|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FLURO LA FOINOAŭtoro: Ernest Claes |
©2026 Geo
|
Ĉiun nokton Vela iras ĉasi en la ĉirkaŭaĵo de la fojnostako, sed neniam tre fore, kaj ĉiufoje timigita ŝi rapidas al la nesto. Vela scias, ke nun minacas multaj danĝeroj, senĉesaj danĝeroj, ankaŭ en la profunda mallumo de ŝia kaŝejeto. Ŝi scias, ke Skora, la ruza akvoratino, ŝtelvagadas en la ĉirkaŭaĵo, ke ŝi konstruis sian neston ie malalte en la arbust-taluso tre proksime de la akvofosaĵo. Pasintsomere Vela mortigis la tutan idaron de Skora, kaj Skora restis en la ĉirkaŭaĵo, meditante la tutan tempon pri venĝo. Vela scias tion, sed ŝi ankoraŭ ne havis la tempon serĉi tiun novan neston de Skora por reguligi la konton al ŝi. Unuavice ŝi devas repreni fortojn. Sed senĉese ŝi sentas en si timon por la perfida Skora. Ŝi jam flaris ŝiajn irojn kaj aŭdis ŝin fuĝi ĉirkaŭ kaj eĉ sub la fojnostakon, kaj ĉe ĉiu brueto en la herbo aŭ en la fojno Vela rapidas en freneza timego pro siaj blindaj geidoj.
Iu nokte Vela revenas de sia ĉasiro. Kiam ŝi enrampas tra sia koridoreto sub la fojnostako, ŝi sentas, ke io grava okazis. Ŝi trovas la neston maldolĉe disŝirita. Du el ŝiaj geidoj kuŝas mortigitaj en la nesto, du aliaj, kiuj rampis tra la parieton, kompatinde pendas inter la duraj pinbranĉetoj, kaj la kvina estas malaperinta. Vela aŭdigas longan plendan pepadon. Tiam ŝi helpas la du mizeruletojn grimpi el la ligno ree en la neston, lekas la du senvivajn korpetojn, turnas kaj returnas ilin, kaj de profunde en la gorĝo, ŝi eligas kruelan malamikan blekon. Kiam Vela konstatas, ke ne plu estas vivo en la du geidoj, ŝi forpuŝas ilin malproksimen sub la pinligno.
Tion faris Skora, la akvoratino.
Tuj kiam Vela estas trankviliginta kaj nutrinta la du restintajn geidojn, ŝi rapidegas de sub la fojnostako, serĉas kaj snufas, ĝis ŝi trovas la spuron de Skora kaj sekvas tiun spuron preter la rando de la fosaĵo. Tiam Vela haltas, levas la kapon, enspiras la aeron kaj aŭskultas. Trans la malluma akvo troviĝas la arbusttaluso, kaj tie ie estas la nesto de Skora. Nur naĝante trans la akvon, oni povas atingi ĝin, kaj tial nenie proksime de sia nesto Skora postlasis spurojn. Tial Vela atendas, atendas pacience kaj senmove. Nenia hareto de ŝia pelo moviĝas, kaj nenia herbeto aŭ branĉeto tremetas, sen ke Vela vidas tion. Tuj antaŭ ŝi rano malgracie plonĝas en la akvon, sed Vela ne moviĝas. Birdo mallaŭte pepas sur branĉo de la arbusttaluso. Vela aŭdas tion, sed ne reagas. La luno leviĝas super la suprojn de la poploj kaj kaŝrigardas, kio estas okazonta. Ĝi ne povas vidi Velan, ĉar la mallarĝa ombro de la alta arbusttaluso falas sur la bordon de la fosaĵo.
En la transa flanko de la fosaĵo, sub la malsurpenpendantaj branĉoj Vela subite ekvidas apenaŭ percepteblajn sulketojn sur la nigra akvosurfaco… Tie estas Skora, kiu subakviĝas proksime de sia nesto por ne perfidi ĝian lokon kaj nun naĝas distanceton sub la akvo kaj pli fore emerĝos ĉe la bordo de la fosaĵo. Vela atendas ĝis Skora estas malaperinta, glitas sub senbrue en la akvon ĝis sub la superpendanta verdaĵo, serĉas kaj snufas sur la akvobordo inter la radikoj kaj aĉe putranta ligno, trovas la trueton, kiu kondukas al la nesto de Skora, kiu estas kaŝita duone sub kaj super la akvo, kaj per siaj rapidaj kruretoj forgratas la lignon, teron kaj radikojn, kiuj kovras ĝin. Ŝi flaras la idojn de Skora, kiuj timeme pepadas. Kaj tiam, per rapida kruro kaj akregaj ungetoj Vela altiras al si la idojn unu post la alian, mortigas ilin per rapida mordo kaj ĵetas ilin unuj sur la aliaj. Kiam ŝi estas fininta, Vela lekas la sangon de sia muzelo, ŝteliras ree al la bordo de la akvo kaj atendas. Ĉar nun Skora devas reveni…
Kaj tiam Skora denove glitas sur la akvo, formante triangulan sulketon maldekstre kaj dekstre de sia muzelo kaj tenante fiŝeton inter la dentoj, kiun ŝi portas al siaj geidoj. Kiam Skora eksidas sur la dikan radikon tuj antaŭ la enirtuneleto de sia kavaĵo, Vela ĵetis sin sur ŝin. Oni aŭdas mallongan akran dolorkrion kaj leĝeran kraketadon de etaj ostoj. Estas plu nenia Skora en la arbusttaluso kaj ĉirkaŭ la fojnostako, kaj Vela, kontenta, retiriĝaz al siaj geidoj. Tamen, la unuajn fojojn post tiu tago, kiam ŝi revenas en sian neston, ŝi serĉas la aliajn idojn, ĉirkaŭsnufante tra la fojno, sed ne trovas ilin. Estas nur du da ili: Fluro kaj Kria.
Tiel Vela, la foinino, vivas sur sia ĉasteritorio, kiu etendiĝas sur la kampoj de Worp kaj la malsekaj paŝtejoj de Essel trans la fosaĵo de Lets sur la sablomonteto en la belega regiono ĉirkaŭ la urbeto Averbode. La fojnostako, sub kiu ŝi loĝas kun Fluro kaj Kria, staras forgesita apud la fosaĵo kaj la arbusttaluso. Ĝi staros tie ĝis malfrue en aŭtuno.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.