|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Vi devas promesi al mi ion, eta Susana, diris onklino Olivia.
Nepre promesi.
– Kio estas tio, kara onklino, diris Susana, vi parolas tiel serioze.
– Vi devas promesi al mi, ke post mia morto vi venos kaj rastos mian tombon.
– Kara onklino, diris Susana, ne parolu tiel. Vi ne mortos!
– Tion ni ĉiuj faros, neniu scias kiam. Sed kiel ajn, mi ĉiam volis havi ĉion bela kaj pura ĉirkaŭ mi. Kelkfoje mi vekiĝas meze de la nokto kaj pensas, ke mi mortis kaj mia tombo estas senorda. Floroj ne estas necesaj, nur ke ĝi estu bela kaj neta. Vi devas promesi al mi, Susana, ke vi rastos mian tombon, ne ĉiutage, sed foje-foje, kiam vi opinias tion necesa.
Susana prenis sian poŝtukon, levis ĝin al siaj okuloj kaj diris:
– Tiel malgaja, kiel hodiaŭ, mi ne estis dum multaj jaroj.
Kara, eta, amata onklino! Mi faros ĉion, kion vi volas.
– Dankon, Susana eta, do ni ne plu parolu pri la afero – kie vi aĉetis tiun ĉi bluan vualon, kiu konvenas al vi tiel bonege?
Du monatojn poste mortis onklino Olivia. Tute subite. Eta Susana ĉeestis la enterigon kun ĉiuj aliaj geamikoj kaj estis precize tiel funebre kaj solene, kiel decas, kiam bonstata persono mortis. Kun sonorilsono, kanto de operetartisto kaj floroj minimume por 1500 kronoj.
Onklino Olivia estis nun en la ĉielo. Sed eta Susana restis sur la tero kaj iunokte ŝi tute subite vekiĝis kaj vidis en flamliteroj antaŭ si:
Vi promesis rasti la tombon de onklino Olivia!
T. e. eta Susana ne vidis ian veran flamskribon. Ni ne troigu, sed tenu nin al la vero. Sed en sia animo Susana ripetis la promeson al onklino Olivia. Longe ŝi kuŝis maldorma kaj pensis, kiel ŝi devas agi, ĝis fine matene nova flamskribo staris klare antaŭ ŝi:
Vi devas aĉeti rastilon!
Eta Susana vestis sin kaj iris al fervendejo. Juna kaj agrabla komizo salutis ŝin ĝentile kaj diris:
– Per kio mi povas esti je dispono?
– Mi ŝatus aĉeti rastilon, diris Susana.
– Por kia celo, diris la agrabla komizo.
– Mi volus havi ĝin por rasti per ĝi, diris Susana. Ŝi ne opiniis, ke koncernis la komizon, kie ŝi uzos la rastilon.
– Ni havas tre belajn rastilojn, diris la komizo, malgrandajn kaj oportunajn.
Kaj tiel Susana ricevis malgrandan, oportunan rastilon, kiu ne estis pli longa ol bastono, kaj ŝi prenis ĝin en la mano kaj veturis al la tombo.
Proksimiĝante al la tombo de onklino Olivia ŝi vidis malgrandan grupon de homoj, kiuj staris tie silente kaj senvorte.
Alveninte ŝi vidis, ke estis tie ĉiuj amikinoj, tie estis Maria kaj Agnes kaj Elin kaj Berta kaj Gurli kaj ankaŭ Amalia, kiu tute ne estis bona amikino de onklino Olivia.
Kaj meze de la grupo staris notario Holmén kaj parolis kun ĉiuj sinjorinoj. Kiam eta Susana venis eĉ pli proksimen, ŝi vidis, ke ĉiu havis simile malgrandan, oportunan rastilon en la mano, kiel ŝi.
Iĝis silente kiam ŝi paŝis antaŭen kaj salutis. Kaj Berta diris:
– Ĉu ŝi parolis ankaŭ kun vi pri tio?
– Jes, mi promesis al ŝi –
– Ankaŭ ni, ĉiuj diris.
– Kaj ankaŭ mi, diris la notario, kiu havis longan rastilon, por kies alporto oni bezonis preni aŭtomobilon.
– Tiel afable de vi ĉiuj, diris Susana. Kaj iĝis silento.
– Ŝi estis ordema virino, onklino Olivia, diris fine la notario.
Sed ne estus necesaj tiel multaj.
– Mi absolute promesis al ŝi, diris Amalia.
– Kaj mi same, diris Agnes.
En tiu ĉi momento venis granda, forta laboristo sur la vojo.
Ankaŭ li havis rastilon en la mano. Ĝi rememorigis pri tiu de la notario, sed ne estis tiel nova.
La granda forta laboristo levis la ĉapon kaj diris:
– Ŝajnas esti multaj por tio ĉi.
– Ĉu ankaŭ vi promesis al ŝi, diris la sinjorinoj.
– Mi estas de la Tomb-inspektejo, li diris. La forpasinto pagis por eterne la prizorgon de la tombo kaj mi persone promesis al ŝi rasti la tombon dum mia vivo.
– Tiel, diris la notario kaj forigis la rastilon al arbo. Kaj aldonis ankoraŭfoje:
– Ŝi estis fakte tre ordema virino, onklino Olivia.
Eta Susana neniam rastis la tombon de onklino Olivia. Ŝi opiniis tion ne-necesa. Sed post iom da tempo ŝi edziniĝis al notario Holmén. Li nome hazarde akompanis ŝin al ŝia hejmo el la tombejo. Kiel stranga estas la vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.