La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

XI

Blankaj nebulspiritoj ŝvebas super la fosaĵoj kaj la malaltaj sekaj herbejoj, kaj la nigra vesto de aŭtuna nokto jam etendiĝas super la resto de la mallongiĝanta tago. Pluvadas, daŭre pluvadas sur la marĉaj herbejoj kaj la nudaj, sekaj argilaj kampoj. Obtuze sonantaj akvosagetoj penetras tra la maldensiĝanta volbo, kiun formas la lastaj folioj de la arbusttaluso, kie la noktobestetoj tremetante kaŝas sin en siaj somerloĝejoj. Hazo, la leporo; fuĝis for de la nudaj kampoj al la arbaro, kaj Vrato, la melo, reiris al sia malnova loĝejo sub la saliktrunko. La predaro maloftiĝas kaj timiĝas. Multaj birdoj estas for. La folioj senĉese faladas. La rojo rampis super siajn bordojn, tiel apartigante la pinarbareton de la herbejoj.

Vintro estas venanta.

Kial lia patrino Vela iam staris sur la bordo de la ŝoseo kun siaj geidoj, nun tie staras Fluro. Kaj kiel iam faris Vela, ankaŭ Fluro levas la kapeton kaj rigardas al la domo de la homo-besto. Li vidas nenion kaj aŭdas nur la susuradon de la pluvo sur la folioj de la kverkoj laŭloge de la ŝoseo. Sed li scias, ke la domo de la homo-besto troviĝas tie, tuj antaŭ li, trans la vojo, kun ĉiuj siaj danĝeroj. Li ankoraŭ ne scias, kion enhavas tiu mondo nova por li, nek kiel li povas penetri en ĝin. Sed la instinkto de Fluro estas tiel certa kiel la eterna sinsekvo de noktoj kaj tagoj, kaj diras al li, ke li trovos tie satigon por sia eterne ronĝanta malsato. La urĝo en lia sango anstataŭas lian penskapablon.

Fluro transkuras la grandan vojon. Malrapide li ŝteliras laŭlonge de la heĝo, ĝis li atingas longan kaj altan muron. Li scias – sed kiel li scias tion? –, ke li devas turniĝi dekstren. Nun li staras antaŭ la pordego de la grentenejo. Singarde li premas la nazon kontraŭ ties truetojn kaj fendetojn. En ĝi troviĝas ankaŭ pli granda truo, tra kiu Fluro certe ne povas facile pasi. Sed Fluro tordas kaj volvas sian suplan korpon tra la mallarĝa aperturo – kaj estas en la grentenejo.

Finfine Fluro troviĝas en la domo de la homo-besto.

Li sidiĝas apud la aperturo, tra kiu li rampis. Liaj akraj okuletoj traboras kaj sondas la malluman spacon antaŭ li. Li vidas sufiĉe. Li priflaras la nudan plankon, la tenejpordegon, la pajletojn, kiuj kuŝas apud li. Unue Fluro devas koni la odorojn de la objektoj. Ili devas gvidi lin. Ĉie kaj ĉiam ili estas lia sola kaj plej granda certeco, tute kiel la funkciado de lia prudento. Kaj subite Fluro scias.

Dekstre, sub la pajlo pepas muson. Li aŭdas la trotetadon de ratkruretoj en la plej malproksima angulo. Kvankam liaj okuloj direktiĝas ĉiufoje al la loko de la brueto, Fluro ne moviĝas. Post tio li kuras per singardaj paŝetoj tra la ebena draŝplanko, haltas ĉe ĉiu objekto, kiu kuŝas tie, priflaras kaj palpas ĝin. Kaj daŭre Fluro konscias, ke li estas enfermita kaj ke ĉi tie minacas danĝeroj, kiuj estas fremdaj al liaj spertoj kaj travivaĵoj. Kaj dufoje li kuras ree al la apertureto en la teneja pordego por vidi, ĉu ĝi estas ankoraŭ ĉiam tie.

Tie ĉi ankaŭ estas alta eskalo… Li metas la antaŭkruretojn sur la plej malaltan ŝtupeton, levas la kapon kaj mezuras la malluman altecon super li. Ŝtupeton post ŝtupeto li grimpas pli alten laŭ la eskalo, malrapide kaj ĉiufoje per mallonga salteto. Ĉiuj muskoloj de lia supla korpo aktivas, kaj li gustumas la mucidan aeron de la subtegmentejo. Li sidiĝas momenton sur la randon de la subtegmenteja fenestro kaj mallonge ekzamenas la vastan spacon antaŭ li. Tiam li saltas sur la plankon kaj kviete promenas tra la sekura subtegmentejo. Ratoj kaj musoj timigitaj fuĝas al siaj kavaĵetoj laŭlonge de la muro, kie la tegmento preskaŭ tuŝas la subtegmentejan plankon – kaj subite Fluro konsciiĝas pri la ĉeesto de samrasano. Li flaras tra la ruboj de la mortigitaj roduloj, tra la pajlo, priflaras la muron. Li rekonas la odoron de sia gento. Tiam li sidiĝas kontraŭ la kamenon kaj restas tie senmova kvazaŭ malgranda nigra makulo en la mallumo, kaj tenas la rigardon akre direktita al unu punkto. En tiu kava spaco de la subtegmentejo kun unuflanke alta grenstako, kiu atingas la tegoloj, kaj aliflanke vasta, malplena spaco kun tabulplanko, regas silento kaj mallumo. La pluvo egale tamburetas sur la tegolojn kun stranga bruetado, kvazaŭ de miloj da trotetantaj kruretoj, neniam pli laŭte, neniam malpli laŭte. Sed la kvieteco en la varma subtegmentejo restas kompakta tuto, kvazaŭ unu sola amaso, en kiun la pluvo ne povas penetri. La ratoj kaj la musoj revenas de la fojnsubtegmentejo super la bovinejo. Iliaj tremetantaj muzeletoj aperas el la kavaĵetoj kaj fendoj sub la tegmentrando, kaj iliaj brilaj okuloj vagas sur la subtegmenteja surfaco. Tie kaj tie ĉi resonas malforta pepado kiel averto. Senmove Fluro sidas kontraŭ la kameno kaj atendas.

Li flaras la bovinejon kaj scias, kie ĝi troviĝas kaj tra kiu truo la roduletoj fuĝas tien. Li flaras la kolombejon, tie for, ĉe la plej fora subtegmenteja ekstremaĵo, tuj sub la tegmento. Iam kaj iam tie aŭdeblas malforta rukulado. Sed Fluro restas sur sia loko malantaŭ la kameno, la okulojn turnitaj al unu sola punkto kontraŭ la stako de grengarboj.

Nun de tie aŭdiĝas mallonga, malforta gratetado en la pajlo, inter la muro kaj la grenstako, kaj mallaŭta kraketado, kvazaŭ la sekaj grentigoj estus forprenataj unuj post la aliaj. Ankoraŭ pli malgranda fariĝas la al bulo ŝrumpinta korpo de Fluro. La blanka makulo sur lia brusto malaperas sub lia kapo, kaj ĉiuj liaj muskoloj kaj nervoj streĉiĝas. Li estas preta. Ĉar la besteto, kiu alproksimiĝas per singardaj kruretoj tra la susuranta pajlo, estas la alia, la samrasano. Ĝi estis dormanta en sia nesto kontraŭ la muro, kiam ĝi subite vekiĝis kaj perceptis novan odoron: fremdulo penetris en ĝian ĉasteritorion.

Fluro la unua ekvidas sian malamikon, kiam tiu ĉi singarde elrampas el sia kavaĵeto. Per unu glitsalto li tuj ĵetas sin sur ĝin. La duraj dentetoj de Fluro pikas en ĝian maldikan kolon. Raŭke stertoranta kriaĉado aŭdiĝas. Kvankam akraj ungetoj ŝiras harojn el lia felo, kvankam la konvulsianta korpo de lia malamiko trenas lin sur la subtegmentejan plankon ĝis kontraŭ la muro, kvankam la atakito tiel forte blovas kaj graŭlas, kaj ĉiuj roduloj ekfuĝas, ĝismorte timigitaj, Fluro cedas nenian momenton kaj ĉiam pli profunde penetrigas siajn senkompatajn dentetojn en la tendenan ĝorgon. Nokton post nokto li devas lukti por sia vivo kaj nutraĵo. Li konas ĉiujn danĝerojn. Li scias, kiuj bestoj estas pli fortaj ol li kaj anticipas ĉian baton de sia malamiko, sed li ankaŭ fidas la mortigan mordon de siaj dentoj.

Steven Doring, la kampulo, sidas ĉe la fajrejo en la kampuldoma loĝoĉambro. Li rigardas la fajron kaj pensadas. Tiam li levas la kapon kaj aŭskultas. Steven Doring, la kampulo, parolas al siaj filoj. Li diras:

“Nun ili estas du en la subtegmentejo, kaj ili estas batalantaj. ”

La pli aĝa filo opinias:

“Kontraŭ la ratoj kaj musoj estas bona afero. ” La dua filo diras:

“Pro miaj kolomboj mi ne timas. Neniu foino iam povis ronĝi truon tra la zinkajn vandojn de la kolombejo. ”

Kaj la kampulino rimarkis:

“Sed niaj kokinoj!…’”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.