|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JAKOBO K. C.Aŭtoro: Hans Harald Zetterström |
©2026 Geo
|
Ĝi estis orfiŝo kaj havis la nomon Jakobo. Ĝia vivo fluis trankvile kaj senbrue kiel decas al orfiŝo de alta kvalito kaj raso. Pri la mondo ĝi sciis tiom kiom ĝi vidis el sia akvario, staranta sur malgranda tablo ĉe fenestro al la strato. La bluan ĉielon ĝi vidis neniam, sed grizan domomuron kontraŭe.
Kiam la fenestro malfermiĝis matene, ĝi aŭdis la bruon de la strato, ĉiujn aŭtojn kaj la tretadon de la homoj sur trotuaro, sed ĝi vidis nenion el ĉio ĉi. Nu, la ĉambro, en kiu ĝi loĝis, donis pli. Ĉiuj belaj mebloj, la horloĝo sur ĝia komodo kaj la granda spegulo vidalvide! Jen kaj jen moviĝis monstraj estaĵoj en la ĉambro, la servistino, kiu purigis kaj senpolvigis, kaj io alia, pri kio ĝi ne klare sciis, kio estas, sed kio iamaniere timigis ĝin, io kio surgrimpinte la sofon alrigardis ĝin per malvarmaj grizaj okuloj, sekvantaj ĝiajn movojn kun vigla intereso. Kelkfoje ĝi malaperis kaj estis for, sed revenis denove kaj kuŝis tie kiel hirta bulo. Tio estis la kato de la domo, Mici.
Tiu, kiun Jakobo konis plej bone, estis ĝia posedantino, la maljuna fraŭlino Wedel, kiu amis ĝin kaj vartis ĝin kvazaŭ ĝi estus ŝia propra eta infano. Kiam ŝi venis en la ĉambron, iĝis ĝia koro tiel varma, kiel povas esti tiu de orfiŝo. Ĉiumatene ŝi suprentiris mem la rulkurtenon ĉe ĝia fenestro kaj parolis al ĝi:
– Bonan matenon, eta Jakobo, ĉu vi dormis bone? Kaj tiam ĝi ricevis freŝan akvon kaj nutraĵon, kiun ĝi bezonis.
Jakobo respondis la afablan matenan saluton svingante pli vigle per la vosto ol kutime. Almenaŭ fraŭlino Wedel kredis, ke ĝi faris tiel. Kelkfoje okazis, ke venis vizitantoj, plej ofte maljunaj sinjorinoj, kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la eta akvario kaj laŭte esprimis sian raviĝon pro Jakobo.
– Kiel bela ĝi estas! Kaj silenta kaj senbrua. Estas tute alia ol kanario aŭ papago. Ho, kiel volonte mi havus tian etan orfiŝon!
Jakobo estis tute senmova kaj lasis al si gustumi ĉiun flaton.
Sed kiam la gastoj estis irintaj kaj ĝi restis sola kun fraŭlino Wedel, ili havis siajn babilminutojn. T. e. ke ŝi parolis kaj ĝi aŭskultis atente tiel kiel ĝi povis:
– Mia propra, eta Jakobo, ĉu vi vere bone fartas? Ĉu ĝenas vin la suno? Nu tiel, nun mi iomete tiras la rulkurtenon. Vidu, estas multe pli agrable en la ombro. Tiel ŝi ludis kaj karesbabilis al ĝi, kiel maljunaj fraŭlinoj kutimas al siaj hundoj, birdoj kaj katoj. Kaj la vivo pasis por Jakobo en sia trankvila akvaria paso. Ĝis, iutage –
Estis aŭtune. Jakobo vekiĝis iun matenon kaj sentis ion strangan en la dorso. La dorso doloris kaj kiam ĝi volis svingi la voston, ĝi iris nur en unu direkto. Jakobo restis senmova kaj cerbumis. Tion ĝi neniam antaŭe sentis. Kio povas esti? Se Jakobo estus homo, ĝi tuj estis konstatinta, ke ĝi ricevis lumban kramfon aŭ kutiman reŭmatisman atakon. Sed Jakobo ne konis tiujn difektojn. Ĝi sciis nur ke ne estis tiel, kiel kutimis esti. Ĝi poziciis sin tute renverse. Ne helpis. Tiam ĝi kuŝigis sin flanken kaj tuj fartis iomete pli bone. En tiu pozicio trovis ĝin fraŭlino Wedel venanta por doni siajn kutimajn matensalutojn. Fraŭlino Wedel rigardis Jakobon, kuŝantan tute senmova kaj tiam ŝi ekkriis kun ektimo:
– Sed Jakobo! Kiel estas pri vi? Eta Jakobo!
Jakobo kuŝis daŭre senmova kaj rigardis al sia prizorgantino per malvarma kaj muta okulo.
La fraŭlino vokis Marian, kiu venis kurante, kaj ankaŭ ŝi esprimis sian miron kaj teruriĝon pro la stato de Jakobo:
– Ho kara, kion oni faru pri ĝi? Neniam ĝi kondutis tiel!
Fraŭlino Wedel profundigis sin sur la grandan sofon kaj provis pensi. Kion ŝi faru pri Jakobo? Por homoj troviĝas kuracistoj, kiuj povas helpi, kiam oni estas malsana. Sed por orfiŝo?
Tiam Maria diris subite:
– Oni devas porti ĝin al veterinaro, ĉu ne?
– Veterinaro, – fraŭlino Wedel neniam aŭdis pri veterinaro kuracanta orfiŝojn. Veterinaro estas doktoro por bovinoj, bovoj, hundoj kaj eble por katoj. Sed orfiŝoj? Kaj por tia delikata orfiŝo kiel Jakobo.
Pasis unu horo kaj Jakobo daŭre kuŝis en tiu pozicio, kiu donis al ĝi mildigon en ĝia malbonstato. Tiam diris Maria:
– Mi kredas, ke vi devus provi ĉiuokaze. Ĉi tie en la sama strato tie malsupre loĝas veterinaro. Lia nomo estas Möller.
Mi kutimas lin renkonti kelkfoje vespere. Iru al li. Eble li povas doni konsilon.
– Ho ja, diris fraŭlino Wedel, sed eble oni devus provi turni ĝin, se eble. Provu vi, Maria, mi ne kuraĝas.
Tiam Maria ŝovis sian manon en la akvarion kaj turnis Jakobon en tiun pozicion, en kiu ĝi kutimis esti. Sed Jakobo denove surflankiĝis. Ne pro spitemo aŭ obstino, sed nur ĉar ĝi fartis pli bone tiel.
Vidante tion fraŭlino Wedel komprenis, ke ne estas io alia por fari, nur provi paroli kun doktoro Möller. Kun maltrankvilo kaj fervoro ŝi vestis sin, vindis ŝalon ĉirkaŭ la akvarion kaj ekiris al la veterinaro. Iom senspira pro la rapida iro kaj ankaŭ pro la maltrankvilo, kiu regis ŝin, ŝi paŝis en la akceptejon de la veterinaro. Tie ŝi elvolvis sian valoran pakaĵon kaj diris:
– Mia eta Jakobo malsaniĝis, ĝi estas tiel stranga. Ĝi volas kuŝi nur surflanke. Kara sinjoro doktoro, helpu min, se vi povas.
Oni devas diri, ke la veterinaro miris. Tian pacienton li neniam antaŭe havis. Lia praktiko okupis sin pri pli grandaj bestoj.
Verdire li havis tre malmulte da konjekto pri tio, kiel funkcias orfiŝo. Sed kompreneble li ne volis konfesi tion. Li prenis la akvarion, tenis ĝin supren al la lumo kaj diris:
– Tio aspektas vere konsiderinde. Sed mi ne kredas, ke estas danĝero. Eble iu difekto en la ekvilibro. Tio povas okazi ankaŭ al homoj.
Fraŭlino Wedel tuj ekhavis fidon al doktoro Möller. Li ŝajnis tiel decida kaj certa, kaj cetere li ne opiniis, ke estas danĝero.
D-ro Möller cerbumis momenton kaj diris:
– Lasu ĝin resti ĉi tie ĝis morgaŭ, mi rigardos, kion mi povos fari.
Fraŭlino Wedel lasis Jakobon al la veterinaro kaj iris hejmen ne malgrave pli trankvila ol kiam ŝi venis. La doktoro certe helpos ĝin. Tion ŝi diris ankaŭ al sia eta amato, kiam ŝi gestis adiaŭon al ĝi.
La veterinaro estis sola kun Jakobo. Li rigardis ĝin zorge kaj esplore. Poste li faris kiel servistino Maria. Li provis meti ĝin en la ĝustan pozicion. Tio ne sukcesis. Jakobo tiun tagon estis decidinta havi flankpozicion kaj reiĝis al tio. La doktoro metis flanken la akvarion kaj profundiĝis en pensoj. Orfiŝo – kio estas rimarkinda pri tia. Troviĝas certe multmiloj da orfiŝoj en la mondo. Tiu ĉi ne diferencas de la aliaj. Kaj nun okazis io, vere decida por Jakobo kaj ĝia estonto. La veterinaro aliris kaj rigardis Jakobon kaj dum tempo farinte tion li komencis rideti en si mem. Li ekpensis pri io, kion li aŭdis aŭ legis ie. Viro, kiu pro miskompreno mortpafis pudelon de sia amiko kaj kiu akiris novan, precize tian, kia estis la pafita.
Estis ĉio bona, ĝis la nova pudelo, kiu venis el cirko, komencis fari iun tagon lertaĵojn, kiujn la alia neniam konis. Tiam la trompo malkovriĝis kaj la falsa amiko estis perfidata. Pudelo, ja, pensis la doktoro, tio estas io pli persona. Orfiŝo faras neniajn lertaĵojn. Cetere li ja legis ie, li ne memoris kie, pri ŝanĝo de orfiŝoj kaj tio sukcesis. Kial li ne sukcesus pri tiu ĉi?
La doktoro silentigis sian konsciencon, ke li ĉiokaze agas bonfare.
La maljuna fraŭlino neniam rimarkos la trompon.
Tiel okazis, ke veterinaro Möller iom pli malfrue dum la tago eniris al sinjoro Kahn, kiu komercis pri ĉiaj birdoj, testudoj, blankaj musoj kaj ankaŭ orfiŝoj. Por certeco li havis kun si Jakobon.
– Ĉu mi povas aĉeti similulon al tiu ĉi, diris la doktoro. Li ridetis, kiam li diris similulon – tiel nepersona estis orfiŝo ĉiuokaze. Sinjoro Kahn same ridetis kaj iris al sia granda orfiŝbaseno por elekti similulon de Jakobo. Per malgranda reto li prenis unu fiŝon post la alia, mezuris kaj observis ilin zorge, ĝis fine li trovis unu, kiu precize konformis laŭmezure kaj laŭ ĉiuj aliaj eksteraj kvalitoj.
– Jen ni havas ĝin, diris sinjoro Kahn. Ili similas kiel du eroj. Oni kredus, ke ili estas ĝemeloj. Kaj estis tiel. Sinjoro Kahn lasis la novan fiŝon al Jakobo, kaj se tiu ne daŭre estus restinta obstine surflanke, oni estus povinta facile intermiksi ilin.
Doktoro Möller aĉetis la fiŝon kaj ricevis akvarion por ĝi.
Li donis kvin kronojn por la tuta, kio ne ŝajnas esti multekosta.
Oni donas pli por kanario aŭ hundo kaj ili estas pli malfacilaj koncerne la vartadon. Kaj pli ĝenaj.
La doktoro portis la du fiŝojn sub la du brakoj, Jakobon sub la dekstra kaj ĝian novan fraton sub la maldekstra. Hejmenveninte li metis ilin apud la alian sur la saman tablon kaj nun li faris subitan ŝanĝon. La nova frato de Jakobo translokiĝis en la akvarion de Jakobo kaj Jakobo ricevis lokon en la nova baseno, kie ĝi tuj, iom laca kaj elĉerpita pro la maltrankvilaj okazaĵoj de la lastaj horoj, ekprenis sian oblikvan pozicion. La doktoro metis ĝin en pli malgrandan ĉambron al la ĝardenflanko.
Li kaŝis ĝin kiel krimulo kaŝas sian ŝtelitan rabaĵon.
Fraŭlino Wedel pasigis maltrankvilan nokton. Vekiĝinte subite ŝi ekpensis, ke Jakobo mortis. Kaj ekcerbumis kiel ŝi plej bone kaj plej inde povus enterigi ĝin. Ŝi tuj telefonigis per Maria al d-ro Möller por aŭdi kiel estis pri Jakobo.
– Ho, diris la veterinaro, ĝi estas vigla kaj sana kiel ploto, se oni nun rajtas kompari orfiŝon al tiel malalte staranta kaj kruda besto.
– Do ni alportu tuj ĝin, diris Maria. Kaj antaŭ ol fraŭlino Wedel povis malhelpi, ŝi jam estis survoje por Jakobo. En la lasta momento ŝovis la bona kaj feliĉa mastrino al ŝi monujon kun kelkaj bankbiletoj.
– Ho koreto, kiel vigla ĝi estas, diris Maria, ekvidinte Jakobon.
Neniam ĝi estis tiel vigla. Kiel gaja estos la fraŭlino! Kion faris sinjoro doktoro al ĝi?
– Mi donis al ĝi injekcion kun vitriol-albumino kontraŭ akuta paraliziĝo en la dorsa naĝilo. Nun ĝi estas tute resaniĝinta.
– Kiom kostas, diris Maria.
– Dek kronojn. Kaj oni ne povis diri, ke estis multekoste.
La doktoro havis ja penadojn kaj ankaŭ elspezon de 5 kronoj por la nova Jakobo. Maria pagis kaj kuris hejmen kun Jakobo.
Tiu tago estis ĝojtago por f-ino Wedel. Ŝia eta Jakobo estis denove ĉe ŝi, sana kaj vigla. Tutan tagon sidis ŝi kaj babilis kun ĝi kaj ĝi svingis la voston al ŝi, jes, kelkfoje ŝi pensis. ke ĝi donis al ŝi afablan rigardon de amo kaj dankemo.
Ankaŭ la vera Jakobo ne havis malbonan staton ĉe sia nova posedanto. La nova akvario estis pli granda ol la malnova kaj ĝi ricevis tute freŝan akvon. Ĉirkaŭ la tagmezo ĝi komencis farti pli bone kaj prenis tiun pozicion, kiu estis ĝia kutima.
Sukcesis. Ĝi svingis sin kaj movis la korpon. Ho, ĝi denove estis la malnova Jakobo kun vivemo en ĉiu naĝilo. Kaj ĝi ĉirkaŭrigardis.
Mankis la afabla vizaĝo de fraŭlino Wedel, kiu kutimis klini sin super ĝi. Ĝi same ne vidis Marian, kaj ian griznigran bulon rigide rigardantan ĝin de sofo same ĝi ne povis rimarki. Sed ne gravis. Ĝi ne estis sentimentala. Kaj la ĉefa afero estis, ke ĝi estis sana.
Fruposttagmeze doktoro Möller subite ekpensis pri Jakobo.
Ĉu ĝi vivis kaj kiel estis pri ĝi? La doktoro miris pro la viglo de Jakobo. – Nu, jen vi resaniĝis, bubo, li diris. Nu, mi do eltenu kun vi. Kaj li donis al ĝi freŝajn formikovojn kaj malsuprentiris la rulkurtenon por ke ĝi ne ĝeniĝu de la forta suno.
Kaj iĝis tiel pri d-ro Möller kiel pri fraŭlino Wedel, li ekŝatis Jakobon. Li estis maljuna fraŭlo kaj aŭtune de sia vivo li ekhavis estaĵon por ami kaj varti. Li babilis kaj karesbalbutis precize kiel fraŭlino Wedel faris kaj kiel ŝi daŭre faris pri la nova Jakobo. Nur kutima, eta orfiŝo, sed ho, per kia mezuro mezuras la amo, kiam ĝi elektas sian objekton?
Pasis unu jaro de kiam Willy – la veterinaro nomis tiel la orfiŝon – venis en lian vartadon. Ĉio prosperis bone. La du sinjoroj ŝatis reciproke la kunestadon. Neniam estis opiniodiferenco inter ili, nenia kverelo pri politiko kaj alia bagatelo, kiu cetere ekscitas ankaŭ bonstatajn sinjorojn. Sed diru al mi ĝojon, kiu restas eterne. Iun tagon la doktoro ricevis viziton de malnova amiko, kiu tagmanĝis ĉe li. Ĉe la kafo rakontis la doktoro la historion pri Jakobo, kiu nun havis la nomon Willy. La amiko sidis silenta kaj aŭskultis kun intereso, amuzi ĝo kaj kiam la rakonto estis finita, li diris:
– Tamen estas trompo, kion vi faris. De tio vi neniam liberi ĝos. Fraŭlino Wedel ja certe ne rimarkis la ŝanĝon de la fiŝoj, sed la krimo ne iĝas pli malgranda pro tio. Ĉu via konscienco ne diris al vi ion?
D-ro Möller ridis. Ne, la konscienco estis silenta dum tuta jaro. Kaj li kaj fraŭlino Wedel estis kontentaj kaj ankaŭ la fiŝoj verŝajne, kial kvereli?
Kiam la gasto vespere foriris, li deziris bonan nokton al Möller.
– Dormu nun bone. Se vi povas pro via konscienco!
La doktoro pensis pri la vortoj de la amiko. Kaj ili maldormigis lin. Certe li agis trompe. De tio li ne povis liberiĝi. Li trompis maljunan, bonan virinon. Kaj krome li prenis pagon por tio. Li estis aĉa kaj malbona homo. Je la mateniĝo li fine ekdormis, sed kiam li post kelkhora maltrankvila dormo vekiĝis, estis klare al li, kion li devas fari. Li devas iri tuj al fraŭlino Wedel kaj diri sincere ĉion. Antaŭ tio lia animo ne ricevos kvieton. Okazu kiel ajn. Ŝi ricevos sian malnovan Jakobon.
Liaj sentoj al Willy ne koncernas tiun ĉi aferon. Juston antaŭ ĉio.
Fruantaŭtagmeze grave serioza sinjoro kun la nomo Möller kaj laŭprofesie veterinaro kun akvario subbrake elpaŝis sian pordegon. Li iris per rapidaj certaj paŝoj supren laŭ la strato kaj malaperis en domon de pli malnova kaj pli eleganta tipo ol la aliaj. Li iris du etaĝojn supren – ne estis lifto en tiu domo – kaj sonorigis ĉe fraŭlino Charlotte Wedel. Funebre vestita servistino venis kaj malfermis la pordon. Ŝia vizaĝo estis simile serioza, kiel ŝia robo.
– Ĉu mi povas renkonti fraŭlinon Wedel?
– Fraŭlino Wedel ne povas akcepti iun, diris la servistino.
Tiam ŝi venis pli proksimen por rigardi la vizitanton kaj ŝi aldonis: Ĉu estas sinjoro doktoro Möller? Mirinde, ke vi venas ĝuste hodiaŭ.
– Kio okazis, diris la doktoro, dum li paŝis en la antaŭĉambron.
– Jakobo mortis nokte.
La doktoro subite eksentis, ke li havis ion sub la brako.
– Ĉu Jakobo mortis?
– Jes, kiam la fraŭlino elvenis al ĝi matene, ĝi kuŝis tie mortinta en la akvario. La fraŭlino estas tute malesperiĝinta. Ŝi ŝlosis sin en sian ĉambron kaj ne volas vidi homon.
La doktoro staris silenta. Lia cerbo laboris. Kial li venis ĉi tien? Kion li faru en tiu ĉi situacio? Denove li eksentis la akvarian premon sub la brako. Tiam li diris:
– Ĉu mi rajtas vidi ĝin – Jakobon?
Maria malfermis la loĝejan pordon kaj la doktoro iris daŭre kun la pakaĵo sub la brako. Antaŭe ĉe la fenestro en la granda ĉambro staris sur malgranda tablo la akvario kun la mortinta Jakobo. Ĉar ĝi nun estis fakte mortinta. La veterinaro vidis tion tuj. Tiom li tamen sciis pri orfiŝoj. Li staris senvorte ĉe la tablo kaj poste li turnis sin kaj vidis, ke Maria lasis lin sola. Li demetis la pakaĵon, elvolvis rapide la paperon, kiu estis ĉirkaŭe kaj pli rapide ol du minutoj li ŝanĝis la mortintan orfiŝon kontraŭ la vivanta, kiun li kunportis. Li rapide enpakis la malplenan akvarion kaj ŝovis ĝin urĝeme sub la surtuton.
En la sama momento li rimarkis la mortintan fiŝon, kiun li metis sur la tablon. Li prenis ĝin en la mano kaj momente li staris senkonsila, kion li faru pri ĝi. Tiam li sentis subite ion, kio frotis sin al liaj kruroj. Li rigardis malsupren.
Estis granda; griza kato – kaj do la orfiŝo estis entombigita.
La veterinaro venis al la antaŭĉambro kaj renkontis Marian.
Li ridetis al ŝi kaj diris:
– Jakobo estas sana denove. Estis nur paraliziĝo, iom pli malbona ol lastfoje. Ĝi ricevis injekcion – hazarde mi havis ĉe mi – kaj nun ĝi fartas pli bone ol kiam ajn.
La veterinaro kapgestis adiaŭon afable kaj malrapide iris malsupren laŭ la ŝtupoj. Li ne atingis malproksimen, kiam li aŭdis krion de ĝojo de supre el la loĝejo. Pro la surprizo la servistino forgesis fermi la pordon. Li staris silenta momente kaj aŭskultis sur la ŝtupoj. Kaj poste li daŭrigis la vojon malsupren – sola maljuna sinjoro kun malplena akvario sub la brako. Sed kun bona konscienco interne.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.