La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Li

La junaj pentristoj estis finintaj sian tagmanĝon en la manĝejo kaj eniris la kafejon. La tagmanĝo estis apatia kaj simpla. Paro da sardinoj, peco da birdo kaj deserto. Glaso da ruĝa vino de ne tre alta kvalito.

Estis nur la sesa horo kaj la kafejo estis preskaŭ senhoma.

La muzikestrado estis dezerta kaj tute sube apud ĝi sidis nejuna sinjoro kun taso da kafo. La du pentristoj prenis lokon ĉe tablo apude.

Ili sidis silentaj kaj tiam diris unu el ili kvazaŭ daŭrige al interparolo dum la tagmanĝo:

– La popolamaso ne havas opinion. Ĝi estas gvidata kaj estas forgvidata de bonaj aŭ malbonaj gvidantoj. Fortulo regas sin kaj la mondon. La amaso estas malforta kaj senvola kvazaŭ individuo. Kiam ĝi perdas sian gvidanton, al kiu ĝi kutimiĝis, tio estas sekvo de tio, ke la novaj gvidantoj subigas la malnovajn. Por momento ĉio povas stari silenta, sed nur por momento, en la proksima minuto oni sekvas la novan forton.

– Ĉio ĉi estas vera kaj ĝusta, diris la alia, kun escepto. La amaso, same kiel la individuo havas siajn surprizojn. Subite okazas io, kio donas puŝon al la ordinarulo. Ĝi subiĝas kaj sen opozicio iras la novan vojon.

La unua pentristo sidis silenta kaj pensis. Kaj tiam direkti ĝis lia rigardo al la solulo ĉe la estrado kaj li diris:

– Ĉiu homo havas sekretan ĉambron, kiun la aliaj ne konas.

La supraĵuloj nomas ĝin konscienco. Por atingi reagon ĉe tia homo, psikologo ne bezonas, kiel kuracisto, aŭ masaĝisto trafi certan punkton. Li povas kun espero pri certa sukceso movi sin tute sur la ekstera periferio.

La pentristo rigardis la solecan fremdulon. Li fiksis lian bildon: mezaĝa sinjoro en ”bonjour”. Verŝajne li estis el la kamparo. Okaza vizito en la urbo. Li manĝis fruan tagmanĝon, kiel kutime en la kamparo, kaj trinkas nun sian kafon atendante la muzikon.

La pentristo turnis sin al sia kamarado kaj diris en duonflustra tono, kiu tamen estis aŭdebla al la apuda bordo:

– Estas li! Devas esti li!

La amiko demetis sian gazeton, rigardis la fremdulon kaj diris:

– Jes, estas ja li!

La viro el la kamparo rigardis timeme al la du sinjoroj, kiuj renkontis lian rigardon kun serioza vizaĝo kaj trankvilaj okuloj.

Iĝis silente kaj tiam diris la unua pentristo:

– Ne povas esti iu alia! Mi estas absolute certa, ke estas li.

Devas esti li!

– Jes, diris la alia, ne povas esti iu alia, nur li!

La fremda viro videble nervoziĝis. Li rigardis sian horloĝon. Estis 15 minutoj post la 6-a. Kaj poste li verŝis iom da kafo en la tason kaj sammomente li aŭdis de la apuda tablo:

– Estas li! Ne povas esti iu alia, nur li.

Kaj li aŭdis la respondon de la alia:

– Devas esti li.

La fremdulo tordis sin sur la seĝo. Li sentis du parojn da okuloj kontraŭ la kapo kaj aŭdis voĉon:

– Mi eliros por telefoni.

La unua pentristo iris. Post mallonga tempo li revenis, klinis sin super la tablo kaj diris al la alia:

– Ne ekzistas dubo. Estas li!

– Jes, diris la alia,, nepre estas li. Devas esti li!

La fremdulo frapis nerve por pagi. Kaj kiam li pagis la fakturon kaj la kelnero iris, staris unu el la pentristoj antaŭ li, rigardis lin trankvile kaj serioze kaj diris:

– Sekvu!

La viro levis sin. Lia vizaĝo estis pala. Kaj li sekvis la du pentristojn eksteren tra la kafejo al la antaŭĉambro.

– Kie vi loĝas?

– En la hotelo Skandia.

Oni surmetis sian surtuton kaj kiam oni venis straten, staris tie aŭto.

– Eniru, diris la pentristo.

La viro eniris. La pentristoj sidis kontraŭe al li. Kaj la aŭto veturis al hotelo Skandia.

Dum la veturo rigardis la unua pentristo la viron el la kamparo, poste prenis notlibron kaj skribis en ĝi:

3 oble 4 estas 12 … Kvinoble dek estas kvindek.

Post tio li fermis la libron, metis ĝin en la poŝon kaj diris:

– Devas esti li. Ne povas esti iu alia!

La aŭto haltis ĉe hotelo Skandia. La tri sinjoroj eliris.

La viro el la kamparo iris unua kaj kiam la unua pentristo peterpasis la pordiston, li diris:

– Kiel li nomiĝas?

– Grönkvist, diris la pordisto.

– Estas li! diris la pentristo.

Oni veturis lifte supren al la ĉambro de la vojaĝanto. Kiam ili envenis, la unua pentristo diris:

– Senvestigu vin kaj enlitiĝu!

La viro, tremanta en la tuta korpo, senvestigis sin kaj kiam li metis siajn vestojn sur seĝon, diris la pentristo:

– Devas esti li!

La viro enŝoviĝis en la liton, surdorsiĝis, tiris la kovrilon ĝis la mentono kaj rigardis siajn sekvantojn per ektimintaj okuloj.

La unua pentristo diris:

– Kuŝu nun silente ĝis morgaŭ antaŭtagmeze, 11-a horo.

Tiam ni revenos.

Poste foriris la pentristoj, sed venante al la pordo ili turnis sin unu al la alia kaj diris:

– Estas li! Devas esti li!

– Estas absolute li!

Malsupre surstrate ili haltis. La unua pentristo prenis cigaredon kaj diris:

– Se ni nun rapidos, ni povos ankoraŭ vidi la etan norvegan dancistinon en la kabaredo Sovaĝa Cerbo.

Tri tagojn poste estis noto en la taga gazetaro:

Malaperis. Bienposedanto Axel Grönkvist, kiu antaŭ unu semajno vojaĝis al la urbo de sia hejmo kaj ekloĝis en hotelo Skandia, de du tagoj estas senspure malaperinta. La malaperinto, kiu estas mezstatura kun malhela hararo kaj brunaj lipharoj, estis vestita je la malapero per longa, nigra redingoto, vintra surtuto kaj malalta, mola ĉapelo.

Kiam la du pentristoj legis tiun noton, ili diris: – Estas li.

Devas esti li. Nepre. Ne povas esti iu alia, nur li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.