La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII

Vastas la mondo.

Blankaj kaj nudaj kuŝas la malsekaj herbejoj sub la pala vintrosuno. Ĉe la fasado de la kampuldomo staras alta, obskura figuro. Estas la homo-besto. Forte per sia homa rajto, ĝi fikse rigardas en la malproksimecon. Apud li sidas la hundo.

Tie for, kvazaŭ nigra punkto sur la blanka neĝebenaĵo, rapidas malgranda, sensignifa nigra estaĵo tra la malferma, flokeca neĝotavolo.

La homo-besto, insistante je sia homa rajto, deziras mortigi ĝin. Li etendas la brakon kaj krias ordonon al la hundo, kiu ekkuregas. La nigra estaĵeto en la neĝo forrapidas por sia rajto vivi, forrapidas antaŭ la danĝero, kiu reprezentas por li la homo-besto, la plej kruela el ĉiuj bestoj Ĝi volas mortigi la plej belan estaĵeton, kiun Dio kreis kaj kiu faras nenion alian ol sekvi la eternan leĝon, diktatan de lia malsato kaj lia sango.

Kiam Fluro aŭdis la voĉon de la homo-besto tuj apude en la kokinejo, li ektimis el la nebuleco de sia sangebrieco. Ne plu estis tempo aŭ okazo rifuĝi al la sekura subtegmentejo. Tra la pajlotegmento, laŭlonge de la fasado kaj la heĝo, li ekfuĝis, kurante per la tuta forto de siaj kruretoj tra la vasta ebenaĵo, kiu estas la mondo. Lia mondo, kia li ankoraŭ ne vidis ĝin, ne konis ĝin, kaj tra kiun li perdas sian vojon. Trans la ŝoseo, tra la senfina blanka kampo. Blanka, blanka estas ĉio, kaj Fluro vidas kaj flaras nek spurojn, nek vojetojn, ne vidas la neĝokovritan arbusttaluson, vidas nek kavaĵon, nek arbon, nek fosaĵon, nek sulkon, kaj rapidas kvazaŭ blinda; rapidas tra la polveca neĝo, kiu cedas sub liaj kruretoj, kiu ĝenas lian kuron, el kiu lia kapo ne elstaras, kontraŭ kiu li batalas senpove. Li kuras tute rekte antaŭen tra la malnova ĉasteritorio de sia raso, sciante, ke ĉi-foje li batalas kontraŭ malluma neniigo. Li aŭdas la bojadon de la hundo, kiu sekvas liajn spurojn, kaj la koreto de Fluro batetadas kaj hastas en morttimo.

Tiam la hundo estas tuj proksime de li. Li aŭdas la gratadon de liaj kruroj kaj la anhelantan grumbladon, venantan el inter la nudaj dentoj, ĉiam pli proksime, pli proksime, kaj fine tuj kontraŭ li. Kaj Fluro entreprenas sian lastan senesperan mortsalton. Liaj brulantaj dentetoj kaptas la molan karnon de hunda vango, kaj la surprizita besto ekfalas korpon trans kapo, ruliĝas kun Fluro tra la neĝo, terure hurlas pro doloro kaj timo, batas kaj svingas sian kapon en ĉiuj direktoj, dum ĝiaj duraj ungegoj tranĉas tra la felo de Fluro. Sed Fluro mordas siajn dentojn ĉiam pli profunde en la sangantan karnon, dum lia pendanta korpo svingiĝadas kaj ĵetiĝadas laŭ la movoj de la hundokapo. Furioze jelpante, la hundo returnas sin kaj reiras sian vojon. Duone senkonscia, Fluro vidas la danĝeron. Preter la hara kapo de la hundo li vidas alproksimiĝi la homon-beston. Li ellasas la hundon. Kaj denove la nigra korpeto hastas tra la neĝebenaĵo, denove la maldikaj kruretoj batalas kontraŭ la lanugecan pulveramason Nun li aŭdas la voĉon de la homo-besto, kiu incitas la hundon. Denove li aŭdas la furiozan grumbladon kaj spiregadon super sia kapo. Kaj subite la kruelaj dentoj, kvazaŭ ŝtala pinĉkaptilo, ĉirkaŭkaptas la teneran korpeton de Fluro. Liaj tenacaj ostetoj krakas… Post lasta rigardo super la blanka senfinaĵo, la libereco, la vivo sur la malnova ĉasteritorio de Vela, lia patrino, la kuraĝa koro de Fluro cedas.

Steven Doring, la kampulo, tenas la mortigitan foinon inter la dikfingro kaj la montrofingro de la madekstra mano antaŭ siaj okuloj kaj rigardas, ĉu la altvalora felo ne estas damaĝita. Li vidas la malgrandajn blankajn dentojn inter la iomete levitaj lipoj kvazaŭ en lasta grimaco de malamo. Li taksas la prezon. Tiam li frapetas la hundon sur la kapon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.