La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() VERGILIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tute normale estas, ke naskita poeto, tuj kiam li umas en la unua ankoraŭ ebrieta memkonscio pri sia prapropra povo, nome povo de imago, li ĝin en momento volas provi, per ĝi la tutan al tiu povo disponigita mondo volas superregi.
Sed li povas tion fari nur en riska maniero, kiel vagabundus, se oni tiel povas diri, klarvide pri kelkio por ĉiam kaj pli precize ol aliaj per ilia normala vido, tamen koncerne tuton nur majstrante realajn aferojn nur tiel, ke li ilin supervidas, ilin superflugas, sed ne enpenetras ilin. Tio estas la normo kaj tiel estis ĉe Vergilio. Sed kiu mondo nun korespondas kun tiu poeta vidkapablo kaj preterflua manipulado? Estas la mondo de eroso. Amor vincit omnia, tekstas en la lasta, arte plej perfekta eklogo, kaj tio estas la kapvorto de Bucolica. Ĉion supervenkas la amo. Ne temas pri sankta amo, sed samtiel krea, kiel ankaŭ ĉion detruanta Eroso, kiu povas venki eĉ super tio, kio lin superas, kion la sankta amo ne povas, ja nenio staras pli alte ol ĝi mem – ĉiuj tragedioj plenas de tio ĉi, kaj li, Eroso, estas unu el fontoj de ĉio tragika. Sekve estas la povo de Eroso ĉe la homoj, ĉe tiuj ĉi paŝtistoj, kie pasioj ankoraŭ okazas more farae, laŭ la maniero de bestoj, sen moralo, sen geedzeco, kiu estas pakto kun superaj dioj, sen fidelo, kvankam ne tute sen pento.
Tityrus hinc aberat, ipsae te, Tityre, pinus,
ipsi te fontes, ipsa haec arbusta vocabant.For estis Tytirus. Sed la pinoj, ho Tityrus, vokis,
Eĉ la fontoj, eĉ tiuj vitoj vokis nur vin!
Kaj denove:
trahit sua quemquae voluptas.
Ĉiun unuopan lia volupto kuntiras.
Kaj denove:
et quisquis amores
aut metuat dulcis aut experietur amaros.Kiu ankoraŭ antaŭ la dolĉa
amo timon havas, kaj kiu, kiel ĝi amare
gustas, jam iam mem provis.
Kaj denove:
Nerine Galatea, thymo mihi dulcior Hyblae,
Candidior cycnis, hedera formosior alba,
cum primum pasti repetent praesepia tauri,
siqua tui Corydonis habet te cura, venito.Filino de l’ maro, Galatea, pli dolĉa al mi ol timuso de Etno,
pli blanka ol cigno kaj ĉarma ol la arĝenta hedero,
kiam nur bovoj venis returne al stal’ de paŝtejoj –
tiel malmulte vi ŝatas en via koro Koridonon – nun venu!
Kaj denove:
Aret ager; vitio moriens sitit aýris herba,
Liber pampineas invidit collibus umbras:
Phyllidis adventu nostrae nemus omne virebit,
Juppiter et laeto descendet plurimus imbri.Seka estas la agro, en arda pestoaero kadukas kreskaĵoj,
Bakĥo rifuzas al la montetoj ricevi la ombron de propra vitfoliaro:
venu miaj Phylliis, jubilas en verdo ĉiuj arbaroj kaj
apudriveraj herbejoj,
Jupiter’ donas en dikaj, amikaj fluŝnuroj pluvadi de alta ĉielo.
Kaj denove:
Nascere, praeque diem veniens age, Lucifer, almum,
coniugis indigno Nysae deceptus amore
dum queror et divos, quamquam nil testibus illis
profeci, extrema moriens tamen adloquor hora.Surkaleŝiĝu, lumoportanto, heroldo de la benanta sundisko,
vi stelo de la mateno, dum mi plendadas, ke mia amsento
estis de Nysa sen la fidel’ pritrompita kaj atestantoj ĉielaj
– aĥ, ili min tute ne helpis – kaj mi ŝin eĉ lastahore alvokas.
Kaj denove:
saepibus in nostris parvam te roscida mala
(dux ego vester eram) vidi cum matre legentem,
alter ab undecimo tum me iam acceperat annus,
iam fragilis poteram ab terra contingere ramos,
ut vidi, ut perii! ut me malus abstulit error!en nia de heĝo barita ĝardeno
mi vin ekvidis kun via patrino kolekti la pomojn;
(mi rajtis vin gvidi) mi ĵus eniris dekduan jaraĝon,
mi povis jam belornamitajn branĉojn per manoj atingi;
kiam mi vin ekvidis, kiel mi baldaŭ perdiĝis!
Malbeata libido min kaptis!
Kaj denove:
Effer aquam, et molli cinge haec altaria vitta
verbenasque adole pinguis et mascula tura,
coniugis ut magicis sanos avertere sacris
experiar sensus; ...
ducite ab urbe domum, mea carmina, ducite Daphnim.Alportu akvon ĉi-tien, ĉirkaŭvolvu altarojn per lantukoj,
bruligu verdajn, sukajn herbojn, la fortan incendion,
ke mi per magiaj ritoj provas animon de la amanto
altiri al mi...
Kunprenu al mi el la urbo hejmen, miaj ĵuroj, kunprenu
do Daphnis.
Kaj denove:
Omnes ”unde amor iste” rogant ”tibi”? venit Apollo:
”Galle, quid insanis?” inquit, ”tua cura Lycoris
perque nives alium perque horrida castra secutast.”
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
”ecquis erit modus?” inquit. ”Amor non talia curat:
nec lacrimis crudelis Amor...Ĉiuj demandas: De kie tiu ĉi amo? Venis ankaŭ Apolo;
Galo, kial vi furiozas? li parolis: Lycoris, via amatino,
sekvas iun alian trans glacio kaj neĝo kaj tra malkomfortaj
tendaroj.
Neniam vi postulas mezuron! Pri tio la amo ne zorgas!
Neniam la amo satiĝos de larmoj...
Kaj denove:
Omnia vincit Amor: et nos cedamus Amori.
Ĉion supervenkas la amo; ankaŭ ni cedas antaŭ la amo.
Tio ĉi estas la elemento de Bucolica, jes, tragika elemento en si mem, en la momento, kiam ĝi eniras la homan vivon, en kreskanta grado tra liaj konfliktoj kun ĉiam pli alta amo al la aferoj, per la amo al la pli altaj aferoj. Komence de Eŭripido, ĉe kiu la virino fariĝas la portanto de la tragiko, ĝis niaj tagoj, kiuj cetere ne posedas tragikistojn, jam delonge ne plu, sed en plej bona okazo psikanalizistojn, romanojn kaj tribunalajn raportojn, sed kiuj tamen meze de tiu ĉi tragiko suspiras kaj ofte apenaŭ povas spiri – post Eŭripido tio ĉi estas la ĉefa elemento de la tragedio, pere de Vergilio mem en la kvara libro de Eneado, enhavanta la veran tragedion de Didona, pere Danto kaj Shakespeare ĝis la lasta granda tragikisto de Okcidento, ĝis Racine, kun kies dolorplenaj versoj, ja nur unuopkaze, oni povas kompari certajn tragikajn versojn de Kleist aŭ Baudelaire. Tiu ĉi elemento, pri kiu preskaŭ ekskluzive kantas en poezia interspaco Bucolica kaj kiu de ili preskaŭ estas levita al totalitato de ĉio ekzistanta, estas transprenita en la libron pri kampuloj, Georgica, en ĝia senkulpa figuro kiel koncipado kaj fertileco en la iustissima tellus, plenjusta patrino Tero. Pri tio poste. En la libro pri la estroj, en Eneado, troviĝas tiu ĉi elemento denove, kaj ĉi tie ĝi eniras la lastan tragikan konflikton kun la devo kaj kun la amo al la pli alta esto, kun la pli alta amo al la esto, kio el homo faras la homon. Sed nenio de ĝia forto estas de ĝi forprenita. Neniu malpinta ressentiment provas ĝin malpligrandigi, neniu falsa honto provas ĝin forpuŝi. Tiel parolas Venuso al sia filo, kiun ni ne povas nomi kiel Vergilio, Amor, ja tiu ĉi vorto kiel multaj aliaj, fortaj aŭ malfortaj, sian grandecon pro la kulpo de kompatindaj kaŝludistoj aŭ pretendaj aleksandrinoj perdis, – kaj ni devas lin nomi Eroso: ”Vi mia fortega filo, la sola, kiu la plej altan Patron Fulmoportanton, kiu Typhonon tamen enterigis sub Etno, malestimas.” Tiel parolas la patrino al sia giganta filo, al eterne al si mem antaŭstarigita Eroso, sen kiu ŝi mem estus nenio (la diino naskis la filon, kiu estis antaŭ ŝi, sen kiu ŝi ne estus, – mistero de malnova mito).
Didona tamen, kiu estas la eta nimfo aŭ paŝtistino de Bucolica, neniu Phyllis aŭ Galatea aŭ Amaryllis, same maleble, kiel Eneo estas paŝtisto de Bucolica, Tityrus aŭ Menalcas aŭ Amyntas – Didona, granda reĝino, dux femina facti, damo, kiu povis gvidi kaj administri kiel neniu granda romia damo, kiu reĝe regis sian urbon kaj reĝlandon kaj eĉ en dekadenco sciis: magna mei sub terras ibit imago, kiel grandega ombro mi glitis malsupren al la Subuloj, Didona ĵurpetegas Eroson, kiu estas la sinjoro super ŝi, ŝian pura volo, ŝia pietato al la mortinta edzo, ŝian honto, ŝian devo, ŝian fiero, jam en tiu unua stelplena nokto, kiam Eneo antaŭ ŝi kaj ŝia kortego rakontis dolorplenan rakonton per unu el plej sonoraj versoj de la monda literaturo: ”Infandum, regina, iubes renovare dolorem”,
”La neeldireblan doloron, ho vi reĝino, vi renovigis”, ja ŝi turnis sian rigardon al li longumque bibebat amorem, kiu en longaj tiroj la malfeliĉa – oni restas por momento ĉe la pleno de tiu unuvorta antitezo de nia benita lingvo – la malbenitan amon trinkis. ”Tiu tago estis la unua de la pereo, la unua kialo de ĉiu malbono,” ŝi plendas. Ankaŭ en la ekstrema malamo, kiam ŝi estas forlasita, ŝi diras: ”Kiel blindaj estas viaj animoj, vi sacerdotoj! Kia profito por la homo, kies koro estas sovaĝa de la amo, eĉ ĵuroj kaj preĝoj ne helpas; spite al ĉio la flamoj mordas antaŭen en plej delikatan medolon; profunde en la koro restas en vivo la silentema vundo.” ĝis ĉi tie la akuzoj de la granda reĝino estas samaj kiel ĉe la forlasitaj aŭ nefidelaj paŝtistoj kaj de la nefidelaj kaj forlasitaj nimfoj de Bucolica. Ili nature ne iras en la morton kiel Didona; en ili nek fiero nek honto nek spirito estas damaĝitaj.
En Didona tamen aperas en la akuza benko kontraŭ la perfiduloj la memakuzo je perfido; en ĝi kiel malamo al kulpaj aliuloj: ”exoriare aliquis nostris ex ossibus ultor” la malesperi ĝo pri la propra kulpo. Ŝi nomis geedzecon, kiu ne estis vera geedzeco kaj volvis en tiun nomon sian kulpon, kiun ŝi en la plej interna parto de sia koro tamen konis, tiel deklaras la granda poeto. Ŝi esploras sian koron kaj ŝia fiero furioziĝas pro la ekkono, ke ŝi provis priflustri sin mem, kio tamen ne estis tiel, ne estis tiel, ke ŝi estus senkulpe kulpa, ke la amanto malestimus neniun diecan pakton, ke li estus kulpe senkulpa.
Temas pri tiu alta kompreno pri la geedzeco, neniel nur ideo aŭ idealo, sed vere ankaŭ plena realo, en la senco de estimenda pakto kun diaĵo, tiu alta greka-romia koncepto pri la dieco de la geedzeca pakto, kiun la antikva mondo tiel facile povis transponi en la spiritan statuson, eklezian instruon, laŭ kiu la geedzeco estas sakramento – tio faras el la perfidita reĝino, kiu havis la saman altan percepton, eĉ se ŝi mem pekis kontraŭ ĝi, kaj ĝin fidele konservis, ne defalis de ĝi, por granda tragika persono, magna imago, ŝin levas supren super Phyllis kaj Amaryllis el la tragiko de la naturo en la tragikon de la spirito.
Ĉe tiuj aferoj de la pasio ludas apud la sinkonsuma patoso de la virino la viro preskaŭ mizeran rolon; ju pli granda kaj vireca li estas, des pli mizera lia rolo, kaj tion faras ankaŭ Eneo. Bone, li ne estas fia, li rompis neniun dian pakton, li ne trompis, li ne estis dusignifa, li estis klara. Sed kia helpo de tio? Virino, kiu pere de pasio pro viro permesas sin konsumi kaj forbruligi, neniam estas malgranda; sed viro, kiu pro sia pasio al virino permesas sin devojigi de sia misio, de sia tasko, neniam estas granda. La negrulo Othello restas en la ordo de pasioj laŭ la naturo kaj neniukaze ludas mizeran rolon, sed li ne estas grandskala viro; en la sama ordo restas Romeo kaj Werther, sed tiun lastan eĉ lia poeto ne prenas vera viro.
Eneo, Hamleto, Titus ĉe Racine tamen ne restas en tiu ordo, ja ili estas grandskalaj viroj kun sia misio kaj tiel ludas signifan rolon apud Didona, Ophelia kaj Bérénice; jes, eĉ apud Judino de Toledo la reĝo de Hispanio estas kvazaŭ en malpravo, kvankam li ’kiel reĝo’ pravas – nature, poste, kiam li faris maljuston. Kiam apud bruleganta domo iu homo montras sian lampeton kun aserto, ke ĝi ankaŭ brulas kaj neniam ĉesos bruli, kion Eneo proksimume faras, do tio estetike estas malsukceso; grandeco de Eneo ĉi tie ne povas sin montri, ja ĝi troviĝas ie aliloke, ĉi tie ĝi ne povas esti serĉata, ĉar ĝi ĉi tie ne perdis sin. Ĉiu Romiano pensis pri Eneo kaj Didona, pri Cezaro kaj Kleopatra, kie la viro gajnis kaj la virino perdis, ĉiu Romiano tamen pensis ankaŭ pri Antonio kaj Kleopatra, kie la virino gajnis kaj la viro perdis. Tiu ĉi speco de tragedio – ne la sola, kiu disponiĝas – troviĝas en nekomparebleco kaj ebla, ne nepra malamikeco inter diversaj ordoj de la grandeco: de pasio laŭ naturo kaj de pasio laŭ spirito. Kiel en nuksŝelo troviĝas sufero kaj larmoj kaj beleco, plendo kaj demando al la Ĉielo kaj la nekomprenebleco de tiu ĉi tragikeco, ĉie tie, kie la sorto en la ordo laŭ naturo kunigas du korojn, kiujn la sorto en la ordo laŭ spirito ne dediĉis unu por la alia, en du versoj de granda Racine:
Ah, par quel soin cruel le ciel avait-il joint
Deux coeurs, que l’un pour l’autre il ne destinait point?
Pro virino en tiuj ĉi tragedioj la koroj estas puŝitaj en timon kaj kompaton, pro ŝi larmoj de katarzo eligitaj. Ne pro la doloro de Eneo en tiu ĉi situacio juna Aŭgusto ploris, sed pro Didona, quia se occidit ab amorem, ĉar ŝi mortigis sin pro la amo. Sed tiu ĉi elemento de eroso, kiu en la vivo de la homo sen fortaj teniloj de la devigo, de labor improbus, laboro en ŝvito survizaĝa, sen moralo, sen institucio, sen ŝnurego de pli alta spirita amo, la naturon de la homo forbruligas aŭ nuligas aŭ humiligas kaj degradigas kaj tiel facile kombiniĝas kun kulpo, efikas fortege senkulpe en la eksterhoma viva naturo, kie ne temas pri la libero kaj decido de la homo, kiu tion ĉion kibernu, aŭ kio permesas sin de li supervenki, ja tie temas pri la superpovo de la plej alta spirito. Sed tiam tekstas en Bucolica:
et nunc omnis ager, nunc omnis parturit arbos;
nunc frondent silvae, nunc formonsissimus annus.Ŝveliĝinta en sukoj staras ĉiu arbo, plenas de ĝi ĉiu agro;
ĉie ĉirkaŭe burĝonas arbaroj: nun la printempo jare viciĝas;
kaj kantas ebriiga faŭno, sileno, pri kosmogonia eroso, kiu eĉ povis inspiri mekanikisman materiismon de Demokrito:
Tiuj ĉi versoj revenas preskaŭ laŭvorte en Eneado; ili do troviĝis certe proksime de la poeta koro; ili estas kantataj sur la kortego de Didona, antaŭ ol Eneo komencis rakonti la historion de siaj suferoj. Sed ĉiam denove revenas tiu laŭdkanto pri la printempo, plilarĝigita, eĉ pli himneca, meze de la libro pri labor improbus, en la libro pri agristoj, en Georgica.
Tiel en Bucolica, la unua verko de Vergilio, kvankam ĝi komenciĝas per tragikeca voĉo el la historio kaj pri politiko, el la rememoro pri la intercivitana milito kaj ĝiaj sekvoj, la nehistoria, nepolitika, tamen la tutan historion kaj la tutan politikon kunportanta estas la mondo de Eroso. Tiu Eroso kunkonstruas la homon, li estas la prafundamento, sur kiu poste staros tiel la agristo, kiel ankaŭ la estroj. Amor vincit omnia estas la ĉefa frazo el Bucolica: Eroso estas la venkinto.
Li sukcesas ja tiel ĉe Lukrecio kiel ankaŭ ĉe Vergilio, el la epikura filozofio, kies disĉiploj ili ambaŭ estis, Vergilio nur dum certa tempo kaj kiel poeto, produkti fantaziplenan kreadhistorion: plene neantaŭvidebla, nelogika kazo, ja la teoria instruo de Demokrito kaj Epikuro estas la pura, perfekta materiismo, laŭ ĉiu logiko ilia sola scienco estu la mekaniko kaj ilia plej alta produkto – la maŝino. Kaj efektive la plej logika nacio, la franca, tiun konsekvencon tiris per La Mettrie kaj lia verko L’homme-machine (La homo kiel maŝino), kio tute diferencas de la nuntempa slogano: la maŝino kiel la homo.
Sed ne tiel ĉe Lukrecio kaj Vergilio; ili superis la mekanikon en la psiĥiko de Eroso, kaj la kreaĵaro, la aĵoj aperas kiel tiam, kiam la tempo ankoraŭ estis juna, kiam la aferoj unuafoje aperis, do tiel, kiel nur la grandaj poetoj ilin vidas. Ĉu la eterno, se temas pri la unua fojo, ne estas pli proksime? Ja eĉ se tiu ne estas komparebla kun ajna tempo, ĝi povas tamen pli bone kombiniĝi kun la ’unua’ fojo, kiam ili, la aĵoj, estas la unuan fojon, sed kompreneble ankaŭ, kiam ili estis spektitaj la unuan fojon – ol kun la senfina daŭro de la aĵoj aŭ eĉ kun la senspirita alkutimiĝo, vidi ilin sen ilia mistero aŭ ilin eĉ pretervidi. La komenco de ĉiu granda poeto en la momento, kiam li mistere sin trovas en la naturo kaj la naturon en si, estas ĉiam certa aŭdaca panteismo – tiu ĉi stadio estas poeteca, neniokaze filozofia aŭ eĉ teologia, por ni en Okcidento nepre necesa. ĝi signas la veran kreivon, kaj la vere kreiva afero ĉe la poeto estas tamen la analogio kun la kreivo ĉe Dio, la analogio nur en bildo kaj en bildoj, sed ne analogio en realo kaj en la aĵoj mem; la demando de lia estonta grandeco estas, ĉu li ĉe tio restas; Vergilio ne restis ĉe tio, kvankam tio ĉiam restis ĉe li.
En Bucolica la sente plej belaj kaj perfektaj versoj de Vergilio ne estas la plej profundaj kaj la plej altaj, sed lingve, do en la aspekto de elementa lingva arto ili estas pintaj. Troviĝas tuta aro da versoj, kiuj nur listigas nomojn, belsone tintantajn nomojn; versoj, en kiuj mallaŭte, tamen vigle kunoscilas la nekomparebla ĝojo de la origina poeto pri la magio de la sonanta kaj tinanta, pri la voĉgranda vorto, praelemento de lia arto; versoj, kiuj el tiu ĉi plej sensuala, sed nemalhavebla parto de la lingva arto kondukas supren kaj suben en la magion de ’nomoj’, kiuj aliflanke fontas el la spirita povo de la homo: doni al aĵoj kaj eĉ personoj nomojn: tiel proksime estas do por la poeto la sentoj al la spirito! En la arto ĝenerale la sentoj plej proksimas al la spirito. Ĉiu perfekta arto estas helpe de fantazio atingita la plej alta sensualeco, prezentita anticipado de la reala perfekto fine de tiu ĉi eono. Unuopaj artoj parolas helpe de al ili propra mediumo: arkitekturo pere de ŝtonoj aŭ ŝtalo aŭ ligno, la pentra arto pere de koloroj, muziko pere de sonoj, sed la poezio pere de sonanta vorto. Ne nur tiuj ĉi mediumoj estas substancohavaj simboloj de la pura Spirito, ili ankaŭ en si mem estas en kreskanta grado penetritaj de Spirito kaj organizitaj laŭ la hierarkia ordo.
La lingvo per la sonanta vorto estas la plej adekvata transiro al Spirito, ĝi estas la plej alta rungo sur la eskalo de la arto, sur kiu la anĝeloj supren kaj malsupren paŝas. Ŝajnas kiel humiligo por la homoj, ke oni devas esti pere de la lingvo kondukita al la pensoj, sed temas pri la humiligo, kiu finfine estos kronita kaj levita alten. Ĉio tio estas kruco por la homo, tamen nur la kruco prezentas sintezon, nur pere de ’krucigo’ de Judo kaj Greko estiĝas la homo. Troviĝas inter homoj pli fieraj, ŝajne malpli al la tero ligitaj spiritoj, kiuj ne senpere bezonas la ŝnuregon de la lingvo, por helpe de la amŝnuro de la lingvo esti kondukitaj al la pensado, sed ili troviĝas malproksime de la lingvo, ilia adopta patrino, kiu por la aŭtentaj poetoj tamen estas la plej amplena patrino, ili trovi ĝas malproksime de la granda afero, afero de la kruco, sed la unuaj neniam permesis al la fadeno fali, ili retrovas la vojon, ili povas rakonti, ili povas diri, al la kompatinda homo, eĉ se tio, kion ili diras, estus malpli ol tio, kion tiuj fieraj, malpli al la tero ligitaj spiritoj eĉ efemere pensis. Cetere: tio ne estas malpli, tio estas la mistero. La plej sensignifa anĝelo scias senlime pli ol la tiel fieraj homaj spiritoj, sed eĉ la plej altranga anĝelo komencas aŭskulti, miregante, ja li mem tion neniam povas fari, kion tiu kompatinda, mortdestina homo ĉion diras en sia terligita lingvo, kion li diras ’nova’, ja tra la homoj Dio ĉiam denove diras ’novon’, ne tra anĝeloj.
Ĉi tie oni povus mencii ankaŭ rilaton de Vergilio al la lingvo, kiu perfide multon diras . Li traktas, kiel li skribas al sia amiko, la unuan version de sia verko kiel la urspatrino traktas siajn ĵus naskitajn idojn. Ŝi prilekas ilin delikate kaj ŝi premas ilin singarde kaj plenkonsidere, donante al ili tiel la formon de vera urso. Tiu, kiun tiu ĉi komparo ne impresigas pro sia amindeco, tiu komprenas nek anima Vergiliana nek lian lingvoarton, kiu estas la plej alta, ja ĝi la lingvon traktas kiel vivan organismon, ĉi tie mola, tie malmola, ĉi tie forta kaj senmova, tie moviĝanta kaj fluanta, ĉi tie statika, tie dinamika.
La sekva plej alta poeto el la tempo Aŭgusta, Horaco, posedas la iomete pli malaltan rilaton al la lingvo. Por li la perfekta lingva verko estas perfekta, ĝis la fino prilaborita skulptaĵo, el marmoro aŭ bronzo, pli granda ol la skulpturo mem, monumentum aere perennius, tamen ne la dinamike vivigita lingvokorpo. Horaco parolas pri la skizo, Vergilio pri la ĵeto, lanĉo. (En germana origino vortludo: Entwurf - Wurf – rim. de trad.) Tio faras grandan diferencon, la rangigo devas esti decidita sen diskuto, per simpla evidento. Por perfektigo de sia verko, por plibonigo eĉ de plej eta detalo, eĉ por ŝanĝo de unuopa vorteto, bezonas la poeto kiel Vergilio ĉiam denove la totalon, la tuton de sia ideo kaj de tio, kion li volas eldiri, kiel ankaŭ la tuton de la mediumo, pere de kiu li volas tion diri, ĉi tie do de la lingvo, en kiu li ĉiam denove devas esti ekstaze kompetenta.
La efiko de Eroso konsistigas la suban tavolon de la vergilia homo kaj de lia koncepto pri la naturo kaj la homo. Amor vincit omnia. Se Vergilio nur tion ĉi estus dirinta, li ne estus pli ol Katulo, eĉ malpli, ja tiu tion kantus pli monomane, pli senpere, pli pasie, dum la verso Vergilia de la tuta komenco estas spirite karakterizita, kiam li kiel Lukreco la tuton de la naturo havas en sia vidhorizonto kaj en sia verso.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.