La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
VERGILIO
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
La germana traduko de la vergilieca pius per la vorto fromm estas bona traduko, tre bona por la interno kaj ekzistala aŭtenteco de pietas de Eneo; ĝi enhvas unu nuran difekton: ke ĝi ne esprimas kaj entenas samtiel klare kaj ĝuste tiel certe kaj nepre la nedisligeble ĉeestantan eksterecon de la vergilieca pieco, ja en ĝi oni supozas malfide ion danĝeran, al la vera pieco kontraŭstarantan. La germana ’fromm’ facile rilatas al la pura interno, falsifante tiel la homon, kiu estis kreita mirinde el spirito kaj sensualo, el interno kaj ekstero, kun la silenta kabinedo de sia kaŝe situita koro kaj kun la urbo sur la monto, por ĉiuj videbla. En la pura spirito ne trovi ĝas la probabla kontraŭeco inter la ekstera pieco, kiu fakte nenia estas, kaj la interna, kiu la eksteran malestimas aŭ kalumnias, ja en ĝi ĉio estas interna: tiel la formo, kiel ankaŭ la enhavo; sed en la homo estas tiu ĉi kontraŭo. La idolano Eneo estas interne pia kaj lŭekstere li daŭre akribie atentas ritojn kaj primicojn, jes, sen tiu ekstera flanko li neniam dirus, ke certa homo estas pius, pieca. Tion ĉi oni devas konsideri, se oni parolas pri la pia Eneo. Nin ne interesas plu vivece – tio estas afero nur de la scienco – la eksteraj praktikoj de la romia ŝtatreligio, samtiel ne la tuta diaĵfirmamento, kiu ĉefe – escepte de kamparanaj diaĵoj – ĉe Vergilio estas tute ampleksa parto de lia poeziaĵo, sed nur kun eksterece simbola signifo, kaj same tiel malmulte la leĝaj preskriboj de patriarktempaj Judoj; ĉio tio estas obsoleta – sed jes, interesas nin la principo de la ekstera formo, sen kiu neniu daŭra religio ekzistas ĉe la homoj, ankaŭ neniu ’pietas’. Ankaŭ Grekoj kaj Romianoj fariĝis kristanoj, ĉar la romia ŝtato mem, terura en sia per neniu teorio trafita realo, kiu tiel memkompreneble efikis, ke ambaŭ tiutempe regantaj filozofioj, la epikura kaj la stoika, komplete rezignis pri ŝtatteorioj, dum ni tion certe ne faras, eĉ sub diktaturoj ne faras! – la romia ŝtato mem, post kiam ĝi unue per sia tuta povo la kristanismon surlancigis, ĝin poste levis al la nivelo de la ŝtata religio. El kiuj motivoj, el kiuj internaj kialoj ĝi tion faris – la eksteraj, nome, tion neniam povus efektivigi –? Romianoj ja ne iĝis kristanoj tiamaniere kiel Sasoj, tute kontraŭe, ĝuste male: kiel devigantoj kaj ne kiel devigatoj; kiel venkintoj kaj ne kiel venkitoj; kiel civilizitoj kaj kulturportantoj kaj ne kiel barbaroj ili tio iĝis.
Mi diras, ke la plej perfektan internan (pri la graco ni ĉi tie ne parolas) klarigon pri tio donas al ni Vergilio kaj la vergilieca homo en la poezia enkarniĝo de Eneo, de tiu, kiu estis la plej bona de Romianoj ek de la komence rekonita kaj agnoskita, el la realo eltirita, denove al la realo vokita romia idealhomo.
Pia estas Eneo origine en sia eco kiel ’filo’. Ĉi tie troviĝas la patrujo de la romia pietas. Esti pia signifas esti filo kaj amplene plenumi ties devojn. La devplenumanta amo aŭ la amplena plenumo de siaj devoj, jen tio signifas, esti pius. Mem patro kaj pragenerinto de Cezaro kaj de imperiestro Aŭgusto, vidas Eneo en propra filo kaj ties filo ĉiam denove praulojn de patroj kaj filoj, kiuj estas piaj rilate al siaj patroj kaj prapatroj.
La reciproka rilato inter la patro kaj la filo kun la antaŭrajto de la patro estas la origina fundamento de la vergilieca pieco. Ne pro la amatino, ne pro la kidnapo de la reĝino, ne pro la heroa ago mem, sed pro la patro descendas Eneo al la subteruloj tra la infero al la eliziaj marĉoj, kie la patro lin larmoplene salutas:
Venisti tandem, tuaque expectata parenti
Vicit iter durum pietas? datur ora tueri,
nate, tua et notas audire et reddere vocesĈu vi venis?
Fine? Ĉu via amo porpatra, de mi atendita,
la penon survojan superis? Ĉu rajtas mi
vian vizaĝon denove observi? Ĉu voĉojn
konatajn denove aŭskulti, kun ili paroli?
Kaj respondas al li la filo:Tua me genitor, tua tristis imago
Saepius occurrens, haec limina tendere adegit.Ĉiam, jen mia patro,
via tristega vizaĝo situis antaŭ miaj okuloj
kaj pelis min hasti.
Tiu ĉi pieco, havanta sian fonton en la familio, speciale en la rilato de la filo al sia patro, de la patro al la filo, estante konfida kaj diafana, ne perdas siajn trajtojn kaj sian esencon, kiam ĝi mergiĝas en la misteron de la malperceptebla kaj dieca medio, kie ĝi troviĝas vidalvide kun la esto, servante al diaĵo. Tiel la fenomeno titana, kiel ankaŭ prometea, supreni ĝa el envio, kiel ankaŭ el simpatio, apartenas komplete al la okcidenta homo, kvankam temas nur pri ingredienco, spontane aŭ malrapide rekonata kiel maljusto, eĉ kiel peko, kies portantoj (en la kazo de Prometeo ne sen grandskala kunsento, kiu ĝuste troviĝas en la ’katolika naturo’ de la okcidenta homo ĝenerale) estas poste punitaj. Tion endas konsideri, speciale eĉ ĉe Germanoj, kiuj retrovis tiel la titanan kiel ankaŭ la prometean karakteron en la faŭsteca figuro, pri kiu la maljuna Goethe fine de sia vivo kaj finante la dramon, tamen sentis angoron. La tiel nomata faŭsteca homo, per kiu oni aranĝas tiom da aĉa tumulto, kies ideologio tiom da junaj homoj intelekte kaj samtiel morale dezertigas, ne estas la nova homo, havanta rajton sin starigi kompare al idolano, judo kaj kristano – numero deus impare gaudet, Dio havas plaĉon je triopo – sed li estas instinkte hipertrofia kaj samtempe intelekte atrofia homo, kiu esence jam ekzistis tiel en judaismo, kiel ankaŭ en idolanismo. Sed sur la plej altaj vojoj, kiujn la judaismo kaj la idolanismo transiris, ili la homon, obstinantan kontraŭ Dio, lasis flanke aŭ eĉ profunde sub si. Hiobo enterigas tiun homon en si mem, kaj ambaŭ grandaj herooj kaj mondecaj patroj de Okcidento, kiuj verkis, Platono kaj Vergilio, vates gentilium estinte, en sia homidealo eĉ spuron plu de obstino kontraŭ Dio ne postlasis. Ja vere ne temas pri tio, ke Platono aŭ Vergilio pri la t.n. faŭsteca homo, ĉu en lia hazarda portempa apero ĉe ni, ĉu en protestante humanisma esprimformo, nenion scius, sed, pri kio temas, ĉu en lia esenca spirito aŭ fispirito ili lin ne konis, kiel opinias moderna tipe freneza ignoro. Kontraŭe, en la dialogoj de Platono oni povas finfine legi pli multe pri la faŭsteca homo ol ĉe Spengler, ĉiukaze pli esencajn aferojn, jam pro tio, ĉar lia spirita loko estas difinita, kaj Vergilio, kiu travivis homojn kiel Sullo kaj Antonio, por retrovi ilin en la infero, sciis almenaŭ en la politika senco, kio estas la t.n. faŭstecaj naturoj.
Frue jam lernis Eneo la lecionon, perante ĝin antaŭen:
Cede deo! Cedu antaŭ Dio! Se vi malkovras, ke certa dio estas kontraŭ vi, malobstinu! Neniu lin tiel turmentis, neniu lian pereon tiel aspiris, kiel la diino Junona mem, la plej potenca.
Sed li sentas sin vokita ne obstini, li obeas, preparas primicon, li adoras kaj preĝas, li ŝin petegas kaj proponas repaciĝon, kaj ŝi cedas, ŝi rekonstruas la unuecon kun la fato, ĉio estis nur tento kaj elprovo. Ĉio estas preparita por la potenca kristana virto, la humilo. La praulo de la Romia imperio, laŭ kies modelo ĉiuj postaj imperioj orientiĝis kaj daŭre orientiĝos, ja ili ĉiuj en realo estas nur partaj provoj de revivigo de ĝuste tiu ĉi sama, ne jam vere pereinta kaj pereanta imperio, ne estas fiera homo, sed pia, pius Aeneas. Li troviĝas proksime de humileco kaj de la rekono, kiu el ĝi fontas, ke ĉio efektive grandskala ĉe la homo el la plej malgranda kaj nenieca afero kreskas, kaj eĉ se tio fariĝis granda kaj potenca kaj majesta, ĝi daŭre konservas internan rilaton al tiu humila fonto, ne volas perdi la veron de tiu grandeco. Paupere terra missus in imperium magnum, de la malriĉa tero esti vokata al la grandeca reganto. Tie, kie nuntempe Romo sian potencon ĝis la ĉielo levas, tiel rakontas Vergilio, vidis Eneo iom da muroj, fortrason, kelkajn dismetitajn domojn. Sur Forum Romanum blekis gregoj. Kapitolo, nun radianta pro sia oro, plenis de sovaĝaj dornarbedoj; sed certa diaĵo loĝis sur ĝi, Jupitero mem, kiun intertempe tie oni vidis ĵeti fulmojn kaj peli ŝtormonubojn unu al la alia. Kaj la reĝo Eŭandro kondukas Eneon en sian malaltan domon: tiun ĉi sojlon surpaŝis iam Alkido post sia venko; tiu ĉi domo donacis al li bonvenon. ”Ho, bonvolu havi mem kuraĝon, mia kara gasto, la riĉecon malakcepti; laŭ lia bildo formu vin kaj faru vin de Dio digna, vi kiu paŝis sub tegmenton ĉidometa, ne montru malrespekton al la malriĉeco nia!” Tiujn ĉi versojn, pro kiuj Fénélon ploris, lernis parkere ĉiu romia infano, eĉ kiam Nero aŭ Heliogabalo estis cezaroj, kaj ili povis en ĉiu generacio fali sur fekundan grundon, eĉ ĉe infano, dediĉita fariĝi imperatoro. En tiu ĉi mondo, en kiu la homoj povas peki, la bona kaj vera doctrina, kiu venas al certa nacio de ĝiaj poetoj en la korpo de la belo, estas nekredeble signifoplena. Pura kaj granda estis doctrina de Vergilio. Eneado estis dum du jarmiloj apud Biblio la nura profana libro, kiu servis kiel orakla aŭgurlibro, en kiu homoj en la horoj de la plej alta ĝojo aŭ frustro, de la plej hela lumo aŭ plej profunda mallumo pere de hazarda malfermado konfirmon, konsolon, prilumigon aŭ oraklon serĉadis. La tradicio de tia uzo daŭras ĝis niaj tagoj. Iu angla amanto de Vergilio rakontas al ni, ke li dum la granda milito (temas pri la I-a mondmilito – rim. de trad.) ĉiam denove malfermis Eneadon kun tia intenco kaj post la katastrofo en Rusio lia okulo haltis ĉe tiuj versoj, kiuj priskribas la finon de Priamo, la granda reĝo de Azio:
iacet ingens litore truncus,
Avulsumque humeris caput et sine nomine corpus.Surborde kuŝas lia terura kadavrotrunko
kaj de la ŝultroj hakita estas lia kapo:
jen la korpego sennoma.
Apud Biblio la nura libro, neniu el la kristana tempo, sed pagana, neniu greklingva, sed latina, ne Platono, sed Vergilio, ne la filozofo, sed la poeto, la poeto kompreneble, kiu de Homero ĝis si mem longegan vojon trapaŝis, preter grekaj tragediistoj, aparte de Eŭripido, kaj ĉi tie oni vere devas atenti, ke ne nur por ni ’modernuloj’ Eŭripido estas la plej komprenebla tragediisto de la antikva erao, li tio estis jam por Aristotelo, kiu lin nomas la plej tragika poeto, kio li restis por Seneko, por Vergilio, por Plutarko, por Shakespeare, por Racine kaj tio denove fariĝis por ni nuntempuloj. Ĉe Aristotelo do jam ĝis plena konscio vekiĝis tiu okcidenta humanismo, tiu aŭtenta estokondiĉita subjektivismo, kiu estas nia, kiu estas la okcidenta koro, kiun ni volas aŭdi batadi. Tiu ĉi okcidenteco, kiel la kristanismo, insistas je tio, ke Dio fariĝis homo, same kiel Dio estas Dio; kaj ĝia aŭtenta arto vivas en tiu ĉi medio, en humanismo. Alimaniere en la kredo ol antaŭ ĝi, sed la humanismo troviĝas ĉi tie ek de Homero kaj plej tragike ĉe Eŭripido. Ni volas kelkion lerni de la orienta teokratia arto kaj en tiu komparo ni plendas pri la kaduko de la okcidenta arto meze de sendia humanismo, kiu ne plu estas ŝvebanta mezo, sed la celo kaj la fino, sed fora de ni estu la fordono de la principo de la Okcidento kaj de la okcidenta arto: la ’humaneco’, kiu per Kristo venis en la veron de Dio, sed ne por en ĝi perei, sed en ĝi resti kaj en ĝi diafane fondiĝi.
La vojo al Vergilio kondukis antaŭen trans la greka filozofio kaj memkunspertitaj doloroj kaj la internaj agonioj de Imperium Romanum kaj same trans Aleksandrianoj, de kies influo la vojo ne estis tute libera. Pozitivsence Vergilio devas al ili danki pro la sekura trejnado de la bona gusto ĉe malgrandaj aferoj; sed li pagis al ili siajn ŝuldojn tiamaniere, ke li Eneon, tutcerte sen nepra bezono, dum certa parto igis partopreni la aventurojn de Uliks, kiuj kun Ulikso kaj lia mondo tutcerte kongruas; tiel ankaŭ estiĝas la estetika unueco de la tuto. Sed por Eneo ili estas tro infanecaj, t.e. skurile kaj troige esprimite, same kiel se Napoleono aŭ Bismarko la aventurojn de Robinsono aŭ de sovaĝuloj devus kunfari, ili estas maldignaj, ili estas, kvankam foje lingvaj majstraĵoj, ornamentoj, ja kun Eneo surpaŝas tute nova, de ĉiuj Homeraj herooj tute diversa homo surscenejen: ke li devas plenumi sian mision kaj tion precize scias. Li cetere ne scias ĝian kielon kaj nur malhele li konas ĝian plenan enhavon, sed li scias senŝancele, foje sufere kaj timtreme, foje superece kaj beatece ĝian: farendon.
La reĝo Eŭandro, kiu, forpelita el Arkadio, ĉe Tibero sur la palatina monteto, kie iam devus stari Romo, fondis la urbon Palanteon kaj adresis al Eneo jenan antaŭe cititan apelacion al la humileco, alparolas lin ankaŭ tiel: fatis huc te poscentibus affers. Vi venas, ĉar la fato vin volas kaj devas havi. Kaj denove: Vi estas tiu, kies jaroj kaj gento al la fato plaĉas, kiu, quem numina poscunt, kiun Ĉiopovo volas kaj devas havi, kaj tuj poste Eneo mem en patetika momento, kiam lia patrino promesas al li la ŝirmilon de Vulkano, diras klare konfirmantan respondon: ego poscor Olimpo, min volas kaj devas havi Olimpo; mi estas surtaskigita. Trifoje en la spaco de ne plene 60 versoj la dieca misio de Eneo estas konfirmita per la identa verbo: poscere, kies signifo ne estas nur voli, sed ankaŭ devi. Kaj se Olimpo ion havi devas, do tio okazas, ĉar tio antaŭ la okazado jam ’estas’.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.