jen nun denove mistera historio kun la murdita urbestro kaj tiu damnita doktoro Postnikov, kies lojalecon la urbestro garantiis kaj kiu pafis al soldatoj de la speciala taĉmento, murdinte tri knabojn…
Eble, li kulpigu pri ĉio la komandanton de la urbo – tiun parvenuon zu Stackelberg und Waldeck?
Sed pri kio nome li lin kulpigu?
Ja lia Ĵovtjak ne forkuris al partizanoj, sed estis murdita en sia loĝejo.
De kiu?
Tenante la varmobotelon sur la ventro (tiu malnova rimedo helpadis pli bone, ol aliaj), li aliris al la fenestro, purigis per la ungo la prujnokovritan vitron kaj atente rigardis al pendumita Ogurcov. Stulta ekzekuto! La furiozigita per torturoj homo kraĉis al portreto de Hitlero, kaj oni lin pendumis pro ofendo de la nacio, nenion eksciinte de li! Sed ĉu oni povus ne pendumi? La «bona etulo» Zollinger tuj denuncos, uzinte sian rajton de la «Gestapo ene de la gestapo», ke kvazaŭ en la grupo «C» oni senpune prikraĉas portreton de la Führer!
La tago estis venta, krepuska, sur la placo estis neĝa blovado, la malviva Ogurcov estis balanciĝanta sur la ŝnuro. Grandioza atingo de la enketa fako de la grupo «C», estrata de la spertega Standartenführer von Zanke! Grandega venko super ruĝaj konspirantoj! Ĉiuj povas dormi trankvile, la partizana movado en la regionoj, regataj de la subuloj de la estro de la grupo «C», estas plene likvidita.
– Mi petas ĉe mi ne fumi! – subite, tute perdinte sinregon, ekkriegis von Zanke. – Ĉu vi ne vidas, en kia mi estas stato? Kaj mi ja ne estas knabo finfine, mi staras antaŭ mia sesdekjariĝo!
Ĉio ĉi elŝiriĝis el li preter lia volo. Kaj similis al plenda krio de maljunulo, al kiu mankas fortoj venki siajn malsanojn. Ne, tio tute ne taŭgas! Kaj la Standartenführer ŝercis:
– Ĉu vi ektimis? Mi tutsimple zorgas pri via sano, knaboj. Ne endas bruligi kandelon ĉe ambaŭ finoj. La laboro konsumas vin, vi ne havas ripozon kaj ankoraŭ venenas vin per nikotino! Prefere vi entombigu min, ol mi almenaŭ unu el vi, – sed kial?
«Denove tiuj idiotaj kial», – kun suspiro pensis Wentzlow. Kaj Zollinger al li palpebrumis – tio signifis: «Nia maljunulo tute kadukiĝis!». La «bona etulo» havis ne tre bonan aspekton hodiaŭ – lin tute ne beligis sparadrapo sur la vango. Laŭ liaj vortoj li «kroĉiĝis» per la vango al vestokroĉilo en sia ĉambro, sed Wentzlow aŭdis, ke dum la operaco «Nokto kaj nebulo» iu el la kondamnitoj en la lasta momento saltis al la Obersturmführer kaj preskaŭ strangolis lin ĝismorte.
– Tial, – daŭrigis von Zanke, – tial, ke en ĉiu el vi estas ero de mia sperto, de miaj teorioj, ideoj, naskitaj ĉi tie!
Li singarde tuŝis per la mano sian frunton, kvazaŭ timante elverŝi trezorojn de sia cerbo.
– Vi estas mia senmorteco, – oscedante per interna oscedo, aŭskultis Wentzlow. – Vi estas daŭrigo de mia mortema «mio» en la senmorta spirito de la pura raso. Pureco de nia raso…
Kaj li por longe komencis sian ŝatatan tedaĵon pri selekto de plej puraj el puraj arjanoj, kaj Wentzlow subite kun enuo rememoris, ke en iu kontraŭnazia elmigrula gazeto li legis, ke la nazia klopodo pri pureco de raso estas religio de brutoj, ellernintaj kompreni rezonojn de brutobredistoj. Ĉe tiu rememoro li ekdeziris ridi, li eĉ iomete skuiĝis, sed ŝajnigis, ke tio estas frostotremo, kaj maltrankvile ekaŭskultis. La ĉefo per teda voĉo estis parolanta pri germanoj de Frislando, liveranta reproduktantojn de la pura germana raso. Zollinger memkontente ridetis – li naskiĝis en Frislando. «La maljunulo kaĵolas, – pensis Wentzlow, – malbonaj estas niaj aferoj, se ni perdas tempon por tiu hundido».
Poste Zollinger raportis la aferon de Ogurcov. Laŭ liaj vortoj, «ili provu veni!» diris vere Ogurcov, kaj ankaŭ multaj aliaj kontraŭnaziaj eldiroj apartenis al tiu krimulo. Kio koncernas la fakton de la pendumo, do li estis pendumita jam mortinta. La afero estas en tio, ke Zollinger ne eltenis «tiun sakrilegian malicaĵon», kiel li esprimis pri la kraĉo, «ne retenis sin kaj pretas esti punita», «ne eltenis la nervoj», li mortigis tiun damnitan Ogurcov-on per du pafoj el pistolo – per rekta pafo. Certe, diris Zollinger, li – la Obersturmführer – estas kulpa, sed petas indulgon, ĉar la «incidenton» antaŭis la nokto kun ĉifro «Nokto kaj nebulo», tiu nokto postulis ioman streĉon de la nerva sistemo…
Raportinte ankaŭ ciferojn de elprenitaj post la operaco «Nokto kaj nebulo» valoraĵoj, kiel: horloĝoj, cigaredingoj, braceletoj, ringoj, ĉenetoj kaj oraj dentoj (en gramoj), Zollinger riverencetis kaj eksidis.
La ĉefo danke klinis la kapon.
– Viaj meritoj pri plenumo de la operaco «Nokto kaj nebulo» estos sendube taksitaj en deca grado, – diris la ĉefo. – Mi zorgos pri tio. La menciitajn du mil sescent gramojn da oro, forigita el la buŝaj kavoj de tiuj, kiuj ĝin ne plu bezonos, sinjorino Misel (la ĉefo ĵetis rigardon al Hunda Morto, ŝi ekstaris kaj ree sidiĝis), sinjorino Misel sendos en la imperian bankon en Berlino – ŝi bone scias, kiel tion fari. Bonkvalitaj horloĝoj kun memora surskribo devas esti enmanigitaj al ĉiu soldato de la speciala taĉmento – tia estas regulo. Valoraj kolektoj de poŝtmarkoj, moneroj, monbiletoj estos lotumitaj, laŭ nia bona tradicio, en loterio inter oficiroj de la grupo «C». Niaj oficiroj ankaŭ elektos por si ornamaĵojn, meritajn atenton de iliaj proksimuloj en nia patrujo. Poste ĉion ceteran, taŭge dokumentitan, sinjorino Misel sendos en la imperian bankon al la konata de ŝi konto (Hunda Morto ree ekstaris por momento). Kaj nun – jen kelkaj miaj konsideroj pri la afero de la ekzekutita laŭ la subskribita de mi matrikulo, – mortkondamnojn la ĉefo ĉiam nomadis matrikuloj, – ruĝa partizano Ogurcov…
Zollinger ŝajnigis atenton sur sia beleta, porcelana vizaĝeto. «La ĉefo tute obeas min, – pensis li. – Kaj nun, eĉ se li esprimos kelkajn estas en plena ordo».
Wentzlow ree oscedis, ferminte la buŝon per la mano: certe, nun kun la stulta murdo de Ogurcov estas distranĉitaj ĉiuj fadenoj, neniajn partizanojn eblas atingi kaj sabotaĵojn preventi. La tuta afero estis en tiu liphara Postnikov, lin, sendube, sendis ĉi tien la ruĝuloj, kaj li ĉi tie komandis. Sed li, bedaŭrinde, estas mortinta kaj paroli ne povas. La ĉefo, certe, pravas: apliko de ajna nomenklaturo de metodoj de fizika efiko, tiel facile ellaboritaj en Berlino sur Prinz-Albrechtallee en la gestapo, – ĉi tie ne taŭgas. Per la «nomenklaturo» – en la lingvaĵo de la ĉefo, per torturoj en la komuna lingvo – ilin preni ne eblas. La sperto pruvis tion same, kiel pruvis ankoraŭ unu notindan trajton de la rusoj. Konfesas sub torturoj nur tiuj, kiuj nenion faris. Malfortuloj mensogas pri si por ke oni ilin ne turmentu. Fortuloj kaj agemuloj mortas silente aŭ insultante.
– Do, – akceptante de la «rata patrino», doktoro Schäfer, varmegan varmobotelon kaj ŝovante ĝin en la malbutonumitan pantalonon, diris von Zanke, – do, knaboj, ni devas labori pli rafinite. Sed kiel?
Wentzlow, Zollinger, stulta Wolgemut Schrank, abunde ŝvitanta Krolle, plenrajtigito de la grupo «C» en la komandantejo Obersturmführer Koditzky, dikvanga leŭtenanto de la SS Brunk kun siaj ĉiam brilantaj fulmoj sur la tro alta kolumo de la tuniko, morfinisto Rupp, la plej eleganta kaj polurita en la tuta grupo, kompilanto de pornografiaj versaĵetoj pri temoj de «arja semo de forto kaj volo» Hans Kehr, sendita por «staĝo» hispano Francisco Largo Checa, kvislingano Nursen, facilanima kreteno el Ĝenovo grafo d' Aosta, saviĝanta ĉi tie de la milito danke al iaj malnovaj ligoj de lia patrino kun Heidrich, rumano Dimitrescu, eksa lerninto de von Zanke en lia mallonga kurso «Oriento» en Kenigsbergo, senrangaj kriminalistoj Sonne, Stier, von Botzow, nana leŭtenanto Hugo Weichold, moknomata Benzinŝparulo, – ĉiuj kunvenigitaj en la kabineto de la ĉefo, eĉ Hunda Morto, aŭskultis von Zanke-n streĉite kaj atente. Tio vere estis la plej grava – labori pli rafinite; sed kiel? Instruu, se vi scias, ronĝita de tineo, flaviĝinta pro duboj sed tamen ŝajniganta saĝulon papago! Ne kaŝu la sciatan de vi sola veron. Malfermu la sezamon, se vi scias tiun artifikon. Kio povas okazi al vi, maljuna gufo, oni vin elpelos puŝe, kaj vi revenos en vian rozan paradizon, sed kio okazos al viaj «knaboj»? Reichsleiter Göring ne ŝatas ŝerci, al gestapanoj plurfoje estis legataj liaj rezolucioj, neimiteblaj en lakoneco: «La tutan grupon «3» pro plena senagado degradi kaj sendi al la Orienta fronto en la unuan eskalonon de la sturmaj trupoj». Al vi ja, olda kadukulo, tio ne minacas, sed kiel estas al viaj «knaboj»? Ili antaŭlonge forgesis bluajn revojn de la Hitlerjugend pri tio, ke la armeoj de la imperio, kiel tranĉilo en buteron, eniras en la vastaĵojn de Rusio. Ĉi tie ĉiuj scias, kiom facile estas akirataj tiuj riĉaĵoj…
– Malgraŭ tio, ke pri la identigo de la arestita komunistino Ustimenko, – daŭrigis la ĉefo, – min trafis plena fiasko, mi estas certa, ke ŝi estas tute ne Fjodorova, sed ĝuste la komunistino Aglaja Ustimenko. Ŝia firmeco kaj nefleksebleco, ŝia interna libero kaj certeco pri propraj fortoj, ŝia streĉita energio de interna rezisto donas al mi rajton esti certa pri tio, ke ŝi estas ne Fjodorova, sed Ustimenko. La malsukceson kun ŝia identigo mi klarigas por mi per komploto kaj per tio, ke la personoj, partoprenigitaj en la identigo, estis anticipe informitaj.
– De kiu? – demandis Wentzlow.
– Mi ne scias, – post paŭzo diris la Standartenführer. – Mi havas supozojn, sed dume tio estas nur supozoj. Fjodorova-n mi jam neniigus: ŝin ni ne bezonas, sed ni en hasto iom pli, ol necesis, demonstris al ŝi nian «sistemon». Kio koncernas Ustimenkon, do en tiu okazo ĉi tio estas indiferenta. Ni devas pacience kaj singarde iri laŭ ŝia spuro. Kaj, pli aŭ malpli frue, ŝi kondukos nin tien, kien ni devas veni. Ŝi ne restos en la urbo por ĉiam. Ŝi estas altranga funkciulo kaj devas agi. Ni, irante post ŝi laŭ la spuro, haltigos la agon, direktitan kontraŭ ni, ne lasos ĝin okazi. Kaj nur tiam, tute ne interesiĝante persone pri ŝi, ni ŝin pendumos.
– Do, ĉu «strikta kolrimeno»? – de sur sia loko abrupte demandis Wentzlow.
– Jes! Nur tiel!
– Kaj se ni fiaskos? Se ŝi foriros?
Wentzlow leviĝis. Sur liaj vangoj subite aperis ruĝaj makuloj. La oficiroj de la grupo «C» ekmoviĝis, ĉiuj komprenis, ke Sturmbannführer Wentzlow «razos» la maljunulaĉon. Kaj Wentzlow razis:
– Parteigenosse[52] von Zanke, – komencis li tiel, kvazaŭ ili sidis ĉi tie ne en armea uniformo, sed en brunaj ĉemizoj, kaj kvazaŭ tio estis ne profundaĵo de Rusio, sed bierejo en Munkeno, kie permeseblas disputoj kaj eĉ krioj. – Parteigenosse von Zanke! Mi ne dividas vian optimismon. Mi petas konsideri, ke dum tuta sia ekzisto la grupo «C», estrata de Standartenführer von Zanke, ne malkovris eĉ unu valoran aferon. Ni troviĝas en tre streĉita situacio; permesante al mi esprimiĝi per la lingvaĵo de la kontraŭulo, mi diros – «la tero brulas sub niaj piedoj», sed kion ni faris, por preventi disvastigon de la incendio? Tute nenion! Ni legas flugfoliojn, kiuj estas presataj sur hektografo, kaj ni ne scias, kiu tion faras! Ni esploras objektojn, kie okazis sabotoj, kaj nur dismovas la manojn! Ni registras okazojn de eksplodigitaj trajnoj, sed ne pli! Ni serĉas kulpulojn, sed ne trovas, kaj ekzekutas nur ostaĝojn. Tio al nenio helpas, sed nur kolerigas la loĝantaron…
– Do kion vi proponas, mia knabo? – iomete levinte la brovojn, demandis von Zanke. – La negativa parto estas de mi sciata. Mi atendas konstruajn proponojn.
– Dezerta zono! – malvarme prononcis Wentzlow. – Malnova kaj ĝusta ideo. Ne cent ostaĝoj, ne ducent, ne tricent, sed plena ekstermo. Absoluta!
La ĉefo karese subridis, prenis montrobastonon kaj, retenante la varmobotelon sub la pantalono, aliris al la mapo de la regiono.
– Miaj knaboj, – diris li per voĉo de bonkora avo. – Miaj simpatiaj nazmukuloj! Ardaj kapoj! Bonvolu rigardi ĉi tien!
Kaj per mallongaj, precizaj, koleraj movoj li rapide almontris sur la mapo tiujn lokojn, kie estis koncentritaj la imperiaj milittrupoj.
– Nur la vojoj, – deŝiriĝinte al falseto, kriis li. – La Untermensch, subhomo, rusa malamiko okupas tion ĉi! Ĉion, escepte de la vojoj, havas ili.
Per elipsoj, kvadratoj kaj trianguloj li pridesegnis preskaŭ la tutan regionon. Kaj poste desegnis liniojn apud la vojoj kaj signis kelkajn punktojn.
– Kaj tio estas ni, nur tio! Tamen, eble, iu el vi deziras riproĉi min pri molkoreco?
Liaj okuloj malhele ekbrilis. Kaj al ĉiuj ĉi «knaboj», verŝintaj riverojn da sango, por momento ekŝajnis, ke ili estas ŝafidoj, al kiuj venis lupo. Kaj ili, certe, estis pravaj, ĉar ĉio estas komprenata en komparo, kiel esprimis Standartenführer von Zanke, finante sian paroladon.
– Nazmukaj junulaĉoj! – kriis li, komprenante, ke se sur ŝipo komenciĝas ribelo, tiam la ŝipestro devas pafi la unua. – Mi por vi ne estas Parteigenosse, Wentzlow! Kaj ekstaru, kiel oni staras en nia glora armeo, sed ne kiel malpura judo en sinagogo! Tiele, alie mi ordonos al mia Specht okupiĝi kun vi pri marŝa ekzercado kaj li pelos vin sur la placo kun plena marŝa pezo. Kapon alten, Wentzlow! Tio estis vi, kreteno, kiu liberigis la libroteniston! Ĝuste pro via kulpo estis fiaskigita la identigo! Kaj vi scias bonege, ke vi kulpas, sed trudiĝas kun rezonadoj! Sidiĝu!
Li ĵetis la montrobastonon. Ĉiuj oficiroj de la grupo «C» rigidiĝis, direktinte rigardojn al la ĉefo. Li elprenis el la cigaredujo cigaredon, kelkaj brulantaj fajriloj etendiĝis al li. Sed li ekfumis per la sia – kaj la oficiroj rememoris: la monogramo sur tiu ĉi fajrilo signifas, ke ĝi estis donacita de Himmler.
– En la nokto de «longaj tranĉiloj», – diris von Zanke nelaŭte, – kiam, kiel vi, probable, scias, estis neniigitaj ne nur kelkaj miloj de malamikoj de la nova ordo, sed ankaŭ la niaj, permesintaj al si lukson de rezonadoj, – mi per tiu ĉi mano, multfoje reŝargante maŭseron, mian malnovan fidelan maŭseron, «liberigis» disde la ŝarĝo de la sufera valo kaj direktis en la edenon cent dek sep miajn eksajn amikojn kaj kamaradojn. Sekve, tiu spirito de duboj, kiun vi permesas al vi suspekti en via estro, estas fremda al mi! Sed mi ĉiam estas sobra, kaj ĝuste tial, ke mia kapo estas malvarma, kaj la oreloj aŭdas, kaj la okuloj vidas, ĝuste tial mi avertas vin, ke ni havas aferon kun ankoraŭ nevidita kontraŭulo kaj ni ne rajtas iluzii nin per nur militaj venkoj de niaj armeoj. Konkeri urbon N. – tio signifas ne nur ĝin trairi, detruinte kaj eĉ neniiginte. Konkeri – tio signifas alproprigi, sed kion ni alproprigis? Do komprenu finfine, ke la armeo militas, kaj ni devas alproprigi. La armeo dume faras sian aferon, kaj ni babilas kaj pendumas… Se al vi ŝajnas, ke vi estas spertaj punistoj kaj scias pri nia metio pli ol mi, do vi profunde kaj malgaje eraras. Ĉio estas komprenata en komparo. Rilatumo de via sperto al la mia – tio estas unu al mil. Por unu via matrikulo respondas mil miaj. Por viaj mizeraj rezonadoj pri utilo de apliko de absoluto en sistemo de dezerta zono respondas mia realigita ideo de fabrikoj de morto por subhomoj. Realigita! Kaj eĉ se ni trafis en zonon de malsukcesoj, se nin persekutas malbona fatalo, do tio estas nur provizore, kiel provizoraj estas kelkaj partaj malsukcesoj de niaj nevenkeblaj armeoj, kondukataj de la genio de la Führer al la granda celo de konkero de la terglobo. Do, plenumu miajn ordonojn. Ĉu vi ĉion komprenis?
Malklara rumoro traflugis la kabineton. Malklara, sed estima.
– Tre bone, – kapjesis von Zanke. – Kaj nun, mi petas, aŭskultu rekomendon de la ĉefkuracisto de la milittrupoj de la SS, Brigadenführer de medicina servo, nia bona amiko kaj instruanto profesoro Klauberg.
Kaj, metinte la branĉojn de la oraj okulvitroj sur la orelojn, la ĉefo legis pri tio, ke la scienc-esplora centro de la sanitara departemento de la SS venis al pozitivaj konkludoj pri rimedo de likvido de «neplenvaloraj elementoj» per injekto en la koran regionon de dek kubaj centimetroj da pura fenolo.
– «Tiu rimedo estas ŝpara, – trankvile kaj afereme legis la Standartenführer, – estas plenumebla per fortoj de ajna medicinisto de la plej malalta kvalifiko, produktas nenian bruon kaj per sia karaktero mem efikas konserve al la nerva sistemo de peze okupitaj laborantoj de la gestapo, de la SS, de la SD kaj de ĉiuj aliaj, kiuj laŭ sia servodevo estas ligitaj kun la granda puriga misio de nia ŝtato».
Finleginte, von Zanke permesis al si iomete ŝerci pri sia amiko «rata patrino», doktoro Schäfer:
– Verŝajne, tiu laboro plaĉos al vi, doktoro, – diris li, metante la okulvitrojn en la ujon. – Tio ne estas kuraci malsanojn de la ĉefo kaj aŭskulti lian konstantan grumbladon. Post fenolo neniu grumblos, ĉu?
Kaj li seke ordonis:
– Preparu vian bolŝevistinon al elhospitaligo. Ni ŝin liberigos jam hodiaŭ. Kaj Parteigenosse Wentzlow responsos pri ŝia konduto en la «strikta kolrimeno». Ĉu vi aŭdas min, Wentzlow?
Jam kiam ŝi estis nur «registrata» kaj tute ne kredis, ke ŝi estos liberigita, Aglaja Petrovna pensis pri tio, kien ŝi iru, por, neniun submetante sub baton kaj per nenio embarasante, tamen trovi rimedon de komunikado kun la siaj. Certe, ŝi neniom dubis pri tio, ke ŝin gvatos la gestapo, ke ŝi tage kaj nokte estos sub senlaca kaj atenta observado kaj ke ŝi estis liberigita nur provizore, por ne simple pendumi, sed pendumi tiam, kiam ŝi «donos veran aferon», kiel ili esprimadis en sia gestapo en sia kutima lingvaĵo.
Ŝajniginte, ke ŝi ne rimarkis la etenditan manon de von Zanke, kaj nur degne balancinte por adiaŭo sian fieran malgrandan kapon, la «reĝino-bolŝevistino», kiel mense nomis ŝin la Standartenführer, sincere aprezanta koncentritajn kaj elegantajn virinojn, iris tra la koridoro al la elirejo kaj ĉi tie subite montris ankoraŭfoje neaŭditan memregon kaj spiritĉeeston. Turniĝinte al von Zanke, jam malferminta la pordon en sian kabineton, Fjodorova-Ustimenko interesiĝis, kie kaj kiam oni redonos al ŝi forprenitan disde ŝi pecon de lanŝtofo, kiun ŝi havis kun si, kiam estis neleĝe arestita.
Malrapida rideto facile tuŝis la lipojn de la maljuna vulpo Standartenführer von Zanke, malrapida kaj malbonkora. Bone, venos momento, kiam al li estos dolĉe rememorigi tiun reĝinon-putinon pri tiu ŝtofpeco, kiu estis redonita al ŝi, malgraŭ certeco pri ŝia kulpo antaŭ la imperia armeo. La imperiaj soldatoj, sinjorino, ne estas etaj ŝtelistoj. Bonvolu, sinjorino, al vi oni enmanigos vian ŝtofon. Mi ĝojos babili kun vi, sinjorino, antaŭ ol oni vin pendumos. Por ni vere estas malfacile, sinjorino, sur tiu malvarma kaj malamika al ni tero, sed nia spirito estas firma, kaj la fama arja ruzeco tamen neniigos vian rektanimecon, sinjorino, jes, neniigos kune kun tuta via estonteco, pri kiu vi tiel ŝatas rezonadi…
Sed, memkompreneble, la maljuna vulpo nenion tian diris. Li nur ordonis potence kaj mallonge, la vulpo, ne plu ŝajniganta sin bonkora avo kaj kruda ekstere, sed karesa en la animo kaj honesta batalisto. Tiun ĉi ne eblas trompi per ajna varianto de la gestapa supera strategio. Tiajn karakterojn oni venkas per pacienco kaj sieĝo. Ŝi ne eltenos senagadon. Kaj tiam venos fino ne nur al ŝia fizika ekzisto, sed al ĉio, kun kio ŝi estas ligita kaj kion ŝi, probable, eĉ komandas: estas tre kaj tre probable, ke la «reĝino-bolŝevistino» estas neordinara grando…
Hunda Morto galope trovis ĉefsoldaton Krautz, administrantan konfiskaĵojn; mole paŝante per la plataj grandegaj piedoj, ŝi venigis la bolŝevistinon, liberigitan en «strikta kolrimeno», en la tenejon, ĵetis en la molan malsekan buŝon ŝatatan mentan bombonon kaj transdonis al la ĉefsoldato la ordonon de la Standartenführer.
Ĝuste tiam okazis embaraso.
Krautz perpleksiĝis.
En tiu sama vespero, kiam Aglaja-n Petrovna-n oni forkondukis al la sunumejo, el kiu, kiel sciis Krautz, neniu iam ajn revenis viva, ĝuste en tiu vespero aperis neatendita kaj fidinda oportuna okazo sendi ion al Stettin, kie loĝis lia fidela Lissi, la «ora korpeto», kiel nomis li ŝin en siaj pasiaj kaj ĵaluzaj leteroj, plenaj de amoraj sopiroj de «via frislanda virbovo», kiel li arde rekomendis kelkajn siajn trajtojn, larĝe subskribante la frenezajn sendaĵojn. Kaj ĉar nenion pli bonan en tiu damnita vespero la enamiĝinta frislanda virbovo trovis sur la bretoj de la tenejo, tial li faris sendaĵon nur el du lerte kaŝitaj oraj horloĝoj kaj el la lanŝtofo, apartenanta al la virino, kiu kontraŭ ĉiuj reguloj estis poste subite liberigita de la Standartenführer mem.
Tamen, sciante, kio estas militservo, ĉefsoldato Krautz neniam ŝtelis «simple». Li substituadis, sed substitui estis facile, kiam la afero koncernis mortintojn, sed ĉi tie ĉio statis alie. Kaj li ne povis enmanigi al tiu viva mortintino pecon de mizera surogata ŝtofo de germana produktado, al kiu per speciala vinkto estis alfiksita etikedo, demetita de la lanŝtofo. Kaj Krautz prokrastis, ne sciante, kion decidi. Kaj Aglaja Petrovna, malklare divenante pri la okazintaĵo, kun pacienca aspekto sidiĝis sur tabureton apud la bariero, suspiris kaj kun karaktera sia kvieta obstino decidis konduki la aferon nepre ĝis la fino mem.
Krautz estis afereme klopodanta ĉe siaj bretoj, Hunda Morto estis suĉanta mentajn karamelbombonojn, trans la muro gestapaj ŝoforoj estis kantantaj:
Kiu pli fidele amas,
Ol soldato en la kor'?
Li ferion longan planas –
Pelos triston la amor'…
Kaj el la laŭtparolilo aŭdiĝis voĉo de la germana anoncisto por Rusio:
– La granda Führer de la germana popolo kaj la gardanta lin providenco decidis ataki Rusion, por frakasi ĝin antaŭ ol ĝi sukcesos iĝi malamiko…
Aglaja Petrovna, mallevinte la kapon, ridetis: stultas vi, faŝistoj, aĥ, kiel stultas, estas eĉ mirinde!
Kaj demandis:
– Kio, finfine, pri mia ŝtofpeco? Ĉu ĝi mankas?
La frislanda virbovo, ĉefsoldato Krautz, malesperiĝinte, ĵetis al li la surogatan lanon, sed ŝi nur mallarĝigis la okulojn kaj diris, ke ĉi tie estas senduba eraro kaj ke ŝi petas ĉion klarigi tuj, aŭ oni voku sinjoron von Zanke. La maljuna vulpo estis ĝuste tiam malleviĝanta laŭ la ŝtuparo, iris tagmanĝi. Li estis en jako de laktokafa koloro, la kanguruan kolumon li levis, la mentonon enprofundigis en lanugan skarpon. Li aŭdis sian nomon kaj por momento haltis. Kaj tuj ekvidis en la manoj de la «reĝino-bolŝevistino» la surogatan ŝtofpecon. «Aĥ, kia karaktero, – preskaŭ kun admiro pensis la ĉefo de la grupo «C», – se mi havus almenaŭ unu tian spioninon!»
Kaj ludante per la promenbastono, sur kiu li apogis sin, malleviĝante laŭ la ŝtuparo, trenante unu piedon, li aliris pli proksime, nenion demandis kaj, galante almetinte du fingrojn de la dekstra mano al la longa viziero, en la kripligita rusa lingvo certigis sinjorinon Fjodorova-n, ke sinjorino Misel senprokraste elpagos koston de la ŝtofpeco per markoj por reciproka kontento.
Aglaja Petrovna ree reĝinece klinis la kapon.
La Standartenführer ankoraŭfoje ĵetis la fingrojn al la viziero kaj, kun apetito pripensante, kiel li mem, kontraŭ la kutimo, regos la ekzekuton de tiu fera reĝino, direktis sin al «Kara Bavario» por tagmanĝi, kaj Hunda Morto metis antaŭ Aglaja Petrovna stakon da okupaciaj markoj, pri kiuj estis sciate, ke ili estas presataj en Berlino en la sama fabriko, kie estas farataj transglueblaj bildoj, petis subskribi, kaj nur elkondukinte la bolŝevistinon, kuraĝis telefoni al Zollinger, por ke tiu ordonu aresti la ŝteliston-ĉefsoldaton.
Sur la placo Aglaja Petrovna haltis antaŭ la pendumilo. Ŝi kun peno rekonis Vlaĉjan institutan amikon – Ogurcov-on, kun peno legis la vortojn sur la ŝildo: «Li kunlaboris kun bolŝevistoj», kun peno rememoris la vivan Ogurcov-on – liajn maldensajn dentojn, patosajn ekkriojn, impetajn dubojn pri celkonformeco de kuracado, skeptikan rilaton al si mem – kaj, kun peza suspiro pli forte streĉinte la finojn de la kaptuko, ekiris pluen.
Nun ŝi sciis, kien iri.
Alevtina Andrejevna ne perfidis ŝin en tiu nokto – do, ŝi devis iri al ŝi. Tio estis, kompreneble, ne facila, sed Aglaja Petrovna bone memoris, kiel la Standartenführer per fajfanta flustro persvadis Alevtina-n rigardi pli atente, kiel li diris, ke Alevtina laboras ĉe ili, ili al ŝi fidas, kaj ŝi devas koni tiun virinon, al kiu foriris ŝia edzo. Tra kvieta kovranta ŝin dormo Aglaja Petrovna tamen aŭdis, kiel ripetadis Alevtina:
– Ne, ne, tute ne! Tute ne! Ĉu tiun mi ne rekonus? Ja tiun mi per miaj propraj manoj al vi kondukus…
Ne rekoni ŝi ne povis, tro ofte ili intervidiĝis en la pasinteco, tro bone ĉiam memoris unu la alian, kaj apenaŭ Aglaja Petrovna tiom ŝanĝiĝis, ke tiu ne povus ŝin rekoni. Sendube, ŝi estis avertita de niaj homoj, ĉar ŝi sen ajna sufloro nomis Aglaja-n Petrovna-n Fjodorova kaj eĉ diris, ke tiun Vanjon ŝi bone konas, kaj ne nur konas, sed eĉ iomete estas por ŝi amikino, «amikineto», kiel esprimis en tiu nokto per ŝiriĝanta pro emocio voĉo Alevtina-Valentena Andrejevna, la eksa ĉambristino de la gesinjoroj Gogolev-oj…
Kun malgaja duonrideto, mallarĝigante la okulojn sub frosta vento, rigardis Aglaja Petrovna al ruinoj de sia urbo. Ŝi ne retrorigardadis – ŝi sciis, ke post ŝi oni sendube iras. Sed tio nun havis nenian signifon. Post ioma tempo ŝi elpensos, kiel foriri disde siaj damnitaj gvatantoj, necesas nur defaligi de la ŝultroj la streĉon de tiuj malfacilaj tagoj kaj noktoj, defaligi de si la streĉon de senĉesa preteco al rezisto en pridemandoj kaj en «koraj» interparoloj. Ja pri estonteco ŝi ne sukcesadis pensi, ŝi pensadis nur pri tio, kion ŝi faros tuj, ĉi-minute, kio atendas ŝin kaj insidas en la plej proksima momento, kaj tio ja estas ne estonteco, sed nuno, minacanta per morto. Nun sendube venos tempo por kalkuli kaj prepari eliron el tiu ŝajna sakstrato, en kiun la gestapanoj enpelis ŝin.
Kaj certe ŝi trovos tiun eliron…
Subite ŝi tremeris – tute apude batis kupraj muzikiloj de blova milita orkestro, kaj Aglaja Petrovna ekvidis strangan sepultan procesion: kun popoj kaj militaj germanoj, kun plotono de soldatoj, akompanantaj la ĉerkoveturilon kaj kun malplenaj leĝeraj aŭtoj de la germana komandantaro – «Benz-Mercedes»-oj, «Opel-Kapitan»-oj kaj kun unu «Opel-Admiral», kiu apartenis al la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck, kio estis sciata eĉ en la arbaro, ĉar ĝuste sub tiun ĉi nigran aŭtomobilon oni siatempe ĵetis grenadon, sed malsukcese.
– Kiun oni sepultas? – demandis Aglaja Petrovna kriplulon-almozulon, krablantan kun sia lambastono sur la trotuaro post la funebra procesio. – Kiu mortis?
– Ja la urbestron ni sepultas, – gaje kaj paroleme respondis la almozulo. – Nian urbestron sinjoron Ĵovtjak! Donacu, moŝtino, mil markojn por funebri la animon de nia mortinteto, por ke li pli bone en la infero brulu…
Ne sen plezuro «donacis» Aglaja Petrovna al la grizblua drinkulo presitan en la berlina fabriko de transglueblaj bildoj «centaĵon», kiel esprimis la almozulo, kaj ekiris pluen sub malgaja kupra zumado de la germana milita orkestro. Post la funebra veturilo ŝi rimarkis nur du homojn, akompanantajn la profesoron en lian lastan vojon: tiuj du estis tre bone konataj de ŝi, kaj ŝi sciis, kion ili faras en la urbo, la gefratoj Zemskov-oj – la kvieta ĝibulo Platono Zemskov kaj lia fratino Paŭnjo…
«Do, ili estas vivaj, ne fiaskis» – rapide kaj ĝoje pensis Aglaja Petrovna kaj, turninte sin en interstraton, subite rememoris, kun kia abomeno kaj malamo Vlaĉjo en fora tempo rakontis al ŝi, kiel li estis kun Banjo en la naskiĝtago de tiu sama Daĉjo, al kiu edziniĝis Alevtina, forlasinte Stepanov-on, kiel ridinde prezentis li iun Lucy-n Miĥajlovna-n, predikantan «memmasaĝon», kiel koleris pri salato el «insilaĵo» kaj kiel li montris dancojn de fratinoj Beba kaj Kuka…
«Tamen, se tio estas ankaŭ nun tia domo, tiam por mi, verŝajne, estos nemalbone», – afereme rezonis Aglaja Petrovna kaj, leviĝinte laŭ kadukaj ŝtupoj de la teraso, tiris draton, super kiu estis surskribo «sonorilo». En la profundo de la domo io tintis, poste timigita voĉo de Alevtina demandis: «Kiu estas tie?» – kaj kiam Aglaja Petrovna nomis sin, la pordo abrupte kaj larĝe malfermiĝis kaj Alevtina, en malnova peltmantelo, nekombita, kun enkaviĝintaj okuloj, depaŝis en la profundon de la duonmalluma teraso, malforte ĝemis kaj apenaŭ aŭdeble diris:
– Ĉu vi?
– Mi, – laŭte kaj klare, tiel, ke aŭdu «ili» – la spionoj, respondis Aglaja Petrovna. – Mi, kara amikino! Vidu, la vero ĉiam venkas. Oni min ne nur liberigis, sed eĉ permesis resti en la urbo kaj trovi por mi laboron. Tre ĉarmaj homoj tie estas, simpatiaj!
Larĝe malferminte la okulojn, rigardis al Aglaja Petrovna Alevtina-Valentena, kaj en tiuj malfermegitaj okuloj Aglaja Petrovna subite vidis tiel amatan de ŝi Barbara-n. Tio estis neatendita kaj timiga, sed ŝi ne povis deteni sin kaj, admirante, jam tute sincere diris:
– Mirinde vi al mi nun Banjon rememorigis!
– Ĉu Banjon? – kun malforta kaj malfeliĉa rideto perplekse diris Alevtina. – Ĉu vere? Do eniru, mi petas, kial ni sur la perono…
La teraso odoris je rubujo, katoj kaj malvarma, putra fumo. Tio estis atestaĵo de mizera vivo, kaj Aglaja Petrovna baldaŭ komprenis, ke la eksa ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj ne faris karieron, restinte ĉe la germanoj.
– Nun jen kio, – diris Aglaja, retenante Alevtina-n je la kubuto. – Atendu! Ĉu ĉi tie neniu aŭdas?
Alevtina respondis, ke ĉi tie neniu aŭdas, kaj Aglaja Petrovna flustre, sed ne haste klarigis al ŝi, ke se ŝi timas, tiam Aglaja senprokraste foriros, sed se ne («Laŭ mia opinio, por vi estas tute nenio timinda», aldonis ŝi), tiam ŝi restos ĝis oportuna okazo, kiu nepre troviĝos. De Alevtina Aglaja nenion, certe, bezonas, ŝi en nenion ŝin enmiksos, sed tio, ke ili estas «amikinoj», estas fiksita de la gestapanoj, kaj ili neniom miros, se Aglaja iomete loĝos ĉe Stepanova.
– Ho dio! – feliĉe fiksrigardante al Aglaja Petrovna per Banjaj rondaj okuloj, ekparolis Alevtina. – Kiel do vi povas tiel pensi, ke mi timos? Mi eĉ tie ne timis, sed ĉe ili estis pli timinde. Sed pri ĉio ĉi poste, kaj nun ni iru en la ĉambron, vi ja bezonas manĝi kaj almenaŭ teon trinki. Ne eblas ja por malsata homo…
Ili trairis la malhelan kaj obstrukcitan per rubo enirĉambron kaj eniris en oblikvan, unufenestran, nepurigitan ĉambron, en kiu loĝis Alevtina. En la malhela lumo de venanta vintra krepusko Aglaja Petrovna distingis la «portreton de kakto», pri kiu plurfoje rememoradis Vlaĉjo. La enigma vegetaĵo sur la portreto floris: ekzota tre kolora floro estis fiere leviĝanta super la kakto – belaĵo, naskita de kriplaĵo.
– Malbone estas ĉe mi, – sinĝeneme formetante malbone lavitan kaj negladitan tolaĵon, diris Alevtina. – Mi tiel laciĝas, ke nenion sukcesas fari…
Ŝi, evidente, vere nenion sukcesis: la lito estis en malordo, sur la tablo, en amaso de jam nigriĝinta terpoma ŝelo, kuŝis kelkaj rostitaj terpomoj, pankrustoj, humidiĝinta salo estis ŝutita en ladskatolon. En pladeto videblis tute malmulte da sunfloroleo, kaj staris odoro de malbona tabako kaj densa odoro de germana desinfekta likvaĵo.
– Ĉio ĉi estas pro li, fiuloj! – kapmontrinte al la muro, trans kiu, verŝajne, loĝis hitleranoj, kolere plendis Alevtina. – Verŝas kaj verŝas el pumpiloj, priverŝis la tutan domon, sed ĉe ni neniam estis cimoj…
Ŝi interkaptis rigardon de Aglaja Petrovna, kiu estis pririgardanta starigitajn sur la komodo fotaĵojn de Eŭgeĉjo – kiel studento, de Barbara kun harligetoj, volvitaj korne super la oreloj, kaj de Rodiono Metodjeviĉ en civila kostumo, kaj tute timigite petis:
– Vi ne koleru, ke ankaŭ Rodiono estas ĉi tie. Tio nenion signifas. Simple… ĉiuj havas familiojn. Aŭ… havis… Kaj mi antaŭ li tiom kulpas, ke ne eblas priskribi, kaj jen troviĝis tiu fotaĵo…
Ŝiaj lipoj iomete ektremis, ŝi demetis de la komodo la fotaĵon de Stepanov kaj deziris kaŝi ĝin en la keston, sed Aglaja Petrovna potence prenis Alevtina-n je la mano kaj ne permesis.
– Kia stultaĵo! – diris ŝi, kuntirante la brovojn. – Kiel vi ne hontas! Mi simple tiun fotaĵon neniam vidis, tial mi rigardis. Kaj Barbara-n kun tiuj harligoj mi same ne vidis, – aldonis ŝi kun subrido. – Kaj Eŭgeno ĉi tie ĉe vi estas vere ŝika…
– En la tago de la nupto! – same ridetinte, diris Alevtina. – Mi lin de Iraida detranĉis, Iraida ĉi tie malbone aspektis, ŝi estas tute ne fotoplaĉa…
Tiu vorto estis el la malnova, mortinta leksikono de Alevtina-Valentena, ŝi mem eksentis tutan falson de la rezonoj pri fotoplaĉo kaj konfuziĝis, sed Aglaja Petrovna ne permesis al ŝi afliktiĝi kaj transiris al alia temo – al tio, kia ŝi estas brava, Alevtina, se pri nenio rakontis tie, en la gestapo.
– Kion vi diras, kiel eblas! – kun degna rideto diris Valentena Andrejevna. – Ĉu mi estas tia? Ni ĉi tie kvankam iaj-tiaj, sed ĉiuj estas sovetiaj, – sulkante la lipojn kaj kvazaŭ mem timante tiujn vortojn, aldonis ŝi. – Se eĉ tia homo, kiel Averjanov, montris sin digne…
– Ĉu librotenisto Averjanov? – ĵetinte streĉitan rigardon al Alevtina, demandis Aglaja Petrovna.
– Jes, li…
Kaj, sidiginte Aglaja-n Petrovna-n apud si sur la neordigitan liton, Alevtina per rapida flustro rakontis al Aglaja la tutan historion de la resurekto kaj morto de la maljuna Averjanov tiel, kiel ŝi aŭdis de Paŭnjo Zemskova. Rakontis ŝi longe kaj senorde, tre emociiĝante kaj spirante al Aglaja per tabako, kaj Aglaja aŭskultis, kovrinte siajn nigrajn okulojn per la mano, kaj mallaŭte ploris unuan fojon post tiu tago, kiam ŝi disiĝis kun Vlaĉjo en la tago de la evakuado de la urbo. Ŝi ploris kaj ridetis, kiam Alevtina rerakontis jurajn minacojn de la drinkulo Averjanov, liajn vortojn pri damnita Aglajaĉo, kiu post la milito elpagos al li laŭ juĝo el sia poŝo kompenson kaj ne plu rompados la leĝon!
– Ĉu ili lin tiel mortpafis? – tra larmoj demandis ŝi.
– Certe, – mallonge respondis Alevtina. – Nun kun tio estas simple, Aglaja Petrovna. Antaŭe ni estis homoj kaj civitanoj kun siaj ofendiĝoj kaj pretendoj, se io okazadis – kriadis: «Tio estas por vi ne ĉe la caro, ni ĉe la soveta potenco vivas!» Kaj nun al ĉio venis fino! Vi ne scias, mi al vi ankoraŭ tielaĵojn rakontos! Kaj ne ploru, kial nun pri li plori, al li nun estas nenio, al Averjanov. Jen al vi pura tuketo, viŝu vin…
– Do, ĉu ĉio ĉi de li komenciĝis? – skuante la kapon kaj malamante sin pro tiuj stultaj larmoj, demandis Aglaja.
– Certe. Li ja unua al Tatjana Jefimovna kuris, al Okajomova, al via malamikino, kaj minacis, ke li agas en nomo de la ĝenerala ruĝa partizana stabo. Kaj al Platoĉjo Zemskov. Kaj Paŭnjo nokte, riskante trafi al patrolo, tuj al mi alkuris. Ŝi estis tute pala, kiam ŝi eniris. Certe, Aglaja Petrovna, kial kaŝi, al mi estis terure ofende, ke ili min suspektis kaj persvadadis…
– Sed tio ja estas natura! Ne povis vi havi al mi bonajn sentojn, tio ne eblas…
– Pri bonaj sentoj neniu diras, – iomete deŝoviĝante de Aglaja Petrovna, diris Valentena Andrejevna. – Kion mi sentas aŭ ne sentas, tio estas mia intima flanko, tio estas fermita mondo de mia animo, en kiun al neniu estas permesite enpaŝi…
– Ja mi ne penas ien ajn enpaŝi, – penante subpremi rideton, respondis Aglaja, – ni lasu ilin, tiujn rezonojn. La plej granda ĝojo por mi estas tio, ke vi ĉiuj ĉi tie evidentiĝis honestaj homoj, eĉ tiuj, kiuj min persone malŝategis…
– Ĉu honestaj? – ekkriis Alevtina.
– Certe, honestaj.
– Estis li, kiu ĉiam ŝatis tiel diradi, – prononcis Alevtina, – li ie kaptis tiun ĉi vorton, li – Rodiono Metodjeviĉ, kaj ĉiam li min per tiu vorto riproĉadis, kio estas honesta, kaj kio estas malhonesta. De vi, eble, li tiun vorton kaptis?
– Ne, ne de mi, – nelaŭte respondis Aglaja. – En ilia akademio estis instruisto – malnova, ankoraŭ de la caraj tempoj, oficiro. Do li ĉiujn siajn amikojn – kontrulojn kaj blankulojn, kiam ili tie faris komploton, publike nomis malhonestaj homoj. Tio al Rodiono Metodjeviĉ faris grandan impreson, li al mi rakontis…
– Kaj al mi ne rakontis, kvankam mi estis lia edzino tiutempe, – amare diris Alevtina. – Neniun komploton li menciis, eĉ ne unu vorton… Nu, kial nun rememori, nun rememori estas senutile. Vi prefere manĝu, jen almenaŭ terpomon…
Starante Aglaja manĝis terpomojn, forte salante ĉiun, fiksrigardante al la fotaĵo, kie estis montrita la civila Rodiono Metodjeviĉ. De sur la komodo al ŝi rigardis firme kaj honeste liaj okuloj, kiujn ŝi tiom terurige longe ne vidis, kaj ne reteninte sin, ŝi eĉ flustris ion al tiuj okuloj karesan kaj rapidan, konsolan kaj samtempe kvazaŭ petantan defendon. Alevtina nenion rimarkis, purigante la ĉambron. Aglaja forturnis sin de la fotaĵo, skuis la kapon, rigardis, kiel Alevtina metas sur oblikvan petrolfornelon fulgokovritan bolkruĉon, kiel ŝi malkovras per malakra tranĉilo germanan ladskatolon.
– Ĉu faŝistoj provizas? – demandis Aglaja Petrovna.
– Ĉu faŝistoj? Ili provizos, atendu! Tio estas ŝtelitaj konservaĵoj. Ĉi tie partizanoj faligis ilian trajnon – tuj, certe, trairis onidiro, – ni el la urbo ĵetiĝis, kiel frenezuloj, grege. Ili, kanajloj, komencis pafi! Poste ni jam artifikojn trovis, kiel preni, por ke la gardistoj ne vidu, tio estas vera scienco. Ja la afero meritas riskon – ili, tiuj konservaĵoj, estas grasaj. Mi havas ankoraŭ du skatolojn. Kaj poste ni teon trinkos kun sakarino, kaj se vi ŝatas – kun sekaj fruktoj, ĉe mi saketo de la paca tempo restis, mi ĉiam por okazo konservadis…
Kaŝe, pensante, ke Aglaja Petrovna ne rimarkas, Alevtina ĉiam pririgardadis ŝin, ĉu ŝi maljuniĝis, ĉu aperis faltoj almenaŭ ĉe la okuloj, ĉu konserviĝis la antaŭa moka esprimo de la nigraj mallarĝaj okuloj? Kaj notis mense: ne, ne maljuniĝis, maldikiĝis, eble, iomete, kaj la rigardo iĝis pli bonkora, ne tiel tranĉas per la pupiloj. Sed se diri veron, efektivan veron, do Alevtina per nenio estas malpli bona ol ŝi. Ilia alto estas sama, ambaŭ havas longajn krurojn. Aglaja estas nigrahara, malhelhaŭta, kaj Alevtina estas pli hela, «pli virineca», kiel pensis pri si en sia lingvaĵo Valentena Andrejevna. «Ne vane Daĉjo diradis pri mi, ke mi estas absoluta tipo de virino», rememoris Alevtina kaj imagis al si la vizaĝon de Daĉjo, lian profundan, zorgeme trarazitan kaveton sur la mentono, lian longan anglan pipon, lian afektecon de retenitaj moviĝoj kaj tion, kiel kolere iam diris pri li Rodiono Metodjeviĉ:
– Ĝis tiom, vidu, Valentena, via Daĉjo estas eleganta, ke tute similas al internacia vagona ŝtelisto…
Por momento al ŝi ŝajnis, ke ĉio ĉi estas malbona, longa kaj stulta sonĝo: kiun al kiu ŝi ŝanĝis? Kiu estas tiu ĉarma, kvieta virino, ĵus viŝinta larmojn en ŝia ĉambro? Kie estas la vera edzo? Kien malaperis la ĉiam bruaj, eterne kverelantaj infanoj? Kial ne estas ĉi tie avo Metodo, ŝia justa kaj kaŝita malamiko, la unua, kiu komprenis, ke ŝi estas fremda en sia familio? Kaj kie vi estas nun, kien malaperis, la gesinjoroj Gogolev-oj, rompintaj ŝian animon jam en la juneco per falsa kaj sensenca beleco de via vivo? Kaj nun jam nenion eblas revenigi, nun ĉio estas finita, por ĉiam finita.
– Kaj eble, ni drinku, Aglaja Petrovna? – certa pri tio, ke Aglaja nepre rifuzos, demandis Valentena-Alevtina. – Mi havas dolĉan kaj fortan likvoreton. Po glaseto, ĉu?
– Vodkon mi drinkus, – neatendite respondis Aglaja.
– Ĉu vodkon? Vodko estas, Schnaps – germana, malbongusta. Ni ĝin ĉi tie per siropo diluas.
– Donu kun siropo, – vigle konsentis Aglaja. – Mi nepre drinki bezonas, por la bremson malstreĉi.
– Kian bremson?
– Mi, vidu, estas kvazaŭ kojnumita, – kun malmilda subrido, tre beliganta ŝian vizaĝon, klarigis Aglaja Petrovna. – Rigidiĝis en mi ĉio en tiu gestapo. Tio estas sufiĉe malfacila, kiam dum la tuta tempo, ĉiuhore kaj ĉiuminute, vi ĉion ĉirkaŭe kaj en si mem pesas: kiel respondi kaj ĉu respondi, kiel rigardi, kiel turniĝi. Tio estas tute ne facila…
Kaj ree miris Alevtina: ne nur la malmilda subrido beligis la vizaĝon de Aglaja, sed ajna esprimo, ajna ŝanĝo de emocioj en ŝia animo – ĉio konvenis al ŝi, ĉio beligis, kaj ne eblis scii nur unu aferon: kiam diri – nun restu tia, nun vi estas la plej bela…
«Fordonis mi lin, per la propraj manoj al ŝi lin puŝis, – kun doloro kaj kolero pensis Valentena-Alevtina, – ŝiajn karesojn li preferis al la miaj, ŝian senton – al la mia!»
Viŝinte la glasetojn per viŝtuko, ŝi verŝis en ilin la akre odorantan kemian Schnaps-on, diluis ĝin per aroma siropo kaj, penante ne plu vidi Aglaja-n, ĉar kiam ŝi vidis ŝin, tiam nepre pririgardadis, diris:
– Nu, je tio, ke ĉio bona al vi estu, Aglaja Petrovna. Je via sukceso.
– Je vi, – respondis Aglaja serioze kaj firme. – Je via kuraĝo. Mi ne nur aŭdis, mi vidis, kiel vi tiam eldiris – «ŝi estas Fjodorova, ŝin mi bone konas, mi kaj ŝi estas amikinetoj». Vi ja komprenis, ke al vi, en la okazo, se ili komprenos, minacas morto…
– Sed por kio mi tiun vivon bezonas, – iomete disverŝinte la rozkoloran vodkon, kun spasmo en la gorĝo kaj eĉ kun ŝriko ekkriis Valentena Andrejevna. – Klarigu, vi, saĝa, responsa, por kio mi nun bezonas la vivon? Kiu mi estas, por ke mi vivu? Ĉu laboranto, aŭ edzino, aŭ panjo por miaj infanoj? Kiu? Plej probable, simple maljuniĝinta virino kun diversaj stultaj pensoj, kun obsedoj kaj manioj. Jen ja – mi scias – estas tio ridinda kaj malbona miaflanke, sed mi ankaŭ nun ĉiam rigardas al vi ne kiel necesas rigardi, sed rigardas kiel al virino, kvankam en mia aĝo kaj ĉe mia persona situacio tio estas ia anekdoto! Aĥ, kial paroli!
Rapide, avide kaj kutime eltrinkinte la vodkon, ŝi almanĝis malvarman terpomon kaj, eltirinte el poŝeto de la bluzo ĉifitan cigaredon, ekfumis.
– Ne indas tiele paroli, – iomete sulkiĝinte, diris Aglaja. Ŝi ne eltenadis eĉ iometan proksimiĝon al histeriaĵoj, ŝi ĉiam fizike sentis naŭzon pro ĉiaj elkrioj, belaj frazoj kaj memvipadoj, kaj nun ŝi ektimis, ke necesos paroli en malamata de ŝi alta kaj konsola tono. – Ne necesas, – prononcis ŝi. – Ni prefere, dum ni ne ebriiĝis, parolu pri tio, kiel ni poste nin tenu kaj kian ni havos legendon.
– Kio estas tio – legendo? – miris Alevtina.
– Firma elpensaĵo. Tio, sur kio ni ambaŭ devas stari ĝismorte.
– Kaj ĉu nin oni nepre mortigos?
– Tute ne nepre. En tio de ni multo dependas. Vi kaj mi ja estas nestultaj kaj ruzaj, ĉu vere? Ja ni ne estas pli stultaj, ol la faŝistoj! Kaj kio koncernas nian konvinkitecon, do ankaŭ ĝi al ni ne mankas. Nia afero estas prava.
Kaj, firme rigardante en la okulojn de Alevtina, per glata kaj trankvila voĉo Aglaja Petrovna rakontis al ŝi detalan biografion de Vanjo Fjodorova, rakontis, kie kaj kiam Vanjo amikiĝis kun Alevtina, per kio ili proksimiĝis kaj kio nome estas grava en la biografio de Fjodorova…
Alevtina aŭskultis distrite kaj redemandadis, timante pri sia distriteco, kaj poste subite demandis:
– Ĉu vin la partio sendis por plenumi taskon ĉi tien?
– Nun ankaŭ mi drinkos, – levante per la malgranda firma mano sian glaseton, diris Aglaja Petrovna. – Kaj tamen mi drinkos je via, Valentena Andrejevna, kuraĝo. Cetere, ni ambaŭ devas ĉiam alparoli per antaŭnomoj, kiel malnovaj amikinoj.
– Kiu do vin ĉi tien sendis? – ree demandis Alevtina, kaj Aglaja Petrovna komprenis, ke ŝi turmentiĝas pro nefido de Aglaja, pro ŝia aparta vivo. – Ja ne memstare vi kun via partia biografio laŭ propra deziro venis en la urbon?
– Mi en la urbon ne venis, – ĝojinte al eblo foriri de la ĉefa demando, ne plu ĉagrenante Alevtina-n, diris Aglaja Petrovna. – Oni min tute ne en la urbo arestis, kiam mi iris…
Kaj ŝi trankvile rakontis al Alevtina tiun saman version, kiun sciis en la gestapo kaj von Zanke, kaj Wentzlow, la version de Vanjo Fjodorova, kaj en tiu versio Aglaja estis ne Ustimenko, sed Vanjo Fjodorova.
– Terure, – skuante la kapon, interrompis ŝin Alevtina. – Kiel terure ja estas, Aglaja Petrovna! Ĉu vi ne komprenas? Vi min el via rondo forigis, mi por vi ĉiuj nun estas fremda! Sed iam estis ja mi por ili sia, kaj ili, kunveninte, ne ĝeniĝante pro mi, paroladis pri siaj militistaj aferoj. Ili sidadis iam ĉe la tablo, kaj via frato forpasinta – Atanazio Petroviĉ, kaj mia… kaj Rodiono Metodjeviĉ, kaj aliaj kamaradoj, kaj kantadis. Tio estis antaŭ vi, en la tempoj de nia bela amo. Ili kantis, ĉu vi scias?..
Vi, maristo, belas per vizaĝo,
Vi de l' nasko aĝas dudek ok…
Amu min, maristo, plenkuraĝe,
Kion vi respondos al la vok'…
Per la gesto de la edzino de la asiza advokato Gogolev Alevtina prenis per la fingroj la tempiojn kaj kunpremis ilin, kiel sinjorino Gogoleva dum atakoj de sia «nehoma, mortiga» migreno.
– Tio estas terura, – prononcis ŝi. – Tio estas magia cirklo, sakstrato, nebulo, densa kiel vato. Kaj ne cirklo, sed kvadraturo de cirklo!
Aglaja ĵetis atentan rigardon al la unua edzino de sia edzo kaj subite ekkompatis ŝin.
– Mi estas Valentena Fjodorova, via amikino, – diris ŝi flustre esprime kaj klare. – Vi nenion plian bezonas, por fari al ni, ni, – ripetis ŝi, – seriozan kaj riskan helpon. Inter homoj, kiuj faras aferon, ne estas kutimo paroli, ĉu vi komprenas, Vanjo? Vi ne turnu la kapon, vi rigardu al mi!
Metinte la manon sur la pojnon de Alevtina, Aglaja iomete pli laŭte demandis:
– Ja ĉu vi ne pasis la ekzamenon?
– Vi ĉiuj estas stultuloj, – drinkinte ankoraŭ vodkon kaj denove ekfumante cigaredon, kolere respondis Alevtina. – Stultuloj! Nenion vi komprenas! Vi de mi deiris kaj sendis mian boaton laŭ fluo. Ĉu li penis levi min ĝis si? Li monon donadis por la familio kaj fermiĝadis en sia ŝelo aŭ kiel tio nomiĝas! Liaj ŝipoj! Liaj maristoj! Kaj tio, ke mi malrapide, sed certe iris al la fundo kaj atingis tion, ke li prave priverŝis min per malestimo, – pri tio kiu kulpas? Min necesis eduki, kaj mi malfermiĝus al tiuj radioj kaj tuta tirus min al la estonteco, sed min ĉiuj forlasis. Sed mi, eble, ne pli malbona estas, ol aliaj!
Ŝi elŝiris sian manon el la fingroj de Aglaja kaj, ekplorinte, petis:
– Ne aŭskultu min, bonvolu! Mi tre petas – ne aŭskultu. Oni diras, ke eĉ floro, se oni surpaŝas ĝin, plendas per ultrasono. Kaj mi estas virino kun ĉiuj karakteraj por ni malfortaĵoj. Ni prefere pridrinku tiun aferon, amikino, kaj pri mi, mi petas, esperu! Fidu min! Mi komprenas, ne estas permesite al tiaj, kiel vi, paroli kun tiaj, kiel mi. Sed se vi spertus tion, kion ni ĉi tie spertas ĉiutage, se vi vivus per tiu sama vivo, per kiu vivas ni, vi komprenus, vi taksus miajn travivaĵojn. Kaj vi ne permesus al vi rigardi al ni kun malestimo. Dispremita papilio iam susuris per la flugiloj sub karesaj sunaj radioj, tion necesas konsideri kaj ne forgesi… Kaj nun aŭskultu pri nia vivo…
Verŝinte por si ankoraŭ, ŝi eltrinkis kaj tute ne almanĝis, nur altrinkis per varmega akvo el la bolkruĉo kaj haste, flustre komencis rakonti.
Sulkiĝante, mallonge suspirante, suferante pro la stulte rafinita leksikono de Alevtina kaj pro nekredebla teruro de ĉiutaga vivo sub la boto de la hitleranoj, aŭskultis Aglaja Petrovna. Jes, certe, nenion tian ŝi sciis. Tie, en la arbaro, oni sciis pri ekzekutoj, pri malsato, pri ostaĝoj, pri gasumveturiloj, pri Auschwitz kaj Majdanek, pri la malnovaj, antaŭmilitaj koncentrejoj de Hitlero, sed la sufokanta ĉiutageco de vivo de tiuj, kiujn la germanoj oficiale nomis Untermensch – subhomo, estis nek en informoj de agentoj en la urbo, nek en bultenoj, kiujn la arbaro ricevadis radie el la Granda tero.
– Ili ankaŭ al siaj neniom kredas, – kliniĝinte al Aglaja, rapide diris Alevtina Andrejevna. – Ĉe ni en la kazino – tio estas tia restoracio, «Kara Bavario», – ĉe la bufeda verŝotablo staras dum tuta tago, kvazaŭ al la bufedistino helpas, unu ulo, speciale sekreta, oni lin speciale alveturigis, mi mem ne scias, sed ĉiuj niaj kelnerinoj tiel diras, ili komprenis, tio estas sekreta surdmutulo, li laŭ la lipoj rigardas, kiu kie kion parolas el la oficiroj, kaj stenografas. Tio estas preciza, la knabinoj lian stenografion vidis. Ili mem babilas, kiom ili havas da informantoj. Ili ankaŭ min penis dungi, kvankam mi en legomtranĉejo laboras, proponis transirigi al kelnerinoj, aldonan porcion, sed mi ŝajnigis min stultulino, tio helpis. Ili nur subskribon prenis, ke se mi disbabilos, ili min pendumos. Kaj ĉu pri la lazareto vi scias, kie la universitata kliniko estis?
– Ne, – diris Aglaja, – de kie ja mi povas scii?
– Tie estas tute ne lazareto, tie oni pafmortigas. Ili ĉiuj estas en blankaj kiteloj, puraj, belaj, afablaj. Certe, ĉiam ebriaj, al ili pro tio iras kaj tabako, kaj rumo, kaj aldona nutrado. Tien homo eniras, kaj al li «kuracisto» en la buŝon rigardas. Se oraj dentoj estas, tiam li sur la vango faras per peniko kruceton. Nenion specialan – ordinaran kruceton. Poste ili alton mezuras. Tien por mezuri alton ŝatas veturi gestapano Zollinger, tia estas beleta, kiel pupo. Same kitelo sur li estas, tute dece. Jen, kiam la homo ekstaros por mezuri la alton, malantaŭe malfermiĝas fendo kontraŭ la nuko – kaj pafo. Poste servisto-soldato lukon en la planko malfermas, kaj la mortinto tien, en la kelon, falas. Kaj certe, muziko.
– Kia muziko?
– Gramofono laŭte ludas, por ke aliaj venantoj la pafadon ne aŭdu. Ili sidas en la parko, vokitaj per asignoj al sanstata ekzameno, atendas. Estas malbele, se estas pafoj. Tial ili ludas muzikon, por ke neniu komprenu. Vi skribu en viaj agitiloj aŭ flugfolioj, ke neniu venu al sanstataj ekzamenoj…
Aglaja Petrovna silentis, ruĝo aperis sur ŝiaj vangostoj.
Alevtina denove ekfumis, ŝia plora rido strange kaj plende sonis en la kvieta ĉambro.
– Mi, vere, kulpas, – forte enspirante fumon de surogata tabako, diris ŝi. – Tiu kanajlino sinjorino Lis kaj Lucy Miĥajlovna, fiulino fava, diradis al mi: «Ĉu vi estas knabino, tio estas ridinda, la germana armeo estas modelo de disciplino kaj ĝentileco. Vi scipovas kudri, vi povas, finfine, doni hejmajn tagmanĝojn, ĉe vi nutriĝos oficiroj, vin forlasis la edzo, via konscienco estas pura, vi devas vivi per plenvalora vivo. Ankoraŭ estas frue entombigi sin». Kaj ili laborigis min kiel kelnerino. Jam en la unua tago mi verŝis supon sur la genuojn de unu danda Gebiets-komisaro. Li prenis la teleron kaj ĉion, kio en ĝi restis, elverŝis al mia vizaĝo. Kaj sinjorino Lis diris: ne estu mallerta kaj scipovu bele labori…
Ŝi ree plorsingultis kaj verŝis al si el la germana botelo.
– Certe, mi meritas vian malestimon, ĉu?
– Bone, – pensante pri siaj aferoj, prononcis Aglaja. – Min alio interesas. Kial, kvankam via instruistino en la vivo estas tiu sama «sinjorino Lis», tamen Paŭnjo Zemskova al vi venis?
– Mi ne scias, – obtuze diris Alevtina. – Kion mi povas scii? Mi ja estas sola, kun mi neniu parolas. Mi senŝeligas legomojn en la kelo per germana maŝineto, poste tranĉas, kiel oni al mi ordonas, kaj iras hejmen. Se estas io, mi drinkas, se ne – simple kuŝiĝas dormi. Jen ĉiuj miaj revoj. Kaj se la niaj revenos, tiam kiu mi estos? Ĉu perfidulino?
Ne atendante respondon, Alevtina leviĝis, alportis pelvon kaj elprenis el la komodo puran subveston. La garnituro estis ĉirkaŭligita per rubando, ankoraŭ neniam surmetita, de blua gaja koloro. Kaj novajn ŝtrumpojn kaj bluzon kun ruĝa manfarita brodaĵo ŝi same metis sur la liton.
– Lavu vin, – afereme ordonis ŝi, – post la prizono al vi estos bone. Ĉi tie estas varme, vi ne malvarmumos. Mi treege ŝatas lavi min pro malgajo, tiam vi spiras per la tuta haŭto, sed ne nur per la pulmoj. Jen al vi ĉio pura. Kaj tolaĵon mi ŝatas de ekskluziva kvalito, mi eĉ bedaŭras, ke nun oni ne portas puntojn… sinjorino Gogoleva iam malfermadis la negliĝon, kaj tie estas puntoj, kiel ŝaŭmo de ondoj en maro…
Aglaja, enpensiĝinte, malvestiĝis. Kaj ne rimarkis, kiel per atenta, nebonkora rigardo pririgardis ŝin – nudan, sveltan, malhel-rozkoloran, kun larĝe dismetitaj mamoj, kun deklivaj ŝultroj kaj maldikaj maleoloj de malgrandaj fortikaj piedoj – Alevtina-Valentena, eĉ ĝis nun portanta la familinomon de ŝia – de Aglaja – edzo, Stepanova. Ne rimarkis ŝi ankaŭ tion, kiel abrupte forturniĝis Alevtina, kiel ŝi trinkis ankoraŭ vodkon kaj kun furioza, malestima kaj mizera rideto flustre diris al si mem:
– Jen, provu, perfidu! Kaj pri Zemskov-oj rakontu, ili kredos! Ĝisvivis vi vian tagon, kvitiĝu…
– Kion vi tie grumblas, drinkulino? – forte sapante la longan kruron per banspongo, demandis Aglaja, kaj ŝiaj okuloj gaje brilis sur la malhela vizaĝo. – Ĉu multas klopodoj pro mi?
Poste, trinkinte teon, ili kune kuŝiĝis en la liton de Alevtina-Valentena. En profunda nokto Aglaja vekiĝis pro tio, ke ŝi aŭdis, kiel Alevtina ploras, kiel tuta ŝia korpo skuiĝas pro plorego, kiun ŝi ne povas reteni, kiel ŝi singultas pro larmoj kaj mordas per la dentoj la kusenon.
– Nu, ĉesu, ĉesu, Vanjo, – mallaŭte ekparolis Aglaja Petrovna. – Lasu tion!
– La vivon mi bedaŭras! – apenaŭ aŭdeble respondis Alevtina. – Tiel bedaŭras, Aglanjo, tiel bedaŭras la glitintan kiel sonĝo vivon. Kaj nun jam ĉio malaperis, kaj nenio revenigeblas. Kaj ne estas kiun kulpigi, kiun respondigi, ĉar mi mem pereigis mian vivon en ĝia disfloro.
– Dormu! – ordonis Aglaja. – Vi kaj mi multe da malfacila estas farontaj, kaj mi deziras, ke ni ambaŭ estu en bona stato! Ĉu klaras?
Alevtina respondis obeeme:
– Klaras.
Kaj eksilentis.
La kazino «Kara Bavario» formale estis fermata je la dekunua horo de vespero, sed esence nur ekde tiu tempo la vera gajo povis komenciĝi, ĉar la estraro de la grupo «C» de la gestapo liberiĝadis ne pli frue ol, kaj ofte eĉ post la dekunua.
Kaj ordinare la tuta elito de la garnizono, sub gvido de la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck kaj Standartenführer von Zanke, aperadis ĉi tie ĉirkaŭ noktomezo. Ĝis la deka kaj tridek ĉi tie oni simple trinkadis kaj manĝadis, drinkadis ĝis ebrio kaj kriadis kantojn, kiel la fifama «Mi viŝos viajn larmojn per smirgo», sed post la deka kaj duono klientaro de la «Kara Bavario» abrupte ŝanĝiĝadis, al kio, certe, helpadis soldatoj de la komandanteja patrolo, kiuj, elŝovinte antaŭen la mentonojn, kovritajn per subkaskaĵoj, kaj tenante laŭregule siajn Schmeisser-ojn, ĉirkaŭiradis kaj la grandan halon kaj la apartajn kabinetojn, sen ajnaj ceremonioj elĵetante sur la straton trodrinkintajn armeanojn, sendepende de tio, en kia rango ili estus kaj per kiaj punoj ili minacus. «Ĉi tie la Führer-on anstataŭas mi», – estis iam dirite de la maljuna von Zanke, kaj tiujn vortojn, same kiel la nigran uniformon de la terura maljunulo kun la fulmoj sur la kolumo kaj kun unu epoleto sur la dekstra ŝultro, la soldatoj memorfiksis por ĉiam.
Ĉe insultado de la elpelataj armeanoj kaj obstina «schneller» de la patrolo la kelnerinoj ventumadis la ejon, ŝanĝadis la tablotukojn, ŝaltadis aldonajn lampionojn kaj dismetadis novajn, tiel nomatajn «noktajn», menuojn kun manĝaĵoj kaj vinoj, kiuj, kompreneble, forte diferencis disde tio, kio estis proponata al la tagaj vizitantoj de la kazino, certe nur per kvalito, sed neniel per prezoj. La oficiroj de la gestapo de la grupo «C», de la SA kaj la SD kaj iliaj gastoj pagis por multekostaj konjakoj kaj kolektaj francaj kaj malnovaj germanaj vinoj tute same, kiom la anoj de la neprivilegiitaj specoj por sintezita rumo, flava Schnaps kaj kutimaj ĉi tie grekeskaj viandbuloj, duone fabrikitaj el la nemalmoliĝanta soldata pano. Tia estis la ordo, establita de la intendantejo de Himmler, sed, kompreneble, «tute sekrete», kaj tial en la vestiblo de la kelo de la kazino post la deka kaj tridek deĵoradis inteligentaj, ĝentilaj kaj konantaj vizaĝe tute ĉiujn proprulojn serĝentoj, al kiuj estis kategorie malpermesite enlasi fremdulojn tien, kie familie komforte ripozadis de la malfacila, nerva, tre streĉita laboro tiuj, sur kies penoj kaj agado tenis sin la granda, senekzempla en la historio de la homaro «miljara imperio».
En tiu frosta, kun fajfanta kaj siblanta neĝa blovado, nokto antaŭ la deksesa de februaro de la 1942-a jaro la unua, kiel ĉiam, venis la «bona etulo» Zollinger, gaja, afabla, kun delikata, persika ruĝo sur la porcelanaj vangetoj, kun ĉielblua rigardo kaj preta por ĉiuj bonanima ŝerco sur la intense ruĝaj lipoj.
Amike plendinte al la serĝentoj pri la «terura rusa frosto» kaj deĵetinte en iliajn respekte submetitajn manojn la kaskedon kaj la peltan jakon, Zollinger salutis sidiĝintajn en riverenco kelnerinojn per ne tro laŭta «heil Hitler» kaj ordonis «inviti» al li sinjoron Vojceĥovskij. En atendo de Vojceĥovskij li trarigardis karton de vinoj kaj diris al sinjorino Eva – alveturigita el Hamburgo direktorino de la entrepreno, svelta kaj ruĝvanga bavarino, – jenon:
– Tute konfidence, Eva. Hodiaŭ ni havas, kiel vi jam scias, feston. Sinjoro Standartenführer sesdekjariĝas. Vi tion scias. Sed antaŭnelonge ni ricevis informon pri tio, ke nia intima festo havos pli grandan skalon, ol tio estis imagebla. Rekte ĉi tien en aŭtomobilo venos Brigadenführer Merkel, por enmanigi al kolonelo von Zanke la kverkajn foliojn por lia fera kruco de la unua grado. Kaj tial mi konvinke petas vin: ĉio devas esti bonega.
La bebe pura rigardo de Zollinger kun tia terurige glaciiganta forto enpikiĝis en la pupilojn de sinjorino Eva, ke eĉ tiu spertega nazia bordelistino iomete depaŝis, faris timigitan riverencon kaj petis sinjoron Obersturmführer-on fidi ŝian fidelecon kaj sperton.
– Mi tre ĝojas! – respondis la «bona etulo» kaj, fajfetante «Rommel ne timas dezerton», per kataj paŝoj ekiris laŭlonge de la bankeda tablo, por lastfoje propraokule kontroli pretecon de la «Kara Bavario» al komenco de la festeno.
Brilerinte per la lakita hardislimo, jam el malproksime riverencis al Zollinger la ĉefdirektoro de la imperiaj oficiraj «nutrejoj», antaŭnelonge alveturinta bienulo Vojceĥovskij. Dum la longaj jaroj de elmigrado li spertiĝis en la restoracia metio, liaj «Aĥ, Volgo», «Ĵiguli», «Dnipro», «Ŝaŝlikoj-ĉeburekoj», «Rusa blinejo», «Siberia pelmenejo», disĵetitaj en urboj kaj kamparo de Germanio, alportadis ioman profiton, kaj liaj esperoj pri redono de la nemoveblaĵo en Rusio kvankam plenumiĝis, sed tute ne en tiu grado, al kiu li kalkulis, kaj tial sinjoro Vojceĥovskij estis nun en iom malgaja animstato.
– Kio pri la kuirejo? – demandis la «bona etulo», ne donante la manon.
– Ni faras ĉion, kio eblas, – kunpremante la maldikajn lipojn, respondis Vojceĥovskij. – Estas malfacile pri viando. Tio, kion ni ricevas…
Zollinger delikate ridetis.
– «Por ĉiu la sian» – skribas ni sur la pordegoj de niaj koncentrejoj, – dubsence diris li. – Ĉu vi komprenas mian penson, sinjoro Vojceĥovskij? Vi nin manĝigas, ni zorgas pri via sekureco. Tiuj, kiuj nenion faras, ricevas la «sian».
– Minuton, – seke diris Vojceĥovskij. – En mia bieno, kiu ĉi tie nomiĝas «Nigraravina aeroplano», kaj nomiĝis «Anguleto», nun estas malsanulejo…
Zollinger kuntiris la brovojn. Li nun ne deziris paroli pri aferoj. Sed la ĉefdirektoro preventis obĵetojn de la Obersturmführer per vortoj pri tio, ke dum la tuta hodiaŭa tago, reveninte el la «Anguleto», li penis telefone paroli kun la estraro de la gestapo, sed pro ne dependantaj de li cirkonstancoj li ne sukcesis, malgraŭ granda graveco de la fakto, kiun li intencis sciigi.
– Nur mallonge! – avertis la «bona etulo».
– Du vortojn: tie eĉ ĝis nun ĉion, kiel ili esprimas, komandas bolŝevistino, komunistino, edzino de malnova komunisto Bogoslovskij Ksenia Nikolajevna kaj ŝia filino – impertinenta komsomolanino Sanjo Bogoslovskaja. Ĉu ne eblas fini tiun ĉi abomenaĵon?
– Eblas, – respondis Zollinger, – eblas, ĉio eblas, mia kara Vojceĥovskij, sed nur ĝustatempe. Bogoslovskaja dume estas por ni necesa. Por kio timigi ĉasaĵon antaŭ tiu tempo, kiam la ĉaso estas komerce profita? Mi esperas, vi komprenas min, ĉu?
Vojceĥovskij riverencis, kaj Zollinger ekiris renkonten al Standartenführer von Zanke, kiu kun deko da siaj oficiroj en nigraj uniformoj kaj kun staĝantoj en uniformoj de siaj armeoj, apogante sin sur la promenbastono kaj ion, kiel ĉiam, klarigante, estis eniranta en la ĉefan halon.
La kelnerinoj eksidis, farante ceremonian riverencon, von Zanke sulkiĝis.
– Por kio tio? – demandis li. – Kial tiu malbona tono? Tio ja estas bordelo en Hajdelbergo en la tempoj de mia fora juneco! Zollinger, mi esperas, ke ne vi tion elpensis? Kaj ne vi, sinjoro Vojceĥovskij? Kelnero devas ne ekzisti, li estas plie spirito, ol karno, – tia estas la ideo, ĉu vi komprenas?
Zollinger subridis. Vojceĥovskij suspiris, la Standartenführer, tintante kaj sonoretante per ĉiuj siaj krucoj kaj medaloj, sekvis pluen.
– Estas tia doktrino, ke al venkitoj kvazaŭ necesas konservi aspekton de libero, – daŭrigis li, ĉirkaŭrigardante la respektajn kaj senmovajn vizaĝojn de siaj oficiroj. – Kun tio oni asertas, ke venkitoj ŝatas aspektojn kaj kredas pri ili, esperante, ke kun tempo al ili estos tute facile. Tio, sinjoroj, estas treege malutila doktrino. Kredo pri estonteco gravedas je lukto por estonteco, tion oni ne rajtas ne kompreni. Ni estas alvokitaj de la providenco ekskludi la penson mem pri estonteco, kaj sekve, ankaŭ lukton por ĝi. Nia tasko estas garantii trupojn humilajn kaj obeemajn, morale, idee kastritajn. Kaj ne pri neniigo de individuoj ni devas okupiĝi, sed pri neniigo de tiuj homamasoj, kutimiĝintaj komuniste pensi, kiuj silentas, sed tiu silento estas plena de protesto…
Vojceĥovskij akompanis von Zanke-n kun lia sekvantaro ĝis la lokoj en la centro de la granda tablo, metita U-forme en la rusa maniero, kaj ekiris en la kuirejon por kontroli, kiel tie iras la aferoj. El la malvarma fako kelnerinoj jam ekportis almanĝaĵojn, li kutime ordonis: «Rapide, knabinoj, rapide», malleviĝis laŭ la helica ŝtuparo – tio estis la direktora enirejo – kaj, ekfuminte nigran aroman cigaredon, larĝe disstarigis la piedojn en lakitaj ŝuoj kaj kunmetis napoleone la manojn sur la brusto. En tiu sama momento li ekvidis malaltan kaj, eble, ĝiban fremdulon, kiu, rapide kaj iel bulpiede paŝante, en kitelo, surmetita super bluzo, glitis preter zinkita tranĉtablo kaj malaperis trans larĝaj dorsoj de kuiristoj-soldatoj, vokitaj ĉi tien por tiu ĉi nokto.
– Kiu estas li? – kriis Vojceĥovskij post la malaperinta homo, la germanoj ne komprenis.
Sur la fornelo sibladis fritataj minutaj viandbuloj, laŭte susuradis elŝutataj el sitelo en kuirpleton terpomfritoj, tondradis vazaro, kaj en tuta tiu bruo Vojceĥovskij devis mem esplori, kiu estis tiu «ĝiba, rapida kaj bulpieda», – nenion alian la ĉefdirektoro povis diri pri li.
En la legomtranĉejo laboris nur sola Alevtina, – pri io enpensiĝinte, ŝi estis tranĉanta beton je briketoj.
– Saluton, sinjorino! – ĝentile kaj gaje diris Vojceĥovskij (li establis por si nerompeblan regulon esti kun rusoj persone afabla kaj laŭeble ĉarma). – Kiel vi fartas?
– Bonan tagon, sinjoro direktoro, – iomete mirigite respondis Alevtina.
– Mi esperas, vi bone fartas, ĉu?
– Mi bone fartas, – jam timigite diris ŝi.
La ĉefdirektoro estis balanciĝanta, starante antaŭ ŝi, de la piedpintoj sur la kalkanojn, kaj liaj lakitaj ŝuoj knaretadis en senbrueco de tiu profunda kelo.
– Kiu estis li – tia rapida kaj bulpieda? – en bonega, kiel al li ŝajnis, sukoplena kaj vere rusa lingvo interesiĝis la ĉefo. – Li iris el ĉi tie, mi tion rimarkis el la fako de vianda fritado. Li, eble, estis ankaŭ ĝiba? Aŭ malgranda, sed tre dika? Tamen, pli probable, ĝiba.
– Ĉu el ĉi tie? – miris Alevtina Andrejevna. – Ĉi tie, sinjoro direktoro, estis neniu. Frititan terpomon mi mem ĵus elportis! Eble, dum mi estis eliranta? Ankaŭ tio dubinde, mi kunpuŝiĝus, mi eliris por ne pli ol duonminuto – la sitelon transdonis el la manoj en la manojn, vi mem komprenas…
La ĉefo levis la ŝultrojn kaj, kapadiaŭinte Alevtina-n, laŭ la ofica, sed ne la direktora ŝtuparo leviĝis supren kaj eliris en la korton, en kiu fajfis neĝoblovado kaj kie, por lia miro, li ne ekvidis ordinaran ĉi tie sentinelon.
– Soldato! – en la germana, timante malvarmumigi la gorĝon kaj kovrante la kolon per la polmo, kriis la direktoro. – Kiu estas ĉi tie?
La soldato, evidente tremanta en tiu damnita frosto en sia griz-verda uniforma palteto kaj en trikita subkaskaĵo sub la kasko, tuj aperis el trans la angulo, kie li estis kaŝiĝanta de vento.
– Kiu eliris ĉi tie? – severe interesiĝis Vojceĥovskij.
Tre ĝentile kaj detale la soldato respondis al la severa civilulo, ke li devas, komencante de la dekunua horo, senobstakle ellasi ĉiujn, ĉar al ili tempas foriri. Sed enlasi li neniun povas.
Frapferminte post si la risortan pordon, Vojceĥovskij per fajrilo rebruligis sian nigran cigaredon kaj pensis iomete pri ĉiuj ĉi stultaĵoj, poste, eliginte gorĝan sonon «b-r-r-r», korektis perlon en la griza kravato, per kutima gesto levis la manumojn kaj deziris jam iri en la halojn, kiam li renkontis forirantan Alevtina-n Andrejevna-n. Sur ŝi estis malbona palto, kaj la kapo estis ligita per malnova orenburga kaptuko. Dum irado ŝi estis ion ronĝanta, kiel ŝajnis al Vojceĥovskij – ĉirkaŭmanĝanta oston, ŝajne el supa viando. Ekvidinte la direktoron, ŝi terure konfuziĝis, ruĝiĝis, kaj en ŝiaj okuloj, plu belaj, aperis larmoj.
– Ho, tio ne gravas, – patrone prononcis Vojceĥovskij. – Ne indas ruĝiĝi, sinjorino. Manĝi – tio ne estas ŝteli. Kaj certe, bela virino devas havi eblon manĝi por subteno de sia belo en respektiva grado. Vi ĉiam povas ĉi tie manĝi, mi donas al vi tian permeson al vi. Ĉu vi kontentas?
Alevtina sentis timon. Al ŝi ŝajnis, ke li tuj ree demandos pri tiu «rapida kaj bulpieda», kiun ŝi efektive, verdire, vidis. Ŝi eĉ kunpuŝiĝis kun li – kun la malgranda librotenisto Zemskov, kiam tiu subite, verŝajne pro eraro, ŝoviĝis en la pordon de ŝia legomtranĉejo. Ili rekonis unu la alian, kaj Zemskov tuj retiriĝis. Li estis tre pala – tion Alevtina sukcesis rimarki, – kaj sur lia vizaĝo ankoraŭ estis rimarkebla streĉita esprimo, kvazaŭ li ĵus faligis de sur la ŝultroj grandan pezon kaj ankoraŭ ne sukcesis bone ripozi.
– Vi kial ĉi tie ĉe ni, Platono Zakarijeviĉ? – miris Alevtina. – Ĉu laboras nun?
– Ĉu mi? – demandis li kaj tuj frapfermis la pordon.
Kaj kiam ŝi eliris en la kuirejon kun sitelo da terpomo, li jam ne estis tie, kaj ŝi momente komprenis, ke Zemskov penetris ĉi tien kun ia sia celo, kiun ŝi neniel rajtis scii. Kaj nun, verŝajne, oni lin kaptis, kaj Vojceĥovskij jam sukcesis ekscii, ke Alevtina ne nur vidis Zemskov-on, sed eĉ rekonis lin. Nun oni ŝin kondukos en la gestapon, kaj per tio ŝi pereigos Aglaja-n.
– Sinjorino estas tre bela, – diris Vojceĥovskij. – Sinjorino estas tre malgaja, sed tre bela.
– Kion vi diras! – respondis Alevtina. – Mi ja estas maljunulino, sinjoro direktoro!
– Maljunulino! – ekkriis Vojceĥovskij. – Ho sinjorino, tion aŭdi eĉ estas dolore. Tiam kiu laŭ vi estas mi?
«Eble, li nenion scias!» – pensis Alevtina.
– Se sinjorino estas maljunulino, tiam mi estas Metuŝelaĥo, – brilante per siaj blankaj dentoj, diris la ĉefdirektoro. – Sed mi ne plendas, ne, ne plendas. Kaj neniu plendas pri mi…
«Ne scias!» – firme decidis Alevtina.
– Sinjoro direktoro nin ĉiujn mirigas per sia energio, – diris ŝi. – Ni eĉ inter ni plurfoje interparolis – kia interesa al ni alveturis sinjoro ĉefdirektoro…
Kaj ŝi, kiel en la foraj tempoj en la antaŭĉambro de la asiza advokato Gogolev, donante paltojn al liaj gastoj, ĵetis al Vojceĥovskij tian penetran, varmegan kaj bruligantan rigardon, ke la maljuniĝanta flirtemulo nur levis la ŝultrojn kaj esprimis senduban pretecon helpi al Alevtina en ŝia kariero de kelnerino.
– Malsupre ne estas kariero, – diris li, dolĉe ridetante. – Karieron oni povas fari nur supre…
– Ĉu mi povas, – kokete ridetis Alevtina. – Mi estas mallerta, mi ne sukcesos. Kaj mi ne estas pikanta, ne en la moderna gusto…
– Nu-nu, – diris Vojceĥovskij. – Sinjorino havas tute modernan aspekton. Sinjorino rememorigu al mi nian agrablan konversacion morgaŭ…
Li cedis al ŝi la vojon, de malsupre de la ŝtupara placeto ĵetis rapidan rigardon al ŝiaj plu belaj kruroj kun maldikaj maleoloj, suspiris kaj pensis pri tio, ke kun ĉiuj klopodoj kaj amaso da aferoj li perdas la vivon kun tiuj tute nemultaj ĝojoj kaj plezuroj, kiuj restas por viro en fino de la kvina jardeko…
Kaj Alevtina intertempe, turniĝante al la Fenda interstrato, pensis, ke, verŝajne, ŝi agis prave, reteninte per sia konversacio Vojceĥovskij-on, kiu pro tiu konversacio perdis Platonon Zemskov-on. Ja ne vane Zemskov aperis en ilia kuirejo: plej probable, al li iu tie «subĵetas» manĝaĵon…
La granda halo kaj la kabinetoj de la «Kara Bavario» jam estis plenaj de homoj, kiam Vojceĥovskij penis per la okuloj trovi la «bonan etulon». Obersturmführer Zollinger staris malantaŭ la dorso de la Standartenführer, kaj la ĉefdirektoro, paŝetante en malvasteco de la trairejo per lerta, kutima kelnera irmaniero, tre ne baldaŭ atingis la epoleton de Zollinger. Tiu «ĝiba, rapida kaj bulpieda» nekonato plu estis maltrankviliganta lin, kaj li kliniĝis al la rozkolora, idealforma orelo de la gestapano, por sciigi al li sian maltrankvilon, sed tiu per movo de la kapo komprenigis, ke li estas okupita, kaj Vojceĥovskij same komencis aŭskulti la malaltan, graŭlantan voĉon de von Zanke:
– En la lukto de la civitanoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj kontraŭ la negroidoj troviĝas, sinjoroj, tute sama ideo, kiel en nia lukto kontraŭ la judoj. Tamen, ĉiu antisemito estas spontanea naci-socialisto, kiun necesas ankoraŭ nur formi kaj farĉi per historio de la demando kaj, tiel diri, per ties plej energia ideo. Sendube, se ne nun, do poste ili iros laŭ nia vojo. Ili ne havas gvidanton, sed ĉu tio povas esti obstaklo? Ni fabrikos por ili bonegan gvidanton, ni havas sperton de Aŭstrio, Slovakio, Ĉeĥio, Moravio, Danio, Norvegio, ni scipovas fari malgrandajn, diligentajn, disciplinitajn kaj obeemajn gvidantojn. Kaj ni ja ne hastas! Kiu scias, eble, ie en Munkeno, aŭ Duseldorfo, aŭ en Berlino mem nun jam eliris el inkubatoro kaj pasas iujn stadiojn de dresado pursanga jankio, kuraĝa kaj iomete freneza, genia kaj iomete infaneca, plena de nia ideo sed tamen kapabla porti ĝin, tiun ideon, sub saŭco, ekzemple, ne nederlanda, sed kumberlanda, se ni transiros al lingvaĵo de gastronomio…
La maljunula seka mano de von Zanke kun plata geedziĝa ringo sur la ringofingro etendiĝis al la pokalo, la «bona etulo» kun preteco verŝis por la Standartenführer «viŝion», tiu kortuŝite grakis:
– Eĉ akvo el Francio estas, kiel pri ni zorgas nia Führer!
– Heil! – diris malantaŭe per mallaŭta voĉo la «bona etulo».
– Heil! – sonis super la tablo.
– Kaj ne nur «viŝio», – respektege alŝoviĝis al la orelo de la Standartenführer atendinta sian tempon kaj sian «temon» la ĉefdirektoro Vojceĥovskij. – Hodiaŭ per aviadilo al ni estis liverita kamemberto el Parizo, ostroj el Ostendo, kumberlanda saŭco el Danio, salikokoj kaj tute freŝaj strasburgaj anseraj pasteĉoj…
Von Zanke iomete klinis la kapon. Al la vortoj pri pasteĉoj ne indis krii «heil», sed ankaŭ preteraŭdi ĉion ĉi von Zanke ne povis.
– La genio de la Führer, – denove komencis li, atente rigardante en la vizaĝojn de siaj oficiroj, tiuj samaj, al kiuj li tiom antaŭnelonge menciis la «nokton de longaj tranĉiloj» kaj kiuj nun sidis, kvazaŭ nepoj apud saĝa avo, – la genio de la Führer konsistas ankaŭ en tio, ke lia sistemo de stimulado de agoj estas sentebla, ĝi konsistas el karno, estas materia kaj solida. La Führer ne nur obeigas popolojn, li tuj, senprokraste, kun tuta karaktera por li energio devigas tiujn popolojn labori por nia materia bonstato. La konkero de Francio ne estas efemera konkero – la pariza kamemberto estas pruvo de tio. Nia operaco «Nokto kaj nebulo XXI» estis gratifikita en tiu momento, kiam pri ĝi oni eksciis en la ĉefkomandejo. Tiuj kverkaj folioj al mia kruco, kiujn hodiaŭ al mi enmanigos Parteigenosse Brigadenführer Merkel, same kiel ankaŭ tiuj honorsignoj, kiujn li enmanigos al vi, miaj knaboj, estas realaĵo, sed ne esperoj pri rekompenco sur la ĉielo…
Li parolus ankoraŭ longe, sed en tiu momento Sturmbannführer Wentzlow tra la tuta halo laŭte kaj gaje permesis al si interrompi la ĉefon:
– Brigadenführer Merkel bonvolis traveturi la kontrolpostenon de la stacio Kapeljuĥi.
La maljuna vulpo iomete paliĝis. Malantaŭ lia dorso Vojceĥovskij estis rapide flustranta al Zollinger pri la «ĝiba kaj foririnta bulpiedulo», sed la «bona etulo» ne aŭskultis. Lin maltrankviligis la orkestro, kaj, facile depuŝinte la ĉefdirektoron, li hastis al la orkestrestro, por averti lin, kiam komenci «Horst Wessel»-on. Tiu kreteno tute povus komenci kanton «Supren levu la standardon, marŝu dense en la vicoj», anstataŭ la «Granda marŝo», kiel jam okazis unufoje. Dum irado li aŭdis, kiel von Zanke laŭte kaj solene proklamis:
– Mi petas ekstari, knaboj! Ni renkontos nian bravan Brigadenführer-on stare!
Tio estis la lasta, kion aŭdis la «bona etulo», ĉar la sonon de eksplodo aŭdis neniu el ĉiuj oficiroj de la grupo «C» kaj enirantaj tiutempe en la vestiblon oficiroj de la komandantaro, gvidataj de majoro zu Stackelberg und Waldeck. Tamen, mortintoj, kiel estas sciate, nenion rakontas. La eksplodaĵo, metita de la ĝiba librotenisto Zemskov, faris sian justan aferon. La eksplodigilo efikis je la dekunua horo kaj kvindek minutoj en la nokto antaŭ la deksesa de februaro de la 1942-a jaro. La trietaĝan domon, sub kiu troviĝis la kazino «Kara Bavario», por mallonga tempo prilumis ĵetiĝanta supren oranĝa flamo, eliranta kvazaŭ el profundegaĵoj de la tero, poste ĝi malrapide falis, kaj tiam ekbrulis fajfanta kaj hurlanta incendio.
Ĝuste al tiu incendio alveturis en nigra blendita aŭtomobilo, kun svastiko sur la flageto de la radiatoro, altega, ĝibeta, osteca, kromnomata «Dromedaro», Brigadenführer de la SS kaj malnova amiko de la forpasinta von Zanke Wolfgang Merkel.
Kun mieno de abomeno kunpreminte la lipojn kaj ne rimarkante sian poluritan adjutanton, li diris en la furiozantan flamon de la incendio, kvazaŭ tie estis liaj konversaciantoj:
– Nu? Pro kia diablo vi min urĝis?
Alevtina-n skuis forta tremo, en la okuloj staris larmoj, ŝiaj manoj estis senĉese moviĝantaj – ŝi jen ĉifadis kaj ŝiradis alumetan skatolon, jen remetadis de unu loko al alia tranĉileton, jen dismetadis vice trinkpoteton, glaseton, ladskatolon, cindrujon.
– Ĉu multajn ili arestis? – demandis Aglaja Petrovna.
Valentena Andrejevna kapjesis, larmo rapide ruliĝis laŭ la vango, gutis sur la tablon.
– Nur trankviliĝu, mi petas!
– Mi estas trankvila, sed al nervoj ne eblas ordoni. Ili arestas ĉiujn, eĉ kiu kuŝis malsana. Sur aviadiloj ili alflugis el Germanio mem, sataj, fronton ne flaris, kiel selektitaj – ekzekutistoj. Antaŭe alveturadis speciala taĉmento, kaj nun aliaj, la nomon mi forgesis. Ili estas la plej superaj en tiu specialeco, pli superaj ne ekzistas. Ili iradas el domo al domo, nenion diras, krom tiu sia «schneller!». Kaj tuj pafas, se io okazas, tia estas ordono.
– Kaj super ili kiu estas?
– Iu drako el Berlino, Brigadenführer. Nenien eliras. Oni diras, li eĉ mem por si manĝaĵon kuiras – ovaĵon. Ĉirkaŭ la tuta gestapo staras kordono el mitraletistoj. Eĉ sur la kontraŭa flanko de la strato ne eblas iri…
Ŝi subite kunpremis la kapon per la manoj kaj preskaŭ ĝemis:
– Almenaŭ tiu neĝvblovado finiĝu, fajfas kaj fajfas jam multan tagon…
– Vi almenaŭ valerianon trinku, – konsilis Aglaja Petrovna. – Aŭ varmegan teon!
– Mi havas germanajn pulvorojn, vigligajn, – diris Alevtina. – Kiujn ili al siaj tankistoj donas… Mi trinkos la pulvorojn kaj per Scnhaps «poluros».
Aglaja levis la ŝultrojn. Valentena Andrejevna ŝutis du pulvorojn en kulereton, altrinkis per vodko kun teo kaj ekfumis cigaredon.
– Tio estas faraĵo de Zemskov, – subite diris ŝi.
– Kial do – de Zemskov?
– Ja mi al vi rakontis, kiel li min trafis kaj retiriĝis kaj kiel mi poste intence kun la ĉefdirektoro koketis, por distri lin de suspektoj…
– Zemskov tie povis ankaŭ hazarde aperi…
Alevtina neglekte subridis.
– Mi la ĉefdirektoron distradis, kaj vi min. Interesa afero. Se vi ĉe mi loĝas kaj min fidas, do, sekve, kredas pri mia honesteco. Sed se ne kredas, tiam por kio loĝas? Tamen, tio estas konversacio superflua kaj nenion prezentanta, vi tutegale silentos, mi jam al vi, amikineto, kutimiĝis. Interesiĝas vi, probable, kie estas ili, Zemskov-oj, la gefratoj, ĉu? Malaperis, kvazaŭ sub la teron falis. Ilian straton tutan oni priserĉis, ĉiujn kelojn eĉ disbombitajn, – ili foriris, verŝajne, al la viaj. Ĉu vi kontentas?
– Certe, kontentas! – kun kvieta rideto respondis Aglaja Petrovna.
– Kaj kie estis nia «Kara Bavario», nun estas tute kvazaŭ konstrufosaĵo. Kaj ilin ĉiujn en ĉerkojn oni kolektadis per preniloj.
– Per kiaj preniloj? – kun malsimpatio kaj abomeno demandis Aglaja Petrovna.
– Por kameno tiaj estas fajropreniloj – longaj. Jen en la ĉerkon ili ĵetas iajn-tiajn ĉifonojn, kaj poste por pezo – brikojn, aŭ glaciiĝintan sablon, aŭ ajnan stukaĵon. Per najloj samtie en la kavo la ĉerkon fermas kaj sur ĝi per kreto skribas «Sturmbannführer Wentzlow». Kaj tie, eble, tute ne Wentzlow estas, sed ekzemple sinjorino direktorino aŭ tiu und Waldeck – la komandanto.
– Ĉu la komandanto same en via «Bavario» estis?
– Certe. Mi ja diris: neniu viva eliris, nur sola Hunda Morto ĉiam kuras kaj krias, verŝajne freneziĝis. Nun jam oni ŝin forkondukis, metos, eble, en frenezulejon.
– Kaj en la urbo kiel estas?
– Ordinare: ĉiuj kaŝiĝis. Eĉ infanon nenie eblas renkonti. Kaj fumo ne iras, kaj lumo ne brilas. Timas homoj…
Frostotreme skuinte la ŝultrojn, Aglaja Petrovna ripetis:
– Kaj fumo ne iras, kaj lumo ne brilas…
Alevtina ĵetis al ŝi atentan rigardon, moligis cigaredon, longe ĝin ekfumadis, poste demandis:
– Mi planon havas, Aglaja Petrovna, mi ellaboris. Longe pripensadis kaj deziras rakonti. Ĉu mi povas?
– Kia plano?
– Bela kaj simpla. Vi nur aŭskultu kaj ne pensu, ke vi sola estas plej saĝa. Jen kia plano: tiuj du ĉiam pasumas ĉi tie apud la panejo. Unu alta, la alia malpli alta kaj pli dika. Iliaj «tretuloj» – tiel kaŝobservistoj nomiĝas. Kaj ili tre rigardas, kiam mi eliras. Sed el malproksime. Ili la vizaĝon ne distingos, ili nur la figuron rimarkos kaj, certe, veston. De la drako, de la Brigadenführer, ili novajn ordonojn peti ne povas – timas. Ĉe ili ĉio estas laŭ la malnova ordo, kvazaŭ la «Kara Bavario» ne estas eksplodigita. Sed eblas, ke iu al tiu fiulo – la drako – raportis, por kio vi estis ellasita, por kio vi provizore liberas. Kaj li konsentis kun ilia plano, ĉu estas eble?
Aglaja Petrovna kapjesis: certe, tute eble. Alevtina Andrejevna kun avido, per grandaj glutoj trinkis varmetan akvon el la bolkruĉo, viŝis per la mano larmojn, atendis, por ekregi sin – ekregi tremadon, kiu subite per ondoj skuadis tutan ŝian korpon.
– Ni ne havas kion perdi, – decide diris ŝi. – Tutegale ili arestos, se ne pli, do malpli frue. Nun ja ili nepre arestos. Kaj kiam arestos, tiam pendumos, ili nun ĉiujn pendumas kaj pafmortigas, jam la ordono estas proklamita, kiaj estos ekzekutoj pro la eksplodo de «Bavario». Tio nomiĝas – «amasaj ekzekutoj». Nun aŭskultu la planon: mi eliros anstataŭ vi – en via palto, kaj en via kaptuko, kaj en la botoj. Via palto havas neelegantan fasonon, tiel nun neniu tajloras, eĉ estas strange, kie vi tian antaŭdiluvan vestaĵon trovis. Kaj la kolumo estas el vira pelto, sed rimarkinda. Tiuj du treege ekĝojos, ke vi finfine eliris, kaj post mi kuros. Mi ilin pli malproksimen foririgos, en iujn ruinojn, por ke ili pensu, ke estas en ilia dispono mistera sekreto. Kaj dum mi ilin kondukados kaj turnados, dum mi ilin trompados, vi foriros. Vi devas iri en mia palto, mi al vi ankoraŭ vulpon donos, kvankam ne nigran, sed efektan, tiajn nun en Eŭropo oni portas. Kaj mian ĉapelon, kaj la mentonon vi en la lanugan skarpon kaŝos. Kaj en miaj ŝuoj, la piedojn ni havas samajn, kvankam mia instepo estas pli kruta. Saketon, gantojn ŝamajn – ĉio ĉi konserviĝis ĉe mi, kaj en bona stato. Vi iros al Ravinetoj, tie estas ilia kontrolposteno, sed vi iros malpli alten, ne tien, kie estis la bazaro, sed kie antaŭe la modan kudrejon oni komencis konstrui, ĉu vi memoras? Tie ĉio estas frakasita, vi libere tra tiuj ruinoj preteros la kontrolpostenon – kaj al Zareĉje. Tie mi jam ne scias, kiel vi sukcesos, mi havas ses arĝentajn kulerojn, donu al ajna ulo, kiu de la bazaro kun sledo veturas. Ankaŭ ŝtofpeco estas, same prenu. Nun ankoraŭ: se ne du post mi iros, sed unu, tiam mi tuj revenos, kvazaŭ maldecidis iri. Kaj vi, kiam eliros, ĉirkaŭrigardu – por ajna okazo. Se ili forestas – risku. Ĉu vi komprenis mian planon?
– Komprenis, – nehaste, penseme respondis Aglaja Petrovna. – Certe, komprenis. Sed vin ja oni murdos, Alevtina, nepre murdos, kiam ĉio malkovriĝos.
– Interalie, oni min tutegale murdos, – kun gorĝa subrido respondis Alevtina-Valentena. – Nepre murdos, ĉar ili neniun, kiu en la «Kara Bavario» laboris, por ajna okazo restigos viva, tio estas ĝusta. Nur se estos laŭ ili, tiam estos mia morto same stulta kaj amara, kiel la vivo travivita, sed se laŭ ni, tiam mi pereos bele, disfloros, kiel jen tiu ĉi floro!
Kaj ŝi kapmontris al la «portreto de kakto», al la belega, granda, intenskolora floro, mirakle malkovriĝinta sur la malgranda kaj dorna kriplaĵo.
– Cetere, vi nur ne pensu, ke mi ĝuste por via persono deziras ion fari, – ree ekparolis Alevtina, kaj ŝia akra flustro subite elmontris tutan forton de kaŝita malsimpatio, kiun ŝi sentis al Aglaja Petrovna. – Nenion mi por vi farus, ĉar se ne estus vi, do iom pli poste li, Rodiono Metodjeviĉ, min ne nur pardonus, sed eĉ sur la manoj portus kaj ĉiujn siajn erarojn antaŭ mi agnoskus. Sed vi en malbona horo aperis, kiam mi faris teruran stultaĵon, vi trovis la tempon, kiam al li pro mia stulteco estis malbone, kaj nun jam la afero inter mi kaj li estas finita. Do, Aglaja Petrovna, mi petas, memoru, tute ne por viaj belaj okuloj strabaj mi al tio iras, sed nur tial, ke mi ne deziras morti tiel malpure, kiel mi vivis. Kaj se vi el tiu viandmuelilo eliros, – iomete patose, kiel aktorino, ekparolis Alevtina, – se vi saviĝos, tiam via partia konscienco devigos vin ne kaŝi, sed ĝuste kun detaloj rakonti al Rodiono Metodjeviĉ, kiel mi bele kaj heroe fordonis mian vivon…
– Do, ĉu nur pro beleco vi al tio iras? – akre demandis Aglaja. – Ĉu tiel mi al li diru: bele kaj heroe?
– Ne, ne tiel, – subite ektiminte, flustris Alevtina-Valentena. – Ne tiel, ne diru tiel! Ĉio ĉi estas stultaĵoj, Aglaja, ĉio ĉi pro nervozeco mia kaj la damnitaj germanaj pulvoroj. Pardonu min, mi ja vere estas tre nervoza, tuta kiel nerva bulo. Vi al Rodiono diru, ke travivis Vanjo-Alja peke, sed morti feke ne konsentis. Ne konsentis sen utilo. Decidis tiel ĉion plenumi laŭ sia propra projekto, ke nek li, nek la infanoj – Barbara kaj Eŭgeno, – pensu, ke mi estis nur stagnanta filistrino. Mi ne komprenadis, mi ne progresis, sed ne tia mi estis, ke ili pri mi hontu. Kaj, tamen, por kio mi ĉion ĉi? Ja vi estas kvankam malbona por mi, sed homo vi ja estas honesta kaj nobla. Vi mem trovos, kion diri…
Ploro spasmigis al ŝi la gorĝon, sed ŝi rapide ekregis sin kaj, forturniĝinte, komencis elĵeti el la komodo la «efektan vulpon», la ĉapelon, la lanugan skarpon kaj ĉion ceteran, necesan por transformo de Aglaja Ustimenko al Valentena Stepanova. En la malplena domo staris silento, nur aŭdiĝis susurado de neĝa blovado je trafrostigitaj vitroj kaj egalmezuraj batoj de la pendolo de la granda mura horloĝo. Poste, same silente, Alevtina vestis sin tutan en ĉio de Aglaja kaj longe rigardis al si en la spegulon…
– Mi estas hela, kaj vi estas malhela, eĉ kiel ciganino, – diris ŝi. – Mi tuj min ŝminkos, mi havas tian pomadon, tre bonan, tutan kompleton, ankoraŭ antaŭ la milito al mi Daĉjo akiris ĉe spekulistino, eksterlanda produkto, li frenezan monon pagis. Lucy Miĥajlovna simple ĵetadis sin sur la genuojn: vendu!, kaj mi al ŝi – spit! Mi nun pli malhele min ŝminkos, kaj vi prenos la pli helan. Kaj ligu viajn korvajn harojn pli alte, alie vi kaptiĝos…
En la silento denove ekfrapis la pendolo, denove eksusuris, ekknaris la neĝoblovo. Alevtina estis enfrotanta en la vangojn sian «eksterlandan pomadon», ŝiaj okuloj seke brilis, la lipoj tremeradis. Ankoraŭfoje ŝi «en la Aglaja maniero» nodis la kaptukon.
– Malbruk' militen iris[53], – diris ŝi. – Estas tia antikva romanco satira. Tio estas mi – Malbruk'. Nu, kio do nun, ĉu necesas iom sidi[54]?
Ŝi eksidis, silentis iom, enspirante cigaredan fumon, poste leviĝis kaj ne retrorigardinte foriris.
La duopo plu estis pasumanta apud la panejo.
Unu tuj plonĝis en pordegejon – la dua, male, ŝajnigis, ke li legas algluitan sur la muro ordonon. Alevtina staris iom, kvazaŭ pensante, kien ŝi iru, poste elprenis el la poŝeto de la palto papereton kaj, kiel malbona aktorino, montris, ke sur ŝia papereto estas skribita adreso. La paperpecon ŝi tuj tre ete disŝiris kaj ĵetis al vento. Ŝia koro batis nun egalmezure kaj trankvile, la ŝminkitaj lipoj ridetis orgojle kaj degne: tiel, laŭ ŝia imago, devus rideti en tia situacio Aglaja.
Ambaŭ «tretuloj» ekiris post ŝi.
Tra interstrateto, rapide kaj vigle paŝante, ŝi eliris sur la Leninan straton kaj ĉi tie rememoris, kiel tre antaŭlonge ankoraŭ en Petrogrado, estante knabino-ĉambristino, ŝi vidis en kinejo «Pariziana» ial blukoloran filmon pri detektivoj kaj forkurantaj krimuloj, pri falsa spuro kaj falsaj krimpruvoj, kiel ludis pianon hirta kineja pianisto kaj kiel kuradis sur la blua ekrano per ridindaj, saltaj paŝetoj homoj en bulaj kaj cilindraj ĉapeloj.
Apud afiŝo, kiel tiuj uloj en la filmo, ŝi haltis, rigardis al fama germana kantistino Marlene Dietrich kaj skribis per krajono du nombrojn – «9» kaj «14». La gvatantoj rimarkis, ke ŝi skribas, kaj unu el ili ekkuris post ŝi, kaj la dua haltis ĉe la grandega, malferminta la blankdentan buŝon Marlene, kaj pro tio, ke ŝi hodiaŭ ĉion tiel facile sukcesadis, Alevtina-Valentena kun ĝoja rideto enkuris en parfuman butikon, kiu tute antaŭnelonge malfermiĝis, kaj enigme demandis de la kalva mastro, «ĉu ne eblas kun lia perado akiri cent gramojn da sakarino». La mastro retiriĝis de ŝi, ŝi ridetis al li per la okuloj, kiel tie, en la juneco, en Petrogrado, kaj, frapante per la botoj, ree ekiris laŭ la Lenina strato, sciante certe, ke la «tretuloj» miregos pri ŝia demando pri sakarino. Ili vere miregis, kun ĉiu minuto ĉiam pli konvinkiĝante pri tio, ke ili havas aferon kun danĝera partizanino, insida kaj ruza, eble eĉ kun bandestrino de la «ruĝaj arbaraj homoj».
Apud ruinoj de la ĉefpreĝejo Alevtina kvazaŭ subite rimarkis, ke oni ŝin gvatas, kaj komencis sinui. Ŝi eniris en pordegejon de eksa banejo, kie nun estis konstruata provizejo de la germanoj, kaj kaŝiĝis tie, komprenante, ke la «tretuloj» same kaŝiĝis. Poste, maltrankvile ĉirkaŭrigardante, sed ŝajnigante, ke ne plu rimarkas ilin, ŝi preskaŭ kuris al la malsupreniĝejo sur la Pipran straton kaj haltis, donante al ili tempon kaŝiĝi de ŝi. Nun ili estis jam ne du, sed multe pli: eksciinte, ke Ustimenko-Fjodorova palpserĉas komunikadon, la Dromedaro ordonis je ajna kosto liveri ŝin al si – ĉu vivan aŭ malvivan, ne gravas. Brigadenführer Merkel ne intencis fari ĉi tie kriminalistikajn enketadojn. Li estis adepto de la simplega teorio de neniigo de la tuta «homa brutaro» sur la teritorio de la kontraŭulo – tiel li esprimis en sia konferenco jam en la komenco de la rusa kampanjo. Kaj ĉi tie li ordonis – neniigi sen juĝo kaj enketo.
Ĉirkaŭ la tria horo horo posttagmeze, metinte ankoraŭ kelkajn enigmajn ciferojn sur ordonojn kaj afiŝojn, Alevtina eksentis, ke ŝi neelteneble laciĝis, kaj komprenis, ke venis tempo fini la ludon. La vigliga efiko de la «germanaj pulvoroj» finiĝis, en la oreloj de Valentena Andrejevna estis zumado, kaj la kapo turniĝis. «Nun ŝi foriris, – pensis Valentena pri Aglaja, – nun ŝi, certe, foriris, nepre, kaj mi nun jam povas».
Trairinte malnovajn stratojn de la Koĉera, ŝi ekvidis ruinojn de la kinejo «Staĥanovisto». Ĉi tie ĉio estis superŝutita per neĝo kaj frakasitaj brikoj, sed Valentena ŝajnigis, ke, ne rimarkante la gvatadon, ŝi foriras en iun sekretejon. La «tretuloj» kaj la gestapanoj interŝanĝis rigardojn – kompreneble, ili povis ŝin mortpafi, sed la tento estis tro forta. Foriri al ŝi ili, certe, ne permesos, sed se tie estas ankoraŭ iuj homoj?
Glitfalinte kaj ĝeminte, Alevtina ruliĝis en malhelan, senfinan kelon, sub fleksitajn kaj torditajn per bomba eksplodo ferajn trabojn. Ŝia kapo turniĝis ĉiam pli forte, sed tamen ŝi trovis en si fortojn laŭte voki:
– Kamarado Rodiono! Ĉu vi estas ĉi tie?
Kaj iom poste ŝi diris pli mallaŭte, sed tiel, ke la persekutantoj aŭdu:
– Ĉio estas normala, en ordo!
Poste ŝi ekmalbonfartis, probable ŝi tamen batiĝis, kiam falis en tiun kavon, aŭ simple proksimeco de la fino montris sin. Ŝi jam ne plu povis imagi detektivojn kaj persekuton, ne povis ĝoji al tio, ke ŝi tiel sukcese trompis la fricojn, ne plu povis elpensi artifikojn, kiel elpensadis dum la tuta hodiaŭa tago.
Kaj teruro de soleco kunpremis ŝian gorĝon.
Tie, en mallumo, ŝin prenis la gestapanoj.
Ili estis multaj, ili lumis antaŭ si per lanternoj, ŝovadis en ĉiujn angulojn la tubojn de la mitraletoj, serĉadis «Rodionon», aliajn homojn, kaj poste, koleriĝinte, komencis bati Alevtina-n kaj demandi, kie estas la ceteraj, sed ŝi silentis, penante kovri la kapon per la manoj, kaj angore pensis, ke ili simple batmortigos ŝin ĉi tie, sed ne mortpafos, kiel mortpafus Aglaja-n.
Finfine, ŝin, senkonscian, elturmentitan, sed ankoraŭ vivan, ili eltrenis eksteren, kaj nur tie, apud la kinejo «Staĥanovisto» en lumo de la foriranta februara suno la frislanda virbovo, ĉefsoldato Krautz, rekonis en Alevtina «ne tiun bolŝevistinon». Ne tiu postulis de li la lanpecon, tiun li rekonus tuj. La «tretuloj» retropaŝis – nun, certe, ankaŭ ili estos punitaj! Nur la gestapaj soldatoj, venintaj el Berlino, interŝanĝis ŝercojn, ekfumante, ilin tuta tiu tumulto tute ne koncernis.
Je la deka horo de vespero Alevtina-n oni liveris al la Brigadenführer.
La Dromedaro, grandega, magra, flava kaj osteca, staris meze de la kabineto de la eksa Standartenführer, eksa kolonelo, eksa von Zanke, eksa kavaliro de la fera kavalira kruco kun kverkaj folioj. Sur la vizaĝo de Dromedaro, senigita je ajna esprimo, ruliĝis ŝvito: li ĵus ĉi tie parolis per rekta telefono kun la Reichsleiter mem. Sur la brusto de la Dromedaro brilis kaj lumis, fajne tintetadis kaj melodie sonoretadis ĉiuj liaj akiritaj per servado ordenoj, kiujn Reichsleiter Göring ĵure promesis de li deŝiri, se li, «fiodora dromedaro», ne finos tuj la tutan tiean kaĉon!
– Ustimenko? – kriis la Brigadenführer. Li ankoraŭ nenion sciis, al li oni simple ne kuraĝis raporti. – Vi? Respondi!
– Ustimenko! – per ekstaza kaj tremanta voĉo kriis Alevtina-Valentena. – Ustimenko! Komunistino! Kaj nenion al vi, fiuloj, kaj neniam diros! Mortaĉu! Vivu nia Sovetia patrujo, morton al vi, faŝistaj okupaciantoj, hu-r-r-a! Ankaŭ mi estas sentima, ankaŭ mi estas ne malpli bona ol aliaj, ankaŭ mi vin ne timas, ankaŭ mi…
Finkrii ĉion, kion ŝi deziris, ŝi ne sukcesis: blua flamo bruligis ŝian batitan, sangantan vizaĝon, kaj ŝi falis dorsaltere kun kuglo en la frunto. La Dromedaro ĉiam estis opiniata unuaklasa pafisto, speciale al nemoviĝantaj celobjektoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.