La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

X

Ĝis nun Fluro ĉiam trovis siajn predojn sur la grundo, en la abustoj, sur la kampo, en altaj arboj. Sed iun nokton li penetras en la kavaĵon de Voka, la kuniklino. La kavaĵaperturo troviĝas kaŝita sub erikarbusteto. Estas maltrankvileco en la aero. Fluro flaras la ĉeeston de la homo-besto. Ĝis profunde sub la tero li rampas pluen. Li vidas la mallumajn koridoretojn maldekstre, dekstre kaj rekte antaŭ si, kaj el ili ĉiuj logas lin la odoro de la dezirata predo. Sed Fluro hezitas.

Tiam li subite aŭdas strangan brueton. Tra ĉiuj koridoretoj sonas la leĝera trotetado de sovaĝe kuregantaj kuniklaj kruretoj, la frotado de feloj kontraŭ la sablaj parietoj de la tuneletoj. Li aŭdas ankaŭ ion pli strangan: mallaŭtan tintadon, kiun li ne konas. Kaj antaŭ ol Fluro povas reveni al si, li vidas Ruĝokulon, la furon, la albinon kun la blanka felo kaj la sangokuloj, kun tintilo pendanta de la kolo par ĉasi kuniklojn; Ruĝokulon, kiun la homo-besto malsovaĝigis kaj ellasas por ĉasadi. Fluro scias instinkte, ke Ruĝokulo estas la plej danĝera inter ĉiuj siaj samrasanoj de la mustelgento. Ruĝokulo rekonas sian plej obstnan malamikon. Per ardaj okuloj, li atente observas Fluron, dum li malrapide alproksimiĝas.

Per la unua mordo de Ruĝokulo Fluro ekscias, ke lia malamiko estas pli forta ol li mem. Lia nazo estas ŝirita, sed ankaŭ krureto de Ruĝokulo estas vundita. Sekvate de Ruĝokulo li posteniĝas tra la mallarĝa kunikla koridoro, kies sablo li sentas fali en sian felon, kaj ili rigardas unu la alian per murdemaj okuloj, siblas kaj gratas la teron per nervozaj ungoj. En la mallarĝa tunelo ne estas ebleco salti dekstren aŭ maldekstren, kaj lia senegala rapideco ne utilus al Fluro ĉi tie, se li atakus sian malamikon. Sed nun Ruĝokulo estas pli forta kaj lia mordo mortiga, kaj dum la furo tordiĝas kiel serpento, preparante sian duan salton, Fluro ŝovas malantaŭen sur la ventro. Subite li ekvidas dekstre de li flankan koridoreton. Per rapida salto li malaperas en ĝin. Sed fulmorapide kaj miaŭante kiel kato, Ruĝokulo saltas post li. Liaj dentoj kaptas la voston de Fluro, kaj tiel kunligitaj, ili kuregas tra la malluma kuniklokavaĵo. Fluro krias laŭte kaj raŭke pro doloro kaj furiozeco. Li scias, ke li ne povas turni sin por mordi Ruĝokulon, kaj ke lia sola vivoŝanco kuŝas ekster la kavaĵo, en la libera spaco.

Antaŭ la enirejo de la kunikla kavaĵo sidas unu el la filoj de Steven Doring, la kampulo. Jam la kvaran fojon li malligis la kaptoreton, kiun li fiksis antaŭ la aperturo. Ĉiufoje li kaptis per unu mano la kuniklon ĉe la malantaŭaj kruroj, levis ĝin baraktantan korpon, donis al ĝi fortan frapon post la oreloj per la alia mano kaj metis ĝin en sakon. Li jam estas preparanta la reton por la kvina fojo, kiam li aŭdas nekutiman brueton. Kaj antaŭ ol li konsciiĝas pri tio, kio okazas, nigra fulmo svingiĝas preter li, sekvata de Ruĝokulo, kiu estas devigita ellasi sian malamikon pro elstara arboradiko tuj ĉe la aperturo. La filo de Steven Doring, la kampuilo, rekonas Fluron kaj blasfemas.

Dum pluraj tagoj Fluro devas leki siajn vundojn. Sed tiam li reiras al la arbarmonteto, pli singardema kaj vorema ol iam. Dufoje li trovas senvivan kuniklon en ŝnurkaptilo kaj ĉiufoje li preteriras sen tuŝi ĝin. Li evitas la aperturojn de la kuniklokavaĵoj, ŝtelvagas spionante sub la malaltaj pinbranĉetoj kaj kaŝobservas la sablajn makulojn, kie junaj kunikloj petoladas en la lunlumo.

Kaj tiam, frue iun matenon, kiam la lumo jam pendas super la arboj kaj li ĉesigas sian ĉasadon, li travivas sian plej teruran timegon. Flarante la ĉeeston de leporo dum unu el siaj ordinaraj serĉiroj. Fluro subite vidas tuj apude ekbrili ruĝan lumradion kaj samtempe aŭdas kraki fortegan tondron. Tuj poste resonas la mortkriego de la leporo, kaj aŭdiĝas mallonga forta susuro, kiu rapidas tra la branĉoj, dum pinpingloj kaj pecetoj de arboŝelo flugas preter li. Fluro tiel forte timiĝas, ke li nevole faras salton de unu futo supren. Momenton li estas plene konfuzita, kaj por kvietigi sin, li plantas la ungetojn de siaj antaŭpiedetoj en la ŝelon de pinarbeto. Tiam la branĉoj estas bruske forbatataj, kaj la homo-besto preterpasas kun pafilo sub la brako.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.