La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2026 Geo

La Enhavo

Malmoderna infano

Ŝi havis ses jarojn, bluajn okulojn, ridis kaj ludis sur la korto antaŭ la vilao. Ŝi plenigis etan sitelon per sablo, bone plen-premis ĝin kaj subite renversis ĝin. Kiam ŝi levis malrapide la sitelon, la sablo staris tie, kiel konuso, alta bulo. Tiam ŝi plenigis denove la sitelon kaj faris novan bulon apud la unua. Mi rigardis ŝian laboron – tio estis plie laboro ol ludo – kaj mi pensis: kiom da miloj da infanoj dum kiom da jarmiloj faris same kiel ŝi per sitelo, ŝovetilo kaj amaso da sablo.

Tiurilate la mondo staras sen move.

Okupita de sia laboro, sen alrigardo, ŝi diris al mi:

– Ĉu vi havas nenion por fari hodiaŭ?

– Jes, multe, sed mi ne faras. Ne ĉiam mi povas labori.

– Sed se vi ne laboras, vi ja ne ricevas monon.

– Ne, ĝuste tio estas malagrabla.

– Ĉu vi do ricevas monon de via panjo?

– Ne, mi ne havas panjon.

Iĝis silente kaj jen ŝi daŭrigis:

– Kaj ĉu vi ne edziĝos baldaŭ?

– Mi jam estas edzo.

– Tio ne gravas. Ankaŭ mia panjo estas edziniĝinta, tamen ŝi edziniĝos denove, kaj mia paĉjo same estis jam edzo foje.

Nun geedziĝas ĉiu homo ankoraŭ unufoje. Ankaŭ onklino Elsa geedziĝos denove. Ĉu ankaŭ via edzino edziniĝos?

– Mi ne kredas. Almenaŭ ŝi diris nenion pri tio.

Iĝis silente. La knabino daŭrigis sian ludon kaj mi pensis:

Kiom da malfacilaĵoj la homoj kaŭzas al si. Kiom da penadoj kaj laboro ili faras al la pastro-oficejoj, juĝejoj kaj al si mem.

Ĵus mi renkontis sinjorinon, kiu gratulis min pro mia arĝentedza datreveno. Ŝi diris:

– Ankaŭ mi kaj Ernesto festis arĝent-tagon.

– Kiel povis tio esti? Vi ja estas geedzoj ne pli ol de kvin jaroj.

– Jes, sed mi estis edziniĝinta dum 12 jaroj kun mia unua edzo kaj Ernesto estis edzo de sia unua edzino dum ok jaroj.

Tio estas dudek-kvin.

– Tute ĝuste. Kaj se la dua edzo de la unua edzino de Ernesto kaj la dua edzino de via unua edzo estis jam dum iom da tempo geedzoj, eble ankaŭ ili povas festi arĝentan geedzecon.

– Pro mi volonte. Mi ne enmiksiĝos.

La parencrilatoj povas esti tre mirindaj.

Mi ekpensis pri mia mortinta amiko, la pentristo, kiu kun ne-difinitaj interspacoj kutimis rakonti la jenan strangan historion:

En Anglujo vivis antaŭ multe da jaroj maljuna, nobela sinjorino.

Ŝi havis filon kaj sentante la proksimiĝon de sia morto ŝi vokis al si la knabon kaj diris al li:

– Mia kara filo, mi volas konfidi al vi grandan sekreton, kiun mi kaŝis dum multaj jaroj. Mi ne estas via patrino. Mi estas via patro. Via patrino estas la duko de Jork.

Mi rigardis la etan knabinon, ludantan ĉe miaj piedoj kaj pensis: via stato estos baldaŭ tiel konfuza, kiel tiu de la juna anglo. Vi estas infano de la unua geedzeco. Vi jam estas nemoderna infano. Viaj modernaj gepatroj kreskis super vin.

Sed estas ja bone, ke vi povos preterkuri ilin, kiam vi plenkreskos.

La knabino demetis sian sitelon kaj kvazaŭ por daŭrigi la ĵusan temon ŝi diris:

– Kiam mi venos kaj salutos mian paĉjon, ĉu vi ne opinias, ke liaj infanoj pensos, ke estas strange, ke mi nomas ilian paĉjon paĉjo?

– Mi ne scias, sed eble ilia nova panjo havas proprajn infanojn, kiuj jam nomas lin paĉjo kaj do ili jam alkutimiĝis.

Ŝi sidis silenta kaj poste ŝi diris serioze:

– Sed pripensu, mi neniam plu povas ricevi gefratojn – 

* * *

Tiam mi foriris. Oni povis nenion fari pri tiu knabino.

Ŝi estis vere malmoderna infano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.