|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Li dormis maltrankvile dum la nokto, kiel ĉiam, kiam li mem aŭ alia en la domo devis vojaĝi. Li vekiĝis ĉiuhore kaj kuŝis aŭskultante la muĝon de la vento en la foliaro ekstere.
Li komprenis, ke la sudokcidenta vento plifortiĝis, la fenestrotabuloj de la verando klakis pro la trablovo kaj ululis ĉe la anguloj sub la tegmento. La aŭtuno estis ja tia. Pri tio oni ne povas helpi.
Je la kvina li ellitiĝis, suprenigis la kurtenojn kaj metis surfiksilon al la fenestro. La lago estis blanka ekstere en la golfo kaj sur la granda pendbranĉa betulo ĉe la vojo lumis nur sola branĉo kun fajroflavaj folioj kvazaŭ granda, bela beraro inter ĉiuj aliaj verdaj.
El ĉi supra ĉambro li aŭdis ŝiajn molajn silentajn paŝojn, kiuj tamen knarigis la maldikajn planktabulojn. Ŝi estis jam maldorma kaj ellitiĝinta. Sen vekhorloĝo, kiel kutime, por ne ĝeni lin.
Li iris en la kuirejon, faris fajron en la fajrujo kaj surmetis akvon por teo en kaserolo. Ŝi devas havi ion varman antaŭ ol ŝi ekveturos. La ŝiprestoracion oni ne malfermos antaŭ la oka horo.
Li aŭdis ŝiajn paŝojn sur la kruta ŝtuparo, kaj poste ŝi staris tie ĉe la pordaperturo kaj rigardis lin per siaj freŝe viglaj okuloj:
– Permesu al mi fari tion! Vi ne povas! De kie vi prenis akvon? Nu tiel, lasu al mi fari tion!
Kaj li tuj flankenŝoviĝis. Viroj ja ne iru en la kuirejon. Ŝi sciis pri ĉio, kie troviĝas la kremo, la biskvito kaj la teoskatolo.
Kaj kiam la akvo bolis, ŝi varmigis la teujon kaj preparis la teon precize tiel kiel li volas ĝin havi.
Li staris ekstere en la korto kaj rigardis la violojn ĉirkaŭ la flagstango – kiel grandaj kaj freŝaj ili sin tenis – kelkajn ŝi devus havi kun si. Cetere li ne ŝatis deŝiritajn florojn, sed por tiu ĉi fojo kaj tiujn ĉi violojn, iliajn proprajn, jes. Li deŝiris kelkajn el la plej belaj kaj ĝuste tiam ŝi vokis lin por trinki teon. Li zorgis, ke ŝi ricevu la plej bonajn kukojn kaj dumtempe li parolis:
– Estas akva kaj malseka la herbo, precize, kvazaŭ post pluvo. La roso kaj la aŭtuna malseko – ĉu vi prenis viajn dikajn ŝtrumpojn? Kaj la vintrajn ŝuojn? Ĉu vi enpakis la galoŝojn?
Ĉu vi havas la kamizolon tiel, ke vi facile povas elpreni el la valizo? Vi povas tre bone sidi en la salono.
Ŝi ridetis kaj diris jes, jes al ĉio kaj tiam ŝi rigardis sian brakhorloĝon:
– Ni devas rapidi – prenu mian mantelon, estu afabla! Ne, kion mi faru per la ombrelo – ne pluvas ja …
Li staris sola sur la ŝip-ponto kaj rigardis post la ŝipon, kie ĝi tranĉis vojon al la maro inter rokoj kaj rifoj. Nun ĝi malaperis ĉirkaŭ la golfeto, la fumo glitis supren sur la arbopintojn kaj ĉio estis kiel antaŭe.
Li iris hejmen sola al la vilao. La insulo ankoraŭ dormis. La kurtenoj en la hotelo estis malsupre kaj en la herbo antaŭe kuŝis paro da ĉifonaj blankaj ŝuoj kvazaŭ memoro de forpasinta somero. De la eta fiŝistkabano la fumo leviĝis tra la kamentubo. Tie oni tamen ne dormis. La reto de la tenisejo faldi ĝis kaj kolapsis pro la ventego kaj malseko kaj en la herbo ĉe la barilo lumis blanke perdita pilko.
Li kuiris sian matenmanĝon kaj manĝis ĝin sola en la granda ĉambro. poste ekbruligis sian pipon kaj sidigis sin en la ripozoseĝo sur la verando. La soleco kaj la silento ĉirkaŭ li maltrankviligis lin. Jen kaj jen li aŭskultadis, ĉu ne paŝoj kaj sonoj? Ĉu ne ŝi iris tie interne? Ĉu ŝi ne venis kurante tra la ĝardeno? Ĉu ŝi ne vokis lin? Ĉu li ne vidis ŝian blankan robon inter la arboj? Ĉu Bepo ne estis kun ŝi? Ĝi saltadis kaj bojis por la rajto porti ŝian korbon. Li fermis la okulojn kaj sidis silente …
Estas mateno. Li estas vekita ĵus. Oni frapas sur lia fenestro.
– Supren, dormomarmoto! Ek por bani nin! Ne dormu dum la matenoj! Mi iras antaŭen!
Li vidis ŝin iri malsupren al la banbordo en sia noktovesto kun la bantuko surbrake.
Ŝi venis tagmeze kun granda plado da fragoj.
– Kie vi trovis ilin?
– Ho, oni havas siajn lokojn, pri kiu neniu scias –
Ili grimpas sur la rifoj ĉe la maro. Ŝi antaŭe, ĉiam antaŭe.
Facile kaj lerte ŝi saltis trans ŝtonojn, kelkfoje haltis, rakontis kaj demandis.
Ili sunbanis sin sur la plej bona sablostrando tuj ĉe la maro.
Hu, kiel malvarma estis la akvo! Sed ŝi tamen naĝis malproksimen.
Li kriis kaj avertis. Tie la marfluo estis tro forta –
Ŝi venis kun granda erika bukedo. La unuaj. Same belaj kiel la unuaj etaj floroj de la printempo –
Ili hisis kune la flagon dum la solenaj kaj solenetaj tagoj, kiam ĝi devas esti hisata. Li instruis ŝin pri la ĝustaj nodoj ke estu ĝuste, kiel ĝi devas esti. Kono de marismo estas necesa por tio.
Ili veturis per la malgranda ŝipo al insuletoj kaj rifoj, kiujn ili konis jam de jaroj, sed kiuj ĉiam tamen estis novaj, ĉiufoje kiam ili venis tien.
Dum la vesperoj ili iris kune al la danco en la societa salono kaj poste li sekvis ŝin hejmen. Iĝis mallume dum la vesperoj, sed venis la lunlumo de la aŭgusto kaj eklumigis ĉion per sia malvarma, pala brilo super tero kaj akvo.
Venis la aŭtuna pluvo. Daŭris tagojn. La ventego ĵetis la maron sur la rifojn en ŝaŭmantaj kaskadoj. Ili serĉis ventsekuron malantaŭ la rokoj kaj laŭ malsekaj vojetoj serĉis la vojon hejmen tra la arbaro. La ventego balais la ĉielon pura, la suno brilis denove kaj la herbo estis ankoraŭ verda sur la kampoj kaj paŝtejoj.
* * *
La vento ŝanĝiĝis je norda. Li komencis frosti, butonis la jakon kaj eniris la vilaon. Tie kuŝis hieraŭa gazeto. Li prenis kaj eklegis ĝin. Grandaj rubrikoj kriis sovaĝe pri grandaj okazoj en la mondo. Li ridetis kaj pensis: ĉiam la sama bruo! Por kio?
Al kio?
Li kunfaldis la gazeton kaj metis al ĉiuj aliaj, kiujn ŝi alportis de la poŝtejo ĉiuvespere kaj donis al li. Kiel ili legis kaj debatis ĉiu laŭ sia maniero. Ne eble fuĝi de la mondo. Kaj ŝi volis scii tiel multe.
Sed nun ŝi certe alvenis. Estis je la duono post la deka, ĉu io okazis al ŝi? Li iĝis maltrankvila kaj komencis tien reen iri en la domo, inter ĉiuj mebloj, kiuj iĝis tiel mortintaj kaj fremdaj dum nur kelke da horoj. Li rigardis eksteren al la maro.
Tie glitis granda, blanka vaporŝipo en la golfo survoje norden.
Li vidis la mevojn, kiuj sekvis laŭ la postondado.
Subite tamen eksonoris la telefono. Li eksaltis kaj respondis.
Ho, estis ŝi.
Ĉu ĉio estis en ordo? Ĉu vi venis ĝusta tempe al la lernejo?
Ĉu vi renkontis ĉiujn kamaradojn? Ĉu estas agrable esti en la urbo? Vi ja ne frostis, ĉu ne? Ĉu vi ricevis ion por manĝi? Gardu vin de aŭtoj kaj tramoj. Vi estos hejme vespere? Ĉu mi vidos vin morgaŭ? Vi fartas ja tute bone?
Li demandis kaj demandis nur por ke li aŭdu ŝian voĉon.
Tio donis al li ĉion.
Poste li demetis la aŭskultilon. Jen pasis. Kial li estis maltrankvila?
Ne okazis io al ŝi! Ŝi ja havis dek-tri jarojn kaj tiel saĝa kaj prudenta ŝi estis. Multe pli prudenta ol li. Sed estis ja, se oni volas esti justa, kolosa diferenco inter ili. Li estis ja nur kompatinda sola maljuna sinjoro kaj ŝi estis lia ununura eta filino. Oni devas pripensi tion. Oni ne rajtas prijuĝi tian homon laŭ la kutima mezuro. Li ja estis preskaŭ pli ol patrino.
Li restis staranta ĉe la telefono kaj ridetis pri si mem, ĉar tion li povis fari kelkfoje. Poste li prenis sian ĉapon kaj bastonon kaj foriris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.