La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Vela kaj ŝiaj geidoj dormas dumtage. Tuj kiam venas la nokto, Fluro kaj Kria fariĝas maltrankvilaj. Malsato pinĉas siajn junajn korpetojn, kaj ili plende pepadas. Vela kuŝas volviĝinta en la nesto. Pacience kaj patrinece ŝi ĝuas la petolludadon kaj saltadon de sia idaro. De tempo al tempo ŝi dolce karesas ilian kapon, aŭ dorson, ĝis alvenas la horo de la ĉaso. Ĉerande de la fojnostako ili restas ĉiufoje sidantaj dum momento por ekzameni, priflari kaj senti la ĉiufoje novan nokton. Tiam Vela stariĝas sur la postkruretoj kaj etendas sin, ĝis ŝi povas rigardi super la herbon, dekstren al la arbusttaluso, maldekstren al la herbejo, kien dum la tago venas la grandaj monstroj: la bovinoj, la hundo kaj la homo-besto. Tiam ĉiuj tri ŝteliras laŭlonge de la fosaĵrando tra la malseka herbejo. Ĉe ĉiu alta planto, ĉe ĉiu freŝa talpujo aŭ spuro Vela haltas por permesi al Fluro kaj Kria prisnufi kaj palpi ilin, kaj iliaj brilaj okuloj diras, ke ili komprenas. Kria surprizas talpon, kaj Fluro malkovras birdo-neston, kun rapidaj idoj. Ili konatiĝas kun la ĝuaĉo de mortigo, ili lernas suĉi la vivon el la ankoraŭ baraktanta predo, kaj ĉe ĉiu kapto, ĉe ĉiu mordo de iliaj junaj dentetoj riĉiĝas ilia sperto, pliakriĝas ilia instinkto, plikrueliĝas ilia neniam satigebla sangosoifo. La sango, tiu varmeta, dolĉa, sovaĝe odoranta fluidaĵo, kiun ili sentas ankoraŭ bati kaj flui tra la konvulsie etendiĝanta korpeto, estas ilia plej supra ĝuo. Ĝi donas forton al iliaj kreskantaj muskoloj kaj plivigligas la fajron, kiu brulas en iliaj membroj kaj estas la vivo mem. Ĉiun alian nutraĵon ili ĉiam pli malestimas favore al la bona, nutro-riĉa sango, kaj kiam malsato ne plu urĝas ilin, ili postlasas nemanĝita la reston de la ĉaspredo.

Vela transnaĝas la fosaĵon. En la arbustaro ili estas pli sekuraj. Vela konigas al ili ĉiun anguleton kaj loketon de tiu plej riĉa parto de sia ĉasteritorio. Sub ĉiu arbusto, en ĉiu kavaĵeto, ĉe ĉiu forlasita nesto, ŝi lasas Fluron kaj Krian flari kaj grati per iliaj kruretoj. Kiam ŝi subite senmoviĝas kun streĉitaj muskoloj, ankaŭ Fluro kaj Kria haltas kaj sidiĝas senmove ĉe ŝia flanko, kaj kiam Vela faras sian certan mortigan salton, ankaŭ Fluro kaj Kria falas preskaŭ samtempe sur la predon. Kaj kun kontenta grunto en sia gorĝo ili trinkas ĝian sangon per siaj molkarnaj lipetoj.

Sed estas en la faroj de Vela aferoj, kiujn ili ankoraŭ ne komprenas: kial Vela proksimiĝas malrapide kaj singarde, krureton post krureto, al la forlasita tunelo de kuniklo, snufas sur la grundo kaj per streĉita korpo ŝovas la kapon en la nigran kavaĵon? Vela ne flaras Vokan, la kuniklon, sed Ruĝokulon, la furon, kiu estas de ŝia raso kaj tamen unu el ŝiaj plej danĝeraj malamikoj. Tuj kiam ŝi ekflaras Ruĝokulon, ŝi ekfuĝas. Ŝi evitas Ruĝokulon, kiu havas kontakton kun la homo-besto, ĉasas por li kaj mortigus ŝiajn idojn, se li povus. Fluro kaj Kria ankaŭ ne komprenas, kial Vela haltas, turnas la kapon, kaj aŭskultas, kiam tie for, trans la kampo, resonas stranga voĉo: tiu de virkoko, kiu kokerikas, aŭ de la hundo, kiu bojas apud la domo de la homo-besto. Kaj kiam iunokte Vela saltas al Pino, la virerinaco, kaj subite retenas sin kaj eksidas apud Pino, atendante, ĝis li denove montras sian vundeblan ventron, Fluro kaj Kria vigle saltas sur lin, sed ili tuj retiriĝas, dolorĝemante, kun sanganta nazo.

Ĉerande de la kampo staras altaj arboj: kverkoj kun malglata ŝelo, kaj ankaŭ altaj poploj. De tie venas la lumo dumnokte. Vela staras ĉepiede de kverko. Sur la malluma kampo kuŝas la nokto sur sia dorso, dormante sian somerdormon. La ranoj kvakadas en la fosaĵoj, kaj la najtingaloj kantadas en la arbustoj de la taluso. Nenia folio susuras. Vela rigardas supren al la nigra supro de la kverko, tra kiu tie kaj tie ĉi tralikas blanka streketo da lunlumo. Ŝia instinkto diras al Vela, ke estas tiu arbo kaj ne alia. Ŝi plonĝigas siajn durajn ungetojn en la krusteca kverkoŝelo, etendas sian supran korpon kaj ekgrimpas supren. Fluri kaj Kria scias, ke ili devas sekvi ŝin. Ili metas la kruretojn kontraŭ la arbon, postrigardas Velan, plende pepas pro timo pro la strange ago kaj, firme metante la ungetojn en la neregulajn ŝelsulkojn, ili grimpas supren post Vela. Sur la plej suba branĉo Vela atendas, ĝis ili atingas ŝin. Tiam ŝi grimpas pli alten, de branĉo al branĉo, serĉas kaj snufas ĝis ŝi atingas lokon, kie la trunko fariĝas pli maldika kaj glata kaj la ungetoj povas penetri en la molan ŝelon. Vela logas per sia serpentumanta korpo kaj atendas. Super ŝi troviĝas la plektaĵo de pigonesto, nigra makulo en la malluma foliaro. Vela aŭskultas. Tiam ŝi kroĉas unu krureton al branĉeto super si kaj singarde etendas la alian, ĝis ĝi tuŝas la sekajn branĉetojn de la nesto, al kiu ŝi alkroĉiĝas. Rrrr!!… La virpigo surrande de la nesto subite vekiĝas el sia dormo kaj timigita forrapidas en la ĉielon per brueta flugilbatado. Ĉiuj tri vidas lian etan ombron pretergliti antaŭ la lundisko. Vela faras sian salton. La pigpatrino havas ankoraŭ ĝuste la tempon suprensalti for de siaj dormantaj geidoj kaj malaperas kun mallonga krio en la nokto. Per unu frapo de ŝia mortiga kruro Vela senmovigas la gepigidojn. Fluro kaj Kria rampas trans la randon de la nesto, kaj la trio satigas sin per la mola karno de la birdetoj supre en la kverkarbo.

Tiel Fluro kaj Kria, kvankam ili ankoraŭ ne komprenas ĉion, iom post iom konatiĝas kun la ĉasteritorio de sia patrino Vela, konatiĝas ĉe ŝia flanko kun la sekuraj lokoj kaj kun tiuj, kie regas danĝero; kun la bestoj, al kiuj ili povas nur singarde proksimiĝi aŭ de kiuj ili devas resti for; kun la lokoj, kiuj estas evitendaj de ili, kaj kun la maniero, kiel oni spionas, alŝteliras kaj kaptas la predon. Iom post iom ili ne plu tiel obeeme trotas post Vela. Tie, kie ili jam konas la ĉasterenon, ili iras sian propran vojon, ŝteliras serĉante predon tra la arbusttaluso dum hela tago. Sed ĉiufoje resonas la ankoraŭ timema, averta logovoko de Vela, kaj ili retroviĝas en la malnova nesto. Tiam ili dormas. Ĉiu el ili havas nun sian propran anguleton en la varma fojno, ĉar la nesto estas malordigita kaj multe tro malgranda. Fluro kaj Kria rapide kreskas danke al la fortiga nutraĵo, kiun ili trovas kune, kaj estas nun preskaŭ same tiel grandaj, kiel ilia patrino.

Sed iunokte…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.