La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La ĉevalo

Eble foje mi jam rakontis, kie mi loĝas. Nun mi devas denove fari tion kaj eĉ iom pli klare – mem la historio ja estas sufiĉe dependanta de tio.

Do: ĉe rando de la urbo, en relative moderna domo kun elektra lumo, kiu lumas ankaŭ nokte, kiam oni forgesas fermi la kontakton. Antaŭ la domo estas granda ebenaĵo, iom monteta, jen kaj jen altaĵeto, aŭ trupo de soldatoj, kiuj marŝas, ekzercas kaj faras strangajn signojn unu al la alia per blankaj etaj flagoj. Sub mia fenestro iras la strato kaj ĉe ĝia alia flanko estas malgranda, ĉirkaŭbarita kampo, kie antaŭe oni plantis tabakon, sed kie nun kreskas freŝa, suka herbo.

Vintre etuloj skias tie kaj kiam la akvo, kiu fluas de ĉiuj kortoj, ekfrostas, povas okazi, ke oni sukcesas ekfunkciigi etan glitumejon. Sed nun estas somero. La kampo estas verda kaj bela. Ĉiumatene mi rigardas ĝin kaj ĝojas, ke ĝi ne estas kvareta ĝa domo.

Kaj iun tagon io okazas. Ĉevalo kuras sur la kampo! Bruna, bela, juna kaj gaja ĉevalo. Ĝi kuras ĉirkaŭe kaj paŝtas sin per herbo kaj svingas la voston pro konstanta ĝojo, ĉar la muŝoj ankoraŭ ne estas tre danĝeraj. Ĉiuj ni vidas la ĉevalon el niaj fenestroj kaj oni parolas nur pri ĝi. La infanoj kuras al la strato kaj pendas sur la barilo kaj ŝatus scii, kiel ĝi venis tien, sed neniu scias.

La knaboj parolas pri ĝi sur la ŝtupoj kaj en la butikoj aŭdiĝas:

– Ho, kiel bela ĉevalo venis ĉi tien. Ĝi aspektas kiel rajdĉevalo.

Sed la knaboj havas la plej grandan intereson. Ĉu ili kuraĝas iri proksimen? Kaj karesi ĝin. Eble ĝi mordas. Olle, kiu loĝas en la 35a, venas fine iun tagon kun malmola panpeco kaj donas ĝin al la ĉevalo. Ĝi prenas ĝin, kaj poste ĝi estas ĉies amiko.

Sed tiam – 

Mi venas hejmen iun tagmezon kiel kutime. Kaj mi vidas malgrandan popolamason tie sur la paŝtejo. Okazis io. Supre sur la strato staras la ŝuisto kaj parolas kun la vitraĵisto. Neniam antaŭe mi vidis ilin surstrate.

– Kio okazis? Kio estas?

– Ho, iu viro volis ŝteli la ĉevalon! Li venis antaŭ duonhoro kaj nur rekte li iris tra la barilo por preni la ĉevalon. Sed estas homoj tie malsupre kaj ili nun aranĝas la aferon.

– Tiel, mi diris kaj iris supren al mi. Mi sidiĝis ĉe la fenestro kaj observis la etan grupon diskutantan tie malsupre. Kaj mi diris al mia edzino:

– Kiu entute disponas pri la ĉevalo?

Mia edzino diris:

– Mi kredas, ke neniu scias tion.

– Kaj iu volas forkonduki ĝin.

– Jes, tio ja estas honto.

– Eble li disponas pri ĝi.

– Certe ne!

Subite mi levis min. Mi ricevis unu el la plej bonaj ideoj, kiun mi havis iam ajn. Mi prenis mian ĉapelon kaj trankvile kaj silente iris al la paŝtejo. Granda, kruda viro kun aspekto de kampulo staris kaj tenis la kolharojn de la ĉevalo. Li aspektis altgrade ekscitita kaj mi aŭdis lin diranta:

– Ĉu mi ne rajtas preni mian propran ĉevalon?! Lasu min iri antaŭen!

– Vi volas ŝteli la ĉevalon, jen la tuta afero! – diris sinjoro Johansson, kiu estas estro en la karamelfabriko.

– Ĝi estas mia ĉevalo! Mi aĉetis ĝin pasintsemajne en la foiro, respondis la viro.

– Pruvu tion! – iu diris en la aro, kaj ĉiuj ridis.

En tiu ĉi momento mi paŝis rekte al li, kiu asertis la posedon de la ĉevalo, rigardis rekte al lia vizaĝo kaj diris:

– Ulo, ĉu vi estas freneza, ĉu vi prenos mian ĉevalon?

La viro ellasis la kolharojn de la ĉevalo, la brako inerte falis malsupren kaj li rigardis min per du ege grandaj, mirantaj okuloj. Iĝis ekmovo en la grupo kaj oni diris duonlaŭte:

– Estas lia ĉevalo! Tion ni ja estus povintaj supozi.

La viro, kiu provis ŝteli la ĉevalon, komencis rideti, li pensis:

Jam delonge mi ne atestis tiel bonsukcesan ŝercon. Kaj li volis denove ekpreni la ĉevalon, kiam mia pordisto, sinjoro Borell, paŝis antaŭen, ŝovis sian pugnon sub lian nazon kaj diris:

– Foriru, fripono! Vi ja aŭdis, ke tiu ĉevalo apartenas al sinjoro redaktoro! Vi devas honti!

La viro subite serioziĝis, faris unu paŝon al mi kaj diris:

– Mi volas nur, ke vi ankoraŭfoje diru, ke tiu ĉi ĉevalo estas via.

– Kiomfoje vi volas, mi diris. Mi aĉetis ĝin por rajdi dum la matenoj. Venontsemajne ĝi venos en la halon de la Rajdejo.

– Oni fakte devus venigi policiston, diris iu.

– Ho, ni lasu lin kuri ĉi-foje, diris alia.

La viro rigardis nin unu post la alia, plej longe min kaj iris abrupte. Mi frapetis la nazon de la ĉevalo kaj ŝajnigis doni al ĝi sukerpecon. Poste afable mi levis la ĉapelon al la ĉeestantoj kaj iris hejmen. La grupo disiĝis parolante.

Mi tagmanĝis, trinkis kafon kaj kuŝiĝis sur mian divanon, rigardis la plafonon kaj atendis. Venis la vesperaj gazetoj, mi legis ilin trankvile, senpasie kaj tiel mi ekdormis. Kiel oni ofte faras, kiam oni kuŝas surdorse sur divano, pli frue manĝinta tagmanĝon kaj trinkinta kafon. Mi vekiĝis je tio, ke mia servistino frapis sur la pordo, malfermis kaj diris:

– Estas viro ekstere. Li volas paroli kun – 

– Envenigu lin!

Mi restis kuŝanta surdorse, senmove, trankvile. Estis la viro kun la ĉevalo. Li restis staranta ĉe la pordo. Mi diris afable:

– Bonvolu sidi.

Li sidiĝis kaj ni rigardis unu la alian. Kaj li diris:

– Sinjoro redaktoro aranĝis etan ŝerchistorion pri la ĉevalo tie malsupre.

– Vi devas esprimi vin pli kompreneble, mi diris.

Li leviĝis abrupte kaj ekkriis:

– La ĉevalo estas mia!

– Bonvolu sidi, mi diris, kaj ni rezonu trankvile. Vi diras, ke la ĉevalo estas via. Mi restas je tio, ke ĝi estas mia. Ĉu vi povas montri ian aĉetdokumenton?

– Ne, diris la viro, mi pagis ĝin kontante, mi ne prenis kvitancon.

Sed, ĉu vi povas montri ion tian?

– Eble, mi diris, sed mi ne bezonas tion, ĉar neniu dubas pri tio, ke la ĉevalo estas mia.

– Jes, mi!

– Ja, vi estas ĝis nun la sola kaj min ĉagrenas tiu situacio.

Estas tiel bela ĉevalo, kaj domaĝe, ke estas tia malpaco pro ĝi.

La viro sidis silenta. Mi prenis gazeton. Tiel estis dum mallonga tempo, kaj tiam li diris:

– Sinjoro redaktoro, ĉu vi volas vendi vian ĉevalon al mi?

– Ĉio estas por vendo, mi diris. Kiom vi volas doni?

Li denove eksaltis kaj kriis:

– Tio estas pli ol tro! Ĉu mi devas aĉeti mian propran ĉevalon?!

– Vi ja volas tiel, mi diris.

Li prenis monbiletujon.

– Kiom ĝi kostas?

– Ĝi kostas malmulte, mi diris. Vi ricevos ĝin por 200 kr. Vi faras bonan negocon. Tiel belan ĉevalon oni ne trovas ĉiutage.

Ducent kontante.

Mi leviĝis de la divano, la viro prenis du centkronajn monbiletojn kaj metis ilin sur la skribtablon sen vorto. Mi enpoŝigis ilin, dum li fikse rigardis en miajn okulojn kaj diris:

– Ĉu vi volas doni al mi kvitancon?

– Ne necese, mi diris, inter ni. Vi povas preni la ĉevalon.

– Ne aspektis tiel ĵus tie malsupre.

– Estu trankvila! Kaj mi skribis sur paperon: Mi havas nenion kontraŭ tio, ke la ĉevalo estu forkondukita. Mi metis mian nomon sube kaj donis al li la paperon. Li legis ĝin, ridetis kaj diris:

– Vi estas fakte la plej sagaca ulo, kiun mi renkontis.

– Mi scias tion, mi diris, kaj se estos pli da ĉeval-okazoj, mi informos vin.

Li jesis plurfoje per la kapo kaj li foriris. Tra la fenestro mi vidis lin iri malsupren al la ebenaĵo, montri la paperon al sinjoro Borell, kiu postenis tie, kaj forkondukis la ĉevalon. Estis tre bela vespero, la suno briligis la etan makulon de blua akvo, kiu ekstreme oriente randas la grandan ebenaĵon. Mi sidis longe kaj rigardis la belajn nuancojn en la aero kaj nuboj, poste malsuprentiris mian rulkurtenon, eklumigis la lampon kaj dediĉis mian vesperon al trankvila familia vivo. Tiel pasis nokto kaj matene mi ricevis leteron. Ĝi jenis:

S-ro kompaniano.

Ni faris bonan negocon hieraŭ, ni ambaŭ, vi kaj mi. La ĉevalo estis nek mia, nek via, neniam mi aĉetis tiel belan ekzempleron tiel malmultekoste. Certe mi ricevos mil kronojn por ĝi. Se vi ne estus interveninta kaj implikiginta vin en la aferon, mi estus ĝin ricevinta senpage. Mi longe provis kaj fiŝhokis por tiu ĉi ĉevalo. Dankon ĉiuokaze! Se vi vidas ian alian esperigan kaptaĵon, pensu pri mi. Grandan procentaĵon vi havos.

X. D. T.

Mi metis la leteron al mia kolekto. Amiko mia en la urba financoficejo rakontis al mi, ke la ĉevalo apartenis al la urbo.

Mia kompaniano kaj mi povas esti trankvilaj. Tia instanco, kiel la urbo, ne observas ion tiel sensignifan, kiel la malapero de ĉevalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.