|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FLURO LA FOINOAŭtoro: Ernest Claes |
©2026 Geo
|
La flandra verkisto Ernest Claes (*Zichem 24. 10. 1885 kaj +Elsene 02.09.1968) naskiĝis en brabanta kampulfamilio. Post sia doktoriĝo pri la ĝermana filologio en la universitato de Loveno li komence aktivis en ĵurnalistiko kaj librokomerco. Post tio li fariĝis ŝtatoficisto Intertempe li fariĝis kunlaboranto de la literatura revuo Met Tijd en Vlijt. En 1914 li estis sendita al la fronto. Post kiam li digestis siajn militmemoraĵojn per Namen 1914[1] (1916), Oorlogsnovellen (1919) kaj Bei uns in Deutschland (1919), li akiris grandan popularecon kiel humura rakontisto per sia verko De Witte (1920), en kiu li trafe priskribis la petolajn bubaĵojn de malriĉa, sed gaja blankhara vilaĝknabo. De Witte elstaras per freŝeco kaj sukeco, kaj estas skribita en la kolorriĉa sudnederlanda lingvo. Krome, la humuro de Claes ne estas ĉiam tre fajna, tute kiel la kamparanoj, kiujn li priskribis. Krome Claes estas ankoraŭ ĉiam unu el la plej ŝatataj flandraj verkistoj de antaŭ 1960.
La cetera produktaĵo de tiu ĉi regiona popola verkisto konsistas el longa serio da komikaj bonnaturaj, tre ofte senafektaj noveloj kaj romanoj, en kiuj li volonte kaj kun nostalgio rememoras sian junecon kaj priskribas sian naskiĝregionon, kiel Zichemse novellen (1921), De vulgaire Geschiedenis van Charelke Dop (1924), humura satiro pri militprofitanto, Het Leven van Herman Coene (1925-1930), vasta kampulromano kun belega naturliriko kaj infanpsiĥologio, Kiki (1925), tenera rakonto pri la infaneco de sia filino, Black (1932), la historio de la hundo de la verkisto, Kobeke (1933), tradukita en Esperanto de Cor Bruins sub la titolo Kobo, Pastoor Campens Zaliger (1935), memoraĵoj pri maljuna pastro de Zichem, Jeugd (1940), aŭtobiografia rakonto pri liaj studentaj jaroj en Loveno, Clementine (1940), sendube lia plej bona novelo, Jeroom en Benzamien (1947), la historio de du rentuloj en maljunulejo, Floere het Fluwijn (1950), k. t. p.
En la novelo Fluro la Foino, esperanta titolo de Floere het Fluwijn, Claes skizas en vivaj kolorriĉaj bildoj la mallongan vivon de foino, kiu devas dure batali por povi vivteni sin kaj finfine renkontas la homonbeston, sian plej grandan malamikon, kiu senkompate mortigas ĝin. Skribita en realisma tono el la vidpunkto de la foino, la novelo finiĝas per pesimisma noto: la neevitebla mortigo de la besteto far la homo.
Estas klare, ke ankaŭ la negativaj militspertoj de la aŭtoro ŝuldas pro lia amara juĝo pri la homo, kiun li vokas ‘la plej kruela besto sur la tero’. Per tiu ĉi novelo jam en 1950 la verkisto levis akuzan fingron kontraŭ la homo, kiu kredas povi egoiste disponi pri ĉiuj riĉecoj de la tero, mistaksante la rajtojn de la aliaj, ofte multe pli malfortaj kreituloj. Tiel ankaŭ post la jaro 2012 tiu ĉi novelo gardas ne nur sian tutan literaturan valoron kaj freŝecon, sed ankaŭ sian socian kaj ekologian aktualecon.
Pieter Jan Doumen
* * *
Kampulo Steven Doring parolis al siaj filo. Li diris:
“Ĉi tie ĉe la rando de la herbejo, kontraŭ la arbusttaluso, vi konstruu stakon el la acida marĉofojno. Ni uzos ĝin venontjare kiel kuŝ-ŝutaĵon en la bovinejo. ”
La filoj de Steven Doring konstruis stakon el la malbona fojno kontraŭ la arbust-taluso.
[1] Traduko de la titoloj de liaj verkoj: Namuro 1914 – Militaj Noveloj – Ĉe ni en Germanio – La Blankharulo – Noveloj pri Ziĥem – La vulgara historio de Karleto Dop – La Vivo de Herman Kune – Kiki –Blek – Kobo – La karmemora Pastro Kampens – Klementina – Ĵeromo kaj Benjamino – Fluro la Foino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.