La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

IX

Iunokte Fluro staras antaŭ la rojo. Apud la arbusttaluso li kaptis talpon, sur la kampo li surprizis alaŭdon sur ĝia nesto, kaj tiam li rekuris tra la herbejoj. La luno veturadas super la malgrandaj nuboj tra la ĉielo. Fluro sidas inter la iridoj surborde de la rojo kaj rigardas la senmovan akvosurfacon. Subite li vidas la blankan lundiskon sidanta sub la akvo, kaj li kaŭriĝas inter la verdaĵo. Liaj okuloj timeme kaŝobservas tiun strangan lunenigmon, kaj li atendas. Sed kiam la mistera estaĵo restas senmova sub la akvo, Fluro komprenas, ke el ĝi eliras nenia danĝero. Iu perko tranĉas tra la rojo, disŝirante momenton la trankvilecon kaj la glatan ebenon de la akvo. La kapon etenditan antaŭen, Fluro ĵetas sin inter la iridotigojn. Tiam ĉio retrankviliĝas.

Fluro okulas al la malluma transa bordo de la rojo. Kio estas tie? Estas mondo, kiun li ne konas, fremda ĉasteritorio, al kiu Vela neniam kondukis lin. Tie Vela ricevis bategon de la sovaĝa anaso, kies idon ŝi kaptis, kaj ŝi ne plu riskis transnaĝi la rojon kun Fluro kaj Kria. Sed malsato kaj la nebridebla koro de Fluro pelas lin pluen. Dolĉe li glitas en la malluman akvon, kiu fortremas antaŭ li en maldikaj streketoj. La lundisko tremetas, sulkiĝas kaj rompiĝas sur la akvosurfaco, kaj Fluro naĝas rapide, senbrue al la transa flanko. Li rampas inter la altan bordherbon, restas momenton kaŝita sub granda ĉevalpieda folio kaj ŝteliras pluen.

Tie ĉi troviĝas monteto kun malaltaj pinarbetoj kaj molaj sablomakuloj. Fluro ensnufas la acidan, incitan odoron de la rezina aero, ŝoviĝas pluen sub la branĉetoj kaj tra la ombroj, neaŭdeble kaj haltante de tempo al tempo. Kun rapida movo de sia kapeto li retrorigardas dekstren kaj maldekstren, priflaras la grundon, priflaras la spurojn, kiuj ĉeestas ĉie ĉi tie, priflaras la arbettrunketojn. Fluro aŭskultas… Nervozaj tremetoj kuras sur lia haŭto. Li aŭdas la bruetadon de veluraj kruretoj trotetantaj sur la seka sablo. Ne plu estas ombro de singarda foino, ne plu estas nigra besteto, kiu dolĉe ŝoviĝas pluen, nenia pingleto moviĝas sur la malaltaj branĉetoj. La luno verŝas sian senvivan blankan lumon sur tiun ĉi nekonatan mondon.

Fluro sidas ĉe la rando de nuda, blanka sabla surfaceto, kiu briletas en la lunlumo. Tie ludas la kvin idoj de Voka, la kuniklo. Dika en sia maljunpatrina felo, Voka sidas apud ili, kaŭrante sur siaj kvar kruretoj tuj antaŭ sia kavaĵo. Per siaj grandaj, maldormaj okuloj kaj kun siaj longaj tremetantaj lipharoj ŝi rigardas siajn petolantajn geidojn, kiuj senzorge rulfaladas unuj sur la aliajn kun movetiĝantaj vostflokoj kaj svingiĝantaj oreloj, ĝuante la varmon de la nokto en la paca lunlumo. Kelkfoje ili ruliĝas ĝis la rando de la flava sablejeto, proksime de Fluro, kiu flaras la varmetan odoron de iliaj teneraj korpetoj. Unu salto, kaj unu el tiuj geidoj estus lia predo… Sed Fluro ne faras tiun salton. Seninterrompe liaj avidegaj okuloj celas Vokan mem. Dolĉe li rampas malantaŭen, ŝovante sian maldikan korpon sur la sablo, ŝteliras senbrue sub la pendantaj branĉetoj kaj ĉirkaŭiras la sablejon, ĝis li troviĝas malantaŭ Voka. Tiam subite aŭdeblas leĝera susuro, dum lia malgranda korpo ĵetiĝas antaŭen kiel sago, kaj antaŭ ol Voka povas retiri la kruretojn de sub sia korpo, la murdaj dentoj de Fluro penetras en ŝian nukon kaj formordas ŝian vivon. Fluro trinkas la sangon de Voka, ĝis lia korpo streĉiĝas pro satego. Poste li sidas momenton kun la antaŭaj kruretoj en la disŝiritan sangmakulitaj restoj de Voka, sentante kiel ilia odoro kaj varmo supreniras tra lia haŭton en liaj kruretojn. Tiam li trotas ree al la rojo, la herbejo kaj la arbusttaluso.

La sekvan nokton li reiras. Ĉiunokte li reiras tien, ĉar la malsato de Fluro estas nesatigebla. Liaj muskoloj estas kvazaŭ ŝtalaj, kaj sur lia grize bruna felo kuŝas profunda brilo Steven Doring, la kampulo, paŝas sur sia kampo trans la rojo. Li ekvidas la spurojn de multaj kunikloj kaj haltas. Li rigardas la grundon, la formanĝitan verdaĵon kaj de tie turnas la rigardon al la pinetaro, kiu laŭlongas ĝin. En la sablo li vidas labirinton de multegaj spuroj kaj multajn rondajn kavaĵojn. Sulketo kuntiriĝas sur lia dura frunto. Steven Doring parolas al siaj filoj. Li diras:

“La kunikloj formanĝas nian tutan vintrogrenon. Ni devas neniigi ilin per la furo, la pafilo kaj ŝnurkaptiloj. ”

La filoj de Steven Doring, la kampulo, faras tion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.