La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

II

Sub la fojnostako, tuj kontraŭ la arbusttaluso, Vela konstruis sian neston. Ŝi konas la lokon. Tie ŝi ĉasadis kampomusojn ekde kiam la stako estis starigita tie, kaj dum la vintro-monatoj, ŝi kaŝis sin tie dum la tago. La fojno kuŝas sur lito el faskoj de pinbranĉoj, kiuj etendiĝas en ĉiuj direktoj. Super la plej maldikaj pinbranĉetoj Vela forgratis la fojnon kaj fosis en ĝi dolĉan kaj varman kaveton kun nur malgranda aperturo, tra kiu ŝi en- kaj eliras.

Vela reekzamenas ĉion. Ĉiun sekan pinbranĉeton, kiu estis iomete tro dura laŭ ŝia sento, ŝi forronĝas. Ĉiun kaveton aŭ tunelon ŝi traflaras de unu ekstremaĵo ĝis la alia por vidi, ĉu fremda malamiko trairis ilin. Sed ŝi scias, ke la odoro, kiun ŝi postlasis tie, estas la plej forta rimedo por ŝirmi ŝin kontraŭ la ratoj, musteletoj kaj erinacoj, kaj eĉ kontraŭ la falsaj vipuroj.

Kiam la nesto estas en ordo, Vela denove iras ĉasi. Sed ŝi ne plu faras malproksimajn rondirojn tra la malsekaj herbejoj kaj kampoj. Ŝi fariĝas maltrankvila, restas en la arbust-taluso kaj ĉirkaŭ la fojnostako, observante la irojn de la kampomusoj kaj la rapidajn flugojn de la birdoj, kaj ŝi ripetfoje reiras al la nesto dumtage kaj dumnokte.

La masklo ne plu kuras ĉien malantaŭ ŝi. Multokupite li iras siajn proprajn vojojn, sed de tempo al tempo li reaperas ĉe ŝia flanko inter la juna verda greno aŭ proksime de la fojnostako. Tiam li suprenigas sian viglan kapon, rigardas Velan kaj gruntas, sed Vela havas nek deziron nek tempon por stultaj amuzaĵoj. Ŝi permesas la masklon kuri post ŝi, sed ne turnas la kapon, kiam li aŭdigas sian seksardan pepadon. Nun aliaj zorgoj urĝas Velan, kaj fojfoje ŝi kolere grumblas, kiam la masklo tro proksimiĝas al ŝi.

La tagoj fariĝas pli lumaj, kaj la noktoj pasas pli trankvile. Ĉiuj bestoj estas nun pli timemaj kaj hastaj. Oni aŭdas, kiel ili postkuras unu la alian inter la susurantaj branĉetoj kaj sur la sekaj, bukliĝintaj folioj – kaj Vela aŭskultas. Plena je deziro ŝi tiras siajn molajn lipojn supren sur la blankaj dentoj.

Kiel misteraj estas la nokto kaj la lunlumo dum la nokto! Kiam la luno supreniras de post la poploj kaj ĝia konfuza lumo ektremetas super la kampoj kaj herbejoj, Vela subite ĉesas kuri, plonĝas sur la grundon, buligas sian korpeton en nigran globeton sur la nigra tero kaj atendas. La luno estas ĉiam necerta kaj maltrankviliga dum la nokto. Ĝi venas aŭ ne venas, ĝi apartenas aŭ ne apartenas al la nokto, sed ĝi ĉiam restas necerta kaj duba, kaj ĉiuj bestoj sentas ĝian efikon en sia timema sango. Vela ne povas vidi la lunon, sed ŝi vidas la objektojn ĉirkaŭ si en la duonlumo, kaj kiam ŝi kuŝas tie, malgranda kaj kaŭriĝanta, estas kvazaŭ ie super ŝi ŝvebas danĝero kiel kaptema ungego. Ie ĉe Vela restis svaga memoro pri nokto kiel tiu ĉi, kiam ŝi naĝis trans la rojo kaj trovis anasneston. Dum ŝi rampis sur la bordon kun krianta anasido en sia faŭketo, la anaspatrino sturmis al ŝi per batantaj flugiloj, sen ke Vela sciis, de kiam ŝi venis. La ombro de la larĝaj flugiloj ŝovis super ŝin, kaj la bato de la dura beko sur ŝian kapon igis ŝin demeti momenton sian predon por defendi ŝin. Ĉiuj detaloj pri tiu hela nokto restis en ŝia memoro: la ombro, la bato, la danĝero.

En la heĝo kaj talusoj nun burĝonas la juna verdaĵo. Sur la herbejoj kreskas la herbo, kaj la greno sur la kampo estas pi alta. La noktoj estas sekuraj kaj abundas je vivo. Dumtage Vela ne plu forlasas sian neston, ĉar la grandaj monstroj revenis. Ili staras sur la herbejo, la kapon turnita al la grundo kaj manĝas herbon, aŭ ili moviĝas tra la kampo kun pezaj paŝoj kaj laŭta muĝado. Kaj malantaŭ ili ĉiam aperas la homo-besto. Fojefoje tie ankaŭ aperas la hundo, la plej danĝera malamiko de Vela. Freneze kaj stulte ĝi kuregas post la suprenvolantaj birdoj kaj la junaj bovidoj tra la herbejo kaj bojas. De sia kaveto sub la fojnostako Vela timeme kaŝobservas ĝin, kiam ĝi venas en ŝian proksimecon. Ĉiuj muskoloj en ŝia ŝvelanta korpeto streĉiĝas, kaj la tremantaj lipoj ŝoviĝas supren sur la fajnaj dentetoj. Kiam la hundo priflaras ŝian spurojn kaj danĝere eksnufas, ŝi tenas sin preta kun kurbigita dorso kaj varmegaj ungetoj. Vela scias de kie la monstroj venas sur ŝian ĉasteritorion. Ili venas de trans la alta ŝoseo, el la granda domo de la homo-besto, kie ili ĉiuj loĝas kune. Nur kelkajn fojojn dum la vintromonatoj, kiam malsato tro akre mordis en sian inteston, ŝi kuraĝis iri tien, kaj kvankam tie estis ankoraŭ aliaj anoj de ŝia raso, kiuj ŝtelvagadis en la subtegmentejo kaj tra la grentenejo, kaj eĉ ofte havis tie sian ĉiaman ĉasteritorion, ŝi ĉiam revenis al la malferma tereno kaj la arbusttaluso. Ĉar Vela ne estas domfoinino. Ŝi preferas la furiozan venton kaj la liberan kampon, kaj ŝi estas nature timema kaj singarda bestineto.

Majo vagadas sur la lando…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.