La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2026 Geo

La Enhavo

Problemo

Nun aŭdu, – diris Nykvist. Mi scias enigmon, aŭ problemon.

– Mi ne ŝatas enigmojn, – diris Brink. – Ĉu estas tiu pri la galoŝoj, ruĝaj interne, nigraj ekstere?

– Mi scias alian enigmon, – diris Sandström. – Kiu estas la simileco inter fortepiano kaj vipuro?

– Ĉu pianino ne taŭgos? – diris John.

– Ho jes, nu kiu estas la simileco?

– Mi ne ŝatas, ke oni interrompas min, – diris Nykvist, –  mia enigmo estas matematika problemo. Tio estas interesa.

– Mi volas scii tion pri la vipuro kaj fortepiano, – diris Laura.

– Ambaŭ komenciĝas per ’’a’’.

– Ne, – diris Brink, – vipuro komenciĝas per ”v” kaj fortepiano per ”f”.

– Povas esti, – diris Nykvist – sed ambaŭ komenciĝas per ’’a’’. Se oni povas literumi.

Tiam ni forigis Sandström-on.

– Mia matematika problemo estas jena, – diris Nykvist: – Estis du vagonaroj, unu el Stockholm, la alia el Örebro. Ambaŭ ekveturas samtempe, sed la trajno forveturinta el Örebro veturas pli rapide. Kiam la du trajnoj renkontiĝas, kiu estas pli proksima al Stockholm?

– Kiom pli rapide veturas la örebro-a trajno? – diris Brink, kiu estas scivolulo.

– Mi ne scias, tio ne apartenas al la afero. Sed ni diru 5 nodojn pli.

– Ne parolu pri nodoj, – diris Laŭra, kiu konis ŝipestron.

– Nur ŝipoj veturas laŭ nodoj.

– Nu, diris Nykvist, – ni supozu, ke la örebro-a trajno veturas 8 kilometrojn hore, dum la stokholma nur 5 kilometrojn.

La ĉefa afero estas, ke ili ambaŭ ekveturas samtempe kaj ili renkontiĝas sur la linio. Kiu el ili estas pli proksime al Stockholm?

– Ĉu estas du-relpara fervojo? – demandis John.

– Kompreneble, ne temas pri kolizio, – diris Nykvist.

– Idioto!

Per tio John foriĝis el la historio.

– Mi supozas, – diris Laura – ke la örebro-a trajno, kiu veturas pli rapide, devas esti pli proksima al Stockholm ol la alia ĉe la renkonto.

Brink meditis kaj diris:

– La stokholm-a trajno, kiu veturas malpli rapide, estas pli proksima, ĉar ĝi ne atingis tiom malproksimen de la stacio.

– Neniu pravas, – diris Nykvist. – Estas tiel simple. Ambaŭ vagonaroj estas precize same malproksime de Stockholm ĉe la renkontiĝo. Tion ja eĉ infano komprenas.

– Mi ne, – diris Laura. – Mi tute ne komprenas.

– Sed vi tute ne estas plu infano, Laura. Sed venu, mi montros al vi. Starigu vin ĉe tiu muro, mi ĉe tiu ĉi kaj ni iros unu al la alia samtempe. Nu kiel malproksime de la muroj ni estas?

– Kompreneble ni estas same malproksime, – diris Laura – sed estas ja multe pli granda distanco inter Örebro kaj Stockholm.

– Nykvist hazarde pravis, – diris Brink. – Estas ja nature.

Ni parolu pri io alia.

Tiam envenis Sandström.

– Kie vi estis? – diris Brink.

– Mi estis ekstere kaj aĉetis horaron – neniu vagonaro ekveturas samtempe el Stockholm kaj Örebro kaj per tio la tuta historio neebliĝas.

Tiam ni parolis pri io alia.

P. S. La atentema leganto konstatis tuj, ke Sandström foriĝis antaŭ ol la problemo ekdebatiĝis. Kaj per tio neebliĝas la historio ankoraŭ unufoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.