La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FLURO LA FOINO

Aŭtoro: Ernest Claes

©2026 Geo

La Enhavo

I

En la profunda mallumo sub la fojnostako Vela, la patrino de Fluro, konstruis sian neston. La fojnostako situas en ŝia ĉasteritorio, kiu etendiĝas laŭlonge de la vojo de Zichem al Averbode, kaj estas limigita norde kaj oriente per rojo, kiu serpentumas tra la malsekaj herbejoj, kaj sude, malantaŭ la kampoj, per la ŝoseo al Oxlaar. La kampoj estas pli altaj ol la malsekaj herbejoj, kaj inter ambaŭ etendiĝas larĝa arbusttaluso kun rubusujoj, prunelujoj, filikoj, genistoj, avelujoj kaj sovaĝa lupolo, kies fibraj rampbranĉetoj kaj tigoj konfuze interplektiĝas, formante nepenetreblan muron inter la kampoj kaj la herbejoj. La fojnostako staras en herbejo kontraŭ la arbusttaluso.

Vela konas tiun parton de la mondo de unu ekstremaĵo ĝis la alia, kun ĝia riĉeco je nutraĵo, ĝiaj malamikoj kaj danĝeroj, ĝiaj kaŝejoj kaj sekretoj. Vintre kaj somere Vela trakuradis kaj tra galopadis ĝin ĝis en ĝiaj plej foraj anguloj, komence malantaŭ ŝia patrino kaj poste, kiam iutage tiu ĉi malaperis el ŝia vivo, sola, pelate de malsato aŭ fuĝante antaŭ la homo-besto. Aŭ kiam dum la incitoplenaj postvintraj tagoj ŝia seksarda sango vekis en ŝi la nerezisteblan deziron maltrankvile serĉadi la voluptaman masklon.

Inter la abunde kreskantaj arbustoj de la taluso, inter la altaj herboj de la paŝtejo, sur la kampo, ĉie Vela serĉas nutraĵon, luktas pro sia vivo, kaŝas sin pro la danĝeroj. Sed la granda ĉasteritorio ne apartenas nur al Vela sola. Ankoraŭ aliaj membroj de ŝia raso havas tie sian domon kaj restadejon. Tie sub la alno, tuj apud la rojo, loĝas unu el ili, kaj en la kava arbostumpo meze de la taluso vivas alia. Sed ili lasas sin reciproke trankvilaj, evitas siajn reciprokajn spurojn, kaj kiam ili senbrue kaŝiras unuj ĉirkaŭ la aliajn, ili kontentiĝas per kolereta sibla blovado.

La vintro jam estas foririnta, kaj nun alvenas la hezitaj martaj tagoj. Sed kiel ajn akre la orienta vento razas la altan kampon, la neĝo estas for, la grundo refariĝas mola, kaj la plantoj kaj bestoj portas ĝermojn de nova vivoforto. La malgranda ronĝulpopolo jam kuraĝas nokte forlasi siajn kavaĵojn kaj tunelojn. Dumtage paseroj, fringoj kaj paruoj sovaĝe kaj netimeme rapidegas tra la ankoraŭ senfolia arbustaro, kaj nun estas ĉie tuj pli da nutraĵo, tiel ke la doloro kaŭzita de la malsato de la longaj vintraj monatoj ne plu brulas en la intesto.

Vela aŭskultas pli atente la bruetojn en la arbusttaluso kaj sur la kampo. Iam kaj iam ŝi subite haltas, levas sian fajnan kapeton, enspiras la aeron kaj ekkuras pluen. Ŝia korpeto estas maldika kaj malpeza, kaj ŝi aŭdas kaj komprenas, kion la varmetaj ventoj flustradas tra la nudaj arbustoj, kion du birdetoj sur branĉo pepadas unu al la alia, kio igas la malgrandajn bestetojn stulte kaj freneze rapidegadi tra la juna greno. Vela scias, ke la granda maljuna luno denove staras super ŝia ĉasteritorio. Timeme ŝi rigardas ĝin, dum ĝia lumo brilas en ŝiaj nigraj perlokuletoj. Ĝi pelas tremetojn tra ŝia haŭto. Tie for sur la kampo, ŝi vidas preterpasi Vraton, la melon, kun sia femalo, ne tre malproksime de la kava saliktrunko, sub kiu ili tradormis la vintron. Kaj Vela sentas, ke revenis la tempo, kiam ŝi ne plu deziras ĉasi sola, ke premanta bezono igas ŝin serĉi spurojn de masklo, kaj ŝi eligas plendan seksardan pepadon. Ŝi plantas siajn akregajn ungetojn en la ŝelon de juna alno, kurbigas la dorson, kvazaŭ pretigante sin por fari salton kaj tiam subite ekkuregas pluen tra la arbustaro.

Subite ŝi haltas, levas la kapon super la randon de la sulko kaj ensuĉas la aeron. Ŝi flaras la akran odoron de masklo, kiun tiu ĉi disvastigas dum tiuj tagoj, tiel perfidante siajn spurojn por allogi la femalojn. Senbrue Vela ŝteliras pli proksimen, kaŝita en profunda sulko, kaj ĉiuj ŝiaj nervoj ektremetas, ĉar ŝi malkovras la odoron ne nur de unu masklo, sed aŭdas, kiel du maskloj luktas pro iu femalo. Nun Vela moviĝas antaŭen, krureton post krureto, kaj de malantaŭ genisto ŝi observas la spektaklon.

Katece miaŭante kaj blovante, kun brilaj okuloj kaj blanke nudaj dentetoj, ambaŭ foinoj ĵetas sin unu sur la alian kaj fulmrapide mordas kaj gratas sin reciproke per siaj akraj kruelaj ungetoj. Fojefoje ili staras momenton rekte sur siaj postaj kruroj, unu fronte al la alia, grumblante kaj blovante, la dikan voston rigide rekte etendita, kaj tiam ili subite kurbigas sian tendenan korpeton por nova atako. En la blueta lunlumo iliaj etaj ombroj saltetas samtempe kun ĉiu salto, kaj kiam ili restas alkroĉitaj unu al la alia per la dentoj en sovaĝa furiozeco, ili ruliĝas kiel nigra fadenbulo sur la grundo, aŭdigante korŝirajn dolorkriojn.

Pli malproksime en la ĉirkaŭaĵo ĉio estas trankvila. Nur la sekaj folietoj sur la arbusttaluso susuras, kiam la vento pasas tra ili. Sed tiun brueton la batalantoj bone konas. Ĝi apartenas al la nokto. Nur la luno kaj la senmovaj arbustoj ĉirkaŭ la areno vidas tiun praan lukton pro la posedo de femalo. Kaŝitaj inter la sekaj herboj, sub la malaltaj arbustoj de la taluso, en la sulkoj kaj kavetoj sur la kampo timeme aŭskultas la malgrandaj bestetoj, kiuj ŝtelire alproksimiĝas, nerezisteble altirite de la batalo. La sovaĝaj okuloj de Vela sekvas ĉiun mordon kaj kapton de ambaŭ maskloj. Ŝia vosto kuŝas rekte etendita, kaj nur iam kaj iam leĝere moviĝas la pinto de ŝia vosto.

Subite Vela konsciiĝas pri la ĉeesto de alia foinino. Ŝi iomete levas la kapon. Momenton ŝi forgesas la luktantajn masklojn, dum ŝiaj varmege flamantaj okuloj rapide serĉas… kaj tie, tuj antaŭ ŝi, trans la areno, ŝi ekvidas alian femalon. Ŝrumpinte, tiu ĉi kuŝas inter la sekaj folioj, eklevas iomete la kapon kaj ankaŭ vidas Velan. Vela konas tiun alian: estas tiu de la alno kontraŭ la rojo. Ŝi estas juna – unujara –, kaj pro ŝi interbatalas la maskloj. Tiam Vela moviĝas pli proksimen, ĝis ŝia kapo eliras de sub la genisto. Tio faras ankaŭ la alia femalo. Ili blovas unu al la alia kun grumbla sono.

Subite la batalo finiĝas. Unu el la maskloj ekflaras kaj vidas Vela kaj saltas al ŝi. La dua masklo ekforkuregas kaj la alia femalo. Vela rapidegas kun la masklo tra la sulkoj kaj arbustoj, la herbejoj kaj arbusttaluso al sia ĉasteritorio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.