La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La oka ĉapitro: Larmoj

sunt lacrimae rerum

Inter la homo kaj la fato troviĝas maro de larmoj. Ankaŭ tion scias kaj diras Vergilio. Preskaŭ oni povus foje opinii, ke Eneo, la praulo de Cezaro, li, la granda, la vira heroo, kiu sur siaj fortegaj ŝultroj ne nur sian grizharan patron kaj la penatojn tra la brulanta Trojo portis, sed tiu, la alia Atlaso, kiu sur tiuj samaj ŝultroj la neeldireblan ŝarĝon de ĉiuj agoj kaj misagoj de siaj nepoj kaj de Imperium Romanum, kiu neniam tute subiru kaj nuntempe eĉ subtere daŭre vivas, devis porti, li, la modelo de la romia heroo, havis la donitecon de la larmoj, donum lacrimarum. Senĝene, nature kaj nesentimentale kaj verdire neromiece, eliĝas el la estro larmoj kiel respondo al okazintaĵoj, kiuj, ni trovos tion konfirmita tuj en la senmorta duonverso, nenian alian respondon postuli kaj ricevi povis. Kaj, ĉu tio ne validas ankaŭ por liaj nepoj? Oni povus demandi: Kiu portas pli malfacile? La patroj, kiuj de la frua mateno la esperpromeson de la nepoj portas, aŭ la nepoj, kiuj je la malfrua vespero la gloron de siaj patroj portas?

Kaj jen aŭdaca respondo: Tiuj, tiuj ĉi! Aŭdaca, ĉar forgesanta pri Dia kredo, kiun ambaŭ havi devas; la patroj je frua mateno kaj la nepoj je la malfrua vespero, pere de kio ili egaliĝas antaŭ Dio; kaj kvazaŭ la nepoj ne same estus tiritaj sur la sala maro de la dolĉaj larmoj!

En la unua kantiko estas rakontite, kiel Eneo post la trapasita mardanĝero, nerekonita, en Kartago tra la salonegoj de la palaco de Didona vagas kaj subite antaŭ la bildoj pri la pereo de Trojo staras. Konsternita li denove vidas sur la bildoj, kion li mem reale travivis kaj trasuferis. Denove naĝas la lumetoj de liaj okuloj, natantia lumina, kaj li, Romiano, la alta idealo de Romianoj, diras la vortojn: Sunt lacrimae rerum, kiuj, apud sennombraj versoj pri la fato, faras propran mondpercepton.

Tiu ĉi duonverso estas la plej maltradukebla el la tuta Eneado, eĉ el la romia literaturo entute. Ne nur en germana lingvo, sed en ĉiu romana, jes, eĉ en la angla. La duonverso estas en sia tuto tipe latina, ĝi ne diras nur – jen la unua, ankoraŭ tute banala klarigo – ke certaj aĵoj estas de homoj priplorataj, sed ankaŭ, ke la aĵoj mem enhavas siajn larmojn, aŭ pli bone dirite, ke la aĵoj estas, kiuj per neniu alia respondo kontentiĝas ol per larmoj, kiuj pere de nenio alia vere rekonitaj, pere de nenio alia rekompencitaj iĝi povas ol pere de larmoj kaj foje eĉ per ili ne:

aut possit lacrimis aequare labores,

kvazaŭ niaj larmoj kontraŭpesus nian penadon,

ja nur la sangohavaj larmoj de Homa filo, de la dua persono de Trinitato, tion fari povis. Tion ĉion diri en tri vortoj, tion povas escepte de latina lingvo neniu alia.

En tiu ĉi, la sinteno de la vergilieca homo al la mondo esprimanta duonverso troviĝas ankaŭ la centra, kora vorto de la latina lingvo, la vorto res. La nevidebla individua spirito de iu popolo esprimiĝas finfine en ĉiuj ĝiaj ekstere videblaj agoj, sed plej evidenta ĝi fariĝas pere de korpo kaj animo de ĝia lingvo. Kaj el ĉiu tia lingvokorpo ni aŭdas vortojn, kiuj estas kor-tonoj, kiuj al ni malkaŝas, kiel tiuj unuopaj koroj estas orientitaj, kio estas ilia plej grava zorgo, kio ilia ĉagreno, ilia sopiro, ilia sufero, ilia ĝojo kaj ilia volupto. Tiaj korvortoj estas, ĉar plej intimaj partoj de certa lingvokorpo, kompreneble samtempe plej maltradukeblaj. Plej bone oni lasu ilin tiaj kaj kie ili estas, nome, se oni ilin vere volas kompreni. Por tiujn ĉi vortojn povi kompreni, oni devas eniri la tutan lingvon.

Kiel oni por la greka lingvo povas ekzemple diri, ke unu el ĝiaj korvortoj estas logos, pri kiu, kiel ĉion per la senco plenumanta kaj trapenetranta universo: ĉio, de artikolo, de la plej eta partiklo de la lingvo ĝis diaĵo kaj ĝiaj profundoj – ĉiu alia lingvo plej bone nur tiam elparolas, kiam ĝi lasas al ĝi ĝian originan voĉon kaj nomon kaj tiel diras: logos; samkiel oni pri la franca lingvo povas diri, ke unu el ĝiaj korvortoj ’raison’ estas, kiu – la raison – en sia surpriza fleksebleco eĉ formas verbon, kiu cetere nenie troviĝas, raisonner; kiu en sia ubikvitato kaj valideco en ĉiuj kampoj al neniu alia lingvo permesas konkuri kaj tiel plej bone estu citita en origina franca formo; samkiel oni pri la angla lingvo povas diri, ke unu el ĝiaj korvortoj ’sense’ estas, sense, nepretervideble individueca, riĉe organizita konkreteco de sentivo kaj spiriteco, de pragmata spiriteco, de spirite-sensuala organo, kiu en neniu alia lingvo elkreskis kaj tiel plej bone sian sencon en sia propra formo, ĉu en moral sense aŭ en common sense, povas esprimi; nature, la afero iras eĉ multe pli profunden: tiel oni trovas ĉe kardinalo Newman la illative sense, kion oni povus priskribi kiel sencon pri sekvoj; samkiel oni povas diri pri la germana lingvo, ke unu el ĝiaj korvortoj ’das Wesen’ estas, por fremduloj ne tre facile komprenebla vorto, pli kaj pli profunde, sed ankaŭ pli malhele, ol ĉiuj aliaj eŭropaj popoloj pri tio povus aŭ devus diri: essentia, substantivo, kiu neniun propran verbon generas, dum la germana ’Wesen’ per unu vorto povas esti ĉu substantivo, ĉu verbo, la sola lingvo en Eŭropo, kiu alternative al la plej malfacila verbo, kiu troviĝas, nome: ’sein’, ankoraŭ unu proponas, la verbon ’wesen’; tiu ĉi vorto Wesen, esenco, estas la esenco kaj la sorto de la germana filozofio, tie kie ĝi estas feliĉa kaj tie kie malfeliĉa, tie, kie ĝi pravas kaj tie, kie ĝi malpravas. Samtiel kiel logos, raison, sense, Wesen estas la korvortoj de la koncernaj lingvoj, al kiuj ili apartenas, estas res la korvorto de la latina lingvo. Kaj ĝi estas, kiel ĉiuj tiaj korvortoj, finfine netradukebla. Ĉiu traduko, eĉ la plej feliĉa – kaj la germana kaj la angla tradukoj:

Ding, thing, aĵo, ja estas feliĉa traduko, pli sukcesa ol la franca chose, kiu al la reganta statiko de la latina res la dinamikon de causa apudstarigas – ajna traduko malfortigas aŭ karikaturigas la sencoformon, kiu en unu sola formo de percepto kaj de praktika vivo kreski povas. La vorton res Romiano donacis al la tuta mondo. Kiel neniu eŭropa popolo kaj baldaŭ samtiel neniu alia popolo de tiu ĉi planedo la logikon de ekzisto alimaniere povos nomi ol ĝuste per logiko, pere de kio ni por ĉiam restos ligitaj kaj dankemaj al Grekoj, tiel ankaŭ neniu alia popolo povas la realon alimaniere nomi ol ĝuste per la vorto realo, pro kio ni por ĉiam restos ligitaj kaj dankemaj al antikva Romo. Se Germano opinias, ke li povas tion traduki per ’Wirklichkeit’, vereco, veraĵo, do li trompas sin mem, li misperceptas la aferon, li eraras; li prefere profundiĝu medite, uzante ambaŭ vortojn kaj ilin sencohave distingu:

Wirklichkeit (veraĵo) kaj Realität (Realo), ĝojante ke li estis tiel riĉigita, ke li estas tiel riĉa, havante ilin ambaŭ. Res estas aĵo kaj rilato inter aĵoj, afero kaj afereco, esto kaj movo samtempe, sed per akcento sur aĵo kaj afero kaj esto, kiel Germano en ’Wirklichkeit’ havas akcenton sur dinamika rilato kaj konduto kaj moviĝo. Romiano ne konas ’Staatswesen’, sed res publica, feliĉo, tio estas oportunaj aferoj, res secundae, kaj malfeliĉo, tio estas malfavoraj aferoj, res adversae; la historio, tio estas res; historia verkisto ne skribas pri ideoj aŭ kulturo kiel pri nocio kaj esenco, sed pri la aferoj, li estas rerum scriptor.

La sola Romiano kun la stigmo de filozofo, nome de pasio al kognado kaj al teoria vero, rerum cognoscere causas, kiu laŭ neatendita maniero, samtempe estis granda poeto, ne verkas pri fiziko aŭ metafiziko aŭ pri la animo aŭ pri la logikaj aferoj aŭ pri la nombroj aŭ pri la bono, belo kaj vero, sed de rerum natura, pri la esenco de la aferoj, kiaj ili ĉiuj ĝuste estas, ĉio, la tuta mondo inkluzive homon, lian animon kaj lian malesperiĝon kaj lian sopiron. Romo estas la kapo de la mondo, te. de la aferoj, caput rerum, domina rerum; Cezaro estas la protektanto de la mondo, te. de la aferoj, custos rerum;

Romo en sia pleno kiel urbo kaj ŝtato, senato kaj popolo, paco kaj kulturo, pieco kaj justeco, Cezaro kaj imperio ne estas primare ideo, sed pere de vortoj de granda Romiano, nome Vergilio, maxima rerum, la plej granda el ĉiuj aferoj, eĉ pulcherrima rerum, la plej bela el ĉiuj aferoj, la gloro de homaj aferoj. De tia klarigo pri la centra signifo de la vorto res en la senco de esenco kaj esto en la vivo kaj lingvo de romia popolo mi revenas al tiu korvorto de Vergilio kaj de Eneado: sunt lacrimae rerum. La aĵoj havas siajn larmojn, la aĵoj, kiuj tamen estas ĉio, la tuta mondo, kiu tamen ne ekzistas sen la fato, kiu al la aĵoj de tiu ĉi mondo apartenas, al res. Konstitua parto de tiu ĉi mondo, de tiu ĉi eono, el kiu la adventeca paganismo eksopiris pri iu alia, estas la larmoj. Tion diras Romiano a.Kr. n., kvankam nur malmultajn jarojn antaŭe, kaj al li ne estis destinite plenumi la jarojn, 70 jarojn de patriarka vivlongeco. Kaj tio ne estas sentimentala frazo, sed: ontologia.

Ne virina animo – Vergilio estis vira kaj kuraĝa animo – elmetas ĉi tie sian malforton, sed nesubaĉetebla spirito diras la veron pri la konsisto de la esto. Oni povas al antikva Romiano kelkion malplaĉan riproĉi, sed tute certe ne sentimentalecon.

Kvankam sendube Vergilio estis la plej humana, sensibla, delikata, vundebla, hontiĝema animo de antikva tempo ĝenerale, tamen – sentimentala Vergilio ne estas, eĉ plej eta spuro de tio ne troviĝas ĉe li, kantisto de Romia imperio je ĝia pinta momento, klara kaj plene konscia anoncanto de nure vera origina arto de romia popolo, arto regi, arto, ĉe kiu oni ne bezonas ekskludi multajn difektojn kaj pekojn, kiel kruelecon, eĉ bestialecon kaj ignoron de pli altaj aferoj, tamen oni ne povas riproĉi ajnan aperon de sentimentalo. Kaj tamen, aŭ probable ĝuste tial, ke la mondo, la aĵoj, la res, ne povas elteni en tiu ĉi eono sen la ŝtato kaj ĝia perforto, sen la imperio, sen regi kaj eĉ militi, agoj, postulantaj tiom da larmoj, validas la frazo: sunt lacrimae rerum – nenia sentimentala frazo, sed: ontologia. Vergilio estas la plej granda kaj la sola tragediisto de Romo; li estas tragika, ĉar la aĵoj, la res, tiaj estas. Kaj res en latina lingvo estas ĉio: la tuta mondo. La lasta verso en Eneado estas tragika verso, bela verso, fortega verso, ĝis lasta limo plena de ’vero kaj vivo’, ’esenco kaj realo’, vira verso, sentima verso, verso implicite la eternan demandon, pri la eterna ’kial?’ demandanta verso kaj finfine neniun respondon donanta verso, bazita en esto kaj dolĉa en tono, de ĉiam amareco disponis pri dolĉa verso – amara verso, tragika verso!

Vitaque cum gemitu fugit indignata sub umbras.

La plej ĉarma verso de iam el la unua Eklogo de la junulo Vergilio finiĝas per la nepriskribebla, sed tiom pli aŭdebla vorto: umbra:

Maioresque cadunt altis de montibus umbrae.

Pli grandaj falas la ombroj de elstariĝantaj montetoj,
plie tenebraj.

Kaj la tute lasta verso de la viro Vergilio kaj de lia vireca verko denove finiĝas per la nepriskribebla, tamen tiom pli aŭdebla vorto: umbra:

Vitaque cum gemitus fugit indignata sub umbras.

Animo ekĝemas, maleme ĝi fuĝas al ombroj subteraj.

Sed, kiagrade la pejzaĝo ŝanĝiĝis?! De la idilia, al kvieta dormo per neeldirebla – vere, sed aŭdebla bon-tone invitanta verso de la unua Eklogo – tio sonas preskaŭ kiel ĉe Eichendorff kaj Moerike – ĝis la tragika kaj al malbenita morto gvidanta lasta verso de Eneado; ek de la verso, en kiu la belsono neforgeseble ekzumas en sonantaj eternoj, ĉion superregante: aĵon kaj bildon kaj pensojn, ĝis la lasta verso, en kiu ĝi preskaŭ elsoniĝos, en kiu ĝi ĉesas en sangosufoka ĝemo, sensuale mutiĝanta en spirita aŭdo de nesolvebla tragiko, ja la animo indignata tiun ĉi teron forlasas; de tiu unua neaŭdebla, per ĉiam nova delico aŭdita verso de junulo, kie umbra jes melankolie, tamen solene nur anoncas kaj algvidas la nemezureblan lumkoruson de astroj noktaj kaj igas el altoj soni tonojn, lumkanton de sferoj kaj li igas el profundoj ĉiujn akvojn susuri ĝis la lasta verso de la viro, kie pri la tuta gloro de tiu ĉi mondo fantomece kaj kontraŭsence nur io postrestas: umbra, la ombro, la tute malesperiĝa ombro de malesperiĝe fiera – kreitaĵo! Indignata, humiligita ĝis la tremetanta medolo kaj ĝis la fino de la tagoj aŭ ĝis la sojlo de la kredo aŭ ĝis la evidento de Paskalo: Dieu serait injuste si nous n’étions pas coupables – aŭ ĝis la venko de la amo, forta kiel la morto, ĉar ĝi tiun, la detruanton, detruas – humiligita ĝis la certeco pri resurekto, ĝis jubilo de halelujo. La animo de Turnus, de Eneo jam indulgita, sed poste pro iu fiago tamen kunfalinta vojaĝas per ĝemo, kontraŭvole, humiligita, amarigita, ’indignata’ al la subteruloj, al la ombroj. La lasta vorto de la verko de la granda kaj pli granda disĉiplo de Vergilio, de Danto, ne plu estas ’umbra’, sed ’stelle’, ne la ombroj, sed la steloj.

La nuntempe kastrita paganismo konas la frazon: sunt lacrimae rerum ne plu kaj ne volas ĝin koni; la adventeca paganismo en la pleno de la tempo pere de sia plej pura spirito kaj plej dolĉa buŝo formulis ĝin vere kaj bele kaj disponigis sin akcepteme kaj soife por la sangohavaj larmoj en la ĝardeno de Getsemano. Oni povas riproĉi al mezepoko, kion oni volas, en antipatio aŭ eĉ malamo – sed neniu povas riproĉi al ĝi, eĉ ne en memblindiĝo: sentimentalecon. Nenia spuro de tio. Sed kiel? Ĉu ne tiu ĉi mondo, tiu ĉi eono por la mezepoko estas vallis lacrimarum, la valo de larmoj, eldiro pri la esto, pri la esto de tiu ĉi mondo per la klara senco, ke al tiu ĉi esto kaj kogno kaj entreprenado ne povas esti adekvata iu, kiu la larmojn preterlasas. Tiu kognas kaj entreprenas false. Kiel proksima estas nia poeto de la adventeca paganismo per sia senmorta duonverso: sunt lacrimae rerum – al enrompinta revelacio de kristanismo, en malproksimo kaj fremdeco relative tiel proksime, en proksimo kaj en propra domo la profetoj de la adventeca judaismo. La lastaj jarcentoj de partikulareca dissplitiĝa filozofio, de burĝeca klopodo, ĉirkaŭvuali kaj eviti la plej malkomfortajn, nome la lastajn aferojn kaj kognojn, volis al la frazo, kiu egale validas por la adventeca paganismo kaj judaismo, kiel ankaŭ por kristanismo: sunt lacrimae rerum – proklami en la regno de beletaj vortoj, de privata melankolidoloro kaj sentimentaleco kaj en la regno de progreso kaj eĉ speciale tekniko kaj maŝinoj, kiuj transprenas al si ĉiujn penojn de la homoj kaj sin mem malhomigitaj homoj kiel nevalida. La kastrita humanismo volis forigi la de la oldaj ankoraŭ klare formulitan kognon. Sed al la homa libero estas disponigite, sub konvenaj cirkonstancoj povi supervuali dum certa tempo certan veron, sed ne ĝin nuligi. De pli ol unu jardeko (verkita en 1931 - rim. de trad.) la rekono pri la objektiveco kaj realeco de tiu ĉi frazo denove eniras inter homojn kaj en venonta tempo tio fariĝos eĉ pli klare. La larmoj en tiu ĉi eono pravas, tiuj, kiuj estos forviŝitaj en la sekva eono, en la tago de revelacio, la larmoj de justuloj, kiuj suferis kaj sen kiuj nenia justo estas. Ve al tiu, kiu ne havas larmojn! La larmoj preskaŭ havas la povon de pravigo.

La sanktan bildon vi ne povas findetrui,
kreitan de la Dio mem en vi. Jen io restas
en la fia ago, kvankam eĉ fiera, tio nur atestas
pri Li kaj kontraŭante vin. Nenia malbenaĵo,
nenia freneziĝa rido povas tion tute elskrapadi:
tra unu sola larmo vi ĝin ree vidos.

Tra malserena ŝajno de la sindonanta kreitaro
kaj neŝanĝebla lumo de la astra firmamento,
jen Lin, la senkompate kompateman,
la bildo Lia dum profunda torturado beatigas. -
Tiel paŝas vi sinkante tamen pli kaj pli superen,
humiligite sen la povo bildo de la Ĉiopovo.
Tra unu sola larmo vi ĝin ree vidos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.