La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2026 Geo

La Enhavo

La vivo de la spirito

Oni parolas nun tiel multe pri la vivo de la spirito, diris mia amiko, la notario. Oni skribas librojn kaj faras prelegojn pri sugesto, hipnotaj eksperimentoj kaj telepatio. Mi ne zorgis pri tio ĝis hodiaŭ. Nun mi scias, ke mi povas telepatie transigi miajn pensojn al alia homo. Mi povas devigi alian homon senti, kion mi pensas.

– Mirinde, diris la edzino de la notario, kiel tio okazis?

– Jes, mi iris ĉi-antaŭtagmeze al mia kutima loko por matenman ĝi. Mi sidiĝis ĉe fenestra tablo kaj levinte mian rigardon de la manĝokarto, mi ekvidis ĉe la tablo vid-alvide nekonatan sinjoron, kiu aspektis precize kiel porko. Li estis dika kaj grasa kaj ruĝa kaj glatrazita. Neniam mi vidis iun tiel similan laŭvizaĝe al porko.

Mi rigardis lin kaj mi pensis: estas tute terure, kiomgrade vi similas al porko!

Mi rigardis longe la viron kaj la tutan tempon mi havis la saman penson en la kapo: vi estas tute precize simila al porko.

La etaj okuloj, la grasaj pintaj oreloj kaj la porkonazo …

Li vidis, ke mi observadis lin. Mi embarasiĝis kaj prenis gazeton, sed baldaŭ mi demetis la ĵurnalon, denove rigardis mian najbaron kaj konstante pensis: precize kiel porko vi aspektas!

Precize!

Tiam, ĉu vi scias, kion li faris? Li prenis trankvile kaj silente pomon el fruktoplado en la proksimo, metis la pomon en la buŝon kaj diris laŭtvoĉe:

– Ĉu vi estas nun kontenta, diablido?

La notario estis rakontinta sian travivaĵon. Ni sidis ĉiuj silentaj, kiam la edzino de la notario diris:

– Kiel li povis paroli havante la pomon en la buŝo?

* * *

La senso de la virino por la evoluo de la spirita vivo estas pli granda ol la humoro de la viro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.