|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FLURO LA FOINOAŭtoro: Ernest Claes |
©2026 Geo
|
Sinjoro kaj mastro en la subtegmentejo de la homo-besto estas nun nur Fluro. Lia sovaĝa murdemo forpelis la ronĝuletojn ĝis en sia plej malproksimaj kaŝejoj. Kie rato povas trapasi, ankaŭ la supla korpo de Fluro povas trapenetri. Post mallonga tempo Fluro konas la tutan novas ĉasteritorion, kie ne falas pluvo, ne estas malvarmo, kie ĉiunokte li staras antaŭ novaj malkovroj, kaj kie estas neniaj danĝeroj. En tiu ĉi libera regno la tagoj sekvas unu la alian plenaj je agrabla ludado, kaj kiam iafoje li aŭdas la bruojn de la kampuldomo, de la homo-besto, de la bovinoj en la stalo, de la kolomboj kaj de la kokinoj, li akre aŭskultas, sed danĝero ne estas. Iutage la homo-besto grimpis sur la subtegmentejon. Kion ĝi faris tie, Fluro ne scias, ĉar li forrampis profunde en la neston de la mortigita samrasano inter la pajlo kaj la muro. Sed la homo-besto ne venis pro Fluro.
La kolombejo!… De kiam Fluro unuafoje ŝteliris tra la subtegmentejo, li sciis. Li konas la predon. Sur la kampo, sidante en sulko, li ofte kaŝobservis la kolombojn, kiam ili flugilbatante supreniris. Lia salto ĉiufoje malfruis. Ili loĝas en la domo de la homo-besto, ĉi tie en la varma subtegmentejo sub la tegoloj. La duan nokton de sia restado Fluro staras ĉe ilia loĝejo. La odoro de la kolomboj ekstreme akrigas lian deziron. Li serĉas alirvojon al la kolombejo. Al ĉio ekzistas alirvojo, kaj li grimpas supren kontraŭ la nuda brikmuro. La ejo estas pendigita kiel granda ŝranko de la traboj kaj keproj de la tegmento, kaj kiam Fluro atingas ĝian vandon kaj premas sian nazon kontraŭ ĝin, li sentas la malvarman tuŝon de io, kion li ne konas. Per krureto li gratas ĝin, sed liaj ungetoj ne trovas tenon kaj forglitas. Sube li trovas akran randeton kaj metas la dentojn en ĝin. Sed kvankam ĝis nun nenio povis rezisti al la dentoj de Fluro, tiun ĉi fojon ili rodas vane. Fluro grumblas pro kolero. En la ejo li aŭdas la timeman rukuladon de la kolomboj, kiuj sentas lian apudecon, la nervozan trotetadon de iliaj kruretoj sur la planko kaj la leĝeran susuradon de iliaj flugiloj. La korpo de Fluro etendiĝas kaj tordiĝas sur la trabo, sur kiu li sidas. Li atingas la plej supran randon de la ejo kontraŭ la tegoloj, saltas rapide sur alian trabon, rampas laŭlonge de la keproj kaj tegmentlatoj. Pecetoj de mortero falas kun obtuza brueto sur la subtegmentejan plankon, dikaj araneaĵoj pendas sur lia kapo kaj felo kaj preskaŭ blindigas lin. Li provas en la alia flanko, sed nenie li malkovras eĉ la plej malgrandan fendeton aŭ kavaĵeton. La zinkaj platoj ne permesas trairon. Fluro graŭlas, liaj ungetoj kolere gratas la lignon de la tranoj, liaj okuletoj fajreras. Tiu daŭre nealirebleco estas brulanta turmento por Fluro. Tra vitra tegolo enpenetras la lumo de la venanta tago. En la stalo resonas la bruo de siteloj kaj voĉoj, la kolomboj flugas super la tegmento, virkokoj kokerikas… Fluro levas la kapeton, senmoviĝas kaj aŭskultas la kokerikadon de la virkoko…
Fluro pasigas siajn tagojn en la subtegmentejo de la homo-besto. Ekster ĝi la tempo iras sian propran vojon. Vintro venis. Supre, sur la grenstako kontraŭ la tegoloj, Fluro trovas trueton inter la fasadmuro kaj la tegmento. Li tordas sin tra ĝin kaj rigardas la nokton. La granda domo dormas.
Fluro saltas sur la tegmenton, grimpas ĝis sur la firstrando, kuras de unu ekstremaĵo al la alia, ĉirkaŭ la kvadrataj kamenoj, tiam malrapide subiras per serĉantaj kruretoj ĝis la ektrema malsupra rando de la tegmento kaj sidiĝas. La norda vento blovas per skuoj tra la senfoliaj arbosuproj en la ĝardeno malantaŭ la domo. Mallonge la vento povas silenti, kvazaŭ ĝi sekrete kaŝus sin, kvazaŭ ĝi retenus sian spiron, kaj tiam denove elsaltas kun brua perforteco kontraŭ la arbosuprojn, kontraŭ la nokton, kontraŭ la tegmenton. Fluro rigardas en la mallumo al tiu bruo en la arboj. Li spione rigardas trans la rando de la tegoloj, sur kiu li sidas, en la abimon sub si.
Ĉu Floro ne scias, dum li sidas tie kaj atendas, ke en la mallumo li rigardas al turniĝo en sia ekzisto? Ke per unu plia salto ekde la ekstrema tegmentrando li finos sian estantecon? Ĉar tiam li ne plu staros kontraŭ ofte sursaltata predo, kontraŭ sovaĝa malamiko kaj kunbatalanto el la kampo aŭ la herbejo dum hela lunnokto, sed kontraŭ la homo-besto, kontraŭ la rajto de la homo-besto, la plej kruela rajto de la plej barbara besto? Ĉu Fluro ne scias tion?
Estas nun, kvazaŭ Fluro ne plu rapidus, kvazaŭ li devus longe pensadi, kvazaŭ la pikanta varmego en lia sango estus malvarmiĝinta. Tra liaj du malvarmaj naztruetoj li suĉas la aeron en siajn pulmojn, la aeron de la mallumo sub la tegmentrando, de la sekretoj kaŝitaj en ĝi malantaŭ bariloj kaj muroj, de ia varma predo.
La vento kaŝas sin tute malantaŭ la dikaj, nigraj muroj de la nokto. Silento sinkas sur la tegmenton de la kampuldomo. Li aŭdas tiun silenton. Liaj okuletoj akre spionas supren al la arbosuproj, de kie ĵus venis zumado. Fluro ne vidas, kio estas en la malproksimeco, sed se nun la danĝeo ŝtelirus proksimen, li estus preta. Estas nenia danĝero en tiu silento. La korpo de Fluro malstreĉiĝas. Kaj tuj poste li sentas apenaŭ percepteblan tikladon, kiu tuŝas sian nazon. Antaŭ liaj okuloj svarmas ŝvebantaj punktoj, grizaj en la mallumo, kaj kiam li rapide turnas la kapon dekstren, li vidas ilin ankaŭ tie, super sia kapo, super la tegmento, ĉie. Fluro priflaras la malsekajn floketojn kaj ne ektimas. Ili malrapide falas el la ĉielo, alproksimiĝas sen ia pereptebla bona aŭ malbona signo kaj tuŝas sian felon, sen ke li sentas tion. La petola svarmado antaŭ liaj spionantaj okuloj, kiu havas nenian odoron kaj nenian sonon, estas sendanĝera. Dum la kuro de la tago, ĉe ĉiu ekskurso, Fluro renkontis aferojn, kiujn li ne konis, kiu estis bonaj aŭ malbonaj, kiujn li devis eviti aŭ al kiuj necesis alproksimiĝi singarde.
Neniam Fluro estis surprizita de la naturo de la aferoj, kiuj devas okazi, kiuj apartenas al la vivo kaj al lia ĉasteritorio. Kaj ĉiufoje lia maturiĝinta instinkto diris al li, kie estas danĝero kaj kie ne.
Neĝas.
Sur la ekstrema rando de la tegmento, en la ronda kavaĵo de tegolo sidas Fluro, okulante per siaj nigraj perlokuletoj al la neĝeroj, kiuj dancadas en la mallumo. Ĉu Fluro estas leganta sian sorton?
Per unu salto Fluro surteriĝas sur la deklivan pajlotegmenton de la kokinejo. La maldika neĝtavoleto dissaltas sub lia falo, kaj liaj gratantaj kruretoj desegnas spuron ĝis la alia tegmentekstremaĵo. Ĉi tie li devas esti. Li forgratas la neĝon, forigas la malnovan pajlon, metas sian akran muzelon en la truon kaj flaras tra la malseka, putriĝinta pajlo…
Sur du longaj stangoj sidas la kokinoj, dense premitaj unuj kontraŭ la aliaj, la kapon metita sub flugilon, dormante sian leĝeran dormon. Iam kaj iam eliĝas mallaŭta kverado el iu inter la plumfaskoj, kvazaŭ ĝi sonĝus. Tabuleto troviĝas ŝovita antaŭ la enirejo. Al la nokto kaj ĝiaj danĝeroj la eniro estas barita, ĝis morgaŭ frue, kiam la virkoko leviĝos sur la ekstremaĵo de sia stango, batos siajn durajn flugilojn unu kontraŭ la alian kaj aŭdigos laŭtan kokerikon, kaj la kampulino forŝovos la tabuleton.
La maldika korpo de Fluro tordiĝas tra la truon. Per siaj du antaŭkruretoj li alkroĉiĝas al la pajltegmento, kaj tiel li pendas momenton de la plafono per la tuta korpo. Nenia tigeto kraketas, nenia ungeto miskaptas. Laŭ la ligna vando de la kokinejo li grimpas malsupren ĝis sur la planko.
Kaj tiam!… Lia tremetanta nazo singarde tuŝas la plumojn de kokino, kaj lia rapida mordo ne maltrafas. La kokino havas nenian tempon por ekkrii sian morttimon. Ŝi kuŝas kun la dorso sur la grundo, batas lastan fojon senespere per la flugiloj kaj gratas per la kruroj tra la aero, metas sian skuantan kapon antaŭen, serĉante la nevideblan malamikon, kaj laŭte klukadas. Fluro ellasas sian senvivan predon. Dua salto… Nun la kokinoj flugadas laŭte kriante en freneza timego tra la stalo, sciante, kiu estas tie tuj apud ili, sed ne trovante elirejon, premas sin en amaso unuj kontraŭ la aliajn en angulo de la ejo, kaj ĉiufoje kiam la danĝero ŝteliras apuden kaj defendantaj flugiloj ekbatas tra la mallumo, ili denove rapidas en sovaĝa flugo laŭlonge de la muroj, sidas momenton trankvile, ridigiĝintaj pro timego kaj aŭskultantaj la stertoradon de morto, ĝis ĉio silentiĝas.
Kaj tiel komenciĝas por Fluro la plej granda festeno en lia vivo. Ebriega je sangoĝuo li trinkaĉas kaj suĉas la fortan vivosukon el la trematanta karno de la varmaj korpoj. La sango mallaŭte plaŭdbruas en lia avida gorĝo, kaj li gruntas pro satigita kontenteco. Volupteme li turnas kaj returnas sian kapon en la disŝiritaj korpoj, ĝis la sango krepuskigas liajn okulojn kaj gluas al lia tuta felo. Fluro flaras ĝin kaj plenigas sin per ĝia odoro ĝis en liaj kapo kaj vejnoj susuras kaj bruetas agrabla kapturniĝo, kaŭzita de la bona, vivdona sango.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.