La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JAKOBO K. C.

Aŭtoro: Hans Harald Zetterström

©2026 Geo

La Enhavo

Religio

Kiam Anna-Klara havis sep jarojn kaj vizitis la unuan preparan klason, ŝi venis iun tagon kaj petis psalmlibron.

– Kial, mi diris.

– Ĉar Gunvor havas tian dum la matenpreĝo, pri kio ŝi estas tiel fieraĉa.

– Tio estas ebla, mi respondis, sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj bezonas psalmaron.

– Sed Gunvor havas.

Do mi foriris por aĉeti psalmaron.

Troviĝas multe da diversaj psalmlibroj. Malgrandaj belaj libroj kun molaj ledbindaĵoj kaj oraj randoj sur la paĝoj kaj ankaŭ grandaj libroj kun simplaj, klaraj literoj. Mi decidis pri tia, ĉar ĝi estis la plej malkara kaj infano devas frue kutimiĝi al ŝparemo, antaŭ ĉio en seriozaj aferoj.

Mi skribis la nomon de Anna-Klara en la psalmlibron kaj donis ĝin al ŝi post la tagmanĝo. Ŝi iĝis preskaŭ same ĝoja, kiel tiam kiam ŝi ricevis sian unuan pilkon. Ŝi prenis la libron kaj diris:

– Ĝi estas precize tia, kiel tiu de Gunvor. Poste ŝi retiris sin kaj fermis la pordon.

Mi sidis iom da tempo kaj pripensis la aferon, ĝis mi – ĉiuj sanktuloj de la ĝentilhomoj pardonu min! – iris al la pordo kaj enokulumis tra la ŝlosiltruo.

Tie staris Anna-Clara meze de la ĉambro antaŭ la granda spegulo. La psalmaron ŝi tenis malfermita antaŭ si kaj per sia falsa voĉo kantis el la libro. Jen kaj jen ŝi rigardis en la spegulon por vidi, kiel ŝi efikas. Kelkfoje ŝi ĝustigis la har-maŝon kaj kelkfoje estis faldo sur la jupo, kiu ne kuŝis, kiel ĝi devas.

Mi malfermis la pordon kaj eniris:

– Mia kara Anna-Klara, mi diris, psalmaro estas multe pli serioza afero, ol vi imagas. Por kanti el psalmaro oni ne bezonas ekzercon antaŭ spegulo. Tio tute ne decas. Psalmlibro tute ne estas por koketi kun ĝi. Kiam vi venos pli alten en la lernejo, via instruistino rakontos al vi, kio estas esence psalmlibro.

Anna-Klara sidis silenta kaj serioza. Poste ŝi rigardis fikse al mi kaj diris en decida tono:

– Mi volas diri al vi nur unu aferon: oni ne iras en fermitan ĉambron sen tio, ke oni frapus unue!

Mi ne kredas, ke Anna-Klara estas matura por la religiaj demandoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.