|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FLURO LA FOINOAŭtoro: Ernest Claes |
©2026 Geo
|
La herbejoj estas falĉataj. Jam de pluraj tagoj tie aktivas pluraj homoj-bestoj. La tri gefoinoj spionas lin dum multaj horoj de sub la rando de la fojnostako, de malantaŭ la volviĝantaj lupolrampaĵoj sur la sekuriga arbusttaluso, kaŝobservante ilin streĉe kaj malamike per siaj brilaj, kruelaj okuletoj. Ili ne komprenas, kion venas fari ĉi tie tiuj grandaj monstroj. Dumnokte ili ne restas sur la herbejo, sed ĉiu-vespere malrapide foriras tra la kampo. Dumtage la gefoinoj aŭdas la tranĉan sonon de la falĉilo ĝis kontraŭ la fojnostako. Fojfoje la monstroj venas tiel proksima al la arbusttaluso, ke la gefoinoj timeme forplonĝas sub la stakon, ĝis ili vidas kaj aŭdas nenion plu. La hundo, kiu kuras pli rapide ol ili mem kaj ĉiam restas apud la homoj-bestoj, venas flari kaj snufi ĉepiede de la fojnostasko aŭ surborde de la fosaĵo, kaj ĝi konscias – ili scias tion – pri la ĉeesto de Vela kaj ŝiaj geidoj. Brute kaj minace ĝi bojas, ĉar ĝi ne povas atingi ilin. Ĝi estas la plej danĝera el ĉiuj iliaj malamikoj. Fluro kaj Kria sentas tion per la konduto de Vela, kiu konvulsie buligas sian mallarĝan korpon, tremetas kaj dolĉe blovas inter la dentoj.
Tiam la monstroj foriras. La herbejoj etendiĝas nudaj. Nokte Vela faradas longajn ekskursojn kun Fluro kaj Kria sur la pala stoplokampo ĝis la larĝa rojo. Sub la pala arĝentkolora lunlumo iliaj ombretoj rapidas kun ili. La sekuriga herbo ne plu estas tie, sed ili vidas nun de fore, kio moviĝas sur la ebena herbejsurfaco. Ili estas pli moveblaj kaj liberaj, kaj nenia talpo aŭ kampomuso, nenia birdo sur ĝia nesto eskapas al ilia rapidaj ungetoj.
La noktoj estas varmetaj pro la dumtaga sunbrulado.
Jam plurfoje, kiam ŝi foriris ĉasi kun sia idaro, Vela eniris la vojon orienten al la granda rojo. Tuj antaŭ la akvo ŝi haltas, etendas la fajnan kapon, ensnufas la aeron kaj mallaŭte gruntas. Tie for trans la rojo etendiĝas vasta hakarbareto sur la sablaj montetoj. Vela bone konas tiun ĉasteritorio, kie abundas kunikloj. Sed ŝi hezitas. La ĝusta momento ankoraŭ ne estas veninta por Fluro kaj Kria.
Aŭ ŝi kondukas ilin okcidenten ĝis la alia limo de sia teritorio, ĝis kontraŭ la alta ŝoseo. De tie venas la grandaj monstroj. Trans ĝi staras la granda domo de la homo-besto kaj kaŝiĝas multaj danĝeroj. Vela konas ĝiajn duonlumajn grentenejojn, ĝiajn vastajn subtegmentejojn, ĝian fojnsubtegmentejon super la staloj kun la ranca odoro de la grandaj bestoj – magian teritorion kun riĉa predaro. Tie vivas la malsovaĝaj kokoj kaj stultaj kunikloj, kiuj vivas enfermitaj en kaĝoj. Sed tie ankaŭ kuŝas neantaŭvideblaj danĝeroj, kiuj surfalas onin en la plej strangaj formoj. La danĝerojn rilate la vivajn bestojn Vela konas. Ili estas malfermaj kaj klaraj por ŝia kompreno. Ŝi renkontas ilin dum ĉiu el siaj iroj. Ili estas parto de ŝia ekzisto. Vela povas eviti aŭ fronti ilin, laŭ tio, kion preskribas al ŝi ŝia sekureca instinkto. Sed la danĝeroj devenantaj de la homo-besto estas malhonestaj kaj obskuraj, tute kiel la granda domo. Tie kie loĝas la homo-besto, neniam regas trankvileco. Dumnokte kaj dumtage ĉiu nervoj devas resti streĉitaj, kaj nenian momenton oni povas lasi malfortiĝi sian gardemon.
Vela ne scias, kio estas morto. Ŝi ne pensas. Ŝi ne havas imagaĵojn, bildojn, komparojn. Ŝi konas nur la tuj antaŭ ŝi kuŝantan. Sed kiam ŝi troviĝas antaŭ ĝi, ŝi scias, kion ŝi devas fari, ĉu tie estas danĝero aŭ ne. Kaj tial ŝiaj unikaj spertomemoraĵoj kuŝas en tio, kio estas okazinta en la pasinteco, kaj el tio devenas ŝia sola antaŭvido – la satigo de ŝia malsato kaj la vivteno de ŝiaj geidoj kaj de si mem –, kaj super ĉio ĉi ŝvebas malluma, nesondebla danĝero, la neniigo. Tion ĉi ŝi portas en si same kiel la fidindecon de sia prainstinkto, la certecon de sia batanta koro. Tion ŝi lernis per ŝia vivo de ĉaso kaj lukto, per la superfortado far la pli fortaj bestoj kaj la predado de la pli malfortaj. Kiu falas, tiu fariĝas predo kaj estas manĝata.
Tial Vela ne kondukas siajn geidojn al la domo de la homo-besto, tiel longe ke ili ne estas plene memstaraj, tiel longe ke ili dependas de ŝi. Kiam ŝi grimpas kun Fluro kaj Kria sur la altan ŝoseon, ŝi restas sidanta tie kun la kapo turnita al la domo de la homo-besto kaj aŭskultas la sonojn, kiuj venas de la domo – kaj deziro brulas en ŝia korpo.
Sed la horo ankoraŭ ne venis. Tiu horo ne venos, neniam plu venos por Vela. Sed tion ŝi tute ne suspektas, ĉar por ŝi ekzistas nur la nuna momento.
Flanke de ŝi sidas Fluro kaj Kria. Ili konscias pri la deviganta dezirego en Vela kiel pri brulanta malsato, kaj ili rigardas kun la sama arda deziro la domon de la homo-besto.
La nokto estas malluma. Nenia griza heleco ŝvebas super la herbejoj, nenia sono de najtingalo aŭ rano aŭdeblas. Monotone mallaŭte susuradas la nokta pluvo, abunde falanta sur la foliojn de la arbusttaluso. Dum ili glitadas pluen sub la malsekaj arbustoj, Vela kaj ŝiaj geidoj aŭdas la batetadon de la pluvo sur la foliaron super si kaj la dolĉan faladon de la gutegoj sur la grundon. Fojfoje la vento blovas tra la arbusttaluso. Tio sonas kiel la bruo de grandaj timigitaj flugiloj. Sed ili konas tiun bruon de la nokto kaj kuras pluen. Nenia interplektaĵo de radikoj aŭ grimpplantoj, de prutrinta ligno aŭ dornaj rubusoj haltigad ilin. Certe kaj rapide ili trovas sian vojon tra la mallumo, kaj ilia senbrua kurado direktiĝas rekte al sia celo. Ĉar Vela havas certan celon ĉi-nokte. Tion sentigas al Fluro kaj Kria ŝia hasta kurado. La antaŭan tagon Vela trafis du kuniklojn en la ekstrema angulo de la arbust-taluso. Estis la idoj de Kuna kiuj grandiĝis. En la lunlumo Vela vidis ilin forsalti kiel fulmojn de la nuda sablomakulo antaŭ sia kavaĵo. Vela estis tie dum la tago, ĉirkaŭtrotetis sur la sablo kaj avide snufis en la aperturo de la kunikla tunelo. Nun la kunikloj certe troviĝas kune en sia profunda nesto, kaj nun Vela venas kun Fluro kaj Kria.
Tiel ili glitadas antaŭen sub la likantaj arbustoj.
Vela konas la acide amarajn odorojn de la tero, de la tago kaj la nokto, de la kampo kaj la herbejo, de la akvo kaj la arbusttaluso. Neniam ŝi eraris. Ŝi aŭdas ĉiun murmureton, ĉiun bruetadon de nevideblaj flugiloj. Ŝi flaras la spurojn de ĉiu viva estaĵo, kaj al ĉiu vaporo tuj reagas ŝia neerarema instinkto. Nun estas tie la varmeta, faruneca odoro, kiu suprenvaporas el la putrantaj ligno kaj folioj kaj miksiĝas kun la dolĉetaj aromoj de fungoj, ŝimoj ka maturaj sovaĝaj beroj, kaj la spica aero de la malsekaj radikoj. Kaj el tiu areo fluas fajro en la sangon de Vela, Fluro kaj Kria, kaj iliaj nigraj perlokuloj briletas pro sovaĝeco kaj avideco.
Subite Vela ĉesigas sian kuradon kaj tiel plene senmoviĝas, ke nenia hareto de ŝia felo tremas. Antaŭ ŝi etendiĝas meze de la alnoj nuda sabla loketo kun la ronda enirejo de la kunikla kavaĵo. Per hezitaj okuloj Vela fikse rigardas la grundon kaj la tunelon. Sed ŝi ne plu trovas la odoron de sia propra hieraŭa ĉeesto, kiam ŝi postlasis sur tiu ĉi loko sian markon al la aliaj bestoj. Sur la grundo kaj ĉe la enirejo estas alia marko. Vela flaras la fremdan danĝeran potencon, kiu vagas ĉi tie – la homon-beston. El la kunikla kavaĵo ŝi aŭdas la timeman pepadon de la loĝantoj.
La pluvo plu faladas seninterrompe el la malsana nokta ĉielo. Vela klinas la kapon, maldekstren kaj dekstren kaj priflaras la grundon. La grizaj haretoj sur ŝiaj orelrandoj tremetas pro maltrankvileco. Ŝi ŝteliras tra la arbustaro en ĉiuj direktoj, etendas la kolon, levas sin kontraŭ iu branĉo. Timon Vela ne havas, ŝi estas nur maltrankvila. Ŝi flaras la homon-beston, sed tiu ĉi ne plu estas tie. Sed danĝeron estas postlasinta la homo-besto, kiel ĉiam, necertan, nekonatan danĝeron, kiu eskapas al ŝia besta instinkto, sen signo kaj sono. Per nervozaj kurbiĝoj de sia korpo, ŝi ĝiradas kaj turnadas ĉirkaŭ la nuda sablejo kun Fluro kaj Kria ĉiam apud si.
Kaj tiam ili subite senmoviĝas. Denove ili aŭdas la malrapidan trotadon de silkaj kruretoj en la kunikla kavaĵo… Ili atendas. Sed malsato, sangomalsato pinĉas ilian inteston. Kaj nun Vela ŝteliras per singarde palpantaj paŝetoj tra la nuda makulo, la okulojn direktitaj al la ronda kavaĵenirejon kaj la kapon etendita antaŭen. Singarde, paŝeton post paŝeto ŝi iras pluen…Krrrang!! Dura, seka frapo. Unu solda dolorkrio tranĉas la nokton. Vela estas kaptita inter la ŝtalaj arkoj de pinĉkaptilo, kiu krakigas ŝiajn ostojn. Sekvas mallonga batado kaj baraktado de ŝiaj kruretoj en agonio… Kaj tiam ekestas silento.
La nokto plu daŭras tia, kia ĝi estis. La pluvo ĉiam ankoraŭ susuradas sur la folioj. Tra la malluma sovaĝa arbusttaluso kuradas Fluro kaj Kria. Ili fuĝadas por savi sian vivon. Inter la alta greno sur la kampo, Kria malaperas. Fluro neniam plu revidos ŝin. Kaj li neniam plu reiros al la loko, kie lia patrino Vela trovis sian finon en la pinĉkaptilo de la homo-besto.
Steven Doring, la kampulo, malfermas la ŝtalan pinĉkaptilon. Tenante ĝin inter la dikfingro kaj la montrofingro, li levas ĝis antaŭ siaj okuloj la kapon de la kaptita foinino kun ŝiaj fermitaj palpebretoj kaj bluaj lipoj, torditaj en grimacon dum la lasta dolortremeto, inter kiuj brilas duraj, blankaj dentetoj. Li ekzamenas, ĉu la altvalora felo ne estas damaĝita, kaj taksas ĝin prezon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.