La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Ĉiumatene la tago etendas pli larĝe sian tremantan lumon trans la malaltan horizonton, kaj ĝia lumo forronĝas, matene kaj vespere, ĉiam pli profunde la randojn de la mallongiĝanta nokto. Iom de tempo la lumo krepuskas malhelgrize super la pinaroj de Oxlaar kaj la montetoj de Vinkenberg, kaj tiam la ĉielo denove paliĝas kaj puriĝas antaŭ la komenciĝanta tago. Baldaŭ alvenos nun la blankaj noktoj de Sankta Johano, la bela magio de la eterna somera lumsekreto. Najtingaloj plendas. De la malsekaj paŝtejoj supreniras la forta odoro de fojno super la lando.

Ĉirkaŭ la fojnostako la herbo staras alte kreskinta kun barbecaj aristoj. En la arbusttaluso, inter la humidaj, interplektiĝintaj rubusoj kaj pruneloj, abunde prosperas la solenaj filikoj kaj sveltaj lupolgirlandoj, kaj sur la kampo malantaŭ ili, la jam pli rigidaj, longaj grentigoj kurbigas siajn fajnajn kolojn sub la pleniĝantaj aristoj. Nun ĉie en la greno kaj herbo bruetadas kaj susuradas pro la fervora diligenteco de la noktobestetoj, kiuj kondukas kaj trejnas siajn idojn laŭ la malnovaj padoj. Vrato, la melo, kaj lia femalo singarde kuras kun sia idaro tra la sulkoj de la terpomkampo. Grato, la talpo, fosas siajn tuneletojn inter la betoj. Fojfoje ĝi eligas sian muzeleton serĉfosante el la tero por flari la nokton, ne suspektante, ke iu observas kun avidaj dentoj ĝian blindan agadon. Piko, la erinaco, trotas per mallongaj paŝetoj sur la kampvojeto, haltas, entiras la kapeton, timeme aŭskultas kun duone stariĝintaj pikiloj kaj ekkuras pluen. Svingo, la musteleto, rapidas tra grensulko post kampmuso. Jam plurajn tagojn ĝi vane serĉas la neston de alaŭdo. Surborde de la rojo, Boro, la ruza maljuna akvorato, kaŝobservas la lokon, kie malfrue frajanta ploto perturbas per laŭta vost-frapado la kvietecon de la akvo. Lipa, la dika leporino, plenigas sian ventron, kaŭrante en la juna trifolio kaj manĝante per agacitaj dentoj, kaj tiam saltas ree al sia kuŝejo sub ia genisto, peze moviĝante kial maljunulino. Kaj en la ekstrema angulo de la arbusttaluso du kunikloj ludas sian senmalican ludon tuj antaŭ sia kavaĵo. Ĉio vivas kaj moviĝas en la tremanta krepuska lumo inter la verdaj folioj kaj la balanciĝantaj grentigoj.

Fluro kaj Kria kreskas. La nesto fariĝas tro malgranda. Ili nun estas sidantaj en la koridoreto, atendante Velan, kaj tuj kiam ŝi aperas, ili ŝiras la predon el ŝia buŝo, prisnufas ŝiajn muzelon kaj felon kaj flaras la sekretojn de la mondo kaj la nokto. Aŭ ili rampas tra la ligno ĉirkaŭ la nesto ĝis la rando de la fojnostako, sed neniam pli foren, tremetante pro deziro. Kiam ili aŭdas Velan alproksimiĝi, ili resaltetas en la neston kaj luktas pro eksciteco.

Tiam venas la tempo, kiam iunokte Vela forlasas la neston kaj nekolere grumblas, kiam Fluro kaj Kria levas la kapon, plenaj je la deziro akompani ŝin. Vela gruntetas en sia gorĝo sian mallongan logokrion, kiel ŝi faras, kiam ŝi revenas de la ĉaso kaj ne tuj trovas siajn geidojn. Vela logas, atendas en la koridoreto kaj retrorigardas, kaj Fluro kaj Kria sekvas ŝin. Unuafoje ili rigardas la nokton kaj la mondon, Ili flaras la freŝan acidan odoron de la tero, kaj inter la altaj herbotigoj, kiuj ĉirkaŭas ilin, lili levas sian sopirantan muzeleton por vidi pli foren. Per siaj molaj lipoj ili tuŝas la herbojn kaj la teron, maltrankvile plorĝemante. La luno pendas super la kampo. Ĝia malbrila lumo kovras per arĝento la randojn de la ombroj. Senĉese ili sekvas Velan, unue Fluro, tiam Kria, al la bordo de la fosaĵo. Zuf!… Per rapida movo Vela metas krureton sur ranon kaj premas ĝin kontraŭ la grundon. Timigitaj, Fluro kaj Kria plonĝas momenton en la herbon, sed kiam Vela logas, ili alproksimiĝas, priflaras kaj palpas la baraktantan besteton, stariĝas sur la postkruretoj, freneze frapas la antaŭkruretojn unu kontraŭ la alian, saltetas ĉirkaŭ la viktimo kaj denove singarde palpas ĝin. Vela ellasas la ranon, kiu faras malesperan salton al la fosaĵrando. De nove Fluro kaj Kria timeme posteniĝas, sed tiam ili resaltas al tiu ĉi unua viva predo, kiun Vela rekaptas kaj premas kontraŭ la grundon, kaj nun iliaj akraj kruretoj penetras en la molan, glatan haŭton de la besteto. Fluro kaj Kria nun scias, kio estas rano.

Vela denove haltas surborde de la fosaĵo. Nun Fluro kaj Kria staras antaŭ la sekreto de la akvo. Fluro ŝovas sian muzeleton antaŭen tra la dikaj iridotigojn kaj metas la antaŭkruretojn sur la grandan folion, kiu kuŝas sur la akvo. Tiu ĉi sinkas, tiel ke liaj kruretoj tuŝas la akvon. Timigite, li retiras ilin. Nun ili sidas dekstre kaj maldekstre flanke de Vela kaj atendas. Tiam Vela dolĉe glitas en la akvon, gruntante sian logan vokon. Fluro ka Kria plorĝemetas pro tio, postrigardas Velan, kuras dekstren kaj maldekstren, hezite metas krureton en la malsekaĵon, ŝovas la kapeton antaŭen, serĉante – kaj kiam Fluro decidiĝas kaj glitas al Vela, Kria sekvas. Vela naĝas ree al la bordo. Fluro kaj Kria sekvas ŝin. Tiam ŝi denove faras kurbon kaj naĝas al la transa bordo. Ĉiuj tri grimpas sur la arbusttaluson, skuante la akvon de sia korpeto. Kaj ili flaras. Fluro kaj Kria nun scias, kio estas akvo.

Poste Vela kaptas muson, ĝuste kiam tiu ĉi volas fuĝi en sian kavaĵeton. Kaj en la greno, ŝi surprizas alaŭdon sur ĝia nesto. Ŝi tenas la facilan predon kuŝanta sub siaj kruretoj, kaj Fluro kaj Kria metas siajn avidajn dentojn kaj akrajn ungetojn en la muson kaj la alaŭdon kaj sorbas la vivon el la tremetante karno. Fluro kaj Kria nun konas la guston de la varma sango. Kaj iliaj perlokuletoj brilas pro nesatigebla deziro kaj sovaĝa, nesondebla krueleco.

La luno paliĝas en la griza ĉielo. Fariĝas mistere kviete. Nova lumo krepuskas super la kampoj kaj herbejoj. Velo aŭdas aliajn bruetojn – la tagon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.