La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() VERGILIO
|
©2025 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Vinko Oŝlak
Tio estas Okcidento, tio jen estas ĝia pinto, tio ĝia
elektita gloro, ke ĉe Platono per la frazo, ke oni
donu prioritaton suferi maljuston ol ĝin fari,
okazis kontakto kun la revelacio de Kristo.Theodor Haecker,
Tag- und Nachtbücher, 1944
Estas iel komprenebla afero, ke la aŭtoro de tiu ĉi libro, menciante en sia fina ĉapitro, Epilogo, kardinalon Newman kiel tipan ekzemplon de la cetere malaperanta species, anima Vergiliana, sian menciadon ne povis kontinui laŭ la objektiva stato: per mencio de si mem. Tion neniu vera portanto de anima Vergiliana farus, memdistingado estas privilegio de la moderna senbrida homo, kies anima strukturo malas al tiu de Vergilio kaj lia nuntempa komentariisto Theodor Haecker. Tamen, duonjarcenton post lia morto (1945) mi kiel lia admiranto kaj tradukisto arogas al mi rajton kontinui tiun vicon, je kies komenco staras s. Aŭgusteno, kies mezepokan pinton faras Danto Aligjero kaj kies nunjarcentan grupon faras personoj kiel Theodor Haecker, Edith Stein, Dietrich Bonhöffer ks.
Kiu estas Theodor Haecker (elp.: Teodor Heker) – tiu ĉi demando estas honto por kulturmedio, en kiu mi pliparte vivas, la germanlingva, sed tiu ĉi demando ne stariĝas plu nur retorike, ĝi stariĝas banale, kvazaŭ ni vivus en barbara lando, en kiu oni forigus seriozajn lernejojn, en kiuj oni ne plu havus superrigardon pri la pintoj de propra (germanlingva), tuteŭropa kaj tutmonda arto kaj kulturo. Se oni nuntempe enketas ne nur hazardan preterpasanton surstrate, kiu povas eĉ ne havi kompletan popollernejon, ne, se oni enketas homojn kun gimnazia maturekzameno kaj eĉ tiujn kun diplomo pri germana lingvo kaj literaturo, jes, eĉ tiujn, la respondo pliparte estos konsterna: Kial vi demandas min pri tia bagatelo?
Estas momento, ke mi montru miajn kartojn, ke mi anstataŭu kondicionalan finaĵon -us per la indikativa, proze sobra -as. Ni vivas en barbara mondo, la publika eduka sistemo kadukiĝis iasence eĉ pli ol en iamaj komunismaj ŝtatoj, oni lernas nek por vivo nek por nobligo de la animo, kiel estis intenco en la antikva kaj mezepoka tempoj, oni lernas por komerco: por fariĝi bona vendisto kaj bona konsumanto. En tian edukkoncepton oni la aŭtoron kiel Theodor Haecker ne povas meti. Anima Vergiliana ne estas anima Mercuriana!
Se vi inspektas librovendejojn en Aŭstrio, Germanio aŭ Svisio, se vi traserĉas ĉu paperajn ĉu komputstorajn librokatalogojn, momente vi trovos unu solan libron de Theodor Haecker, la tag- kaj noktlibron (Tag- und Nachtbücher 1933-1945) el la jaroj 1939-1945 en la eldono de Haymon-Verlag el la jaro 1989. Tri la plej gravajn liajn verkojn, la ĉi tie tradukitan Vergil, Vater des Abendlandes (1931, 1933), Christentum und Kultur (1927 kaj Was ist der Mensch? 1933) vi ne trovos.
Ĉu estas eble, ke la aŭtoro de tia kultura rango, kiel Theodor Haecker, simple perdiĝus el la sliparoj de tiel pedantaj redaktistoj, kiel tiuj el la germanlingva teritorio estas? Mi ĝenerale ne kredas multe je komplotaj teorioj, sed en la kazo de Theodor Haecker mi kredas je spontana komploto de la malvergilia animstrukturo kontraŭ la vergilia. Oni povus reaktualigi la verkojn de Haecker almenaŭ en la senco de lia kontraŭnazia sinteno, sed bedaŭrinde la plimulto de la tn. ’kontraŭfaŝistoj’ apartenas, animstrukture, al la sama species kiel tiuj, al kiuj ili propradire kontraŭas. La nuntempa neformala tutmonda kaj ne nur tuteŭropa aŭ tutgermanlingva ’kulturregistaro’, konsistanta el ĉefe vulgarmarksisme kontaminitaj duonintelektuloj, kiuj sidas en preskaŭ ĉiuj redaktejoj, en preskaŭ ĉiuj artgalerioj kaj muzeoj, en ministerioj por kulturo kaj aliaj prikulturaj ŝtatoficejoj, ne povas toleri publicforman ĉeeston de la homo, kiu asertas, ke ne ĉio, kion oni baptas arto, vere estas arto; ke al nature donita genieco, mem ege escepta kaj malofta afero, oni devas aldoni labor improbus – ŝvitoplenan konstantan laboron – kaj senton pri vere granda temo resp. motivo. Tio estas aperta militdeklaro al tuta tribo de artistaj blufuloj, kiuj scias tiel lerte melki duonkonsciajn ŝtatajn kulturoficistojn, kiel ili ne estas lertaj en ilia propra ’arta’ metio. Tro multaj estas la ĉashundoj de la moderna, ŝtate subtenita bluftempo, ke povu sin trankvile, antaŭ la okuloj de ĉiuj, paŝti cervo de klasika distingkapablo, atestanto kontraŭ la granda blufo. La subinteligentaj servistoj de la moderna ŝtato kaj iliaj melkantoj ne povus toleri en sia medio la homon, kiu en la jaro 1944 en sia taglibro notis: ”Kiam la gvida ideo hierarkie ne plu estis ’la bono’, sed ’la belo’ – kion oni nomas renesanco – komenciĝis la kaduko kaj la rezulto ne estis pleno de malbono, sed abisma malbelo de la homaj animoj en niaj tagoj.”
Theodor Haecker naskiĝis en la jaro 1879 en Eberbach en germana provinco Ŝvablando kaj mortis en la jaro 1945 en Munkeno Post komerca mezlernejo studado en Berlino kaj Munkeno. Dungita ĉe eldonejo Brenner de Ludwig Fickers.
En la jaro 1934 li pro sia klara kontraŭhitlerisma sinteno estis punita per malpermeso publike paroli, kaj post 1938 li ne rajtis plu publici siajn verkojn. Li vivtenis sin per tradukado.
Jam en la jaro 1923 li publikigis sian unuan polemikon kontraŭ Mussolini kaj lia faŝisma doktrino. Konata el tiu tempo estas lia eldiro: ”Pere de diigo de la ŝtato sampaŝe progresas bestialiĝo de la homo.” Dum la periodo de Hitler li havis konstantajn reprezaliojn kaj traserĉadojn fare de Gestapo. Li estis intima amiko de la fama familio Scholl, speciale de la gefratoj Scholl, kiuj – sen lia scio kaj rekta kunlaboro – fondis la kontraŭhitleran movadon ”Weisse Rose”. Ili inspiriĝis por sia klara kontraŭbarbara sinteno ĉe la verkoj de Theodor Haecker.
Dum okaza distribuo de la kontraŭnaziaj flugfolioj en la munkena universitato Gestapo arestis gefratojn Scholl. Ili estis kondamnitaj je mortpuno kaj efektive ekzekutitaj.
Li verkis gravajn proprajn verkojn – kaj li tradukis gravajn verkojn el la monda filozofia, humanisma kaj religia literaturoj.
Tiel li, aranĝite laŭ la aperjaroj, publikigis sekvajn proprajn kaj tradukitajn verkojn:
1913 Sören Kierkegaard und die Philosophie der Innerlichkeit. Verlag J. G. Schreiber, München 1913.
1914 Sören Kierkegaard: Der Pfahl im Fleisch. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Der Brenner 4, kaj 16. majo 1914.
1917 Sören Kierkegaard: Der Begriff der Auserwählten. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Hellerauer Verlag Jakob Hegner, Hellerau 1917.
1918 Ein Nachwort. Hellerauer Verlag Jakob Hegner, Hellerau 1918.
1920 Versailles en: Der Brenner 6. kaj 3. februaro 1920.
Die vierte Ecloge des Vergil en: Der Brenner 6. kaj 6. aŭgusto 1920.
Revolution en: Der Brenner 6. kaj 7. novembro 1920.
1921 John Henry Kardinal Newman: Philosophie des Glaubens. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Verlag Hermann A. Wiechmann, München 1921.
1922 Nachtrag zu ’Versailles’ en: Der Brenner 7, kaj 1,1922.
Satire und Polemik 1914-1920 en: Brenner Verlag, Innsbruck 1922.
John Henry Kardinal Newman: Die Entwicklung der christlichen Lehre und der Begriff der Entwicklung. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Verlag Hermann A. Wiechmann, München 1922.
Über das Prinzip der Analogie. Akompana teksto al Newman. En: Der Brenner 7, kaj 1, 1922.
Notizen en Der Brenner 7, kaj 2, 1922.
1923 Sören Kierkegaard: Am Fuße des Altars. Christliche Reden. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: C. H. Beck’sche Verlagsbuchhandlung, München 1923.
Sören Kierkegaard: Die Tagebücher I., II. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Brenner-Verlag Innsbruck 1923.
P. Vergilius Maro: Bucolica. Hirtengedichte. Traduko. Aperis ĉe: Euphorion Verlag, Berlin 1923.
Christentum und Kultur. Aus Anlaß eines Buches. Aperis en: Hochland 21, kaj 1, oktobro 1923.
Friedrich Leopold Graf zu Stolberg: Oden und Lieder. Elekto kaj eldono. Aperis ĉe: Brenner-Verlag, Innsbruck 1923.
Notizen. Aperis en: Der Brenner 8, 1923.
1925 Francis Thompson: Orient-Ode. Traduko. Aperis en: Der Brenner 9, 1925.
Sören Kierkegaard. Aperis en: Hochland 22, kaj 8, majo 1925
Francis Thompson: Shelley, Ein Korymbus für den Herbst. Der Jagdhund des Himmels. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Brenner-Verlag, Innsbruck 1925.
1926 Geist und Leben. Zum Problem Max Scheler. Aperis en: Hochland 23, kaj 8, majo 1926.
1927 Christentum und Kultur. Aperis ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927.
Der katholische Schriftsteller und die Sprache. Mit einem Exkurs über Humor und Satire. En: Wiederbegegnung von Kirche und Kultur in Deutschland. Eine Gabe für Karl Muth. Aperis ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927.
Hilaire Belloc: Die Juden. Akompana teksto. Aperis ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927.
Zur europäischen Judenfrage. Aperis en: Hochland 24, kaj 12, septembro 1927.
1928 Dialog über Christentum und Kultur. Aperis en: Hochland 26, kaj 1, oktobro 1928.
1929 Der Begriff der Wahrheit bei Sören Kierkegaard (prelego). Aperis en: Hochland 26, kaj 11, aŭgusto 1929.
1930 Wahrheit und Leben (prelego). Aperis ĉe: Jakob Hegner, Hellerau 1930.
1931 Vergil. Aperis en: Hochland 28, kaj 7, aprilo 1931.
Vergil, Vater des Abendlandes. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1931.
1932 Betrachtungen über Vergil, Vater des Abendlandes. Aperis en: Der Brenner 13, 1932.
1933 Was ist der Mensch? (prelego) Aperis en: Hochland 30, kaj 4, januaro 1933.
Das Chaos der Zeit. Aperis en: Hochland 30, kaj 7, aprilo 1933.
Was ist der Mensch? Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1933.
1934 Zum Problem der Theodizee. (prelego) Aperis en: Hochland 31, kaj 8, majo 1934.
Analogia Trinitatis. Aperis en: Hochland 31, kaj 12, septembro 1934.
Schöpfer und Schöpfung. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1935.
1935 Über den christlichen Sinn der Geschichte. Aperis en: Hochland 32, kaj 12, septembro 1935.
Der Christ und die Geschichte. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1935.
1936 Vom Wesen christlicher Kunst. Aperis en: Hochland 33, kaj 9 k. 10, junio k. julio 1936.
Schönheit. Ein Versuch. Aperis en: Hochland 34, kaj 1, oktobro 1936.
Schönheit. Ein Versuch. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1936.
1937 Über das Wesen des menschlichen Geistes. Aperis en: Hochland 34, kaj 12, septembro 1937.
Der Geist des Menschen und die Wahrheit. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1937.
1938 Sören Kierkegaard: Über die Geduld und die Erwartung des Ewigen. Religioese Reden. Traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1938.
John Henry Kardinal Newman: Die Kirche und die Welt. Predigten. Traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1938.
1939 Christentum und Kunst. Aperis en: Hochland 36, kaj 6, marto 1939.
John Henry Kardinal Newman: Der Traum des Gerontius. Akompana teksto. Aperis ĉe: Herder & Co. GmbH. Verlagsbuchhandlung, Freiburg i. Br. 1939.
1940 John Henry Kardinal Newman: Das Mysterium der Dreieinigkeit und der Menschwerdung Gottes. Predigen. Traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1940.
Tagebuchblätter. Aperis en: Hochland 37, kaj 12, septembro 1940.
Gedanken zu einer Metaphysik des Fühlens. Aperis en: Hochland 38, kaj 3, decembro 1940.
1941 Dialog vom Wunderbaren und vom Nichts. Aperis en: Hochland 38, kaj 9, junio 1941.
Sören Kierkegaard: Die Tagebücher 1834-1855. Elekto kaj traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1941.
1944 Über den abendlendischen Menschen. Aperis ĉe: Alsatia-Verlag, Kolmar o. J. (1944).
1946 Die Versuchungen Christi. Aperis ĉe: Morus-Verlag, Berlin 1946.
1947 Der Buckel Kierkegaards. Akompana teksto de Richard Seewald. Aperis ĉe: Thomas Verlag, Zürich 1947.
Tag- und Nachtbücher 1939-1945. Akompana teksto kaj edito de Werner Becker. Aperis ĉe: Hegner-Bücherei bei Josef Kösel, München 1947.
1948 John Henry Newman: Historische Skizzen. Traduko. Aperis ĉe: Hegner-Bücherei im Kösel-Verlag, München 1948.
1951 John Henry Newman: Der Antichrist nach der Lehre der Väter. Traduko. Aperis ĉe: Hochland-Bücherei im Kösel-Verlag, München 1951.
1958-1957 Theodor Haecker: Werke. 5 volumoj. Kösel-Verlag, München.
1998 Theodor Haecker: Vergil, oĉe Zahoda (traduko en la slovenan – de V. Oŝlak).
Sed, kial tiun ĉi libron traduki en Esperanton? En la lingvon, en kiu furoras facilanimaj bruŝuroj, propra propagando, multaj strangaĵoj religiaj, kvazaŭfilozofiaj?
La teksto de Theodor Haecker ne estas facila eĉ por nure legi. Lia sintakso estas ekstraordinara eĉ por la leganto, kiu certagrade enhejmiĝis en germanlingva legaĵaro. Estas lingva provoko, traduki la longajn kaj foje netravideble maŝigitajn frazojn elsub lia plumo. Sed ne tiu lingva kaj fraza gimnastiko estis la ĉefa motivo. La afero estas multe pli simpla:
Zamenhof mem estis anima Vergiliana laŭ la prezento de Haecker. Lia lingvo, la tuta ’interna ideo’, do la tuta filozofio, kiu fonas malantaŭ nia lingvo, estas laŭ mia trovo fenomeno vergilieca. Publika prisilentado de Haecker (eĉ de Vergilio mem!) kaj de Esperanto ne estas nur hazarda paralelo. Mi entuziasmiĝis dum la legado de la libro kaj mi volis dividi mian ĝuon kaj mian admiron kun miaj amikoj en miaj du lingvoj, mia gepatra slovena kaj mia elektita, la internacia. Sed unue mi tradukis ĝin esperantlingven. Mi mem ne scias kial, probable mi pri esperanta legantaro malpli malesperiĝis ol pri slovena.
Unu el gravaj motivoj por mia entuziasmiĝo super tiu ĉi libro kaj decido, traduki ĝin al ambaŭ ’miaj’ lingvoj, Esperanto kaj la slovena, estas certe la aktualaj dilemoj kaj diskutoj pri la estiĝo de nova eŭropa ordo, kiu momente manifestiĝas en la formo de Eŭropa Unio laŭ la kontrakto de Maastricht.
La unua kaj daŭra impreso pri la politikistoj, kiuj favorigas tiun ĉi modelon de eŭropa unuigado, estas, ke ili absolute ne havas ideon, kio en la spirita, kultura kaj civiliza senco faras Eŭropon, faras ĝian specifon. Estas du gravegaj tekstoj, kiujn tiuj grandsinjoroj nepre devus legi por iomete kompreni, kio estas la fenomeno Eŭropo: Christenheit oder Europa de Friedrich Freiherr von Hardenberg - Novalis (1772-1801); eseo, kiu tre profunde klarigas la problemon de eŭropa unueco kaj de ĝia dekadenco – kaj la ĉi tie tradukita libro de Theodor Haecker: Vergil, Vater des Abendlandes. Legante ambaŭ menciitajn verkojn oni povus ŝpari al si ne nur multajn devojiĝojn kaj mankojn, sed probable eĉ estontan tuteŭropan militon...
Tamen pri Theodor Haecker ne informis min aktuala germana kulturo, kiun mi pasive kun granda intereso partoprenas, sed mia origina, slovena. En popularteologia libro de eminenta eŭropa slovenlingva verkisto el Triesto Aloizo Rebula – emeritita profesoro pri greka kaj latina lingvoj kaj mem anima Vergiliana – mi jam antaŭ multaj jaroj legis mencion pri tiu ĉi libro. Rebula ĝin verŝajne legis en itala traduko.
Instinkto diris al mi, ke temas pri grandskala aŭtoro kaj ke mi nepre iam renkontiĝu kun li. Devis pasi jaroj. Finfine en la jaro 1998 mi prunteprenis el la universitata biblioteko en Klaŭdiforumo la eldonon el la jaro 1933 kaj englutis ĝin. Por la internacia konferenco de OSIEK en Triesto – jen, Triesto min atentigis pri Haecker, en Triesto mi prezentis unuajn ĉapitrojn el lia verko – kaj tie mi prelegis pri ambaŭ verkistoj en komparo: Haecker kaj Rebula. Samtempe mi prezentis miajn tradukojn: partan de Haecker kaj kompletan de la romano Morgaŭ, ek transjordanen de A. Rebula.
Mia literatura kaj persona amiko A. Rebula donacis al mi multon dum nia amika societado kaj kunlaborado. Li estis mia Vergilio tra la antaŭĉambroj de la kristana kaj katolika labirinto. Li montris al mi modelon de – bedaŭrinde formortanta – kavalira amikeco, kiun mi ne povas samgrade imiti, kiel mi ĝin aprobas kaj admiras. Li estis dum tuta tempo la sola slovena verkisto, kiu ne primokis mian esperantistecon.
Kvankam li restas skeptika pri la grandskala socia perspektivo de tiu ĉi lingvo – kaj mi pli kaj pli partoprenas lian opinion – li tuj komprenis moralan kaj kulturan grandecon de Zamenhofa iniciato kaj produkto. Ni faris bonan negocon: mi kondukis en lian salonon nian majstron el Varsovio – kaj li sendis al mi adreson de la kulturfilozofia majstro el Munkeno.
Ne temas pri sama afero, tamen pri la sama spirita fono.
Ĉu mia supozo, ke esperantlingvaj legantoj averaĝe pli fervore akceptos la pensan universon de Theodor Haecker ol tion faras naciaj kulturoj, ĉar Esperanto mem venas el la spirita medio, kies patro laŭ Haecker estis la latina poeto Vergilio, estas unu el miaj novaj iluzioj, dum mi provas pli kaj pli liberiĝi de ĉiuj ĝisnunaj, kiuj min pelis perdi multajn energiojn por aferoj nerealaj? Eĉ se estus tiel, mi dum mia traduka laboro, kiu beedaŭrinde ne povas adekvate esprimi la valoron de la originalo, sed nur informi pri ĝi, ne ĝuis nur en la senco de konscience farita laboro, kiu ĉiam honorarias per certa ĝuo. Mi ĝuis en la senco de Aristotela katarzo. Do, mi mian salajron jam ricevis, eĉ se ĉiuj aliaj atendoj montriĝus iluziaj...
Ankoraŭ kelkaj pure lingvaj kaj tradukteknikaj rimarkoj.
Mi jam indikis, ke la sintakso de Theodor Haecker ne estas facila. Mi povus disŝiri la periodfrazojn en pli facile digesteblajn unuojn kaj tiel ŝpari al la leganto – kaj eĉ al mi mem – multe da peno. Tamen: mi volis imiti la lingvaĵon de la aŭtoro.
Ne nur sintakse, eĉ stile. Ja tio estas kompara avantaĝo de Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj: ke ĝi povas bone imiti ne nur unuopajn etnolingvajn specifojn, sed eĉ ĉiun aŭtoron aparte. Neniu alia lingvo tion povas fari, sen perdi propran karakteron, sen fariĝi karikaturo kaj kriplaĵo de si mem. Kontraŭe,
Esperanto, ne nur perdas eĉ ne unu solan econ de sia karaktero, ĝi rekte dum tiaj gimnastikaj ekzercoj, kiajn starigas la aŭtoro kiel Haecker, manifestas sian specifan naturon.
Tial estimata leganto bonvolu ne tuj konsterniĝi, trovante iom nekutiman lingvofluon. ĝi estas iom nekutima, tamen komprenebla kaj daŭre esperantstila.
Ankaŭ mi ne povis eskapi ne jam racie kaj konsekvence solvitan problemon de personaj kaj geografiaj nomoj en Esperanto.
Mi decidis uzi la nomojn el latina literaturhistorio laŭ la Antologio Latina I., II. – Fonto, 1998 – de Gerrit Berveling por ne pligrandigi la jam sufiĉe konfuzan terenon. Eble eĉ en tio mi ne estis sufiĉe disciplinita. Mi esperas je bonfea asisto de lingva revizionto kaj je pacienca komprenemo de legantoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.