La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2026 Geo

La Enhavo

La bono de mia geedzeco

Karl-Edvard havas 5 jarojn. Li scias multe kaj kion li ne scias, tion li baldaŭ esploras. Li jam preterpasis la demandon pri la morto. Longe li meditis pri tio, kiel povas la homoj, metitaj en la teron, veni supren en la ĉielon. Sed poste li lasis la problemon pro la aŭtomobilo kaj tramo, kiuj iras, sen ke io tirus ilin. Kaj nun ne plu ĝenas lin la morto.

Li komencis pensi pri io alia.

Iutage li venas al mi, kiu kuŝas kun la manoj sub la nuko kaj pensas. Li restas en la pordo kaj diras:

– Paĉjo, mi volas demandi ion.

Tiam mi ĉesigas la pensadon kaj demandas:

– Pri kio?

– Ĉu estas vero, ke panjo telefonis por mi, kiam mi naskiĝis. Tiam, kiam la cikonio venis?

Mi estas moderna homo. Mi ne mensogas al infano. Sed poste mi pensas: li estas tro juna. Kaj mi do diras:

– Jes, panjo telefonis. Ŝi mendis dikan knabon kaj tiam vi venis.

– Kaj poste ŝi mendis iun maldikan kaj tiam venis Karl-Olof.

– Jes, tiam venis Karl-Olof.

Li foriris denove kaj mi daŭrigas la pensadon. Pluvas ekstere sur la strato kaj el Gärdet mi aŭdas zumi aŭton.

Tiam la pordo denove malfermiĝas kaj Karl-Edvard envenas.

Li venas rekte al mi kaj diras mallonge kaj serioze:

– Paĉjo, mi estas sola tie ekstere en la halo. Karl-Olof kuŝigis sin kaj mi tre enuas – ĉu ni ne povas peti panjon telefoni por ankoraŭ unu knabo?

Ĉe tiu punkto estas la afero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.