La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

VIII

Kun la paso de la tempo Fluro fariĝis plenkreska virfoino. De la pinto de sia svelta kapo ĝis la pinto de sia vosto, li mezuras sepdek centimetrojn. En lia grize bruna felo la ventharoj malhele punktas sur la pala fonharoj. Sur la brusto li havas blankan makulon. Lia longa vosto kaj liaj maldikaj kruretoj estas kovritaj per pli malhelaj haroj, kaj blankaj haroj orlas la randon de liaj orelkonkoj. Fluro iĝis adoleskinta virfoino kun la akraj, neregulaj dentetoj kaj la alenecaj ungetoj de sia raso. En lia muskola korpo loĝas la forteco de la plej fortaj anoj de lia gento.

Kiam Fluro aŭdis la frapon de la ŝtala pinĉkaptilo kaj la faladon de terbuletoj sur la foliojn, kiam li aŭdis la mortkrion de Vela, lia patrino, li ekfuĝis tra la malalta arbetaro tiel malproksimen, kiel li povis, ĝis li eksidis senspire kaj senmove sub arbusto. Kun fortege palpitacianta ventro kaj briletantaj okuloj, li sidas tie kaj atendas, timante, ke ankoraŭ io terura okazos.

La nokto estas plene kaj peze ŝarĝita per mallumo, kaj la pluvo plu disĵetadas sur ĉion sian susuran frapetadon. Iom post iom Fluro trankviliĝas. Por Fluro kaj lia gento estinteco estas mallonga. Ĝi limiĝas je tio, kion instruis iom post iom al li liaj spertoj, kaj estas ligita al lokoj kaj objektoj, kiuj instigas kaj vekas lian instinkton. Kie troviĝas io specifa, tie li devas fari tion aŭ tion ĉi. Flanke de tio estas nenio krom la urĝa malsato en lia stomako kaj lia sento de sekureco apud Vela.

Tial Vela devas nun veni, kiel ĉiam okazis ĝis nun, kiam li, ĉasante sola, forvagis kaj ŝi serĉis kaj trovis lin. Vela nun subite levos sian vivecan kapeton inter la branĉetoj kaj rigardos lin mallonge kaj intense, kaj tiam li denove sekvos ŝin en ŝiaj spuroj. Tial Fluro atendas, timeme pepante de tempo al tempo. La pluvo plue faladas kun brueto, kiu ŝajnas unuiĝinta kun la nokto. La horoj malrapide pasas – sed Vela ne venas.

Kaj Flure dolĉe pepadas per plenda voĉo.

Kiam la lumo de la griza tago komenciĝas krepuski tra la verdaĵo, ĉesas pluvi, kaj Fluro forlasas sian kaŝejon. Li aŭdas la voĉojn de la birdoj. Singarde li rampas tra la arbustoj, transnaĝas la fosaĵon kaj forglitas sub la fojnostakon. En la malnova nesto li sidas rekte, la kapon turnita al al la koridoreto, atendante Velan. Li sidas tie la tutan tagon, maltrankvila kaj preta suprensalti. Ĉe ĉiu susuro en la fojno li rapide metas la kapon en la koridoreton, tra kiu Vela devas reveni. Sed Vela ne revenas. Kiam malsato pinĉas lian stomakon, li finfine forlasas la neston kaj kaptas kampomuson, birdo kaj talpon.

La homo-besto aperas sur la herbejop proksime de la arbusttaluso. Dum la tago Fluro aŭdas de sub la fojnostako la brueton de fortirata fojno kaj la laŭtan voĉon de la homo-besto. La fojnostako estas malkonstruata. Dum li kuŝas ŝrumpinte en sia nesto, li aŭdas la pezan skuadon de la ĉaro kaj la obtuzan frapadon de la ĉevalpiedoj sur la teron. Li ne plu sentas sin sekura en la malnova nesto sub la fojnostako. Kiam venas la nokto, kaj trankvileco, li ŝteliras for. En la arbusttaluso, sub la dense interplektiĝintaj rubusoj, li trovas la forlasitan kuŝejon de leporo. Tie li ekde nun ripozas kaj dormas dum la tago.

La granda ĉasteritorio de Vela estas nun la ĉasteritorio de Fluro. Li ĉasas sola.

La tagoj etendas sian larĝan lumarkon super la velura ĉielo, kaj la noktoj estas sekaj kaj varmaj. Fluro kuras sur ĉiuj siaj vojetoj tra la kampo kaj la herbejo kaj laŭlonge de la arbustoj kaj arbetoj. Li konas la sekretajn kaŝejojn de ĉiuj bestoj, per kiuj li devas nutri sin. Tion li lernis de Vela, sia patrino. Komence li troviĝas ankoraŭ antaŭ enigmoj kaj necertaĵoj kaj hezitas, ĉar li ankoraŭ neniam ĉasis sola. Ĝis nun Vela ĉiam estis kun lin kaj montris al li la vojon. Sed tio ne daŭras longe. Kion li ne lernis per sia propra sperto, instruas al li lia neniam eraranta instinkto. Kie li sentas danĝeron, li atendas kun la pacienco de rabobesto spionanta sian predon. Dum tiuj unuaj tagoj de lia soleco, li nutras sin precipe per ovoj kaj junaj birdoj, kiujn li surprizas nokte sur la kampo kaj en la arbustoj. Kaj kiam liaj avidaj dentoj disŝiras la molan karnon kun sovaĝa volupto, kiam lia avida ĝorgo trinkaĉas la varman sangon, li mallaŭte gruntas, kiel faris Vela, lia patrino.

Iutage li surprizas sian unuan grandan predon, Lipan, la leporinon, kiu, kaŭrante sur la trifoliokampo, dormas kun malfermaj okuloj. Per unu salto li kroĉas sin al la ĝorgo de Lipa, profunde plantante siajn akrajn dentojn tra la felon en la karnon, kaj kiam Lipa, fortege timigita, faras altan salton kaj forkuregas tra la kampo al la arbusttaluso kun Fluro pendanta al sia ĝorgo, la foino pli ol unufoje estas ellasonta ŝin, kiam lia svingiĝanta korpo frapiĝas kontraŭ ŝtonon aŭ branĉon. Sed li ne ellasas ŝin. La sango likas tra la disŝirita vundo en lian ĝorgon, kaj la densaj haroj de Lipa preskaŭ sufokas lin. Sed kiam li sentas, ke Lipa estas elĉerpita kaj malrapidas sian kuradon, li fiksas la ungetojn de siaj kvar piedetoj ankoraŭ pli profunde en la felon, alkroĉas sin pli firme, gratas tutajn harflokojn el ŝia laneca felo kaj distranĉas ŝian haŭton… Kiam fine Lipa kuŝas sur la grundo kun disŝirita ventro, kaj Fluro estas pli ol satiginta sin per ŝia sango, li rulas sin kun freneza volupto tra la dispecigita karno de Lipa, kaj liaj perlokuletoj fajreras pro sovaĝa ĝojo.

Plurfoje Fluro renkontas samrasanojn sur sia ĉasteritorio. La unuan fojon ke li batalas kun virfoino, li devas fuĝi kun vundo en la nuko kaj ŝiro en unu orelo. Li ankoraŭ ne akiris sperton sur tiu ĉi kampo. Sed kiam li renkontas la saman malamikon la duan fojon ĉerande de la kampo, ili batalas ĝismorte. Kaj kiam la lukto finiĝas, la alia foino kuŝas senviva en sulko. Fluro ankaŭ mortigas Svingon, la musteleton, kaj ties femalon, kaj kiam iuvespere li atakas Vraton, la melon, tiu ĉi sukcesas fuĝi ĝustatempe en sian kavaĵon sub la saliko, kien Fluro ne povas sekvi lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.