|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Konsulo Henriko Fredman estis tute ĉiutaga konsulo kaj homo. Tiutempe, kiam li estis nur simpla komercisto, li estis preskaŭ eĉ pli ĉiutaga. Al tiu ĉiutagulo apartenis, kiel medaliono al ĉeno, kiel poŝtmarko al letero, blanke emajlita nomtabuleto sur la pordo kun la nomo presita per bluaj, grandaj, malgraciaj literoj, nomtabuleto, kiu povus konveni al komercisto, sed ne al konsulo. Kaj eble eĉ malpli al konsuledzino.
Sinjorino Fredman malŝatis tiun ĉi tabuleton, kiel ege malfavore diferencan de la aliaj nomtabuloj de la domo. Ili ĉiuj estis el latuno kaj sur ili ne troviĝis antaŭnomo, sed nur familia nomo ĝuste kaj guste. Tiel estis nobele. Sinjorino Fredman ofte parolis kun sia edzo pri tio, ke ili mendu alian pordtabulon, sed Fredman respondis evite. Li ŝatis la malnovan tabuleton. Li ne estis moderna snobo. Li estis simpla kaj natura homo kun antaŭ- kaj ankaŭ kun familia nomo sur blanka, simpla, emajlita ladtabuleto.
– Sed kion la homoj pensos, kiuj venos ĉi tien? – diris sinjorino Fredman. – Kion ili kredos? Nur la plebo havas emajltabuleton, escepte ĉe la kuirejpordo, kie ĝi taŭgas.
Fredman lasis resti la tabuleton. Kaj tiel alvenis la kristnaska tempo. Kaj iun tagon sinjorino Fredman iris en bonan fervendejon kaj mendis latuntabuleton, tian, kia ĝi devas esti, nur kun la familia nomo, Fredman, nigre engravurita. Kaj ĝi estis kvarangula, ne ovala kiel la malnova blanka emajltabuleto.
Kaj tiel komenciĝis la historio.
Unu tagon antaŭ la Sankta Vespero konsulo Fredman foriris al tagmanĝo. Konsulo havas grandajn devojn en la socia vivo. Sinjorino Fredman sidis sola hejme kaj ordigis la kristdonacojn.
Kaj oni sonorigis ĉe la pordo kaj kiam sinjorino Fredman malfermis, tie staris portisto kun la nova nomtabuleto.
Sinjorino Fredman malfermis la pakaĵon kaj sereniĝis, ĉar ĝuste tiel devas aspekti nomtabuleto. Ĝi estis precize tia, kiel la aliaj en la domo, nur pli nova kaj delikata.
– Li ricevos ĝin kiel kristdonacon, – pensis sinjorino Fredman.
– Mi pagis ĝin per mia propra mono. Kaj mi surmetos ĝin jam ĉivespere, ho jes.
Sinjorino Fredman, kiu estis lertmana virino, prenis ŝraŭbilon, malmuntis la malnovan tabuleton kaj surfiksis la novan.
La malnovaj ŝraŭboj taŭgis precize. Sinjorino Fredman rigardis sian verkon kaj ekĝemis de ĝojo kaj malpeziĝo. Fine ŝi faris ordon ĉirkaŭ tiu ĉi malnova balaaĵo. Ĉiu homo estas sia propra anoncanto, kutimas Fredman diri, kaj tio signifas ankaŭ tion, ke oni havu al si indan nomtabuleton sur la pordo.
Tiel iĝis malfrue kaj sinjorino Fredman enlitiĝis kaj endormi ĝis kun la feliĉa konscio, ke ŝi faris bonan kaj belan aferon.
Precize 14 minutojn post la dua horo nokte, konsulo Fredman alvenis hejmen. Per aŭtomobilo li venis, pagis al la ŝoforo kaj malŝlosis la pordegon. Poste li enpaŝis al la vestiblo, malbutonis la surtuton por spiri iom pli facile kaj ekiris sur la ŝtupoj. Li iris unu etaĝon, li iris du kaj iris tri etaĝojn. Tie li haltis, elprenis la ŝlosilaron kaj laŭ sia malnova kutimo li rigardis en tiu direkto, kie lia blanka emajltabulo kutimas brileti kontraŭ li en la mallumo. Sed tie briletis nenio. Nenia emajltabulo troviĝis tie.
– Unu etaĝon pli supren mi venis, – pensis Fredman. –
Tio povas okazi. Okazis jam al aliaj kaj eĉ al mi. Oni estas iomete laca kaj distra je tiu tempo de la nokto.
Fredman turnis sin kaj iris malsupren unu etaĝon. Tie li haltis. Sed ankaŭ tie ne troviĝis blanka emajltabuleto.
– Strange, – pensis Fredman kaj malbenis la dommastron, kiu ne prizorgis la noktlumigon de la ŝtuparo kaj malbenis sin mem, kiu ne havis alumeton. Kaj daŭrigis la cerbumadon. –
Nature mi iris unu etaĝon pli suben, anstataŭ iri pli supren.
Mi devas supreniri nun du etaĝojn.
Fredman iris du etaĝojn pli alten. Nun li estis en la kvara etaĝo. Sed ankaŭ ne tie troviĝis blanka emajltabulo.
Fredman apogis sin al la ŝtuparejmuro, fermis la okulojn kaj sentis, ke la koro batas iom tro maltrankvile.
– Estas tre strange, – li pensis. – Eble mi venis en malĝustan domon. Sed mi rekonas ĉion, almenaŭ kion mi vidas.
Kaj mi ja ne trinkis tiel multe. Mi devas konvinkiĝi pri la afero.
Mi iros denove malsupren.
Fredman iris malsupren al la partero, trairis la vestiblon kaj elpaŝis tra la pordego. Nun li estis sur la strato.
Estis ja lia domo. Tute bone li vidis. Tie li loĝas de ses jaroj.
Nenia dubo. Fredman estis preta reiri tra la pordego, kiam terura penso ekbatis lin: imagu, ke li sonĝas, ke li iras endorme, ke ĉio estas nereala, kio vivas kaj moviĝas ĉirkaŭ li.
Tiaokaze povas esti, ke ĉio konformas, escepte tute etan detalon.
La tabuleto estis tia detalo. Ĝi elfalis, kiel eltondita kvadrato el filmo.
– Mi iras endorme, – pensis Fredman.
– Aŭ, – kaj li vere ektimis, – mi jam mortis kaj mi revenadas.
Povas esti, ke mi jam estas mortinto de pluraj jaroj kaj iu alia persono okupis mian loĝejon kaj pro tio ne estas tie mia malnova emajlita blanka nomtabuleto. Alia estas tie. Mi mortis kaj oni enterigis min, aliaj homoj loĝas en mia loĝejo kaj forprenis mian tabuleton.
Fredman komencis iri tute malrapide antaŭen sur la strato.
Subite li renkontis policiston, veran, vivantan policiston.
Fredman ricevis ideon, iris al la policisto, eklevis la ĉapelon kaj diris per la voĉo de vivanta homo:
– Pardonon, sinjoro policisto, kie estas la numero 35 en tiu ĉi strato?
– Tie, – diris la policisto, – la dua domo de la angulo.
– Dankon, – diris Fredman. Kaj li turnis sin, iris returne al la domo, kie li loĝis dum sia vivdaŭro kiel konsulo kaj pli frue, kiel komercisto. Singarde li malfermis la pordegon kaj enpaŝis.
Ĉio estis tiel, kiel ĵus kaj en la lastaj ses jaroj. Fredman denove trairis la vestiblon kaj iris al la unua etaĝo. Li haltis sur la plej supra ŝtupo. Tie rekte antaŭe loĝis la kapitano kaj maldekstre la doktoro. Li konis ambaŭ. Li salutis hieraŭ matene la kapitanon. Tio estis kvazaŭ antaŭ jarcento. Kaj eble estis tiel.
Fredman iris ankoraŭ unu etaĝon. – Estas la dua etaĝo – li pensis. Tie loĝas vidvino Tabell kun sia filino. Ŝi estas poŝtistino kaj havas ruĝajn harojn. Kaj maldekstre loĝas la direktoro.
Li havas gramofonon. Ĝi estas aŭdebla al mi. Al mi, al mi! Ankoraŭ unu etaĝo! Fredman iris al la tria etaĝo malrapide kaj tire. Mezvoje li haltis kaj ekspiris, sed nur por momento, ke li ne konfuziĝu kaj ne miskalkulu la ŝtupojn. Kaj li daŭrigis kaj alvenis al la loĝejantaŭo, al sia propra loĝejantaŭo.
Tie li haltis, klinis sin antaŭen kaj rigide rigardis en la mallumon. Sed latabuleto ne troviĝis tie. Malrapide li palpis antaŭen kaj sentis sur la pordo tabuleton. Estis alia, kvarangula, ne lia malnova ovala.
– Estas finite al mi, – pensis Fredman – absolute finite. –
Kaj li returnis sin kaj iris malsupren sur la ŝtupoj, tra la pordego, al la strato. Komencis pluvi. Fredman suprenŝovis la surtutkolumon kaj iris trans la straton en malgrandan parkon, kiu situis tie. Tie li falis sur benkon kaj provis ordigi la pensojn de sia konfuzita cerbo.
Kiam iomete li sidis tie, li aŭdis voĉon, kiu parolis, virvoĉon.
Li rigardis tien kaj konstatis, ke la voĉo venas el telefonejo.
Tie staris sinjoro kaj telefonis. Gaja kaj sava ideo kaptis Fredman. Li devus telefoni hejmen, paroli kun sia edzino kaj peti ŝin veni malsupren kaj malfermi al li. Kaj tiam li iros kun ŝi. Sed ĉu li diru ĉion, kio okazis? Ne, per tio li nur ektimigus ŝin. Li devus diri, ke li forgesis hejme la ŝlosilon de la pordego.
Estas bone tiel.
La viro en la telefonejo finis sian parolon kaj Fredman okupis lian lokon. Li petis sian numeron, trovis efektive du monerojn, metis ilin en la skatoleton kaj kun maltrankvilo kaj kun streĉo atendis la respondon. Fine ĝi venis. Estis sinjorino Fredman. La konsulo ŝajnigis sian voĉon tiel trankvila kaj klara kaj krome amika, kiel eblis. Li parolis pri la ŝlosilo kaj ricevis la trankviligan respondon de sia edzino:
– Tuj mi venas, Henriketo, sed mi devas ion surpreni.
Sinjorino Fredman demetis la mikrofonon kaj tuj rememoris pri la nova tabuleto. Estus maloportune, se Henrik ekvidus ĝin nun. Tio konfuzus la kristnaskan surprizon. La okazo ĝuste nun ne estas konvena. Rapide ŝi prenis la ŝraŭbilon, for la novan tabuleton kaj reen la malnovan. Ĉio estis farita en kelkaj minutoj. Poste ŝi ĵetis sur sin mantelon kaj kuris malsupren kaj malfermis al la viro, kiu staris tie pala kaj serioza kaj atendis antaŭ la pordego.
– Kiel malagrable, Henrik, ke vi forgesis la ŝlosilon, diris sinjorino Fredman, – vi, kiu ja estas tiel ordema.
– Ĉio povas okazi, – diris Fredman.
Tiel ili iris silentaj sur la ŝtupoj. Unu etaĝo, du etaĝoj kaj tri etaĝoj. Kiam ili atingis tien, Fredman tiris la brakon de sia edzino al si, por ke li povu stari certa, se io okazus. Poste li ĵetis rigardon al la pordo maldekstre. Kaj jen, tie lumis la malnova, kara, blanka emajlita tabuleto, lumis bone kaj bonvenige, kiel ĝi faris dum ĉiuj ses jaroj.
Silente kaj senvorte paŝis konsulo Fredman en sian loĝejon kaj silente kaj senvorte li enlitiĝis. Sed li ne povis dormi. Li kuŝis maldorma kaj pensis pri la mirigaj sensacioj de la nokto.
Tiel li kuŝis unu horon, kiam subite li ekmovis sin, elpaŝis el la lito kaj palpis malrapide al la antaŭĉambro. Tie li malfermis la pordon kaj nudpiede li iris al la malvarma ekstero. Kaj tie li staris silente kaj rigardis la malnovan, blankan emaljtabulon.
Kaj dorlote li karesis ĝin per sia mano kaj flustris:
– Neniam, neniam plu vi foriru de mi …
Kiel estis poste pri la kristdonaco de sinjorino Fredman, tio estas tute alia historio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.