La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() VERGILIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi devas ’perdi’ unu vorton – tamen ĝi ne iĝu perdita! – pri la neprisilentebla fakto, ke mi parolas pri mia objekto in partibus infidelium. Se Germano nuntempe tra haladzoj kaj nebulo de sia ĉiutaga kaj ĉiuhora literaturo ankoraŭ povas vidi klaran ĉielon kaj stelon – li vidas Vergilion, se li tute lin ankoraŭ vidas, kiel stelon de malpli valora ordo, kiel stelon, kiu sian lumon nur lue, ne el si mem donacas, en plej bona kazo kiel trabanton de la suno Homero aŭ eĉ nur kiel partiklon de iu jam delonge malaperinta kometo – embarasiga astronomio verdire! Tio, kio aperis en la formo de festartikoloj, tio estas, kun malmultaj esceptoj, kompatinda postrestaĵo de scio kaj travivo, kion Germano de Sankta Romia Imperio de Germana nacio havis ĝis mezo de 18-a jarcento kune kun ĉiu bona Eŭropano, ke Vergilio estas fiksa stelo, brilanta stelo de la unua rango. Ne tiu stelo descendis aŭ povas iam ajn subiri, sed la okulo de Germano fariĝis malsana kaj straba. La belo, se efektive en la homa ekzisto la belo estingiĝas, tiel iom post iom estingiĝas ankaŭ la bono kaj la vero kaj vice versa, ja tiuj ĉi tri aferoj estas unu. La plej dan- ĝerigita estis la belo, tial povas batalo por ĝi esti la plej heroeca kaj dolorhava. Multe da belo naskiĝas ĉiam denove. Sed pli da belo estas transformita en dezerton ol naskiĝas nove.
Kaj tio estas res lacrimosa. Fizikistoj diras, ke la mondo pereos pro la varmoperdiĝo, sed ĝi pereos pro la perdo de la belo – la belo – tuj kiam ĝi adiaŭas de la regno de la hazarde al individuo ligita gustosento, estas nenio relativa plu, sed absoluto, samtiel kiel la vero, tuj kiam ĝi adiaŭas de la regno de interesoj kaj de pragmatismo, aŭ la bono, tuj kiam ĝi eliras el la regno de instinktoj kaj de utilo por hazardaj individuoj.
Dio estas vera kaj bona kaj bela; tuj kiam certa poeto tuŝas nur la randon de Dia belo, per kio li samtempe tuŝas la randon de la vero kaj de la bono, en lia verko fariĝas nepra absoluto kaj eterno. Tiel Vergilio. Italoj, Francoj, Hispanoj,
Angloj kaj Germanoj (unuanime ĝis la 18-a jarcento), kiuj honoris Vergilion, tion ne faris, ĉar Vergilio estis romia aŭ latina, sed ĉar ili en li trovis veron kaj belon, tute simple tiel. La nuntempe tro bruskaj konstruaĵoj pri romanitas kaj latinitas kaj germanitas, ĉiam fermitaj, do malveraj sistemoj, ĉirkaŭmasonas al si mem horizonton kaj envidon al la natura katolikeco de la vero kaj de la belo.
Tio, kio speciale validas por la nuntempe vere tro laŭtaj, iomete arogemaj, foje senhelpe komikaj reprezentantoj de ’romanismo’, prenita tiel dirite kiel la dua enkarniĝo de dio kaj ne prefere sendube ekstraordinare sensignifa, intertempe radikale al imanento de tiu ĉi mondo apartenanta religiekonomia nocio – do koncerne tiujn laŭregule komplete nevergiliecajn latinistojn, estas por ili karakterize, ke ili estas terure senmuzikemaj homoj. Eĉ Belloc – la plej bona – mistifikas, eĉ en momento, kiam li volas esti satira – preferante Gounod oder Bizet kontraŭ la klasika germana muziko.
Probable aŭ verŝajne faras la samon ankaŭ Massis. La komuna fanatika tezo igas la aŭtentan kaj la neaŭtentan viron komune surpaŝi la falsan direkton. Sed ili povus orientiĝi ĉe aliaj, kiuj, kvankam same ’latinuloj’, pli bone scias, kio la germana muziko estas, kio Bach estas kaj ties senkompareblo, ke li estas la plej germana el Germanoj kaj samtempe la absoluta inter muzikistoj, kvankam li estis ortodoksa luterano. Se tiuj ĉi estus almenaŭ iomete muziksentemaj, do ili ekkaptus, ke la grandskala germana muziko almenaŭ samaltan kaj samtempe kreece respektindan kaj humilan, eksterordinaran, de neniu alia nacio ripeteblan naturan revelacion de la belo Dia prezentas, kiu estas limojn kaj ordon kreanta senmezureco Dia, kiel ekzemple la greka tragedio – se ili havus eĉ nur rudimentan organon por tiu distingiĝo de certa popolo kiel popolo, ili neniam aŭdacus per tiu malnobla kaj verdire memkomprenebla malestimo, por ili tiel karakteriza, sed nur, vere nur pro ilia ignoro pardonebla, paroli pri ’Germano’ kiel persono kaj kiel objekto.
Bone, troviĝas racie kaj nacie kompreneblaj motivoj, kial la el sia tradicio elŝirita kaj nur en sia klasika nacia literaturo vivanta kaj kaptita Germano Vergilion neglektas. (Ĉi tie mi, nature, parolas pri Germano pasinttempa, nuntempe tio jam ne validas plu.) Ĉi tie ni havas unue certan diversmezurecon de la lingvo, sed probable nur de la lingvo de nia klasika literaturo aŭ eĉ nur de la tro alte taksita parto de ĝi: ĉiu ĝis nun provita traduko estas tro greka, al ĝi ŝajnas neeble traduki ’arma virumque’, se tamen Angloj preskaŭ naive leĝere tion simple tradukis: Arms and the man I sing..., ŝajnas, mi diras, ja vere viva lingvo povas transflui ĉiujn tempe starigitajn remparojn, kaj plej facile eĉ la germana lingvo, kiu quodam modo omnia enhavas virtuale; ĝi posedas misterojn kaj eblecojn, pri kiuj ĝiaj infanoj ofte ne havas ideon, kvankam ili per sindono kaj labor improbus povus ĝin alte levi al revelacia forto kaj efektivigo. Kiu do povus tuj veni al ideo, ke ne la romidaj lingvoj posedas la plej bonajn tradukojn de Vergilio, sed la angla, kiu tamen ĉefe estas ĝermana lingvo, kaj tial Germano povis plej bone traduki el Shakespeare. Sed ĉi tie troviĝas ankaŭ aliaj kialoj, kial la germana Vergilio povas tiel mistrafi, tiel ekz. la ennaskiĝinta indiferento aŭ cinikismo de spirite formita Germano kontraŭ la ŝtato kaj la vivo de tiu ŝtato, dum Vergilio la ŝtaton ĉiukaze konfirmas kaj en ekstrema okazo eĉ aprobas neprecon de milito, kvankam li ĝin el sia tuta animo renkontas kun abomeno, ĝin, kiun en liaj poemoj neniu ŝatas escepte de la plej abomeninda de ĉiuj furioj en la subtera mondo, la de subteraj dioj mem malamata Alekto. Tio estas la profunda kialo, ja povas esti, ke la angla lingvo nur tial Vergilion povis tiel bone traduki, ĉar neniu Anglo iam ajn estis cinika al res publica, same kiel neniu Romiano escepte de Katilino, contemptor divum, malrespektanto de dioj, kaj cetere, Anglio estas imperio. Kaj la imperio generas imperian lingvon, kaj la lingvo de Vergilio estas imperia lingvo.
Kaj aldone ni havas ĉi tie la ĝermanan artidealon en kontrasto al la romida. Formale kaj bruske antiteze esprimite tio signifas, ke por Germano la efiko de certa verko signifas pli ol la verko de efikigito. Ambaŭ artaj aperoj, kiuj estas fundamentitaj metafizike, estas ligitaj kun certaj danĝeroj. Tiu povas pere de efiko forgesi, ke ĝia celo ne estas denove efiki, sed: la verko estas, tiu ĉi misŝanĝas vere tro facile la elementojn de finpreta verko per nealireblaj kreecaj kialoj, el kiuj vera artverko estiĝas; – apud tio kaj en la ligo, la embaraso de Germano antaŭ la pure intelekta afero, en kiu li ne havas sian bonŝancon. Germanio efektive ne havas pure intelektan mision, kiel ekzemple Francio, laŭvole de sorto kaj providenco ĝiaj homoj estas tro noditaj en si mem, sin mem apenaŭ aŭdeblaj, tute ne travideblaj, do por aliaj ekstraordinare malfacile kompreneblaj. Abstrakti estas por Germano malfacila afero. La animo de Germano ne estas tiel ligita al la tero kiel tiu de Ruso, ĝi troviĝas meze kaj emas ŝvebi. Germanio estas la lando de spiritigita, muzikeca, ’ŝvebanta’ bildo. Rezonanta Germano estas teruraĵo kaj komikaĵo, nur la surbaze de fantazipovo vivanta kaj kreanta estas aŭtenta kaj hejmeca. Li ŝtatas la bildon pli ol la penson: jen lia danĝero kaj lia ruino, se li per tio falas el spiriteca vivo en puran ’biologion’ kaj la sangon, ĉar sendube kolorplena, la plej viva koloro estas: estas ruĝa, starigas antaŭ la spiriton, kiu estas lumo kaj blanka kaj nevidebla kaj neniu bildo; lia misio kaj lia renomo, se li restas interne de la ordo kaj lia bildo, lia kolora bildo, kiel ĉielarko inter ĉielo kaj tero, lumo kaj substanco, ŝvebas en la mezo, nekonsumita kaj nedamaĝigita: li mem brulanta arbedo en la senkolora ardo de eterna spirito, kiu estas la lumo, sed kiel ’arbedo’, kiu sian koloron kaj formon retenas; tio estas lia transfiguriĝo, tio lia neanstataŭebla misio, ĉe kiu neniu alia popolo lin nepunita rajtas malhelpi kaj samtiel ne primoki, sen validi kiel ignoranto aŭ per malamo blindiĝinta kalumnianto.
Sed la plej profunda kompreneble, ĉiujn menciitajn ankoraŭ aldone subfondanta, povus esti jena: Germano ĉiam denove serĉas la fonton, kaj tio estgas bone, sed ĉe tio li malatentas la el la fonto ’iĝantan’ torenton, kiu samtiel estas naturo; kaj tio ne estas bone. Nun, la verko de Vergilio estas la torento el multaj fontoj, kiuj tamen en li troviĝas. Germano opinias, ke nur la fonto estas pura, sed ankaŭ la torento estas pura, kiel Rejno; Hölderlin tion sciis. Ĉu nun:
”ĝemo estas lia vorto”,
ĉu:
”Silenttransforme en germana lando
kontentigas kaj sopiron plenumigas
en bona negocado, kiam li konstruas,
la patro Rejno kaj infanojn ĉarmajn nutras
en urboj, kiujn li iame fondis...”
tamen:
”Neniam ĝi poste forgesas ankaŭ sian originon.”
Ĉiuj fontoj restas en la larĝa torento de Vergilio. Tiu, kiu negas la fluon kaj nur la fonton konfirmas, fariĝas fantasma, ja realo estas ili ambaŭ. Li ankaŭ la fontojn poste ne plu trovas.
En Aachen staras la trono de Karlo la Granda. Neniel komforta seĝo, kaj ĝi jam dekomence tia ne estis. Konstruita el marmoraj platoj, el la urbo Romo transportitaj al Aachen.
Sur unu el la platoj oni povas ankoraŭ vidi engravitan skemon de la ludo ’muelilo’. Romiaj soldatoj aŭ infanoj probable ludis sur tiu marmorplato. La trono de Karlo la Granda situas en preĝejo, antaŭ kaj super ĝi volbiĝas kupolo kun la tronanta Majestas Domini. El Imperium Romanum fariĝis Sacrum Imperium de la kristana Okcidento. Kaj la seĝo de Karlo la Granda staras sur germana grundo. Tiu seĝo estas la plej spektakulara, enhave plej riĉa nacia sanktaĵo de Germanoj.
Sed nature, kian konsideron havu Germanoj pri ĝi? Ili ja devas daŭre serĉi siajn fontojn aŭ ĉion komenci tute denove.
Infanoj en Francio aŭ Anglio aŭ Italio aŭ Norvegio lernas, ke la seĝo de Karlo la Granda staras en Aix-la-Chapelle, do en franca urbo. Nur kiam ili entreprenas vojaĝon por inspekti la tronon, ili miras, aŭdinte, ke Aux-la-Chapelle estas germana urbo kun la nomo Aachen. De Germanoj ili tion neniam aŭdis.
Kian ligon tio vere havas por Germanoj, kiuj ja ĉiam denove volas komenci el novo? Sed Aachen estas por la fato de Germanoj pli ol Weimar. Ĉi tie profundkreskis radikoj en realan, ne poezie elpensitan grundon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.