|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KARA MIA HOMOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Ne sciante, ke Vlaĉjo havas malmultajn aferojn sur «Puŝkino», Neville ofte persvadadis lin:
– Ne malŝparu pro mi tempon, doktoro, vi havas ĝin tro malmulte por permesi al vi lukson sidi kun mi, kvazaŭ vi estas fratino-karmelanino. Iru al viaj vunditoj kaj frostvunditoj. Nun mi estas certa, ke eĉ sen via partopreno knaboj de tiu ĉi ŝipo ne forlasos min, eĉ se la stato iĝos definitive aĉa. Iru do, doktoro!
Ustimenko boligadis la injektilon, faradis al Lionel injekton kaj foriradis kun suprenfalditaj ĝis la kubutoj manikoj de doktora kitelo. Malvarma vento fajfadis en la maro, la suno naĝadis sur la blindige pura firmamento, konstanta balancado naŭzadis Ustimenkon kaj lia kapo turniĝis, sed li tenis sin, ne montrante tion: la mara uniformo estis deviganta. Lionel, la kvina gravo Neville, ĉirkaŭvolvita per la orenburga kaptuko, de sur la brankardo rigardante el trans la lazareta vando, malsimpatie deŝovante la malsupran lipon, de supre malsupren, longe demandadis pri io la «postvivintojn» – «survivers» – tiel ĉi tie oni nomis la prenitajn de sur la ferdeko de «Paola» matrosojn. Poste li insultadis:
– Iru vi al diablo, lupoj, kun viaj paroloj! Ĉu vi aŭdas? Vi min tedis ĉiuj!
Kaj al Ustimenko li rakontis:
– Ĉu vi aŭdis, doktoro? Ilin tutsimple forlasis nia konvojo, kiam ili estis irantaj al vi. Nia kara militflota departemento ordonis al la komandanto de la konvojo doni al la transportaj ŝipoj «rajton de memstara navigado». En traduko en la normalan lingvon tio signifas: «Saviĝu kiu povas!» Ja viaj ŝipoj ankoraŭ ne aliris, tio okazis ankoraŭ antaŭ la limoj de via operaca zono. Ĉu vi aŭdas min, doktoro, aŭ al vi estas malpermesite pri tio paroli?
– Prefere diru tion al viaj admiraloj!
– Paroli pri malbonaj admiraloj – tio estas malbontona! – diris Lionel. – Ĉi tie, doktoro, estas io multe pli abomena.
– Kaj ankaŭ tion adresu al ili!
– Se via scienco scius, kiel fuelumi min per hemoglobino…
– Do kion vi tiam farus? – demandis Ustimenko.
– Kion mi farus?
Li prokrastis respondi. Malforta rideto tremis sur liaj lipoj.
– Mi farus tion, kion mi devas, doktoro. Ja mi multon scias. Kaj nun super mi ne estas guvernisto, kiel en la infaneco en Surrey aŭ Essex. Kaj golfludi por mi estas ne interese. Hemoglobino – jen kio estas por mi necesa, sed kun tio nenio fareblas!
– Kial vi kroĉiĝis al tiu hemoglobino!
– Kun hemoglobino eblas multon fari, se vi ne nur batalas en la aero. Ĝuste tial mi bedaŭras. Ne sufiĉas, vidu, esti normala aviadisto, eĉ post la kolegio de Jesuo en Oksfordo, kie estas tiel komforte, kie ĉiutage sonoras sonorilo ĝuste tiomfoje, kiom da studentoj estas ĉe ni…
Li plu estis ridetanta – mistere kaj milde, kaj liaj pensoj estis klaraj, kvankam fojfoje povis ŝajni, ke li ion konfuzas. Sed Vlaĉjo sukcesis kutimiĝi al tio, kiel parolas Lionel, kaj estis komprenanta ĉion.
– Vidu, doktoro, – diris li neatendite. – Niaj oficistoj-diplomatoj ne rajtas ricevi eksterlandajn ordenojn. Antaŭ tri jarcentoj kaj duono reĝino Elizabeta pri tio esprimis kun krudeco, konforma al ŝia tempo, sed tre precize: «Mi deziras, ke miaj hundoj portu nur miajn proprajn kolrimenojn!» Estis forte dirite, ĉu ne, doktoro? Nu, kaj se mi deziras porti nenies kolrimenon? Se mi estas per si mem?
– Tio, ŝajne, ĉe vi ne okazas! – morne respondis Ustimenko.
– Mi ne scias, kio ĉe ni okazas kaj kio ne okazas, sed mi ne deziras porti ies ajn kolrimenon, – diris Neville. – Mi ne deziras paroli: «Aĥ, Dostojevskij, Dostojevskij, aĥ, tiuj vastaj slavaj animoj» – kaj fari tion, kion penas fari onklo Torpentow kaj liaj amikoj moslistoj. La ĉefa afero estas, ke tion ili fojfoje sukcesas. Eble, mi ne komprenus tiun malpuraĵon, se ne mia propra haŭto. Ĉio tio tiel videblas sur mi, ĉio ĉi estas tiel krude kunkudrita. Aŭ vi pensas, ke mi estas stultulo, kiu tute nenion komprenas? Ĉu vi pensas, mi havis malmultajn aferojn kun konvojoj?
– Tion, ŝajne, vidas ĉiuj, – morne grumblis Ustimenko. – Eĉ tiuj, kiuj, laŭ la esprimo de via historia reĝino, portas ŝiajn «kolrimenojn».
– Ne nur portas, sed eĉ penas per servo akiri ĉiu por si tiun kolrimenon, ridinde, sed estas tiel… Tamen, diablo ilin prenu, tiujn kolrimenojn, mi deziris al vi rakonti pri la antaŭa ŝiptrajno. Ĉe vi oni ne scias, kiel ĉio ĉi komenciĝis, sed ĉe ni iuj scias ĉiujn cirkonstancojn. Kaj la cirkonstancoj naskis spritaĵon. Tiu spritaĵo iĝis populara, kaj mia onklo Torpentow ĝin kun plezuro, verŝajne, ripetas. Tio estas vortludo kaj ankoraŭ io stulta, sed ekstreme fia. Mi estas anglo kaj serioze rilatas al mia lando, tiom serioze, ke eĉ al vi, doktoro, mi ne povas rerakonti tiun spritaĵon. Ili deziras, ke vi vidu, kiel cirkonstancoj iĝas pli fortaj ol nia deziro helpi al vi. Kaj por tio ili ludas tutan tiun ĉi malpuran ludon. Kaj pro tio estas tiel aĉe en mia animo…
Nun li estis parolanta raŭke, lace kaj rapide; ŝajnis, ke interne de li brulas kolera flamo, kaj tiu fajro ankoraŭ subtenadis liajn fortojn tiom, ke Lionel eĉ kun detaloj rakontis al Vlaĉjo, kiel «malaperis», kvazaŭ en mistika kinofilmo, el la franca haveno Bresto pezaj ŝipoj de nazioj, trairis «nerimarkitaj» preter la floto de lia reĝa moŝto kaj kiel poste ili iĝis sur la vojo de la arktaj konvojoj.
– Ĉu vi komprenas, doktoro? Tute kiel kun mi, aŭ proksimume kiel kun mi. Prefere tiu Neville mortaĉu pro refojaj sangelfluoj, sed sen ajna risko niaflanke. Ni ja estas nur homoj. Ĉu vi komprenis la analogion? La germanaĉoj, sed ne Ward kaj mia onklo Torpentow iĝas kulpaj pri tio, ke ni ne plenumis niajn devontigojn kaj fuŝis la promesitajn liverojn. Ni estas nur homoj, kiel esprimas tiu stulta bruto Ward. Sed estas ja minutoj, kiam ni devas esti pli ol nur, ĉu vi komprenas? Pli! Dispremi la naziismon povas pli ol nur homoj. Nur homoj estas tro fleksebla nocio, ne vane pri tio tiel ofte parolas Pétain.
Li sufokiĝis, kaj Vlaĉjo ordonis al li silenti, sed Lionel ne obeis. La kolera flamo ĉiam pli arde brulis en li, tiun fajron ne eblis estingi.
– Malhonesta ludo… Vi ne estas sportisto, vi ne komprenas, kia fiaĵo estas organizita, trompa ludo. Mi dufoje estis katapultita en la ĉielon, ĉu vi memoras tiun konvojon – vintre, en marto? Dufoje dum unu sama tago. Kaj poste ankoraŭ foje. Unue, kiam ni trenis nin inter la Ursoinsulo kaj la Norda Kapo, kaj poste jam ĉe aliro al via golfo. Tio estis malfacila tasko, sed por kia diablo ĝi necesas, se la tuta tasko de Ward kaj Torpentow estas – laŭeble, per ĉiuj fortoj ne liveri la promesitan.
Lionel sufokiĝis, al li subite mankis aero. Ustimenko kliniĝis al li. Kaj ŝiris viŝtukon.
– Ree! – finfine elparolis Neville. – Ree, kaj neniel haltas…
Milenuŝkin alportis ankoraŭ viŝtukon, sed la sango plu fluis kaj fluis en la buŝo, kaj ĝin ne eblis haltigi. Nur post ĉirkaŭ du horoj, kiam ili transportis lin en la lazareton, al li sufiĉis fortoj demandi:
– Kiom al mi restis, doktoro?
– Se vi malpli multe babilus, tiam nenio tia okazus, – mensogis Vlaĉjo. – La tuta afero estas en absoluta kvieto.
– Sed tamen?
– Al vi restis grandega, longa vivo, leŭtenanto, – ree mensogis Vlaĉjo, por konvinkeco nominte Neville-on leŭtenanto. – Grandega, longa kaj tre interesa vivo.
– Ĉu vi pensas? – tire diris Lionel, penante kredi al Ustimenko. – Ĉu vi estas certa?
– Aĥ, ne faru el vi martiron, – ekkriis Vlaĉjo. – Se vi vidus, kio iam okazas en la mondo!
– Ĉu malfacilaj kazoj?
Vlaĉjo ne respondis. Neville hihiis.
– Vi nur ne timu aflikti min per fremdaj suferoj, – diris li. – Ni, vunditoj, ŝatas, kiam al proksimulo estas malpli bone, ol al ni. Tio nin ial eĉ konsolas. Speciale, se proksimulo estas tia bruto, kiel tiu el Panamo, kiu ŝtelis kaj kaŝis du savzonojn kaj dek unu savjakojn. Li simpe ŝtelis tion de siaj kamaradoj…
Kaj, vigliĝinte, Lionel komencis detale rakonti pri la bruto-panamano, pri tio, kiel al li lia propra amiko promesis «ŝovi tranĉilon», se ripetiĝos tia historio. Li estis viva, tute viva, tiu knabo, kaj nur Vlaĉjo sciis, ke vivas li jam je konto de morto. Tio estis artefarita vivo, la koro ankoraŭ batis kaj nutris la cerbon, tamen ne per si mem, sed obeante al tio, kion faris majoro de medicina servo Ustimenko: obeante al senfinaj transfuzoj, ampoloj, injektilo.
– Jen, ni ankoraŭ parolis pri niaj tradicioj, – tute gajiĝinte, rememoris li. – Niaj tradicioj! Tio estas grandioza, doktoro! Ĉu vi aŭdis pri incendio de la ĉambro de komunumoj en Londono? Ĉu ne scias? Jen al vi niaj tradicioj: la gardisto de la ĉambro kategorie rifuzis enlasi fajrobrigadanojn en la brulantan domon pro tio, ke la fajrobrigadanoj ne estas membroj de la parlamento. Ĉu vi povas tion al vi imagi?
Li ekridis, poste por longe enpensiĝis kaj neatendite tre serioze diris:
– Estas neordinare stulta tio, ke mi ne vidos, kiel ĉio ĉi finiĝos. Eble, tio estas troa memfido, pri kiu vi min tiel ofte riproĉas, sed tamen…
– Kio – tamen?
– Mi tre taŭgus post la milito, kiam ili tie, en Londono, kaj en Vaŝingtono, kaj en Parizo, piedfrapos kaj ordonos: «Nun sufiĉas stultumi, sufiĉas da ĉiaj makisanoj, Rezistado, partizanoj kaj komplimentoj al la rusoj. Nun estas leĝa registaro!» Ĝuste tiam ni taŭgus. Sed da ni tre malmulte restos, bedaŭrinde, doktoro, kaj tiuj, kiuj restos, suspiros kaj trenos sin laŭ la malnova vojo…
Poste li aldonis:
– Mi havas amikojn en Francio. Jam nun ili plendas pri tio, ke ilian partizanan militon kontraŭ nazioj oni insultas revolucio.
Antaŭ la noktomezo Neville ree ekfartis aĉe. Li estis malbone aŭdanta, malbone komprenanta. Liaj pensoj konfuziĝis, blueta paleco kovris la vizaĝon, la maldikan kolon.
– Aĥ, doktoro, se tiu nereturnebla procezo irus pli gaje, – diris li kun peza suspiro. – Ĉu vere via scienco ankoraŭ ne ellernis transporti nin sur tiun bordon pli komforte?
Kaj li komencis paroli pri aŭtomobiloj – pri «Daimler», «Jaguaro» kaj «Bentley».
Vlaĉjo estis lavanta la manojn, kiam Milenuŝkin demandis lin per solaj lipoj:
– Kiel?
– Terure! – same, nur per la lipoj respondis Ustimenko kaj subite eksentis, ke lia mentono nereteneble tremas.
– Eliru, – balbutante, petis Milenuŝkin. – Eliru, vi nun ne devas esti ĉi tie. Eliru, kaj mi sukcesos mem, kamarado majoro…
Kaj, sufokiĝante, Vlaĉjo eliris.
Alpreminte la frunton al la sava floso apud la lazareto, kaptinte per la mano duoncirklon de «Oerlikon», li prononcis kiel sorĉparolon:
– Mi ne povas, ke vi mortu! Ĉu vi aŭdas?
Sed neniu lin, certe, aŭdis. Kaj neniu al li, kompreneble, respondis.
– Mi ne povas, ke vi mortu! – tra la dentoj, ne spirante, elpremis Ustimenko. – Vi ne rajtas morti! Vi estas nur naskiĝanta! Vi ankoraŭ estos, knabo! Vi ankoraŭ estas knabo, infano, sed via tago venos, vi estos! Vi ne rajtas morti! Mi ne deziras, ke vi mortu!
Nelaŭte kaj egalmezure estis tremanta la maŝino en la granda sino de la vaporŝipo, la helico pelis la ŝipon antaŭen, fajfis sala, kolera vento, brileradis sub la malvarma suno kurantaj ondoj, frapadis per domenpecoj la savitaj kaj jam sukcesintaj kvereli inter si bronzvizaĝaj, tatuitaj, ebrietaj «survivers», kaj ĉi tie apude, trans la vando de la blanka lazareto, sur la lito sub numero 2 estis mortanta la knabo. Ĉiuj, malgraŭ la milito kaj danĝeroj, havis ĉion en la estonteco, kaj por li en la estonteco restis tute nemulte da tempo. Tute mizera tempo, ja tion Vlaĉjo sciis. Same kiel li sciis, ke helpi eblas per nenio.
Lavinte sian vizaĝon ĉe kontraŭincendia ferdeka akvohoso, viŝinte la vizaĝon per la basko de la kitelo, li ekiris en la lazareton. Neville ankoraŭ estis dormetanta, kaj Vlaĉjo, ne rimarkante miregan rigardon de Milenuŝkin, verŝis por si en mezurflakonon viskion kaj eltrinkis unuglute. Poste li eksidis sur la liton numero 1, apoginte la vizaĝon per la manplatoj, kaj diris al la ŝipa helpkuracisto, ke tiu povas esti libera.
– Mi iros en la salonon, – respondis Milenuŝkin. – Okupiĝos tie…
– Iru, okupiĝu!
– En ia okazo…
– Mi mem scias, kion mi faru en ia okazo…
Milenuŝkin timigite foriris.
Ree ie maldekstre oni komencis ĵeti profundajn bombojn. Neville ekĝemis kaj penis leviĝi.
– Ne gravas, – severe diris Vlaĉjo. – Kuŝu!
– Al mi estas ege aĉe, doktoro, – plendis la aviadisto. – Kvazaŭ rato ronĝas min ie elinterne. Kaj ĉio doloras, kaj ĉio fluas. Donu al mi akvon!
Trinkinte el bektaso, li iom kuŝis silente, poste rapide kaj ordone diris:
– Mi deziras al la aero. Al mi estas sufoke ĉi tie, doktoro. Ĉu nun estas mateno aŭ vespero?
– Nun estas nokto, Lew. Kaj tie estas malvarme kaj vente.
– Mi fajfas, doktoro!
– Mi al vi ne konsilus.
– Ĉu tio povas malutili al mia sano? Apenaŭ! Mi dezirus, ke al ni oni kuiru kafon, doktoro, mi ĉi tie havas tutan ladskatolon, oni kuiru ĉion. Ja neniu dormas, tio ja estas la lasta nokto de la vojaĝo, ĉu vere?
– Vere! – kun peno diris Ustimenko.
– La lasta! Kaj mi deziras pasigi ĝin kun homoj.
– Sed mi ja estas ĉi tie?
– Vi sola por tiu nokto malmultas. Mi tre deziras, ke venu la ŝipestro, al li estas utile trinki tason da kafo, kaj la supera asistanto, kaj la stevardino! Kaj tiu knabo, kiu min eltrenis el la akvo, same venu, li pro mi ĝeniĝas kaj eĉ unu fojon min ne vizitis. Kaj konjakon mi havas bonegan krome. Kial ne aranĝi festenon? Veran diboĉon!
Rememorante post jaroj, jam en pacaj tagoj, tiun ĉi nokton – la lastan nokton en la vojaĝo, kiel esprimis Lionel, – Vlaĉjo severe riproĉadis sin pro facilanimeco, sed tiam – en tiu freneza nokto, kiam denove, post meditoj pri tio, ke homo al homo estas lupo, malfermiĝis al li feliĉo de kompreno de tiu simpla veraĵo, ke homo al homo, certe, estas frato – li ne pensis, ĉu utilas tiu emociiĝo por la mortanto aŭ malutilas. Plej probable, ne indis elporti la aviadiston al la sonoranta vento, sed tio estis la lasta deziro de la kondamnito, kaj ili «elveturis» – kun kafo, konjako, glasoj, tasoj kaj brando. En atendo de almozo ĉirkaŭe proksimiĝis la lupoj – dungitoj-«survivers», sed la frato kriis al ili, kiel al lupoj:
– Iru for!
Kaj, subridante per la sekaj lipoj, klarigis al Vlaĉjo:
– Ili vendadis diversajn sandviĉetojn, kiujn ricevadis de vi kontraŭ firmaj prezoj, kaj profitadis mil procentojn. Kaj nun ili postulos, ke oni ŝanĝu ilian profiton al valuto. Pri tio ili al mi fanfaronis. Kaj ili ne hontis, ke tiuj, kiuj savas la mondon de faŝismo, manĝas mileon…
Kaj li aldonis, atente fiksrigardante al la «survivers»:
– Malbone estas pensi tiel en tia nokto, sed tiujn ĉi povus dungi ankaŭ faŝistoj, ĉu ne, doktoro? Iliaj okuloj lumas, kiel ĉe lupoj, – tiel esprimis la mortanto, kiu, certe, neniam vidis aŭ, kiel li diradis, «ne sukcesis» vidi lupojn. Sed li estis komprenanta ĉion tion, kion estis komprenanta ankaŭ Ustimenko. Neville estis homo, kiu estis naskiĝanta en tiu ĉi sonoranta, fajfanta arkta nokto, homo, kiu estis naskiĝanta en malfacilegaj moralaj suferoj, por malaperi por ĉiam.
«Do, kio mirinda estas en tio, ke kuracistoj fojfoje mortpafas sin?» – tiel pensis Vlaĉjo poste, rememorante tiun ĉi nokton de la vojaĝo – tiun nokton de naskiĝo kaj morto. Tiun nokton, kiam venis en lian kapon penso, ke la honoro de kirurgio, al kiu li tiel fidele kaj pasie servis, estas tretita ne de homoj, ne!
Ĝin tretis lupoj!
Elisbaro Ŝabanoviĉ venis nerazita, kun sekiĝinta vizaĝo, cindrokolora en nokto. Venis ankaŭ la danda Petrokovskij – en blanka svetero sub moleskina[82] jako. La kuiristo en blanka ĉapo alportis al la ingliŝo Leonĉjo kafon, kuiritan kun tuta fajneco, tradicia sur «Puŝkino». Kaj onjo Paŭlinjo elprenis gardatajn servicajn «Gardner»-ajn[83] tasojn kaj donis ilin sur pleto, kiel en la malproksima paca tempo, kiam ŝi priservis kongreson de fiziologoj. Kaj tiu, kiu eltrenis la kvinan grafon Neville el la akvo – nodoplena aĝa ferdeka matroso, kun nepriskribebla nazkataro – same venis kaj ekstaris malproksime, por ne «infekti», kiel li esprimis, «antaŭ la patrujo mem la gaston». Eltrinkinte rapide sian martinion kaj almanĝinte ĝin per cepa bulbeto, la savinto ekiris al la mitraloj, kaj Neville silentis kaj ridetadis per malforta, laca rideto.
Lia rigardo estis esprimanta strangan paciĝon, kaj estis sovaĝe, kontraŭnature konscii, ke tiu homo estas forpasanta, ke per nenio plu eblas lin reteni, ke li, samtempe kaj senforta fizike, kaj plena de grandegaj moralaj fortoj, mortanta kaj mirinde viva kaj tera, ĵus naskita homo, – baldaŭ, tre baldaŭ dissolviĝos en neekzisto.
– Nu, – plu ridetante, diris Neville. – Nun jam restis nelonge, ĉu vere, ŝipestro?
Amiraĝibi kun netreminta vizaĝo prenis glaseton da martinio, lipis kaj kapjesis.
– Plej probable, – kiel ĉiuj ŝipestroj, singarde respondis li. – Je via sano, Neville!
Je la sano de la leŭtenanto drinkis ankaŭ Petrokovskij.
– Kaj kafon, – petis Lionel, – bonvolu trinki kafon. Kaj ankoraŭ brandon, aŭ kion ni tie havas? Doktoro, verŝu por vi!
Ustimenko plenigis glaseton kaj intencis eltrinki, sed forgesis.
– Mi ie legis, – subite abrupte diris Neville, – tute antaŭnelonge, ke kelkaj el tiuj, kiuj faras historion, tre malvarme rilatas al la homa gento, tial la historio fojfoje estas farata je la konto de la homoj. Ni drinku je tiuj homoj, kiuj, farante historion, ne forgesas pri la homaro…
Li same lipis kaj rapide, kvazaŭ timigite, ĉirkaŭrigardis.
Amiraĝibi ĝistrinkis sian tason da kafo kaj, mallonge glatuminte Vlaĉjon al la ŝultro, kvazaŭ komprenante, kio lin atendas, foriris al la ponto, Petrokovskij-on vokis stafeto, onjo Paŭlinjo forportis la vazaron, kaj nun ili restis duope – en verda lumo de profunda nokto, sub risortaj batoj de malvarma vento – rusa milita kuracisto en blanka kitelo super marista tuniko kaj mortanta junulo kun knabinaj bukloj sur la tempioj kaj la frunto, tiom sentima, ke al li sufiĉis kuraĝo demandi:
– Ĉu nun estas la fino, doktoro?
Sed la respondon li jam ne komprenis, ne povis kompreni. Li estis parolanta mem – Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, parolanta, ĵuranta al Ustimenko, ke ili drinkos kune tie, «hejme», po argila kruĉo da malnova, bona malvarma Gildforda biero, kaj li ludos finfine ne per la lipoj, sed per piano siajn «opus 2», «opus 7», «opus 9».
– Tio estas ne tiom malbona, – penante leviĝi kaj serĉante Vlaĉjon per jam ne vidantaj okuloj, balbutis li, – gongo al tagmanĝo, kaj la panjo, kiam ni kunvenas. Sed kiu kunvenos, doktoro?
Kvazaŭ en sonĝo rimarkis Vlaĉjo, kiel aliris kaj retiriĝis malantaŭen Milenuŝkin. Ankoraŭ kaj ankoraŭ foje sonoris la horsonorilo, la mateno estis venanta, la lasta mateno de Lionel Neville. La pensoj konfuziĝadis ĉiam pli forte en lia konscio, li estis ien glitanta kaj timanta tion nekonatan, kien li estis tirata kun nevenkebla forto. Kaj por ke al li estu ne tiel terure kaj ne tiel solece, Vlaĉjo prenis liajn manojn en la siajn, komprenante, ke tio estas la fino. Per la varmegaj, grandaj, fortaj polmoj li kunpremadis kaj frotadis – sensence, ne kiel kuracisto, sed kiel frato, – la malvarmiĝantajn, senhelpajn polmojn de Lew, fiksrigardadis en lian serĉantan, perpleksan, nekomprenantan rigardon kaj diradis ĉiam la samon – mallaŭte, sensence, ne angle, sed ruse:
– Ne gravas, Lew, ĉio estos bona, ĉio ordiĝos, vi resaniĝos! Ĉio estos bonega!
Sed kio povus esti bonega en tiu ĉi mondo, kie honesta kaj pura homo iam mortas pli frue ol la aĉa kaj malkuraĝa? Kio?
Kaj Vlaĉjo ĉiam plu frotadis kaj frotadis la manojn, ĉiam plu fiksrigardadis al la okuloj, ĝis la kuracisto en li ne klarigis al li – al frato de homo kaj al homo, ke nek la frato, nek la homo plu ekzistas, sed estas nur tio, kio nomiĝas «kadavro».
Tiun kadavron duope kun Milenuŝkin ili prizorgis kaj vestis per kakia uniformo de la aerfortoj de Grandbritio kun arĝentaj flugiletoj sur la manikoj. Super la ŝiptrajno jam estis patrolantaj britaj ĉasavioj, kaj tondro de iliaj motoroj kaj hurlo, kiam li ĝiradis, ne nur ne rompadis tiun majestan kvieton, en kiun por ĉiam nun estis metita leŭtenanto Neville, sed eĉ kvazaŭ sonis per sola nun inda je Lionel, solena kaj minaca muziko. Kaj stranga afero: la suferanta knabino, ŝajniganta sin kuraĝa knabo, malaperis. Nun ĉi tie, en blanka lumo de diafanaj lazaretaj lampetoj, kuŝis juna viro – forta kaj fragila kaj senfine, neelteneble soleca…
Per sia kombilo Vlaĉjo kombis la linajn buklojn de tiu, kiu nomadis sin la kvina grafo Neville, ĝustigis butonon sur la epoleto de la mortinto, ĵetis ankoraŭ rigardon al li kaj foriris, dense ferminte post si la pordon.
Kaj sur la ŝipo jam estis okazanta «ordigo», kaj en la salono, lavita kaj balaita, oni estis prepariĝantaj al tio, kion tiel ĝuste antaŭdiris la nun mortinta Lew: sur la blanka tablotuko larmokovrita onjo Paŭlinjo estis dismetanta ladskatolojn kun kaviaro, vodkon, skatolojn da cigaredoj «Norda Palmiro». Volontulaj helpantoj estis viŝantaj glasetojn kaj pokalojn. Ŝipestro Amiraĝibi, razita ĝis blueco, en malfermita tuniko kun galonoj, en amelita subvesto, kun ora stelo sur la roverso, estis malrapide paŝanta laŭ la diagonalo de la salono, fumadis kaj, pensante pri io sia, nelaŭte kantetadis:
Propetu la edzon
pro olda husaro,
Li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi,
Sed kor' de virino…
– Onjo Paŭlinjo, mi alportis vian kaptukon! – diris Vlaĉjo kaj, sentante, ke liaj kruroj fleksiĝas, eksidis sur la sofon.
– Regu vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, – rimarkis Amiraĝibi. – Ĉu vi pensis, ke milito similas al kino, kie oni eĉ mortas tiel, ke la spektantoj nenin kompatas? Tiu fiaĵo faŝismo, – kun senfina malamo en la voĉo diris li, – tiu bruto Hitlero… Ili, kiel milvoj, elŝiras el vivuloj pecojn de viva koro. Sed necesas iri kaj iri, necesas paŝi laŭ sia vojo, dum estas fortoj, kaj laŭeble ridetadi, doktoro, per ĉiuj fortoj ridetadi, sugestante viglecon al sia skipo. Rigardu, kiel mi ridetos, mi ellernis…
Ustimenko levis la elturmentitan vizaĝon kaj skuis la ŝultrojn. Rekte antaŭ li, hele prilumita per lumo de la senombra operacia lampo, kiun oni forgesis en la salono, estis ridetanta per algluita, aparta rideto plej ĝentilaspekta homo kun cindre bronza, tranĉita de faltoj vizaĝo kaj kun malamanta, furioza rigardo de tre nigraj, senbrilaj okuloj.
– Ĉu bone? – demandis Amiraĝibi.
– Ne! – ĉirkaŭlekante la sekiĝintajn lipojn, respondis Vlaĉjo. – Ja estas tro kompreneble, kion vi pensas…
– Sed tio estas mia afero, – ekridis per sia karaktera, kriĉa rido la ŝipestro. – Tio al la demandoj de diplomatio ne rilatas.
Kaj, abrupte forturniĝinte de Vlaĉjo, li denove apenaŭ aŭdeble ekkantis:
Propetu la edzon
pro olda husaro…
Post la tagmezo de sur la ŝipestra ponto Vlaĉjo ekvidis, kiel sur la akvon de la golfo sidiĝis grandega flugboato «Catalina». Super la haveno Rejkjaviko estis patrolantaj dekoj da aviadiloj, kaj en bruo de iliaj motoroj ne eblis kompreni, kie kaj kiu ludas signalon «veno», poste sur la ŝtuparo oni komandis «atenton», kaj Ustimenko, preter sia volo, trafis en la salonon, kie ĉio iĝis simila al teatro – kaj cilindroĉapeloj, kaj uniformoj kun verdiĝinta oro sur la manikroversoj, kaj fasko da vilaj kaj gluece aromaj nigraj rozoj, kaj cigaredoj «Capstan», kaj nekredeble longaj cigaroj, kaj kalvoj super broditaj kolumoj, kaj brilantaj pro pluvo manteloj, kaj moviĝemaj, servemaj oficiroj de komunikado kun pistoloj sur la flanko, kvazaŭ en la fronto, kaj iu mallarĝvizaĝa, blanka, kiel kreto, virino, vestita tute nigre kaj en nigra peltaĵo – kun senkomprenaj, forestantaj okuloj.
«Tio estas la patrino! – kunpremante la dentojn, komprenis Vlaĉjo. – Tio estas lia patrino».
Korpulenta militisto, sur kies mano ŝi estis sin apoganta, vokis al si oficiron de komunikado, kaj tiu, kunfrapinte la kalkanumojn, turnis sin al Amiraĝibi. Ili pri io interparolis duonvoĉe, poste la ŝipestro almontris per la okuloj Vlaĉjon, kaj iliaj rigardoj subite renkontiĝis.
«Regu vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, – legis Ustimenko. – Tio estas malfacila, tio estas preskaŭ neeltenebla, sed ni devas iri kaj iri kaj fari tion, kion ordonas al ni nia konscienco! Vi ja mem ĉion komprenas, doktoro!»
Tio estis, vere, neelteneble malfacila, sed li ne povis ne iri. Li venis en la centran hotelon – kaj malgranda rufa friponaspekta knabo-servisto en ruĝ-ora uniformo kondukis lin en la apartamenton de lordino Neville. Zorgoplena kaj tre dignaspekta ĝentlemano – verŝajne, sekretario – avertis la rusan doktoron, ke la sinjorino estas ne tute sana, tio ja estas komprenebla, ĉu ne? Tion ne eblas ne kompreni en tiu ĉi tempo…
– Mi komprenas! – diris Vlaĉjo.
Maljuna lakeo aŭ ĉambristo, sed same dignaspekta sinjoro, malfermis ankoraŭ unu pordon – ĉi tie estis same duonmallume, kiel en la ceteraj ĉambroj. Kaj ĉi tie, ĝibiĝinte, kuntiriĝinte, kovrinte la genuojn per plejdo, sidis tiu alta, kun senkomprena, forestanta rigardo maljunulino, kiun ĉiuj nomadis per stranga vorto «lordino».
«Ja tio estas la patrino, la patrino de Lionel, kiu ne plu havas por kio treni la vivan ŝarĝon, – kun angoro kaj doloro pensis Ustimenko. – Tio estas la patrino de ili ĉiuj – patrino de mortintaj filoj».
Kaj ŝi silentis.
Silentis kaj atendis – kion?
Kaj la korpulenta militisto kun grizhara kroneto de mallongaj bukloj ĉirkaŭ la kalvo, staranta kun cigaro flanke, – onklo Torpentow – same atendis.
– Lordino Neville dezirus scii ĉion, kion eblas, pri sia filo, nun forpasinta. Siro Lionel Neville, kiun vi… – komencis Torpentow.
– Jes, mi komprenas! – kapjesis Vlaĉjo.
Kaj, rigardante en la okulojn de tiu maljuna virino, rekte, trankvile kaj streĉite, tiel, ke ŝi ĉion komprenu, Ustimenko ekparolis. Komence li rakontis pri la batalo super la ŝiptrajno – kun ĉiuj sciataj de li detaloj: pri kuraĝo kaj heroeco de Lionel, pri tio, kiel al lia eta aviadilo oni rigardis de sur ĉiuj militaj kaj transportaj ŝipoj, pri tio, kiel li faligis nazian aviadiston, kaj, finfine, pri tio, kiel la leŭtenanto – vundita – estis levita sur la vaporŝipon «Aleksandro Puŝkino». Ne hastante, penante kiel eble plej precize traduki la opinion de Amiraĝibi pri Lew, li transdiris la vortojn de la ŝipestro pri la juna aviadisto kun koro de komencanta leono. Ĉi tiam la grasa Torpentow grakis kaj komencis refumigi la estingiĝintan cigaron.
– Jes, jes, – diris lordino Neville, – mi aŭskultas vin, doktoro, mi vin aŭskultas…
Sed la grasa Torpentow ne lasis al Ustimenko tuj daŭrigi. Li ion nelaŭte diris al la maljunulino kaj sonorigis, kaj tiam tre baldaŭ en tiu ĉi duonmalluma ĉambro aperis ankoraŭ kelkaj homoj – junuloj en kakia uniformo kun litero «P». «Press – gazetaro!» – pensis Vlaĉjo, kaj tiu stato, en kiu li troviĝis, kiam li estis iranta ĉi tien kaj kiam li komencis rakonti pri Lionel, subite ŝanĝiĝis al sento de malvarmo kaj vakuo.
– Tio estas ĵurnalistoj! – diris onklo Torpentow. – Gazetaro! Mi petus vin, doktoro, ripeti tion, kion vi al ni rakontis pri lordo Neville.
Ustimenko ripetis. Sed nun li ripetis aŭtomate, pensante dume pri tio, kiel kondutus Lionel nun kun tiu ĉi onklo Torpentow, «servinta en Hindio». Kaj la malmilda rido de Lionel ankoraŭ sonis en liaj oreloj, kiam li ree turniĝis al la patrino de Lew, penante forgesi pri la junuloj kun literoj «P», kiuj estis skrupule, modeste kaj vigle notantaj tion, kion li rakontis…
– Jes, doktoro! – ree prononcis la maljunulino.
Ŝi tuta etendiĝis antaŭen – tiu alta virino, ŝajnanta al Vlaĉjo malgranda, kaj ŝia grizhara kapo kun hardislimo estis egalmezure skuiĝanta tute proksime de li. Ne plorante, ŝi aŭskultis avide kaj pasie, ŝia rigardo el senkomprena kaj forestanta iĝis ĝoje koncentrita, kaj ŝajnis, ke nur per la rakonto de Vlaĉjo ŝi vivas nun. Kaj li rakontadis al ŝi ĉarmajn bagatelojn, karajn por ŝia koro stultaĵojn – kiel sur la vaporŝipo Lionel-on oni nomadis ruse Leonĉjo kaj Leonido, rakontadis pri ilia ludo pri divenado de muziko, pri tio, kiel li penis al ĉiuj disdoni siajn frandaĵojn kaj kiel li amikiĝis en la hospitalo kun rusa aviadisto, kiu eĉ nomis lin «sia knabo»…
– Ni tre dankas al vi pri tiuj ĉi detaloj, – subite potence kaj eĉ iom malsimpatie interrompis Vlaĉjon onklo Torpentow. – Sed ni dezirus pli multe aŭdi pri la lastaj tagoj de la kvina grafo Neville. Vi estis proksime de li, kaj, plej probable, vi aŭdis kelkajn liajn pensojn, gravajn ĝuste nun…
Ustimenko silentis iom.
Kaj denove li viziis Lionel-on Neville-on kaj lian vagantan, malamantan kaj senpardonan rideton. Denove li ekvidis la vizaĝon de la suferanta knabino, penanta esti knabo. Kaj nesciate kioman fojon li demandis sin: ĉu estis tio nur fizikaj suferoj?
La ĵurnalistoj en kakio senmove rigidiĝis kun siaj notlibretoj kaj eternaj plumoj. Ili atendis. Kion al ili dirus nun Lionel Neville, se lin ne murdus ilia tradicia politiko? Kiajn li trovus vortojn por ilia gazetaro – tiu ĵus naskiĝinta homo?
Ankoraŭfoje Ustimenko ĵetis rigardon al la patrino.
Ŝi estis same atendanta.
Kaj unu el la murdintoj de Lionel, subskribinta la kondamnan telegramon, – onklo Torpentow, kiu havas tro multe da komuna kun la nazioj por deziri al ili malvenkon, same estis atendanta.
Ne hastante, ekstreme singarde uzante nuancojn de la angla lingvo, militkuracisto Ustimenko finfine ekparolis. Li devis ekzakte transdoni la frazojn de Lionel: li havis sian manieron paroli – nervan kaj malmildan, siajn parolturnojn, ankoraŭ knabecajn, angulecajn, ŝiritajn, kaj li sekvis la mortintan Neville-on, restarigante liajn intonaciojn, atente aŭskultante ilin eĉ nun, imagante al si marajn ondojn, blankan ŝaŭmon kaj egalmezuran moviĝon de la arkta konvojo.
Li rakontis pri la sango de la rusoj, kiu estas mezurata en hektolitroj, pri la frato, enpremita per raŭpoj en la dezertan sablon. Li rememoris la alian fraton – la spionon, malamintan Munkenon kaj murditan en Hamburgo helpe de moslistoj. Tio, ke li sciis tiujn detalojn, estis pruvo de ilia vereco. Kun malvarma koro kaj klara menso, retenante sin en siaj propraj taksoj, li ripetadis nur tion, kio estis ĝuste sciata de Lionel, kiu certe ne ellernis mensogi. Tiel li atingis la plej akran temon – la temon de la arktaj konvojoj, kaj ĉi tiam li ekparolis ankoraŭ pli malrapide, turnante sin nur al onklo Torpentow kaj tute ne rigardante al la patrino. Dronigitaj eksplodaĵoj kaj kanonoj, aviadiloj kaj tankoj, kuŝantaj sur la fundo de malvarmaj oceanoj, – tio estas malfeliĉo de miloj da patrinoj, vidviniĝintaj edzinoj, orfiĝintaj infanoj. Do la ĵurnalistoj notu la vidpunkton de ĉiuj Torpentow kune.
Li ne perfidis Lionel-on, li nur plenumis sian devon rilate al lia memoro. Kaj kiam la grandega Torpentow interrompis Vlaĉjon per forme ĝentila rimarko, ke la forpasinta leŭtenanto Neville ĉiam inklinis al troigoj, kaj la troigoj de la knabo, sendube, estas ankoraŭ hiperboligitaj per komunistaj konvinkoj «de nia karega doktoro», Vlaĉjo estis tute preta al respondo.
– Mi eĉ ne kalkulis, generalo, – diris li nelaŭte kaj trankvile, – ke vi al mi kredos aŭ eĉ deziros kredi. Sed, esence, tio estas tute ne grava. Mi nur diris tion, kion ne povis al vi diri siro Lionel Neville, al kiu, kiom mi komprenas, vi same ne kredus, kvankam vi bonege scias, kiu pravas. Sed la afero estas ne en tio. Por ni tre gravas, ke tiaj homoj, kiel la forpasinta leŭtenanto Neville, en la plej malfacilaj elprovoj iĝas niaj veraj amikoj – kaj en vivo, kaj en batalo, kaj en morto…
Kaj, riverencinte al lordino Neville, li ekiris al la pordo.
– Sed necesas iri kaj iri! – diradis al si Ustimenko, paŝante sub pluvo al la haveno. – Kun tio nenio fareblas – necesas iri kaj iri!
Islandanoj en pluvmanteloj timigite fortiriĝadis disde la rusa militmaristo. Li estis parolanta kun si mem, tiu maristo, kaj liaj okuloj seke kaj malmilde brilis.
Apud la haveno mem antaŭ li abrupte bremsiĝis malgranda blua aŭtomobileto, kaj tuj sur la Vlaĉja vojo, spirante en lian vizaĝon fortan miksaĵon de cigaro kaj alkoholo, aperis unu el tiuj – kun litero «P» sur la uniformo, kiu ĵus notadis en sian notlibreton lian rakonton pri Lionel Neville.
– Ankoraŭ du vortojn, doktoro! – diris li, eltrenante el la aŭtomobilo pluvmantelon.
– Mi ne havas tempon! – lace suspiris Ustimenko.
– Ĉi tie proksime estas bonega stardrinkejo!
– Ĉio ĉi ne havas sencon, – diris Vlaĉjo. – Kaj vi mem tion bonege komprenas. Vi ĉiuj pensas kaj rezonas, kiel tiu Torpentow.
La ĉevala, dentoriĉa vizaĝo de la ĵurnalisto estis malseka pro la pluvo.
– Kiele! – diris li. – Tio, laŭ mi, estas iom tro. En la nuna milito ni faras unu kaj saman aferon.
– En nia armea regularo estas punkto, kiun vi devas memori, – diris Ustimenko. – Alie vi nenion komprenos. Mi penos traduki ĝin al vi laŭ la memoro…
Kaj post paŭzo li diris:
– «Riproĉon meritas ne tiu, kiu en strebo neniigi la malamikon ne atingis la celon, sed tiu, kiu, timante responson, restis en senagado kaj ne uzis en necesa momento ĉiujn fortojn kaj rimedojn por atingo de venko».
La ĵurnalisto silentis.
– Ĉu vi komprenas?
– Tio estas tro politiko!
– Tio rilatas al ĉio, – kun forto kaj kolero prononcis Ustimenko. – Kaj se vi deziras, al la historio de la morto de Lionel Neville – same. Komprenu ĉion ĉi kaj pripensu en libera tempo, se al vi tion permesos Torpentow.
Kaj, ĉirkaŭirinte la ĵurnaliston, kvazaŭ tiu estis fosto, Ustimenko eniris en la havenon. Kaj kiam li revenis sur la vaporŝipon, li tiel tremis, ke onjo Paŭlinjo donis al li en la bufedejo glaseton da vodko, por ke li trankviliĝu.
– Kaj nin oni intertempe eĉ ne intencas kargi, – diris al Vlaĉjo Petrokovskij, enrigardinte en la bufedejon. – Ĉu vi scias, kion ili opinias? Ili opinias, ke ni bezonas ripozon post la vojaĝo. Neniu estas tiom zorgigita pri la stato de nia nerva sistemo, kiel la karaj aliancanoj. Homoj de freneza bonkoreco…
– Diablo ilin prenu! – diris onjo Paŭlinjo. – Jam vodko preskaŭ tute ne restis, ekde mateno ili vizitadas, kaj kaviaron ili ne per sandviĉoj manĝas, sed el skatolo prenas per kuleroj.
– Kaj vi ne donu! – konsilis Petrokovskij. – Vi mem ĉi tie sandviĉojn faru – et-etajn…
– Kun nia ŝipestro ne eblas ne doni!
Antaŭ la sekva vespero la zinkan ĉerkon oni ŝarĝis sur «Catalina»-n, por transporti la korpon en tiun saman ĉerkujon, pri kiu rakontis Neville. En la salono de «Puŝkino» britaj oficiroj el la konvojo estis drinkantaj vodkon kaj almanĝantaj per kaviaro. La supera oficiro faris paroladon pri senekzempla heroeco de la Ruĝa, Sovetia alianca armeo kaj floto. Ŝipestro Amiraĝibi sidis kun duonfermitaj okuloj, lia cindre bronza vizaĝo ŝajnis malviva, nur unu palpebro tikis.
– Morton al faŝistaj okupaciantoj! – diris li angle kaj levis glaseton. Ĝuste en tiu sekundo Petrokovskij enkondukis en la salonon lordinon Neville. Per la okuloj ŝi tuj trovis Vlaĉjon. Ŝi estis sola, tiu maljunulino, kaj de sur ŝia gumtola mantelo estis fluantaj pluvaj gutoj. Ŝia malseka vizaĝo estis ankoraŭ pli blanka, ol hieraŭ.
– Mi ne scias, – diris ŝi, konsternite ĉirkaŭrigardante la ekstarintajn antaŭ ŝi oficirojn. – Mi ne scias… Mi iris ĉi tien…
Ŝi eĉ penis rideti, kaj en tiu rideto subite montriĝis Lew – la sama fiera kaj sufera esprimo.
– Iomete da viskio, lordino, kaj vi varmiĝos, – diris Amiraĝibi. – Vi simple laciĝis kaj malvarmiĝis…
Vlaĉjo aliris pli proksime al ŝi, kaj ŝi rapide ekrigardis al li.
– Jes, – prononcis ŝi per sia rompiĝema, konsternita voĉo. – Mi hieraŭ ne dankis la doktoron. Mi ne komprenis hieraŭ. Sed poste, nokte, mi komprenis. Tio estis Lew, certe, tio estis mia knabo – Lew. Li… neniam mensogis!
Kaj kvazaŭ ion perdinte, ŝi komencis serĉi en la poŝoj de sia pluvmantelo.
– Ĉu kuracilon? – demandis Vlaĉjo.
– Ne! – dolore sulkiĝinte, respondis ŝi. – Ne, ne kuracilon.
Kaj, disvolvinte folion de malseka papero, ŝi elprenis fotaĵon kaj etendis ĝin al Vlaĉjo. La fotaĵo same estis malseka kaj tre brilis, kaj, probable pro tio, ke sur la vizaĝon de la juna Lionel falis akva guto, ĝi ŝajnis tute viva, kaj la helico de la aviadilo malantaŭ liaj ŝultroj same ŝajnis reala. Ili kvazaŭ estis en pluvo – la knabo kaj la aviadilo – kaj ambaŭ atendis, kiam puriĝos la ĉielo.
– Jen! – diris lordino Neville kaj firme fleksis la fingrojn de Vlaĉjo sur la fotaĵo de la filo, kvazaŭ komprenigante per tio al li, ke la fotaĵo estas lia. – Kaj nun ankoraŭ preĝon, kaj mi foriros! Nenion plian mi povas!
Sen eĉ guto da sango en la vizaĝo, ŝi silentis iom, kvazaŭ rememorante, ĵetis ankoraŭ rigardojn al Vlaĉjo, al Amiraĝibi, al la ceteraj – kaj ĉi tie, ĉe la tablo, super la kaviaro kaj vodko, super la cindrujoj kaj cigaredoj, super boteloj da sukoj kaj sifonoj da sodakvo, seke, klare kaj senpasie ŝi laŭtlegis malnovan preĝon de maristoj.
– Ho Dio! – aŭdis Vlaĉjo. – Vi malfermas larĝe la ĉielojn kaj kvietigas la marojn, Vi direktas fluon de akvoj en ĉiuj akvujoj de la malgranda ĝis la plej granda, Vi estas mastro eterna, prenu, ho Dio, sub Vian protekton la homojn, kiuj servas al Vi en floto Via. Gardu ilin de timo en maro, ordonu al ili neniam timi malamikon, por ke ili povu ĉiam leĝe navigi en maroj, kaj pro tio servantoj Viaj, ho Sinjoro, sur insuloj Viaj povu en paco kaj kvieto servi al Vi kaj ĝoji pri mirakloj teraj, ĝui fruktojn de sia laboro kaj kun danko glori nomon Vian, same kiel la sanktan nomon de Jesuo Kristo. Amen!
– Amen! – konfirmis la oficiroj de la reĝa floto.
– Amen! – aparte, per alta voĉo diris la supera oficiro.
Ŝipestro Amiraĝibi kaj Vlaĉjo akompanis la maljunulinon ĝis la ŝtuparo. Super la haveno Rejkjaviko bruis pluvo. Malsupre sur la albordiĝejo estis frapetanta per la motoro nigra «Cadillac».
– Ili jam trovis min, – diris kun sia stranga duonrideto lordino Neville. – Sed mi ja tute ne estas freneza!
Kaj je la deka horo «Catalina», ekhurlinte per la potencaj motoroj, deŝiriĝis de la akvo, faris adiaŭan rondon super la haveno kaj prenis kurson al Londono.
Jen kiel ĉio ĉi okazis – la naskiĝo kaj morto de la homo.
Poste kun ĉiu tago pligrandiĝadis la distanco, disiganta Vlaĉjon disde tiuj amaraj tagoj, sed strange: multaj aferoj tute malaperis el la memoro, sed la knabino, la suferanta knabino, kiu tiel deziris simili al kuraĝa knabo, ne sukcesis dissolviĝi en la tempo.
Sed rakonti kaj klarigi ĉion ĉi li povis al neniu, krom Banjo, kaj Banjo ne estis, ne estis, ne estis!
Ĉe la komandanto sidis britaj admiraloj kaj la supera estraro de tiu konvojo, kun kiu revenis «Puŝkino». La peza pordo ofte malfermiĝadis, kaj tiam en la akceptejo estis aŭdeblaj ekscititaj voĉoj de la aliancanoj kaj malsimpatiaj, mallongaj, akraj replikoj de la komandanto. La adjutanto en tre mallonga tuniko kun penema kaj diligenta vizaĝesprimo respekte refermadis la pordon, kaj denove en la akceptejo estiĝadis senbrua kaj solena atmosfero, nur aŭdeblis, kiel fajfetas vento sur montetoj, tie, trans la granda fenestro, kaj foliumas paperojn en dosierujo la superŝutita per aferoj diketa adjutanto.
La horloĝo batis la duan horon, kiam la aliancanoj foriris. Vlaĉjo rimarkis, ke tiu admiralo, kiu estis malpli alta, trairis la akceptejon ruĝega, ne levante la okulojn. Kaj iranta sekve post li ĝibeta bluokula maljunulo – veselkapitano – diris laŭte, evidente ne pensinte, ke lin povas kompreni la rusoj, tre klare, kun furiozo en la voĉo:
– Estu damnita tiu tago, kiam mi iĝis milita maristo!
La aliaj angloj returniĝis al li, sed li nur forsvingis iliajn klukantajn ekkriojn kaj malaperis en la koridoro. Sur la tablo de la adjutanto ekbrulis lampeto, kaj Ustimenko eniris en la kabineton, kie per blu-grizaj ondoj naĝis fumo de pipa kaj cigara tabako kaj kie kelnerino Zoja el la salono estis kunmetanta sur la pleton teajn glasojn kaj ne finmanĝitajn de la gastoj sandviĉojn. La komandanto estis kolere malfermanta la fenestron. Haltinte ĉe la pordo, Vlaĉjo sukcesis rimarki liajn ankoraŭ kolere kuntiritajn brovojn kaj la manon, deŝiriĝantan de la fenestra riglilo.
– Bonan tagon, majoro, – diris la admiralo, malferminte finfine la fenestron kaj eksidante sur la fenestrobreton. – Venu ĉi tien, alie eblas sufokiĝi ĉe mi post la amika konversacio. Eksidu. Ĉu vi ripozis?
Li parolis rapide, evidente ankoraŭ ne trankviliĝinte post la «amika konversacio», lia vizaĝo brulis, kaj la okuloj briletis per malbonkora lumo. Ustimenko raportis ĉion, kio necesis formale, la admiralo kapjesis, ankoraŭfoje invitis eksidi. Dum ioma tempo li rigardis malproksimen, al la golfo, poste la sulko inter liaj brovoj glatiĝis, la okuloj ekbrilis per tiel karaktera al li esprimo de kolera humuro, kaj li subite demandis:
– Ĉu vi, doktoro, antaŭlonge legis la «Ensorĉitan lokon» de Nikolao Baziljeviĉ Gogol?
– Antaŭlonge, kamarado komandanto.
– Tie estas tia malsukcesa avo, ĉiam serĉas kaŝitajn trezorojn, – rigardante en la okulojn al Vlaĉjo kaj ridetante, daŭrigis la komandanto. – Tiu avo, por trovi trezoron, vidu, bezonis trafi sur tian lokon, de kie samtempe videblas kaj «la kolombejo de la popa plantejo» kaj «la draŝejo de la subdistrikta skribisto». Sed neniel la avo tion sukcesadis, ne fariĝadis la afero, ĉar aŭ «la kolombejo elstaras, sed la draŝejo ne videblas», aŭ «la draŝejo videblas, sed la kolombejo mankas». Jen tute same ankaŭ tiuj ĉi…
Li almontris per la kapo al tiu flanko, kien foriris la aliancanoj…
– Tute same! Por kondukado de konvojoj ili bezonas tian vojon malkovri, por kaj la kolombejon kaj la draŝejon vidi samtempe. Sed ja estas milito – kaj tiel ne rezultas. Mi al ili tiun ĉi parabolon rakontis ĵus – ili ne taksis, eĉ pli paŭtis, diablo ĉion ĉi prenu…
La ridemaj fajretoj en liaj okuloj estingiĝis, li ekfumis kaj, rigardante malproksimen, al la blu-verdaj, helaj sub la sunaj radioj kaj kvietaj akvoj de la golfo, prononcis:
– Pardonu, tion mi diris tiel, interalie. Mi invitis vin, por danki pro la memornotoj. Treege utilan laboron vi faris, kamarado majoro. Kaj politike ĝuste taksis la situacion. Mirinda afero estas tiu politiko. Jen vi estas kuracisto, skribis al mi pri brulvundoj kaj tromalvarmiĝoj en konvojoj, sed jen! Kia bildo estis disvolvita, eĉ spiro perdiĝas! Mi pensas, nia «amiko» Churchill kaj aliaj «amikoj» el ilia militflota departemento multe pagus pro tio, ke viaj memornotoj entute ne ekzistu. Ciferoj! Ilin ne eblas kontraŭi! Do, pri tio mi diras al vi dankon, sed mi ankoraŭ al vi havas unu peton. La lastan. Poste revenu al via kirurgio, des pli ke Ĥarlamov insiste vin postulas, asertante, ke vi estas lia anstataŭonto…
Ustimenko ruĝiĝis knabece, kiel li scipovis tion fari eĉ nun, la komandanto rimarkis la ruĝon sur liaj vangoj kaj subridis:
– Ne gravas, majoro, ne konfuziĝu! Laŭdon de Ĥarlamov meriti estas honore, kaj kiam tiun laŭdon ankaŭ Levin konfirmas per siaj grakantaj krioj, kaj kun ili konsentas via skeptikulo Mordvinov, tio, vidu, ne estas bagateloj. Nu, kaj nun pri la peto…
– Mi aŭskultas vin, kamarado komandanto.
– Senprokraste, tuj, rekte el ĉi tie vi iros sur la aerodromon «Fiŝa». Ĉu vi estis tie?
– Estis.
– Trovu tie kolonelon Kopjuk. Ĉu vi memorfiksis? Kopjuk. Li vin atendas. Kun li vi iros sur transporta aviadilo en la regionon de Blanka Tero. Tio estas mallonga afero, sed tie, eble, estas frostvunditoj. Necesas ilin el tie evakui. Kaj same esplori la situacion. El la sama vidpunkto, kiun vi scias. Kopjuk Paŭlo Ivanoviĉ klarigos al vi la detalojn. Kun Mordvinov vi konsiliĝos pri demandoj speciale medicinaj. Jen tiele.
Li ekstaris kaj etendis al Vlaĉjo la manon.
– Mi deziras sukceson.
– Jes! – diris Ustimenko.
– Ĉu kun Amiraĝibi vi amikiĝis? – akompanante Vlaĉjon ĝis la pordo, demandis la admiralo. – Kia estas la homo?
– Elstara homo, – respondis Ustimenko per plena kaj feliĉa voĉo. Li eĉ haltis por momento. – Mirinda homo, bonega…
Kaj ankaŭ la admiralo por momento haltis, fiksrigardante al Vlaĉjo.
– Kaj tio estas bona, – diris li iomete malmilde. – Estas bone, doktoro, ke vi scipovas ĝoji, renkontante verajn homojn. Sed ekzistas, vidu, uloj, kiuj ne ellernis pri tio ĝoji. Sed kiam ili ekvidas malnoblaĵon kaj fiaĵon – eĉ ŝrikas pro admiro. Neniel mi tion povas kompreni…
Mordvinov nenion novan sciigis al Ustimenko. Li nur sciis, ke en la regiono de la Zubovska golfo sur la Blanka Tero ĉe la rando de la glacioj suferas katastrofon usona transporta ŝipo «Jesse Johnson», kaj kian katastrofon, neniu sciis klare.
– Sed permesu, – ekkriis Ustimenko, – tiu «Jesse» mem estis en nia konvojo, mi bone memoras, ni kune kargiĝis, sur unu sama albordiĝejo…
Mordvinov nur ŝultrolevis.
Kaj la korpulenta, treege trankvila fama aviadisto Kopjuk same sukcesis diri al Vlaĉjo nenion klaran. Nek flegistinojn, nek helpkuraciston li permesis kunpreni, timante superŝarĝon de la maŝino en la revena flugo.
Ĝis la vespero oni ne permesadis elflugon. Ustimenko ronĝadis biskotojn, altrinkante ilin per malforta teo, kaj aŭskultadis, kiel Kopjuk kverelis kun meteologoj pri iu varma fronto kaj aviadil-glaciiĝo, poste al li venis helpi la navigaciisto – alta kaj kolera junulo, poste la piloto-mekanikisto, kiun oni ĉi tie respekte nomadis avo. Tiam subite evidentiĝis, ke la dua piloto ekmalsanis, kaj estas neniu por lin anstataŭi.
– Li venenfungojn manĝis, – subridante, diris Kopjuk, – je dio, ĝuste. Mi vidis. Mi eliris matene el la terkabano, li al mi diras: «Paŭĉjo, rigardu, fungetoj!» Mi al li: «Oj, Lenĉjo, lasu!» Li ne eltenis – fritis! Kaj, ĉefe, li interesiĝas: «Paŭlo, kaj se estas veneniĝo per fungoj, ĉu tiam sekvos nepra morto, aŭ ekzistas okazoj de resaniĝo…»
Estis aŭdeble, kiel la aviadistoj kaj la meteologoj ridis, poste subite la dikmalalta, kvazaŭ gisita el krudfero «avo» kriis al Vlaĉjo: «Ni kuru al la maŝino», – kaj tie Kopjuk ĝentile invitis Ustimenkon sidiĝi en la seĝon de la dua piloto.
– Ĉu vi flugis iam? – demandis li.
– Flugis, – respondis Ustimenko.
Li morte deziris dormi, dum kvar tagoj li skribadis siajn memornotojn kaj nun, transdoninte la manuskripton al la komandanto, deziris forveturi al si, kiam oni lin subite tuj vokis kaj sendis sur ian Blankan Teron. Kaj la fama kolonelo Kopjuk estis intertempe en babilema humoro kaj detale rakontadis al Vlaĉjo, kiel li ekflugas:
– Ĉu vi sentas? Mi akcelas. Ĉe elirigo de aviadilo al la ekfluga loko la maŝinon oni regas per la bremsoj sur la dekstra kaj la maldekstra rado kaj, certe, per la motoroj, ŝanĝante jen dekstre, jen maldekstre nombron da rivoluoj. Kaj jen ni jam estas sur la ekfluga loko…
Ustimenko suspiris.
– Ĉi tie ni elprovos la motorojn, retenante nian flugaparaton per la bremsoj. La motoroj, kiel vi aŭdas, funkcias glate, ne stumblas, ni la maŝinon ellasas, ĉu vi komprenas? Jen-jen-jen. Nun nia aparateto impetas en la aeron. Ni levos al la aviadilo la voston, kontrolos laŭ la linio de la horizonto, laŭ la aparatoj – kaj jen deŝiriĝo. Tion ni diras laŭ sensaĵo – deŝiriĝo…
«Mi pereis, – pensis Vlaĉjo. – Li ne donos dormi eĉ por sekundo!»
Kaj la fama aviadisto estis parolanta senĉese.
– Jen kio, – diris Ustimenko proksimume post horo. – Vi min pardonu, kamarado kolonelo, sed mi deziras dormi. Mi ne povas…
Tiam Kopjuk-on atakis rido.
Kaj kiam li rakontis al siaj kolegoj pri tio, ke la militkuracisto deziras dormi, ilin same kaptis neretenebla ridego. Kaj la avo eĉ estis viŝanta larmojn pro rido kaj oj-adis, skuiĝante tuta. Iom poste Vlaĉjo eksciis, ke la skipo de Kopjuk neniel sukcesas satdormi dum la lastaj tagoj, kaj ĝuste por ne ekdormi la kolonelo sidigis apud si la majoron de medicina servo, sed la majoro, laŭ vortoj de Paŭlo Ivanoviĉ, «ne pravigis fidon», kaj nun mem tion konfesis.
– Bone, – fininte ridi, diris la korpulenta Kopjuk. – Ni parolu pri via medicino, eble tiam vi ne ekdormos.
Vlaĉjo malgaje suspiris: kiel li konis tiujn konversaciojn pri medicino! «Mi havas bopatrinon, ŝin kuracadis, kuracadis doktoroj, ne resanigis, sed kiam ŝi iris al homeopato – ŝi tuj resaniĝis! Unu homon oni tranĉis, distranĉis kaj lasis en la vundo tondilon, kaj poste estis nenia kancero, pro tio estas tio? Ĉe konata aviadisto ne malfermiĝis paraŝuto, li falis, kaj al li nenio okazis – kiel tion kompreni?»
Sed nenion tian diris Kopjuk.
Li neatendite malmilde demandis:
– Kial estas tiel malbone en la malsanulejoj, ĉu, doktoro?
– Kiel – tiel?
– Kaj en la malsanulejoj, kaj en la hospitaloj, – estis laŭte parolanta la kolonelo, tenante la manojn sur la stirilo. – Jen mi al vi pri mi mem rakontos. Operaciis oni min post la vundo en la kvardek dua, tio ankoraŭ sur la Nigra maro estis. La kapon oni operaciis. Mi estis kontuzita en la aero – estis bedaŭrinda okazo. Kaj mi aŭdas deklaron de la kirurgo – bona estis kirurgo, solida, profesoro, certe. Do li deklaras: «Nun al nia vundita amiko estas preskribita la sola kuracilo: kvieto!»
Preskaŭ kolera esprimo glitis sur la granda, forta, malfermita vizaĝo de la aviadisto.
– Nu, kaj oni donis al mi kvieton! Kaj tio estis en malfronta hospitalo, en la vera, bona. Ĉu vi imagas? Jen, ekzemple, nokto. Kiam vi ekdormetas – kaj tion fari estas malfacile por ni, ekdormi, – vi tuj saltas – iu bezonas flegistinon. Kaj la flegistino ne venas. Ĉiuj estas malfortaj, ekstari estas malpermesite. Kaj eĉ ne povas ni ekstari, eĉ se deziros. Do, oni tamburas per trinkpotoj, teleroj. Nature, ĉiuj vekiĝas. Kaj mankas kvieto, ne eblas ĝin akiri. Vi denove ekdormos – oni jam iradas, termometrojn ŝovas, la plankojn viŝas. Kaj taburetojn movas kun bruo. Poste, certe, injektoj. Komencis mi morti, doktoro. Kaj mortus, se ne prenus min la fratino en sian hejmon. Ŝi en la sama Novosibirsko loĝas, prenis min per dek subskriboj. Kaj mi, imagu, post du semajnoj resaniĝis. Nur pro kvieto…
Ustimenko silentis, ĵetante incititajn rigardojn al Kopjuk. Silentis, suspiradis kaj pensis pri tio, pri kio en tiaj okazoj pensas tre multaj kuracistoj: certe, protekta tagordo, ĉio ĉi estas bonega! Nu, kaj se la malsanulo havas perforitan ulceron? Aŭ volvulon? Per kia kvieto kaj ordo en la ĉambro vi devigos, kamarado kolonelo, la atrofiiĝintan intestaron restarigi siajn funkciojn? Aŭ al vi ŝajnas, ke hejme ĉe via fratino malsanulo kun kora insuficienco resaniĝos nur pro sola kvieto?
– Kaj ĉu vi scias, doktoro? Rakontis oni al mi, ke en Ukrainio, apud Kievo, estas malgranda malsanulejo…
Oscedinte en la pugnon, Vlaĉjo forturniĝis. Ora nubo estis naĝanta renkonten al la peza maŝino. Tie, malproksime sube, la oceano estis egalmezure rulanta siajn malvarmajn, neĉirkaŭrigardeble longajn, malhelajn ondojn…
– Jes, mi aŭskultas, malsanulejo…
Sed la kolonelo nenion pli rakontis. Li estis ne el tiuj homoj, kiuj scipovas rakonti en vakuon. Jam ne unuan fojon li «alŝoviĝadis» kun tiu vilaĝa malsanulejo. Plurfoje li rakontadis kaj al medicinaj generaloj, kaj al simplaj kuracistoj – kaj civilaj, kaj militaj. Kaj neniu ankoraŭ elaŭskultis lin ĝis la fino. Pri la mino, kiun Ustimenko elprenis el la ŝultro de matroso, Kopjuk legis en la flota ĵurnalo kaj, konatiĝinte kun Vlaĉjo, decidis, ke «tiu» komprenos, finaŭskultos, konsideros. Sed eĉ tiu ĉi ne finaŭskultis…
Li simple forgesis pri la malgranda malsanulejo nemalproksime de Kievo.
Forgesis, ne finaŭskultinte.
Kaj ĉu povis kolonelo Kopjuk scii, ke tiun konversacion Vlaĉjo Ustimenko ankoraŭ rememoros, kaj kiel rememoros! Rememoros multe pli poste, en malfeliĉo, kiu kaptos lin subite, en malfeliĉo, kiu, sensence kaj sovaĝe falinte sur lin, rompos lian tiom klaran kaj tiom precize nun difiniĝintan estontecon…
Certe, nenio tia povis veni en la kapon de la kolonelo.
Ĵetinte al la dormetanta militkuracisto furiozan rigardon, kolonelo Kopjuk ekfajfis. Li fajfis nelaŭte, penante trankviligi sin, kaj pensis malgaje pri tio, kiel malfacile estas por io nova kaj vera trabati por si vojon tra rutino, indiferenteco kaj malplenaj, laŭtaj frazoj de profesiaj oratoroj.
«Sanprotektado, – pensis li, – bonaj doktoroj, bonaj flegistinoj, bonaj brankardistinoj. Sed kiam ia estro bezonas hospitalon, tiam oni lin metas en apartan ĉambron, kaj tie oni ne bruas! Tie estas necesa kvieto. Tie tabureton oni ne puŝos tra la tuta ĉambro. Tie oni ne vekos por enŝovi termometron. Pri dormo de estro ili komprenas. Kaj se apud Kievo oni tian malsanulejon faris por kamparanoj, por kolĥozanoj, tio neniun interesas. Pro tiaj paroloj ili oscedas kaj ekdormas! Nu, atendu, kamaradoj doktoroj, ankaŭ mi iel-tiel estas deputito de la Supera Soveto de la USSR kaj trovos eblon takte elpaŝi en disputoj koncerne de via inercia rutino! Jen ni finos la militon, pinĉos al la Führer la voston definitive, tiam ni revenos al la demandoj de paca konstruado».
Pensante tiamaniere, kolonelo Kopjuk ekkondukis sian pezan maŝinon al alteriĝo. Ĉi tie, sur la Blanka Tero, tio estis malsimpla afero, des pli ke alteriĝi necesis kiel eble plej proksime al «Jesse Johnson», kiun la kolonelo ekvidis el la dua ĝiro, sed sur kiu neniu montris signojn de vivo. Tio estis tre stranga – ja ne mortis ili tie dum la pasintaj kvin tagnoktoj? Ne povis ja oni ĉi tie ilin mortigi?
En hurlado de la motoroj Vlaĉjo vekiĝis kaj same komencis rigardi, sed li des pli nenion komprenis. Li eĉ la transportan ŝipon ne vidis ĝis tiam, kiam li surpaŝis sur ĝian prujniĝintan, senbruan, silentan, kiel ĉio ĉi tie, ferdekon.
Kune kun la aviadistoj li staris iom sur la meza ferdeko, fiksaŭskultante malvivan sensonecon.
– Ĉe iliaj kanonoj la kulasoj estas demetitaj, – diris subite la avo. – Ĉu vi aŭdas, kamarado kolonelo?
– Do, kiu demetis? Ĉu ĉi tie estas faŝistoj?
La alta navigaciisto elrampis el la ferdeka kastelo, knaris per la pordo, vokis la radiiston:
– Nikola-aĉjo!
– Kion, Andreo? – kvazaŭ en arbaro, ie apud Moskvo, respondis la radiisto.
– La kargo estas en ordo.
– Terura afero, – tremerante per la dorso, prononcis la avo. – Ia tragedio ĉi tie okazis. Terura tragedio, jen rigardu…
Sed ĉi tie okazis nenia terura tragedio. Ĉio evidentiĝis mirinde simpla: la ŝipanaro, laŭ ordono de la ŝipestro, tutsimple forlasis la ŝipon kaj loĝiĝis en tendoj sur la bordo. Kaj la grasa ŝipestro kun skuiĝantaj frambaj vangoj, volvita super peltjako en litkovrilojn, longe kaj furioze kriadis al kolonelo Kopjuk, sur kies vizaĝo estis infane perpleksa esprimo:
– Jes, min malkovris germana skolta aviadilo! Kaj mi signis al ĝi, ke mi kapitulacas. Mi estas komerca maristo, sed ne milita. Al mi oni pagas asekuran kaj polusan kompenson pro tiuj diablaj veturoj. Sed al mi oni ne pagas pro morto. Ni transloĝiĝis sur la bordon kaj portas nenian responson pri via kargo. Mi ne komencis tiun ĉi militon. Mi ne havas kion dividi kun la germanoj. Mi estas izolisto kaj pacifisto. Kaj mi ne deziras sekvi al la gorĝo de via maro, tie estas germanaj submarinoj, kiuj min dronigos. Mi estas senarma! Elveturigu min el ĉi tie sur aviadilo; finfine, mi povas al mi permesi tiun lukson, vi havas vian kargon, la cetero estas detaloj…
Ustimenko estis nehaste tradukanta. Ĉio ĉi ŝajnis nereala – kaj la ĉirkaŭkreskitaj per barboj ebrietaj maristoj, kaj odoro de multekosta tabako, kaj la pipoj, kaj la mallerte starigitaj tendoj, kaj tio, ke la ŝipo kapitulacis al la kontraŭulo, kiu ĉi tie ne ekzistis, kaj la nesubiranta, nevarmiganta suno, kaj la litkovriloj, pitoreske surĵetitaj sur la ŝultrojn de tiuj dizertuloj, kaj iliaj kurbaj subridoj, kaj tremanta sur la manoj de la ferdekestro, en verda kostumeto kaj ĉapeleto kun plumo, malgranda, tusanta simio.
– Mi povas interparoli nur kun reprezentanto de la Sovetia registaro, – subite deklaris la ŝipestro. – Kaj kun vi mi ne deziras!
Kopjuk, peze paŝante en siaj peltbotoj, aliris al la ŝipestro, malbutonis la peltjakon kaj montris insignon de deputito de la Supera Soveto sur la malhelblua uniforma tuniko.
– Ili restos ĉi tie, – konfide sciigis la ŝipestro, – kaj mi iros kun vi. Ĉu taŭgas?
– Ne, ne taŭgas! – respondis la kolonelo. – Ni prenos nur malsanulojn, se ili ekzistas, kaj vunditojn, certe.
Sed Vlaĉjo trovis nek vunditojn, nek malsanulojn inter la ŝipanaro de «Jesse Johnson».
Tiam la ŝipestro proponis monon.
La monon kolonelo Kopjuk rifuzis.
Post tio la ŝipestro proponis preni «kion ajn kaj en kia ajn kvanto» de la transporta ŝipo «por via persona uzado».
– Ni iru al la maŝino! – diris Kopjuk.
Apud la aviadilo la ŝipestro komencis kaptadi Kopjuk-on je la baskoj de la peltjako. Kopjuk abrupte turniĝis, lia granda vizaĝo tremis pro furiozo. Kaj, leviĝante laŭ la ŝtuparo en la aviadilon, Vlaĉjo tradukis:
– Hontu!
Kaj en la aero la kolonelo, kvazaŭ petante pardonon de Ustimenko, diris al li:
– Mi ne diris al li la verajn vortojn – vidu, alilandano. Sed indus! – Poste li neatendite demandis: – Do, ĉu mi finrakontu pri la malsanulejo? Aŭ por vi estas tiom malinteresa? Homo vi estas ŝajne nemalbona, kun ili vi parolis tute inde, ĉu vi vere pri via specialeco malpli interesiĝas, ol mi pri la via?
Tiel, en la aero, en fora Arkto, majoro de medicina servo Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko unuafoje en la vivo aŭdis pri tio, kio multe pli poste okupis nemalgrandan lokon en la afero, al kiu li servis…
– Ho, kiel vi odoras je eksterlando! – diris al li Veresova, ĝoje brilante per la okuloj kaj fiksrigardante en lian ĝis la ostoj maldikiĝintan vizaĝon. – Vere, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas ia tute speciala odoro…
Li plu staris sur la sojlo de sia terkabano: io ĉi tie ŝanĝiĝis, sed kio – li ne povis kompreni.
– Ĉu vi ne koleriĝos? Mi ĉi tie loĝis. Mi tuj ĉion forigos.
– Kial mi koleru, – indiferente respondis li.
Kaj ekvidis sur la tablo letereton – oblikvajn kaj kurbajn, ĉiam hastajn skribaĉojn de Barbara.
– Jes, tio estas de via Stepanova, – spurinte lian rigardon, diris Vera Nikolajevna. – Ŝi ĉiam atendadis, kompatinda, ke vi revenos, en la lastaj minutoj ŝi skribis, antaŭ la ekveturo mem, Kozirev eĉ koleris, ke ŝi prokrastas…
Ŝi ion diris ankoraŭ, sed li jam ne aŭdis – legis.
«Mi tiel atendis vin, – legis li, kaj lia koro peze batis, – mi tiel sufere atendadis vin, Vladeto! Mi tamen pensis, ke vi aperos en la vera, tria fojo. Sed vi ne aperis, vi, certe, intence foriris, denove desaltis de la tramo, ne pardoninte al mi mian nevolan kulpon. Aĥ, Vladeto, Vladeto, kiel mi laciĝis sen vi, kaj kiel vi laciĝis sen mi, kaj kiel vi bezonas esti pli simpla kaj pli bonkora al homoj, kaj kiel vi bezonas ellerni kompreni ne nur vin mem, sed ankaŭ aliajn, kaj kiel tempas al vi finfine kompreni, kie estas vivo homa, kaj kie estas vivo de sanktuloj… Kaj ĉu entute ekzistas tiuj vivoj de sanktuloj?
Kvankam mi jam ne estas knabino, tamen, kiam mi trafis en la fronton, por mi multe kostis tiu imago pri vivo de homoj kiel pri vivo de sanktuloj. Homoj estas homoj, ili estas malsamaj, kaj la malsamaj homoj havas ankoraŭ malsamajn flankojn en ĉiu, kaj vi tion ĝis nun ne deziras kompreni kaj agnoskas nur sanktulojn el via vidpunkto, ekskludante ĉiujn, kiuj ne konformas al via kruela kaj ne ĉiam justa mezuro.
Jen nun vi ankaŭ kun mi rompis, ĉar mi denove ne estas sankta. Sed mi ja amas vin, mia eterna, abomena turmentanto, mi estas sola tia ĉe vi, kiu al vi necesas ĉiam, mi ĉion en vi komprenadus kaj helpadus al vi ne rompi seĝojn, mi kvietigadus vin kaj glatumadus, eĉ tiam, kiam vi impetas mordi, mi aŭskultadus viajn deliraĵojn, mi… sed kial nun pri tio rezoni. Sed tamen dankon al vi pri ĉio. Dankon ne pro mi, sed pro tio, ke vi estas, pro tio, ke la ĉefan – tion, kion mi en vi ĉiam amos, vi ne perdis dum tiuj ĉi jaroj, sed, eble, eĉ firmiĝis en tio.
Kion mi subkomprenas – mi neniam diros, sed ĝi en ĉiu viva homo, sendube, estas la ĉefa.
Do, jen – dankon al vi pro tio, ke vi estas! Mi tre bezonis ĝuste nun, en tiuj ĉi miaj malgajaj tagoj, ekscii, ke en la mondo ekzistas tiaj, kiel vi. Adiaŭ, la plej kara mia homo!
Barbeto».
– Kaj ĉu mian leteron ŝi ne ricevis? – demandis Ustimenko de Veresova, kiu, volvinte tube sian liton, jam malfermis la pordon.
La demando havis nenian sencon: li komprenis, ke nenian leteron ŝi ricevis.
– Atendu, – diris Vera. – Mi revenos kaj ĉion rakontos.
Li verŝis por si malvarmiĝintan teon el tekruĉo kaj avide eltrinkis, poste relegis pri vivoj de sanktuloj. Ĝenerale, ĉio ĉi estis maljusta – aŭ ne tute justa. Jam tiam, dum la pesto, li neatendite por si miris, rigardante al Soldatenkova. Kaj la maljunulinoj? Kaj Cvetkov? Sed ankaŭ tio havis nenian signifon antaŭ tiu fakto, ke li nun tute perdis Barbara-n. Kaj neniu estis pri tio akuzenda, krom li mem!
– Jen via letero, – enirante kaj ĵetante la leteron sur la tablon, diris Vera. – Ĝi venis post la evakuo de Stepanova.
– Ĉu vi estas certa, ke post?
– Ja ne mi liveras poŝton, – defie prononcis Veresova. – Mi ekvidis vian skribmanieron – jen ĉio. Certe, mi povus transsendi vian sendaĵon al subkolonelo Kozirev – ja li scias, kie estas Stepanova, li mem ŝin el ĉi tie forveturigis, sed vi apenaŭ laŭdus min pri tio…
Ustimenko silentis.
Veresova eltrenis el sub la lignolito sian trivitan valizon, malfermis ĝin kaj, facile malleviĝinte sur la genuojn, okupiĝis pri kunmetado de siaj aĵoj – de io rozkolora, diafana, strange ne soldata en tiu ĉi milita vivo. Kaj odoro de parfumo subite atingis Vlaĉjon.
– Vi ne ĉagreniĝu! – petis ŝi. – Ĉi tie ja tutegale estis vake. Kaj al mi tiel tedis la gitaro de Nora, flustrado de la flegistinoj, tuta tiu nia kara kolektivo. Tiel bone estis legi ĉi tie kaj cedi al ĝojoj de individuismo. Bezonas ja homo iam esti sola.
– Ja mi nenion diras, – malvigle respondis li.
Al la pordo oni frapis, Mitjaŝin alportis bolkruĉon kun bolakvo, panon en viŝtuko kaj aldonan oficiran porcion – biskvitojn, buteron, konservaĵojn – veran riĉaĵon. Kaj ankoraŭ vodkon – du botelojn, donacon de la «patronoj», venintan dum Vlaĉjo forestis. La dungita civilulino Helena jam estis saltanta, kiel kaprino, kapitano Ŝapiro, kun sia ĉarma, iom distrita rideto, alportis paperojn por subskribo, Nora, anhelante, raportis, ke «pri pantopono oni impertinente rifuzas duan fojon», la zumilo de la kampa telefono ekzumis sur la breto, la konata, kutima «senorda ordo» de milito, ties ĉiutaga vivo denove absorbis en sin militkuraciston Ustimenko, kaj li revenis en sian ŝtonan terkabanon nur antaŭ nokto – malsata, laca, sed trankviliĝinta – kaj neniom miris, ekvidinte primetitan tablon kaj Vera-n Nikolajevna-n – maldikan, altan, mirinde belan, arde kaj karese ĉirkaŭrigardantan lin.
– Tio estas pro kio? – demandis li, kutime pendigante la kitelon ĉe la pordo.
– Ĉu la balo? Pro via bonorda reveno.
– Kaj vi, laŭ mi, jam drinkis?
– Nepre. Se por vi estas tutegale, ke vi revenis, do por mi tio tute ne egalas, kaj se vi revenis cetere en mia naskiĝtago, do, konsentu, tio estas tre kompleza viaflanke…
– Ĉu hodiaŭ estas via naskiĝtago?
– Post dudek minutoj komenciĝos mia naskiĝo!
– Do ni voku pli da homoj!
– Ne, – atente kaj arde rigardante en la Vlaĉjajn okulojn, diris Veresova. – Neniuokaze. Tio ja estas mia naskiĝtago, sed ne via! Ĉu vere?
Li eksidis kaj etendis la manon por preni cigaredojn.
– Nur timu nenion, – petis ŝi. – Tutegale pri ni oni parolas kaj parolos. Kaj tutegale Sanjo ploros, kaj Nora portos en la mamzono vian fotaĵon. En tio neniel eblas helpi…
En ŝiaj okuloj dancis fajreroj, la lipoj tremeradis pro retenata rido.
– Ĉu vi scias, kiu vi estas, Ustimenko?
– Nu, kiu?
– Kvieta donĵuano, jen kiu vi estas! Inoj parolas pri vi ne alie, ol kunfrapante la manojn kaj montrante la okulblankojn. Kaj ankoraŭ tiu via sendependeco, ĉu vi memoras, kiel diris la saĝa Aŝĥen: «Eleganta impertinenteco rilate al la potenculoj». Ja inoj pro tio freneziĝas. Vidi homon, kiu tute ne malkuraĝas antaŭ altranguloj kaj konservas trankvilon…
– Lasu, – diris Ustimenko, – vi min tro laŭdegas. Kaj ne en konservado de trankvilo ja estas la afero. Mi, Vera Nikolajevna, plurfoje diradis, ke nia armea regularo estas saĝega libro. Ĝi donas plenan eblon senti sin plenrajta civitano ĉe plej strikta sistemo de plenumo de subordiĝo.
Li verŝis por ŝi kaj por si vodkon kaj metis sur la teleron pecon da gado en oleo.
– Sed tutegale vi estas ia elturmentita! – subite mallaŭte diris Veresova. – Neprizorgita orfo! Ekzistas tiaj – lupidoj. Necesas vin enordigi, prilavi, purigi. Nur ne prancu tuj, neniu atencas vian internan sendependecon.
Kaj, silentinte iom, ŝi interesiĝis:
– Ĉu estas malfacile en tiuj konvojoj?
– Ne, ne tre.
Ili kunfrapis la glasetojn tra la tablo, streĉite rigardante en la okulojn de unu al la alia. Vera eltrinkis sian vodkon, turnis la malgrandan kapon kaj la alte metitajn harligojn, ekridis kaj tuj verŝis ankoraŭ.
– Mi ebriiĝos hodiaŭ. Nur ne juĝu min, severa Vlaĉjeto!
«Kaj kio, se ŝi vere min amas? – trankvile pensis li. – Tiam kiel?»
– Nenion vi al mi deziras rakonti, – diris Veresova malgaje. – Mi scias, ke vi por Stepanova konservas. Ŝi, certe, estas ĉarma – via Banjo: kaj senartifika, kaj malfermita animo, kaj junecon vi ambaŭ havis poezian, kaj ĉio cetera, sed infanaj amrilatoj ordinare finiĝas per nenio. Se ne per tro fruaj geedziĝoj, kiuj estas kondamnitaj al disfalo. Sed ĉio ĉi estas stultaĵoj, mi parolas ne pri tio. Mi parolu pri alio…
Deklininte la kapon malantaŭen, ridante per la malhelaj, profundaj, flagrantaj okuloj, kun nebonkora rideto sur la lipoj Veresova avertis:
– Mi vin al ŝi ne donos! Ne tial, ke vi al ŝi ne necesas, ĉio ĉi estas bagateloj – tiuj diversaj Kozirev-oj, kvankam mi, certe, povus eĉ kun pli granda profito por mi tiun Kozirev-on al vi priskribi, sed mi tion konscie ne faras, ĉar vi estas saĝa kaj miajn konsiderojn komprenas. Mi al vi ĝuste diras, ke Kozirev estas malgrava, li estas ŝia malfeliĉo. Sed tamen mi vin al neniu donos. Kaj ne tial ne donos, ke vi por mi estas nekompareble pli necesa kaj grava, ol por ili ĉiuj. Ĉu vi scias, kial?
– Kial? – iomete timigite demandis li.
– Tial, ke mi scias, mi observas vin kaj pro tio scias – kio vi povas iĝi! Kaj vi antaŭ miaj okuloj fariĝas tio! Kaj eĉ kun mia helpo, ĉar, kvankam vi tion neniom rimarkas, sed mi ĉiam diradas al vi – kaj kun konvena okazo kaj sen ĝi, – ke vi estas fenomeno! Ĉu vi komprenas? Kaj homo devas ekkredi tion, ke li estas fenomeno, tiam ankaŭ aliaj tion ekkredos, mi ion tiaspecan legis. Kaj mi vin devigos esti fenomeno, kiel ajn vi obstinu, mi vin devigos leviĝi sur la pinton, sur grandiozan alton, kie la kapo turniĝas, kaj tie mi al vi diros, sur tiu alto, sub tiu vento, mi al vi ĝuste tie diros, ke mi estas via parto, mi estas parto de tiu via estonteco, mi, mi estas parto de via genio, de via gloro, de via – nu, kiel tion diri, kiel esprimi, – kiam vi, ekzemple, malfermos kongreson de kirurgoj ie en postmilita Parizo, aŭ Londono, aŭ Lisbono…
– O ho! – ridante, diris li kaj tuj sulkiĝis, rememorinte pri Torpentow kaj Ward kaj pri la morto de la naskiĝinta homo. – Vere, sur grandan alton vi min intencas suprenigi…
– Sed vi ne ŝercu! – abrupte interrompis ŝi lin. – Mi estas sentalenta kuracisto, ĉu vi pensas, ke mi ne komprenas? Mi estas nenia kuracisto, sed mi estas saĝa, mi estas virino, kaj mi estas vera edzino por tia homo, kiel vi. Vi pereos sen mi, – subite senkompate diris ŝi. – Oni vin dispremos, formanĝos, eĉ ostojn de vi ne lasos. Vi al stultaj, sentalentaj profesoroj kaj mizeraj karieristoj, pro homaj ideoj kaj ankoraŭ pro tio, ke vi estas tute, stulte ne ambicia, – vi al ili, ĉiaj konformistoj-idiotoj, verkados librojn pro danko en antaŭparolo aŭ eĉ en piednoto. Jen kio al vi estos sen mi. Ja mi vin jam konas sufiĉe. Kaj kun mi vi ekkredos je vi mem, mi al vi dum tutaj niaj noktoj flustrados – kia vi estas, kaj matene, nu almenaŭ dum du-tri horoj, vi tion devos memori, ĉu vi komprenas?
– Komprenas, – ridetante, diris li, – sed por tio ja ni ankoraŭ bezonas geedziĝi, ĉu ne?
– Kaj vi ja edziĝos al mi, – kun forto diris ŝi. – Mi ne estas fiera, mi atendos. En amo, ĉu vi scias, Vlaĉjeto, nur stultulinoj kaj kokinoj estas fieraj – kaj filistrinoj. Aĥ, ŝi prefere mortos, ol oferos sian fierecon. Do, ŝi ne amas, se fieras. Do, la vera sento ne ekzistas eĉ je groŝo, jen kion tio signifas… Estis ankaŭ mi iam fiera…
Ŝi drinkis ankoraŭ vodkon, subridis – densa, varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn:
– Kun koloneloj kaj subkoloneloj! Kun unu aviadisto – aĥ, kiel li timidis, kaj arogis, kaj ploris. Kaj eĉ kun generalo. Kun profesoro nia en la instituto – kiam mi ankoraŭ tute knabino estis. Ora kapo – vera sciencisto…
Ŝiaj brilantaj okuloj rigardis kvazaŭ tra Ustimenko, en iun por ŝi sola videblan foron. Poste ŝi skuis la kapon tiel forte, ke unu ŝia harligo – malhel-kaŝtankolora, glacea – glitis sur la epoleto trans la dorson, – tiris sin kaj diris:
– Ĉu vi scias, kio en vi estas la ĉefa? Interna morala sendependeco. Ili, ĉiuj miaj, neniam tion havis. Havis, sed ĝis ia nivelo, aŭ eĉ ĝis plafono. Dio scias, kion mi al vi babilas, kaj tio aspektas flato, sed mi tiel pensas, kaj bezonas, ke vi ĉion sciu. Drinku, mi petas, je mia sano almenaŭ unufoje – ja mi tamen hodiaŭ naskiĝis.
Vlaĉjo etendis la manon tra la tablo al ŝia glaseto, Veresova subite rapide kliniĝis, per du varmegaj polmoj kunpremis lian pojnon kaj alpremiĝis per la lipoj al lia mano.
– Lasu! – konfuziĝante, ekkriis li. – Ĉesu do, Vera… Venjo! Vera Nikolajevna, ja ne eblas tiel!
– Kaj vi min nomu Vereto, – tra subite aperintaj larmoj petis ŝi. – Tio ja estas nemalfacila! Aŭ vi timas malpurigi? Ne timu, en tio estas nenio timinda, subkolonelo Kozirev verŝajne nenion kun ŝi timas…
Li ŝiris la manon, ŝi ne lasis.
– Tio estas stulta! – prononcis li. – Kaj malnobla!
– Ne. Tio estas simpla, kiel almozulino sur preĝeja perono, – jen kia tio estas. Sed mi ja al vi diris, ke mi ne estas fiera…
Retenataj larmoj aŭdeblis en ŝia voĉo, sed ĉio ĉi lin neniel interesis – en lia animo amare kaj dolore plu sonis la vortoj: «Subkolonelo Kozirev verŝajne nenion kun ŝi timas!»
Kaj subite kvazaŭ vento alportis – forta kaj momenta – tiun aŭtunan matenon en la fora kaj kara juneco, kiam bruis branĉoj de sorpujo sub la malfermita fenestro kaj kiam li unuafoje en la vivo spertis al Barbara senton de kompato kaj kareso, rememoris la larĝan polmon inter siaj kaj ŝiaj lipoj, ŝian knabinan korpon, kiun li brakumis, kaj ŝiajn mokajn vortojn pri tio, kiel ili geedziĝos:
– En via libera tempo, ĉu tiel, Vlaĉjeto?
«Kara mia homo! – subite kun peza, bolanta kolero pensis li. – Fajrobirdo! Dankon, ke vi estas! Kaj vi mem?»
Elŝirinte sian manon, li leviĝis, verŝis en la glason pli da vodko, ekfumis kaj, penante esti pli simpla kaj pli senĝena, sed tamen per streĉita voĉo li diris:
– Je via sano, Vera. Kaj vidu, al mi kaj vi estas nemalbone! Jen, tio, alia, ni drinkas, almanĝas!
– Tion vi diras ne al mi, – kun mallonga kaj malgaja subrido sagace divenis Veresova. – Ĉi tie via «tio, alia» tute ne koncernas. Nun vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, al Stepanova repagas. Nur ne pensu, mi petas, ke mi faras al vi scenon. Ne zorgu, mi ankaŭ en tio al vi helpos, mi al vi en ĉio helpos, kaj tiujn viajn sentojn venki – same helpos. Mi estas eltenema kaj, se mi enjungis min, mi tiros. Kaj mi ja enjungis min. Mi ja estas via, kamarado majoro, ĝis, vidu, la ĉerka kovrilo mem. Ne gravas, ke al mi estas malfacile, ne gravas, ke mi ĉiujn venantajn al vi leterojn, nur por ajna okazo, tenas super vaporo kaj per tranĉileto – havas mi tian malnovan skalpelon, specialan – malfermas kaj tralegas, la amo ĉion senkulpigas, gravas alio…
Survolvinte sur la manon sian falintan harligon, ŝi kun forto ŝiris ĝin, leviĝis, mordis la lipon kaj, proksime alirinte al Ustimenko, ripetis:
– Gravas alio! Gravas – ĉu mi taŭgas al vi?
Ŝi rigardis al li rekte – per senmova malhela rigardo.
– Taŭgas! – bruske diris li. – Nepre taŭgas!
Lia kapo estis iomete turniĝanta pro la trinkita vodko kaj pro tio, ke Veresova estis tiel proksime de li.
– Tiam ordonu: restu! – ordonis ŝi, preskaŭ ne malfermante la lipojn.
– Restu! – ripetis li.
– Tio ne gravas, ke vi min ne amas, – same ne malfermante la lipojn, prononcis Vera Nikolajevna. – Tio havas nenian signifon. Vi min ekamos – kun tempo, – mi scias, mi estas certa. Ekamos, ĉar mi iĝos parto de vi.
Metinte la manojn sur liajn ŝultrojn, ŝi iomete altiris lian vizaĝon al siaj lipoj kaj, preskaŭ tuŝante lian buŝon, petis:
– Kaj bonvolu diri almenaŭ unu proksimume karesan vorton. Tio ja estas por vi ne malfacile. Pro ĝentileco, kaj mi penos kredi, ke tio estas vero. Diru al mi «kara», aŭ «amata», almenaŭ ion! Tio estos al mi donaco por la naskiĝtago…
– Venjo! – flustre kompate diris li kaj, subite rememorinte kun turmenta, venĝa kolero ĉion poreterne pasintan, aldonis: – Vereto!
– Kiel? – tremerinte per la tuta korpo kaj alpremiĝante al li, demandis ŝi.
– Vereto! – avide kaj rapide ripetis li. – Vereto!
– Vidu! – apenaŭ aŭdeble en lian orelon diris ŝi. – Vidu, kia vi ĉe mi estas malavara, dankon al vi! Vi ne avaris!
Kaj matene Nora Jarceva, ne rigardante al liaj okuloj, gratulis lin.
– Pro kio? – demandis li.
– Pro via persona feliĉo! – tra larmoj respondis Nora.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.