La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

Kaj kiam alvenis ŝia tempo, Vela naskis kvin geidojn en sia ronda, varma nesto, profunde sub la malluma fojnostako. Lanugaj kaj varmaj, ili kuŝas kontraŭ la mola ventro de Vela, kaj kun mallongaj plendaj pepetoj, iliaj viglaj muzeletoj serĉas la fortigan nutraĵon, kiun donas ŝia pro volupto tremanta korpeto. Aŭ ili kuŝas unuj kontraŭ kaj sur la aliaj en unu nigra laneca bulo, kaj dormas. Vela ne moviĝas. Ŝi etendas sin en la varma ĝuo de sia patrineco sur la neston, repuŝas per la kapo kaj antaŭkruretoj kontraŭ sian korpon unu el la geidoj, kiu estas rampinta tro for de ŝi, lekas alian sur la silka felo kaj estas atenta pri ĉia danĝero, kiu povus minaci de ie ajn. Nenia branĉeto de la fragila pinligno povas moviĝi, nenia tigeto de la seka fojno rajtas ŝoviĝi, sen ke Vela aŭdas tion. Ŝia kapeto rapide rektiĝas, ŝiaj muskoloj streĉiĝas kaj ŝiaj blankaj dentetoj nudiĝas. Ŝi scias, ke estas skarabo, kiu serĉas sian vojon tra la ligno ĉe ŝia kapo, kaj ke super ŝi en la fojno bruetas timema muso. Ŝi konscias, ke ekstere de la fojnostako pasas la tagoj kaj noktoj, kaj ke kun la lumo kaj la mallumo venas kaj foriras la bruoj kaj danĝeroj.

Mole kaj dolĉe interplektitaj, la kvin blindaj gefoinetoj kuŝas kontraŭ ŝia varmiga korpo. Estas unu el ili, kiu ĉiam denove puŝas sian kapeton super la amaseton, kiu serĉas la plej bonan ka plej verman loketon, kiu forpuŝas la aliajn per sia pinta muzeleto kaj siaj teneraj gratkruretoj por premi sin kontraŭ la nutranta patrina korpo. Tio estas la maskleto Fluro. Kiam li ne plu trovas kontentigon por sia avidega buŝeto, li pepas forte kaj devigante kaj premas siajn senripozan kapeton kontraŭ la kapon de Vela, kvazaŭ por demandi eksplikon. Kaj Vela frotetas lian veluran feleton, ĝis li denove trankvile kuŝas kontraŭ ŝi. Estas alia ido, kiu provas imiti Fluron en ĉio, kiu rampetas post li, ĉiufoje kiam li moviĝas. Kaj kiam ili dormas, ili ambaŭ kuŝas kun la kapetoj unu kontraŭ la alia. Tio esta la femaleto Kria.

Jam du tagojn kaj du noktojn Vela kuŝas senmove en sia nesto. Tiam la malsato, kiu rodas en ŝia ventreto, fariĝas tro forta. La fortoj, kiujn ŝi amasigis en sia korpeto, estas forsuĉitaj, kaj per dolorige dura tirado de la suĉantaj buŝetoj, ŝi sentas, ke ŝi ne plu havas lakton. Timeme kaj hezite Vela stariĝas, rigidiĝinta pro la longa kuŝado. La febla pepado de la timemaj geidoj igas ŝin tremeti. Per sia muzelo ŝi trankvile karesas la moletojn korpetojn unu post la alian, kvazaŭ ŝi volus sentigi al siaj geidoj, ke ŝi estas ankoraŭ tie, ke ŝi tuj revenos. Ŝi metas sian kapon en la enirtruon de la nesto, rampas tra la koridoreton ĝis la rando de la fojnostako, denove hezitas, kiam ŝi aŭdas la timeman pepadon de siaj geidoj, kiuj sentas, ke io ŝanĝiĝis, kaj serĉas ŝin. Ŝi reiras, denove priflaras la lanugan amaseton kaj tiam foriras. Vela trovas sian nutraĵon en la arbust-taluso ĉerande de la kampo. Ŝi manĝas rapide kaj malsatege. Ĉi-foje ŝi ne estas tiel elektema, kiel kutime. Ŝi malŝatas nek talpon nek kampomuson, eĉ ne la timigitan malrapidan bufon, kiun ŝi kaptas surborde de la fosaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.