La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Epilogo

De neniu granda poeto animo iĝis tiel amata kiel tiu de Vergilio, estas el sia naturo mem, kiel anima naturaliter christiana, tiel kapabla, spontane, unuarigarde veki amon kaj ĝin kontinue teni en kresko kaj protekto, kiel tiu de Vergilio, kaj ĉiu anima Vergiliana, kiu en la daŭro de longaj tempoj ĉiam denove aperas, posedas tiun ekscelentan, home plej noblan kvaliton, oni ĝin ĝuste laŭ ĝi antaŭ ĉio ekkonas. Oni devas nome ami, sen povi ĉesi, la animon de Angelico, la animon de Mozart, de Racine, de Newman, de ĉiuj vergiliaj animoj.

Pri Homero ni scias nenion, Ajsĥilo staras en arkaike fuĝanta grandeco. Sofoklo estas tempe kaj etne tro ligita,

Eŭripido aperas al ni cetere pli komprenebla, tamen ankaŭ pli disŝirita. Lukreco, kiu skribis la verson:

aeternumque
nulla dies nobis maerorem e pectore demet.

Neniu tago
venos, kiu prenus de niaj koroj la eternan triston,

kiu reeĥu en pli finstra krepusko kaj dormkaptiĝo ĉe Hölderlin:

Und niemand
Kann von der Stirne mir nehmen den traurigen Traum

Kaj neniu
povas de mia frunto forpreni la tristan eksonĝon –

Lukrecon oni devas ami kiel Hölderlinon, sed kiam oni fari ĝas viro, tiam la amo al la pura koro pariĝas kun la kompato pro la frenezaĵoj de la spirito. Katulo estas tro malgranda kiel homo. Horaco estas tro ridetanta kaj malhonesta, ’ekscelenta kapablulo’, Ovidio tro malpura. Kaj eĉ en la kristana erao neniu el la poetoj povas sin kompari kun Vergilio laŭ lia noblo:

Danto estas tro mastrema, tro forta malamanto; Shakespeare estas mistero; Goethe enhavas tro longajn periodojn de egoisma filistreco. Por kelkaj el tiuj kaj aliaj poetaj animoj kelkaj homoj jam forbrulis en pasio, por subite aŭ iom post iom ilin perdi kaj indiferentiĝi, se eĉ ne malpli. Sed se iu, ĉu iom post iom, ĉu subite, komencis senti amon al Vergilio, tiu neniam ĉesis lin ami; tiu, kiu lin amis kiel junulo, tiu lin eĉ pli amis kiel grizharulo, per tiu organike kreskanta amo, pri kia li mem en la deka, plej matura Eklogo kantas al sia amiko Gallus:

cuius amor tantum mihi crescit in horas
Quantum vere novo viridis se subicit alnus

Al kiu mia amo tiel kreskas per ĉiu horo,
kiel printempe rektiĝas verde iĝanta alno.

Kaj tiu aminda anima Vergiliana lumas al ni el ĉiu verso de Vergilia poezio. Estas sencoplena la frazo, ke poeto paŝu malantaŭ sian verkon, tre sencoplena, se oni prikonsideras, ke malantaŭ la plej grandan verkon, antaŭ kiu konsternita la homo staras, la videbla mondo, ĝia Kreinto sin kaŝis, absconditus; estas tre sencohava frazo, se oni vidas, kiel glorataj verkistoj de niaj tagoj montras la lastajn kompatindaĵojn de sia kompatinda memo en siaj verkoj ĉe la plej videblaj lokoj, do sir la piloria podesto; sed la frazo iĝus kontraŭsenca, se oni de li postulus, ke li ne plu aperu en sia verko. La frazon oni komprenu laŭ la maniero de Paskalo: la kreinto devas en sia verko samtempe esti kaj ne esti prezenca, sed esti havas ĉiam antaŭ ne-esti antaŭrangon; ĉiuokaze li estu en la verko, sed kaŝita, absconditus, vualita antaŭ la profano, manifestiĝanta, revelacianta sin al la serĉanto, kiu jam trovis, ĉar li amas. Falsa ankaŭ estus la frazo, se ĝi ekzemple volus diri, ke la aŭtoro ĉiam estas pli malgranda ol lia verko. Tio ne estas bona filozofio kaj venas el malbona teologio. Tiu ĉi eraro denuncas modestan pensulon, sed ĝi estas klarigebla, kompreneble, en la tempoj de Juvenalo aŭ de nia epoko: la lingvo ŝajnigas mem povi poeziumadi, la tonoj ŝajnigas mem esti sin komponantaj, la farboj ŝajnigas mem povi pentri, eĉ kontraŭdiroj kaj kontradikcioj ŝajnigas mem povi verki satiron, kvankam nur infano aŭ balbutulo aŭ lerta falsulo ilin tuŝas, sed tiaj verkoj morgaŭ estos forbalaiaĵo, kaj ke io dum du mil jaroj daŭru kaj eltenu, estas koŝmaro, kiu ĉe neniu vekiĝo plenumiĝis. La homaro estas pli granda ol ĝiaj verkoj kaj vere en la kerno de la beleco troviĝas la versoj de Francis Thompson:

Our towns are copied fragments from our breast;
And all mens Babylons strive but to impart
The grandeurs of his Babylonian heart.

Niaj urboj estas kopiitaj fragmentoj de nia brusto;
kaj ĉiuj babilonaj viroj klopodas nin konigi
pri grandeco de siaj babilonaj koroj.

Ĉiam la homo estas pli granda ol lia verko, pli grandaj estas liaj realaj eblecoj ol liaj realoj, kvankam ili estas por tuta ordo de senfino mapli grandaj ol la realo Dia kaj lia kreaĵo.

Vergilio – la patro de Okcidento? Kial Vergilio? oni povus ankoraŭfoje, la lastan fojon, demandi. Ĉu nur pro la okazo konvena? Ĉar dum idaoj de oktobro, kiuj la idaoj de Vergilio nomiĝas, en la jaro 1930 lia 2000-a naskiĝtago estis jubilita?

Ho ne, estas frazo cum fundamento in re. Jes, ankaŭ la homera homo, ankaŭ la eleata kaj heraklita, la pitagorismano kaj tragikisto, la platonismano kaj aristotelismano, ankaŭ la epikurismano kaj stoikisto kaj kinikisto, ankaŭ la komikisto kaj elegikisto, ankaŭ la historicisto, ankaŭ lirikisto Katulo, ankaŭ Horaco, ankaŭ la romia juristo, la politikisto, ankaŭ la retoro, la stratego kaj la soldato – ili ĉiuj esence apartenas al Okcidento, al ni – sed Vergilio estas princeps sub ĉiu tia observo, li, poeto, ne nur narkotiga floro kaj matura dolĉa frukto, la unueco de ili esence apartenas al grandskala poeto, sed ĉiam ankaŭ denove nevidebla ĝermo kaj semo – kio, se venas okazo, lin faras ’senmortulon’; tio ne estas nur nia ekkono, kiu ĉiam povas esti origine malkovrita, sed consensus de la mondecaj kaj spiritecaj patroj de Okcidento jam dum preskaŭ 2000 jaroj. Tion ekkonis momente liaj samtempuloj; nur la kompatindeco mem defendis sin foje kontraŭ tio, tiam kaj nuntempe. Li fariĝis la nocio de Romo, de tiu eterna Romo, pri kiu plendis s. Hieronimo post la konkero fare de Alariko:

Deus, venerunt gentes in haereditatem tuam.

Ho, Sinjoro, idolanoj invadis en vian hereditaĵon! 

De tiu tempo gramatikistoj citas el Vergilio trioble pli multe ol el Cicerono, kiu tamen estas simbolo de Romo kaj granda verkisto. Sed tio ĉi estas la plej malgranda gloro, kvankam ankaŭ tiu ne estas ignorinda, ja oni ne misŝanĝu la solidan laboron de tiuj antikvaj gramatikistoj kun alimaniere aspiranta – efemero, psikologio anstataŭ ontologio – versatilitato de la nuntempaj literaturhistoriistoj.

La pli granda gloro estis tiu, ke la principato ĉiam denove estis malkovrita de pli grandaj spiritoj, kiuj ne nur ripetis, kion oni en lernejo antaŭdiris, sed per valoro de vera ekkono kaj sperto la malnovan prijuĝon enketis pere de ilia propra. La plej riĉa animo de la kristana antikvo, laŭ naturo ne tiel pura kiel Vergilio mem, sed tamen anima Vergiliana,

Aŭgusteno, agnoskis al ni, ke li ĝis sia konvertiĝo potage kutimis legi duonan libron de Eneado. Sankta Anselmo rekomendis legadon de Vergilio; en la 10-a jarcento Notker tradukis Bukolikojn en la germanan. Ne estas necese atentigi pri la rolo de Vergilio en la vivo kaj verkado de Danto; tiu, kiu konas lian nomon, konas ankaŭ la nomon de la unua. Kial Vergilio estas lia kondukanto kaj ne Platono aŭ Aristotelo? Ĉar en li plej pure la natura homo, kaj plej nature estas edukita kaj vivas, kiu agrikulturisto kaj ŝtatisto samtiel devas esti kiel filozofo.

Kiu, laŭ onia opinio, en la klasika periodo de la angla parlamento, kiam la vojo, foje lante, foje rapide, gvidis al imperio, estis plej ofte citita aŭtoro? Cicerono, oni povus opinii, aŭ Livio. Sed ne, plej ofte estis citita Vergilio. La plej granda poeto de Francio, Racine, estas unu el dekomence jam rapide agnoskita anima Vergiliana. La verso de Racine estas resurektita, de la dolĉo de novaj printempoj malglaciiĝinta, per neforgesebla bonodoro el fremd-hejma grundo trampita vergilia verso. Preskaŭ ĝis niaj tagoj ankoraŭ vivis la lasta nobla anima Vergiliana, la sankta animo de la angla kardinalo Newman, kiu en sia reĝa angla lingvo, kiu lin, laŭ la prijuĝo de juĝkapablaj, situigas apud Platono kaj Cicerono, verkis apoteozon pri la signifo de Vergilio: ”Malsame estas junaĝo kaj maljunaĝo tuŝitaj de la vortoj de klasika aŭtoro. La tekstopartoj, kiuj por la knabo estas nur retorikaj ĝeneralaj lokoj, ne pli bonaj kaj ne malpli bonaj ol cent aliaj ankaŭ, kiajn kapabla verkisto povas verki, kiujn li lernas parkere, trovante ilin tute belaj, kiujn li laŭ sia kredo eĉ mem povus imite verki … kaj tiuj partoj fine al li proksimiĝas, kiam jaroj pasis kaj li mem akumulis spertojn, kaj ili trapenetras lian koron, kvazaŭ li ilin antaŭe neniam aŭdus, per sia tristo kaj seriozo, per sia viva ekzakto. Tiam li komprenos, kiel povas okazi, ke tiuj ĉi versoj, produkto de hazarda mateno aŭ vespero, dum jona festeno aŭ inter sabenaj montetoj, daŭris de generacio ĝis generacio, milojn da jaroj, per la povo super la spirito, per kiu la aktuala literaturo, spite al siaj metiaj avantaĝoj, estas komplete malkapabla preni komparmezuron. Probable tio ĉi estis la kialo por la populara opinio en mezepoko, ke Vergilio estis profeto aŭ magiisto. Liaj unuopaj vortoj kaj frazoj, liaj patetikaj duonversoj, kiel la sonoj de la naturo mem, estas esprimo por sufero kaj melankolio, sed ankaŭ denove de espero je pli bonaj tagoj, kiu tiutempe ĉio estis la sperto de iliaj infanoj.”

F I N O


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.