|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Diru, demandis mia filino foje, kiam ŝi estis laca pro la ludo, kiel estis, kiam vi estis malgranda. Per kio vi ludis?
– Ho, per tiel multaj iloj. Mi havis grandan, grandan lulĉevalon.
– Kiel grandan? kiel vera, vivanta ĉevalo?
– Preskaŭ kiel vera ĉevalo. Kaj mi havis krome stansoldatojn.
– Kiom?
– Mi kredas, ili estis plurcentaj. Kaj ili aspektis kvazaŭ ili ĉiuj estus el arĝento, tiel elegantaj ili estis. Kaj mi havis grandan ruĝan pilkon.
– Piedpilkon?
– Ne, pli belan. Ĝi povis salti tiel alte, jen tiel alte. Kaj krome mi estis vestita kiel indiano kaj ludis en la arbaro. Mi estis Buffalo Bill.
– En kiu arbaro?
– En la arbaro de mia patrino – aŭ tio ne estis arbaro, estis parko, granda, granda parko kun grandaj arboj kaj multe, multe da floroj, kiuj estis tiel belaj, ja tiel belaj.
– Ĉu vi rajtis kolekti tiom, kiom vi volis?
– Jes, kiom mi volis! Kaj tie estis fruktarboj kun pomoj kaj piroj.
– Grandaj pomoj?
– Jes, tiel grandaj kaj bongustaj. Kaj tie estis lageto kaj tie mi ludis per etaj boatoj kaj fiŝis verajn etajn fiŝojn kaj oni povis remi en malgranda boato, vera boato.
– Kie vi loĝis?
– Mi loĝis en la domo de mia patrino. Kaj tiu domo estis tiel bela.
– Same bela kiel la kastelo?
– Same bela. Tie estis marmorŝtuparoj kaj apogreloj, kiuj aspektis kiel oro kaj grandaj fenestroj kun vitro en ĉiuj koloroj.
Estis tie grandaj haloj kun belaj mebloj kaj lumo, kiu radiis el grandaj belaj lampoj. Kaj estis tie dikaj delikataj tapiŝoj sur la planko, tiel dikaj, ke oni ne aŭdis, kiam iu iris sur ili. Kaj mi rajtis ludi kaj fari, kion mi volis. Ĝi estis kiel vera kastelo, tiel bela kaj delikata. Kaj super ĝi lumis ĉiam la suno.
Mia filino rigardis min per grandaj mirantaj okuloj.
Ni sidis silentaj … kaj mi vidis la domon de mia patrino. Tie supre surmonte, kie urtikoj kreskis ĉe la vojo, kie ebriaj viroj kaj virinoj kantaĉis dum la noktoj, kie buĉisthundoj blekis kaj bojis, kie la blasfemo estis la preĝo kaj la bastono estis la parolo, kie la larmoj sekiĝis kaj kie la koroj frostiĝis. Tie estis la domo de mia patrino, sur la monto de la malamo, en la valo de la malico.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.