|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Unu el miaj amikoj, kiu loĝis en la kamparo, rakontis:
– Ni devas lui sufiĉe grandan vilaon ĉi-jare. Estas malagrable, ke la homoj devas kuŝi sur hamako en la laŭbo kaj sur la glaciŝranko en la vestiblo, kiam ili venas al ni.
– Ni invitos neniun, mi diris.
– Ĉu vi do volas loĝi en Hasselback-restoracio kaj Operateraso ĉijare. Ĉar vi devas havi gastojn.
– Mi loĝas kie mi volas! Pripensu tion! Mi estas libera homo!
Kvankam mi estas edzo. Pripensu tion!
Mi luprenis do ne malgrandan vilaon. Ĝia nomo estis Vilhelmsberg.
Mi vojaĝis tien kaj rigardis ĝin. Ĝi situis belege.
Proksime al la arbaro, proksime al la lago, proksime al telefono, proksime al la urbo, proksime al la restoracio Berns.
Mia edzino demandis, kiam mi revenis:
– Kiom da ĉambroj!
– Kvin, mi diris, ĉar tio estis en la anonco.
– Troviĝas kelo?
– Mi ne scias.
– Sekve ni devas havi du glaciŝrankojn.
– Kiel situas la ĉambroj?
– Tri supre kaj du malsupre. Tion diris la ludonanto.
Ni translokiĝis, kaj tiu estis la plej stranga domo, kiun mi vidis, en kiu mi loĝis, aŭ pri kiu mi aŭdis. Origine ĝi estis eta domo kun unu ĉambro kaj kuirejo. Poste oni konstruis ĉambron apud la kuirejo. Pli poste oni konstruis verandon antaŭ ĝi. Post tio oni konstruis du ĉambrojn super la kuirejo kaj pli malfrue oni pendigis apartan ĉambron apud la du aliaj. Ekstere troviĝis ŝtuparo, kiu gvidis al vestiblo kaj interne post tiu vestiblo troviĝis ankoraŭ unu vestiblo kaj tra tiu gvidis pordo al la verando, kiu gvidis al la ĉambro, kiu estis konstruita apud la kuriejo kaj kiu situis sub la aparta ĉambro, kiun oni pendigis apud la du aliaj.
Ni eniris la domon, kiam ni translokiĝis. Kiel pompe, ni diris, mi ne scias kial, poste ni eniris ĉiu tra sia pordo kaj disiĝis. Ni renkontiĝis en garderobo.
– Tio estas garderobo.
– Aspektas tiel.
Ni denove disiĝis. Mi restis sola. Mi estis en vere granda ĉambro. Ĉi tie mi loĝas, mi pensis. Mi malfermis pordon. Mi venis al la malantaŭo de la domo. Mi ĉirkaŭiris la domon kaj denove trairis la vestiblon. Mi venis nun en la kuirejon. Mi malfermis novan pordon kaj venis denove al la malantaŭo de la domo. Estas strange, mi pensis. Kaj mi iris ĉirkaŭe denove kaj iris supren laŭ la ŝtupoj. Nun mi venis en la verandon. Mi aŭdis la vokon de mia edzino al mi. Mi respondis, ke mi venos.
Kaj tiam mi malfermis pordon kaj venis en lignoprovizejon.
Mi reiris la saman vojon, elvenis al la verando, ne kuraĝis trairi la vestiblon timante, ke mi perdos la vojon, grimpis trans la barilon kaj venis ekster la domon. Mia edzino vokis denove. Mi demandis, kie ŝi estas. Ŝi laŭtvoĉe respondis, ke ŝi ne scias. Mi petis ŝin esti trankvila kaj ĉirkaŭiris la domon, ekvidis ŝtuparon, supreniris, venis en garderobon, malfermis pordon – kaj venis sur la tegmenton. Estis briktegmento. Mi tenis min ĉe la kamentubo kaj komencis kalkuli la tegolojn.
Estis 311 ĉi-flanke. Mia edzino vokis denove.
– Venu ĉi tien, mi diris.
– Kien? ŝi kriis.
– Al la tegmento, mi diris.
Neniu respondo. Mi ĉirkaŭiris la kamentubon kaj venis al nova tegmento. Tie estis fenestro. Mi iris tra ĝi kaj venis per ŝtuparo malsupren en la ĉambron, kiu situis apud la kuirejo, kiu estis sub la du ĉambroj, kiuj estis apud la aparta ĉambro, kiun oni pendigis apude. Mi sidigis min sur valizo, fermis la okulojn kaj pensis: tio estas labirinto. Mi devas fari plankarton.
En la sama momento malfermiĝis pordo kaj mia edzino envenis.
– Jen estas la plej stranga domo de la mondo, mi diris. Mi ne iras eĉ unu paŝon. Estas vespero. Mi volas resti en tiu ĉi ĉambro. Mi ne iras de ĉi tie. Aranĝu la liton al mi tuj. Mi volas enlitiĝi.
Mi vidis la servistinon ekstere. Mi petis ŝin enveni. Ŝi demandis pri la enirejo. Mi tiris ŝin tra la fenestro. Ŝi preparis la liton kaj mi enlitiĝis.
– Morgaŭ tion oni devas solvi. Mi faros plankarton. Mi fotografos ĉion. Mi solvos la aferon.
Mi ekdormis, vekiĝis meze de la nokto je bruo. Pordo malfermi ĝis. Amalia, la servistino, envenis.
– Jisuo, la sinjoro! ŝi ekkriis.
– Kion vi volas, Amalia, mi diris severe.
– Ho, estas tiel terure, diris Amalia.
– Kio, Amanjo.
– Ĉio ĉi. Mi ne scias kie mi ’stas.
– Kie vi loĝas, Amalia?
– En la servistina ĉambreto.
– Kie ĝi estas?
– Mi ne scias. Mi ellitiĝis por trinki akvon en la kuirejo kaj ne povas retrovi …
– Turnu vin, Amalia, dum mi iom vestos min, mi sekvos vin. Estos en ordo.
Amalia turnis sin kaj mi surprenis mian noktoveston.
– Nun ni provos reiri laŭ la sama vojo, kiel Amalia venis.
Amalia malfermis pordon kaj ni estis ĉe la malantaŭo de la domo.
– All right, mi diris. Ni ĉirkaŭiros. Estis vere malvarmete.
Ni venis al la fronto de la vilao. La pordo al la vestiblo estis ŝlosita.
– Ni devas reiri, tio ja aranĝiĝos.
Ni reiris. Mi malfermis malgrandan pordon kaj enpaŝis. Ni estis en malhela garderobo.
– Tio ne estas, diris Amalia. Mi ne rekonas ĝin. Ĉi tie mi neniam estis.
Ni denove eliris. Estis vere malvarmete. Mi frostis. Supren ĉe la malantaŭo de la domo staris ŝtupetaro.
– Ni supreniros, mi diris. lru antaŭen, Amalia.
– Neniam, diris Amalia.
Mi iris unua. Amalia sekvis min. Ni albordiĝis sur la tegmento.
Mi tenis min ĉe la kamentubo kaj komencis kalkuli la tegolojn. Estis 419 tiuflanke. Mi ĉirkaŭiris la kamentubon. Tie estis truo sur la tegmento. Ĝi estis malfermita.
– Grimpu malsupren unua, mi diris al Amalia.
– Neniam, diris Amalia.
Mi grimpis malsupren kaj Amalia sekvis min. Ni estis en mia ĉambro, kiu situis apud la kuirejo.
– Fine, mi diris kaj kolapsis sur la valizo, staranta meze de la planko.
– Ni devas resti ĉi tie. Okazu kio ajn!
* * *
Matene envenis mia edzino. Ŝi mem ne scias, kiel ŝi sukcesis.
Ŝi nur malfermis pordon kaj ŝi envenis. Amalia kuŝis sur mia lito kaj dormis kaj mi sidis daŭre sur la valizon kun stranga rideto sur la lipoj. (Citaĵo el la procesprotokolo. )
Ni reurbiĝis antaŭtagmeze ĉiu per sia ŝipo. Amalia en unu, mi en unu kaj mia edzino en unu.
Mi loĝas en hotelo kaj mia edzino translokiĝis al sia panjo.
La advokato diras, ke la eksiĝ-proceso povas esti preta post unu monato. Amalia serĉas postenon ĉe bona familio kun propra, senpera eniro al la servistina ĉambreto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.